You are on page 1of 2

Gafur Mirzo

AL ESPERANTO!

Ho, nia lingvo —

kara, favorata!

Kun Vi ni ĉiam

estas animsata!

Kaj Vin ni ĉiuj

senlime adoras

Pro la adoro

malbonceloj foras!

Forpelu ĉiujn

barojn kaj la timojn,

Daŭrigu ĉiam

konkeri animojn!

Kaj Vi forigu

el la koroj ĝemojn,

Plantu en korojn

verdajn espersemojn!

Sur la Ter' faru

grandan, verdan ondon,

Kaj ĉirkaŭprenu

Vi la tutan mondon!
Vi estas por ni

inspiro kaj forto,

Kun Vi beliĝas

la tutmonda korto!

Nia ĉefdeviz':

estas Amikeco!

Vi estas en viv'

unu kora peco

Kun Vi ni vigle

ĉiam onteniros,

Kaj baldaŭ gravan

Venkon ni akiros!

Ni tutfidelas

je nia kunesto,

Nin ja atendas

evidenta Festo!

Baldaŭ la Veron

kunsentos Homaro

Kaj nepre estos

Vi la lingva Caro!

You might also like