Professional Documents
Culture Documents
Enhavo
Vivo
La nupto
Verkoj
En Esperanto aperis
Referencoj
La nupto
Por "Wesele" (La nupto aŭ Nuptofesto) Wyspiański kunvenigis ĝeneralan avangardon de Krakovo. Tiu
avangardo apogis sin sur la verkoj de Tadeusz Peiper - grava pola modernisto. "Wesele" estas mistika dramo
pri nupto de pola nobelo kun kamparanino. La fenomeno de chłopomania - edziĝado de polaj aristokratoj
kun kamparanoj estis tiutempe tre populara. La agado de la dramo estas do grava montro de la pola socio de
tiu tempo - kamparanoj kaj aristokratoj en vere pola nupto. En dramo estas ankaŭ montritaj famaj personoj
de krakova vivo de tiu tempo. La Poeto - persono de la verko - persvadas en nupto, ke kamparanino
Portreto kun edzino, 1904
bonvenigu popolajn spiritojn de Pollando. Al la nupto do alvenas inter aliaj Chochoł - popola spirito-
demono, Stańczyk - malfeliĉa bufono, Jakub Szela - popola ribelisto kiu mortigis polajn aristokratulojn dum
rabacja. Alvenas ankaŭ Vernihoro, "la avo kun liro" kiu enportas oran kornon. Tiu korno vekigos Pollandon
por sendependeco (Wyspiański ne ĝisvivis la renaskiĝon de Pollando). La dramo estas opiniata kiel genia
pro bonega montro de realeco de tiu tempo en Pollando.
Wyspiański mortis en 1907. La entombigo estis silenta konforme kun volo de Wyspiański. La jaro 2007
estis en Pollando la jaro de Stanisław Wyspiański.
La 2an de septembro 2017 okazis la NACIA LEGADO de La nupto (aŭ Nuptofesto) en pli ol 2200 lokoj en
Pollando kaj eksterlando, eĉ en Esperanto en Sofio (Bulgario) en la bela librovendejo en la centro de la urbo Patrineco, 1905
([1]) kaj en 4 polaj urboj Słupsk (Slupsko) (jen fotoj kaj video-filmo el la subĉiela publika aranĝo en la
centro de la urbo kun amasa partopreno de la urbanoj kaj la lokaj politikistoj:[2], [3], [4], [5]), Szczecin (en la
Salono sub Piramido de la Pomeria Libraro: [6], [7]), Bjalistoko (en la Esperanto-klubejo: [8], kaj en la "Kafejeto" ĉe la strato Mazowiecka 48:
[9])
kaj en Krakovo (en la Vojevodia Publika Biblioteko, Jutubo-filmo 58 minuta, en la pola, angla,
germana, franca, rumana kaj Esperanto, sed la legado en Esperanto estas nur la lasta duon-
minuto:[10]).
Verkoj
Meleager 1899 Planty-parko dum tagiĝo, 1894
Protesilas i Laodamia 1899, "Protesilas kaj Laodamia", trad. Leono Zamenhof, 1908
Warszawianka 1898
Klątwa 1899
Wesele 1901, La nupto (aŭ Nuptofesto), fragmentoj trad. Lidia Ligęza, 2007 kaj
fragmento de la unua ĉapitro trad. Irena Łowińska, Jolanta van Holstein, Eduardo Kozyra
kaj Edward Jaśkiewicz por la Nacia Tago de Legado (2017).
Wyzwolenie 1903
Legion 1900
Bolesław Śmiały 1903
Noc Listopadowa 1904
Skałka 1907
Vido el la fenestro de ateliero al la
Zygmunt August 1907
Monto de Kościuszko, 1904
Akropolis 1904
Powrót Odysa 1907
En Esperanto aperis
"Protesilas kaj Laodamia" (Protesilas i Laodamia), trad. Leono Zamenhof, 1908
Fragmentoj de La nupto (aŭ Nuptofesto) (Wesele), trad. Lidia Ligęza (presita en "Pola
Esperantisto" n-ro 6/2007) kaj fragmento de la unua ĉapitro trad. Irena Łowińska, Jolanta
van Holstein, Eduardo Kozyra kaj Edward Jaśkiewicz por la Nacia Tago de Legado la
2an de septembro 2017 - en pola urbo Słupsk (Slupsko) (kunorganizanto estis la Estraro
de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto,[11], [12],[13]).
La meandroj de Vistulo
Referencoj
1. ↑ http://dzieje.pl/kultura-i-sztuka/czytanie-wesela-stanislawa-wyspianskiego-w-sofii
2. ↑ http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/g/narodowe-czytanie-wesela-w-slupsku-wideo-
zdjecia,12444152,25384926/
3. ↑ https://www.facebook.com/photo.php?
fbid=1902075906485588&set=pcb.1902082626484916&type=3&theater
4. ↑
https://www.facebook.com/bibliotekaslupsk/photos/a.1618172568213110.1073741998.430981826932196/1618173174879716/?
type=3&theater
5. ↑ https://www.facebook.com/photo.php?
fbid=256133854895848&set=a.153936558448912.1073741828.100014977054598&type=3&theater
6. ↑ http://szczecin.wyborcza.pl/szczecin/51,137466,22314411.html?i=7
7. ↑ https://www.facebook.com/EsperantoSzczecin/photos/pcb.1667887923222929/1667881423223579/?type=3&theater
8. ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1447602608669785&set=pcb.1447604485336264&type=3&theater
9. ↑ https://www.bialystok.pl/pl/wiadomosci/aktualnosci/wesele-w-bialymstoku.html
10. ↑ http://www.rajska.info/797-miedzy-narodowe-czytanie-wesela.html
11. ↑ http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/g/narodowe-czytanie-wesela-w-slupsku-wideo-zdjecia,12444152,25384926/
12. ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1902075906485588&set=pcb.1902082626484916&type=3&theater
13. ↑
https://www.facebook.com/bibliotekaslupsk/photos/a.1618172568213110.1073741998.430981826932196/1618173174879716/?
type=3&theater
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Stanisław_Wyspiański&oldid=6555825"
La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita; eble aldonaj kondiĉoj aplikeblas. Vidu la uzkondiĉojn por detaloj.