Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)
Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)
Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)
Ebook227 pages3 hours

Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)

Rating: 5 out of 5 stars

5/5

()

Read preview

About this ebook

La kultura panoramo de Esperantujo prezentas signojn de stagno. "Fonto" chesis aperi. Necesas nova internacia literatura revuo. Tamen la tempo ankorau' ne maturas por lanchi paperan revuon monatan au' du-monatan. Pro tio ni decidis publikigi Beletran Almanakon (BA). Principe, la almanakon oni ne devos aboni anticipe kiel revuon, sed povas mendi au' acheti kiel libron. BA aperos en normala mezgranda libroformato, kaj ghi estas facile mendebla, pagebla, achetebla, recenzebla au' donacebla al amikoj. Jen BA numero 1 (BA1). Ghi enhavas originalajn kaj tradukitajn prozon kaj poezion, recenzojn, eseojn kaj multe pli, de famaj Esperanto-au'toroj kiel Ragnarsson, Camacho, Steele, de Kock, Ertl, Mao Zifu, Nervi, Hughimoto kaj multaj aliaj.

LanguageEnglish
PublisherMondial
Release dateApr 10, 2013
ISBN9781122726054
Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)

Related to Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)

Related ebooks

Anthologies For You

View More

Related articles

Reviews for Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto)

Rating: 5 out of 5 stars
5/5

1 rating0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Beletra Almanako 1 (BA1 - Literaturo en Esperanto) - Beletra Almanako

    Beletra Almanako 1

    Beletra Almanako (BA) 1 - 1/2007. ISSN 1937-3325. ISBN 9781595690852.

    © 2007: Mondial, Nov-Jorko (Usono). Respondeca eldonisto: Ulrich Becker; redaktas: Jorge Camacho (ĉefredaktoro), István Ertl, Probal Daŝgupto. Fotoj en BA1: Güili Pitarch

    Published by Mondial at Smashwords.

    Prezento

    de Jorge Camacho

    Fine de la pasinta jaro, la kultura panoramo de Esperantujo prezentis klarajn signojn de stagno. Pluraj personoj sentis kaj esprimis la bezonon je nova internacia literatura revuo, tamen neniu trovis la tempon aŭ la kondiĉojn maturaj por lanĉo de kajero monata aŭ du-monata. Anstataŭe burĝonis la ideo publikigi libroforman Beletran Almanakon sen regula, deviga aperritmo.

    Kelkaj eble protestos, ke tiu ĉi unua BA ne plene respondas al vortara difino de almanako. Prave, sed tute ne gravas. Ankaŭ la adjektivon beletra oni ne legu tro strikte kaj analize. Pli fruaj revuoj laŭnome literaturaj traktis ankaŭ aliajn artojn, ekzemple Literatura Mondo, kaj la samon oni povus diri pri la libraj Beletraj Kajeroj de Stafeto.

    BA komence aperos unu- aŭ du-foje jare. Ĝi enhavos diversajn rubrikojn: poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, intervjuo, leteroj, debato ktp, originale kaj traduke; principe lige al beletro, sed eventuale ankaŭ al aliaj bel-artoj kiel kino aŭ muziko, kaj foje eĉ pri t.n. movadaj temoj.

    Cetere, la poŝtelefona kaj poŝkomputila 2007 ne egalas al 1980, la naskiĝjaro de Fonto. Artikoloj kaj recenzoj povas nun aperi unue kaj rekte en la reto. Kvazaŭ por doni al ili duan vivon, laŭdezire BA enhavos jen kaj jen ankaŭ tekstojn jam publikigitajn rete sed ne surpapere.

    Por fini (aŭ fakte por komenci), kaj anticipe al vortludoj pri la nomo, jen krucversio de La eta princo kaj Ezopa saĝo:

    Renkontiĝis elefanto

    kun boao plej malsata.

    Iru for de mia vojo!

    diris la serpent', kompata.

    Kun ofenda aroganto

    la dikul' respondis ba!

    kaj, kun larmo de malĝojo

    – ĝin forglutis la boa'.

    Originala Prozo

    Luiza Carol: Ĉu vi scipovas ludi Tomlandilon?

    Den Drown: Florbrasikoj kaj aligatoroj

    Tradukita Prozo

    Mircea Eliade: La konfesoj de ĉi-jarcenta junulo (trad. Ionel Oneţ)

    Halldór Laxness: Kiam Ferdinando estis pafita (trad. Baldur Ragnarsson)

    img1.jpg

    Ĉu vi scipovas ludi Tomlandilon?

    de Luiza Carol

    – Okazon kaptu ĉe la kapo, ĉar la vosto estas glita, diris la maljunulo suspirante.

    – Pri kiu okazo vi parolas? mi demandis.

    – Pri la vivo. Ni vivas nur unufoje. Se ni perdas tiun okazon por ĝoji, ni ne ricevas alian.

    – Eble jes, mi diris nur por plenigi la silenton. Multaj opinias, ke oni vivas ree kaj ree, tra multaj enkarniĝoj.

    – Ba, li respondis malgaje. Se oni ne rememoros la antaŭajn vivojn, oni ne estos la samaj personoj. Nur unufoje ni vivas tiun ĉi vivon. Kaj se ni fuŝas nian junaĝon, ni fuŝas la tutan vivon.

    – Tom... ĉu vi vere ŝatus rememori viajn travivaĵojn se vi naskiĝus ree?

    – Ne, mi nenion volus rememori pri mia vivo. Nenion krom... la ĉefan lecionon kiun mi lernis: ne perdu la junecon vane. Okazon kaptu ĉe la kapo... Ho, ve... Tro malfrue mi lernis tiun lecionon... tro malfrue...

    * * *

    Tom Land estis malgaja maljunulo, pli ol okdek-jaraĝa. Li aliĝis la kurson de orgenludado en la kulturdomo de nia urbeto. Mi estis lia instruistino pri orgeno. En la reklama folio de la kulturdomo, oni povis legi: Orgenludado por ĉiuj aĝoj, sed fakte la lernantoj neniam estis pli junaj ol 5-jaraj, aŭ pli maljunaj ol 25-jaraj. Neniam... ĝis Tom aliĝis kune kun sia pranepo Joni. La knabeto estis nur 4-jara, kaj jam scipovis ludi du etajn simplajn melodiojn per sia orgeneto. Neniu instruis lin, li mem sukcesis ludi la melodiojn samkiel li sukcesis konstrui dometojn el kuboj.

    Antaŭ tre tre longe, Tom donacis vertikalan pianon al sia (tiu-tempe) tre juna edzino, sed ŝi rifuzis lerni pianludadon. Du gefilojn ili havis, sed la gefiloj lernadis pianludadon dum kelkaj monatoj, post kio ili ambaŭ enuiĝis pri tio kaj ĉesigis la lecionojn. La piano restis en la domo de Tom, atendante genepojn. El liaj 5 genepoj, nur unu nepino ŝatas muzikon, sed eĉ ŝi ne volis lerni pianludadon pli ol unu jaron. Poste, ŝi ekpreferis ludi tenison. Tom ĉagreniĝis, kaj ofertis pagi por ŝiaj lecionoj, esperante ke tiel ŝi daŭrigu lerni. Sed la nepino ne kontentiĝis, ke li pagu nur por la instruisto: ankaŭ ŝi mem volis ricevi monon, por daŭrigi la lernadon! Kaj ŝi postulis ne malmulton, eĉ pli ol la honorarion de la instruisto...  Tom malakceptis ŝian proponon.

    Kaj jen la unua pranepo de Tom ricevis simplan porinfanan orgeneton, kaj nur dum kelkaj tagoj sukcesis ludi du etajn melodiojn! Tom ege ĝojis pri tio. Eble ĉi-foje...

    * * *

    – Kial vi ĉiam instigas la aliajn lerni muzikon? demandis la edzino de Tom. Kial vi mem ne lernas orgenludadon? Jen tie ĉi oni skribas: Orgenludado por ĉiuj aĝoj! Nu, aliĝu al la kurso, kune kun Joni!

    – Jes, jes! kriis la knabeto. Mi volas lerni kune kun Praavo!

    Kaj Tom akceptis. Li aĉetis bonan orgenon, uzotan kaj de li kaj de Joni, kaj venis al nia kulturdomo.

    * * *

    – Ĉu vi scipovas kanti? Ĉu vi scipovas ludi alian muzikilon? demandis la sekretariino de la kulturdomo, kiam Tom aliĝis la kurson.

    Ŝi estis maldelikata kaj sintrudema, sed Tom ĝentile respondis al ŝi.

    – Ne, mi neniam lernis muzikon. Mi ŝategas muzikon, sed neniam lernis ĝin.

    – Kial? Miris la sekretariino, senĝene.

    – Kiam mi havis la tempon por tio, mankis al mi la mono. Kiam mi havis la monon, mankis al mi la tempo. Verŝajne, ĉiam mankis al mi la forta volo... Sed kial vi miras? Jen tie ĉi oni skribas por ĉiuj aĝoj, ĉu ne?

    – Jes, jes... diris la sekretariino, kaj enskribis lian nomon en la liston.

    * * *

    Duonjaro pasis. Kiel bona kuko en bona forno kreskadis la talento de Joni iom post iom, kaj ĉiuj en nia kulturdomo amis nian plej junan lernanton. Sed kion mi diru pri la kompatinda Tom? Liaj fingroj mallertege moviĝis sur la klavaro. Liaj etfingroj kaj ringofingroj de ambaŭ manoj estis tute rigidaj kaj preskaŭ neuzeblaj. Liaj dikfingroj estis nekutime dikaj kaj fortaj, sed nesufiĉe flekseblaj. Tiuj kutime premis du klavojn samtempe anstataŭ unu, en tia maniero ke malplezuriga bruo eliris el la orgeno, anstataŭ la melodio kiun li estus volinta ludi. Li ŝvitis pro peno, luktante kontraŭ siaj propraj manoj kiuj ne obeis lin. Mi ege bedaŭris. Mi estus volinta donaci iom da ĝojo al tiu homo, sed mi sentis ke miaj lecionoj nur igis lin pli kaj pli malgaja. Mi eksciis, ke li travivis malfacilan vivon, kaj la ĝojo de la muziko ne estis la sola ĝojo kiu mankis al li. Li estis kaptita dum la mondmilito, du-foje eskapis la morton forkurante, li travivis fortan tertremon kiu detruis lian domon, li malsaniĝis, ankoraŭ unu-foje li eskapis la morton danke al grava operacio je sia koro... Sed li ne ŝatis rememori siajn malfeliĉojn. Je la fino de sia vivo, li nur bedaŭris, ke li ne kapablas muziki. Verŝajne li sentis sian animon superŝutata je muziko, kiun li estus ŝatinta esprimi, sed ne kapablis...

    Mi sentis min kulpa. Samkiel kuracisto, kiu ne povas diri al paciento vi estas tro maljuna por resaniĝi, mi ne povis diri al li vi estas tro maljuna por ĝojo. Sed mi ne povis akcepti ke mi tute fiaskis kiel instruisto. Mi ankoraŭ esperis trovi rimedojn taŭgajn por liaj fingroj.

    * * *

    – Okazon kaptu ĉe la kapo, ĉar la vosto...

    Dekojn da fojoj mi aŭdis lin diri tiun proverbon, suspirante. Tom aŭdis tiujn vortojn dum sia infanaĝo, en la malproksima lando kie li naskiĝis. Tiam li ne pensis pri la senco de tiuj vortoj, sed nun…

    Mi ekmalamegis tiun proverbon. Mi sentis ĝin kvazaŭ ruzan beston kiu kaŝe mordis fojfoje lian koron, sed oni neniam vidis ĝian kapon, dum ĝia vosto ree kaj ree glitis el liaj fingroj.

    Finfine, mi elpensis melodiojn specialajn por liaj manoj. Mi verkis ekzercojn por kvar fingroj, kiuj ebligis lin ludi uzante po du fingrojn je ĉiu mano, alivorte li uzis nur siajn du mezfingrojn kaj du montrajn fingrojn. Nekredebla ŝanĝo! Li entuziasmiĝis samkiel infano! Lia edzino rakontis al mi, ke li pli kaj pli multe ludis hejme, kaj tre ĝuis pri tio!

    Post kelka tempo, mi komencis verki muzikon por 14 fingroj: Joni ludis sian orgeneton per dek fingretoj, dum Tom ludis sian orgenon per kvar fingroj. Ili tre ŝatis ludi kune! Sed Tom fariĝis pli kaj pli lerta, ekscipovis legi la notojn fulmrapide kaj li multe preterpasis sian pranepon.

    Foje, mi hazarde vidis la maljunan Tom tajpantan ion per sia komputilo. Mi miregis pri lia eksterordinara lerteco pri la komputila klavaro. Li tajpis tiom rapide, ke la vortoj aperis sur la ekrano pli rapide ol mi povis legi ilin! Do... li ne estis tiel mallerta kiel mi estis pensinta! Por tajpi, krom la mezfingrojn kaj la montrajn fingrojn, li uzis ankaŭ la dikfingrojn. Tiujn ĉi li uzis por premi la longan klavon por spacoj inter literoj. Entute, li uzis ses fingrojn por tajpi. Kiam mi malkovris la lertecon de Tom pri la komputila klavaro, li estis jam pli-malpli sendependa pri la orgenludado, tio estas li ekŝatis improvizi melodiojn kaj preskaŭ ne plu bezonis min. Tiam, mi konsilis al li ekuzi komputilprogramon por skribi muzikajn notojn. Kiam mi elpensis tion, mi opiniis ke eble li ŝatus uzi tiun programon por komponi simplegajn melodiojn, sed mi ne povis imagi kiom fore li iros pri tio. Tom estis nepriskribeble emociiĝinta pri tiu ĉi programo de muzikskribado.

    Tiutempe, la pranepo komencis lerni ludi gitaron. Li daŭre ludadis orgenon hejme, malmulte kaj malofte, kune kun sia praavo, sed li jam ne daŭrigis la lecionojn kun mi. Anstataŭe, li lernis kun instruisto pri gitaro. Tom Land iĝis pli kaj pli interesita pri muzikokompono. Pri tio, mi instruis al li la malmultan kiun mi konis, sed ho, ve... mia stoko baldaŭ elĉerpiĝis, dum Tom bezonis pli kaj pli multe. Mi rekomendis al li pli ampleksan komputilprogramon, enhavantan ankaŭ lecionojn pri muzikokompono ekde la baza nivelo ĝis la plej alta nivelo. Ĝi enhavis ankaŭ eblon orkestrigi aŭtomate ajnan melodion. Tom Land ekprogresegis per tiu programo. Li tiom multe preterpasis mian modestan komponkapablon, ke mi sentis min kiel kokino kovinta ovon de najtingalo! Mi tre fieris pri la sukceso de Tom, kaj la tuta anaro de nia modesta kulturdomo fieris pri ĝi. Ni invitis lin fojfoje ludi dum niaj festaj koncertoj, por ke la junaj lernantoj ekkonu belegan sekvindan ekzemplon. Kaj ĝuste kiam oni pensis, ke li jam atingis la pinton de sia muzikokapablo, okazis la plej granda surprizo: Tom Land inventis la tomlandilon. Fakte, li aranĝis por sia programo de muzikskribado, simplan aldonon kiu kapablis aliformi la komputilklavaron en muzikilon. Tio ebligis la maljunulon ludi rekte per la komputilklavaro (kaj skribi samtempe la notojn, se li volis), sen uzi la orgenon! Por Tom Land komenciĝis tutnova etapo de muzikumo. La tomlandilo multe pligrandigis lian kapablon ludi per la manoj, kaj la uzado de tiu nekutima ilo igis lin trovi ankaŭ nekutiman stilon de muzikverkado. Dum sia longa tempesta vivo, Tom ja estis aŭskultinta multajn muzikstilojn, apartenantajn al multaj landoj kaj epokoj. Ĉiuj tiuj stiloj lasis siajn spurojn en lia koro intermiksiĝante, kaj jen el tiu koro ekfloris belega muziko, similanta nenion aŭskulteblan antaŭe...

    Mi tre ekzakte rememoras mian unuan aŭskulton de lia unua muzikaĵo verkita kaj ludata per la tomlandilo. Mi estis superŝutata de emocio, kvazaŭ mi estus aŭskultanta muzikon unuafoje. Mi eĉ ne sciis ĉu mi ŝatis aŭ malŝatis kion mi aŭskultis. Mi konsterniĝis, maltrankviliĝis, konfuziĝis... Mi nenion kapablis komenti pri tio tiumomente...

    – Bonvolu ludi ĝin ankoraŭ foje, mi diris.

    Sed Tom ĉiam pli-malpli improvizadis, neniam kapablis ludi du-foje ekzakte la saman muzikaĵon. Liaj muzikaĵoj ne havis titolojn kaj ne apartenis al specifa muzika formo. Tom Land uzis ege lerte ĉiujn sonosintezajn eblojn prezentitajn de lia tomlandilo, uzante sonojn kiuj elvokis ĉu diversajn muzikilojn, ĉu homajn voĉojn, ĉu miksaĵojn de muzikiloj kaj voĉoj, ĉu birdajn voĉojn, ĉu la sonon de la maro, la sonon de la vento, aŭ eĉ aŭdiĝis kiel tute nepriskribeblaj sonoj...

    Post iom da tempo, nia kulturdomo organizis koncerton por aŭdigi la muzikon de Tom Land. Oni invitis kelkajn muzikokritikistojn, sed ili konfuziĝis kaj ne sciis kiel komenti pri tia malkutima muziko. Tial, ili verkis tiom longajn artikolojn, uzante tiom multe da malsimplaj vortoj, ke neniu komprenis almenaŭ ĉu ili ŝatis aŭ malŝatis la koncerton. La publiko konsistis el homoj de diversaj aĝoj, precipe la lernantoj kaj la instruistoj de la kulturdomo. Tom ludis nur duonhoron. Oni petis lin ludi plu, sed li

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1