You are on page 1of 4

Kiel iri al..?

Ekzerco ellaborita surbaze de la propono de Judit Felszeghy, disponigata en la


retejo Edukado.net.
Esprimoj, kiujn oni povas uzi por demandi
Bonan matenon/tagon/posttagmezon/vesperon/tageron, ĉu vi
povus diri al mi, kie estas…?
Ĉu mi povas vin peti diri al mi …?
Ĉu vi scias…?
- kiel iri al la…?
- kiel atingi la …-on?
- kiel mi iru al…?
- kiel mi trovos la …-on?
- kie troviĝas la …?
- kion mi devas fari por iri al...?
Pardonu, sinjorino (sinjoro) pro la ĝeno,
Ĉu vi povus helpi al mi? Mi deziras iri al….
Mi petas vin diri, kiel mi iru/povas iri al…
Mi petas vin diri, kion mi faru por iri al...

Ricevinte respondon, ne forgesu danki la helpinton


Dankon!
Mi multe dankas vin/al vi (pro via klarigo/pro via komplezo)!
Mi tre dankas vin / al vi pro via (afabla) helpo!
Dankon, vi estas tre ĝentila!
Ĝis revido! Ĉion bonan!
Esprimoj, kiujn oni povas uzi por respondi

Iru rekten!… poste turnu vin…. poste turniĝu maldekstren


(dekstren)!….
Bonvolu iri…! Iru preter la … !
Dekstre (maldekstre) vi vidos …-on, iru preter ĝi!
Turniĝu dekstren (maldekstren) ĉe la … sekvanta/sekva / dua /
tria strato / stratangulo!
Poste iru … al / ĝis … !
Iru ĝis la fino de la strato, kaj poste… ! … Tuj turniĝu …!
Iru ĝis la … kaj poste turniĝu …
Transiru la straton ĉe la ….
Vi trovos la …-on ĉe la… / apud la … /

Estu ĝentila!
Volonte! Tio estis por mi plezuro! Helpi vin estis/estas por mi plezuro!
Mi kun plezuro helpis vin! (Nedankinde!)
Utilaj vortoj Vestbutiko, Vestaĵbutiko
Gazetbudo
Kafejo
dekstre Florvendejo
trafiklampo Vendejo de okulvitroj, okulvitrejo, optikaĵ-
maldekstre butiko).
stratangulo Mercerejo
rekte funde de la strato Ŝuvendejo
sekvanta/sekva trotuaro Ŝuriparejo
zebrostria pasejo Gimnastikejo
trafikcirklo Kliniko
Fotobutiko aŭ fotbutiko Panvendejo, panejo, panfarejo, bakejo
Loteriejo Dorlotbesta butiko
Publika Biblioteko Restoracio
Hotelo Librovendejo
Banko Frizejo, beligejo
Apoteko Butikumcentro
Krevmaiza ĉaro Stirlernejo
Muzeo Katedralo
Lunĉejo Taksihaltejo
Parfumejo
Haltejo de la porturista aŭtobuso

You might also like