Professional Documents
Culture Documents
Adiauo Al La Komitato
Adiauo Al La Komitato
>
Date: Mon Dec 31, 2001 9:30 am
Subject: Ĉe la laborfino
Karaj gesamideanoj,
Per ĉio tio la komitatanoj tamen ne povas ekskuzi sian pasivecon ekz. en
la lastaj elektoj. Nenio malpermesis esti pli iniciatema. En junio mi mem
provis instigi diskuton pri la proponita Estraro, sed tio ne helpis. Eble
estis eraro ne malkaŝi tiam, ke mi demisios, se oni elektos la Estraron
kiel proponite. Per tio mi tamen ne volis spici la diskuton, ĉar ne valoris
riski akuzojn pri ĉantaĝo aŭ aliajn malicajn komentojn. Mi nur timas,
ke ĉe la venontaj elektoj, t.e. plej laste en 2004, oni ne plu memoros la
lecionon de la lasta fojo, same kiel en Zagrebo oni forgesis Montpelieron.
Ofte mi sentis la jukon verki pli detale por la Komitato pri la pasintaj
spertoj kaj ties instruoj, sed mi rezignas pri tio. Ion vi povos legi en
mia intervjuo en la februara La Ondo de Esperanto. Mi krome verkis
tekston por la rubriko "Malferme" de la decembra numero de Esperanto.
Ĉar tiu numero atingos vin nur fine de januaro, mi aldonas tiun tekston
ĉi-sube. Legu ĝin kiel sfinksan reagon al la ideo pri inform-oficejo en
Bruseolo kaj al la postuloj (pri propra oficisto ktp.), kiujn la estraro
de TEJO lastatempe faras al tiu de UEA.
Mi finas mian laboron kun amaraj sentoj kaj multe pli frue ol mi volis,
sed malgraŭ ĉio mi deziras sukceson al la nuna Estraro. Ĝi havu la ŝancon
montri, ke miaj kritikoj kaj juĝoj estis malpravaj aŭ ke oni lernis el ili.
En tio ĝi bezonos la apogon de vi, komitatanoj, ĉar ĝuste vi elektis ĝin,
eĉ se vi mem ne multe aplaŭdis. La estraro povos kalkuli ankaŭ pri mia
silenta lojaleco, se ĝi ne forgesos la kondiĉon en mia demisia letero.
Mi adiaŭas vin kun la espero, ke vi memoros min kiel dungiton, kiu prenis
sian laboron serioze kaj celis nur la intereson de UEA, kaj kies vorton vi
ĉiam povis fidi. Estu ankaŭ vi seriozaj, ĉar Esperanto estas serioza afero.
Osmo Buller
P.S. Bv. ne plusendi tion ĉi en aliaj retlistoj! Bv. ankaŭ rezigni pri
(mal)dankoj aŭ aliaj reagoj al mi, ĉar ili ne plu atingos min.
-----------------------------------------------------------------------------
---
Por progresi, popolo devas esti bone edukita. Ankaŭ por ni la instruado
devas esti la ĉefa prioritato. Kvankam niaj tri laborkampoj -- informado,
instruado kaj utiligado -- estas interligitaj kaj informado ŝajnas esti
la unua en la tempa vico, instruado estas la fundamento de ĉio. Kvazaŭ
simbole ĝi staras meze inter la du aliaj; ankaŭ praktike ĝi devas esti
en la centro.
Produkti komencantojn tamen ne sufiĉas. Ja necesas pli da lerniloj en pli
da lingvoj, por ke ni povu plimultiĝi, sed ni emas forgesi, ke por vera
progreso necesas pli profundaj scio kaj klero. Tiun ĉi sulkon ni ne bone
fosas. Ekzemple, UEA kaj ILEI funkciigas de longe la elementan kaj mezan
nivelojn de la Internaciaj Ekzamenoj sed tute ne la superan. Apenaŭ troviĝas
ĝisdataj verkoj por ekkoni la historion de UEA kaj de la tuta fenomeno
Esperanto. La Enciklopedio aĝas sep jardekojn. La esplora-dokumenta fako de
UEA, CED, devus provizi nin per klerigiloj, sed ĝi vegetas. Kaj tiel plu.
Kiam ni informas pri Esperanto, ne malofte oni petas nin diri ion en tiu
lingvo. En tiu banala peto kuŝas io profunda: por esti kredinda, necesas
mem koni kaj regi tion, por kio oni provas varbi aliajn.
Kiam fine eblos supere ekzameniĝi kaj elekti inter multaj verkoj kaj ec
kontraŭdiraj interpretoj pri nia historio, tiam ni povos pli optimisme
rigardi antaŭen ol nun, kiam eĉ inter movadaj gvidantoj regas nescio pri
la pasinteco. Por ili historia kono estas bufro kontraŭ la kaptiloj de
naiveco, kiuj delogas refari multekostajn erarojn kaj ripeti samajn
elreviĝojn. Por ni ĉiuj ĝi estas rimedo kontraŭ falsaj profetoj, kiuj
mistifikas nin per siaj "novaj" ideoj, kaj kontraŭ movadaj politikistoj,
kiuj kredas ke ŝanĝoj estas progreso sole per tio, ke ili estas ŝanĝoj.
Osmo Buller