You are on page 1of 4

Toba Tek Sing Saadat Hasan MANTO Esperantigis el la hindia-urdua: Aniruddha BANHATTI

Du-tri jarojn post la Partigo de 1947, la registaroj de Barato kaj Pakistano pensis ke ili intersxangxu iliajn frenezulojn same kiel ili intersxangxis iliajn krimulojn. La Muslimajn frenezulojn en Barato oni sendus al Pakistano kaj la Sihxajn kaj Hinduajn frenezulojn oni sendus al Barato. Ne certigxis cxu gxi estis prudenta decido aux ne, tamen post la decido je alta nivelo, okazis kelkaj konferencoj kaj oni fiksis daton por la intersxangxo. Oni konsentis ke oni permesos tiujn Muslimajn frenezulojn kiuj havas iliajn familianojn en Barato, resti tie, kaj la restantajn oni eskortos al la landlimo. Cxar cxiuj Hinduoj kaj Sihxoj jam migris al Barato el Pakistano, ne estis kialo por reteni ne-Muslimajn frenezulojn en Pakistano -- cxiujn oni kondukos al Barato. Neniu sciis kio okazis en Barato, sed la novajxo kreis tumulton en la frenezulejo en Lahoro, kun diversaj amuzaj rezultoj. Muslima frenezulo kiu regule kaj zorge legis la urduan jxurnalon Zamindar, post longa tempo respondis al la demando Kio estas Pakistano? per Cxu vi ne scias? Pakistano estas loko en Barato kie oni fabrikas razilojn! Sxajne kontenta, lia amiko ne demandis plu. Simile, Sihxa frenezulo demandis al alia Sihxa frenezulo, Sardargxi, kial oni deportas nin al Barato? Ni ecx ne scias ilian lingvon. La Sihxo ridetis scieme, Sed mi scias la lingvon de tiuj Baratanoj!, li respondis, Tiuj Baratanoj! Kiel ili sin paradas! Iutage banigxante, Muslima frenezulo tiom energie ekkriis, Vivu longe, Pakistano!, ke li falis surplanke kaj senkonsciigxis. Cxiuj logxantoj ne estis frenezuloj. Kelkaj estis murdistoj. Por eskapi la pendumilon, parencoj sendis ilin al la frenezulejo, sxmirante oficirojn. Nur ili havis nebulan ideon pri la Partigo de Barato aux pri kio Pakistano estis. Sed ankaux ili ne sciis la aktualan situacion. Jxurnaloj rare donis la veron kaj cxar la gardistoj estis nealfabetaj, ilia parolado ne donis ian informon. Cxio kion ili sciis estas, ke estas homo kiu nomigxas Quaid-E-Azam Mohammad Ali Jinnah kiu kreis apartan sxtaton por Muslimoj, kiu nomigxas Pakistano. Sed ili ne sciis kie Pakistano estas. Tial ili konfuzigxis -- cxu ili nun estas en Pakistano aux en Barato? Se ili estis en Barato, kie estas Pakistano? Se ili estas en Pakistano, kiel ili estis en Barato nur antauxnelonge? Kiel ili povas esti antauxe en Barato, kaj nun subite, en Pakistano? Unu el ili estis tiel gxenita de tia galimatio de Barato-Pakistano, Pakistano-Barato ke iutage, balaante la grundon, li grimpis sur arbo kaj sidante sur brancxo, oratoris la popolojn subajn dum du horoj pri la delikata problemo de Barato-Pakistano. Kiam la gardistoj ordonis lin malgrimpi, li grimpis pli alte kaj diris, Mi ne volas logxi en Barato aux en Pakistano. Mi faros mian hejmon cxi tie, sur cxi tiu arbo. Tiu cxi bruado havis strangan efikon je unu Muslima radio-ingxeniero kun M.Sc. kvalifiko. Li kutime marsxadis multe kaj sole. Unutage li nudigxis, donis la vestojn al gardisto, kaj kuris en la gxardeno tute nude. Alia Muslima internulo el Cxiniot, eks-Muslim-ligano, kiu sinbanis dekkvin dekses foje po tago, subite cxesis sinbani. Cxar lia nomo estis Mohammad Ali, unutage li proklamis ke li li mem estis

Quaid-E-Azam Mohammad Ali Jinnah. Alia Sihxulo, prenante signalon de li, sin proklamis esti Maestro Tara Sing, la cxefo de Sihxuloj. Tiu povus eskaladi en perforto, sed oni deklaris ke ambaux estis dangxeraj kaj sxlosis ilin en apartaj karceroj. Inter la internuloj de frenezulejo estis Hindua juristo el Lahoro kiu frenezigxis kauxze de ne reciprokita amo. Li profunde dolorigxis kiam li lernis ke Amritsaro, kie la knabino, lia amo, logxis, formos parto de Barato. Li insultadis cxiujn Hinduajn kaj Muslimajn cxefojn kiuj konspiris dividi Baraton en du partoj, tiel farante lian amatinon Baratanino kaj lin Pakistanano. Kiam la parolado pri intersxangxo estis finita, liaj frenezaj amikoj gajigis lin dirante ke li nun iros al Barato. Sed la juna juristo ne volis forlasi Lahoron, cxar li gxenis kiel li havus tiom da klientaro en Amritsaro. Estis du Anglo-Hind-uloj en la Euxropa kvartalo de frenezulejo. Kiam oni informis al ili ke la Brituloj foriris, ili pasigis horojn diskutante kune la problemojn ili nun frontos: Cxu la Euxropa kvartalo neigxos? Cxu ili havos matenmangxon aux ne? Anstataux la reala pano, cxu nun ili devos mangxi la acxajn Hindajn cxapatiojn? Estis Sihxulo kiu estis enlasigxita en la frenezulejo antaux dekkvin jaroj. Kiam ajn li parolis, gxi estis la sama mistera jxargono Upar di gur gur di aneks di be-dhjani di mung di dal of the lalten. (Kiu povus signifi laux la Pungxaba lingvo gruntado de supero de anekso de legumancoj de Mung de la lanterno) La gardistoj diris ke li neniam dormis. Li ecx ne kusxis por ripozi. Liaj kruroj kaj ankaux liaj suroj sxveligxis kauxze de konstanta starigxo. Malgraux la dolorego li neniam kusxis. Li auxskultis ravite la diskutadon pri intersxangxo de frenezuloj inter Barato kaj Pakistano. Se iu demandis lian opinion, li serioze diris, Upar di gur gur di aneks di bedhjana di mung di dal of Government of Pakistan. Sed iom poste, li anstatauxigis of Government of Pakistan per of Toba Tek Sing kiu estis la nomo de lia naskigx-urbo. Nun li komencis demandi kie Toba Tek Sing iros, en Barato aux en Pakistano. Sed neniu ecx sciis kie gxi estis. Tiuj kiuj provis ekspliki konfuzigxis per alia enigmo: Sialkoto kiu antauxe estis en Barato nun iris en Pakistano. Lauxmaniere, sxajnis ke Lahoro, nun en Pakistano glitus en Barato. Eble la tuta Barato igxos Pakistano. Estis tiel konfuzema! Kaj kiu povos diri, eble ambaux Pakistano kaj Barato malaperos el la terglobo iutage? La haroj sur la kapo de tiu Sihxa frenezulo estis maldikigxitaj kaj lia barbo implikigxis en nodoj aspektigante lin kruela. Sed li estis sendangxera ulo. Dum dekkvin jaroj li ne kverelis kun iu ecx unufoje. La malnovaj dungitoj de frenezulejo sciis ke li estis ricxulo havinte multe da bieno en urbo Toba Tek Sing. Tiam, li subite frenezigxis. Lia familio alkondukis lin al la frenezulejo en dikaj feraj katenoj kaj lasis lin tie. Ili vizitis lin unufoje monate sed ek de la komenco de kravaloj liaj parencoj cxesis viziti lin. Lia nomo estis Bishan Sing sed cxiuj vokis lin kiel Toba Tek Sing. Li ne sciis la nunan tagon aux monaton kaj kiom da jaroj li pasigis en la frenezulejo. Tamen, kvazaux per instinkto, li sciis kiam liaj parencoj vizitos kaj tiutage li sinbanus dum longa tempo, frotlavus per sapo, metus oleon sur haroj, kombus harojn kaj surmetus purajn vestojn. Se liaj parencoj demandis ion al li, li restis silenta aux subite diris lauxte, Upar di gur gur di aneks di bedhjana di mung di dal of the lalten.

Kiam oni alkondukis lin al la frenezulejo, li lasis hejme etan filinon. Nun sxi estis bela junulino de dekkvin jaroj. Sed Bishan Sing ne rekonis sxin. Sxi venus viziti lin sed ne eblus reteni sxiajn larmojn. Kiam la Barato-Pakistano afero komencigxis, Bishan Sing demandis al la aliaj internuloj kie Toba Tek Sing estis. Neniu povis respondi al li. Nun ecx la viztantoj cxesis veni. Antauxe, lia sesa senso diris al li kiam ili venus. Sed ne plie. Lia interna vocxo sxajne silentigxis. Li mankis liajn familianojn, la donacojn kiujn ili kunportis kaj la koncernon kiam ili parolis kun li. Li estis certa ke ili diros al li se Toba Tek Sing estis en Barato aux en Pakistano cxar ili venis el tiu urbo, kie lia bieno estis. Unu el la frenezuloj deklaris li mem kiel Dio. Unutage Bishan Sing demandis al li kie estis Toba Tek Sing. Laux lia kutimo, la Dio lauxte ridis al la demando kaj diris, Gxi estas nek en Barato nek en Pakistano. Efektive, gxi estas nenie cxar gxis nun mi ne decidis pri gxia loko. Bishan Sing petis al Dio doni la necesajn ordonojn kaj solvi la problemon. Sed Dio sxajne estis tre okupita pri aliaj aferoj. Finfine pacienco de Bishan Sing finigxis kaj li kriis, Upar di gur gur di aneks di bedhjana di mung di dal di Gurugxi da Khalsa aur Gurugxi di Fatteh O Gxo bole so nihal sat sri akal! Tio kion li volis diri estis, Vi ne respondas al mia pregxo cxar vi estas Muslima Dio. Se vi estus Sihxa Dio, vi certe helpus min! Kelkaj tagoj antaux la intersxangxo, Muslimulo el Toba tek Sing kiu estis amiko de Bishan Sing venis renkonti lin. Li neniam vizitis antauxen. Vidinte lin, Bishan Sing provis sxteliri for, sed la gardisto blokis lian vojon. Cxu vi ne rekonas vian amikon Fazal Din? li diris, Li venis por renkonti vin. Bishan Sing sxtelrigardis kaj komencis murmuri ion. Fazal Din metis lian manon sur la sxultro de Bishan Sing. Mi pensis longatempe viziti vin, li diris, Sed mi ne trovis tempon. Via familio estas bone kaj iris sekure al Barato. Mi faris cxion kion mi povis por helpi. Via filino, Rup Kaur, li hezitis, Ankaux sxi estas sekure en Barato. Bishan Sing restis silenta. Fazal Din dauxrigxis, Via familio volis min certigi ke vi estas bone. Baldaux vi iros al Barato. Bonvolu saluti al frato Balbir Sing kaj frato Ragbir Sing kaj fratino Amrit Kaur. Diru al Balbir ke Fazal Din estas bone. La brunaj bovinoj kiujn li forlasis ankaux estas bone. Ambaux naskis bovidojn sed bedauxrinde unu el ili mortigxis. Diru ke mi ofte pensas pri ili kaj ke ili skribu al mi se estas io kion mi povos fari. Kaj li aldonis, Jen, mi alportis kelkajn prunojn por vi. Bishan Sing prenis la donacon el Fazal Din kaj donis gxin al la gardisto. Kie estas Toba tek Sing? li demandis. Kie? Kompreneble, gxi estas tie kie gxi cxiam estis. En Barato aux en Pakistano? En Barato, ne, en Pakistano Sen paroli unu vorton plu, Bishan Sing marsxis for, mumurante,

Upar di gur gur di aneks di bedhjana di mung di dal of Pakistan and Hindustan di dur di fatte muh. Finfine la arangxoj por la intersxangxo estis kompletaj. La listojn de intersxangxontaj frenezuloj oni intersxangxis kaj la daton oni fiksis. Unu malvarma vespere,kamionoj plenaj de frenezuloj Hinduaj kaj Sihxaj movigxis al la landlimo de Barato sub polica gardo. Superaj oficiroj iris kun ili por certigxi glatan intersxangxon. La du flankoj kunvenis al la Wagah Landlima Kontrol-turo, subskribis dokumentojn kaj la intersxangxo komencigxis. Estis malfacile elirigi frenezulojn el la kamionoj kaj transdoni ilin al la alia flanko. Kelkaj rifuzis eliri. Tiuj kiuj eliris, komencis kuri cxie ajn. Kelkaj estis tute nudaj, tuj kiam oni vestis ilin, ili denove desxiris la vestojn. Ili jxuris, ili kantis, ili interbatalis. Aliaj ploris. Oni ankaux intersxangxis frenezulinojn, kaj ili estis plie bruaj. Estis pura hxaoso. Iliaj dentoj klakadis en la amara malvarmeco. La plej de internuloj sxajnis kontraux la operacio. Ili simple ne povis kompreni kial ili estis movitaj al stranga loko perforte. Oni kriis sloganojn de Longa Vivo al Pakistano kaj Morto al Pakistano, kaj nur oportuna interveno preventis seriozan konflikton. Kiam estis la vicon de Bishan Sing por doni liajn personajn detalojn por enskribi en la registrolibro, li demandis al la oficiro, Kie estas Toba tek Sing? La oficiro lauxte ridis, En Pakistano, kompreneble! Auxskultinte tion, Bishan Sing returnigxis kaj kuris al liaj kunuloj. La Pakistanaj gardistoj kaptis lin kaj provis pusxi lin tra la landlimo al Barato. Bishan Sing ne movigxis. Cxi-tio estas Toba Tek Sing, li deklaris, Upar di gur gur di aneks di bedhjana di mung di dal of Toba Tek Sing and Pakistan. Oni eksplikis al li ke Toba Tek Sing estis en Barato, aux, baldaux estos tie, sed la persvado estis neefika. Ili ankaux provis treni lin al la alia flanko, sed estis senutila. Tie li staris per liaj sxvelitaj kruroj kvazaux nenia forto sur la tero povus elpeli lin. Baldaux, cxar li estis sendangxera maljunulo, la oficiroj lasis lin sole por tiam, kaj procedis pri la restanta intersxangxo. Jxus antaux la sunlevo, Bishan Sing eligis teruran kriegon. Kiam cxiuj rapidis al li, la viro kiu staris rekte dum dekkvin jaroj sur siaj kruroj, nun falis laux vizagxe sur la tero. Al unu flanko malantaux la pikdrato, kune staris la frenezuloj de Barato, kaj al la alia flanko, malantaux plua pikdrato, staris la frenezuloj de Pakistano. Inter, sur peco de tero sen nomo kusxis Toba Tek Sing.

You might also like