Professional Documents
Culture Documents
Citaĵoj Pri Humuro
Citaĵoj Pri Humuro
- Humuro estas la plej granda plastro por vundoj de la vivo. Wilhelm Bousset
- Plori kaj plendi estas pek', surper ĉiuj trezoroj de la mondo estas rid' ...
- Ĝis kiam vi povas, ridu, ĉar vi ne scias, kiam via rido ĉesos ....
- Ridu tuj, ne atendu ĝis kiam vi estos feliĉaj, ĉar alikaze vi ne devus ĝisatendi ....
- Humuro kiel esprimo de la interna ekvilibro kaj la homa toleremo, gaja certeco kaj
libereco estas nemalhavebla parto de ĉiu pli alta homa ordo. Franz Schönberger
- Humuro estas la plej digna esprimo de ĉagreno. Miloš Kopecký, ĉeĥa aktoro
- Humuro estas salo de la tero. Kiu estas per ĝi bone trasaligita, konserviĝas longe
freŝa. Karel Čapek
- Humuro estas batalo kontraŭ la homa stulteco. En tiu ĉi batalo ni povas neniam
venki, sed neniam ni rajtas ĉesi ĝin. Jan Werich
- Humuro ne signifas ridi, sed pli bone scii. Vladislav Vančura, ĉeĥa verkisto
- Indikilo por ekkono de vereco de la koncerna stultulo estas HUMURO. Vera stultulo
malŝatas, se iu pri stultuloj ŝercas. Unuavice tion malŝatas cenzoroj. Jan Werich