Professional Documents
Culture Documents
La verda koro de Julio Baghy sen ajna dubo estas la plej konata instrua legolibro
Esperanta, kaj ĝi aperis en multaj reeldonoj. Laŭ sia subtitolo ĝi estas "facila
romaneto el la vivo de esperantistoj en Siberio", kaj ĝi do baziĝas sur la samaj
spertoj de la aŭtoro kiel liaj grandaj romanoj Viktimoj (1925) kaj Sur sanga
tero (1933). Ĝia rakonta fadeno ankaŭ enhavas multajn el la ingrediencoj de tiu
duopo, tamen en aliaj proporcioj. En La verda koro ĉefrolas Esperanto, la instruado
kaj lernado de Esperanto, kaj la ideoj kaj emocioj ligitaj al Esperanto. Krom tio ni
tamen ricevas ankaŭ interesajn priskribojn de homoj kaj medioj, dramajn historiajn
eventojn el la interna milito en orienta Siberio en 1918-1920, kaj kompreneble
amhistoriojn kun obstakloj. Kiel ĉiam ĉe Baghy, temas pri platona amo inter la alia
memo de la aŭtoro - ĉi-verke la Esperanto-instruanta hungara militkaptito Nadai -
kaj loka junulino. Pro nediritaj kialoj tiu amo ne povas plenumiĝi.
Kredu forte, forte, ke tiu homa koro, al kiu nia stelo lumas per verdaj radioj kaj kiu
nun super la bajonetoj mute faligas sangolarmojn, tiu koro iam venkos. Kredu kaj
estu kuraĝaj! (p. 76)
Jen la vortoj de mortanta juna ĉino en 1920, laŭ La verda koro, kaj jen evidente la
mesaĝo de Julio Baghy al la esperantistoj de 1937.
Mi konas ĉi verkon jam de la frua junaĝo kaj ĉiam konsideris ĝin patose
melodrama. Tial iom surprizis min, kiam iu koramikino, kiu antaŭe konis nek
Esperanton nek la ideojn esperanstismajn, eklernante la lingvon komencis legi
en La verda koro kaj trovis ĝin "ĉarma". Ŝajne necesas malfermita kaj senantaŭjuĝa
menso por vidi ĝian plenan valoron. Mi tamen konfesu, ke post dudek kvin paĝoj
jam ĉesis ŝiaj notoj en la libreto. Evidente ĝia "gradigita stilo" laŭiris tro krutan
deklivon por komencanto. Tial mi ankaŭ iom pridubas la subtitolajn vortojn "por
komencantoj, por daŭrigaj kursoj". Por la plej multaj komencantoj sendube necesus
pli malkrute "gradigita stilo". Aliflanke, ĉi verko donas interesan legadon ankaŭ al
tiu, kiu deziras kompletigon al la Siberiaj romanoj de Julio Baghy.
Sten Johansson
Reen al: