Levél a barátomnak, hol nyaraltam, délelőttönként eszperantó
tanfolyamon voltam, és egy francia eszperantistával beszélgettem
sokat.
Kara amiko (amikino)!
Lastjare mi libertempis ĉe la maro en Kroatio. La mara akvo estis agrable varma, mi ofte banis kaj mi fartis bone. La loko, kie mi estis, internacia ripozejo. Ĉi tie mi renkontiĝis kun eksterlandaj esperantistoj. Oni organizis ĉi tie kurson, ni lernis ĉiutage tri horojn. Fine ni povis bone kompreni unu la alian. La kurso okazis antaŭtagmeze. Posttagmeze ni ekskursis al la montaro. Ni veturis per aŭtobuso kaj dum la vojaĝo ni babiladis. En la societo estis unu viro el Francio, kiu longe parolis pri sia lando. Cetere li loĝas en Parizo, lia profesio estas fervojisto. Li rakontis, ke li senpage vojaĝas en la tuta Eŭropo, ĉar la personaro de la fervojo ricevas liberbileton por ĉiuj landoj de la kontinento. Parizo estas belega urbo, li jam plurfoje vizitis la turon Eiffel, la diversajn Galeriojn, Muzeojn.
Revenante al la lingvolernado mi mencias, ke oni instruis al ni la
lingvon nur en Esperanto, ĉar la societo estis internacia. La metodon oni nomas „Metodo de Cseh”. Li estis hungardevena esperantisto, kiu havis specialan metodon kaj dum la kurso oni ne parolis hungare.
Mi invitis mian francan amikon por veni al la hungara maro
Balatono venontjare. Li promesis veni, sed ankaŭ li invitis min veturi al Francio, por viziti ne nur Parizon, sed tiam ni povus komune viziti ankaŭ la montaran regionon de la lando. Por mi la vojaĝo kostus multon, sed li promesis al mi doni senpagan tranoktadon. Jam mi komencis lerni la francan lingvon, ke mi povu dumvoje kompreni la plej gravajn esprimojn, aĉeti en vendejoj, saluti homojn sur la strato, ktp.