You are on page 1of 5

XIV.

Magyarország – Hungario
1. Magyarország természeti értékei (Naturaj valoroj de Hungario):
La Eŭropa Unio havas multajn biologiajn regionojn. Ekde tio, ke Hungario aliĝis al la
Eŭropa Unio ĝi havas novan. Ĝia nomo estas Panonia biologia regiono. Ĉi tie estas
multaj specioj da bestoj kaj plantoj, kiuj estas nur en Hungario. Ankaŭ estas ejoj kiuj
estas unikaj, kaj ekzistas nur en Hungario interne de la Eŭropa Unio. Ekzemple:
Deklivaj pustoj, leŭsaj teroj, sablaj teroj, kaj la tipaj hungaraj arbaroj kiuj konsistas el
kverkoj. La nombroj de la praaj hungaraj naturaj valoroj laŭ vivejo estas 46, laŭ
specioj de plantoj estas 36, laŭ birdoj estas 91, kaj laŭ aliaj bestoj estas 105.
Estas multaj protektataj specioj ankaŭ en Hungario, sed ties nombro ne estas tiel alta
kiel en aliaj landoj de la Eŭropa Unio.

2. Tájak, egy-egy város leírása, turisztikai nevezetességek (Pejzaĝoj, la priskribo de


kelkaj urboj, turismaj kuriozaĵoj):

BUDAPEŜTO

Budapeŝto estas la ĉefurbo de Hungario. Populacio de la urbo estas pli malalta ol 2


milionoj. Budapeŝto kuŝas sur ambaŭ partoj de la Danubo. Peŝto estas ebena, urbero Buda
estas pli monta. La urbo konsistas el 23 distriktoj. Ĝis la fino de la 19-a centjaro estis tri
urboj tie : urbo Peŝto, urbo Buda, kaj urbo Óbuda. Ĉi tiuj urboj estis nedependaj unu de la
alia, ĝis ili ne estis unuigitaj en jaro 1872, de tio la nomo de la unuigita urbo estas
Budapeŝto.

3. Alapvető földrajzi és történelmi ismeretek (Bazaj geografiaj kaj historiaj sciaĵoj):

Klimato:

Hungario havas kontinenan klimaton, do la temperaturoj de la monatoj estas diferencaj.


Sur la supro de la monto estas pli malvarma temperaturo. La nombro de la sunplenaj horoj
estas tre altaj ĉi tie. La plej varma monato estas julio kaj la plej malvarma monato estas
januaro. Somere povas esti tridek ses Celsiaj gradoj, kaj vintre povas esti dek
minusgradoj. Kelkfoje la varmaj tagoj estas sekvataj fare de pluvego. La aŭtuno ekas en
septembro, la folioj de la arboj iĝas koloraj, kaj la arboj estas plenaj da fruktoj. En oktobro
kaj en novembro estas ofte; pluvo kaj nebulo. La vintro estas malvarma, sed ne estas tre
multe da neĝo.

monteto domb
monto hegy
rivero folyó
Tibisko Tisza
Danubo Duna
La transdanubaj montetoj kun la monto Dunántúli dombság a Mecsekkel
Mecsek
Norda monto Északi középhegység
Balatono Balaton
departemento megye
Malgranda Hungara ebenaĵo Kis alföld
(Granda) Hungara ebenaĵo Nagy alföld
malsupro de la Alpoj Alpok alja
reĝo király
reĝino királynő
cezaro császár
cezarino császárnő
reĝlando királyság
imperio császárság
respubliko köztársaság
demokratio demokrácia
demokratia demokratikus
princlando hercegség
kronado koronázás
altebeno fennsík
ebeno síkság
Trans-Tibiska regiono Tiszántúl
Trans-Danuba regiono Dunántúl
mezmontaro középhegység
Transdanuba mezmontaro Dunántúli középhegység
montetaro dombság

4. A főváros és/vagy szülővárosa legfontosabb nevezetességei (La plej gravaj


kuriozaĵoj de la ĉefurbo kaj/aŭ via naskiĝurbo):

5. Hagyományos és nemzeti ünnepek (Tradiciaj kaj naciaj festoj):


Tradiciaj grandaj festoj en mia familio estas Pasko, Kristnasko kaj Silvestro. Mia
favorata festo estas Kristnasko, ĉar mia familio estas kune tiam. Ni ankaŭ festas la
naskiĝtagojn kaj la nomotagojn. Estas tipaj hungaraj festoj. Unu el ili estas la dek
kvina de marto kiam ni primemoras la hungaran revolucion kaj la militon de la
libereco, kiu daŭris de 1848 ĝis 1849.

6. Szokások (Moroj):
7. Nemzetiségek Magyarországon, magyar nemzetiségek más országokban
(Naciecojen Hungario, Hungaraj naciecoj en aliaj landoj):
8. Kulturális értékeink (Niaj kulturaj valoroj):
9. Magyarország politikai berendezkedése: államforma, többpártrendszer,
parlament, önkormányzat (La reĝimo de Hungario – ŝtatformo, plurpartiismo,
parlamento, urba registraro):
Magyar Köztársaság
Hungara Respubliko

Hungario (aŭ Hungarujo, hungare


Magyarország [MAdjarorsag] estas lando
en Mez-Eŭropo. Najbaraj landoj estas
Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio,
Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio. Nacia himno: Isten, áldd meg a magyart

Kiel ĉefurbo de Hungario rolas Budapeŝto


(kun 2.076 mil enloĝantoj). Pliaj grandaj
urboj estas Debrecen (212 mil), Miskolc
(212 mil), Szeged (182 mil), Pécs (177 mil).
El la landa loĝantaro de 10,2 milionoj da
homoj 99% estas hungaroj. La plej
disvastigitaj religioj estas katolikismo kaj Bazaj informoj
protestantismo.
Ĉefurbo Budapeŝto

Oficiala(j) lingvo(j) hungara
Vidindaĵoj Plej ofta(j) religio(j) katolikismo kaj
protestantismo
Ĉeestas 8 lokoj en Hungario en la listo de la Areo 93.033 km²
Monda Kulturheredaĵo de UNESKO (la % de akvo 0,74%
datoj signifas la registron al la listo):
Loĝantaro 10.200.000 (2001)
 en Budapeŝto:
Loĝdenso 109/km²
o bordo de la Danubo kaj la
mezepoka fortikaĵa kvartalo Horzono UTC+1
en Buda, kun la pontoj, UTC+2 (somere)
Gellért-monto, Tabán kaj
Interreta domajno .hu
Parlamentejo, 1987
Landokodo HU
o Andrássy-avenuo de
Erzsébet tér (Elizabeta Telefona kodo 36
Placo) ĝis Hősök tere (Placo Politiko
de herooj), 2002
Politika sistemo Parlamenta
 en Okcident-Hungario: demokratio
o Benediktanaj abatejo kaj Ŝtatestro László Sólyom
preĝejo en Pannonhalma, la
Ĉefministro Gordon Bajnai
Jarmila Monumento, la
Stacioj de la Kruco kaj la Nacia tago 20-a de aŭgusto
Sankta-Maria Kapelo, 1996
Sendependiĝo disde 31-a de oktobro
o areo de Lago Aŭstrio 1918
Fertő/Neusiedlersee (kune Ekonomio
kun Aŭstrio), 2001
Valuto forinto
 en Sud-Hungario:
MEP laŭ 2008
- Suma $ 198.7 mlrd
- Pokapa $ 20.000
Esperanto-movado
Landa E-asocio Hungaria
Esperanto-Asocio
o komplekso de frukristanaj monumentoj en Pécs, la tombeja halo kun pentritaj
kameroj, 2000
 en Orient-Hungario:
o Hollókő, kun 55 aŭtentikaj (tradiciaj) domoj en la malnova vilaĝo inter la
Cserhát-montetoj, 1987
o stalaktita grotosistemo Aggtelek, etendiĝanta en Slovakion, 1995

o Nacia Parko Hortobágy, unu el la plej grandaj protektitaj mallong-herbaj


ebenaĵoj en Eŭropo, kun la Naŭ-trua Ponto en Hortobágy, la Hortobágy-Ĉardo
kaj la Kamparana Muzeo, 1999
o la vinproduktanta regiono de Tokaj, 2002

Ankaŭ lago Balatono kun Malgranda Balatono estas konata inter aliaj kulturhistoriaj kaj
naturaj heredaĵoj. – Vidu ankaŭ la artikolon pri Budapeŝto.

Politiko de Hungario

La Prezidento de la Respubliko estas elektata de la parlamento por 5 jaroj, tiu rolo estas nur
reprezenta, la vera potenco estas en la manoj de la parlamento. La ĉefministro (gvidanto de
ministroj) respondecas pri la agado de la registaro. Li elektas la ministrojn kaj decidas pri iliaj
demisioj.

La parlamento estas unukamera kun 386 parlamentanoj. La parlamentaj balotadoj sinsekvas


ĉiun 4-an jaron laŭleĝe kaj la partioj devas atingi 5% por reprezentiĝi en la parlamento.
La du partioj de la nun reganta koalicio en Hungario (ekde 2002) estas: Hungara Socialisma
Partio (hungare Magyar Szocialista Párt, mallonge MSZP, pron. emespe') kaj la Asocio de
Liberaj Demokratoj (hungare Szabad Demokraták Szövetsége mallonge SZDSZ pron.
esde'es).
Konstitucia juĝejo 15-membra povas defii leĝojn, kiuj ne konformas al la konstitucio.

Administra subdivido

La lando Hungario estas dividita je 19 departementoj, kiuj estas

Bács-Kiskun, Baranya, Békés, Borsod-Abaúj-Zemplén, Csongrád, Fejér, Győr-Moson-


Sopron, Hajdú-Bihar, Heves, Jász-Nagykun-Szolnok, Komárom-Esztergom, Nógrád, Pest,
Somogy, Szabolcs-Szatmár-Bereg, Tolna, Vas, Veszprém kaj Zala.
La ĉefurbo Budapeŝto estas aparta departemento.
Oni planas reorganizi tiujn ĉi mezgrandajn administrajn unuojn de Hungario je 5–8 pli
grandaj regionoj, tiel celante pli bonefike akiri la regon de lando.

Hungario, 1867-1920

La madjaroj (nomataj kelkfoje la paganaj hungaroj) alvenis en la Karpat-basenon sub la gvido


de la ĉeftribestro, Arpado (hungare Árpád). Tio okazis fine de la 9-a jarcento (895), poste la
madjaroj disrajdis (komisiite kelkfoje de fremdaj reĝoj) prirabi okcidentan Eŭropon. Tio
daŭris ĝis 955, kiam germanoj haltigis la madjarojn en la batalo de Augsburg. La reĝa
Hungario fondiĝis en 1000 aŭ 1001, kiam la papo donis kronon por la reĝo Stefano la 1-a
(Stefano la Sankta). Hungario iĝis forta sendependa lando (fine de la 11-a jarcento okupis
Kroation, kiu iĝis parto de Hungario ĝis la la 20-a jarcento). La lasta viro de la Arpad-dinastio
mortis en 1301, poste en Hungario regis diversaj dinastioj.

La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj
kontraŭ la turkoj (1526, batalo de Mohács). La lando estis dividita je tri partoj inter Aŭstrio, la
Otomana Imperio kaj Transilvanio. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento.
En 1848 komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj
trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton (legu pli) kun la Habsburgoj kaj kondukis al
estigo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1867. Hungario partoprenis en la 1-a Mondmilito je la
flanko de la aŭstroj kaj pro tio ĝi perdis grandan parton de sia teritorio.

Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro 1918 kun burĝa registaro. Tiu
registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la Entento kaj transdonis la potencon al
la socialistoj kaj komunistoj. Hungario batalis sola kontraŭ la malamikoj, sed en 1919
Rumanio invadis la landon. Oni antaŭhelpis la enpotenciĝon de Miklós Horthy (guberniestro
de Hungario de 1920 ĝis 1944) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la 2-a
Mondmilito denove je la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en 1944) kaj
Hungario perdis ĉ. 1 miliono da homoj (multajn judojn) kaj valoregojn de la lando. La sovetaj
trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute liberigis la landon printempe de 1945.

La komunistoj en 1948 denove transprenis la tutan regadon kaj regis ĝis 1956, kiam la 23-an
de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ Sovetio kaj por la sendependa Hungario, gvide de Imre
Nagy, ĉefministro. Sovetaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de
la Sueza-krizo. Post la malvenko de la revolucio iĝis ĝenerala sekretario de la komunista
partio János Kádár, kiu eĉ ekzekutigis je Imre Nagy en 1958. Kádár solidigis la landon per
eksterlandaj fortoj (sovetaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 70-aj jaroj dependa de
la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 80-aj jaroj fortiĝis la
demokrata movado kaj en 1990 oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis
kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994, 2002 kaj 2006 venkis la
socialisma partio en la parlamentaj balotadoj.

pejzaĝo táj
kuriozaĵo nevezetesség
baza alapvető
sciaĵo ismeret
nacieco nemzetiség
reĝimo politikai berendezkedés
ŝtatformo államforma
plurpartiismo többpártrendszer
parlamento parlament
urba registaro önkormányzat
dekliva lejtős
leŭsa löszös
sabla homokos
kverko tölgyfa
ebena sík, sima

You might also like