You are on page 1of 254

DIVERSAJ AŬTOROJ

ANEKDOTOJ
1
Venas viro al direktoro de cirko kaj diras:

– Dungu min. Mi estas bona dresisto.

– Kaj kion vi kapablas fari? – demandas la direktoro.

– Mi  povas igi krokodilon pianludi kaj hipopotamon kanti


romancojn.

– Ne povas esti! Tute ja maleblas! Demonstru!

La viro alportas de  ie krokodilon kaj hipopotamon. La  krokodilon


sidigas al  piano kaj la  hipopotamon starigas apude. La  krokodilo
ludas kaj la hipopotamo kantas. Mirigita direktoro prenas sin je kapo:

– Sed ja tio ne estas ebla! Devas ja esti iu sekreto.

– Jes, vi  pravas. Fakto estas, ke  ludas kaj kantas sole
la krokodilo, kaj la hipopotamo nur malfermas la buŝon.

***

Pasanto plendas al la aliu:

– Kia modo nun estas! Pantalono, kurta frizaĵo. Nu, jen, kiu staras
tie, ĉu viro aŭ virino?

– Estas ino, ŝi estas mia filino.

– Oĥ, pardonu! Tiom aĝa filino kaj tiom juna patro!

– Kial do patro? Mi estas ŝia patrino.

***
– Kiun vi venigis el la infanĝardeno? Tiu ja ne estas nia infano!

– Ne  maltrankviliĝu, karulino. Tutegale morgaŭ ni  devos revenigi


lin tien.

***

En hospitalo, flegisto vidas frenezulon, kiu estas kroĉita al lustro.

La flegisto demandas al alia frenezulo:

– Kial li estas kroĉita?

– Li pensas, ke li estas lampo.

– Helpu, mi demetos lin de la lustro.

– Ne! Ni restos en mallumo.

***

Ulo terurigita enkuras kuracistan oficejon, kaj diras: "Sinjoro


kuracisto, estas terurege! Ĉiufoje kiam mi  diras la  vorton
'Abrakadabro', ĉiuj malaperas! -– Sinjoro kuracisto, kien vi foriris…?"

***

Policisto haltigas sian aŭtomobilon antaŭ trafiklumo, kiu montras


ruĝan koloron. Li miras:

– Kia bela koloro! Kiom interesa! Belega!

La lumo ŝanĝiĝas al flava.

– Kaj ankoraŭ flava! Belega! Interesa!

Jam videblas verda lumo.

– Oh, nova koloro! Nu, tio estas vere interesa.


Kaj denove flava.

– Tion mi jam vidis. Ek!

***

Kolektisto de raraĵoj hejmeniĝas fierege pro ĵusa aĉeto. Temas pri


tute ordinara papago, iom maljuna kaj tremetanta, en  tute ordinara
lada kaĝo. La ulo diras al sia edzino:

"Vidu kiel ĝi estas bela! Mi devis pagi ĝin iom multekoste, sed ĝi ja
devas esti tre rara: estas almenaŭ dek aliaj kolektistoj kiuj provis
aĉeti ĝin."

"Kaj vi pagis kiom?" demandas la edzino, tre malentuziasme.

"Du mil eŭrojn!"

"Vi frenezas! Kaj vi eĉ ne scias ĉu ĝi kapablas paroli!"

"Kiel do, ĉu mi kapablas paroli!" fajfas la ofendita papago. "Do, laŭ
vi, kiu estis kiu daŭre altigis la ofertojn…?"

***

Ventroparolisto ekas sian prezenton kun sia marioneto:

"Joĉjo, ĉu  vi ne  deziras fari rakonton? Jen, faru, ĉiuj aŭskultas
vin."

"Ho jes! Estas rakonto pri idisto…"

Precize tiumomente, kolerega viro ekstaras inter la  spektantaro,


kaj ekkrias:

"Jam sufiĉege! Ĉesu rakonti tiujn kretenajn ŝercojn pri la  idistoj,
pri la  volapukistoj, kaj pri la  raŭmistoj! Kaj mi  diras tion ne  pro tio
ke mi mem estas idisto!"
La ventroparolisto, iom ofendita, respondas al li:

"Ho hej, trankviliĝu, sinjoro. Ni  estas ĉi  tie por amuziĝi, ne  por
interbati."

Kaj la idisto kolerkrias:

"Vi, la grandulo, fermu la faŭkon. Mi ja parolas al la etulo!"

***

"En Idolando troviĝas nur putinoj kaj futbalistoj!"

"Vi forgesas ke mia edzino venis el Idolando!"

"Ho, kaj en kiu teamo ŝi ludas…?"

***

Familio tagmanĝas. Ĉe tablo sidas patro kaj tri filoj. La patro diras
al la plej aĝa filo:

– Manĝu la  supon akurate! Kial vi  fosas ĝin, manĝas malrapide,
estas abomene rigardi!

– Sed kial vi kriaĉas?

– MI KRIAĈAS? Kanajlo!

Kaj vangofrapas lin.

La alia filo diras:

– Paĉjo, se  li ne  volas manĝi, kial vi  devigas lin manĝi, kaj
eĉ frapas lin? Vi estas kvazaŭ tirano.

– MI ESTAS TIRANO??? Kanajlo!

Kaj ankaŭ lin vangofrapas.


La plej eta filo metas sian kuleron sur la  tablon, kaj kovras
la vangojn per la manoj.

La patro diras:

– Kial vi kovras vin? Vi manĝas bone, vi estas ĝentila, ne arogas


kontraŭ la patro. Kion vi timas?

– Mi scias ke mi estas ĝentila. Mi kovras min por ajna okazo, ja vi
estas tia idioto…

***

Pastro, kuracisto kaj inĝeniero kune golfumas. Ili atendas kaj


bierumas en la drinkejo de la golfejo. Pasis jam horoj, sed la golfejo
ne  iĝis libera. Ili iras al  la ĉefo por demandi, kial tiom longe oni
okupas la ejon:

– Ĉar antaŭnelonge okazis akcidento al  niaj kelkaj golf-klubanoj,


kaj ili ĉiuj blindiĝis. Nun ili bezonas iom pli multe da  tempo por
finludi…

La pastro diras:

– Ve, kiel terure! Mi  multe preĝos al  Dio por ke  ili rericevu
la sanon de okuloj.

La kuracisto:

– Jes, estas terurege, kaj mi promesas kontakti mian kolegon kiu


estas okul-specialisto, eble li  povos kuraci la  okulojn de  niaj karaj
amikoj…

Kaj la inĝeniero:

– Jes, estas vere bedaŭrinde, sed kial ili ne ludas nokte?

***
Jena rakonto okazas en  la "Fora Okcidento" (aŭ la  "For-Uesto"
se  vi preferas), antaŭ cento da  jaroj. En  drinkejo estas afiŝo kun
teksto:

"Manĝoj kaj trinkaĵoj senkostaj por tiu kiu kapablos ridigi mian
ĉevalon dum unu monato."

Eniras vakero (aŭ "kaŭbojo" se vi preferas). Li vidas la afiŝon, kaj


diras:

"Ho, tio estos facilega. Mi certe gajnos!"

La verŝisto informas lin:

"Tiu afiŝo pendas tie jam de unu jaro, kaj ĝis nun neniu gajnis."

Li kondukas la vakeron ĝis la ĉevalejo.

Kvin minutojn poste la  vakero eliras, flustrinte ion en  la orelon
de la ĉevalo. La ĉevalo ruliĝas sur la planko pro ridegado.

Du monatojn poste la vakero revenas, kaj la ĉevalo ankoraŭ ridas.


En la trinkejo, la verŝisto diras:

"Mi pretas doni al vi du mil dolarojn se vi povos ĉesigi la ĉevalon
ridi, ĉar ĝi tiom ridas ke mi ne plu povas rajdi ĝin!"

Ili reiras al  la ĉevalejo, kie la  vakero eniras sola, kaj eliras post
kvin minutoj. La ĉevalo nun ploregas.

La verŝisto demandas:

"Sed kion vi  faris? Kiel vi  unue tiel facile ridigis ĝin, kaj poste
plorigis ĝin?"

Kaj la vakero klarigas:

"La unuan fojon, mi  diris al  la ĉevalo ke  mi havas seksilon pli
grandan ol ĝia. Kaj la duan fojon… mi montris ĝin!"
***

Bonŝanca estas maristo: en ŝiphaveno lin atendas junulino!

Bonŝanca estas trajn-stiristo: en stacidomo lin atendas junulino!

Bonŝanca estas piloto: en fluĝaveno lin atendas junulino!

Kaj nur la  junulino estas malbonŝanca: jen necesas kuri


al ŝiphaveno, jen al stacidomo, jen al fluĝaveno…

***

En eklezia lernejo pastro demandas:

– Jimmy, kiel vi pensas, ĉu Noa multe fiŝkaptis, kiam li estis en sia


arkeo?

– Malverŝajne multe, ja li havis nur du vermojn.

***

Laŭ hazardo, venas al  la Paradiza Pordo samtempe pastro kaj


aŭtobuskondukisto. Dio akceptas ilin kaj kontrolas iliajn dosierojn.
Li turniĝas al la aŭtobuskondukisto:

"Mi bonvenigas vin en Paradizon. Ĉu vi vidas tiun belegan domon


tie, sur la  supra nubo? Ĝi  havas varmigitan naĝbasenon,
tenisludejon, ktp, alivorte ĉiun luksegon. Tie vi pasigos Eternon."

Tiam li turniĝas al la pastro:

"Ĉu vi  vidas tiun ruldometon tie, sur la  suba nubo? En  ĝi estas
nenio. Tie vi pasigos la ceteron de via mizera ekzisto."

La pastro ekkoleras, kaj diras al Dio:

"Kial do  al mi, al  pastro de  Via Eklezio, Vi  donas nur aĉan
ruldometon, dum al tiu simpla aŭtobuskondukisto vi donas luksegan
vilaon!?"

"Estas tre simple," respondas Dio. "Kiam vi predikis dum la Meso,


la  homoj dormis, dum kiam li  kondukis sian aŭtobuson, la  homoj
preĝis!"

***

Jen estas idisto kiu butikumas en granda magazeno.

Li ektrovas okulvitrojn kiuj senvestigas!

Senhezite li  aĉetas. Li  surmetas la  okulvitrojn, kaj konstatas


ke  efektive la  homoj estas nudaj; kaj kiam li  formetas ilin, la  homoj
estas denove vestitaj. Bonege! Kaj piedirante hejmen, li  ludas tiel,
metante kaj formetante la magiajn okulvitrojn.

Alveninte hejme, li  malfermas la  pordon de  la dormoĉambro, kaj


li  vidas sian edzinon kun la  leterportisto sur la  lito, tute nudaj.
Li formetas la okulvitrojn kaj vidas ilin ankoraŭ nudaj. Li remetas ilin,
kaj ili estas ankoraŭ nudaj.

Li ekkoleras: "Imagu, mi pagis 100 eŭrojn por tiuj ĉi okulvitroj, kaj


ili jam ne plu funkcias!"

***

LA KULEREGO
Maljuna pastro invitas junan pastron vespermanĝi kun si. La juna
pastro tuj rimarkas, ke la dommastrino estas juna kaj belforma. Dum
la vespermanĝo la junulo komencas pensi, ke eble estas intima rilato
inter la alia viro kaj lia servistino. Ŝajnas, ke ŝi kondutas tre konante
kun sia estro… La maljunulo vidas, kiel la junulo observas la virinon
kaj haste diras: "Mi divenas kiel vi pensas pri mi kaj ŝi, sed mi volas
certigi vin, ke nia rilato estas tute profesia".
Unu semajnon poste la dommastrino venas al la maljuna pastro,
dirante:

"Patro, post la vizito antaŭ semajno de via amiko, la juna pastro,


mi  ne povas trovi altvaloran arĝentan viandosaŭcan kuleregon.
Ĉu estas eble ke li ŝtelis ĝin?"

La maljunulo opinias: "Mi tre dubas tion, sed mi demandos lin per
zorge skribita letero". Do li skribis jene: "Kara Patro, mi ne diras ke vi
FAKTE prenis mian viandosaŭcan kuleregon aŭ  ĉu vi  NEFAKTE
prenis ĝin. Tamen la  fakto estas, ke  post via vizito la  kulerego
mankas al mi".

Post tri tagoj la  maljuna pastro ricevas jenan leteron de  la alia
pastro.

"Kara Patro, mi  ne volas diri, ke  vi FAKTE dormas kun via
dommastrino aŭ  ke vi  NEFAKTE dormas kun ŝi. Tamen la  fakto
estas tia: se vi estus dormanta en via propra lito, vi jam estus facile
trovinta la kuleregon".

***

MALBONA TAGO
Kompatindulo sidas en  drinkejo, li  aspektas vere mizera. De  pli
ol duonhoro li simple sidas tie, rigardante sian glason kvazaŭ li volus
dronigi sin en ĝi.

Tiumomente eniras kamionisto kiu sidiĝas apud lin, rimarkas lian


malfeliĉegan mienon, donas al li amikan frapeton surŝultran, prenas
lian glason kaj fortrinkas la enhavon.

Vidinte ĉion ĉi, la mizerulo ekploregas…

"Nu, nu," tuj diras la  kamionisto, "ne ploru pri tio, temas pri
bagatelo. Mi ja pagos al vi alian glason. Mi faris tion nur ĉar mi vidis
ke vi estas tiom malgaja…"
Kaj la alia respondas:

"Ne, ne pro tio mi ploras. Hodiaŭ estas vere la plej malbona tago
en  mia vivo. Ĉi-matene mia vekhorloĝo ne  funkciis, do  mi alvenis
malfrue al la laborejo. Mia estro estis kolerega, kaj li maldungis min.
Kiam mi volis iri hejmen, mi konstatis ke iu ŝtelis mian aŭtomobilon,
kaj la  polico diris ke  estas neniu indico, ke  ili verŝajne neniam
retrovos ĝin. Kaj evidente, mi  ne havas kontraŭŝtelan asekuron…
Do, mi  iris hejmen per taksio. Poste mi  konstatis ke  mi lasis mian
paperujon kun mia tuta mono en  la taksio, kiu jam foriris. Enirante
la domon mi trovis mian edzinon en la lito kun mia plej bona amiko.
Do, mi  eliris la  domon, decidinte fini mian vivon. Mi  eniris tiun
ĉi drinkejon, kaj ĵus antaŭ ol mi povis mortigi min, vi alvenis kaj trinkis
la venenon kiun mi estis trinkonta…"

***

Feliĉa kamionisto kantetas dum li stiras sian kamionon:

"La la  la, mi  nomiĝas Johano, mi  havas kamionon, kaj mi  iras
al Parizo, la la la."

Li vidas junan monakinon kiu petveturas, kaj haltas por preni ŝin.
Li  demandas ŝin ĉu  li rajtus kisi ŝin, kaj ŝi  akceptas! Ili kisas,
li restartas la kamionon, kaj rekomencas kanti "La la la, mi nomiĝas
Johano, mi havas kamionon, kaj mi iras al Parizo, la la la."

Tiam ankaŭ la  monakino ekkantas "La la  la, mi  nomiĝas Karlo,
mi iras al maskobalo en Parizo, la la la!"

***

Laboristo instalas muralmuran tapiŝon en  domo. Fininte,


li kontrolas sian faron, kaj malfeliĉe li konstatas ke estas eta tubero
en la mezo de la ĉambro. Ĉar li estas perdinta sian cigaredpaketon,
li  pensas ke  estos pli facile platigi la  tuberon ol  rekomenci la  tutan
laboron. Li  unue platigas ĝin per martelo, poste glatigas ĝin per
la  piedo. Neniu postsigno de  la tubero. Li  estas tre kontenta… ĝis
li retrovas siajn cigaredojn.

Je tiu momento, la dommastrino eniras la ĉambron kaj demandas


al li:

"Ĉu vi ne vidis mian hamstron?"


2
Bone vestita Viro estas en la dezerto, kaj de horoj vagas perdita,
senakva, preskaŭsvene.

Li estas soifmortonta. Subite li  ekvidas dometon supre de  duno,


kaj li  penege ekrampas, kaj fine atingas antaŭ la  pordon.
Li konstatas ke temas pri vestobutiko.

"Akvon," li petegas kompatveke al la butikisto, "bonvolu doni al mi


glason da akvo."

"Mi ege bedaŭras," respondas la  butikestro, "sed ĉi  tie ni  havas
nur vestojn. Rigardu nur tiun ĉi belegan kravaton el pura silko…"

"Aĥ, mi ne bezonas kravaton, mi bezonas nur akvon!"

"Mi ege bedaŭras," ripetas la butikestro, "ĉi tie ni ne havas akvon.
Sed rigardu tien, ĉe  la horizonto sur alia duno, tie estas restoracio,
kun trinkejo."

Do nia kompatindulo foriras, kaj uzante siajn lastajn fortostreĉojn,


post ankoraŭ horo, fine atingas la trinkejon.

"A-a-akvon!" li  apenaŭ sukcesas elgorĝigi, "bonvolu doni al  mi


glason da akvo."

"Neeble, sinjoro," respondas la  verŝisto. "Ĉi tie ni  ne servas


al senkravataj viroj…"

***

Manĝ-invito Sinjoreca volapukisto promenas en parko, kaj ekvidas


trampon kiu bovece manĝas la herbon.
"Ho, mia bedaŭrinda bonulo," ekkrias la  bonfarema sinjoro. "Via
stato kortuŝas min. Bonvolu akcepti mian inviton veni manĝi ĉe min."

"Vi estas vere bonkora, sinjoro," respondas la trampo. "Sed ĉu mi


rajtus peti vian indulgon akcepti ankaŭ mian edzinon kaj niajn kvin
infanojn."

"Sed absolute jes," respondas la  sinjoro. "Kun granda plezuro.


Efektive, mi ne tondis mian gazonon de pli ol monato!"

***

– Mi decidis maldungi mian sekretariinon – diras direktoro.

– Kial? – demandas lia amiko.

– Jen, aŭskultu. Antaŭnelonge, en  la tago de  mia jubileo,


mi  renkontis ŝin sur la  strato. Ŝi  portis du  grandajn sakojn.
Mi proponis helpi al ŝi kaj portis la sakojn ĝis ŝia domo. Ŝi invitis min
por taso da kafo.

– Tio ja estas bone!

– Ni  venis ŝian loĝejon. Ŝi  foriris en  apudan ĉambron dirante,
ke mi venu tien, kiam ŝi min vokos.

– Sed tio ja estas bonege!

– Post kvinљ minutoj ŝi  min vokis. Mi  venis: en  la ĉambro staris
preparita manĝotablo, ĉe kiu sidis miaj oficistoj.

– Tio ja estas belege!

– Sed, prezentu al vi, kiaaspekte mi tien venis.

***

Viro revenas hejmen tre malsata. Li sonorigas ĉe la pordo.


La pordon malfermas nekonato.

– Kiu vi estas? – demandas la nekonato.

– Edzo.

– Kion vi volas?

– Mi volas manĝi.

– Ĉu vi manĝos la hieraŭan barĉon?

– Jes, manĝos.

– Venu morgaŭ.

***

Oni sonorigas ĉe  la pordo. Mastro malfermas, sur la  sojlo staras
gastoj.

– Vi almenaŭ estu avertinta min, – riproĉis ilin la mastro.

– Sed ni volis trovi vin hejme.

***

Eta knabino venas al  zoo-vendejo. Ŝi  ĉarmege ridetas kaj diras
al vendisto:

– Mi volas aĉeti kuniklon.

La vendisto respondas:

– Ĉu vi volas aĉeti ĉi tiun blankan, malĝojan simpatiegan kuniklon,


aŭ ĉi tiun nigran petolemulon?

La knabineto, same sune ridetante, diras:


– Por mia boao estas tute egale!

***

Konversacias tri pastroj –  katolika, ortodoksa kaj judaisma –  pri


tio, kies kredo pli pravas kaj efektivas.

La katolika argumentas: iam mi flugis per avio kaj la avio ne povis


alteriĝi ĉar ŝasio ne  elĵetiĝis. Sed mi  preĝis al  MIA Dio kaj –  ĉu
vi povas imagi? – ĉio finiĝis bone.

La ortodoksa kontraŭdiras: tio estas bagatelo. Jen mi foje navigis,


kaj nia marŝipo okazis en  centro de  ŝtormo, ni  preskaŭ dronis, sed
mi  preĝis al  MIA Dio kaj –  ĉu vi  povas imagi? –  la ĉirkaŭa maro
ŝtormas, sed apud la ŝipo estas perfekta trankvilo.

La judaisto diras: jes, tio tre bonas, sed aŭskultu min. Iras
mi  sabate al  sinagogo kaj subite vidas surtere monujon. Dikan
monujon. Kaj mi  ne havas eĉ  solan groŝon. Kaj tie estas plena
monujo! Sed sabato!! Mi maldevas labori. Mi maldevas eĉ kliniĝi por
levi ion ajn. Mi haltis kaj komencis preĝadi ke la monujo aliĝu al mi.
Kaj ĉu vi povas imagi? – ĉie estas sabato, sed ĉirkaŭ mi – ĵaŭdo!!!

***

Infanoj Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj.

Post ĉi  tempo ili sendis telegramon: "Nepon ne  sendu, ĉi  tie
furiozas uragano."

La avo respondis: "Mi sendas la  nepon kaj vi  sendu uraganon.
Mi preferas ĝin."

***

Admonas maljunulo knabeton: "Knabeto, ĉu  vi ne  komencis fumi


tro frue?"

"Kial tro frue? Ja post momento estos tagmanĝo."


***

Patrino: "Ne, je tiu filmo, al junularo malpermesita, mi vin ne lasos


iri.

Preferu atendi, kiam ĝin oni elsendos per televido."

***

Justa puno Ulo delonge revas havi parolkapablan beston. Finfine


li aĉetas papagon.

Sed lia revo baldaŭ fariĝas koŝmaro, ĉar la  pagago ja  parolas,
sed la tutan tagon krias nur obscenaĵojn.

Post kelkaj tagoj la ulo ne plu eltenas. Li kaptas la papagon ĉe la


gorĝo, skuas ĝin, kaj krias:

"Se vi ne ĉesos tiel blasfemi, vi bedaŭregos!"

La papago pro paniko nur pli laŭte krias. Do  la ulo enfermas ĝin
en  balail-ŝrankon. Sed la  papago pro nervozegeco daŭre kriegas
siajn malbenojn funde de la ŝranko.

Komplete perdinte la  sinregon, la  ulo prenas la  papagon kaj
enfermas ĝin en la fridujon.

Kaj tie, rapidege, la papago eksilentas.

Post kelkaj minutoj da  tia silento, la  ulo maltranviliĝas, kaj
malfermas la  fridujon. La  papago estas hirtigita sed trankvila.
Ĝi eliras, lokas sin sur la brakon de sia mastro, kaj diras:

"Sciu ke  mi vere ekstreme bedaŭras pro la  malagrablaĵoj kiujn


mi kaŭzis al vi."

La ulo miregas: lia papago komplete transformiĝis. Kaj precize


tiumomente la papago aldone diras:
"Cetere, nur pro scivolemo, diru al mi: kion do misfaris tiu kokino?"
ulo – (один) человек, мужик, чувак и т.п. obscenaĵo – похабщина,
непристойность blasfemi –  ругаться sinrego –  самообладание
fridujo –  холодильник hirtigita –  взъерошенный cetere –  (здесь)
кстати

Renkontiĝas esperantisto kaj idisto. E-isto diras:

– Mi  aŭdis bonegan anekdoton pri stultuloj, sed ĝi  estas pri
stultuloj-idistoj. Do, por ne  ke estu ofende por vi, mi  rakontu ĝin
kvazaŭ pri volapukistoj.

– Enorde.

E-isto rakontis. La idisto ege ŝatis la anekdoton, li ridegis tre laŭte.

Finridante, la idisto diras:

– Brilega anekdoto! Tiuj volapukistoj estas efektive tre stultaj…

***

Patro, alparolante sian 2-jaran filon:

– Knabo, diru "muŝo".

– Nu, muŝo.

– Ne. Diru sen "nu" "muŝo".

– Nu, sen "nu" muŝo! Nu?

***

– Kial vi ne iris al fiŝkaptado ĉi-semajnfine?

– Ĉar mi legis en la horoskopo, ke estas bonŝanca tago por Fiŝoj.

***
Dormi kiel bebo Roberto promenas en  la urbo, kaj subite
li ekvidas malnovan amikon, Georgon, kiun li ne vidis de pluraj jaroj.

"Saluton, Geĉjo!" li ekkrias, "Jam de longe! Kion vi nun faras?"

"Saluton, Roĉjo!" respondis la amiko. "Mi edziĝis antaŭ du jaroj."

"Bonege, knabo! Kaj kion vi faras kiel laboron?"

"Nu, mi  laboris en  granda multnacia entrepreno, sed mi  estis
maldungita hieraŭ."

"Aj, kia misŝanco! Ĉu tio ne tro perturbas vin?"

"Ne, ne, tute ne. Mi dormas kiel bebo."

"Bone, des pli bone! Mi  devas forpafi nun, sed ni  ja baldaŭ
renkontiĝu, ĉu ne?"

Post du monatoj, Roberto denove renkontas Georgon en kafejo.

"Ĉu vi estas daŭre senlabora?" li demandas.

"Ja, daŭre."

"Nu, almenaŭ tiel vi povas pasigi pli da tempo kun via edzino."

"Ŝi forlasis min hieraŭ."

"Oj, mi vere bedaŭras, knabo."

"Ne gravas," stoike diras Georgo.

"Sciu, ulĉjo, se mi povas fari ion por vi, ne hezitu…"

"Dankon, Roĉjo, sed ne necesas. Mi daŭre dormas kiel bebo."

"Nu, se vi certas…"


La du amikoj disiĝas, kaj monaton poste Roberto invitas Georgon
por vespermanĝi. Dum la manĝo, Roberto demandas pri lia situacio.

"Ĉu daŭre sen laboro?"

"Ja vi scias ke hodiaŭ eĉ junaj viroj ne plu trovas dungon."

"Jes. Kaj ĉu vi havas novaĵojn pri via edzino?"

"Ŝi ĵus ekis eksedziĝan proceduron, ĉar ŝi intencas reedziniĝi kun


mia eksa ĉefo."

"Ha, ĉu? Kaj ĉu viaj gepatroj bonfartas?"

"Ili mortis en aviadila akcidento antaŭ kvin tagoj."

"Ne vere! Ĉiujn miajn kondolencojn, ulĉjo. Se  mi povos helpi vin
elteni…"

"Ne necesas. Mi certigas al vi ke mi daŭre dormas kiel bebo."

"Sed finfine!" eksklamas Roberto. "Mi ne komprenas. Okazis al vi


nur misegaĵoj dum malpli ol  kvar monatoj, kaj vi  trovas por diri nur
ke vi dormas kiel bebo. Kiel vi sukcesas je tio?"

"Ne komplikas," respondas Georgo. "Mi dormas unu horon,


mi ploras unu horon, mi dormas unu horon…"

***

Soifo Du  volapukanoj vagas en  dezerto de  kelkaj tagoj, kaj ili
suferegas pro soifo.

"Mi konas tre bonan trukon por lukti kontraŭ soifo," diras la unua
volapukano.

"Ĉu?" letargie reagas la dua. "Kio estas?"

"Tre simple necesas suĉi ŝtonetojn…"


"Estas fuŝite! Ĉi tie troviĝas nur sablo ĝis la horizonto."

Sekvas longa silento. La du vojperdintoj en la dezerto piediras tre


malfacile inter la brulantaj dunoj.

"Ni estus savitaj," subite diras la  dua volapukano, "se ni  trovus
rivereton."

"Jes ja, vi  pravas," respondas la  unua. "Ja funde de  riveretoj
troviĝas ĉiam multaj ŝtonetoj…"

***

Hieraŭ okazis batalo inter seksa malplimulto kaj seksa plimulto.

Plimulto el la malplimulto estis portita en hospitalon.

***

Prezidentoj de Usono, Francio kaj Rusio ekdisputis, kies soldatoj


estas pli fortaj kontraŭ doloro. Ili decidis preni po  unu soldato por
kontrolo.

Sekvatage venas usona kanonisto. Prezidento de  Usono rekte


frapas lin kontraŭ ties dentoj. La  kanonisto nur grimacetis.
Prezidento de Usono demandas:

– Ĉu estas dolore?

– Yes, mister President.

– Sed vi ja povas elteni?

– Usonaj kanonistoj povas elteni ĉion!

– Bravulo!

Prezidento de  Francio prenas de  sia sekvantaro sabron, venas


al  franca paraŝutisto kaj pikas ties ŝultron. La  paraŝutisto
dentogrincas, sed plu staras. Prezidento de Francio demandas:

– Ĉu estas dolore?

– Oŭi, Monsieŭr le President.

– Sed vi ja povas elteni?

– Paraŝutistoj de Francio malrespektas doloron!

– Bravulo!

Prezidento de  Rusio prenas de  siaj gardistoj pistolon, venas


al  rusa soldato kaj pafas rekte en  ties piedon. En  la boto aperis
truego, sed la  soldato eĉ  ne grimacetis. Prezidento de  Rusio
demandas:

– Ĉu estas dolore?

– Tute ne!

La aliaj prezidentoj:

– WOW! Brilege! Super!

Rusia prezidento kontentegas. Poste li denove venas al la soldato


kaj flustre demandas:

– Ĉu entute ne estis dolore?

– Ne!

– Bravulo! Nun vi fariĝas leŭtenanto.

– Dankon! Sed ĉu  eblas ankaŭ ricevi normalajn botojn? Mi  ja


havas 40-n dimension, sed en  nia provizejo jam la  duan jaron
troviĝas nur 45-dimensiaj.

***
Ekzistas interesa popola opinio, ke ne indas rigardi spegulon dum
vi  manĝas, alikaze vi  formanĝos vian feliĉon. Ankaŭ ne  indas trinki
antaŭ spegulo –  vi fortrinkos vian feliĉon. Kaj en  necesejo prefere
tute ne havi spegulon.

***

SIMIO VIDAS, SIMIO FARAS


(bharata fabelo)

Antaŭ multaj jaroj, estis afabla junulo nomita Karim. Li  estis
profesia vendisto de  ĉapoj kaj do  vagadis de  vilaĝo al  vilaĝo,
portante siajn varojn. Je unu tago li estus ĉe Mug'halsaraj, la sekvan
tagon oni povus trovi lin ĉe Fajzabad.

Foje, dum somera tago, li estis transiĝanta tra vastaj ebenoj, kiam
li  sentis sin laca kaj dormema pro longa marŝado kaj varmeco.
Li  rimarkis grandan mango-arbo kiu provizas bonvenan ombron.
Baldaŭ li  kuŝis sub la  arbo kun sia sako de  ĉapoj apud li  kaj post
minuto estis profunde dormanta.

Kiam li vekiĝis, li sentis sin refreŝigita kaj stariĝis, preta rekomenci


sian vojaĝon. Sed nun en lia sako ne estis eĉ unu ĉapo! "O, Alaho!",
li  diris al  si mem, "Kial la  ŝtelistoj devis damaĝi min, povran
vendiston?" Tiam li  rigardis supren kaj ekvidis, ke  inter la  branĉoj
estis multe da simioj, kaj ĉiu portas belan ĉapon!

Li komencis provi reakiri siajn varojn. Li  kriis al  la simioj, kaj ili
reciproke kriis al  li. Li  faris grimacojn kaj malkovris, ke  la simioj
povas fari tion eĉ pli bone ol li. Li ĵetis ŝtonojn al ili kaj tuj devis ŝirmi
sin kontraŭ duŝo de malmolaj mangoj. "Aj, aj, Alaho! Kiel mi reakiros
miajn ĉapojn?",љ li demandis al si. Tute malĝoja, li ĵetis sian propran
ĉapon sur la teron.

Tiam ankaŭ la simioj ĵetis iliajn ĉapojn teren, kaj li povis ĝoje preni
ĉiujn. Karim kontente daŭrigis sian vojaĝon.
Post 50 jaroj juna Abdul, la nepo de la fama ĉap-vendisto, Karim,
estis laboranta por sia familio. Li  vendadis ĉapojn kiel faris lia avo.
Post longa piedirado tra la sama ĝangalo, kiun iam trapasis lia avo,
Abdul iĝis dormema kaj laca, do li decidis dormi en ombro de granda
mango-arbo. Baldaŭ li estis dormanta.

Kiam li  vekiĝis post kelkaj horoj, ah! –  neniu ĉapo restis en  lia
sako!

Abdul baldaŭ ekkonsciis, ke  simioj sur la  mango-arbo ŝtelis


la  ĉapojn kaj nun portas ilin. Dum momento la  ĉap-vendisto
malĝojiĝis, sed tiam li rememoris la faman rakonton, kiun lia avo ofte
fiere rakontis al li.

"Do, ankaŭ mi povas trompi ĉi tiujn simiojn!", diris Abdul. Li svingis


sian brakojn –  la simioj svingis siajn. Li  saltis kelkfoje –  la simioj
saltis simile sur la branĉoj. Li tiris sian orelon – la simioj tiris siajn.

Fine Abdul ĵetis sian propran ĉapon sur teron.

Unu simio saltis malsupren de sur la arbo, alproksimiĝis Abdulon


kaj polmobatis lian vangon, dirante: "Impertinentulo! Ĉu vi supozas,
ke vi estas la sola ulo kiu havas avon?"

***

Iu homo iras laŭ sportejo, kaj vidas, ke alia viro saltas de 10-metra
saltotureto (aŭ kiel ĝi  nomiĝas?) en  SENAKVAN basenon, sed
ne  mort-frakasiĝas kontraŭ la  fundo, sed retroĵetiĝas kaj reflugas
supren.

La konsternita preterpasanto venas al  li kaj demandas, kiel


li sukcesas.

– Estas tute simple. Kiam vi  flugas malsupren, vi  pensu, ke  vi
estas pilketo, kaj vi retroĵetiĝos.
La homo eĉ  pli konsternita iras supren, al  la pinto de  la
saltotureto, kaj saltas malsupren. Dumfluge li  pensas: "Mi estas
pilketo, mi  estas pilketo, mi  estas pilketo… Sed kio okazus se  mi
estus tomato?" retroĵetiĝas – отбрасывается

(retro– –  неофициальная приставка, означающая "обратно")


konsternita – потрясенный pilketo – мячик tomato – помидор

E-eeeta vermido, plorante, demandas sian patrinon:

– Panjo, panjo, kie estas nia paĉjo?

– Ĉesu, karulo! Li kun viroj fiŝkapti foriris.

***

Hospitalestro demandas komencantan kuraciston:

– Via unua kliento, kolego, resaniĝis. Kial do  vi aspektas tiom


angore?

– Vidu, profesoro, mi  neniel povas kompreni, kial li  tamen


resaniĝis?
3
Iras homo tra dezerto. Estas tre varme. Li soifas… Subite li vidas
puton.

Li aliras, enrigardas. Kaj tiu estas profundega, ne klaras, ĉu estas


tie akvo, aŭ ne…

Li trovis ŝtonon, ĵetis ĝin en  la puton. Kun mallaŭtiĝanta fajfo


la ŝtono forfalis: nek resone, nek io ajn… Trovis li pli grandan ŝtonon
- la  sama rezulto… Sed li  soifas ja… Eble io  resonos en  la
profundo…

Vidas li – apudas ŝpalo. Kun peno li eltiris ĝin kaj ĵetis en la puton.
La  sama rezulto. Subite elfore ekbruegas, preter la  homo
preterekspresas kaprino kaj senhalte saltas en la puton.

La konsternita homo sidiĝas. Post iom da  tempo aliras al  li


maljunulo:

– Aŭskultu, homo, ĉu vi ne vidis mian kaprinon?

– Jen ĵus preterkuris kaj saltis en la puton…

– Hm-mmm, strange. Ja estis ligita al ŝpalo…

***

KONFESO
Maljuna itala viro estas ĉe konfesejo kun sacerdoto.

"Nu, patro," komencas la  maljunulo, "je la  komenco de  la dua
monda milito, belega virino manfrapis mian pordon kaj plore petegis
rifuĝon kontraŭ la  invadantaj germanoj. Do, mi  kaŝis ŝin en  mia
subtegmento kaj tie ŝi restis sekure."
"Tio estis mirinda ago," respondis la sacerdoto, "Certe vi ne devas
konfesi tion."

"Jes, patro, sed mi  estis morale malfortika kaj mi  postulis ke  ŝi
devas pagi al mi per ofta seksumado," honte diris la maljunulo.

La sacerdoto meditis dum minuto kaj respondis, "Nu, tiam estis tre
malfacila epoko kaj vi ege riskis vin. Vi suferus terure se la germanoj
malkovrus ŝin. Mi scias ke Dio, pro lia bonkoreco, bilancos la bonon
kaj la malbonon de viaj agoj kaj sekve juĝos vin milde."

"Bonege, pastro. Mi  sentas min ege pli komforta," respondas


la konfesanto.

"Ĉu mi rajtas demandi iom pli?"

"Certe, mia filo."

"Ĉu mi devas informi ŝin, ke la milito jam finiĝis?"

***

Vino Kliento en malgranda manĝaĵvendejo: Mi ŝatus litron da vino.

La vendisto: Ruĝan aŭ blankan?

Kliento: Mi prifajas -– mi estas blinda.

***

Malbonega novaĵo Kuracisto (je telefono): Mi  havas du  novaĵojn


por vi: unu malbonan, kaj unu malbonegan.

Paciento: Komencu per la malbona.

Kuracisto: Mi  ricevis la  rezultojn de  via lasta ekzameniĝo.


La analizo klare indikas ke restas al vi nur dudek kvar horojn por vivi.
Paciento: Dudek kvar horojn!? Sed tio estas terura! Estas
nekredeble! Kaj vi  diras ke  vi havas eĉ  malpli bonan novaĵon
anoncotan?

Kuracisto: Jes. Mi  provas telefone kontakti vin por diri al  vi
la rezulton jam de hieraŭ…

***

Gramatiko Instruisto: Kio estas la estonta tempo de "Mi oscedas"?

Joĉjo: "Mi dormos".

***

Tago por ĉio Mortinto troviĝas en la postvivo – en infero. Kvankam
li  bone scias kial li  estas tie, li  tamen estas senesperigita. Tiam
alvenas demono kiu demandas:

"Sed kial vi estas tiel malgaja?"

"Kiel mi  ne estus malgaja!" eksklamas la  ulo. "Mi ja  estas
en infero!"

"Ho, trankviliĝu! La  infero ne  estas tiel terura kiel oni kutime
imagas.

Ni havas multajn okazojn por amuziĝi ĉi tie. Ekzemple, ĉu vi ŝatas


drinki?"

"Drinki? Evidente. Mi ŝategas drinki!"

"Do, plaĉos al vi lundoj. Ĉiun lundon ni faras nur tion, drinkegas.

Viskion, tekilon, vinon, konjakon… Ni  drinkegas ĝis fali sur


la grundon kaj ĝis ĉion vomegi! Kaj tiam ni rekomencas."

"He je, tio ŝajnas sufiĉe bona."


"Ĉu vi fumas?" ankoraŭ demandas la demono.

"Jes ja!"

"Egbone! Plaĉos al  vi mardoj. Ni  havas la  plej bonajn cigarojn
en  la mondo, kaj ni  plenpulme fumegas! Kaj… se  vi ekhavas
kanceron, neniu problemo, vi jam estas morta, ĉe ne?"

"Nu, tio ŝajnas eĉ tute bona."

"Kaj mi certas ke vi ŝatas vetludi, ĉu ne?"

"Jes, kial ne? Tio okupas…"

"Do, plaĉos al vi merkredoj. Vi povos ludi je ĉio imagebla: ĵetkuboj,


ruleto, ĉevalkuroj, pokero… Kaj se vi ĉion perdas, nu neniel gravas,
ĉar vi jam estas morta."

"Interesege…"

"Kaj ĉu drogojn vi ŝatas?" demandas la demono.

"Ho, jesege, mi pli ol ŝatas tion. Cetere, ja tial mi estas ĉi tie…"

"Fantaste! Plaĉegos al  vi ĵaŭdoj. Ĵaŭdo estas la  tago por ĉiuj
drogoj, kaj vi  povos preni ĉiajn: krakon, heroinon, ekstazion,
haŝiŝon… Ĉion kion vi  volas. Kaj sen danĝero, ĉar vi  ja jam estas
morta…"

"Kia plezurego!" ekridas la  mortinto. "Mi neniam imagis ke  infero
povus esti tiel agrablega loko!"

"Kaj," demandas la demono, "ĉu vi estas gejo?"

"Kion? Gejo. Ne, mi neniel estas samseksemulo."

"Aj, aj! Do tute ne plaĉos al vi vendredoj…"

***
MALNOVA AMIKO
Idisto rekonas malnovegan amikon en la strato, kaj alsalutas lin:

"Ha lo! Johano! Nekredeble, ni  ne renkontiĝis de  almenaŭ dek


kvin jaroj!

Aj, vi vere multege ŝanĝiĝis!"

"Nu ja," respondas la alia, "sed mi ne nomiĝas Johano."

"Oj oj! Vi eĉ ŝanĝis vian antaŭnomon!"

***

POST LA FALO, NE PLU ESTOS BALO


Naŭdekjarulino falis kaj rompis al  si la  kruron. Oni tre bone
prizorgis ŝin, kaj bele engipsigis la kruron.

Tiam la kuracisto diras:

"Post unu monato mi  forigos la  gipson. Kaj dume, ĉefe
ne malsupreniru laŭ ŝtuparoj."

Unu monaton poste, la  virino revidas la  kuraciston, kiu forigas
la gipson, kaj diras:

"Nun vi povos malsupreniri laŭ ŝtuparoj."

"Aĥ," ŝi  suspiras, "des pli bone. Mi  vere tediĝis malsupreniri per
la pluvtubo…!"

***

BONEGA ARBARISTO
Reklamo postulas: "Bezonata: tre sperta arbaristo". Viro
respondas al la reklamo kaj estas demandita pri lia sperto.

"Mi laboris en la Sahara arbaro."

"Vi volas diri la Sahara dezerto, ĉu ne?", respondas la intervjuisto.

La viro ridas kaj diras, "Certe, tiel ĝi nomiĝas nuntempe!"

***

PREZO DE KONSILO
Enirante la oficejon de avokato, viro demandas pri liaj tarifoj.

"Kvindek dolarojn po demando," respondas la advokato.

"Tio estas multkosta, ĉu ne?", demandas la viro.

"Vi pravas," diras la avokato."Do, kio estas via tria demando?"

***

VIKTIMO DE FAJRO
Antikvatempe, almozulo vagas de  pordo al  pordo, petegante
monon. Li  klarigas al  ĉiuj ke  li, kompatinda viktimo, devas peti tian
helpon ĉar lia hejmo detruiĝis per fajro.

Iu vigla ulo demandas, "Ĉu vi havas dokumenton de la urbestro,


kiu konfirmas vian historion?"

"Oj, oj!", respondas la petanto,"Ankaŭ tio estis detruita!"

***
Unu tagon en restoracio Du turistoj vizitas Hispanion. Ili decidas iri
por vespermanĝi en restoracio kies specialaĵo estas "Taŭro-ovoj laŭ
Hispana Stilo". Tiu plado estas famkonata pro sia stimulefekto, eĉ pli
efika ol Viagro. La restoracio ricevas la taŭro-varojn de la taŭroludejo
tuj apuda.

Kiam la kelnero servas al ili la pladojn, la turistoj konstatas ke la


du taŭro-ovoj estas malgrandegaj, kaj unu plenvoĉe plendas:

"Diru jam, mi kredis ke la taŭroj havas grandajn testikojn!"

Kaj la kelnero respondas: "Jes, efektive – sed ĉifoje estas la taŭro


kiu gajnis!"

***

Unu tagon ĉe  rabisto Rabisto preterpasas pordegon de  la


palaceca domo kiun li  planas rabi, kaj vidas avertoŝildon: "Atentu
la danĝeran papagon!"

"Ha ha!" li mallaŭte ridas (do eble: haet' haet'!) "Se ili kredas timigi
min per sia stulta papago, ili eraregas!"

Fulmrapide li grimpas trans la muron kaj per sia paspartuo facile


eniras la domon. Ĝuste tiam li ekvidas la faman danĝeran papagon
kaj diras al ĝi:

"Nu, kompatinda amiketo, vi vere neniom utilas!"

Je tiu sekundo, la papago ekblekas:

"Reks, ataku! Reks, ataku!"

***

Ekzameno pri fiziko en universitato.

Temo: "Sono kaj lumo".


Eniras studento. La profesoro demandas:

– Kio estas pli rapida: lumo aŭ sono?

La studento respondas:

– Lumo.

– Bone. Sed kial?

– Se mi ŝaltas radio-aparaton, komence ekbrulas lampeto, kaj nur


poste venas la muziko.

– Malbone. Via ekzamenado estas finita.

Eniras dua studento. La sama demando.

Studento respondas:

– Sono.

– Pruvu!

– Kiam mi  ŝaltas TV, komence aŭdiĝas zumo, kaj nur poste
aperas bildoj.

– Malbone. Foriru!

La profesoro enpensiĝis: Aŭ  studentoj estas tro stultaj, aŭ  la


demandoj estas tro komplikaj?

Eniras tria studento. La profesoro demandas:

– Jen vi  staras sur montopinto. Sur apuda monto estas kanono.
Ĝi pafas.

Kion vi eksentos pli frue: la flamon el la kanono aŭ la bruon de la
pafo?
– Kompreneble la flamon.

Profesoro kun ek-ĝojo:

– Kaj kiel vi tion klarigas?

La studento pensetis dum sekundo kaj respondas:

– Nu ja, la okuloj estas multe pli antaŭe ol la oreloj!

***

VINTRA FIŜKAPTADO
En malvarma vintra tago, maljunulo marŝis sur glacia Lago Erio,
faris truon en la glacio kaj komencas fiŝkaptadi per ŝnuro kaj hoko.
Dum horo li pacience atendis mordeton de fiŝo sed nenio okazis.

Tiam alvenis knabo kiu simile tranĉis truon je  kelkaj metroj for
de  la oldulo kaj trametis fiŝkaptan ŝnuron en  la lagon. Tuj la  knabo
eltiris grandan fiŝon kaj senhezite refoje enmetis sian ŝnuron en  la
truon.

Nekredante, la maljunulo rigardis kiel la knabo kaptas unu, du, tri


kaj fine ses bonajn fiŝojn. Dume la odulo kaptis nenion.

Tiam la  maljunulo aliris la  knabon kaj demandis, "Dumvive


mi fiŝkaptadas ĉi tie sed neniam vidas tian kian vi ĵus faris. Bonvolu,
diru al mi, kiel vi tiel sukcesas?"

"Bi bebaf bobfeŭvi bavajm biajm beŭmojm," respondis la  eta


knabo.

"Pardonu, mi tute ne komprenis kion vi diris," diris la maljunulo.

La knabo kraĉis bulon el  sia buŝo en  sian manon kaj respondis,
"Sinjoro, vi devas konservi varmaj viajn vermojn."
***

BELA BEBO
Juna patrino sidas en  aŭtobuso kaj karesas sian bebeton. Viro
komplete ebria enbusiĝas kaj ĵetsidiĝas apude. Li ekvidas la virinon,
kaj diras:

S'luton, bel'lino…

Tiam li ekvidas kaj bebon, kaj hurlas: Aĥ, kia hororo! Tiom malbela
bebo, mi ne sciis ke tio povas ekzisti!

La juna patrino, tre vundita, ekploregas. La  busŝoforo, aŭdante


la  kriojn kaj ploron, haltigas sian buson kaj elĵetas la  ebriulon.
Li eksklamas: Ho, tiuj ebriuloj! Mi satiĝis je ili! Jen, trinku iom da kafo
el mia termoso, tio trankviligos vin.

La juna virino dankeme akceptas.

La ŝoforo ankoraŭ diras, serĉante en  sia sako: Kaj mi  havas
ankaŭ bananon por via eta simio.

***

PURA MANĜAĴO
Kliento en restoracio: Kelnero, kio estas la hodiaŭa ĉefplado?

Kelnero: Estas bovidlangaĵo, sinjoro.

(Ja temas pri franca restoracio.)

Kliento: Ne, ne! Mi ne povas manĝi tion. Mi ne ŝatas ĝin. Cetere,
ĝi estas malpura, ĉar ĝi venas el bestbuŝo!

Kelnero: Tiukaze, sinjoro, mi konsilas al vi ovaĵon.


***

PURA MENSO
La pastro estis promenanta preter grupo de adoleskantaj knaboj,
kiuj babile sidis sur la  preĝeja gazono. La  pastro demandas kion ili
faras.

"Nenion gravan, pastro," unu respondis, "Nur konkursas, kiu el ni


kapablas fari la plej grandan mensogon pri siaj seksaj spertoj."

"Knaboj, knaboj!" admonis la  pastro,"Mi ŝokiĝas! Kiam mi  havis


vian aĝon, mi ne eĉ pensis pri sekso!"

La knaboj unisone kriegis, "Vi venkis, pastro!"

***

ZORGEMA AMIKO
Alano kaj Rikardo estis pacientoj en  psikiatria hospitalo kaj ofte
kune promenis.

Unu tago dum ili preterpasis la  hospitalan naĝejon, Alano subite
plonĝis en  la profundon. Li  sinkis al  la fundo kaj restis tie. Rikardo
senhezite plonĝis en  la akvon, prenis Alanon kaj eligis lin el  la
naĝejo. Per tio li evidente savis la vivon de Alano.

La hospitala direktoro aŭdis pri la  kuraĝa ago de  Rikardo kaj
alvokis lin al sia oficejo. La direktoro diris al Rikardo: "Estas por vi kaj
bona kaj malbona novaĵoj. Unue la bona: mi decidis liberigi vin el la
hospitalo. La malbona: mi bedaŭre informas vin ke via amiko, Alano,
mortis.љ Li pendigis sin je la kolo en la banĉambro".

"Ho, ne estis tiel," respondis Rikardo, "Estis mi kiu pendigis lin por
sekiĝo".
***

Foje en  iun drinkejon eniras ĉevalo. Ĝi  demetas ĉapelon kaj
palton, mendas glason da  viskio kaj unu sandviĉon. Ĝi  plezure
drinkas kaj manĝas, poste pagas kaj foriras, ege kontenta, kaj
promesinte sekvan tagon reveni.

La drinkejestro, ŝokita kaj konsternita, kuras telefoni al sia amiko,


direktoro de cirko.

– Ĉi tie estas TIA peco por via cirko! Venu morgaŭ, vi vidos!

Sekvan tagon la  cirk-direktoro atendas en  la drinkejo. Vespere


la ĉevalo eniras, denove mendas viskion kaj sandviĉon. La direktoro
apudsidiĝas:

– Pardonu pro la  ĝeno, ĉu  vi volas gajni iom da  mono? Kiom
vi nun salajras?

– Nu, ĉirkaŭ 300 dolarojn, – la ĉevalo respondas.

– Ni  proponas al  vi 1000 dolarojn, plus senpagaj loĝigo kaj


manĝigo!!

– Sed kie necesas labori?

– Estas proksime, en cirko.

– En cirko?!?! Nu, mi certe konsentas labori en cirko kontraŭ 1000


dolaroj, sed diru: por kio vi bezonas programiston en cirko?
4
Kia diferenco estas inter kiam oni falas sur asfalton de  unua
etaĝo, kaj kiam oni falas sur asfalton de deka etaĝo?

De unua etaĝo:

– Bum! Ooooooooooj!

De deka etaĝo:

– Ooooooooooooooooj! Bum!

***

Viro en  Afriko fiŝkaptas. Varmegego, fiŝoj mankas… Elakviĝas


krokodilo kaj kompateme demandas:

– Ĉu fiŝoj ne kaptiĝas?

– Tute ne, kanajloj.

– Kaj ĉu estas varmege, verŝajne?

– Terura varmego, mi tre suferas pro ĝi.

– (kun espero en  la voĉo) Ĉu, tiukaze vi  eble iom refreŝigu vin
en la akvo?

***

Militservanta soldato ricevas leteron de  sia amata knabino.


Ŝi skribas ke ŝi konatiĝis kun alia viro kaj enamiĝis al tiu, kaj sekve
ŝi petas ke la soldato redonu ŝian fotaĵon. La ĉagrenita soldato petas
ĉe  siaj kun-militservantoj nenecesajn inajn fotaĵojn, kaj sendas tiujn
al  ŝi, aneksante mesaĝeton: "Kara, bedaŭrinde mi  ne memoras
ĝuste kiu el  la virinoj estas vi. Bonvolu forpreni vian fotaĵon kaj
resendi al mi la ceterajn".

***

FUMANTO
Kruko: Ho  Baniko, kial vi  fumas ĉi  tie? Vi  scias ke  estas
malpermesite fumi en la laborejo!

Baniko: Ne. La estro donis al mi apartan permeson fumi.

Kruko: Kiel do? Kiel estas ke  li donis al  vi permeson fumi dum
vi laboras!?

Baniko: Ne. Li donis al mi permeson labori dum mi fumas.

Kruko kaj Baniko estas integra parto de  la espa kulturo de  post
1970. En  tiu jaro aperis libro Kruko kaj Baniko el  Bervalo de  Loŭis
Beaŭcaire, kun subtitilo "Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj".

Bervalo estas de li imagita landeto ie ĉe la Mediteraneo. Kruko kaj


Baniko estas du bervalanoj, ili ofte aperos en la anekdotoj.

***

TIOM FRUE!
Kruko: La  plej ĝene, kiam mi  suferas pro dumnokta sendormo,
estas ke mi neniam scias kioma horo estas.

Baniko: Faru kiel mi. En tia okazo, mi ekkaresas mian dormantan


edzinon. Tio neniam malsukcesas! Ŝi ekhurlas: "Ho granda porkulo,
ĉu vi frenezas? Je la tria matene!?"

***
GRAVEDA PROBLEMO
Sinjorino Kruko (al la servistino): Fraŭlino, mi maldungas vin.

Servistino: Sed kial, sinjorino?

Sinjorino Kruko: Ĉar vi estas graveda.

Servistino: Sed ankaŭ vi estas graveda, sinjorino.

Sinjorino Kruko: Efektive. Sed mi  estas graveda pere de  mia
edzo.

Servistino: Sed sinjorino, ankaŭ mi  estas graveda pere de  via
edzo!

***

FUMADO
Unua amikino al alia: Ĉu vi fumas post amorado?

Dua amikino: Mi ne scias. Mi neniam rigardis

***

TERPOMOJ
Unua kamparanino rikoltanta terpomojn: Jen vidu tiujn ĉi grandajn
terpomojn. Ili aspektas ekzakte kiel la ovoj de mia edzo!

Dua kamparanino: Ĉu vere tiom grandaj!?

Unua kamparanino: Ne. Tiom malpuraj!

***
Novriĉulo promenas kun sia pitbul-hundo. Li  ekvidas maljunulon
kun malbelega verda hundo. Kun sangavida ridaĉo li  komandas
al sia hundo:

– Ataku!

La pitbul-hundo atakas, sed la  la verda malbelulo disĉifigas ĝin


dum du sekundoj. La novriĉulo gapas, gapas, finfine demandas:

– Kiom kostas tiu hundo?

– Kvinmil eŭroj.

– Ĉu? Kvinmil eŭroj? Kiel povas kosti tiu malbelega hundo kvinmil
eŭrojn?

– La  krokodilo kostis kvincent, la  kosmetika operacio kostis


kvarmil kvincent.

***

Unu tagon en  muzikbutiko Idistino decidis lerni muzikadon, do  ŝi


unue iras en  muzikbutikon por elekti taŭgan instrumenton. Ŝi  do
mendas ĉe la vendisto: "Mi volus aĉeti tiun ruĝan trumpeton kaj tiun
ĉi blankan pianon."

Mirigite la  vendisto alvokas la  butikestron. Tiu klarigas al  la


idistino:

"En ordo por vendi al  vi la  fajrestingilon, sed ni  ja bezonas nian
radiatoron!"

***

Unu tagon en  parko En  Bofront-Urbo, la  ĉefurbo de  Idolando,
la  publika parko vespere fariĝas rendevuejo de  ĉiuj geamantoj kiuj
ne povas trovi pli taŭgan lokon.
Ĵus antaŭ la  noktiĝo, policisto rondiras en  la parko kaj rimarkas
ulon, kiu fosas truon. Scivola kiel ĉiu policisto sur Tero kaj en  ĉiuj
epokoj, li aliras la viron kaj demandas:

'Ho la! Kion vi faras tie?'

'Nu, vi  ja vidas, sinjoro policisto.' respondas la  ajnulo. 'Mi fosas
trueton, ĉar mi havas rendevuon kun junulino…'

'Kaj ĉu vi do fosas trueton por tiu junulino!?'

'Nu jes. Ĉar ŝi estas ĝibulino…'

***

Por sia dek oka naskiĝtago Toĉjo ricevis de sia patro 100 groŝojn
por ke li iru al loka malĉastulejo por "viriĝi" (tia estas popola tradicio).

Irante al la urbo Toĉjo renkontiĝis kun sia avino:

– Kien vi tiel ĝoje iras, Toĉjo ?

– Paĉjo donis al mi 100 groŝojn, por ke mi viriĝu en bordelo!

– Via patro vere hontigas min; mi strebis eduki lin ŝparema homo,
sed mi  neniam sukcesis. Donu la  100 groŝojn al  mi, ĉar mi  mem
sufiĉos por tia afero!

…Revenante hejmen, Toĉjo naive rakontis ĉion al  sia patro, kiu
ege ekkoleris:

– Ĉu vi ne hontas? Vi ja amoris kun mia patrino!

– Paĉjo, kial do  vi koleras? Vi  mem delonge seksumas kun mia
propra patrino, kaj mi tute ne koleras pro tio!

***
TRI AVINOJ
Tri maljunaj avinoj silente sidas kune sur parka benko. Post
periodo unu oldulino profunde ĝemas, "Ho ve, ho ve…!"

Post kelkaj plu minutoj dua oldulino simile elkore ĝemas, "Ho ve,
ho ve, ve, ve!" kaj forviŝas larmon.

La tria avino protestas, "Sinjorinoj, tio ne taŭgas! Ni jam konsentis


ke hodiaŭ ni ne konversaciu pri niaj gefiloj!"

***

SEAN CONNERY
Sean Connery ĉeestas lunĉon kun sia komerca direktoro. Sean
iras al la necesejo kaj revenas post kelkaj minutoj. La antaŭa parto
de lia pantalono estas malseka.

La direktoro, rigardante la  malsekon, enketas,"Sean, kio okazis?


Ĉu vi malsanas?"

"Ne, mi estas tute sana," respondas la filma stelo, "Estas nur ĉar
ĉiufoje kiam mi  vizitas komunan urinejon, kaj mi  estas urinanta,
la  ulo apud mi  ĉiam turnas sin al  mi kaj diras,"Hej! Ĉu  vi ne  estas
Sean Connery?"

***

STRANGA BESTO
Kruko: Hieraŭ mi  unuafoje vidis ajojon. Ĝi  estas vere stranga
besto.

Baniko: Ĉu? Sed kio estas ajojo?


Kruko: Ĝi  estas speco de  birdo kun ege etaj kruroj, sed kun
enormaj testikoj. Kaj kiam ĝi surteriĝas, ĝi diras: Aj! oj!

***

GAZETO
Viro revenas hejmen de  la laboro iom malfrue, kaj demandas
al sia edzino (volapukanino):

Kie do estas mia taggazeto?

Ho, – ŝi respondas, – mi metis ĝin en la fridujon por ke la novaĵoj
restu freŝaj!

***

– Panjo, panjo, ĉu frago estas ruĝa?

– Jes, fileto, ĝi estas ruĝa.

– Ĉu ĝi estas kun nigraj makuletoj?

– Jes, ekzistas tiaj beroj.

– Kaj ĉu kun antenetoj?

– Ĉu vi denove manĝis kokcinelojn?!

***

ŜATO
Kruko: Saluton, Baniko! Nu, jen, vi estas strangmiena!

Baniko: Mi denove havas problemojn pri virinoj.

Kruko: Kio ankoraŭ okazis al vi?


Baniko: Mi renkontis grandiozan virinon.

Kruko: Egbone! Ĉu ŝi amas vin?

Baniko: Jes, ŝi tre amas min.

Kruko: Do?

Baniko: Sed ŝia patro tute ne  ŝatas min. Do, mi  renkontis alian
virinon, kiu samkvante plaĉas al mi.

Kruko: Kaj do?

Baniko: Ŝia patro ŝatas min sufiĉe, … sed ne  ŝi! Kaj poste
mi renkontis aliulinon, kiu tre amas min.

Kruko: Kaj ŝia patro?

Baniko: Ankaŭ li tre ŝatas min.

Kruko: Do, ĉio en ordo…

Baniko: Ne! Al ŝia edzo mi tute ne plaĉas!

***

SURPRIZA REVENO
Patrino: Sed kompatinda karulino, kio okazis al vi?

Junedzino: Ho panjo! Ĵus okazis teruraĵo! Mia edzo batis min!

Patrino: Kiel do? Sed mi  kredis ke  via edzo afervojaĝas kaj
ne revenos antaŭ unu semajno…

Junedzino: Ĝuste, ankaŭ MI kredis tion!

***
KANTOBIRDOJ
Kliento en dombestvendejo: Ho! Kia belega birdo! Kian elegantan
plumaron ĝi havas! Kaj kiel mirige ĝi kantas! Mi devas havi ĝin!

(Tiam la kliento rimarkas ke estas dua birdo en la kaĝo): Sed kio
estas tio? Kial vi metis tiun alian birdaĉon en la saman kaĝon? Vidu
kiel senkolora ĝi  estas. Vidu kiel preskaŭ senpluma ĝi  estas. Kaj
ĝi timide tremetas en angulo, neniel fajfante. Sed negrave! Mi volas
la unuan birdon. Kiom ĝi kostas, sinjoro komizo?

Komizo: Mi vendas ambaŭ birdojn kune je 125 eŭroj.

Kliento: Sed nur la  kantulo interesas min. Ĉu  vi vere ne  povas
vendi ĝin aparte?

Komizo: Neeble, sinjoro. La alia birdo estas la komponisto.

***

"DIRI AL ĈIU, ĈIUJ, KAJ ĈIO NUR 'VI' "


(Zamenhof, Lingvaj Respondoj)

Instruisto, kolere: Krukido, malgraŭ ĉiuj admonoj kaj punoj,


vi  obstinas uzi la  pronomon "ci" kiam vi  parolas al  mi, kvankam
mi  centfoje diris ke  oni ne  faru tion! Nun vi  eksidu en  la angulo kaj
kopiu centoble la frazon "Mi devas ne diri 'ci' al mia instruisto".

Post kelka tempo Krukido revenas kun du  folioj: Jen mia
puntasko.

Instruisto, mirigite: Sed Kruko, kial vi  kopiis la  frazon ducentoble
anstataŭ centoble, kiel mi postulis?

Krukido: Ho, estas por fari al ci plezuron!


5
Intervjuo kun frenezulejestro:

– Doktoro, bonvolu rakonti al mi, kiel vi ekscias, ke viaj pacientoj


estas jam sanigitaj?

– Por tiu ĉi  celo mi  havas iun simplan teston. Mi  plenigas
bankuvon per akvo, metas apude tekulereton kaj glason, kaj
proponas al la testato senakvigi la bankuvon…

– Ho, mi  komprenis! Ĉiu normala homo sendube elektus


la glason!

– Tute ne. Ĉiu normala homo eltirus la bankuv-ŝtopilon!

***

Direktoro de granda entrepreno serĉas novan kontiston. Estas tri


kandidatoj.

Li intervjuas la  unuan kandidaton: "Bonan tagon. Ĉu  vi kapablas


kalkuli?"

"Jes ja!" respondas la  unua kandidato. "Mi estas eks-tenisisto,


sed mi bone kapablas kalkuli: 15-0, 30-0, 30-15…"

"Ne, ne, ne!" diras la  direktoro. "Tio ne  taŭgas! Sendu la  sekvan
kandidaton."

Li intervjuas la  duan kandidaton: "Bonan tagon. Ĉu  vi kapablas


kalkuli?"

"Jes ja!" respondas la  dua kandidato. "Mi estas eksmilitisto, sed
mi bonege kapablas kalkuli: unu-du, unu-du, unu-du…"
"Ne, ne, ne!" diras la  direktoro. "Tio tute ne  taŭgas!" Sendu
la sekvan kandidaton.

Li intervjuas la  trian kandidaton: "Bonan tagon. Mi  esperas ke  vi


kapablas kalkuli, ĉu ne?"

"Jes ja!" respondas la  tria kandidato. "Mi estas eks-ŝtat-oficisto,


kaj mi tre bone kapablas kalkuli: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok,
naŭ, dek…"

"Bonege!" ĝojkrias la  direktoro. "Vi estas taŭga homo. Finfine


estas iu kiu vere kapablas kalkuli. Jen, remontru tion al mi, mi petas."

"Certe," diras la kontenta kandidato: "Unu, du, tri, kvar, kvin, ses,
sep, ok, naŭ, dek, fanto, damo, reĝo…"

***

En vivo de viroj foje estas periodoj, kiam ili tute indiferentas rilate
virinojn. Temas pri la 1-a, 2-a kaj 3-a periodoj de hokeaj matĉoj.

***

Ruĝa vino estas bona por konservi idealan sanstaton.

La sano estas bezonata por trinkadi vodkon.

***

Venas iu viro al pop-stelulo kaj demandas:

– Mi estas via ŝatanto… Diru, jen vi estas tiom fama, sed en viaj
koncertoj duono de halo estas malplena…

– Kial duonmalplena? Oni vendas biletojn duoble pli, ol  halo


povas enteni, kaj poste akaparistoj vendas tiujn surstrate po  $ 200
ĉiun.

– Bone. Sed kial neniu via KD aŭ sonkasedo aĉeteblas…


– Ĉu  vi frenezas? Mi  estas la  plej vendata kantisto en  la lando!
mi havas du 'orajn' albumojn kaj tri 'platinajn', kaj ekzistas amasego
da pirataj kopioj! Ĉu vi estas ŝatanto, se tiom malatentas!

– Nu, fakte mi  ne estas vera ŝatanto. Mi  estas el  la imposta
polico…

***

Kandidato Kandidato al  grava posteno estas ekzamenata.


La ekzamenisto demandas:

"Kiu historia persono kreis nian mondfaman internacian lingvon?"

Neniun respondon.

"Mi certas ke  vi scias la  respondon," diras la  ekzamenisto. "Lia
nomo komenciĝas per litero Z."

Neniun respondon.

"Poste estas litero A."

"Za…, Za…," diras la kandidato. "Ĉu Zanzibaro?"

"Ne ne! Tio estas afrika insulo. Z-A, Z-A…, kaj poste M…"

"Zam…, Zam…, ĉu Zamenhof?"

"Brave, brave! Bonvenon en la Akademion de Esperanto!"

***

SENTEMA TAKSIISTO
Kiam la  taksia pasaĝero volis paroli kun la  ŝoforo, li  frapetis lian
ŝultron. La  ŝoforo akre kriegis kaj deviigis la  aŭton, preskaŭ
frapigante ĝin antaŭ ol li regajnis regon kaj haltigis ĝin.
La ŝokita kaj timigita pasaĝero treme rigardis la  ŝvitantan
taksiiston.

"Pardonu min, ŝoforo! Mi ne divenus, ke vi estas tiel sentema!"

"Ne, ne, sinjoro! Ne  estis via kulpo!" respondis la  taksiisto.
"Okazis tiel ĉar hodiaŭ estas mia unua tago kiel taksiisto. Dum la 25
antaŭaj jaroj mi ŝoforis ĉerk-veturilon!"

***

ZORGEMA PATRO
Patro (al la  junulo kiu revenigas lian filinon post rendevuo):
Junulo, mi  havas du  riproĉojn pri vi. Unue, vi  promesis ke  vi
revenigos mian filinon je  la 10a horo vespere. Kaj do, vi  revenas
je preskaŭ la unua horo matene!

Due, la  fakto ke  ŝi nun portas nur siajn ŝuojn kaj mamtenilon
indikas al  mi ke  vi malbone kondutis kun ŝi  dum la  vespero. Sed
tamen, restas unu pozitiva punkto -– tiu juna persono ne estas mia
filino.

***

OBSEDO
Juna viro vekiĝas matene kun katastrofa postdrinko: la  kapo
eksplodas kiel hidrogenbombo, la  buŝo gustas kiel la  pariza
kloakaro, la okuloj aspektas kiel tomatoj…

Sed li havas obsedan memoron pri tio kion li faris dum la nokto.

La juna viro (al amiko): "Mi havas klaran rememoron ke  mi


seksumis kun monakino nur 80-centimetrojn alta!"
La amiko: "Tio ne  eblas! Unue, oni ne  povas seksumi kun
monakino, kaj due, certe ne ekzistas tia malalta monakino!"

La juna viro: "Sed mia rememoro pri tio estas absolute klara:
ŝi estis almenaŭ vestita kiel monakino, kaj altis nur 80 centimetrojn!"

Eniras alia amiko: "He, vidu la  ĵurnalon! Vere, nia mondo
frenezas!"

Frontpaĝo de  la ĵurnalo: "En urba zoo: seksperforto ĉe  la


pingvenoj…"

***

KVAZAŬ EINSTEIN
Instruisto pri matematiko: Se  mi havas tri pomojn dividotajn
en sep egalajn partojn, kion mi devas fari, Joĉjo?

Joĉjo: Pomkaĉon, sinjoro!

***

VESTA MODESTO
Naĝeja gardisto: Pardonu min, fraŭlino, sed mi  devas informi vin
ke dupecaj naĝkostumoj estas malpermesataj ĉi tie.

Bervalino: Ĉu? Mi ne sciis. Nu, kiun pecon mi forprenu?

***

SCIVOLEMA EDZINO
Edzinita paro estis spektantaj televidan prezenton en  kiu
suspektema edzino dungis privatan detektivon por kaŝe sekvi ŝian
edzon, kiun la virino suspektis estis malfidela al ŝi.

La spektanta edzo demandis al  sia edzino, "Do, karulino, ĉu  vi


iam faru tiel, dungante privatan detektivon por sekvi min?"

"Nu, mi  ne estus tiel scivolema pri la  alia virino," respondis
la edzino,"Mi pli interesiĝus lerni kion interesan ŝi trovis pri vi."

***

FANFARONA OFICEJA ESTRO


Unu tagon, ricevinte telefonan alvokon de iu, la fanfarona oficeja
estro ekscitiĝis.

Li stariĝis kun sia brusto pufigita kaj laŭte anoncis, "Mia edzino ĵus
telefonis al mi! Ŝi diris ke ŝi estas graveda!"

Post silenta momento, aŭdiĝis mallaŭta vocxo, apenaŭ aŭdebla,


el la malantaŭa parto de la ĉambro: "Kiun vi suspektas?"

***

KORŜIRO
Viro kiu longe amaferiĝis kun juna virino juĝis ke  la tempo estas
taŭga por proponi edziĝon al  ŝi. Unu vesperon li  alvenis portanta
skatoleton en sia poŝo.

Post iom da konversacio, la viro demetis la skatoleton, malfermis


ĝin kaj montris al  ŝi fianĉan ringon, sur kiu estis gravurita la  nomo
de la amatino.

"Karulino!" li emocie demandis, "Ĉu vi edziniĝos kun mi?"

"Bedaŭrinde, mi  ne povas fari tion," ŝi  respondis, "Ĉar mi  amas
alian!"
"Kio! Diru al mi lian nomon! Mi volas paroli kun li – senprokraste!"

"Ne, ne! Mi ne volas ke vi batalu kun li!", ŝi ĉagreniĝis.

"Ne ĝenu vin, mia eks-karulino, mi  nur volas proponi al  li
bonaĉeton pri la ringo."

***

ĜENTILA SERVO
Maljunulineto, jam en  la lito, al  sia edzo en  la banĉambro:
Karulĉjo, kion vi faras?

Maljunuleto: Mi lavas la dentojn.

Maljunulineto: Nu, estu ĝentila, lavu ankaŭ la miajn!

***

FACILA ELEKTO
Unua juna bervalanino: Vi  devus edziniĝi al  Kruko. Jen vera viro
-– li scias kion li volas.

Dua juna bervalanino: Ne, ne. Mi  kredas ke  mi edziniĝos


al Baniko. Li scias kion MI volas!

***

SERIOZA PROFESIO
Joĉjo: Kion faras via paĉjo?

Roĉjo: Mia paĉjo estas ŝtat-oficisto.

Joĉjo: Kaj via panjo?


Roĉjo: Ankaŭ panjo nenion faras!

***

PLATA AKCIDENTO
Garaĝisto: Kiel do vi krevigis tiun ĉi pneŭmon?

Kliento: Tute stulte, mi superrulis alkohol-botelon.

Garaĝisto: Ĉu vi ne ekvidis ĝin antaŭe?

Kliento: Ne, ne. La ulo havis ĝin en sia poŝo!

***

Multe da bruo pro nenio Volapukista paro volas aĉeti domon, kaj
do  vizitas kelkajn. Unu el  ili tre plaĉas al  ili, sed dum la  vizito ili
ekaŭdas inferecan bruegon de  proksime pasanta trajno.
La domvendisto, iom embarasita, provas malgravigi la fenomenon:

"Vi sciu, oni aŭdas tiun bruon nur la unuajn du aŭ tri tagojn; poste
oni ne plu atentas ĝin. Do ne maltrankviliĝu."

"Ne zorgu pri tio," ili respondas al li. "Ni simple pasigos la unuajn
tri tagojn en hotelo!"

***

Orelo Manjo: "Panjo, panjo! Joĉjo daŭre tiras mian orelon!


Li rifuzas delasi ĝin!"

Panjo: "Joĉjo! Delasu la orelon de via franjo!"

Panjo: "Sed Joĉjo!! Jam delasu la  orelon de  via fratino, aŭ  mi
punos vin!"

Panjo: "Joĉjo! Donu al mi la orelon de via fratino!"


***

Senutilaj elspezoj Diskutadas esperantisto, idisto, kaj volapukisto.

"Mia edzino tiom senutile elspezas monon," diras la esperantisto,


"ke ŝi aĉetis al si naĝbasenon kvankam ŝi tute ne scias naĝi!"

"Kaj mia edzino estas sama," diras la  idisto. "Ŝi aĉetis por
si Mercedeson, kvankam ŝi tute ne scias konduki aŭton!"

"Ho, tio estas nenio," diras la  volapukisto. "Mia edzino baldaŭ
foriros por longa vojaĝo. Ŝi  aĉetis al  si skatolon da  kondomoj,
kvankam ŝi eĉ ne havas penison!"
6
JUNAĜAJ KARESOJ

La maljuna avo Krukego legas la gazeton, kaj lia maljuna edzino


nostalgie diras: "Komence de nia geedza vivo, vi kutimis karesi mian
mentonon."

Ne levante la okulojn, la maljunulo diras:

"Jes, certe. Sed tiuepoke vi havis nur unu!"

***

"CANEM EMPTOR!" *
La leterportisto sonoras ĉe la ĝardenpordo de domo ĉar li rimarkis
ŝildon kun teksto "Atentu la hundon!"

Kruko malfermas la dompordon, kaj demandas: "Kio estas?"

"Sed kie estas la hundo?" demandas la leterportisto. "Ĉu ĝi estas


tiom danĝera?"

Je tiu momento alkuras etega mopseto kiu bojaĉas kvazaŭ


ĝi kredus sin dogo.

"Komprenu, sinjoro poŝtisto," diras Kruko, "mi tiom timas ke  iu


paŝos sur ĝin!"

(* latina esprimo: "Atentu la hundon!")

***

SANKTA NIKOLAO
Du prostituitinoj deĵoras stratrande.

"Kion vi petis al Sankta Nikolao?" demandas la unua.

Respondas la dua: "150 eŭrojn, kiel al ĉiuj!"

***

APRECANTO DE ARTO
Ĉe arta galerio, paro rigardis pentraĵojn.

Unu el  ili montris belegan nudan virinon, vestitan nur per folio
metita en taŭga loko.

La edzo longe staris rigardante la  pentraĵon kaj volis resti eĉ  pli
longe.

Finfine la  malpacienca edzino demandis, "Kion vi  atendas?


Aŭtunon?"

***

LERTA ARTISTO
Edzo kaj edzino promenis tra arta galerio. Edzo subite haltigis sin
kaj ekkriis al  sia edzino: "Vidu! Estas vi  kiu aperas nude en  tiu
pentraĵo!

Kiam vi tiel pozis por tiu artisto?"

"Neniam, karulo!" ŝi  respondis, "Devas esti ke  li faris tiun


pentraĵon nur laŭ sia memoro."

***

KAŬZO DE MORTO
Arkeologo estis fosanta en  la Negebo Dezerto en  Izraelo, kiam
li  malkovris mumion en  ĉerko. Post ekzameno de  tio, li  telefonis
al kuratoro de prestiĝa muzeo.

"Mi ĵus malkovris 3.000 jaraĝan mumion de  viro kiu mortis pro
koratako!" li ekscite ekkriis.

La kuratoro diskrete respondis, "Tio eble estas tiel. Portu


la mumion ĉi tien kaj lasi min ĝisfunde ekzameni ĝin por konfirmi tion
kion vi supozas."

Post semajno la  mirfrapita kuratoro telefonis al  la arkeologo, "Vi


tute pravas! Sed mi  ne povas kompreni kiel vi  senhezite deklaris
la kaŭzon de morto!"

"Tiu tasko estis simpla," la arkeologo informis lin. "La mumio tenis
en  la mano etan dokumenton kiu diris: "Mi vetas je  10.000 siklojn
ke Goljato venkos Davidon".

***

VALORO DE BELECO
Post la geedziĝa ceremonio, la novedzo konsultas la pastron.

"Kiom kostas la ceremonio?" li demandas.

"Laŭe," respondas la  digna pastro. "Tio dependas de  la grado


de beleco de via edzino."

La edzo pripensas dum unu minuto, kaj donas 10  eŭrojn al  la
pastro, dirante:

"Prenu."

La pastro rerigardas la novedzinon, kaj diras:

"Jen via monresto…"


***

EN LA MONTARO
Turisto migras tra la  montaro, kaj renkontas ŝafiston kun sia
ŝafaro.

Ili ekbabilas pri ĉiaj temoj -– pri la ŝafista vivo, la montara vetero,
la danĝero pri lupoj, ktp. Forironte, la turisto proponas vetludon al la
ŝafisto:

"Mi vetas," diras la  turisto, "ke mi  povos diveni la  precizan
nombron da ŝafoj en via ŝafaro ene de dek sekundoj!"

"Ha, tion mi  ŝatus vidi!" ekkrias la  ŝafisto. "Kaj se  vi sukcesos,
mi donos al vi unu el la ŝafoj!"

"Nu," diras la  turisto, rapide rigardante la  ŝafaron, "estas precize
847 ŝafoj!"

"Nekredeble!" ekkrias la  ŝafisto, frapante sian kapon. "Tio estas


absolute prava respondo! Do, mi  povas nur honori mian veton.
Vi povas elekti vian ŝafon!"

La turisto metas sian novegajnitan ŝafon sur siajn ŝultrojn, kaj


ekforiras. Sed la ŝafisto revokas lin:

"Atendu!" li  diras. "Mi proponas reveton, por duoblo aŭ  nenio.
Se  mi sukcesos diveni vian naciecon, vi  redonos al  mi la  ŝafon.
Kontraŭe, mi donos al vi du ŝafojn!"

"He, he!" diras la memfida turisto. "Mi akceptas la defion!"

"Vi estas bervalano!" diras la ŝafisto.

"Diable!" ekkrias la bervala turisto. "Kiel vi divenis tion? Mi havas


neniun akĉenton en via lingvo, kaj mi portas vialandajn vestojn. Mia
nacieco tamen ne estas stampita sur mia vizaĝo!"
"Vi ja pravas," respondas la ŝafisto. "Sed vi estis forportonta mian
hundon anstataŭ ŝafo…"

***

BONAN APETITON
"Diru, panjo," diras la  ĉarma Jonjo, "kiam ni  havos onklinon
Manjon por vespermanĝo?"

"Silentu," respondas la panjo. "Ni ankoraŭ ne finis la avinon."

***

KIALO POR NE DRINKI


Kruko maltrankvilas pro Baniko:

"Aŭskultu, Banĉjo, vi ne devus tiom drinki," li konsilas al sia amiko.

"Tio estas tre malbona por via sano. Kaj mi vetus ke vi eĉ ne scias
kial vi tiom drinkas."

"Vi eraras," respondas Baniko. "Mi glutegas alkoholon por forgesi


ke mia bopatrino restas ĉe ni hejme!"

"Ho, al  via kapo mankas klapo!" ekkrias Kruko. "Ĉar se  vi daŭre
drinkos tiel, kiam vi iros hejmen, vi ĉion vidos duoble… inkluzive vian
bopanjon!"

***

AKCIDENTINTO
Kruko vizitas sian amikon Baniko, kaj teruriĝas konstatante ke tiu
estas en rulseĝo.
"Sed kio okazis ĉe vi!?"

"Trafik-akcidento," respondas Baniko. "La kuracistoj diras ke  mi


restos paralizita dum la tuta vivo!"

"Sed tio estas horora!" elkrias Kruko. "Mia kompatinda amiko!"

Baniko gestas ke Kruko proksimiĝu:

"Diru ja al neniu," Baniko flustras ĉe la orelo de Kruko, "sed reale
mi  havas nenion! Mi  simulas paralizon por ricevi cent kvindek mil
eŭrojn pro asekuro. Kaj tio bonege funkcias!"

"Kaj ĉu  por cent kvindek mil eŭroj vi  restos en  tiu rulseĝo por
la cetero de via vivo!?" surprizite demandas Kruko.

"Kompreneble ne! La  venontan semajnon mi  faros pilgrimadon


al Lourdes…"

***

LUMBILDOJN!
(ege malnova sovetia anekdoto, sed tre bona)

En iu  vilaĝo oni pendigis afiŝon: "Ĉi-vespere okazos prelego pri


diversaj specoj de  amo. La  prelego estos akompanata per
lumbildoj". Ĉiuj ege interesiĝis pri la  prelego, kaj, mallaŭ kutimaj
malamasoj, la  klubejo estis plejŝtopita de  vilaĝanoj. La  preleganto
komencis:

– Ekzistas kelkaj specoj de  amo. La  unua estas amo de  viro
al virino, aŭ inverse.

Ĉiuj krias:

– Lumbildojn!
Preleganto diras:

– Sed tio estas konata por ĉiuj, kaj, sekve, lumbildoj ne necesas.
Sekva speco de amo estas amo de viro al viro.

Ĉiuj krias:

– Lumbildojn!

Preleganto diras:

– Sed tio estas tro ekzotika, kaj, sekve, lumbildojn mi  ne havas.
Sekva speco de amo estas amo de virino al virino.

Ĉiuj krias:

– Lumbildojn!

Preleganto diras:

– Sed tio estas ĝenerale neimagebla, kaj, sekve, lumbildoj entute


ne  ekzistas. Kaj ankaŭ ekzistas amo de  sovetia popolo
al Komunisma Partio.

Kaj ĝuste pri tio mi montros lumbildojn.

***

VINNI-LA-PU
– Ĉu vi havis kromnomon dum via infanaĝo?

– Jes. Oni kromnomis min Vinni-La-Pu.

– Kial? Ĉu ĉar vi estas tiom dika kaj rondforma?

– NE!!! Ĉar min ĉirkaŭis nur geporkoj.


***

Fina manĝo Gardisto diras al  krimulo : "Oni vin ekzekutos


morgaŭ. Kion vi deziras por via fina manĝo?"

Krimulo diras : "Akvomelonon."

Gardisto diras : "Ho, mi  bedaŭras. Sed, ne  estas akvomelona


sezono. Vi ne povas havi ĝin ĝis oktobro."

Krimulo diras : "Mi atendos."

***

Golfo-ŝerco Du  uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la  trian truon,
funebra procesio pasas. Unu el  la uloj haltas, demetas la  ĉapelon,
kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis la procesio estas foririnta.

La alia ulo diras : "Tio estis tre bone kaj afable."

Remetante la  ĉapelon, la  unua ulo diras : "Nu, mi  ne povis fari
malpli. Ŝi estis tre bona edzino."

***

Tricent oraj moneroj Ulo gajnas tricent orajn monerojn en loterio.


Li decidas, ke li movu sin el la gepatra domo al la granda urbo. Post
du semajnoj, li revenas, senmonere kaj postebrie.

"Kiel mi  elspezis la  tri cent orajn monerojn?" li  memdemandas.
"Cent oraj pecoj mi elspezis pro drinkaĵoj (kun impostoj). Aliajn cent
orajn monerojn mi  elspezis por belulinoj (ankaŭ impostaj). Sed,
la restintajn cent, la finajn cent, tiujn mi ja fordiboĉis!"

***

LA ĜUSTA VORTO
Jozefino parolas kun Adelino:

"Ĉu vi  memoras ke  pasintjare por mia naskiĝdato, mia


baptopatrino sendis al mi bonegan donacon, 100-eŭran bileton!"

"Jes," respondas Adelino. "Vi havis bonŝancegon."

"Efektive," daŭrigas Jozefino. "Kaj mi  sendis al  ŝi koran


dankleteron.

Mi skribis: 'Mi ne trovas la vortojn por danki vin…'."

"Tre ĝentile," diras Adelino.

"Jes. Kaj do, ĉijare mia baptopatrino sendis al mi vortaron!"

***

TAKSIISTO
Kruko kaj lia kvinjara filo Joĉjo prenas taksion. Ili trapasas
la "ruĝan kvartalon" de Bervalo, kaj Joĉjo demandas:

"Paĉjo, kiun atendas ĉiuj tiuj virinoj kiuj staras sur la trotuaro?"

"He…, nu…, mi  ne scias," respondas (aŭ evitas respondi)


embarasita Kruko.

"Ne, paĉjo, vi devas scii," insistas la etulo. "Kiun ili atendas?"

"He…, nu…, ili estas virinoj kiuj… atendas siajn edzojn," eltrovas
Kruko.

Tiam la  taksiisto interrompas, amuzita de  la patra embaraso, kaj


diras:

"Sed ne, sed ne. Ili estas putinoj!"


"Paĉjo, paĉjo," la  scivolemo de  Joĉjo ankoraŭ viglas. "Kio estas
putinoj?"

"He…, nu…," Kruko denove provas elturniĝi. "Ili estas virinoj…


kun multaj edzoj!"

La taksiisto moke ridaĉas.

"Sed paĉjo," insistas Joĉjo, "se ili havas multajn edzojn, ili
do devas havi multege da infanoj. Kion faras tiuj infanoj?"

Kaj Kruko fulme respondas: "Ili estas taksiistoj!"

***

– Helpu! –  en trajno aŭdiĝis terura krio. –  Ĉu en  la vagono


troviĝas kuracisto?

– Mi estas kuracisto, – el najbara kupeo elsaltis duone nuda viro.


– Kiu bezonas helpon?

– Mi! –  la kriinto ĝoje respondas. –  Doktoro, bonvolu helpi: kiel


nomiĝas malsano de  la gorĝo, kies titolo konsistas el  sep literoj,
la tria estas 's'?

***

– Sinjoro paciento, mi devas vin informi, ke unu via testiko estas


ligna, kaj la alia – metala.

– Ne eble!

– Sed mi  mem ne  kredis, ĝis ne  konvinkiĝis. Ĉu  vi havas
problemojn pri via seksa vivo?

– Ĉio estas bonega, mi seksumas ofte…

– Kaj ĉu vi havas infanojn?


– Jes, du knabojn: Pinokjo kaj Terminatoro…

***

Kirurgo esploras la rentgenogramon de sia paciento:

– Hm… la  klaviklo estas rompita, du ripoj estas preskaŭ tute for,
en  la fibulo estas krevego. Nu  bone, ne  gravas, per "Photoŝop"
ni ĉion korektos!

(rimarko: "Photoŝop" estas programo por prilaboro de ajnaj bildoj)


7
La granda eskapo Esperantisto kaj volapukisto estas
en  malliberejo, kaj ili decidas kune eskapi. Unu nokton, forseginte
la barilojn de sia ĉelo, ili grimpas sur la tegmenton.

Subite ili faligas tegolon, kies bruo alertas la  gardiston starantan
ĵus sube.

"Kiu iras tie?" li demandas.

La esperantisto rapide reagas, kaj diras "Miaŭ, miaŭ!"

Kelkajn metrojn poste ili faligas alian tegolon, denove alertante


la gardiston, kiu redemandas "Kiu iras tie?"

La volapukisto rapide reagas, kaj diras: "Ankoraŭ unu kato!"

***

Ĉasistoj Du  volapukistoj decidas ĉasi alkojn en  la nordo


de Kanado.

Ili informiĝas pri la  plej bonaj lokoj, luas aŭtomobilon kaj fusilojn,
kaj iras ĝis la vojfino, lasas la veturilon, kaj daŭrigas piede.

Ili piediras dum horo, kaj subite ili vidas alkon. Per unu pafo
la afero estas farita.

Ili ekprenas la alkon per la vosto kaj ektiras ĝin al la veturilo. Sed
la alka felo kroĉiĝas ĉe la neĝo, kaj post du horoj ili faras nur centon
da metroj.

Ĝuste tiam preterpasas loka ĉasisto:


"Ho, sed ne  faru tiel! Tiru per la  kornoj, tiel la  felo ne  kroĉiĝos
kontraŭ la neĝo, kaj glitos pli facile. Necesas tiri laŭ la direkto de la
felo!"

La volapukistoj decidas sekvi tiun bonegan konsilon, kaj fakte,


post nur kelkaj minutoj, unu el ili komentas:

"Jes ja, li pravis ke estas multe pli facile ĉi tiel. Sed do, vidu kiel
ni malproksimiĝis de la veturilo…"

***

Ĉu saltos, ĉu ne saltos…?

Volapukano estas en  trinkejo, kie estas televidilo kiu montras


vesper-informojn. Temas pri juna virino kiu minacas ĵeti sin de ponto.
La volapukano diras al alia trinkejano:

"Mi vetas dek eŭrojn ke tiu junulino ne saltos!"

"Veto akceptita," respondas la aliulo.

Post emociiga minuto, la juna virino tamen saltas de la ponto kaj
frakasiĝas sur la grundon, vere neeltenebla bildo.

"Feket!" diras la volapukano. "Mi perdis. Jen viaj dek eŭroj."

"Estas tamen surprize vidi iun tiel salti de  ponto, ĉu  ne?" diras
la gajninto.

"Jes. Sed kio min plej surprizas estas ke  mi vidis tiun junulinon
salti ĉe la tagmezaj informoj, sed mi estis certa ke ŝi neniel kuraĝus
refari tion."

***

Politika informo Dum la  sama inform-elsendo, oni montras


la  ŝtatestron de  Eostegio, lando kiu havas enormajn ekonomiajn
problemojn. La ŝtatestro diskursas:
"Kara popolo, mi  havas du  malbonajn novaĵojn por anonci al  vi.
Unue, post malmulta tempo, ni  havos nur fekaĵon por manĝi. Kaj
eĉ pli, ne estos sufiĉe por ĉiuj!"

***

Unu tagon en librovendejo En librovendejo iu viro inspektas libron


kies titolo estas "Kiel eviti pagi viajn impostojn".

La librovendisto diras:

"Lia dua libro baldaŭ aperos."

"Ĉu?" diras la aĉetunto. "Kaj kiel ĝi titoliĝas?"

" 'Miaj 10 jaroj en malliberejo'."

***

Unu tagon ĉe  taksiisto Viro devas porti kelkajn valizojn ĉe  sian
fratinon. Ĉar li  ne havas aŭton, kaj porti valizojn en  aŭtobuso
maloportunas, li estas devigita preni taksion.

"Kiom kostas por veturi al  Zamenhofstrato?" li  demandas


al taksiisto.

"Dudek eŭrojn," li respondas, "kaj po unu eŭron por la valizoj."

"Do, prenu la valizojn sen mi…"

***

Unu tagon ĉe malavarulo Virino hejmeniĝas post butikumado, kaj


trovas sian edzon en la lito kun juna kaj ĉarma fraŭlino. La viro saltas
el la lito kaj diras: "Kara, mi povas ĉion klarigi!"

"Revenante de  la golfejo," li  daŭrigas, "mi vidis tiun


ĉi  kompatindan knabinon kiu veturpetis sur la  vojflanko. Mi  do
akceptis ŝin en mia aŭto.
Kiam mi  demandis al  ŝi kien ŝi  iras, ŝi  respondis ke  ŝi havas
neniun lokon kien iri. Tiam ŝi  diris ke  ŝi ne  manĝis dum tri tagoj.
Do mi alportis ŝin hejmen kaj donis al ŝi manĝaĵon. Dum ŝi manĝis,
mi rimarkis ke ŝi ne havas ŝuojn, do mi donis al ŝi unu paron de viaj
malnovaj ŝuoj kiujn vi ne plu uzas delonge. Poste mi konstatis ke ŝiaj
vestoj estas preskaŭ ĉifonoj, do mi donis al ŝi kelkajn el viaj malnovaj
vestoj kiujn vi  ne plu uzas delonge. Nu, kiam ŝi  estis forironta,
ŝi returniĝis al demandis al mi:

'Ĉu estas ankoraŭ io kion via edzino ne plu uzas delonge?' "

***

Du anekdotoj pri Stalin:

Stalin parolas al  gelernantoj en  lernejo. Vidante, ke  ili sufiĉe
enuas, li decidas paroligi ilin, kaj diras:

– Ĉu vi havas demandojn?

Stariĝas Andreĉjo kaj diras:

– Mi havas al vi tri demandojn: 1: kial mia patro estis arestita; 2:


kial homoj en  nia lando estas tiom malriĉaj; 3: kial en  nia lando
homaj rajtoj estas daŭre sub la premego?

Stalin sentas malvarman ŝviton, sed feliĉe tuj eksonas la  fino
de la leciono. Paŭzo. Post la paŭzo Stalin denove demandas:

– Ĉu iu havas demandojn al mi?

Stariĝas Peĉjo kaj diras:

– Mi  havas al  vi kvin demandojn: 1: kial ankaŭ mia patro estis
arestita; 2: kial homoj en nia lando estas tiom malriĉaj; 3: kial en nia
lando homaj rajtoj estas daŭre sub la premego; 4: kial la ĵusa leciono
finiĝis 20 minutojn pli frue ol necesus; 5: kie estas Andreĉjo?

***
DANK' AL DIO!
Maljunulino vojaĝas en  homplena buso kaj devas stari kun siaj
pezaj pakaĵoj en  la manoj. Fine iu  cedas sian seĝon al  la laca
maljunulino, kaj ŝi dankeme sidigas sin, dirante, "Dank' al dio!"

Viro malantaŭ la  virino alparolis ŝin, "Pardonu min, kamaradino,


sed ĉi  tie estas ateista socio. Estus ege pli konsilinde se  vi dirus,
"Dank' al Stalin!" anstataŭ "Dank' al Dio!".

La maljuna virino tuj respondas ,"Kompreneble vi pravas, sinjoro!


Mi ne forgesos tion denove! Dank' al Stalin!".

Tiam ŝi  silentis dum momentoj kaj demandis, "Kamarado, mi  ĵus
havis teruran penson: Kion ni diru kiam Stalin mortos?"

"Tiukaze, kamaradino," la  viro respondas, ĉirkaŭ-rigardante, "Ni


povus diri: 'Dank' al Dio!'".

***

REGU LA GERMANAN LINGVON!


(ŝerco, ĉerpita el soc.culture.esperanto)

Per tio ĉi  rakontota vi  certe konvinkiĝos pri la  facileco paroli
la  germanan lingvon. Ĝi  estas facile lernebla. Kiu jam scipovas
la  latinan kaj alkutimiĝis al  la deklinacioj, ĝin lernos tuj. Tion diras
la  instruistoj de  la germana en  la unua leciono, ĵus antaŭ ol  studigi
nin: "der, des, dem, den, die" kaj –  ĉio similas! -, ili diras. Facilege!
Ni eklernu la germanan lingvon per ekzemplo.

Unue prenu lernolibron pri la  germana. Ĝi  estas belega volumo,
tuktegita, eldonita en Dortmund, kaj ĝi temas pri la moroj kaj kutimoj
de  la hotentotoj (en la  germana "hottentotten"). Ĝi  rakontas ke  la
kanguruojn (beŭtelratten) oni kaptadas kaj metadas en  kaĝojn
(kotter) kovritajn de tuko (lattengitter) por ŝirmi ilin. La kaĝoj nomiĝas
en  la germana "kaĝoj tukkovritaj" (lattengitterkotter) kaj kiam ili
entenas kanguruon, ili nomiĝas "lattengitterkotterbeŭtelratten"
(kanguruo en la tukkovrita kaĝo).

Iam hotentotoj kaptis murdiston (attentater), akuzitan je  mortigo


patrinon (mutter) hotentotan (hottentottermutter), kiu estas patrino
de  malsprita kaj balbutema infano (stottertrottel). Tiu patrino
germaniĝas, do, al "hottentottenstottertrottelmutter" kaj ŝia murdinto -

"hottentottenstottertrottelmutterattentater". Polico arestis lin kaj


metis en  kanguruan kaĝon (beŭtelrattenlattengitterkotter), sed
la kaptito fuĝis!

Tuj serĉado ekas kaj baldaŭ aperas hotentota militisto krianta : "mi
kaptis la murdinton (attentater)!".

– "Sed, kiun?", demandas la tribestro.

– "Mi kaptis lattengitterkotterbeŭtelratterattentater", respondas


la militisto.

– "Do, ĉu la murdiston enirintan la kanguruan kaĝon tukkovritan?",


diris la hotentota estro.

– "Temas pri" –  la militisto penas diri –  "la


hottentottenstottertrottelmutteratentater" (la murdinto hotentontan
patrinon de malsprita kaj balbutema infano).

– "Nu, diable!" –  respondas la  estro –  "vi pli bone dirintus ke  vi
kaptis
hottentotterstottertrottelmutterlattengitterkotterbeŭtelrattenattentater!"

Do, germana lingvo estas facilega! Nur peneto necesas por ekregi
ĝin…

***

FORPERMESO
Soldato petis du tagojn da forpermeso, ĉar li patriĝos baldaŭ.

Post kiam li revenis al la milita bazo, lia serĝento demandas, "Ĉu
la bebo estas vira aŭ ina?"

La soldato respondas, "Mi ankoraŭ ne scias. Mi informos vin post


ĉirkaŭ 9 monatoj."

***

ĈIU DEVUS HAVI ASEKURECON


Advokato kaj inĝeniero renkontiĝas dum ili fiŝkaptas inter
la karibaj insuloj.

La advokato diras, "Mi povas esti ĉi tie ĉar mia domo forbrulis, kaj
ĉiuj miaj posedaĵoj estis detruitaj per la fajro. La asekureca kompanio
tute kompensis min pri la  valoro, do  mi nun uzas iom da  la
asekureca mono por ĝui feriojn cxi tie."

"Tio estas koincido," respondas la inĝeniero. "Mi povas esti ĉi tie


ĉar mia domo kaj ĉiuj miaj posedaĵoj estis detruitaj per inundo, kaj
simile mia asekureca kompanio tute kompensis min."

Dum momento la  advokato aspektas konfuza. Fine


li demandas,"Sed kiel oni aranĝas inundon?"

***

STULTAJ SERVISTOJ KAJ MASTROJ


Du riĉuloj estis interparolantaj dum ili trinkas kafon. Unu diras al la
alia:

"Hej, mi  volas pruvi al  vi kiel stulta estas mia servisto: Hej,
Georgo! Jen $10 (dekdolara) monbileto –  prenu ĝin kaj aĉetu por
mi Mercedes aŭton".
"Jes, ĉefo! Tuj!", kaj Georgo kuras for de la riĉuloj.

La dua riĉulo respondas, "Jes, certe li  estas stulta, sed mia
servisto estas eĉ  pli stultega. Atendu: Hej, Alano! Iru hejmen por
kontroli ĉu mi estas tie".

"Jes, jes, ĉefo! Mi  faros tion senprokraste!" Kaj li  forkuras el  la
ĉambro.

"Vidu kiel stulta!" diras lia mastro, "Li eĉ  ne konscias ke  kiam
mi estas ĉi tie, mi ne povas esti ĉe mia hejmo!"

Poste la du servistoj renkontiĝas en la strato.

Georgo diras al Alano, "Hej, Alano, ĉu  vi povas kredi kiel stulta
estas mia mastro? Li  ĵus donis $10 al  mi por aĉeti por li  Mercedes
aŭton –  ĉu li  ne scias ke  hodiaŭ estas dimanĉo kaj do  la aŭto-
vendejo estas fermita? Kia stultulo!"

"Jes, vi  pravas, Georgo. Sed ĉu  vi povas kredi ke  mia mastro
estas eĉ pli stulta ol via? Li ordonis ke mi iru hejmen por kontroli ĉu li
estas tie.

Kia stultulo! Li  forgesis ke  li havas porteblan telefonon kaj li  do
povas telefoni al lia hejmo por kontroli la aferon sen prokrasto!"

***

PERUKETO
La praavo de  Kruko mortis 105-jara. Sed ĝis la  lasta minuto,
li  estis vantega –  li kredis ankoraŭ plaĉi al  la virinoj. Li  ĉiam portis
peruketon, ĉar li  hontis pri sia kalveco. Kaj li  petegis ke  eĉ morta,
li daŭre portu la perukon en la ĉerko.

Sed, tio kaŭzas grandan problemon, ĉar la  peruketo daŭre glitas
for de  la kuŝanta kapo. Ĉiu familiano provas senmovigi ĝin,
senrezulte.
Fine, Kruko demandas al la funebristo:

"Sed vi estas fakulo. Vi certe jam vidis tiaĵon. Helpu nin!"

"Ne zorgu, sinjoro Kruko," respondas la  brava funebristo. "Mi


aranĝos tion!"

Kaj efektive, dum la  funebra ceremonio, ĉiuj funebrantoj povas


konstati ke la peruketo (ĉar finfine, ĉiuj ja sciis ke li portas ĝin) restas
firme surkape. Kruko kore dankas la funebriston:

"Dankon, dankon! Vi faris miraklon! Kiom mi ŝuldas pro tio?"

"Nenion, nenion!" diras la  brava funebristo. "Mi ja  ne domaĝas


unu najleton…"

***

PUDORECO
Kruko komercvojaĝas en  la kamparo, kaj en  vilaĝeto lia
aŭtomobilo ekpaneas. La  garaĝisto konstatas ke  li ne  povos ripari
ĝin ĝis la morgaŭa mateno, sed li donas al Kruko adreson de vidvino
kiu ofte gastigas turistojn.

La neplutiomjuna vidvino ĝojas akcepti vojaĝanton ekster


la  turismosezono. Post simpla vespermanĝo, ŝi  montras al  li
la gastoĉambron:

"Mi volus averti vin," ŝi diras, ruĝiĝante kaj mallevante la okulojn,


"ke la pordo inter tiu ĉi ĉambro kaj la mia ne ŝloseblas…"

"Ne gravas," Kruko respondas senzorge. "Donu al  mi seĝon, kaj


mi ĝin blokos."

***
Feliĉa edzo venas hejmen kaj portas ĵus aĉetitan beban liteton.
Enirinte, li  vidas ke  en la  banĉambro sin razas nekonata viro.
La edzo diras al la edzino:

– Ha, nun mi  komprenas, pri kio temis, kiam vi  diris: "Karulo,
ni baldaŭ estos triope!"

***

Direktoro de firmao enuas. Finfine li decidas voki la sekretariinon:

– Alportu dosierojn pri ĉiuj homoj, kiuj laboras ĉe ni.

Kiam ŝi ilin alportas, li hazarde elektas dek dosierojn kaj ordonas:

– Tiujn maldungu!

– Kial, ĉef'?!!

– Ne ŝatas mi malbonŝanculojn! dosiero – досье

***

Direktoro de uzino parolas kun unu el siaj laborantoj:

– Nur antaŭ jaro vi  venis al  ni kiel simpla sublaboristo. Sed jam
post monato vi  estis laboristo, ankoraŭ post monato –  brigadestro,
du  monatojn poste –  fakestro, post pliaj du  monatoj –  ĉefinĝeniero,
kaj nun vi jam estas vicdirektoro. Kion vi povas diri pri tio?

– Dankon, paĉjo!

***

KAPRINO KUN DESTINO


Estas bela printempa tago en  la kamparo, kaj Joĉjo kondukas
sian kaprinon por "viziti" la virkapron de la najbara farmisto. Survoje
li preterpasas la lernejon, kaj la instruisto rimarkas lin.

"He!" li  alkrias la  knabon. "Kien vi  do iras, Joĉjo, anstataŭ esti
ĉi tie kun via klaso?"

"Mi kondukas mian kaprinon ĉe  la virkapron," respondas


la nelernema bubo.

"Sed ĉu via patro ne povus fari tion?" insistas la instruisto.

"Jes ja," respondas la  knabo. "Sed la  kaprino preferas


la virkapron!"

***

REALIGI DEZIRON
Malfrue vespere, Joĉjo vekiĝas pro neceso piseti. Irante al  la
necesejo, li  aŭdas strangajn bruetojn de  la ĉambro de  la pliaĝa
fratino.

Li malfermetas la  pordon, kaj vidas ke  ŝi estas tute nuda sur
la lito. Ŝi karesas sin, kaj murmuras:

"Mi volas viron! Mi tiom volus viron!"

Joĉjo senbrue refermas la pordon, pisetas, kaj reenlitiĝas.

La postan vesperon li  denove ellitiĝas pro natura bezono, kaj


denove aŭdas nenormalajn bruojn de  la ĉambro de  la fratino, kaj
denova malfermetas la pordon. Sed ĉifoje, li vidas ŝin… kun viro!

Do, li  rekuras en  sian ĉambron, senvestiĝas, kaj ekkaresas sin,
dirante:

"Mi volas biciklon! Mi tiom volus biciklon!"


8
DUOBLA TRAGEDIO
En mia oficejo laboras bervalano, s-ro Baniko. Antaŭ kelkaj tagoj
mi trovis lin ĉe sia labortablo ploregantan. Mi do demandis lin:

"Sed s-ro Baniko, kial vi tiom ploras?"

"Mi ricevis mesaĝon ĉimatene," li respondis, "kaj mi eksciis ke mia


patro mortis hieraŭ."

"Ho, miajn profundajn kondolencojn," mi diris al li.

Iom poste mi denove preterpasis lian labortablon, kaj rimarkis ke li


parolas ĉe  telefono. Post kelkaj sekundoj, li  denove ekploregis.
Mi denove proksimiĝis:

"Kio okazis nun?"

"Estas nekredeble," respondis s-ro Baniko snufante. "Jen estis


mia frato ĉe la telefono. Ankaŭ LI ĵus perdis sian patron…"

***

En Pariza trinkejo sidas viro antaŭ grandega vinbotelo.

Alia gasto alparolas lin:

– Ĉu vi ne scias ke ĉiujare 50.000 francoj mortas pro alkoholo?

Spite al tio la viro prenas grandegan gluton kaj diras:

– Mi estas svedo.

***
Kiom ofte Bervalano ridas pri ŝerco?

Trifoje:

1. kiam oni rakontas ĝin.

2. kiam oni klarigas ĝin.

3. kiam li komprenas ĝin.

***

Juĝisto: Ĉu  vi do  asertas, ke  vi iris en  la domon opiniante, ke  ĝi
estas via domo?

Akuzato: Jes, Sinjoro Juĝisto.

Juĝisto: Sed kial vi forkuris, kiam la sinjorino envenis?

Akuzato: Mi pensis, ke ŝi estas mia edzino!

***

Patrino en  tramo: Joĉjo, kial vi  sidas kun fermitaj okuloj? Ĉu  vi
estas laca?

Joĉjo: Ne! Ne plaĉas al mi vidi starantajn maljunulinojn…

***

– Incitas min, ke mia edzino daŭre parolas pri sia antaŭa edzo.

– Tio estas nenio! La mia paroladas pri sia estonta edzo!

***

En kafejo:

– Kial vi rigardadas al la pordo?


– Mi observadas, ĉu ne foriras iu kun mia surtuto. Kun la via jam
antaŭ dek minutoj foriris iu…

***

La junaj geedzoj havis konflikton hejme, kaj poste dum


la  aŭtoveturado ili ambaŭ obstine silentis. Preterpasante aron
da azenoj la edzo diris moke:

– Ĉu parencoj de vi?

– Jes, boparencoj!

***

HELPEMO
Kruko loĝas en  apartamentaro, kaj liaj supraj najbaroj havas
problemon: kvankam geedzoj de  multaj jaroj, ili ne  sukcesas havi
infanon. Male, nia amiko Kruko havas dek infanojn. Do, unu tagon tiu
najbaro supreniras ĝis ĉe Kruko por paroli kun li:

– Aŭskultu, s-ro Kruko, ni  ne havas infanojn, sed vi  havas dek.
Ĉu vi ne povus helpi min?

– Facile, –  respondas Kruko. –  Aĉetu sapon, parfumon, kaj


balailon!

– En ordo, – miras la najbaro. – Kaj do?

– Do, do! – ridas Kruko. – Do, via edzino duŝu sin per la sapo, kaj
poste ŝi parfumu sin.

– Kaj la balailo? – demandas la najbaro. – Kion mi faru plue?

– Vi  prenu la  balailon, frapu tri fojojn la  plafonon…, kaj mi  tuj
venos!
***

HONESTECO
Maljunulo avarega, senamika, senfamilia, tutsola, sentas
ke  baldaŭ venos la  fino. Sed ĵus antaŭ sia morto, li  alvokas sian
advokaton, sian kuraciston, kaj sian pastron. Li prenas de sub la lito
malnovan ŝuskatolon, kaj elprenas stakegon da monbiletoj. Li donas
al la alvokitoj po 10.000 eŭrojn:

– Tiun ĉi  monon, –  li diras, –  vi devos meti en  mian ĉerkon, por
entombigi ĝin kun mi.   Kelkajn tagojn poste la  maljunulo efektive
mortas. Post la entombigo, la tri homoj diskutas. La pastro konfesas:

– Vi  ĉiuj scias, ke  la preĝejo bezonas novan sonorilon jam dum
multaj jaroj. Tial mi permesis al mi forpreni 3.000 eŭrojn por la bono
de la komunumo. Kaj do mi metis nur 7.000 eŭrojn en la ĉerkon.

– Vi  ĉiuj scias, –  diras la  kuracisto, –  ke mi  dum multaj jaroj
okupiĝas pri esplorado kontraŭ kancero. Tial mi  permesis al  mi
forpreni 7.000 eŭrojn por la bono de la homaro. Kaj do mi metis nur
3.000 eŭrojn en la ĉerkon.

– Mi  estas skandaligita, –  la advokato kulpigas. –  Kiel vi  povus


esti tiom malhonestaj? Ni  havis sanktan devon plenumi la  lastan
deziron de  la maljunulo –  tial mi  metis ĉekon je  10.000 eŭroj en  la
ĉerkon. ŝuskatolo –  коробка для обуви stako –  кипа, стопка
kancero – рак (заболевание)

– Kia estas diferenco inter edziĝinta viro, kaj fraŭlo?

– Fraŭlo interesiĝas pri ĉiuj virinoj, sed edzo – pri ĉiuj, krom unu.

***

Volapukisto venis en  Esperantujon, mendis ĉiĉeronon, kaj


ekpromenas tra la  ĉefurbo, konatiĝante kun la  ĉefaj vidindaĵoj.
Baldaŭ li turnas sin al la ĉiĉerono:
– Hej, amiko, kial ĉe vi ĉio estas tiom malgranda? Ekzemple, ĉi tiu
domo en Volapukurbo estus dekoble pli granda…

– Memkompreneble, sinjoro. Estas frenezulejo.

***

Mia komputilo ĉiam venkas, kiam mi  ŝakludas kun li. Sed
mi nepre gajnas, kiam ni boksas!

***

Kruko fanfaronas al Baniko, ke li estas tre fama homo. Baniko nur
ridas. Do  Kruko telefonas al  la urbestro. "Saluton Marko, kiel
vi  fartas?" "Dankon, bone, Kruko", respondas la  urbestro, "ĉu
vi deziras ion specialan?" "Ne", diras Kruko, "iu amiko ne volis kredi,
ke vi konas min. Bone, mi deziras al vi plu bonan tagon. Ĝis revido."

Baniko restas tamen skeptika, do  Kruko telefonas al  la ŝtata


prezidento. Tre simila telefona interparolo. Baniko tamen ankoraŭ
pridubas la konatecon de Kruko. Kruko do diras: "Eĉ la papo konas
min.

Ni faru vojaĝon al Romo, vi vidos."

Alveninte en  Romon, Kruko diras al  Baniko, ke  tiu restu sur
la  placo de  Sankta Marko kaj ke  li ja  vidos lin poste supre sur
balkono kun la papo.

Kruko vere aperas tie kun la papo kaj fiere revenas al Baniko. Tiu
estas iom pala. "Diru, kio okazis?", demandas Kruko. "Nu, kiam
vi staris tie kun la papo, mia najbaro demandis al mi: 'Ĉu vi hazarde
scias, kiu estas la homo tie supre apud Kruko?' "

***

LA SAFARO
Kruko kaj Baniko safaras en  Afriko. Subite, leono saltas
de  malantaŭ arbo kaj atakas Krukon. Post longa batalado, Kruko
tamen sukcesas liberiĝi de la bestego kaj eĉ forkurigi ĝin. Liaj vestoj
estas tute ŝiritaj, li  havas sangantajn vundojn ĉie sur la  korpo,
li apenaŭ povas stari.

"Sed kion vi  faraĉas!?" li  kolere kriegas kontraŭ Baniko. "Kial
vi stulte staraĉis tie dum tiu leono preskaŭ mortigis min!? Kial vi ne
pafis!?"

"Sed, Kruko," aplombe respondas Baniko, "vi diris al  mi ke  tio
ĉi estas elefantpafilo…"

***

TAŬGA EKIPAĴO
Fotografisto estis invitata vespermanĝi kun geamikoj. Li kunportis
iujn el siaj fotoj por montri al la gastigantino. Ŝi rigardis la fotojn kaj
komentis: "Ĉi tiuj estas tre bonaj! Devas esti ke  vi posedas bonan
fotilon."

La viro ne tuj respondis, sed, dum li pretigis sin por foriri hejmen,
li  diris al  la sinjorino: "Tio estis ege bongusta mangaĵo! Devas esti,
ke vi posedas bonajn kuirpotojn.

***

SUKCESA KOMERCISTO
Riĉa, sukcesa komercisto parolas al  sia nova bofilo: "Mi amas
mian filinon kaj do  mi nun bonvenigas vin al  nia familio! Por montri
al  vi kiom ni  bonvenigas vin, mi  jam aranĝis, ke  vi estu egala
partnero en mia negoco! Vi nur devas iri al la fabriko ĉiutage kaj lerni
pri la aferoj de la negoco."
La nova bofilo interrompis sian bopatron: "Mi malŝatas fabrikojn.
Mi ne povas toleri la bruon. Ĝi estas tiom malagrabla!"

"Hm… tiam vi  laboru en  la oficejo kaj estru iujn operaciojn,"
respondis la bopatro, kun iom malpli da entusiasmo.

"Ankaŭ tio malplaĉus al  mi," diris la  bofilo."Mi malamas oficejan
laboron.

Tio estas tiom enuiga!"

Nun la  bopatro komencis esti senpacienca. "Unu momenton!


Mi  ĵus faris vin duon-posedanto de  ege sukcesa firmao, sed vi  ne
ŝatas fabrikojn, kaj eĉ  rifuzas labori en  la oficejo! Kion mi  faru pri
vi?!"

"Facile, bopatro", –  trankvile respondis la  junulo: "Aĉetu mian


porcion!"

***

BONA LERNANTO
– S-ro Kruko, – diras la lernejestro, – mi bedaŭrinde devas informi
vin, ke via filo kulpas pri kaŝkopiado dum testo.

– Ĉu  kopiado? –  miregas Kruko. –  Ĉu vi  certas? Kial vi  pensas


ke mia filo ne povas doni la ĝustan respondon?

– Tre simple, –  respondas la  estro. –  Ĉe la  lasta testo,


la samtablano de Kruko respondis unu demandon per: 'Mi ne scias'.
Via filo respondis: 'Nek mi'.

***

PERDITA
Kruko iras al  Nordegio por ĉasferio. Sed li  komplete perdiĝas
en  la enorma nordega arbaro. Lacega, malsata, soifa, li  vagadas
senespere dum tri tagoj.

Sed fine li trafas kampadejon de alia ĉasisto.

– Ho! Mi  vere tre kontentas renkonti vin, –  li elkore eksklamas


al la kampadanto. – Mi estas perdita de tri tagoj.

– Nu, mildigu vian ĝojon, amiko, – konsilas la ĉasisto. – Mi mem


estas perdita jam de tri semajnoj…

***

EN LA FOIRO
Kruko iras al  la granda Bervala Foiro. Post nelonge, li  estas
komplete ebria, kaj serpentumas inter la diversaj budoj. Li fine haltas
antaŭ pafbudo:

– D-d-donu al  mi p-p-pafilon, mi  p-p-petas, sinjoro, –  li balbutas


al la budisto.

– "PAM, PAM, PAM" –  li pafas trifoje, kaj trifoje trafas


la celcentron. Li gajnas.

– Gratulojn, sinjoro, –  diras la  budisto kaj donas al  li vivantan


testudeton en plasta sako.

Kruko foriras, rekomencante sian ebrian tangadon inter la diversaj


budoj. Post kelka tempo li revenas al la sama budo, repetas pafilon,
kaj denove:

"PAM, PAM, PAM", trifoje trafas la celcentron.

– Denove gratulojn, sinjoro, – diras la budisto. – Ĉi-foje vi gajnas


plus-urseton.
– Ho, estu afabla, sinjoro! –  diras Kruko. –  Ĉu vi  ne povas doni
al mi sandvicon, kiel la antaŭan fojon?..

***

SAMURBANOJ
Kruko komercvojaĝas al  Parizo. Vespere li  vizitas la  kvartalon
de prostituitinoj, kaj demandas al unu:

– Kiom kostas, karulino?

– Kostas 45 eŭrojn por unu fiko, – respondas la profesiulino, – kaj


ducent por la tuta nokto.

– En ordo, por la tuta nokto, – diras Kruko, kaj ili iras ĉe ŝin.

La postan vesperon li revenas, denove pagas al ŝi ducent eŭrojn


por pasigi la  tutan nokton. Kaj ankoraŭ la  postpostan vesperon,
li denove pasigas la nokton kun ŝi.

Frumatene, kiam li estas forironta, ŝi diras al li:

– Ĝis morgaŭ, ĉu ne?

– Ne, ne, –  respondas Kruko. –  Hodiaŭ mi  reiras hejmen


en Bervalo-n.

– Ho, –  miras la  junulino, –  ĉu vi  estas bervalano? Ankaŭ mi…


En kiu strato?

– En Zamenhofstrato, – respondas Kruko.

– Ankaŭ mi  – ekkrias la  juna virino. –  Eble vi  konas mian
patrinon? S-inon Baniko?..

– Ho  jes, –  respondas Kruko. –  Mi konas ŝin eĉ  tre bone.


Ekzemple, kiam ŝi  eksciis ke  mi venos al  Parizo pro komercoj,
ŝi petis min transdoni al ŝia filino sescent eŭrojn…

***

FALO DE ESPERANTISTO
Renato Corsetti, prezidanto de  UEA, estas en  aviadilo, faronta
sian unuan salton per paraŝuto.

"Estas tre facile," diras la instruisto. "Vi havas du paraŝutojn: unu


sur la  dorso, kaj alian sur la  ventro. Vi  saltu, kaj kiam vi  atingos
la  taŭgan altecon, vi  malfermu la  paraŝuton kiun vi  havas sur
la dorso. Se, kontraŭ ĉiu atendo, tiu paraŝuto ne malfermiĝos, vi do
malfermu la  paraŝuton kiun vi  havas sur la  ventro. Se, pro
eksterordinara malbona ŝanco, ankaŭ tiu parasuto ne  malfermiĝos,
tiam… vi estos perdita."

Renato saltas, kaj ĝuas sian falon. Je  la taŭga alteco, li  tiras
la kordon de la dorsa parasuto… kiu ne malfermiĝas!

Renato ne  panikas, sed trankvile tiras la  kordon de  la ventra
paraŝuto… sed ankaŭ tiu ne malfermiĝas!

Subite aperas anĝelo, kiu ŝvebas apud li.

"Mi bonvolas savi vin," diras la angelo. "Sed vi unue devos laŭte
krii 'Vivu Ido! Vivu Interlingua! Vivu la angla!'."

"Ne! Ne! Ne!" eksklamas Renato. "Ĉu vi estas komplete freneza?


Mi neniel krios tiajn fiajojn. Ne, ne! Mi ne krios! Mi ne krios!"

Sed Renato rimarkas ke  la grundo rapide alproksimiĝas (aŭ


inverse, por li estas egale).

"Nu," demandas la  anĝelo, "ĉu vi  estas preta krii 'Vivu Ido! Vivu
Interlingua! Vivu la angla!'?"
"Nu, bone, bone," cedas Renato, "sed estos la  unua kaj la  lasta
fojo."

Kaj li kriegas "VIVU IDO! VIVU INTERLINGUA! VIVU LA ANGLA!"

Kaj subite Miĉela Liparo, apud li, donas al  li kubutfrapon ĉe  la
ripojn.

"Sed vi estas vere idiota!" si diras al li. "Vi ne nur endormiĝas dum
la komitatkunsido, sed vi ankaŭ kriegas stultegaĵojn!"
9
PURECO
"Vidu la  polvon sur tiu ĉi  skribotablo!" –  skoldas la  direktoro sian
purigiston Kruko. "Kaj vidu la malpurecon de tiu ĉi oficejo! Aspektas
kvazaŭ oni ne purigus ĝin de pli ol monato!"

"Ne kulpigu min, sinjoro," – sindefendas Kruko. "Mi laboras ci tie


nur dum unu semajno!"

***

CIKONIO
Jozefino estas denove graveda, do  Kruko decidas paroli pri tio
al sia kvinjara filo Jocjo.

"Nu, Joĉjo, io  grava baldaŭ okazos. Granda cikonio flugos super
la  domo portante pakon. Kaj ĝi  faligos tiun pakon en  nian domon,
kaj…"

"Ho!" – interrompas Joĉjo. "Mi ja esperas ke la cikonio faros tion


kviete, kaj ne  faros subitan bruon por ke  Panjo ne  ŝokiĝu. Ĉu  vi
ne scias ke ŝi estas graveda?"

***

EN KINEJO
Kruko estas en kinejo, spektante tre pasiigan filmon. Subite, ĝuste
je  la klimaksa sceno, la  apuda spektanto, maljunuleto, komencas
palpserĉi sub sia sidilo, plurfoje frapante la genuojn de Kruko.
"Sed kion vi faraĉas!?" – iritite flustras Kruko.

"Mi provas retrovi mian karamelon," – respondas la maljunulo.

"Atendu la  finon de  la filmo," raŭketas Kruko. "Vi fuŝas


la spektadon."

"Ne," – reraŭketas la oldulo. "Sur gi estas mia falsa dentaro!"

***

VIDVINO
Kruko kaj Baniko laboras kune ĉe  konstruado de  nubskrapulo.
Unu tagon, Baniko glitas sur trabego kaj falas kvindek etaĝojn. Fino.

La samlaboranoj kuniĝas por diskuti pri la afero.

"Kia katastrofo!" eksklamas Toĉjo. "Kaj li  edziĝis antaŭ kelkaj


monatoj. Kion do faros lia edzino."

"Kaj pli terure," diras Geĉjo, "kiu el  ni informos ŝin pri
la akcidento? Ŝi certe havos nervatakon!"

"Senprobleme," respondas Kruko. "Mi diros al  ŝi: mi  konas


manieron tute milde kaj diplomatie prezenti la aferon."

"En ordo!" suspiras la aliaj, senpezigitaj de tiu klopodo.

Do, Kruko iras al la domo de Baniko, sonorigas. Malfermas s-ino


Baniko.

"Ĉu vi estas la vidvino Baniko?" demandas Kruko.

"Vidvino Baniko?" respondas ŝi. "Ne, ne; mi  estas sinjorino


Baniko.

Vi ja eraras."
"Ĉu vi volas veti!?"

***

Trajno. Nokto. Iu  homo vidas, ke  ĉe fenestro staras virino kaj
ploras. La homo scivolas:

– Kio okazis, sinjorino? Kial vi ploras?

– Ah, –  la virino ploregas, –  mia edzo eliris dumhalte por


tagĵurnalo, kaj la trajno foriris sen li…

– Ho, mi kondolencas. Estas vere terure resti en trajno sen legaĵo.

***

Pastro parolas antaŭ lernejanoj:

– Infanoj miaj, ne  cedu al  tentoj! Memoru, ke  ĉio komenciĝas
de  unu eta cigaredeto, kaj poste ili estos du, poste tri, poste
vi  komencos drinki, poste vi  pensos nur pri seksumado, drogo kaj
leĝera vivo… Ĉu vi havas demandojn?

– Jes, pastro: kie eblas preni tiun unuan fabelan cigaredeton?

***

Viro venas hejmen ebriega. La edzino:

– Damne, vi drinkis!

La edzo:

– Ne drinkis.

– Sed vi ja drinkis! Konfesu!

– Ne drinkis.
– Rigardu vin mem! Vi  ne povas bone stari sur la  piedoj! Ĉu  vi
drinkis?!

– Ne drinkis.

– Bone. Tiukaze klare diru: "Tohuvabohuo".

– Drinkis.

***

INTENS-FLEGADA FAKO
Granda misterio okazis en  la intens-flegada fako de  grava urba
malsanulejo. La pacientoj, kiuj vice okupis la liton 4, ĉiuj mortis je la
11h, atm, dimanĉe. Tio okazis ĉiufoje, senrilate al la sana stato de la
malbonŝancaj pacientoj.

La kuracistoj kaj flegistoj ege ĝeniĝis. Iuj eĉ  demandis sin, ĉu  la
mortoj estis faritaj de malbonegaj spiritoj. Post kelkaj tiaj mortoj, ĉiuj
je  la 11h, atm, dimanĉe, teamo de  monde bonkonataj fakuloj estis
vokata por solvi la teruran problemon.

Do, je kelkaj minutoj antaŭ la 11h, atm, dimanĉon, la teamo staris


nervoze kaj atente apud la  lito 4. Ĉiuj silentis, escepte unu-du, kiuj
preĝis kaj petis dian protekton kontraŭ malbonegaj spiritoj.

Akurate, je la 11h, atm, s-ro Kruko, la purigisto, eniris la ĉambron,


malkonektis la  vivsubtenan sistemon, konektis sian polvsuĉilon kaj
senvorte komencis sian laboron

***

LABORO POR NEVIDANTOJ


Grandega aviadilo. Ĉiuj pasageroj jam eniris la  aviadilon kaj
okupis siajn lokojn.
Eniras la  stir-etato; la  stevardino petas onin saluti la  etaton.
La  pasaĝeroj atentas, ke  la tuta etato havas nigrajn okulvitrojn por
nevidantoj kaj la hundojn-gvidantojn.

La etato eniras la  stirejon, forlasas la  hundojn, oni fermas ĉiujn
pordojn kaj la  aviadilo ekfunkcias. La  pasaĝeroj estas iom
maltrankvilaj. La  aviadilo komencas manovri sur la  ekflug-vojo.
La maltrankvilo kaj la nekomprenemo kreskas. Kelkaj el la pasaĝeroj
komencas jelpeti. La aviadilo ĉiam pli kaj pli rapide moviĝas.

Ĉe tio ĉiam pli kaj pli da pasaĝeroj krias. Kiam la aviadilo atingas
la  plej grandan rapidecon, jam la  tuta pasaĝerejo kriegas. Tuj
la aviadilo ŝvebiĝas aeren. En ĉi momento unu piloto diras al la alia:

– Foje ili ne ekkrios ĝustatempe kaj ni interpuŝiĝos kun la domoj.

***

BONA KIALO
Du bervalaj kirurgoj diskutas.

– Kial vi  faris tiun komplikan operacion al  s-ino Kruko? -


demandas la unua kirurgo.

– Dek mil eŭroj, – respondas la dua.

– Ne, –  redemandas la  unua. –  Eble vi  ne bone aŭdis mian


demandon. Kion do havis s-ino Kruko?

– Dek mil eŭrojn.

***

KIOM DA TEMPO RESTAS AL MI?


Viro sentis sin ne-bonstata, do  li vizitis sian kuraciston por plena
ekzamenado. Poste la kuracisto rivelis la rezultojn.

"Mi bedaŭras ke  mi havas tre malbonan novaĵon," la  kuracisto


diris."Vi estas mortanta, kaj malmulte da tempo restas al vi."

"Ho, tio estas terura!" ekkriis la viro."Kiom da tempo restas al mi?"

"Dek." respondis la kuracisto.

"Dek?" demandis la  viro,"Deko da  kio? Monatoj? Semajnoj?


Kio?!!"

"Naŭ…"

***

LONGA VIVO
La praavo de  Kruko estas intervjuata ĉe  nacia taggazeto pro sia
112a naskiĝfesto.

Ĵurnalisto: Kaj diru al ni, s-ro Kruko, kio laŭ vi estas la kialo de via
longega vivo?

Kruko-Praavo pripensas tiun demandon dum kelkaj momentoj, kaj


respondas:

– Nu, ŝajnas al  mi ke  estas ĉar mi  naskiĝis antaŭ tiom longa
tempo!

***

KONSTRUIVA MATEMATIKO
Kruko: Jen problemo: se  kvin laboristoj bezonas dek kvin horojn
por konstrui brikan muron, kiom da horoj bezonos dek laboristoj por
konstrui ĝin?

Baniko: Ili bezonos neniom da tempo – ĉar la unuaj kvin laboristoj


jam konstruis ĝin!

***

EN MALSANULEJO
– Sinjoro, ni ricevis la definitivan rezulton de la priesplorado de via
organismo. Mi  pensas, ke  post unu semajno vi  ne plu estos en  nia
malsanulejo.

   – Ho, grandegan dankon, sinjoro kuracisto!

   – Hm… Mi supozas, ke vi ĵus miskomprenis min…

***

POLICISTA PROBLEMO
Du policistoj staras ĉe stratangulo kun ege embarasitaj mienoj.

Preterpasanto demandas:

– Kio okazis?

– Perdiĝis nia serĉhundo.

– Sed vi  ne zorgu, ja  la hundeto, verŝajne, mem trovos la  vojon
al la policejo.

– Jes ja, la HUNDETO nepre trovos…

***

KANGURUO
En zooparko de  Bervalo aperis nova besto –  kanguruo
el Aŭstralio.

Kruko (la ĉef-gardisto) sciis, ke  tiuj bestoj estas tre saltemaj, ili
saltadas ofte kaj alte. Por ilin gardi li  aranĝas barilon altan je  3
metroj. Sed… matene li  vidas ke  la kanguruo tamen eskapis. Dum
tuta tago la  serĉ-komando kaptadis la  forkurinton. Kaj Kruko,
cerbuminte, plialtigis la barilon ĝis 5 metroj. Sekvanokte la kanguruo
ree estis for.

Ree oni ĝin kaptis, kaj ree altigis la barilon. 10 metroj.

– Ĉu ĝi denove transsaltos tiom alte? – meditas Kruko enbatante


lastan najlon.

– Ĉu li denove ne ŝlosos la enirpordon? – meditas la kanguruo…

***

Okaze de  vegetaranisma seminario renkontiĝas volapukisto,


interlingvano kaj esperantisto, kaj ili konversacias kaj komparas siajn
lingvojn. Iam la volupukisto demandas la interlingvanon: "Diru, kiom
ofte la litero L aparas en la himno da interlingvo?"

La interlingvano kalkulas kaj respondas: "In nostra himna


es  dece-septe literas L! Et  in vostra himna, senioro di  Esperanto,
quiomas literas L es in himna di Esperanto?"

La esperantisto kalkulas longtempe kaj diras: "192"!.

Jen la  volapukisto ekmiras: "Tiom multe? Cu  vi povus kanti tion
al ni?"

Kompreneble, la  esperantisto bonvolemas: "En la  mondon venis


nova sento, la la laa laa la la la la la-a-a la…"

***
DONACO
"Nu, Joĉjo," demandas Baniko, "kion via eta fratino ricevos de vi
je sia naskiĝtaga festo?"

    "Tion mi  ankoraŭ ne  scias," respondas la  knabeto. "Pasintan


jaron ŝi ricevis de mi morbilon."

***

OMBRA HUMORO
Kruko sendis Joĉjon kolekti pomojn en  la ĝardeno. Post horo,
li  iras en  la ĝardenon, kaj tie trovas Joĉjon dormantan sub
la pomarbo.

"Sentaŭgulo!" li  riproĉe vekas sian filon. "Vi ne  indas ke  la suno
brilas sur vin!"

Joĉjo flegme replikas: "Sed ĝuste tial mi kuŝas en la ombro!"

***

VIVGRAVA DEMANDO
"Oksigeno estas necesega por la  vivo," s-ino Nazeg klarigas
al siaj gelernantoj. "Oni eltrovis ĝin en la jaro 1773."

Joĉjo mire levas la manon: "Sed de kio oni vivis antaŭe?"

***

TRI STULTAJ DEMANDOJ


1. "Teknika epoko"
Joĉjo hazarde vidas ke  lia onklino purigas sian artefaritan
dentaron.

"Ho, onjo!" la etulo mirigite demandas, "ĉu vi estas malmuntebla?"


malmunti – разобрать

2. "Buterigo"

"Ho, paĉjo," Joĉjo ankoraŭ mirigite demandas al  Kruko, "kiam


aviadilo foje flugas tra la Lakta Vojo, ĉu la helico buterigas ĝin?"

Lakta Vojo – Млечный Путь helico – пропеллер

3. "Miliono"

S-ino Nazeg klarigas al  la gelernantoj la  valoron de  senlaca


diligenteco kaj laboremo, rakontante pri konata milionulo:

"Atentu," ŝi  admonas. "Kiam tiu viro komencis, li  posedis nenion
krom unu pantalonon ŝiritan ĝis ĉifonoj. Kaj nun li posedas milionon!"

"Ho," Joĉjo subite demandas, "sed kion li  faras kun miliono
da ŝiritaj pantalonoj?"
10
PRAVA PEKO
"Nu, infanoj," instigas s-ro Pregem en  sia prireligia klaso, "diru
al mi kion ni devas fari antaŭ ol niaj pekoj povos esti absolvitaj."

Jocjo respondas: "Unue ni devas peki!"

***

MALJUSTA KONDUTO
Joĉjo terure miskondutas en  la klasĉambro, kaj s-ino Nazeg
ne plu eltenas.

"Nun mi ne plu toleras vian fikonduton!" ŝi ekkrias. "Foriĝu tujege!"

Kiam Joĉjo forlasis la klasĉambron, ekas murmurado inter la aliaj


gelernantoj. Fine, Toĉjo sin levas kaj petas paroli.

"Jocjo, kiu malbonkondutis, rajtas foriri," li  diras en  la nomo


de  ĉiuj, "dum la  aliaj, kiuj bonkondutis, devas resti en  la lernejo.
Ĉu tio ne estas granda maljusteco?"

***

SIMILECO
(en la serio "stultegaj demandoj")

"Paĉjo," demandas Joĉjo, "ĉu fungoj ĉiam kreskas en  malsekaj


lokoj?"
"Jes," respondas Kruko.

"Ĉu pro tio ili similas pluvombrelojn?"

***

FRAPA DEMANDO
Joĉjo ankoraŭ faris friponaĵon, kaj Kruko pugfrapas lin.

"Paĉjo," Joĉjo plore demandas inter du  frapoj, "ĉu ankaŭ vi  iam
ricevis pugfrapojn de via patro?"

"Jes."

"Kaj ĉu ankaŭ lia patro ricevis frapojn kiam knabo?"

"Certe."

"Kaj ĉu ankaŭ ties patro ricevis pugfrapojn de sia patro?"

"Verŝajne."

"Mi volonte scius," diras Jocjo skuante la  kapon, "kiu unue
komencis tiun idiotaĵon!"

***

TRAFA ARGUMENTO
Jocjo venas hejmen kun vestoj tute disŝiritaj.

"Vi denove kverelis!" Jozefino ĉielenlevas la manojn. "Kun kiu?"

"Kun Toĉjo."

"Li bele aranĝis vin, tiu fiuleto! Tiu pantalono estas neriparebla;
necesos aĉeti por vi novan."
"Nu, tio ne gravas. Vi vidu Toĉjon! Mi certas ke  lia patrino devos
aĉeti novan knabon!"

***

PRUDENTA RESPONDO
Kruko vizitas ĉe amika geedza paro. Ilia filo, Peĉjo, estas modelo
de prudento kaj saĝeco, kaj ili senĉese laŭdadegas lin antaŭ Kruko
(kies filo estas ja la kontraŭo). Iom kolere, Kruko ofende deklaras:

"Infanoj kiuj havas tiom da  prudento, ĝenerale fariĝas des pli
malprudentaj, ju pli ili maljuniĝas."

"Tiukaze," respondas Peĉjo, "vi certe dum via infanaĝo estis


prudentega kaj saĝega!"

***

ŜMINKU LA VERON
Jonjo rigardadas la onklinon.

"Ho, onjo!" ŝi ekkrietas.

"Jes?" respondas la okupita virino. "Kion vi volas?"

"Diru, ĉu rugaj vangoj indikas sanon?"

"Jes, kompreneble."

"Ho, onjo, do vi estas dekstre pli sana ol maldekstre!"

***

SPERTULO
    S-ro Novriĉ fanfaronas: "Kiam ni  fondis nian firmaon, mia
kunfondinto posedis la monon, kaj mi la sperton. Hodiaŭ, mi posedas
la monon, kaj li… la sperton!"

***

REKONO
"Sinjoro!" kolera viro minace diras al Kruko, "Ĉu vi rekonas en mi
la viron kiun vi antaŭ kelkaj tagoj nomis idioto?"

"Jes, sinjoro," Kruko respondas. "Mi perfekte rekonas vin tia!"

***

DORMIGA AMO
Kruko troviĝas en malsanulejo, kaj li ekamas la flegistinon.

"Bonvolu diri al mi," li timeme petas. "Kion mi donu al vi por ricevi
kison de vi?"

"Kloroformon!"

***

ETIMOLOGIO
"Kial oni nomas la kontrolon de konoj 'ekzameno'?"

"Ĉar kiam la ekzemeno estas 'eksa', oni diras 'amen'!"

***

PRUDENTO
Kuzo parolas kun sia kuzino: "Mi ja  volonte edziĝus kun via
amikino, sed ŝi estas iom tro malprudenta…"

"Vi pravas," respondas la kuzino. "Vi nepre devas edziĝi kun virino
kiu posedas prudenton por du!"

***

SAMO
"Ĉu vi venas por mono?" la bankisto demandas al juna vizitanto.

"Ne, sinjoro," tiu respondas. "Mi venas por peti de  vi la  manon
de via filino."

"Nu! Ĉu mi ne diris!?"

***

RENDEVUO
Baniko promenas en la urba zoo, kiam li neatendite vidas Krukon.

"Kion mi  vidas?" li  ekvoĉas. "Kion vi  faras ĉi  tie en  la zoologia
ĝardeno?"

"Ĉit!" Kruko flustras. "Mi ĉi tie havas rendevuon kun Lio!"

"Sed ŝajne ŝi forgesis vin…" Baniko moketas.

"Laŭsajne," Kruko malĝoje respondas, "kvankam ŝi  precize


skribis: 'Estu je  la tria antaŭ la  baseno de  la hipopotamo; vi  certe
ne estos senakompana.'"

  Ĉit! – тсс!

***
ARS LONGA, STOLA BREVIS
"Kruĉjo," karesvoĉas Jozefino, "kiel plaĉas al  vi mia nova silka
robo? Ĝi estas kvazaŭ poemo, ĉu ne?"

"Certe," Kruko respondas. "Sed mi  konsilas ke  vi longigu


la poemon je kelkaj versoj."

***

KION KUNPORTI?
(Ŝerceto pri urbaj karakterizoj.)

"Kien vi kuras?" Baniko demandas al Kruko.

"Al Parizo!"

"Tre bone! Sed kial vi ne kunprenas vian edzinon?"

"Kial do? Estus same kvazaŭ mi  veturus al  Munkeno kaj
kunprenus bieron!"

***

PRESKAŬ SAME
"Ĉu mi  ne ege similas al  la granda scienculo Ejnŝtejno?" Kruko
demandas rigardante en spegulo. "Mi fakte estas same granda kia li,
aspektas same, kaj estas preskaŭ same peza."

"Povas esti," Jozefino respondas. "Sed vi  pezas almenaŭ kvin


kilogramojn malpli ol li."

"Kvin kilogramojn malpli?" Kruko miras, tuŝante sian talion.


"Jes. Sed tiuj kvin kilogramoj mankas… en via cerbo."

***

BONFARTO
Kruko renkontas pliaĝan amikon en la strato.

"Saluton!" li salutas. "Kiel vi fartas?"

"Mi fartas bone," la aliulo respondas. "Kaj ankaŭ mia edzino bone
fartas, se vi estis demandonta tion."

"Jes, evidente. Kaj kiel fartas viaj du filoj?"

"Dankon pro la demando! La malpli juna ĵus edziĝis…, sed la juna


fartas bone."

***

IDEALAJ ECOJ
"Por vi  viroj," amaras Jozefino, "la ideala virino ŝajne estas
kolombo kun ĉiuj ecoj de laboranta abelo!"

"Vi pravas!" reamaras Kruko. "Kaj por vi  virinoj, la  ideala viro
estas leono kun ĉiuj ecoj de ŝafo!"

***

STERKO
Kruko eltrajniĝas ĉe kampara stacidomo, kaj serĉas taksion por iri
al  apuda vilaĝo. Li  vidas tie neniun aŭtomobilon, sed nur
malnovegan droŝkon. Li do alparolas la droŝkiston.
"Ĉu ne  ekzistas ĉi  tie aŭtomobilo por veturi? Ĉu  mi devas veturi
per tiu ĉi malnova sterkveturilo?"

Ĉar la droŝkisto ne respondas, Kruko fine eniras la droŝkon. Sed


ĝi ne ekveturas. Minuton poste, Kruko malpacienciĝas.

"Kial vi  ne veturas, droŝkisto!?" krias Kruko. "Ĉu mi  ne placas


al vi?"

"Ho, jes," trankvile respondas la  kondukisto. "Sed vi  ankoraŭ


ne diris kien mi veturigu la sterkon!"

***

ĈIAM PRAVAS!
"Mia edzino ĉiam pravas," asertas Kruko. "Kiam antaŭ monato
mi  diris al  ŝi: 'Pro via naskiĝtago, mi  donacos al  vi novan
peltmantelon', ŝi tuj kontraŭdiris: 'Vi ja certe ne faros!'"

"Kaj…?"

"Kaj denove ŝi pravis!"


11
NUMERA VALORO
"Ho ve!" plendaĉas Kruko al  la versisto en  la Verda Krepusko.
"Kiel la tempo pasadas! Mi edziĝis antaŭ dek kvin jaroj. Mia edzino
kaj mi  kune havas aĝon de  80 jaroj. Ĉu  vi eble povas diveni, kara
amiko, kiel tiuj 80 jaroj dispartiĝas inter mia edzino kaj mi?"

"Nu, verŝajne via edzino estas la ok, kaj vi la nulo."

***

KONSILO
Kruko skribas al  la rubriko "Am-problemoj" en  _Heroldo
de Bervalo_: "Bonvolu klarigi al mi kial mia koramikino ĉiam fermas
la okulojn kiam mi kisas sin."

La rubrikistino respondas: "Ni konsilas al  vi rigardi vin mem


en spegulo."

***

LA UNUA EDZO
Jozefino babilas kun kunklaĉulino. Tiu diras: "Ho, kara Jozefino,
Kruko ne  estas malbona ulo, sed via unua edzo fakte estis ege
ĉarma homo. Kiom domaĝe ke li mortis!"

"Jes," respondas Jozefino. "Tion ankaŭ Kruko opinias."

***
FORTOJ
"Kredu al  mi," asertas Kruko dum disputeto kun la  edzino,
"mensogemo ne estas nun el miaj malfortoj!"

"Vi pravas!" rebatas Jozefino. "Estas unu el viaj fortoj!"

***

UNU VORTO
"Nur unu vorton de vi," Kruko diras al Lio, "kaj vi min feliĉigos!"

"Idioto!"

***

SKUA SANGO
"Mia edzino ŝanĝis sian konduton," rakontas Kruko. "Ŝi ne  plu
kriadas kaj insultas min, sed nur skuas la kapon."

"Kies?" demandas Baniko. "Ĉu la vian?"

***

HELPEMO
Niaj bervalaj amikoj promenas en  parko. Ili ekvidas hundon kiu
lekas siajn ovojn.

Kruko: Ho, mi ŝatus povi fari tion!

Baniko: Bone, mi tenos la hundon por vi!

***
ZORGEMA KIRURGO
Kirurgo: Ne  timu, s-ro Kruko, tiu ĉi  operacieto neniel dolorigos.
Ni unue endormigos vin.

Kruko: Mi vidas ke vi portas gantojn, s-ro doktoro. Ĉu por ne lasi


fingrospurojn, kaze ke la operacio misus…?

***

ĈIELA DONACO
Dio: Adamo, mi havas bonan novaĵon por vi kaj ankaŭ malbonan.
Kiun vi preferas unue aŭdi?

Adamo: Nu, diru al mi unue la bonan.

Dio: La bona novajĥo estas ke mi donos al vi grandan penison kaj
grandan cerbon. Dank' al ili, vi havos multe da plezuro, kaj vi estos
ankaŭ tre inteligenta.

Adamo: Gradioze! Sed diru, kio estas la malbona novaĵo.

Dio: Vi ne povos utiligi ambaŭ samtempe.

***

BONA EKSKUZO
Estro (al juna oficistino kiu malfrue alvenas matene): Nu,
mi esperas ke vi havas bonan ekskuzon pro tia ĉi malfruo!

Oficistino: Ho, jes, sinjoro ĉefo! Mi estos patrino!

Estro (mildigita): Ĉu? Do, mi  gratulas! Kaj kiam okazos


la naskiĝo?
Oficistino: Post proksimume naŭ monatoj…

***

EKSTARU!
Du kacoj iras al kinejo.

La unua kaco diras: Mi esperas ke ne temas pri pornofilmo.

La dua kaco: Jes, vi  pravas. Ĉar tiam ni  pasigos la  vesperon
starantaj!

***

KONTENTIGO
Kiel senmanke kontentigi virinon?

– Karesi, laŭdi, dorloti, agi kun bona gusto, elteni, ne turmenti, esti
pura, esti humura, peti, trankviligi, konsoli, brakumi, dolortegi,
protekti, telefoni, anticipi, pardoni, oferi sin, petegi, distri, ĉarmi,
rampi, demonstri, fascini, atendi, almozi, lavi sin, razi sin, fidi, esti
sklavo, flati, bone vestiĝi, glorigi, masaĝi, komplimenti, parfumiĝi,
unuiĝi, eferveski, helpi, kareseti, esti sentema, akcepti, rekompensi,
kisi, allasi, aŭskulti, donaci, dancemi, adaptiĝi, varti, ripari, respekti,
senzorgigi, revi, promesi, liveri, konfesi, engaĝiĝi, deziri, murmuri,
alteniĝi, savi, mordeti, plezurigi…

Kiel senmanke kontentigi viron?

– Senvestiĝi.

***

FESTA VESTO
Unua kaco: Kiel plaĉas al vi mia nova kondomo?

Dua kaco: Ege. Ankaŭ mi  ŝatas feste vestiĝi kial mi  eliras
vespere!

***

SEKURECO
Gesinjoroj Kruko forlasas monduman vesperon iom post
noktomezo. Ili retrovas sian aŭton, kaj Kruko pretiĝas ekveturi. Sed
subite Jozefino, kvazaŭ ŝi havus nekontroleblan seksimpulson, ĵetas
sin kontraŭ lin, kaj glitas sian manon en  lian kalsonon. Kruko,
agrable mirigita, ekhavas gloran erektiĝon.

Do Jozefino klinas sin super ĝin, kaj donas al  Kruko


monumentecan midzon.

Li ne bezonas multan tempon por atingi plenan ekstazon. Post tio,


tute kontenta, li startigas la aŭton kaj veturas hejmen.

Kiam la  aŭto haltas antaŭ la  garaĝo, subite Jozefino denove
metas sian manon en  la kalsonon de  Kruko. Sed ĉifoje, neniun
respondon: la ĝojbastono de Kruko, jam sata, ripozas trankvile.

Jozefino diras al  Kruko: Do, ĉio en  ordo, karulo. Nun vi  povos
reveturigi hejmen la  junan vartistinon! midzo = kac-suĉado ĈIAM
DIRU LA VERON

Kiam la  instruistino devas foresti dum kelkaj minutoj, la  naŭjara
Joĉjo profitas por skribaĉi sur la  tabulon: "Joĉjo havas la  plej
grandan kacon en la lernejo!"

Reveninte, la  instruistino ege koleras, kaj punretenas la  knabon


por admoni lin. Liaj kamaradoj senpacience atendas lin ekstere,
novaĵavidaj. Pasas pli ol horo.

Fine, li eliras, kaj la aliaj knaboj bombardas lin per demandoj:


Roĉjo: Kion ŝi faris al vi?

Doĉjo: Kion ŝi diris al vi?

Toĉjo: Ĉu ŝi punis vin?

Kaj Joĉjo trankvile respondas: Mi simple montris al ŝi ke ne temas


pri mensoga reklamado!

***

KIA SURPRIZO
Joĉjo (jes, ankoraŭ li) diras al sia patrino: Panjo, mi ĵus aŭdis kion
diris Paĉjo al la servistino…

Panjo, kies oreloj "leviĝas": Nu, diru!

Joĉjo: Nu, li diris al ŝi ke li donos al ŝi tre grandan surprizon por
la  novjara donaco, ĉar ŝi  estas unu el  la plej belaj knabinoj kiujn
li iam vidis…

Panjo diras nenion.

Joĉjo scivolas: Laŭ vi, Panjo, kio povus esti tiu surprizo?

Panjo: Nu, estas ke  la servistino forlasos nin jam morgaŭ, kaj
ŝi ankoraŭ ne scias tion!

***

OBSEDO
Juna viro vekiĝas matene kun katastrofa postdrinko: la  kapo
eksplodas kiel hidrogenbombo, la  buŝo gustas kiel la  pariza
kloakaro, la  okuloj apektas kiel tomatoj… Sed li  havas obsedan
memoron pri tio kion li faris dum la nokto.
La juna viro (al amiko): Mi  havas klaran rememoron ke  mi
seksumis kun monakino nur 80-centimetrojn alta!

La amiko: Tio ne eblas! Unue, vi ne povas seksumi kun monakino,


kaj due, certe ne ekzistas tia malalta monakino!

La juna viro: Sed mia rememoro pri tio estas absolute klara:
ŝi estis almenaŭ vestita kiel monakino, kaj altis nur 80 centimetrojn!

Eniras alia amiko: He, vidu la ĵurnalon! Vere, nia mondo frenezas!

Frontpaĝo de  la ĵurnalo: "En urba zoo: seksperforto ĉe  la


pingvenoj…"

***

RELATIVAJ PROBLEMOJ
Jozefino, junulino, anoncas al  sia frateto Roberto: Kian
problemegon mi havas! La kuracisto ĵus diris ke mi estas graveda!

Roberto ekĝojas: Ho, bonege!

Jozefino: Kiel!? Ĉu  vi povas ĝoji kiam mi  troviĝas en  tia terura
situacio!?

Roberto: Jes ja! Kiam vi  konfesos ĉiujn viajn pekojn al  Paĉjo,
li subskribos mian lernej-notaron sen eĉ rigardi ĝin!

***

VERA AMO
Fianĉo: Karulino, mi  amas viajn okulojn, viajn harojn, vian
haŭton…, finfine, vian belecon! Kaj vi, karulino, kion vi  do amas
ĉe mi?
Fianĉino: Sed karulo, vian bonan guston!

***

ALTIRA NASKIĜO
En la  bervala kamparo, juna kamparanino estas naskonta. Ĉar
en  tiu malmoderna vilaĝo ne  estas eĉ  elektro, oni ekbruligas
kandelon kiun tenas la  edzo, dum la  akuŝistino okupiĝas pri
la edzino.

Subite la akuŝistino ekkrias: Estas knabo!

La edzo: Ho! Mi estas freneza pro ĝojo! Mia unua kna…

Interrompas la akuŝistino: Atendu! Estas dua knabo!

La edzo: Kia nekredebla ĝojo: du knaboj je unu fojo…

La akuŝistino: Atendu! Estas tria! Ho, estas kvara!

La edzo subite estingas la kandelon.

La akuŝistino: Sed kial vi  estingis la  kandelon? Mi  nenion vidas
plu.

La edzo: Eble estas la lumo kiu altiras ilin…

***

DIABLECA AFERO
Ankoraŭ en  perdita vilaĝo funde de  Bervalo. Estas belega
dimanĉa mateno, kaj la  homoj estas en la preĝejo. La pastro estas
predikonta, kiam subite la  grundo komencas vibri, la  preĝejo
ektremas sur sia fundamento, kaj fine grandega truo aperas meze
de la planko. El la fundo de la truo eliras forta sulfura odoro, kaj tiam
Satano mem aperas. Ĉiuj vilaĝanoj ekkriegas kaj ekforkuregas,
inkluzive de  la pastro, kaj post malpli ol  tridek sekundoj la  preĝejo
estas tute malplena… krom ke restas unu eta maljunuleto kiu sidas
trankvile purigante siajn ungojn, rigardante la  okazaĵon sen
palpebrumo.

Satano rigardas lin, sen kredi ke tia hometo povus ne timi lin.

Satano: Diru al mi, mortonto, ĉu vi ne scias kiu mi estas?

Maljunulo: Certe mi scias.

Satano: Kaj ĉu vi ne timas min?

Malunulo: Neniel ajn.

Satano, provante kompreni: Kaj ĉu  vi povus diri al  mi kial mia
povo ne fortimigas vin kiel ĉiujn aliajn kiuj estis ĉi tie?

Maljunulo: Nu, mi estis edzigita al via fratino dum dudek kvin jaroj,
do eĉ vi mem ne povas timigi min…

***

SUFIĈA DISPUTO
Kolera edzo: Vi havas amanton!

Spitema edzino: Jes! Kaj do?

Edzo: Do tio signifas ke de mi vi jam havis sufiĉe!

Edzino: Ho, ne! Tio signifas ke de vi mi NE havas sufiĉe!


12
LA VOJO (sed ne de Zamenhof)
Brilokula junulino: Ho  panjo, ĉu  vi memoras ke  iam vi  diris al  mi
ke la plej bona vojo al la koro de viro pasas tra lia stomako?

Panjo: Jes, karulineto.

Junulino: Nu, hieraŭ vespere, viro montris al mi alian vojon!

***

PROFUNDA DEMANDO
Unua psikologo, renkontante kolegon en koridoro: Bonan tagon!

Dua psikologo, al  si, kelkajn sekundojn poste: H'm, sed kion
li celis diri per tio?

***

ĜENTILA SERVO
Maljunulineto, jam en  la lito, al  sia edzo en  la banĉambro:
Karuĉjo, kion vi faras?

Maljunuleto: Mi lavas la dentojn.

Maljunulineto: Nu, estu ĝentila, lavu ankaŭ la miajn!

***

PRUDA PACIENTINO
Viro kaj juna virino eniras kuracistan kabineton.

Kuracisto, al  la virino: Se  vi malsanas, sinjorino, mi  petas ke  vi


senvestiĝu…

Sed la virino videble malemas senvestiĝi. Ŝi subrigardas la viron.

Kuracisto: Sed sinjorino, senvestiĝu do! Mi  ja estas kuracisto.


Prudeco maltaŭgas ĉi tie…

Sed la juna virino nur tordas siajn manojn, kaj ekploregas.

Mirigita, la kuracisto demandas al la viro:

Kio okazas ĉe via edzino? Ĉu ŝi ĉiam estas tiom nervoza?

La viro: Mi neniel scias. Mi ĵus renkontis ŝin en via atendejo…

***

GRAVA DIFERENCO
Kruko: Kio estas la  diferenco inter mano de  virino kaj tenilo
de fritpato?

Baniko: Facile! Kiam oni metas kolbason en  fritpaton,


ĝi ŝrumpiĝas!

***

PRECIZECO
Bervala suboficiro aliras arbon kie embuskas liaj soldatoj.

Li demandas: Kiom vi estas tie supre?

Soldato respondas: Ni estas tri, sinjoro suboficiro!


La suboficiro: Tio estas tro. Do, malsupreniru la duono el vi!

***

ELEGANTA SOLVO
Bervala sinjoro ĵus mortis, kaj la  ploranta vidvino diras al  la
funebristo:

Lia revo estus entombiĝi portante frakon. Sed ni estas tro malriĉaj
por aĉeti tion…

Kortuŝita, la funebristo decidas ke li devos provi fari ion por ŝi.

Kaj la postan tagon ŝi retrovas sian edzon en superbela frako.

Ŝi diras: Ho, kia ĝojo! Li  povos foriri kontenta. Sed… kiom
mi ŝuldas al vi, sinjoro?

La funebristo: Nenion ajn! Laŭ hazardo, mortis hieraŭ vespere tiu


alia sinjoro pro kortrombozo ĝuste kiam li  ĉeestis monduman
vesperon.

La vidvino: Ho, sed devis esti tre laborige, interŝanĝi la vestojn…

La funebristo: Ho, tute ne! Ni simple interŝanĝis la kapojn!

***

BONA PRESKRIBO
Viro (en apoteko): Bonvolu doni al mi pakon da Viagro.

Apotekisto: Ĉu  vi havas kuracistan preskribon -– tio necesas


en Bervalo.

Viro: Ne, sed mi havas foton de mia edzino. Tio devus pravigi.
***

EDENA PLENDO
Adamo plendas al  Dio: Nu, vi  faris por mi  belan aferon! Tiu Evo
estas vera malĉastulino!

Dio: Kiel do?

Adamo: Nu, ĉu ŝi ne ekkuŝis kun la unua alveninto?

***

PATRA SAĜECO
Joĉjo: Paĉjo, kiom kostas geedziĝo?

Paĉjo, malbonhumore: Mi ne scias! Mi ankoraŭ pagadas!

Joĉjo: Kaj ĉu  estas vere ke  en kelkaj landoj de  Afriko kaj Azio,
la viroj ne konas sian edzinon antaŭ la geedziĝo?

Paĉjo, ankoraŭ pli malbonhumore: Estas same en ĉiuj landoj…!

***

KIEL FLUGIGI HUNDON


Ebriulo al kundrinkulo: Mia hundo povaŝ flugi!

Kundrinkulo: Jeŝ, kaj ankaŭ mia kato!!

Ebriulo: Ne, ne, ĝi vere povaŝ flugi! Venu ĉe min, kaj mi montroŝ
al vi!

Ili iras al la apartamento de la ebriulo sur la 15a etaĝo. La hundo
estas maljuna melhundo, kiu malfacile alvenis je  la mastra voko:
Kiĉjo, venu ĉi tien! Montru al mia amiko kiel vi povaŝ bone flugi!

Li malfermas fenestron, kaptas la  hundon, kaj ĵetas ĝin en  la


aeron. La du viroj vidas la hundon frakasiĝi sur la grundon.

Ebriulo: Mi ĵuraŝ al vi! Tiu hundo sĉipovaŝ flugi -– sed ĝi komplete


perdiŝ memoron!

***

KIOM DA TEMPO
Kruko: Mia edzino ĵus naskis belan bebon, knabon! Sed
mi  scivolas pri afereto… Laŭ vi, oni povos denove amori kiom
da tempo post la naskiĝo?

Baniko: Nu, tio dependas. Ĉu ŝi estas en privata ĉambro?

***

POST KOMPRENO VENAS SVENO


Kruko kuŝas en  malsanulejo kun rompita kruro. La  kuracisto
demandas: Sed kiel vi sukcesis fari tion?

Kruko komencas: Nu, estis antaŭ dudek kvin jaroj…

La kuracisto: Ne, ne! Ne rakontu al mi vian vivhistorion. Diru al mi


nur kiel vi rompis vian kruron ĉi-matene!

Kruko respondas: Kiel mi diradis, antaŭ dudek kvin jaroj mi laboris


kiel meti-lernanto en  loka fabriketo, kie mi  ankaŭ loĝis. Estis mia
unua nokto surloka, kaj tuj post mia enlitiĝo, la filino de la estro eniris
mian ĉambreton. Ŝi estis superba estulino. Ŝi demandis al mi ĉu mi
bezonas ion, kaj mi  respondis ke  ne, ke  ĉio estas en  ordo. Do,
ŝi  ankoraŭ demandis ĉu  vere estas nenio kiun ŝi  povus fari por mi,
kaj mi same respondis ke ne, kaj mi kore dankis ŝin.
La kuracisto interrompas: Sed mi ne vidas la ligon de tiu anekdoto
kun via rompita kruro!

Baniko: Nu, ĉi-matene, dum mi  ŝanĝis kelkajn tegolojn sur mia
tegmento, mi  subite komprenis kion ŝi  celis… kaj mi  pro ŝoko falis
de la tegmento!

***

LAŬ LA NUMEROJ
Kruko: Kiom da pozicioj troviĝas en la Kama-Sutro?

Baniko: 68. Ĉar je 69 oni lavas la ilojn.

***

ĈE LA KAPHARISTO
Kalvulo iras ĉe kapharisto.

Kapharisto: Kion mi povas fari por vi, sinjoro?

Kalvulo: Mi  volas ke  vi grefu harojn sur mian kapon. Sed mi  ne
povas elteni doloron. Do, si  vi sukcesos grefi sur mian kapon tiom
da haroj kiom vi havas sur via kapo, mi kontente pagos al vi plusajn
3.000 eŭrojn!

Kapharisto: Sen problemo, sinjoro.

Kaj la kapharisto ekrazas sian kapon…

***

GRATULOJ
Kruko: Ĉu  vi jam rimarkis ke  virinoj gratas sian kapon matene?
Mi de ĉiam demandas min kial.

Baniko: Ne frakasu al vi la kapon. Estas tutsimple ĉar ili ne havas


tesktikojn.

***

ĈE APOTEKO
Kruko: S-ro Apotekisto, bonvolu vendi al mi nigrajn kondomojn.

Apotekisto: Nigrajn kondomojn? Kial vi volas nigrajn?

Kruko: Mia edzino mortis, kaj mi ankoraŭ funebras.

***

FRENEZULO
Telefonanto: Ha-lo, ĉu  la polico? Mi  raportas ke  estas frenezulo
kiu eskapis!

Policisto: Ĉu vi povas priskribi lin?

Telefonanto: Li estas kalvulo, kaj liaj haroj estas senordaj!

Policisto: Kiel!? S-ro, li ne povas esti kaj kalva kaj havi senordajn
harojn!

Telefonanto: Sed mi diris al vi ke li ja estas freneza!

***

VESTO POR BOVINO


Bovino (bervala, evidente) paŝtiĝas trankvile en  herbejo, kaj
ekvidas ganton. Ĝi diras: Ho, mamtenilo!

***

GRANDA TRUO
Mi eliris en  mian ĝardenon, kaj vidis ke  mia najbaro fosas truon
en la mezo de sia ĝardeno.

"Saluton, najbaro!" mi  diris, laŭ la  usona maniero. "Kial vi  fosas
truon?

Ĉu vi plantos arbon? Tute ne estas la ĝusta sezono!"

"Ne, ne!" respondas mia najbaro. "Ĝi estas por enterigi mian
kanarion kiu ĵus mortis."

"Ho, akceptu mian kondolencon!" mi  diris, sciante ke  li tre amis
sian birdeton. "Sed kial vi  fosas tiom grandan? Ŝajnas al  mi tro
granda por tia eta kanario…!"

"Nu, estas ĉar mia kanario estas en la ventro de via kato!"

***

BONA EDUKADO
"Morgaŭ," anoncas la  instruistino al  siaj gelernantoj, "vizitos nin
la regiona inspektoro. Lastfoje estis iom katastrofe, do ĉifoje ni devas
fari bonan impreson! Do, ni faru ĉi tiel: kiam mi faros al vi demandon,
vi  ĈIUJ senescepte levu la  manon. Sed ni  alprenu tre simplan
kodon: se  vi JES scias la  respondon, levu la  destran manon; se  vi
NE scias, levu la maldekstran…"
13
TRE BONA DONACO
Kruko estas tre kontenta, ĉar li gajnis beletan sumeton ĉe loterio.
Li  iras al  drinkejo por festi tion kun siaj amiĉjoj. "Ĉiuj ektrinku!"
li krias. "Pagos mi!" Kaj ĉiuj amikoj tostas lian sanon, bonan ŝancon,
kaj senavarecon.

"Sed mi  havas problemon," diras Kruko al  sia plej intima amiko
Baniko. "Mi ŝatus donaci ion al mi edzino, sed mi ne havas ideon…"

"Nu," diras Baniko, "donacu al ŝi koloran televidilon."

"Estus bona ideo," diras Kruko, "sed ŝi jam havas."

"Nu, do," ankoraŭ sugestas Baniko, "donacu lavmaŝinon."

"Ankaŭ tion ŝi jam havas," respondas Kruko.

"Mi havas ideon!" eksklamas Baniko. "Jen originala donaco: donu


al ŝi necesejan balaileton. Ĝi estas tre utila."

"Ho, jes!" reeksklamas Kruko. "Tio estas bonega ideo, ĉar tion
ŝi ne havas!"

Do, Kruko forlasas la drinkejon, aĉetas la balaileton, kaj donacas


ĝin al sia edzino.

Kelkajn tagojn poste li  denove iras al  la drinkejo. Liaj amikoj
demandas:

"Kaj do? Ĉu via edzino estis kontenta pro la balaileto?"

"Jes," li  respondas, "ŝi estis tute kontenta. Ŝi  eĉ uzis ĝin dum tri
tagoj. Sed post tio, ĉi  decidis reŭzi paperon, ĉar ŝi  trovas tion pli
praktika!"

***

MULTAJ FAKTOROJ
Kruketo venas hejmen kun tre malbona lerneja notaro. Kiam lia
patro vidas ĝin, li suspiras kaj demandas: "Nu, kio estas via klarigo
por tia putra notaro?"

"Nu," respondas la  knabo, "mi hezitas inter la  familia medio kaj
la genetika heredo…"

***

LA PROBLEMO SOLVIĜAS MEM


Kruko panike telefonas al la kuracisto.

"Venu rapide, sinjoro doktoro!" li petegas. "Mia edzino freneziĝis.


Ŝi  kredas sin gazontondilo! Ŝi  glutis litron da  benzino, kaj nun
ŝi senĉese cirkle kuras en la ĝardeno!"

"Tute ne  gravas," respondas la  longasperta kuracisto. "Simple


bone atentu ke  ŝi ne  forlasos la  ĝardenon. Ŝi  mem haltos kiam
la benzino eluziĝos…"

***

FIRMA DECIDO
Unu tagon, Kruko vere ne  plu povas elteni sian aktualan vivon:
sian edzinon, siajn infanojn, sia domon, sian laboron! Do, fine,
li firme decidas forlasis ĉion. Li preparas valizon, kaj eliras la domon.
Lia edzino alkuras ĝuste kiam li eniras la aŭtomobilon.
"Sed vi ne povas simple forlasi nin tiel!" ŝi plorĝemas. "Kio okazos
pri mi?"

"Mi prifajfas!" respondas Kruko.

"Kaj la infanoj?"

"Mi prifajfas! Remetu ilin tien de kie ili venis!"

"Kaj la domo?"

"Tio estis via ideo, ĉu ne? Do vi pagu la popartojn!"

"Kaj la aŭto?"

"Mi foriras per ĝi!"

Fine, ŝi  ne plu havas argumentojn, do  ŝi levas sian robon kaj
diras: "Kaj tio ĉi, kion mi faru prie?"

Kruko rigardas, hezitas, kaj prenas la  valizon el  la aŭto.


Li  grumblas enirante la  domon: "Ĉiukaze mi  avertas vin, unu tagon
aŭ alian mi forlasos vin!"

(prie = pri tio)

***

GRAVA DISTINGILO
Kruko: "Kio estas la diferenco inter pordo kaj virino?"

Baniko: "Facile! Pordo ne diras 'Ho, jes! Ho, jes!" kiam vi eniras."

***

GRAVA DEMANDO
Kruko: "Kio do estas ok-jara virgulino en Bervalo?"

Baniko:" Facile! Estas knabineto kiu kuras pli rapide ol  ŝiaj patro
kaj fratoj!"

***

ONI NENIAM ESTAS KOMPLETE KONTENTA


Kruko: "Edziĝi estas iom kiel iri al restoracio, ĉu ne?"

Baniko: "Jes, certe! Vi  mendas pladon, poste vi  iom gvatas tion
kio estas en la telero de ulo ĉe apuda tablo, kaj fine vi bedaŭras ke vi
ne mendis la samon kiel li."

***

FERMU LA PORDON!
Kruko prenas la  trajnon. Atendante ke  la trajno foriros, li  staras
ĉe  la enirejo, parolante kun Baniko kiu akompanis lin. Ili vidas
la  trajnestron kiu laŭiras la  trajnon klakfermante ĉiujn pordon.
Li  atingas la  pordon kie staras Kruko, kaj provas fermi la  pordon.
Sed ĝi rifuzas bone fermiĝi. Do, la trajnestro reprovas fermi ĝin, sed
denove ĝi  remalfermiĝas. Trian fojon li  klakege fermas ĝin per sia
tuta forto, sed neniel sukcesas. Kolerege, li kriegas:

"Kaj nu, stultulego!" li krias al Kruko. "Ĉu vi ne povas forpreni vian
manon!"

***

EKSMODA AVINO
Ĉe vespermanĝo, Kruketo sidas apud sia avino. Ŝi  estas digna,
sed iom eksmoda virino de forpasinta epoko.
"He, avinjo," ekparolas Kruketo, "ĉu…?

"Silentu!" diras avinjo. "La infanoj ne parolu ĉetable!"

"Sed avinjo…," timete pepas la knabeto.

"Nun silentu kaj manĝu bonkondute!" insistas la maljunulino.

Ĉagrene, la  knabo ne  plu provas paroli, kaj malfermas la  buŝon
nur por enŝtopi la nutraĵojn.

Post la deserto, la avino, kiu tamen estas bonkora virino, karesas


la kruketan kapon kaj demandas: "Sed kion vi volis diri, karuleto?"

"Mi volis diri al vi ke estas grasa vermo en via salato!"

***

ĈU ESTIS BONA AFERO?


Kruko kondukas sian aŭtomobilon kiel kutime tra la  ĉefstrato
de  Berval-Urbo, kiam subite policisto lin forte alfajfas. Li  bremsas
nete.

"Ĉu mi  faris ian kontraŭleĝaĵon?" li  maltrankvile demandas al  la


policisto.

"Ne, ne," respondas la  trafikagento. "Sed mi  ĵus aĉetis la  saman
modelon de aŭtomobilo, kaj mi volis vidi ĉu ĝi bone bremsas."

***

ĈU ANKORAŬ EKZISTAS TELEGRAMOJ?


Maljunulino estas tre malfeliĉa. Ŝi  estas malsana, kaj vivas tute
sola. Ĉiuj ŝiaj infanoj foriris por vivi eksterlande, ĉiuj ŝiaj geamikoj
jam formortis, kaj restas neniu por viziti ŝin. Sed ŝi ekhavas genian
ideon: ŝi  sendos telegramon al  si mem, por rekuraĝigi sin kaj por
deziri al si bonan naskiĝtagon.

Du tagojn poste la poŝtisto sonorigas ĉe la pordo. "Bonan tagon,


avinjo!" li  afable diras kiam ŝi  malfermas la  pordon. "Mi havas
telegramon por vi."

"Jes, mi  scias," respondas la  tre maljuna virino. "Ĉu vi  bonvolus
komplezi al  mi? Ĉu  vi bonvolus kanti la  telegramon por mi? Sciu
ke hodiaŭ estas mia naskiĝtago, mi estas 82-jara, kaj mi sentas min
terure sola."

"Mi ne  havas tempon," plendas la  poŝtisto. "Mi havas multe
da laboro!"

"Nu, kaj se  mi donus al  vi dek eŭrojn, ĉu  vi akceptus?"


ŝi demandas, metante la monon en lian manon.

"Nu, en ordo", diras la poŝtisto.

"Kaj kantinte, ĉu  vi bonvolus doni al  mi kiseton kaj diri 'bonan
naskiĝtagon, avinjo'?"

"Ne, ne, mi ne havas tempon…"

Sed la maljunulino donas al li pliajn dek eŭrojn, kaj li akceptas.

La poŝtisto malfermas la  telegramon, kaj ekkantas (melodio:


"Happy Birthday to  Yoŭ"): "Paŭlino kaj la  tri infanoj estis mortigitaj
en aŭtomobil-akcidento antaŭ du tagoj…!"

***

ŜPAREMO
Kruko estas tiom avara ke  li uzas la  saman kondomon tri fojojn:
unu fojon averse, unu fojon reverse, kaj unu fojon kiel maĉgumon!
***

DONACO
Oni akuzas Kruketon ke li ŝtelis la biciklon de knabineto.

"Mi ne ŝtelis ĝin!" li krias. "Mi ne ŝtelis ĝin! Ŝi donacis ĝin al mi!"

"Ĉu!?" miras la  kolera patro de  la knabino. "Kial ŝi  donacus al  vi
sian biciklon!"

"Jene," respondas Kruketo. "Ni ludis en  la parko, kiam subite


ŝi forprenis sian ĵinson kaj sian kalsoneton, kaj diris ke mi povas havi
ĉion de  ŝi kion mi  volas. Nu, la  ĵinso estis tro malvasta, kaj
la kalsoneto ne interesis min, do mi prenis la biciklon."

***

ĜUSTA KLARIGO
Kruketo promenas en  la strato kun sia patro, kiam li  ekvidas
hundon kiu seksumas hundinon.

"Paĉjo," diras la knabeto, "kion faras tiuj hundoj?"

"Nu," diras embarasite Kruko, "la hundino ne  volas iri hejmen,
do la hundo puŝas ŝin."

"Ho, estas ekzakte kiel panjo hieraŭ matene!" diras Kruketo. "Sed
feliĉe ke ŝi forte tenis la lavkuvon, kaj la poŝtisto ne povis puŝi ŝin ĝis
la poŝtejo."

***

FIANĈECO
"Paĉjo," ankoraŭ scivolas Kruketo, "kio estas 'fianĉino'?"

"Nu," denove provas klarigi Kruko, "fianĉino… estas kvazaŭ


mi  aĉetus por vi  biciklon je  kristnasko, sed ke  vi ne  rajtus uzi ĝin
antaŭ la somera ferio!"

"Ha, ĉu tio estas fianĉino?" pepas Kruketo. "Sed ĉu mi rajtus ludi
per la sonorileto?"

***

FRENEZECO
Dum disputo kun sia edzo, Krukino elfaŭkas: "Mi estis freneza
kiam mi edziniĝis kun vi!" "Jes, mi scias," trankvile respondas Kruko.
"Sed ĉar mi estis enamiĝinta tiam, mi ne rimarkis…"

***

OMERTA'
Gangstero angore atendas la  revenon de  sia filo. Ĉar tiu filo
devas trapasi la  parolan ekzamenon por grava diplomo. Fine,
la kandidato revenas, kaj trankviligas sian patron:

"Ne timu, paĉjo! Ili pridemandis min dum horoj, sed mi  nenion
diris!"

***

LA MORTO DE NAPOLEONO
Kruko: Mi ĵus finlegis fascinan libron pri la morto de Napoleono…

Baniko: "Aĥ, mi devus pli ofte legi la gazetojn. Mi eĉ ne sciis ke li
estis malsana…!
***

ĈAMPIONO
Kruko vojaĝas per trajno. Eksidas antaŭ lin ulo portanta
vakerĉapelon. Subite, la  ulo kraĉas apenaŭ kelkajn centimetrojn
dekstre de  la vizaĝo de  Kruko, kaj duafoje kraĉas apenaŭ kelkajn
centimetrojn maldekstre.

"Mi nomiĝas Bill Jameson," li  prezentas sin. "Mi estas mondo-
ĉampiono de kraĉado. Mi ĵus gajnis unuan premion en via urbo!"

Kruko leviĝas, lokas sin dek centimetrojn de  la alia –  kaj kraĉas
plencentre en lian vizaĝon.

"Mi estas Kruko," li prezentas sin, "neprofesia kraĉanto."

***

PURA LOGIKO
Kruko: Kial Dio kreis viron antaŭ ol virinon?

Baniko: Ĉar ĉiam necesas fari unuan malnetan provon antaŭ


ol fari la ĉefverkon!

***

TRI NOVEDZINOJ
S-ino Kruko havas tri filinojn, kiuj unu post la alia edziniĝis.

Kiam la  plejaĝa filino edziniĝis, s-ino Kruko iomete subaŭskultis


dum la nupta nokto, kaj ŝi aŭdis sian filinon krii. Scivola, ŝi la postan
matenon demandis al la novedzino: "Kiel do pasis via nupta nokto?"
"Ho, panjo!" respondis ŝia plejaĝa filino. "Tio dolorigas!"

Iom poste, ankaŭ ŝia meza filino trovis taŭgan ulon, kaj siavice
edziniĝis. Same kiel la  unuan fojon, la  scivola patrino iomete
subaŭskultis dum la  nupta nokto, kaj ŝi  aŭdis sian filinon ridi.
La  postan matenon ŝi  demandis al  la novedzino: "Kiel do  pasis via
nupta nokto?"

"Ho, panjo!" respondis ŝia dua filino. "Tio tiklas!"

Kaj neeviteble alvenis la tago kiam la lasta filino ekamis bravulon,


kaj ankaŭ do  ŝi edziniĝis. S-ino Kruko neniel fariĝis malpli
subaŭskultema, kaj same kiel la  du aliajn fojojn, ŝi  atentis dum
la nuptonokto, kaj aŭdis… nenion. Nenia bruo venis el la novgeedza
ĉambro! Vere scivolega, ŝi  demandis al  sia tria filino la  postan
matenon: "Kiel do pasis via nupta nokto?"

"Ho, panjo!" respondis la filino. "Estis bonege!"

"Mi estas kontenta por vi. Sed… hieraŭ nokte mi  aŭdis nenion
el via ĉambro. Kiam viaj fratinoj edziniĝis, mi ambaŭfoje klare aŭdis
iliajn reagojn. Sed ŝajnas al mi ke pri tio vi indiferentas…?"

"Ho, ne, panjo!" diris la  novedzino. "Sed vi  ja ĉiam instruis al  ni
neniam paroli kiam la buŝo estas plena…!"
14
MALAVARA AMO
Kruko freneze ekamas servistinon, kaj li  decidas okupiĝi pri ŝi.
Li aĉetas por ŝi novajn vestojn, multajn juvelojn, luksan veturilon por
ke  ŝi ne  devu preni metroon malfrunokte, grandan multekostan
apartamenton, kaj kunportas ŝin por libertempi ĉe la marbordo.

Post kelka tempo li decidas ke li ne povas vivi sen ŝi.

"Mia karega," li diras al ŝi, "ni geedziĝu!"

"Ho, ne!" ekkrias la junulino. "Vi estas multe tro elspezema!"

***

FESTENO
S-ino Kruko organizas festenon ĉe si, kaj invitas ĉiujn geamikojn.
Ĉar ŝi  estas iom gastronomiema, kaj tre ŝatas la  francan kuirarton,
ŝi  decidas servi helikojn laŭ la  franca maniero. Ŝi  do sendas sian
edzon por ke li aĉetu freŝajn helikojn.

Kruko ekiras por akiri la  gasteropodojn, sed li  trovas nek ĉe  la
stratbazaro, nek ĉe la supervendejo. Sed oni donas al li la adreson
de helikkultivejo iom ekster la urbo.

Do, li  prenas sian aŭton kaj veturas en  la kamparon, kaj ĉe  la
helikfarmon oni vendas al li dek dekduojn da helikoj.

Reveturante urben, Kruko vidas junan kaj belan virinon kies aŭto
staras vojflanke kun krevita pneŭo. La  virino nur staras tie,
rigardante la pasantajn aŭtojn kun senhelpeco "skribita" sur la vizaĝo
–  ĉar ŝi  neniam ŝanĝis pneŭon en  lavivo, kaj eĉ  ne havas krikon
en la aŭto. Kruko, bonkorulo ĉiam, haltas por helpi ŝin.

Ek, ek, de  unu ĝis dek! Kaj Kruko ŝanĝas por ŝi  la pneŭon. Tre
danka, ŝi  proponas ke  li trinku glaseton ĉe  ŝi. Kaj ĉar ŝi  estas tre
plaĉaspekta, Kruko ne  povas rifuzi. Kaj, ĉar tia estas la  vivo, unu
afero sekvas alian, kaj Kruko pasigas la tutan nokton ĉe ŝi, komplete
forgesinte la helikojn kaj la festenon.

Je la  sepa matene, li  katastrofe vekiĝas kriante: "La helikojn!


La festenon! Aĥ, aĥ! La 'festo' estos mia!"

Li rapidegas ĉe  sin, kaj alvenante antaŭ sian pordon, li  metas
la sakon da helikoj planken, kaj tiam li sonorigas.

S-rino Kruko malfermas la  pordon, kaj kolerege krias: "Kaj kie
vi do pasigis la tutan posttagmezon kaj la tutan nokton!?"

Kaj Kruko rigardas la helikojn, kiuj eskapas el la sako kaj rampas
sur la pordotapiŝo, tiam rigardas sian edzinon, rerigardas la helikojn,
kaj krias al ili: "Ek, ek, knaboj! Ni estas preskaŭ tie!"

***

LA BESTOKURACISTO
La avo de  Kruko estas farmisto. Unu tagon li  aranĝas la  venon
de  la bestokuracisto por fari artefaritan ensemigon ĉe  lia plej bona
laktobovino. Sed lastaminute la  avo devas malĉeesti pro iu  grava
afero, do  la bestokuracisto trovas nur la  avinon ĉe  la farmo. Kaj
la  avino havas kapon kiu ne  sidas tute rekte sur la  ŝultroj –  ŝi
ja estas la avino de Kruko!

"Bonan tagon, avinjo Kruko!" ĝentile salutas la  juna


bestokuracisto. "Mi venas kiel interkonsentite por ensemigi vian
bovinon."
Avinjo kondukas lin en  la bovinejon ĝis antaŭ la  bovino, kaj tiam
fingromontras najlon fiksitan sur fosto.

"Aranĝiĝu mem," ŝi  diras al  li. "Jen la  besto, kaj jen najlo por
alkroĉi vian pantalonon!"

***

PARAŜUTISTO
Kruko volas por la  unua fojo salti kun paraŝuto. La  kontrolisto
klarigas ĉion al li:

"Vi saltos aŭtomatece. Tio signifas ke  la tirilo de  via dorsa
paraŝuto estos aŭtomate tirita kiam vi  saltos el  la aviadilo. Tamen,
se ial tio ne okazus, vi simple tiru la tirilon de via stomaka paraŝuto,
kaj ĉio okazos glate. Kiam vi atingos la grundon, kamioneto alvenos
por preni vin revenen al la aerodromo. Ĉu en ordo?"

"Perfekte!" respondas Kruko, kiu antaŭĝuas la novan sperton.

Li saltas en  la aeron. Sed post dek sekundoj, li  konstatas


ke  efektive lia dorsa paraŝuto ne  etendiĝis. Do, li  trankvile tiras
la  tirilon de  la stomaka paraŝuto, sed ankaŭ ĉi-foje nenio okazas,
ĝi ne funkcias. Kruko komencas timi.

"Kaj kun mia malbonŝanco," li  diras al  si dum li  akceliĝas al  la
grundo, "mi certas ke tiu kamiono ne estos tie akurate!"

***

BONA AFERO
Kruko kaŝe iras viziti putinon.

"Mi havas nur 15  eŭrojn," li  diras al  ŝi. "Sed se  vi bonvolas,
mi povas doni al vi tute novan paron da tenisoŝuoj!"
"Nu, en ordo," diras la ino. "Sed mi avertas vin ke mi ne moviĝos.
Vi devos fari la tutan "laboron"."

Ili supreniras al  la ĉambro de  la knabino kaj senvestiĝas. Kruko


estas ne tre lerta amorulo, sed li estas pasiega, ĉar la knabino estas
sufiĉe ĉarma. Dum lia energia pistado, ŝajnas al  li ke  la ino tamen
moviĝas.

"Vi moviĝis!" li elkrias pro ĝojo. "Tio ja montras ke vi amas min!"

"Ne revu!" respondas la putino. "Mi nur provas la ŝuojn…"

***

KIE VI ESTIS?
Kruko piediras en la strato, kiam subita voĉo ekkrias malantaŭ li:
"Haltu! Haltu tuj, aŭ briko falos sur vian kapon!"

Surprizita, Kruko haltas, kaj efektive briko malfiksita de  apuda


domo falas, pasante nur kelkajn centimetrojn antaŭ lia nazo.
Li turniĝas, sed estas neniu!

Kruko daŭrigas sian iradon, kiam post kelka tempo li  denove
aŭdas: "Haltu! Haltu tuj, aŭ aŭtomobilo frakasos vin!"

Li haltas, kaj efektive aŭtomobilo subite aperas je  tro granda


rapido, pasante nur kelkajn centimetrojn antaŭ li. Denove li turniĝas,
sed daŭre estas neniu.

Do, li mem diras laŭtvoĉe: "Sed kiu vi estas?"

"Mi estas via gard-anĝelo," respondas la voĉo.

"Ĉu vere?" diras Kruko. "Kaj kie vi  do estis la  tagon de  mia
edziĝo!?"

***
NERVO
Kruko: Ĉu vi scias kiu estas la plej longa nervo de la homa korpo?

Baniko: Jes. Estas la optika nervo. Ekzemple, se vi eltiras hareton


ĉe via pubo, tio igas vin plori!

***

MALSANO
S-rino Kruko kondukas sian 18jaran filinon ĉe kuracisto.

"Sinjorino," li diras ekzameninte la junulinon, "ŝajnas al mi ke via


filino estas infektita de sifiliso."

"Sifiliso!" ekkrias la prudema virino. "Sed tio estas terurega! Diru,


sinjoro kuracisto, ĉu ne eblus ke ŝi infektiĝis en publika necesejo?"

"Eblas," respondas la  kuracisto pripensinte. "Sed ĉiukaze, tio


ne devus esti tre komforta."

***

PREZA PUPO
Du knabinetoj ludas en parko per siaj novaj pupoj.

"Kie vi aĉetis vian pupon?" demandas la unua.

"En superbazaro Hiperprez'," respondas la dua. "Panjo pagis por


ĝi 30 eŭrojn. Kaj la via?"

"Mia panjo pagis eĉ 45 eŭrojn," fieras la unua.

Sur la sama benko sidas juna virino kun bebĉareto. La knabinetoj


ekinteresiĝas pri la novnaskito.
"Kaj kiom vi pagis por via bebo?" demandas la unua knabineto.

"Nu," pripensas la  virino, "entute mi  pagis en  la naskokliniko


proksimume 1.500 eŭrojn!"

Kiam la virino foriras, la dua knabineto diras al la alia:

"Ŝajnas al mi ke por tia prezo, ŝi certe fikiĝis!"

("fikiĝis" ĉi tie = trompiĝis)

***

KROZADO
Kruko la  unuan fojon de  sia vivo vojaĝas mare, per granda
krozoŝipo. Ekŝtormas. Kruko suferos pro terura marmalsano, kaj
 restas en sia kajuto, kie li povas vomi trankvile.

Stevardo frapas je lia pordo, kaj diras:

"Ĉu mi servu la tagmanĝon en via kajuto?"

"Ne, dankon," respondas Kruko. "Vi ĵetu ĝin rekte en la maron!"

***

SURPRIZA DONACO
Estos baldaŭ la  naskiĝtago de  sinjorino Kruko, kaj Kruko havas
nenian ideon pri taŭga donaco.

"Ŝi jam havas ĉion imageblan," plendas Kruko ĉe la kolegoj. "Kaj
ĉiukaze ŝi povas aĉeti por si ĉion deziratan."

"Mi havas ideon!" sugestas kolego Baniko. "Donu al  ŝi


donackarton kun jena teksto: 'Bona por tridek minutoj da  eminenta
amorado, kie, kiam, kaj kiel plaĉos al  vi!' Mi  garantias ke  ŝi estos
ravita!"

La sekvan tagon Baniko demandas al Kruko:

"Nu? Ĉu vi faris laŭ mia sugesto?"

"Jes," respondas Kruko.

"Kaj ĉu plaĉis al ŝi?"

"Laŭŝajne, jes," diras Kruko. "Ŝi salte ekstaris, kisis mian frunton,
kaj forkuris kriante ke ŝi revenos post duonhoro!"

***

BONA LABORISTO
Kiam Kruko estis juna, li  laboris kiel kampara laboristo.
Li eklaboris ĉe farmo, kaj tiu laboro multe plaĉis al li. Sed la farmisto
maldungis lin post tri monatoj. "Tamen," protestis Kruko, "mi tre bone
laboris dum mi estis ĉe vi! Mi riparis la rikoltomaŝinon, mi renovigis
la  motoron de  la traktoro, mi  ordigis ĉiujn barilojn. Ho, kaj ankaŭ
la  ĉiumonatajn sangoperdojn de  via filino, mi  sukcesis komplete
haltigi ilin…"

***

LONDONA AŬTOBUSO
Kruko kaj Baniko, niaj bervalaj herooj, vizitas Londonon. Ili volas
vidi la  London-Turon, kaj devas preni aŭtobuson. Kiel ĉiuj scias,
la  londonaj busoj estas du-etaĝaj. (Se ĉiuj scias, kial mi  do ripetas
tion?)

"Ĉu vi  preferas iri sur la  unua etaĝo aŭ  sur la  dua?" demandas
Kruko.
"Ho, ni  devas resti sur la  unua etaĝo," respondas Baniko. "Mi
rimarkis ke supre ili ne baldaŭ foriros, ĉar eĉ ne estas ŝoforo!"

***

KROKODIL-ŜUOJ
Kruko kaj Baniko vizitas Parizon, kaj rimarkas ke  tre laŭmodaj
estas krokodil-ŝuoj.

"Ĉu ni  kreŭ firmaon pri krokodil-ŝuoj en  Bervalo?" demandas


Kruko. "Ni povus riĉiĝi!"

"Sed ni ne havas krokodilojn en Bervalo," protestas Baniko.

"Senprobleme," respondas Kruko. "Ni simple iru en  Afrikon por


preni!"

Do, ili forvojaĝas en Afrikon. Post longa irado, ili venas ĉe riveron,
kaj vidas enorman krokodilon. Ili postkuras ĝin, kaj post pli ol  horo
da luktado, ili sukcesas kapti ĝin.

Baniko zorge observas la gigantan beston:

"Fek!" li elkraĉas. "Ni venis ĉi tien por nenio!"

"Kial do?" demandas Kruko.

"Vidu mem," respondas Baniko. "Ĝi eĉ ne HAVAS ŝuojn!"

***

KOMPLEKSA DEMANDO
"Panjo, panjo! Kio estas 'edip-komplekso'?"

"Silentu, kaj kisu min!"


***

MOLECO
Kruko estas en  hotelo, ĉe  la akceptejo. Klinante sin por preni
valizon, li senintence frapas per sia kubuto virinon ĉe la mamo.

"Sinjorino," diras Kruko, kiu neniam maltrafas okazon por plaĉi


al virino, "mi petegas pardonon! Se via koro estas same mola kiel via
mamo, mi certas ke vi povos facile pardoni min…"

"Kaj vi, sinjoro," respondas la  ne tre severa virino, "se via kaco
estas same malmola kiel via kubuto, sciu ke  mi estas en  ĉambro
210."

***

GANGSTERA LOGIKO
La gangstera ĉefo bezonas du  subĉefojn, do  li venigas siajn tri
nevojn, Joĉjon la  Strabulon, Peĉjon la  Kvarfingrulon, kaj Roĉjon
la Belkapulon. Li alparolas unue Joĉjon la Strabulon:

"Joĉjo," diras la bandestro, "kiom estas kvar plus kvin?"

"Estas ses, ĉef'!" diras Joĉjo la Strabulo.

"En ordo. Sidiĝu en la angulon."

Li alparolas sekve Peĉjon la Kvarfingrulo:

"Peĉjo, kiom estas kvar plus kvin?"

"Estas sep, ĉef'!" respondas Peĉjo la Kvarfingrulo.

"En ordo," diras la gangstero. "Ankaŭ vi sidiĝu en la angulon."


Tiam li alvokas Roĉjon la Belkapulon:

"Roĉjo, kiom estas kvar plus kvin?"

"Nu, estas evidente naŭ, ĉef'!" memfide respondas Roĉjo


la Belkapulo.

La ĉefo do  prenas sian revolveron kaj pafas tri kuglojn en  la
kapon de  la Belkapulo. La  du aliaj, daŭre sidantaj en  la angulo,
ŝokite demandas:

"Sed ĉefo, kial vi mortigis lin?"

"Ĉar li sciis tro multe!"

***

AŬSKULTU PANJON!
Kruko: "Mi devintus aŭskulti mian patrinon kiam mi estis knabo!"

Baniko: "Kial? Kion ŝi diris?"

Kruko: "Sed ĝuste mi  ne scias! Kiel mi  diris, mi  ja ne  aŭskultis
ŝin!"

***

KOMPRENIGAJ GESTOJ
Kruko krozadas sur Pacifiko sur bervala krozoŝipo. Li  staras sur
la  ĉefa ferdeko kaj babilas kun la  ŝipestro kiam la  ŝipo preterpasas
senhoman insuleton oceanmezan. Subite li  rimarkas ke  tamen sur
la  insulo estas ulo kiu strangamaniere agitas la  brakojn, farante
rapidajn signojn al la ŝipo.

"Sed kial tiu ulo gestegas tiel?" demandas Kruko.


"Nu, ni  preterpasas tiun ĉi  insulon unufoje jare," diras la  bervala
ŝipestro.

"Mi pensas ke li ne ŝatas ke ni navigas apud lia insulo."

***

REORGANIZO
En Edeno, Adamo plendas ĉe Dio:

"Vidu, Dio," diras malkontenta Adamo, "vi donis al mi 32 dentojn,


tio ja  estas ĝentila. Sed… vi  donis al  mi nur unu kacon. Ĉu  vi
ne  povus ŝanĝi tion? Estas ĝentilege se  vi povus inversi tion. Nu,
estu ĝentila, tiu tre plezurigus min…"

"Aŭdu, Adamo," provas kontraŭi Dio, "nu…, he…, do  bone,


en ordo…"

Kaj Adamo troviĝas kun ununura dento, sed ja 32 kacoj. Efektiva
koliero da kacoj.

Adamo ekiras tutfiere kun sia rozario da kacoj.

Subite Dio revokas lin:

"Ho, atendu! Kaj jen tri kestoj da  ĉurovoj! Ĉu  vi tamen kredas
ke portos ilin _mi_!?"

***

ŜPARADO
Sepdekjarulo edziĝas kun deksepjarulino. Dum la  nupta nokto,
la oldulo surprizas ŝin per sia ardo kaj ripetkapablo.
Tiel ke  matene, dum li  kontente ronketas, ŝi  sentas kvazaŭ
ŝi  pasigus nokton en  kazerno. Ŝi  pene ellitiĝas, kvazaŭ rampas ĝis
la banĉambro, kaj rigardas sin en spegulo.

"Li ja  diris ke  li ŝparadis dum kvardek jaroj," ŝi  murmuras, "sed
mi kredis ke li parolas pri mono…!"
15
ELEKTRO
Jozefino, kiu pri elektro scias tiom kiom mezinteligenta simio, iras
en elektraĵvendejon:

"Mi ŝatus havi konektilon, mi petas."

"Kian?" demandas la komizo. "Ĉu masklan aŭ femalan?"

"Nu, stultulo!" respondas la ŝokitino. "Estas nur por riparo, ne por


bredado!"

***

LUDI PER FAJRO


Frenezulo ludas per alumetoskatolo. Li provas ekbruligi unu, sed
ĝi ne funkcias… Alian, sed denove ne funkcias… Ankoraŭ alian, sed
ankaŭ ĝi ne taŭgas.

Fine, unu el  la alumetoj ekbrulas. La  frenezulo rapide blov-


estingas ĝin.

"Mi ne estas freneza," li diras al si. "Tiu ĉi bone funkcias. Mi zorge


konservos ĝin!"

***

NE FORGESU!
La direktoro de grava bervala firmao alvokas Krukon:
"Mi petis al vi maldungi tiun maltaŭgan sekretariinon, ĉu ne?"

"Jes, sinjoro," kurbiĝas Kruko, " mi  scias. Ŝi  havas nenian ajn
memorkapablon."

"Kaj do, kial ŝi estas ankoraŭ ĉi tie?"

"Mi ja maldungis ŝin," klarigas Kruko. "Sed ŝi certe forgesis ke ŝi


estas maldungita, kaj do ŝi revenis ĉimatene!"

***

ŜIRA PROBLEMO
Kruko iras al kinejo. Li aĉetas bileton kaj eniras la spektaklejon.

Minuton poste li  revenas al  la kasejo, kaj aĉetas novan bileton.
Kaj denovan fojon li  revenas post minuto kaj petas aĉeti plusan
bileton.

"Mi ne  komprenas," diras al  li la  kasistino. "Mi jam vendis al  vi
du biletojn!"

"Mi scias," respondas Kruko. "Sed ĉiufoje kiam mi  eniras


la salonon, estas iu ulo kiu ŝiras ĝin!"

***

BELA MUZIKO
La eta Jonjo rigardas libron pri anatomio, kaj trafas bildon pri viro.

"Panjo," ŝi demandas al la patrino, "kio estas tio?"

"Estas la kruroj, karulino," respondas panjo.


"Kaj tio? Kio estas tio kiu pendas inter la  kruroj?" insistas
la knabineto.

"Hm," diras la embarasita patrino. "He…, tio estas… trumpeto!"

"Ha!" eksklamas la etulino. "Do, tio klarigas ĉion!"

"Kion?" demandas la mirigita virino.

"Ĉiumatene kiam vi  iras laborejen, la  najbarino venas ĉi  tien ludi
trumpeton kun paĉjo…"

***

MORALA AGO
Kruko: Mi ŝvitigas la virinojn, kaj mi prenas ilian monon!

Baniko: Tio ne estas tre morala, ĉu?

Kruko: Kial, ne  morala!? Estas nur mia nova laboro: mi  direktas
porvirinan gimnastikejon.

***

FOLIO
Kruko iras en ĉionvendejo, kaj diras al komizino:

"Mi estas invitita ĉe kostumbalon. Mi ŝatus vesti min kiel Adamo.


Ĉu vi ne havus vitofolion?"

"Certe, sinjoro," respondas la komizino, kiu jam vidis strangaĵojn.

"Jen tre bela modelo…"


Kruko ekridas: "Mi ne  volas vanti, sed mi  neniel povus kaŝi min
malantaŭ tiu folieto!"

Do, la komizino montras al li pli grandan folion, sed denove estas
tro malgranda. Fine, ŝi prenas gigantan bananarban folion.

Kruko daŭre estas malkontenta, ĉar ĝi  estas denove tro


malgranda. La komizino komencas senpacienci:

"Aŭskultu, se vi estas vere konstruita kiel vi provas kredigi al mi,


mi  havas por vi  bonan konsilon: forgesu pri Adam-kostumo. Prenu
vian ilon, metu ĝin ĉirkaŭ vian kolon, kaj vestu vin kiel
benzinpumpilo!"

***

BELA ROLO
Jozefino decidas fariĝi aktorino, kaj pretas fari ĉion por trovi belan
rolon. Ĉar ŝi  neniam sukcesas ĉe  provlegadoj, ŝi  decidas viziti
Krukon, tre konatan reĝisoron.

Efektive, Kruko montriĝas tre promesema, svatas ŝin, kaj ili


gekuŝas.

Poste, Kruko diras:

"Pri rolo por vi…, mi eventuale havos ion por vi post unu jaro."

"Post unu jaro!" elkrias Jozefino. "Do, ĉu  vi ne  povus doni al  mi
iom da mono?"

"Mono?" demandas Kruko. "Kial?"

"Por aĉeti panon! Mi ja malsatas!"

"Sed kion vi do faras ĉi tie? Vi devas iri al panvendejo!"


***

VIGLA MEMORO
Iuvespere mi  promenis en  la urbo, kiam mi  vidis maljunulon kiu
ploras. "Kial vi ploras, sinjoro?" mi helpoprete demandis.

"Ho, knabo!" li  elkriis (kaj tamen mi  estas 56-jara "knabo"). "Mi
estas 80-jara, kaj mi havas 20-jaran edzinon. Ŝi estas belega virino
kiu pensas nur pri amorado! Kaj ni amoras kvar– aŭ kvinfoje ĉiutage!
Mi ankoraŭ estas tute vigla malgraŭ mia granda aĝo!"

"Do!" mi admire fajfas. "Vi ŝajnas entute nekompatinda. Kial do vi


ploras?"

"Ĉar mi ne memoras kie mi loĝas!"

***

KAMPARO SEN KOMPARO


Kruko kaj Jozefino ferias en  kamparo. Jozefino ekŝategas
la kamparan vivon. Je la vespero de la lasta tago, ili sidas sur teraso
rigardante belan sunsubiron, kaj Jozefino komentas:

"Kiam unu el ni mortos, mi venos vivi en kamparo".

***

VOJAĜO SEN BAGAĜO


Jozefino promenas en  la haveno, nostalgie rigardante la  boatojn
kaj ŝipojn. Ŝi  eĉ unufoje laŭte suspiras. Maristo aŭdas tion, kaj
demandas:

"Kial vi estas tiom malgaja, fraŭlino?"


"Ho," –  respondas Jozefino, "mi revas surŝipiĝi por Usono. Sed
mi ne havas sufiĉan monon."

"Aŭskultu," – diras la maristo, kiu trovas ke Jozefino estas beleta


virino, "mia ŝipo eknavigos ĉivespere ĝuste por Nov-Jorko. Mi povos
kaŝi vin en  savboato, mi  donos al  vi manĝaĵon ĉiuvespere. Sed
vi devos esti ĝentila kun mi -– vi komprenas kion mi celas…"

La vojaĝemo de  Jozefino estas tiom granda ke  ŝi akceptas


la proponon.

Ĉio okazas glate dum dek tagoj, kaj la maristo estas tre kontenta.
Sed je  la deka tago, la  ŝipestro hazarde preterpasas tiun parkon
de  la ferdeko, kaj aŭdas brueton en  la savboato. Li  levas
la ŝirmotolon, kaj ekvidas Jozefinon.

"Sed kion vi faras ĉi tie?" – demandas la mirigita ŝipestro.

"Ho, bonvolu ne  denunci min al  la usona doganpolico," –  ŝi


petegas.

"Ne timu, ne  estas risko ke  mi faros tion," –  respondas la  eĉ pli
mirigita ŝipestro. "Vi ja  estas sur la  pramo inter Bervalo kaj
Monako…"

***

KIO ESTAS NOMO?


Juna indiano demandas al sia patro:

"Paĉjo, kial mia frato nomiĝas Tritika Rikolto?"

"Ĉar via panjo kaj mi koncipis lin dum la periodo de tritika rikolto,"
respondas la patro.

"Bone," daŭrigas la  infano. "Kaj kial mia fratino nomiĝas Luna
Lumo?"
"Ĉar ni koncipis ŝin dum bela lunluma nokto."

La infano silentas, do la patro demandas al li:

"Ĉu vi bone komprenis mian klarigon, Truita Kondomo?"

***

VERA AMO
Kruko: "Kiel distingi bervalanon en orgio?"

Baniko: "Facile! Li estas la ununura kiu amoras kun sia edzino!"

***

FEMUROJ
Kruko kaj lia amikino Lio (ne diru al lia edzino!) iras al multekosta
franca restoracio.

"Bonan tagon, fraŭlino," li  diras al  la kelnerino. "Ĉu vi  havas
ranfemurojn?"

"Ne, sinjoro," respondas la  bervala kelnerino. "Mia pantalono


estas nur iom tro strikta!"

***

ALTAPREZA DONACO
Kruko: Mia edzino volis ke mi aĉetu por ŝi perlojn.

Baniko: Ĉu? Kaj ĉu vi faris?

Kruko: Ĉu  vi ŝercas? Mi  aĉetis bareleton da  ostroj, kaj diris al  ŝi
ke ŝi mem serĉu!
***

ODOROJ
Kruko konstatas ke  li terure buŝ-haladzas, ĝuste la  tagon kiam
li  rendevuas kun sia amikino Lio (ne diru al  lia edzino!). Ŝi  estas
superseks-aloga blondulino (evidente) kun abundega brusto
(nature). Sed ŝi    ne estas ĉiam tre facila, kaj li  timas ke  ŝi rifuzos
tranokti kun li pro la odoraĉo.

Do, Kruko iras al apoteko, kaj petas konsilon de la apotekisto.

"Por eviti tian malagrablan haladzon, necesas havi taŭgan dieton


kaj buŝ-higienon," helpeme konsilas la apotekisto.

"Sed mi  bezonas odori kiel rozo jam ĉivespere!" senesperas


Kruko.

"Tiukaze, mi  povas konsili trukon: brosu viajn dentojn kiel


normale, sed aldonu unu guton da koncentrita pin-esenco. Tio efike
kovras buŝ-odorojn."

Kruko aĉetas la  varon, dankas la  apotekiston, kaj kuras hejmen
por prepariĝi.

Brosonte la dentojn, Kruko pensas ke se unu guto efikas, do por


100%e certi ke  Lio nenion flaros, li  uzu la  tutan boteleton
da koncentrita pin-esenco!

Lio alvenas, ili diskutas, kaj ĉio ŝajnas en ordo – Kruko certas ke li
sukcesos ĉe ŝi. Bedaŭrinde, ŝi ŝajnas ĝenata de io:

"Estas strangege," ŝi  diras. "Strange odoras, kvazaŭ iu  fekis


malantaŭ pin-arbo!"

***
MALAFABLA
Kruko parolas kun sia amiko Baniko:

"Mia najbaro en  la supra apartamento estas tiom malafabla" –  li


diras. "Hieraŭ nokte li piedfrapadis dum pli ol unu horo!"

"Kia malafableco," – Baniko ekkrias. "Mi supozas ke li vekis vin…"

"Sed ne. Ĉar laŭ enorma bonŝanco, mi  ĝuste en  tiu momento
ludadis trumpeton."

***

BELA SPIONINO
Espujo kaj Idujo militadas kontraŭ unu la  alia de  pluraj jaroj.
Kvankam la  espoj havas ĉiujn avantaĝojn (nombrojn, armilojn,
monon, ktp.), la  idoj havas unuarangan generalon, Belfrunt, kiu
sukcesas kontraŭi ĉiujn ataktojn de la espoj, kaj eĉ gajnas terenon.
Laŭdire, li havas ege bone konceptitan batalplanon.

La espa ĉefkomandanto, Korset, decidas sendi speciale trejnitan


spioninon, Lipri, kun aparte danĝera misio: ŝteli kaj forporti
la batalplanon de Belfrunt.

La bela spionino revenas post unu monato:

"Jen!" ŝi  triumfas. "La batalplano de  Belfrunt! Mi  ŝtelis ĝin el  lia
noktotablo!

Kaj tio ne estas ĉio: mi alportas lian filon kiun mi kaptis!"

"Eminente!" Korset kontentegas. "Kaj kiu estas via kaptito?


Mi volas pridemandi lin tuj!"
"Ha ne," respondas Lipri. "Tio ne  eblas… Necesos atendi naŭ
monatojn!"

***

SPAGETO
Kruko estas en  restoracio, kaj mendas pladon da  spagetoj.
La  plado alvenas, kaj post kelkaj sekundoj, Kruko revokas
la kelneron:

"Vidu! Jen, vidu! Meze de mia telero estas longa, dika, nigra haro!
Mi absolute rifuzas pagi!"

Kaj li leviĝas kaj foriras.

La restoraciestro petas la  kelneron ke  li diskrete sekvu Krukon,


por eventuale koni lian adreson, cele al pago.

Sed Kruko iras ne hejmen, sed ĉe prostituitino. La kelnero sekvas


ilin laŭ la ŝtuparo, kaj rigardas tra la ŝlosiltruo. Li konstatas ke Kruko
frandzas ŝin. Je  tio, la  kelnero frakase eniras la  ĉambron, kaj
fingromontre akuzas:

"Vi fekumis nin pro unu hareto en  via telero, kaj jen vi  kun
buŝpleno!"

"Jes ja," Kruko kraĉe respondas. "Kaj se  mi trovos ununuran


spageton ĉi tie, mi denove rifuzos pagi!"

(frandzo = piĉ-lekado)

***

ĴALUZO
S-ino Kruko parolas kun sia servistino:
"Mi estas konvinkita ke  mia edzo havas amrilaton kun sia
sekretariino. Mi certegas!"

"Ho, sinjorino," – emocias la servistino, "ĉu vi diras tion por ĵaluzigi


min?"

***

KIA MONSTRO!
Kruko: Kio havas 150 okulojn kaj du dentojn?

Baniko: Facile! Estas aŭtobuso plena je gemaljunuloj!


16
KIEL NOMIĜIS?
Kruko kaj Baniko, kiel kutime, varmigas la  taburetojn en  sia
preferata drinkejo. Ankaŭ kiel kutime, Kruko varmigas la  aeron per
siaj anekdotoj pri knabinĉasado, ĉiam sukcesa.

Baniko estas multe pli retenita. Li scivolas pri la verecgrado de la


krukaj rakontoj, sed evidente ne emas kolerigi sian amikon per rekte
esprimita dubo.

"Sciu," Baniko fine diras dum unu el  la maloftaj momentoj kiam
Kruko ĉesas oratori, "miaflanke, mi  neniam estis amorinta mian
edzinon antaŭ nia geedziĝo. Kaj vi…?

"Nu," respondas Kruko post longa bierglutado, "mi ne  scias! Kiel
ŝi nomiĝis antaŭe?"

***

HONESTULO
Kruko: Kio estas la plej alta ŝtupo de honestulo?

Baniko: Facile! Estas la  ulo kiu parkas sian veturilon


en  malpermesitejo, kaj poste denuncas la  preterpasantojn kiuj
ne vokas la policon!

***

PRENU PARON
Kiam Kruko estis junulo, li foje iris al la kamparo dum somerferio
por gajni iom da mono sur la farmo de sia patrinflanka onklo.

"Jen," diras la onko, "ekde morgaŭ, vi devos labori ĉiutage en tiu


kampo. Sed atentegu: mi havas du filinojn, kaj se vi tuŝos unu aŭ la
alian, mi senhezite mortigos vin!"

"Ne timu, oĉjo", diras la juna Kruko. "Kvankam mi ŝatas la injojn,


mi estas ja nur urbano, kaj post tuttaga kampolaboro, mi certe estos
tro lacega por eĉ rimarki ilin!"

Kaj tiunokte Kruko kuŝiĝas frue, por esti freŝa kaj energioza por
la morgaŭa laborego.

Kaj jen kiam la suno apenaŭ leviĝis, la farmista onklo jam vekas
Krukon, kaj kondukas lin al  la kampo. Sed subite li  rimarkas
ke Kruko portas urboŝuojn.

"Ho ve!" li elkrias. "Vi ne povas labori kun tiaj ŝuoj – ili tuj ŝiriĝos,
kaj viaj piedoj vundiĝos. Vi  bezonas verajn botojn! Jen, estas bona
paro en  la vestoŝranko de  la ĉambro de  miaj filinoj. Prenu ilin, kaj
revenu rapide!"

Do, Kruko kuras ĝis la farmodomo, eniras la ĉambron, kaj iras ĝis
la vestoŝranko. Sed li tuj rimarkas la du belegajn filinojn de sia onklo,
kiuj ankoraŭ dormas. Ĉar estas somere varma vetero, ili estas
apenaŭ vestitaj, kaj Kruko ne  povas malhelpi sin. Li  ekseksumas
la unuan knabinon, kiu neniel rezistas, eĉ helpas. Kuraĝigita, li poste
iras al la dua filino, kaj rekomencas. Sed tiu provas forpuŝi lin:

"Ne, ne! Vi ne povas fari tion. Mia patro mortigos vin!"

"Tute ne!" respondas Kruko. "Estas fakte li  kiu sendis min. Vi  tuj
vidos…"

Li iras ĝis la fenestro, malfermas ĝin, kaj krias:

"He, oĉjo! Ĉu mi prenu ambaŭ?"


"Kompreneble!" respondas la  onklo. "Vi ja  ne povas preni nur
unu!"

***

LA PATROJ
Kruko kaj Baniko, laŭ feliĉa hazardo, fariĝas patroj samtempe. Ili
renkontiĝas en la preferata drinkejo:

"Ho!" ekkrias Baniko. "Kio okazas ĉe vi? Vi aspektas lacega!"

"Jes," oscedas Kruko. "La nova bebo vekiĝas ĉiunokte kriegante,


kaj dum horoj neniu povas dormi en  la domo. Sed vi  aspektas
freŝega."

"Fakte, jes," respondas Baniko. "Ĉar mi  trovis metodon por


redormigi la idon: mi ĵetas ĝin en la aeron unu– aŭ dufoje, kaj tio tuj
trankviligas ĝin."

"Nur tion?" miras Kruko.

"Jes, nur tion," kontentas Baniko.

Do, Kruko decidas provi la  metodon de  Baniko. Kiam la  bebo
ekploras, Kruko prenas ĝin kaj ĵetas ĝin en  la aeron. Sed ĝi  ne
trankviliĝas, eĉ  pli forte ploras. Kruko reprovas, eĉ  dekfoje, sen
la esperata rezulto: la bebo daŭre ploregas.

La sekvan tagon li denove renkontas Banikon:

"Ho," riproĉas Kruko, "via truko ne funkcias!"

"Ĉu vi ĵetis ĝin en la aeron?" scivolas Baniko.

"Jes, dekfoje!"
"Strange," pripensas Baniko. "Ĉe mi, tio sukcesas ĉiufoje. Sed
endas mencii ke ĉi mi la plafono estas iom malalta…"

***

EFIKA KURACISTO
Amanda, la filino de Kruko, devas iri ĉe ginekologo la unuan fojon
en  sia vivo. Ŝi  estas ege impresita, des pli ke  la ginekologo estis
viro. La kuracisto diras al ŝi ke ŝi senvestiĝu, kaj ŝi respondas:

"Pardonu min, sinjoro kuracisto, sed mi  estas iom timema. Ĉu  vi
bonvolus tiri la kurtenojn dum mi senvestiĝas?"

"Kompreneble," la kuracisto akceptas.

La kuracista kabineto fariĝas tute malhela, kaj Amanda forprenas


siajn vestojn. Kaj tiam ŝi demandas:

"Kien mi metu miajn vestojn?"

"Ĝuste tien kie vi estas," li respondas. "Apud miajn."

***

OFICISTOJ
La direktoro vizitas la variajn oficejojn de sia firmao, inkluzive tiun
kies oficejestro estas Kruko. Li demandas:

"Kiom da oficistoj laboras en via oficejo?"

Kalkulas Kruko: "Proksimume unu el kvin."

***

LERTA HUNDO
Kruko kaj Baniko estas en  la Verda Krepusko, konata drinkejo
en Bervalo.

Kruko aĉetis hundon, kaj li rakontas ĝiajn neordinarajn kvalitojn.

"Tiu hundo estas tiom inteligenta," fieras Kruko, "ke kiam vi donas
al ĝi monon, ĝi iras al la panvendejo kaj aĉetas panon!"

Baniko ne povas kredi tion:

"Vi devos montri tion al mi," li skeptikas.

Ili iras ĉe Krukon. Baniko donas monon al la hundo, kiu forkuras.
Post unu horo, la hundo ankoraŭ ne revenas. Kruko estas mirigita:

"Sed kiom da mono vi donis al ĝi," maltrankvilas Kruko.

"Mi donis al ĝi dek-eŭran bileton," klarigas Baniko.

"Sed vi  estas freneza!" admonas Kruko. "Kiam oni donas al  ĝi
tiom da mono, ĝi iras al kinejo!"

***

MORDA HUMURO
"Mi estas s-ro Kruko," Kruko diras al  sia najbaro. "Mi venas pro
via hundo."

"Bonvolu eniri, s-ro Kruko," respondas la  najbaro. "Kio estas pri
mia hundo?"

"Sinjoro, via hundo trifoje mordis mian bopatrinon!"

"Ho, ve, ĉu  ĝi fakte agis tiel!? Mi  tion ege bedaŭras. Sed mi  ne
kredas ke mi estas respondeca pro tio."
"Ĉu vi  pensas tion? Sed finfine, ne  temas pri via respondeco.
Mi nur volas demandi ĉu mi povas aĉeti la hundon…"

***

SUKCESO!
"Kiom via prelego sukcesis?" demandas Baniko al  Kruko. "Ĉu
ĝi plaĉis al la aŭdintaro?"

"Ŝajne ĝi plaĉis," respondas Kruko. "Precipe ĉe unu el miaj frazoj


estis granda aplaŭdo."

"Kiu frazo estis?"

"Estis la frazo, 'Kaj nun, gesinjoroj, mi finu mian paroladon!'"

***

PLI KURAĜA
Kruko babilas kun alia kliento en la Verda Krepusko.

"Jes, ja," diras la kunbabilanto, "virinoj nepre toleras doloron multe


pli kuraĝe ol viroj."

"Ĉu fakte?" miras Kruko. "Ĉu eble vi estas dentkuracisto?"

"Ne, ne: ŝu-vendisto."

***

PLI KAPABLA
Kruko kaj Baniko provas konsoli sin en la Verda Krepusko.

Baniko plendas, "Mia edzino povas paroli pri temo dum horoj."
"Tio estas nenio!" ĝemas Kruko. "Mia eĉ ne bezonas temon."

***

ZORGEMA EDZO
MATENE

"Viaj dumnoktaj tus-atakoj ja  estas teruraj kaj timigaj!" zorgas


Kruko pri sia edzino. "Hodiaŭ mi tuj venigos kuraciston."

"Dankon, karulo," dankas Jozefino.

VESPERE

"Nu," plendas Jozefino, "la kuracisto ankoraŭ ne venis!"

"Tamen," respondas Kruko, "li jam estis ĉi tie."

"Ĉu vere? Kaj kion li do faris?"

"Li receptis dormigilon… por mi!"

***

ĈIAM AFABLA
"Vi fakte estas afabla al  mi nur kiam vi  deziras monon," Kruko
plendas.

"Karuĉjo, mi _ĉiam_ estas afabla al vi, ĉu ne?" Jozefino kveras.

"Jes, bedaŭrinde!"

***
ĜIS REVIDO!
Kruko regule pasigas nokton en  la policeja malliberejo pro troa
drinkado, kaj tio agacas la  inspektoron. Iun fojon, liberigante
la  friponon, la  inspektoro adiaŭas lin per la  vortoj, "Mi ege esperas
ke ni ne revidos unu la alian ĉi tie!"

"Kiel?" miras la postebrianta Kruko. "Ĉu vi do ofic-ŝanĝos?"

***

ZORGA DISTINGO
"Bonvolu diri al  mi," diras sinjorino al  bestvartisto en  zoo, "ĉu tiu
krokodilo estas vira aŭ ina."

"Tio estas demando," respondas la vartisto, "kiu povus interesi nur


alian krokodilon!"

***

DANĜERA EDZECO
"La gazeto enhavas interesan kaj konindan artikolon pri edzo,"
rakontas Kruko. "Li sin mortigis ĉar li  havis malagrablan familian
vivadon!"

"Ĉu vere?" miras Jozefino. "Kaj ĉu  li per tio atingis pli agrablan
familian vivadon?"

***

DANĜERA LOKO
Kruko ŝategas brandon, kaj pro tio lia nazo fariĝis ruĝega. Sidante
apud sia amiko Baniko en la Verda Krepusko, li ree sorbas brandon,
dum Baniko trinkas vinon.

Subite, muŝo alflugas kaj eksidas sur la nazo de Kruko; sed ĝi tuj
ekforflugas. Vidinte tion, Baniko diras: "Necesas ke vi bandaĝu vian
nazon!"

"Kial?" perpleksas Kruko. "Ĝi ja ne estis vundita."

"Tamen, la  bedaŭrinda muŝeto kiu ĵus sidis sur via nazo
brulvundis siajn piedetojn."

***

KOSTETA MANĜO
Kruko iras en tre kostetan restoracion, kaj mendas simplan pladon
da  terpomkaĉo kun ia  saŭco. Ekmanĝante, li  trovas en  ĝi
pantalonbutonon. Kolere li  montras la  butonon al  la kelnero, kiu
flegme respondas, "Estas malmulte, mi agnoskas. Sed por unu eŭro
vi ne povis esperi trovi la tutan pantalonon…"

***

KRITIKO
Jozefino ludas pianon, kaj demandas al  Kruko, "Ĉu vi  ŝatas
la verkojn de Beethoven?"

"Jes, kompreneble," respondas Kruko. "Sed tamen ludu ilin plu."

***

NUR AMIKOJN
Kruko parolas kun sia maljunega avo. Tiu diras, "Mi estas 94-jara,
kaj mi havas eĉ ne unu malamikon en la mondo!"
"Tio estas vere bela penso," diras Kruko diskrete viŝante
larmeton.

"Jes ja! Ĉiuj jam delonge formortis."

***

LA TORTO
Kruko eniras teejon kaj elektas fragotorton. Sed tuj poste
li redonas ĝin kaj deziras ĉokoladotorton.

Manĝinte la torton, li leviĝas kaj ekforiras.

"Sinjoro!" ekkrias la kelnero. "Bonvolu pagi!"

"Ĉu mi?" miras Kruko. "Pro kio?"

"Vi ne pagis la ĉokoladotorton. Unu eŭron kvindek, mi petas."

"Kial? Por ĝi mi ja redonis la fragotorton!"

"Sed tiun vi ja ne pagis."

"Kompreneble ne! Tiun mi  ja ne  manĝis! Kion do  vi volas? Ĝis
revido!"
17
ZORGNULIGANTO
Baniko renkontas sian amikon Kruko, kiu ridetas kaj aspektas tre
bonstata. Pri tio Baniko miras, ĉar ĝis nun Kruko ĉiam malsukcesis
en siaj aferoj.

"Ho, vi  ridetas kaj vere aspektas bonhavulo!" eksklamas Baniko.


"Ĉu vi komencis sukcesozan entreprenon?"

"Jes," kontente ridetas Kruko. "Mi eĉ  ĵus dungis privat-


sekretarion."

"Mirinde! Sed diru, kial vi bezonas privat-sekretarion?"

"Mi lin dungis por ke li nuligu miajn zorgojn."

"Kiel? Mi ne komprenas."

"Nu, ĉiumatene mi transdonas al li ĉiujn neagrablajn poŝtaĵojn."

"Do, ĉiujn poŝtaĵojn!"

"H'm. Li prilaboras la poŝtaĵojn tiel ke mi povas deteni min de ĉiuj


malagrablaĵoj. Tial mi lin nomas mia 'zorgnuliganto'."

"Sed diru, amiko," insistas Baniko, "tia kunlaboranto certe kostas


multe da mono."

"Jes ja. Li havas salajron de 3'000 eŭroj!"

"Ĉu jare?"

"Ne, ne…, 3'000 eŭrojn monate!"


"Sed, kiel vi gajnas sufiĉe da mono por pagi lin?"

"Nu, tio estas lia unua zorgo."

***

OPINIOJ!
Baniko starigis fiŝvendejon, kaj fiksis reklamtabulon super
la pordon kun la vortoj "Ĉi tie vendado de freŝaj fiŝoj!"

Venis Kruko por aĉeti fiŝon, kaj demandas, "Sed kial vi skribis 'ĉi
tie' sur vian reklamtabulon? Vi  ja ne  vendas viajn fiŝojn aliloke!
La vortoj 'ĉi tie' estas superfluaj."

Baniko malaperigis la vortojn 'ĉi tie'.

La postan tagon, Kruko revenis, kaj opiniis, "Kial la  vortoj


'vendado de' troviĝas sur via reklamtabulo? Ŝajnas al  mi tute
nenecese, ĉiu ja scias ke vi ne fordonacas la fiŝojn, sed vendas ilin!"

Baniko jesis, "Vi pravas! Mi forigos la vortojn."

Iom poste Kruko ankoraŭfoje revenis, kaj dum la  babilado diris,
"Mi fakte ne  komprenas kial vi  skribis 'freŝaj' sur vian tabulon! Oni
ja ne aĉetus la fiŝojn ĉe vi se ili ne estus freŝaj!"

Al Baniko ankaŭ tio ŝajnis evidenta kaj prava, kaj li  tuj forigis
la  vorton 'freŝaj'. Do, restis nur la  vorto 'fiŝoj'. Kaj Baniko pensis
ke neniu povos diri ion kontraŭ tiu vorto.

Sed la  sekvan tagon Kruko denove eniris la  fiŝvendejon, kaj
demandis kial Baniko skribis la  vorton 'fiŝoj' sur la  reklamtabulon.
"Tio ja  estas sensencaĵo…, ĉar oni ja  flaras la  fiodoron de  viaj fiŝoj
en  distanco de  kelkaj kilometroj. Forigu do  tiun nenecesan
reklamon!"

***
"RELDOMO"
Baniko posedas tereneton en  la kamparo, kaj forte deziras
konstruigi sur ĝi  feriodometon, sed ne  havas la  monrimedojn.
Li  konsideras la  eblecon aĉeti ruldomon, kaj komencas rigardi
la reklamgazetojn.

Li trafas interesan reklamon: "La Bervala Nacia Fervojo forvendas


malnovajn pasaĝervagonojn tre favorpreze."

Li informigas detale, kaj decidas aĉeti do  NE ruldomon, sed


"reldomon".

Post kelkaj semajnoj, li invitas Krukon veni lin viziti en la kamparo.

Bedaŭrinde, la  tago estas ege pluva, sed Krukon allogas


la interesa sperto dormi en fervojvagono.

Sed kun mirego li  konstatas ke  Baniko sidas ANTAŬ sia vagono
sub la pluvego, fumanta sian pipon.

"Sed homo, vi  ja tute malsekiĝos!" li  krias al  Baniko. "Kial vi  ne
sidas interne?"

"Jam de du tagoj pluvas," klarigas Baniko. "Mi ege emis pipfumi,
sed ne  povas fumi interne, ĉar bedaŭrinde la  Nacia Fervojo vendis
al mi… vagonon por nefumantoj!"

***

VEREMA ĈASISTO
Kruko kaj Baniko babilas pri siaj ĉas-aventuroj.

"Jes ja!" fanfaronas Kruko. "Mi iam en  unu tago pafis 999
skolopojn!"
"Ho ho!" moke ridas Baniko. "Kial vi ne simple diras ke estis 1.000
skolopoj?"

"Ne ne! Eĉ pro unu skolopo mi ne mensogas!"

***

POŜTA PROFITO
Kruko estas poŝtisto.

Iun tagon, Baniko scivolas, "Mi volonte ekscius de  kio la  poŝto
profitas."

"Mi ne komprenas la sencon de via demando," perpleksas Kruko.

"Mi klarigu," diras Baniko. "La posto vendas poŝtmarkojn je  fiksa
prezo. Ekzemple, ĝi  vendas la  normalan 50-cendan postmarkon
je 50 cendoj; la neŭrĝan 45-cendan poŝtmarkon je 45 cendoj, kaj tiel
plu. Nun mi volus scii KIE do estas la profito de la poŝto?"

Je tiom stulta demando Kruko restis momenton perpleksa kaj


konfuzita. Subite, ideo lin kaptas, kaj li fiere deklaras:

"Ho knabo, tio estas facile komprenebla. Vidu, letero je 50 cendoj
rajtas pezi ĝis 20  gramojn, ĉu  ne? Sed la  plej multaj leteroj ja  ne
pezas 20 gramojn, sed malpli; ekzemple nur 10 gramojn, kaj tiel plu.
El tiu diferenco, aŭ saldo inter 20 kaj 10 gramoj la poŝto profitas!"

***

MIRAKLA SAVIĜO
"Ho, mi  mirakle evitis morton!" rakontas Kruko. "Mi falis
de ŝtupetaro 20 metrojn alta!"

"Nekredeble!" miregas Baniko. "Kaj vi ne mortis!"


"Ne! Mi staris nur sur la unua ŝtupeto…

***

LA LUNO
Kruko kaj Baniko hejmeniras frumatene post tutnokta festado.
Kruko unua rimarkas la lunon.

"K-k-kio eŝtaŝ tio?" li demandas.

"Eŝtaŝ la luno!" respondas Baniko.

"Ne, eŝtaŝ ĉerte la  ŝuno. Ŝed ni  ne diŝkutu pri t-t-tio, ŝed d-d-
demandu la unuan renkont-t-toton…"

Vidante viron, ili lin demandas: "P-p-pardonu. Diru al ni ĉ-ĉ-ĉu tio
eŝtaŝ la l-l-luno aŭ la ŝuno!?"

"Mi bedaŭras," la  viro respondas, "sed mi  ne scias. Mi  estas
eksterurbano."

***

MULTAJ ŜANĜOJ
Kruko promenas laŭ la  ĉefstrato, kaj neatendinte renkontas
malnovegan konaton.

"Ho, amiko!" ekkrias. "De kie vi  ĵus venas? Kiel vi  fartas?
De  almenaŭ dek jaroj mi  ne vidis vin! Vi  ja iomete ŝanĝiĝis
intertempe: viaj haroj estas nun grizaj, almenaŭ tiuj kiuj restas; via
barbo ankaŭ plilongiĝis; kaj vi  entute plidikiĝis. Fakte, oni apenaŭ
rekonas vin! Kie vi do estis dum la lastaj dek jaroj, kara Roberto!?"

Kaj Kruko entuziasme ĉirkaŭbrakas lin.


"Pardonu," la ulo respondas, "sed mi ne nomiĝas Roberto!"

"Nu!" reekkrias Kruko. "Ĉu vi ŝanĝis ankaŭ vian nomon!?"

***

BRILA NOKTO
Post malfrunokta festego, Kruko ŝancele iras laŭ la  ĉefstrato.
Li  forte karambolas kun lanterno, kaj diras, "B-b-bonvolu pardoni,
ŝinjoro!" Post kelkaj paŝoj li  karambolas kun alia lanterno, kaj ree
murmuras, "Ho, p-p-pardonu, ŝinjoro; m’ n’ volis ĉ-ĉ-ĉagreni vin!"

Li plu ŝanceliĝas antaŭen, kaj denove karambolas kun nova


lanterno.

Ektimigite, li haltas, dirante, "M’ k-k-kredas k’ m’ restos ĉ-ĉ-cih tie


ĝis p-p-preterpaŝoŝ t-t-tiu ĉi p-p-proĉeŝio…"

***

MATEMATIKO
Kruko parolas al  Baniko, "Mi havas matematikan problemon
solvotan de vi."

Baniko malmulte interesigas pri matematiko, sed konas


la ŝercemon de Kruko, "Provu jam."

"Nu," komencas Kruko, "se mia loĝejo havas kvar ĉambrojn, kaj
ĉiu ĉambro mezuras longe 4  metrojn kaj larĝe 4  metrojn, kaj se  mi
kutime portas striitan pantalonon, kiom mi do aĝas?"

Post mallonga pripenso, Baniko respondas, "Vi agas 44 jarojn."

"Vi pravas!" mirigite deklaras Kruko. "Sed diru, kiel vi  elkalkulis
tiun tute ĝustan rezulton?"
"Ege facile," ironie respondas Baniko. "Mia kuzo estas duon-
idioto, kaj li aĝas 22 jarojn!"

***

BIENISTO
Ĵurnalisto vizitas malgrandan bienon en  fora kampara regiono
de  Bervalo, por intervjui la  bieniston, s-ron Krukon, kiu forlasis
la grandan urbon por vivi nature.

"Ĉi tie la tero ne estas tre fekunda," klarigas Kruko, "kaj postulas
do multan laboron por havi nur minimuman profiton."

"Tamen," diras la  ĵurnalisto, "vi sufiĉe gajnas por pagi


kamplaboriston…"

"Ah, ne!" insistas Kruko. "Tio estas la  sola servisto kaj
kamplaboristo kiu deĵoras ĉe mi, sed mi ja ne povas pagi ion al li."

"Sed do kiel vi elturniĝas?"

"Sufiĉe bone. Vidu, mi  ne povas pagi al  li, do  lia salajro
akumuliĝas. Post du  aŭ tri jaroj, mi  ŝuldas tiom al  li ke  li fariĝas
la  posedanto de  tiu ĉi  bieno anstataŭ mi, kaj do  tiam estas MI  kiu
deĵoras ĉe LI. Sed ankaŭ li ne povas pagi al mi, do post kelkaj jaroj
la bieno ree apartenas al mi, kaj tiel plu. Jen ĉio!"

***

KLOPODOJ
Kruko kaj Baniko estas en  sekurega malliberejo, kaj komplotas
por eskapi. Ili devas tra-, sub-, aŭ  supergrimpi ne  malpli ol  dek
du  murojn. Vespere, la  du homoj ŝteliras en  kompleta silento kaj
mallumo, kaj komencas grimpi la murojn. Unu post la alian, ili pli kaj
pli pene sukcesas. Komplete elĉerpitaj, ili finfine alfrontas la dekduan
muregon. Lacegaj, ili rigardas ĝin.

"Ni estas perditaj," anhelegas Kruko. "Ni neniel povos grimpi tiun
ĉi. Mi estas kvazaŭ morta pro laco, mi ne plu povas antaŭeniri."

"Nu, bedaŭrinde," diras Baniko. "Ni do reiru!"

***

LIBERECO
– Kiel doni pli da libereco al virino?

– Pligrandigi la kuirejon.

***

ANTAŬTIMO
– Kio estas la plej granda antaŭtimo de vesperto?

– Laksi dum dormo.

***

KOKRITOJ
Baniko eniras la  Verdan Krespuskon, kie festas liaj amikoj, kaj
krias, "Vi ĉiuj estas kokritoj!"

La amikoj mirfrapigas. Kruko preskaŭ strangolite diras, "Kiel…?

"Jes!" elkrias Baniko. "Mi kusis kun mia edzino!"

***
INTELIGENTA KOMPARO
– Kio estas la diferenco inter inteligentaj viroj kaj nifoj (neidentigita
fluganta objekto = «fluganta telero»)?

– Ĉiuj parolas pri ili, sed neniu iam vere vidis ilin.

***

FROSTIGA DEMANDO
– Kial bervalanoj ĉiam metas multajn glaci-kubetojn en  sian
frostegujon?

– Por certi ke ĝi restos sufiĉe malvarma.

***

NEŬTILA PARTO
– Kio estas neŭtila sur la korpo de virino?

– Viro.

***

ŜMAC’!
– Ĉu vi konas la rakonton pri Ŝmac’ la Limako?

– Jen Kruko kiu manĝas salaton, kaj… ŝmaaac’, la limakon!

***

STRANGA TRAFIKLUMO
– Ĉu vi konas la anekdoton pri Baniko kiam li volis iri al bordelo?

– Jes, li  pasigis la  tutan nokton ekstere, ĉar la  lampo estis ruĝa,
kaj li atendadis ke ĝi ŝanĝiĝu al verda…

***

MALBONA FARTO ĈE LA VARTO


Juna patrino malkontente telefonas al sia bebkuracisto:

"S-ro kuracisto," ŝi  plendas, "mi aĉetis la  libron kiun


vi rekomendis, kaj ĝi estas terure fuŝa."

"Kiel do fusa?" miras la multesperta pediatro.

"Vidu mem je paĝo 352: "Kiam la bebo finis sian laktobotelon, lavu
ĝin en bolanta akvo kaj purigu la internon per rigida broso.""

"Kaj do?"

""Kaj do"!? Sed mia bebo tute ne satas tiun traktadon!"


18
PASAS TEMP'
Kruko estas advokato, kaj ĵus finas sian pledadon en la tribunalo.
Ĝi estis longa. Tre, tre, tre longa. Kaj li mem rekonas ke li parolis iom
tro longe, kaj pardonpetas:

"Gesinjoroj ĵurianoj, s-ro juĝisto, pardonu ke mi iom longe parolis,


sed mi forgesis kunporti mian brakhorloĝon."

"Tio ne  malhelpas," respondas la  juĝisto. "Vi devis nur turni
la kapon kaj rigardi: malantaŭ vi estas… kalendaro!"

***

KOSTA VETERO
Jozefino libertempumas sola ĉe la Franca Riviero, sed estas vere
misŝanca, ĉar la  pluvo ne  ĉesas dum tuta semajno. Ŝi  sendas
retaĵon al la edzo: "Daŭra pluvo. Neeblas eĉ promeni."

Kruko, kiu estas iomete "ŝparema", remesaĝas: "Revenu tuj!


La pluvo estas malpli kosta ĉi tie en Bervalo…"

***

PROFUNDA PENSO
– Sed kio pasas tra la kapo de iu kiu saltas de tre alta konstruaĵo?

– Lia spino.

***
CELTRAFA
– Ĉu vi aŭdis kio okazis kiam Baniko pafis sagon al la ĉielo?

– Jes…, li maltrafis.

***

MODERNA VERSIO
– "Heziti, aŭ ne heziti, jen la demando… aŭ eble ne."

***

KREDO
Estas interese konstati ke  homoj kiuj mokas scienco-fikcion,
tamen pretas kredi la meteorologojn kaj la ekonomiistojn…

***

KONSCIO
Flegistino anoncas al  la cefkuracisto, "Paciento Kruko jam
rekonsciiĝis."

"Sed kiel vi povas tiom certi pri tio," miras la kuracisto.

"Klare: de ĉi-matene li ne plu petas vidi sian edzinon…"

***

KONFESO
Kruko estas dangera krimulo, kaptita de  la polico kaj nun
pridemandata. Por konfesigi lin, la  inspektoroj provas diverajn
"trukojn" por malstabiligi lin. Ekermple ili longe vice ŝaltas kaj
malŝaltas lampon kiu lumas rekte en liajn okulojn.

"Do?" demandas la  ĉefinspektoro post dek du  horoj de  tia
traktado. "Ĉu li fine konfesis?"

"Ne, ĉefo. Krom… ke li estis lumturgardisto dum dudek jaroj…"

***

SURPRIZITE
Pentristo kaj lia modelino trankvile babilas en la alteliero. Subite ili
aŭdas paŝojn en la ŝtuparo.

"Aĥ, estas mia edzino!" diras la  pentristo. "Rapide, senvestigu


vin!"

***

MALBELA VETERO
Preferinde ke  pluvu dum malbela tago kiel hodiaŭ, ol  dum tago
kun bela vetero.

(-– franca humuristo Pierre Dac)

***

EDENO EBLE NE ESTIS… PARADIZO


Iun vesperon, Adamo revenas hejmen tre malfrue, kaj tio
kolerigas Evon, kaj eĉ suspektigas ŝin.
"Mi certas," ŝi megeras, "ke vi havas kromamatinon!"

"Tute ne," certigas Adamo. "Kaj tio estas eĉ  ne ebla: ja  ekzistas
nur ni sur Tero!"

Sed Evo daŭre suspektas. Kaj kiam Adamo fine dormas,


ŝi diskrete aliras por kontroli… kaj kalkulas liajn ripojn!

***

ĈU VI FARUS?
Alloga juna virino ĉarme promenas tra eleganta drinkejo.
Ŝi alfrontas viron, kiu sidas sole.

– Saluton, belulo! –  ŝi ronrone diras. –  Mi faras ian agon, kiun


vi volas por $200.

– Bonege! – li respondas, – Farbu mian domon!

***

DENOVA EDZIĜO
Edzino: Kion vi farus se mi mortus? Ĉu vi denove edziĝus?

Edzo: Ne, kompreneble ne.

Edzino: Ĉu vi ne kontentas pro nia edziĝo?

Edzo: Karulino! Evidente mi kontentas pro tio!

Edzino: Do, sekve, kiel vi ne volus  denove reedziĝi?

Edzo: Jes, en ordo. Jes, mi supozas ke mi denove edziĝus.

Edzino: Ĉu vi dormus kun ŝi en nia lito?


Edzo: Nu, tio estus taŭga, ĉu ne?

Edzino: Kaj ĉu vi demetus la fotojn pri mi el la muro, kaj anstataŭi
ilin per fotojn pri ŝi?

Edzo: Mi supozas ke oni konsideras tion kiel deca agmaniero.

Edzino: Kaj mi supozas ke vi permesus al ŝi ludi per miaj golfludaj
klaboj?

Edzo: Evidente ne! Ŝi estas maldekstrulino.

***

ĈAS-PERMESO
Kelkaj knaboj estis fiŝkaptantaj ĉe  ilia preferata lageto. Subite
la  ĉasgardisto eruptis el  la arbustoj. Unu el  la knaboj forĵetis sian
fiŝilaron sur la grundon kaj komencis rapide forkuri.

La ĉasgardisto forte postkuris la knabon. Post kilometro, la knabo


haltis kaj klinis sin, pene spirante. La ĉasgardisto aliris lin kaj tenis lin
per la kolumo.

"Montru al mi vian ĉas-permeson!" anhelis la oficisto.

"Jen, ĉi  tie!" respondis la  knabon, montrante ĝustan ĉas-


permeson.

"Nu, knabo! Vi  devas esti tute stulta –  ne necesis ke  vi forkuri
de mi se vi havas ĝustan ĉas-permeson!"

"Jes, sinjoro, mi  scias tion," respondis la  knabo,"Sed mi  estas
la unusola el ni kiu havas ĉas-permeson."

***
HIPERTENSIO
Kuracisto demandas al nova paciento,"Ĉu vi havas malsanon, laŭ
via scio?"

"Jes, Doktoro. Mi havas hipertension. Mi akiris ĝin de mia familio."

"De via patra familio aŭ via patrina familio?"

"Nek unu nek la alia. De la familio de mia edzino, Doktoro."

"Tio estas ridinda! Kiel via edzina familio eble doni hipertension
al vi?"

"Doktoro, klare vi ne konas ilin!"

***

TUNELADO
Kiam la  brita registaro invitis komercajn proponojn por la  fosado
de  la tunelo sub la  Maniko (Angla Kanalo), estis rivelata ke  unu
kompanio kvotis nur 10.000 pundoj.

"Konsiderante la  kostoj de  laboro kaj aparatoj," demandis


la  projekta estro al  la plej malpli kvotanta proponanto, "Kiel
vi intencas plenumi la taskonkontraŭ kia sumeto?"

"Estas simple," respondis la  proponanto. "Mia partnero prenas


fosilon, iras al Francio kaj komencas fosi. Mi prenas alian fosilon kaj
komencas fosi de  Anglio. Ni  ambaŭ fosos ĝis ni  renkontos unu
la alian kaj, jen! Vi havas tunelon!"

"Hmm..sed kio okazos se vi du uloj neniam renkontiĝos?"

"Eĉ pli bone por vi!" entuziasme respondis la proponanto,"Tiukaze


vi havos du tunelojn!"
***

DECECA AFERO
En malgranda urbo, la  pastro volis konstruigi novan preĝejon.
Li konvenigis la altrangulojn de la urbo por diskutado pri fonduso.

Dum la  kunveno, la  estrino de  la loka bordelo eniris la  ĉambron.
"Pastro," ŝi  diris, "Jen $10,000 por helpi vin konstruigi vian
preĝejon!"

"Ne, ne!" respondis la  religia viro."Ni ne  povas akcepti vian
monon! Tio estas malpurigita!"

"Pastro! Akcepti la monon!" kriegis unu el la viroj, "La mono estas
nia!"

***

MALFACILA HAROTONDO
S-ro Bakisto estis grumblemulo kiu ĉiam serĉis difektojn pri io ajn.

Inter aliaj aferoj li  estis ege elektema pri sia harotondo. Per siaj
plendoj pri liaj laboroj li kutime maltrankviligis siajn frizistojn.

"Mi volas ke mia hararo estas egale dividata, ekzakte ĉe la mezo,"
li insistis je unu okazo.

"Bedaŭrinde, mi  ne povas fari tion, S-ro Bakisto," respondis


la kompatinda frizisto.

"Kial ne?" protestis la cliento.

"Ĉar la  nombro de  viaj haroj estas nepara, sinjoro," respondis
la alia.
***

NEKUTIMA TRANSAKCIO
Fremdulo en  urbo petis taksiisto preni lin al  la plej luksa bordelo
kiu disponas.

La vizitanto estis plaĉata per la  aspekto de  la bordelo do  eniris,
elektante belegan ruĝharulinon, kiu gvidis lin al splenda litĉambro.

Post duonhoro, portante ŝatatan rideton, li alfrontis la estrinon kaj


demandis pri la kosto. La viro estis surprizita kiam la estrinon dankis
lin sed, anstataŭ pagigi lin, donis $100 al  li. Li  tute ne  komprenis
la aferon sed dankeme akceptis la monon kaj foriris.

La sekvan nokton li  decidis reveni al  la nekutima sed miriga


bordelo. Ĉi  foje li  ĝuis la  servon de  tre bela blondulino. Memfide
li  alfrontis la  estrinon kaj etendigis la  manon por akcepti monon.
Ĉi tiu tempo, tamen, la estrinon diris, "$50, bonvolu."

"Tiu sumo estas ĝusta," respondis la konfuza viro, "Sed lastafoje


vi donis al mi $100, nun vi volas ke mi pagu $50 al vi. Kio okazas?"

"Nu sinjoro, ĉi foje vi ne aperis en la televido."

***

MARSA REPRODUKTADO
Grupo de  scientistoj estis ĉe  la planedo Marso por studadi
la kutimojn de la marsanoj.

Scientisto demandis al  ĉefa marsano, "Kiel vi  reproduktas vian


specion, sinjoro?"

La estro alvokis marsaninon, kiu estis tre alloga laŭ la  ĉefo, kaj
ordonis ke  ŝi seksumadu kun si. La  marsanoj intermiksis siajn
tentaklojn kaj faris ian dancon. Baldaŭ sako formiĝis sur la  dorso
de  la ino. La  sako kreskis rapide kaj finfine malfermiĝis, liverante
etan marsanon en la tentaklojn de la patro.

Tiam la  ĉefo insistis ke  la homoj montru iliajn metodon


de  reproduktado. Post hezito, la  ĉefa homo ordonis ke  alloga
scientistino seksumadu kun li  rigardataj de  la marsanoj.
Kompreneble, la ĉefo klarigis al sia kolego ke la afero okazu nur por
la  progreso de  scienco, evidente ne  por lia plezuro. La  aliaj homoj
foriris kaj la du homoj komencis seksumadon.

Post la  seksumado, la  ĉefa marsano demandis, "Sed kie estas
la hometo?"

"Ĝi alvenos post naŭ monatoj," respondis la ĉefa scientisto.

"Naŭ monatoj! Tiom longe!", la  alia respondis "Do, tiukaze, kial
vi faris vian strangan agadon tiel rapide ĉe la fino?"

***

PUDORO
La patrino de  la juna edzinota virino estis iom malmoderna.
Ŝi instruis sian filinon pri edziniĝo: "Neniam permesu al via edzo ke li
vidu vin dum vi  estas tute senvesta. Ĉiam vesti vin per io. Tiel,
vi konservas vian pudoron kaj ankaŭ iom da decan misteron pri via
korpo."

"Jes, patrino. Mi agos ĝuste," la junulino respondis.

Du semajnoj post kiam ili edziniĝis, la paro estis pretontaj enlitiĝi.


Iomete hezite, la  edzo demandis al  ŝi, "Karulino, pardonu min –  ĉu
iam ekzistis frenezo en via familio?"

"Ne, karulo, mi  kredas ke  ne," ŝi  respondis. "Kiel vi  demandas
tion?"
"Nu, karulino, estas nur ĉar ĉiunokte post kiam ni  edziniĝis
vi portas tiun ridindan ĉapelon en la lito."
19
KIOM DA AMATINOJ
La du amorantoj disiĝis kaj tiam ripozis sur sia lito. Ŝi karesis lian
vangon kaj demandas rukule, "Karulo, kiom da  amatinoj estis kun
vi antaŭ mi?"

Post kelkaj silentaj minutoj, ŝi  paŭte demandis, "Nu, vi  ne jam
respondis. Mi ankoraŭ atendas – kiom da antaŭaj amatinoj?"

"Paciencu, karulino," li respondis, "Mi ankoraŭ kalkulas."

***

SEKSUMADA VIZAĜO
Ĉe la psikiatristo, Vilhelmo klarigis sian problemon pri seksumado.
La  psikiatristo, tamen, ne  povis klare kompreni la  problemon kaj
daŭre demandis Vilhelmon. Fine, la  doktoro demandis, "Ĉu
vi rigardas la vizaĝon de via edzino dum vi seksumadas?"

"Nu, jes, unufoje mi rigardis ŝian vizaĝon, doktoro."

"Kia estis ŝia esprimo, Vilhelmo ?"

"Ŝi aspektis kolere, doktoro!"

"Aha!" respondis la  psikiatristo, kiu kredis ke  li finfine baldaŭ


komprenos la  problemon. "Do, Vilhelmo, vi  diras al  mi ke  vi nur
unufoje rigardis la vizaĝon de via edzino dum seksumado. Tio ŝajnas
iom nekutima al mi. Kiel tio okazis, ke vi rigardis ŝian vizaĝon je tiu
okazo?"

"Ŝi estis rigardanta nin tra la fenestro, doktoro".


***

TAGO POR RIPOZI


"Ne estas nekutime, ke  juna paro –  kiel ni  diru? –  troas dum
la unuaj semajnoj de edziĝo," konsilis la doktoro post sia ekzameno
de la nov-edziĝitoj.

"Estas nur ke  vi ne  sufiĉe ripozas. Kion vi  bezonas estas limoj
de  viaj seksumadaj tagoj. Mi  volas ke  vi seksumadu nur dum tiuj
tagoj kies nomoj inkluzivas "R-n", t.e. mardo, merkredo kaj
vendredo. Tiam vi sendube konstatos ke vi sentas vin pli bone."

Post unu tago de  ripozo la  edzino estis tiel amorema ke  ŝi
ne  povis dormi. Ŝi  ripete turnis ŝin ĝis finfine ŝi  kubute-puŝis sian
edzo en  vekecon. "Karulo, ĉu  vi ne  ŝatus esti intima kun mi?"
ŝi demandis.

"Kiu tago estas hodiaŭ?" li dormeme respondis.

"Estas sabatro, karulo", ŝi rukulis.

***

FANFARONA OFICEJA ESTRO


Unu tagon, recivinte telefonan alvokon de iu, la fanfarona oficeja
estro ekscitiĝis.

Li starigis kun sia brusto pufigita kaj laŭte anoncis, "Mia edzino ĵus
telefonis al mi! Ŝi diris ke ŝi estas graveda!".

Post silenta momento, aŭdiĝis mallaŭta voĉo, apenaŭ aŭdebla,


el la malantaŭa parto de la ĉambro, "Kiun vi suspektas?"

***
JUNA AMBICIO
Georgo, sukcesa kaj riĉa bankisto, fieris pri sia profesio. Pro tio,
li  kompreneble anticipis ke  sia filo ankaŭ estos bankisto. Unu tago
li diris al la 4 jaraĝa knabo:

"Kiam vi estas plenkreskulo, mia kara filo, ĉu vi estas bankisto kiel
mi?"

"Ho ne, paĉjo, mi ne estos bankisto, mi estos poŝtisto!"

"Kial vi  preferas esti poŝtisto anstataŭ bankisto?" respondis


la surprizita patro.

"Nu, paĉjo, bankistoj nur skribas sur strangaj paperoj kaj parolas
per la telefono tut-tage. Sed kiam mi iĝas poŝtisto, panjo multe kisas
min ĉiu matenon, kaj mi  resaltas en  la lito, kaj poste mi  ricevas
pecon da kuko! "

***

ĜENIGAJ GESTUDENTOJ
Du najbaraj patrinoj babilas pri iliaj problemoj.

"Mi tre ĉagrenas pro mia fora filo, kiu studas en  la Universitato
ĉe la ĉefurbo. Tiom ofte li skribas al mi, petante monon – mi ĝeniĝas,
demandante min kiel li elspezas la monon!", diras unu.

La alia respondas, "Se oni havas filinon – tia estas mia kazo – la
situacio tute malsamas. Estas multe pli malbone. Mia filino ĉe  la
Universitato neniam petas monon – mi demandas min kiel ŝi gajnas
ĝin!"

***

MORTANTA ADVOKATO
Advokato estis mortanta en sia hejma litĉambro. Subite li alvokis
sian edzinon.

Ŝi impetis en la ĉambron, demandante, "Kion vi deziras, karulo?"

"Alportu sanktan biblion, mi petegas vin!" li urĝe respondis.

La edzino estis religia persono kaj do ŝi ĝuis pro la peto. La edzo
antaŭe ne  montris intereson pri religio. Ŝi  portis la  biblion kaj
komencis serĉi taŭgan ekstrakton por laŭtlegi al  la mortanto.
Ŝi apenaŭ komencis tion kiam la advokato tuj ekprenis la biblion kaj
febre foliumis ĝin.

"Kion vi faras, karulo", diris la surprizita kaj scivolema edzino.

Li kriegis, "Mi serĉas evitilojn!"

***

KARA JOHANO:..
Kara Johno, Bonvolu legi ĉi tiun pasian leteron de korŝirita virino.
Mi  ne povas dormi aŭ  ripozi post kiam ni  eksfianciĝis! Ĉio estas
malluma, ĉio estas malĝoja…

Ĉu vi  ne povas pardoni kaj forgesi? Kiu estas perfekta? Kiu


neniam peketas? Via foresto krevas mian kompatindan koron. Mi ne
povas ĉesi plori, tage kaj nokte.

Mi estis stultulo. Mi nun tiom klare konscias ke vi estas la solo viro
por mi. Neniu alia povas anstataŭi vin, karulo.

Mi amas vin.

Via Stefania.

P.S. Gratulojn pro via gajno de ĉi monata loterio.


***

KOLEGIA STUDENTO PETAS:.


Kolegia studento skribis al siaj gepatroj:

"Karaj Patrino kaj Patro, Mi  sentas min tiel malkontenta ĉar
mi  denove devas peti vin sendi pli da  mono al  mi. Bonvolu sendi
al mi $500, kiun mi bezonas por aĉeti manĝon.

Via filo, Joĉjo.

P.S. Skribinte ĉi  tiun, mi  sentis min tiom malĝoja ke  mi postkuris
la poŝtiston por regajni la leteron, kiun mi volis bruligi. Mi preĝis ke la
letero neniam atingos vin sed mi estis tro malfrua."

Post kelkaj tagoj, Johano ricevis la jenan respondon de sia patro:

"Kara Johano, Bonajn novaĵojn! Viaj preĝoj estis respondataj!


La letero neniam alvenis.

Via Paĉjo."

***

DUFOJE
Juna viro alfrontis doktoron. "Doktoro, mi  opinias ke  vi devus
eltranĉi la tonsilojn de mia edzino."

"Mia juna amiko," komencis la  doktoro, iom pompe, "Mi jam
eltranĉis la tonsilojn de via edzino antaŭ 6 jaroj. Ĉu vi iam aŭdis pri
virino kiu rekreskis siajn tonsilojn?"

"Ne, doktoro, neniam," replikis la viro. "Ĉu vi iam aŭdis pri viro kiu
denove edziĝis?"
***

HONESTA JUĜISTO
Defendanto en  proceso rilata al  grandaj kvantoj da  mono, diris
al  sia advokato, "Ĉu helpus min se  mi sendus skatolon da  cigaroj
al la juĝisto?"

"Tute ne!" ekkriis la  advokato. "Ĉi tiu juĝisto estas pedanta pri
etika konduto. Tia ago certe turnus lin kontraŭ vin – vi eĉ ne devus
rideti al li!"

Ĉe la fino de la proceso la juĝisto senkulpigis la defandanton kaj


ordonis ke  la plendanto pagu ĉiujn kostojn. La  advokato iom
surpriziĝis ĉar li  prognozis al  si mem ke  sia kliento estos juĝata
kulpan. Li  eĉ pli surpriziĝis kiam la  kliento diris, "Dankon pro
la konsilo pri la cigaroj. Tio ruzo sukcesis."

"Kion vi  diras?" respondis la  advokato."Ne povis esti tiel –  se


vi sendus tian regalon al al juĝisto mi certas ke li juĝus vin kulpan!"

"Vi pravas, sinjoro," diras la kliento, "sed mi sendis skatolon da la


plej malmultkostajn cigarojn kaj aldonis la nomon de la plendanto."

***

DIFEKTADO PER ALKOHOLO


Post ĵusa operacio, la paciento ripozis sur hospital lito. Lia kirurgo
eniris la ĉambron kaj diris,"Bedaŭrinde, S-ro Trodavino, mi ne povas
certiĝi pri la kaŭzo de via malsano. Eble estas la troa drinkado."

"En ordo, doktoro," respondis la  paciento. "Bonvolu, ĉu  vi povas


aranĝi ke mi estos ekzamenata de malebria doktoro?"

***
FLIRTADO – EBLE:.
Ĉe la  trinkeja verŝtabulo, amorema viro klinis sin apud alloga
virino kaj demandis (ne tre originale)," Mi  antaŭe vidis vin aliloke,
ĉu ne?"

"Jes" estis la simpla respondo.

"Kie?" demandis la viro.

"Mi preferas ne  diskuti tion", ŝi  respondis,"Ĉar mi  ne volas


embarasi vin."

La viro, nun eĉ  pli fascinata, persistis. "Nun mi  absolute devas
rememori la lokon kie ni antaŭe renkontiĝis!"

"Do, ĉar vi  tiom persistas," ŝi  rezignacie respondis,"Mi estas


la akceptistino ĉe la Kliniko de Veneraj Malsanoj."

***

KONSCIENCA POLICANO
Du policanoj staris ĉe angulo de urba strato.

Belulino portanta tre mallongan jupon haltis sin antaŭ la du junaj
viroj, duonkaŝe ridetas al ili kaj klinis sin por supozeble alĝustigi sian
ŝtrumpon. La  viroj senrespire rigardis la  rezultan vidon. Tiam
la  junulino starigis kaj post plua ekrigardo al  ili, ŝi  malrapide
forpromenis.

"Ĉu vi pensas same kiel mi?" unu diris al la alia, post momento.

"Vi povas esti certa pri tio!" la demandato respondis.

"Do! Tiukaze vi estas sub aresto!" severe diris la unua policano.


***

ENAMIĜA PRINCO
Iam estis princo kiu senkulpe sorĉatis de  malbona sorĉistino.
La  malbeno estis tiel ke  la princo eblis diri nur unu vorton ĉiujare.
Tamen tio, li rajtis ŝpari vortojn, do pro tio, ekzemple, se li ne parolis
dum tuta jaro li sekve rajtis diri du vortojn post plua jaro.

Unu tagon, li  renkontis belegan princinon kaj tuj ekenamiĝis.


Li  bridis sin per granda penado dum du  jaroj por ebli rigardi ŝin
profunde kaj diri,"Mia karulino!"

Sed ĉe la fino de la du jara periodo li volis diri ke li amis ŝin. Do li
senparole atendis dum tri pluaj longaj jaroj.

Post ĉi tiuj tri jaroj li konsciis ke li volis edziniĝi kun la ege alloga
princino. Li atendis dum pluaj du jaroj, dum kiuj li ne parolis eĉ unu
vorton. Dum sep doloraj jaroj la princo tute silentis.

Finfine, kiam la  fino de  la sep jaroj alproksimiĝis, li  sentis sin
senlime ĝoja. Gvidante la belegan princinon al la plej izolita kaj plej
romantika parto de  la vastaj ĝardenoj, la  princo amasigas cent
ruĝajn rozojn ĉe  la piedoj de  la belulino, kaj raŭkete, plenemocie
diris, "Mia karulino ĉu vi edziniĝos kun mi?"

La nekredeble belega princino gracie ordigis sian bonodoran,


orkoloran hararon kaj diris,"Hmm? Pardonu min, mi  estis vidanta
papilion. Kion vi ĵus diris?"

***

SE VI SCIUS KION MI HAVAS:..


Eta maljunulino eniris homplenan aŭtobuson kaj staris fronte
al sidanta junulino.
Tenante la manon sur sia brusto, la oldulino diris, "Se vi scius tion
kion mi havas, vi cedus vian seĝon al mi…"

La juna virino ekstaris, cedante sian seĝon al  la alia. Estis tre
varma en  la buso. La  junulino demetis ventumilon el  sia sako kaj
komencis komfortigi sin.

La maljuna virino rigardis ŝin kaj diris, "Ho, se  vi scius tion kion
mi  havas, vi  tuj pruntedonus vian ventumilon al  mi:". Senvorte
la junulino donis sian ventumilon al la alia.

Post pluraj minutoj la  maljunulino marŝis al  la ŝoforo, dirante,


"Haltigu la buson! Mi volas elbusiĝi ĉi tien!". La ŝoforo rifuzis tion kaj
diris ke la reguloj insistas ke li nur elbusigi ŝin ĉe la venonta angulo,
ne en la  mezo de la bloko. Kun mano sur brusto, la virino respondis,
"Ho ve, se  vi scius tion kion mi  havas, vi  permesus ke  mi elbusiĝi
precize ĉi tien!"

La timigita ŝoforo tuj haltis la  veturilon kaj permesis ŝin elbusiĝi.
Dum ŝi eliris, la viro demandis ŝin, "Sinjorino, bonvolu – ekzakte kion
vi havas?"

La maljunulino trankvile rigardis lin, respondante, "Aŭdacego!"

***

DANĜERA SEKSUMADO
Juna, tre pia paro, kiu baldaŭ edziniĝos, konsultis sian pastron pri
geedzaj devigoj cetere. Ili petis ke  la pastro klarigu por ili
la permeseblajn poziciojn de seksumado.

"Pastro", demandis la  juna viro, "Ĉu ni  rajtas seksumadi


en sidanta pozicio?"

"Certe, mia kara junulo," respondis la pastro, "Tio estas natura kaj
permesebla pozicio".
"Kaj ĉu ni rajtas seksumadi en la 'malantaŭa' pozicion ?", daŭrigis
la junulo.

La pastro jesis tion. La  junulo tiam enketis pri diversaj aliaj
pozicioj (malgraŭ ke li estis, kompreneble, bonkonduta virgo li ŝajne
estis avide leginta multajn rilatajn librojn). Ĉiuokaze la  pastro
respondis ke  la pozicio estis permesebla, ĝis la  junulo demandis,
"Finfine, Pastro, ĉu ni rajtas seksumadi en staranta pozicio?"

"Certe ne!", senhezite avertis la  pastro, "Tio estas nepre


malpermesebla!"

"Sed kial oni ne rajtas seksumadi starante, Pastro?", respekteme


demandis la juna viro.

"Ĉar tio eble gvidus vin al dancado!", severe klarigis la pastro.

***

LA ATEISTO KAJ LA PIULO


Piulo loĝis apud ateisto.

La piulo estis surgenua multfoje dum la  tago, preĝanta kaj


konfesanta siajn pekojn al sia Sinjoro. Li obeis ĉiujn regulojn de sia
eklezio.

Tute kontraŭe, la  ateisto rifuzis eĉ  mencii la  nomon de  Dio.
Li  havis allogan, volupteman edzinon, bonegan postenon kun alta
salajro, bonan domon kaj tri bonkondutajn kaj sanajn infanojn.
Li estis kontenta viro.

Tamen, la  posteno de la piulo estis malplaĉa kun mizera salajro,
lia edzino estis plendema, maldika, severa virino, lia domo estis
spacomanka kaj liaj ses infanoj neniam diris ĝentilan vorton al  sia
patro.
Unu tagon, la  piulo, preĝante surgenue kiel kutime, rigardis
la  ĉielon kaj alparolis Dion, "Ho, mia Dio, ĉiutage mi  honoras vin,
mi petas vian konsilon pri ĉiu problemo, mi konfesas al vi ĉiun el miaj
pekoj: Rigardu min –  mi posedas preskaŭ nenion, mi  havas tiun
aĉan edzinon, mi  laboras ĉe  mia teda posteno, mi  suferas
multe:Tamen dume mia najboro, kiu ne  kredas pri Vi, certe neniam
preĝas al Vi, estas benata kun kontento kaj riĉoj – Ho, mia Dio, kial
lia vivo estas tiel?"

Resonance granda voĉo tondris, "ĈAR LI  NE ĜENAS MIN


KONSTANTE!"

***

KIAL, DOKTORO?
Paciento plendas al  sia doktoro, "Ŝajnas ke  ĉiu ĉiam senkiale
ridas pri mi, doktoro".

Viŝante siajn okulojn, premante poŝtukon sur la buŝo, kaj preskaŭ


konvulsante, la  doktoro finfine diras per luktanta voĉo, "Kial
vi pensas tiel, sinjoro?"

***

BONEGA VALORO
En emerita loĝejo, maljuna donĵuano, Maksi, sidis apud maljuna
vidvino, Oliva. Maksi diris, "Ĉu vi ŝatus havi bonegan tempon, Oliva?
Kontraŭ 5  dolaroj, mi  seksumadus kun vi  sur tiu lulseĝo. Kontraŭ
10  dolaroj, mi  seksumadus kun vi  sur tiu sofo. Sed –  antentu vin –
  kontraŭ 20  dolaroj, mi  prenos vin al  mian ĉambron, ekbruligos
kelkajn kandelojn kaj donos al  vi nokton de  pasio kiun vi  neniam
forgesos!".

Oliva konsideris la  proponon dum kelkaj momentoj; sekve


ŝi serĉis tra sian monsakon kaj elprenis $20 monbileton.
"Do!" diris la kontentigita Maksi, "Vi deziras la romantikan nokton
en mia ĉambro? Bonega elekto!"

"Ne, Maksi," respondis Oliva ekscitite, "Mi deziras kvar vicojn


en la lulseĝo!"

Antaŭ unu monato post edziniĝi filino revenas hejme batita:

– Panjo, Jozefego batis min!

– Jozefego? Mi pensis ke li estas vojaĝanta.

– Mi ankaŭ, panjo, mi ankaŭ!


20
Okazis grava katastrofo ĉe ŝoseo kaj eksvarmis homoj ĉirkaŭ tie.
Tutcerte akcidento aŭta, sed ulo ne povis vidi ion ajn pro la svarmo.
Sed li estis tia scivolema ke li povi iri tien – Pardonu min, mi devas
pasi, la viktimo estas mia parenco.

– Bv. la viktimo estas mia parenco.

Kiam li finfine povis vidi, ja vidis mortintan azenon pro aŭta bato!

***

Sr. P vojaĝis, sed antaŭ eliri avertis sian serviston:

– Se io grava okazos, sciigu min.

Post iom da  tempo P  ricevas telegramon en  kiu oni legas: Via
kato estas morta.

Sr. P revenis tuj kaj post funebraĵoj li instruas sian serviston:

– Vi estis tute kruda, alifoje unu skribu telegramon: Via kato estas
sur tegmento, poste alian: Via kato falis, poste alian Via kato
malbone fartas kaj nur fine sendu lastan: Via kato estas morta!

Sr. P  devis revojaĝi por fini siajn aferojn. Post kelkaj tagoj
li ricevas telegramon:

– Via patrino estas sur tegmento!

***

En festo, knabego diras al amiko:

– Mi  jam amoris ĉiujn knabinojn de  ĉi tiu festo esceptinte miajn
fratinojn…
– Mi male al vi nur amoris viajn fratinojn, – diris la amiko.

***

Du "gaŭĉoj" estas en trinkejo. Tiam unu dubis pri vireco de alia.

– Se vi estas vera malino, pruvu. Unue, triku du litrojn da brando.


Due, kombu leonon. Laste, amoru virgulinon.

Tuj la  alia trinkis du  litrojn da  brando kaj esti pli ebria. Poste iris
al  cirko kie estis kaĝo kun leono. Li  eniris kaĝon. Subite li  eliras
kriante:

– Kie estas la virgulino kiun mi devas kombi?

***

Kvar amikoj renkontiĝas en  drinkejo, ili tro trinkas kaj eliras tro
ebriaj.

Pasante en domo de unu el ili, ili vokas per sonorilo.

Tiam ino kun senordaj haroj aperas kaj diras:

– Tre bele, tria matene kaj vi ĉiuj tute ebriaj!

Kaj unu diras:

– Ne  plendu, sinjorino. Diru kiu el  ni kvar estas via edzo, ĉar
la aliaj volas iri.

***

Ebriulo alvenas trinkejon kaj aproksimiĝas de  tablo kie estas


sidata du uloj tute samaj unu al alia:

– Ĉu mi vidas bone?

– Tute ne – respondas unu el ili, amema. – Ni estas ĝemeloj.


Nekredante la ebriulo diras:

– Ĉu vere? ĉiuj kvar!

***

Turisto en via unua vizito al Amsterdamo, iras al granda bordelo.


Ino kiu estras bordelon sidigas lin kaj sendas al li junan knabinon. Ili
konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj.
La ulo flustras ion en ŝia orelo, ŝi profude spiras kaj forkuras rapide.

La estrino vidas tion kaj sendas knabinon pli spertan. Ili


konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj.
La ulo flustras ion en ŝia orelo, kaj ŝi krias – NE! kaj eliras rapide.

La estrino ne  komprenis. Tiu ulo kiu aspektas tia ordinara


ne povus peti ion tiel hororan, kion la du knabinoj ne povus elteni. ŝi,
la  estrino, decidas sendi Lola-n, sian plej spertan. Dxi neniam diris
NE  kaj certe nenio surprizos ŝin. Ili konversacias, sin karesas,
trinkas, ridas, kaj ŝi  sidas en  liaj femuroj. la  ulo flustras ion en  ŝia
orelo, kaj ŝi krias – NENIAM!, batas lin kaj eliras.

La estro tute strangas. Neniam ŝi vidis ion similan en pluraj jaroj


de  laboro en  bordeloj. Tiam ŝi  por povi instrui siajn knabinojn, iras
al  la ulo kaj diras ke  ŝi estas la  plej elprovita de  la bordelo. Ili
konversacias, sin karesas, trinkas, ridas, kaj ŝi sidas en liaj femuroj.
La ulo flustras ion en ŝia orelo:

– Ĉu mi povas pagi en Realoj?

(realo estas brazila mono, originale estis: ¿Puedo pagar en Pesos


Argentinos?)

***

Kie estis skribita "Plena kontentiĝo aŭ  redono de  via mono", ulo
diras:

– Mi volas mian monon!


Kaj tuje ricevas respondon:

– Mi bedaŭras sed por ni estis plena kontentiĝo rilate al via mono!

***

Du uloj trinkante:

– Mi ne amoris mian edzinon antaŭ edziĝo, kaj vi?

– Mi ne memoras… kiu estas ŝia nomo?

***

Du ebriuloj ŝancelpaŝas laŭ trajnlinio, verŝajne egale for de  la


realo.

– Ve, tiu stuparo ŝajnas senfina!

– Tio estas nenio, kio lacigas min estas tiu manapogilo malalta.

***

En arbo tri vespertoj sin laŭdas pro siaj suĉoj da sango.

La unua eliras flugante kaj revenas kun buŝo plena da sango, kaj
diras:

– Ĉu vi vidas tiun ĉevalo?

– Jes, ni vidas.

– Mi ĝin suĉis.

Kaj la du aliaj vespertoj, mirigita diras:

– Oh!!!
La dua vesperto eliras flugante kaj revenas kun buŝo plena
da sango, kaj diras:

– Ĉu vi vidas tiun bovon?

– Jes, ni vidas.

– Estis mi kiu ĝin suĉis.

Kaj la du aliaj vespertoj, mirigita diras:

– Oŭh!!!

Tiam la  tria eliras flugante kaj revenas kun buŝo multe pli plena
da sango ol la aliaj, kaj diras:

– Ĉu vi vidas tiun muron?

– Jes, ni vidas.

– Mi ĝin ne vidis…

***

Iu (kiu???) kunportas porkon surbrake, strate, kaj piediranto


demandas:

– Kie vi ekhavis ĝin?

– Mi gajnis en lotumo – respondas la porko.

***

Du ebriuloj estis en  trinkejo en  lasta etaĝo de  alta kontruaĵo.
Subite unu diris al alia:

– Ĉu  vi scias ke  ĉi tiu kontruaĵo estas interesa, ĉar se  oni saltas
de  ĉi tie, ekzistas forta aerfluo kiu ne  lasas vi  fali kaj kunportas vin
reen!
– Ne eblas! Mi dubas!

– Mi pruvos al vi!

La ebriulo saltis kaj, poste kelkaj sekundoj revenis. La  alia,


allogata, ankaŭ saltis, sed falis morte.

Tuj la kelnero, atentante pri la ebriulo kiu restis:

– Ĉu vi scias ke vi iĝas malvirta kiam drinkas, super-homo*

*"super-man"

***

Ulo eliras de trinkejo je kvara matene, post drinki ĉion. Dum li iras
hejmen, li  renkontiĝas al  monaĥino kiu atendas buson. Sen dube
li  sin ĵetas kontraŭ ŝi, ekbatas ĝis lasi ŝin ĝemante kuŝita en  la
trotuaro.

Li daŭrigas sian vojon kaj, rigardante alifoje la  korpon tie,


grumblas:

– Batman! mi pensis ke vi estus pli forta!

***

Motorciklisto po 10km/h peterpasas birdeto kaj svenigas ĝin.

Pro rimorso li  haltas kaj kunportas la  svenintan birdeton al  sia
domo. Tie li metas ĝin en kaĝo kune iom da akvo kaj manĝo.

Li devas eliri kaj lasas la  birdeton ankoraŭ sveninta. Poste


la birdeto vekiĝas. ĝi konscias ke estas en kaĝo kun iom da akvo kaj
iom da maĝo kaj, terurigita, krias:

– Birdeta-putino-kiu-akuŝis, mi mortigis la motorcikliston!

***
Kiam Jesuo savis putinon, iĝis lumego ĉirkaŭe kaj Li diris:

– Kiu neniam eraris ĵetu unuan ŝtonon!

Ebriulo kiu rigardis ĉion prenis brikon el  grundo kaj fendigis ĝin
ĵetante al frunto de Maria Madalena, kiu falis malmola. Jesuo rigardis
kaj diris:

– Vi neniam eraris, mia bonulo?

La ebriulo respondis:

– Dddee tiu distanco ĉiii tieee, neniammm …

***

Maria, post havi la kvaran filon, plendas al Johano:

– Johano, mi ne plu volas havi filojn!

– Kial?

– Mi ne volas ĉinidojn tie ĉi en nia hejmo!

– Ĉinidojn?

– Jes ja! ĉu vi neniam aŭdis, ke unu inter kvin infanoj naskiĝintaj
nuntempe en la mondo estas ĉina!?

***

Preĝejo plena, kaj pastro ordonas:

– Kiu volas iri al ĉielo levu sian manon!

Ĉiuj levas krom ebriulo, sidanta malproksime.

La pastro lin demandas:


– Vi malproksime! ĉu vi ne volas iri al ĉielo kiam vi mortos?

– Ah.. kiam mi  mortos, mi  volas! Mi  pensis ke  vi organizas
karavanon por hodiaŭ.

***

Sesjara knabino vangofrapis sian pli junan fratinon.

"Kial vi tion faras?", oni diris al ŝi.

"Mi ludas kvazaŭ mi estus patrino", ŝi respondis.

***

Malfeliĉa bofilo, gramatika profesoro, diras al  siaj lernantoj,


klarigante la malsamajn signifojn de la vortoj akcidento kaj bedaŭro.

"Supozu ke  vi marveturas kun via bopatrino kaj si  falas en  la
akvon. Tio estas akcidento."

"Supozu ke tuj maristo sin ĵetas en la akvon por ŝin savi. Jen vera
bedaŭro."

***

Ulo renkontas amikon kiun delonge ne  vidis, kaj volante esti
ĝentila tuj demandas:

– Oj Feliĉano, ĉu ĉio estas bonega?

– Ĉio estas malbonega! respondas alia.

– Sed mi sciis ke vi havas belan aŭton, Ferrari! Kiel vi povas diri
tion?

– Ĝi  estas tute detruita, kaj la  pagdato de ĝia asekuro ĵuse estis
pasinta sen ke mi povus pagi ĝian asekuron.
– Ne gravas, materio iras sed restas la bonaĵoj. Kiel estas via filo,
tiu knabego inteligenta?

– Li, konduktante la aŭton, mortis…

– Kaj via filino?

– Ŝi estis kune sia frato, nure ne estis ŝia patrino.

– Dankon al dio, kiel ŝi fartas?

– Ŝi forfuĝis kun mia kompanianto.

– Nu, almenaŭ la tuta industria entrepreno estas via nun.

– Jes, nun ke ĝi estas plene bankrota, mi ŝuldas milionojn…

– Dio mia Feliĉano, vi havas nenion pozitivan?

– Mi havas … AIDS-on ekzamenon.


21
Je bela tago du studentoj pri inĝenierarto piediras en la "kampus"
kiam unu demandas la alian:

– Kiel vi gajnis tiun biciklon?

La alia respondas:

– Hieraŭ mi estis piediranta en tiu kampus, tre for pro miaj pensoj,
kiam aperis belega knabino kun ĉi  tiu biciklo, formetis ĉiujn siajn
vestojn kaj diris al mi: "prenu kion vi volas". Mi prenis la biciklon.

– Jes, saĝa elekto. La vestoj ne taŭgus por vi…

Biletoj Li: – Vespere ni tre agrable pasigos tempon.

Ŝi: – Kion ni faros?

– Mi aĉetis tri kinobiletojn.

– Tri? Kiu do akompanos nin?

– Mi aĉetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato.

***

– Dragan, hodiaŭ mi  renkontis vian instristino kaj ŝi  denove


plendis pri vi! – kolere diris la patrino.

– Kiel ŝi povis? Mi ja hodiaŭ eĉ ne estis en la lernejo!

***

– Zoran, kiel vi pruvos, ke la tero estas ronda?

– Sed, sinjoro instruisto, mi neniam diris tion…


***

– Hej knabo, – diris sinjorino al la knabo staranta apud domo, – ĉu
via patrino estas hejme?

– Jes.

La sinjorino frapis la pordon. Neniu aperis…

– Ĉu vi ne diris, ke via patrino estas hejme, knabo?

– Jes, ŝi estas hejme. Nur ni ne loĝas en tiu ĉi domo…

***

– Patro, ĉu  vi memoras, ke  vi promesis doni al  mi vian belan


skribilon, se  mi ricevos bonan poenton en  matematikon? Vi  havas
feliĉon. La skribilo restas via!

***

– Kial vi ploras, knabo?

– Mi perdis mian hundon!

– Ne timu, la hundo mem revenos hejmen!

– Kompreneble, la  hundo revenos, sed mi  ne povas trovi


la domon sen ĝi.

***

– Kial vi skribas la hejm-taskojn per nevidebla inko?

– Por ke la instruisto ne vidu miajn erarojn.

***
Je varma vespero Petro iras kun sia edzino gustumi bieron
en trinkejo proksima de ilia domo.

La du  estas sidantaj trinkante la  duan glason, kiam la  edzino
rekonas personon kaj diras al Petro:

– Ĉu vi vidas tiun ulon kiu trinkas viskion? Antaŭ sep jaroj mi lasis
lin! Ektiam li neniam plu haltis drinki.

– Ne mensogu, virin'. Neniu sukcesas festi tiom.

***

Instruisto:"Petro, diru al mi, kio estas kuraĝo?"

Petro: "Kuraĝo estas, se oni levas la manon kaj scias nenion."

***

Post longa kurso pri advokateco (preskaŭ dek jaroj), blondulino


komencas en  sia propra konsultejo kaj tuj je  unua tago de  laboro,
iu batfrapas pordon.

Por montri esti grava, ŝi  prenas telefonilon kaj petas por la  ulo
eniri kaj atendi. ŝi restas dum tridek minutoj trompante esti en parolo:

– Jes, tutklare! mi ne malvenkos pri tiu! Ja estas tre malfacila …


Certe, je  venonta juĝo la  juĝisto decidos favore al  ni kaj ni  venkos
(kaj tiel daŭris …)

Kiam ŝi finis telefonadon, post longa tempo, ŝi edukite demandis:

– Mia kara S-ro, je kio mi povas helpi vin?

La ulo respondis:

– Mi estas telefonisto, mi venis pretigi ĝin por vi…

***
Ulo estis en drinkejo kaj apud li ebriulo estis dormanta sub tablo.

Okazis ke  po dudek minutoj la  drink-ist-estro iras al  ebriulo,


batetas lin kaj krias:

– VEKiĝUUUUUUU!

Post la kvara fojo, la ulo ne eltenis kaj vokis la drinkistestron:

– Kiu fiko estas tio? Kial vi vekas la ebriulon kaj lasas lin daŭri sub
la tablo?

– Ne estas fiko ne, li pagas al mi ĉiam kiam mi lin vekas…

***

Joĉjo estis eliranta de hotelo kie li laboras, kiam li aŭdas voĉon:

– Joĉjo, kien vi iras?

– Mi iras al putinejo, sinjorino – respondas Joĉjo.

– Kien? – diras maltrankvile la estrino de hotelo – maledukita! Oni


ne  parolu tiel! Plue vi  estas infano kaj devas labori ĉi  tie. Vi  restu
ĉi tie!

– Jes, vi ordonas … sed do diru al via edzo ke li mem devos preni
ombrelon kiun li forgesis tie!

***

Patro diras al la filo:

– Vi – estas porkido! ĉu vi scias, kio estas porkido?!

– Jes, patro, mi scias. Porkido estas filo de porko…

***
Policano sonoras al la pordo kaj knabeto malfermas.

– Ĉu mi povas paroli kun via patro?

– Ne, li ne estas hejme.

– Ĉu via patrino estas hejme?

– Ne. ŝi ankaŭ kaŝis sin.

***

Inter samaĝuloj.

– Kiel via patrino rimarkis, ke vi ne lavis vin?

– Mi forgesis malsekigi la sapon.

***

Prezidento flugis egan urbon de  via lando, Brazilo, kiam diris
al via amiko:

– Mi feliĉigos unu personon, mi ĵetos 100 realojn.

Kaj lia amiko respondis:

– Faru pli bone. Feliĉigu du personojn ĵetante po 50 realoj.

Do, respondis la piloto:

– Kial ne feliĉigi multajn, simple sin ĵetu.

***

– Panjo, panjo… en  lernejo oni nomas min mafiulo (ĉu estas tiu
vorto por mafioso?).

– Mi iros tie morgaŭ por solvi tion.


– Nur aranĝu por ke ŝajnu al akcidento.

***

– Panjo, panjo… en lernejo oni taksas min mensogisto.

– Silentiĝu, vi ankoraŭ ne studas en lernejo.

***

– Panjo, panjo… mi forlasis drogon.

– Dank' al Dio!

– Jes, sed mi ne memoras kie…

***

– Panjo, panjo… en lernejo knabo nomis min samseksemulo.

– Renato, mia filo, kial vi ne batas lin?

– Ho, li estas tre bela!!!

***

Korpulenta sinjorino estis promenanta sur strato. Nekonata knabo


ŝin sekvis strikte. "Kion vi  volas?" ŝi  demandis la  knabon, "ĉu
vi havas demandon?" "Ne, sinjorino. Mi ŝatas promeni en ombro."
22
Filo malbone lernas kaj petolas senĉese. Foje la  patro plendis:
"Miaj haroj griziĝos de  maltrankviliĝo pro via petolado." Kaj la  filo
refutis kompreneme: "Ho, jes, la haroj de la avo griziĝis ĝuste pro vi."

***

Akuzito promesis al la advokato:

"Se vi  sukcesos defendi min, ke  mi estu kondamnita


al mallibereco nur duonjara, vi ricevos grandan monsumon."

La deziro de la akuzito realiĝis. La advokato akceptis lian monon


kaj diris:

"Tio ja  estas malfacila afero, ĉar la  juĝisto volis liberigi vin kiel
senkulpulon."

***

Petro veturas al aŭtoriparejo kaj diras:

– La bremso ne funkcias, bv ripari ĝin.

– Jes, bone, venu preni vian aŭton venontan semajnon.

– Nur en la venonta semajno? Sed mi bezonas ĝin hodaŭ.

– Sinjoro, vidu kiom da aŭtoj vice atendas riparon.

– Jes, tamen mi hastas kaj devas urĝe aŭtoveturi.

– Se tiom haste kaj urĝe, kial vi bezonas bremsojn?

***
Sinjoro Fistiro ĵus ricevis sian licencon de  ŝoforo. Fiere
li rapidegas tra la strato. Subite policisto haltigas lin:

– Ĉu  freneza vi? … Vi  surveturis homon! ĉu  vi ne  scias vian
devon?

– Jes, mi devas halti, preni kaj kunporti la homon al hospitalo.

– Nu, do kial vi ne faris tion?

– Ĉar mi jam havas kvar vunditojn en mia aŭto, ĝi estas plena.

***

– Oni elmetas homojn por enmeti maŝinojn! mi perdis dungon pro


roboto!

– Tio estas nenio… io  plej malbona okazis al  mi: mia edzino
forlasis min pro vibrigilo.

***

Paro iras al festo, la edzino diras:

– Ne  restu kun viaj amikoj en  angulo por rakonti maldecajn
anekdotojn.

Kiam ili estas en  festo kaj la  ulo renkontiĝas kun siaj amikoj
en angulo, li diras:

– Mia edzino petis, ke  ni rakontu anekdotojn en  centro de  la


ĉambro.

***

Instruisto iam petis al  siaj lernantoj verki mallongan rakonton pri
religio, reĝeco, sekso kaj mistero, Iu verkis jenon:
– "Ho, mia dio, mi  estas graveda." diris la  princino, "Kaj mi  ne
scias kiu estos la patro?"

***

– Panjo, mi ne plu vizitados la lernejon!

– Kial? – demandas la patrino.

– Ĉar mi  scipovas nek legi, nek skribi. Samtempe la  instruistino
malpermesas al mi paroli kun miaj samlernantoj. Kion do mi faru tie?

***

Dungito alparolas sian ĉefon:

– Hodiaŭ mi devas forlasi la laboron iom pli frue.

– Nu bone, kion vi devos fari?

– Mi devas ĉeesti la entombigon de mia bopatrino.

La ĉefo rediras:

– Por sin amuzi mi ne donas forpermeson.

***

Post sia pledparolado la advokato turnas sin al sia kliento:

– Kaj nun konfesu antaŭ la tribunalo la tutan veron!

– Kial do? Ja vi pruvis, ke mi estas senkulpa…

***

Iom surda paciento estas malkontenta kaj deklaras, ke  li vizitos


alian kuraciston.
– Tamen diru al mi, s-ro doktoro, kiom mi ŝuldas al vi.

– Kvarcent dolarojn.

– Kiom? ĉu kvincent?

– Ne, mi diris okcent – respondas la doktoro.

***

Iam, sukcesa enterprenanto iris al tatuejo, li petis al tatuisto tatui


lian kacon, li volis bildon de monpapero, 100 realoj.

Surprizita la ulo diras al li:

– Sr. Tie tre doloras, ĉu vi ne volas elekti alian lokon?

La interprenisto insistis. – Mi volas sur mia kaco.

La tatuisto pretigis ĉion por tatui kaj antaŭ komenci redemandis


la enterprenanton pri lia volo.

La enterprenanto klarigis al la ulo siajn motivojn.

– Mi  estas enterprenanto, kaj mi  ŝatas vidi mian monon kreski,
mia edzino estas ekonomiisto kaj ŝatas vidi monon eniri kaj eliri kaj
eniri ktp. Tamen mi  ne faras tion nur por ni  du, mia amantino tre
ŝatas suĉi mian monon kaj ĉiuj miaj dungitoj devigas min diri, ke iam
mi plenigos iliajn pug-truojn per mono.

***

– Sinjorino, kiel funkcias via horloĝo kun kukoleto post la riparo?

– Sinjoro riparisto, post kiam vi riparis mian horloĝon, la kukoleto


akurate kaj afable demandas: kioma estas la horo?

***
Ebriiĝinta razisto eliras el la drinkejo kaj deklaras al sia amiko:

– Sciu, karega! Kio ajn okazu al  vi: se  via edzino forlasos vin,
se via hejmo bruliĝos, se viaj infanoj grave malsaniĝos, venu al mi!
Mi ĉiam pretas razi vin senpage!

***

Manoelo malamas katidon de  sia edzino kaj decidas malaperigi


ĝin. Li metas la besteton ene de sako, metas en aŭto kaj lasas ĝin
for 20 domblokoj de sia domo.

Kiam li  revenas, la  katido estas antaŭ dompordego. Nervoze,


Manoelo ripetas malaperigon kaj lasas la besteton for 40 domblokoj
de sia domo.

Kiam li  revenas, ree li  trovas katidon antaŭ la  dompordego. Pli
nervoze, le prenas katidon, iras 10 domblokoj dekstre, 20 domblokoj
antaŭe, 30 domblokoj maldekstre kaj diras:

– Nun vi perdiĝos, besto.

Kvin minutoj poste, li telefonas al sia edzino:

– Am', ĉu la katido estas tie?

– Ĝi ĵus alvenis, kial?

– Lasu min paroli al li, mi perdiĝis.

***

Du maljunuloj interparolas:

– Ĉu estas plej ŝatata de vi sekso aŭ kristnaska festo?

– Sekso, ja! kristnaska festo estas ĉiujara, pro tio ĝi naŭzas min.

***
Knabeto dek-jar-aĝa iris fiŝ-kapti kun sia patro kaj kiam revenas,
ŝia vizaĝo estas tute ŝvela. ŝia patrino, impresita, demandas:

– Filino, kio okazis?

– Kulo estis …

– Ĉu ĝi pikis vin?

– Ne, ĝi ne povis, antaŭe, mia patro mortigis ĝin per remilo.

***

Kuracisto interparolas kun riĉega maljunulo kiu ĵus komencis uzi


revolucian ilon por aŭdado:

– Nu, sinjoro Almeida, ĉu vi ŝatis la ilon?

– Jes, ĝi estas tre bona.

– Ĉu via familio estas feliĉa?

– Mi  ankoraŭ ne  parolis al  ili pri ĝi, sed mi  jam ŝanĝis mian
testamenton tri foje.

***

Patrino maljuna demandas sian filon:

– Karlo, kiel nomiĝas la anglo kiu tremigas min?

– Parkinson, panjo.

***

– Johano, se  mi diras "mi estis bela ino", estas pasinta tempo,
se mi diras "mi estas bela ino", kio estas?

– Estas mensogo, Instruistino!


***

Geedzoj vojagus al  nordoriento de  Brazilo. La  edzo alvenis unu
tago antaŭe de sia edzino.

Kiam li  alvenis, li  volis skribi retmesaĝon al  sia edzino, sed
mistajpis, pro unu litero li  sendis mesaĝon al  alia persono, edzino
de pastro, kies edzo, la pastro, ĵus mortis. jen la mesaĝo:

– Mia ĉiama karulino.

Finfine mi  alvenis, la  vojaĝo estis longa, sed nun mi  estas ĉi  tie.
ĉi tie estas tre varme, kiel mi antaŭe pensis. Ili jam estis atendanta
min, kaj ĉio estis preta por mi. Ili ankaŭ jam pretigis ĉion por via
alveno. Vi  alvenos morgaŭ kaj ĉio estos preta por vi. Mi  tre ĝoje
ricevos vin, kaj ni  estos kune ĉi  tie. Nun mi  estas laca kaj iom
ripozos, ĝis morgaŭ, Via edzo.
23
Viro parolas telefone:

– Halo, ĉu mia reĝino?

– Kiel vi fartas, mia karulino?

– Mi fartas bone, kiel estas la infanoj?

– Ĉu ili tagmanĝis ĉion?

– Tre bone.

– Kion vi kuiris hodiaŭ?

– Mia preferata plado! ĉu ĉio estas trankvila dome?

– Mi atendas horon por alveni dome, kaj esti kune kun vi en la lito.

– Jes. Mi amas vin.

– Nun, bv. voku mian edzinon.

***

Psikiatro parolas al paciento:

– Rakontu al mi, ek de la komenco.

– Nu, komence mi kreis ĉielon kaj teron…

***

Paciento venas al psikiatro kaj time diras:

– Doktoro, mi havas du personecojn.


– Ha! Ne maltrankviliĝu, sidu ĉi tie, ni kvar interparolu…

***

Ulo suferanta pro amnezio iras al kuracisto:

– Kuracisto, mi havas egan amnezion.

– Ek de kiam?

– Ek de kiam kio, kuracisto?

***

Cloŭseaŭ alproksimigis al butikisto; hundo kuŝadis apude.

"ĉu via hundo mordas?" singarde demandis Cloŭseaŭ.

"Tute ne", respondis la butikisto.

Cloŭseaŭ do komencis karesi la hundon, kiu tuj mordis lin.

"Ah, sed vi diris, ke via hundo ne mordas!"

La butikisto: "Tiu ne estas mia hundo."

***

Kuracisto parolas al ebriulo:

– Vi ne plu trinkos bieron. Vi nur trinkos lakton.

– Ĉu alian fojon?

– Kio? ĉu vi iam provis tiun dieton por sin resanigi?

– Jes, dum miaj unuaj jaroj de vivo.

***
Kuracisto parolas telefone al malsanulo:

– Ĉu vere, vi aŭdas voĉojn kaj ne scias de kie, ili devenas?

– Jes, kutime okazas.

– Kiam ekzakte tio okazas?

– Ĉiam kiam mi parolas telefone.

***

Du amikoj interparolas:

– Ĉu vi scias kion mi donacis al mia edzino je ŝia datreveno?

– Ne, kion vi donacis?

– Ringon kun diamanto.

– OH! ĉu  vi elspezis troe? Kial vi  ne donacis ion pli


malmultekostan, kiel tv-on, ekzemple.

– Ĉu vi estas freneza? Kie mi trovus falsan tv-on?

***

Skota samideano diras al membro de Londona Esperanto-Klubo:

– Vi  nepre devas viziti nian urbon! Mi  kondukos vin al  niaj
genajbaroj. Tiam vi vidos, kiel oni regalas ĉe ni la gastojn…!

***

En la  vagonaro avino montras ne  tute volonte sian bileton al  la
kontrolisto.

"Jen nur porinfana bileto!" li ekkrias indignite kaj rigardas al ŝi kun
severa mieno.
"Jen, estimata s-ro kontrolisto," la  maljunulino rebatas, "vi povas
ekkoni, kiom longe mi  devis atendi ĝis via malfruiĝinta trajno
alvenis!"

***

Vojaĝanta skoto venas al  franca hotelo kaj demandas


la hotelposedanton:

– Kiom kostas tranokto en via hotelo?

– 100 frankojn por unu persono.

– Jen 90 frankoj – diras la skoto – bonvolu veki min 10 frankojn pli


frue!

***

Blondulino en kurso de katolika religio:

La pastro de kurso demandas la blondulinon:

– Kiu estis la  unua viro? ŝi  iom honte respondas –  Aĥ, pastro,
mi preferas ne diri.

***

Hipio, skinhedo kaj ravero estas en  aviadilo. La  aviadilo baldaŭ
eksplodiĝos, kaj estas nur du  paraŝutoj. La  hipio diris, "He hom,
mi  estas unuigita kun l'universo. Se  mia fatalo estas mortiĝi,
mi mortiĝos. Vi du iru. La vivo kaj la morto egalas ĉiuokaze."

La skinhedo diris, "Ne, vi du iru."

La ravero diris, "Fik vin ambaŭ, mi havas feston je pluesti." Li levis


sin, kaj la  skinhedo helpis al  li surmeti la  paraŝuton. Oni malfermis
la pordon, kaj la ravero forsaltis.
La du ceteraj residiĝis. Post momento, la hipio diris al la skinhedo,
"He hom, mi ĝojas sperti tiun ĉi tempon kun vi." La skinhedo levis sin
kaj levis la hipion sur la piedojn. "Venu, kamarado," diris li, "Ni iru."

La hipio diris, "Kio? Estas nur unu paraŝuto."

La skinhedo diris, "Ne, estas du. Mi  donis al  la ravero mian
ruksakon."

***

Preterpasanto metis moneron en  skatolon antaŭ blindulo kun


sunokulvitroj, kaj la monero resaltis el la skatolo kaj ekruliĝis. La viro
kun sunokulvitroj tuj postkuris kaj kaptis ĝin. "Ĉu vi  ne estas
blindulo?" "Ne. Mi ne estas tiu blindulo, kiu kutime staras ĉi tie. Li iris
rigardi filmon, kaj mi helpas lin."

***

La filo volis lerni endokardiologion. "Kiel stulta vi  estas," insultis


la  patro. "Lernu dentologion. La  homoj havas nur unu koron, sed
32 dentojn!"

***

Ulo parolas al unu el siaj plej bonaj amikoj:

– Mia edzino fuĝis kun mia plej bona amiko.

– Ĉu ? Kiu fuĝis kun ŝi? ĉu Eder?

– Ne! Mi ne eĉ konas lin, tamen ekde nun li estas mia plej bona
amiko.

***

Fraŭlo suferas gorĝomalsanon kaj iras al  kuracisto. La  flegistino


tuj ordonas:
– Deprenu viajn vestojn.

Li surprizite plendas. ŝi diras:

– Deprenu viajn vestojn, tia estas la konsulteja rutino.

Li provas rezisti dirante, ke tiu estas absurdo. Tiam li aŭdas voĉon


el najbara ĉambro:

– Absurdo? Absurdo vera estas ke mi nur venis ripari la telefonon.

***

Je kelkaj religioj, oni iras al pastro por diri siajn pekoj kaj poste scii
pri pentofaro, kiu devas esti farita:

– Pastro, mi pekis!

– Kion vi faris, mia filo?

– Mi tuŝis mamojn de mia amikino!

– Nu, ĉu sube aŭ nesube ŝia bluzo?

– Nesube.

– Idioto, sube aŭ nesube – la pentofaro estas la sama!

***

Iu eniras bestvendejon kaj demandas pri papagoj, li  vidas tri


papagojn, ĉiuj similaj inter si.

– Kiom kostas?

– Tiu en maldekstro kostas 500 realojn.

– UU, kial ĝi estas tiel multkosta?


– Ĝi estas speciala papago, ĝi bone laboras per komputilo.

– Mi scias… kaj kiom kostas tiu en dekstro?

– 1000 realojn.

– Dio mia, kial?

– Krome scii labori per komputilo, ĝi  ankaŭ scias pri vindozo,
linukso, macintoŝ ktp.

– Interesa… kiom kostas tiu de centro?

– Tiu kostas 5000 realojn.

– Kial?!!!

– Vere mi neniam vidis ĝin fari ion ajn, tamen la aliaj du nomas ĝin
ĉefo.

***

"Mi komprenas," diris iu, "ke oni povis fari instrumentojn kaj
esplori per ili la  stelojn kaj planedojn, tio ĉi  estas farebla; sed kiel
la  scienculoj sciiĝis pri la  nomo de  ĉiu stelo –  tio ĉi  mi jam neniel
povas kompreni."

***

– Prezentu al  vi, amiko, mian ĉagrenon! mi  forgesis en  domo
la monujon… Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ"

– Pardonu, mi  ĝin ne  povas, sed mi  povas konsili al  vi certan
rimedon, por ricevi tiun ĉi monon"

– "Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko…"

– "Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por


preni la monujon."
24
– "Mi vin amas …"

– "Sed mi estas malriĉa."

– "Pardonu, vi  ne lasis min elparoli ĝis la  fino… mi  amas vin
ne tiel, por edziĝi al vi…"

– "Ha, ha, ha! mi  volis nur elprovi vin, mi  havas grandegan
kapitalon!"

– "Pardonu, vi  tamen ne  lasis min fini; mi  amas vin ne  tiel, por
edziĝi al vi pro via mono."

***

– "Kial vi petas almozojn?"

– "Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro."

– "Kial do vi ne laboras?"

– "Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi."

***

Foje, ŝtelisto venis nokte en  la domon de  Nasredin-hodja.


La ŝtelisto kolektis multajn aĵojn kaj prenis ilin kun si. Nasredin vidis
ĉion, sed ne  kuraĝis ion fari. Kiam la  ŝtelisto eliris, Nasredin prenis
al si kelkajn objektojn, kiuj restis kaj, poste, ankaŭ li eliris. Li sekvis
la ŝteliston ĝis ties hejmo kaj ankaŭ li eniris la hejmon de la ŝtelisto.
La surprizita ŝtelisto demandis al li:

– Kion vi faras ĉi tie?


– Ĉu  ni ne  transloĝiĝas el  tiu hejmo en  ĉi tiun? –  demande
respondis Nasredin.

***

Frenezulo alproksimiĝas al alia kaj demandas:

– "Ĉu vi scias kioma horo estas nun?"

– "Mi scias!" respondas la alia.

– "Dankon!" diras la unua…

***

Advokatoj inter si:

– Teruran malfacilaĵon mi  havis hodiaŭ pro unu kliento. Li  volis
nepre konfesi sian krimon.

***

Instruisto: Jen estas frazo: "Mia patro aĉetas teatron". Nun metu
ĉi tiun frazon en la tempojn pasintan, estantan kaj venontan!

Filo de  teatra direktoro: Mia patro havis multan monon… Mia
patro aĉetas teatron… Mia patro bankrotos.

***

– Venu rapide, sinjoro doktoro, mia fileto englutis sian buŝ-


harmonikon.

– Vidu, kia feliĉo, ke li ne ludis fortepianon.

***

Sinjorino: Sed fraŭlino, kiel vi  kapablas legi romanon, kiam


la bebo tiel ploregas?
Vartistino: Ho, sinjorino, tio tute ne ĝenas min.

***

Kuzo riĉa kaj kuzo malriĉa Du kuzoj sciis, ke pola radio elsendos
Esperantan kurson, do ili decidis aŭdi ĝin por lerni Esperanton.

La riĉa kuzo aĉetis altkvalitan radioaparaton, kun parabola anteno


ktp, la malriĉa kuzo aĉetis radioaparateton, kiu kostis 1,99 realojn…
Poste unu semajno ili renkontiĝas.

La riĉa kuzo diras Esperante: Saluton, kiel vi fartas?

La malriĉa kuzo respondas: Ŝzzzuijjiŝŝŝzz…

***

Oni rajdis per ĉevalo, kiu nur konas du ordonojn: "Dio savu min"
por ekhalti, kaj "Dankon al Dio" por ekkuri.

La ulo sciante tion diris, dankon al Dio, kaj la ĉevalo ekkuris, ege
kuris. Poste iom da  tempo li  vidis, ke  la ĉevalo direktis
al profundegaĵo, tamen li forgesis la ordonojn, kaj povis faris nenion.
ĵus antaŭ fali, li  nur diris: Dio savu min, kaj la  ĉevalo haltis antaŭ
malpli ol  dek centimetroj de  la profundegaĵo. Li  miris tion kaj diris:
Dankon al Dio!

***

Knabeto alvenis al  putinejo kun malviva kato kaj diris, ke  volas
seksumi kun malsana virino. La putino diris, ke ne eblas, ĉar li estar
nur eta knabo. Li metis monpaperon de 50 realoj sur tablo. La putino
diris, ke ne eblas. La knabeto plendas kaj metas alian monpaperon
de 50 realoj.

– Mi volas seksumi kun malsana virino: gonoreon mi volas.

Poste metis aliajn tri monpaperojn. La putinoj cedis.


– Sed kial vi volas malsaniĝi, knabeto?

– Mi  poste seksumos kun servistino de  mia domo, mia patro
alvenos kaj seksumos kun ŝi, nokte li  seksumos ankaŭ kun mia
patrino, kaj morgaŭ la  leterportisto, kiu mortigis mian katon,
seksumos kun ŝi.

***

Malgaja rakonto –  S-ro I., mi  venis ĉi  tie por fari televidan
programon, en kiu ni prezetos la vivon de via lando. Do rakontu ion
al  ni, kiu bone prezetas vian landon, tiel ni  antaŭpensos pri
la programo.

– La  ĉefa afero de  nia lando, estas ke  oni bredas kaprojn, kaj
kiam ili perdiĝas en  montaro, oni devas serĉi ilin, tiu, kiu trovi iun
kapron, rajtas fiki tiun kapron.

– Sed tiu rakonto ne  povos esti en  televido, rakontu alian
rakonton, ĉu vi havas gajan rakonton.

– Jes, jes, klare, mi  havas. Iam la  plej bela knabino de  la lando
perdiĝis en la montaro, ni ĉiuj serĉis ŝin, kaj estis mi, kiu trovis ŝin,
do …

– Tiu rakonto same ne  povo esti en  televido, ĉu  vi ne  havas
malgajan rakonton? ĝenerale estas bona ideo meti en  televido
malgajan rakonton.

– Mi  povas rakonti malgajaĵon kiu okazis al  mi. Iam mi  perdiĝis
en la montaro…

***

Gasto: Kia mal^gentila kelnero! Mi plendos ĉe la mastro.

Kelnero: Mi ne konsilas tion. Li estas multe pli malĝentila.

***
PAPAGA INSTRUISTO
Eminentulo atingis sian lokon en  avadilo kaj estis suprizata trovi
ke papago estis rimenita apud si. La viro petas la stevardistinon por
kafo, kiam la  papago aldonis, "Kaj donu al  mi viskion, hundino!"
La ĝenita virino portis la viskion por la papago sed forgesis la kafon.
La viro sufiĉe ĝentile rememorigis la stevardistinon pri la kafo. Dume,
la birdo ektrinkis la viskion per unu gluto kaj tiam kriegas, "Kaj donu
al mi viskion, putino!"

Nun la  kompatinda, ŝokita virino tremas per embaraso dum


ŝi  portas la  trian viskion por la  papago. Tamen, ankoraŭ la  kafo
ne  alvenis. La  eminentulo koleriĝis ĉar li  alkutimiĝis bonan servon;
li decidis provi la metodon de la papago: "Hej, malbela malĉastulino!
Dufoje mi ordonis ke vi portu kafon al mi !

Portu ĝin tuj, malutila porkino, aŭ mi maldungigos vin!"

Post unu momento la  eminentulo kaj la  papago trovas sin
ĵetantajn tra la  pordon. Dum ili terure rapidege falas grunden,
la papago diris la viro, "Hej, ulo! Vi certe estas kuraĝa konsiderante
ke vi ne kapablas flugi!"

***

Knabo enkuras bervalan policejon.

– Tuj venu. Antaŭ la pordo fiulo draŝas al mia patro la kapon.

Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas


sur la trotuaro.

– Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?

– Mi ne scias. Ĝuste tial ili kverelas.

***
Instruistino klarigas, kio estas rimo. Ŝi  donas ekzemplon el  la
Fundamenta Krestomatio.

"Sciuro malgranda kuradis en  rado Kaj homojn amuzis per sia
kurado".

– Joĉjo, ĉu vi povas inventi alian rimitan frazon?

– Ekpluvegis, kiam mi  ludis tenison, Kaj akvo atingis jam mian
femuron.

– Sed "femuron" tute ne rimas!

– Jes, se pluvus unu horon pli, mi havus la ĝustan rimon.

***

Junulino venas al  la paradizo. Ĉar por virgulinoj estas rezervita


aparta angulo, ŝi  devas submeti sian himenon al  la ekzameno
de anĝelo-kontrolisto.

Post momento la anĝelo, embarasite, venas al sankta Petro:

– Tion mi neniam vidis antaŭe. Ŝi havas sep etajn truojn.

– Tio ne  gravas. Ŝi  rajtas tamen iri al  la virgulinejo. Kiel
ŝi nomiĝas?

– Neĝulino.

***

Kuracisto kaj malsanulo en hospitalo:

Kuracisto: –  Mi havas bonan kaj malbonan novaĵon por vi. Kiun


mi rakontu unue?

Malsanulo: – Rakontu la bonan unue!


K: – Nu, …

M: – Ne, ne, rakontu la malbonan unue!

K: – Mi bedaŭras… Tamen vi ne plu havos viajn krurojn…

M iom ploras kaj plorante demandas: – Kiu estas la bona?

K: – La flegisto diris, ke volas aĉeti viajn ŝuojn…

***

En arbaro kuniklo kuras rapidege. ĝi  kuras kaj renkontas urson,


kiu fumas. La kuniklo diras al la urso: Ne fumu! Tiu malsanigos vin.
Venu kuri kune kun mi. Do ili kuradas.

Ili kurante rekontas vipuron, kiu trinkas alkoholaĵon. La  kuniklo


diras al  la vipuro: Kial drinki tion? Vi  mortos baldaŭ, ĉu  vi ne  volas
forlasi tion kaj kuri kune kun ni? La  vipuro akceptas kaj ili ĉiuj
kuradas en la arbaro.

Ili kurante renkontas leonon, kiu flaras kokainon. La kuniklo diras


al  la leono: Ho, kaj afero. Venu kuri kune kun ni. Kuri estas sana!
La  leono mortbatas la  kuniklon kaj restas flarante kokainon. Tiam
la vipuro demandas lin:

– Kial vi mortigis lin?

– Tiu kuniklo ĉiam iĝas sama kiam uzas ekstazon… tiuj artefaritaj
drogoj…

***

Iu telefonas al komputila help-centro.

Helpanto: – Kiel mi povas helpi vin?

Iu: – Mi skribas mian unuan e-poŝton…


Helpanto: – Kiu estas la problemo?

Iu: – Mi jam tajpis literon "a", kiel mi povas krei ĝian ĉirkaŭaĵon?

***

Pro malĉeesto de  homoj en  la loka preĝejo pastro metas afiŝon
ĉe preĝejo:

"Se viaj pekoj maltrankviligas vin, eniru!"

Post tagoj sub legeblas:

"Se viaj pekoj ne  maltrankviligas vin, alvoku min, Janete:


99996969"
25
Isaak iris al ina fik-vendejo, elektis knabinon kaj tuj demandis ŝin:

– Kion kostas?

– 50 realoj.

– Ĉu per sado-masok-ismo?

– Ĉu vi batos aŭ estos batata?

– Mi batos.

– Ĉu vi batos troe?

– Ne, nur ĝis vi redonos mian monon.

***

Jakobo volas anonci en ĵurnalo:

– Mi volas anonci morton de mia edzino en la ĵurnalo.

– Kiu estas la frazo?

– "Sara mortis!"

– Ĉu sole tio?

– Jes, mi ne volas tro elspezi.

– Tamen la minimuma kosto estas por ses vortoj.

– Do metu: "Sara mortis! Mi vendas aŭton 94."

***
Jakobo iras kun sia fileto sesjara al  granda ludejo. Inter pluraj
distraĵoj estis iu, kiu atentigis la  knabeton: Panorama flugo per
helikoptero.

– Mi volas flugi kune kun mia fileto – diris Jakobo.

– Kostos 1000 realoj.

Jakobo ne akceptis tion, kaj lia fileto ekploris.

Tiam la flugisto proponis:

– Ni flugos, se neniu el vi du krios, vi pagos nenion.

Ili ekflugis. Dum la flugo la flugisto flugis suben, cirklen, alten, kaj
manovris tre freneze tamen Jakobo parolis nenion, li  restis tute
muta. Kiam ili estis ree sur tero, la flugisto demandis al Jakobo:

– Vi du ne kriis iam ajn, ĉu vi timis nenion? Ĉu vi ne emis krii?

– Mi timis, kaj volis krii, precipe kiam mia fileto falis…

***

Lingva perfektigado Kruko pagis al sia filino unumonatan restadon


en  Grezijono, por ke  ŝi perfektigu siajn lingvajn konojn. Post sia
reveno ŝi deklaras gaje:

– Paĉjo, mi ne plu estas virgan.

– Fi! Hontu. Mi  elspezis tiom da  mono, kaj vi  ankoraŭ ne  estas
kapabla korekte uzi la akuzativon.

***

Senatano en la Paradizo (aŭtoro nekonata, trad. James Rezende


Piton)
Senatano trankvile piediris kiam aŭtomobilo trafis lin kaj li mortis.
Lia animo atingas la  Paradizon kaj renkontas Sanktan Petron ĉe  la
enirejo.

– Bonvenon al  la Paradizo! –  diras Sankta Petro. Antaŭ ol  eniri,


estas problemeto. Ni  maloftege trovas parlamentanojn tie ĉi, ĉu  vi
scias? Ni do ne certas pri tio, kion fari pri vi.

– Mi ne vidas problemon. Sufiĉas allasi min.

– Mi  ja ŝatus tion fari, sed estas superaj ordoj. Ni  faru la  jenon:
vi  pasigu unu tagon en  la Infero kaj alian en  la Paradizo. Tiam
vi povos elekti kie vi pasigos la eternecon.

– Ne, ne  necesas, mi  jam decidis. Mi  volas la  Paradizon –  diras
la senatano.

– Pardonon, sed ni havas niajn regulojn.

Tiel Sankta Petro kondukas lin al  lifto kaj li  malsupreniras,
malsupreniras, malsupreniras… ĝis la  Infero. La pordo malfermiĝas
kaj li  troviĝas meze de  belega golfludejo. Proksime li  vidas klubon
antaŭ kiu estas liaj iamaj amikoj kaj aliaj politikistoj iam konataj. ĉiuj
tre feliĉas en siaj kostumoj. Oni salutas, brakumas lin kaj ili parolas
pri la bonaj tempoj, kiam ili riĉiĝis danke al la trompebla popolo.

Ili senstreĉe ludas kaj poste manĝas omaron kaj kaviaron.

La Diablo mem ĉeestas, tre amikema kaj sociema estaĵo, kiu


la tutan tempon dancas kaj rakontas anekdotojn.

Ili tiel amuziĝas, ke nur subite la senatano rimarkas, ke jam estas


tempo reiri al  la ĉielo. ĉiuj adiaŭas lin per brakumoj kaj mansvigas
dum la  lifto iras supren. ĝi  supreniras, supreniras, supreniras… kaj
la  pordo denove malfermiĝas. Sankta Petro atendas lin. Nun estas
tempo por viziti la Paradizon.
Li pasigas 24 horojn en grupo de feliĉaj animoj, kiuj iras de nubo
al  nubo, ludante kaj kantante. ĉio bone marŝas, la  tago finiĝas kaj
Sankta Petro revenas.

– Kaj do? Vi pasigis unu tagon en la Infero kaj unu en la Paradizo.
Elektu nun vian porĉiaman loĝejon.

Li pripensas dum unu minuto kaj respondas:

– Nu… la Paradizo estas tre bona, sed mi kredas, ke mi pli ĝuos
la Inferon.

Sankta Petro kondukas lin al  la lifto kaj li  malsupreniras,


malsupreniras, malsupreniras… ĝis la  Infero. La pordo malfermiĝas
kaj li  vidas senfinan rubaĵejon. Tie li  vidas ĉiujn amikojn en  ĉifitaj,
malpuraj vestaĵoj kaj ili enmetas rubaĵon en nigrajn sakojn.

La Diablo venas renkonte al li kaj bonvenigas lin.

– Mi ne komprenas – balbutas la senatano. Hieraŭ mi estis tie ĉi,


en  golfludejo, en  klubo, kun omaro kaj kaviaro… kaj ni  dancis kaj
amuziĝis la  tutan tempon. Nun mi  vidas tiun ĉi  mondaĉon plenan
je rubaĵo kaj miaj amikoj en mizera situacio.

La Diablo ridetas, palpebrumas kaj diras:

– Hieraŭ ni  estis en  balotkampanjo. Nun ni  jam sukcesis ricevi
vian voĉon.

***

Kapablo kaj realo (aŭtoro nekonata, trad. James Rezende Piton)

Kamelino kaj kamelido kuŝis kiam la kamelido demandis:

– Panjo, ĉu mi rajtas demandi ion?

– Kompreneble, karulo! Kio zorgigas vin?


– Kial la kameloj havas ĝibojn?

– Nu, ni  estas bestoj el  la dezerto, ni  bezonas la  ĝibojn kiel
akvorezervujon kaj pro tio oni konas nian kapablon vivi longe sen
trinki eĉ guton da akvo.

– Mi komprenis. Kaj kial niaj kruroj estas longaj kaj niaj piedoj iom
rondaj?

– Mia ido, ili estas tiaj por ke  ni povu piediri en  la dezerto.Kun
ĉi  tiaj kruroj mi  povas moviĝi sur la  sablo pli bone ol  kiu ajn alia
besto! – respondis la patrino, tute fiera.

– Mi  ankaŭ tion komprenis… kaj kial niaj okulharoj estas tiel
longaj? Foje ili ĝenas mian vidadon.

– Ideto mia! Tiuj longaj kaj dikaj okulharoj estas kvazaŭ ŝirmiloj
por niaj okuloj. Ili kontribuas al  la protektado de  niaj okuloj kontraŭ
la  sablo kaj la  vento en  la dezerto –  respondis la  patrino plena
je fiero pri siaj okuloj.

– Bone. Se  la ĝibo konservas akvon dum ni  trairas dezerton,


la  kruroj taŭgas por trairi la  dezerton, la  okulharoj ŝirmas miajn
okulojn en la dezerto, diable, kion do ni faras tie ĉi, en ĉi tiu zoologia
ĝardeno?!?!?!?

***

Homo stiras sian aŭton laŭ ŝoseo kiam policano haltigas lin:

– Mi  devus san-ekzameni vin, tamen mia alkoholo-metro


ne funkcias, do mi ekzamenos vin per demandoj, tiel mi scios ĉu vi
estas ebria aŭ ne.

La ulo pretas respondi. La policano ekdemandas:

– Vi iras laŭ ŝoseo kaj vidas du lumaĵojn, kiuj moviĝas kontraŭ vi.
Kion vi pensas pri la lumaĵoj?
– Certe temas pri alia aŭto.

– Jes, tamen mi volas scii pri kiu aŭto. Mercedes, BMW, SEAT,…

– Kiel mi povas scii?

– Vi komencis malbone, verŝajne vi ne sukcesos…

Kaj la policano pludemandis:

– Vi iras laŭ ŝoseo kaj vidas unu lumaĵon, kiu moviĝas kontraŭ vi.
Kion vi pensas pri la lumaĵo?

– Tio estas motorciklo.

– Jes, tamen kiu? Kawasaki, Suzuki, Yamaha,…

– Kiel vi volas, ke mi sciu tion?

– Bedaŭrinde vi ne sukcesos…

La ulo koleriĝis kaj demandas al policano:

– Ĉu mi povas demandi vin?

– Faru ĝin.

– Se vi iras laŭ strato Voluntarios (strato kie svarmas putinoj), kaj
trovas virinon, kiu estas preskaŭ nuda. Kiu estas ŝi?

– Kiu povas esti? Putino…

– Jes, tamen kiu putino? Ĉu  via patrino, ĉu  via fratino, ĉu  via
kuzino…

***

– Mia edzino en ĉiu sia naskiĝtago postulas peltaĵon.


– Se, por kio ŝi bezonas tiom da peltaĵoj?

– Mi ne scias. Dume mi aĉetis al ŝi neniun.

***

Riparisto de  televidilo alvenas apartamenton post alvoko. Virino


malfermas la  pordon, ŝi  estas vestita per negliĝa robo, ŝi  estas
belega. La ulo malfacile demetas sian rigardon de ŝi, de ŝiaj gamboj,
kiuj aperas en  la aperturo de  la robo, de  ŝiaj maletaj mamoj, kiujn
ŝi ne zorgis kaŝi. La vizito iĝas pli longa ol oni antaŭplanis …

Fine la  ulo finas la  riparon, kaj li  donas la  kvitancon al  la virino.
Ŝi plenigas ĉekon. Ŝi mallevas sin por plenigi la ĉekon, kaj li rigardas
tion, kio antaŭ ne estis rigardita de la mamoj! Tiam ŝi diras:

– Ej, mi  ne scias kiel peti tion, kia malordinara. Mi  hontas, kaj
deziras, ke tio estu nur afero nia.

La riparisto ekscitita respondas, ke  tio ne  estas problemo, ke  li


parolos pri tio al neniu, kaj la virino pluas:

– Mia edzo estas bona edzo sed (spirado) li  havas fizikan
malkapablon… Nu, vi  estas forta, juna… Kaj mi  ne sukcesas solvi
tiun problemon sole.

– Mi scias – diras la riparisto tute ruĝa.

– Do kiam mi vidis vin enirantan, mi pensis…

Kaj la ulo:

– Mi ankaŭ tion pensis…

Kaj la virino surpriziĝis:

– Ho! Ĉu? Ĉu vi jam sciis, ke mi petos vin ŝovi fridujon?

***
En sanejo malsanulo ricevas nova^jojn, ke  li havas nur pli kvin
minutoj por vivi, kaj demandas senespere:

– Doktoro, kion vi povas fari por mi?

La kuracisto respondas:

– Tujan makaronion…

***

Maljunulo 86-jaraĝa eniras atend-ĉambron, kie svarmas homoj


atendantaj.

Li proksimiĝas de akcepteja tablo, kaj knabineto demandas:

– Kiu estas via problemo pri sano.

– Io ne bone funkcias rilate al mia peniso – li respondas.

La akceptistino koleriĝas:

– Vi ne devas diri tion en plenplena atend-ĉambro!

– Kial ne? vi demandis kaj mi respondis.

– Sed tiel vi ĝenas aliajn. Vi devus diri, ke havas problemon pri via
orelo, kaj poste vi povus klarigi al la kuracisto la veran problemon.

La maljunulo eliras el la ĉambro kaj post minuto revenas.

La akceptistino ridetas kaj demandas:

– Kio?

– Mia orelo – li respondas.

La knabino gestas aprobon kaj ridetas demandante:


– Kio estas la problemo?

– Mi ne sukcesas pisi.

***

– Kiom kostas taso da kafo?

– Kvindek centavojn.

– Kaj la sukero?

– Ĝi estas senpaga.

– Mi volas du kilogramojn da sukero.

***

Ĉu via bopatrino estas juvelo?

Ni havas ŝian perfektan ujon!

Ĉerk-vendejo Soŭza

***

La plej grava parenco Tri infanoj priparolas pri siaj parencoj por
scii, kiu havas la plej gravan parencon.

– Mia onklo estas pastro, diras la unua. – li estas tiel bona, ke ĉiuj
nomas lin sanktulo.

– Tio estas nenio, defias la  dua. –  Mia onklo estas episkopo.
Li estas tiel bona, ke oni diras, ke li iĝos papo.

– Ankoraŭ tio estas nenio, –  diras la  tria. –  Mia onklo havas tiel
grandan kacon, ke kiam oni ekvidas ĝin diras: "Dio!".

***
La knabo timida ĵus alvenis al seksumado kun sia knabino:

– Ne postulu de mi tre da sperto pri seksumado, mia amatino.

– Jes, amato, sed vi ankaŭ ne postulu de mi tre da virgeco…

***

90% de mia mono mi elspezas por alkoholaĵo, la ceteraj 10% por


la kelnero.

***

Geedzoj dormas profunde kiel senpekaj beboj, subite ĉirkaŭ je la


tria horo matene aŭdiĝas sonoj for de  la dormoĉambro. La  virino
surpriziĝas kaj diras:

– Ve ve ve, certe estas mia edzo!

La ulo staras kaj freneze saltas tra la fenestro kaj falas sur arbo.
Post sekundoj li revenas kaj krias:

– Malfeliĉulino… mi estas via edzo!

– Do… kial vi saltis?

***

Du uloj rabas bankon kaj ĉiu forkuras kunportante unu sakon.

Post monatoj ili renkontiĝas:

– Halo, ĉu vi trovis multe da mono en via sako?

– Ne multe, 8000 R$, ĉu vi estas pli feliĉa?

– Tute ne, ĝi  estas plena je  ŝuld-atestoj, mi  ĵus pagis la  lastan
hieraŭ…
***

La kuracisto rigardas rezulto de  ekzameno. Li  diras al  la


malsanulo, kiu estas eta kaj malforta, tre simpla homo:

– Hum, tiu malsano via ne plaĉas al mi, tute ne plaĉas!

La ulo mallevas sian kapon kaj diras:

– Pardonu min, sinjoro, mi havas nur tiun…

***

Ebria programisto revenas hejmen. Starante en  la lifto li  premas


"1", poste "2".

– "Mi ne  komprenas, kie troviĝas "enter" ĉi  tie?"… el  kontakto
2004:2

***

– Kio okazis? –  demandas matene edzino sian edzon-


programiston, kiu aspektas tre malgaja. –  Ĉu la  programo, kiun
vi faris pasintnokte, ne ekfunkciis?

– Ne, ĝi ekfunkciis… – apatie respondas la edzo.

– Ĉu ĝi funkciis malĝuste?

– Ne, tute ĝuste…

– Sed kio do okazis?

– Mi simple endormiĝis… sur la klavo "backspace"…

***

Leciono en bazlernejo. La instruisto demandas:


– Infanoj, kiu scias la alfabeton?

Filo de programisto respondas:

– Mi scias!

– Do diru laŭorde!

– QWERTYUIOP…
26
– Kelnero! Bonvolu doni al  mi
ĥartenbraŭngevratenŝtajzengorbejstraŭt kun citrono.

– Pardonu, kion vi diris? Ĥartenbraŭngevratenŝtajzengorbejstraŭt


kun kio?

***

– Ĉu vi hazarde ne estas filo de horloĝisto Monja?

– Jes, estas mi, sed kial do hazarde?

***

En psikiatria hospitalo, kuracisto vidas frenezulon skribantan


leteron kaj demandas:

– Kion vi faras?

– Mi skribas leteron!

– Al kiu vi skribas?

– Al mi mem!

– Kaj kio estas skribata?

– Mi ne scias… mi ankoraŭ ne ricevis ĝin!

***

Manoel kaj Germanulo estas en aŭto en dezerto. Estas tre varme.


La aŭto paneas kaj haltas. La plej proksima vilaĝo estas 30 km for.

La germanulo sperta pri supervivado elmetas la aŭtan radiatoron.


Manoel impresita demandas:

– Kial vi kunportos la radiatoron?

– Se ni soifos, ni povos trinki akvon el ĝi.

Do Manoel komencas formeti la pordon de la aŭto.

La germanulo restas impresita:

– Kion vi faras?

Kaj Manoel respondas:

– Nu, se pli varmiĝos, ni povos mallevi la vitraĵon.

***

Kiu diris?

Ulo malina iras al  kuracisto por tutekzamenado. Post


ekzamenado la kuracisto revenas kun rezultoj.

– Vi estas bonsana por 40-jaraĝulo.

– Kiu diris, ke mi estas 40-jaraĝa?

– Kian aĝon vi havas?

– Mi 53-jaraĝiĝis je la pasinta semajno.

– Ho! kian aĝon via patro havis, kiam li mortis?

– Kiu diris, ke mia patro mortis?

– Ho, pardonu. kian aĝon via patro havas?

– 74.

– Ĉu? tre bone. kian aĝon via avo havis, kiam li mortis?
– Kiu diris, ke mia avo mortis?

– Ree pardonu min. Kian aĝon li havas?

– 103. Kaj li estas bonsana.

– Mi feliĉas. Mi demandos pri via praavo? Kial via praavo mortis?

– Ĉu mi diris, ke mia praavo mortis? li estas 124-jaraĝa kaj je la


sekvanta semajno edziĝos.

– Ĉu vere? Kial li volas edziĝi?

– Ĉu  mi diris, ke  li volas edziĝi? Tute ne, tamen li  gravedigis
knabinon…

***

Maljunulino pasas antaŭ best-vendejo ĉiutage, kaj ĉiutage papago


diras al ŝi saman frazon:

– Maljunulino treege malbela! Maljunulino treege malbela!


Maljunulino treege malbela!

Iam ŝi decidis kontraŭi ĝin kaj parolis al posedanto de la vendejo.


La posedanto de la vendejo akre riproĉas la papagon.

En la sekva tago la maljunulino pasas tie, kaj la papago parolas:

– Mi parolos nenion… tamen la sinjorino jam scias, ĉu ne?

***

Post sanekzameno ulo demandas la kuraciston:

– Kiom kostas?

– Kostas 200 realojn.


– Ĉu 200? Ĉu ne estas rabato por ista kolego?

– Ĉu vi ankaŭ estas kuracisto?

– Ne, mi estas rabisto.

***

"Meksiko ludis kiel neniam, kaj malvenkis kiel ĉiam".

***

Fraŭlino promenis apud lago, kiam subite aperis bufo, kiu parolis
al ŝi:

– Mi  estas inĝeniero, oni igis min bufo, tamen se  vi kisos min,
mi ne plu estos bufo, kaj mi edziĝos al vi, kaj ni estos feliĉaj.

La fraŭlino tute kontenta prenis la bufon kaj metis ĝin en poŝon.

Dum la  fraŭlino paŝis al  sia domo, la  bufo iĝis maltrankvila kaj
demandis:

– Hej, ĉu vi ne kisos min?

Kaj ŝi respondis:

– Tute ne! Mi  iĝos pli riĉa kun parolanta bufo ol  kun inĝeniera
edzo.

***

Se UEA havus la  taskton vendi Kokakolaon, mi  timas, ke  ĝiaj
reklamiloj similas la jenan (krom esti pli longa):

"Grava manko en  la moderna mondo estas rapide havebla


trinkaĵo ne  ligita al  iu aparta lando. Teo ne  estas bona elekto, ĉar
ĝi estas tro brita, tro malfacile farebla, kaj tro danĝera pro sia hejto.
Ĝi ne estas regula, kaj foje flavoras tro amare.
"En 1887 usona drogisto elpensis tute novan trinkaĵon, kion oni
ankoraŭ trinkas ĉie en  la mondo. Oni povas malfermi botelon
de  Kokakolao multe pli rapide ol  prepari tason de  teo. Aldone, ĉar
ĝi  estis science kreita kaj tute nenatura, al  ĝi mankas surprizoj.
Ĝi estas la metrika sistemo de trinkaĵoj.

"KOKAKOLAO – LA TRINKAĴO KIU FUNKCIAS!"

Gary Grady

***

En la maro naĝas du viroj. Unu alparolas la alian:

– Pardonu, ke mi demandas, kial vi banas vin en frako kaj ĉapelo,


dum ĉiuj ceteraj banas sin en bankostumoj?

– Nu, la afero estas tia, – respondas la demandito, – ke ĉiuj ĉirkaŭ


mi banas sin, dum mi dronas…

***

La problemon de  tradukado bone karakterizas ankaŭ la  fama


anekdoto:

"Tradukoj similas al  virinoj –  se ili estas fidelaj, ili ne estas belaj,
se ili estas belaj, ili ne estas fidelaj."

***

Edzino deklaras sin pli inteligenta, pli valora ol la edzo:

– Mia "QI" estas multe pli alta ol  la via. Mia averaĝa poentaro
en la Universitato estis pli alta ol la via!

– Jes, bone sed, se ni observas la situacion el alia starpunkto pli


vasta, mi ankoraŭ superas vin.

– Kiamaniere do?
– Mi  elektis bonan virinon, por vivteni min sed vi  edziniĝis
al sentaŭgulo.

You might also like