You are on page 1of 7

23/10/2017 Sesa leciono – parto 2

UNUA PARTO
SESA LECIONO
Al lecionoparto: [1] [2] [3] [4]

TEMPO.
Sesdek sekundoj faras unu minuton.
Sesdek minutoj faras unu horon.
Dudek kvar horoj faras unu tagon.
Sep tagoj faras unu semajnon.
Kvar semajnoj faras unu monaton.
Dek du monatoj faras unu jaron.
Dek jaroj faras jardekon.
Dek jardekoj faras unu jarcenton.
HORLOĜO Dek jarcentoj faras unu jarmilon.

KIOMA HORO ESTAS?


La tria. Kvin minutoj
post la tria.

http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/0025.php 1/7
23/10/2017 Sesa leciono – parto 2

Kvarono Duono
post la tria. post la tria.

Kvarono Dek minutoj


antaŭ antaŭ
la kvara. la kvara.

EN LA LERNEJO.

Kajero. Liniilo.

Skribtabulo. Gumskrapilo.

Kia, Kial, Kie, Kies,


Kio, Kiom, Kiu, Do

http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/0025.php 2/7
23/10/2017 Sesa leciono – parto 2

Demando - KIO estas ĉi tio?


Respondo - Tio estas ĉapelo.
Demando - KIE estas la ĉapelo?
Respondo - Ĝi estas en via mano.
Demando - KIU havas la ĉapelon?
Respondo - Vi havas ĝin.
Demando - KIES ĉapelo estac ĉi tio?
Respondo - Ĝi estas via.
Demando - KIA ĉapelo estas ĉi tio?
Respondo - Ĝi estas mola kaj nigra.
Demando - KIOM estas unu ĉapelo kaj du ĉapeloj?
Respondo - Unu ĉapelo kaj du ĉapeloj estas tri ĉapeloj.
Demando - Tre bone, sed, se unu ĉapelo kaj du ĉapeloj estas tri ĉapeloj,
kiom estas tri ĉapeloj kaj sep libroj?
Respondo - E-e?.. me-e?.. be-e?..
Demando - KIAL vi ne respondas?
Respondo - Dek.
Demando - Dek kio, ĉapeloj?
Respondo - Ne.
Demando - KIO do, dek libroj?
Respondo - Ne.
Demando - KIO do?
Respondo - KIA demando! – Tri ĉapeloj kaj sep libroj estas -
sep libroj kaj tri ĉapeloj.

HISTORIO. – SAĜA.

La reĝo Salomono estis


tre SAĜAhomo. Ĉu vi aŭdis
la HISTORION pri Salomono kaj la
infano? Li ordonis tratranĉi ĝin, kaj doni
la duonojn al la du patrinoj.

FIDELA.

http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/0025.php 3/7
23/10/2017 Sesa leciono – parto 2

Hundo estas la plej FIDELA besto.

LA MUELISTO KAJ LIA AZENO.

Muelisto kaj lia filo iras al la bazaro


por vendi sian azenon.

Preteriras viro kaj diras:


"Ĉu ne estus pli bone, se unu el vi
rajdus la azenon?"

"Tio ja estus pli bone", respondas


la muelisto, kaj li sidigas sian filon
sur la dorson de la azeno.

Jen la filo de la muelisto rajdas


la azenon, kaj la muelisto postsekvas.

Sed jen alia viro preteriras kaj diras:


"Tio ne estas ĝusta, bubo, ke vi rajdas
kaj lasas vian patron piediri."

"Vi estas prava", diras la muelisto,


kaj deazenigas la filon.

http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/0025.php 4/7
23/10/2017 Sesa leciono – parto 2

Li mem sidiĝas kaj rajdas la azenon,


dum la filo piediras.

Kaj jen ili renkontas du virinojn.


"Ĉu vi ne hontas rajdi la azenon
dum via bubo lame piediras!!"
ili diras.

La muelisto ruĝiĝas de honto.


Li desaltas kaj sidigas la filon
sur la dorson de la azeno.

Li mem surgrimpas la dorson.

Kaj jen ili ambaŭ rajdas la azenon.

La azeno nur faras kelkajn paŝojn,


kiam alia viro diras:

http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/0025.php 5/7
23/10/2017 Sesa leciono – parto 2

"Ĉu vi ne kompatas la malfeliĉan beston?


Ĝi jam ne povas marŝi."

La muelisto pripensas kaj diras:


"Eble vi estas prava."
Li desaltas mem,

kaj tiam li helpas sian filon deazeniĝi.

La patro nun kunligas la antaŭajn


kaj postajn krurojn de la azeno.

La knabo alportas fortan stangon,


kiun li trovis sur la vojo.

Ili pendigas la azenon sur la stangon.

Kaj jen la muelisto kaj lia filo portas


la azenon sur siaj ŝultroj.

Sed ĉiu, kiu ekvidis la strangan


http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/0025.php 6/7
23/10/2017 Sesa leciono – parto 2

spektaklon, ridis je ilia naiveco.

La muelisto fine ekkomprenis, ke oni ne


povas kontentigi ĉiujn homojn kaj li
ĵetis la azenon en la riveron.

FINO.

http://eduinf.waw.pl/esp/lern/uem/0025.php 7/7

You might also like