Enkonduko al la bengallingva libro Merur praarthonaa: bisharger uttor (‘La
polusoj preĝas: la ekvatoro respondas’) de Probal Dasgupta
(Kolkata: Abhijan. 2015.)
Sendube unu karakterizaĵo de la modernaj tekstoj estas la uzado de novaj
vortoj. Sed la vera ŝlosilo de la moderno troviĝas iom for de tiu okulplaĉa reklamejaro. Tiuj laborantoj, kiuj intense okupiĝas pri la nova uzado de vortoj, povas pli profunde inici nin en la modernon. Ĉu tial plene ignori la ekscitiĝemon pri la novaj vortoj? Kiam juna homo ekpaŝas en la poezion, tiun certe frapos kaj amuzos la aspekto de novaj vortoj. Ĝuste la emo iom resti ĉe la amuziĝo instigos tiun homon ludaĵi la vortojn unu kontraŭ aliajn kaj pere de tiu ekscita ludo plene konatiĝi kun ili. Sendube iam la juna homo alvenos al la graveco de la trankvila, senekscita bezono rigardi ankaŭ la novan uzadon de vortoj ordinaraj. Sed la freŝa, varma gusto de la videbla noveco unue ludu la rolon de la matena kafo; poste sekvos ĝin la momento de tiu pli profunda neceso. Unu celo de tiu ĉi libro estas veturigi la leganton de ‘renkontiĝo kun nova lingvo’ al ‘nova renkontiĝo kun la lingvo’. La unua ŝtupo en tiu procedo estas prezenti la pontolingvon Esperanto kiel seriozan debatindaĵon sur la publika diskutpodio de la civila socio. Kun la ekscitiĝo rilate Esperanton multaj en nia mondparto konatiĝas nur nun. Por ili ĝi estas tiusence nova lingvo. Por kiu lando parolas la Esperantaj poetoj? Tiun demandon mi respondas en la unua ĉapitro (Esperanto shaahitter shukhopaattho jatkincit bibaron, ‘legfacila kaj konciza prezento de la Esperanta beletro’) per la tute nova vorto akutobhumi (neologismo bengala por ‘utopio’). Iuj legantoj verŝajne emos kajtumi per tiu vorto. Tiaj legantoj eventuale rete serĉos informojn pri Esperanto, krozos ĉe la retpaĝaro lernu.net kaj simile, provizore paŭzante en sia legado de ĉi tiu verko. La pacienca juĝanto, kiu volas unue plene taksi specifan rezonfadenon antaŭ ol rigardi aliloken, kompreneble legos sen tiaj paŭzoj. Tiu juĝanto volos konstati – post la komenca lanĉo de ‘renkontiĝo kun nova lingvo’, dum la diskutoj pri la plua temo ‘nova renkontiĝo kun la lingvo’ – ĉu mia kerna argumento celanta ligi iujn teoriajn kaj praktikajn konsiderojn prilingvajn al la demokratia imagpovo vere eltenas la rigardon de kritikema leganto. Antaŭ ol komenci tiun vojaĝon, mi unue prezentu al vi rakonton, por difini la agordojn de ĉi tiu nia konversacio. [Sekvas rakonteca prezento de mia dusemajna vojaĝo al Ĉinujo kiel gasto de la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia en 2008. Lige kun tiu rakonto, bildigante niajn ĉinajn samideanojn kiel partnerojn de la japanaj kaj koreaj, mi konatigas al la bengala leganto la tutan orientazian Esperanto-movadon. Por la esperantista leganto mi preterlasas tiun parton de la teksto.] La intima rilato inter la fenomeno ŝtato kaj la fenomeno skriba lingvo prenis aparte atentindajn formojn en la historio de Egiptujo kaj de ĝia posteulo Ĉinujo, laŭ la ŝtupoj de la evoluo el la vere bildaj skribsistemoj, tra diversgrada ideografieco, al stabilaj hieroglifaj karaktroj. Estas grava fakto, ke aliajn mondpartojn plene konkeris diversaj fonetikecaj alfabetoj aŭ silabaroj. La premo de tiu grava fakto instigis la hieroglifan sistemon kultivi la proprajn virtojn – la belskriban zorgon kaj estetikon – kiujn ni devas identigi kiel specifajn elementojn de tiu historia evoluo. Tiurilate Esperanto povas ludi la rolon de vera ŝlosilo por ni aliaj planedanoj, kiuj ne havas intiman rilaton kun la ĉina hieroglifa skribo. Kial ĝuste Esperanto? La demando ‘kiamaniere eltiri la principan kvintesencon de la ĉina ideografio kaj utiligi ĝin por antaŭenigi la matematikon kaj natursciencojn?’ i.a. motivis Kartezion, Lejbnicon kaj iliajn posteulojn prisekvi la grandan okcidentan entreprenon konstrui formalan, abstraktan, universalan sistemon de pensoskribado. El tiu entrepreno venis du rezultoj disponeblaj en nia epoko. Unu rezulto estas la internaciaj kodigoj de libroj en bibliotekoj – ekzemple 400, en unu varianto de la sistemo, estas rezervita por la lingvoj, 800 por la literaturoj k.s. Kaj la dua rezulto disponebla al ni estas ĝuste Esperanto. En la konversacio inter la ĉinoj kaj Esperantujo, multaj el ni memoras tiun ĉi fundamentan fakton. Dum mi babilis kun la universitataj gestudentoj en Beijing kelkajn horojn antaŭ mia ekflugo hejmen, mi rememorigis al ili tiun bazon de la speciala rilato inter la ĉinoj kaj la esperantistoj. Hodiaŭ, kiam Ĉinujo serioze scivolas, kiabaze ni fremduloj, en la kunteksto de la neceso kolektive stiri la tutmondan evoluon, kunagos kun la ĉinoj, en tiu ĉi turnopunkta momento ni aparte zorgu rimarki, ke unu loko, kie tiu lando devas interkonsenti kun la cetera mondo, estas fasoni stabilan ekvacion inter la skribarto kaj la parolarto. Tia ekvacio estas bazenda sur rigora kompreno pri tio, ke la skribarto estas ankrita en unuigema makrosocia aparato de la ŝtato, dum la paroloj dissemiĝas en mikrosociaj rondetoj dise tra la pejzaĝo. Ekvacii inter la skribo kaj la parolo signifas do ankaŭ ekvacii principe inter tiu makroaparato kaj tiuj mikromedioj. Se vi ial pensis, ke vi sukcesos elkalkuli ĉi tiujn ekvaciojn senkonsidere pri Esperanto, tiam bonvolu akcepti miajn plej korajn bondezirojn. La ideon, ke la naturscienco estas aparte grava intertraktejo inter la artefariteco de la skriba lingvo kaj la laŭdira natureco de la buŝa sinesprimo, proponis la filozofo Sundar Sarukkai (en sia verko Translating the World: Science and Language, Lanham, MD: University Press of America, 2002) – li agnoskas, ke la laboro trafe analizi la natursciencajn tekstojn ne povos pluiri, se tiu entrepreno ne metos Esperanton kaj la ĉinan skribsistemon sur sian mapon. De la politologoj ni certe povas atendi, ke en la kunteksto de siaj ŝatataj teoriadoj pri la diktaturo kaj la demokratio ili i.a. esploros la rolon de la potenco-geometria rilato inter la skribaj kaj parolaj momentoj en la procezo de diktado. Se ili hazarde alvenos al interesa rezulto, sendube ili disponigos ĝin al ni. Inter ni, la baratanoj kiuj denaske parolas la bengalan, estas bone konataj la bengala kaj la angla-usona versioj de tiu kultura potenco- geometrio, kiu reliefigas unuflanke la aŭtoritatemon de la tradicia feŭda sociordo kaj aliflanke la naivan renverson de tiu sistemo ĉe indulgema kaj dorlotema moderneska stilo – mi diras ‘bone konataj’ sen aldoni ian ajn pretendon pri ekzisto de rigora analizo de la aferoj. De post mia vizito al Ĉinujo en 2008, mi provas iom pli klare ol antaŭe kompreni, kiajn klavojn premas tiuj versoj en konata poemo de Robindronath Tagor, kiuj tekstas “Ho patrino Bengallando, sepdekmilione/ nin vi bengaligis nur, homigis nur duone”. Ĉu Ĉinujo, akceptante pro sia unuinfana familia normo la stilon de indulgemo kaj dorlotemo, komencas paŭsi iujn problemojn konatajn en aliaj mondpartoj? Ĉu la ŝablonojn, kiujn signas oftaj esprimoj kiel ‘la bengala stilo de dorlotado de solinfano’ aŭ ‘la usona trokutimiĝo al la kulturo de reklamoj’, ni povos baldaŭ meti sub vere analizan lupeon, kaj ĉu el fidindaj memanalizoj ni en diversaj landoj ĉerpos la forton povi diri al niaj ĉinaj gekolegoj, kiavoje ni vojaĝos trans diversaj konataj problemoj kaj atingos kunlaborejon, kie niaj diversaj agemoj povos konverĝi sur komunan mondon? Necesas povi imagi tian mondon, kies ĉefa celaro ne inkluzivas la konfliktojn kaj konkurencon, la predadon el la naturdisponaĵoj, la hegemonion de grandaj etnoj super malgrandaj, la monopolan difinadon de celoj fare de kelkaj estraj grupoj. (Teni antaŭ ni la versojn “kiu ĉefe fidas al justemo,/ pardonado, amikem’, racio,/ kaj protektas vivon;/ kie ne atakas fratoj fratojn plu ŝakale” certe ne liberigos nin de la devo ordigi la proprajn cerbojn – sed la mensa kunesto de tiuj, kiuj havis la kapablon de Sudhindranath Datta konkretigi tiajn revojn, estas sendube dezirinda.) Kial mi emfazas, ke ni devus pretigi nin por povi dividi tiajn pensojn ĝuste kun geamikoj ĉinaj? Ĉu la ĉefa demando do estas, kiujn ni alparolu? Eble ne; sed de la interparolpartnero certe parte dependos, kio estas plej dirinda. La ĉinoj kutimiĝis pensi, ke nur la senbara, senkonkurenca forteco de unueco-kultiva centro-ĉefiga ŝtato povas liveri fundamenton por daŭripova paco; la instaliĝo de unu skriba lingvo super la senbrida diverseco de buŝaj parolformoj estas premiso por la kultura progreso. La hodiaŭa plurisma Esperantujo ne plu havas la samajn agordojn kiel tiu ĉina revo – sed demandoj kiel ‘kion ni trafos diri al la ĉinaj samideanoj de tiu vidpunkto? kaj kion ni devos prokrasti ĉar ne estas preparitaj la kondiĉoj por taŭga dialogo?’ ne estas utila objekto de spekulativo en tiu ĉi antaŭparolo. [Mi eliminas el ĉi tiu esperantigo kelkajn konkretajn frazojn pri la nun kreskanta interproksimiĝo inter specifaj japanaj kaj ĉinaj esperantistoj. De la rakontado pri tiu proksimiĝo mi pluiras al la temoj de la libro.] Mi ĵus montris al vi kelkajn bildojn el mia albumo de 2008. Jam kelkajn jarojn poste, la bildo draste ŝanĝiĝas – tion mi vidas dum mi spektas la pluiron de la mikrosociaj procezoj en orienta Azio. La konversacioj nun okazantaj estas kvalite pli altaj ol tiuj, kiujn mi spertis en 2008. Kio do rajtigas min emfaze diri tion? Unu kialo estas, ke la hodiaŭaj ĉinaj kaj japanaj samideanoj, sen kaŝi la historion de la konkurenca rilato inter siaj landoj, ne trenas la malamikajn sentojn en sian nuntempan konversacion en la neŭtrala internacia lingvo, kiun tiuj landoj kune flegis en la fruaj jaroj de la monda movado. Seriozan fortostreĉon por elveni el tiu longa kaj tragika historio pioniras hodiaŭ la tiuregionaj esperantistoj. Vi eble scivolas, kial ili, malgraŭ la agnosko ke manpleno da geamikoj ne kapablas ĝisatingi la pinton de tia monto, tamen persistas, kaj precize kiajn paŝojn ili entreprenas. Dokumentitan respondon al tiu demando vi trovos en la ĉapitro ‘la prozo kaj Bankimchandra’ de la nuna libro. Tiu ĉapitro informas vin, ke multjara kolektiva klopodo de kvardek du historiistoj (po dek kvar el la tri landoj Ĉinujo, Japanujo kaj [Suda] Koreujo) rezultigis mezlerneje uzeblan lernolibron pri la moderna historio de tiuj landoj. Tiu historio aperis samtempe en la ĉina, japana kaj korea lingvoj. Ĝia esperantigo, sub la titolo Historio por malfermi estontecon, estis publikigita en 2007. Ĝi ankoraŭ ne estas tradukita en aliajn lingvojn. Ne estas facile verki tian historion. En tiu ĉi agresoplena mondo, konatigi tiun signifan iniciaton al ĉiuj mondpartoj estas pionira laboro, kian entreprenas ĝuste la tiuregionaj esperantistoj. Alia ekzemplo de la pioniremo de la Esperanto-movadoj de la orientaziaj landoj estas la ĉiujaraj ‘kunloĝadoj’ de japanaj kaj koreaj gejunuloj. Jam de tridek jaroj, kelkaj junaj samideanoj de tiuj landoj ĉiujare pasigas kune unu kunloĝan semajnon. Tiu dulanda tendaro okazas alterne jen en Japanujo, jen en Koreujo. La fakton, ke ili ne oferas la eksplicitecon pri malagrablaj temoj sur la altaro de la ekstera amikeco-flegado, mi rimarkis jam dum mia vizito al Japanujo en 1982. Tiujare mi vidis la japanan junulon Izumi Yukio petanta la geamikojn el Koreujo senkaŝe komenti pri la barbaraj krimoj de la japanaj soldatoj, kiuj invadis ilian landon. La martiriĝoj pro tiu brutalado estas mejloŝtonoj en la moderna korea historio; tiun fakton metadi sur ĝuste la japanan ekranon fariĝis unu el la respondecoj de la japana Esperanto-movado. Ekde tiam, en diversaj medioj, ĉiufoje kiam mi aliris esperantistojn japanajn kaj koreajn, mi senescepte rimarkis, ke tiu pene akirita amikeco estas prifierindaĵo tiel por la japanoj kiel por la koreoj. En 2007, sur la humo de Japanujo, la pli aĝa korea kolego Lee Chong-yeong, antaŭ ol donaci al mi la libron Historio por malfermi estontecon, zorgis preni subskribojn ankaŭ de la japana kaj ĉina tradukintoj Sato Morio kaj Yu Tao; ili tri kune esperantigis tiun lernolibron. Ke la klopodoj por forigi la venenon de longperspektivaj malbonaj rilatoj inter najbaraj landoj en orienta Azio, do, tiel reliefe uzas la internacian pontolingvon Esperanto instigas multajn legantojn en nia medio diri, unue, ke per artefarita lingvo la homoj ja ne povas fari siajn verajn laborojn; due, ke tio, kio funkcias en orienta Azio, ja ne havas valoron en suda Azio; kaj trie, ke la tuta mondo praktike akceptis la finan venkon de la angla super la franca en la konkurenco por la statuso de internacia lingvo, kaj ke en tiu ĉi situacio daŭrigi la agadon por Esperanto estas utopiema tempomalŝparo. Post kelkaj paĝoj mi revenos al ĉi tiuj tri tezoj viaj, kaj laŭvice respondos. Por ne forgesi, pri kio temas, bonvolu akcepti kvitancon pri viaj tri tezoj, kaj bonvolu ĉi tiun kvitancon ĝustatempe elpoŝigi. Nun mi altraktu alian punkton. Povas esti, ke iuj el vi supozas, ke mi estas tuj proponanta la verkadon de komuna historio de la sudaziaj landoj konforme al tiu orientazia modelo – kaj la esperantigon de tia verko! Evidente rizkultivaj agroj ne estas taŭga loko por kreskigi melongenojn; la taŭgojn kaj maltaŭgojn ni devas nepre memori, kiam ni formulas niajn planojn. Vi scias same bone kiel mi, ke la ĉefa maltrankviligo en nia duonkontinento koncernas la malsanan rilaton inter Barato kaj Pakistano. Provante paŝi al iama solvado de tiu ĉi problemo, la renoma edukteoriisto Krishna Kumar faris superrigardon pri la ĉefaj mezlernejaj historio- lernolibroj en sia verko Prejudice and Pride. Li tie montras, ke senmensoge, kaj surbaze de la sama arkiva dokumentaro, la historiistoj de la du landoj tiamaniere aranĝis siajn rakontojn, ke la pakistanaj infanoj nepre kreskos en la penson, ke la disduigo de iama Barato en Pakistanon kaj la nunan Baraton estis bona afero, kiu necesis, kaj aliflanke la barataj infanoj ne povos ne pensi, ke niaj gvidantoj devis nur iomete pli streĉe klopodi por evitigi tiun ĉi katastrofon. Se iuj intelektuloj en Pakistano, en Bangladeŝo, en Srilanko, en Nepalo, en Butano entreprenos agadojn paralelajn al tiu de Krishna Kumar, kaj se al tiu iniciato aliĝos la pli vasta klerularo de la tuta regiono, tiam pli aŭ malpli frue la procezo de dialogo inter diversaj vidpunktoj liveros fruktojn. Sed neniu ero de la entrepreno starigi kulturan pacon estas senpage ricevebla. Tiu oratoro, kiu surpodias por rikolti aplaŭdojn, povas per sia retoriko atingi kelkajn celojn, sed la establado de paco ne estas inter tiuj. Tia persono tro intense klopodas konfirmi la jamajn antaŭjuĝojn de la celpubliko kaj instrumente uzi ilin por la propra tagordo. Se oni rememorigas al la ĉeestantoj iliajn longe priplenditajn suferojn, iliajn konatajn prifierojn, tiam oni certe fariĝas ŝatata oratoro. Sed flati la aŭskultantojn havas la efikon eksciti ilin; ili restas katenitaj al siaj malnovaj pensoj kaj sentoj; ili ne ekvolas ion ŝanĝi. Aliflanke, se la homoj nenion ŝanĝos, tiam tute certe ne venos la paco. Tiuj enradikiĝintaj miskomprenoj inter najbaraj etnoj, el kiuj fontas la reciproka malamo, devas esti forigataj por povi semi la pacon. La vera demando do estas, de kie venos la deziro de la publiko ŝanĝi sian sintenon. Pri tiu temo ni scias almenaŭ jenon: predikadi maksimojn, liveradi konsilojn, riproĉi la homojn pri memcentreco kaj egoismo, ja ne ebligos la ŝanĝadon. Kio do funkcios? La sperto montris, ke la personaj amikecoj havas kvietan fortecon. Post la detruo de la babara moskeo en Ajodjo la 6an de decembro 1992, multaj hinduoj konstatis, ke siajn islamanajn geamikojn ili nek sukcesis protekti kontraŭ la sperto de tiu tragedio, nek scipovas konsoli post la evento. Ili lernis de tiu sia nepovo ion, kio eĉ ne erete enirus ilian kapon se ili aŭskultus la predikojn de iu sentencisto. Nun supozu, ke vi estas politika gvidanto, meze de kampanjo antaŭ parlamenta balotado. Vi surpodie gajnas la korojn de granda aŭskultantaro, eĥante la antaŭjuĝojn kontraŭ najbara komunumo – ĉu alilingva, ĉu alireligia. Subite vi rimarkas, ke iu via intima amiko apartenanta al tiu najbara komunumo, se li spektos KDon de via parolado, tiel forte ofendiĝos, ke vi neniam plu povos rilati kun li. Tuj kiam tiu fakto trafos vian atenton, vi sentos la devon ŝanĝi la stilon de via parolado. Eble la leĝoj de la elekto-komisiono ne timigas vin; sed vi scias, ke la perdo de persona amiko estas grandega perdo, kiun neniu iam povos renversi aŭ kompensi. Kiel ĉi tiu penso pri la efikoj de amikeco sur la retorikan stilon de politikisto rilatas al Esperanto? Estas certe vere, ke vi povas amiki en ĉiaj lingvoj. Tamen rimarku, ke la manko de komunuma proprieta stampo sur Esperanto signifas por vi kaj via alilanda amiko la eblon paroli tute egale, surbaze nur de via komuna homeco – nek vi nek la amiko havas la rajton ekzerci lingvan aŭtoritaton, ĉar la lingvon kiel gepatran lingvon posedas neniu, ankaŭ la Esperanta literaturo ne apartenas al la bieno de iu etno – tiaj avantaĝoj ne aperas ĉe iu ajn alia lingvo uzata en homaj socioj. Mi spertis, ke pro ĉi tiuj avantaĝoj la amikecaj rilatoj kreskintaj en tiu lingvo estas ofte pli fortikaj, pli profundaj ol en aliaj sociaj medioj, ili ofte plikapabligas la amikojn ampleksigi la amikaron. Nun mi revenas al tiuj viaj tri tezoj; bonvolu elpoŝigi do la kvitancon donitan de mi. Dankon. Via unua obĵeto estis, ke per artefarita lingvo la homoj ja ne povas fari siajn verajn laborojn. Mi rimarkas malantaŭ tiu obĵeto la ombron de via preteco agnoski kiel ‘naturajn’ tiujn lingvojn, kiel la bengala, la telugua, la angla, la maratha, la franca, la rusa, rigardatajn kiel proprajn ĉe tiu aŭ alia specifa etno; agnoskante tion, vi senpripense pretas eĉ inkluzivi en tiu kategorio de ‘naturaj lingvoj’ la skriban bengalan, skriban anglan, skriban francan k.s., kiujn en plena lumo, antaŭ ĉies okuloj, kreis la kulturaj fortoj. Ĉi-konekse mi volos atentigi vin pri iuj ŝlosilaj demandoj. Ĉu vi rimarkis, ke verkante aŭtobiografiojn en la maratha, la guĝarata, la karnata, la tamila, la telugua, la Dalitoj diradas jam de jaroj, ke avantaĝe al la altkastaj hinduoj diversajn baratajn lingvojn oni inundis per sanskritaj vortoj; ke lerni tiun parton de la klera leksiko kostas grandan fortostreĉon al la Dalitoj; ke la imperativoj de la hodiaŭa, kastismo-forlasa socia konscio necesigas, ke oni konstruu novajn normojn de la skriba maratha, la skriba karnata, la skriba telugua – normojn egalismajn, kiujn la tuta uzantaro de ĉiu tia lingvo kapablos uzi sen la sento de hierarkio. Reagi al tiu postulo de la Dalitoj signifas, publike intertrakti ĝis oni konverĝos sur mezan varianton kapablan sentigi pli-malpli la minimuman malkomforton al ĉiuj – skriban varianton ne plene komfortan al iu ajn socitavolo, sed relative facile lerneblan por ĉiuj surbaze de la respektivaj buŝaj idiomoj. Alidire: se ni akceptu la postulon pri la socia justo, ni devos forlasi la ‘naturan’ aspekton de la skriba lingvo en pluraj el niaj socioj, kaj progresi al ‘artefarita’ arkitekturo. La lojalo al la ‘natureco’, sur kiu vi bazas vian obĵeton kontraŭ Esperanto, estas lojalo ne plu akceptebla eĉ por la etnaj lingvoj. Sendube ne ĉiu lando havas kastan sistemon, kaj do evidente la Dalitoj ne estas universala kategorio. Tamen, montru al mi socion, en kiu ne troviĝas ekspluatataj, marĝenigitaj kategorioj ene de la lingvokomunumo. La rezonado do validas universale. Nun mi min turnu al via dua tezo: ke tio, kio funkcias en orienta Azio, ja ne havas valoron en suda Azio. Se vi volas diri nur, ke la historioj varias laŭ la latitudoj, konsentite. Sed mi flaras en viaj vortoj alispecan obĵeton. Eble vi pensas, ke la brilbrilan apogon, kiu prosperis al Esperanto en Ĉinujo ĉe Lusin (kaj do ĉe Maŭ) aŭ en Vjetnamujo ĉe Ho Chi Minh, ne reeĥas la sudaziaj realaĵoj, kaj ke tial ni havas malpli da respondeco prie, manke de altprestiĝa praagnoskiĝo de la lingvo en nia regiono. Se vi tiamaniere pensas, estas do mia devo memorigi vin, ke pro la celo de la Ligo de Nacioj senkoloniigi la mondon oni akceptis Baraton jam dekomence kiel plene voĉdonrajtan membron, kaj ke nia delegacio tie partnere kun Ĉinujo forte pledis por Esperanto. Iujn faktojn pri tiu iniciato mencias Akutobhumir thikaanaa ‘La adreso de utopio’, la lasta ĉapitro de ĉi tiu libro Merur praarthonaa bishuber uttor. Sendube vi rajtas kovi vian opinion pri la demando, ĉu la hodiaŭaj baratanoj sin perceptu kiel heredantojn de tiu iama institucia klopodo, aŭ de la kulturaj entreprenoj de Lakshmiswar Sinha aŭ Badal Sircar en postaj jardekoj. Sed se vi hazarde pensis, ke la historio de nia regiono tre diferencas de tiu de orienta Azio, tiu penso certe ŝuldiĝis al nekono de la faktoj. Ha jes, via tria tezo tekstis, ke ke la tuta mondo praktike akceptis la finan venkon de la angla super la franca en la konkurenco por la statuso de internacia lingvo, kaj ke en tiu ĉi situacio daŭrigi la agadon por Esperanto estas utopiema tempomalŝparo. La vera rezonfadeno de ĉi tiu teksto komenciĝas nun, per ekrespondo al tiu via tezo. Ĝis nun mi nur agordis la muzikilon. Via uzo de la esprimo ‘tempomalŝparo’ sugestas, ke via maltrankvilo koncernas la misuzon de tempo sur la praktika nivelo. Se vi vere deziras surtagordigi la demandon, kion do fari en la praktiko por eviti la malŝparadon de tempo, tiam vi certe rimarkis jam, ke laŭregione varias la pontolingvoj. En multaj partoj de Barato la ordinara publiko ne kapablas la anglan, sed komunikiĝas surstrate en la hindia trans lingvaj baroj. En iuj regionoj troviĝas lokaj mikslingvoj uzataj pontocele, ne tre ofte menciataj en la elitaj diskutoj, ekz la sadra, parolata en la bihara- ĵarkhanda regiono, aŭ la nagameza, kiun oni parolas en la nordorienta Barato. Ĉi tiuj miksaj idiomoj estas nenies gepatra lingvo, sed funkcias ponte inter diversaj lingvokomunumoj. En diversaj partoj de Eŭropo servas kiel pontoj ankaŭ la rusa, la germana, la franca. Tian laboron faras ankaŭ la svahila en la orienta Afriko. Estas vere, ke tuj post la sendependiĝo Barato ekscese entuziasmis pri la hindia kaj Kenjo simile ekscesumis pri la svahila. Ni devas agnoski, ke poste tiujn lingvojn plene anstataŭis denove la angla, pro elitaj klopodoj. Tamen ne estas ĝuste aserti, ke en ĉiuj lokoj la diversaj surstrataj pontolingvoj senĉese perdas la terenon aŭ baldaŭ fermos la butikon. Kaj kial rigardi nur la stratojn – ankaŭ en la kineja mondo la hindia tute ne retretis en la ĵusaj jardekoj, ĝi eĉ ne montras signojn esti baldaŭ perdonta terenon. Se vi do volas pure praktikajn rezonerojn, vi konkludos, ke fakte la t.n. triumfo de la angla estas realaĵo sur iuj podioj, sed estas ekstertema en tre multaj kontakto-situacioj. La multe priparolata tutmonda ampleksiĝo de la uztereno de la angla havas i.a. la sekvon, ke eĉ la aferistoj dezirantaj klientojn devas povi paroli france al la francoj/ valonoj/ kebekianoj, portugale al la portugaloj/ brazilanoj, germane al la germanoj/ aŭstroj/ svisoj – se vi ne evoluigos tiun kapablon, tiam rapide pliproksimiĝos al iliaj koroj tiuj viaj konkurencantoj, kiuj ne nur lernis la anglan por komerci kun la mondo, sed elektis lerni la lingvojn de la klientaroj por gajni avantaĝon. Se tial – aŭ aliial – vi ekbezonos lerni la francan aŭ la portugalan aŭ la rusan aŭ la germanan, tiam estos bona ideo, ke vi unue lernu iom da Esperanto kaj poste reiru al via projekto lerni pluan lingvon; multaj spertis, ke per tiu sinsekvo oni gajnas multe pli fortikan scipovon de tiu plua lingvo. Rigoraj eksperimentoj montris, ke lernantoj, kiuj lernas la francan aŭ la germanan dum kvar jaroj, fine de tiu tempo atingas malpli fortan kapablon en tiu lingvo, ol aliaj lernantoj, kiuj unue lernas Esperanton dum unu jaro kaj poste la cellingvon dum tri jaroj. Iuj lernantoj en Barato efektive provis tiun ĉi metodon kaj atingis bonajn rezultojn. La praktika elprovo ne demonstras, ke investi tempon por lerni Esperanton estus misinvesto; tute male. Aliflanke, mi sendube eraros, se mi rigardos la praktikan pensmanieron kiel la bazon de viaj taksoj. Miakomprene gravas al vi pli ekvilibra taksado uzanta larĝan gamon da kriterioj. Vi ial venis al la konkludo, ke tiuj, kiuj ekscese okupiĝas pri Esperanto, estas viktimoj de malprudenta pasio forgesiganta al ili la seriozan tagordon; ĉu mi pravas pri via percepto? Laŭ via takso, la angla ekzemplas la seriozan laboron. Esperanto estas do senutila ludilo. Ni havas malmultajn disponaĵojn. En malriĉa lando, estas peko proponi al la homoj senutilajn ludilojn. Anstataŭ miselspezi la malabundajn rimedojn, oni devus prudente investi. Ĉu mi ĝuste karakterizas vian pensostilon? La argumento, ke malabundas disponaĵoj en la malriĉaj landoj, ŝajne ne venis al multaj en la kapon kiam ĉe demando post demando multaj el niaj influaj samcivitanoj, klopodante obei la sanktajn leĝojn de adorado al la propra partio kaj de konservado de neta limo inter ‘ili’ kaj ‘ni’, ne nur forĵetis kaj misuzis la malabundajn rimedojn, sed transformis ĉiujn laborejojn de la pensantaj homoj en nia gubernio en fabrikojn de la misinvestado de la tempo. Kiam forvaporis la etoso ebliganta la debatadaon, kiam preskaŭ ĉiuj kutimiĝis pensi ke debati nepre signifas disputi – alidire, pensi ke tuj kiam ni flaras ĉe iu aliecon de opinio oni devas senprokraste ĉesi interŝanĝi kun tiu persono eĉ ordinarajn parolojn – tiam aktivaj intervenoj fare de tiel klarvidaj kritikantoj kiel vi estintus ege bonvenaj. Kiel ajn, en la hodiaŭa etoso vi sendube konsentas kun mi, ke post la bedaŭrinda malboniĝo de la etoso de serioza diskutado ni devas ĝin revenigi al bonfarto. En ĉi tiu libro, la neŭtralan lingvon Esperanto mi hisas kiel simbolan standardon por povi kune kun vi elformuli la ideon, ke la civila socio nepre devas ĉesi solidigi la limojn inter ‘ni’ kaj ‘ili’; ne plu allasi ke la diversaj sekcioj de la socio polusiĝu; ĉie establi ‘ekvatorajn’ podiojn inter la ‘polusoj’. Esperantistoj estos aparte kontentaj vidi, ke sur tiaj podioj sin esprimas kaj aŭskultiĝas plej diversaj voĉoj, kaj ke pro tiu reciproka aŭskultado ĉies kapablo pripensi kaj pritaksi maturiĝas en nia kulturo. Neniu insiste petas, ke ĉiuj bengaloj lernu la lingvon Esperanto. Kiel la bengala poeto Sankha Ghosh skribis, “Ene de Kolkato estas alia Kolkato”. Ene de la bengala troviĝas la potencialo de neŭtrala bengala. Se vi sukcesos elveni el la longe kutimiĝinta kateniteco al la partiemo kaj lerni tiun neŭtralan bengalan lingvon, tio jam estas unu speco de Esperanto-lernado; mi petas vin alfronti ĉi tiun veron. Neniu petas vin fariĝi dekape ĝispiede neŭtrala homo; kiu ja insistos, ke vian propran tendaron vi forlasu? Sed se vi volas prezenti la tezojn de via tendaro en formo kredinda por eksteraj aliuloj, tiam vi evidente bezonas unue kompreni, kiamaniere tiuj ‘aliuloj’ perceptas la mondon, kiel ili vidas vian tendaron; nur tiam vi povos klopodi klarigi la direndaĵojn de via partio al ili, ĉu ne? En la unua fazo, vi volas scii, kiel do funkcias ilia pensado; la loko de tiu scivolo estas tiu neŭtrala podio de la socio, kie vi kaj tiuj viaj ‘aliuloj’ rajtas kune sidi, kapablas normale interparoli sen absolute ĉiam entreniĝi en polemikojn. Por povi sidi kune kun aliopiniaj homoj vi ne bezonas forlasi vian partion; sufiĉas forlasi la partiemon. Premi la klavon partiemo signifas tuŝi lokon de aparta malforteco karakteriza pri la bengala kulturo, konsentite; tuŝi alian, parencan klavon ni sukcesas lige kun komento de Chan Lina, citita komence de tiu ĉi antaŭparolo [en tekstero forigita por eviti ke ĉi tiu esperantigo fariĝu timige longa]. Lina esprimis al mi la opinion, ke Barato eraras, tiom indulgante la troan diversecon. Sed vi kaj mi bone scias, ĉu ne, ke la demando kiamaniere kunvivi kun la diverseco estas la konsistiga entrepreno de la barataneco. Tiuj, kiuj senkomprene disĵetadas negativajn komentetojn pri Esperanto, ofte asertas, ke Esperanto estus kontraŭdiverseca. Sed vi klopodas dementi miajn tezojn per rigoraj argumentoj, kaj certe faris do seriozajn esplorojn, ĉu ne? Mi sendube rajtas supozi, ke tiajn naivaĵojn ne eldiros vi. Mi supozos, do, ke vi jam scias, ke la Esperanta movado diras al ĉiu ne nur, “kultivu vian gepatran lingvon en via ĉiutaga vivado”, sed ankaŭ, “ambasadoru por via kulturo, kiam vi estas en amikaj rilatoj kun alikulturanoj”. Tiu Universala Esperanto-Asocio, kiu agnoskiĝis ĉe Unesko en 1954 kaj estas la asocio reprezentanta la plimulton de la Esperanta lingvanaro, dividas kun Unesko la starpunkton, ke la gepatra lingvo estas la plej bona portilo por la edukado de infanoj en la tuta mondo. Tamen ja estas eble ke vi ankoraŭ ne scias, ke inter la neregistaraj organizaĵoj, kiuj regule partoprenas la sesiojn en la ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj – do la diskutejo, kiu plej okupiĝas pri la homaj rajtoj – ĝuste UEA havas la plej longan sperton en la laboro protestadi kontraŭ la diskriminacio suferata de la malgrandaj lingvokomunumoj en la tuta mondo. La aborigenoj ne nur petas de UEA strategiajn konsilojn, sed ofte rajtigas ĝuste UEA paroli por ili en Ĝenevo. Tiuj, kiuj plej aktive defendas la rajton de la mondo je la lingva diverseco, ekzemple Tove Skutnabb- Kangas, jam de longe estas intimaj kunagantoj de la Esperanto-movado. Okaze de la centjariĝo de UEA, kiam mi kiel la tiama prezidanto de la asocio prezidis seminarion en aprilo 2008 en la ĝeneva oficejo de UN, Skutnabb-Kangas estis la festparolanto; ŝian gravan festparoladon nia svisa kolego Stefano Keller afiŝis sur la lingvorajta retpaĝaro de UEA. Nun vi sendube ekvidas, ke kun tia Esperanto-movado Barato bezonas intertrakti surbaze de freŝa pensado; kaj ke la demando, kiamaniere ni imagas Baraton mem, ne povas ne reliefiĝi en tiu intertraktado. De post la vestfalia traktato de la deksepa jarcento la eŭropanoj akceptis kiel premison, ke unu memstara lando estas agnoskenda kiel la terparcelo posedata de unu ĉefa etno, kaj ke al ties lingvo devas ligiĝi la identiĝado kun tiu nacio. Certe iuj malĉefaj etnoj rajtas apudvivi apud tiu ĉefetno kiel malplimultoj en la lando; sed ili kalkuliĝu kiel gastoj; asimiliĝi en la ĉefan etnon de la nacio estas por ili la plej bona itinero. Surbaze de tiu formato de la naci-ŝtato okazis diversaj naciismaj luktoj por sendependiĝo en la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj. Sed en Barato ni pli-malpli komprenas nian kreaĵon ne kiel tiastilan naci- ŝtaton, sed kiel novspecan transnacian respublikon; la enrespublikajn Panĝablandon, Guĝaratlandon, Maharaŝtron, Okcidentan Bengallandon, Odislandon, Asamlandon ni kutime rigardas kiel klasikajn unuetnajn nacieskojn, kies kunfedero do konsistigas nian transnacion. Tiamaniere iom ŝanĝante la ortografion de la vestfalia ideo ni kreis al ni ĝenerale komprenatan identecon, kaj ni iom kutimiĝis en Barato al tiu memkompreno. Rigardi de tiu vidpunkto Esperanton ne estas io, kion ni emis fari. Sed hodiaŭ en la tuta mondo multaj premoj efikas sur tiun vestfalian normon, kiu disfalas. La intertraktado, per kiu ni konsistigis nian transnacion kaj iom post iom remuldas ĝin, ne estas izolita for de la ventoj de tiu ĉi draste ŝanĝiĝanta mondo. Ni ne plu serĉas la ‘unuecon en diverseco’ laŭ niaj ŝablonaj formuloj. La novaj premoj devigas nin rekoncepti la etajn kontraktojn inter najbaraj etnoj, kiuj kunkudras nian transnacion. La Ligo de Nacioj de 1920 estis unuiĝo de etnoj. Hodiaŭ neniu plu firme kredas, ke iu etno havas sanktan rajton hegemonie regi teritorion. Tamen tiu sama emocio ankoraŭ movas la koron de amasoj. Uzante tiun ekscitkapablon de la malnovaj ideoj, ekstremaj formoj de la ŝablonaj naciismoj ekregas iujn landojn, kaj fariĝas grandaj influoj en la kultura sfero en aliaj landoj, kie ili endanĝerigas aŭ marĝenigas malplimultojn. Ni do devas en tia momento verki novajn ekvaciojn, kvankam la matematiko apogonta ilin ankoraŭ ne estas konata al spertuloj ie ajn. Sekve, antaŭ la baratanoj troviĝas hodiaŭ aperas granda ŝanco. Kial ne permesi al ni ligi en nia propra pensado la demandon kiamaniere imagi Baraton al la demando de Esperanto – la demando de neŭtrala, intermeza podio? Mi formulu la punkton pli dismete – Inter la diversaj komunumoj en iu socio, kiajn amikecon kaj diskut-etoson ni deziras? Por povi taŭge pesi la opiniojn leviĝantajn en tia diskutado, necesas ke ĉiuj tendaroj atingu neŭtraleman perspektivon; al kiaj kriterioj ni fidu por certiĝi ĉu veran neŭtralecon trafis nia perspektivo? Kiavoje ni riparu la difektitan sanon de la etoso en nia gubernio kaj kreu solidan kongruecon inter la demokratio kaj la stila repertuaro de nia kulturo? Supozu, ke pere de tiaj demandoj ni antaŭeniros – iom premante nin, iom turmentante niajn geamikojn – pli proksimen al tia stilo de publika interparolado, kiu unue liveros klarecon al nia regiona sindemandado pri la ĉieseco de la respubliko de Barato, kaj due venigos pli kleran enhavon al nia aliro al la trovado de utilaj mezoj inter diversaj voĉoj, diversaj diskursoj, diversaj vidpunktoj kaj nia aliron al la demandado pri la senco de la ideo “utila mezo” – utila al kiuj, por kiaj celoj? Se ni iomete fortostreĉos, kial ni, en tia transnacio kiel Barato, ne povos do movi al pli da klareco nian kaĉon de sinĝeno, maltrankvilo, sensolveco, sordideco? Ĉu ne sufiĉos agnoski la angorojn kiel demandojn? Imagante tian direkton por niaj pensoj, mi ja ne revas senprecedencan revon. Jam de la tempo de la lukto por la sendependiĝo de Barato fariĝis klare, ke la sudazia teritorio devigas nin elpensi tiajn geometriojn de problemoj kaj de solvoj, ke niaj kateĥismoj poste nutras, tre longe nutras la ceteron de la mondo. Ni do konkludu, ke tiu specifa geometrio, antaŭ kiu ni nin trovas nun, prezentas al ni problemon nepre solvendan fare de ni mem. En tiu situacio mi nur emfazas, ke la provoj de esperantistoj imagi serioze solidaran mondon kaj nia entrepreno imagi stabilan Baraton estas klare parencaj klopodoj, kaj ke teni enkape tiun parencecon donacos al ni kemion, kies efikoj estos vaste pozitivaj. La gravecon de tiu parenceco rimarkis Lakshmiswar Sinha. Verkinte sintezon de la mondperceptoj de Robindronath Tagor, Mahatma Gandhi kaj Lazaro Ludoviko Zamenhof enhave kaj stile taŭgan al sia epoko, Sinha havis la okazon prelegvojaĝe prezenti tiun mesaĝon al multaj publikoj en sia junaĝo. Sed la etnara mondo, en kiu li vivis, muldis lian retorikon. Simple paŭsi liajn vortojn estos ignori la specifan krizon de nia tempo. Se vi serioze kredas, ke okupiĝante pri Esperanto ni miselspezas la tempon, kaj ke anstataŭ tio diservi al la venkinta angla lingvo estos kulti en la ĝusta templo, tiam mi konkludu ke vi eble ankoraŭ ne konstatis, kiom vasta estas la hodiaŭa krizo, kiom profunden vi devos penetri por povi alfronti ĝin. Se mian logikan rezonadon responde al via obĵeto vi ne trovos pria al via propra pensado, tiam permesu al mi uzi komparon, kiu eble progresigos nian dialogon je unu plia ŝtupo. Kiam oni fondis la internacian kortumon, estis dirite, ke landoj disputantaj venos al tiu ĉi tribunalo por trovi solvon, kaj ke ili ne militos por altrakti siajn disputojn. Aliflanke, ĉiuj scias, ke ne baldaŭ malaperos la militado entute. Ĉu vi do taksas la internacian kortumon kiel misklopodon, jam eksdatan, kaj bojkotendan? Ĉu vi rekomendas, ke ĉiuj, ĉesante dorloti tiun duonmortan institucion, anstataŭe enmanigu ĉiujn decido- respondecojn al la milita ĉampiono Usono kaj la ekonomia ĉampiono Ĉinujo? Se vi ne volas diri ion tiel drastan sur tiu fronto, kial do vi insistas, ke la angla venkis, kaj ke tial vi rigardas Esperanton kiel senprian alternativon forĵetendan en la rubujon? En la ŝanĝiĝanta mondo, al la ŝanĝiĝanta Barato, Esperanto regajnas la priecon, pro kialoj, kiujn vi ne vidas; se aliaj vidas la kialojn, kial tuj via senpacienco kresĉendas – ĉu vi iam cerbumis pri tio? En tiel dinamika situacio, ĉiu kompreneble emos pensi siastile. Foje mi konversaciis kun Shiv Visvanathan, kiu desegnis por mi bildon, kie la etnaj lingvoj kiel la telugua, la hindia, la bengala, la angla sidas unuflanke, kaj la matematikece artefaritaj lingvoj uzataj por la komputila programado kaj la logika notado sidas aliflanke; inter la du sektoroj Esperanto aspektas al Visvanathan nova najbaro de la etnaj lingvoj – iom muzikeska, iom matematikeska; li proponis, ke ni ofertu Esperanton al la infanoj kiel lernobjekton alirendan survoje al la komputila programado. Alifoje mi estis kun Ramchandra Gandhi (profesia filozofo, nepo de la Mahatmo); li diris, “La etnoj estas ankritaj al difinitaj regionoj; vi povas imagi, ke la arboj de la diversaj etnejoj kontribuis po iom da ligno al la Esperanta ŝipo, kiu sin prezentas kiel maristo al la timemaj stabiluloj!” Al vi mi prezentas tiujn kajtojn de Shiv Visvanathan aŭ Ramchandra Gandhi nur kiel kajtojn. Se ni volas piloti aerŝipojn, necesos pliampleksigi la komenton pri la parenceco inter nia projekto imagi Baraton kaj la esperantista mondo imagi pacan mondon kun serioza amikeco inter la popoloj. Vidante la valoron de konversacioj okazantaj en iuj rondoj, eble vi volas ilian enhavon transliveri al rondoj alilokaj; kiamaniere fari tion? Jen unu el la gravaj demandoj kernaj al la krizo de nia epoko. Homoj, kiuj proponadis diversajn guruajn solvojn, ne plu aspektas al ni kredindaj; desupre alĵetatajn predikojn ni emas priskeptiki. Ĉi tiu situacio instigis Michel Foucault proponi, ke la tasko de la hodiaŭa intelektulo estas ne plu gurui, sed rikolti de la praktikoj kaj paroloj de unu loko kaj peri la rikoltaĵon al aliaj publikoj, kreante horizontalajn kontaktojn anstataŭ vertikalajn, hierarkiajn sistemojn. El tiu vidpunkto ni rimarkas similecon inter la esperantista vizio kaj la tipe barata multkultureco. Tiel en Barato kiel ĉe Esperanto, aperas fenomeno kiun ni rajtas nomi metakonversacio – konversacio inter konversacioj. Tiu metakonversacio ne akaparas al si la rajton sordini ies voĉon kaj laŭtigi tiun de alia – ĝi nur mesaĝistas inter la lokoj. Ne kaptilis Esperanton la tento krei novan centron; tial la plej karakteriza penso de la esperantistoj elvokas ne ĉefurbon, sed pontojn, same kiel, en la mondo de teoriumado, la semiotiko nun prenas sur sin la taskon revizii la centremon de la strukturismo kaj ĝia generisma suplemento kreita de Chomsky. Mi metas antaŭ vin ĉi tiujn elementojn por doni al vi skizan ideon pri la vidpunkto, el kiu mi partoprenadis la diversajn konversaciojn, kiuj nutras la ĉapitrojn de tiu ĉi libro. Dum vi legos, vi konatiĝos kun samrondanoj en tre diversaj babilejoj. Kiajn peradajn rilatojn vi rimarkos inter tiuj rondoj? Tio dependos de viaj propraj vidpunkto kaj spertoj. Dum vi kunvojaĝos kun mi, spektante la interŝanĝojn inter diversrondaj babilpartneroj, sentante ie la emon jesi, ie fortajn kialojn por protesti, konstatante diversajn erarojn ĉe la parolantoj, inkluzive la miajn kompreneble, eble interese ŝanĝiĝos viaj vidpunktoj – kial ne partopreni la ludon kaj vidi, kio do okazos? Se iu inter vi citos la verson “kuris jam inversen mia adoro de l’ mallumo”, mi tiam certe konstatos, ke vi scias, kies poezion do eĥas la titolo de ĉi tiu libro. Tamen bonvolu ne tro atenti tiun ludon de etaj rekonoj kaj nerekonoj; estas multe pli grave egalece rigardemi!