ANTAŬPAROLO Surbaze de la lastatempe aperinta Esperanta Medicina Terminaro (EMT) de D-ro Josef HRADIL (Ĉeĥoslovakio), la redakcio de UMEA kompilis iomete pli ampleksan Medicinan Terminaron. La plejmulto da terminoj en tiu ĉi terminaro estas prenita el la EMT de D-ro Hradil kaj Esperanta Teknika Medicina Vortaro de D-ro Maurice BRIQUET (Belgio), kaj plie nemalmultaj terminoj estas aldonitaj el diversaj medicinaj vortaroj. Por tio D-ro Takashi SAKATA (anatomo, Japanio), D-ro Teodor ROSINSKY (psikiatro, Ĉeĥoslovakio) kaj D-ro Saburo YAMAZOE (biokemiisto, Japanio) kunlaboris respektive laŭ siaj specialaj fakoj. En tiu ĉi terminaro multaj terminoj iom malfacile kompreneblaj havas diverslingvajn tradukojn (greka, latina, angla ktp) kaj/aŭ nur simplajn esperantajn klarigojn, tamen tiuj ĉi klarigoj tute ne estas kompletaj, sed ofte nur sugestoj (ekz. bastoneto = ĉelo en retino). Kiam detala klarigo troviĝas en Plena Ilustrita Vortaro, ni simple skribis "PIV" aldonante nenian klarigon. Povas esti kompreneble, ke ankoraŭ mankas gravaj terminoj aŭ troviĝas superfluaj neologismaj vortoj. Tamen ni intence ne enhavigis ne nur botanikajn vortojn (ne multe rilatajn al medicino), nomojn de biokemiaj substancoj, enzimoj kaj medikamentoj, sed ankaŭ tiujn de reakcioj, malsanoj kaj sindromoj kun personaj nomoj, ĉar ili estas facile fareblaj fare de ŝanĝo de konsonantoj kaj/aŭ vokaloj en la radiko laŭbezone kaj aldono de finaĵoj al la internaciskale uzataj terminoj aŭ novaj vortoj: ekz. glycogen glikogeno, hydroxylase hidroksilazo, Benedict's reaction Benedikta reakcio (aŭ reago), Besedow's disease Basedova malsano. Aliflanke neologismo ŝajnas esti neevitebla almenaŭ ĝis certa grado pro la evoluo de medicino (aŭ de scienco) kaj ankaŭ por faciligi komprenon kaj vortofaradon. Ekz. anemio estas pli facile komprenebla ol sensanga aŭ malmultesanga malsano, ne nur por medicinistoj, sed ankaŭ por laikoj, kvankam la termino "anemio" en tiu ĉi ekzemplo ne estas neologismo. Laŭ la sugesto kaj financa helpo de Honora Prezidanto de UMEA, O-ro Hideo SHINODA, kaj sub la konsento de D-ro Hradil, ni publikas tiun ĉi terminaron iom post iom sinsekve kiel aldonaĵon al nia organo MIR por kritiko de la publiko aŭ almenaŭ de la membraro de UMEA, same kiel D-ro Briquet faris antaŭ la eldono de sia Medicina Vortaro. Por eviti intermiksiĝon kun la EMT de D-ro Hradil, ni esperas, ke oni nomu nian terminaron "EMT de UMEA". D-ro Briquet skribis en la antaŭparolo de sia Medicina vortaro kiel jene: "... (por akiri sufiĉe bonan teknikan lingvon) mi esperas ke multaj samideanoj bonvolos ekzameni, vorto post vorto, mian vortaron kaj sendi al mi siajn proponojn, kritikojn k. t. p.; tiamaniere ili laboros por pli bona estonta eldono de la vortaro." Ankaŭ ni deziras kaj petas al vi tute same. La senditajn opiniojn ni aperigos sur MIR por pliaj diskutoj, ĉar povas esti diversaj opinioj ne nur pri individuaj terminoj, sed ankaŭ pri komuna principo de vortfarado. La terminoj en tiu ĉi terminaro tute ne estas absolutaj, sed inkluzivas plurajn nedefinitivajn. Ni petas al vi seriozajn kunhelpojn! MALLONGIGOJ