You are on page 1of 2

Transformo 

estas procedo de enĉeligo de fremda DNA-molekulo kaj integraciigo


de ĝi en genaro sen iuj mezaj komponantoj (malsimile al transfekto en
kiu viruso rolas kiel peranto). Ĝi estas mekanismo de horizontala transdono de
genoj same kiel bakteria konjugiĝo, sed malsimile al tiu lasta ĝi ne bezonas rektan
kontakton inter ĉeloj. Plej ofte fenomeno de transformo observatas en prokariotoj,
sed ankaŭ ekzistas manieroj instigi transformon de gistoj kaj aliaj fungoj kaj
eĉ plantoj kaj animaloj

Enhavo

 1Historio

 2Transformo en bakterioj

 3Transformo en Gistoj

 4Transformo en Plantoj

 5Transformo en Animaloj

 6Notoj kaj referencoj

 7Vidu ankaŭ

Historio[redakti | redakti fonton]
Transformo en bakterioj[redakti | redakti fonton]
En transformo de bakterioj plej ofte temas pri transdono de t.n. nuda DNA, t.e.
DNA sen iuj proteinoj kaj ne enhaviganta de iu ĉelo. Ĉ. 1% de ĉiuj bakteriaj specioj
estas motritaj kiel nature kapablaj enĉeligi fremdan DNA en laboratoriaj kondiĉoj.
Oni kredas ke multe pli povas fari tion en natura medio. Tiuj specioj havas
specialajn molekulajn mekanismojn por transvenigo na DNA
tra ĉelmuro kaj ĉelmembrano[1]. Bakterioj, kiuj havas kapablon enĉeligi
fremdan genaron estas nomitaj "kompetentaj bakterioj".
Por specioj, kiuj ne havas naturan eblecon por transformo, sciencistoj havas
manierojn faciligi la eniĝon de DNA-molekuloj en la ĉelon. Por tio la bakterioj
troviĝantaj en fazo de eksponenciala kresko estas rompitaj (ekz. per kalka kloro je
4 °C). Dum tiu fazo, la bakteriaj ĉelmembranoj kaj ĉelmuroj senĉese rearanĝiĝas
kaj estas pli rompiĝemaj. Damaĝitaj muroj estas pli facile traireblaj por DNA. La
bakterioj tiel pretigitaj, estas kontaktigitaj kun la solvaĵo kiun enhavas la
enĉeligendajn DNA-kombinaĵojn. Iam, por pli probabla sukceso, la tiel damaĝitaj
ĉeloj estas ree atakitaj por formiĝo de mikroporoj - plej ofte, per termika aŭ elektra
ŝoko. Oni ŝokas la ĉelojn provokante formiĝon de poroj en ĉela membrano. Tra ili
DNA povas penetri la ĉelon.

Post la eniĝo, fremda DNA povas rekombiniĝi kun DNA de fastiga ĉelo kaj


esprimiĝi. Tiel eblas doni al ĉeloj novan fenotipon (ekz. rezistecon
kontraŭ antibiotikoj, eblon produkti pigmentojn, novajn metabolismajn tajtojn, eblon
travivi nefavorajn kondiĉojn ktp.) Pro tio bakteria transformo estas vaste uzata kaj
studata por medicino kaj bioteknologio.

Transformo en Gistoj[redakti | redakti fonton]


Iam skribenda

Transformo en Plantoj[redakti | redakti fonton]


Transformo en Animaloj[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
1. ↑ Chen I, Dubnau D (2004). “DNA uptake during bacterial transformation”, Nat.
Rev. Microbiol. 2 (3), p. 241–9. doi:10.1038/nrmicro844. pmid 15083159.

Vidu ankaŭ

You might also like