(dokumentumok, útvonal, program, költségek, hazai árak, alkalmas e az időpont, stb)
Kara amiko, amikino! Győr, la 20-an de majo 2003.
Mi invitas vin libertempi en Hungario dum la somero. Mi certigas al vi tranoktadon en nia feria domo, ĉe la lago Balatono. Por eniri nian landon, vi ne bezonas pasporton, kaj enirvizon. Kompreneble bonvolu aĉeti vian vojaĝbileton, kiu validos certe dum du monatoj. Por uzi la hungaran fervojon kaj la enurban trafikon, oni bezonas maksimume kvinmil forintojn. La vojaĝplano estas la jena. Vi alvenos al Győr per fervojo. Mi atendos vin ĉe la stacidomo. Vi loĝos en pensiono du tagojn. Poste ni veturos per mia aŭto al urbeto Fonyód. Ĝi situas ĉe la lago Balatono. Ni pasigos tie unu semajnon. Poste ni veturos al Budapeŝto per mia aŭto kaj tie ni vizitos la belajn konstruaĵojn de mia ĉefurbo. Krom Budapeŝto mi planas montri al vi kelkajn aliajn urbojn, kiel Debrecen, ĝi estas universitata urbo, Hajduszoboszlo,kie troviĝas mondfama banejo kun kuracefiko. Vi devos kalkuli kaj pripensi niajn prezojn en la vendejoj. Unu litro da lakto kostas cent kvindek forintojn, panos kostas ducent forintojn, unu tagmanĝo en mezkvalita restoracio kostas kun trinkaĵo mil forintojn. Mi demandas Vin, ĉu la termino proponita de mi por vi estos akceptebla? Se jes, tiam mi petas vian rapidan respondon, ke mi povu antaŭmendi la pensionon kaj aliajn. Mi aldonas, ke en Hungario la somero estas sufiĉe varma, sed povas okazi pluvo. Ne forgesu kunporti vian pluvmantelon kaj ombrelon. Mi petas vin, bonvolu post via reveno al via lando rakonti viajn somerajn travivaĵojn. Sed menciu ankaŭ la negativajn impresojn, se tiaj estis dum via restado en nia lando. Kun koraj salutoj: 2.feladat. Októberben eszperantó vizsgára készül, barátját hívja meg, hogy segítsen a felkészülésben nyaralása alatt.
Kara amiko, amikino.! Győr, la 20-an de majo 2004.
En oktobro ĉijare mi volas fari ekzamenon el Esperanto kaj mi bezonus vian helpon. Se ni povus ofte nur en Esperanto babiladi, certe mia ekzameno sukcesus. Tial mi invitas vin al mia ripozdomo, kiu situas ĉe la lago Balatono. La feriodomo havas du dormoĉambrojn, kuirejon, necesejon, duŝon kaj aliajn necesajn ejojn. Mia feriodomo estas tre komforta. Elektro, akvo, akvovarmigilo kaj gaso troviĝas tie. En la loka vendejo oni povas aĉeti la necesajn nutraĵojn, manĝaĵojn. Mi mem preparas la matenmanĝon, tagmeze ni manĝos en la restoracio, kaj vespere mi mem kuiras por ni. Mi havas sperton en la kuirado kaj vi ricevos specialajn hungarajn manĝaĵojn. Mi petas vin, bonvolu kunporti viajn Esperanto-librojn, vortarojn, kasedojn, ĉar mi havas nur lernolibron. Mi ĝojus, se vi kunportus viajn bildkartojn, leterojn, ktp. Ankaŭ mi jam komencis korespondadon kun kelkaj eksterlandaj geamikoj kaj mi lernis sufiĉe multe pere de tiuj kontaktoj. En mia ripozdomo mi havas televidon kaj radion. El la radio ni povos kapti esperantlingvajn programojn de la radiostacioj Pekino, Vatikano , Varsovio kaj Romo. Mi planas, ke ni babilados laŭeble nur en Esperanto kaj se ni ne trovos la ĝustajn vortojn, tiam ni diros ilin hungare. Se mi sukcese faros la mezgradan ekzamenon , poste mi estas preta fari venontjare ekzamenon el la supera grado. Por via restado mi certigas al vi tranoktadon, trifojan manĝadon dum tago kaj ĉiujn aliajn elspzezojn. Mi dankas al vi, se vi akceptas mian inviton kaj dum la somero vi helpos mian studadon por fari sukcesan lingvoekzamenon. Kun koraj salutoj: via amiko, amikino.