You are on page 1of 1

FAMA PAROLADO DE ABRAHAM LINCOLN, USONA PREZIDANTO, CHE GETTYSBURG PA (Lincoln's Gettysburg Address)

Antau kvar dudekoj kaj sep jaroj niaj patroj kreis sur chi tiu kontinento novan nacian konceptitan en libereco kaj dedichitan al la propono ke chiuj homoj estas kreitaj egalaj. Nun ni estas okupataj en granda milito interna, provanta, chu tiu nacio au iu nacio tiel konceptita kaj tiel dedichita povas longe dauri. Ni kunvenas sur granda batalkampo de tiu milito. Ni estas venintaj por dedichi parton de tiu kampo kiel fina restejo por ili kiuj chi tie donis siajn vivojn por ke tiu nacio povu vivadi. Estas tute tauge kaj dece ke ni faru tion. Sed en pli granda senco ni ne povos dedichi, ni ne povas konsekri, ni ne povas sanktigi chi tiun teron. La bravaj viroj, vivantaj kaj mortintaj, kiuj batalis chi tie, konsekris ghin tute preter nia povo aldoni au detiri. La mondo malmulte notos nek longe memoros kion ni diras chi tie, sed ghi neniam povos forgesi kion ili faris chi tie. Estas por ni, la vivantoj, prefere esti dedichitaj chi tie al la granda tasko ankorau staranta antau ni; ke de chi tiuj honorataj mortintaj ni prenu obligitan sindonemon al tiu afero por kiu ili donis la lastan plenan mezuron de sindonado; ke ni chi tie alte decidu ke chi tiuj mortintoj ne estu vane mortintaj; ke chi tiu nacio, sub Dio, havu novan naskighon de libereco, kaj ke regado de la popolo, per la popolo kaj por la popolo ne pereu da la tero. Copied from ESPERANTO FOR AMERICANS, Stanley A Klukowski, Wisc, 1956, p 161. File name: EO-GTSBG.TXT

You might also like