You are on page 1of 1

Blanka dometo

(Originala titolo: Casinha branca)


Verkis: Gilson k Joran k Marcelo
Traduko: James Rezende Piton

Mi laste vivas en solec', sen kompanio,


Kaj mi eĉ ne vidas ion,
Kio plezurigas nun

Sentas mi ke la feliĉ' estas miraĝo


Kaj mi vidas tra l' junaĝo
Revojn preter oportun'

Ho, se mi nur povus havi ordinaran,


Propran lokon surkamparan
Por semado kaj fortun'

Havi blankan domon, etan, kun verando,


Havi korton kaj fenestron
Por leviĝo de la sun'

Mi foje iras tra la urb' en promenadoj


Mi plu serĉas kamaradojn
Mi pluiras laŭ l' amas'

Sed mi retiriĝas pro ĉiu vizaĝo,


Ĉiu estas kun mistero,
Iluzi' kaj embaras'

You might also like