You are on page 1of 2

IV.

A tanulás világa
Lernado
1. A tanulással kapcsolatos napi tevékenység (La taga aktiveco pri la lernado):
Labortage mi havas ses lecionojn en la lernejo. Mi ĝenerale vekiĝas ĉirkaŭ la sepa horo. Al la
lernejo mi ĝenerale iras per biciklo. Mia unua leciono komenciĝas je la oka horo. Kiam miaj lecionoj
finiĝis mi iras hejmen. Ĝenerale mi devas lerni ĉiutage proksimume dum unu horo.

2. Iskolával, a tantárgyakkal, tanárokkal kapcsolatos információk (Informoj pri la


lernobjektoj, pri la instruistoj, kaj pri la lernejo.)
Mi lernas en gimnazio ekde 2005. Ĝia nomo estas Gimnazio János Hunyadi. János Hunyadi estis
fama historia hungara viro. Mi lernas en informadika klaso, do mi havas multajn informadikajn
lecionojn. Ĉi tie estas kvar klasoj po studjaroj. Estas lingvoklaso, informadika klaso, normala klaso,
kaj teĥnika klaso. Mi havas ses informadikan ekzamenon, sed mi akiros ankaŭ la sepan. Mi jam havas
lingvoekzamenon pri la angla. Mi volas studi pri angla lingvo aŭ turismo.

3. Iskolai hagyományok, iskolai élmények (Lernejaj tradicioj, lernejaj travivaĵoj):


Ni en la lernejo festas multajn festojn. Ni festas la hungarajn naciajn festojn, ekzample la dek
kvinan de marto, aŭ la dudek trian de oktobro, kiam ni primemoras la hungarajn revoluciojn. Kaj ni
ankaŭ festas la internaciajn festojn, ekzample la Paskon, kaj la Kristnaskon. Ni festas eksterlandajn
festojn, ekzample la tagon de Martino, aŭ la Helovinon, ĉar en mia lernejo oni povas lerni nur anglan
kaj germanan lingvon. Ni devus vivi sane, do ni festas kuriozan tagon, la sanan tagon. Ĉi tiam ni
manĝas nur sanajn manĝaĵojn, ni movas nin la tutan tagon, kaj ni rigardas filmojn kiuj temas pri la
sana vivmaniero.

4. Szervezett és önálló tanulás, egész életen át tartó tanulás (Organizita kaj memstara
lernado, la dumviva lernado.)
En Hungario oni devas lerni ĝis oni ne estos 18 jara. Se oni estas pli aĝa ol 18, tiam oni povas
serĉi laboron, aŭ oni povas studi. Ju pli oni lernas kaj studas, des pli bonan profesion oni havos. Se vi
scias multe, oni estimos vin. Se vi lernis kaj studis tre multe, vi havos tre bonan profesion. Estas
televidaj spektakloj kie oni ricevos ju pli monon, des pli oni scias. Se oni jam scias, ke oni partoprenos
televidan spektaklon, oni devus pretigi sin. Do la lernado daŭras dum la tuta vivo. Mi ŝatas lerni
memstare, sed nur tion, kio interesas min. Ĉi tiel mi lernis Esperanton, ĉar mi ŝatas lerni lingvojn.

5. Iskolatípusok, vizsgák, értékelés, osztályzás (Tipoj de lernejoj, ekzamenoj,


taksado,kvalitigo)
En Hungario estas tri tipoj da lernejoj. La metilernejo kiu donas al oni nur profesion, la gimnazio,
kiu donas al oni nur abiturientan ekzamenon, kaj la faka mezlernejo, kiu donas al oni kaj abiturientan
ekzamenon kaj profesion. Krome estas gimnazioj, kie la lernantoj povas lerni du-lingve.

proksimume körülbelül
studjaro évfolyam
travivaĵo élmény
karmemori -n megemlékezik -vmiről
kurioza különleges
vivmaniero életmód
eksterlanda külföldi
organizita szervezett
memstara önálló
pasinta elmúlt
estimi tisztel
spektaklo show
partopreni -n részt vesz
pretigi sin felkészül
taksado értékelés
kvalitigo osztályzás
faka mezlernejo szakközép iskola
metilernejo szakiskola

You might also like