You are on page 1of 1

Hungara Vivo 1985:6

Vangofrapo ĉiutage

Karoly Aszlányi: Sep vangofrapoj. Romano. El la hungara tradukis László Somlai. Dua
eldono. Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto 1984. 148p. 20cm.

Inĝeniero Tenson MacPhab estas senlabora jam de pli ol unu jaro. Lia situacio fariĝis jam ege
minaca, ĉar se li ne baldaŭ pagos la ŝuldon de sep pundoj, li perdos sian loĝejon. Sed oni
vivas en ekonomia marasmo kaj ĝenerala senlaboreco. Do, Tenson decidas iri rekte al Astor
Terbanks, potenca ŝtalreĝo, por peti dungiĝon. Lia peto estas tamen krude malakceptita.

Tenson, kiu “finis la mondmiliton kun bonegaj rezultoj”, ĝisoste ofendiĝas kaj decidas venĝi
sin. Per gazetanonco li sciigas, ke sinjoron Terbanks “dum unu semajno komence de morgaŭ
mi vangofrapos unu fojon ĉiutage antaŭ atestantoj. En tio povos min malhelpi nek ĉiela nek
tera potenco.”

Ĉio ekfebras. Ĉu Tenson MacPhab sukcesos efektivigi la minacon ĝis la lasta vangofrapo?
Vetado estas organizata kaj la sumoj plialtiĝas post ĉiu sukceso de Tenson. Terbanks randas
freneziĝon. Ekrolas Maisie, lia filino, por savi la honoron de sia patro. La tuta polica aparato
estas alarmita. Ĵurnalisto Wennington-Laskett, fripono, kiu asertas abomeni la agadon de
Tenson, vekas ĵaluzon de rivalaj gazetoj, ĉar ĉiun vangofrapon li raportas la unua. Per mirigaj
spirito kaj ruzo Tenson triumfas de frapo al frapo. Sed kio okazos pri la sepa?

Tiu ĉi vere amuza verko aperis en 1936 kaj fariĝis la plej granda sukceso de Károlyi Aszlányi.
Ĝi estis ankaŭ filmita. László Somlai tradukis ĝin Esperanten. Lia traduko estas tre klara, tiel
ke mi volonte rekomendas la libron tute aparte al tiuj, kiuj ankoraŭ ne havas multan
legosperton.

HEA represis la unuan eldonon de 1943 tiel fidele, ke eĉ la librofina katalogo de la tiama
eldonejo estas kunprenita. Tiun superfluaĵon ĉiu kolektanto povas nur saluti.

Osmo Buller

You might also like