You are on page 1of 14

Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.

html

LaGuardia NYC ESL Classes


esl.lagcc.cuny.edu/NYC
Low Cost ESL Program in NYC! F-1 Visa/I-20 Approved.Register Now

[indekso][unikodo] [cx] [c`] [^c]

Mil kaj unu nenecesaj radikoj


Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj. [...] Mi
komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan
grandegan serion da vortoj, anstataùigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam,
ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino", "mallarĝa", "tranĉilo" k.t.p.) povas esti facile transformitaj en
vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro.
L. L. Zamenhof (Letero al Borovko)

Close Ad

Listo
Ligoj
Fontoj
Citaĵoj
Kelkaj vortoj pri PIV
Ligoj

Listo

Verŝajne la prizorgo de la listo daŭriĝos ĉe www.bonalingvo.it, kiu grandparte baziĝas sur ĝi


kaj en la diskutlistoj
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo?hl=eo
kaj
http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo---redaktantoj?hl=eo

Kial fari komplike se eblas fari simple?


La suba listo certe ankoraù enhavas multajn erarojn kaj mankojn, sed ĝi celas montri, ke nekompreneblajn aŭ "preciozajn"
neologismojn oni povas anstataŭigi per pli fundamentaj aŭ simplaj vortkunmetoj.
Sendu viajn korektojn kaj aldonojn:

adolesko plenkreskiĝo
adolto plenkreskulo, plenkreskinto?
aerodromo flughaveno
afranko sendokostoj
agariko ????? legomo ???
agivo ?????
agordo (muziko) akordo
agresiva agresema
agrikulturo/-isto terkultivado/-isto
agro kampo
akceli rapidiĝi
akĉento elparolo, parolmaniero, akcento
akneo, aknozo aknohaŭto
aldo (muziko) alto
alero ventotegmento
aleo?? irvojeto
alo flugilo, flugilumo, flugilejo
ambiga, amigua dusenca
analgetiko dolormildigilo
andujo intestokolbaso
animalo besto
antro kaverno, groto
apelo nomvoko

1 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

aperta malfermita
aprece
aprobiĝi ?????
aproksima alproksimiga
apunto monero(j)
arco (muziko) (muzik)arketo
argano ?????? (FR grue, EN crane?)
arieso virŝafo
ario melodio
arkanĝelo ĉefanĝelo
asistanto helpanto
ascendi alsupri
asembleo (politika) kunveno
astako kankro
ateliero laborgrupo, manlaborejo
aŭstera severmora
aŭtodidakte memlerne, meminstrue
aŭtoktono praloĝanto
aŭtostrado aŭtostrato/ŝoseo/vojo
avio, aviadilo, aeroplano flugmaŝino (DE Flugzeug, HU répülôgép)
bagaĝo pakaĵo
bagno punlaborejo
bajto bitoko
baloti/o voĉdoni/o
barbiro (EN Barber) barbisto*, har(ar)isto, har(ar)tondisto, frizisto
bariero barilo
basa malalta
basebalo,bazbalo bazpilko
batonmarŝado bastonmarŝado (el FR bâton)
bavi salivumi
benigna negrava?, nedanĝera
bestio bestulo*
bido globeto
bienalo duonjara prezentado
bildstrio bildrakonto
biri poziciiĝi (ŝipo)
bizneso komerco, negoco
blinoj rusaj patkukoj
bobelas ?
bobo sportsledo*, sportglitveturilo
boino vaska ĉapo
boluso pilolego
bordero bordaĵo
borduno trivoĉa muziko
boso ĝibo
bovlo ???
braĝo, brezi ???ardaĵo/-umi?
brevo papa letero
brutto malneto
budeno (FR boudin) sangokolbaso*
buleo, bullo papa/reĝa dekreto
buroo estraro
burso monujo
buti ĉirkaŭgrundumi (kreskaĵon)
campo (best)piedo, manaĉo
celulo ĉelo
centenario centjariĝo
ci vi (Thou shalt not use "ci"!)
cicero cicerona litertipo
cico, cicumo mampinto, suĉilo
cimo (komputile) (program)eraro
cirkelo cirklilo (kiel liniilo)
cirkonspekta singardema...
cirkuli trafiki
ciro vaksaĵo
cis maltrans, ĉi-flanke
cunamo (mara) ondego
ĉampanjo ŝaŭmvino (FR ĉampagne)
ĉampinjono, ŝampinjono pariza fungo, fungeto (FR champignon)

2 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

ĉanto mezepoka preĝeja kanto


ĉardo hungara gastejo
ĉet/ĉetejo babili/babilejo (EN to chat=babili)
ĉibuko turka pipo
ĉiĉerono urbogvidanto/-isto
ĉipa malmultekosta, etkosta
dampi (muziko) mildigi, sufokigi
dampilo (aùto.) fumtubo
dariolo pastopoŝo
datao/eno/umo informo/-ero, donitaĵo
daŭbo barela breto
debuti komenci
defetisto pesimisto, malvenk-...
deklaracio deklaro
demarŝo
denco (muziko) danco(-muziko)
desaponti elrevigi, seniluziigi
descendi desupri
deskribi priskribi
desperi malesperi
devanci preterpasi/veturi, postlasi
diakrona tratempa
diapozitivo lumbildo
dificila malfacila
diĝesto resumo
diĝita cifereca, numereca?
direkcio estraro
dirigento orkestrestro
dirko ĉie-ŝlosilo, superŝlosilo
dirta malpurega
disdegni malŝati
diskedo disketo (malfermu unu: ĝi enhavas etan diskon)
diskoteko diskejo
diskoo (muziko) diskeja muziko
diskordo malkonkordo
dismo dekonimposto, dekonaĵo (FR dîme)
dispensi liberigi, sendevigi, senŝarĝigi
dista malproksima
diurno, dieno tagnokto (24 horoj)
divizoro dividnombro
djablo malalta ĉareto
dojeno aĝaltrangulo, plejaĝulo?
dokta klerega, sciplena
domeno, domajno interreta bien(nom)o
domicilo loĝloko
dozavo dekduonfolia formato?
dragono drako
draĝeo sukermigdalo*
drivi, drajvi
drogmano interpretisto, buŝtradukisto
dubelo ŝraubingo
dubli sontraduki, duoblumi
dupo trompeblulo
egotismo memismo?
eksperto fakulo, spertulo
ekspliki klarigi
ekskuzi pardonpeti, senkulpigi
ekspresa rapida
ekvalizi (muziko) egalig(um)i
emerituro pensio
emigri elmigri
empiro imperia stilo
engaĝi dungi
enorma grandega, nenorme granda
ensembl(e)o muzikgrupo
entjera (nombro) tuta, senkoma ? (FR nombre entier)
entomologio insektologio?
entreo antaŭmanĝo
eosto, easto, esto oriento
erco minaĵo

3 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

erota erotika
esameno abelsvarmo, abelaro
eskalo ŝtupetaro
eskarpeno dancoŝuo
esperantofono esperanto-parolanto (FR espérantophone)
establo organizo, organizaĵo? ("establo": tipa eo-civita esprimo)
estiel kiel
estrado podio (FR estrade)
eŝafodo ??? mortpunejo/budo, mortigbudo, mortpodio
eŭfonie belsone
evento okazaĵo
evolucio evoluo
fajlo (komputado) dosiero, dokumento (EN file, HU fájl)
fakultato fakejo* (fakultejo estas duonsolvo)
falva helflavfela (FR couleur fauve)
fanto (kartludo) ?????
far de
farmacio apotekofako/scienco
farniento nenifarado
fatraso aĉaĵaro
febla malforta (FR faible)
femala in(seks)a
femina, feminena ina
femuralo femurosto
-fila -ŝatanto? (kiel en rusofila)
flako marĉeto? (FR flaque)
flagrilo sparkobastoneto
floto ŝiparo (arbo->arbaro, ŝipo->ŝiparo)
fola frenez(et)a
fonduso fondaĵo
-fono -parolanto
fornelo kuirforno
forsto arbaro
forstista arbarfaka
fotelo brakseĝo
fragila rompebla, malforta
fridujo glaciŝranko
frisbio ŝvebdisko*
friska malvarmeta
frondo branĉeto
ftiro pubopediko
funelo enverŝilo*
furgono ŝarĝveturilo
futbalo piedpilko
futo piedlongeco?
gaĝo garantiaĵo
gambo? kruro? la diferenco inter tiuj 2 varias laŭ la libroj
gareno leporsablejo
gastro stomako
gatjo (HU gatya) virkalsoneto aŭ tipa vilaĝana gambingo
gelo frosto
gemuta agrabla, hejmeca (DE gemütlich)
giri ĝirumadi, turniĝadi
gjako, poefago gruntbovo, tibeta bovo
glaco vitro
glacea glatita
glaĉero glaciejo
glatiso glacio, glacipluvo, glacitavolo
glebo terbulo
glisi flugŝvebi
glittrogo glitujo
globuso terglobo
gluteo sidvango
gofri leddesegni
goŝisto maldekstrulo
grefo ungego (FR griffe)
grejso sabloŝtono (FR grès)
greso herbo (EN grass)
grimpoframo grimpostangoj
grioto acida ĉerizo (FR griotte)

4 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

grivoj lardopecetoj?, lardorostaĵo


groco duondekduopo, sesopo
grondi grundi (ŝipo)
gubernatoro guberniestro, registo
guno junbovino
gurdo turnorgeneto
gvardio/ano gardistaro, gardisto
ĝenio genio, feo, koboldo
ĝetkajo ĵetkajo?
haĉi streketumi
halanĝo ŝercgalimatio, sensenca parolado
halfo (sporto) mezulo?, ŝirmanto?, defendanto? (EN half)
halukso pieda dikfingro
handbalo manpilko
hardi durigi, malmoligi
hati malami (Johanson: "mi hatas neologismojn!")
haŭli ŝnurtiri
haŭzo (muziko) doma/hejma(-muziko) (EN house music)
hematemezo sangvomado
herdo cervaro ktp...
hida malbelega
hidranto akvejo?
hidro- akvo-
hiko malfacilaĵo
hinĝo pordhoko
hipokaŝtanarbo ĉevalkaŝtanarbo
hobalo mirho
hobio ŝatokupo
holdo (ŝipo) ????
holmo monteto
hordo araĉo, aĉularo
horto fruktoĝardeno
hospitalo malsanulejo (DE Krankenhaus)
hoso mola tubo
humaneco homaraneco
humuro humoro????
hurti albatiĝegi
iglo neĝdomo
ilegala kontraŭleĝa
inamika/inimika malamika
indico (term.) karakterizaĵo
inercio senmoveco
informadiko informatiko, komputado
infre malsupre
iniciatoro iniciatinto
inocento senkulpulo, nemalbonulo
instepo piedkolo, piedsupro
iŝi ili
jahurto jogurto
jubili ĝojegi
jufto rusa ledo
ĵaluzio lamen(ar)kurteno
ĵuĵuo bagatelaĵo
ĵurio ĵugantaro
joviala gajema
jupano bienestro
kadeto lernoficiro
kahekta, kaheksia kadukinĝanta, velkanta, malsaniĝanta?
kalcitri kontraŭstar(eg)i (FR récalcitrant)
kalkuluso korpoŝtono*
kalmo mara kvieto
kanelo (muziko) sulketo de disko
kanistro ferskatolo, ladskatolo
kanoniero kanonisto
kanonizi sanktigi
kanistro fer???/ladskatolo
kantrio/kontre (muziko) kampara (EN country music)
kanzono kanteto* (FR gars/garçon, ours/ourson, chant/chanson Grabowski prave tradukis la
titlolon de la faman poemon de Verlaine: aŭtuna kanteto)
kapsiko? papriko...

5 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

karaktro preslitero
karaktraro litertipo (komputado)
karbunklo karbomalsano
kardino pordohoko
kariljono sonorilaro (FR carillon)
karjo ĉela kerno
karoo ??? (FR carreau)
kartuno desegnofilmo (EN cartoon)
kasacio/i juĝorompo
kastrumo romia tendaro
kasuleto franca fazeolaĵo (FR cassoulet)
katguto kirurga fadeno (EN catgut)
kavo groto
kazuo konsciokazo
keksoj kuketoj
kejloj vestaĵ----o?
kero (kartludo) koro
kilo (ŝipo) ???? (FR quille)
kiki piedbati (EN to kick)
kirko (kristana) preĝejo
klabo batilego, bastono, ludbastono (EN club)
klaroskuro lumkontrasto
klavikordo klavokordo???
kleo, klefo muzika ŝlosilo (FR clef)
klozeto necesejo
kluĉi ŝalti
knajpo (germana) trinkejo (DE Kneipe)
knelo fiŝ/viandbuleto
kofrujo pakaĵujo
kojlo dika intesto
koliero kolringo (FR collier)
koltro plugiltranĉo, sulko???
komao naŭontono????
komasacio parcelgrupigo
komentarii komenti
komikso bildrakonto
kompano kamarado, kunulo, samlaborulo (FR compagnon)
komparacii kompari
kompostado redaktado
komputoro/ero komputilo
konĉerto koncerto
konjugi konjugacii
konsilio konsilantaro
konstitui formi
konstrukto ??????
kontaĝi transdoni, transdonebla malsano
konteksto kunteksto
kontenero ...?ujo, transportujo
kontracipa kontraŭida?
konuklo ŝpinbastono
konvaleski resaniĝ(ad)i
konvikti juĝpruvi
korako korvo
kordorujo ??ŝtofo ....veluro
korono suna krono
korteza korteguma, kortegeca, afabla?
korveto (ŝipo) (kolizias kun "korvo") ...ŝipo
koŝmaro premsonĝo, sonĝaĉo
kovarda malkuraĝa (EN coward)
kralo brutokorto?
kraŝi frakasiĝi (EN to crash)
kraŭlo ramponaĝo (EN crawl signifas ankaŭ rampi)
kreivo, kreativeco kreemo, kreopovo*
krespo patkuko (FR crêpe)
krifo ungego
krino harego
kripo bestmanĝujo
krozo ŝipveturado/vojaĝo
kuluso korpoŝtono
kunfiksi kunglui

6 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

kurta mallonga
kuspi ????
kustardo angla kremo
laĉo ŝuŝnureto (FR lacet)
lakona
lancini disradii
lanugaĵo litkovrilego
laŭdneso (muziko) laŭteco (EN loudness)
lavabo, lavkuvo, lavopelvo lavujo
lazo kaptoŝnuro (EN lasso?)
liva maldekstra
lekto manĝolito
legaco heredaĵo
letaleco mortigeco
levrelo leporhundo
lici esti permesita
linda beleta
lineo
lirli flustri
livida pala
lombardi garantiprunti?
lontana malproksima
loza malstrikta/malpremita?
lucerno ???? lanterno???
lukri perlabori (monon)
lupeo grandigilo
maato ŝipa suboficiro
magnetofono surbendigilo
maĵorio plimulto
maĵoritato plenkreskeco
maleo (ligna) martelo (FR maillet)
maligna malbona
manaĝmanto, meneĝmento estraro, kondukaro, estrado, kondukado
manovrigi movigi?
marono kaŝtano
maskla vira
matineo matena prezentado
mato ??? matraco ???
matutino matena diservo
matĉo (sporto) konkurso
mava malbona
mediatoj amaskomunikiloj, amasinformiloj
medicino kuracado
melomanio muzikomanio, muzikŝato
memuaro memoraĵaro (FR mémoires)
menaĝerio bestaro? (FR ménagerie)
menstruoj monataĵoj (F, Z)
men malpli
merdo fekaĵo (FR merde)
meretrico prostituitino
mergi enakvigi
merkatiko, marketingo merkatado
meso diservo
mikologio u? fungofako, fungologio
minca maldika, maldika
mini- -et
ministerio ministrejo
minoritato neplenaĝeco, malplimulto
miokardio kormuskolo
miriapodo milpiedulo
mitralo maŝinpafilo
modl- ????
mokedo tapiŝoplanko (FR moquette)
momanto momentumo? (fiziko)
mono- unu-
monokromata unukolora
monotona unutona
mopedo motorbicikleto
morbo malsano
mortalo mortidevulo, mortonto, maleterna

7 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

moskatelo muskatvino
movimento momento / parto de koncerto / koncertono
muldilo/muldi formumilo/formumo
mungi nazblovi
muskatelo muskatvino
muzikalo muzikteatraĵo
na -n
nadlo montrilo, pikilo
najlizi najlumi
naveto
nazala naza
negi nei
nelge antaŭ ne longe
nen neniel
neologismo novradiko, novvorto, novformo
nervoziĝi nervumiĝi
nita (Civito) ???
nitrogeno azoto
noko (kuirita) pastopeceto
noticoj (mallongaj) novaĵoj
nukleo kerno
noci malutili
obĵektivo celilo, celo
obĵeti kontraŭdiri
oftalmogo okulkuracisto
OK! Bone! En ordo!
olda maljuna
olim iam, antaŭe, antaŭlonge
ortangulo? rektangulo?
operaco milita ????agado
orala buŝa
oranĝerio oranĝejo (FR orangerie)
ornata oficiala vestaĵo
ostaĝo kaptito
otosalpingo Eŭstakia tubo
pado vojeto, paŝejeto
patrio patrolando
parkere (FR "par coeur") elkape, permemore, perkore (ankaŭ EN "by heart")
parfeo ŝaŭmkrema glaciaĵo (FR un parfait)
pargeto lignoplanko
pario, parieto flanko de likvaĵujo
parlamento landkongreso
paseo pasintaĵo/eco
paspartuo ĉieŝlosilo (vidu dirko) (FR passe-partout)
patezo loka lingvaĵo, lingveto, loklingvo (FR patois)
pedagogio edukscienco
pediatro infankuracisto
pejĝilo poŝmesaĝilo (EN pager)
pekli salkonservi
pelilo (Komp.) stirilo (EN driver), kontrolilo
pelmelo mikskonfuzo (FR pêle-mêle)
penseo, violego trikoloreto Z
pensionato fraŭlinhejmo, knabinhejmo, studentinhejmo
peplomo kovrilego, littukego, plumkovrilo, litkusenego
perkelto hungara saŭcoviando (HU pörkölt) ??ragout??
perlueto kajsigno, "&"
penalo punpiedbato (piedpilko) (EN penalty)
pendolo balancilo, pendilo (FR pendule)
pesi, pesilo pezmezuri, pezmezurilo
petrografio ŝtonscienco
pezizi (mat. fiz.) pezumi
pigra mallaborema, maldiligenta
pikselo (Komp.) bildero, bildopunkto (EN pixel=Picture Element)
pilĉardo sardino
pinastro mara pino
pindo, pajnto ????? (mezurunuo por likvaĵoj) (EN pint)
pita malgranda, eta
pitĉo tonalteco (EN pitch)
planto kreskaĵo
plasi ŝparloki (FR placer)
plonki (interreto) ?????

8 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

plumono litkusenego, litkovrilego vd. peplomo (FR plumon)


pneo pneŭmatiko (FR pneu)
pobo, poupo ŝipvosto (FR poupe)
poeno ????? (ludo)
pojno manradiko (FR poignet)
polekso dikfingro
politeismo plurdiismo
polmo manebeno?, manplato
pomelo tenilo
poka malmulta
postkropo maĉostomako, poststomako
prato herbejo
prefaco antaŭparolo
preferi ion al io pli ŝati ion ol io (tiu "al" estas idiotismo)
premiero unua prezentado
premjero ĉefministro
preventi malhelpi (EN to prevent)
prezidento (ŝtat)prezidanto, Prezidanto kun granda "P"
prezidio prezidejo, estraro
primara unuaranga
primavero printempo
primuso varmigilo, kuirileto
printi presi (EN to print)
priseko privata sektoro (HU maszek magány szektor)
prizono malliberejo (FR prison)
procento elcent(aĵ)o (DE Prozent, FR pourcentage, EN percentage)
prodo ...kavaliro?
produktiva produktpova?
prohibi malpermisi
prolongi plidaŭrigi
prompta vigla, tujagema
proprieti posedi
provosto policestro (FR prévôt?)
pruo ŝipkapo (FR la proue)
pu ursido? urseto? (EN Winnie the pooh)
pugo postaĵo
pullo, poulo ????rezervejo (EN pool)
pululi svarmi (FR pululer?)
puntilio punkt(preciz)emo?
purpura viola
radiatoro hejtilo
raĝo hinda reĝo
rakedo (sporto) batilo (DE Schläger, HU ûtô)
rako bestmanĝujo
raktro litertiparo
ramo enrompilego????
raro malofta, valora (FR, EN rare)
raslo ĝemo, ???? (FR râle)
rastro plugileto, sarkilo ???
raŭndejo areno (EN round)
rebo vinbertrunko (DE Reben)
recikli recirklumi
redakcio redaktejo
redaktoro redaktisto, redaktanto
Redemptoro Savinto
refleksio pripenso?
refreno rekantaĵo (FR refrain)
reglamento (Civit.)regularo
reklamacio/i plendo/i
reko stango (sporto?)
relajsi plusendi (EN to relay)
remburse repage (FR rembourser)
renonci rezigni (FR renoncer)
renoma fama
reparacio ŝuldopago
repelenzo? malallogilo
responsi respondeci pri
responsulo respondeculo
resurekti reviviĝi

9 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

resurc/so ???,???fonto (FR, EN ressource)


retikulo mansak(et)o
retrato/i elpreno/i (FR retrait?)
retreto retropaŝo??, malatako (FR retraite)
rezultato rezulto
rikordoj registraĵoj (EN record)
rilativo ???? (gramatiko)
rimorso konsciencriproĉo (FR remord)
riporti, reporteri raporti (gazeta raportisto)
riposti rebati (FR riposter)
ritmenbluso (muziko) ritmo kaj bluso (EN rythm and blues)
rivolui
rojo rivereto
rondaŭo rondpoemo
rosino sekvinbero, seka vinbero
roto taĉmento?
roverso refaldo
ruĵo lipoŝminko, lipruĝo
rulsketiloj rulŝuoj
rundo rondvojo
rungo stangoŝtupo
rura kampara, malurba
sakrala sankta, malprofana
salpingo utera tubo
salubra saniga, nemalsaniga, sanpura (FR salubre)
salveto buŝtuko, salivtuko (HU szalveta?)
sarki ???
sarmento vinberbranĉo
sefo sekurŝranko/kofro (EN safe)
sekretariato sekretariejo
sekundara duaranga (FR secondaire)
semaforo trafiklumo
semestro duonjaro
senjoro, sioro Sinjoro, grandsinjoro, moŝto
sensaco (fil.) sentumado
sensivo sentebleco
senso sentumo
sentinelo gardstaranto (FR sentinelle)
separi disigi
servico teleraro, manĝilaro (FR service de table)
servila troservema, servemega
serviro (sporto) servo
simultana samtempa
sinistra malbonaŭgura
sinki subakviĝi (EN to sink)
sinuo kurbo
siro (reĝa) moŝto (EN sir)
sito loko, ejo, loĝloko
skabelo piedripozilo, piedseĝo
skafaldo ?????
sketo glitilo (EN skate)
skettabulo rulbreto* (EN skateboard board=tabulo sed ankaŭ breto)
sketejo rulbretejo
skipo ->teamo,taĉmento
skoldi mallaŭd(eg)i
skotero motorbicikleto?
skovelo ????? (tekn.)
skrapgumo viŝgumo
skualo mallongdaŭra ventego
skuti/ilo ???/rulilo?
slabo ????
snufi enspiri, ennazi
sob malsupren, suben
softa mallaŭta (EN soft)
sombra mallumperspektiva????, malhela
sor supren
sori, soari kreski, supren iri
spagato ??? diskrurado??(gimnastiko)
spajro turpinto de preĝejo

10 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

specio speco
specialisti ??? specialiĝis fakiĝi???
spino (fiziko) (kolizias kun la vertebraro)
(partikla?)rotacio? ŝpino?(metafore)
spontanea, sponta spontana
spurto rapidiĝo
stalo ...-ejo porkejo, ĉevalejo ktp...
stalono virĉevalo
stamfi piedkoler(um)i?
staplo?? kunkroĉilo, kunkroĉigilo (vidu vink##)
stativo starigilo
stavo akvejeto
stevardo/ino aerservisto/ino* (EN steward)
stif- duon-, eduk-
stilzoj longkruriloj
stoko provizo, provizejo, reservo
stovo hejtilo
streta mallarĝa
studento studanto
stukaĉo denoncul(aĉ)o
stufaĵo ???? (speco de manĝajo, supo???)
substrato subtavolo
suflori, sufloro flustri, flustristo
sufleo puf...
sugestia
suito muziksekvo
sukcedi sekvi
sukuri ekkuraci, unua helpo
suro tibiviando (Z)
suspiri sopirĝemi, vespiri
svaga malpreciza
svetro, svetero ŝvitpulovero?, trikotjaketo
svingilo balancilo
ŝaho persa reĝo
ŝalmo trinkotigo?, trinkopajlo
ŝamo ĉamohaŭto
ŝamoto malbona grundo
ŝarifo araba princo
ŝedo ŝirmejo
ŝelko (pantalon)tenilo
ŝlagro sukceskanto, furoraĵo (HU sláger el DE?)
ŝlemilo napokapo, mallertulo
ŝmaco laŭta kiso
ŝorbeto fruktoglaciaĵo (FR sorbet)
ŝoso, sproso burĝono
ŝoto piedbato (EN shot)
ŝpalo rejlobreto, fervoja breto
ŝpato fosilo
ŝproso vitreroligno?????
ŝpuro rejldistanco, fervoja larĝeco
ŝriki ekkrii (EN shreek?)
ŝutro lignokurteno?
ŝvabri balai
tajpi enklavi
talono (ekon.) pruvkupono
tampono ŝtopvato
tanĝi tangenti
tantiemo aŭtorrajto
tapiserio murtapiŝo (FR tapisserie)
tarda malfrua
tartali balbuti, ripetbalbuti
telekomandilo distancŝaltilo (FR télécommande), kanalumilo
televizio televido, televidilo (HU televizió)
telko poŝtelefono
tembro tonkoloro (FR timbre)
tendro (fajro~) ????
tenso (gram.) tempo
tepiduloj ?????
teologo di-..., difakulo ?
tiparo litertipo
tipografiaj eraroj preseraroj

11 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

tili disfibri
timida timema, sinĝena, ruĝiĝema
toasto ?????
tornistro dorsosako
torni, tornisto lignoturni, lignoturnisto
trampo senhejmulo (EN tramp)
tredi enfadeni???
trefo (kartoludo) trifolio (FR trèfle)
trenco (muziko) tranco(-muziko) (EN transe)
tribunuso tribunulo?
triflo ???? speco de deserto???
trista malgaja
trivi eluzi
tuĉo ĉina inko
turneo (teatro) rondiro
ublieto forgeskelo, punkelo (FR oubliette)
uesto, ùesto,vestro, westo okcidento
unito unuo
uverturo malfermo
uvo, traŭbo vinbero
uzanco uzo, uzado, uzkutimo
vajco ŝraŭbtenilo
vaka malplena
vakero bovisto, bovgardisto
valeto ĉambristo
valga tondilkrura, kurbakrura
vando muro (DE Wand)
varietato variaĵo
varieteo variaj kantoj
varleto, knapo tenpeco
varperoj
vatro hejtilo
vatto, vato, ùato, wato, vùato Watt, wato
vefto (ŝtofo)???????
vegetaĵo kreskaĵo
veldi ?????
veltabulo velbreto* (EN board=tabulo sed ankau ~breto)
vetolilo (aùto.) ventumilo
vepro pikarbusto
vertago melhundo?
vertico?
vertrago, levrelo leporhundo
veselo ŝip(eg)o? (EN vessel)
vespereo vespera prezentado
vestiblo ?????
vicrado (aŭto.) kromrado
vigili maldormgardi????
vinĉo tirilo (FR treuil, EN winĉ)
vinkto kunkroĉilo
vinkulo "{" ???? pinta parentezo
violenta perforta (FR, EN violent)
vizio vidaĵo, vidŝajno????
vizuala vida
volejbalo retpilko (EN volleyball)
vorko konstruaĵego, konstruverko
vrako ŝip/flugmaŝin-restaĵo (EN wrack)
-io -ujo/lando (Svislando, Pollando, Nederlando)
zapi kanalumi (televido)
zoo bestĝardeno
zono (malsano) zostero

* TS

Ligoj

Teksto Esperanto Vortaro: Internacieco kaj facileco de WEN Jingen


Simila listo de GOTOU Humihiko el Japanujo
Artikolo en La Ondo de Esperanto 2000.10 de Sergio Pokrovskij pri Internaciismo kaj purismo

12 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

Tekstoj de Julio BAĜY pri lingvoevoluo


Vivo kaj morto de NEOLOGISMO. Sten Johansson en MONDOJ 34 esperantaj rakontoj rikolto 2001 eldonejo KLEKS.

Fontoj

Plena Ilustrita Vortaro (PIV), WARINGHIEN (nur parteto)


Parnasa gvidlibro, KALOCSAY WARINGHIEN BERNARD, edistudio 1984
Voyage au fil des mots, André CHERPILLOD memeldono 1995
Praktika bldvortaro de Esperanto, Oxford University Press 1979
Mil unuaj vortoj en Esperanto, Heather AMERY ISBN 0 902756 15 X (nur malmultaj vortoj)
Esperanto-Hungara vortaro, Alfonz PEĈAN
La bona lingvo, Claude PIRON, pro esperanto Vieno-Hungara esperanto asocio Budapest, 1989, ISBN 963 571 294 4 (tiu
libro estas kuracilo kontraŭ la leksikologia kancero)
...

Citaĵoj

Lingvo Internacia 1896 N-roj 6-7 paĝoj 101-103 plena verkaro p. 215
Zamenhof
Ĉe la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin en ĉiuj lingvoj, t. e.
:
1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la
vorton "rado", li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankorau uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj
radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la
verkanto, bezonante esprimi ekzemple "multobligi", "dividato", au "triangulo", kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en
la vortaro.
3) [nur tiam uzi novan radikon, uzante internacian formon au ĉerpante el naciaj lingvoj]

Eltiro el privata letero de L. Zamenhof al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko


[...]
Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze
turnis la atenton al la surskribo "S^vejcarskaja"*, kiun mi jam multajn
fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditorskaja".** Tiu ĉi
"skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el
unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi
penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur
la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis
rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.

"La problemo estas solvita!" -- diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri


sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian
grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de
tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj
neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn,
difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan
grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu
sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso
da vortoj pure radikaj (ekz. "patrino", "mallarĝa", "tranĉilo" k.t.p.)
povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la
vortaro.
[...]

* Pordistejo
** Sukeraĵejo

Opinio de Teo JUNG (la fondinto de la semajna gazeto "Heroldo de Esperanto" ) NOVA!
"Ĉu por la vortfarado oni laŭeble devus eluze utiligi prefiksojn kaj sufiksojn, aŭ ĉu oni devus enkonduki amason da novaj radikoj, t.e.
ĉiam pli multe da neologismoj? Ĉu zorgi, ke la lingvo ricevu kiel eble plej grandan nombron da lernantoj kaj uzantoj, aŭ per dikaj
gramatikoj kaj multmiloj da novaj radikoj, superante eĉ naciajn lingvojn, imponi la sinjorojn filologojn kaj lingvistojn? Mi timas, ke
ni troviĝas iomete (ĉu nur iomete?) sur la dua alternativa vojo. Almenaŭ mi persone, eble pro mia aĝo, jam ne komprenas iujn
"modernajn" tekstojn tieldire Esperantajn. Eble mi fariĝis por tio tro stulta. Sed mi supozas, ke niaj nunaj (tro) plenaj gramatikoj,
niaj imponaj novaj vortaregoj pli fortimigas novajn lernontojn kaj uzontojn ol allogi [-as] ilin kaj nian laŭdatan modernan
literaturon admiras precipe iliaj farintoj kaj farantoj mem."
Ĉiu Ĉiun p. 385

Estas interesa fakto, ke nuntempa projekto de Esperanta Literatura Enciklopedio ricevis la titolon "ELITEN".

13 el 14 28/01/2014 11:05
Nenecesaj radikoj, neologismoj, novvortismo http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html

Kelkaj vortoj pri PIV (Plena Ilustrita Vortaro)

Ŝajnas, ke la celo de Waringhien estis verki samdikan vortaron kiel tiuj de la naciaj lingvoj. Li ne komprenis la kunmeteblecon de la
internacia lingvo. Tio jam vidiĝas en la titolo: vortaro por kunmetema lingvo ne povas esti "plena". PIV abundas je francismoj. Por
multaj konceptoj oni simple prenis la francan radikon kaj aldonis "o". PIV eble proksimigis esperanton al la naciaj lingvoj sed
certe malproksimigis ĝin de la rolo de INTERnacia lingvo.

Tio ne estus problemego se ekzistus aliaj pli bonaj vortaroj. Bedaŭrinde PIV havas monopolon. Pro tio la homoj rigardas PIV-on
kiel leksikologian biblion. Kaj tuj foliumas ĝin anstataŭ mem pripensi kion ili vere volas esprimi kaj ĉu ne eblus diri tion per
fundamentaj radikoj kaj afiksoj.

La duono de PIV estas nenecesa kaj eĉ malutila balasto por lingvo INTERnacia.

Oni nur povas konsili uzi pli multe sian cerbon kaj malpli PIV-on.

Espereble la nova versio de PIV ne aldonos ankoraŭ pli da balasto, kaj espereble la reviziantoj tralegis la libron "la bonan lingvon"
de Claude PIRON.

Alikaze PIV restos "Preskaŭ Ido Vortaro".

La idistoj estas inter ni!

Propono: ĉiu, kiu enkondukas nenecesan neologismon en la lingvon pagu ĉiujare monsumeton al UEA. ;)

Vidu ankaŭ:

Tekstoj de Julio BAGHY pri neologismoj legu ĉefe la teatraĵeton Lingva Evoluo
Lingvaj konsekvencoj de verdnaciismo

© Thierry SALOMON
http://interpopolalingvo.inf.hu

Loja HP - All in One


www.lojahp.com.br/All_In_One
Sponsored by
C/Windows 8 e em 10x R$169,90 S/J! Frete Grátis para todo Brasil. Veja

14 el 14 28/01/2014 11:05

You might also like