• Embed Doc
  • Readcast
  • Collections
  • CommentGo Back
Download
PMEG
Plena Manlibro de Esperanta
Gramatiko
de Bertilo Wennergren
Versio 12.1 de la 4-a de Julio 2003
Enkonduko

"Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko" (= PMEG) celas ordinarajn
Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj
elparolon de la Internacia Lingvo. \u011ci estas unuavice praktika lernilo, ne
teoria verko por lingvistoj.

PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. \u011ci tial uzas, kiuj
estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. E\u0109 tiaj kutimaj vortoj kiel
akuzativo, substantivokaj prepozicio forestas. Anstata\u016de PMEG parolas
priN-fina\u0135o,O-vorto kajrolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj
estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG.

PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. \u011ci
provas forlasi la kutiman E\u016dropan perspektivon de multaj lernolibroj.
Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj
E\u016dropanoj eble \u015dajnas memkompreneblaj.

PMEG estas konservema. Multloke \u011di defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingva\u0135on kontra\u016d diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed kompreneble anka\u016d moderna lingvouzo estas traktata.

PMEG uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj
estas multege da ekzemploj el la verkaro de Zamenhof. \u0108e \u0109iu tia
ekzemplo la preciza fontloko estas montrita. Vidu tiurilate precipe.

Dankoj

Pri la enhavo de PMEG respondecas nur Bertilo WENNERGREN, sed
helpis en la verkado multaj personoj. Precipe kontribuis per valoregaj
konsiloj Nikolao G\u00dcNKEL, Jorge CAMACHO, Jouko LINDSTEDT,
Rob MOERBEEK, HOSOMI Kazuyuki kaj Birke DOCKHORN. Pri
matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer KISELMAN. Al \u0109iuj
Bertilo tre dankas.

Hiperteksta versio\u00ab

En la ellaborado de la hiperteksta versio kunlaboris Stellan
LAGERSTR\u00d6M, Per Aarne FRITZON kaj multaj aliaj Interretanoj, kiuj
kontribuis per kritiko kaj proponoj. Multan dankon!

2
Parto 1 \u2014 Skribo kaj
Elparolo
Literoj

Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28
literojn. \u0108iu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero,
\u0109eflitero) kaj minusklo (malgranda litero):

MajusklojAB C \u0108 D EF G \u011c H \u0124 IJ
Minusklojab c \u0109 d ef g \u011d h \u0125 ij
Nomoja bo co \u0109o do e fo go \u011do ho \u0125o i jo
\u0134 K L M N OP R S \u015c T U\u016c V Z
\u0135 k l m n op r s \u015d t u\u016d v z
\u0135o ko lo mo no o po ro so \u015do to u \u016do vo zo

La \u0109i-anta\u016da vicordo de la literoj estas uzata por ordigi vortojn en
vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj.
Legu anka\u016d pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj.

Legu pli detale pri laliternomoj, kaj pri elparolo de mallongigoj.
Majuskloj kaj minuskloj\u00ab
La minuskloj estas la normalaj literformoj. Majusklojn oni uzas kiel
unuan literon de \u0109efa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kajen
iuj mallongigoj.
ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN
TITOLOJ A\u016c POR EMFAZI.
Okaze oni vidas tekstojn kun nur minuskloj. tio povas esti ekz. stila
efekto. kelkaj e\u0109 eksperimente uzas nur minusklojn en \u0109iaj tekstoj.

Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vortoDio.
La pronomonVi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en
leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu
tamen pri la uzo de majuskloj \u0109e propraj nomoj.
3
of 00

Leave a Comment

You must be to leave a comment.
Submit
Characters: ...
You must be to leave a comment.
Submit
Characters: ...