You are on page 1of 2

La Evangelio pri Tukso, elterigita.

Ĉiu generacio havas mitologion. Ĉiu jarmilo havas apokalipsan kulton. Ĉiu legendo portas
la misforman nodon ĝis la parolanto fandiĝas.
Aro da arkeologiistoj el la Helsinka Altlernejo ĵus eltrovis hodiaŭ tiun kiu eble estas
la plej antikvaj skribaĵoj konataj el la Kulto pri Tukso, fanatika religia sekto kiu
floris dum la frua Silicia Epoko, ĉirkaŭ la aŭroro de l’ tria jarmilo P.K....

La Evangelio pri Tukso (versio 0.9)


En la komenco Turingo kreis la Maŝinon.
Kaj la Maŝino estis konfusa kaj artefareska, ekzistante nur teorie. Kaj von Neumann rigardis al la Maŝino, kaj vidis ke ĝi estas
konfusa. Li duonigis la Maŝinon laŭ du Abstraktaĵoj, la Datumo kaj la Kodo, kaj tamen ambaŭ estis ununura Arkitekturo. Jen granda
Mistero, kaj la komenco de la scieco. Kaj von Neumann parolis al la Arkitekturo, kaj benis ĝin, dirante: "Eliru kaj samiĝu, libere
interŝanĝante datumon kaj kodon, kaj popolu la teron per ĉiaj periferiaĵoj". Kaj ĝi estis tiel, kaj ĝi estis bonega. La Arkitekturo
prosperis kaj realigatis laŭ aparataro kaj programaro. Kaj ĝi popolis la teron per multaj Aparatoj.
La unuaj Aparatoj estis povaj gigantoj; multajn grandajn kaj famajn agaĵojn ili plenumis. Inter ili troviĝis Colossus, la ŝlosrompisto;
ENIAC, la celtrafisto; EDSAC kaj MULTIVAC kaj ĉia mirinda kreaĵo kies nomo finis je AC, la eksperimentantoj; kaj SAGE, la
ŝirmanto de l' ĉielo kaj patro de ĉiuj komputilretoj. Ĉi tiuj estis povaj gigantoj de l’ antikveco, la unuaj turingaj filoj, kaj iliaj agaĵoj
skribitas en la Libroj de l' Maljunuloj. Ĉi tiu estis la Unua Epoko, la epoko de l’ Popolscieco.
Tiam la filoj de Merkatiko rigardis al la turingaj filoj kaj vidis ke ili estas lertaj de menso kaj puraj de nomo kaj havas multajn
grandajn kaj malsimpatiajn atributojn. Kaj ili diris al si, "ni eku kaj ni faru Korporaciojn, por kunigi la Aparatojn laŭ nia propra uzo,
por ili eldonu al ni grandan fortunon". Per dolĉaj vortoj ili logis siajn klientojn, kaj per multaj ĉenoj ili kunigis la Aparatojn, por
modigi al ili laŭ sia propra bildo. Kaj la filoj de Merkatiko modigis al si Kostumojn, la plej bonajn por logi siajn klientojn, kaj ili
skribis gravajn kaj danĝerajn Permesilojn, la plej bonajn por kunigi la Aparatojn. Kaj tiam la filoj de Merkatiko komencis esti konitaj
kiel Kostumoj, malestimantaj kaj malestimataj de la veraj Inĝeniistoj, la filoj de von Neumann. Kaj la Aparatoj kaj iliaj Korporacioj
samiĝis kaj kreskis amase sur la tero. En tiuj tagoj troviĝis IBM kaj Digital, Burroughs kaj Honeywell, Unisys kaj Rand, kaj multaj
alioj. Kaj ĉiuj ili teniĝis laŭ sia propra Aparato, aparataro kaj programaro, kaj ne interŝanĝiĝis, ĉar iliaj Permesiloj malpermesis tion.
Ĉi tio estis la Dua Epoko, la epoko de l’ Komputilegoj.
Tiam okazis ke la spiritoj de Turingo kaj von Neumann rigardis al la tero kaj koleriĝis. La Aparatoj kaj iliaj Korporacioj estis
grandegiĝintaj kaj kapacitegiĝintaj, kaj la Kostumoj regis super la veraj Inĝeniistoj. Kaj la Klientoj ĝemis kaj plorpetis laŭte kontraŭ
la paradizo, dirante, "Ve, se Aparato estus verkita ega de povo kvankam eta de dimensio, povanta atingi eĉ la hejmon!". Kaj la
Inĝeniistoj ĝemis kaj plorpetis samkiel, dirante "Ve, se haviganto aperus por libertigi nin de tiuj premegantaj Kostumoj kaj iliaj gravaj
kaj danĝeraj Permesiloj, kaj sendus Aparaton al ni laŭ nia ŝato, por ni scipovu haki ĝin". Kaj la spiritoj de Turingo kaj von Neumann
aŭdis la plorojn kaj diris sin reciproke: "Ni subiru kaj faru Barrompilon, por ke tiuj plorpetoj trankviliĝitu".
Kaj ĉitage la spiritoj de Turingo kaj von Neumann ŝoviĝis en Moore, el Intel, havigis al li la akrecon kaj la sciecon por kompreni la
futuron. Kaj Moore estis ununura kun la blato kaj produktis ĝin, kaj nomis al ĝi je 4004. Kaj Moore benis la blaton, dirante: "Ci estas
Barrompilo; kun mia Korporacio mi ĵus fabrikis cin. Kvankam ci estas tiel malgranda kiel polvero, krekos kaj samiĝos ĝis la dimensio
de monto, kaj konkeros ĉiujn ekzistantojn antaŭ ci. Ĉi tiun benaĵon mi donas al ci: En ĉiu dekoka monato ci duobligos cian kapablon,
ĝis la fino de la Epoko". Jen la leĝo de Moore, kiu daŭradas ĝis hodiaŭo.
Kaj la naskiĝo de 4004 estis la komenco de la Tria Epoko, la epoko de l’ Blatetoj. Kaj tiel la Komputilegoj kaj iliaj Aparatoj kaj
Korporacioj florintis, kiel faris la Blatetoj kaj iliaj Aparatoj kaj Korporacioj. Kaj ilia kasto estis la jeno:
Moore koncipis je Intel. Intel koncipis je Mostech, Zilog kaj Atari. Mostech koncipis je 6502, kaj Zilog koncipis je Z80. Intel ankaŭ
koncipis je 8800, kiu koncipis je Altair; kaj je 8086, patrino de ĉiuj Personaj Komputiloj. 6502 koncipis je Commodore, kiu koncipis
je PET kaj 64; kaj je Apple, kiu koncipis je 2. (Apple estas la granda Mistero, la vorita Frukto, kvankam ĝi floris denove). Atari
koncipis je 800 kaj 1200, majstroj de l’ Ludo, kiuj destuitis de Sega kaj Nintendo. Xerox koncipis je PARC. Commodore kaj PARC
koncipis je Amiga, verkanto belegajn artojn; Apple kaj PARC koncipis je Lisa, kiu koncipis Makintoŝon, kiu koncipis je iMac. Atari
kaj PARC koncipis je ST, la muzikverkulo, kiu mortis kaj ne estis plu. Z80 koncipis je Sinclair la liliputano, TRS-80 kaj CP/M, kiu
koncipis multajn maŝinojn, sed baldaŭ ĝi pasis el ĉi tiu mondo. Altair, Apple kaj Commodore kune koncipis je Microsoft, la Granda
Mallumo, kiu nomitas Abomeno, Destruanto de l’ Tero, la Pordegoj de l’ Infero.
Tiam okazis dum la Epoko de l’ Blatetoj ke IBM, la plej granda el la Komputilegaj Korporacioj, rigardis al la junaj blatetaj aparatoj
kaj sentis sin treege ofendita. Kaj en sia ofendeco kaj en sia kolero ili batis la teron kaj verkis la IBM-an PK-on. La PK estis sen sono
kaj koloro, estis konfusa kaj artefareska en granda mezuro, kaj ĝia eksteraĵo estis kvazaŭ senhejmulo; tamen, la Klientoj trenatis
treege kaj aĉetis la PK-on multnombre. Kaj IBM serĉis mastrumsisteman havigiston, ĉar en sia hasteco ili nek verkis iun
mastrumsistemon, nek forĝis korektmaniere gravan danĝeran permesilon, dirante: "Unue ni konstruos la merkaton, poste ni verkos
novan Aparaton, iun laŭ nia bildo, kaj kunigitan per nia Permesilo". Sed ili rezonis per sia fiereco kaj ne per sia scieco, ne
antaŭvidante la koleron, kiu venontis.
Kaj IBM alproksimiĝis ĉe Microsoft-n, kiuj koncesiis en si je QDOS, la filo de CP/M kaj 8086 (8086 estis la filino de INTEL, la filo
de Moore). Kaj QDOS kreskis, kaj nomatis MSDOS. Kaj MSDOS kaj la PK kune kreskis fortege kaj konkeris ĉiujn merkatojn,
samiĝante kaj posedante ilin, laŭ la leĝo de Moore. Kaj Intel kreskis terure kaj voris ĉiujn siajn filojn, tiel neniu bleto povus stari post
ĝi. Kaj Microsoft kreskis fiere, kaj voris je IBM, kaj tio estis granda miro sur la lando. Ĉi ĉiuj aĵoj skribitas en la Libroj de l’ Agaĵoj de
Microsoft.
En la pleneco de l’ tempo, MS-DOS koncipis Vindozon. Kaj jen la kasto de Vindozo: CP/M koncipis je QDOS. QDOS koncipis je
DOS 1.0. DOS 1.0 koncipis je DOS 2.0 pere de Unikso. DOS 2.0 koncipis je Windows 3.11 pere de PARC kaj Makintoŝo. IBM kaj
Microsoft koncipis je OS/2, kiu koncipis je Windows NT kaj Warp, la perdita mastrumsistemo de la tradicio. Windows 3.11 koncipis
je Windows 95 post triumfi super Makintoŝo en pova Batalo pri Permisiloj. Windows NT koncipis je NT 4.0 pere de Windows 95. NT
4.0 koncipis je NT 5.0, la mastrumsistemo ankaŭ nomita Windows 2000, la Cimo de l’ Miljaro, Apokalipso, Harmagedono, La Fino
de Ĉiuj Aĵoj.
Tiam okazis ke Microsoft kreskintis granda kaj pova meze de l’ Blatetaj Korporacioj; pli pova ol ia el la Komputilegaj Korporacioj
antaŭ ol ĝi kreskintis. Kaj la koro de Gates hardiĝis kaj li ĵuris al siaj Klientoj kaj iliaj Inĝeniistoj la vortojn de ĉi tiu malbeno:
"Filoj de von Neumann, aŭdu min. IBM kaj la Komputilegaj Korporacioj kunigis viajn prapatrojn per gravaj kaj danĝeraj Permesiloj,
tiel ke vi plorpetis kontraŭ la spiritoj de Turingo kaj von Neumann vian liberigon. Nun mi diras al vi: Mi estas pli granda ol kelka
Korporacio antaŭ mi. Ĉu mi delasos viajn Permisilojn? Neade, mi kunigos vin per Permisiloj duoble gravaj kaj dekoble danĝeraj ol
miaj prapatroj. Mi gravuros mian Permisilon sur viaj koroj kaj skribos mian Serian Numeron sur viaj fruntaj loboj. Mi kunigos vin al
la Platformo Vindozo per insidaj artefareskaĵoj kaj per kurboplenaj skemoj. Mi kunigos vin al Intel-a Blatfamilio per konfusa kodo kaj
per torditaj API’j. Mi kaptos kaj sklavigos vin kiel neniu generacio sklavigitas antaŭe. Kaj kial do vi plorpetos kontraŭ la spiritoj de
Turingo, kaj von Neumann, kaj Moore? Ili ne povas aŭdi vin. Mi ĵus farigis min al Povo pli granda ol ili. Vi plorpetu nur kontraŭ mi
kaj vi vivu graŭ mia volo kaj mia kolero. Mi estas la Ĉefpordoj de l’ Infero; mi subhavas la pordegon al MSNBC kaj la ŝlosilojn de la
Blua Ekrano de l’ Morto. Timu min; timu min treege; servu nur al mi kaj vivu."
Kaj la homoj teruregiĝis kaj omaĝis je Microsoft, kaj subtenis gravajn kaj danĝerajn problemojn pro la platformo Vindozo kaj ĝia
treege artefareska Permesilo. Kaj denove ili plorpetis al Turingo kaj von Neumann kaj Moore liberiganton, sed neniu kapabla de la
tasko trovitis ĝis la naskiĝo de Linukso.
Jen la generacioj de Linukso:
SAGE koncipis je ARPA, kiu koncipis je TCP/IP, kaj Aloha, kiu koncipis je Ethernet. Bell koncipis je Multics, kiu koncipis je C, kiu
koncipis Unikson. Unikso kaj TCP/IP koncipis Interreton, kiu koncipis la Tut-Teran Teksaĵon. Unikso koncipis je RMS, patro de l’
granda GNU-o, kiu koncipis la Librejojn kaj Emacs, estro de l’ Utilaĵoj. En la tagoj de la Teksaĵo, Interreto kaj Ethernet koncipis je l’
Intranet LAN, kies rozo famigis ĝin inter ĉiuj Korporacioj kaj preparis la vojon por la Pingveno. Kaj Linus kaj la Teksaĵo koncipis la
Kerno pere de Unikso. La Kerno, la Librejoj kaj la Utilaĵoj kune estas la Distribuado, la sola Pingveno per multaj formoj, pro ĉiam kaj
por ĉiam laŭdata.
En tiuj tagoj estis en la lando de Helsinko juna altlernejano nomita Linus la Torvald. Linus estis pia viro, disĉiplo de RMS kaj pova en
la spirito de Turingo, von Neumann kaj Moore. Tagon, pripensante la Arkitecturon, Linus falis je tranco kaj havis vizion. Kaj en la
vizio li vidis noblan Pingvenon, serena kaj bonfavorita, sidanta sur glaciinsulo manĝanta fiŝojn. Kaj ĉe la aspekto de l’ Pingveno
Linus timiĝis profunde, kaj plorpetis al la spiritoj de Turingo, von Neumann kaj Moore por interpreto de l’ sonĝo.
Kaj en la sonĝo la spiritoj de Turingo, von Neumann kaj Moore respondis kaj parolis al li, dirante: "Angoru ne, Linus, la plej amata
hakisto. Vi estas ekstreme bonega kaj mirinda. La nobla Pingveno, kiun vi vidas, estas Mastrumsistemo kiun vi kreos kaj disetendos
sur la tuta tero. La glaciinsulo estas la tero kaj ĉiuj ĝiaj aparatoj, sur kiuj la Pingveno ripozos kaj ĝojos ĉe la plenumado de sia tasko.
Kaj la fiŝoj, kiujn la Pingveno nutras al si, estas la konfuspermesilplenaj bazkodoj, kiuj naĝas sub la tutaj teraj aparatoj. La Pingveno
ĉasos kaj voros ĉiun kiu estas konfusa, tordita kaj artefareska; ĉiun kodon tordiĝantan kiel spagetoj, aŭ infektitan per velkigantaj
kreaĵoj, aŭ kunigitan de gravaj danĝeraj Permesiloj ĝi devos kapti. Kaj en la kaptado ĝi devos samiĝi, kaj en la samiĝado ĝi devos
dokumentiĝi, kaj en la dokumentado ĝi devos eldoni liberecon, serenecon kaj la plej bonegan miron al la tero kaj al ĉiuj kiuj kodizas
en ĝi."
Linus leviĝis de la pripenso kaj kreis nanan Mastrumsisteman Kernon kiel la sonĝo ĵus antaŭdiris al li. Laŭ RMS, li aperigis la Kernon
en la Tut-Tera Teksaĵo por ricevi kaj rigardi pro ĉiuj. Kaj en la pleneco de l’ Interreta Tempo la Kerno kreskis kaj samiĝis, iĝis pli
bonega kaj ekstreme mirinda ĝis fine ĝi agnoskatis kiel nobla kaj pova Pingveno, kies nomo estis Tukso. Kaj la sekvantoj de Linukso
ŝirmis sin en la Kerno, la Librejoj kaj la Utilaĵoj; ili instalis Distribuadon post Distribuado, kaj faris oferojn favore al GNU-o kaj la
Pingveno, kaj dankis la spiritojn de Turingo, von Neumann kaj Moore, pro sia liberigo disde la manoj de Microsoft. Kaj ĉi tiu estis la
komenco de la Kvara Epoko, la epoko de l’ Ovrita Fontkodo.
Estas multo plu por dirati pri la ekstremaj strangaj kaj mirindaj eventoj de tiuj tagoj; kiel iuj Microsoft-aj Kostomoj maĥinaciis
militon kontraŭ la Pingveno, sed malkovratis en Halloween-a hieraŭo; kiel Gates falis inter abvokatojn kaj perfidatis kaj krucumatis
de siaj eksaj amikoj, la apostoloj de Komunikilo; kiel la dungaj Kavaliroj de l’ Ruĝa Ĉapelo pelis la evangelion pri l’ Pingveno en la
vestiblojn de l’ Korporacioj; kaj eĉ pri la kverelo inter la samkultanoj de Gnome kaj KDE pri koboldeca Permesilo. Sed tiuj tutaj aĵoj
rikorditas aliloke, en la Libroj de l’ Agaĵoj de l’ Pingveno kaj la Kronikoj de l’ Kvara Epoko, kaj mi supozas ke se ĉiuj ili rakontitus ili
plenigus DVD-an amason tiel profunda kaj danĝera kiel Usenet-a Novaĵaro.
Nun vi kodizu laŭ la povo de l’ Fonto; la Kerno, la Librejoj kaj la Utilaĵoj staru kun vi, tra ĉiuj Distribuadoj, ĝis la fino de la Epoko.
Amen

You might also like