You are on page 1of 1

Federacia Universitato de Paranao

Centro pri Homaj Sciencoj


Departemento pri Polistiko, Germanistiko kaj Klasika Filologio
Kurso Esperanto: Lingvo, Kulturo kaj Instruado 1
Instruistoj: Lígia Maffessoni Penia kaj Ivan Eidt Colling

Elektu la ĝustajn prepoziciojn


(Surbaze de originala ekzerco de instruistino Rita de Moraes)

al, al, antaŭ, apud, de, en, je, kun, kun, malantaŭ, po, por, pri, pri, pro, pro, per, super, sur

a) Silvja telefonis _al_ Dario por demandi _pri_ la rezulto de la ekzameno.

b) Irena venis por babili _kun_ vi.

c) Estas tri ĉokoladoj _en_ la skatolo.

ĉ) Li venos morgaŭ nur _por_ ricevi la Nobelpremion.

d) Paŭlo sidis _apud_ mi en la buso.

e) Li ne povis ekveturi _pro_ la malbona vetero.

f) La hundido kuŝas _antaŭ_ la doma pordo.

g) Mi malsaniĝis _je_ gripo.

ĝ) Hieraŭ mi pensis _pri_ vi.

h) Trovu la libron _sur_ la tablo.

ĥ) Supon oni manĝas _per_ kulero.

i) _super_ la lago flugis anasoj.

j) La knabino kaŝas sin _malantaŭ_ la granda arbo.

ĵ) Panjo ĉiam havis tempon ludi _kun_ li.

k) Mi restis hejme _pro_ stomakdoloro.

l) La infanoj manĝis _po_ du pomojn.

m) Li flugis _de_ San-Paŭlo _al_ Zagrebo.

You might also like