You are on page 1of 4

Eltuniziaj kronikoj (4)

TĜUL: inter la perfido kaj la lukto


La Tunizia Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro
(TĜUL), la ĝis nun nursola sindikato en Tu-
nizio, moviĝis dum multaj jaroj je la plur-
senceco esti ero de la maŝinaro de la dikta-
toreca ŝtato kun pluraj ligiloj al la partio ĉe
la povo kaj esti samtempe kunfluejo de la ba-
talema kaj sendependa sindikatismo.
Ambaŭ polusoj kunekzistis, ĉar ili bezonis
unu la alian. La gvidanta burokrata aparato
de la TĜUL bezonis ―kaj bezonas nun pli ol
neniam― tiun ĉi ŝminkon el batalemo kaj
lukto, kiun donas al ĝi la batalema sektoro,
por elteni sian povoparton ene de la ŝtata
aparato kaj por pluvivi la diktatoradon en
cirkonstancoj kiel tiuj nunaj. Siaflanke la
batalema sektoro trovis ĉe la TĜUL nemal-
haveblan substrukturon por atinti la laboristojn kaj iun laŭleĝan ŝir-
milon, kiu multfoje ne evitis la subpremadon, ĉe situacio de plena li-
bermanko.

Iom el historio
Kiel ĉe la plejparto el la Nordafrikaj landoj la unua tunizia sindikato estis kreata
laŭ la ekzemplo de la franca sindikatismo. Mohamed Ali El Hammi kaj Tahar Had-
dad kreis je la 1924a la unuan tunezian sindikatan organizon, la Tunezian Ĝenera-
lan Konfederacion de la Laboro (TĜKL), kiu tuje estis subpremata de la koloniaj
aŭtoritatoj.
Je la 1946a post du jaroj de proce-
so de starigado de sindikatoj el la
sudo ĝis la nordo estis kreata la Tu-
nezia Ĝenerala Unuiĝo de la Laboro,
la unua sindikato ĉe la Nordo de
Afriko, gvidata de Farhat Hached
―murdita de francaj fanatikaj kolo-
niuloj― kaj Ahmed Tlili. La TĜUL
naskiĝis intime ligita al la naciista
movado kaj rimarkinde subordiganta
la klasan batalon sub la batalo por la
nacia sendependo, kio sekvigas tiun
dependon de la aparato de la nova Kunveno en la sidejo de TĜUL ĉe Sidi Bouzid
nacia ŝtato.
Dum la Burguibaa diktatorado
senĉesas la streĉoj inter ĝia subordigo
al la nursola partio kaj iu memstare-
co, kiu ebligas al ĝi premi la povon je
la 60aj kaj 70aj jaroj. La ĝeneralaj
strikoj de la 78a kaj la panribelo de la
1984a estis la superaj pintoj de la al-
fronto al la povo kaj de la subprema-
do sur la sindikatistoj de la TĜUL,
multaj el kiuj suferis longajn enprizo-
najn jarojn

La TĜUL sub Ben Ali


Kunveno en la sidejo de TĜUL ĉe Redeyef
La reĝimo de Ben Ali atingis je la
1989a altrudi ĉekape de la TĜUL obeeman estraron, kiun gvidis Ismail Sahbani, kiu
kunlaboris kun la apliko de novliberalan politikan ekonomion kaj sovaĝe kontraŭ-
batalis la sindikatan maldekstron. Juĝita kaj kondamnita pro ŝtelado, li estis ansta-
taŭita dum la Djerbaa Kongreso je la 2002a de la nuna ĝenerala sekretario, Abdes-
lam Jerad.

La duobla ludo de la estraro de la TĜUL


La historio de la estraro de la TĜUL estas historio pri perfidoj kaj manovroj. El la
subteno al la kandidatiĝo de Ben Ali ĉe la balotadoj de la 2004a kaj 2009a, al la re-
formado de la socia sekureco, al la aplikado de novliberalaj ekonomiaj mezuroj, ĝis
la forlaso al la sindikatistoj de la TĜUL de Gafsa ―malliberigitaj dum la ribelo de la
2008a―, sin limigante al nura liberecpeto por la prizonuloj.
Surprizita de la ribeloj de Sidi Bouzid kaj Kasserine la estraro permesis lokajn kaj
regionajn strikojn kaj petis demokratiajn reformojn, nur kiam la ribela movado es-
tis disvastiĝinta sur la tuta lando kaj multaj lokaj sindikatoj estis rekte engaĝiĝintaj.
Ĝis la 14a de februaro mem ne estis alvokata ĝenerala striko en la ĉefurbo. Eĉ je la
13a tago Abdeslam Jerad, ĝenerala sekretario de la TĜUL, kunvenis kun Ben Ali
serĉante elirojn por la situacio. Antaŭ unu semajno li permesis, ke studentoj kaj
senlaboruloj, kiuj enfermiĝis en la si-
dejo de la TĜUL, estis perforte forigi-
taj de la polico kaj multaj el ili tortu-
rataj kaj enprizonataj.
Post la fuĝo de Ben Ali la estraro
akceptis partopreni per tri ministroj
la registaron de nacia unuiĝo de Mo-
hamed Ghanouchi, ĝis kiam la premo
de la strato kaj de ĝiaj plej radikalaj
aktivuloj devigis ĝin eltiri ĝiajn re-
prezentantojn. Dum la strato batalis
kontraŭ la Ghanouchia registaro, la
estraro de la TĜUL postulis iun “re-
gistaron de nacia savo” sen klarigi
Kun la TĜUL de Siliana
tion, kio ĝi estas, kaj sen defini ĝian
konsistigon cele kontentigi ĉiujn.

La engaĝiĝo de la TĜUL al la tunezia revolucio


Kiel ni klarigis per la unua alineo, ĉe la TĜUL ĉiam ĉeestis kunfluejo por la batale-
ma kaj kontrapova sindikatismo.
Malpermesitaj la plejmulto el la opo-
ziaj politikaj partioj, malpermesita
kiu ajn alia sindikata eblo kaj sufoki-
ta kiuj ajn organizita strukturo ne re-
gita de la povo (ekzemple la Tunizia
Ligo por la Homaj Rajtoj, limigita al
lia centra sidejo en Tunizo, ĉiam
kontrolita de la politika polico kaj
malebligita fari kiun ajn publikan
agon), la TĜUL restas kiel sola spaco,
el kie eblas la batalo kontraŭ la siste-
mo kaj el kie la diversaj batalemaj
tendencoj estis devigataj kunlabori Kun la komitato de Siliana
por alfronti la sindikatan burokrata-
ron.
Tiu ĉi historia realo de la TĜUL ebligis la starigado ene de la sindikato de kuren-
to, kiu ekde antaŭ jaroj batalas por komunaj celoj: por la radikaliĝo de la TĜUL, por
finigi la diktatoradon kaj por la ena demokratiĝo de la sindikato kaj kiu je la kosto
de egaj penoj (prizono, forigoj ktp) fortikigis sian ĉeeston ĉe la mezaj ŝtupoj (ĝene-
ralaj sindikatoj, regionaj unuiĝoj ktp) kaj sekve ĉe la nacia administra komitato.
Ĉio tio okazigis, ke la TĜUL ludis gravan politikan rolon dum la popola ribelo tu-
nizia. Implikita ekde la komenciĝo de la leviĝo en Sidi Bouziz, ĝiaj sidejoj estis mal-
fermaj je la plejparto de la okazoj por la organizo kaj elirpunkto de la mobilizado, ĝi
organizis koncentriĝojn, marŝojn kaj regionajn ĝeneralajn strikojn ĉe pluraj provin-
coj kaj nun ĝi partoprenas la komitatojn por la savo de la revolucio.

Kien iros la TĜUL?


La kunloĝado de tiom kontraŭstaraj tendencoj ene de la sama organizo eblis je si-
tuacio de diktatorado kaj liberecmanko. Ankoraŭ estas tro frue por koni la rezulton
de la proceso de la tunizia demokratia transiro kaj de la proceso de la proksima kon-
greso de la TĜUL, sed evidentas, ke ambaŭ aferoj influos sur la eltenado de la TĜUL
kiel sola sindikato.
La okazantaj procesoj de popola memorganizado ―kiel tiu de la Unuiĝo de Senla-
boraj Gediplomatuloj aŭ la komitatoj pri savo de la revolucio― laŭmezure kiom ili
elteniĝos kaj plifirmiĝos influos sur la estonto de la TĜUL.
Eĉ kalkulante la gravecon de tradicio pri sindikata unuiĝo ĉe la TĜUL pli frue aŭ
malfrue ―sub kondiĉoj de demokratiaj liberecoj― manifestiĝos la neebleco de ku-
nekzisto por sindikatismo burokratema, dependanta de la ŝtata povo, kaj sindikatis-
mo batalema kaj memstara.
Pliaj ebloj: la TĜKL
Je la 2006a aro el eksaj gvidantoj
de la TĜUL decidis starigi la TĜKL-
on kiel sindikatan eblon, kiu kon-
traŭas la TĜUL-an dependon de la
povo.
Tamen la rifuzo laŭleĝigi la sin-
dikaton sekvigis haltigon de ties aga-
do, kiu centriĝis preskaŭ ekskluzive
okazigi ĉiujare someran universita-
ton pri sindikata klerigo pere de la
societo “Klubo Mohamed Ali pri La-
borista Klerigo”. Renkonto kun la TĜKL en ties sidejo ĉe Tunizo

La 1a de febraro de la 2011a la TĜKL estis laŭleĝigata kaj ĝi komencis sian organi-


zan laboron. Sed ankoraŭ restas la prilaborado de klara sindikata linio kaj, kio pli
zorgigas, ĝia sinteno malvarma kaj atendema antaŭ la nuna revolucia proceso, en
kiu ĝi ne estas engaĝiĝinta. El la 3a ĝis la 5a de decembro okazos ĝia unua kongreso,
kie oni difinos ĝian linion kaj ĝian sindikatan praktikon.
Ankaŭ la eksa ĝenerala sekretario de la TĜUL, Ismail Sahbani, starigis trian sin-
dikaton, la Unuiĝon de Tuniziaj Laboristoj (UTL) kiel plian burokratan aparaton
por konkuri ĉe ebla kadro de nure formala demokratio.
Se la tunizia revolucia proceso daŭras antaŭeniri, la tuniziaj laboristoj taŭgos tro-
vi la plej bonan kielon organiziĝi. Se tiu ĉi malantaŭeniras aŭ haltas, la pluraj sin-
dikataj burokrataroj daŭros ludi sian rolon malebligi la memstaran organizon de la
tuniziaj laboristoj.
Mouatamid
Laborgrupo pri la Afrika Nordo de la Sekretariaro pri Internaciaj Rilatoj de la
Hispana ĜKL

Secretaría de Relaciones Intenacionales de la CGT: Crónicas desde


Túnez (4). Rojo y Negro Digital, 14 de abril de 2011.
http://www.rojoynegro.info/articulo/sin-fronteras/cronicas-tunez-
4-la-ugtt-la-traicion-la-lucha
Esperantigita de Jurgo Alkasaro