You are on page 1of 25

Ili estis tre proksimaj en la jaro 1908 Ludoviko Zamenhof kaj Karl Vanselow

Zamenhof en julio 1908 post la kongreso en Dresden - prelegis en la urbodomo de Berlin (Rotes Rathaus)

La Esperanto komunumo de Berlin en 2008 festis tion per veturo en historia tramo – kiel la partoprenintoj de la postkongreso en la jaro 1908

Ni ne scias, ĉu Karl Vanselow tiam rimarkis la viziton de Zamenhof en Berlin. Li estis sukcesa kaj okupita eldonanto de fama la revuo »Die Schönheit«

»Die Schönheit« estis tre populara. La ĵurnalo enhavis tekstojn kun bildojn. La bildoj estis desegnoj reproduktaĵoj de klasikaj skulpturoj kaj fotoj

Dum la tagoj, kiam Zamenhof estis en Berlin, Karl Vanselow laboris pri alia projekto. Ne plu sufiĉis al li la papero. Li celis al la scenejo. Sub la titolo »Schönheit Abend« (vespero de beleco) li prezentis muzikon, deklamon, projekciadon de diapozitivoj.

Lia atuto estis la juna artististino: Olga Desmod Ŝi anoncis, ke ŝi dancos tute nude sur scenejo. Okazis la skandalo, kiun Karl Vanselow enkalkulis. La gazetaro abunde raportis pri la evento. En januaro 1909 eĉ la prusa parlamento debatis pri la afero kaj Vanselow kun Olga Desmond sekvis la diskutojn.

Dum la somero la »Schönheit Abend« gastis en St. Petersburg, kie ĉeestis 2.000 personoj. Aŭtune revenis al Berlin (septembro) kaj poste estis en Leipzig (oktobro)

Vanselow povis aĉeti luksan vilaon en Werder/Havel apud lago »Zernsee«. Tie li havis velboaton kaj en la »ĝardeno de la beleco« ekestis fotoj de nudaj inoj kaj uloj.

La Domo hodiaŭ Am Zernsee 4

Pri la sorto de Karl Vanselow inter la jaro 1914 kaj 1945 ni malmulte scias. En la berlinaj adresaroj li kutime aperis kiel verkisto sub diversaj adresoj, unufoje li eĉ posedis kinejon. Sed post la jaro 1933 lia nomo ne plu estas trovebla.

La sola verko, kiu estas trovebla, estas kolekto de erotikaj poemoj kun desegnoj. Li lamentas pri lia sorto en rilatoj kun virinoj, kiuj folasis kaj trompis lin. FRAUEN
Erna, Regina, Martha, Marie, Gertrud und alle ihr andern, Zu denen im Feuer der Phantasie Meine Gedanken wandern,

Pri Esperanto li eksciis en la 1930aj jaroj de la fama reĝisoro kaj verkisto Jan Fethke. Poste li rapide lernis la lingvon kaj komencis verki poemojn. Pro la milito ili perdis la kontakton kaj poste Vanselow serĉis lin per poemo.

248) Jean Forge Jean Forge estas lia pseüdonimo, Johannes Fethke lia vera nomo. Ĉu vivas li aŭ pravas mia timo, Ke eble mortis la amata homo? De li la libroj ravas legemulojn. Ĉu konas vi la lingvajn ĝojigilojn ,,Abismoj" kaj ,,Saltego trans jarmilojn" Kaj „Mister Tot aĉetas mil okulojn"? Li konatigis min kun Esperanto Kaj ĝia ideala familio. Ne povas mi forgesi, ke pro tio Mi ĉiam restos lia dankŝuldanto. Ĉu vere kaj pro kio trovis lia Labor' valora por afero nia La tiel ege bedaŭrindan ĉeson? Se iu, kiu legas tion ĉi, De li havigi povas la adreson, Mi kore petas doni gin al mi.

Poŝtkarto de alia esperantisto, kiu legis la poemon kaj sciis la adreson.

Jen bela ekzemplo de german-pola amikeco. Fethke

S-ro Heinrich

Vanselow

nekonata belulino

La unuaj poemoj aperis en la revuo »Monda Literaturo« de la jaro 1936 Tri poemoj, kiujn li mem verkis, estas pri virinoj.

La aliaj estas tradukoj de konataj kantoj.

Ĉiukaze li partopernis la 27-an Universalan Kongreson en Italio.

Ĝi okazis en la tri urboj kaj poste estis ŝipvojaĝo tra la mediteraneaj maro al afriko (tiam itala kolonio)

Pri la ŝipekskurso li verkis amuzan poemon laŭ la germana melodio »Eine Seefahrt die ist lustig«

Post la milito Karl Vanselow revenis al Berlin kaj komencis senlace labori por Esperanto.

Ekzemple li produktis bruŝuron kun tekstoj kaj poemoj

Legendaj estis lia Zamenhof-festoj En la malfacila jaro 1949 li organizis feston kun la koruso »Schöneberger Sängerknaben«, kun juna teatro kaj orkestro.

Lian admiron al Zamenhof li ne kaŝis.

En la kolekto »Nia lingvo Esperanto« estis diversaj poemoj, kiuj rekte rilatas al Ludoviko Zamenhof.

4) Tro frue
Rememorigu vin ĉi tiu strof' Per la amata lingvo Esperanta Pri nia Majstro pace ripozanta Doktoro Ludoviko Zamenhof Tro frue iris Li de nia tero. Sed kion tiu geniulo kreis Por nia mondo, tio ne pereis Kaj ne pereos. Portu kun fiero La signon de l'esper', la verdan stelon. Kaj sekvu same nian gloran celon.

3) Admirinda dono Ĉu ankaŭ vi nun Esperanton konas? Du lingvojn ege nepre ni bezonas, Por la gepatra lando la unuan, Por la cetera mondo unu duan. Ĉu Esperanto estu tiu ĉi? Jes, ĉar ĝi estas pleje ideala. Lernebla plej facile estas ĝi Kaj antaŭ ĉio paca kaj neŭtrala. Do por preferi ĝin jam tio gravas. Sed nun aŭskultu ankaŭ, kiel ravas En kanto kaj deklamo la belsono De l' admirinda Zamenhof-a dono

Koran dankon por via atento

La Vanselowprojekto, iniciata de Roland Schnell estas trovebla en la reto: vanselow.wikispaces.com