Professional Documents
Culture Documents
TRADUKARTO
PRI LA TRADUKARTO PROFESIE KAJ
ARTE
Maltrankvila estas la homa spirito. Eterne kaj senlace la homo
strebas al novaj horizontoj, al nekonataj mondoj. Ĉiuj ni dolore
sentas, ke ni estas izolitaj, io malhelpas nin pli bone ekkoni
la mondon, la aliajn homojn, la tradiciojn kaj morojn de la aliaj
popoloj. Nin fermas urboj, landlimoj, kontinentoj, religioj, kutimoj kaj
ne laste nin fermas nia lingvo, kiun ni heredis de niaj gepatroj kaj
pragepatroj.
Tiel el bulgara literaturo pere de Esperanto en ĉinan lingvon oni
tradukis la verkojn de Ĥristo Botev, Ivan Vazov, Elin Pelin, Georgi
Stamatov, Geo Milev kaj aliaj bulgaraj verkistoj.
Por la traduko estas bezonataj ne nur perfekta lingvoscio, sed
pJuraj konoj, kiujn oni devas konscie kaj atente alproprigi. Delonge
multaj majstroj de la Esperanto-traduko konstatis, ke siajn konsilojn,
konkludojn kaj tradukistan sperton ili devas transdoni al la junaj
tradukistoj, por ke ili ĉerpu el ilia riĉa sperto, kaj la estontaj tradukoj
iĝu pli bonaj, pli fidelaj al Ia originalo kaj pli utilaj.
Se jam ekzistas tiom da fakaj verkoj pri la Esperanta tradukarto,
la legantoj nevole demandus sin ĉu estas bezonata nova libro kiel
ekzemple "Tradukarto" de Venelin Mitev, kaj ĉu ĝia aŭtoro povus ion
novan diri pri la tradukarto, se antaŭ li tiom da elstaraj verkistoj
esprimis siajn opiniojn kaj riĉajn spertojn en tiom da libroj kaj studoj?
En 1985, kiam mi komencis gvidi la eldonan fakon de Bulgara
Esperanfo-Asocio, mi ekhavis la ideon krei ĉe la eldonejo rondon
de Esperanto-verkistoj kaj tradukistoj. Jam en la unua jaro
mi sukcesis altiri kelkajn verkistojn kaj tradukistojn kiel Nikola Pilev,
Nikola Uzunov, Tonka Dimitrova, Nikola Stranĝanski, Penka
Papazova, Stefan Cirpanliev, Venelin Mitev kaj aliajn. Ili ĉiuj havis
sukcesojn en la Esperanta literaturo, tamen tiam ankoraŭ ne tute
plene disvolvis kaj prezentis sian verkistan kaj tradukistan talenton
kaj tial ege entuziasme ili eklaboris. Durn tiu ĉi tempo ni ĉiuj
plenpienis je energio kaj la eldonejo de Bulgara Esperanto-Asocio
dum tri jaroj eldonis pli ol 40 librojn, inter ili estis poeziaj, prozaj
verkoj, eseoj, antologioj kiel ekzemple "Bulgara nuntempa poezio kaj
prozo" - antologio, "Rozo kaj glavo" - antologio, "Nesto de birdoj" -
antologio, "Mia trezorejo" - novelaro de Ivan Sivarov, "Amo mia" -
poemaro de Ĥristo Radevski, "De bordo al bordo" - poemaro
de Elisaveta Bagrjana, "Ŝtelisto de persikoj" - novelaro de Emilijan
Stanev, "Tango" - romano de Georgi Karaslavov, "Bulgaraj
Esperantaj poetoj" - esearo de Canko Murgin kaj multaj aliaj.
Inter la tradukistoj de poezio la plej aktiva estis Venelin Mitev.
Li tradukis ĉiujn poemojn en la poemaro de Ĥristo Radevski "Amo
mia" kaj pli grandan parton de la poemoj en la poemaro "De bordo
al bordo" de Elisaveta Bagrjana.
Kiam li laboris pri la menciitaj tradukoj ni ofte renkontiĝis,
interŝanĝis opiniojn pri la specifaj probiemoj de la Esperanta
tradukarto. Iom post iom Venelin Mitev profunde eniris la Esperantan
tradukarton kaj li iĝis ne nur
bonega tradukisto, sed detale ekkonis la postulojn kaj la leĝojn
de la tradukarto.
Tamen antaŭ la eklego de la libro mi ŝatus rememorigi al la
legantoj tri versojn de nia genia Esperanta poeto kaj tradukisto
Kalman Kalocsay:
Do, same Venelin Mitev en "Tradukarto" profesie kaj arte donas
ĉion necesan por la venontaj talentaj Esperanto-tradukistoj.
Ĉu vere jam pasis tiom da jaroj? Ĉu jam venis la tempo pri
rememoroj? Kvazaŭ hieraŭ estis tiu januara tago de 1964, kiam ni,
kelkaj gejunuloj-esperantistoj, kolektiĝis ĉirkaŭ nia pli aĝa amiko kaj
instruisto Asen Grigorov kaj kune proklamis la fondon de Literatura
Rondo.
Kun Asen Grigorov mi konatiĝis koresponde en 1958. Tiam mi,
lernanto en la antaŭlasta gimnazia klaso en urbo Lom, komencis
lerni Esperanton aŭtodidakte kaj, kiel okazas ofte, mi tuj provis verki
poemojn en tiu lingvo. Kaj, kiel sciate, ju pli junas kaj senspertas
iu aŭtoro, des pli memcertas. Tial mi rapidis sendi miajn "verkojn"
al diversaj redakcioj. Mi gardas ĝis nun en mia arkivo leterojn, kiujn
responde sendis al mi Asen Grigorov, tiam redaktoro de la bonega
Esperanto-revuo "Nuntempa Bulgario". Rigardante, nun post tridek
jaroj, la resenditajn al mi korektitajn originalojn de miaj poeziaj
provoj, mi vere ruĝiĝas pro honto. "Kara Venelin - skribis Asen
Grigorov sur la marĝeno de mia unua versaĵo, - nekorektebla! Kial
vi rapidas verki? Unue lernu, korespondu, ekmajstru la lingvon. Post
jaro nepre skribu denove al mi!"
Mi jam ne memoras, ĉu mi ricevis tiun ĉu leteron aŭ samtempe,
neatendinte la opinion pri la unua versaĵo, mi tuj sendis aliajn, sed
post kelkaj semajnoj la poŝtisto alportis al mi la korektitajn
manuskriptojn de du miaj poemetojkaj leteron de Asen Grigorov kun
kelkaj kuraĝigaj vortoj: "Tiuj ĉi du versajoj estas jam proksimaj al la
stato, kiam ili povas esti prezentitaj al la homoj. Tamen - unue lernu
serioze ankoraŭ la lingvon!"
Poste, vagante dum dekdu jaroj tra la mondo kiel speciala
aŭ konstanta korespondanto de Bulgara Telegrafinforma Agentejo,
mi renkontis aliajn interesajn verkistojn, tradukistojn de belarta
literaturo, ĵurnalistojn kaj multon mi lernis de ili sed neniam plu
mi havis tiajn spertajn instruistojn kaj sincerajn amikojn, neniam plu
mi laboris kun tiaj sindonemaj kaj senprofitemaj homoj. Jen pro tio
mi ĉiam asertis, ke mi estis feliĉulo, ĉar tuj en la komenco de mia
vojo de tradukisto kaj ĵurnalisto mi havis la ŝancon konatiĝi kun tiaj
anime riĉaj kaj malavaraj talentuloj. Benitaj junulaj jaroj!...
Kaj li mem estis ekzemplodona kaj imitinda en tiu ĉi sfero. Se vi
atente komparus liajn tradukojn, presitajn en la 30-aj kaj 40-aj jaroj,
kun tradukoj de la samaj poemoj aŭ rakontoj, publikigitaj en la 60-aj
kaj 70-aj jaroj, vi nepre trovos multajn stilajn plibonigojn kaj eĉ tute
novajn variantojn.
Mi estis inter tiuj liaj amikoj, kiuj ĉiam opiniis, ke se li verkis en sia
gepatra lingvo, li sendube havus la popularecon de iuj el la bonaj
bulgaraj poetoj; kaj se li tradukis belartajn verkojn el fremda lingvo
en la bulgaran lingvon, kaj ne el la bulgara lingvo en Esperanton,
la ŝatantoj de la tradukarto nepre malkovrus en lia personeco iun
el la plej brilaj interpretantoj de grandaj alilandaj poetoj. Ĉar, homo
kun vastaj konoj en multaj aliaj kampoj krom la literaturo, li regis
ankaŭ kelkajn fremdajn lingvojn. Tamen dum sesdek jaroj li verkis -
originale kaj traduke - nur en Esperanto. Tio ĉi multe pli grandas
ol kreovojo, ol kreosorto. Ĝi estis heroaĵo!
Mi tamen opinias, ke liaj originalaj verkoj povus esti pli multaj kaj
kun pli granda belarta signifo, se li ne dediĉis tiom multe da tempo
al tradukado de poezio kaj prozo kaj la preparado de nova, esperiga
generacio en tiu ĉi tre grava sfero de la Esperanto-movado.
Kio igas lin premi sian personan konfeson, apliki sperton, oferi
jarojn de sia vivo dorskurbiĝante super malpropraj versaĵoj, kiuj -
eĉ se la traduko estas perfekta, - neniam estos liaj? Mi opinias, diris
iufoje Asen Grigorov, ke tio estas natura homa deziro dividi kun pli
multe da homoj siajn malgrandajn inventaĵojn, malkovri al ili vortojn
kaj verojn, kiuj ni mem ne povus jam konfesi, ĉar ili estas diritaj
antaŭ ni. Oni diras, ke la plej bonaj versaĵoj de poeto estas tiuj, kiuj
ne povas resti neverkitaj. Tiu ĉi maksimo certe validas same pri
la veraj tradukoj.
Lastatempe mi ĉiam pli kaj pli ofte rememoras pri Asen Grigorov,
eble tio, ke post longa paŭzo mi revenis al verkado de originala
poezio kaj precipe al tradukado de poezio. Kaj ĉiam, kiam
mi penadas iamaniere solvi iun problemon, ĉiam, kiam
mi turmentiĝas traduki maksimume fidele al la originalo iun vorton
aŭ verson, mi aŭdas lian voĉon kaj mi vidas lian postuleman,
severan rigardon, sed en tiu ĉi rigardo mi vidas ankaŭ bonecon kaj
paciencon de Instruisto, la amon de vera amiko, kiu ŝajne parolas
al mi: "Provu, mi petas, ankoraŭfoje, ne senesperiĝu. Mi estas certa,
ke vi sukcesos!..."
Dum la epoko de la Renesanco kaj poste, ĝis nia nuntempo, pri
tradukado de prozo kaj poezio el diversaj lingvoj okupiĝas ĉiuj plej
elstaraj bulgaraj verkistoj: Petko Slavejkov, Hristo Botev, Ivan Vazov,
Penĉo Slavejkov, Pejo Javorov, Dimĉo Debeljanov, Geo Milev,
Nikolaj Liliev, Konstantin Konstantinov, Ljudmil Stojanov, Dora Gabe,
Elisaveta Bagrjana, Atanas Dalĉev, Valeri Petrov, Blaga Dimitrova
k.a.
Krome, la esploranto devas atenti ankaŭ pri iuj aliaj flankoj de la
tradukarto: ofte sur la paĝoj de niaj revuoj, precipe en la pasinteco,
aperis rakontoj de verkistoj triagradaj kaj ne elstaraj en la bulgara
literaturo nur pro tio, ke ili havis amikojn-tradukistojn. Dume, restis
neprezentita al la fremdlanda leganto la verkaro de aliaj, pli bonaj kaj
pli interesaj aŭtoroj.
Tie ĉi ni kontentiĝos studi la ĉefajn kaj la plej gravajn flankojn
de la esperantigita bulgara literaturo.
La UNUA PERIODO komenciĝas de 1902 kaj finiĝas kun la fino
de la Unua Mondmilito. Ĝi koincidas kun la periodigo de la historio
de la bulgara literaturo kaj sin karakterizas per la jenaj pli gravaj
trajtoj: reganta tendenco en la literaturo estas la realismo (Ivan
Vazov, Aleko Konstantinov, Pejo Javorov, Kiril Hristov, Elin Pelin,
Georgi Stamatov, Penĉo Slavejkov k.a.), sed ankaŭ vastiĝas
popolismo (Todor Vlajkov, Hristo Maksimov, Miĥalaki Georgiev k.a.),
simbolismo (Teodor Trajanov, Dimitar Bojaĝiev, Nikolaj Liliev, Ljudmil
Stojanov, Dimĉo Debeljanov, Emanuil Popdimitrov, Ĥristo Jasenov,-
Ivan Andrejĉin k.a.); jam naskiĝas la tiel nomataj proleta poezio kaj
prozo (Georgi Kirkov, Dimitar Poljanov k.a.). Tiu ĉi abundeco
de tendencoj en la bulgara literaturo reflektiĝas ankaŭ en la
tradukata literaturo.
La plej gravaj por la historio de la bulgara esperantista tradukata
literaturo estas la jenaj tradukoj: de Ivan Vazov ("Ĉu li venas?", trad.
Kr. Sivriev - 1907, "Bulgaraj Rakontoj" (tri eldonoj - 1910, 1913,
1923), trad. Atanas D. Atanasov - ADA, "Kristnaska donaco" kaj
"Paŭlo Fertigo", trad. G. Atanasov - 1910, "Avo Joco rigardas", trad,
Ĥr. Ĥaralambiev - 1907 k.a.); de Aleko Konstantinov ("Tempi
passati", trad. T. Kanev - 1902, "Feliĉan novjaron", trad. G. P.
Zografski - 1903, "Pro multe da saĝo", trad. G. P. Zografski - 1903
k.a.); de Elin Pelin ("Agla plumo", trad. Ĥ. T. Rjafiovski -1907 kaj
Angel Ivanov - 1911, "Fraŭlo", trad. Ĥ. Baĉvarov - 1908, k.a.);
de Georgi Stamatov ("Ĉirkaŭ la Novjaro", trad. Ivan Krestanov -
1909, "Vilao apud la maro", trad. Ivan Krestanov - 1912 k.a.);
de Petko Todorov ("En la urbo de l'amo", trad. Kr. Sivriev - 1903,
"Fabelo", trad. ADA - 1912 k.a.); de Dobri Nemirov ("Blindulo", trad.
T. Kanev - 1910).
Ĝojiga estas la fakto, ke jam tiam elkreskis tri el la plej grandaj
tradukistoj la estontaj akademianoj Ivan Krestanov (1890-1966),
Atanas D. Atanasov ADA (1892-1981) kaj Petar Jordanov (1884-
1952).
Dum tiu ĉi periodo aperis tradukoj de "La fonto de la
Blankpiedulino" de Petko R. Slavejkov (trad. ADA - 1921), "Paisij"
de Ivan Vazov (trad. P. Jordanov - 1921), "Nedisiĝeblaj" (trad. St.
Ĝuĝev - 1922) kaj "Sanga kanto" de Penĉo Slavejkov (trad. II.
Silvestriev - 1927), "Armenoj" de Pejo Javorov (trad. Iv. Dobrev -
1921), "Legendo pri la malĉasta princino" de Dimĉo Debeljanov
(trad. St. Ĝuĝev - 1925) kaj aliaj verkoj de aŭtoroj, kiuj jam antaŭ
la Dua Mondmilito estis rekonitaj kiel klasikuloj de la bulgara
literaturo.
En 1931 aperis en apartaj libroj la poemo "Septembro" de Geo
Milev (trad. Ĥristo Gorov kaj David Sasonov) kaj la verskolekto "Tra
la ventego" de Ĥristo Smirnenski (trad. Asen Grigorov, Atanas Lakov,
Ĥristo Gorov). En 1932 aperis la libro de Georgi Karaslavov "Ĉe
posteno", tradukita de Asen Grigorov, Hristo Gorov kaj Atanas Lakov.
La plej gravaj tradukitaj libroj en tiu periodo, krom la jam cititaj,
estas jenaj: Jordan Jovkov - "Elektitaj rakontoj" (Asenovgrad, 1938),
trad. Hr. Iskrov, Kruco kaj David Sasonov, "Patro kaj filo kaj aliaj
rakontoj" (Parmerend, Nederlando, 1938), trad. Hr. Iskrov, kaj
la rakontoj "La lupino" kaj "Lukto ĝis morto", trad. G. Ĥarŝev - 1940,
1941: Elin Pelin - "Fratoj" (Sofio, 1921), trad. G. Fandakov, "La
familio Gerak" (Sofio, 1924), trad. ADA kaj "Kvar rakontoj" (Sofio,
1939), trad. ADA, kaj la rakontoj "En la transa mondo", trad. Sim.
Hesapĉiev - 1932 kaj "La senviva kampo", trad. G. Ĥarŝev - 1925;
Aleko Konstantinov: "Baj Ganju" (Loveĉ, 1941), trad. Cano Todorov
Ignev kaj P. Lalovski, kaj la rakontoj "La Niagara akvofalo", trad. Ivan
Krestanov kaj "Gardu nin, Dio!", trad. G. Sapunĝiev - 1929"
Svetoslav Minkov: "La fantaskopo" (Sofio, 1939) trad. N. Vasilev, kaj
multaj rakontoj tradukitaj de Geo Ĥarŝev; Ivan Vazov: la libro "Novaj
Bulgaraj Rakontoj" (Sofio, 1928), trad. G. Atanasov; Angel
Karalijcev: la libro "La ponto" (Sofio, 1939), trad. N. Vasilev, kaj
la rakontoj "La ŝtonponto de Rosica", trad. N. Vasilev - 1938, kaj
"Miĥail la Majstro", trad. Dim. Ivanov - 1930; Georgi Stamatov:
la libro "Nuntempaj Rakontoj" (Leipzig, 1922), trad. Ivan Krestanov
kaj "La vilao apud la maro" (Peking, Ĉinio, 1934), trad. Ivan
Krestanov; Nikolaj Rajnov: la libroj "La fajro-lango" (Sofio, 1938),
trad. Geo Ĥarŝev, "Batalo. Rakontoj" (Sevlievo, 1940), trad. At.
Nikolov kaj rnultaj fragmentoj el "La libro de la enigmoj", trad. St.
Ĝuĝev (1922), ADA (1923), D. Borisov (1923), Palmin (1924), Ivan
Krestanov (1925), Mimozo (1926); Georgi Rajĉev: la rakontoj
"Regino Neranza" (fragmento el romano), trad. G. Donĉev - 1925,
kaj "Unua neĝo", trad. St. Maserov - 1932; Ljudmil Stojanov: "La
mizerikordo de Marso", trad. St. Maserov - 1931; Orlin Vasilev:
"Estas malfrue", trad. L. M. - 1937, kaj multaj aliaj.
Speciale pri la tria periodo mi dezirus diri ankoraŭ kelkajn laŭ
mi gravajn vortojn.
Rilate al la eldonpolitiko de la asocio mi ankaŭ tuj diros, ke ne
estos tute honestaj tiuj, kiuj eble estonte provos meti ĉion en la
saman "potegon". Kiel ĉiuj orienteŭropaj totalismaj registaroj,
la tiama bulgara reĝimo ankaŭ uzis ofte kaj efektive la ligojn de la
Esperanto-Asosio por siaj propagandaj celoj eksterlande. Pro tio
ĝi neniam avaris, kiam temis pri eldono de libroj kaj revuoj
"konatigantaj la fremdlandanojn kun nia socialisma lando". Jes, vere
estas, ke konsiderante "la direktivojn de la gvidanta partio" BEA estis
devigita presigi ankaŭ "verkojn" de kaj pri "karaj gvidantoj" aŭ de
duagradaj "progresemaj verkistoj", sed paralele kun tio - dank'
al konstantaj subvencioj - la asocio sukcesis proponi al la legantoj
en Bulgario kaj eksterlande dekojn da klasikaj kaj nuntempaj aŭtoroj
per iliaj plej karakteraj poemoj, rakontoj, noveloj, romanoj.
Jen pro tio ĝuste dum tiu ĉi periodo en Bulgario elkreskis
generacio de sindonaj esperantistoj, pri kiuj la tradukarto fariĝis
ne simple hobio, sed eĉ profesio. Ĝi estas generacio de talentuloj, iuj
el kiuj povis estiĝi famaj naciaj verkistoj aŭ rekonitaj majstroj
de originalaj Esperanto-verkoj, sed ili dediĉis sian talenton kaj
energion al la tradukarto, konsiderante ĝin treege grava por
la evoluo de la lingvo kaj de la belarta Ijteraturo. Tiamaniere ili
praktike pruvis la opinion de Kabe, ke "la lingvo profitas pli multe per
tradukado ol per libera verkado". Ĉar, insistis Kabe, la originala
verkisto ĉiam povas iel "eltiri sin"; li simple ne uzos malfacilajn
esprimojn.
El tiu ĉi brila stelaro reliefiĝas la nomoj de kvar grandaj bulgaraj
Esperanto-poetoj: Dimitar Zlatarski-Miti (1903-1989), Asen Grigorov
(1903-1985), Ĥristo Gorov (1908), Violin Oljanov (1919).
Canko Murgin, kiu estas bone konata antaŭ ĉio kiel historiisto
de la Esperanto-movado en Bulgario kaj esploranto de la Zamenhof-
heredaĵo, paralele kun siaj originalaj poemoj tradukis poemojn
de Nikola Vapcarov, Ĥristo Smirnenski, Aleksandar Gerov, David
Ovadia, Vatjo Rakovski, Stanka Penĉeva k.a.
Kaj alian specialan lokon mi destinas al Kiril Draĵev (1903),
fondinto de la fama Bulgara Esperanto-Teatro, kiu speciale por
ĝi tradukis multajn ĉefajn dramverkojn bulgarajn kaj mondajn. Inter ili
estas "Casantoj pri oficoj" de Ivan Vazov, "Akridoj" kaj "Virina regno"
de St. L. Kostov, "La megero" de Anton Straŝimirov k.a.
Antaŭ ol komenci labori la tradukonto devas bone prepari sin.
Miroslav Malovec en sia artikolo "Pri traduka arto", publikigita
en 1987 en revuo "Paco", rekomendas jenan skemon por laboro kaj
mi tute konsentas kun li:
Due, tre atente tralegu ĝin ne nur kiel simpla leganto, sed kiel
tradukonto, bone atentante la esprim-rimedojn de la aŭtoro,
substrekante per krajono interesajn kaj problemajn iokojn.
Komparo inter la profesio de la tradukisto kaj la profesio de la
aktoro faris ankaŭ la fama ĉeĥa teoriisto Jiri Levi en sia libro
"Tradukarto" (1963): "La traduko kiel verko estas arta reprodukto,
la traduko kiel proceso estas originala verkado, la traduko kiel arta
kategorio staras ĉe la limo inter la reprodukta arto kaj la originala
verkado. Tiurilate el ĉiuj artoj la tradukado estas plej proksima al la
aktora arto..."
Ne estas multaj tiuj, kiuj povus permesi al si la plezuron okupiĝi
nur pri tradukado de belarta literaturo. Mia bona amiko, kiu dum pli
ol tridek jaroj tradukis en bulgaran lingvon verkojn de multaj usonaj
kaj anglaj aŭtoroj, ŝatas ripeti: "Mi ne estas tiel riĉa por okupiĝi nur
pri tradukado". Ankaŭ en Bulgario la honorarioj estas mizeraj kaj oni
ne povas vivteni sin per tradukado. Tial la tradukistoj kutime
praktikas aliajn profesiojn. Asen Grigorov kaj Ivan Dobrev estis
oficistoj, Atanas Lakov redaktis priagronomiajn librojn, Nikola
Aleksiev, Violin Oljanov kaj Donĉo Hitrov estas ĵurnalistoj, Petar
Todorov kaj Nikola Uzunov estas inĝenieroj ktp.
"Tiu ĉi laboro - skribis en 1990 en revuo "Panorama" (Milano)
la italaj verkistoj Carlo Frutero kaj Franco Luccentini - estas treege
valora. Jen pro tio la cinikaj eldonistoj ĉiam pagas tro malmulte por
ĝi. Ili scias, ke ili parolas kun asketo, kun tute senprofitema heroo,
kiu pretas doni ĉiun propraĵon kontraŭ peceto da pano kaj kiam
la epika entrepreno jam estas finita -malaperi en la mallumon,
anonima kaj sublima. La tradukisto estas la lasta vera vaganta
kavaliro de la belarta literaturo."
KIEL TRADUKI - ĜUSTE AŬ LIBERE?
Jen demando tre ofte diskutata en la tuta mondo. Mi tamen
opinias, ke la praktiko jam donis sufiĉe klaran respondon. Kaj
ĝi estas la jena: POR ALTKVALITA TRADUKISTO NE EKZISTAS
NETRADUKEBLAJ TEKSTOJ KAJ NESUPEREBLAJ BAROJ;
la tradukisto devas fari ĉion eblan, konsulti multajn vortarojn kaj
informajn librojn, provi, se necese, dekojn da variantoj de la sama
verso, sed finfine li devas maksimume proksimiĝi al la originalo.
Do, laŭ tiuj vortoj la tradukado estas tre facila afero. Tamen
la praktiko de ĉiuj, kiuj dediĉis sin al tiu laboro, pruvas, ke ĝi tute
ne estas facila; male, ĝi estas longa, pena batalo kontraŭ la teksto
kaj ĝia konteksto por REVERKI - ne transigi - ILIN DE LA NACIA
LINGVO EN ESPERANTON.
malofte la fidelaj
Sed ni revenu al la postulo, ke la tradukota verko devas esti antaŭ
ĉio adekvata al la originalo.
Ĉiuj disputoj post la apero de nova traduko de iu verko, precipe
poezia, devenas de la karaktero mem de tiu ĉi historie kaj socie
kondiĉita homa agado. La tradukado de poezio - pli ol ĉiu alia arto -
portas en si "ĝermaĵon de maldaŭreco (transireco)", ĉar ĝi dependas
ne nur de la tempo de la originalo, sed ankaŭ de la tempo, en kiu ĝi,
la traduko, estas farita. Ĉiu nova generacio reinventas laŭ sia
maniero la mondon, la arton, la belartan literaturon. Ĉiu nova traduko
estas nova tralego de la originalo. Ne estas hazarde, ke la
tradukadon oni ofte difinas kiel senfinan proceson kaj iuj eĉ opinias,
ke ĉiu generacio devus retraduki sian tutan bibliotekon.
Sed eble ni jam profundiĝis en iom abstrakta teorio kaj por iomete
distri vin mi proponas al vi tralegi konvenan humuraĵon verkitan
de brazila humuristo Markos Vasconcelos:
HUMURO
LA INTRIGO
Prezidanto: Diru al Lia Ekscelenco, ke la popolo de mia lando
estas kortuŝita pro tiu grava vizito kaj esperas ke lia restado en nia
lando estos agrabla kaj profitiga, fortigante ankoraŭ pli la amikecajn
rilatojn, kiuj kunligas la du fratajn patriojn.
Vizitanto: Diru al via Prezidanto, ke mi dankas la prizorgojn, sed
survoje de la fluĝaveno ĝis tiu ĉi palaco, mi observis kontraŭ
mi nenian antipation kiu pravigus pli ampleksan mobilizon. Male,
mi vidis la plej fratecajn demonstraciojn de la popolo, pro kio
mi kortuŝite dankas.
Vizitanto: Mi konsideras tiun decidon kiel ofendon al mia lando.
Ni venis en amika vizito. Ĝi ne plu daŭros!
Ĉu unu tradukisto povas traduki multajn aŭtorojn? Kial ne, se ili
estas proksimaj spirite, temperamente, stile. Sed se ni revenos al la
jam citita penso de profesoro Ljubomir Ognjanov-Rizor, ke "la poezia
talento de la tradukisto estas reprodukta, samkiel la talento de la
aktoro", kial ni ne demandu: ĉu la aktoro ne plenumas multajn kaj
diversajn rolojn kaj ĉu la miraklo de lia profesio ne estas ĝuste en la
reenkorpiĝo en personojn el diversaj epokoj kaj popoloj? Bone, sed
ĉu estas multaj aktoroj povantaj sukcese ludi kaj en komedioj, kaj
en tragedioj? Kiom ajn malsamaj ili estas en malsamaj roloj, ĉiu
aktoro havas propran amplekson de roloj, kaj nur tre malofte
li aperas antaŭ la publiko tute nova aŭ nerekonebla.
Iam la rusa verkisto (kaj amiko de Esperanto) Maksim Gorki tre
indignis pri "la ĉiomanĝantaj tradukistoj", kiuj komencas traduki tuj
post kiam vidas la libron, eĉ nelegante ĝin antaŭe kaj nehavante
ideon pri ĝiaj specifaĵoj.
Sed mi proponos al vi ankoraŭ nun la plej efikan, laŭ mi, metodon:
antaŭ la komenco de la traduko, serĉu la aŭtoron, konatiĝu kun li;
parolu kun li pri ĉiuj problemoj ligitaj ne nur kun la elektita verko, sed
kun la tuta lia aŭtora biografio. Poste tiuj ĉi konoj estos tre utilaj al vi.
Parnasa Gvidlibro;
Ĝenerala Enciklopedio;
(Tokio, 1956);
Surbaze de mia propra praktiko mi aldonos al tiuj ĉi helpiloj
kelkajn aliajn, kiuj faciligos vian laboron. Unue, se vi regas fremdan
lingvon, ne estos superflue, se vi, tradukante en Esperanton,
"interŝanĝus sperton" kun viaj kolegoj, kiuj jam tradukis la saman
tekston en tiun fremdan lingvon. Foje, kiam vi kunpuŝiĝas kun
obstakloj en iu malfacila teksto, ili povus sugesti al vi iujn ideojn.
Ĉiu tradukisto devas scii, ke li devas prezenti ne sin mem, sed
la tradukatan aŭtoron, ne plibonigadi lian verkon laŭ sia bontrovo,
sed interpreti ĝin kun ĉiuj kvalitoj pozitivaj kaj negativaj. "Se la aŭtoro
- skribas Miroslav Malovec en la jam citita artikolo - uzis en la verko
diversajn stilojn por karakterizi siajn heroojn (nobelojn, pastrojn,
soldatojn, maristojn, kamparanojn, laboristojn ktp.), la stilo devas
resti en la traduko konservita en plena riĉeco kaj esprimiveco. Ĉiun
esprimon necesas traduki ne nur laŭ ĝia priskriba signifo, sed ankaŭ
kun ĉiuj nuancoj kaj stilaj valoroj, por ke la sceno konservu sian
atmosferon, kolorecon kaj sentespriman ŝarĝon kiel en la originalo.
La ideo de la verko devas resti neŝanĝita kaj nedeformita. La nacian
karakteron de la verko necesas konservi ne per formalaj, nenaturaj
rimedoj, sed simple ne rompante ĝin, ne transportante la scenejon
de la rakontado en la landon de la tradukisto.
La tradukistoj iam tendencas "klarigi" la tekston, fari ĝin pli logika
ol en la originalo. Sed la aŭtoroj ofte intence formulas siajn frazojn
malklare por elvoki streĉan atmosferon (detektivaj kaj psikologiaj
romanoj) aŭ ŝajne nelogika, ĉar tiel donas al la teksto novan, pli
impresan bildon.
La tradukisto devas havi antaŭ ĉio klaran ideon pri la reganta stilo
de la epoko kaj pri la rilato de l'aŭtoro al tiu stilo. Poste li devas
detale analizi la stilon kaj la lingvon de l'aŭtoro por ekspliki al si mem
ĉiujn iliajn elementojn: fonetiko kaj sintakso, verboj, adjektivoj,
komparoj, ekkriaj kaj demandaj signoj, vortludoj ktp. Ĉar ĉiuj
ĉi karakterizajoj devas trovi reeĥon en la traduko.
Kiam en la teksto estas la nomoj Jantra, Trjavna, Rila, Kom ktp.,
se la tradukanto simple transkribus ilin, la plimulto el la fremdlandaj
legantoj eble ne komprenos pri kiaj geografiaj nomoj temas - rivero,
urbo, montaro, monto... Jen pro tio estas bone se li piednote klarigus
aŭ rekte en la teksto, pri kio temas. Ekzemple, tradukante la unuan
strofon de la balado "Haĝi Dimitro" de Ĥristo Botev, nia fama
tradukisto Simeon M. Simeonov eble pravas, kiam anstataŭigas
la nekonatan de la neeŭropanoj geografian nomon "Balkano" per
"montaro".
Kion diras al la eksterlandanoj la gravaj por ni datoj kiel la 3-a
de Marto, la 24-a de Majo, la 9-a de Septembro, la 10-a
de Novembro? Nenion, aŭ preskaŭ nenion. Jen pro tio la tradukanto
devas nepre klarigi ilin piednote.
Ĉu per ŝalmo aŭ per kavalo, eksplikante piednote, ke temas pri
paŝtista fluto - bulgara nacia muzika blovinstrumento? Ĉu peltoĉapo
aŭ kalpako? Ĉu raĉenico (kiel estas menciita en "Bulgara-Esperanta
Vortaro" Sofio, 1961), aŭ ekspliki piednote, ke temas pri bulgara
nacia danco? Ĉu fezo aŭ ĉapo, klarigante, ke temas pri ruĝa
mohametana kaj iama turka ĉapo? Ĉu ŝopo aŭ simple vilaĝano,
ekcsplikante, ke temas pri vilaĝano el Okcidenta Bulgario, precipe
ĉirkaŭ Sofio? Ĉu bozao aŭ milio-trinkaĵo? Ĉu hajduto aŭ batalinto
kontraŭ la turka jugo? Ĉu sedjanko aŭ vespera laboramuzaĵo,
amuzlaborado? Apostolo aŭ gvidanto de la ribelo? Gadulko
aŭ ribeko? Konako aŭ policejo? Zaptieo aŭ policisto? Vodko aŭ rusa
brando? Kazaĉoko aŭ rusa popola danco? Ĉu imambajaldao
aŭ abunde oleata manĝaĵo el bakita melongeno farĉita per legomoj?
Ĉefa pravigo por uzado de tiuj tipe naciaj vortoj (iuj venintaj
de turka lingvo) estas la postulo konservi la lokan aŭ historian
atmosferon de la originala medio kaj la epokon de la verko.
Kiam Violin Oljanov tradukis laŭ mia peto, por la aperonta
antologio "Bulgara ampoezio", la poemon "Margarita" de Ĥristo
Jasenov, li anstataŭigis la nomon Margarita per Violeta kaj laŭ mi li
bone faris, ĉar Violeta estas pli internacia nomo ol Margarita, kaj
ankaŭ pli belsona en Esperanto.
La tradukisto devas esti tre atentema, kiam en la teksto estas
vortoj, kiuj en bulgara lingvo havas unu signifon, kaj en aliaj lingvoj -
tute alian signifon. Ekzemple, la rusoj prikantas la korvojn parolante
pri la alveno de l'aŭtuno, kaj pri la bulgaro tute ne estas ĉarma birdo,
kaj la alveno de l'aŭtuno ni asocias kun forflugo de cikonioj.
En multaj lingvoj la vorto "papago" (en figura senco) esprimas
negativan opinion pri homo ripetanta malproprajn vortojn, kaj en iuj
mezaziaj lingvoj "papago" estas tradicia karesema vorto pri amatino.
En multaj lingvoj la leporo personecigas timemulon, kaj en japana
lingvo ĝi estas simbolo de ruzeco. Se en bulgara lingvo ("tremolo")
estas simbolo de tenereco, en la rusa lingvo ("tremolo") estas
"malbenita arbo", ĉar Judaso pendumis sin je tremolo.
La finnoj komparas sian patran lingvon kun marĉo, ĉar por ili
la marĉo ne estas simbolo de senmoveco kaj putro, sed, kontraŭe,
trezorejo kaj sekura loko. Pri iuj popoloj la betulo ne havas specialan
enhavon, sed pri la rusoj ĝi estas simbolo de la patrujo kaj junulina
pureco.
La celo de tiu ĉi libro estas tute alia kaj mi ne intencas eniri
la "eternan neologisman diskuton". Mi dirus nur kelkajn vortojn.
Al ĉiuj, kiuj deziras ricevi pli plenan imagon pri la neologisma
problemo, mi rekomendas tralegi iujn verkojn de la ĉeĥo Karolo Pic
(1920), akademiano, poeto, eseisto, romanverkisto, majstro
de poezia kaj proza eksperimentado, kies riĉaj kaj profundaj
kontribuaĵoj al plua evoluo kaj diferencigo de diversaj stiloj
(artliteratura, parte poezia, parte proza, poste publicista kaj fine
scienca) ne devus esti malrespektataj. Liaj proponoj pri novaj afiksoj
artliteraturaj kaj ceteraj plibonigindaĵoj havas tre solidan teorian
bazon kaj sendube iamaniere influos la pluan evoluon de Esperanto.
REDAKTADO DE TRADUKOJ
Kiajn kvalitojn devas posedi la redaktoro de traduko?
Plej normala estas la situacio, kiam la tradukisto anticipe scias
la nomon de la redaktoro, por ke li konsultu la redaktoron dum
la laboro.
Pri la traduko respondecas antaŭ ĉio la tradukisto. La redaktoro
respondecas pri ĝi nur parte - nur pri la forigo de eventualaj eraroj.
Juna kaj delikata redaktoro kun sento pri stilo kaj lingva intuicio estas
pli utila ol sperta formalisto kaj diktatoro, skribas Ivanka Vaseva
en sia libro "Stilistiko de la traduko". En tiu ĉi laboro, same kiel en la
instrua laboro, la sperto ne ĉiam estas pluso: lufoje, post multaj jaroj
de tradukado, la kreaj solvoj retiriĝas kaj anstataŭ ili venas la klisoj
kaj ŝablonoj, kaj la tradukistaj trovaĵoj (transformacioj) jam estas
kvalifikitaj kiel eraroj.
Unua tasko kaj devo de la redaktoro estas kontroli kaj korekti
la konfiditan al li tradukon tiamaniere, ke la leganto ricevu libron
veran laŭ enhavo kaj egalvaloran laŭ spirito kaj formo al la nacilingva
originalo.
Grava lia zorgo estas kontroli la transkribaĵojn de propraj kaj
geografiaj nomoj, titolojn de famaj literaturaj, muzikaj kaj aliaj verkoj
de la arto, citaĵojn el verkoj tutmonde konataj kaj jam tradukitaj
en Esperanton ktp.
Ankaŭ li prizorgas la artan aranĝon de la kovrilpaĝo kaj de la
ilustraĵoj.
Kornej Ĉukovski skribas tiurilate en sia iibro "Supera Arto": "Sen
etendi la manon al la belarteco en la laboro de la tradukisto, sen
malobei la originalecon kaj la ĝeneralan spiriton de lia traduko,
la redaktoro -konservante tre zorge ĉiujn leĝajn manifestaĵojn de lia
krea personeco - devas tre kuraĝe elradiki el lia teksto ĉiujn liberajn
kaj nevolajn elpensaĵojn, bari la vojon al ajnaj devioj de la originalo
sendepende de tio kiamaniere ili estas montritaj, Kompreneble, oni
ne povas fari de sentalenta traduko talentan tradukon, sed
de malĝusta traduko oni povas fari ĝustan tradukon, se ne rilate al la
stilo, almenaŭ rilate al la vortarkonsisto."
Post, ni diru, kelkaj semajnoj aŭ monatoj, se eblas, vi relegu
la tradukon, kaj, ne plu havante la originalan tekston antaŭ la okuloj,
vi povas pli bone prijuĝi ĝin.
Kaj ankoraŭ unu konsilon mi dezirus doni al vi: VOĈLEGU
la tradukitan tekston, ĉar tiamaniere vi tuj eksentos ĉiujn stilajn
malglataĵojn. Kaj se vi scias, ke la sama verko jam estas tradukita
de aliaj tradukistoj, havigu al si tiujn tradukojn kaj komparu ilin kun
la via. Neniam forgesu: VIA INTERPRETO NEPRE DEVAS STARI
JE PLI ALTA NIVELO OL LA MALNOVAĴ. En mala kazo ĝi estas
nenecesa.
Kaj se post jaroj oni proponus al vi reeldoni la saman tradukon,
tralegu ĝin denove tre atente, ĉar intertempe ne nur la lingvo, sed
ankaŭ vi evoluis. Tiam, post jaroj, vi sendube estos pli saĝa kaj pli
sperta ol nun kaj tio, kompreneble, kontribuos a! la plibonigo de la
traduko.
LA TRADUKOJ MALJUNIĜAS
La tradukoj maljuniĝas pli rapide ol la originalo. Kial?
En la scienca teksto mankas la tiel nomata kunteksto: ĉio estas
klare kaj ĝuste dirita. En la belarta teksto la kunteksto estas la plej
grava, la vivosenco. Jen pro tio Ernest Hemingway parolas pri
"principo de glacimonto" - sep okonoj de la enhavo estas "sub
la akvo" (en la kunteksto), kaj nur okono estas supre (en la teksto).
Ĉiu traduko devas ĝuste esprimi la penson kaj la formon de la
originalo, ĉar la ĝusteco estas kaj morala, kaj jura devo de la
tradukisto.
La tradukisto devas bone koni la lingvon, de kiu li tradukas, kaj
regi plene la lingvon, en kiun li tradukas.
Entute, li devas nek voli, nek konsenti labori en kondiĉoj, kiuj
humiligas lin kaj lian laboron.
Ĉiu tradukisto en sia laboro utiligas ĉiujn rajtojn de la ceteraj
intelektuloj aprobitajn en la lando, kie li laboras.
La traduko, kiel spirita ago, utiligas la defendon, kiun la juro
rekonas al la verkoj de la spirito.
La tradukisto estas portanto de l' aŭtora rajto por sia traduko kaj
pro li havas la samajn rajtojn, kiujn havas la aŭtoro de la originalo.
Dum sia tuta vivo la tradukisto rajtas rekonon, ke li estas kreinto
de la verko, el kio eblas konkludi ke; la nomo de la tradukisto ĉiam
devas esti menciita klare kaj sur videbla loko ĉe ĉiu publika uzado
de lia traduko; la tradukisto rajtas kontraŭstari ĉiun misprezenton,
kripligon aŭ iun ajn alian ŝanĝigon de lia traduko; la eldonistoj kaj
aliaj personoj, kiuj uzas la tradukon, ne povas fari kiajn ajn ŝanĝojn
en la traduko sen anticipa konsento fare de la tradukisto;
la tradukisto rajtas malpermesi ĉiun maldignan uzon de sia traduko
kaj entute kontraŭstari ĉiun damaĝon, kiu povas tuŝi lian honoron kaj
lian aŭtoritaton.