Professional Documents
Culture Documents
4. Vojaĝi per aŭtomobilo, trajno, aŭtobuso, aviadilo, ŝipo; haltejo, stacidomo ktp.;
aĉeti kaj validigi bileton, ekiro kaj alveno.
Estas multaj trafikiloj en granda urbo. La aŭtoj estas la plej ĝeneralaj trafikiloj.
Nuntempe ĉiuj familioj havas aŭton, ĉar ili estas komfortaj, sed la aŭtoj ruinigas la
naturon kaj la benzino de la aŭtoj nuntempe estas tre multekosta. Ankaŭ la trajnoj,
metrooj kaj tramoj estas tre popularaj trafikiloj. Oni povas aĉeti bileton por uzi ilin rekte
antaŭ la ekiro. En urbegoj la trafikiloj ofte iras, kontraŭe en urbeto kie busoj iras nur
dufoje tage. En mia urbo estas nur trajnoj kaj busoj, sed mi plie biciklas, mi iras piedire
kaj mi plie veturas per aŭto. Se mi volas veturi malproksimen de mia hejmo, mi ĉiam
veturas per aviadilo. Mi jam aviadis dufoje al Londono kaj al Berlino, kaj se ĉio prosperas,
mi vojaĝos al Parizo printempe. Vojaĝi per aviadilo estas tre multekosta. Kaj oni devas
rezervi bileton ege antaŭ de la vojaĝo.
5. Servoj de vojaĝoficejoj:
La vojaĝoficejo estas ejo, kie oni povas aĉeti flugbileton al alia lando aŭ interne de sia
propra lando, se ĝi estas tre granda, tiam oni aĉetas tion en alian porcion de sia
lando. La vojaĝoficejoj donas al la aĉetanto flugbileton, informojn pri la flugo kaj pri la
celo de la vojaĝo. Kaj ili diras ĉiujn informojn pri la ebloj por amuzi kaj pri la celo de la
vojaĝo.
6. Rakonti vojaĝtravivaĵojn:
Mi jam estis en multaj landoj. Mi estis en Rumanio, en Slovakio, en Aŭstrio, en
Germanio, kaj ankaŭ en Anglio. Al Rumanio, Slovakio kaj Aŭstrio mi veturis per
aŭtobuso. Mi veturis kun miaj amikoj do tiu vojaĝo estis tre bona. La aŭtobuso estas
tre malrapida, sed ĉi tiuj landoj ne estas fore. Al Anglio kaj Germanio mi veturis per
aviadilo. Ĉi tiuj vojaĝoj estis tre belaj kaj interesaj. Mi ne timas la aviadilon, do mi ĝuis
ĝin, kaj la vojaĝo per aviadilo estas pli rapida, ol per aŭtobuso.
komerca üzleti
individua egyéni
organizita szervezett
pasigi időt tölt
vojaĝoficejo utazási iroda
ĝui élvez
aviadilo/flugmaŝino repülőgép
trafikilo közlekedési eszköz
komforta/oportuna kényelmes
malproksimen de távolra -tól
aviadi repül repülővel
loĝejo szállás
tendumejo kemping
ekstra extra
servo szolgáltatás
ĝusta megfelelő
tendo sátor
kabano faház
flugbileto repjegy
travivaĵo élmény
fore messze
sciindaĵo tudnivaló
restado tartózkodás (vhol)
aranĝaĵo rendezvény
konverti átvált
prosperi sikerül, jól alakul, jól megy