You are on page 1of 6

[Nigra fono]

F: Imagu ĉi tion: Sur nigra fono ekaperas foto de Zamenhof dum eksterscena voĉo ion
rakontas.
[Aperas foto de Zamenhof]
F: Samtempe okazas alproksimiĝo. Fone la Espero sonas. Eble, aperigi travideblan
movantan flagon estus bone.
[Efektoj aperas]
R: TUTE NE! Haltu. Haltu la ekrandisdividon!
[Efektoj de haltigo kaj apero de videalvoka formato]
F: (ŝokita) Kio okazas? Kial vi tiel reagas?
R: Ĉar tio aĉas! Ĉu vi ne komprenas tion?
F: Verdire ne. Mi forte malkonsentas. Kial vi pensas ke tio aĉas? Mi pensas ke ni
Esperantistoj ŝatas tion. Ĝi estas nia majstro, ĝi ja meritas tion. Kaj eĉ pli!
R: Momenton. Momenton. Ni estis parolantaj pri filmoj en Esperanto, ĉu ne?
F: Jes.
R: Do, kial ĈIUJ filmoj devas paroli PRI Esperanto? Fek’! Ĉu vi imagas holivudan filmon en
kiu meze de agadsceno, kiam la ĉefrolulo savas prezidanton aŭ defendas la mondon
kontraŭ eksterteranoj, ili parolas pri kial la vortoj en la angla ne havas genron? Aŭ pensu pri
japana filmo, en kiu la direktoro haltas silentan scenon por debati ĉu indas ŝanĝi la
skribsistemon al alfabeta formato. Ĉu tio estas kohera laŭ vi?
F: Sed mi ne menciis ion ajn pri gramatiko.
R: Ankoraŭ ne, sed… Leĝo de Tonjo.
F: Tiuj kiuj havas amikojn kiel vi ne bezonas malamikoj.
R: Nu, prefere fari filmojn kiuj estas EN Esperanto sed ne temas PRI Esperanto. Pro tio
poste la homoj pensas ke Esperanto estas sekto.
F: Almenaŭ nia sekto havas belan flagon.
R: Ĉu? Kiom da ili vi havas hejme?
F: Nur kelkajn, ne multajn.
R: Kiom da?
F: Eeeee... (mallaŭte) 42.
R: Mia dio... Do, kial vi ne tatuigas la vizaĝon de Zamenhof sur via pugo.
F: Sur mia pugo ne, sed ĉi tie bruste (ekmovas la t-ĉemizon por montri la bruston)
R: NE! Ĉesu. Mi ne bezonas havi koŝmaron kun verda pornaĵo.
F: Koŝmaron? Neniu povas rezisti tiun ĉi korpon! Poste vi bedaŭros ke mi ne montris plie.
R: Ja… (satire) Mi eĉ ploros. Iel ajn, kie estas Todogo?
F: Ne demandu min. Mi ne scias.. Mi estis konektita je la ĝusta horo. Tiel kiel aperis en
Eventa Servo. Laŭ la universala horzono!
R: Prave, prave. Ĉu eble Todogo miskomprenis la horon? Kelkfoje estas plus 1, alifoje minus
7. Mi jam ne scias kie mi mem loĝas! Mi devas rigardi el la fenestro por esti certa pri la horo?
F: Kio? Ĉu vi translokiĝis? Ĉu vi havas problemojn kun la dormo?
R: Ne. Horloĝo pendas sur la najbara konstruaĵo.
[Nova homo eniras la konversacion]
F: Vidu, iu aliĝas. Todogo, ĉu estas vi?
K: Saluton! Kiel vi fartas?
R: Ho ve! Alia “kielvifartulo”!
F: Kio?
R: Atendu kaj vi mem vidos.
K: Mi estas komencanto. Mi ne parlas Esperanto.
R: Jes, jes. Mi povas FLARI tion.
F: Saluton! Mi fartas bone, kaj vi?
R: Diable! Vi komencis la senfinan ciklon!!
K: Saluton! Kiel vi fartas?
F: Bone, kaj vi?
K: Bone, kaj vi?
F: Bone, kaj vi?
K: Bone. Mi estas komencanto.
[R elpelas K]
F: Ho ve! Kial vi elpelis la homon? Mi ja ŝatas paroli kun komencantoj.
R: Mi ne dubas tion. Mi aprezas scii pri via farto, sed mi bezonas iom pli da diverseco en la
konversacioj.
F: Pro homoj kiel vi Todogo ne alvenas! Kompatinda komencanto. Tiu homo ne havos bonan
impreson pri la Esperanta komunumo pro aĉuloj kiel vi!
R: Dankon, mi aprezas ke vi imagas ke mi estas tiom influa. Iel ajn, vi volis rakonti ion pri via
venonta projekto, ĉu ne?
F: Jes! Mi daŭre volas. Ĝi estos bonega. Sendube. Vi tion vidos. Ĝi temas pri… hm, sed mi
preferas atendi ĝis Todogo estos ĉi tie. Eble… Ĉu vi pensas ke Todogo havas la ĝustan
ligilon al la konversacio?
R: Ĝi ĉiam estas la sama. Ekde la unua fojo ĝi ne ŝanĝiĝis.
F: Eble ni povas sendi la ligilon en Telegramo. Ĉu Todogo konektiĝis?
R: Mi ne scias. La agordoj de Todogo ne permesas scii kiam ĝi konektiĝos.
F: Damne! Kion ni faros. Ĉu atendi?
R: Ni almenaŭ daŭre ĝuu esti ĉi tie. Fakte, ĉu vi ne disvatigis la ligilon en pluraj grupoj?
F: Kompreneble! Mi sendis ĝin dufoje al la grupo Esperantujo. Unuafoje ĝi perdiĝis dum la
homoj parolis pri ri/ĝi/iĉ/ktp kaj duafoje inter memeoj, kiujn mi ne komprenis. Mi diskonigis
ĝin ankaŭ en la voĉmesaĝejo, sed ili ekbabilis pri ia revolucio, kiun mi ne komprenis. Mi
dissendis ĝin unufoje en Brazila grupo, sed estis ia parolado pri spiritismo, kiun mi ne
komprenis. Lastfoje mi disvastigis la ligilon en la grupo de TEJO, sed estis ia respondo pri
komisionoj kaj protokoloj, kiun mi ne komprenis.
R: Tiom da grupoj kaj tiom da nekompreno.
F: Neopreno?
R: NeKOMpreno.
F: Bedaŭrinde. Mi jam imagis ke vi volis rakonti pri subnaĝa aventuro.
R: Kiel tiufoje kun la baleno?
F: Jes ja! Rakontu, rakontu. Mi ne konas tiun sperton.
R: Hm… Tiam mi estis en la akvo. Plene ĉirkaŭita de ĝi. Neniu estis proksime. La plaĝo estis
ege for, la sablo ne videblis eĉ horizonte.
F: Ho! Tio ĉi sonas ege interesa.
R: Tie mi estis. Tute nude kaj for de ajna boato. Sen vere scii kion fari.
F: Nekredeble! Kaj vi atingis tiun lokon vojaĝante sur la baleno, ĉu?
R: Ne, ne. Sed la baleno estis tie, apud mi. Mi povis senti ĝin proksime. Kelkfoje mi vidis ĝin
eliri kar reeniri la akvon.
F: Kia mirindaĵo.
R: Multan tempon mi restis tie. Senfare. Apud la baleno.
F: Ĉu vi devis naĝi? Ĉu ŝipo atingis vin? Ĉu la baleno alproksimigis vin al insulo?
R: Ne, ne kaj ne.
F: Kaj kiel vi revenis? Sendube vi ne mortis, mi ne kutimas paroli kun zombioj.
R: Mi kuŝis en banujo! La baleno estis plastaĵa!
F: Kiom stulta! Mi kredis ke ĝi estis vera sperto!
R: Ĝi ja estis. Mi ne mensogis. Fakte, mi ĝuis la banon. Purigi sin mem estas bona afero. Ĉu
vi neniam faras tion?
F: Sed mi pensis ke temas pri aventuro en la maro, kun granda baleno.
R: Via fantazio estis pli grandioza. Neniu dubas tion. Malgraŭ tio, eĉ sen kosideri tiun econ,
la aŭskultado jam utilis por pasigi la tempon. Ĉu vi ne ĝuis ĝin?
F: Sed ĝi ne sufiĉas! Oni ne povas havi balenon en banujo. Eble fiŝeton, sed mi ne scias ĉu
tio estas bona ideo.
[Nova homo, P, eniras la konversacion]
F: Todogo?!
P: Saluton! Mi ne estas Todogo. Mi venas pro ateliero pri origamio.
R: Pro kio?
P: Ho, ĉu ĝi ne okazas nun?
F: Almenaŭ ne ĉi tie.
P: Eble mi eraris, uhm... (rigardas/kontrolas dokumenton) Ĉu ĉi tio estas AMO seminario?
F kaj R: Ne.
P: Nu… Ĉu vi estas ĉi tie por preĝrondo aŭ diservo?
R: Kara, mi pensas ke vi ne alkaklis la ĝustan ligilon.
P: Ĉu? Mi devos kontroli denove. Mi ne volis maltrafi tion, ĉar poste mi devos partopreni
retan kunsidon.
F: Bonŝancon kun tio!
R: Jes ja. (moke) Ne maltrafu la plej amuzajn eventojn.
P: Dankon. Ĝis!
F kaj R: Ĝis
[P eliras la konversacion]
R: Nu, jen via vico por rakonti ion. Mi jam faris tion antaŭe.
F: HO! Jes, jes! Mi havas ŝercon.
R: Ion amuzan, bone. Ek al via ŝerco!
F: Ĝi estas mia preferata ŝerco en Esperanto. Ĝi estas perfekta.
R: Mi timas tiom da emocio.
F: Fidu min, fidu min. Aŭskultu: Kial la ĝirafo…
R: NE, TIU NE!
F: Atendu, atendu. Ĝi estas amuzega.
R: (sono de ĝeneto)
F: Kial la ĝirafo NENIAM sooo-las.
R: (apatie) ĉar ĝi…
F: Ne, ne! Vi devas respondi ke vi ne scias.
R: Mia dio… “Kial? Mi TUTE ne scias la kialon”
F: Ĉar ĝi havas kolegon! Kolegon!
(silento dum R havas suferantan vizaĝon.
F: (malrapide) KOLEGON! Do, egan kolon kaj kolegon! (gestoj de emocio, emo ricevi
pozitivan respondon kaj atendo de tio)
R: Kaj vi diris ke pro homoj kiel mi Todogo ne alvenas? Enorde…
F: Ĉu vi havas pli bonan ŝercon?
R: Mi pensas ke jes.
F: Bele. Via vic’!
R: Pretiĝu. (gorĝa bruo) Ĉu vi scias kiu estas la diferenco inter Idisto kaj Esperantisto?
F: Ne.
R: Trafa respondo, ĉar ne estas. (okulsignon/montri la dikfingron en signo de satira
aprobo/simila gesto)
F: La ŝerco estas malbone formulita! Vi devus diri “inter Idisto KAJ Volapukisto”
R: Aj! Ŝajne vi ne komprenis la ŝercon.
F: Ne. VIIII ne komprenis ĝin.
[R levas la manon farante geston de “ne gravas” kaj F faras geston de akcepto
malgraŭ nekonsento]
[Iom a silento]
R: Cetere, ĉu vi ne volis rakonti ion pri Esperantaj filmoj?
F: Jes. Finfine mi spektis la filmojn Incubus kaj Angoroj.
R: Kio???? Ĉu ĝis la fino????
F: Jes.
R: Mi ne komprenas kial vi ne malsaniĝis. Ili estas teruraj. Mi komencis spekti ilin sed mi
devis fini la spektadon. Mi ne povis ilin elteni. En ambaŭ kazoj mi komprenis nek la vortojn
nek la skripton. AGH!
F: Nu… Ili estas du el la malmultaj filmoj en Esperanto. Ni devas subteni tian agadon. Kaj ili
ne parolas pri gramatiko!
R: Prave, sed tio ke oni ne parolas pri gramatiko, aŭ ke ili ne temas pri instruado, ne sufiĉas.
La filmoj estu ĝuigaj. Eĉ se la filmo ne celas ĝuigi sed nur pensigi aŭ stimuli la sentojn.
Spekti tiajn filmojn nur kaŭzas stomakan doloron. Mi ne lernis Esperanton por tio.
F: Ĉu vi ne volas spekti filmojn en Esperanto?
R: Sendube mi tion volas! Sed kvalito gravas, kiel en ajna lingvo. Fakte, mi pensas ke estas
multaj aliaj ekzemploj de bonaj videoj en la nuna tempo. Ekpensu pri jutubaj kanaloj kiel tiu
de Alekso Miller aŭ Scivolemo. Tiaj videoj estas mallongaj sed ili estas bonkvalitaj. Oni ĝuas
ilin, ne nur ĉar ili estas en Esperanto.
F: Mi ŝatus ke Todogo estus ĉi tie. Sendube ĝi konsentus. Fakte, la projekto pri kiu mi volis
paroli temas pri tio ĉi.
R: Ĉu? Pri kio ekzakte?
F: Pri Esperanta filmo. Mi pretigos…
R: Atendu. atendu. Kiel ĝi povas temi pri filmoj? Via lasta projekto temis pri varbado, ĉu ne?
Mi memoras ke vi menciis kampanjon por disvastigi Esperanton kaj atingi miljonojn da novaj
parolantoj.
F: Jes kaj ne. Mi havis tiun projekton, sed la lasta estis alia. La ideo estis konstrui
Esperantan vilaĝon. Tie ni povos havi propran komunumon kie oni nur parolas Esperanton.
R: Kaj kio okazis?
F: Mi informis pri ĝi. Mi afiŝis en ĉiuj grupoj de Fejsbuko kaj sendis mesaĝojn per Ŭasapo,
sed la Esperantistoj ne helpis min.
R: Vi parolas pri la varbada kampanjo?
F: Pri la vilaĝo, sed, fakte, tio validas por ĉiuj projektoj.
R: Vi ne povas esperi ke ĉiuj agos kion vi proponas, nur ĉar vi faris la proponon.
F: Sed la celo…
R: La celo povas esti iu ajn. Revi senpagas.
F: Ĉu vi ne volas disvastigi Esperanton, havi Esperantan vilaĝon aŭ filmojn en nia lingvo?
R: Mi volas ankaŭ mondan pacon, sed mi ne kreos lingvon por tio.
[F faras geston de akcepton malgraŭ malkonsenton]
[Iom da tempo pasas en silento]
R: Mi ne scias kion vi pensas, sed mi vere ne ĝuas atendi senage. Mi enuas.
F: Sed la atendo estas grava.
R: Grava aŭ ne, mi daŭre enuas.
[F levas la ŝultrojn en gesto de “kion ni faru” kaj poste ĝin sekvas mallonga silento]
R: Kial ni ne faru ion amuzan. Eble eĉ ion stultan.
F: Sed kion ni povas fari?
R: Mi ne scias, sed mi ne eltenos ĉi tiun situación pli longe.
F: Hm... Mi pensas ke mi havas ideon.
R: Kiun?
F: Ni estas en videalvoko kaj tial ni ne povas interagi fizike, ĉu ne? Do, mi proponas
malrespekti tiun limon.
R: Okeeeej (akceptante sed dubante ĉu tio eblas).
F: Aŭskultu. Ĉu vi havas pilketon tie?
R: Atendu momenton… (R serĉas pilketon, eble eĉ malsidiĝas por tion fari). Jes, tian ĉi mi
havas.
F: PERFEKTE! Nu: Ĵetu ĝin al mi.
R: Ĉu vi frenezas? Mi ja estas forta (eble ŝerce montri muskolojn brakajn) sed ne tiom por
rompi mondan rekordon. Kvankam se vi donas al mi kelkajn semajnon... vi povos vidi tion.
F: Tio ne gravas. Ĵetu ĝin al mi tra la kamerao. Fidu min.
R: Bone, bone. Sed ne ploru se vi ne trafas ĝin! Unu, du, tri!
[R ĵetas pilketon tra la kamerao]
[F faras geston kvazaŭ la pilketo enirintus tra la kamerao]
F: Hop! Bona ĵeto, mi havas ĝin nun!
[R kaj F ridas kune kaj dume R malsidiĝas por preni la pilketon]
F: Hej! Nun vi kaptu ĝin. Prenu!
[F ĵetas la pilketon al R]
[R kaj F ĉifoje kondutas pli grandioze, per pli malsimplaj movoj]
R: Gŭaŭ! Ŝajne estis vi kiu rompis la rekordon! Hehe.
F kaj R: JES!
[F kaj R kunordigitaj frapas siajn manojn flanke]
F: Ho ĝuste ĉi tio mankas al mi! Renkonti Esperantistojn kaj kune umi. Kiam Todogo venos,
tio sendube ne mankos al ni.
R: Tio estas la plej bona parto. Tial mi neniam maltrafas la IJKn! Ĝi estas la plej mojosa
evento de la jaro. Kaj tio inkludas mian edziĝfeston.
F: JES!!!! Tie ni povas vidi unu la alian, kaj ankaŭ ekkoni novajn Esperantistojn. Kiom da
bonaj prelegoj!
R: Mi preferas la gufujon.
F: Kompreneble, sed ankaŭ la muzikon.
R: Tio iom dependas de la artistoj.
F: Ĉu vere? Mi ĉiam vidas vin dancantan, eĉ kiam ili ebrie kantas kaj forgesas la proprajn
kantojn.
R: Hehe. Vi pravas, eĉ se la muziko ne perfektas, ja la etoso tion kompensas.
F: Ŝajne finfine ni konsentas pri io.
R: Certe, sed ne rakontu tion al Todogo, ĉar tiel ĝi pensos ke ni ne plu kverelas ;)
F: Konsentite. Tiel ni ĉiam havos ion pri kio diskuti, kio ne nepre estu gramatiko!
[Ambaŭ ridas/ridetas]
R: Hm. Mi pensas ke jam sufiĉe malfruas. Nun mi devas eliri.
F: Ankaŭ mi. Mi ankoraŭ devas komenti en la lasta artikolo de Libera Folio.
R: Vi ĉiam estos tia, ĉu ne?
F: Ĝis mi kabeos!
R: Ĉu vi estos ĉi tie denove morgaŭ je la sama horo?
F: Nepre! Ĝis Todogo alvenos.
R: Kaj se tio okazas kaj se ne, mi ĝuos renkonti vin. Ĝis amiko!
F: Ĝis!

You might also like