H.

Seppik

La tuta Esperanto
gramatiko por progresintoj

1937
dal sito http://www.esperanto.mv.ru/UTF8/lernolibroj.html 1

Antaŭparolo
Kiam antaŭ 17 jaroj kiel juna gimnaziano mi lernis Esperanton, antaŭ mi stariĝis diversaj lingvaj problemoj, al kiuj mi ne trovis respondon en miaj elementaj lernolibroj. Tial mia perfektiĝado estis tre pena kaj malrapida, ĉar klaran koncepton pri la plena strukturo kaj spirito kaj diversaj intimaj detaloj de la lingvo mi devis iom post iom ĉerpi per zorga legado de la literaturo kaj gazetaro, plejparte mem eltirante la regulojn. Poste, precipe dum mia multjara agado en Svedlando, Norvegio kaj Ĉeĥoslovakio kiel profesia Cseh-instruisto, mi konstatis, ke la samajn malfacilaĵojn havas ĉiuj, kiuj volas fundamente ellerni nian lingvon, kaj ke la kaŭzo, ke ekzistas tiom da «eternaj komencantoj», ke ofte eĉ malnovaj kaj laŭdire perfektaj esperantistoj faras erarojn, kuŝas simple en tio, ke mankas lernolibro, kiu sisteme kaj en populara maniero klarigus al ili la tutan delikatan konstruon kaj mekanismon de la lingvo. La celo de tiu ĉi libro, kiu antaŭ du jaroj aperis en Stockholm en sveda prilaboro kaj nun prezentas sin reverkite kaj kompletigite en internacia vesto, estas forigi tiun mankon. Ĝi estas difinita por tiuj, kiuj jam tralernis iun elementan lernolibron aŭ vizitis kurson por komencantoj kaj nun deziras perfektigi sin kaj penetri profunden en la organismon de la lingvo, samtempe havante ankaŭ bonan ripetadon kaj ekzercadon. La libro volas esti ankaŭ speco de utila gramatika manlibro por pli-malpli perfektaj esperantistoj, kiuj bezonas klarigojn kaj konsilojn pri iu lingva demando. Per la helpo de la alfabeta registro en la fino de la libro oni povas facile trovi ĉiun necesan lingvaĵon. Tiu ĉi libro ne volas esti teoria studo, sed praktika helpilo kaj konsilanto por tiuj, kiuj volas serioze ellerni kaj uzadi la Internacian lingvon en la diversaj fakoj de la internacia vivo. Tial ĝi ne sekvas sekajn dogmojn kaj regulojn, sed klopodas priskribi la vivantan Esperanton, tiun Esperanton, kiu estas uzata en la praktika vivo de la miloj kaj miloj da esperantistoj; ne tiun Esperanton, kiu estis uzata antaŭ 30 kaj 40 jaroj, sed tiun, kiu estas uzata ĝuste nun. Pro la sama kaŭzo mi laŭeble evitis gramatikajn terminojn, kiuj al gramatike neklera homo nenion diras, kaj uzis kelkajn novajn, sed internacie konatajn terminojn (rekta objekto, adverbialo) anstataŭ la ĝisnunaj pure Esperantaj (rekta komplemento, nerekta komplemento). Por ke ĉiuj facile komprenu la konstruon de la lingvo, mi evitis ankaŭ tro detalan gramatikan klasigon kaj tro detalajn klarigojn, kiuj estus interesaj al lingvisto, sed estas superfluaj al simpla uzanto de la lingvo. Kaj nur por la lasta tiu ĉi libro estas difinita. Se li trovos en ĝi helpon kaj ĝojon sur sia perfektiĝa vojo, mia celo estos atingita. Orlová, decembro 1937. Henrik Seppik

2

Kelkaj konsiloj al kursgvidantoj
Krom en simpla kaj facile komprenebla maniero ebligi al memlernantoj perfektiĝi en nia lingvo kaj penetri en ĝian spiriton, tiu ĉi libro celas forigi ankaŭ la mankon de lernolibro por la daŭrigaj kaj perfektigaj kursoj. Dum mia multjara instruista agado en Svedlando, Norvegio kaj Ĉeĥoslovakio mi kutimis dividi la lecionojn de miaj daŭrigaj kursoj je diversaj partoj (konversacio, gramatiko, legado kaj tradukado kune kun gramatika kaj vortara analizo, kantado, ludoj ktp.), dediĉante al ĉiu el ili certan parton de la leciono. Tiamaniere la lecionoj fariĝas variaj, viglaj kaj interesaj, dum monotoneco estas la plej granda malamiko de la lernado. Por ekzerci pens- kaj parolkapablon en Esperanto, la ĉefa parto de la leciono estas konversacio kaj dialogoj inter la instruisto kaj lernantoj; ankaŭ inter la lernantoj mem, sed ĉiam sub la kontrolo kaj gvidado de la instruisto. Jen kelkaj utilaj temoj por tio: hejmo, familio, lernejo, mebloj, vestoj, profesioj, urbo kaj kamparo, sezonoj, bestoj, fruktoj k.t.p. Tre utile estas priparoli ankaŭ bildojn kaj eksterlandan (ekz. kongresan) vojaĝon. Plej facile la konversacio funkcias tiel, ke la instruisto prezentas al la lernantoj bone pripensitajn kaj facile respondeblajn demandojn, kiujn la lastaj respondas unuope aŭ ĥore. Per tiaj interparoladoj, kiujn la instruisto fundamente pripensas antaŭ la leciono, prefere eĉ skribe antaŭpreparas, oni havas bonan okazon ankaŭ por lernado de novaj vortoj. Dum la interparolado oni ofte tute spontane venas al diversaj gramatikaj problemoj, kiujn la instruisto klarigas dum la gramatika parto de la leciono, samtempe uzante la okazon ankaŭ por sistema pritraktado de la lingvokonstruo. Nun sekvas legado de speciale elektitaj tekstoj, ilia tradukado kaj analizado. Ĉe tio la instruisto lasas al la lernantoj laŭeble multe da memstareco, sed ĉiam helpante, kiam estas necese, korektante ĉiujn erarojn kaj klarigante la novaĵojn. Por la legado oni povas uzi la ekzercojn de tiu ĉi libro, kiuj estas tiel verkitaj, ke ĉiu el ili pritraktas certan gramatikaĵon, aŭ oni povas uzi tute apartan legolibron, ekz. «La verda koro» de Baghy, «Karlo» de Privat, «Infanoj en Torento» de Engholm, «Trans la Fabeloceano» de Szilagyi k.t.p. La lecionojn oni povas komenci kaj fini per komuna kantado, kaj eĉ diversajn ludojn oni povas aranĝi dum aŭ post la lecionoj, uzante dum ili nur Esperanton. Por iu leciono estas rekomendinde enscenigi ankaŭ komedieton, prezentatan de la lernantoj, kaj aranĝi komunan diskutadon pri iu interesa kaj aktuala temo. Aparta zorgo de la instruisto estas tio, ke jam de la komenco ĉiuj gekursanoj ekkorespondu kun eksterlandanoj, kaj ke iu bona Esperanta gazeto ĉiam estu havebla. Por sproni la intereson kaj entuziasmon de siaj gelernantoj, li ne forgesu de tempo al tempo informi ilin pri la lastaj sukcesoj de Esperanto en- kaj eksterlande. Dum la tuta kurso oni uzu Esperanton laŭeble multe – ne la gepatran lingvon, ĉar oni kunvenas ja ne por lerni kaj ekzerci ĝin, sed Esperanton! Komence tio eble ne estas facila, sed baldaŭ ĉiuj alkutimigas. Nur la gramatikaj klarigoj okazu en la gepatra lingvo, por ke oni plene kaj ĝuste komprenu ilin. 3

4 . Tial anstataŭ la angla ch ni havas ĉ.p. parolata per franca akcento. libr-oj. f. z). ĉevalaĉo. ĵo. kiuj estu klare kaj distinge eldirataj: anstataŭ amas ne diru «emes». tie. sed simple neserioza rilato al la elparolado. Alfabeto. star-as.t. anstataŭ la germanaj ch kaj sch resp. n. ŭo. Antaŭ i la konsonantoj ne moliĝas: nd en vendi elparoliĝas tute same kiel en vendas (ne «venjdi» !). bo. u kaj e. ŝ. r. ki-al. ŝo. granda. Tamen la honora devo de ĉiu esp-isto estas akiri ĝustan. La nomoj de la literoj estas a. i. staras. kaj male. kutime ne malhelpas la interkompreniĝon kaj ne tiom ofendas la orelojn. go. ho.p.p. tio povus ŝajni natura al la angloj kaj hispanoj. la hispana c. mo. zo. po. to. d. ĉo. ro. dano – tano. perdi k. dum la germanoj kaj ĉeĥoslovakoj malfacile povus liberiĝi de sia ĥ. Se anstataŭ ĉ ni skribus ch. ne «bella». ili povas facile kaŭzi miskomprenon. la ĉeha r'. vo. ti-e. k. internacian kaj belsonan elparolon. ke la konsonantoj ne estas facile elparoleblaj sen vokalo. 2. sed la francoj estus ĉiam tentataj elparoli ĝin kiel ŝ. ekzistas nur 28 sonoj (la naciaj lingvoj havas multe pli!) kaj ili ĉiuj estas pli-malpli internaciaj (mankas tiaj specialaĵoj kiel la angla th. Tiu ĉi fonetika principo estas grava pliboneco de Esperanto kaj faras ĝin vere internacia kaj egale facile lernebla kaj uzebla por ĉiuj popoloj. angla lingvo. la polaj rz kaj y. v. kaj ja ĉiuj nomoj havas la finaĵon -o. Kaj ne elparolu la konsonantojn duoble kiel en itala lingvo: ne «montetto» kaj «ĉevalaĉĉo». e.t.p. pendi. kiel faras poloj kaj rusoj. La alfabeto de Esperanto konsistas el 28 literoj: 5 vokaloj (a. m. ko. tiam». c kaj g estas elparolataj same antaŭ a. kaŭzata de blinda imitado de la gepatra lingvo. «omos» aŭ ion similan! E ne ŝanĝiĝas antaŭ r kiel en la germana kaj skandinavaj lingvoj.t. o. Ĉar en Esp. o. la francaj nazaloj. g estas sonoraj. s. c. ne estante egalaj en la diversaj lingvoj. Ankaŭ ne dehaku en la parolo la gramatikajn kaj aliajn finaĵojn. Cetere eĉ fuŝa elparolado. vid-i. la italoj emus diri k. kiu. La nacilingvaj liternomoj estas evitindaj en la internacia uzo. vesto. vidi. libroj. Zorge diferencigu ilin de p. fo. ö kaj ü. i. l. B. grand-a. do. sed monteto. ĉ. ĵ. la sveda ng k. ĉar.t. so. ki-u. j. sed bela. jo. d. verda. sed ankaŭ en la vortoj lerni. p.). i. ĝ. co. u) kaj 23 konsonantoj (b. k. e. kiel ofte okazas en la naciaj lingvoj. kial. f. k. k. Precipe atentu la vokalojn. ĝi restas la sama kiel en venki. tiam la kaŭzo estas ne la «speciala konstruo» de la parol-organoj. budo – puto. kiom ekz. ŭ. ĝo. ĥo. M kaj n ne elparolu tra la nazo kiel en la franca lingvo. sed ĉiam flue: lampo. g. kiel kelkaj faras: ne «lamp-o. Ĉiu litero estas elparolata ĉiam memstare kaj senŝanĝe kaj al ĉiu sono respondas nur unu litero. ĥ kaj ŝ. por ke ne okazu miskomprenoj: bano – pano. por ĉiuj popoloj estas multoble pli facile ellerni ĝian ĝustan elparolon ol tiun de kiu ajn alia lingvo. h. no. u.t. Elparolo. galo – kalo. tiam k. ĥ. Tiu -o estas aldonata pro tio. t. la germanaj ä. o.p. Se tamen kelkfoje ni aŭdas malĝustan kaj malbelan elparolon.Unua leciono 1. anstataŭ la ne diru «lja» kaj anstataŭ saluti ne «saljutji». lo. Ĉiu sono estu formata klare kaj neniun literon oni rajtas «forgluti».

koruso (ĥoro). malfacila kaj kontraŭa al la reguloj de la internacia fonetiko. ekzemplo. sed povas ankaŭ malhelpi la interkompreniĝon. trabsigno. ĉino (ĥino). arkeologo. ĥ. rezultato. «diverzaj» anstataŭ diversaj. obtuza. bs kaj bt devus esti elparolataj kun la sama b kiel en sabato kaj abdiki. ĥolero k. ja-ro. Silabo.t. Es-to-ni-o. Tial ni diras kiel en la aliaj lingvoj «apsolute.t.t. mekaniko (meĥaniko). optuza. «kurzo» anstataŭ kurso. kiam la lasta staras inter du vokaloj aŭ post r kaj n («braziko» anstataŭ brasiko. kuzino. francoj kaj ĉeĥoslovakoj diras z anstataŭ s. ng kaj nk. kiu estas elparolata per unu spiro. poŭ-po. «konzumi» anstataŭ konsumi. Sed tia elparolo estas nenatura.ili kompreneble konservas sian originan prononcon: korbtenilo. Multaj forigas ĥ ankaŭ en tiaj vortoj. kemio (ĥemio). fa-ci-la.p. Sed tio estas malfacila kaj kontraŭnatura. jakto (jaĥto) k.p. arkipelago.p. kie ĝi estas oficiala: kaoso (ĥaoso). Ĥ estas elmortanta litero.). jus-ta. s kaj z. Pli facile kaj nature estas en tiaj okazoj elparoli n iom naze. kiun faras la musoj kaj aliaj insektoj flugante (zzzz): rozo. duobla h (tian sonon oni faras sopirĝemante): eĥo. bangasto. he-ro-o. soj-lo. J kaj ŭ ne estas vokaloj kaj tial memstaran silabon formi ne povas: Eŭ-ro-po. vinglaso).t. ondo) kaj en ĉiuj aliaj kombinaĵoj. bs. ĉar ja ankaŭ Esperanto kiel vivanta lingvo devas subiĝi al la ĝeneralaj fonetikaj reguloj. Ĉiu silabo povas enhavi nur unu vokalon: si-la-bo. Finnoj siavice elparolas s simile al ŝ («kaŝtelo» anstataŭ kastelo. ĥoro.(antaŭe arĥ-) estas nun eĉ oficiale skribata per k anstataŭ ĥ: arkaika. dum z estas sonora zuma sono. 7. kie n konservas sian originan prononcon. monaĥo. «dezegni» anstataŭ desegni. lango) kaj k (benko. arkitekturo. kiel en la vortoj: aresti. kaso. Sed en kunmetitaj vortoj kaj post prefikso ek.t. ekzumi. «ŝporto» anstataŭ sporto. 6. Pro reguleco oni devus la literon n antaŭ g (longa. k. laŭ-di. Ofte germanoj. Silabo estas sono aŭ grupo de sonoj. te-ni. Same en la vortoj: absolute. tra-i-ri. masonisto. k. ĉar estas ja granda diferenco inter rozo kaj roso.3. jaĥto. «kaŝo» anstataŭ kaso) kaj germanoj emas diri «ŝtrato» anstataŭ strato. konko) elparoli en la sama maniero kiel antaŭ d (lando. La plej malofta Esp-a litero ĥ estas elparolata kiel tre orta. arkivo k.p. pezi kaj pesi. Sed tio ĉi ne koncernas la kunmetitajn vortojn (bankuvo. absurda. kosti. «penzi» anstataŭ pensi. kz kun la sama k kiel en akra. ĥano. 4. ge-o-gra-fi-o. kz. same kiel en la naciaj lingvoj.p. Tia malĝusta prononco sonas ne nur malbele. arkitekto. kre-to. apsurda. bt. Tuta serio da vortoj kun komenca silabo ark. egzisti». 5 . egzemplo. 5. kaŝo kaj kaso! s estas sibla sono nesonora. adreso. arkaismo. Ankaŭ la antaŭa teĥniko skribiĝas nun oficiale tekniko. razi.a. kaj: aj-lo. ekzisti k.

per (sed pere). la senakcentaj estas mallongaj: makadami. geografio. mal-akr-a. kamforo – komforta.: lampo. ankaŭ ne tro mallonge. ne bopatro. honoro. min (sed mia). same kiel ankaŭ en la frazo oni akcentas tiun vorton. La substantivoj havas la finaĵon -o. ne dekstren! Li estas nia patro. matenmanĝo (ne «matenmanĝo»). 9. Pro klareco estas rekomendinde ne intermiksi afiksojn. prob-le-mo aŭ pro-ble-mo. Tiel estas pri ĉiuj vokaloj – la akcentataj estas longaj. ĉar pro influo de sia gepatra lingvo ili tre emas akcenti la unuan silabon de la vorto («la hungaraj esperantistoj tutkore bonvenigas vin» anstataŭ la hungaraj esperantistoj tutkore bonvenigas vin). la vokalo estas mallonga: dum (sed en dume estas longa u). oni escepte transportas la akcenton al ĝi. Ankaŭ en la kunmetitaj vortoj akcenton havas la antaŭlasta silabo de la tuta vorto: dompordo. nuko – nukso. krajono. estas pli longa ol la unua. Precipe hungaroj. ĉevaleto. ĉeĥoslovakoj kaj finnoj zorge atentu la ĝustan akcentadon. hake. facila. lav-akv-o (ne «la-vak-vo»!). historio. Akcenton havas ĉiam la antaŭlasta silabo de la vorto: homo. apud (ne «apud»!). 6 . viro – virto. homo. akcentata. knabo. Praktikan valoron la silabigado havas tiam. senakcenta. Sed kiam estas necese aparte substreki la unuan vorton de la kunmetaĵo. ne tagmanĝon! Same ĉe prefiksoj: Iru maldekstren. libro. kiuj dividiĝas je 9 klasoj: 1. ankaŭ». Ne elparolu la vokalojn tro longe kaj tire. Komparu la du e en la vorto vetero kaj vi trovas. ba-nan-arb-o (ne «ba-na-nar-bo». elektro. Ĉe tio nepre evitu transporti solan gramatikan finaĵon. hundo. Esperanto. Longeco de la vokaloj. kreto – kresto. patr-in-o. La kaŭzo estas tio. ke en paro post a estas nur unu konsonanto. La lingvo konsistas el vortoj. libereco. birdo. amo. malbona (ne «malbona»!). sed sekvu la oran mezvojon! 10. Plue komparu a en la vortoj paro kaj parto kaj vi trovas. barako – barakti. kolorriĉa (ne «kolorriĉa»). vokalo. hieraŭ. Karlo. Kiam akcentatan vokalon sekvas neniu aŭ nur unu konsonanto. Substantivoj estas vortoj. Vortklasoj. Kiam unusilaba vorto finiĝas per konsonanto. Estonio. precipe -n kaj -j 8. Patro estas elparolata de kelkaj kun longa. murmuri. ke ili ne estas egalaj: la dua. radikojn kaj gramatikajn finaĵojn: tranĉ-il-o. ĉar j kaj ŭ ne estas vokaloj). ekiri (ne «ekiri»). hieraŭ. ke en paro ĝi estas pli longa ol en parto. ĝi estas mallonga: poŝo – poŝto. ĝi estas longa. buterpano (ne «buterpano». pomoj. cit-ro-no aŭ ci-tro-no. Akcento. pri kiu oni volas speciale atentigi: Matenmanĝon mi deziras.t. maŝino. En la vorto unu ambaŭ vokaloj estas mallongaj. kiam oni bezonas dividi iun vorton inter du linioj.p. sed en parto du konsonantoj. sed kiam ĝin sekvas du aŭ pli multaj konsonantoj. ĉar tio estus malfacile komprenebla). kiuj respondas al la demando «kio ĝi estas?» kaj nomas objektojn. estaĵojn k.La silabigado okazas ĝenerale laŭ la samaj reguloj kiel en la aliaj lingvoj. de aliaj kun mallonga a. ankaŭ (ne «pomoj. kiel kelkaj diras). same en apud.

kun (mi). La derivitaj adverboj havas la finaĵon -e. Francujo. Granda komeclitero estas uzata: 1. ĉia. adjektivojn kaj aliajn adverbojn kaj indikas manieron. ni. Henriko. ŝi k. Rimarko: La popolnomoj (franco. amo).) estas ne propraj. ekster (la domo). mil..p. La verboj havas la finaĵojn -as.t. supre. sed komunaj nomoj. 7. La adjektivoj respondas al la demando «kia ĝi estas?» kaj indikas kvaliton aŭ econ: granda. ja. germano. La literoj dividiĝas je minuskloj aŭ malgrandaj literoj (a. same ankaŭ internaciaj personaj nomoj (Andreo. Numeraloj: unu. -i kaj -u.p. D. Esperanto. c.. stari. libro. C. -us. Aleksandro. cirkonstancon k. pomo. kvankam. en (la poŝo). ili. tri. du. La konjunkcioj kunligas frazojn kaj frazpartojn: kaj. cent. super (la urbo). En la propraj nomoj: Julio Baghy. jes. -os. hieraŭ. Johano. tempon. tamen. Petro. ĉu. dum la propraj nomoj indikas unu solan. la Nigra Maro. -is. Eŭropo. Ĉiuj adjektivoj havas la finaĵon -a.La substantivoj siavice dividiĝas je komunaj nomoj kaj propraj nomoj. vi.: bone. En la komenco de ĉiu memstara frazo: La vetero estas bela. estas. Sed internacie konataj urbnomoj estas kutime esperantigataj (Londono. bona.p. dormis. 8. Majuskloj kaj minuskloj. ruĝa. la Balta Maro. se. Jean Forge. La komunaj nomoj distingas certan specon de objektoj kaj estaĵoj (lampo. manĝos. nek . La familiaj. Berlino). ĉar. seĝo.).t. 2. promenus. tio. Internacia Esperanto-Muzeo. li. ol. 9. Ameriko. Napoli. nenia. sed ekzistas nur unu kun la nomo Petro la Granda [rusa caro]).. ŝi. Budapest. London(o). B.) faras?» aŭ «kio okazas?» kaj esprimas agon aŭ staton: skribas. lokon aŭ estaĵon kaj diferencigas ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco (Zamenhof.. bela. lokon. Tial mankas kaŭzo skribi ilin per granda komenclitero. kiu. sed. nokte. d.. Hispanujo. do. Kalocsay. frue. nek.) kaj majuskloj aŭ grandaj literoj (A. Interjekcioj: ha! ho! he! fi! st! brr! miaŭ. ne. 6. ĝi. (Povas ja troviĝi multaj grandaj kaj ankaŭ malgrandaj Petroj.t. aŭ. La pronomoj anstataŭas substantivojn kaj adjektivojn: mi. Prepozicioj estas uzeblaj nur kune kun substantivoj kaj pronomoj (neniam memstare) kaj indikas ilian rilaton al aliaj partoj de la frazo: sur (la tablo). certan objekton. floro. Tallinn). bele.t. personaj kaj lokaj nomoj estas kutime uzataj en ilia nacilingva formo (Privat. svedo k. ankaŭ. venu. 2.. Literatura Mondo. varma. 5. Marta. Literatura Mondo). voŭ-voŭ! zzzzz! 11.) devas esti skribataj per 7 . b. La adverboj precizigas verbojn. homo. Petro la Granda. pluvas. 4. anglo. Longstrato. Same iliaj adjektivaj formoj (la itala lingvo. La verboj respondas al la demando «kion ĝi (li.p. dek. la norvega literaturo k. Parizo. 3. Teodoro).

februaro. fraŭlino (f-ino). si tuj ekkriis kolere: «Ho. samideano (s-ano). Februaro. esperante signifas dum ni esperas).t. esprimas respekton: la Homo. kiajn ŝi neniam antaŭe vidis. samideanino (s-anino). Per granda komenclitero oni personigas. ni parolas Esperante. Sed la mallongigoj de sinjoro (s-o aŭ s-ro). oni skribas ankaŭ la vorton vi per majusklo (Vi). ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne: «Tio estas trompo! Tiaj bestoj ne povas ekzisti!» Poste oni montris al ŝi kamelon.p. kie estis du ĝirafoj kun longegaj koloj.p. k. volante elmontri specialan respekton.). k. Por diferencigi ĝin de la verbo esperi multaj uzas ankaŭ ĝian adjektivan kaj adverban formon majuskle (la Esperanta literaturo. (Elskribu aparte ĉiujn substantivojn. 3. marto). ĉar ĝi estas ja propra nomo. 4. Collinson.!) Skeptika vilaĝanino Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Prof. Kutime ankaŭ la mallongigoj de la titoloj: doktoro kaj profesoro estas skribataj per granda komenclitero: D-ro Zamenhof. 5. mardo. ankaŭ tiuj vortoj estas skribataj per granda komenclitero. Kelkfoje. sinjorino (s-ino). la Ora Epoko. kie ŝi vidis diversajn strangajn bestojn.p. precipe en leteroj. Kun granda intereso ŝi rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn. Marto). ĉar la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.minusklo. Sed la vorto Esperanto estas kutime skribata per granda komenclitero (kvankam en multaj naciaj lingvoj oni skribas ĝin minuskle). same kiel Amsterdam. adjektivojn k. Tasko 1. Kelkfoje. Kiam ŝi fine venis al loko. lundo. idealigas. esperantigi. kamarado (k-do) kaj kamaradino (k-dino) estas kutime skribataj per minusklo. sed multaj skribas ilin ankaŭ minuskle (januaro. precipe ĉe alparolo en leteroj. sed ĝiaj derivaĵoj per la afiksoj estu kompreneble skribataj minuskle (esperantisto.p.t.t. kiam oni volas elmontri specialan respekton. Dio. Per granda komenclitero estas ofte skribataj la nomoj de la monatoj (Januaro.t. Kiam la simpla maljunulino ekvidis tiun malbelan beston. Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon. La tagoj de la semajno estas ĉiam skribataj per malgranda komenclitero: dimanĉo. same kiel Vi. Goldsmith k. tiuj komunistoj! Kion ili faris el la ĉevalo!» 8 .

ke vi havas unu edzinon. la priparolitan aŭ la montratan kafon)! La knabo manĝis la panon (= la tutan aŭ la priparolitan panon). tablo = iu tablo. Sed pro klareco oni povas ja ankaŭ diri: la libro. Mi sidas ĉe la tablo (= certa. 13. oni eble opinios. certa ĝardeno) sub mia fenestro kreskas multaj floroj. – Same en multnombro: La svedoj (= ĉiuj svedoj) vivas en Svedlando.Dua leciono 12. La itala lingvo (= tiu lingvo. La ŝuisto (= ĉiu ŝuisto) riparas ŝuojn kaj botojn. la floroj (= tiuj floroj. ĉar estas ja memkompreneble. Sed kiam temas pri parto de io. Nedifina artikolo. Jam per si mem la vortoj estas nedifinitaj: lampo = iu lampo.e. la 9 . 3. sed tio ne estas imitinda. Kiam parolante pri io aŭ iu oni ĝeneraligas. el kiuj nur unu estas bona. t. Nedifina artikolo en Esperanto ne ekzistas.p. kiuj kreskas sub mia fenestro) estas tre belaj. Kiam oni celas tuton de io: Donu al mi la kafon! (= la tutan. la Eŭropo. se ĝin havas nur la unua: La libro. B) Artikolo ne estas uzata: 1. Sekve neniam «la Kopenhago. ne du. Kelkfoje tamen unu estas uzata kiel nedifina artikolo («Unu vidvino havis du filinojn» ĉe Zamenhof). En la ĝardeno (= konata. Kutime antaŭ plej + adjektivo: Li estas la plej bona homo en la tuta mondo. k. Difina artikolo. Antaŭ propraj nomoj. plumo kaj kajero kuŝas sur la tablo. A) La difina artikolo (la) estas uzata: 1. mia tablo) kaj skribas. kiu estas ĝenerale konata sub la nomo «itala») estas bela.t. kiun mi legas) estas interesa. difinita. sed sufiĉas. Oni diras. ne estas necese ripeti la artikolon antaŭ ĉiu el ili. ke ne temas pri du aŭ pli multaj vidvinoj. Rimarko: Kiam kelkaj substantivoj sekvas unu la alian. Sed ja ne tio estis la intenco! Diru tial tute simple mi havas bonan edzinon. la Petro. La uzado de unu kiel nedifina artikolo povas kaŭzi eĉ miskomprenojn: se vi diros «mi havas unu bonan edzinon». 'En iu gazeto mi trovis tre interesan artikolon'. oni uzas la nedifinan vorton iu: 'iu dana samideano skribis al mi'. por diferencigi ĝin de ĉiuj aliaj el la sama speco: Mi legas libron. Li metis la manon (= sian manon) en la poŝon (= sian poŝon). la plumo kaj la kajero. sed tio ne estas imitinda. 2. ke vi havas kelkajn edzinojn. ĉar unu kiel numeralo indikas ja nombron. difinita tablo. La birdoj (= ĉiuj birdoj) havas du flugilojn. la libro (= tiu libro. – Kelkfoje antaŭ plej + adverbo (Margareto kantas la plej bele el ĉiuj). Volante speciale akcenti nedifinitecon. Kiam temas pri io konata. kaj dirante unu vidvino oni asertas. artikolo ne estas uzata: Donu al mi kafon (= iom da kafo)! Sur la stratoj iras homoj (= nedifinita nombro da homoj). ke la vero (= ĉiu vero) ĉiam venkas. sed pri unu sola. 4. pensas pri ĉiuj el la sama speco: La homo (= ĉiu homo) havas du piedojn.

oni kelkfoje uzas artikolon (la Ligo de Nacioj). 14. 5. via k. 3. Kaj ankaŭ: la Balta Maro. en kies gepatra lingvo ĝi mankas.p. Bela Joe. La blua Danubo. doktoro.p. sed tio ŝajnas deveni de la influo de naciaj lingvoj kaj estas pli logike uzi ilin kiel proprajn nomojn sen artikolo. Kun la nomoj de organizoj k. Petro. 4. ŝuisto. al kiuj ĝia uzo aŭ neuzo donas ofte tute alian sencon. mia. kiel eble opinias slavoj kaj aliaj. kiujn la parenco donis al li) kaj iris kun ili al homplena strato (= iu homplena strato) kaj ekstaris en oportuna anguleto (= iu oportuna anguleto). sed ŝtono ne estas fleksebla. malgaje respondis la junulo.): Ĉu vi konas sinjorinon Isbrücker (ne «la s-inon Isbrücker»!).t. «eĉ unu ĉapelon mi ne vendis» – «Kial? Ĉu vi al neniu proponis? Kion do vi faris dum la tuta tago?» – «Mi tenis la ĉapelojn bone kaŝite en la korbo (= en tiu korbo. La rivero Volga. Ĝoja. Stranga Heredaĵo. Kiam iu alia difina vorto (tiu. La parenco (= tiu parenco. sed ĝi estas nepre necesa por la klareco kaj precizeco de la esprimoj. indikanta rangon aŭ profesion (sinjoro. Esperanto. Kun la nomoj de riveroj kaj montoj kelkaj tamen uzas artikolon: la Danubo. Malfeliĉa komercisto. kiun li kunhavis). (Atentu la uzadon de la artikolo!) Juna homo (= iu juna homo). ŝoforo k. Rimarko: Sed kiam antaŭ la propra nomo staras adjektivo. ke nun li povos iom perlabori. Somero estas la plej varma kaj vintro estas la plej malvarma sezono. veturis al Londono por serĉi helpon (= ian helpon) ĉe sia parenco.p. kaj tiu demandis: «Nu.) estas uzata: Tiu ĉambro (ne «la tiu» aŭ «tiu la ĉambro») estas bela. aŭ la polvo de la 10 . la Altaj Tatroj. Esperanto estas kreita de D-ro Zamenhof (ne «de la D-ro Z.s. kiam antaŭ la propra nomo troviĝas iu titolo aŭ alia vorto. La fama Julio Baghy. do certagrade difinita strato) kaj vendi ilin.t. la Granda Urso. Eŭropo.»!). kiu ne havis laboron (= ian laboron) en sia urbo. ĉe kiu la junulo serĉis helpon) donis al li kelkajn ĉapelojn kaj konsilis al li stari sur la strato (= strato en Londono.Esperanto». Rimarko: La artikolo ne estas superflua balasto. Artikolo ne estas uzata ankaŭ tiam. la Alpoj. Same: La urbo Stockholm. advokato. Dimanĉo (ne «la dimanĉo»!) estas la plej bona tago de la semajno. pri kiu ni parolas) prenis la ĉapelojn (= tiujn ĉapelojn.t.t. la junulo (= tiu junulo. Tamen ofte artikolo estas uzata: La Ora Ŝtuparo. La viro el Francujo. fraŭlino. sinjorino. Mia patro (ne «la mia patro») estas maljuna. por ke la polvo (= polvo ĝenerale. Sed oni povas diri ankaŭ la somero. Sed tio estas evidente imitado de nacilingva kutimo. oni devas uzi artikolon: La bela Stockholm. En la vespero (= en la sama vespero) li revenis al la parenco. Vitro estas rompebla kaj travidebla. La monto Sinaj. 2. sed simple: Kopenhago. Antaŭ la nomoj de la monatoj kaj semajnotagoj: La 6-an de novembro (ne «la novembro»!). k. Kutime en librotitoloj: Ĉeĥoslovaka antologio. la vintro k. La junulino el Stormyr. Kiam oni ĝenerale parolas pri la substancoj kaj sezonoj: Ŝtalo estas fleksebla. Krimo kaj puno. La malnova Eŭropo.p. La facila Esperanto. ĉu vi multe vendis?» – «Ha».

Sed en la daŭro (temas pri la daŭro de la tago) de la tuta tago mi ne havis okazon (= ian okazon) proponi ilin al iu. jam havis ĉapelon (= ian ĉapelon) sur la kapo (= sia kapo). Tiam anglo ekhavis bonan ideon: li prenis paperon kaj krajonon. ĉar ĉiuj homoj. Fine venis kelnero. Certe vi komprenas la frazon 11 . 15.) Bifsteko kun fungoj Angla komercisto kun nomo John Bull vojaĝis dum libertempo en Hispanujo. kaj ĝi estas tre simpla kaj facila – per la Esperanta akuzativo aŭ «la grava litero: N». kie la junulo staris). Sed dum longa tempo li ne revenis. Sed kelnero ne komprenis lin. li tuj aĉetis al si Esperantan lernolibron. ekkomprenis grandan valoron de internacia lingvo. ŝvitante kaj peze spirante. (Alskribu artikolon tie. desegnis sur papero belan bovon kaj fungon kaj triumfe transdonis ĝin al kelnero. Sed ĉar li ne scipovis hispanan lingvon. tuj komprenis deziron de anglo kaj foriris por plenumi ĝin. En Sevilla li iris en restoracion kaj mendis sian plej ŝatatan manĝaĵon – bifstekon kun fungoj. Anglo atendis kaj atendis. kaj kiam li revenis hejmen al Anglujo. Anglo rigardis malfeliĉe bileton kaj pluvombrelon. kaj kun triumfa rideto sur vizaĝo li transdonis al anglo – ĉu bongustan bifstekon kun fungoj? tute ne! – bileton al bovbatalo kaj grandan pluvombrelon. Kelnero rigardis desegnaĵon. La infanoj instruis ĝin al mi. kaj tial li ofte havis malagrablaĵojn. Tiun ĉi arton mi lernis en Kiruna trans la polusa cirklo. kiuj preteriris sur la strato (= sur tiu strato. Akuzativo aŭ la arto ekstermi ratojn. kie ĝi estas necesa. li ne povis paroli kun hispanoj.» Tasko 2. kiam mi gvidis tie Esperantajn kursojn.strato) ne difektu ilin. lia stomako grumblis kaj li estis kolera kaj malfeliĉa.

kiu manĝas. La frazoj La kato estas besto. Besto estas la kato. ĉu la rato aŭ la kato. Nun ni klare vidas. Tio fariĝas ebla per «la litero n». ĉar en Esperanto la vortordo estas libera kaj ne influas la sencon de la frazo. Estas besto la kato.). kie la alia finiĝas. kiu manĝas. Al la rato la ago estas direktita. Sed mi ne komprenas ĝin! Ĉar ĝi ne montras. dum la rato estas la celo.t. La ratoN manĝas la kato. la objekto de tiu ago. La ratoN manĝas la kato. kvankam ilia vortordo ne estas egala. Tio nenion diras. estas tute samsencaj. kvankam unu komenciĝas tie. kaj la rato estas manĝata (dank' al Dio!). Ĉiuj demandoj devas komenciĝi per iu DEMANDA VORTO (kiu? kio? ĉu? k. La kato besto estas. Ni signu tion per sagoj: ——————> La kato manĝas la ratoN. <—————— 12 . Do ne «Estas la kato besto?». kiu montras la celon de la ago. kaj tion montras la litero n. En ambaŭ frazoj la kato estas tiu. ke ili estas vere samsencaj. kiu estas manĝata. sed Ĉu la kato estas besto?*/ Tial ankaŭ La kato manĝas la rato kaj La rato manĝas la kato devas havi egalan sencon. /*«Estas la kato besto?» ne impresas kiel demando.p. ĉe kio la vortordo ne ŝanĝiĝas. ke ni komencas la frazon per la kato. Besto la kato estas. ĉu la kato aŭ la rato. Estas la kato besto. al kiu aŭ kio la ago estas direktita.La kato manĝas la rato. La kato plenumas la agon. Sekve: La kato manĝas la ratoN.

al kiu la ago estas direktita. Subjekto kaj objekto. Ekzemploj: (subjekto diklitere. Sed ne faru eraron kaj ne metu n sur la voston de la kato. kiu faras tion. tiam la kato venos kaj formanĝos ilin ĉiujn. kiun la knabo batas). kiu estas la celo de la ago. la objekto (aŭ rekta komplemento) indikas tiun aŭ tion. Ĉiu vorto en la frazo havas sian specialan taskon. oni aŭ pasivigas la verbon (la rato estas manĝata de la kato) aŭ uzas ĉirkaŭskribon (la rato estas tiu. Por tamen konservi la inversan vortordon. la dua frazo (la raton manĝas la kato) devas esti tradukata kun la sama vortordo kiel la unua (la kato manĝas la raton). 13 . la kato estas la aganto (subjekto). se oni metas ĝin al la kato. same kiel ĉiu parto de la aŭtomobilo. kiun la kato manĝas).En tiuj lingvoj. Se do vi volas ekstermi la ratojn en via domo. Se ekz. Atentu bone tiun ĉi gravan regulon: Subjekto havas neniam la finaĵon n. oni nur bezonas ŝanĝi la lokon de n: La katoN manĝas la rato. MultajN leterojN ŝi skribis hodiaŭ. La normala vortordo estas: subjekto + verbo – objekto (Mi amas vin). ĉar tiam la ratoj venos kaj formanĝos vian belan katon! 16. tiam la kato manĝas kaj la rato estas manĝata. ĉirkaŭ kiu grupiĝas la ceteraj partoj de la frazo – subjekto. pendigu belan n sur ilia vosto. dum la rato estas la celo (objekto) de la ago »manĝi«. Tiamaniere mi klarigis la akuzativon al la infanoj en Kiruna. objekto kaj aliaj. objekto klinlitere): Knabo batas hundoN. Urso ŝatas mieloN. La rato manĝas la katoN. Leono havas fortajN dentojN. kato manĝas raton. dum objekto ĉiam havas ĝin. Ŝi skribis multajN leterojN. kion la knabino manĝas). kian simplecon. Ĝuste en tiaj okazoj oni devas esti speciale atentema kaj nepre elserĉi la subjekton kaj objekton! Ekzemploj: (subjekto diklitere. TioN mi ne komprenas. Mi amas ŝiN. La ĉefan rolon ludas la verbo (motoro). kaj poste mi kontrolis. Sed la ordo de la vortoj povas esti ankaŭ tute mala. Ili respondis jene: «Se oni metas la literon n al la rato. Tio montras. ĉu ili komprenas la aferon. Li ne komprenas tioN. kion la verbo esprimas. kie akuzativo ne ekzistas kaj kie la vortordo pro tio ne estas libera. HundoN batas la knabo (= Tio estas hundo. kiel ni jam vidis (la raton manĝas la kato). Subjekto estas estaĵo aŭ objekto. flekseblecon kaj klarecon de esprimoj la akuzativo ebligas kaj ke ĝi estas grava avantaĝo de Esperanto. objekto klinlitere): ĈokoladoN manĝas la knabino (= Tio estas ĉokolado. Por ke la manĝanto kaj manĝato interŝanĝu siajn rolojn. LiN amas ŝi. kiu agas. tiam la rato manĝas kaj la kato estas manĝata».

Kio diris la knabo ? Tio ŝi neis . (Korektu tiujn ĉi frazojn. sed mi petas lakto . ne sole unu el ili: Multaj diverslandaj esperantistoj vizitis la grandaN EsperantaN kongresoN en Stockholm. Tasko 3. substreku la verbojn kaj signu la subjekton kaj objekton per sago – la pinto de la sago montru al la objekto. Kial vi ne salutis li ? Ĉar mi ne vidis li . kio mi diris? 14 . Ĉu vi konas ŝi ? Ŝia patro havas du grandaj domoj . Ĉiuj objektvortoj devas havi la finaĵon n. sed li mi ne vidis. la vosto al la subjekto): Mia frato lernas Esperanto . Kafo mi ne deziras. kio ŝi diras. Mi tute ne kredas. Prenu krajono kaj skribu mallonga rakonto ! Mi li vidis.Tiel subjekto kiel objekto povas konsisti el nur unu vorto ('Knabo trinkas akvon') aŭ el tuta grupo da vortoj. Ĉu vi komprenis tio . La fraŭlino skribas letero .

sed apartenas al mi.t. skribas (leteroN). pri k. iras. Verbo kaj objekto. Knabo sidas seĝon. dum la tri lastaj estas «malsanaj». iras ne estas egalaj. aŭskultas (radioN). ŝajnis al ili. apartenas. ekz. degelas. La rekta objekto de la transitivaj verboj havas la finaĵon -n. La diferenco inter transitiva kaj netransitiva verbo estas tio. Ŝi iras libron. parolas (EsperantoN). Ŝi iras kun libro. sidas. libron). legas kaj staras. Kelkaj transitivaj verboj: havas (monoN).t. ŝajnas. kun. dormas. Patrino vekis Petron (Petro estas la celo de la ago «veki»). Resumo. k. ni devas ŝanĝi tiujn frazojn: Li staras ĉe la muro. nome kiam la verbo kaj objekto estas formitaj el la sama radiko aŭ estas sence parencaj: Ĉiu iru sian vojon. Netransitivaj verboj: estas. ĉar ili estas transitivaj. ekz. kaj Li staris la muron. Tiel li vivis sian tutan vivon.) regas ĉiam nominativon. hajlas. Nur malgranda parto de la verboj estas netransitiva. neĝas. fartas. sidas. ploras. pluvas. sed la ago de la netransitiva verbo tian celon ne havas.p. mortas. dum estas estas netransitiva kaj neniam povas ĝin havi. plaĉas al ŝi. La subjekto havas ĝin neniam. Petro vekiĝis. kuŝas. vivas. seĝon. komprenas (nenioN).t. Li mortis gloran morton. aŭdas (muzikoN). Knabo sidas sur seĝo. la aliaj tri ne povas havi rektan objekton. ke havas estas transitiva kaj havas sekve rektan objekton. sur seĝo kaj kun libro ne estas rektaj objektoj. Kial? Ĉar la verboj tuŝas. ke la tri unuaj frazoj estas bonaj. eraras. portas. En kelkaj maloftaj okazoj oni tamen povas uzi rektan objekton ankaŭ kun netransitivaj verboj.Tria leciono 17. Ĉar la verboj staras. Atentu precipe tion. ridas. Plue en bona Esperanto oni diras ne «apartenas min. trinkas (kafoN).p. k. sidas. Knabo portas seĝoN. Ni vidas. Ŝi ploris krokodilajn larmojn. staras. ke la ago de la transitiva verbo celas iun aŭ ion. dum la plej multaj estas transitivaj. ĉar ĉe la muro. En ili mankas la akuzativa finaĵo -n. brilas. manĝas (bananoN). kreskas. plaĉas ŝin. 15 . iras estas netransitivaj kaj ne povas havi rektan objekton. Komparu la frazojn: Li tuŝis la muroN. rigardas (bildoN). loĝas. La prepozicioj (al. vidas (filmoN). La unuaj tri havas rektan objekton (akuzativ-objekton: muron. plaĉas. ĉar ili estas netransitivaj. Ŝi legas libroN. ŝajnis ilin». estas direktita al iu aŭ io.p.

sed neniam povas havi akuzativan finaĵon. ke temas pri unu sola domo. Elefanto kaj leono estas fortaJ. por eviti ripetiĝon de la vorto acida. Adjektivo. La frazon ruĝa kaj verda domo oni povus kompreni tiel. sed en la dua okazo la ununombra ruĝa rilatas al koloro. ĉar ĝi ne estas objekto! Atentu la diferencon inter la frazoj: Ŝiaj lipoj estas ruĝaj kaj: La koloro de ŝiaj lipoj estas ruĝa. En Mi havas katon la vorto katoN estas objekto de la transitiva verbo havas. Temas ja pri du koloroj. la alia estas verda. Ili estas lernantoJ). kiu estas samtempe kaj ruĝa kaj verda (dukolora). La esprimo acida lakto kaj kremo povus esti komprenata tiel. ĝi estas multnombra. el kiuj unu estas ruĝa. la alia estas verda. La kato estas besto. Same oni povas anstataŭ acida lakto kaj acida kremo diri pli mallonge acidaJ lakto kaj kremo. Ruĝa kaj verdaJ domoJ signifas: unu ruĝa domo kaj kelkaj verdaj domoj. La netransitiva verbo esti entute ne povas havi rektan objekton. La ĉambroJ estas varmaJ. La adjektivo devas kaze (nominativo kaj akuzativo) kaj nombre (ununombro kaj multnombro) akordi kun sia substantivo: BonaJ patroj. patro) kaj verbo (estas). Ankaŭ tia substantivo devas nombre akordi kun la subjekto (Oslo estas urbo. Rozo kaj lilio estas floroJ. La multnombra acidaJ rilatas samtempe kaj al lakto kaj al kremo. oni povas pli mallonge diri ruĝa kaj verda domoj. En la unua okazo la multnombra ruĝaJ rilatas al lipoj. ĉar ĝi ne estas 16 .18. kie la vorto domo ripetiĝas. En ambaŭ troviĝas la vorto kato. La adjektivo staras kutime antaŭ la substantivo. Komparu la frazojn Tio estas mia kato kaj Mi havas katoN. 21. kvankam la subjektoj mem estas ununombraj: Londono kaj Parizo estas urboJ. lingvo internacia) precipe en poezia stilo kaj kiam oni volas apartigi du adjektivojn (la bela lingvo itala). al kiu ĝi rilatas: La ĉambro estas varma. Sed en Tio estas mia kato la vorto kato rilatas samtempe al la subjektoj tio kaj la netransitiva verbo estas kaj ne povas havi la finaĵon -n. La ĉambro estas varma. Same: La koloroJ de la domoJ estas ruĝa kaj verda. 19. sed en esceptaj okazoj povas stari ankaŭ post ĝi (patrino kara. ke nur la lakto estas acida. ĉar temas ja pri du domoj. 20. Mi vidis interesaN filmoN. Tablo kaj seĝo estas mebloJ. La libro kaj krajono estas flavaJ. Aĉetu freŝaJN pomoJN! Anstataŭ ruĝa domo kaj verda domo. kaj tial havas la finaĵon -n. DomoJ. el kiuj unu estas ruĝa. kiu ĝi rilatas (bona patro). En la sama maniero estas uzataj ankaŭ substantivoj: en la frazo: La kato estas besto la vorto besto rilatas samtempe al la subjekto (kato) kaj verbo (estas). kaj kompreneble la komponentoj ambaŭflanke de tiu signo devas esti egalaj. Sed neniam ĝi povas havi la finaĵon -n. bona) rilatas samtempe al la subjekto (ĉambro. Tia adjektivo havas ĉiam la saman nombron kiel la substantivo. En la frazoj La ĉambro estas varma kaj La patro estas bona la adjektivoj (varma. Estas kaj havas. sed ĝi ne havas en ili la saman rolon. Oni povas ĝin image anstataŭigi per signo de egaleco (=). ne la kremo. Kiam tia substantivo aŭ adjektivo post estas rilatas al kelkaj subjektoj.

kiun la filoj sendas al ili ĉiumonate. Jen estas mia skribmaŝino! Ĉu vi havas skribmaŝinoN? Svedlando havas belaN ĉefurboN. ĉar ĝi estas populara somerloko. La ĉambro havas kvar fenestrojN. al kiuj ili devas dediĉi sian tutan atenton kaj laborpovon. Sed miaj gepatroj ne havas vilaon: ili estas malriĉaj kaj loĝas en malnova dometo ĉe la arbarrando (= rando de arbaro. Stockholm estas la sveda ĉefurbo. Miaj gepatroj. substreku la transitivajn kaj ĉirkaŭstreku la netransitivajn verbojn): Ĉu la negroj havas nigraj larmoj? Petro estas inteligenta knabo. havas siajn proprajn familiojn. domon de la patro). Miaj patro kaj patrino loĝas en Nordurbo. Tio estas malgranda. En Nordurbo estas multaj belaj somerdomoj. La amplenaj. En la lernejo li lernas ankaŭ Esperanto kaj ofte li skribas leteroj en tiu lingvo al infanoj en fremdaj landoj .objekto. sulkaj (= sulkoplenaj) vizaĝoj de la karaj gemaljunuloj restos ĉiam en mia memoro. precipe en kristnaska vespero. (Korektu la erarojn en tiu ĉi rakonto. kiuj sian tutan vivon dediĉis al la filoj kaj nun solaj malĝojas en la malplena nesto. Petro iris al sia patrino . La patro estas ŝuisto kaj la patrino estas kudristino. 22. mia nigra amiko estas tre malfeliĉa . Foje li ricevis longa letero de sia nigra amiko el Afriko . Jam antaŭ multaj jaroj mi forlasis ilin kaj la patrodomon (= patran domon. Depost tiu tago mi tre malofte vidis ilin. Kaj kiam li ricevas longa respondo . Li malfermis la letero kaj trovis sur ĝi kelkaj nigraj inkmakuloj . ĉar pro la maljuneco ili ne kapablas plu labori kaj vivas nur el la malmulto. kiam li skribis tiu ĉi letero al mi . sur la letero estas liaj larmoj !» 17 . Ekzemploj: Mi havas fratoN. Tasko 4. La fenestroj de la ĉambro estas grandaj. li estas tre feliĉa. Kaj el la espero ricevi maloftan leteron de siaj «infanoj» kaj eble ankaŭ revidi ilin. Sed ofte miaj pensoj migras al ili. Sed la «infanoj» estas jam delonge plenkreskaj. Miaj okuloj pleniĝas per larmoj. aŭ pli ĝuste ili estis tiuj. ĉar li ploris . montris al ŝi la makuloj kaj diris: «Panjo . kiu estas al ĉiu homo la plej kara loko sur la tero. Karlo estas mia frato. Jen. Miaj gepatroj estas maljunaj kaj kadukaj. sed tre bela urbeto ĉe la Balta Maro. arbara rando). kian mi pensas pri la karaj gemaljunuloj.

patrino. -et-. Kaj laste – ankaŭ la praktika lingvo-uzo. La aliaj prefiksoj: bo-. bofilino. skrib) per si mem estas nek substantivoj. -is. bonega. trinkaĵo. ge-. kaj pro tio senbezone malfaciligus ĝian lernadon kaj uzadon. ekiras. -inda) aŭ 18 . La konsisto de la vortoj. tranĉilo. -u) kaj derivitaj adverboj (-e) havas specialan gramatikan finaĵon. sed fariĝas tiuj nur post almeto de koncerna finaĵo. eks-. re-. juna. malsanulejo. -iĝ-. jun. sen kiu ili ne estas uzeblaj. komprenebleco. Ĝi estas sufikso. kiuj ne estas uzeblaj sen gramatika finaĵo (ekz. Sed tiu ĉi teorio apartigus Esperanton de ĉiuj aliaj lingvoj. -njo. -ĉj-. revenu. (Dispartigu la subajn vortojn je prefiksoj. Antaŭ la radiko estas mal-. o. nek adjektivoj. adjektivoj (-a). ul. mis-. -us. kuŝemulo. -em-. kiuj povas esti uzataj nur kun substantivoj (bo-.Kvara leciono 23. -ad-. -op-. -os. konjunkcioj kaj interjekcioj) gramatikan finaĵon ne havas kaj estas uzataj kiel puraj radikoj. Tio nomiĝas derivado. kun -e adverboj (cigare. -ar-. -aro. -eg-. meblisto. dispartigis. -ado. -ilo. -uj-. diskuri. kun -a ili estas adjektivoj (cigara. -ism-. La vorto maljunulo konsistas el 4 partoj: mal. -ing-. -i. -ig-. re-. -ind-. originaj adverboj. la radiko jun elvokas en ni tuj klaran imagon pri certa kvalito kaj skrib impresas nin sendube kiel ago. -ano. precipe la derivado. La plej grava el ili. Ĝi estas gramatika finaĵo. ĉar per ili oni povas devenigi aŭ derivi senliman nombron da novaj vortoj kun memstara signifo. -estr-. laborema. ke tiuj radikoj. nur kun verboj (dis-. -ebl-. -in-. -ĉjo. -obl-. fi-. Ĝi estas prefikso. ge-. ek-. -an-. skribe) kaj kun verba finaĵo ili fariĝas verboj. jun. kie ĉiu radiko havas certan karakteron. kontraŭas tiun ĉi hipotezon: la substantivaj kaj adjektivaj radikoj estas nur malofte uzeblaj kun verba finaĵo. ino. Nur la substantivoj (-o). -il-. Ĝi kontraŭas ankaŭ nian lingvo-senton: aŭdante aŭ vidante la radikon cigar. -ec-. -um-. nek verboj. -ema. radikoj. verboj (-as. manĝebla. knabaĉo. -ero. La aliaj sufiksoj: -aĉ-. Ĝi estas la radiko. -ingo. kaj ni havas afiksojn. eks-. -ujo). june. ili fariĝas substantivoj (cigaro. -nj-. estas jun. La karaktero de la radikoj. -on-. prepozicioj. -ebla. 24. sufiksoj kaj gramatikaj finaĵoj kaj traduku ilin al via gepatra lingvo): patro. malboneco. La prefiksoj kaj sufiksoj nomiĝas per komuna nomo afiksoj kaj ludas tre gravan rolon. ago aŭ maniero. malgrandigi. -ist-. geurbanoj. mis-. skribo). En la fino de la vorto maljunulo troviĝas la litero o. sen kiu la vorto ne estas ebla. numeraloj. -ido. cigar. hundidino. Kiam ni almetas al ili la finaĵon -o. ni ne pensas pri kvalito. ek-. sed antaŭ niaj okuloj klare prezentiĝas konkreta objekto. skriba). -aĵ-. pra-. arbareto. Tasko 5. -id-. juno. -estro. plumingo. gefratoj. laŭdinda. dis-. Ekzistas teorio. La ceteraj vortoj (pronomoj. Post la radiko estas -ul-.

27. angulo de strato. kiel okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj. vetkuri = vete kuri.kun adjektivoj (-eco. Inka makulo (= makulo de inko) estas sur la papero. bonvolu = bone volu. Sed piedbenko signifas: benko.t. frumatene = frue matene. Li estas hunde fidela (= fidela kiel hundo) al sia edzino. pordo de domo. Ekzemploj: dompordo = doma pordo. kiu estas karakterizata per benko. Dum longa tempo ili staris antaŭ la doma pordo (= pordo de la domo). Ĉu vi skribis la leteron inke (= per inko) aŭ krajone (= per krajono)? La aŭtomobila veturo (= veturo per aŭtomobilo) estis tre laciga. buŝo – buŝa – buŝe. nudpieda = kun nudaj piedoj. altkreska = de alta kresko. lando de la hejmo. skribmaŝino – skriba maŝino. kiu apartenas al benko (= benka piedo aŭ piedo de benko). Okaze de dubo analizu la vortojn. Ĉe kunmeto de certaj radikoj povas amasiĝi tro multaj konsonantoj. kiu estas difinita por piedoj (= pieda benko aŭ benko por piedoj). Kunmetitaj vortoj. kiujn estas malfacile aŭ preskaŭ neeble eldiri: ĉambrpordo. arbofolio = arba folio. kiu vorto estas la ĉefa kaj kiu estas akcesora. Benkpiedo signifas: piedo. 26. Tiamaniere oni povas el ĉiu substantivo devenigi adjektivojn (per la finaĵo -a) kaj adverbojn (-e): patro – patra – patre. En la patra domo (= domo de la patro) mi pasigis miajn plej feliĉajn jarojn. ĉe kio la ĉefa vorto lokiĝas en la fino. maŝino por skribi. inter foliarbo kaj arbfolio. stratangulo = strata angulo. homo – homa – home. Kunmetitaj vortoj estas formataj per simpla kunmetado de radikoj. kiu estas karakterizata per piedo. kiuj estas necesaj por kompreni la esprimon. fabriklaboristo = fabrika laboristo. telegrafo – telegrafa – telegrafe. homplena = plena de homoj. pecsukero = peca sukero. apartigante la radikojn kaj provizante ilin per la finaĵoj. patre. oni devas do bone atenti. maŝino – maŝina – maŝine. ke la ĉefa vorto troviĝu ĉiam en la fino de la kunmetaĵo. stumpo de cigaro. Kunmetante la radikojn benk kaj pied. grizhara = kun grizaj haroj. Patro. Ekzerco. cigarstumpo = cigara stumpo. laboristo de fabriko. Ni veturis aŭtomobile (= per aŭtomobilo) de Tallinn al Riga. Tiam vi tuj vidas. hejmlando = hejma lando. Jen estas via hejma tasko (= tasko por la hejmo)! Dum la tuta tago ŝi sidis hejme (= en la hejmo) kaj laboris. sukerpeco = sukera peco. kiel patro) pri Ernesto. Se vi ne povas elekti ekz. Hunda bojado (= bojado de hundo aŭ hundoj) aŭdiĝis tra la vilaĝo. finlegi = legi ĝis fino. egalan al patro). La instruisto zorgis patre (= en patra maniero. ŝipo – ŝipa – ŝipe. 25. letero – letera – letere. ni ricevas la kunmetaĵojn benkpiedo kaj piedbenko. k. dispartigu ilin ambaŭ kaj la rezultato estos: foliarbo = folia arbo. En la instruisto Ernesto trovis vere patran amikon (= amikon. peco de (da) sukero. tondrkrako. arbo kun folioj. En tia okazo oni enŝovas taŭgan 19 . kvankam ne tiel regule kiel en Esperanto. -ulo). Per simpla interŝanĝo de gramatika finaĵo oni povas transporti la vortojn el unu vortklaso en alian. Por eviti malĝustajn kaj miskomprenigajn kunmetaĵojn. nigrhara. folio de arbo. patra. knabo – knaba – knabe.p. Ĉu vi apartenas al iu Esperanta klubo (= klubo de Esperanto)? Ni parolas Esperante (= en Esperanto). kiuj kompreneble tute ne estas egalaj.

Ameriko. centjaro. La nomoj de la kvin partoj de la mondo estas: Eŭropo. sed pli simple kaj mallonge dompordo. jarcento (= jara cento. Do ne diru domOpordo.gramatikan finaĵon: ĉambrOpordo. propran sencon. tondrOkrako. redakcia sekretario. 20 . (Kunmetu la diklitere presitajn esprimojn!) Kutime fera vojo estas pli rekta ol landa vojo. urba biblioteko estas pli bona ol urb(o)biblioteko. k. sed tute ne mondparto (= kontinento). Afriko kaj Aŭstralio. Ĉu vi ŝatas kapti fiŝojn? Unu parto de la urbo en Tallinn estas nomata Vosto de Kato. nigrAhara. neĝEblanka. dormOĉambro. pafIpreta. somermezo (= somera mezo.t. Same longtempe kaj kelkfoje estas pli bonaj ol longAtempe kaj kelkAfoje. buterOpano. kiujn oni kelkfoje renkontas. Mia patrino kudras per kudra maŝino. matenOmanĝo. Devus esti: noktomezo (= nokta mezo. mezsomero. buterpano. ĉe-vale aŭ ĉe la valo (ĉevale signifas: kiel ĉevalo!). jarmilo (= jara milo.t. Entute evitu uzi tro multajn kunmetaĵojn kaj preferu simplajn vortojn. malfacile kompreneblaj (monujenhavo) aŭ eĉ miskomprenigaj (altondo. alt-ondo aŭ alta ondo (altondo = al-tondo). Kelkfoje kunmetitaj vortoj havas tute specialan. kiu troviĝas en urbo aŭ apartenas al urbo) estas urb(o)domo. La hundo estas besto kun kvar piedoj. milo da jaroj). parlamentprezidanto. vitrOpordo. ne estas regulaj. nudpieda (= kun nudaj piedoj). kiu ne estas egala al la analizaj formoj: ne ĉiu urba domo aŭ domo de urbo (= domo. per kio la stilo fariĝas pli malpeza. mezo de la nokto). kiam ĝi ne estas necesa. parlament-prezidanto aŭ parlamenta prezidanto. k. En tia okazo estas bone apartigi la radikojn per streketo aŭ – ankoraŭ pli bone – skribi ilin aparte: fervoj-konduktoro aŭ fervoja konduktoro. Kelkfoje la kunmetitaj vortoj fariĝas tro longaj (fervojkonduktoro.p. Mia frato donacis al mi por la tago de mia naskiĝo belan tranĉilon de papero. Tasko 6. monuj-enhavo aŭ enhavo de (la) monujo. La anoj de la nordaj landoj estas kutime kun blondaj haroj sed multaj el ili estas ankaŭ kun brunaj haroj kaj eĉ kun nigraj haroj.p. sed libertempon oni ricevas nur unu fojon jare. kiam oni ne estas okupita per io. matenmanĝo. Finnlando estas sendube parto de la mondo. Azio. printempa vetero estas pli bona ol printempvetero. La kunmetaĵoj meznokto. fenestrOkadro. mezo de somero). liberan tempon oni havas ja ĉiam. gracia kaj facile komprenebla. Same vitra pordo estas pli bona ol vitropordo. redakcisekretario). ĉevale). cento da jaroj). Sed tian helpvokalon uzu nur ĉe vera bezono kaj forlasu ĝin. miljaro kaj piednuda. La tago de mia nomo estas la 19-an de januaro. Ĉe la strata angulo estas vendejo de tabako. manĝOtablo.

Tie ĉi estas varmE (tie ĉi estas ne subjekto. ke vi venis. sed: Ŝi kantas belE. Tiu ĉi ŝanĝo okazas pro tio. kie la vorto varma samtempe rilatas al la subjekto (vetero) kaj al la verbo (estas). ke adjektivo povas rilati nur al substantivo (aŭ al substantivo kaj verbo samtempe). Rimarko: Oni ne povas diri Tio estas bone sed oni devas elekti inter Tio estas bonA kaj: Estas bonE. InteresE. La parolo de la junulo estis ĝentila. dum adverbo rilatas al verbo. kaj ĝi ekhavas ankaŭ alian finaĵon: Estas varmE. sed io simila en Esperanto ne estas ebla. kiel bel_ estas tie ĉi! Rajdi sur leono estas danĝer_. Bon_ ridas tiu. Krom al verbo. Bel_ kanto ne estas long_. Tio estas tutE bona! Mia onklino estas mortE malsana. En la unua frazo bela rilatas samtempe al la verbo kaj subjekto. La flugo de la aeroplano estas rapida kaj alta. kaj adjektivo ne povas rilati al verbo. suferis kaj mortis. oni forigas la subjekton. 29. la rolo de la vorto varma fariĝas alia. ĉar subjekto mankas. (Bonvolu aldoni la mankantajn finaĵojn!) Antaŭ kelkaj tagoj mi fartis malbon_. Tial ne: Ŝi kantas bela. Same estas pri la frazoj: Ŝia kanto estas bela kaj: Ŝi kantas bele. Adverbo. BonE. es ist warm germane. En kelkaj lingvoj oni uzas en tia okazo «formalan subjekton» (il est chaud france. Esperanto estas bel_ kiam oni ĝin bel_ parolas. Ne parolu tiel (aŭ tiom) laŭte! Via parolo estas tro laŭta. kuraĝ_. La libro estas interesA. sed nun mi fartas denov_ boneg_. sed montras lokon). kion aludas ankaŭ ĝia nomo (latine ad + verbum = al + verbo). kiel bon_ vi estas! Ne estas grav_! 21 . kiam dum vintro en la ĉambro estas varm_. Tasko 7. Pro la sorto de sia edzo ŝi estis profundE malfeliĉa. La diferenco inter adjektivo kaj adverbo estas do tio. kaj elegant_! Estas tre agrabl_. Jen mallong_ lia historio: li naskiĝis. Estas varme.Kvina leciono 28. Jan Kiepura kantas eksterordinarE bele. Estas bonE. La adverboj respondas al la demando: kiel? Ekzemploj: La aeroplano flugas rapide kaj alte. La infano dormas profunde. Vi faris vian taskon laŭdinde bone. Li mortis subit_. Parolu ĉiam laŭt_. ĉar mi estis malsan_. ke nun la vorto varma rilatas nur al la verbo. en la dua bele rilatas nur al la verbo. kiu last_ ridas. Ekzemploj: Tio estas bonA. diras prav_ la estonoj. Estas bon_. La ĉambro estas varmA. det är varmt svede). TutE vere. Kiam el la frazo La vetero estas varma. Tial oni devas la adjektivon adverbigi. La junulo parolis ĝentile. Estas interesE. Ho. respondis la viro. La dormo de la infanoj estas profunda. La italoj parolas ital_ kaj la hispanoj parolas hispan_. adverbo povas rilati ankaŭ al adjektivo aŭ al alia adverbo: Antaŭ kelkaj semajnoj ŝi estis gravE malsana. Tion ni scias bon_! Ho.

(dormIs. kiu skribas. amanto k. en kiu ni rekonas la vokalon de la estanta tempo de la verboj (a: dormAs. kiu manĝis. Rimarko 2: Same kiel venanto kaj irinto. kiu jam vekiĝis. kiu promenis. ParolInto = tiu. skribOs). lernantulino». povas kiam ajn atendi la morton kaj skribas sian testamenton. pripensas la vojaĝplanon kaj provizas sin per la necesa mono. PromenAnto = tiu. Promenanto moviĝas malrapide en parko aŭ sur strato. ankaŭ pasinto. estonta (venonta) tempo. ManĝInto = tiu. dum la mortAnto agonias kaj la mortinto jam estas malvarma aŭ kuŝas en la tombo. MortOnto = tiu. kiu dormis. Dormanto estas do persono.t. jam per si mem indikas personon. kiu dormos. Dorminto estas persono. Pasinta tempo: DormInto = tiu.(dorm + ant + o). -into.per -i. La finaĵo de la participo estas -ant. kiu parolas. -onto. SkribAnto = tiu. skribAs). Sed ĉar tiuj formoj estas iom pezaj. kiu vojaĝos. ParolAnto = tiu. Vojaĝonto pakas siajn valizojn. La esprimo tiu. la personiga sufikso ulo estas en ili superflua. Skribanto kondukas plumon aŭ krajonon sur papero. ekzistas kompreneble ankaŭ koncernaj participoj. -anto. kvankam ili estas uzataj ankaŭ en la lasta signifo. Venonta tempo: DormOnto = tiu. lernantino. Mortonto estas senespere malsana. preferindaj estas pasinto. Pli ĝustaj estas la formoj pasinta.p. Rimarko 1: Ĉar sidanto. Sekve tiuj ĉi participoj rilatas al la estanta tempo. estonteco. Tial ni diras pli simple dormanto (= dorm+anto). PromenInto = tiu. venonto – miskompreno ja ne povas okazi. Manĝinto estas sata kaj kontenta. sed simple sidanto. estanteco. Dormonto estas persono. ManĝAnto = tiu. skribIs) aŭ -o(dormOs. dum promeninto estas laca kaj malsata. kiu mortos. Sed ĉar la verboj havas ankaŭ pasintan kaj venontan tempon. 22 . kiu dormas estas tro longa kaj nepraktika. kiu kuŝas en la lito kaj ronkas. kiu promenas. estanta. VojaĝOnto = tiu. ne tempon.Aktivaj participoj 30. aŭ pli mallonge pasinteco. kiu parolis. Manĝanto sidas ĉe la tablo kaj enbuŝigas manĝaĵon. kiu manĝas. kiu oscedas kaj preparas sin por enlitiĝo. Parolinto jam finis sian paroladon kaj aŭskultas nun la aliajn parolAntojn. estanto. estanto kaj estonto indikas personon. Tial neniam «sidantulo. formataj per interŝanĝo de la priparolita -a.

Rimarko 3: La diferenco inter tradukanto kaj tradukisto estas tio, ke tradukanto okupas sin nur okaze ĝuste nun pri tradukado, dum tradukisto estas profesiulo. Same granda estas la diferenco inter skribanto kaj skribisto, verkanto kaj verkisto k.t.p. Estas do eraro diri «la verkisto de la libro», ĉar tio signifus, ke lia profesio estis verki tiun unu solan libron! Ĝusta estas: la verkinto (= tiu, kiu verkis) de la libro. Rimarko 4: Ĉar lernanto, petinto k.t.p. estas substantivoj, ili ne povas havi akuzativ-objekton. Do ne «lernanto Esperanton, petinto monon», sed: lernanto de Esperanto, petinto de (aŭ pri) mono, kredanto je Dio; k. t. p.

31. -anta, -inta, -onta.
Anstataŭigante la substantivan finaĵon -o per la adjektiva -a ni ekhavas adjektivajn participojn, kiuj estas egalaj al la ordinaraj adjektivoj (granda, bela, varma): grandA hundo, dormantA hundo (= hundo, kiu dormas); mortintaJ katoJ (= katoj, kiuj mortis); venonta tempo (= tempo, kiu venos), k.t.p. Same kiel la ordinaraj adjektivoj, ankaŭ la participoj devas kaze kaj nombre akordi kun sia ĉefvorto: Pasinta somero estis tre varma. La falintaJ pomoJ kuŝas sur la tero. Ne timu bojantaJN hundoJN, ĉar ili ne mordas.

Kunmetitaj tempoj de la verbo 32. estas -inta.
La frazo La kato estas malsana (kiA? – malsana) estas laŭ la formo plene egala al La kato estas mortinta (kiA – mortintA). Sekve la vorto mortinta indikas staton de la kato, dum en la frazo: La kato mortis la vorto mortis indikas agon. Tio estas la ĉefa diferenco inter la simplaj kaj kunmetitaj tempoj de la verbo. Komparu la frazojn Mi skribis leteron kaj Mi estas skribinta leteron. La unua, kun la simpla verbo, ne montras, ke mi finis la leteron, dum la dua, kun la participo, faras tion. Sekve estas inta indikas finitan agon (perfekton), dum -is povas esprimi ankaŭ nefinitan, interrompitan agon (imperfekton). Sed ĉar la participaj formoj estas iom pezaj, oni kutime evitas ilin kaj uzas simplajn formojn ankaŭ ĉe finita ago, kiam danĝero por miskompreno ne ekzistas. Krome atentu, ke la simplaj verbformoj (venis, manĝis) povas kune kun iu preciziga komplemento (hieraŭ, antaŭ unu horo, ĵus k.t.p.) esprimi ankaŭ la tempon de la ago, dum estas inta nur ĝenerale konstatas, ke la ago jam okazis (kiam, tio ne gravas). Krom estas -inta troviĝas kompreneble ankaŭ la formoj estis -inta kaj estos -inta, kies diferenco estas esprimata per la finaĵoj de la verbo esti: EstAs skribinta signifas, ke nun, kiam ni priparolas tion, la ago jam okazis kaj estas finita; estIs skribinta – jam antaŭ certa tempo la ago estis finita; estos skribinta – la ago estos finita post certa tempo. Ni revenu al la kato: La kato estas mortinta – nun la kato ne vivas plu. Jam hieraŭ la kato estis mortinta – jam hieraŭ ĝi ne vivis plu. Morgaŭ la kato estos mortinta – nun ĝi ankoraŭ vivas, sed morgaŭ ĝi ne vivos plu. 23

Havi ne estas helpverbo en Esperanto kaj ĝi ne estas uzebla por formado de kunmetitaj tempoj. Sekve neniam «havas skribinta» aŭ io simila! Havi enhavas ĉiam la ideon de posedo, aparteno (mi havas bildon – mi posedas bildon, la bildo apartenas al mi). Same neebla kiel «mi havas malsana» estas ankaŭ «mi havas skribinta»! Ekzerco Mia onklino estas tre malsana, kaj la kuracisto estas jam perdinta ĉian esperon pri ŝia resaniĝo. Ankoraŭ ŝi ne estas mortinta, kvankam jam hieraŭ vespere ni forte timis, ke eble matene ŝi estos mortinta. Oni diras, ke jam antaŭ kelkaj semajnoj ŝi estis farinta sian testamenton, ĉar ŝi estis aludinta tion al mia patrino.

33. estas -anta.
La diferenco inter mi manĝas kaj mi estas manĝanta estas tio, ke la unua esprimas agon, la dua – staton. Kia mi estas? Manĝanta. Samtempe la participa formo forte precizigas la tempon, enhavante la ideon «ĝuste nun». En la sama maniero diferencas inter si manĝis kaj estis manĝanta, manĝos kaj estos manĝanta. Ekzerco Mi estis ĝuste manĝanta, kiam venis mia bona amiko. «Ho, ĉiam vi estas manĝanta, kiam mi vin vizitas!» li diris ŝerce. «Sed la venontan fojon mi venos je alia tempo, kaj tiam vi certe ne estos manĝanta. Pardonu do, ke mi ĉiam malhelpas vian tagmanĝon!»

34. estas -onta.
Kompreneble ankaŭ li fumos kaj li estas fumonta ne havas la saman sencon. Li fumos povas rilati al iu ajn tempo de estonteco, sed li estas fumonta enhavas la ideon «tuj». La ceteraj formoj: hieraŭ li estis fumonta (= estis preta por fumi), morgaŭ li estos fumonta (= estos preta por fumi). Ekzerco Tiu domaĉo, kiun vi tie vidas kaj kiu estas tute disfalonta, estis en la sama stato jam antaŭ tridek jaroj. Jam tiam ĝi estis disfalonta, kiam mi estis malgranda knabo, kaj eble ĝi estos en la sama stato ankoraŭ post dudek jaroj kaj eĉ tiam ankoraŭ estos disfalonta, sed ne disfalinta.

35. Prefikso: mal-.
kiu estas uzebla kun ĉiaj radikoj (kiam nur permesas la senco) kaj ne influas ilian karakteron (el adjektivoj ĝi devenigas adjektivojn, el verboj – verbojn, k.t.p.), esprimas rektan malon, kontraŭon: bona – malbona; ami – malami; frue – malfrue; antaŭ – malantaŭ; paco – malpaco. Mal- estas la plej produktiva kaj ofte uzata afikso, kiu grave faciligas la lernadon kaj uzadon de la lingvo. Atentu, ke mal- per si mem ne enhavas la ideon «malbona», kiel la respektivaj prefiksoj de naciaj lingvoj: malvarma ne signifas «malbone varma» aŭ «malmulte varma», sed estas simple rekta kontraŭo de varma.

36. -et- kaj -eg-,
kiuj estas rektaj maloj unu al la alia (-et- malgrandigas, -eg- grandigas), estas ankaŭ uzeblaj kun ĉiaj radikoj, ne influante ilian karakteron: urbeto (= tre malgranda urbo) – urbego (= tre granda urbo); varmeta – varmega; beleta – belega; rideti – ridegi; treege; iomete (= tre malmulte). 24

-et- enhavas ankaŭ la karesan nuancon: patrineto, mia kara patrineto; frateto, hundeto, ĉevaleto k.t.p. -eg- estas komparebla kun tre, sed esprimas ankoraŭ pli fortan grandigon: tre granda – grandega; tre varma – varmega. Jen la diversaj gradoj de la vorto varma:

varmega tre varma varmeta varma

malvarmeta malvarma tre malvarma malvarmega

25

veninta hieraŭ. kiu dronas = Oni devas savi dronantaN homoN (aŭ: homoN dronantaN). Ni diru. kiam ili servas por mallongigi frazojn kaj esprimojn: La knabo. kiuj indikas la rilaton (tempo. 39. estas mia frato = La viro. kiu venis hieraŭ. Sekve: Ĉiutage je la 7-a mi estAs trinkOnta kafon je la 8-a mi estAs trinkAnta kafon je la 9-a mi estAs trinkInta kafon je la 7-a mi estIs trinkOnta kafon je la 8-a mi estIs trinkAnta kafon je la 9-a mi estIs trinkInta kafon je la 7-a mi estOs trinkOnta kafon je la 8-a mi estOs trinkAnta kafon je la 9-a mi estOs trinkInta kafon Hieraŭ Morgaŭ Faru tian tabelon ankaŭ en via gepatra lingvo! 38. pasintaN tie ĉi antaŭ unu horo? Oni devas savi homon. Jen estas la viro. Ankoraŭ pli praktikaj kaj uzindaj estas la adverbaj participoj (kun la finaĵo -e). staras ankoraŭ en la garaĝo. staras ankoraŭ en la garaĝo = La aŭtomobilo. kiuN mi helpos (kiuN estas akuzativ-objekto!). Per ili oni povas en gracia 26 . estas mia frato. La aŭtomobilo. kaŭzo) inter la participo kaj la ĉefverbo. La viro. Tia frazo devas resti senŝanĝa. ke mi trinkas kafon ĉiutage je la 8-a matene. kiu helpos min = Jen estas la viro. Mallongigado de frazoj. la participoj estas tamen tre praktikaj kaj utilaj. kiu pasis tie ĉi antaŭ unu horo? = Ĉu vi vidis la motorbicikloN. helponta min (aŭ: min helponta). ke ne estas eble mallongigi frazojn de tipo: Jen estas la viro. ploras.Sesa leciono 37. ploras = La knabo. kiu veturos al Praha. Dum la kunmetitaj verbformoj kiel tro pezaj estas malofte uzataj kaj kutime anstataŭigataj per simplaj verboj. staranta tie. maniero. veturonta al Praha. Sed atentu bone. kiam kiu estas subjekto. ĉar komplementa frazo povas esti mallongigata nur tiam. Ĉu vi vidis la motorbiciklon. kiu staras tie. -ante. Skemo pri la kunmetitaj tempoj de la verbo.

e. -inte. sed tiu februara dimanĉo. kie la verboj rilatas al malsamaj personoj. kiam la ago. Enironte privatan ĉambron oni kutimas frapi. ke ni samtempe vestis kaj ekveturis).maniero mallongigi multajn esprimojn kaj igi la stilon malpeza kaj eleganta. Mortonte la riĉulino testamentis sian tutan havaĵon al Esperanto. Paŭlo iris en vendejon por aĉeti ĉokoladon. kiam mi dormis. Kaj laborinte Karlo ripozis signifas. Vestinte nin per specialaj skivestoj. Estis bela vintra vetero. ĉar ni ja ankoraŭ ne komencis la skiadon!). Sekve unue li trinkis kaj poste li manĝis. estas kompreneble senpersonaj. 41. li trovis sian edzinon morte malsana. falOnta signifus. Ni estis tre feliĉaj. Laboronte li surmetis siajn laborvestojn. pri kiu mi nun estas rakontonta. brilInta signifus. Vojaĝonte ŝi aĉetis grandan valizon. mi sonĝis aŭ dum la dorm(ad)o mi sonĝis ni do diru prefere: dormante mi sonĝis. Multajn dimanĉojn mi estas pasiginta en la bela Norvegujo. ne atinginte la celon. ke la neĝo brilis antaŭ nia ekvojaĝo. ke unue li laboris kaj poste li ripozis. Sed frazoj. kiam la participo kaj verbo rilatas al sama persono. Lerninte siajn taskojn. Manĝonte li trinkis glason da lakto signifas: antaŭ ol manĝi (aŭ: antaŭ la manĝ[ad]o) li trinkis glason da lakto. Nokte estis falinta freŝa neĝo (la neĝo jam kuŝis sur la tero. La ĉevaloj dormas starante. Tial io simila al «mi starante» ne estas ebla. Anstataŭ la tro pezaj dum mi dormis. ke ambaŭ agoj (tie ĉi la dormado kaj sonĝado) okazas samtempe. 40. ili ripozis kaj manĝis. Ekzemploj: Ricevinte de la patro kvin centimojn. li tuj eklaboris oni povas mallongigi je vekiĝinte Karlo tuj eklaboris. Ekzemploj: Kisante (= kiam aŭ dum ŝi kisis) ŝi fermis la okulojn. Kantante marŝas la soldatoj. La frazon Post kiam Karlo vekiĝis. La finaĵo -ante enhavas sekve la ideon «dum» kaj indikas. ni ekveturis per aŭto (= aŭtomobilo) al la montaro (t. Ekzemploj: Elironte li prenis sian ĉapelon kaj bastonon. Rimarko 2: Adverba participo estas uzebla nur tiam. mi kore salutas vin. kiu estas evidente multe pli gracia kaj eleganta. Mia unua skiado. same kiel ĉiuj adverboj. brilanta (= kiu brilis) en la radioj de la suno (la neĝo brilis dum nia veturado. estas la plej ĉarma kaj interesa. kaj nun ne brilis). Dormonte oni malvestas sin. Rimarko 1: La e-formoj de la participoj. kiun esprimas la participo. Ne atendante li eniris. la infanoj ekludis. tio signifus. Jam kelkajn 27 . -onte. Biciklinte dum kelkaj horoj. ne estas mallongigeblaj (ne «li venis mi skribante»!). Atendante vian baldaŭan respondon. se ni dirus vestante. La senco estas do tute mala al -inte: Manĝinte li trinkis glason da lakto = post la manĝo li trinkis. -inte signifas «post kiam -is» kaj ĝi estas uzata. mia frato estis nur sesjara. similaj al li venis. Matene ni vekiĝis frue. okazas antaŭ tiu de la verbo: unue Karlo vekiĝis kaj poste li eklaboris. Veninte hejmen. kiun mi estas iam havinta. ĉar nun estis realiĝonta nia longa deziro skii en la belega norvega naturo (ne realiĝAnta. Komencante la lernadon. ni unue vestis nin kaj poste ekveturis. Li haltis. ke neĝos nur la venontan nokton). Sidante en kafejo ili ludis sakon. 42.

pri kiu mi nun rakontos. ke antaŭ ĉio ni almetis la skiojn kaj nur post tio salutis. nek venAnta taŭgas. Tial estas preferinde komenci tiun ĉi rakonton jene: «Multajn dimanĉojn mi jam pasigis en la bela Norvegujo. ĉar la tago estis estinta tre interesa kaj agrabla (estinta. trinkis kaj manĝis. trinkis kaj manĝis). revAntaj kaj sonĝAntaj signifus. sed tiu februara dimanĉo. aŭskultante gramofonan muzikon kaj interparolante. sed tamen mi retrovis la ekvilibron. ke oni ĝuste transdonis ĝin al mi). ĉar ili jam estis tie).a. Sed baldaŭ la ekscito estis foriginta kaj mi «gracie kaj elegante» (ĉu vi kredas?) glitis sur la brilanta neĝo.tagojn ni estis revintaj kaj nokte ni estis eĉ sonĝintaj pri tio (revIntaj kaj sonĝIntaj. pensOnte – ke mi unue tremis kaj poste pensis). nek skiistoj. mi iris (antaŭe mi skiis kaj post tio mi iris) kune kun la aliaj skiantoj (ne skiIntoj. estantajn (= kiuj estis) tre belaj. mi estis tre feliĉa (reveturante. ni almetis la skiojn (unue ni salutis. Vilaĝa harmonikisto estis ludanta (= ludis dum la tuta tempo) norvegajn popolajn dancojn. kvankam la unuan fojon en mia vivo mi estis starinta sur skioj. trinkAnte. kiun mi iam estas ĉeestinta: la dancantoj estis vestitaj per skikostumoj. ke samtempe kun tiuj agoj ni almetis la skiojn. trinkInte – ni unue trinkis kaj post tio iris en kafejon). ĉar la skiado ankoraŭ ja ne komenciĝis)! Mi tremis febre. ke ni faris tion dum la veturo). manĝOnte signifus. Nun estis venonta grava momento en nia vivo – la unuaj paŝoj sur skioj (nek venInta. Vespere malfrue reveturante hejmen per la aŭto. ĉar certe mi aspektis sufiĉe komika sur skioj. ke mi unue pensis kaj poste tremis. ĝuste. Salutinte ĉiujn kunvenintojn. trinkAnte signifus. ĉar dum la reveturo). salutOnte. trinkinte kafon kaj manĝinte bongustajn kukojn. salutAnte. estas la plej ĉarma kaj interesa. kaj baldaŭ mi staris forte kiel roko. Poste estis disdonataj diversaj premioj al la partoprenintoj de la konkurso. ankaŭ la sinjorinoj. ke ankaŭ mi estis ricevinta premion (= mi jam havis la premion. preskaŭ k. kie la gajnintoj de la unua skikonkurso en la mondo (ne gajnAntoj. kaj ĉiuj estis portantaj pezajn skibotojn (= ili surhavis la botojn dum la festo). ke ni samtempe iris kaj trinkis. ĉar tio okazis antaŭ nia ekskurso. se vi estus vidintaj (ne vidAntaj. ĉar neniu el ni profesie okupos sin pri tio) en kafejon. ĉar la tago estis jam finita). Ankaŭ pro tio mi multe ĝojis. manĝAnte signifus. Ne imitu tion. Vespere estis okazonta en la kafejo festo (okazOnta. Skiinte dum longa tempo. ĉar tio okazis antaŭ longe). kelkfoje mi estis falonta (= preskaŭ falis). pensante pri tio (mi tremis kaj pensis samtempe: pensInte signifus. kaj poste ni almetis la skiojn. Rimarko: En la supra rakonto estas pro pedagogiaj kaŭzoj intence amasigitaj multaj participaj formoj. Ho. trinkOnte. Estis tre agrable sidi en la kafejo. kiujn en okazo de bezono oni povas precizigi per la klarigaj vortetoj jam. trinkonte kafon kaj iom ripozonte (= por trinki kaj ripozi. ĉar la festo ne komenciĝis ankoraŭ). ni ankoraŭ ne finis la skiadon. Tiu festo estis eble la plej interesa kaj originala. kiun mi iam havis». trinkante kafon. kun kia plezuro mi skiis! Sed eble vi estus ankaŭ ridintaj. tuj. Jes. sed esprimu vin laŭeble simple! Anstataŭ kunmetitaj verbformoj preskaŭ ĉiam sufiĉas simplaj verboj. ĉar la konkurso estis jam finita) estis ricevontaj premiojn (ili ankoraŭ ne ricevis) kaj pokalojn. Ĉe la skidometo estis kolektiĝintaj jam multaj gesamideanoj (ne kolektiĝAntaj. manĝante buterpanojn. 28 . ricevanta signifus.

. Matene vekiĝ.) 44.. lingvo – lingvisto. ke la patrino metas la infanojn po du en la liton. kaj dometo siavice povas esti tre bela kaj eleganta). Vespermanĝ. sed en la lito estis trankvile ronk. la tutan tagon. dum esperantano – adepto de Esperanto. t. -et. sed la formoj kun -isto estas pli logikaj.. kriminala – kriminalisto. maro – maristo. ĉevalaĉo = mizera kaj malgrasa ĉevalo... senvalora. ĉambro – ĉambristino. vera «skeleto».. La prefikse uzata interjekcio fi........ 1.. kaduka kaj malbela domo (ĝi tute ne bezonas esti dometo....... kiu profesie okupas sin pri Esperanto. sciencisto estas uzata ankaŭ scienculo kaj anstataŭ policisto – policano. ĝi estas preferinda. fiagi = agi abomene. sociala – socialisto. fotografo kaj fotografisto estas 29 .. li venis iun vesperon laca kaj dormema al malgranda bieno. aĉe..esprimas malsaton.. permeson tranokti tie.. kiu profesie okupas sin pri tio. 1. ankaŭ tiuj ĉi du afiksoj estas uzeblaj kun ĉiaj radikoj.Tasko 8. Sufiksoj -isto kaj -ismo estas substantivigaj. Anstataŭ. Pet. Kiam jam ĉiuj infanoj estis tiamaniere ekdorm.. rigardaĉi. la mastro kaj mastrino (= gemastroj).kaj fi-. kion la radiko esprimas: instrui – instruisto. ŝuo – ŝuisto. aĉa = sentaŭga. edzo kaj edzino kun siaj ses infanoj. La formoj geologo kaj geologiisto. sentaŭgecon: domaĉo = aspekte mizera. nun la lito estas je via dispono!» La komercisto kuŝiĝis kaj tuj ekdormis. Same kiel mal-.) 43. Kiam la unua paro estis ekdorm. Sed ĉar esperantisto jam enradikiĝis en la lingvo kaj ankaŭ naciaj lingvoj uzas tiun formon. skribaĉi = fari «hieroglifojn».. -isto kaj -ismo. oni transportis ilin sur la plankon. sur la planko apud la infanoj. malŝatinda.. fiaĵo = abomenaĵo. Sufikso -aĉ. Ĉirkaŭvag. ili siavice devis cedi ĝin al la lasta paro. pentri – pentristo. ankaŭ el verbaj kaj adjektivaj radikoj. mizerecon. li tuj ricevis ĝin. Esperantisto devus logike signifi personon.. ili devenigas ĉiam substantivojn.. aĉaĵo. abomenon: fidomo = domo. -isto indikas personon. malzorge kaj malbone skribi. kie oni faras abomenaĵojn. li trovis sin kuŝ... homaĉo = malo de ideala homo. (Svenska Dagbladet.kaj -eg-. ne influante ilian karakteron. Ekdorm.. kaj nova paro ricevis lokon en la lito. komercisto estis vojaĝ.. scienco – sciencisto. la mastro diris al la fremdulo: «Bonvolu.. la komercisto rimarkis. en provinco. knabaĉo.. La gastama provinco Migr.... 45.e. sed ĝi povas esti ankaŭ domego.. -aĉ. 2.. kie estis loĝ. fihomo = abomeninda homo. (Alskribu la mankantajn silabojn. geografo kaj geografiisto.indikas moralan maltaŭgecon.

en § 30. Esperanto – esperantismo. naturalismo. La respektivaj sciencoj nomiĝas geologio. militarismo.samsencaj kaj ambaŭ estas uzataj.p. sociala – socialismo. ĵurnalo – ĵurnalismo. franco – francismo (ankaŭ galicismo). -ismo indikas doktrinon. instruon: kristano – kristanismo. internacia – internaciismo. rim. kanibalo – kanibalismo. anglo – anglismo. fotografio k.p.t.t.p. verkinto k. k. 3! 2. aŭtomobilo – aŭtomobilismo.t. En multaj internaciaj vortoj -ismo apartenas al la radiko kaj ne estas sufikso: turismo.t. 30 . Rimarko: Komparu la formojn skribanto. k.p. katoliko – katolikismo (ankaŭ katolicismo). geografio.

Li iras tieN.p. Ĉiuj prepozicioj per si mem regas ĉiam nominativon: en mi. Kaj la vortoj krajono kaj 31 . Mi metas la ĉapelon sur la kapoN. flugas. La vortoj hejme kaj tie indikas lokon. Direkto.p. La sama rilato kiel supre estas ankaŭ inter la frazoj La krajono estas en la poŝo. dum hejmeN kaj tieN montras la celon aŭ direkton. ĉar en Esperanto la uzado de la prepozicioj estas tute logika kaj regula kaj oni ne bezonas lerni parkere ĉiun unuopan esprimon. sed pro tio. en kelkaj lingvoj oni diras «sur la stacio» anstataŭ «en la stacio». dum la lastaj du indikas ilian transmeton al nova loko. Petro iras hejmeN. ke ili esprimas celon de movo.p.t. al kiu li moviĝas: li ne estas hejme. oni devas kompreneble uzi ankaŭ verbojn de movo: iras. «mi pensas sur vi» anstataŭ «pri vi».t. depende de la kunteksto.) havas firman sencon kaj ne estas uzeblaj en alia senco ol ili origine havas. montras la finaĵo -n. Ĉiuj prepozicioj (sur. ĉe.t. ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj. Ekz. sur la tablo. «sur Esperanto» anstataŭ «en Esperanto». metas. Temas do fakte pri la sama akuzativo! Indikante transiron de unu loko al alia. kaj en tiaj okazoj akuzativo estus uzata ankaŭ sen prepozicio. Tiel ne estas en la naciaj lingvoj. k. sed de aliaj kaŭzoj. kun ŝi. Tial oni ne povas laŭvorte traduki la nacilingvajn prepoziciojn. kie la krajono kaj ĉapelo troviĝas. Komparu la frazojn: Petro estas hejme. transiron de unu loko al alia. naĝas.Sepa leciono 46. En la poŝoN kaj sur la kapoN havas la akuzativan finaĵon ne pro la prepozicioj en kaj sur. kuras. al vi. sen li. veturas. rapidas. Kelkfoje kun la prepozicioj estas uzata ankaŭ akuzativo. Jam sole pro tio ĉi Esperanto estas multe pli facila ol kiu ajn nacia lingvo. Li estas tie. ĵetas. sub la benko k.t. Tiun celon aŭ direkton. kaj Mi metas la krajonon en la poŝoN. kie la sama prepozicio ofte povas havi diversajn signifojn. La kazo post la prepozicioj. Ne estas grave. Prepozicioj. kiu signas ja ankaŭ la celon de la ago ĉe la transitivaj verboj. en. La unuaj frazoj montras la lokon. 48. kie la persono troviĝas. sed li iras en la direkto de la hejmo (= hejmen).p. inter k. sed oni devas ĉiam elserĉi ilian logikan signifon kaj traduki ĝin. 47. sed tio ne dependas de la prepozicio. La ĉapelo estas sur la kapo. vojaĝas. k.

de la tablon. ke la verboj de movo ne ĉiam indikas movon (transiron) de unu loko al alia. Ĵus ni pritraktis prepoziciojn. kun akuzativo ili montras la celon. sed montras nur direkton. Sekve neniam: »al la kontoron. de. La mastro laboras ekster la domo. el. post. La libro kuŝas sur la tablo. La birdo flugis trans la rivero = la birdo jam estis trans la rivero kaj flugis tie 49. Kutime ĉe indikas nur lokon. Ŝi iris apud sian edzon. ĉar ili estas rektaj objektoj de la transitiva verbo: metas. ĉirkaŭ. preter. Arbo kreskas malantaŭ la domo. da. al kiu io moviĝas. malantaŭ. Senakuzativaj prepozicioj. Tial mankas kaŭzo por uzi kun ili akuzativon kaj sufiĉas nominativo. Al tiu ĉi kategorio apartenas verdire ankaŭ: ĉe. sed povas montri ankaŭ movon en la sama loko: Mi iras en la ĉambro = mi estas en la ĉambro kaj ĉirkaŭiras tie. pro. por montri celon (objekton) de ago kaj 2. Tiaj prepozicioj estas: sur. ĝis. en. el. Do ne »mi iris tra la pordon. tra kaj preter. Ili neniam indikas lokon. kvankam kelkfoje – laŭ nia opinio senbezone – ili estas uzataj en ambaŭ sencoj (loko kaj direkto). kiun oni kelkfoje renkontas. ne estas rekomendinda. Rimarko: Atentu. por. li iris preter la domo. La vagonaro enveturis inter la montojn. Loko: La lernanto estas en la lernejo. Pluaj ekzemploj: 1. per. laŭ. Celo de movo: La lernanto iras en la lernejon. je. La esenco estas la sama. La viro iris ekster la domon. ke la akuzativo estas uzata por du celoj: 1. por indiki celon (direkton) de movo. sen. Flugmaŝino venis super la urbon. antaŭ. el la domon. La birdo flugis trans la riveron. sed ĉiam simple: al la kontoro. tra. pri. Akuzativo estas neniam uzata kun: al. Same ankaŭ la francismo venu ĉe min. Li metis la seĝon antaŭ la pianon. el la domo. dum. super. apud. 2. trans. sed tute simple mi iris tra la pordo. La vagonaro veturis inter montoj. Tial mankas kaŭzo por uzi kun ili akuzativon – ili estas ĉiam sekvataj de nominativo. sub. malgraŭ kaj prefere ankaŭ ne kun: ĉe. inter. kun. La fremdulo iris malantaŭ la domon. Muso sidas sub la lito. ĝis la mateno. kie io troviĝas. Muso kuris sub la liton. Do ni vidas. de la tablo. Mi metas la libron sur la tablon. kiuj havas du signifojn: kun nominativo ili indikas lokon. li iris preter la domon«. ĝis. Ŝi iris apud la edzo. Al tute alia kategorio apartenas: al.ĉapelo estas akuzativaj. La seĝo staras antaŭ la piano. same kiel ĉe: al. ĝis la matenon«. ĝis. Aeroplano flugis super la urbo. 32 . de kaj el. de. ekster. tra kaj preter nur direkton. La dometo staras trans la rivero. Pli bona kaj simpla estas: venu al mi. kontraŭ.

51. La substantiviga sufikso -ulo.Tasko 9. Pro la pluvo jam kelkaj homoj staris sub la granda arbo kaj ankaŭ ni kuris sub ĝi . plene sufiĉas hungaro. karakterizatan per la radiko. hungarujano. Kristo – kristano. adepton. k. Ĝi estas tamen uzata ankaŭ kun substantivaj kaj verbaj radikoj: ĝibo – ĝibulo. rumano. La libro glitis malantaŭ la sofo kaj serĉante ĝi li trovis malantaŭ la sofo ankaŭ la malaperinta gazeto . enloĝanton. urbo – urbano. li povas esti polo. bruto – bruta – brutulo. laponoj k.p.t.t. Hungario). Alia afero estas pri hungarlandano. kruro – longkrurulo. Sed fakte en la unua okazo la substantivo estas unue adjektivigata (ĝibo – ĝiba – ĝibulo. La plenaj formoj estas do drinkemulo. Ameriko – amerikano. k. Post la promenado mi iris hejme kaj hejme mi skribis letero al mia amiko .a. ruso – ruslandano. super – superulo. kamparo – kamparano. kontraŭ – kontraŭulo. kiu indikas personon.t. drinki – drinkulo. dika – dikulo.).p. kie la adjektiviga sufikso -ema estas eliminita. Same: polo – pollandano aŭ polujano (= enloĝanto de Polujo. konata – konatulo. aglomeriĝas kutime al adjektivoj kaj prepozicioj: juna – junulo. El la katedro la pastro iris antaŭ la altaro kaj nun li preĝas antaŭ altaro . hungariano == persono. ruso k. Li povas esti germano. kiu loĝas en Hungarlando. k. k. judo. Tiu ĉi substantiva sufikso. ĉar trans la strato staris ŝia amikino .p. finno – finnlandano (ne ĉiuj finnlandanoj estas finnoj – inter ili estas ankaŭ svedoj. -ulo. babili – babilulo. germano.t. bruto – brutulo. samideano. kiu indikas membron. kapo – ventkapulo. timi – timulo. Jam antaŭ unu horo la mastrino metis la manĝo sur la tablo kaj ankoraŭ nun ĝi atendas vi sur la tablo . slovako aŭ kiu ajn alia kaj li tute ne bezonas esti hungaro. De kie vi venas kaj kie vi iras? 50. Post mallonga tempo la instruisto venis el sia ĉambro kaj iris al la nigra tabulo . 33 .). -ano-. estas uzebla nur kun substantivoj: klubo – klubano. La formo hungarano estas kompreneble absurda.t.p. Parizo – Parizano (aŭ parizano). babilemulo. (Alskribu la finaĵon -n kie ĝi estas necesa!) Matene la laboristoj iras en la fabriko kaj dum la tuta tago ili laboras en la fabriko .p. kapo – ventkapa – ventkapulo) kaj en la dua okazo temas pri mallongigoj. El prepozicio post estas derivata postEulo (poste + ulo). Subite ŝi iris trans la strato . por diferencigi ĝin de postulo. Hungarujo. kurso – kursano.

La sufikso -ino estas aldonata al -ul-: junulino.t.p. sed tio ne estas laŭregula. rampulo) kaj ankaŭ en la vorto trimastulo (= trimasta ŝipo). belulino. 34 .p. Kelkaj mallongigas ankaŭ tiujn formojn kaj diras ekz. Rimarko: Kelkfoje -ulo estas uzata ankaŭ por bestoj (kvarpiedulo. virgino. kiuj malgraŭ sia longeco kelkfoje estas ankaŭ uzataj.t. skribemulo. Ĉe la plej multaj verboj tiaj mallongigoj tamen ne estas farataj: lernemulo (ne »lernulo«!). k. vertebrulo.p. virgulino k.t.timemulo k.

Infinitivo de verbo: Diligenta homo ŝatas labori. Kiel objekto povas servi: a. La predikato povas havi la finaĵojn: -as. Objekto. ĉiu vorto en la frazo havas sian specialan taskon. sed neniam -i: Jakobo skribas. La plej gravan rolon en la frazo ludas la verbo. Predikato. Tablo estas meblo. k. se plaĉas al vi. c. Tiu parto de la gramatiko. Pronomo: Ŝi venas. Kompreneble infinitivo neniam povas havi la finaĵon -n! 35 . se mi estus riĉa! Ni ekiru! 54.p. Ili iras. al kiu la ago estas direktita. la knabo estas la aganto (subjekto) kaj la hundo estas la celo de la ago (objekto). same kiel ĉiu parto de la aŭtomobilo.t. La subjekto neniam povas havi la finaĵon -n! Kiel subjekto povas servi: a. -us. Substantivo: Johano parolas. Ĉu vi venos? Ho. Por havi klaran bildon pri la lingvo. La bestoj ne povas paroli. Kiel jam dirite (§ 16). -is. pri kiu ni parolas. kion tiu faras. Adamson ne havas harojN. b. kiu estas la celo de la ago. Birdoj flugas. La rekta objekto de la verbo indikas tiun aŭ tion. La netransitivaj verboj kutime ne povas havi akuzativ-objekton (vidu § 17). -u. 55. estas nomata sintakso. ŝajnas al mi. Substantivo: Kato manĝas ratoN. hajlas. tondras. Knaboj kuras. Labori estas necese. Se ekzemple knabo batas hundon. Ĉu vi vidis iliN? c. Tia verbo estas nomata predikato. fulmas. La rekta objekto devas ĉiam havi la akuzativan finaĵon -n: Jakobo skribas leteroN. La subjekto indikas tiun.Oka leciono 52. -os. neĝas = neĝo falas. kiu plenumas la agon de predikato: Jozefino legas. Infinitivo de verbo: Vojaĝi estas interese. Mallonga sintakso. Ĉu mi faris multajN erarojN? La akuzativ-objekto estas rekta komplemento de transitiva verbo. b. Pronomo: Nikolao amas ŝiN. kiu indikas. kiu pritraktas la konstruon kaj konsiston de la frazoj. Subjekto. estas konate. La ĉasisto trafis neniuN leporoN. Certaj verboj estas uzataj sen subjekto: pluvas (ne «ĝi pluvas»!) = pluvo falas. oni devas koni ankaŭ ĝian sintakson. Mi dormis. okazas kelkfoje. estas necese. 53.

Adjektivo: Bona patro. la adjektivo estas ununombra. kun prepozicio: La domo de la patro. ligna skatolo. doma poro. Ni detruos la lingvajN murojN. La difina artikolo: la ĉambro. Tia epiteto devas ĉiam troviĝi post la substantivo. sed povas stari ankaŭ post ĝi. e. Predikata suplemento. dompordo. tia. terpomoj kaj saŭco. La adjektivo devas nombre kaj kaze akordi kun sia ĉefvorto: granda domo. Belaj kantoj ne estas longaj Ford havas multaN monoN. nenia kaj iu.d. ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj. sed nombre ĝi akordiĝas kun la subjekto (vidu §§ 19 kaj 20). ne al la ceteraj. Sed kiam la sama adjektivo komplementas samtempe plurajn substantivojn. Epiteto. Predikata suplemento (predikativo) kompletigas la predikaton kaj rilatas samtempe al ĝi kaj al la subjekto. La unua tago. ĉiu. neniu: Tiu libro estas tro dika. Substantivo. ĉe kio la ĉefvorto staras ĉiam en la fino kaj la epiteto antaŭ ĝi: patrodomo. Anstataŭ substantivo kun prepozicio oni povas ofte havi kunmetitan vorton. kies komplemento ĝi estas. Mono por ĉokolado. kiu. ĉia. Adjektivo en kelkaj maloftaj okazoj: Ili amas unu la aliaN. grandaj domoj. Filo mia. Mia patrino. patra domo. Kiel epiteto povas servi: a. Homo granda kaj potenca. oni povus pensi. kiam ĝi rilatas nur al unu el la objektoj. 57. La hieraŭa tago. b. La vortoj ia. Neniam ĝi povas havi la finaĵon -n. ligna skatolo. Oni povas ankaŭ tute simple adjektivigi la epiteton: patra domo. kiujn la multnombra substantivo indikas: granda kaj malgranda domoj (= du domoj. Ekzistas do entute 3 eblecoj: domo de la patro. Predikata suplemento povas esti: 36 . precipe en poezio: Lingvo internacia. c. malofte ankaŭ pronomo. Patrino kara. La gepatroj amas siajN infanojN. Kafo sen kremo. kia. La epiteto estas komplemento de substantivo. En la apuda ĉambro. La adjektiva epiteto staras kutime antaŭ sia ĉefvorto. ke ĝi rilatas nur al la unua substantivo (en tiu ĉi okazo tiu ĉi okazo rostaĵo). ĝi estas ofte multnombra. d. el kiuj unu estas granda kaj la alia estas malgranda). eĉ se la substantivoj mem estas ununombraj: varmaJ rostaĵo. tiu. senkrema kafo. La libro de li (kutime oni diras lia libro). Skatolo el ligno. La mortinta kato. Se la adjektivo estus ununombra. subjekto kaj objekto estas la ĉefaj partoj de la frazo. patrodomo. 56. La predikato. Male. grandajn domojn. Esperanta libro.

Lin mem mi ne vidis. Nerekta aŭ dativ-objekto: Donu al mi panon. kio ne estas predikato. Kie oni kantas? La kafo estas sur la tablo. Loko: Mi estas hejme. b. oni ofte ŝanĝas la vortordon: Al la nigra tabulo rigardas la bona lernanto. same kiel ĉio en la mondo estas relativa. Tage ni laboras kaj nokte ni dormas. Tempo: Somere estas varme. ke en Esperanto la vortordo estas libera kaj ne influas la sencon de la frazo. Kaŭzo: Kial vi ploras? Li ruĝiĝis pro (aŭ de) kolero. la predikata suplemento devas esti adverbo: Tie ĉi estas tro varme. Sed tio estas kompreneble relativa. Venu rapide! f. La ĉevaloj dormas starante. ke mi estis hieraŭ malsana. 58. bone. materialo. li ankoraŭ ne venis. d. ĝi estas ununombra: La krajonoj estas verda kaj flava (= unu krajono estas verda. Kion vi faris hieraŭ? Iam estis reĝo. Ni ĉiuj estas homoj. epiteto aŭ predikata suplemento. celo. La bona lernanto al nigra tabulo rigardas. Mi skribis dum longa tempo. c. Kiam la predikata suplemento rilatas al pluraj ununombraj subjektoj. El ĉiuj frazpartoj la plej ampleksa estas tiu kategorio. Adverbialo estas kutime adverbo kaj substantivo aŭ pronomo kun prepozicio. Sur la strato mi renkontis lian edzinon.p. La domo apartenas al s-ro Ormonto. Longan tempon ŝi ne vidis lin. Metu la manojn sur la tablon. Ŝajnas al mi. Krom tio: deveno. kvanto k. sed ĝi povas esti ankaŭ komplemento de adjektivo kaj adverbo. Substantivo: Oslo estas urbo. Nenio plaĉas al ŝi. Sed pro stilaj kaŭzoj kaj por speciale akcenti la objekton aŭ iun alian parton de la frazo. Estas vere. Ĉu li jam venis? Ne. estas adverbialo. Adverbialo (adjekto). En tiu ĉi semajno estas du festotagoj. Adjektivo: La ĉambro estas varma. Li prenis la revolveron el la poŝo. ĉar ĉio. La normala vortordo estas subjekto + predikato + objekto. Li sidis apud la ŝoforo. Oni povas dividi la adverbialojn je diversaj subklasoj: a.a.t. se nun estus somero. Vortordo. la alia estas flava). rimedo. e. ĝi estas multnombra: Parizo kaj Kopenhago estas urboj. Kiam la predikata suplemento rilatas nur al unu el la objektoj. Direkto: Kien vi iras? Mi iras hejmen. 37 . Venu al mi! c. kiun ni nomas adverbialo. sed lian edzinon mi renkontis sur la strato. b. Lerni Esperanton ne estas malfacile. Kiam la frazo ne havas subjekton aŭ la subjekto estas infinitivo aŭ tuta frazo. ĉirkaŭ kiuj grupiĝas la ceteraj frazpartoj: La bona lernanto rigardas al la nigra tabulo. subjekto. Jam la nomo aludas. Estus bone. ke temas pri komplemento de verbo. objekto. En § 15 ni diris. kiujn la multnombra subjekto indikas. Maniero: Kiel vi fartas? Dankon. 59. La libroj estas Esperantaj.

La artikolo devas esti laŭeble proksime al sia ĉefvorto. sed ofte ankaŭ antaŭ verbo kaj ĉiam antaŭ adjektivo: Vi parolas bone. Adverbo lokiĝas kutime post. faritan de li. de li faritan (tie ĉi temas ja fakte pri mallongigita frazo. li diris. oni lokas ĝin en la komenco de la frazo: Bone vi parolas. sed en bona Esperanto oni diras: Oni akceptis la proponon. Sed: Tio estas bona. Tion mi ne kredas. 38 . Ankaŭ hodiaŭ mi estis hejme (= mi estis hejme en la antaŭaj tagoj kaj ankaŭ hodiaŭ). numeraloj kaj konjunkcioj ne estas ŝanĝebla: Inter la popoloj estas altaj lingvaj muroj (ne «la popoloj inter»!). ĉar la predikato renkontis estas lokita tro malproksime de la subjekto mi. ĉar de ilia loko dependas la senco de la tuta frazo: Mi ne skribis leteron. respondis la patro de mia amiko. Hieraŭ nur mi legis (= neniu alia faris tion). Tion mi ne kredas. Ne mi skribis la leteron (= ne mi. La subjekto lokiĝas kutime antaŭ la predikato: Nun mi komprenas (ne «Nun komprenas mi»!). kies origina formo estas: Oni akceptis la proponon. Mi tute ne kredas tion. Sur la strato mi renkontis lian edzinon. Kutime antaŭ. Eĉ li ridas pri tio. Li ridas eĉ pri tio. diris Petro. Vi bone parolas. Tio estas treege interesa. Sep tagoj pasis (ne «tagoj sep»!). Treege interesa estas tio. kiun li faris). Adjektivo staras ĉe substantivo. sed ion alian). aŭ: Oni akceptis proponon. ke neniu venos. al kiu ili rilatas. Tial la germanismo «Oni akceptis la de li faritan proponon» tute ne estas modela. Mi skribis ne leteron (= mi skribis. Sur la strato lian edzinon mi renkontis. Pro tio la frazo «Mi lian edzinon sur la strato renkontis» ne estas modela. Petro diris. Mi ne tute kredas tion (= mi kredas nur parte). Nu. Li eĉ ridas pri tio. kiuj rilatas unu al la alia kaj kompletigas unu la alian. Hodiaŭ mi estis ankaŭ hejme (= mi estis en diversaj lokoj kaj interalie ankaŭ hejme). Hieraŭ mi nur legis (= mi faris nenion alian). Hodiaŭ ankaŭ mi estis hejme (= la aliaj estis hejme kaj ankaŭ mi faris tion). Bonstile oni esprimas sin en unu el la sekvantaj manieroj: Mi renkontis lian edzinon sur la strato. nur ne leteron. estas afero de gusto! La loko de la prepozicioj. la patro de mia amiko respondis. En Svedlando la vintro estas longa (ne: «En Svedlando estas la vintro longa»). sed iu alia faris tion). ke oni ne apartigu tiujn partojn de la frazo. Tio estas bona. Tiuj frazoj ŝajnas esti pli fluaj ol: Tio estas bona. sed kelkfoje ankaŭ post ĝi. Kiam oni volas speciale akcenti la adverbon. ankaŭ. Ni timis. precipe en poezia stilo. Tion oni devas bone atenti. al kiu ĝi rilatas.La bona stilo postulas. Nur hieraŭ mi legis (= en la ceteraj tagoj mi ne legis aŭ hieraŭ estis la unua fojo. nur kaj eĉ staras ĉiam antaŭ tiu vorto. La vortoj ne. kiam mi legis). La samo validas ankaŭ pri la ceteraj partoj de la frazo: ĉiu frazparto troviĝas ĉiam ĉe tiu vorto. Lian edzinon sur la strato mi renkontis.

ke eble unu vorton oni tamen sukcesus instrui al la bestaĉo. ĝis kiam fine la papago respondis: «Okupita!» (Götenborgs-Posten).Tasko 10. hallo!» Nenia rezulto. sed li opiniis. 39 . Persson daŭrigis ankoraŭ dum tuta kvaronhoro. Tial li ekstaris antaŭ la kaĝo de la birdo kaj vokadis senĉese dum pli ol duonhoro: «Hallo. (Elserĉu la diversajn frazpartojn!) Talenta besto. hallo. Persson estis tre ĉagrenita pro tio. kiu laŭ certigo de la birdkomercisto povas paroli. Persson aĉetis al si papagon. Sed bedaŭrinde eĉ unu sonon la papago ne eligis dum pluraj tagoj.

p. ke ĉe la aktivaj la subjekto mem estas la plenumanto de la ago (dormanto. rim. 40 . starata. Vokato – estas tiu. la personiga sufikso -ulo estas ĉe ili superflua same kiel ĉe la aktivaj participoj (vidu § 30. Amatino. sed li scipovis tiel bone kaŝi sin. dum ĉe la pasivaj la subjekto estas la celo de la ago kaj ludas do la saman rolon kiel objekto en aktiva frazo. Pasivan frazon oni povas ĉiam transformi je aktiva. kiu en la pasiva frazo plenumas la agon kaj sekve esence (sed ne laŭforme) estas subjekto. La netransitivaj verboj ne havas pasivan participon. Same kiel oni povas diri la vino estIs bona. estOs bona.t. -ant. La libro estas verkita de mi. Konatino. kiun oni batas. ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj. estOs trinkata. ke la ago daŭras. kiu mem vokas. Policisto arestis krimuloN – Krimulo estis arestata (estis aŭ estas arestita) de policisto. ne estas ankoraŭ finita: Manĝata banano. Pasivajn participojn povas havi nur tiuj verboj. Konato – estas persono.p. Mi verkis la libron. La vino estas trinkata. La adjektivaj participoj estas plene egalaj al la ordinaraj adjektivoj: Bela hundo. estas tute neeblaj! Sed aktivajn participojn havas ĉiuj verboj. Ni klarigu tion per ekzemploj: La knabo batas la hundoN – La hundo estas batata de la knabo. -at. La kelnero lernas EsperantoN – Esperanto estas lernata de la kelnero.t. La diferenco inter tiuj du specoj de participoj estas tio.t.(vidu la kvinan kaj sesan lecionon!) respondas 3 pasivaj participoj kun la finaĵoj -it-. kiun oni konas. Ekzerco: Dum du monatoj la krimulo estis serĉata. Ĉar la substantivaj participoj jam per si mem indikas personon. Sekve ankaŭ en la tre ofte uzataj vortoj konatulo kaj konatulino la sufikso -ulo fakte ne estas necesa.Naŭa leciono 60. devus estI bona k. vidanto). sed amaNto estas tiu.kaj -ont. kiu mem amas. La patrino vekis la infanojN – La infanoj estis vekataj (estis aŭ estas vekitaj) de la patrino. ke eĉ nun ankoraŭ li estas serĉata. estUs trinkata. kaj eble ankaŭ post pliaj du monatoj li estos ankoraŭ serĉata. Al la 3 aktivaj participoj kun la finaĵoj -int-. Sekve tiaj formoj kiel «estita. t. kuŝota» k. kaj tiam la subjekto de la pasiva frazo fariĝas rekta objekto en la aktiva. Johano estas plej amata filo. nur laŭ la formo ĝi estas subjekto. kiun ĉiuj konas. estas rilatigata al la participo per la prepozicio de: La hundo estas batata de la knabo. La vino estas bona. Esence ĝi ankaŭ estas objekto.. egale. kiun oni vokas. oni povas diri ankaŭ la vino estIs trinkata. Oni nomas liN Paŭlo – Li estas nomata Paŭlo. -ata. estUs bona. e. devus estI trinkata k. sed vokaNto estas tiu. 61. Batata hundo = hundo. Mi skribis tioN ĉi – Tio ĉi estas skribita (estis skribata) de mi. -at. Konata fakto – estas fakto.indikas. Pasivaj participoj. 1). kiuj povas havi akuzativ-objekton. Ĉe aktivigo de la pasiva frazo la aganto fariĝas subjekto de la aktiva frazo: La knabo batas la hundon. transitivaj verboj. -ato. Tiu. Historio estas lia plej ŝatata temo. kiun oni amas. Amato estas tiu.p.kaj -ot-.

mortigisto estas tiu. ke foje estis tempo. kiun oni intencas elekti (sed elektito = iu. Troviĝas homoj. sed faras ankaŭ aliajn laborojn. Fakto. Farota laboro = laboro. Vizitotaj lokoj = lokoj.indikas. Rimarko 2: La verbo okupi havas du nuancojn: 1) preni en posedon kaj 2) okupi sin pri io. Presita libro = libro. kiun oni ankoraŭ ne komencis. Mortigito estas tiu. kiun oni jam elektis). -ot. La urbo estas okupAta de la malamiko = ĝia submetado ne estas ankoraŭ finita.indikas. ke oni pli frue nomadis lin Petro. laboron. Oni devas do bone atenti tion kaj uzi ĉiam tiun formon. havi okupon. La urbo estas okupita de la malamiko = la malamiko jam prenis ĝin en posedon. kiun oni devas fari. Same konIta fakto signifas fakton. kiujn oni intencas viziti. kiun oni ankoraŭ ne komencis. sed nun ne plu faras tion. multaj estas tentataj ankaŭ en Esperanto trouzi la it-formojn je konto de la at-formoj. Li diris. kiun oni venkis. kiuj ne havas at-participon kaj anstataŭ ĝi ofte uzas itformojn. -oto. havas okupon en la vendejo de la patro. dum la venkiNto mem venkis iun. kiuj timas. 63. kiun oni iam konis. sed mortigiNto mortigis iun alian homon. ĉu oni diras li estas nomita Petro aŭ li estas nomata Petro. ke eĉ la venontan jaron la vojo ne estos riparita. oficon. ne plu daŭras: La manĝita kuko estas jam en la stomako. kiun oni intencas fari.kaj it-formoj: Tiu ĉi loko estas jam okupIta = oni jam prenis ĝin en posedon. -ito. Mortpafoto = iu. ke lia nomo estas Petro kaj ke oni ĉiam nomas lin tiel. sed nun ne plu konas. Rimarko: -ota per si mem ne enhavas la ideon «devi». kiun esprimas la sufikso -enda (= devas esti -ata): Farota laboro estas laboro.62. De tiuj nuancoj dependas ankaŭ la uzado ĝiaj at. Farita laboro = preta laboro. estas konAta fakto. Rimarko 1: Pro influo de la naciaj lingvoj. Sed li estas nomAta Petro signifas. Korektitaj eraroj. ke la ago estas jam finita. Nuntempe mi estas okupAta pri la verkado de tiu ĉi libro = mi verkas tiun ĉi libron. kiun oni mortigis. La unua frazo kun nomita signifas. kiam lia mono estis jam preskaŭ elĉerpita. -ita. -ota. sed farenda laboro estas laboro. kiun oni nun konas. kiun ni jam iris kaj kiu estas jam malantaŭ ni. Ekzerco: Li timis. sed la koncerna oficejo funkcias tiel malrapide. 41 . Li estas okupAta en la vendejo de sia patro = li laboras. Ekzerco: Jam lastjare la vojo estis riparota. ke eĉ nun oni ankoraŭ ne komencis la laboron kaj ĉiam ankoraŭ la vojo estas riparota. kiun oni intencas konstrui. kiu estis difinita por morti per pafado (sed mortopafoNto = iu. Irita vojo = vojo. ke baldaŭ lia mono estos elĉerpita. kiu respondas al la logika senco de la esprimo. kies profesio estas mortigi. En la praktika lingvouzo la diferenco tamen ne estas granda kaj ofte oni povas uzi -ota anstataŭ -enda. Elektoto = iu. kiu estas difinita por mortpafi iun alian). sed ne blinde imiti la naciajn lingvojn! Tute ne estas egale. Mi estas tre okupita = mi tute ne havas liberan tempon. sed tute subite li ricevis grandan sumon kaj sekve eĉ nun ankoraŭ lia mono ne estas elĉerpita. Mi estas okupIta per (pri) Esperanto = por aliaj aferoj al mi ne restas tempo. -it. aŭ ke oni ĵus donis al li la nomon Petro. sed ĉiam ankoraŭ riparota. kies presadon oni jam finis. ke la ago ankoraŭ ne komenciĝis: Konstruota domo = domo. Venkito estas tiu.

la predikata suplemento devas havi adverban finaĵon (vidu § 57... -ita. c) Same estas pri la pasivaj participoj: Tio estas konatA... en la loka lingvo. b. Ekzerco: Estas konatE.. kiuN mi helpos. Estas ĝenerale kon.. Ekzemploj: Oni revenis al la loko. 1. mondon. ĉar mi mem ne havas. -ata. 40. nur la senco estas nun pasiva. Ekzemploj: Lavote la manoj estas malpuraj.. Mallongigado de frazoj.. Anstataŭ Post kiam oni purigis la aŭtomobilon. dresite ĝi estis milda kiel kato. = Li rakontis anekdotojN. kiujN oni aŭdis jam multfoje.. ke ĝi ne estas mallongigebla per aktiva participo. havas grandan sukceson = La teatraĵo. 41). oni povas pli mallonge diri: Purigite aŭtomobilo aspektis tute nova..... En la artikolo estas skribitE. Atentu. helpota de mi. nuntempe prezentata en la Granda Teatro. same kiel la aktiva. 2. lavate ili estas malsekaj. al kiu ĝi rilatas.. -ate. ke Esperanto estas facila kaj praktika lingvo. nek mi mem sukcesis igi min kompren.. pri kiu ni diris. ĉar kiam la frazo ne havas subjekton. Analogie helpata de mi signifas kiuN mi helpas kaj helpita de mi – kiuN mi helpis. multajn lingvojn kaj entute estas homo alte instru. kiuN oni nuntempe prezentas en la Granda Teatro.. aŭditajN jam multfoje.. Sed en tiaj okazoj oni povas per pasivaj participoj en gracia maniero mallongigi la frazojn: Jen estas la viro. En § 38 ni havis la frazon Jen estas la viro. lavite ili estas puraj. la tutan civiliz. havas la saman kazon kaj nombron kiel la substantivo. dresate ĝi fariĝis pli kaj pli kvieta.. -ote. forlasita antaŭ nelonge. Sekve helpota de mi signifas kiuN mi helpos.. Kiel diritE.. -ite.. ke la pasiva participo. ke dum mia aventura vivo mi estas travojaĝ.. Estas konatE.. Tial mi ofte estis devig. ke fine oni trovis rimedon kontraŭ kancero.. Dresote la leono estis tute sovaĝa kaj furioza. La teatraĵo. La procedo ĉe tiaj mallongigoj estas la sama kiel ĉe la aktivaj participoj (§§ 39. ĝi aspektis tute nova.. por mi. La knabino difektis la pupoN.. Ni diras: La aero estas varmA. Li rakontis anekdotojN. -ota... mi ne povas prunti al vi monon.. Sed kvankam mi estas lern. sed: Estas varmE.. kaj neciviliz. tamen en multaj landoj mi nek povis ion kompreni.64. uzi 42 .. nekon. Tasko 11. kiam mi estis alparol. a. kiuN oni ĵus donacis al ŝi = La knabino difektis la pupoN. ĵus donacitaN al ŝi.. kiuN oni forlasis antaŭ nelonge = Oni revenis al la loko. havas grandan sukceson. (Alskribu la mankantajn finaĵojn!): Letero de barono Münchhausen. Purigate respondas al dum oni purigas (aŭ purigis) kaj purigote = antaŭ ol oni purigos (aŭ purigis).

.... lingvon dum tri jaroj kaj uz.. t. tia..e... la homaron el la lingva Babelo.. ĉies..... Per tio la nuanco de posedo tamen malfortiĝas kaj la kvalito estas pli akcentata..... kies.t. la nom. Sed la saman sorton havis ja ankaŭ ĉiuj aliaj novaj ideoj kaj eltrovaĵoj! 65.. kaj tio ĉiam profunde dolorigis mian sinceran germanan koron.. Limo de lando – landa limo – landlimo. parol. Al la personaj pronomoj oni neniam povas doni la finaĵon -es kvankam pro analogio oni kelkfoje estas tentata tion fari (kies – mies). en tute alia maniero ol mi estis lern. sav. ĝin dum miaj gloraj vojaĝoj en la diversaj landoj. Ĉu vi vidis iliajn novajn vestojn? Entute oni povas ofte anstataŭ de uzi adjektivan formon: Domo de patro – patra domo. pri la nacie neŭtrala kaj matematike simpla kaj regula Esperanto.. al mia natura digno... kiel anglo. kia. Instruisto de Esperanto... anstataŭ kiuj oni povas en esceptaj okazoj uzi ankaŭ formojn kun de: ies = de iu.... Posedo estas esprimata per la prepozicio de.. dum kelkaj semajnoj tiun est. En la esprimoj la stilo de Zamenhof kaj Zamenhofa stilo (= stilo. de tiu granda kaj nobla ideo. vi k. preskaŭ nur inter la pordistoj de luksaj hoteloj kaj ke en Ameriko kaj kelkloke eĉ en Anglujo mem la lingvo estis parol... mi tuj estis kapt. kaj trakt. lud. mi tuj fariĝis konvink. ties. La personaj pronomoj (mi..) la diferenco estas jam tre granda. ke en la plej multaj Eŭropaj landoj mi trovis angle parol... Pordo de ĝardeno – ĝardena pordo.p.... Ofte mi sukcesis kompreni nenion kaj same ofte mi estis kaŝe pririd. La patro havas ĉapon – la ĉapo de la patro.. pro mia «ĵargono».). k. per la finaĵo -a oni devenigas el ili posedajn pronomojn (mia. ĉie renkont... Pro tio. ke leg... Do ne «mies» sed miA! 43 . La serio ia.. homa konservativeco kaj antaŭjuĝemo kaj ne komprenas ankoraŭ la grandan rolon.. por ĉiam.. Krom tio mi havis ankaŭ tiun maldolĉan sperton... en kelkaj gazetoj pri la vasta uz.. de la kon. Kies skribmaŝinon vi uzas? Mi uzas mian propran skribmaŝinon... Ellern.. mi jam kun granda sukceso uzas ĝin dum miaj vojaĝoj. ke per tiu lingvo.. kiu estas lokigata ĉiam antaŭ tiu substantivo. Bedaŭrinde multaj homoj estas ankoraŭ katen. La kreto havas blankan koloron – la koloro de la kreto estas blanka. Do ne «la filo de li»...la helpon de ridindaj gestoj kaj grimacoj. ĝin ĉe mia instruisto. Ŝia ĉapelo estas moderna.) estas tre malofte uzataj kun de por esprimi posedon. Sekve ne ĉiam oni povas anstataŭigi de per adjektivo! Anstataŭ de oni povas ofte uzi ankaŭ kunmetitan vorton.. ĉe kio la vortordo inversiĝas: Pordo de domo – doma pordo – dompordo. kaj kompren. nenia indikas nur econ. kiu formo estas tre malofte uzata. ne posedon. p.... ĉia.. kiu indikas la posedanton: Floro havas odoron – la odoro de la floro. t. mi estis ĉie akcept. kiu estas simila al tiu de Z.. de la facila kaj neŭtrala helplingvo. Posedo (genitivo). aŭd. Skatolo de cigaredoj – cigareda skatolo. helpemajn esperantistojn. de io. Li havas filon – la filo de li.. Sed lern. Nia lingvo estas jam tre disvastigita.. Por la lasta celo ni havas la vortojn ies. Kio estas via nomo? Mia nomo estas Frederiko..t. sed lia filo.......eco de la angla lingvo. via k... Estas do kompreneble. miaj malagrablaĵoj estos fin. en la tuta mondo..p.... nenies. neniel respond. sed preskaŭ ĉiam oni adjektivigas ilin. duan lingvon de ĉiu kulturhomo.

La banejo estas tuj apudE. sanigas = faras sana. Prepozicio + substantivo. eksterlandano. Malofte precipe en poezio estas uzataj ankaŭ la formoj urbe (= en la urbo). La studento loĝas en malgranda subtegmenta ĉambro. Esperantistoj portas surbruste verdan stelon. Ankaŭ ili alprenas kompreneble la finaĵon -n. ĝisgenuE (= ĝis la genuoj).p. Edzinigi = fari edzino: La komercisto edzinigis la filinon de la bankdirektoro. Oni batis lin ĝismorte.t.t. urben (= en la urbon). -igi. Anstataŭ La bankroto faris lin ruino oni diras pli mallonge La bankroto ruinigis lin. bele). Amikigi = fari amiko: Komuna sorto ofte amikigas la homojn. permanE (= per la mano[j]). Same: enlandE (= en la lando). kiuj respondas al la demando kie? Al tiu kategorio apartenas ankaŭ la serio ie. Ne parolu sensencaĵojn! 68. eksterlandE (= ekster la lando). La kato kuris antaŭE kaj la hundo malantaŭE. Kun la finaĵo -n tiuj ĉi adverboj indikas direkton (vd. Adverboj de loko.p. La interakto daŭris vere tro longe. eksterlandO. surdorseN. dome (= en la domo). La infanoj ludas eksterE.Deka leciono 66.t. Anstataŭ sur la tablo oni povas pli mallonge diri surtable: La lampo estas surtable. ĉekorE (= ĉe la koro). La lernejo estas tute proksimE. pertranĉile. lumigas = faras luma. ene (= interne). sed eksterlandano en la aliaj landoj.p. Kunmetitaj vortoj. TransE de la rivero estas la malnova urboparto. surdorsE (= sur la dorso). senvestE (= sen vestoj). 67. laŭvice (= laŭ la vico). tie. Ekzemploj: KIE estas la vundita fajrobrigadisto? Li estas hejmE. Ekzerco: En ĉiuj landoj oni propagandas: aĉetu nur enlandajn varojn! Estono estas enlandano en Estonio. Anstataŭ La patrino faras la ĉambron pura oni diras kutime La patrino purigas la ĉambron. En apudmaraj (ĉemaraj) regionoj pluvas multe. arbaren (= en la arbaron). k. Ili veturis per lifto supreN al la kvara etaĝo. Sekve purigas signifas «faras pura». § 48): KieN vi iras? Mi iras hejmeN. SubE loĝas gesinjoroj Müller. Ĉu en via lando ekzistas subĉiela (liberaera) muzeo? La preĝanto staras surgenue. ĉie.t. kie. Same: varmigas = faras varma. kuraĝigas = faras kuraĝa. SuprE sur la monto estas neĝo. domen (= en la domon). kiuj respondas al la demando kiel? Nun temas pri tiaj adverboj. Ŝi iris kuraĝe antaŭeN. InternE li tute ne estas tiel malbona kiel oni povus supozi laŭ lia aspekto. kiam ili indikas direkton: eksterlandeN. 44 . nenie. Tiaj kunmetaĵoj el prepozicio kaj substantivo povas havi ankaŭ aliajn gramatikajn finaĵojn kaj alpreni diversajn sufiksojn: eksterlandA. Multaj homoj staris ĉirkaŭE. ele (= ekstere). arbare (= en la arbaro). En § 29 ni priparolis la adverbojn de maniero (bone. k.p. k. k. Intertempe ni ripozis iomete.

Kun prepozicioj: La kamentubo eligis densan fumon. oni devas frapi sur la pordon. fari. ke vi «vestigas» vin. Same estas pri ĉiuj transitivaj verboj: komenci. Sekve: Ĉu mi atendigis vin tre longe (= mi mem ne atendis. kion la komencantoj ofte faras: la bezono je -igi kun transitivaj verboj estas tre malofta. Kiam vi matene surmetas la vestojn. kiuj per tio fariĝas transitivaj kaj povas ekhavi rektan objekton kun finaĵo -n: sidas estas netransitiva. ke la kunveno estas finita. En la unua frazo la patrino mem vekis min. ke vi «konvinkigis» lin. aŭ. malamo disigas. -igi estas do transitiviga sufikso. ke li petis. Napoleono subigis (= submetis) al si preskaŭ la tutan Eŭropon. dum kun la sufikso -igi ili esprimas. Amo kunigas. ke vi vestas vin. fini. Pliaj ekzemploj: Li mem sciis tion kaj sciigis tion ankaŭ al siaj amikoj (aŭ: sciigis [informis] pri tio siajn amikojn). Rimarko: «La instruisto lasis la infanojn rerakonti la historion» signifas. sed iu faligis ĝin. ke la subjekto mem plenumas la agon.t. La vazo ne falis per si mem. La instruisto sidigis Alberton en la unua benko. fotografi. Lasi signifas nur permesi. Malamo estigas (= kaŭzas. Kun transitivaj verboj -igi signifas: igi iun alian plenumi la agon de la verbo. ne malhelpi kaj ne enhavas ideon pri ordono aŭ devigo. La dua frazo kun la verbo venigis signifas. k. ke iu alia surmetas al vi la vestojn. Vilaĝano veturis al la foiro kaj veturigis kune ankaŭ sian tutan familion. Per lerta reklamo la komercisto duobligis sian debiton. ne diru. ordonis. surprizi. Do la transitivaj verboj sen la sufikso -igi signifas. sed ili petis iun alian fari tion). edzinojn je edzo kaj gepatrojn je filoj. (= s-ano N. Atentu la diferencon inter La patrino vekis min matene kaj La patrino vekigis min matene. bindis la librojn). estingi. kaj kiam kiel prezidanto de kunveno vi deklaras. ke vi «finigas». La milito senigis multajn infanojn je patro.p. sed diru simple. La vorton «objekto» oni povas anstataŭigi per «aĵo» (komparu: «Aĵo» povas anstataŭi la vorton «objekto». sed simple. Ĉiuokaze ne trouzu la sufikson -igi. ne diru.) Kun numeraloj: Usono = Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko. vesti. sed simple. ĉar tio signifus. li ne malhelpis ilin en tio. membrigis) al la klubo dek novajn membrojn. Ŝtelisto enigis (= enmetis) sian manon en lian poŝon. sed tamen ĝi staris iom malrekte. ne diru. naskas) malamon. ke iu alia faras tion laŭ peto aŭ ordono de la subjekto. atendi. sed sidigas estas jam transitiva. 45 . ke vi finas la kunvenon. Nia klubo bindigis siajn librojn ĉe s-ano N. kiam vi sukcesas interesigi kaj kredigi iun pri la neceseco de Esperanto. konvinki. ke vi konvinkis lin. Plej ofte -igi estas uzata kun netransitivaj verboj. La katidoj dronis. Oni starigis la kristnaskan arbon en ingo. igis sian amikon veni. La viro dronigis la katidojn. La kamparano ĉirkaŭigis siajn kampojn per barilo (komparu: Barilo ĉirkaŭis la kampojn). devigis ilin tion fari. sed en la dua ŝi petis iun alian fari tion. Verboj: Atentu la diferencon inter la frazoj Li venis kaj Li venigis sian amikon. kvankam li ordinare sidis en la lasta. La maljunulo starigis sin malrapide. Estas jam tempo por kuŝigi la infanojn! Antaŭ ol eniri fremdan loĝejon oni devas sonorigi. La instruisto igis la infanojn rerakonti la historion signifas. sed mi estis la kaŭzo de la atendado)? Kie vi farigis la meblojn? Ili fotografigis sin sur la marbordo (= ili mem ne fotografis sin. ke li permesis al ili tion fari. Mi presigis miajn vizitkartojn en «La Nova Presejo» (= «La Nova Presejo» presis miajn vizitkartojn). La sekretario aligis (= anigis. se la sonorilo estas difektita kaj ne sonoras. ke li faris.

La knabo enbuŝigis tutan pomon. -igi. Malgraŭ tio -igi sin estas uzata anstataŭ -iĝi nome pro influo de naciaj lingvoj. ĉar la pordoj estas ŝlositaj? Pro (per) la milito multaj infanoj seniĝis je patro. Multe da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la muzikantoj. aŭtomate» kaj ĉe la transitivaj verboj oni ne povas anstataŭigi ĝin per -igi sin aŭ nur sin: La pordo fermiĝis (neniu bezonis fermi ĝin.69. sed sin mem oni ja ne povas veki! -iĝi enhavas la ideon «per si mem. Neniu estingis la lampon. La komercisto edziĝis je (al) la filino de la bankdirektoro. iĝas amikoj). Anstataŭ La mastrino metis la manĝaĵon sur la tablon kaj Ludoviko metis la krajonon en la poŝon oni povas diri pli mallonge La mastrino surtabligis la manĝaĵon kaj Ludoviko enpoŝigis la krajonon (komparu § 67). dum ĉe -iĝi la ago revenas al la sama persono (la subjekto. ke pro la malforteco li devis streĉi sin. 70. Li paliĝis pro teruro – Teruro paligis lin. En la pluvo la vestoj malsekiĝis – La pluvo malsekigis la vestojn. kvazaŭ aŭtomate). Kun prepozicioj: Densa fumo eliĝis el la kamentubo. Antaŭ ol iri en akvon oni senvestigas (= malvestas) sin. ke la ago transiras al iu alia. purigis per ĝi la nazon kaj denove enpoŝigis ĝin. Ĵus finiĝis la leciono de geografio kaj komenciĝis la leciono de Esperanto (oni ne povas diri leciono finis kaj komencis sin!). sed ĝi fermiĝis tute aŭtomate. senedzigis multajn virinojn kaj senpatrigis multajn infanojn. Oni ne povas diri «Mi vekis min». Kiamaniere li eniĝis en la ĉambron. sed ĝi estingiĝis tute per si mem. iĝis ruĝa). Per (pro) komuna sorto la homoj ofte amikiĝas (= fariĝas. kiam ili dormas. kvankam certa diferenco ĉiam restas inter ili: Post kelktempa sidado mi stariĝis (la ago okazas sen ia peno. Kiam vi naskiĝis («naskis vin» estas tute absurda!)? Leviĝu iomete de la seĝo! -iĝi estas do refleksiva sufikso kaj servas por netransitivigi la transitivajn verbojn. La filino de la bankdirektoro edziniĝis je (al) la komercisto. sed baldaŭ li resaniĝis. Tute male al igi! Ĉe la netransitivaj verboj la senco de -iĝi ofte proksimiĝas al -igi sin. Miaj manoj malpuriĝis en la laboro – La laboro malpurigis miajn manojn. Verboj: Komparu la frazojn Mi vekiĝis kaj Mi vekis la dormantojn. En multaj okazoj la diferenco estas ja ankaŭ vere tre malgranda. Kun substantivoj: Li ruiniĝis pro bankroto – Bankroto ruinigis lin. Antaŭhieraŭ li malsaniĝis. La luktantoj klopodis surdorsigi unu la alian. Ekzemploj: Vespere la patrino enlitigas (= metas en la liton) kaj matene ellitigas (= prenas el la lito) la infanojn.p. Dum la pasinta jaro dek novaj membroj aliĝis al nia klubo. uzante la helpon de la manoj k. enpoŝigi. aganto): La fraŭlino subite ruĝiĝis (= fariĝis. Surtabligi. La parolanto elpoŝigis naztukon. La sufikso -iĝi (= igi sin) havas tute malan sencon al -igi: -igi esprimas. Bonvolu altabligi la seĝojn! La milito senfiligis multajn gepatrojn. Sed La malsanulo starigis sin malrapide signifas. Ne senkulpigu vin vane. per si mem). 46 . ĉar tio estas sensenca: oni povas veki aliajn. Li enkapigis al si multajn gramatikajn regulojn. ĉar vi ja nenion faris! Manĝinte oni detabligas la seĝojn. Nur jus mi sciiĝis pri tio (aŭ: eksciis tion).t. Kun numeraloj: Dum la pasinta jaro nia membraro duobliĝis.

estiĝiNta. Pli regulaj estas tamen la formoj kun -iĝi. Ekzemploj: Li sidis sur seĝo. kiam ne ekzistas danĝero por miskompreno (vidu ankaŭ paĝon 45 en «Lingvaj Respondoj» de D-ro Zamenhof). kaj fine li eĉ kuŝiĝis sur la sofo. En tiaj okazoj povas temi pri mallongigoj. ekstaris = subite staris aŭ komencis stari). 71. kaj la homo ne restas pasiva ĉe tio. Tamen ankaŭ en tiaj okazoj oni povas tute bone uzi nominativon. S-o B. interesigi kaj interesiĝi: Tio ne interesas min = Mi ne havas intereson por tio. Ĉu vi volas iĝi (= fariĝi) mia kunloĝanto? Rimarko 1: Anstataŭ komenciĝi kaj finiĝi oni renkontas kelkfoje la simplajn komenci kaj fini: Ĵus finis la leciono de matematiko kaj komencis la leciono de geografio. profesoriĝis) en Ĝenevo. La saman sencon havas: Mi ne interesiĝas pri tio. Enlitiĝi. sed predikataj suplementoj (vidu §§ 19. Rimarko 4: Fariĝi havas la saman sencon kiel simpla iĝi (= veni en la staton): Ŝi fariĝis malsana (= iĝis malsana. oni ĉiuokaze devas uzi prefikson ek. Rimarko 5: Oni devas diferencigi la formojn interesi. Iĝi (= fariĝi. same kiel ĉiuj aliaj verboj: naskiĝiNta. ke io okazas subite. ili ne povas havi la finaĵon -n. stariĝis. sed poste li sidiĝis sur sofo(n). kaj tial oni ne bezonas uzi kun ĝi akuzativon de direkto: Sidiĝu sur la seĝo! Sed kelkfoje ĝi povas signifi ankaŭ transiron de unu loko al alia. kombis min. kiu indikas komencon de ago aŭ subitan agon. altabliĝi. -iĝi estas netransitiva (tute male al -igi) kaj povas sekve havi nek akuzativ-objekton.e. Komparu la diferencon inter La patrino enlitigas (= metas 47 . fariĝis profesoro (= iĝis profesoro. ofte proksimiĝas al -iĝi: Post kelktempa sidado mi ekstaris (= komencis stari. estiĝi) estas uzata ankaŭ kiel memstara verbo: En la lasta tempo li iĝis (= fariĝis) tre silentema.(ekstariĝis = subite stariĝis aŭ komencis stariĝi. ĉar tiuj agoj ne okazas aŭtomate. sed poste li sidiĝis sur sofoN. Kiamaniere estiĝis (ekestis) tiu ĉi miskompreno? Ni atentigas ankaŭ pri la formoj hejmeniĝi (= hejmeniri aŭ iri hejmen) kaj supreniĝi (= supreniri aŭ iri supren): Ni hejmeniĝis malfrue vespere. li rapide stariĝis. Kiam iu subite frapis sur la pordo. 20. Mi interesigis lin pri tio signifas. subite staris). vestis min. kie esti estas forlasita: finis esti (= finiĝis) kaj komencis esti (= komenciĝis). Rimarko 3: Oni ne povas diri «mi laviĝis. ke mi vekis (estigis) en li intereson por tio. raziĝis. kombiĝis. razis min. La balono supreniĝis (= leviĝis) al la ĉielo. Sed hejmiĝi havas tute alian sencon (iĝi hejmo aŭ iĝi hejma): Por la geedzoj la nova loĝejo jam tute hejmiĝis. kaj tial kelkfoje ek. Rimarko 2: -iĝi indikas kutime transiron de unu stato al alia. Anstataŭ Mi iris frue en la liton kaj La gastoj sidiĝis al la tablo oni povas pli mallonge diri Mi enlitiĝis frue kaj La gastoj altabliĝis. per si mem. vestiĝis». kaj fine li eĉ kuŝiĝis sur la sofo. Ĉar malsana kaj profesoro estas ne objektoj. malsaniĝis). nek pasivan participon. oni devas diri: mi lavis min.Ankaŭ la senco de prefikso ek-. Volante substreki. Tiaj formoj kiel «naskiĝita» kaj «estiĝita» estas do tute neeblaj. En ambaŭ okazoj la rezultato estas ja la sama.estas uzata anstataŭ -iĝi. t. kaj tiam la apliko de akuzativo estas pravigebla: Li sidis sur seĝo. 57). Sed aktivajn participojn -iĝi kompreneble havas.

ankaŭ kun prepozicio de: Ekde hieraŭ mi estas sola. Nun la ŝipo direkt..is siajn piedojn sur la Amerika tero. ni estas indianoj. Sed ĉu vi estas Kolumbo?» Ricevinte jesan respondon. Mi elpoŝigis (= prenis el la poŝo) naztukon.is Kolumbon kaj demandis lin: «Kolumbo... Kolumbo kun sia sekvantaro iris el la ŝipo. Li proksim.. Falinte la knabo surpiediĝis (= leviĝis sur piedojn) denove. respondis Kolumbo.. (Alskribu la mankantajn sufiksojn kaj mallongigu la diklitere presitajn esprimojn!) Kiel Kolumbo eltrovis Amerikon. ĉu vi povas eltrovi Amerikon?» – «Jes.en la liton) la infanojn kaj La infanoj enlitiĝas (= iras en la liton). 72. Oni metis en la ŝipon ankaŭ la necesan provianton. Tion aŭdinte li ekridis. mi povas!» aŭd.. de hieraŭ. Malofte ek. Dum la tuta vojaĝo Kolumbo sidis en la kajuto kaj penis star. Kelkaj uzas ek. La ŝipo albordiĝis (= veturis al la bordo) malrapide.. la indianoj pal... kaj tuj la kapitano sci.. Nun mi ekkomprenas la aferon! La lumo ekbriletis kaj malaperis. kie la unuan fojon en la historio li star.is al li.estas uzata eĉ kiel memstaia verbo: Ni eku! = Ni komencu! Kaj ankaŭ kiel speco de interjekcio ĝi estas kelkfoje uzata: Ek al labor'! Ek al atak'! Tasko 12. Ekzemploj: Mi ne scias.anstataŭas la pli longan komenci: Mi eklernis librotenadon = Mi komencis lerni librotenadon. «Mi scias». Ĉu vi ankoraŭ ne ellitiĝis (= leviĝis el la lito)? Post du-hora flugado la aeroplano alteriĝis (= venis al la tero)..is la historia ekspedicio. Post kelkaj semajnoj li fine sukcesis pri tio. Li ven. Pli ofte en tia okazo estas uzata tamen depost aŭ la simpla de: depost hieraŭ. Fine ni ekvidis la turojn de la urbo. subitan aŭ mallonge-daŭran agon: Post la enlitiĝo mi tuj ekdormis.. Al la hispana reĝo venis en la kapon la ideo.. Prefikso ek-. Sur la bordo staris granda amaso da indianoj.. iris en boaton kaj rem.as. ke Ameriko devas esti eltrovota..is la respondo. kaj komenc. tenante grandan ovon en la mano. Post kelkaj tagoj Kolumbo jam iris en la ŝipon.. kaj post nelonge ili jam venis al la bordo en Ameriko. Enlitiĝinte mi tuj endorimiĝis (= falis en dormon. ke Ameriko jam vid. «ĉar la ovo jam staras». kiu estas uzebla kun verbaj radikoj.i sur la tablo la kunprenitan ovon.is sin al la bordo.is rekte al la lando... Ŝi ekflamis tute senkaŭze..is kaj ekkriis: «Ho ve.is al la indianoj kaj demandis ilin: «Ĉu vi estas indianoj?» Kaj la indianoj respondis: «Jes.. Ni ekiru jam! Tio ne estas vera! ŝi ekkriis. indikas komencon de ago.. ekdormis). kiam mia poŝtuko elpoŝiĝis (= falis el la poso). Ofte ek. nun ni estas eltrovitaj!» 48 . ne influante ilian karakteron..

tiam. dum Margareto edziniĝis. 75. Ekzemploj: Ĉu vi kredas je Dio (= ke Dio ekzistas)? Neniu alia prepozicio taŭgas en tiu ĉi okazo. Kiel jam dirite (§ 45). Dimanĉe ili ripozis. Sed kelkfoje okazas. ĉirkaŭ. hodiaŭ. La patro rigardis supren. Li esperis je sia bonŝanco (t. 1. ĉar li estas honesta homo. kiam jam vere pluvis. monatE (= en monato. ĵaŭdo kaj vendredo. Nur tagmeze. Tempo: Anstataŭ dum (la) nokto(j). sed silentis kiel kutime. riĉa. jarE.Dek-unua leciono 73. kiam kelkaj nubetoj aperis ĉe la horizonto. 74. ke li ne lasos min en embaraso. kiom. sed same senparole kiel antaŭe. Tien ĉi apartenas ankaŭ la serio iom. malplena. Li estas tiel (ankaŭ tiom) komika. kiu ne havas firman sencon kaj estas uzebla en ĉiuj dubaj okazoj. neniom. kion Dio diris) havas ja alian sencon. ke ĉiuj ridas je (ankaŭ pri kaj al) li. ankaŭ niaj herooj laboris silente kiel fiŝoj. ĉiam. (Ankaŭ parto de la prepozicioj havas la finaĵon -aŭ: antaŭ. Tiuj ĉi adverboj respondas al la demando kiam? Krom la derivitaj adverboj ekzistas tuta serio da originaj adverboj kun la (pseŭdo)finaĵo -aŭ: hieraŭ. ĉiuj prepozicioj havas firman sencon kaj oni ne povas ilin uzi en alia senco ol ili origine havas. sed li respondis nenion. Sabate matene maljuna fiŝisto (fiŝkaptisto) kun sia filo kaptis fiŝojn surmare. Pasis ankaŭ mardo. la patro viŝis permane la frunton kaj respondis al la filo: «Jes. La libro abundas je preseraroj (= abundas de preseraroj). Mi sopiras je (ankaŭ pri kaj al) mia hejmlando. Adverboj de tempo kaj mezuro. Georgo edziĝis je (aŭ al) Margareto. ĉar Georgo sola edziĝis. anstataŭ. Hodiaŭ mi skribis nur malmultE.p. lundE. Silentemaj fiŝistoj. kontraŭ. Nur vendrede vespere. k. k. Mi devis longE atendi vin. kiun prepozicion oni devas elekti. arbarriĉa). Mezuro: Tiuj ĉi adverboj respondas al la demando kiom? La dikulo manĝas tro multE. aŭ neniu el la prepozicioj taŭgas por tiu celo. ne edziĝis.t. dimanĉE (= dum dimanĉo. Mi fidas je li. dum monato). kiam estas adverboj de tempo. ĉiom. Je estas uzata ankaŭ kun la vortoj plena. ke la senco de la frazo ne montras klare. en dimanĉo). ke la bonŝanco ne trompos lin). Same: vesperE. en (la) mateno(j) oni uzas kutime la pli mallongajn noktE kaj matenE: Nokte ni dormas kaj tage ni laboras. e. Tiel pasis la tuta tago. laŭ. baldaŭ. Kredas al Dio kaj kredas Dion (= kredas. Svedlando estas riĉa je arbaroj (= riĉa de arbaroj. fidas al li kaj fidas je li ne estas egalaj: Mi fidas lin (= fidas al li). Sed ne «kun Margareto».p. fiksitan de la tradicioj. morgaŭ.) 2. merkredo. malgraŭ. D-ro Zamenhof solvis tiun ĉi problemon per enkonduko de la ĝenerala prepozicio je. Je. ŝtonplena). Ĉar la fiŝistoj neniam ŝatas multe babili. Same la esprimoj fidas lin. Lunde ili denove fiŝkaptis. tiom.t. dum la serio iam. abunda: La vojo estas plena je ŝtonoj (= plena de ŝtonoj. En tia okazo la naciaj lingvoj uzas kiun ajn prepozicion (en figura senco). Sed ne trouzu je kaj apliku ĝin nur en okazo de vera bezono! Tiuj okazoj ne estas multaj. la filo diris al la patro: «Ŝajnas al mi. 49 . neniam. ke baldaŭ pluvos». vi pravas».

kiam oni faras ion aŭ io okazas. ke prepozicio povas esti anstataŭigata per akuzativo. «donu min». Laŭ la sama regulo oni povas anstataŭ sopiras je ŝi. Ankaŭ «longan tempon» ne estus ĝusta. la triaN (3-aN) de Januaro 1937. ĉar ili estas pli simplaj kaj klaraj. mi dankas al vi. sed subjekto. La tagmanĝo estas ordinare je la tria. ke kelkaj netransitivaj verboj povas havi eĉ pasivan participon: La tuta vojo estas jam irita. li instruos al ni. kiu ankaŭ neniam povas esti akuzativa. Sed kompreneble responde al la demando kioma horo (estas nun)? ĝi ne estas uzata: Nun estas la kvina (horo). naskiĝis la dek kvinaN de Decembro 1859. plaĉas al mi. estas senescepte uzata je: Hieraŭ mi ellitiĝis je la sepa (horo). «li demandis ŝin tion». Mi ofte banis min pasintsomere (= la pasintan someron). Lia vivo estas jam vivita. ĉar ĝi estas ja predikata suplemento. kvankam laŭregule ili ne devus ĝin havi: Ĉiu iru siaN vojoN! Tiel li vivis siaN tutaN vivoN k. kaj la subjekto ja neniam povas havi la finaĵon -n. En § 17 ni havis kelkajn netransitivajn verbojn kun akuzativobjekto. Akuzativo de tempo. infanoj demandas pri ĉio. Akuzativo anstataŭ prepozicioj. li demandis ŝiN. Do: Sep jaroj estas longa tempo. ili havas la finaĵon -n. Tamen la prepoziciaj formoj estas kutime preferindaj. apartenas al ili. Fakte tie ĉi tamen ne temas pri akuzativ-objekto. Tiuj frazpartoj. Jam pli ofte oni povas anstataŭ pardonu al mi. sep horojn. ridas lin. Ŝi funebris dum tri jaroj = Ŝi funebris tri jarojn. li instruos niN. ĝis tia grado. kiuj tie ĉi havas la finaĵon -n. Tiuj ĉi akuzativoj kompreneble estas ne objektoj. Tial oni povas anstataŭigi ilin per adverboj: Ŝi ploris tage kaj nokte. ridas pri (aŭ je) li.Por indiki la horon. Sed memkompreneble oni ne povas diri «iu-beltage» anst. Dum (en) la pasinta somero mi biciklis multe = La pasintaN someroN mi biciklis multe. ĉar sep jaroj en tiu ĉi okazo estas ne adverbialo. per kio malpligrandiĝas ankaŭ la diferenco inter la transitivaj kaj netransitivaj verboj. estas do fakte adverbialoj! Pro la bonega kaj praktika regulo. 50 . Komparu frazojn Donu al mi akvoN kaj Donu miN al akvo.p. ŝajnas al mi diri ankaŭ sopiras ŝin.t. Tial la adverbialoj havas la formon de akuzativ-objekto. Rimarko: Tia frazo kiel «Sep jarojn estas longa tempo» estas erara. apartenas ilin. ŝajnas min. iun belan tagon kaj ankaŭ ne «sephore» anst. «li instruos nin geografion». okazas ankaŭ la sekvantaj mallongigoj: Mi promenis dum longa tempo = Mi promenis longaN tempoN. li instruas geografioN. sed adverbialoj. En iu bela tago mi renkontis ŝin = IuN belaN tagoN mi renkontis ŝin. li instruas pri geografio diri pardonu miN. ĉar tio havus tute alian sencon. En la sama maniero estas indikata la dato en la leteroj: Moravska Ostrava. 77. infanoj demandas tioN. ke je bezono oni povas prepozicion anstataŭigi per akuzativo. 76. sed pri mallongigitaj frazoj: ĉiu iru laŭ sia vojo kaj Tiel li vivis dum sia tuta vivo. Mi promenis longtempe (= longan tempon). Ŝi ploris dum tagoj kaj noktoj = Ŝi ploris tagojN kaj noktojN (aŭ tagE kaj noktE). mi dankas viN. Li dormis dum sep horoj = Li dormis sep horojN. plaĉas min. D-ro Zamenhof naskiĝis en (je) la dekkvina de Decembro 1859 = D-ro Z. Sed ĉiam oni devas eviti duoblan akuzativon! Oni ne povas do diri «pardonu min mian eraron». Laŭ la supra regulo. li demandis al si.

La rivero estas ducent kilometrojN longa. sopiras ŝiN (je ŝi. Li devis veturi BerlinoN.t.78. Tial: Mia aĝo estas 32 jaroj. ĉar ĝi estas subjekto. Li estas tri jarojN (= je tri jaroj) pli aĝa ol lia frato. kion oni volas esprimi: Mi ŝatas lin kiel homo (kiel homo rilatas al la subjekto mi). k. je): longaN tempoN (dum longa tempo). ĉar 32 jaroj estas ne adverbialo. La esprimoj 2000 metrojN k. Ne «kvin frankojn». Akuzativo estas uzata anst. pri li). Atentu speciale la subjekton. Kiel. por indiki mezuron (anst. 51 . c. longa 5 kilometrojn.p. Muso kuris sub la litoN. la 14-aN de Aprilo (je la 14-a de Aprilo). Post kiel oni povas laŭbezone uzi nominativon aŭ akuzativon. Resumo de la akuzativo. sed adverbialoj. Anstataŭ prepozicioj: a. sed tiu «li». kiun li laŭdis). peza: 2000 metrojn alta. sed al la vortoj alta. 2. estas ne objektoj. S-o Verdo laŭdis lin kiel prezidanto (= s-o Verdo estas prezidanto). depende de tio. predikatan suplementon kaj la prepoziciajn formojn! 80. Akuzativo estas uzata en jenaj okazoj: 1. La kolonelo riproĉis lin kiel oficiro (= la kolonelo riproĉis lin en oficira maniero. La valizo estis dek kvin kilogramojN peza. kaj ili tute ne rilatas al la verbo esti. aĝa. 15 kilogramojn peza. en sia rolo de oficiro). 5 kilometrojN longa. Li ne komprenas tioN. sed predikata suplemento. sciigas liN (al li).p. je): 2000 metrojN alta. dum. Same: Kvin frankoj kuŝas sur la tablo. sep jarojn (dum sep jaroj). longa. Kiel rekta objekto de transitiva verbo: Elefanto havas longaN nazoN. Por esprimi celon de movo: Mi iras hejmeN. Rimarko: La frazo «Mia aĝo estas 32 jarojn» estas erara. iuN belaN tagoN (en iu bela tago). por indiki tempon (anst. en. 32 jarojN aĝa. Do la senco varias laŭ tio. Akuzativo de mezuro. b. ĉu ni uzas nominativon aŭ akuzativon. Mi ŝatas lin kiel homoN (kiel homoN rilatas al la objekto lin). Ŝi iras en la kontoroN. pri ŝi). S-o Verdo laŭdis lin kiel prezidantoN (= ne s-o Verdo estas prezidanto. La kolonelo riproĉis lin kiel oficiroN (= la kolonelo riproĉis lin en lia rolo de oficiro). prepozicio ankaŭ por indiki mezuron: La monto estas du mil metrojN (= je 2000 metroj) alta. En ĉiuj aliaj okazoj estas uzata nominativo. Oni povas diri ankaŭ: alta 2000 metrojn. esperas tioN (pri tio).t. 79. ŜiN mi amas. 3. ridas liN (je li.

kie estas la moderna kastelo de la mezepoka kavaliro Fortbrak . La lasta jaro miaj instruistoj metis en mia kapo tro multe da gramatikaj reguloj kaj tial mi sentis mi preskaŭ malsana . nur en Danujo mi ne estis). ĉar ia miskompreno ja tamen okazi ne povas. Same ankaŭ kun la prepozicioj anstataŭ kaj krom oni uzas kaj nominativon kaj akuzativon. Kun batantaj koroj ni eniris inter la malnovaj muroj de la kastelo . Krom lerni EsperantoN ŝi lernas ankaŭ la italan lingvon. Kun kelke da bonaj kamaradoj la tridek-unua de Junio mi forveturis per rapida vagonaro al la vilaĝo Katvosto . kiu oni iam uzis por 52 . de kie blovetis la vento de la historio . sed la hundon). Plena de ĝojo pro tiu saĝa konsilo . kiu malkaŝis al mi la grava sekreto de la sano . kie la akuzativa formo estas objekto de la eliminita verbo. Krom la knaboN la patrino batis (ankaŭ) la hundon (= ŝi batis kaj la knabon kaj la hundon). ni atingis la granda salono . KnaboN estas tie ĉi rekta objekto de la subkomprenata verbo bati. La vagonaro tuta horo kuris preter urboj kaj arbaroj kaj poste dudek minutoj inter senarbaj rokoj . li iris ne al la onklino.e. Mi vizitis ĉiujn nordajn landojn krom Danujo (t. Krom. Krom KarloN mi vizitis kinon (= mi vizitis kaj Karlon kaj kinon). Tasko 13. Anstataŭ kaj krom. Anstataŭ la knabo la patrino batis la hundon (t. Krom bati la knaboN la patrino batis ankaŭ la hundon. En la lasta okazo temas fakte pri mallongigita frazo. En la lasta frazo oni povas diri ankaŭ anstataŭ kafo. sed la patrino batis la hundon). ĉu ili rilatas al subjekto aŭ objekto. Sed en la lasta frazo oni povas diri ankaŭ simple krom Esperanto.e. Li vizitis la onklon anstataŭ (viziti) la onklinoN (t. tial li faris tion). Anstataŭ. mi decidis fari longa vojaĝo tra la plej bela lando de la mondo : mia patrolando . dirante al mi : vi devas forgesi ĉio . ĉar ia miskompreno ja okazi ne povas. Anstataŭ la knaboN la patrino batis la hundon (= anstataŭ bati la knabon la patrino batis la hundon. Karlo vizitis kinon kaj ankaŭ mi faris tion). ni trinkis bieron. kio vi lernis.e.e. Krom Karlo (ankaŭ) mi vizitis kinon (t. ne la knabo. Mi vizitis fama kuracisto . Hodiaŭ li laboris anstataŭ sia amiko. Krom la knabo (ankaŭ) la patrino batis la hundon (ili ambaŭ batis). kaj tial havas la finaĵon -n. (Alskribu la finaĵon -n. Rimarko: Krom havas ankaŭ alian sencon. t. Li vizitis la onklon anstataŭ la onklino (la onklino ne povis viziti la onklon. kie ĝi estas necesa!) Somera vojaĝo. Irinte tra malvastaj koridoroj kaj krutaj ŝtuparoj . escepte fakturojn). En tiu impona ĉambrego . Anstataŭ (trinki) kafoN. e. la patrino batis ne la knabon. tute malan al la supra: Krom fakturoj mi legas ĉion (= mi legas ĉion. sed al la onklo). La kastelo kuŝas tri kilometroj ekster la vilaĝo .81. depende de tio. Ankaŭ tie ĉi KarloN kaj knaboN estas fakte objektoj de eliminita verbo: Krom viziti KarloN mi vizitis kinon.

Kiam ni eniris . kiam li estis 99 jaroj aĝa . Li estis tiom forta . La gardisto klinis si kaj prenis de sub la lito grava historia objekto : la pantofloj de kavaliro Fortbrak . tra kiu kavaliro Fortbrak kun sia juna edzino forkuris por savi sia vivo de la malamikoj . kiu ne havas fenestro . ke la venonta somero mi daŭrigos mia interesa kaj agrabla vojaĝo . Post tio ni revojaĝis hejme . 53 . kiu estas proksimume 84. La instituto (Riouwstraat 172. sed mi vidis nur araneaj retoj kun sekaj kadavroj de muŝoj . Apud la salono estas la dormoĉambro . Kontraŭ la ŝranko sur la muro pendis portreto de la kavaliro . ĉarma museto saltis de la tablo kaj kuris sub la lito . ke li povis per unu sola fingro formovi la ŝranko . ni vizitis la kelo . kaj tuj mi decidis . Hejme mi sentis mi denove sana kaj freŝa . Krom la salono kaj dormĉambro ni rigardis ankoraŭ kvar ĉambroj . kun kies afabla permeso ni mallongigite represis ĝin. kiuj ne sukcesis savi sia vivo . staras granda ŝranko . kaj ankaŭ en ĝia gazeto «La Praktiko» ofte aperas utilaj kaj interesaj ekzercoj. ĉar ni ne havis plu mono kaj tempo . sed anstataŭ la turo . ke malantaŭ la ŝrankego en la muro estas sekreta pordo . ĉar sub la mebloj estas la sekretaj pordoj de la musoj . Nederlando) havas tutan serion da similaj taskoj pri diversaj gramatikaj detaloj. Tie mi metis mia vizitkarto sur la pordo .693 milimetroj alta . Ni rigardis ili kun admiro kaj respekto . pentrita laŭ malnova foto . 7 metroj larĝa kaj 837 kilogramoj peza . DEN HAAG. Mi enrigardis malantaŭ la portreto por vidi la dua sekreta pordo .festenoj . Ĝi estas 9 metroj alta . La gardisto de la kastelo rakontis . * La teksto de tiu ĉi tasko apartenas al internacia Cseh-instituto de Esperanto.

kiam ili estas mallongaj: Mi volas. 54 . ĉu temas pri rekta aŭ nerekta parolo: Li diris: «Tio estas vera!» kaj: Li diris. kiu povas fermi kaj malfermi la okulojn kaj pli frue povis eĉ diri la vorton «mama». La tempoj de la verboj estas uzataj en Esperanto logike kaj oni ne rajtas intermiksi ilin. okazas kelkfoje. 83. Rimarko 1: Kiam la frazo havas plurajn predikatojn. italoj.p. ĉar mi ne havis tempon» kaj: Ŝi senkulpigis sin. frostas. kiu lernos Esperanton. ke tio estas bona). transformu la frazon je rekta parolo. kiam du frazoj estas disigitaj per sed. se nenio eksterordinara okazos. k.t. Kion signifas «skribas leteron. -u) kaj kiam mankas subjekto. kaj tiam vi vidos. ni havas nerektan parolon.t. kiam fakte temas pri nuna tempo. kiuj ne havas subjekton kaj kun kiuj oni ne povas uzi iun pronomon: pluvas. kiu iris hejmen.a. ilian sencon. kion iu diris (Li diris. sed ne povas. Tial la verbon devas ĉiam akompani konforma pronomo aŭ substantivo. Mi opiniis: «Vi laboros morgaŭ» kaj: Mi opiniis. aŭskultas radion. tondras. kiun tempon uzi en nerekta parolo. nerektan parolon.n. hungaroj. se mi havos tempon. negas. Rimarko 2: Ekzistas tuta vico da senpersonaj verboj. vi. skribas. kiu staris antaŭ la montrofenestro kaj nun transiras la straton? La knabino montris al ni sian grandan pupon. kiam oni parolas pri venonta tempo: Mia amiko skribis. kiam iu mem diras ion (Li diris: «Tio estas bona!»). Rekta parolo nomiĝas tio. Verboj. Multaj naciaj lingvoj uzas en tia okazo «formalan subjekton». En la naciaj lingvoj la uzado de la tempoj ofte ne estas logika. Oni ne povas ja demandi «kiu pluvas?» Do ne estas ankaŭ eble diri «ĝi pluvas». lernos Esperanton»? Tiaj esprimoj ne estas kompreneblaj. -is. kion atentu precipe la slavoj. sed ilian logikan enhavon. ŝajnas al mi. egale. ĉar ŝi ne havis tempon. finnoj. estas necese. iris hejmen. dum en Esperanto oni uzas ĉiam la saman. En la naciaj lingvoj la verbo de la nerekta parolo havas kutime alian tempon ol en la rekta parolo. -os. precipe. us. ili) havas la saman finaĵon (-as. hajlas. sed ke nun li denove estas sana kaj espereble ankaŭ restos sana. Tempoj de la verboj. ni ne scias. sed dependas de la kunteksto kaj de certaj reguloj. Do. Tio ĉi koncernas precipe la t. kiel ofte okazas en la naciaj lingvoj. Ofte ne estas necese ripeti la subjekton ankaŭ tiam. ripozas k. Ŝi senkulpigis sin: «Mi ne venis. pure logikan tempon.p.Dek-dua leciono 82. se plaĉas al vi. kaj estantecon. ni. Vespere mi vizitos vin. kiu en kelkaj lingvoj havas tre komplikitajn regulojn pri la sinsekvado de la tempo. kiu skribas leteron. kiam vi ne estas certa. ke ŝi ne venis. ne estas necese antaŭ ĉiu el ili ripeti la subjekton: Hejme mi legas. fulmas. ke antaŭ kelkaj semajnoj li estis malsana. kiuj ne estas egalaj inter la diversaj lingvoj. ĉar ni ne scias. li. Sed en Esperanto ĉiuj personoj (mi. estonoj k. ke tio estas vera. En multaj lingvoj la verboj havas apartan finaĵon por ĉiu persono kaj tial estas uzeblaj ankaŭ sen pronomo. Sed kiam oni rerakontas. ludas kun la infanoj. pri kiu persono temas. estas konate. kiu mankas en Esperanto. ke vi laboros morgaŭ. pri kiu tempo temas! Entute ne traduku la formon de la nacilingvaj verboj. Ĉu vi konas la viron. uzante pasintecon.

Oni konsideris tiun difekton tute sensignifa. fariĝi. Por la ceteraj personoj (unua kaj tria) oni ĉiam devas uzi koncernan pronomon. aŭdi. ke en nerekta parolo la verbo (predikato) devas havi la saman formon kiel en rekta parolo: Mi deziras. opinii. Rimarko: Volante vivigi okazintaĵon aŭ okazontaĵon. ke vi tagmanĝU (nek -os nek -us taŭgas. oni rakontante uzas kelkfoje nuntempon anstataŭ pasinteco aŭ estonteco: «Mi promenis ĉe arbara rando. montriĝi k. vidi. la verbo devas havi la finaĵon -u ankaŭ en nerekta parolo. Ŝi mem aĉetu tion! Ili kunprenu ankaŭ siajn infanojn.t. Ankaŭ post por ke oni ĉiam uzas imperativon: Li ŝlosis la biciklon. por ke la letero alvenU ĝustatempe. kredi.a. Elkore mi bedaŭris. iĝi. sed nur en rilato kun verbo esti: Oslo estas urbo. titoli. Sed predikatan suplementon povas havi ankaŭ pluraj aliaj verboj: igi. Teodoro! Lernu diligente. Ordonon. Tie ĉi estas mallume. por ke oni ne ŝtelU ĝin. K. kiam temas pri ordono. dum en Esperanto kutime sufiĉas por tio unu vorto. kiam la predikato de la ĉefa frazo havas iun alian tempon: Mi deziris. kaj subite mi vidas – leporo saltas el arbusto. ke mi ne kunhavis mian pafilon» . supozi. 20 kaj 57 ni jam pritraktis la predikatan suplementon. Predikativo. ke vi tagmanĝU kun mi. ke en la naciaj lingvoj oni ofte bezonas kelkajn vortojn por nomi iun agon. Rimarko: Pro sia nacia lingvo kelkaj uzas infinitivon anstataŭ imperativo: «Silenti! Ne kraĉi sur la plankon!» Sed tio ne estas ĝusta. ĉar per infinitivo oni ne povas esprimi ordonon aŭ deziron.t. Oni elektis lin prezidanto. Pliaj ekzemploj: La bibliotekisto petis. peton kaj deziron (imperativo-optativo) al dua persono oni esprimas kutime per uverbo sen pronomo (subjekto): Venu! Iru! Skribu. ĉar temas ja pri deziro!) kun mi. sed poste li montriĝis simpla instruisto. Do: Silentu! Ne kraĉu sur la plankon! k. La kunveno esprimis la deziron. Ekzemploj: La patrino faris la ĉambron pura.p. kaj rapide-rapide kuras tra la kampo. Ordono kaj deziro. kion li volas. konsideri. Ĉiam. kiel granda vi jam fariĝis! La almozulo ŝajnigis sin blinda. infanoj. Skribu tuj. La gepatroj volas. elekti. La instruisto ordonis. nomi. ke la estraro ellaborU detalan agadplanon por la venonta jaro. ŝajni. Ŝi diris. Ho. Mi dezirus. La ĉambro estas varma. kaj obeu al viaj gepatroj. Volante esti speciale ĝentila. oni uzas la vorton bonvolu: Bonvolu silenti! Bonvolu ne kraĉi sur la plankon! 85. ke oni reportU ĉiujn librojn. peto aŭ deziro. 84. ĉe kio validas la supra regulo. Rekta parolo: TagmanĝU kun mi! Same restas.Atentu ankaŭ tion. Sed por akcenti la personon oni ja povas ankaŭ uzi la pronomon: Vi restu tie ĉi kaj mi iros serĉi ilin. ke vi tagmanĝU kun mi. kvazaŭ sorĉi ĝin antaŭ la okulojn de la aŭdanto aŭ leganto. ke la lernantoj stariĝU. ĉar alie ja temus pri la dua persono: Ni legu! Kiel mi komprenu tion? Li faru. ke oni plu ne parolU pri tio. En §§ 19.p. ŝajnigi. Ĉiuj titolis lin profesoro. tute antaŭ mia nazo. ke ilia filo fariĝU elektristo. fari. Oni nomas ŝin Rozino. Hejtu la ĉambron varma! 55 .

Verdire tie ĉi temas pri mallongigitaj frazoj. 2. ke la knabo kuras. kaj la tuta frazo ekhavas alian sencon: Mi vidis la knabon kurantaN . krom. Krom: 56 . La diferenco estas ja granda! Jam supre ni vidis. kiujn oni devas bone diferencigi: 1. ke la viro dormas. ke ĝi estu varma. Ni kredis. Mi sciigis la novaĵon al li. Mi kredis la viron dormanta = Mi kredis. Ŝi aŭdis. dum tagmanĝo. al kiu la predikata suplemento rilatas. Ŝi aŭdis la patrinoN kudri. kvankam ne ĉiam oni ĝin uzas: Mi vidis la knabon esti kuranta. La nutristino igis la infanojN manĝi. ne estas plu predikataj suplementoj. Anstataŭ viziti la kongreson. ke la verbo esti estas forlasita: La almozulo ŝajnigis sin esti blinda. mi vidis la knabon. Anstataŭ: Anstataŭ ripozi. Ŝajnas. La frazon Mi vidis. Anstataŭ igi manĝi oni kompreneble povas diri manĝigi. Mi vidis la knabon kurantaN = Mi vidis la kurantan knabon. aŭ kuranta. Mi kredis la viron dormantaN = Mi kredis la dormantan viron. t. Mi vidis la knabon kurantE signifas: dum mi kuris. oni devas substantivigi la verbon. sed ĉe tio atentu. Ankaŭ la participa predikata suplemento rilatas al verbo esti. . por. mi iris en kafejon. sed jam atributoj. Ekzemple La vilaĝano manĝigas (= nutras) sian ĉevalon per aveno kaj: La vilaĝano manĝigas (= donas por manĝi) avenon al sia ĉevalo. li laboris.Hejtu la ĉambron tiel. Same trinkigi. sed nepre kun saluto. Oni konsideris tiun difekton esti sensignifa.estas ja egala al: Mi vidis la kurantan knabon. Ekzistas do 3 diversaj eblecoj. Ŝajnas. Sekve oni ne povas diri «kun saluti. Prepozicioj kun infinitivo. ke ili dormas = Ni kredis ilin dormi (dormantaj). Estas do denove la kutima esti. Tamen kelkaj prepozicioj. kiam ili ekhavas la finaĵon -n. ke la lasta havas du sencojn: igi manĝanta kaj igi manĝata. dum tagmanĝi» aŭ simile.a. ke la kunveno estas jam finita = La kunveno ŝajnas esti jam finita. nome anstataŭ. Mi vidis la knabon kurantE = Kurante mi vidis la knabon. kaj la ĵus pritraktitaj participaj formoj. ke la patrino kudras = Ŝi aŭdis la patrinon kudri. ke anstataŭ akuzativo kun participo (Mi vidis la knaboN kuranta) oni povas uzi ankaŭ akuzativon kun infinitivo: Mi vidis la knaboN kuri. 86. antaŭ (kune kun ol) kaj kelkfoje ankaŭ sen estas uzataj ankaŭ kun infinitivo.e. 3. Kiel dirite. Ni kredis iliN dormi. ŝi aĉetis al si novan robon. transitivaj verboj: Mi sciigis (= informis) lin pri la novaĵo. Mi vidis la knabon kuranta = Mi vidis la knabon kuri = Mi vidis. Konforme al sia esenco la prepozicioj povas esti uzataj nur kun substantivo aŭ pronomo. konigi k. sciigi. Oni elektis lin esti prezidanto aŭ: ke li estu prezidanto. Anstataŭ iri hejmen. ke li jam venis = Li ŝajnas esti jam veninta. la predikata suplemento neniam povas esti akuzativa. ĉar en la plej multaj okazoj oni povas supozi. ke la knabo kuras oni povas mallongigi je Mi vidis la knabon kuri.

precipe por traduki iun nuancon de nacia lingvo (ankaŭ verbe: cii = diri ci). dum la svedoj diras «ci» eĉ al persono. En leteroj kelkaj skribas ĝin per granda komenclitero (Vi). tute ne intime kaj familiare. Ni gardu nin! Vi trompas vin mem. Por la unua kaj dua persono speciala formo de refleksiva pronomo ne ekzistas. sed oni ripetas la personan pronomon. Vi kaj ci. La profesoro forgesis siajn galoŝojn en la teatro. Tie ĉi oni povas bani sin. Same kiel angle ankaŭ en Esperanto estas uzata nur unu pronomo por la dua persono (vi) egale. t. kiu estas subjekto. sed ni lavis nin. 87. same kiel en multaj aliaj lingvoj: Mi amas min. Ŝi rigardis sin en spegulo. Antaŭ ol manĝi. ankaŭ oni povas esti uzata adjektive (onia) kaj akuzative (onin). La senpersona pronomo oni estas kutime uzata ununombre: Vespere oni estas laca (sed laŭbezone oni povas diri ankaŭ lacaj). Por la unua kaj dua persono si uzebla ne estas. sed tio ne estas imitinda. kiam tiu. se li estas proksimume samranga. des pli. Oni. Antaŭ ol: Antaŭ estas uzebla kun infinitivo nur kune kun ol (analogie al post kiam kelkaj uzas antaŭ kiam anstataŭ antaŭ ol): Antaŭ ol ekdormi. repuŝe. dum lia montras. homon aŭ beston. kiu ĝin plenumas. Antaŭ ol paroli. Kutime oni tamen diras Li foriris nenion dirante (dirinte). oni uzas refleksivan pronomon. ĉar la uzado de ci kaj vi estas tre malegala en la diversaj lingvoj kaj ĉiu popolo uzas ilin alimaniere: ekz. Same bone oni povas diri: Ekdormonte mi legis aŭ Antaŭ la ekdormo mi legis. Kiam la ago celas la saman personon. Vidu ankaŭ § 81. Pro la malofta uzado ĝi impresas fremde. Do neniam «ni lavis sin» aŭ simile. La formo «onij» estas kompreneble neebla. plenkreskulon aŭ infanon. la infano kunmetis la manojn kaj preĝis. ĉu temas pri unu aŭ multaj personoj. Por la tria persono (li. li prenis la horloĝon el sia propra poŝo). En la unua okazo la pronomo (sia) rilatas al la subjekto (t.e. Do. ŝi. Sen: Li foriris sen ion diri.Ŝi volas fari nenion alian krom kanti kaj muziki = Ŝi volas fari nenion alian krom kantado kaj muzikado = Ŝi volas nur kanti kaj muziki. oni devas pensi. Si. Tial laŭeble evitu ĝian uzadon. sed bezonon pro tio oni havas malofte. altrangulon aŭ almozulon. ke per tio multe gajnas la facileco kaj internacia unueco de nia lingvo. samtempe estas ankaŭ objekto. por 57 . malvarme. Estas granda diferenco inter la frazoj Li prenis la horloĝon el sia poŝo kaj Li prenis la horloĝon el lia (aŭ ŝia) poŝo. ĝi) kaj por oni la refleksiva pronomo estas si: Li lavis sin per malvarma akvo. ĉu oni alparolas fremdulon aŭ amikon. La familiara kaj intima «ci» estas uzata nur en esceptaj okazoj. mi legis dum duonhoro. Same kiel la ceteraj pronomoj. la francoj diras «vi» eĉ al infano. ke li prenis la horloĝon el fremda poŝo.e. 88. La hundo amas sian mastron. kiun ili la unuan fojon renkontas. 89.

al kiu persono ĝi rilatas: Ni devas esti singardaj (ne «ningardaj»!).. la edzino dev.. Ĉar Botelkorko log.... indignite al . ke tiun ĉi fojon li tute certe ven. hejmen el la fabriko. sin kaj sia devas rilati ĉiam al la subjekto de la sama frazo. kie ili mankas) Drinkulo kaj porkino.. kun tia! Tuj leviĝ. ke ĉiu el ili batis sin mem! La ĝustaj formoj estas: Ili batis unu la alian aŭ Ili batis sin reciproke... kiam fakte tute ne temas pri refleksiva pronomo kaj devas esti Li diris..ia edzo: «Fi! Ĉu vi ne hont. Fine. kaj fortrot. si estas neŝanĝebla.. .. hejmen. por lin serĉ. 58 ... ir. ke hodiaŭ li ne ir. dorm..... preskaŭ ĉiuvespere en drinkejo por dronig.. laŭ la landvojo por ven.. kaj kie pro manko de konforma afikso ili estas ofte uzataj ankaŭ en la senco de -iĝi: Sidiĝu! Li kuŝigis.... kiel kutime. lin. kaj apud li kuŝ.... sed rekte ven. Iun matenon....ia edzino est. ebrian kiel porko.. sinmortigo. Mikaelo promes. En la esprimoj singarda.. antaŭ ol ir.konservi sian bonan nomon kaj eviti malagrablaĵojn kun polico.. trankvile kuŝ..... vane atend... ŝi decid. (Alskribu la finaĵojn kaj komencliterojn. egale..... kelkajn kilometrojn ir. Siatempe (ne «viatempe») vi havis tute alian opinion. Kelkaj uzas si ankaŭ en reciproka senco: Ili batis sin. al la urbeto. en kamparo ekster la urbeto.. rigard... al . li sid. la kapon.. Sed interese: ju pli ofte li vizit.. Sed.... Mi pensis kelkfoje pri sinmortigo (ne «minmortigo»). en fosaĵo apud la vojo.. Ĉar lia rilatas ja ne al la subjekto de la sama frazo (patro).. stariĝ.ia vivkunulino en la nomo de ĉiuj sanktuloj.. ke oni ne rajtas ĉiam laŭvorte traduki el la naciaj lingvoj.. la ĉarman kuŝantan paron kaj dir. Bedaŭrinde pro influo de naciaj lingvoj. La gefianĉoj amas unu la alian = La gefianĉoj amas sin reciproke.. siavice k. granda drinkulo: anstataŭ ir.... pri drinkejo.. kelkaj trouzas ilin kaj diras ekz.. tien. . la drinkejon.... Tasko 14.. post noktomezo.iajn zorgojn en brando kaj biero.. . Mikaelo Botelkorko est. «Li diris.p.... kie oni ne diferencigas inter «sia» kaj «lia»... sed al la subjekto de tute alia frazo (li diris).. kie en Esperanto estas necesa nenia refleksiva pronomo.... Sed tio estas erara. la edzino dev. al la laboro. Ŝi alir... kvankam ĉiumatene ŝi pet. lin hejmen el la drinkejo.. des pli grandaj iĝ.. – grandan porkinon. kie la refleksivaj pronomoj kelkfoje estas uzataj en okazoj...t. ke lia patro estas malsana. dum la viro rest.... al la virino........ ĉar fakte ili batis sin signifas. kaj enig..!» La porkino lev. hejmen. kuŝ. kie ili troviĝas. devigata malfrue nokte venig. oni devas bone diferencigi inter sia kaj lia aŭ ŝia poŝo! Si. siatempe... Subite si ekvid.iaj zorgoj kaj mizero! Ofte . Atentu tion. ke sia patro estas malsana».ian edzon. rekte hejmen el la fabriko kaj eĉ ne pens.

Tiun ĉi diferencon inter la ia. demandante per kiU. ĉio.kaj iu.Dek-tria leciono 90. kiu. kia libro kaj kiu libro ne estas egalaj: demandante per kiA. lampo): Tio estas bildo. Ŝi ne fumis ĉiUjn cigaredojn (t. Io premas mian koron. «domo patro»). kiu. TiU homo (kiu tie staras) ne estas fidinda. e. TiA homo (kia li estas) ne estas fidinda. n o a e persono objekto kvalito loko en direkto i Demanda Montra Nedifina Kolektiva Negativa k t ĉ nen om kvanto am tempo el maniero al kaŭzo es posedo 91. kia. 59 . ĉiu. nenio) estas veraj substantivoj (same kiel libro. sed nur la plej bonajn. Kun substantivoj estas uzeblaj la ia-vortoj (ia. Kiun libron vi legas? Mi legas biblion. Ŝi ne fumas ĉiAjn (ĉiaspecajn) cigaredojn. nenia) kaj iu-vortoj (iu. tiu. ĉar de ili dependas la senco de la frazo: KiAn malsanon li havas? Li havas gravan malsanon. kio. KiUn malsanon li havas? Li havas ftizon. anstataŭ substantivoj. novan. Same kiel oni ne povas senceremonie apudmeti du substantivojn (ekz. Sekve la esprimo «Kion libron vi legas?» estas erara. kelkajn ŝi restigis). oni volas ekscii la nomon. Esperantan) libron. same oni ne povas ankaŭ la io-vortojn apudmeti al substantivoj: ili estas uzeblaj nur memstare. ĉia. kia. Korelativa tabelo. Nenio nova sub la suno. ĉio bona. oni volas ekscii la ecojn (kvalitojn).vortoj oni devas bone atenti. Kio. tio. neniu): Kian libron vi legas? Mi legas interesan (dikan. Fino bona. tia. Rimarko: La io-vortoj estas uzataj nur ununombre: Per kio (ne «kioj») iras la homoj? Per la piedoj. Kiel la respondoj montras. La serio kun la finaĵo -o (io.

Tiutempe (= tiam) Esperanto estis ankoraŭ tute nekonata. kiuJN mi vidis en la montrofenestro de la librovendejo. ĉiaj) homoj. La akcidento. kiuN oni nun prezentas en «La ruĝa muelejo»? Neniu ŝatas homojn. Ĉi. dum la vorto papero. 94. estas nenecese kaj nerekomendinde. tien ĉi. kiun mi uzas. estas verda. kiUn ni uzas. estas tre maldika. la papero estas subjekto. Kun tial. kiel kelkaj faras. kia. La fraŭlinoj. kiUj sidas tie.. kio kuŝas sur la tablo». En la unua. Tiamaniere (= tiel) oni ne povas sukcesi. komplementa frazo. estas nominativa? Ĉu ne devus esti: «La papero. Por kunligi kaj rilatigi frazojn oni povas uzi nur la k-vortojn (kiu. La libro. kiun mi uzas. Ekzemploj: La aŭtomobilo. estas iom konataj al mi. tio ĉi. kion vi tie vidas. mi estas subjekto kaj kiun estas rekta objekto de la transitiva verbo uzas. estis blindaJ. Kunmetado kaj derivado. Alia ekzemplo: Mi ne konas la viroN. kiam li revenos? Nun vi vidas. al kiu ĝi rilatas. kiu mi uzas»? La afero estas tia. ĉefa frazo. oni ne povas diri ankaŭ «La libro. Ĉu vi volas vidi la filmon. kiU kuŝas sur la tablo. okazis en SovetUnio. tien-ĉi»). kiuN ni lernas. tiu ĉi. Same kiel oni ne povas diri «Kion libron vi legas?» (vidu § 91). estas vera Londona nebulo.. Mi ne konas la ViroJn. tio – ĉi tio. Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ. tien – ĉi tien. pri kiU mi legis en la gazeto. Tial ĝi havas la finaĵon: -n. ke tie ĉi temas fakte pri du frazoj: 1. Kioma horo estas nun? La kasisto eksiĝis pro diversaj kialoj (= kaŭzoj). Li renkontis ŝin ĉiutage sur la strato. laŭplaĉe post aŭ antaŭ ili: tie – ĉi tie. Sed kial en la frazo La papero. La vorteto ĉi indikas proksimecon kaj estas uzata kun la montraj vortoj. Se mi havus multe da mono. kiu staras sur la strato. Sed nombre kiu devas kompreneble en ambaŭ okazoj akordi kun sia ĉefvorto: La viroJ. Tie ĉi viroN estas rekta objekto de la transitiva verbo: konas kaj kiu estas subjekto de la komplementa frazo: kiu staras sur la strato. Li estas dorlotita pro la ĉiamaj sukcesoj. kien ŝi iris. estas verŝajne ŝipo. En la mondo ekzistas ĉiaspecaj (ĉiuspecaj. Devas esti: La libro. La lingvo. La tiamuloj povas rakonti interesajn historiojn pri tio. tie ĉi. kelkiam) oni povas amuzi sin iomete. la papero estas maldika kaj 2. kiel oni kaptas fiŝojn. kiu kuŝas sur la tablo. La brulo (= incendio) tute neniigis la domon. Iufoje (iafoje. ties kaj tion ĝi estas uzata tre malofte. kiu staras antaŭ la hotelo. Antaŭ la vojaĝo al iu fremda urbo sciigu la tieajn esperantistojn pri via alveno. Mi ne scias. kio. Kunigi ĝin per streketo kun ĝia ĉefvorto («ĉi-tie. La papero.): Tio. tiel. ĉar la io-vortojn oni ne povas ja apudmeti al substantivoj. nomiĝas Esperanto. kiuJ staras sur la strato. Rilataj vortoj. tiu – ĉi tiu. Ĉu li diris. estas maldika la vorto kiuN estas akuzativa. kian ni hodiaŭ havas. kiuJ tro multe fanfaronas. Kiomfoje mi jam diris al vi! La tiamaj (= tiutempaj) homoj estis tute aliaj ol la nunaj. mi aĉetus ĉiujn librojn. kiuJn mi vidis. Sed ĉe la derivado tio estas necesa kaj tiam ĉi devas trovigi ĉiam antaŭ sia ĉefvorto: La ĉi-tiea (ne «tie-ĉia»!) Esperantasocieto estas jam 60 . 93. apartenas al mia kuzo. en la dua.92. Ili renovigis sian iaman amikecon. Tia nebulo.

Kelkfoje ajn estas uzata ankaŭ kun aliaj tabelvortoj (ie ajn = kie ajn. k. plibonigi. ke li kantas tiel kvazaŭ li estus Caruso. Li kantas kvazaŭ Caruso signifas. kiam sen plej oni ĝin ne uzus: New York estas granda urbo. 1. Ŝi estis ruĝa kiel kankro. Komparado. indiferente kiun). sed ili ne estas imitindaj. Venu kiam ajn (egale kiam. Ajn devas troviĝi ĉiam post sia ĉefvorto. Sed ĉe la derivado oni devas kunskribi ilin kun iliaj ĉefvortoj: plialtigi. sed ĉiam pli alta kaj plej alta. ke li kantas en tia maniero (= tiel) kiel Caruso aŭ ke li kantas sub la nomo Caruso. Egaleco estas esprimata per: tiel – ktel.p. En la praktiko la diferenco ofte tamen ne ludas ian rolon kaj pro sia 61 . sed ĝi nur aspektis tia).. El du malbonaĵoj oni elektas ĉiam la malpli grandan. Mi ŝatas lin tiom kiom ŝin. Anstataŭ ĉi-jare oni povas diri: en ĉi tiu jaro aŭ: ĉi tiun jaron kaj anstataŭ ĉi-jara rikolto = la rikolto de ĉi tiu jaro. New York estas la plej granda urbo.t. sed zorge kaj pripensite. Rimarko: Pli kaj plej estas memstaraj vortoj kaj estas skribataj aparte de siaj ĉefvortoj: ne «plialta» aŭ «pli-alta» kaj «plejalta» aŭ «plej-alta». 97.t.p. Ajn. tiom – kiom aŭ tute simple per kiel: Karpatoj ne estas tiel altaj kiel (tiom altaj kiom) Alpoj. Weissmüller naĝas rapide kiel fiŝo. Ne skribu kiel ajn. plejkarulo. Kun plej oni ofte uzas difinan artikolon. eĉ tiam. 3. Pli alta grado (komparativo) estas esprimata per pli – ol (malpli alta per malpli – ol): Alpoj estas pli altaj ol Karpatoj. 96. ke homoj pensu logike. ĉar vi estas mia frato)! Ni estas ja kvazaŭ fratoj (= efektive ni ne estas fratoj. Printempe 1934 en Laponujo estis foje pli varme ol samtempe en Egipto. Mi estas same aĝa kiel vi (= samaĝa kun vi). iam ajn = kiam ajn k. 95. New York (aŭ Nov-Jorko) estas la plej granda urbo en la mondo. Ajn estas uzata kutime kun la demandaj vortoj kaj havas la saman signifon kiel egale. La lastaj du frazoj estas fakte mallongigitaj: Ŝi estis tiel ruĝa kiel kankro. egale – kiel. 2. Plej alta grado (superlativo) estas esprimata per plej (plej malalta grado per malplej): Elefanto estas plej granda el la bestoj. Ilia malplej aĝa (= plej juna) filino nomiĝas Helve. indiferente: Oni ne povas fidi kiun ajn (egale kiun. Tiel rapide kiel fiŝo.p. dum fakte li tio ne estas.t. Plue: ĉi-kune (= kun tio ĉi). same – kiel. kia ajn knabo) povas tion imiti. Li faris kvazaŭsciencan paroladon (= fakte la parolado scienca ne estis. almenaŭ ne en prozo. Plej grave estas. ĉi-homo» k.) kaj eĉ tute memstare: Ajna knabo (= kiu ajn. Oni povas renkonti ankaŭ tiajn formojn kiel «ĉi-libro.kvinjara. neniam antaŭ ĝi. Kiel kaj kvazaŭ. indiferente kiam). ĉi-sube (= ĉi tie sube). sed ni havas tian interrilaton kian fratoj kutime havas). En adverbaj kaj adjektivaj kunmetaĵoj oni eliminas tiu kaj tio kaj uzas ĉi tute solan: Ĉi-jare («ĉitiu-jare» estus ja tro longa kaj peza!) la rikolto estis eksterordinare bona. Kiel frato vi devas helpi min (= estante mia frato. Li kantas kiel Caruso (Karuzo) signifas.

Ĉiu demando devas komenciĝi per iu demanda vorto el la serio kiu. Kelkaj lokigas la vorton ne ĉiam antaŭ plu: Mi ne plu kredas tion. jam. Ili preparis sin. kiun ni pritraktis en la antaŭa paragrafo. ke pli montras pli altan gradon kaj plu indikas daŭron: Mi ne deziras pli (multe) da kafo signifas. Mi ne deziras plu kafon = antaŭe mi deziris. 100. La aeroplano leviĝis pli alten (ol ĝi antaŭe estis). Ankoraŭ havas du sencojn.. La diferenco inter pli kaj plu estas tio. 1. ĝis nun: La prezentado ankoraŭ ne komenciĝis. oni uzas ĝin ankaŭ akuzative: Li iris kelkajn paŝojn plueN. Ankoraŭ. alivorte: Praha aŭ Prago estas la ĉefurbo de Ceftoslovakio kaj 2. Kelkfoje oni kunmetas plu kun verbo: Post mallonga halto ni pluiris (aŭ iris plu. Aŭ havas du sencojn: 1. Diru tion ankoraŭ unu fojon (aŭ ankoraŭfoje)! kaj 2. kio. plu. ĉar tio ne impresas demande.mallongeco kiel ĉiam estas preferinda. plu montras kun nea vorto ankaŭ ĉesigon de ago aŭ stato: Li ne estas plu tie ĉi. La infano jam ploras. sed nun mi ne plu deziras. ĉu mi havas tempon. kvazaŭ li estus naskiĝinta (aŭ naskiĝis) sur skioj. Post kvazaŭ la verbo havas kutime la finaĵon -us: Li kuris. La ĉambro ne estas ankoraŭ varma. Mi ne kredas plu vin. kvazaŭ fantomoj persekutus lin. Li demandis. Li jam estas tie ĉi. 99. Krom daŭrigo. La aeroplano leviĝis plu supren (= daŭrigis la supreniĝadon). Ĉu kaj aŭ. same kiel ankaŭ ĉe returne la akuzativo estas kutime superflua: Ĉe la stratangulo li rigardis returne. aldone. Same estas pri nerektaj demandoj (vidu § 82 pri la nerekta modo): Mi ne scias. Jam: La prezentado jam komenciĝis.. La knabo skiis. La ĉambro estas jam varma. ree. kion mi jam ricevis. Plu estas uzata ankaŭ kun la finaĵo -e: Ni iru plue! Neces-okaze.. unu el ili: Ĉu vi deziras teon aŭ kafon? Vespere mi legos aŭ skribos hejme. 62 . Li ne estas ankoraŭ tie ĉi. Mi intencas resti tie ĉi ankoraŭ kelkajn tagojn. kvazaŭ li neniam antaŭe estus vidinta (aŭ vidis) ion similan. La infano jam ploras. Sed pli klare estas: La infano ankoraŭ ne ploras. kvazaŭ ili intencus veturi al la norda poluso. La infano plu ne ploras. La infano jam ne ploras. Pli kaj plu. aŭ per ĉu: Kiu faris tion? Ĉu vi komprenas? Oni ne povas diri «Vi komprenas?» aŭ «Komprenas vi?». ke mi estas kontenta pri tio. iris plue). kiam oni volas speciale akcenti direkton. La ĉambro ne estas plu varma. pli: Mi petas ankoraŭ unu tason da kafo. Kelkaj uzas en ĉiuj tri okazoj jam: La infano ne jam (= ankoraŭ ne) ploras. 98. Li aspektis. ĉu vi komprenas. Sed ankaŭ en tia okazo sufiĉas plej ofte la simpla plue.

oni uzas aŭ . ĉu Praha aŭ Budapest? Ĉu vi deziras teon kun rumo aŭ citrono? Sed en la frazo «Unu el ni devas cedi.. ĉu mi aŭ (ĉu) vi» ne troviĝas ja demando... kaj tial ĉu tie ne estas uzebla.. aŭ»: «Unu el ni devos cedi. ĉu» kaj «ĉu. 63 . ĉu mi ĉu vi (ĉu mi aŭ vi)». Ĉu estas ja demanda vorto kaj estas uzebla nur ĉe demandoj. aŭ: Vespere mi aŭ legos aŭ skribos. Kelkaj erare uzas en tiu ĉi okazo «ĉu.. rektaj kaj nerektaj: Ĉu Praha estas bela? Kiu urbo estas pli bela. Unu el ni devos cedi – aŭ mi aŭ vi..Por pli akcenti la alternativon.

dekdu. unu. tridek. dek tri. duj homoj promenas» aŭ simile. kvin.t. kvarA k.) dekliniĝas kompreneble kiel ordinaraj substantivoj kaj adjektivoj: En la kafejo ni aŭskultis tirolan muziktrioN. sed nur tempon. ke mi manĝis en tri tempoj – matene. «kretono» anstataŭ parto de kreto.estas uzata ankaŭ kun la radikoj kelk. kvincent-kvardek-ok. sep. dektri». du. 64 . dum mi manĝis trifoje signifas. triono = 1/3. sed oni devas diri ĉiam: mil naŭcent tridek sep. naŭcent).t. sed nur en specialaj okazoj. kvarono = 1/4.p. precipe kiam la kunmetaĵo estas tre longa: mil-sescent-kvindek-oka. sepcent kvardek du mil naŭcent kvindek tri. Kelkaj kunligas ilin per streketo: dekunu.indikas multiplikon: Duoble du (2x2) estas kvar. cent kvardek sep. duO. Foj. dudek-tri. -obl-. duA. ke ofte eĉ bonaj esperantistoj povas nur malfacile kalkuli Esperante kaj traduki Esperantajn nombrojn.t. sed tute simple: Oni vivas nur unu fojon. triO. Esperanto estas multoble pli facila ol iu nacia lingvo.) povas neniam havi finaĵon de akuzativo kaj multnombro. Nur la vorto unu povas havi multnombran finaĵon. tridek ses. 0. dektri»). kvar. k. Ĉar la unuoj kaj dekoj estas aparte elparolataj. Tio montras. nombron de la fojoj. ke ili ne sufiĉe ekzercis. Du homoj promenas. dek du. Tio estas multe pli klara kaj simpla. En tiaj okazoj oni devas kunskribi kompreneble la tutan nombron. oni devas ilin ankaŭ skribi aparte: dek unu. dudek kvar. ke mi manĝis trioble pli ol kutime. Sed la substantivaj kaj adjektivaj numeraloj (unuO. Kalkulu ĉiam Esperante anstataŭ en la gepatra lingvo! Dum miaj vojaĝoj en diversaj landoj mi rimarkis. ĉar tiam oni devus laŭ la akcentregulo (ĉiam la antaŭlasta silabo havas akcenton) elparoli ilin en nenatura maniero: «dekdu. dekono = 1/10. La nombron 1937 oni ne povas elparoli «dek naŭcent tridek sep» kiel emas fari la germanoj. Ne intermiksu ĝin kun la vorto foje: Mi manĝis hieraŭ trioble signifas. okcent naŭdek kvin. La fundamentaj numeraloj (nul. unuA.1. tri mil kvarcent du. Unuojn oni ne povas kunskribi kun dekoj («dekunu. Dekoj kaj centoj estas skribataj kune (dudek. La sufikso -obl. Por akiri lertecon en la uzado de la numeraloj. 0. Li estas duobla azeno = li estas tiel malsaĝa kiel du azenoj. Li estas dufoja azeno = li estis azeno du fojojn. dek k. mult kaj plur: Kelkoble pli granda. sed pro klareco ofte estas utile apartigi la diversajn partojn per streketoj. oni devas multe ekzerci. Ĝi estas uzebla nur kun numeraloj kaj oni ne povas diri ekz. tage kaj vespere. La gramatikaj finaĵoj estas aldonataj en la fino de la kunmetita nombro: dudektria aŭ dudek-tria (ne «dudeka tria»). kvincent. sed la vorto mil devas esti skribata aparte: dudek tri mil sescent kvin. -ope. kiam ĝi estas uzata pronome: La homoj ne estas egalaj – unuJ estas blondaJ. triA. Numeraloj. Jam la duaN fojon mi kaptis vin ĉe mensogo.p. tri.Dek-kvara leciono 101. ok.p. ses.ne indikas do multiplikon. Trioble tri estas naŭ. kaj ĝi ne estas uzebla anstataŭ -obl-. -ono estas partiga sufikso: duono =1/2. aliaj estas nigraharaj. La mastrino aĉetis du dekduoJN da ovoj. 103. kvarO. Krom kun numeraloj -obl.5. 102. -ono. naŭ. Sekve ne: «oni vivas nur unun fojon.

En ĉiu tago legos dek kvin paĝojn.15 – La kvara kaj kvarono. Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn. se mi legis en ĉiu tago po dek kvin paĝoj. Devas esti: Ni veturis po kvindek kilometroj (ĉiu)tage. kiam la klareco de la esprimo ne suferas pro tio: Al ĉiu el la infanoj mi donis tri pomojn. La distribua divida prepozicio po estas uzebla nur kun numeraloj: Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomojn. Ni havas jam ĉirkaŭ 40 gekursanoj. Nun estas la triA horo.05) – La tria (dekkvina. duono post la kvina. Rimarko: Po kiel slavismo povas esti ankaŭ tute evitata. Mi legis ĉiutage po dek kvin paĝojN (objekto). ke la prepozicioj regas ĉiam nominativon. Po.ĝi estas uzata ankaŭ kun la radikoj kelk. Prefikse po estas uzebla ankaŭ kun aliaj radikoj: Ni vendas pogrande kaj pomalgrande (podetale).05 (15. Por ekscii la tempon. 105. grupiga sufikso: Ili promenas duope. Horloĝo.50 – La sepa kaj kvindek minutoj. En nia klubo estas jam ĉirkaŭ kvindek membroj (subjekto). 7. Sed ĉar ĉe tio estiĝas tia nenaturaĵo. tial. 6. Same kiel -obl. Al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. Same estas ankaŭ pri ia prepozicio ĉirkaŭ. mi finos la libron en kvar tagoj. Kiel montras la supraj ekzemploj. Mi ekskribis je la triA (horo).45 – La sesa kaj tri kvaronoj.30 – La kvina kaj duono. dek minutoj antaŭ la oka. Mi donis al la infanoj po tri pomojN. Kelkfoje post po povas esti uzata ankaŭ akuzativo de direkto: La servistino kondukis la gastojn en po unu ĉambroN. Nia klubo havas jam ĉirkaŭ kvindek membrojN (objekto). 65 . ke rekta objekto de verbo estas tute escepte nominativa. kvarono post la kvara. eĉ kiam temas pri rekta objekto kaj kiam la substantivo sen po estus akuzativa: Al ĉiu el la infanoj oni donis tri pomojn. kiun oni uzus sen ili (vidu ankaŭ §§ 47 kaj 48): Ĉiutage estis legataj po dek kvin paĝoj (subjekto). Atentu la diferencon inter la frazoj Mi skribis tri horojn.-ope estas kolekta. kvin minutoj post la tria. 4. Li disdonacis popece sian tutan havaĵon. Tia frazo kiel ekzemple: «Ni veturis kvindek kilometrojn po tagO» estas do erara. Ponumera vendado de «Literatura Mondo». kvarono antaŭ la sepa. Komence mi lernis tute sola. Ni havas jam 40 gekursanojN. 104. Ni veturis kvindek kilometrojn (ĉiu)tage. mult kaj plur: Multope vojaĝi estas pli interese ol unuope. multaj uzas post po kaj ĉirkaŭ la saman kazon. 5. kun po estas uzata ĉiam nominativo. sed nun ni lernas jam kelkope. Ni skiis triope. oni demandas: KiomA horo estas? Responde oni indikas la horojn per adjektivaj (la vorto horo estas kutime forlasata) kaj la minutojn per fundamentaj numeraloj: 3. uzata en la senco proksimume: Mi ricevis de li ĉirkaŭ kvindek kronoj. dek-kvina) kaj kvin minutoj. duono antaŭ la sesa. En tiuj okazoj oni adaptas la regulon.

dum manĝoĉambro estas parto de loĝejo. Sed tia uzado estas erara. kuiri – kuirejo. uzebla kun ĉiaspecaj radikoj. arbusto): pomarbo. 2. nukso – nuksujo.p. kafo – kafujo.. per antaŭ (dudek kvin minutoj antaŭ la deka). estas lernejo.t. ne estas klaraj kaj bonaj. kafo – kafejo. Ni tagmanĝis duonoN antaŭ la tria. Nek hieraŭ nek hodiaŭ mi ricevis leteron. ofico – oficejo.. 107. oni uzas ia prepozicion je: Je kioma horo vi enlitiĝis hieraŭ? Mi enlitiĝis precize je la dekunua (dudektria). per kaj (la naŭa kaj dudek minutoj). sorpo – sorpujo. frago – fragujo. kuirejo k.. sed ankaŭ verbaj radikoj. Nek. lavi – lavujo. fojno – fojnejo. kesto. per post (dudek minutoj post la naŭa) kaj 3. havas 3 sencojn: 1. arbo. herbo – herbejo.Ekzistas do 3 manieroj por indiki la minutojn. kiu portas fruktojn: pomo – pomujo.p. sukero – sukerujo. kraĉi – kraĉujo. kiu estas uzata ĉefe kun substantivaj. Sed komencante per minutoj.t. Kelkaj uzas nek ankaŭ en la senco eĉ ne unu: «Mi havas nek centimon en la poŝo». skatolo. kie oni trinkas kafon. estas kafejo! 108. eĉ ne unu. kvaron. Nek signifas «kaj ne»: Mi ne skribis al li nek intencis skribi.kaj duonhorojn: 1. Pli kategorie impresas nek . Per -ejo estas derivataj vortoj kun tute speciala kaj konstanta signifo: ne ĉiu loko. nek: Mi havas nek monon nek tempon por tio. 106.. Por esprimi daŭron.t. cigaro – cigarujo. Tiu ĉi substantiviga sufikso. Nek li nek lia edzino sciis tion. rozarbeto. kiujn kelkaj uzas. vazo. -ujo. La ĝusta formo estas: Mi ne havas eĉ unu centimon en la poŝo. Kion do signifas «kvarono de (je) la deka»? Ĉu kvarono post la naŭa aŭ kvarono antaŭ la deka? Por indiki la tempon. Atentu la diferencon inter ejo kaj ĉambro: manĝejo estas publika loko (restoracio).t. arbusto k. ĝis: Mi dormis de la dekunua ĝis la sepa. k. mirtelo – mirtelujo. ordinare kun pluraj ĉambroj. Sed ĉar -ujo samtempe signifas ankaŭ vazon. oni uzas de . oni uzas la tempan akuzativon anstataŭ je: Mi enlitiĝis dek kvin minutojN post la dekunua. difinita por io: mono – monujo. kaj ne ĉiu loko. oni pli kaj pli ofte uzas por kreskaĵoj la vorton arbo (arbeto. lerni – lernejo.. kiam io okazas. La libro estas nek sur la tablo nek en la ŝranko. densa – densejo. Sufikso -ujo. pirarbo (= pirujo). indikas lokon. kie oni lernas. same kiel dormĉambro. karakterizatan per la radiko: ĉevalo – ĉevalejo (= ĉevala stalo). Same: Li ne diris al mi eĉ unu vorton (ne «nek unu vorton»).p. mirtelarbusto. Tiamaniere oni povas diferencigi ankaŭ 66 . -ejo. Li nek fumas nek uzas alkoholon. k. La formoj «kvarono de la deka» kaj «kvarono je la deka». ujo.p. 2.

t. -ingo. Ankaŭ kun la sufikso -igi: vomi – vomigi – vomigilo k. Tiu ĉi substantiva sufikso. martelo k. nuksovazon aŭ nuksoskatolon (= nuksujo) de nuksarbeto. martelilo» k. flugi – flugilo. Sed «hejmujo» ne estas uzata.t. estas tranĉilo. tondi – tondilo. cigaredo – cigaredingo.p.t. La substantiviga -ilo estas uzata kun verbaj radikoj kaj indikas instrumenton. kandelo – kandelingo. ankaŭ -ilo devenigas vortojn kun tute speciala kaj konstanta signifo: ne ĉiu ilo. 109. k.p. 3.t.t. kombi – kombilo. armi – armilo. k. skribilo. Same kiel -ejo kaj multaj aliaj sufiksoj. sole hejmlando. piedo – piedingo. germano – Germanujo. per kiu oni faras ion: tranĉi – tranĉilo. skribmaŝino. franco – Francujo. uzata nur kun substantivaj radikoj. 67 . -ilo.p. biciklo.s. loĝata de certa popolo: anglo – Anglujo. biciklilo. lando.p. Krome: patro – patrujo (ankaŭ patrolando kaj patrio) kaj Esperantujo (ankaŭ Esperantio).p. Atentu ankaŭ la diferencon inter -ilo kaj maŝino: kudrilo. per kiu oni tranĉas.ekzemple pomvazon aŭ -korbon (= pomujo) de pomarbo. Sed la formoj «brosilo. indikas aĵon. ĉar jam la originaj formoj broso. estas kompreneble sensencaj. 110. indikas ilon. kudromaŝino.t.p. k. kiu tenas ion: plumo – plumingo. kovri – kovrilo k.

aŭ havas grizan koloron. Mi ricevis longan leteron de mia amiko el Varsovio. Tempa deiro: Mi dormis de la dekdua ĝis la sepa. per kiu io estas farita (farata. Por indiki 'materialon'. Anstataŭ de oni povas uzi ankaŭ je aŭ kunmetitan vorton: Ŝi estis plena je ĝojo aŭ ĝojplena. Oni ne povas diri «la 2-a Februaro». Por indiki 'ilon'. sed oni ne povas diri «Mi estas lernanto Esperanton» ĉar lernanto kiel substantivo ne povas havi akuzativ-objekton. Anstataŭe oni devas diri: Lernanto de Esperanto. Mi laboras jam de (depost) la oka. 4. Origine. Kun pasiva participo de indikas la plenumanton de la ago: «Homoj sur la tero» estas verkita de Stellan Engholm. kaj ĝi estas uzata en jenaj okazoj: 1. ekzemple: Jam la duan Februaron mi pasigas en Ĉeĥoslovakio. esence de signifas 'deiron'. kuzino estas filino de onklo aŭ onklino. 8. Sed da ne estas uzebla en tiaj okazoj. Kvalito: anstataŭ Li estas mezkreska aŭ li havas mezan kreskon oni povas diri Li estas de meza kresko. Li venis de la aŭtomobilo = li estis ne en sed nur ĉe la aŭtomobilo kaj malproksimiĝis de ĝi. el kiu io estas farita. 'devenon'. La ĉielo estas de griza koloro = La ĉielo estas grizkolora. La ŝuoj estas faritaj de ŝuisto. 6. La domo estas konstruita el brikoj. Posedo (genitivo): La domo de la patro (la patro estas la posedanto de la domo). oni uzas la prepozicion el: La ŝuoj estas faritaj el ledo. 2. Moravska Ostrava. Movo for de io (male al al): Foriru de mi! (sed Venu al mi!) Li iris de la tablo al la pordo. De sia oka vivjaro (depost sia oka vivjaro. ĉar tio havus tute alian signifon. Kuzo estas filo de onklo aŭ onklino. La kravato estas donacita de mia filino. Ŝi rigardis de la edzo al la edzino. Pliaj ekzemploj: D-ro Zamenhof naskiĝis la 15-an de Decembro 1859 kaj mortis la 14-an de Aprilo 1917. la 21-an de Januaro. Kanado estas riĉa de arbaroj. La arbo abundas de fruktoj. farota). La verkinto de la libro. La koloro de ŝiaj haroj estas blonda. De. Dato: Hodiaŭ estas la 2-a de Februaro. 7. ekde sia oka vivjaro) la knabo vizitas lernejon. dum longa tempo) mi ne ricevis leteron de vi. Anstataŭ de oni uzas ofte la pli precizan kaj klaran depost. Jam delonge (depost longa tempo. La forno estas hejtata per koakso. Post plena. oni uzas kompreneble la prepozicion per: La letero estas skribita per inko. 68 . riĉa. La unua esprimo estas mallongigo de la dua tago de Februaro dum la alia signifas la dua monato Februaro. Oni diras Mi lernas EsperantoN. dum ekde estas uzata malofte. Gajnintoj de la konkurso. Atentu bone la diferencon inter de kaj el: Li venis el la aŭtomobilo = li estis interne de la aŭtomobilo kaj venis el ĝia interno. ĉar plena. riĉa. abunda ne indikas mezuron. abunda: Ŝi estis plena de ĝojo. Tiaj frazoj kiel «Mi ricevis leteron el mia amiko» kaj «Mi venas el mia amiko» estas tute sensencaj. kiu estas privilegio de la verboj. 5.Dek-kvina leciono 111. Devas esti de mia amiko. 3.

Kaŭzo: En Ĉinujo multaj homoj mortas de malsato. ke de indikas formoviĝon el la proksimeco de io. El.9. Oni forprenis revolveron de la ŝtelisto (oni ne povas diri «el la ŝtelisto» ĉar la revolvero ja ne estis en li!). Rimarko 3: Kiam antaŭ tio. egale. homplena. Mi ricevis leteron el Helsinki de mia amiko. Rimarko 1: Kun la fundamentaj numeraloj da ne estas uzebla: Tri tasoj (ne «tri da tasoj») da kafo. Oni ne povas diri «taso kafo» kaj «kilogramo pano» kiel en kelkaj naciaj lingvoj. ĝi estas uzata nur por indiki certan kvanton de io. Li estas laca de la senĉesa laborado. kiam el estas uzata: 1. Krome oni povas distingi kelkajn specialajn okazojn. troviĝas artikolo (la). La ferfabriko estas transe de (= trans) la rivero. Kun certaj adverboj de loko: Interne de la koro li tute ne estis tiel trankvila kiel li aspektis. sed ĝi povas esti tute malplena. el kiu io estas farita aŭ konsistas: Bata fabrikas ŝuojn el ledo kaj 69 . Al la sveda popolo apartenas ses milionoj da homoj. La severa patro forpelis sian filon el la domo. Patrino aĉetis kilogramon da butero. 2. laca pro laborado. ne: «Mi trinkis du tasojn da kafon» sed: Mi trinkis du tasojN da kafO. La prepozicio da estas parenca al de. Ne «plena da homoj» sed plena de homoj. kio estas mezurata. ankaŭ da neniam povas esti sekvata de akuzativo. kiu estas plena de vino. Dudek ovoj (ne «dudek da ovoj»). Miliono da homoj (ne «miliono homoj»). Kilogramo da pano. Rimarko 4: Kun la vortoj plena. Por indiki la materialon. Da. ĉu ĝi estas vinglaso aŭ iu alia glaso. Pri tio mi eksciis nur pere de (= per) vi. oni devas anstataŭ da uzi de aŭ el: Donu al mi glaseton de la (aŭ el la) vino (ne «da la vino»). Antaŭe de (= antaŭ) la familio kuris hundeto. dum el indikas formoviĝon el la interno de io: Li prenis la revolveron el la poŝo. kiun vi aĉetis hieraŭ. abunda da ne estas uzebla. Esperanto estas la plej facila el la lingvoj. Pro drinkemo li estas eksigita el la ofico. ĉar en Esperanto ne estas eble tute senceremonie apudmeti du substantivojn – oni devas interligi ilin per prepozicio: Vespere mi trinkis nur glason da teo. por interligi mezuron kaj tion. Li ricevis amason da leteroj. En tiu ĉi tasko vi faris nur kelke da eraretoj (aŭ kelkajn eraretojn). Sed kun la substantivaj numeraloj oni kompreneble devas uzi ĝin: Dudeko da ovoj. 112. kiu estas uzata por vino. 113. Atentu la diferencon inter da kaj de: Glaso de (aŭ por) vino (= vinglaso) estas glaso. kio estas mezurata: Taso da kafo. sed ĝiaj funkcioj estas multe pli limigitaj. Ŝi aĉetis dudekon da ovoj. 10. riĉa. Apude de (= apud) mi sidis iu strangulo. Anstataŭ de oni povas same bone diri pro: mortas pro malsato. Rimarko 2: Same kiel de. La germanoj kaj ĉeĥoj trinkas multe da (aŭ multon da) biero. Ekstere de (= ekster) la urbeto estas mezepoka kastelo. male: glaso da vino estas glaso. ĉar ili ne indikas mezuron. Kun superlativo (en la senco elinter): Kolibro estas la plej malgranda el ĉiuj birdoj. Metro da drapo kostas tridek frankojn. La diferenco inter de (vidu § 111) kaj el estas tio. Kiom da membroj havas via societo? En ŝiaj vortoj estis ankaŭ iom da vero. Nia klubejo estas proksime de (aŭ proksime al) la ĉefa placo.

La diferenco estas ja tre malgranda. Mi pagis por la floroj (ne pro. ke por indikas celon. por kiu oni pagas (donas k. projekti. 70 . Sed ne ĉiam! Ekzemple la sekvantaj du frazoj tute ne estas egalaj: Mi skribis por vi. Por kaj pro. La diferenco inter por kaj pro estas tio. Malo de kontraŭ: Dudek kvin membroj voĉdonis por kaj nur dek voĉdonis kontraŭ la propono.) ion. Same ne intermiksu por kaj al en la frazo La homoj aĉetas al si multe da objektoj por kristnasko.p. fini. devi. 3. La patro donis al sia filino kvindek centimojn por ĉokolado. Ĉiuj ĉeestantoj estis por fondo de la klubo.t. Pro sia malsana filino li havas multe da zorgoj. Pro kristnasko la bankoj estas fermitaj. Mi skribis al vi. Mi mendis kafon al vi. La forno estas farita el kaheloj.t. Pro la malpaciĝo la edzino ekploris. Nia klubo abonis «Heroldon de Esperanto» por unu jaro (dum unu jaro havas tute alian sencon). ke li kuris. sed nuntempe li troviĝas en Ĉeĥoslovakio. emi. 114.t. suferi kaj morti.p.p. Li pafis nur por defendi sin. igi. sed celo de mia aĉeto) du kronojn. lasi. ordoni. Por indiki la lokon. promesi. Por vi mi povas fari ĉion! Pro vi mi malfruis al la vagonaro. Rimarko 2: Kun pro infinitivo ne estas uzebla. Prezo. Oni dankis la prezidanton por (aŭ pro) lia energia laboro. rajti. Ili havas nenion por manĝi. La senlaborulo konsentis labori por manĝo kaj loĝo. Jen la diversaj nuancoj. La kurso konsistas el dudek lecionoj. ŝajni. Tiun pupon li aĉetis por sia filino. Ĉu mi rajtas eniri? Ĉesu jam petoli! Mi ne emas labori hodiaŭ. Dankon por (aŭ pro) via interesa letero! Nia instruisto forveturis por kelkaj tagoj (= li forveturis kun la celo foresti kelkajn tagojn). kiujn por havas: 1. pro – kaŭzon: La homoj aĉetas multe da objektoj por kristnasko. mendas k.ŝtofo. li laciĝis).) ion. Rimarko 3: Kun por ke estas ĉiam uzata imperativo: Li ŝlosis la biciklon. ke la frazo Ĉu vi vidis la s-anon en Bruselo? havas tute alian sencon! La aŭtoro de tiu ĉi libro estas el Estonio. domaĝi k. por ke oni ne ŝtelu. kaj tempo. dum kiu io estas okazonta: Mi aĉetis florojn por du kronoj al (aŭ por) mia edzino. Venu manĝi! Antaŭ nelonge ili iris (por) promeni. povi. scipovi. Certajn verbojn (voli. deziri. kvanto. 2. La infanoj komencis ludi. Mi malfruis pro la tagmanĝo. Pro la bankroto de la entrepreno la laboristoj ne ricevis salajron por du semajnoj (aŭ salajron de du semajnoj). Kelkaj akraj vortoj estis sufiĉaj por malpaciĝo de la geedzoj. Rimarko 1: Kun la verboj iri kaj veni infinitivo estas uzata kaj kun por kaj senpere: Mi venis por iom babili kun vi. por kiu oni aĉetas (abonas. intenci. La knabino petis ĉokoladon por kvindek centimoj. ĉesi.) infinitivo sekvas senpere: Mi volas manĝi. el kiu iu devenas: Ĉu vi vidis la s-anon el Bruselo? Atentu. Sed multaj aliaj verboj devas esti ligataj kun infinitivo per la prepozicio por: Ĉu vi venis tien ĉi por dormi? La homo naskiĝis por labori. permesi. 3. daŭri. kaj anstataŭ por oni povas preskaŭ same bone diri al kaj male. Oni devas substantivigi la verbon: Pro kurado (ne «pro kuri») li laciĝis (aŭ: Pro tio. ĉar la floroj estis ne kaŭzo. komenci. Por estas sufiĉe proksima al al (kiu esprimas direkton): Mi mendis kafon por vi.

knabeto? Anstataŭ pro tio. ke oni povas diri ĉar: Mi ne venis pro tio. ke (= ĉar) mi ne havas tempon. kiuj inter si tamen ne estas samsencaj. por ke ŝi sciu. oni povas diri simple kial: Por kio (= kial) vi venis tien ĉi? Pro kio (= kial) vi ploras.Skribu al ŝi. kie vi estas. 71 . Rimarko 4: Anstataŭ por kio kaj pro kio.

116. Ili kaŝis sin post (malantaŭ) la ŝtono. uzante post nur por tempo: Li venis post mi (= pli malfrue ol mi). al la fabriko. Post kaj antaŭ. Postmorgaŭ. ĝis kiu li iris). dum ĝis fiksas ankaŭ la limon: Li iris al la pordo (li iris en la direkto de la pordo). Sed en la praktiko tiu diferenco ludas ofte nenian rolon. Li venis malantaŭ mi (= ĉe mia dorso). Tempo: Antaŭtagmeze la infanoj lernas kaj posttagmeze ili ludas. en la fabrikoN. al Oslo. Al la lernejo esprimas nur movon en la direkto de la lernejo kaj ne montras. al Parizo. ĉe la flanko»: Antaŭ mi en la kino sidis bela fraŭlino. Li foriris antaŭ du horoj. apud mi sidis mia edzino kaj malantaŭ mi sidis dika sinjoro. La prezentado komenciĝos post nelonge. ke oni atingas kaj eniras ĝin. Ĉe kaj apud. kvankam teorie tiuj formoj ne estas samsencaj. Antaŭ nelonge mi legis «Gösta Berling» de Selma Lagerlöf. Li iris ĝis la pordo (la pordo estis la limo. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos. en la urboN oni povas ofte diri al la lernejo. t. La kurso daŭros ĝis kristnasko. Antaŭhieraŭ. dum en la lernejon indikas.Dek-sesa leciono 115. De tiu turo oni povas vidi ĝis la najbara urbo. mi iros promeni. ke al indikas nur direkton. Anstataŭ post kiam oni povas uzi sole kiam: Kiam la letero estos skribita (aŭ Skribinte la leteron). 118. al Finnlando. Ĝis revido! Ĝis estas uzata ankaŭ konjunkcie. Ankaŭ post estas uzata konjunkcie. sen substantivo: Hieraŭ mi legis ĝis (aŭ ĝis kiam) mi endormiĝis. La lecionoj estas de la sepa ĝis la naŭa. Post kiam ŝi edziniĝis (= edziniĝinte). neniam por tempo. Ĝis. Anstataŭ en la lernejoN. Precipe kun la nomoj de urboj kaj landoj oni uzas volonte al: Mi veturos al Ceĥoslovakio. Antaŭ nia domo estas ĝardeno kaj apud nia domo 72 . Loko: Antaŭ mi sidis fraŭlino kaj post (= malantaŭ) mi sidis dika maljunulo. Sed malantaŭ estas uzata nur por loko. Ĝis tiu tempo ni lernos la tutan Esperantan gramatikon. Post kaj antaŭ estas uzataj en du sencoj: loko kaj tempo. al Germanujo. Post la tagmanĝo mi legis. Estus utile diferencigi post kaj malantaŭ. ĝis (aŭ ĝis kiam) la bela sonĝo de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos. 117. La diferenco inter al kaj ĝis estas tio. Analogie al post kiam kelkaj uzas antaŭ kiam anstataŭ la kutima antaŭ ol: Mi ne ripozos antaŭ kiam mi plene ellernis Esperanton. ke oni haltas nur interne de la lernejo. ŝi finis la laboradon en la kontoro. mi iros promeni. al Vieno (Wien). al Berlin(o). al la urbo. ĉar la lingvo ne estas ja matematiko kaj kutime oni ne bezonas esprimi sin kun matematika precizeco.e. Apud signifas «flanke de. Al kaj en. sed nur kune kun kiam: Post kiam la letero estos skribita.

La malamika armeo transiris nokte la riveron. Sed post verboj. 120. 119. ilon: La surdmutuloj parolas per (= per helpo de) la manoj. Neniu kontraŭdiris ion al la parolanto. Li oficas ĉe Müller & K-io (komparu apud Müller & K-io = en apuda domo). En apudmaraj (aŭ ĉemaraj) regionoj multe pluvas. kunmetitaj kun prepozicio. ke post ili oni kutime ripetas la prepozicion: Bonvolu eniri en la ĉambron! Nun ni alvenis al la plej grava demando. kiel ni vidis jam en § 76. Malmulte da homoj ĉeestis la paroladon. Estonio estas ĉe (aŭ apud) la Balta maro. Longe ŝi postrigardis la foriranton. Kiel ni vidis en §§ 47 kaj 48. sen. kun la prepozicioj estas uzata nominativo. oni devas ĉiam uzi akuzativon. «En okcidento nenio nova» de Remarque priskribas la mondmiliton.p. Por vidi la diferencon inter kunmetaĵo kaj simpla verbo kun prepozicio. ke oni povas uzi kiun ajn el ili: La pordisto staras ĉe la pordo (aŭ apud la pordo). En la vagono iu sinjoro alparolis min. komparu ekzemple la frazojn Fremdajn homojn oni ne alparolas. Kun prepozicio kunmetita verbo havas kompreneble alian sencon ol la sama verbo sole (alie oni ja ne bezonus la kunmetaĵon): La ciganino antaŭdiris al li grandan estontecon. Per indikas rimedon. Dum la kunveno oni priparolis diversajn aferojn. Ĉe indikas proksimecon. Antaŭ ol eniri la viro ĉirkaŭiris la domon. Neniu aldonis ion al iliaj klarigoj. kuneston: Ĉe Brno estas la mondfamaj grotoj Macoĥa. Kun kiu vi promenis hieraŭ? Ĉu vi korespondas kun eksterlandanoj? La koko kantas kun fermitaj okuloj (= havante la okulojn fermitaj). antaŭvidi («neniu povis vidi antaŭ la malsukceso» estas ja tute sensenca kaj havas nenion komunan kun neniu povis antaŭvidi la malsukceson). Tamen en certaj okazoj ilia senco tiom proksimiĝas. Sendu la pakaĵon per poŝto! Sen estas malo de kun kaj per: Sen vi mi iros nenien! Sen plumo aŭ krajono oni ne povas skribi. aldoni. apuda loĝejo). k. ke oni tute ne povas disigi la verbon de la prepozicio: antaŭdiri. kiam oni volas indiki direkton kaj la prepozicio per si mem tion ne faras. per. Iliaj gepatroj loĝas jam kelkajn jarojn ĉe ili (= en la sama loĝejo kun ili). La tuta familio sidis ĉe la tablo. Restu ĉe mi. Tiu ĉi akuzativo anstataŭas la mankantan prepozicion. Oni skribas per plumo kaj krajono. Iliaj gepatroj loĝas jam kelkajn jarojn apud ili (= en alia. (La malamika armeo iris trans la riveroN). Neniu povis antaŭvidi la malsukceson. Post la 73 . Li staris kun klinita kapo. Ofte la kunmetita verbo havas tiel specialan sencon. ankaŭ kiam ne temas pri direkto: Mi ĉeestis la kunvenoN. forko kaj tranĉilo. kaj Al fremdaj homoj oni ne parolas. La infanoj preferas manĝi sen forko kaj tranĉilo. perlabori. Kun. Li parolis per telefono kun sia amikino. La kunmetaĵoj kun la verboj de movo diferencas de la ceteraj tiom.estas lernejo. Kunmetaĵoj de prepozicio kaj verbo. Pro trablovo oni fermis la fenestrojn. Kun indikas akompanon: Petro parolas kun sia amiko (= Petro parolas kaj lia amiko parolas). La redaktoro prilaboras la ricevitajn manuskriptojn. Vespere la suno subiras. Adiaŭe ili ĉirkaŭprenis unu la alian. kaj akuzativon oni uzas nur tiam. La poeto prikantas sian amatinon. Ĉiu devas prizorgi sin mem. Antaŭ kristnasko la komercistoj perlaboras multe da mono. Mi manĝis per kulero.t.

. . por. Adverbigado de la prepozicioj. la vagono Jakobo svingis poŝtukon . kelke .. La banejo estas tute apudE (= apud ni). venonta tempo). legado.. simple elportu lin . .. la enlitiĝo li iris .... Kun verbaj radikoj -eco ne estas uzata... ...t.p. kaj. (Alskribu la ĝustan prepozicion anstataŭ la punktoj!) Profunda dormo... male). 74 . amiko – amika – amikeco. KromE (= krom tio) la libro estas ankaŭ instrua. sed ofte kun substantivaj. La lasta kiso.. kaj kelkaj (anstataŭ. estanteco (= estanta tempo). kaj la vagonaro ekmoviĝis. dumE (= dum la atendado) vi povas rigardi la albumon. li estas la plej bona homo. kompreneble pere de ilia adjektivigo: homo – homa – homeco.. Tartu. ĈirkaŭE (= ĉirkaŭ ŝi) sur la planko kuŝas ŝiaj ludiloj. k. la okuloj la bona edzino adiaŭis sian edzon . ke Karlo estis supre kaj Petro subE (= sub li). la vojaĝo lia edzineto enpakis . La urbocentro estas transE de la rivero. .. estonteco (= estonta. Ĉar Jakobo dormis kutime tre profunde kaj ofte estis tute neeble veki lin matene.. mallonga serĉado Jakobo trovis sian dormvagonan kupeon. La prepozicioj kiel helpvortoj ne povas esti uzataj memstare. larmoj . hejmo – hejma – hejmeco. oni devas adverbigi ĝin..... Ŝi ekrigardis malantaŭ sin = Ŝi ekrigardis malantaŭEN. sen) ankaŭ kun infinitivo. puraj kolumoj.. certa – certeco.e.. se li ne volos vekiĝi. Volante uzi iun prepozicion memstare... Mi sciiĝis pri la novaĵo perE de mia amiko. t. aldoni al ĝi la finaĵon -e: Mia familio iras antaŭ mi = Mia familio iras antaŭE (oni ne povas diri «Mia familio iras antaŭ»!). li ĉion necesan: novan kostumon. Tasko 15. 121. la apetito kaj eĉ interesan romanon ... nokta vagonaro . ŝuoj. AnstataŭE (= anstataŭ tio) mi iris hejmen. enE (= interne) kaj elE (= ekstere) estas uzataj tre malofte. Tute kontraŭE (= kontraŭ tio. la ŝtupo . la konduktoro kaj donante .diservo ĉiuj eliris el la preĝejo. Unue ni trinkos kafon kaj postE (= post tio) ni ludos ŝakon. argila tero = tero el argilo. afabla – afableco. knabeca konduto = knabsimila konduto. Baldaŭ li sentis sin laca kaj dormema. trankviligo . la vagonaro. SurE (= supre). konata – konateco.. Mi venos baldaŭ. Sed .. ke li veku lin matene . sed nur kun substantivoj kaj pronomoj. Mi ne havas tiom da mono kunE (= kun mi).... libera – libereco.. naztukojn.. Starante . per ĝi estas devenigata ankaŭ aparta speco de adjektivoj kun la senco -simila: knaba konduto = konduto de knabo. Luktante la knaboj falis tiel. sia kara edzineto. la vido. argileca tero = argilsimila tero. grava afero Jakobo Dormsako estis veturonta .. buterpanojn . kiun mi konas.. krom. Kvankam -eco estas ĝenerale substantiviga sufikso.. -eco indikas kvaliton kaj estas uzata kun adjektivoj: riĉa – riĉeco... kiu baldaŭ malaperis .. pasinteco (= pasinta tempo). -eco estas uzata ankaŭ en la senco «tempo»: infaneco (sed pli kaj pli ofte oni uzas la formon infanaĝo)... Pro manko de loko multe da homoj devis resti eksterE (= ekster ia domo). paron . 122. li bonan vojaĝon kaj feliĉan revenon. li unu kronon petis lin. la vagono....... Tartu. noktoĉemizon. deziris .

Tartu .. la nokto Jakobo dormis dolĉe . la vagono.. Sed kiam li matene malfermis la okulojn kaj elrigardis . ankoraŭ pli kolere insultis min tiu sinjoro.. retenante ridon... ridego respondi eĉ unu voton.. sia vagonlito. kvankam li ricevis .. kiu tion vidis. teruro.. Jakobo kaj demandis lin: «Kial vi ridis. kiam tiu sinjoro insultis vin? Kial vi ne fermis lian buŝon?» – «Ho. 75 . tio. li ekvidis ... ke li jam delonge traveturis Tartun kaj troviĝas jam ... rapide vestis sin.. Tartu. Sed la konduktoro ne povis . iris . la vagono!» respondis la konduktoro... elkuris . Lia kolego. ke li ne vekis lin .... li ..... kiun .. la limstacio Valga... noktoĉemizo mi elportis .. post la foriro .. tio unu tutan kronon... Li furioziĝis...... la fenestro. venis .. la konduktoro kaj kolere insultis lin .

Sed tro longaj kunmetaĵoj (Ĉeĥoslovaklando. Litovio.t. Franclando. 124. hispano – Hispanujo. k. sed memstaraj vortoj. k. Aŭstrio. La landnomoj: Alĝerio kaj Meksikio havas la finaĵon -io por ke oni povu diferencigi ilin de la samnomaj urboj (Alĝero kaj Meksiko). Al la sama kategorio apartenas: Usono. Koreo k. kelkfoje eĉ fino) ne estas uzataj. ĉino (aŭ ĥino) – Ĉinujo (aŭ Ĥinujo). 1. Palestino. Ĉilo – ĉilano kaj Ĉilio – ĉiliano. islandano. kaj ĉar ĝi krom tio estas artefarita kaj ne troviĝas en la aliaj lingvoj. svedo – Svedujo. norvego – Norvegujo. ekzistas tendenco provizi per ĝi ankaŭ la proprajn nomojn kaj tute adapti ilin al la reguloj de nia lingvo. Svislando. Jugoslavio. La nomoj Nederlando. 2. Portugalio. Irlando kaj Islando ne estas kunmetaĵoj. turko – Turkujo. k. Ĉeĥoslovakio. peruano. La loĝantoj de tiuj landoj estas nomataj alĝerianoj kaj meksikianoj. ĉeĥoslovako – Ĉeĥoslovakujo. Hispanio. sviso – Svisujo. kiuj ŝatas nek -ujo nek -io.p. sed ĉiam Finnlando. Belgio. kie -land. Svedlando.t. Germanio. memstaraj radikoj. sakso – Saksujo.) ne estas belaj.p. Jugoslavlando. portugalo – Portugalujo. hindo – Hindujo. Kanado. La nomo de la popolo estas derivata el ili per la sufikso -ano: nederlandano. Aŭstrolando. Latvio. Ruslando. Hungarlando. Rumanio. kanadano. bavaro – Bavarujo. Sovet-Unio (ankaŭ Sovetio kaj USSR). k.p. dano – Danujo. jugoslavo – Jugoslavujo. Multaj internacie konataj nomoj 76 . el kiuj la nomo de la popolo estas devenigata per la sufikso -ano (al tiu ĉi kategorio apartenas preskaŭ ĉiuj landoj en Ameriko kaj Afriko). albano – Albanujo. Argentino. rumano – Rumanujo. Danlando.p. Norvegio. sed internacian finaĵon -io: Albanio. 3.p. finaĵo -io aŭ la vorto lando (al tiu ĉi kategorio apartenas la nomoj de preskaŭ ĉiuj landoj en Eŭropo kaj Azio). japano – Japanujo.p. Bulgario. Pollando. greko – Grekujo. derivitaj el la nomo de la popolo per la sufikso -ujo. Ankaŭ el ili la nomo de la popolo estas derivata per -ano: usonano. Ĉar la substantivoj en Esperanto havas la finaĵon -o. Estonio. bulgaro – Bulgarujo. Tiuj. italo – Italujo. Portugallando. Per la oficiala sufikso -ujo oni povas el ĉiuj nomoj de la popoloj devenigi la respektivan landnomon: abiseno – Abisenujo. irlandano.t. Holando.t. kataluno – Katalunujo. Italio.t.apartenas al la radiko. Hungario. Ekzistas du specoj da landnomoj: 1. hungaro – Hungarujo. polo – Polujo. holandano.t. Propraj nomoj. La formoj «Finnujo» aŭ «Finnio» (el finno. koreano k. uzas kunmetaĵojn kun lando: Ĉinlando. kroato – Kroatujo. Peruo. Hindio. Ĉar -ujo havas ankaŭ du aliajn sencojn (ekz. Japanlando. La nomoj de kelkaj ekster-eŭropaj landoj havas du formojn: egipto – Egiptujo kaj Egipto – egiptano. ruso – Rusujo.Dek-sepa leciono 123. Landnomoj. 2. supujo kaj pomujo = pomarbo). Brazilo – brazilano kaj Brazilio – braziliano. 4. multaj preferas la neoficialan.

p.p. Pacifika Oceano aŭ Pacifiko. estas rekomendinde loki la antaŭnomon antaŭ la familia nomo. Zamenhof. La nomojn de malpli konataj urboj oni kutime ne esperantigas (sed ofte estas tre utile. kiuj estas internacie uzataj: Lazaro Ludoviko Zamenhof. Marmara Maro. London aŭ Londono. Edmond. Karlo.t. Andreo. Multaj turistoj vizitas (la) AlpojN. oni uzas la Esperantajn formojn malofte.). Norda Maro. Nigra Maro. Mario. Vlasta Stolejdova k. Oni uzas ilin en ilia origina formo sen akuzativa finaĵo: Lars amas Oudrun (aŭ Oudrunon). Göteborg aŭ Gotenburgo (sed ne «Göteborgo»). Kiam antaŭ la propra nomo troviĝas iu titolo (sinjoro. New York aŭ Nov-Jorko. James Baldwin. Oni aldonas la finaĵon -n (post vokalo) aŭ -on (post konsonanto). Teo Jung.t. Elizabeto. Bydgoszcz (Bidgoŝc). Parizo. Alpoj.p. Neniam ankoraŭ mi vidis ParizoN. Budapest aŭ Budapeŝto k. estas uzata senescepte en ilia Esperanta formo: Danubo. Kopenhago. Henriko. Rimarko: En kelkaj naciaj lingvoj oni diras unue la familian kaj poste la antaŭnomon (Bleier Vilmos. Vieno (Wien) k.p. Mediteraneo (Meza Maro). Teodoro.t. Moskva aŭ Moskvo (sed ne «Moscou»!).t. Praha aŭ Prago (sed ne «Prag»). fraŭlino. Karpatoj. Dardaneloj. Ernfrid Malmgren. Pireneoj. samideano. Balta Maro. Napoli (ne «Neapel»).s. Chicago aŭ Ĉikago. Aleksandro. Akuzativo. John Durrant. Botnia Golfo. Varsovio.p. kiel oni faras en la plej multaj lingvoj: Edmond Privat. Bohuslav Dokoupil k.t. 125. Vilmos Bleier. Cezaro. se en parentezoj oni aldonas ilian proksimuman elparolon): Bordeaŭ (Bordo).estas jam ĝenerale uzataj en tiu maniero: Johano. Ĉiuj maristoj konas Bordeaŭ (aŭ la urboN Bordeaŭ). Londono. Tallinn (ne «Reval» aŭ «Talino») k. Napoleono. Glacia Maro.p.t. Akuzative la esperantigitaj propraj nomoj estas uzataj same kiel ĉiuj aliaj substantivoj: Mi tre ŝatas SvedlandoN. Internacie konataj urbnomoj estas uzataj aŭ en la Esperanta aŭ en la oficiala formo (sed kutime oni ne uzas iun alian nacilingvan formon): Kopenhago aŭ Kobenhavn. Varŝavo aŭ Warszawa (sed ne «Warschau»). Dokoupil Bohuslav k. Apeninoj. sed en literaturo pli ofte. Stockholm aŭ Stokholmo. oni apartigu ĝin de la sekvanta antaŭnomo per komo: Privat. Varsovio aŭ Varŝavo (pole Warszawa). Petro. Milano (ne «Mailand»). aŭ apartigas per streketo (Folke amas Helga-n) aŭ per apostrofo (Post Londono ni vizitis Manchester'on aŭ Menĉesteron). doktoro. kiuj estas internacie konataj. Atlanta Oceano aŭ Atlantiko. Altaj Tatroj.t. Romo. Berlin aŭ Berlino. Tuta serio da geografiaj nomoj. precipe tiuj de maroj. profesoro. La familiajn nomojn oni ne esperantigas kaj el la antaŭnomoj oni kutimas esperantigi nur tiujn.p. Finna Golfo. Lazaro Ludoviko. 77 . Ĉiuj pacamikoj memoras Briandon). kiun oni tute simple alskribas al la nomo (Mi ŝatas Prahan. Kiam pro specialaj kaŭzoj (ekzemple en alfabeta nomaro) estas necese unue lokigi la familian nomon. Kaspia Maro. 2. Krimeo k. Ruĝa Maro. Roma aŭ Romo (sed ne «Rom»). En adresoj k. Julio. Romain Rolland. Ernesto amas AmalioN. riveroj kaj montoj. Sed ĉar multaj nacilingvaj antaŭnomoj ne estas internacie konataj kaj pro tio eksterlandanoj ne scipovas diferencigi la familian kaj antaŭnomon. Ĉe la neesperantigitaj nomoj oni aplikas du manierojn: 1.

instruisto, ŝoforo k.t.p.) aŭ iu alia simila vorto (urbo, monto, lingvo, vorto k.t.p.), la propra nomo estas ĉiam nominativa: Ĉiuj esperantistoj ŝatas kaj amas DoktoroN Zamenhof. Ĉu vi konas pastroN Andreo Cseh? Dum la mondmilito la germanoj okupis la polan ĉefurboN Varsovio. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvoN Esperanto (ne «la lingvon Esperanton»!). Ŝi forgesis la vortoN «eraro».

126. Difina artikolo.
Aldone al § 13 ankoraŭ kelkaj reguloj pri la uzado de la difina artikolo: 1. La estas uzata ĉiam por indiki horon: Nun estas la tria kaj kvarono (3.15). Mi enlitiĝis je la dekdua. La vagonaro foriros dek minutojn antaŭ la sepa (6.50). 2. Same la estas uzata ĉiam por indiki la tagon de la monato: Mi naskiĝis la naŭan de Februaro. Hodiaŭ estas la kvara de Marto. 3. Anstataŭ ripeti substantivon, oni povas uzi la kun adjektivo aŭ poseda pronomo: Jen estas du libroj; la dika estas angla kaj la maldika estas Esperanta. Lia patro estas instruisto, sed la mia estas ŝuisto.

127. Adjektivigado kaj adverbigado de verboj.
Kutime oni adjektivigas kaj adverbigas la verbojn pere de la participoj: kanti – kantanta – kantante; dormi – dormanta – dormante. Sed en certaj okazoj oni faras tion ankaŭ per simpla aldono de la finaĵoj -a aŭ -e al la verba radiko kaj devenigas tiamaniere adjektivojn kaj adverbojn kun speciala sencnuanco: D-ro Privat estas brila oratoro. Vi faris tion brile. La demanda kaj ekkria signoj apartenas al la interpunkcio. Eksterlandaj vojaĝoj estas ne nur distraj kaj amuzaj, sed ankaŭ tre instruaj. Multaj Esperantaj kluboj havas vivan aŭ parolan gazeton. Ni interrilatis nur skribe. Li parolas Esperanton flue. Precipe ofte oni adjektivigas kaj adverbigas tiamaniere la verbojn kun la sufiksoj -igi kaj -iĝi: Estona Kleriga Ligo. Vendado de refreŝigaj trinkaĵoj. Lia konduto estis koleriga kaj hontiga. Interkonatiĝa vespero. Atentu, ke tiuj ĉi adjektivoj kaj adverboj ne estas egalaj al la respektivaj participoj, sed havas tute speciale nuancitan sencon: la participoj esprimas hazardan staton kaj substrekas la agon kaj tempon, dum la simplaj adjektivoj kaj adverboj indikas konstantan staton, malpli akcentas la agon kaj tute ne enhavas ideon pri tempo. Brilanta ŝtono estas ŝtono, kiu brilas, eble nur hazarde, ĉar sunradioj falas sur ĝin. Sed brila oratoro (ne brilanta! jes, brilanta li fariĝas, kiam li ŝvitas kaj lia vizaĝo brilas pro tio) – estas persono, kiu havas grandan talenton kaj multe da spertoj por paroladi.

128. Neado.
1. Por neado estas uzataj la vortoj: ne, nek, nek... nek, eĉ ne, neniu, nenio, nenia, nenie, nenial, neniam, neniel, nenies, neniom. 2. La nea vorto troviĝas ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ĝi rilatas: Mi ne legis gazeton. Ne mi legis gazeton. Mi legis ne gazeton. 3. Kiam iu alia nea vorto estas uzata, la vorto ne estas superflua: Neniu povas ellerni la ĉinan lingvon. Neniel oni povas kompreni tian agmanieron. Li ŝatas nek kinon nek 78

teatron. 4. Ĉe duobla neado la senco fariĝas jesa: Mi ne povas ne paroli = Mi devas paroli. 5. Atentu la diferencon inter ne kaj la sufikso mal-, kiu indikas rektan malon, dum ne nur neas tion, pri kio temas: nevarma – malvarma; nebela – malbela; ne fari – malfari (= detrui). Kun verboj kelkaj uzas mal-, kiam ne estas pli ĝusta. Ne Mi malsciis tion, sed: Mi ne sciis tion, ne: Li malkomprenis la leteron sed: Li ne komprenis (aŭ miskomprenis) la leteron. Same anstataŭ la kelkfoje renkonteblaj formoj: malebla, malkomprenebla, malvidebla, mallegebla k.t.p. pli ĝustaj estas: neebla, nekomprenebla, nevidebla, nelegebla k.t.p.

129. Apostrofado.
Kelkfoje, precipe en poezio, oni forlasas la literon a de la artikolo kaj anstataŭigas ĝin per apostrofo (l'). Tio estas farata kutime nur post de, kaj precipe tiam, kiam la vorto, kiu sekvas la artikolon, komenciĝas per a aŭ iu alia vokalo: La posedanto de l' aŭtomobilo. Sur la ondoj de l' oceano. Laŭlonge de l' rivero. Sed kiam la vorto post la komenciĝas per l kaj entute kiam troviĝas danĝero de miskompreno, ne estas rekomendinde apostrofi la artikolon. Sekve ne «de l' lingvo, de l' laŭdo, de l' aŭdo, de l' iro» (la lasta sonas kiel deliro!), sed de la lingvo, de la laŭdo, de la aŭdo, de la iro k.t.p. Kelkaj apostrofas la artikolon ankaŭ post tra, pri, pro, ĉe kaj je (tra l' arbaro, ĉe l' akvo), sed en la kutima stilo tio ne estas imitinda. En poezio (sed ne en prozo!) oni apostrofas pro belsono kaj ritmo ankaŭ substantivojn: Ho, mia kor'! Al la mond' eterne militanta... k.t.p. Sed apostrofi oni rajtas nur substantivojn kun la finaĵo o, neniam adjektivojn, adverbojn, verbojn kaj aliajn vortojn, ankaŭ ne la finaĵojn -on, -oj kaj ojn. Entute estu ŝparema pri la apostrofado, ĉar la plenaj formoj estas pli klaraj kaj facile kompreneblaj.

130. Komo.
La uzado de punkto (.), demanda signo (?), ekkria signo (!), dupunkto (:) kaj punktokomo (;) estas en Esperanto la sama kiel en la aliaj lingvoj. Sed la uzado de komo (,) estas tre malegala en la diversaj lingvoj, kio kompreneble respeguliĝas ankaŭ en Esperanto. Tamen en sekvantaj tri okazoj ĝi estas ĝenerale uzata: 1. Por apartigi samklasajn vortojn, kiuj troviĝas unu apud la alia kaj ne estas ligitaj per kaj: Tablo, seĝo, lito kaj ŝranko estas mebloj. Budapest estas granda, bela, moderna kaj pura urbo. Hejme mi skribas, legas, manĝas, trinkas kaj ripozas. Lernu Esperanton tage, nokte, matene kaj vespere; hejme, ĉe la laboro, en kafejo, tramo kaj vagonaro! 2. Por apartigi la alparolaton kaj imperativon: Karlo, venu tien ĉi! Sen komo la frazo ekhavas tute alian sencon (tria persono): Karlo venu tien ĉi! Plue: Karulino, kio okazis al vi? Vi tute ne komprenas min, kara amiko! 3. Por apartigi eldiraĵon, sekvatan de diris, opiniis, demandis, respondis k. s., kiam demanda aŭ ekkria signo ne estas uzata: Vi jam ne trompos min, ŝi pensis en si mem. Ni parolas 79

Esperante, li diris. Kelkfoje oni povas vidi longajn frazojn, kie troviĝas neniu komo, ekzemple «Mi ne scias ĉu vi konsentas pri tio kion mi ĵus diris sed mi estas konvinkita ke tio estas la sola solvo de la problemo». Fakte ĉi tie temas ne pri unu, sed pri pluraj frazoj, kaj la esprimo fariĝus multe pli klara kaj eleganta, se ĉiu frazo estus apartigita per komo: Mi ne scias, ĉu vi konsentas tion, kion mi ĵus diris, sed mi estas konvinkita, ke tio estas la sola solvo de la problemo! Oni ja ne eldiras per unu spiro la tutan esprimon, sed faras paŭzon post ĉiu unuopa frazo, kaj en la skribo ni marku tiujn paŭzojn per komo. Per tio la stilo fariĝas pli malpeza kaj facile komprenebla. Praktike tio interalie signifas, ke ni uzu komon antaŭ ke, sed kaj ĉu, kiam ili kunligas du frazojn : Mi timas, ke morgaŭ estos malbona vetero. Mi ne dormas, sed mi nur iomete ripozas. Ŝi ne diris certe, ĉu ŝi venos. Komo estu uzata ankaŭ tiam, kiam temas pri mallongigitaj frazoj: Ĉu vi redonis la librojn, prunteprenitajn en la biblioteko? Ripozinte iom da tempo, li daŭrigis sian vojon. Dum kelkaj uzas komon tro ŝpareme, aliaj, ankaŭ pro influo de la gepatra lingvo, uzas ĝin tro ofte kaj apartigas per ĝi eĉ unuopajn frazpartojn («Hieraŭ, mi skribis dum la tuta tago. En Ĉeĥoslovakio, oni trinkas multe da biero», k.t.p.). Sed prefere ne apartigu partojn de la sama frazo: Hieraŭ mi skribis dum la tuta tago. En Ĉeĥoslovakio oni trinkas multe da biero. La germanoj uzas komon eĉ antaŭ infinitivo («Estas facile, lerni Esperanton»), sed ni ne imitu tion: Estas facile lerni Esperanton. Same ne estas necese uzi komon antaŭ por kun infinitivo (Mi venis ĉi tien por paroli kun vi) kaj antaŭ ol (Printempo estas pli bela ol aŭtuno).

Tasko 16.
(Alskribu la mankantajn komojn!) Kiu kreis la mondon? Jozefo estis la plej petolema knabo en la tuta lernejo. Li ne povis trankvile sidi en sia benko sed ĉiam li elpensadis novajn artifikojn kiujn li tuj efektivigis. Kiam dum leciono paperbulo flugis rekte sur la nazon de la instruisto kiam iu fenestro estis frakasita aŭ iu alia malbonaĵo okazis ĉiuj tuj sciis ke en tio estas kulpa Jozefo. Ankaŭ Jozefo mem alkutimiĝis al tio ke li estas kulpa pri ĉio kaj tial kelkfoje li devis suferi ankaŭ pro malbonfaroj de la aliaj knaboj. Foje dum leciono de biblia historio la instruisto rakontis pri tio kiel la mondo estas kreita. Sed kiam poste por kontroli ĉu la knaboj komprenas la aferon li subite demandis kiu kreis la mondon neniu el la lernantoj sciis tion. Tio kompreneble ĉagrenis la instruiston kaj li ripetis la demandon pli laŭte. Silento. Fine Jozefo starigis sin kaj deklaris kun la mieno de granda pekulo: «Mi faris tion sinjoro instruisto sed mi promesas ke neniam plu mi faros ion similan».

80

La fiakristo senkompate vipadis (= batadis per vipo) sian ĉevalon. La verba finaĵo enhavas ĉiam la ideon «agi». ke li estas aktoro. k. Agi per -o (transitivaj): La kruela viro bastonis (= batis per bastono) sian ĉevalon. La patro vergis (= batis per vergoj) sian filon pro lia malobeo.e. Tiu ĉi praktika regulo donas al Esperanto pli grandan flekseblecon kaj nuancriĉecon ol iu alia lingvo havas. Personaj intrigoj ĉiam venenas la atmosferon. La plafono estis freŝe kalkita (= kovrita per kalko). 1. sed ke tio. La parlamento spegulas la volon de la popolo. Ŝi estis maskita kiel ciganino. kiun oni kelkfoje ŝerce uzas. La rajdanto spronis sian ĉevalon kaj malaperis el la vido. Kiu tapetis tiun ĉi ĉambron? Li telefonis la novaĵon al siaj gepatroj. Li spicis sian rakonton per spritaĵoj. Sukceso kronos viajn penadojn. t. Li ĉirkaŭbrakis (= ĉirkaŭprenis per la brakoj) sian edzinon. jes – jesa – jese – jesi. ne estas egala al Li estas aktoro.p. A. oni uzas por tio la sufikson -umi (vidu § 134). Li aktoras tute ne signifas. Ekzemple la esprimo Li nur aktoras. estas kontraŭnaturaj kaj sensencaj. agas kiel aktoro. krome ankaŭ malfacile kompreneblaj kaj fremdaj al la naciaj lingvoj. ĉirkaŭ – ĉirkaŭo – ĉirkaŭa – ĉirkaŭe – ĉirkaŭi. Salita viando. Verbigado. prepozicioj. «skribitas» anstataŭ estas skribita. Substantivaj radikoj. adjektivo k. kion kelkaj bedaŭrinde miskomprenas. kion li faras. bona – bone – bono. dum li fakte povas esti oficisto. unu – unuo – unua – unue. Netransitiva: En Danujo preskaŭ ĉiuj biciklas (= veturas per biciklo). kiu ne estas esprimebla per estas -o aŭ estas -a. ĉar la senco tion ne permesas. oni povas devenigi verbon. ke li nur ludas. Sekve oni ne povas anstataŭ estas homo kaj estas varma diri «homas» kaj «varmas»! La derivitaj verboj havas ĉiam tute specialan sencon.t. La kokinoj bekas (= prenas per la beko) grajnojn en la korto. ne estas sincera. La sama diferenco estas inter ĉiuj verboj kaj la formoj estas -o aŭ estas -a. Pro tio ankaŭ la sintezaj participaj formoj («manĝintas» anstataŭ estas manĝinta.Dek-oka leciono 131. mi – mia. Oni najlis (= fiksis per najloj) la nigran tabulon al la muro. La mahometanaj virinoj havas vualitan (= per vualo kovritan) vizaĝon. kiam iu vorto ne estas senpere verbigebla. Jam en § 25 ni vidis. ke per simpla interŝanĝo de la gramatika finaĵo oni povas transporti la vortojn el unu vortklaso en alian: homo – homa – home. Printempe la fiŝkaptistoj gudras (ŝmiras per gudro) siajn boatojn. kiuj ja indikas staton. ŝuisto aŭ kio ajn. Oni devas bridi siajn dezirojn. Liaj ŝuoj estis brile ciritaj.t. ŝajnigas. En la norvega 81 . Mekanikisto oleas la aŭtomobilon. adverboj kaj eĉ interjekcioj. kiujn kelkaj reformemuloj de tempo al tempo uzas. hieraŭ – hieraŭa. Ne el ĉiu substantivo.). En kelkaj okazoj. La stratmuzikisto gurdis (= ludis per gurdo) malnovan melodion. Sed ĉe tio la verba finaĵo havas preskaŭ neniam la saman sencon kiel esti. Printempe la kamparanoj sterkas siajn kampojn. ĉar la verboj estas ja fakte «agovortoj». adjektivoj. La fraŭlino estis riĉe parfumita kaj pudrita. brili – brila – brile.p. Li zorge brosis (= purigis per broso) siajn vestojn. Laŭ la supra maniero oni povas devenigi grandan nombron da verboj el multaj substantivoj.

Ĉirkaŭ la Balta Maro oni kontrabandas alkoholon. Per la afiksoj ni formas multe da novaj vortoj. Ankoraŭ nun eĥas (= resonas) en miaj oreloj ŝia sonora rido. E. Soldato postenas ĉe la municiejo. Tiu vojo ne estas signita sur landkarto. Tiu opinio estas bazita sur miskompreno. La avo valsis (= dancis valson) kvazaŭ dudekjarulo. Broŝurita libro. La maro ondas. La ĵaluza virino spionis sian edzon. Salajrata oficisto. Dimanĉe ni ekskursis al la montaro. Patentita fabrikmarko. Netransitivaj: La ciferoj de la horloĝo fosforas (= brilas fosfore) en mallumo. Kato embuskas birdon. Transitivaj: Al kiu la letero estas adresita? La kino afiŝis sian novan filmon en la tuta urbo. Svedujo eksportas multe da ligno. Parolante la surdmutuloj gestas (= faras gestojn) kaj grimacas (= faras grimacojn). Oni tostis (ankaŭ toastis) por la jubileulo. Vintre neĝas.montaro estas agrable skii (= kuri per skioj). Norde kaj okcidente limas Estonion la Balta Maro. ĉiu manĝaĵo gustas bone (= havas bonan guston). Mi ne almozos (almozpetos) vian amon! La salono povas ampleksi (enhavi. Ili polemikis pri politiko. Ford fabrikas aŭtojn (aŭtomobilojn). La fero rustas. La robo estas moderne fasonita. Li motivis sian foreston per malsano. Li estis tre embarasita pro la surpriza demando. La akvofalo ŝaŭmas. Kolero subite ekflamis en li. Mi ne bone konceptas vian proponon. Stockholm estas nomata (= nomiĝas) «Venecio de la Nordo». Fulmotondro teruris (= timegigis) la infanojn. La arboj verde koloras la pejzaĝon (= donas al la pejzaĝo verdan koloron). La novaĵo forte impresis ŝin. La nazo de la knabo sangis. La 82 . Ĉiuj domoj estis flagitaj. D. Ŝipruino flosis (= naĝis kiel floso) sur la maro. Malavara samideano financis la grandskalan propagandon. Havi -on (transitivaj): La virinoj abomenas la ratojn. Nia societo ekspoziciis Esperantan literaturon. Agi kiel -o (transitivaj): Longaj haroj kadris (= ĉirkaŭis kiel kadro) lian vizaĝon. C. La kelnero respekte riverencis. enteni) kvarcent homojn. Hodiaŭ frostas. La ŝipo averiis (= havis averion) ĉe la bordo de Nov-Zelando. Liaj okuloj lumis pro kolero. Hirundoj nestas sub la rando de la tegmento. aŭguris) al li grandan estontecon. Ŝi testamentis sian tutan havaĵon al Esperanto. Diplomita inĝeniero. La tablo estas makulita per inko. La vojo polvas. F. Kelkfoje hajlas (= falas hajlo) eĉ somere. Privilegiita klaso. En Esperanto oni akcentas la antaŭastan silabon. Netransitivaj: La arboj jam ekburĝonas. Kiam oni estas malsata. sed somere pluvas. Alta arbo ombras mian fenestron. ĉar li domaĝis siajn vestojn. La strato estas pavimita per gruzo. B. La ministoj strikis kvar tagojn. Li oficas en la ministerio por eksteraj aferoj. Ciganino profetis (= antaŭdiris. Li ne volis sidiĝi sur la malseka herbo. Oni devas mastri (= estri) siajn sentojn. Fari -on (transitivaj): Oni aŭkciis (= vendis aŭkcie) la bienon. La komercistoj reklamas siajn varojn. Ni propagandas Esperanton. Doni -on (transitivaj): Li animis la kunvenon per gajaj spritaĵoj. Ŝi profunde funebris la morton de sia edzo. celebras) la naskiĝtagon de D-ro Zamenhof. La 15-an de Decembro ni solenas (= festas. Premiita verko. Netransitivaj: La mortanto jam agonias. Ĉu mi rajtas (= havas la rajton) eniri? Tiel statas (= tian staton havas) la afero. Li procesis kun (kontraŭ) sia antaŭa amiko. Li forgesis dati la leteron. Ŝi komplezis lin per rideto.

posteno – posteni – postenado. ke la libro estas malmulte aĉetata. La infanoj kutime similas (= estas similaj) al siaj gepatroj (aŭ siajn gepatrojn). respekto kaj respektado k. Ĉu necesas (= estas necese) aldoni. La eldonejo mem kulpas (= estas kulpa) pri (en) tio. Komparu ekzemple la formojn kuraĝis (= havis kuraĝon) kaj estis kuraĝa. La maljunulinoj emas (= estas emaj) multe babili. La trajno rapidas (= veturis rapide) tra marĉoj kaj arbaroj. la diferenco ne estas granda. polemiko kaj polemikado. martelo – marteli – martelado. Tute vane mi elspezis tiun monon. Adjektivaj radikoj. Li ne atentis ŝiajn petojn. La arbaro nigras en la krepusko.p. premio – premii – premiado. La verboj el adjektiva radiko estas generale netransitivaj. profeto – profeti – profetado. dum la verbo esprimas agon. simili. La malgranda Vilhelmo lernis silabi. Por resubstantivigi tiujn verbojn oni uzas la sufikson -ado: krono – kroni – kronado. Kompreneble ne ĉiuj adjektivoj estas tiamaniere verbigeblaj. veturis rapide) kaj estas rapida.t. Ŝi malfruis (= venis malfrue. Pro paralizo la maljunulo ne kapablis (= estis kapabla) mem movi sin. Antaŭ kristnasko la komercistoj enspezas multe. Lia skribaĵo abundas je eraroj.t. kaj en tiaj okazoj oni bezonas uzi la sufiksajn formojn nur tiam. La sorto favoras (= estas favora) al vi (vin). En kelkaj landoj oni titolas la gimnaziajn instruistojn profesoroj kaj la gimnaziajn lernantojn studentoj. favoras (= elmontras favoron) kaj estas favora. rapidis (= iris. Netransitivaj: La ŝipo ankris en la rodo.p. Sed inter pluvo kaj pluvado. ekzemple la arbaro nigriĝas anstataŭ nigras. k.a. pri kio temas. ĉar adjektivo kun esti indikas ja staton. indi k. 2. burĝono – burĝonado. Mi ne scias. Li furiozis kiel sovaĝa besto. Dek minutoj plene sufiĉas (= estas sufiĉaj) por iri al la stacio. k. Li pretekstis la eksigon per manko de tempo. sango – sangi – sangado. afiŝo – afiŝi – afiŝado: ankro – ankri – ankrado. Kelkaj homoj inklinas (= havas la inklinon) longe paroli. Lia edzino ĵaluzas ĉiun virinon (= estas ĵaluza al aŭ kontraŭ ĉiu virino).p. k. kiam temas pri daŭra ago.t. kadro – kadri – kadrado. ke estas egale.s. ke baldaŭ ili geedziĝis? Vi pravas (= estas prava). reklamo kaj reklamado. dum nigras = impresas nigre. favori. malutilos (= faros malutilon) kaj estos utila. Ŝi ne kuraĝis levi sian rigardon. broŝuro – broŝuri – broŝurado. kaj. Sed malgraŭ tio restas certa diferenco kaj la stila valoro ne estas la sama. kun kiu li parolas.biletoj estas numeritaj (= provizitaj per numeroj). La virinoj ofte kapricas kaj koketas. Ŝi fieras pri sia filo. La maro bluis malproksime. Neniu egalas (= estas egala) al li (lin) en lerteco. Ni ĉiuj estimas kaj respektas vin (= havas respekton al vi). La sama diferenco estas inter bluiĝas kaj bluas. Per tio vi nur malutilos (= faros malutilon) al la afero (aŭ la aferon). la verbo ĉe tio ne estas egala al adjektivo kun estas. skio – skii – skiado. verdiĝas kaj verdas. malfruiĝis) al la vagonaro. Ŝi ne indas (= estas inda) vian amon. kiun el ili oni uzas. kiam temas pri grandaj sumoj. Sed inter tiuj du formoj estas ja granda diferenco! Ĉar nigriĝas signifas «fariĝas nigra». kiel ni jam diris. Kelkaj frankoj ne gravas (= estas gravaj). Kriplulo lamas (= iras lame) sur la strato. lamas (= iras lame) kaj estas lama. sed pro la ebleco anstataŭigi prepozicion per akuzativo (vidu § 75) parto el ili (precipe egali. Kun la koloroj kelkaj uzas la sufikson -iĝi. Kelkfoje tamen la senco de la verbo kaj adjektivo kun esti tiom proksimiĝas.) estas 83 . La preĝantoj genuis (genufleksis). La kastelo tronas alte super la urbo.

El la prepozicioj kutime nur anstataŭ. Ĉu vi povas prunti (kutime oni diras pruntedoni) al mi vian tranĉilon? Tiun ĉi libron mi pruntis (kutime oni diras prunteprenis) el biblioteko. Komence ŝi neis. Hazardo peris ilian renkontiĝon kaj konatiĝon. La filo spitis la deziron de siaj gepatroj. Tio superas miajn kapablojn. Adverboj kaj interjekcioj.uzata ankaŭ transitive. Mi venis por adiaŭi vin (= diri al vi adiaŭ). per kaj super estas verbigataj: Neniu alia lingvo povas anstataŭi Esperanton. ĉirkaŭ. Altaj montoj ĉirkaŭas la urbon. 4. Prepozicioj. 3. Kiel montras la ekzemploj. sed fine ŝi jesis tion. La kato miaŭas. ili ĉiuj estas transitivaj. 84 .

kiam neniu alia sufikso taŭgas (tiuj nemultaj okazoj estas jam fiksitaj de la lingvouzo kaj -um. -et-. La substantiva sufikso -aĵo kiu indikas objekton kun la ecoj de la radiko aŭ rezulton de ago. -ismo.. Tamen neniu alia lingvo havas tiel genie simplan. same kiel la prepozicio je. kio kreskas. butono – butonumi. ankaŭ -aĵo devenigas vortojn kun tute speciala kaj konstanta signifo: ne ĉio.t. per kio oni vestas sin. estas kreskaĵo.p. kio estas verkita. 133. verkaĵo = tio. per kiuj oni povas esprimi ĉiujn nuancojn de la homa penso. La afiksa sistemo ne estas specialaĵo de Esperanto.t. kolo – kolumo. – Ankaŭ la naciaj lingvoj uzas diversajn prefiksojn kaj sufiksojn.t. -ero. estas uzebla kun ĉiaj vortoj. ne ĉio tola estas tolaĵo. interjekcioj kaj pronomoj neniam estas uzataj por tio. pentri – pentraĵo. verko anstataŭ verkaĵo. kanto anstataŭ kantaĵo.t. -igi. Multaj afiksoj estas detale pritraktitaj jam en la antaŭaj lecionoj. Same kiel -ujo. se nur la senco tion permesas (same kiel mal-. adjektivoj kaj verboj.Dek-naŭa leciono 132. Sekve kun la finaĵo -o verbaj radikoj indikas agon. -isto. -ejo k. kantaĵo = tio. mano – manumo. supre – supraĵo. k.p. vento 85 . Sed tiu diferenco inter -o kaj -aĵo fariĝas en la praktika lingvouzo ĉiam pli malofta kaj preskaŭ ĉiam oni diras: vesto anstataŭ vestaĵo.p. k. kie ĉiu prefikso kaj sufikso havas sian firme difinitan sencon kaj estas tute regule uzata. sapo – sapumi. kreskaĵo. 134. -aĉ-. porko – porkaĵo. adjektivoj kaj verboj. sukero – sukeraĵo. komuna – komunumo. kruco – krucumi. k. ne havas firman sencon kaj estas uzata nur tiam. kalkano – kalkanumo.p.preskaŭ ĉesis esti produktiva sufikso): nazo – nazumo. manĝi – manĝaĵo. -ilo. tolo – tolaĵo. skribaĵo. karakterizatan de la radiko. Atentu la diferencon inter vesto = la ago vesti. ekster – eksteraĵo. okulo – okulumi. -iĝi kaj um-): nova – novaĵo. post – postaĵo. Tial Esperanto estas unu el la plej nuancriĉaj lingvoj. mastro – mastrumi. fi-. La sufiksoj aliĝas rekte al la radiko kaj la necesa gramatika finaĵo sekvas nur en la fino de la vorto. gusto – gustumi.a. -eg-. Ĉe tio ne estas diferenco inter radikaj kaj devenigitaj substantivoj. alta – altaĵo. -ejo. regulan kaj produktivan derivadon kiel Esperanto. -ingo. ĉirkaŭ – ĉirkaŭaĵo. kanto = la ago kanti kaj vestaĵo = tio. -um-. En multaj okazoj tiu -aĵo tamen ne estas evitebla: trinkaĵo. verko = la ago verki. legaĵo k. Afiksoj. ankaŭ prepozicioj kaj numeraloj. buŝo – buŝumo. kvankam la provizo de ĝiaj radikoj estas multoble pli malgranda ol en iu alia lingvo. kreski – kreskaĵo. lakto – laktumo. kun la sufikso -aĵo ion konkretan. -aro. dum la konjunkcioj. Dank' al tio ĉiu iom lerta esperantisto povas facile kaj sen risko erari el malgranda nombro da radikoj devenigi senliman kvanton da novaj vortoj kun tute nova senco. En la derivado partoprenas ĉefe substantivoj. palpebro – palpebrumi. kio estas kantata.

egale. Ge-. porko – porkino k. -njo. -ĉjo. Boindikas parencecon per geedziĝo: bopatro. La nomoj de la bestoj estas kutime sekse neŭtralaj: ĉevalo estas nek vira nek ina. k. bopatrino.e. k. -ido.– ventumi. kato – katino – virkato. geamantoj. Ĉe plua derivado tiu -j foriĝas: gepatra lingvo. -ero kaj -ingo: gepatroj = patro kaj patrino aŭ patroj kaj patrinoj. Por bestoj ge. virgulo – virgulino. gesamideanoj. izraelido. homido. frato – fratino. bogepatroj k. sed simple certa tirbesto. sed tio estas kontraŭregula kaj erariga. malvarma – malvarmumi. sed kompreneble nur en la substantiva formo. Kiel montras la supraj ekzemploj. fraŭlo – fraŭlino.p.t. lernanto – lernantino. gemastroj.. Sed kiam ne estas nepre necese substreki la sekson. geedzoj. ili geedziĝis.p. -ano. birdido.p.estas uzata ankaŭ por verbigado de substantivoj kaj adjektivoj. ŝafido. gefratoj. Ĉar ge. ŝafo. ŝafo – ŝafino – virŝafo. -aro. Krom tio ankaŭ arbido kaj plantido. kato k. la vortoj kun ĝi devas havi multnombran finaĵon.t. aminda – amindumi. -ido indikas posteulon : ĉevalido.estas plurala prefikso. 138. kiam tio estas necesa. -ino indikas virinan sekson: patro – patrino. bovido. -ino.t. proksima – proksimume. -estro. ne «aeri».t.p.p.kutime ne estas uzata. 137. plena – plenumi. oni uzas prefikse la vorton vir-: ĉevalo – ĉevalino – virĉevalo. 135. geedza tragedio. sinjoro – sinjorino.p. simile al: bo-. gesinjoroj = sinjoro kaj sinjorino aŭ sinjoroj kaj sinjorinoj. Rimarko 2: Koko kaj bovo estas viraj bestoj. sed okulumi. oni diras simple ĉevalo. k. ĉevalisto). Rimarko 1: Kelkaj uzas la vorton viro sufikse (ĉevalviro anstataŭ virĉevalo). ĉu temas pri vira aŭ ina besto. koko – kokino. eks-. aero – aerumi. gefianĉoj. gekonat(ul)oj. Paŭlo – Paŭlino. Fakte ĉevalviro signifas viron. sed aerumi. -um.t. kiu kunigas personojn de ambaŭ seksoj. estas uzebla nur kun substantivoj kaj devenigas ĉiam substantivojn. bofratino. 136. kiu okupas sin pri ĉevaloj (t. Por indiki viran sekson.t. latinidaj lingvoj. kiam la sola verba finaĵo por tio ne sufiĉas (vidu ankaŭ § 131): ne «okuli». bofilo. 86 .

t. -ero: sablo – sablero. Sofio – Sonjo. -aro kaj -ero estas malaj unu al la alia: -aro indikas kolekton de samspecaj aĵoj. polico – policestro. vagono – vagonaro (= trajno). sed vitropeco kaj sukerpeco. frateto. polvo – polvero. -ĉjo estas uzata por viraj nomoj: Petro – Peĉjo.139. -estro indikas ĉefon: urbo – urbestro. Elizabeto – Elinjo. k. 1. greno – grenero. neĝo – neĝero. 140. eksoficiro. pratempo. eksinstruisto. homo – homaro. Aleksandro – Aleĉjo. Ekssignifas «antaŭa.p. Johano – Joĉjo. Por bestoj estas uzata nur -et-: hundeto. 3. 87 . 2. el kiuj la tuto konsistas. 1. Marieto. sed pri vortoj kun memstara kaj konstanta senco – kolekto aŭ listo de vortoj tute ne estas ankoraŭ vortaro (= vortlibro). sed nur homamaso. Ne temas do pri hazarda kolekto. aldonante ilin al la 1-6 litero de la nomo. ŝipo – ŝipestro (= kapitano). kaj amaso de homoj ne estas homaro. 142. arbo – arbaro. ĉevaleto. Same: patro – paĉjo. regno – regnestro. eloficigita»: eksreĝo. lernejo – lernejestro. Ankaŭ: pranepo. Rimarko: Samsence estas uzata ankaŭ la malgrandiga sufikso -et: patrineto. Same: patrino – panjo kaj pli malofte onklino – onjo kaj fratino – franjo. dum -ero nomas unu el la samspecaj partoj. 143. leksikono). eksministro. -ero ne estas identa al peco aŭ parto kaj estas granda diferenco inter ekzemple ĉenero kaj ĉenpeco (= peco de ĉeno).p. tial ankaŭ ne «vitrero» kaj «sukerero». birdeto.t. Per tiuj ĉi sufiksoj ni devenigas karesajn nomojn. ŝtupo – ŝtuparo. monto – montaro. ekslernanto k. Praindikas malproksiman parencecon kaj apartenon al malproksima pasinteco: prapatro. prahistorio. 2. ĉeno – ĉenero. -njo estas la responda sufikso por virinaj nomoj: Mario – Manjo. kampo – kamparo (= «malurbo»). Kelkfoje estas uzataj ankaŭ onklo – oĉjo kaj frato – fraĉjo. praarbaro. -ĉjo kaj -njo. mono – monero. onklineto. prahomo. 141. -aro: vorto – vortaro (= vortlibro. pratipo. fajro – fajrero.

-ema.t. kredi – kredebla. -inda indikas. laŭdi – laŭdinda. k.p. bedaŭri – bedaŭrinda – bedaŭrinde.t.kaj re-. bicikladi = ofte bicikli. povas esti farata: legi – legebla. cedi – cedema. krii – krio – kriado. kiu devenigas el substantivoj adjektivojn kun la senco hava.t.p. valoras esti farata: ami – aminda. nuboplena) ĉielo. resendi. Kelkfoje -ema estas uzata eĉ kun senverbaj substantivoj kaj adjektivoj: ordo – ordema. -ebla indikas. 146. Ankaŭ ĝi estas uzebla nur kun transitivaj 88 . ruĝa – ruĝiĝi – ruĝiĝema. 150.t. ke -ado servas ankaŭ por resubstantivigi verbojn. orriĉa) sablo. malĝuste. reiri. riĉa: oroza (= orhava.t.p. denove (pri tempo). ke tio. rebrili. repagi. -oza estas neoficiala sufikso. kion esprimas la radiko. ke la ago estas daŭra aŭ ripetata: iradi = iri longe kaj ripete.p. 149.t.t. derivitajn el substantivoj (fabriko – fabriki – fabrikado k. eraruzi. devenigas adjektivojn el verboj. En tiu okazo la ago eĉ ne bezonas esti daŭra aŭ ripetata.t. diskuri. reformi. Anstataŭ re.t. Kun verbaj formoj -ad. 145. disĵeti.144. dissendi. verki – verko – verkado. pura – purema. disvastiĝi k. manĝi – manĝebla.p. estas malo de kun: disiri (komp.oni povas uzi ankaŭ returni (pri loko). kion esprimas la radiko. mistrakti = malbone trakti k. dormi – dormema. 147. paroli – parolema. k. Missignifas «erare. misuzi = trouzi. disŝiri. reskribi.p. malbone»: miskompreni = erarkompreni. lerni – lernema. disdoni. uzata kun verboj kaj ne influanta ilian karakteron. ek. same kiel: -ebla. 151.p.t. mastro – mastrumi – mastrumema. En § 131 ni vidis. kunveni). nuboza (= nuba. malsana – malsani – malsanema. ŝtonoza (= ŝtonplena.). refoje. k. ŝtonriĉa) vojo. plena. Dis-. Same ankaŭ kun derivitaj verboj: biciklo – bicikli – biciklema. kiu indikas inklinon. refari.p. same kiel mis-. k. malĝuste kompreni. Ĝi estas uzebla nur kun transitivaj verboj. -ado indikas daŭran aŭ ripetan agon kaj servas ĉefe por substantivigi verbojn: kanti – kanto – kantado.p. danki – dankema. -inda kaj -enda: labori – laborema. 148.t. k. revidi. disporti. profito – profiti – profitema. returne k. legi – leginda. poro – poroza (= porhava) k. vidi – videbla. Reindikas revenon kaj ripeton: reveni. pura – puriĝi – purigema. danci – danco – dancado k. legadi = multe legi. malbonuzi. ke tio.speciale substrekas.p.p.

n.a. militaristo.t. redaktanto). optimisto. pseŭdosufiksoj.t.. Per tio kompreneble gajnas la unueco kaj reguleco de la lingvo kaj ĝi fariĝas pli facila por la popoloj. 153. antagonismo. apendico – apendicito.verboj. Ankaŭ: -isto kaj -ismo estas ofte nur pseŭdosufiksoj: antagonisto. Pseŭdosufiksoj. 152. organizaĵo) – organizatoro (= organizanto). Afiksa tabelo.redaktoro (= redaktisto.n. optimismo k.t. civilizi – civilizacio (= civilizo).p. redaktisto aŭ redaktanto anstataŭ redaktoro. k. k. redaktistaro) . troviĝas tuta vico da t. evoluo anstataŭ evolucio. -izi k. inspekti – inspektoro (inspektisto). Sed aliflanke tio malproksimigas Esperanton de la eŭropaj lingvoj. militarismo. kiuj fakte apartenas al la radiko de la internaciaj kulturvortoj kaj kutime ne estas uzataj por derivado: redakti – redakcio (= redaktejo. Ekzistas tendenco forigi tiujn pseŭdosufiksojn kaj anstataŭigi ilin per regulaj Esperantaj derivaĵoj: redaktejo kaj redaktistaro anstataŭ redakcio. organizi – organizacio (= organizo. katolicismo (= katolikismo). organizo aŭ organizaĵo anstataŭ organizacio. 89 . kiuj ne estas uzataj en la ĉiutaga vivo). el kiuj almenaŭ unu konas ĉiu kulturhomo en la tuta mondo. kiuj la internaciajn kulturvortojn en sia lingvo ne uzas. Krom la pritraktitaj 42 prefiksoj kaj sufiksoj (ne kalkulante la t. sciencajn aŭ teknikajn afiksojn: -iva.p. direkti – direktoro – direkcio (direktantaro) – direktorio. evolui – evolucio (= evoluo).p. precipe ekstereŭropanoj.

t. kiu kontentigas ambaŭ postulojn. Laŭ la principo de sufiĉo oni diras simple: timulo.p. -aĉ. oni devas uzi tiom da elementoj. laboremo.e. -eg-. la uzo de -ino donus al tiuj frazoj eĉ iom alian sencon. kiam ĝi ne estas nepre necesa: Oni elektis s-inon Eriksson prezidanto (anstataŭ prezidantino) de la kunveno. La boneco (ne «bono») de la sveda ŝtalo estas mondkonata.estas superflua. kiom estas necese por la difino de la ideo. sed veraj vortoj. Laŭ la principo de sufiĉo oni uzas kanto. Per -ad. drinkemulo. dise: La libroj kuŝas dise sur la tablo. kiu parolas antaŭ publiko. La principo de neceso kaj sufiĉo. malsanemeco k. malsanemo ktp. t. -eco ludas gravan rolon ĉe la substantivigo de la adjektivaj radikoj: La belo (aŭ Belo) kaj la bono (aŭ Bono) gvidu nin tra la vivo. Li laboradas la tutan tagon. kiam ili vere estas necesaj.: Mi lernadas Esperanton.p. anstataŭ la pli longaj: timemulo. sed ne pli multajn ol sufiĉas por la klareco de la esprimo.p. fie: Kelkaj ĉefoj traktas siajn subulojn en fia maniero. La verboj lerni kaj korespondi jam per si mem indikas daŭran agon. Fia. tiam ne sufiĉas la simpla parolo kaj la matematike preciza «antaŭpublikparolataĵo» enhavas pli multe da elementoj ol estas nepre necese. Same oni povas forlasi la sufikson -ino. ŝprucigilo. vestaĵo. Cetere. uzeblaj ankaŭ tute memstare: Disa. manĝaĵo. Uzu do la afiksojn nur tiam. ŝuisto. sed ne pendigu ilin al ĉiu vorto! 155. La derivado okazas en Esperanto laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo. Afiksoj kiel memstaraj vortoj. Mi deziras korespondadi. konato. En Esperanto la afiksoj ne estas nuraj gramatikaj finaĵoj.t.t. vesto. Entute -eco estas malofte uzata por substantivigo de -ema: dormemo (ne dormemeco).t. ŝprucilo. laboremeco.p. trouzante la sufiksojn: -ad-. Mala. Ĉi tie disiĝas niaj vojoj.154. Tial ni elektas la oran mezon kaj diras parolado. -et-. verkaĵo. ke la prezidanto kaj sekretario nepre devas esti virinoj kaj ke krome troviĝas ankaŭ vira prezidanto kaj sekretario. anstataŭ la pli longaj kantaĵo. malo: La vorto «sen» estas malo de «kun».t. Sed por substantivigo de -inda ĝi estas ĉiam uzata: amindeco (ne «amindo»). Kelkaj pekas kontraŭ la principo de sufiĉo. sed ofte tio evidentiĝas jam el la kunteksto kaj sekve ad. lernemo (ne lernemeco) k. La diplomatoj agas ofte male al siaj vortoj. kial do ankoraŭ tiu -ad-! Kaj en Li laboras tutajn tagojn la komplemento tutajn tagojn montras.oni ja volas akcenti la daŭron kaj ripetiĝon de la ago. Se oni ekzemple volas nomi la agon de tiu. ke temas pri daŭra kaj ripetada ago. kiel en la naciaj lingvoj. substrekante. La sekretario (anstataŭ sekretariino) de nia klubo estas f-ino Maulrois. drinkulo. Eksa: Li estas mia eksa (= antaŭa) lernanto (= ekslernanto).p.k. vidindeco (ne «vidindo») k. male. 90 . manĝo k. ŝufaristo. konatulo. Ŝi fieris pri sia beleco (ne «belo»). verko.

Je mia rea vizito mi trovis lin hejme. Estro. ina: Ina (= virina) sekso. Ano: Nia klubo havas tridek anojn (= membrojn). Ebla. eble: Tio tute ne estas ebla! Eble vi povos veni morgaŭ? Eco: Li havas ankaŭ kelkajn bonajn ecojn (= kvalitojn). inde. estri: Kapitano estas la estro de la ŝipo. La ŝafoj iras ĉiam are (= grupe. Ne indas klopodi. Ejo: Antaŭ kelkaj monatoj nia societo transloĝiĝis en novan ejon. Ilo: Esperanto estas grava ilo (= rimedo. aĉulo. aĵeto. aĉeco. Iĝi: La vetero iĝis (= fariĝis) denove bela. Kompreneble oni povas ankaŭ al la afiksaj vortoj aldoni diversajn aliajn afiksojn: disigi. Ade (uzata tre malofte): La geedzoj ade (= ofte. Aro. are: Aro (= grupo.Praa: La praaj homoj (= prahomoj) estis primitivaj. konstante) malpacas. Post kelkaj paŝoj li rigardis reen (= rigardis returne. diseco. amase). Aĵo: Vi forgesis kelkajn viajn aĵojn (= objektojn) ĉe ni. disigi. senĉese. Igi: La malfeliĉo igis (= faris) lin tute malespera. Eta: La koro estas eta (= tre malgranda) instrument' sekreta. En kelkaj landoj la laboristoj ne ricevas hom-indan salajron. fieco. 91 . Ingo: La knabo elprenis la plumon el la ingo. instrumento) por la interfratiĝo de la popoloj. Ni veturis al la kongreso grand-are (= multnombre). aĉega. emo: Hodiaŭ mi ne emas skribi. rerigardis). Eta havas samtempe ankaŭ karesan sencon. reen: Ree (= denove) ŝi malfruis al la vagonaro. amaso) da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la kverelantoj. Aĉa. kvankam de kelkaj ĝi estas uzata simple anstataŭ viro. anaro. aĉe: Nun ni trafis en vere aĉan situacion. En altaj lokoj kelkaj homoj havas grandan emon salti malsupren. indi: Li ne kredis sin inda por tiaj laŭdoj. ree. Ŝi plene estras la portugalan lingvon. Ido: La kato portas siajn idojn per la buŝo. kien ni povu verŝi la lakton? Ulo: La ulo estis ĉifone vestita. eksigi. Ero: Mi ne havas eĉ eron da fido al li. Pri homoj ino havas malŝatan nuancon. fiulino. Rea. eksiginda. kvankam kelkaj uzas ĝin simple anstataŭ virino. Ino. fiulo. Singardemo igis lin ŝlosi la biciklon. Ujo: Ĉu vi havas iun ujon. aĉulino. ĉar tamen la afero ne povas sukcesi. Inda. ankaŭ ulo havas malŝatan nuancon. eksiĝi. Emi. Same kiel ino.

ineto. estriĝi. uleto.t. malinda. idino. ilarejo. estreco. Devenigu el la sekvantaj vortoj laŭeble multe da derivaĵoj kaj penu traduki ilin al via gepatra lingvo: sana. ulaĉo. estraro. unu. Provu traduki tiujn vortojn al via gepatra lingvo! Tasko 17. ujeto. etulino. emulo k. 92 . ulino. nova. aneco.p. ebleco. ariĝi. estrino. ilaro. estrado. aniĝi. ereto. diserigi. emigi. ecaro. arigi. ejaro. idaro. per. ebliĝi. etulo. porko.anigi. areto. estrarano. inaĉo. anino. ĉirkaŭ. ebligi. ideto. indeco. etularo. lavi. estrema. malindeco. eblaĵo. ejeto.

rekomendita al mi de la kuracisto. apud kio postaperigas. Stilo estas nomata la maniero. Por ilustro ni prezentas ĉi-sube laŭvortajn tradukojn el kelkaj lingvoj. elegantan kaj internacian stilon. kvankam oni eble ne pekas kontraŭ gramatikaj reguloj. sed penu ĉiam eltrovi ilian logikan enhavon. mi en la nuna tempo ne povas plenumi la promeson. kio estas nelogika. sed nur tiujn de la tradicio kaj kutimoj. komplikita kaj malklara. Por havi bonan. kia granda diferenco estas inter la «originala» kaj la korektita letero! La kaŭzo estas tio. mi ankaŭ sciigas vin. ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto». Kio do estas logika. kiuj estas nekompreneblaj kaj ofte eĉ ridindaj por eksterlandano. neglektante la rilaton inter ili kaj ilian logikan sencon. tion klare montras letero. paĝo 79): «Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi. ĉar neniu nacia lingvo sekvas la rektajn vojojn de la racio kaj logika pensado. ke mi turnos sin al domo tra du monatoj. simpla kaj klara. Ĉiu nacia lingvo havas siajn proprajn idiotismojn. Kio estas la rezultato de laŭvorta tradukado. tio estas bona. Tial ne traduku mekanike la unuopajn vortojn kaj formojn. Tiajn nekompreneblajn kriptogramojn. Kia do estas la Esperanta stilo? Tiun demandon D-ro Zamenhof respondas jene (Lingvaj Respondoj. sed ankaŭ al kiu ajn alia lingvo. ke al li ŝajnas. povus fari ankaŭ angloj. la plej logika kaj la plej bona. francoj. oni devas havi la kapablon pensi logike kaj rektlinie kaj oni ne rajtas blinde imiti sian gepatran lingvon. Ni vidas. Sed fakte ĉiu nacia lingvo svarmas je nelogikaĵoj kaj sensencaĵoj. dum en la korektita letero estas tute precize reproduktita la enhavo. kio laŭ kaŭzo de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso. kian la rusa komencanto sendis al Zamenhof. se ili laŭvorte tradukus el sia gepatra lingvo. dependantan de la kunteksto. en kiu oni esprimas siajn pensojn. kiuj ne estas laŭvorte tradukeblaj al aliaj lingvoj. nek romana. kiun mi donis al vi. nek germana. ke ĝi estas el ĉiuj lingvoj la plej natura. paĝo 78): «La vera stilo Esperanta estas nek slava. ne nur al Esperanto. ĝi estas – aŭ almenaŭ devas esti – nur stilo simpla kaj logika». ke mi revenos hejmen post du monatoj. Kvankam en ambaŭ okazoj temas pri fidela kaj preciza traduko. Stilo. kaj tiun enhavon reproduktu en Esperanto laŭ ĝiaj reguloj kaj ĝia spirito! Ĉiu homo tiel kutimiĝis al sia gepatra lingvo. la rezulto estas tamen tre malegala. tio estas malbona. Estona: «Kiel la mano iras?» Finna: «Kiel vi povas?» Rusa: «Kiel la aferoj» Germana: «Kiel ĝi iras?» Franca: «Kiel vi portas vin?» Angla: «Kiel faras vi faras?» Itala: «Kiel vi staras?» Sveda: «Kiel staras ĝi al?» Ĉeĥa:«Kiel vi havas vin?» Norvega: «Kiel vi trovas vin?» Hungara: «Kiel vi estas?» Malgraŭ la 93 . Kiel memstara kaj vivanta lingvo Esperanto havas kompreneble sian propran stilon. Tiaj nelogikaj kaj laŭforme absurdaj esprimoj estas nomataj idiotismoj. ke kaŭze de kuracado. En bona kaj internacia Esperanto tiu letero aspektus jene: «Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi.Dudeka leciono 156. oni devas bone koni la lingvon kaj ĝian spiriton. germanoj kaj ĉiuj aliaj popoloj. kiun Zamenhof foje ricevis de rusa komencanto (Lingvaj Respondoj. ne pli frue de fino de Aŭgusto». ke la rusa komencanto tradukis el sia gepatra lingvo ĉiun vorton aparte.

oni diras. La tuta mondo kunvenis hieraŭ sur la Placo de Libereco. ke la kaldrono kaj poto ne povas havi orelojn. sed «sub piano». internacia lingvo ni havus ian kriptogramon. ke li «iris el la tempo». ke vi pensu ne en via gepatra lingvo. Tiam vi certe ne faros frazojn. Certe ankaŭ en via propra lingvo vi povas trovi multajn tiajn «perlojn». La premiso de tia poezia stilo. estas la grandaj filozofoj Bacon. kiu plene estras la lingvon. sed «en la buŝo». Por akiri internacian kaj bonan Esperantan stilon. ĝi povas esti same vivoplena. sed ili metas la ĉapelon «en la kapon» kaj «la ŝuojn en la piedojn».p. Kaj kiam la estono diras. kaj interparolante kun alilandanoj. 157. En Biblio oni rakontas2.malegaleco de la formo ili ĉiuj havas tute saman sencon: Kiel vi fartas? La rusoj ne dancas laŭ piano. la estonaj maljunuloj portas barbon ne sur la mentono aŭ ĉirkaŭ la buŝo. oni ne bezonas studi plurajn lingvojn. similajn al «Ni ĉiuj estas konsentaj kun via opinio temata pri fondiĝo apartan polican grupon» kiun mi trovis en letero de relative perfekta s-ano. ni ne plu komprenus unu la aliajn kaj anst. estas la uzado de diversaj bildaj esprimoj aŭ poeziaj figuroj: La luno velas sur la ĉielo. ke la lingvo ne estas matematika formulo. Sed ilia disvastiĝo estis bazita4 sur ŝtata potenco. kiel asertas kelkfoje la kontraŭuloj. La unuaj. Tiam vi konstatos ankaŭ tion. Siatempe kelkaj naciaj lingvoj. ke «preĝeja sinjoro metis mortintan korpon en lignan ĉemizon» tio signifas. Ŝipo naĝas sur la maro. poezia kaj sukriĉa kiel en kiu ajn alia lingvo. Skribu kaj parolu ĉiam simple. Veraj akrobatoj! Kiam la svedo venas ien en la lasta momento. zorge legante la gazetaron kaj literaturon. precipe la verkojn de nia Majstro kaj aliaj bonaj aŭtoroj. ekz. koloron kaj elastecon al la lingvo. kaj kiam li mortas. ludis la rolon de pli-malpli internacia lingvo. Ilin vi plej bone ekkonos. sed rekte en Esperanto. ke la internacia lingvo estu en ĉiu detalo simila al ĝi. kiuj asertas. Se nun ĉiu popolo laŭvorte tradukus al Esperanto kaj uzus en ĝi siajn idiotismojn. kaj kiam malfortiĝis aŭ falis la ŝtato. seka kaj senviva kiel matematika formulo. ke vespero ne povas veni k.p. Tiaj bildaj esprimoj ne estas ja rigore logikaj kaj matematike precizaj. La estonoj ne metas la ĉapelon sur la kapon kaj la piedojn en la ŝuojn. Komence tio ja estas malfacila. egale al kiu nacieco li apartenas. oni diras. kiel kelkaj opinias. malaperis el la areno ankaŭ ĝia lingvo. ne traduku el ĝi laŭvorte kaj ne postulu.t.t. Ili forgesas. Por tio estas necese. Vespero venas k. kiuj ekpensis pri artefarita mondlingvo. sed kun iom da fantazio ĉiu facile komprenas ilin. ke pastro benis mortinton okaze de la enĉerkigo. malgraŭ la manko de idiotismoj la Esperanta stilo tute ne estas mekanika. sed ilo por esprimi krom niaj pensoj ankaŭ niajn sentojn. por ke ĉiuj facile kaj egale vin komprenu. Historio de Lingvo internacia. kiu donas vivon. ke li venis «en la tempo de la grafo». klare kaj internacie. la babela. sed vi diros simple kaj elegante: Ni ĉiuj konsentas kun vi pri la fondo de aparta polica grupo. sed post kelktempa ekzercado kaj praktika uzado de la lingvo vi bone sukcesos. Tial ne imitu blinde vian gepatran lingvon. sed ke sub la plumo de talenta poeto kaj verkisto. Tial eraras tiuj. La ideo de internacia lingvo ne estas produkto de la lasta tempo – jam en la malnovaj tempoj oni sentis1 la valoron de komuna lingvo. sed estas nur necese fundamente koni la strukturon kaj spiriton de Esperanto mem. ke la horloĝo ne povas iri. greka kaj latina. ke iam la tuta mondo havis unu lingvon kaj ke la nuna3 multlingveco estas puno de Dio. ke malgraŭ sia logikeco. Comenius94 .

2. Volapük havis la plej grandan sukceson kaj disvastiĝon. Lernolibroj estis aperintaj en 25 lingvoj kaj la literaturo konsistis el 384 libroj. Skaf adori. Fikop Afriko. Por surdmutuloj estis ellaborita speciala gestsistemo kaj kolora kaj luma signalado estis ebla en ĝi per sep diversaj koloroj. Neko mulo. löfob mi amas. k. lol rozo (r estas forigita. doredo tempo. Pli ol 1000 diplomitaj instruistoj estis dissemitaj tra la tuta mondo. dol doloro. Jen kelkaj ekzemploj: si jes.a. La nomo mem de la lingvo devenas el la anglaj vortoj world «mondo» kaj to speak «paroli» (= Volapük). Konataj estas entute pli ol 300 projektoj de artefarita lingvo. domisol Dio. Skad peti.. ekzistis 283 societoj kaj 25 gazetoj.t. En Solresol la tuta gramatiko kaj vortaro estas kombinitaj el la 7 muziknotoj.t.p. elöfof ŝi estas aminta. dorefa semajno. parte ankaŭ el la latina. redo mia. refa lia. löfom li amas. Tiamaniere li ricevis tiajn vortojn kiel ekzemple Skam dia favoro. sed kies gramatiko kaj vortaro estas grandparte elpensitaj de iliaj aŭtoroj. F. ĉar la ĉinoj ne povas ĝin elparoli). kreita de germana prelato Johann Martin Schleyer (1831-1912). Neka ĉevalo. Skag ofero.kaj ciferlingvoj k. solmi malbono. dofa li. kaj la 17 fundamentajn klasojn kaj iliajn multajn subklasojn li signis per grekaj kaj latinaj literoj. re kaj. aperinta6 en Parizo en 1866. Silop Azio. la filozofia sistemo de G. Filozofiaj lingvoj. La gramatiko de Volapük estas sufiĉe simpla kaj regula. löfoms ili amas. Jenosöd!» El ĉiuj lingvoprojektoj. k. 95 . do ne. Descartes kaj Leibnitz en la komenco de la nova epoko. kel binol in süls. fajfi kaj ludi per kiu ajn muzik-instrumento. E no obis nindukolös in tentadi. älöfob mi amis. Ĝi estis instruata en kelkaj superaj lernejoj en Eŭropo kaj Ameriko. Plue Yulop Eŭropo. i su tal! Bodi obsik vädeliki givelös obes adelo! E pardolös obes debis obsik. k. paisaludomöz nem ola! Kömomöd monargän ola! Jenomöz vil olik. dorela jaro. signo. Skab juĝi.a. Melop Ameriko. plene elpensitaj5 kaj ne bazitaj sur la ekzistantaj lingvoj. Al la unua grupo apartenas ekz. dünal ministro. Lingvoj. domi vi. ke plej ofte estas tute neeble rekoni ilin. k. bildskriboj. kreitaj laŭ la modelo de la ekzistantaj lingvoj. germana kaj franca lingvoj. Miksitaj lingvoj. sed ili estas tiel ŝanĝitaj kaj deformitaj. sed tute elpensita kaj artefarita: löfon ami. La plej konata kaj perfekta el la miksitaj lingvoj estas Volapük (1879). En 1889. Talop Aŭstralio. ilöfol ci estas aminta. sed ankaŭ kanti. solmido diablo. olöfols vi amos. äs id obs aipardobs debeles obas. äs in süls.Komensky. dore mi.t. doremi tago. Dalgarno (London 1661).p. k. Jen la preĝo «Patro nia» en Volapük (oni legas kiel estas skribite7. la muzika lingvo Solresol de F. kiam ĝi atingis sian kulminon. Tiun lingvon oni povis ne nur skribi kaj paroli. misol bono. doresi jarcento.p. Sudre. aperintaj antaŭ kaj post Esperanto. löfobs ni amas.t. Dalgarno penis klasifiki ĉiujn homajn ideojn. älöfof ŝi amis. La vortoj estas ĉerpitaj ĉefe el la angla. konstruitaj sur la bazo de la naciaj lingvoj. ulöfols vi estos amintaj. doresol monato. Sed nun Volapük estas jam delonge tute mortinta kaj apartenas jam nur al la historio. 3. Neke azeno. plim komplimento. sod aidalivolös obis de bad. fablüd fabriko. remi via.p. kiuj dividiĝas je tri grupoj: 1. akcenton havas la lasta silabo): «O Fat obas.

6) Aperinta = kiu aperis. 5) Ĉi tie temas pri mallongigita frazo: kiuj estis plene elpensitaj. al kiu Zamenhof dediĉis sian tutan vivon.a. Novial. Borovko (traduko de V. El la kombinitaj lingvoj la plej grandan disvastiĝon krom Esperanto trovis Ido (1908). Stojan. Gernet): 96 . P. Mallonga biografio de Zamenhof. 8) Laste = kiel la lasta(j). Sed tia pasiva formo estas iom peza. kiu lernis unu12 el ili.. Klarigoj. aperis ĉe li jam en la plej frua infanaĝo1. (Literaturo: E. tial oni rakontas estas preferinda. kie lia patro estis gimnazia instruisto. kiel Volapük. 1) Oni povas diri ankaŭ estis sentata la valoro. el kies elementoj ili estas kompilitaj. 4) Proksimume samsenca estas baziĝis. 158. Praktikan valoron en nia tempo havas sole Esperanto. Leipzig 1931.a. Pro tio9 la mondkonata dana lingvisto Jespersen nomas ilin kombinitaj aŭ konstruitaj lingvoj. naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en la pola urbo Bialystok. Krome10 ili ĉiuj estas tiel11 similaj unu al la aliaj ke ĉiu. Drezen. povas sufiĉe bone kompreni ankaŭ la aliajn. 7) La plena formo estas: oni legas tiel. 9) Tial. Ĝenevo 1929. kiu progresas de jaro al jaro malgraŭ la diversaj malfacilaĵoj kaj estas nuntempe jam multoble pli disvastigita ol ĉiuj aliaj artefaritaj lingvoj kune. sed estas same naturaj kiel la naciaj lingvoj. 2) Aŭ: En Biblio estas rakontate. 11) Aŭ tiom similaj. kvankam ĝi estas rekta objekto: la fundamentaj numeraloj estas neŝanĝeblaj kaj ne povas havi akuzativan finaĵon. kiu prezentas el si specon de reformita Esperanto. 12) Ne «unun». Interlingua. Esperanto. Bibliografio de Internacia Lingvo.Laste8 venas la lingvoj. Historio de la mondolingvo. la aŭtoro de Esperanto. Sekve la praktiko montras. Tamen ankaŭ ĝi neniam atingis la saman gradon de disvastiĝo kiel Esperanto kaj Volapük kaj nuntempe ĝi estas jam preskaŭ elmortinta. RakontatE. ekz. 243 paĝoj. Solresol k. ke per Esperanto la mondlingva problemo jam estas solvita. Ludoviko Lazaro Zamenhof. Ĝi havas tute alian sencon ol fine (= en la fino). kiel estas skribite. 10) Krom tio. Ido. kiuj estas kreitaj sur la bazo de la ekzistantaj lingvoj. ĉar mankas subjekto. alkalkulite ankaŭ Volapük kaj Ido. kiel li mem rakontas en sia fama letero al N. 560 paĝoj. 3) Ankaŭ nuntempa. Ili fakte ne estas artefaritaj.). La ideo de internacia lingvo. Idiom Neutral k. Occidental.

ke ĉiuj homoj estas fratoj. perfektiginta kaj adaptinta al la praktikaj bezonoj per multa tradukado kaj originala verkado: «vastaj provoj montris al mi. kiun li dume estis polurinta. ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti. «elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn k. dume18 en la teorio. li faris ankaŭ diversajn provojn pri tia lingvo. jam temp' está! La tot' homoze in familje Konunigare so debá. latina kaj greka) kun ĝia simpla gramatiko kaj rimarkis la rolon de la sufiksoj en la rusa lingvo. Sed kiam li eklernis la anglan lingvon (aldone al la germana. poste en Varsovio. kvankam inter la tiama «lingwe uniwersala» kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. hebreoj k. Liaj antaŭaj kunuloj el la gimnazio14 baldaŭ forlasis la »utopion«. unue en Moskvo. aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo. oni min instruis6. kies komencaj vortoj estis la sekvantaj: Malamikete de las nacjes Kadó. germanoj. kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj. senfina amaso da gramatikaj formoj. ke nek la antikvaj nek la modernaj lingvoj taŭgas por tiu ĉi celo. ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino. anstataŭigi. principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian17. En tia urbo pli ol ie3 la impresema4 naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo. Oni edukadis5 min kiel idealiston. ke la «grandaĝaj»7 posedas ian ĉiopovan forton. Vortoj kaj formoj. jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuigi sin devas). kaj ankaŭ de li mem. ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn2.p. kiel ŝajnis al mi. falu. ke tio. estas ankoraŭ ne preta praktike. la gramatiko kaj la grandegulaj9 vortaroj komencis rapide malgrandiĝi antaŭ liaj okuloj kaj li ekkriis kun ĝojo: «La problemo estas solvita!» «En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta. Sed homa lingvo kun ĝia. poloj. franca. Nun li ekpensis jam ankaŭ pri publikigo de la lingvo.«En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: rusoj. timante pro lia sano. poloj. ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj. ke la diverseco de lingvoj estas la sola. artefarita lingvo. kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. kaj dume sur la strato kaj sur la korto. kadó. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. kaj li komencis malklare revi8 pri nova. kio ŝajnis al mi tute preta teorie.t. Multon mi devis ĉirkaŭhaki. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon.p. En 1885 li finis la universitatajn studojn kun kuracista diplomo kaj komencis sian medicinan praktikon.» (En la nuna Esperanto: Malamikeco de la nacioj falu. Baldaŭ poste li finis la gimnazion13 kaj ekstudis medicinon.t. la patro prenis la promeson. Sed Zamenhof estis ankoraŭ tro juna por eliri publike kun sia verko. per kiuj min timigis la dikaj vortaroj. Ĉar al mi tiam ŝajnis. ĉio aparte 97 . korekti kaj radike16 transformi. mi nepre forigos tiun ĉi malbonon». kiel lernanto de klasika gimnazio en Varsovio. germanoj kaj hebreoj. ke mi ne unufoje diradis al mi: «for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj»». Poste. Mi komunikis10 pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en la 8-a klaso de la gimnazio). ke kiam mi estos grandaĝa. ke dum la universitata tempo li ne okupiĝos15 pri la afero. kaj ni entuziasme12 kantis la himnon. mi ripetadis al mi. Dum tiu ĉi festo estis paroloj11 en la nova lingvo. Jam frue li konvinkiĝis. kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi «doloro pro la mondo» ĉe la infano.

El la timo. ne. mia kor'! Post longa laborado Ĉu mi ne venkos en decida27 hor'! Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado. tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli. ni indigne30 disŝiros kaj bruligos ĉion. Fine «la parolo fluis jam mem. kiam Esperanto. oni nur tirados el ĝi 98 . kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto.. Ke por li ĝuste tiu interna ideo estis la plej grava. mi sentis. ĝis fine en julio 1887. kiu estis la stelo. kiu sidas sur nia brusto. la neŭtrala. Ho. oni jam ne batalados por ĝi. franca. homaranismo. El tiu ĉi tempo devenas ankaŭ unu el liaj plej belaj versaĵoj26: Ho. sed mi ne povis forlasi la ideon. unue en la rusa. mi sciis. ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan.n. El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile. ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo. neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. kiel ekzemple la universala prepozicio «je». ke ni evitu en nia agado ĉion idean. kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo. oni devigos. fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro. kia sorto atendas kuraciston. la unuajn batalantojn por Esperanto. internan ideon. germana kaj angla lingvoj.. kion ni skribis por Esperanto. tiun ideon.t. kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco. ili ŝajnis al mi tute bonaj. dank' al bonkora helpo de sia estonta bopatro. sed difinita finiĝo19 «aŭ» k. «Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi. baldaŭ poste ankaŭ en la pola. kredeble neniam falus en mian kapon teorie. Ho. mi transiris Rubikonon». la ĉefa celo de liaj penadoj. gracie kaj tute libere. Tiaj objektoj. ni forĵetos malproksimen la verdan stelon. kiam aperos mia broŝuro. propravole28 donis al la vasta mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia29 utilo. homon. Se nin. kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho ne. montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto. kiu sin okupas je25 «flankaj aferoj». ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago22. mia kor'! Zamenhof vidis en Esperanto ne nur lingvon kiel teknikan ilon. kiun li poste evoluigis je tuta instruo. batalantoj por Esperanto. tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn». ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio. kiel la viva patra20 lingvo». mi jam ne havos la eblon23 reiri.p. mi sentis. Antaŭparolo kaj plena lernolibro). flekseble.. tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo. la plej sankta. mia kor'. tion li elokvente atestis en sia malferma parolado de la dua kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1906): «Se ni. kiu dependas24 de la publiko. ne batu maltrankvile. kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj. ni volas havi nenion komunan»! Venos iam la tempo. la elasta verbo «meti».. perdos sian karakteron idean. ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj. se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon.kaj en mallongaj provoj. kaj ni ekkrios kun abomeno: «Kun tia Esperanto. mia kor'! Ho. ni neniigos31 kun doloro la laborojn kaj aferojn de nia tuta vivo. Lingvo internacia. Dum du jaroj li vane21 serĉis eldononton por sia broŝuro pri la nova lingvo. kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili. sed jam de la komenco li ligis al ĝi la ideon pri interfratiĝo kaj paca kunvivado de la popoloj. kiu estas la plej grava. li mem sukcesis eldoni ĝin (D-ro Esperanto. Kelkaj formoj. la t. ne la lingvo mem.

Kiam li leviĝis post salutoj de l' urbestro. Frateco kaj egaleco inter la popoloj estis la celo de lia vivo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto. 7) Kutime oni diras plenkreskaj aŭ maturaj. barbeto iom griza. ke dum la lastaj jaroj de sia homama vivo li estu atestanto de la plej terura kaj kruela interpopola buĉado.profiton. manoj. la sanga mondmilito. 5) La sufikso -ad. tukoj. tiel modesta. Sed la ironio de la sorto volis. Malalta. ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la esperantismo..estis tie ĉi superflua. sed nur tial. sed eĉ al grandaj oferoj. En sia ĉarma libro «Vivo de Zamenhof» D-ro E. kaj ke lia vivo estingiĝu senespere sub la sonoj de kanonbruo35. kortuŝita33. kun estraro de l' kongreso. kiujn li estis helpinta kaj ofte senpage fleginta dum sia okulista praktiko. kiun lingvo internacia en si enhavas. granda kaj grava ideo. Vivo de Zamenhof). Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en la aero. kiun la historio konas. per kiu la esperantistoj honoris lin. ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco. kvankam ĝia logika senco estas alia. Por la alilandaj gesamideanoj la landlimoj estis fermitaj pro la milito. ĉar ĝi aldonas nenion novan al la senco. rondaj okulvitroj. sed nur la penso pri la sankta. ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo. Sed nun. sed nur batalantoj. Tiu ĉi ideo – vi ĉiuj sentas ĝin tre bone – estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. en duonhora aklamado. Privat priskribas D-ron Zamenhof jene (ĉe la malfermo de la unua kongreso de Esperanto en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro): «Jen sur la scenejo. ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj. kaj ekzemple unu32 malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton. ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj. Karaktere34 li estis homo tre modesta. Klarigoj. ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial.. kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj. kaj ke li neniam akceptis iun oficialan postenon en la movado. 1) Ofte en tiu ĉi senco estas uzata ankaŭ infaneco. eniris la amata Majstro. ni ĉiuj konscias tre bone. nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto – ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi. Atentu. kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco – ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado. ke li eĉ ne ŝatis la titolon Majstro. kun frunto tre granda. eĉ ne tial. 99 . Al la lasta ripozo akompanis lin nur kelke da polaj kaj unu germana esp-isto kaj popolamaso el tiuj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. 3) Kutime oni diras pli ol ie aliloke aŭ pli ol en iu alia loko. ĉapoj. Li mortis en Varsovio la 14-an de aprilo 1917. ne. ke ĝi alproksimigas iliajn korojn». 2) Aŭ: rilatas al la aliaj elementoj. timema. (Literaturo: D-ro Edmond Privat. ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho ne. 4) Pli ĝusta estus impresiĝema aŭ impresebla. ke en la sekvanta instruis -ad.mankas! 6) Aŭ: instruis al mi. la fervoro retondregis».

8) Komencis revi = ekrevis. 29) Tie ĉi ŝajne devus esti sia. Finiĝo havas proksimume la saman sencon kiel fino. funde. 24) Aŭ: dependanta. kio troviĝas en la fino). 9) grandegulo = giganto. 35) Anstataŭ kanono pli true estis uzata pafilego. dum tiu tempo. 30) Ankaŭ indignite aŭ kun indigno. 28) Aŭ: memvole. 16) Kutime oni diras radikale. 31) Aŭ: ekstermos. 13) Oni diras ankaŭ absolvis gimnazion. 12) Entuziasme = kun entuziasmo. 26) Ankaŭ poeziaĵo kaj poemo. 100 . 27) Atentu la diferencon inter adjektivigita verbo kaj participo: decida paŝo. 22) Aŭ: depost la tago. fundamente. 14) Aŭ: gimnaziaj kunuloj. Dume = dum tio. 20) Nuntempe oni diras gepatra lingvo. 34) Aŭ laŭ la karaktero. 21) Ankaŭ senrezulte aŭ sen rezultato. 33) Ankaŭ emociita. 15) Ofte oni diras okupos sin. preferinda estas iu malriĉa instruistino. koloso. 23) Aŭ: eblecon. decidanta persono. 18) Nuntempe en tia okazo estas uzata la simpla dum. 25) Kutime oni diras okupi sin pri. 17) Aŭ: malhelpis unu al la alia. 32) Tie ĉi unu havas la rolon de nedifina artikolo. 10) Ankaŭ sciigis kaj informis. 11) Kutime en tiu ĉi senco estas uzata parolado. 19) Nuntempe en tiu ĉi senco estas uzata finaĵo (= io.

Trompeter. Sed jam ekblovis krizaj ventoj3. kiu gvidis tiam la tutan movadon. 3) Kutime oni diras paŝoN post paŝo. dekliniĝi. ĉar ĝuste tiam estis la flortempo de Volapük. Grabowski. En 1891 la personaj cirkonstancoj de D-ro Zamenhof. de Beaufront. H. 160. post kies baldaŭa falo multaj perdis la kredon je artefaritaj lingvoj entute. per kies potenco Ni paŝo post paŝo3. 101 . Inter la unuaj pioniroj estis la polo A. Einstein kaj W. la franca markizo L. Traboras la monton granitan. kaj iom post iom troviĝis lernantoj kaj uzantoj de la «Lingvo Internacia». Ankaŭ kun infinitivo: Ĉesu jam babili! Transitiva ĝi fariĝas per -igi: Ĉesigu la babiladon. El la «Vojo» de Zamenhof. ĉesu4!» mokante la homoj admonas. Cent semoj perdiĝas. devojiĝi. neniam laciĝas. ke li devis ĉesigi la aperadon de «La Esperantisto». Atingos la celon en gloro.159. flankeniĝi. ankaŭ en Nürnberg. 1) Kutime oni diras deflankiĝi. La unua Esperanta societo fondiĝis2 en 1888 en Nürnberg (Germanujo). 2) En la kutima stilo oni ne rajtas tiamaniere apostrofi la artikolon. Nur rekte. kaj ankaŭ en la poezio tio okazas malofte. konstante frapante. la svedo P. La unua gazeto aperis en 1889 sub la nomo «La Esperantisto». l' obstino2 kaj la pacienco – Jen estas la signoj. Pri l' tempoj estontaj pensante. Ni semas kaj semas. «Ho. fariĝis tiel malfacilaj. Se vi pacience eltenos». ne ĉesu» en kor' al ni sonas: «Obstine antaŭen! La nepoj vin benos. kuraĝe kaj ne flankiĝante1 Ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda. – «Ne ĉesu. L' espero. kiam la tiea volapukista klubo konvertiĝis kaj transiris al Esperanto. Iom post iom fondiĝis pliaj societoj kaj grupoj. Klarigoj. – Ni semas kaj semas konstante. El la historio de Esperanto. aperis literaturaj verkoj kaj diverslingvaj lernolibroj. 4) Ĉesi estas netransitiva: La pluvo jam ĉesis. La unuaj broŝuroj de 1887 ne vekis tiel grandan intereson al la nova lingvo kiel Zamenhof esperis. mil semoj perdiĝas. Tamen la semo estis ĵetita. Nylen k. post longa laboro. laŭ la pseŭdonimo1 de ĝia aŭtoro. kaj komenciĝis la internacia vivo de la lingvo. la germanoj L. kiun ĝiaj adeptoj baldaŭ eknomis simple Esperanto.a.

tute neatendite kaj perfide. ĝis kiam en 1914 ekfuriozis la sanga mondmilito. el la plej diversaj regnoj de la mondo. Sed nova danĝero insidis la aferon. kio nun naskiĝas». sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda. Tute nova periodo en la historio de Esperanto komenciĝis per la unua internacia kongreso en 1905 en la franca urbo Bulonjo-ĉe-Maro. «la dua Majstro» kaj plenrajta reprezentanto de D-ro Zamenhof.kies eldonanto kaj redaktoro li nun estis.. Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. «Mi faris ĉion. – fariĝi la dua lingvo de ĉiu kulturhomo. ke mia foresto ne longe daŭros». kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj. fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda familio. Sed nun sekvis alia danĝero – la reforma movado.. En 1907 estis kunvokita en Parizo grava internacia scienca komitato por definitiva akcepto de internacia helplingvo. sub la pseŭdonimo «Ido» prezentis al la komitato sian propran kreaĵon. Tamen per tio ne finiĝis la malfacilaĵoj. 102 . kiuj rifuzas4 pli porti min.. en la vico de la plej energiaj batalantoj. al kiu transiris pluraj esperantistoj kaj Esperanto-societoj. Fondiĝis societoj eĉ en Usono9 kaj Japanujo. kie L. kiel mi povis. Modesta estas nia kunveno. Per longedaŭraj tondraj aplaŭdoj oni akceptis la Majstron. Baldaŭ la movado resaniĝis ankaŭ de tiu vundo kaj daŭrigis sian konstantan kaj senlacan marŝadon antaŭen. Zamenhof faris sian unuan paroladon antaŭ multnacia aŭskultantaro: «Mi salutas vin. amikoj. Sed la plejmulto de la voĉdonintoj estis kontraŭ ĉiaj reformoj. kaj tiamaniere Esperanto denove estis savita el grava danĝero. Sed ankaŭ nun troviĝis savo: en la sama jaro la Klubo Esperantista en Upsala (Svedlando) relevis la falintan standardon kaj komencis la eldonadon de la gazeto «Lingvo Internacia». Pasos kelka tempo. Ĉar la plej granda parto de la abonantoj estis ĝuste rusoj. Sed post la milito ekĝermis nova vivo sur la ruinoj kaj nun Esperanto estas pli disvastigita kaj forta ol iam antaŭe kaj spite10 al ĉiuj homaj antaŭjuĝoj kaj indiferento obstine daŭrigas sian malfacilan kaj krutan vojon al la celo. kiu fakte estis nur ia reformita Esperanto. Sed la plejmulto restis fidela al Esperanto. Post tiu unua kongreso Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la tuta mondo. kiu certigis la aperadon de la gazeto. kaj tiam. sonoj tre mallaŭtaj. vi denove min vidos inter vi. Malfermante la kongreson. Kompreneble la komitato akceptis kaj rekomendis tiun novkreaĵon. sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj. ke la gazeto devis fini sian aperadon. kion oni tiel pene kaj ame estis konstruinta dum tuta homa generacio. rapide ekkreskis la literaturo. de Beaufront. miaj vundoj saniĝos. por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo. Mi esperas. Depost tiu tempo neniam plu okazis similaj danĝeraj momentoj kaj la afero povis pli-malpli trankvile daŭrigi8 sian progresadon. Granda entuziasmo regis inter la kongresanoj. Feliĉe en tiu plej kriza momento por la juna movado aperis nobla kaj malavara savanto en la persono de Trompeter. kiu senkompate detruis preskaŭ ĉion. kiu ĉiujn nin ligas . karaj samideanoj. Pro apero de verketo de Tolstoj en «La Esperantisto» la rusa cenzuro en 1895 malpermesis la eniradon de la gazeto en Ruslandon. aperis multnombre lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj.. Ne povante plu kontraŭstari5 al insistaj postuloj pri ŝanĝoj en la lingvo. kion mi povis. ne aŭdeblaj por la orelo. kien kolektiĝis 700 esperantistoj el ĉiuj landoj de Eŭropo. la sekvo7 estis tio. mi tenis min tiel longe. kaj entute interrompi ĉian agadon por la afero. Zamenhof ellaboris detalan projekton de reformoj kaj prezentis ĝin en 1894 al la membroj de la tiama «Ligo Esperantista» por voĉdonado6. kaj nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn piedojn. anstataŭ pledi por Esperanto. kiam li aperis sur la scenejo kune kun la kongresa estraro.

(Akceptita de la I-a Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer la 9-an de aŭgusto 1905). Esperanto daŭras progresi. sed ĝi ne estas uzebla kun infinitivo: Li rifuzis (akcepti) la proponon. jam delonge ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo. laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto. ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika. kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio. kaj en kiu povas esti publikigataj tiuj verkoj. Klarigoj. kelkaj uzas eĉ spite antaŭjuĝoj. 161. 10) Oni povas diri ankaŭ spite antaŭjuĝojn. Historio de la lingvo Esperanto. Li malakceptis la proponon. 9) La origina formo estas Unuigitaj Ŝtatoj de Norda Ameriko (U. ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn. oni povas diri ankaŭ kontraŭstari insistajn postulojn. Ĉiu alia ideo aŭ espero. 8) Atentu la uzadon de daŭri: La progresado de Esperanto daŭras. kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj. reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo. kiu «ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn» donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon1 kompreniĝadi inter si2. kaj lingvo efektive finita. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn 103 . kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo. I. 6) Ankaŭ balotado. 1) Oni diras ankaŭ pseŭdonomo kaj aŭtora nomo.S. 3) Aŭ ventoj de krizo. kunvenintaj al la Internacia Kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer. 7) Ankaŭ rezulto kaj rezultato. Esperanto daŭrigas sian progresadon. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa. tial ni subskribintoj. 4) Proksimume saman sencon havas malakcepti. 2. perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo. ke Lingvo Internacia povas esti nur lingvo arta4. kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj faritaj en la daŭro de la lastaj jarcentoj. 3. kaj II. Privat.A. 2) Aŭ estis fondata. parto). estas lia afero pure privata. 5) Ankaŭ rezisti. por kiu la Esperantismo ne respondas3. ĉiuflanke elprovita. Esperanto. doni la sekvantan klarigon: 1. konsciante. tial la amikoj de la ideo de Lingvo Internacia. trovis necese.). Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon.(Literaturo: D-ro E. Deklaracio pri Esperantismo.

kiajn li deziras. karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo. kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone7 konas ĝian spiriton. kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto. kiujn uzis niaj avoj. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas. en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko. respondeco. kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn. Ankaŭ ĉiu vivanta lingvo. respondeca: respondeca (priresponda) redaktoro. modernaj homoj. inter ili Esperanto. ĉiu esperantisto havas la rajton6 esprimi en tia maniero. 162. Ĉio. kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto. nek en rilato morala. Tiaj ne plu 104 . kaj sekve ni bezonas ankaŭ aliajn esprimilojn ol ili havis – multajn novajn vortojn por nomi la aĵojn kaj ideojn. kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj. de jaro al jaro kaj de generacio al generacio. Samtempe ni ne bezonas multajn vortojn kaj formojn. 6) Plej ofte oni diras mallonge rajtas. 5) Ankaŭ koncerne. La evoluo de Esperanto. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto». nek en rilato materiala. tute egale. kiu troviĝas en «Fundamento de Esperanto». 4. subiĝas al tiu ĉi naturleĝo: seninterrompe ili evoluas kaj ŝanĝiĝas. kreskas kaj evoluas. Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo. kiuj pli respondas al la ritmo de la moderna vivo. kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo. kiel spiritaj mastroj de tiu lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. sed ne deviga. Klarigoj. Ni. Ĉiun ideon. kiun li trovas la plej ĝusta. same kiel la tuta vivo ŝanĝiĝas kaj aliiĝas. 1) Aŭ eblecon. li neniam povas pravigi sin per la vortoj «tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto». Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda. 4) Kutime oni diras artefarita. 2) Aŭ interkompreniĝi. tial Esperanto estas «nenies propraĵo». Sed pro la plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon. por kiaj celoj li ĝin uzas.personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate5 tiun lingvon. 7) Nuntempe oni ne uzas la artikolon kun adverboj. ĉar ankaŭ la koncernaj aĵoj kaj ideoj apartenas jam al historio. 5. simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto. anstataŭ rilate tiun lingvon oni povas diri ankaŭ rilate (koncerne) al tiu lingvo. arta = kio rilatas al arto. kaj eĉ novajn formojn. tiel same. kiujn ili ne konis. kio vivas. sed diras simple plej multe kaj plej bone. Esperantisto estas nomata ĉiu persono. vivas en tute alia mondo kaj aliaj cirkonstancoj ol niaj avoj. 3) En tiu senco estas uzataj ankaŭ la formoj respondeci.

kiel en Ido. kio ŝajnas esti bona teorie. tion garantias la verketo «Fundamento de Esperanto». kiu ne troviĝas en ĝi. ke ili ne komprenas la modernajn librojn kaj kelkfoje eĉ la parolon de siaj gefiloj kaj genepoj. kiu estis uzata dum la mondmilito. Dum la lastaj mil jaroj niaj nunaj kulturlingvoj evoluis kaj ŝanĝiĝis ofte ĝis nerekonebleco – ni malfacile aŭ preskaŭ ne komprenas tekstojn. farita ne «en retorto» laŭ certaj teoriaj dogmoj.p. estis tiam nekonataj. ĉar pli frue. ĉar li bone konsciis. kiuj miskomprenas tion. angla. Ekzercaro kaj Universala Vortaro kun tradukoj en la kvin nomitaj lingvoj. sed iom post iom ellaborita de la vivo mem. germana. gazeton oni ne abonis. ke estas granda diferenco inter la teorio kaj praktiko. diskuti.tiam ne ekzistis. anstataŭ aspekti oni diris «elrigardi». aspekti. ilia evoluo je kulturlingvo estis malhelpita. sed komencis sian naturan evoluadon simile al ĉiuj aliaj lingvoj. Tial li preferis ellabori kaj publikigi nur fundamenton de la nova lingvo. malfacile povus legi kaj kompreni la nunajn librojn kaj gazetojn. evitas kaj malpermesas la uzadon de ĉiu vorto kaj formo. Sekve la nuna Esperanto estas ne teoria verko de unu sola persono.t. ĉar ĝi devas gardi la unuecon kaj kontinuecon de nia lingvo. sed «subskribis». Eĉ la sufikso -aĉ. Ekz. sed ĝi devas por ĉiam resti senŝanĝa kiel aŭtentika dokumento. Fundamenta Gramatiko kvinlingva (franca. D-ro Zamenhof estus ja povinta eldoni ne maldikan kajereton kun malpli ol 1000 radikoj. evoluadon. Sed tiu netuŝebleco tute ne signifas. kaj la hodiaŭa estona lingvo. pola). aboni. kadavro k. kiel li skribas en la Antaŭparolo. montriĝas kelkfoje tute sentaŭga en la praktiko. En la Fundamento neniu persono kaj neniu societo rajtas fari iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon. kiu lernus ĝin laŭ la unua lernolibro de 1887 kaj parkerigus la tutan tiaman vortprovizon. kaj estante «pli papaj ol la papo mem». ke neniu rajtas en ĝi mem fari ian korekton aŭ plibonigon. evoluas tre rapide ankaŭ sub niaj okuloj. kiuj nuntempe estas uzataj. kanono. estas granda diferenco inter tiu estona lingvo. Kvankam la aĝo de Esperanto estas nur 50 jaroj. stulta.t. kiu konsistas el Antaŭparolo de D-ro Zamenhof. ĉar. La netuŝebleco de la Fundamento signifas kompreneble tion. kiu ne troviĝas en la Fundamento. preskaŭ nerimarkebla. Sed en nia moderna tempo la evoluo de la lingvoj estas tre malrapida. La obeo de tiu 105 .uzataj vortoj kaj formoj nomiĝas arkaismoj. Zamenhof mem havis tiel grandan respekton al la Fundamento. kiuj memstariĝis dum la mondmilito. ke ĉiu esperantisto devas laŭlitere imiti eĉ la erarojn de la Fundamento kaj ke oni ne rajtas uzi vorton aŭ formon. li lasis al la praktika lingvouzado. rusa. tamen ankaŭ ĝi kiel ĉiu viva estaĵo multe evoluis kaj kreskis dum tiu relative mallonga tempo. Bedaŭrinde ekzistas personoj. al la esperantista popolo en la tuta mondo. Novial k. Ke la evoluado de Esperanto ne estu arbitra kaj ne okazu en revolucia maniero. la konstruadon de la domo sur la fundamento. pro la malfeliĉaj historiaj cirkonstancoj. distanco. dum la finan ellaboron de la lingvo. Ankoraŭ pli granda diferenco estas inter la «lingwe uniwersala» de 1878 kaj la posta Esperanto. tiom. kiuj en nia gepatra lingvo estis skribitaj antaŭ mil aŭ eĉ kelkaj centoj da jaroj. sed tuj en la komenco ellabori vastan vortaron kun ĉiuj necesaj vortoj. unuavice kompreneble la plej bonaj verkistoj. Per tio Esperanto ĉesis esti artefarita lingvo. kiel Ido.p. kie ĉiujare oni ŝanĝadis la bazojn de la lingvo. projektoj. k. Sole la lingvoj de la malgrandaj popoloj. svarmi. ke la maljunaj homoj plendas. kie troviĝas nur la plej necesaj elementoj. Ĉar tiam la tuta vortaro konsistis ja el malpli ol 1000 radikoj. kanono estis nomata «pafilego».a. Tio ja ne estus al li malfacila! Sed intence li tion ne faris. ke tio. kaj eĉ tiaj vortoj kiel ekzemple ebria. Occidental. ke li ne korektis en ĝi eĉ la erarojn. tiel granda. ke tiu. kie partoprenas ĉiuj lingvouzantoj. «la fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj». sed kolektiva ellaboraĵo de la tuta esperantista popolo.

diskuti. kiuj gardas kaj gvidas la unuecan evoluon de Esperanto. 106 . En la Antaŭparolo li mem diras: «Mi diris. la superaj lingvaj institucioj. ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon. Tia kompreno estas tute malĝusta kaj danĝera.kaj mis-. ĉiam estos presataj en la Fundamento. aspekti. malkompreniĝo. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan. pafilego k.. sed konstati. ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna. La tasko de niaj lingvaj institucioj ne estas de tempo al tempo elpensi novajn vortojn kaj formojn kaj oficialigi ilin nur pro tio. ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra. kiu fariĝos arĥaismo. kino). ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj. estas elĵetitaj el la lingvo. Bedaŭrinde oni ne ĉiam atentas tiun ĉi regulon. Aldone al la Fundamento ili oficiale enkondukis jam grandan nombron da novaj vortoj. ke ĉia evoluo de la lingvo ĉesus kaj ĝi ŝtoniĝus simile al la mortinta latina lingvo. sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj.t. ĉar. diversaj vortaroj kaj lernolibroj. nia lingvo havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi. se eĉ ŝajnus al ni. ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla. arĥitekturo. ĉar en la oficialaj listoj troviĝas vortoj. tekniko k. kvankam ili donas specialan arkaikan nuancon al la stilo. kaj ĉiu. Sekve la tasko de la lingvaj institucioj estas ne proponi. Tio ĉi povus naski la penson. interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado. sed ĝi povos proponi formon novan. kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Sed tio tute ne signifas. inter ili la jam menciitaj ebria. vane atendas oficialigon kaj ne estas troveblaj eĉ en multaj vortaroj. kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. pri kiu parolas Zamenhof. rigidigi kaj ŝtonigi ĝin en tiu formo. sed per vojo natura. ĝi devas esti ĉiurilate elprovita en la praktika lingvouzo.p. kio jam estas ĝenerale uzata. senkonfuza kaj sendanĝera». ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo. svarmi. Tial. sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi. povas montriĝi tute sentaŭga en la praktiko. ni havas en la Lingva Komitato kaj Akademio. arpeĝo. kanono kaj kadavro. Sed per la Fundamento D-ro Zamenhof tute ne volis kateni kaj haltigi la evoluon de Esperanto. kiuj ĉiutage estas uzataj en la tuta mondo (ekz. Sed. ke tiu aŭ alia vorto kaj formo plaĉas al ili.p. kiuj preskaŭ neniam estas uzataj en la ĉiutaga vivo (ekz.t. Ne. kiun ĝi havis antaŭ jardekoj. dum aliaj. jam enradikiĝis en la lingvo kaj per tio pruvis sian taŭgecon kaj vivkapablon. povas ilin uzi ankaŭ en la praktika vivo. stulta. gramofono.. kurtaĝo. ili nur fariĝis arkaismoj. La Akademio oficialigis eĉ la literon k anstataŭ ĥ en la vortoj arkaismo. Kaj plue: «Se ia aŭtoritata centra institucio trovos. kaj tiamaniere ni havos la certecon. kiel Zamenhof mem diris. kiu deziras. distanco. tio.postulo signifus. arkitekturo. antaŭ ol iu vorto aŭ formo povas trovi oficialigon kaj sankcion de la Akademio.» Tian «aŭtoritatan centran institucion». filmo. tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj. kaj eĉ du novajn afiksojn: -aĉ. Ho. ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos. kio ŝajnas al ni bona en la teorio. la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante. ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la fundamento. prezentante parton de la fundamento. ke per tio la malnovaj kaj Fundamentaj arĥaismo. sinedrio). studi la vivantan lingvon kaj doni sian oficialigan sankcion nur al tio. daturo.

kaj ĉiu el ili havas siajn nuancojn kaj esprimmanierojn. kiuj antaŭ 20 aŭ 30 jaroj ellernis Esperanton. ne tenis sin en kontakto kun la evoluado de nia lingvo kaj ne aĉetis al si pli bonan vortaron. plendante. 107 . ĉar. sed ŝi mem. seĝo [= sidmebloj]. Esperanto dialektojn ne havas kaj ĉerpas ĉion el la ĉefaj kulturlingvoj. deklarante ilin kontraŭfundamentaj. se de tempo al tempo vi trovas en iu libro aŭ gazeto neologismon! La naciaj lingvoj ĉerpas novajn vortojn el siaj dialektoj kaj ankaŭ el aliaj lingvoj. kiel ni vidis. ke Esperanto esprimu ĉiujn nuancojn de ĉiuj lingvoj de la tuta mondo! Al tiaj nuancoj apartenas ekzemple la germana «darfi» (= rajti.p.t. ke en la mondo estas centoj da lingvoj. se en la ĝisnuna Esperanto mankas la necesa vorto. volante en Esperanto esprimi iun ĝian nuancon. Sed – ŝia listo konsistis el multaj oficialaj vortoj kaj tiaj «neologismoj». ĉar ŝi ne legis la verkaron de nia Majstro. kiuj postulas. sed nur konstati kaj aprobi tion. en la tekniko kaj literaturo oni ofte bezonas nomi nuancojn. orelo [= aŭdilo]. sed ne al la multaj aliaj popoloj. kiajn Esperanto tute ne bezonas kaj kiuj eĉ malutilas ĝian internaciecon. en tio estis do kulpa ne Engholm. kiu povas esti necesa al la germanoj. Sed ne ĉiu komencanto rajtas enkonduki neologismojn! Tiun rajton havas nur personoj. lito [= dormmeblo]. Sed. Sed en la sciencoj. ke tute ne estas necese nomi tiun nuancon? Sed tio estus ja atesto de malriĉeco al Esperanto. povi). Kion do fari. kio jam enradikiĝis en la lingvo. kiuj mankas en la aliaj lingvoj. kio estas ja tre primitiva rimedo kaj ne faras honoron al kulturlingvo (por esti konsekvencaj. ĉu samsenca vorto jam ne ekzistas en la lingvo kaj ĉu la ideo ne estas alimaniere esprimebla. kiuj fundamente konas Esperanton kaj ĝian spiriton kaj krome scipovas ankaŭ plurajn aliajn lingvojn. derivebla ĝi ne estas kaj ankaŭ neologismon oni ne rajtas uzi? Ĉu do oni opinias. ni devus tiaokaze forigi el Esperanto almenaŭ duonon de la vortoj: trovi [= malperdi]. fino [= malkomenco]. ĉiun nuancon de la itala lingvo per la angla kaj male. Ne ĉagreniĝu do. Kutime oni faras tion pro influo de sia gepatra lingvo. k. se en ĝi ne estus esprimeblaj ĉiuj homaj pensoj! La sola ebleco estas en tia okazo per kelkaj vortoj priskribi la ideon. kiuj ĝis nun ne estas tuŝitaj en Esperanto. la tasko de niaj lingvaj institucioj ne estas mem elpensi kaj enkonduki novajn vortojn. Neologismon oni rajtas do uzi nur tiam. lasta [= malunua]. ke ili multajn vortojn ne komprenas en la modernaj libroj kaj gazetoj.) aŭ ni devas uzi neologismon. ke ŝi ne trovis ilin eĉ en sia vortaro. En la ĉiutaga vivo oni povas esprimi sin per malgranda nombro da vortoj. kiuj tian nuancon en sia lingvo ne havas kaj al kiuj ĝia uzado pro tio estus tre malfacila. Tiam ankaŭ la nombro de la oficialaj vortoj ne plu povus kreski. ni haltigus la evoluadon de nia lingvo. kiam tio estas absolute necesa kaj kiam la ideo ne estas alimaniere esprimebla! Bedaŭrinde multaj prenas la aferon tro facile.Ekzistas personoj. Kaj antaŭ ol krei kaj uzi iun novan vorton. Same kiel ne estas eble esprimi ĉiun nuancon de germana lingvo per la franca kaj male. Ekzemple antaŭ kelkaj jaroj malnova s-anino prezentis liston de neologismoj el traduko de Stellan Engholm. ke oni uzu nur oficialajn vortojn kaj jam apriore kondamnas ĉiujn neologismojn. oni devas zorge esplori. kaj senpripense enkondukas neologismojn. Kompreneble la konstanta alfluo de novaj vortoj kaj formoj malfaciligos la lingvon kaj prave plendas tiuj. Sed ofte oni plendas ankaŭ tute senkaŭze. male al ĉiuj aliaj vivantaj lingvoj. Sed memoru. se ni malpermesus la uzadon de la neologismoj. same estas sensence postuli. okulo [= vidilo]. kiuj estis ĉerpitaj el verkoj de Zamenhof mem! Ke ŝi ilin ne komprenis. aĵojn kaj ideojn. kiu rigidiĝus kaj ŝtoniĝus.

kaj komprenu. Tion faras ne nur instruitaj homoj. perfektigu vin en ĝi. li ofte jam post la unua leciono volas «reformi» kaj «plibonigi»! Ĉar li scias. kia ĝi estas.Ĉu vi aŭdis. sed ne de komencantoj kaj ŝuistaj submajstroj. lernu Esperanton tian. kiuj al li ne plaĉas. ke iu. Anstataŭ «reformi» kaj «plibonigi». ke ĝi ne estas plu artefarita lingvo. lernante ekzemple la anglan lingvon kaj trovante tie vortojn kaj formojn. Sed kiam la sama persono eklernas Esperanton. kiuj kutime ne okupas sin pri lingvoj kaj ofte ne scipovas perfekte eĉ sian gepatran lingvon. sen longa pripensado «reformas» ilin kaj fiere ekuzas sian propran anglaĵon? Ne. sed natura kaj vivanta lingvo de vivanta popolo. anstataŭ skribi bonstilan kaj internacie uzatan Esperanton. volas «brili» per diversaj plibonigoj kaj strangaĵoj. Al tiaj «reformemuloj» apartenis dum la tempo de sia lernado ankaŭ la aŭtoro de tiu ĉi libro. ke Esperanto estas onidire artefarita lingvo. 108 . kaj havante grandan memfidon kaj kredante sin malgranda Zamenhofo aŭ eĉ pli saĝa ol Zamenhof. sed kelkfoje eĉ ŝuistoj kaj aliaj metiistoj. enpenetru en ĝian subtilan kaj delikatan spiriton. tion vi certe ne aŭdis. ankaŭ li volas partopreni en la «farado de la lingvo». kiuj. Tio ĉi estas dirita ankaŭ al la verkantoj de artikoloj kaj libroj. tiam tio estas la tasko de lingvistoj kaj ĝenerale rekonitaj verkistoj. kaj tre verŝajne ankaŭ la kreintoj de la diversaj mondlingvaj projektoj. ĉar tia ideo al neniu enkapiĝis kaj eĉ ne povas enkapiĝi – la homoj havas grandan respekton al la «naturaj» lingvoj kaj ne volas reformi ilin. Esperanto viajn «reformojn» ne bezonas! Kaj se en tiu aŭ alia punkto ĝi povus esti plibonigata. same kiel ĉiuj aliaj lingvoj. hardita kaj elprovita dum la 50-jara vasta uzado.

kataluna. 2. refreŝigante viajn sciojn kaj perfektigante vin en la lingvo. kiu printempe semas siajn kampojn. Se vi foje komencis iun aferon. estona. 109 . aŭ prefere mem anoncu pri via deziro en iu gazeto. Certe vi. sed anstataŭ uzi ĝin por siaj bezonoj kaj plezuro. sed baldaŭ laciĝas kaj perdas la intereson. Abonu kaj legu regule almenaŭ unu Esperantan gazeton. Necesas nur bona volo kaj konstanteco! 3. antaŭ la endormiĝo k. ĉar tiel vi ebligos al la eldonejoj aperigi ĉiam novajn kaj novajn librojn. lasante la fruktojn defali kaj putri. laŭvice legante ĝin. kiuj estas malmulte konataj eksterlande. Se vi estas malriĉa kaj ne havas sufiĉe da mono por aboni iun gazeton. kiam oni ne refreŝigas sian memoron. facilanimaj kaj senkarakteraj homoj. fondu legrondon inter viaj Esperantaj gekonatoj! La rondo povas konsisti el ekzemple 5 membroj. Ili elspezis tempon kaj monon – tute vane! Ĉar lingvo estas kiel tranĉilo. formu «akcian societon» el kelkaj viaj gekonatoj kaj abonu la gazeton kune kun ili. sed eĉ unu fojon ne provas ĝiajn kapablojn? Bedaŭrinde ekzistas homoj. ne rikoltas ĝin? Ĉu vi vidis homon. ekzemple post la tagmanĝo. forlasas kaj forgesas la tutan aferon. pola. kiam la greno maturiĝis. vi ekscios pri la vivkondiĉoj kaj pensmaniero de aliaj popoloj kaj ĉiamaniere plivastigos vian horizonton. kiu legas tiujn ĉi liniojn. kiu tenos vin en kontakto kun la tuta Esperanta mondo kaj plivastigos vian spiritan horizonton. senzorge formetas kaj forgesas ĝin ie kaj daŭrigas iradi piede? Ĉu vi konas iun. Per tia korespondado vi havos ne nur bonan ekzercon en Esperanto. Laŭvice oni legas la librojn kaj poste dislotumas ilin inter si. Ne nur legu. kiu havigas al si modernan radioaparaton.t. hungara. se vi legos ĉiutage almenaŭ 15 minutojn aŭ duonhoron. sveda. sed ankaŭ aĉetu Esperantajn librojn. kion oni lernis. kiam oni ne uzas kaj prizorgas ĝin. kiu aĉetas biciklon aŭ aŭtomobilon. Ili semis. Aĉetu ĉiujare almenaŭ unu solidan libron kaj kolektu al vi iom post iom malgrandan Esperantan bibliotekon. ĉeĥoslovaka. Legu la ampleksan kaj interesan Esperantan literaturon. latva kaj aliaj literaturoj. Bedaŭrinde la homoj kutime ne havas tempon por legi Esperantajn librojn. Jam dum unu-du jaroj oni povas forgesi grandan parton de tio. oni povas tralegi dum la jaro kelkajn dikajn librojn. Por tio mi donas al vi jenajn konsilojn: 1. Por havi ĉiam freŝan legmaterialon. kiuj kunmetas monon por aĉeti tiom da libroj kiom da rondanoj estas. Tiom da tempo povas trovi eĉ la plej okupata homo. sed aŭtune. Per Esperanto vi povas konatiĝi kun la japana. kiu rustiĝas. sed ili ne volas rikolti. Legante ĉiutage nur 5 paĝojn. multaj el ili tiaj.Kaj nun? Ĉu vi aŭdis pri terkulturisto. kiaj certe ne troviĝas en via propra lingvo. kie apud originalaj verkoj ekzistas tradukoj el kelkaj dekoj da lingvoj. Tre utila kaj interesa estas korespondado kun eksterlandanoj. vi ankaŭ finos ĝin! Daŭrigu la laboradon pri Esperanto. En tiu okazo oni devas almenaŭ unu fojon respondi al ĉiu skribinto. kiuj lernas Esperanton. ne apartenas al tiaj senpripensaj.p. Adresojn por korespondado oni povas trovi en la Esperantaj gazetoj. kiu estos ornamo kaj fiero de via hejmo. ankaŭ praktike uzante ĝin. Sed ne estas ja necese legi dum la tuta tago! Sufiĉas. sed vi havigos al vi ankaŭ amikojn en fremdaj landoj. kiuj turniĝas laŭ la vento. Instigu ankaŭ vian Esperantan klubon fondi al si bibliotekon kaj la urban bibliotekon havigi al si Esperantajn librojn.

Alie la stacio ne scias ja.4. Ne. gramofono.p. kiom vi deziras. estu vera. ke la klubo bezonas lin. 5. Nepre aliĝu al via loka Esperanta klubo kaj pere de ĝi al la landa asocio kaj partoprenu la internacian movadon. telefono. 7. des pli forta estas ankaŭ la tuta movado. 6. telegrafo. Sed tiuj produktoj de la moderna tekniko povas fari nian vivon pli agrabla kaj komforta. ĉar maro konsistas el akvogutoj. ke ili ne bezonas Esperanton. povas plikomfortigi nian kulturan nivelon. sed Esperante vi povas paroli malofte kaj nur kun la esperantistoj. Se iu opinias. balbutas kaj faras erarojn. En la klubo ne estu «meblo». ke vi povas jam tute libere esprimi viajn pensojn en la nova lingvo. kaj ju pli multnombraj kaj fortaj estas la kluboj. ĉar ili povas tre bone vivi ankaŭ sen ĝi. kunagas en la programoj kaj ĉiuj entreprenoj de la klubo. Zorge tralerninte tiun ĉi libron kaj leginte la necesan literaturon. ke Esperanto estas nia komuna posedaĵo kaj ke ni ĉiuj devas labori por ĝi. sed alie tute ne partoprenas la kluban vivon. tute vere oni povas. aeroplano. ke li ne havas multe da utilo de la klubo. la stacio baldaŭ ĉesigos siajn Esperantajn dissendojn.t. absolvu superan ekzamenon ĉe via landa asocio. vi devas serĉi vortojn. kiu nur pagas sian kotizon. kaj ricevinte neniujn aŭ tro malmultajn sciigojn pri aŭskulto. kiu regule vizitas la kunvenojn. Ni do eluzu Esperanton en ĝia rolo de internacia lingvo! Kaj samtempe ni ne forgesu malfermi ankaŭ la okulojn de la «nekredemaj Tomasoj» kaj ĉiamaniere labori por la progreso kaj disvastiĝo de Esperanto! 110 . Same ankaŭ Esperanto. sed ĉe diligenta ekzercado vi baldaŭ rimarkos. Tial eluzu ĉiun okazon por paroli Esperante! Komence tio kompreneble estas malfacila kaj peniga. Se vi havas radio-aparaton. kiuj diras. ke vi aŭskultis ĝin. kino. radio k. kiu spirite proksimigas nin al la aliaj popoloj kaj ilia kulturo. aŭskultu regule la Esperantajn dissendojn el la diversaj landoj kaj ne forgesu sendi al la stacioj poŝtkarton kun danko. fervojo. same kiel oni povas vivi sen biciklo. li konsideru ankaŭ tion. memorante. kvankam ĝi ne apartenas al niaj nepraj vivbezonaĵoj. Ĉar en nia tempo ĝi estas jam vera kulturfaktoro. sen aŭtomobilo. kiu partoprenas ĉiujn ĝojojn kaj malĝojojn de la klubo. aktiva membro. vi devos esti kapabla por tio. Por certiĝi pri viaj scioj en Esperanto kaj ricevi diplomon pri tio. ĉar vian gepatran lingvon vi povas paroli ĉie tiom. Inter la esperantistoj parolu nur Esperante. Troviĝas homoj.

Indekso -ado § 148 adjektivoj § 10. 86 -anta § 31 -ante § 39 -anto § 30 antau § 86.§ 136 bs § 5 bt § 5 Ci § 87 Ce § 49. prepozicioj § 76 al § 115 alfabeto § 1 -ano § 50 ankorau § 99 anstatau § 81. 117 apostrofado § 129 apud § 118 -aro § 141 artikolo difina § 13. 30. -ato § 61 au § 100 Bo.Rim. 18 adjektivigado de verboj § 127 adverboj § 10. 16.2.6. 132-155 deziro § 84 direkto § 48 dis. 28. 49. 17.§ 36 111 . 126 artikolo nedifina § 12 -ata. 4. 48. 117 antau ol § 86. 132-155 afiksoj kiel memstaraj vortoj § 155 ajn § 95 -ajo § 133 akcento § 8 akuzativo § 15.§ 145 -ebla § 150 -eco § 122 ec ne unu § 106 -eg. 29 adverboj de loko § 66 adverboj de tempo kaj mezuro § 73 adverbigado de verboj § 127 adverbialo § 58 afiksoj § 23. 76-80. 125 akuzativo de mezuro § 78 akuzativo de tempo § 77 akuzativo anst. 118 ci § 94 -cjo § 139 cu § 100 Da § 112 dativ-objekto § 58 de § 111 depost § 72 derivado § 23-25.

126 -lando § 123 landnomoj § 123 lasi § 68.-ejo § 107 ek. 21 -estro § 140 -et.71 -ilo § 110 imperativo § 84 -ino § 137 -inda § 151 infinitivo § 84.8 korelativa tabelo § 90-95 krom § 81. 120 kvazau § 97 kz § 5 La § 13.§ 135 genitivo § 65 Gis § 116 Havas § 17.Rim 3. kiu. 72 ekde § 72 eks.§ 142 el § 113 elparolo § 2 -ema § 149 en § 45. 96.Rim. 67. 86 -ingo § 109 -inta § 31 -inte § 40 -into § 30 interjekcioj § 10. 34. 45 -ita. 86 kun § 119 kunmetitaj tempoj § 32. 69 -igi § 70.§ 70. epiteto § 56 -ero § 141 estas § 17.9 -io § 123 -ismo § 45 -isto § 30.Rim 4 fi. 115 -enda § 63.§ 44 Ge.Rim. 33. 48. -ito § 62 Jam § 99 je § 75 Kiel § 80. kia § 91 komo § 130 komparado § 96 konjunkcioj § 10. 38 kunmetitaj vortoj § 27. 97 kio.§ 36 evoluo de Esperanto § 162 Farigi § 70. 21 horlogo § 105 H § 6 -ido § 138 -igi § 68. Majuskloj § 11 112 . 37.

Rim. 119 senpersonaj verboj § 54.4 pseudosufiksoj § 153 Radiko § 23.§ 35 malantau § 117 mallongigado de frazoj § 38.5.Rim. 57. 82 si § 89 silabo § 7 sintakso § 52-59 stilo § 156 113 .mal. 64 mis. 17. 39.§ 146 Neado § 128 nek § 106 nerekta modo § 83 -njo § 139 nomoj komunaj § 10 nomoj propraj § 10.§ 102 okupi § 62. 41. 13. 85 prefikso § 23 prepozicioj lokaj § 46 prepozicioj kun infinitivo § 86 prepozicioj senakuzativaj § 49 preter § 49 principo de neceso kaj sufico § 154 pro § 114 pronomoj § 10.§ 143 predikato § 53 predikata suplemento § 19.1. 28. 2 oni § 88 -ono § 103 -onta § 31 -onte § 30 -ope § 103 optativo § 84 ordono § 84 -ota. 55 -obl.B. 99 po § 104 por § 114 por ke § 84. 55 rilataj vortoj § 98 S § 3 sen § 86. 114. 37-41 participoj pasivaj § 60-64 per § 119 pli § 98 plu § 98. 3 posedo § 65 posedaj pronomoj § 65 post § 117 pra. -oto § 63 -oza § 144 Participoj aktivaj § 30-34.§ 147 refleksiva pronomo § 89 rekta modo § 83 rekta objekto § 16. 101 Objekto § 16. 24 re. 124 numeraloj § 10. 20. 40. 17.

25 vortordo § 59 114 .subjekto § 16.B.3.§ 134 Verboj § 10. 13. 17. 123 -ulo § 51 -um. 83. 82. 127 verbigado § 131 vi § 87 vokaloj § 9 vortklasoj § 10. 54 substantivo § 10.4. 48 Tempoj de la verboj § 83 titoloj § 11.1 sufikso § 23 superlativo § 96 sur § 46.1 tra § 49 transitivaj verboj § 17 tre § 36 -ujo § 108.

Sign up to vote on this title
UsefulNot useful