Professional Documents
Culture Documents
Kvankam gxi prezentas sin tre pompe, gxi esence estas plia faka asocio,
FA.
EVE: Cxu gxi povus formale ekrilati kun UEA kiel aliaj fakaj asocioj?
Gxuste pro sia ne-neuxtraleco ili ne estas aligxintaj fakaj asocioj sed
kunlaborantaj. Kunlaboran kontrakton UEA povas fari kun kiu ajn asocio.
EVE: Cxu post eventuala oficialigo de sia rilato kun UEA la Civito povos
eniri ankaux la decidostrukturon de UEA?
Jes en la kazo, ke gxi iam farigxus aligxinta FA. Tiam gxi rajtus nomumi
unu plenrajtan membron en la Komitato de UEA, t.n. komitatanon A.
EVE: Cxu tiam Giorgio Silfer povus farigxi komitatano kaj ecx estrarano de
UEA, kvankam li mem ne estas membro de UEA?
La Civito mem elektus sian komitatanon A inter tiuj siaj membroj, kiuj
estas individuaj membroj de UEA. Tiu povus kompreneble kandidatigxi ankaux
por membreco en la Estraro de UEA.
EVE: Cxu vi kredas, ke la Civito pretas peti oficialajn rilatojn kun UEA?
Gxi almenaux asertas, ke gxi ne estas celita kontraux UEA. Peti kunlaboran
kontrakton kun UEA estus bona maniero pruvi tion. Tamen, se mi povas bone
orientigxi en la komunikoj de la Civito, gxi ankoraux ne estas formale
fondita. Ni unue vidu, cxu tio okazos. La partopreno en gxiadua kunsido ja
estis multe pli modesta ol en la unua, kaj ERA, la originala kunvokinto
apud LF-Koop, jam pli frue lauxte forlasis la projekton.
UEA iniciatis gxian kunvokon kadre de Kampanjo 2000, cxar kiel la plej
granda E-organizajxo gxi sentas apartan respondecon pri la farto de nia
komunumo.
Gxis nun UEA ja zorgas pri la teknika organizado de la Forumo, sed tion
gxi faras nur, cxar aliaj forumanoj opiniis, ke tio superas iliajn eblojn.
Kiel forumano UEA tamen estas unu inter aliaj. La Civito certe bonvenas
tie.
EVE: Fine alia demando pri via propra opinio. Pro via ofico vi estas bone
informita pri nia movado tra la mondo. Kion vi nomus la Ago de la Jaro
1999?
Plej bone ja estus atendi 10 jarojn por vidi, kio estis grava kaj
vivipova. Tamen, por mi la Ago de 1999 estis la projekto "Indigxenaj
Dialogoj", kiun iniciatis Bessie Schadee kaj Sylvain Lelarge. Gxi estas
vere io unika kaj novspeca kaj meritas apogon de ni cxiuj.
**************************************************************************