You are on page 1of 39

DANIIL ĤARMS

OKAZOJ
Tridek amuzaj, absurdaj, komediaj
rakontoj tradukitaj en Esperanto

2019
Daniil Ĥarms
Okazoj

Eldono #1 \ 2019

Tradukis: Dmitrio
Pentraĵoj: Vadim Zaplatin

Se vi trovis erarojn: konoshonkin.d@gmail.com

Dankon al mia instruisto Vladimir Sapoĵnikov kaj ĉiuj, kiuj


helpis al mi.

Notoj:

Kursivo estas netradukeblaj nomoj.


La tradukisto preferas ‘k’-n anstataŭ ĥ.

Neniu povas vendi la libron, ĝi estas senpaga. Vi


povas alŝuti la libron interrete.
Pri la aŭtoro
Pri la motivoj de siaj mirindaj rakontoj rusa verkisto
Daniil Ĥarms (1905–1942) diris tiel: «Mi interesiĝas
nur pri «sensencaĵo», nur pri tio, kio preskaŭ ne havas
sencon”. Kaj, vere, amuzeco, naiveco, paradokso kaj
absurdo bone kombiniĝas en liaj verkaĵoj. «Okazoj»
estas serio de 30 rakontoj, kiuj estis la plej gravaj el lia
verkaro.

Daniil Ivanoviĉ Ĥarms estis rusa verkisto kaj poeto.


Lia verkaro estis komika kaj groteska. Li fariĝis poeto
dum la avangarda epoko de la rusa arto. Li verkis ankaŭ
infanajn versaĵojn. En la 23-a de aŭgusto 1941 Ĥarms
estis arestita per sovetia estraro. Li mortis en la 2-a de
februaro 1942 en malliberejo en Leningrado.

3
1. Blua kajero N% 10

VIVIS unu ruĝhara homo, kiu ne havis okulojn kaj


orelojn. Li ne havis ankaŭ harojn, do oni nomis lin
ruĝhara konvencie.
Li ne povis paroli, ĉar li ne havis buŝon. Ankaŭ nazon
li ne havis.
Li ne havis eĉ manojn kaj krurojn. Kaj ventron li ne
havis, kaj dorson li ne havis, kaj spinon li ne havis, kaj
ĉiujn enhavaĵojn li ne havis. Nenion li havis! Do ne estas
kompreneble pri kiu oni rakontas.
Ja prefere ni ne parolu pri li plu.

1937

2. Okazoj

Foje Orlov supermanĝis pistitajn pizojn kaj


mortis. Kaj Krilov, eksciinte ĉi tion, mortis ankaŭ.
Kaj Spiridonov mortis per si mem. Kaj la edzino de
Spiridonov falis malsupren de bufedo kaj ankaŭ mortis.
Kaj la infanoj de Spiridonov dronis en lageto. Kaj la
avino de Spiridonov drinkuliĝis kaj komencis almozi.
Kaj Miĥajlov ĉesis kombi sin kaj ekhavis favon. Kaj
Kruglov pentris unu damon kun vipo kaj freneziĝis. Kaj
Pereĥrestov ricevis per telegrafo kvincent rublojn kaj
tiel fieriĝis, ke oni maldungis lin.
Bonaj homoj ne scipovas bonstatiĝi.

22-a aŭgusto {1936 jaro}

4
3. Elfalantaj oldulinoj

Unu oldulino pro troa scivolemo elfalis el fenestro,


falis kaj frakasiĝis.
El la fenestro elŝovis sin alia oldulino kaj komencis
rigardi malsupren al la elfalintino, sed pro troa
scivolemo ankaŭ ŝi elfalis el la fenestro, falis kaj
frakasiĝis.
Poste el la fenestro elfalis la tria oldulino, poste la
kvara, poste la kvina.
Kiam elfalis la sesa oldulino, tiam mi tediĝis rigardi
al ili, kaj mi ekiris al la Malceva bazaro, kie, onidire, iuj
donacis trikitan ŝalon al unu blindulo.

4. Soneto

Mirinda okazo okazis kun mi: subite mi forgesis, kio


iras unue - 7 aŭ 8.
5
Mi iris al la najbaroj kaj demandis ilin, kion ili pensas
pri ĉi tio.
Kia ja estis ilia kaj mia miro, kiam ili subite trovis, ke
ankaŭ ili ne povas rememori la ordon de la kalkulado. 1,
2, 3, 4, 5 kaj 6 ili memoras, sed plu forgesis.
Ni ĉiuj iris en komercan vendejon «Gastronomo»,
kiu situas apud la angulo inter Znamenskaja-strato kaj
Bassejnaja-strato, kaj demandis la kasistinon pri nia
perplekso. La kasistino triste ridetis, elmetis el la buŝo
etan marteleton kaj, iomete movinte la nazon, diris:
- Laŭ mia opinio, sep sekvas post ok, kiam ok sekvas
post sep.
Ni dankis la kasistinon kaj ĝoje forkuris el la vendejo.
Sed subite ni pripensis la vortojn de la kasistino kaj
denove malgajetis, ĉar ŝajnis al ni, ke ŝiaj vortoj ne havis
sencon.
Kion ni faru? Ni iris en la Someran ĝardenon kaj tie
komencis kalkuli arbojn. Sed, kiam ni, kalkulade, atingis
la okan, ni haltis kaj komencis disputi: laŭ la opinio de
iuj, plu sekvas 7, laŭ la opinio de la aliaj - 8.
Ni disputus tre longe, sed, feliĉe, subite el benko falis
iu infano kaj rompis ambaŭ siajn makzelojn. Ĝi delogis
nin de nia disputo.
Kaj poste ni disiris hejmen.
12-a novemb<ro> 1935.

5. Petrov kaj Kulov

PETROV:
Hej, Kulov!
Ni kaptu kulojn!
6
KULOV:
Ne, mi por tio ankoraŭ ne pretas.
Ni pli bone kaptu katojn!

6. Optika trompo

Semen Semenoviĉ surmetis okulvitrojn kaj rigardas


al pino kaj vidas: sur la pino sidas viro kaj montras
pugnon al li.
Semen Semenoviĉ demetis la okulvitrojn kaj rigardas
al la pino kaj vidas, ke sur la pino neniu sidas.

7
Semen Semenoviĉ surmetis la okulvitrojn kaj
rigardas al la pino kaj vidas, ke sur la pino sidas la viro
kaj montras la pugnon al li.
Semen Semenoviĉ demetis la okulvitrojn kaj denove
vidas, ke sur la pino neniu sidas.
Semen Semenoviĉ surmetis la okulvitrojn kaj
rigardas al la pino kaj denove vidas, ke sur la pino sidas
la viro kaj montras la pugnon al li.
Semen Semenoviĉ ne volas kredi la fenomenon kaj
konsideras ĝin kiel optika trompo.

7. Puŝkin1 kaj Gogol2

G o g o l (elfalas el la kulisoj sur la scenon kaj humile


kuŝas).
P u ŝ k i n (eniras, stumblas kontraŭ Gogol kaj falis):
Diable! Ŝajne kontraŭ Gogol!
G o g o l (leviĝante): Kia fiaĉaĵo! Oni ne lasu min
trankvila! (Iras, stumblas kontraŭ Piŝkin kaj falas).
Ŝajne kontraŭ Puŝkin stumblis mi!
P u ŝ k i n (leviĝante): Nek minuton de trankvilo!
(Iras, stumblas kontraŭ Gogol kaj falas). Diable! Ŝajne
denove kontraŭ Gogol!
G o g o l (leviĝante): Ĉiam ĉio estas la problemo!
(Iras, stumblas kontraŭ Piŝkin kaj falas). Fiaĉaĵo!
Denove konraŭ Puŝkin!
P u ŝ k i n (leviĝante): Huliganaĵo! Kontinua
huliganaĵo! (Iras, stumblas kontraŭ Gogol kaj falas).
Diable! Denove kontraŭ Gogol!
1 Fama rusa verkisto. Li estas grava por rusoj kiel Ŝekspiro por angloj.
2 Fama rusa verkisto.

8
G o g o l (leviĝante): Ĝi estas kontinua mokado! (Iras,
stumblas kontraŭ Piŝkin kaj falas). Denove kontraŭ
Puŝkin!
P u ŝ k i n (leviĝante): Diable! Vere diable! (Iras,
stumblas kontraŭ Gogol kaj falas). Kontraŭ Gogol!
G o g o l (leviĝante): Fiaĉaĵo! (Iras, stumblas kontraŭ
Piŝkin kaj falas). Kontraŭ Puŝkin!
P u ŝ k i n (leviĝante): Diable! (Iras, stumblas kontraŭ
Gogol kaj falas post la kulisoj) Kontraŭ Gogol!
G o g o l (leviĝante): Fiaĉaĵo! (Foriras post la kulisoj).
Post la sceno aŭdiĝas la voĉo de Gogol:
«Kontraŭ Puŝkin!»
Kurteno.
<1934>

8. Lignaĵisto Kuŝakov

Vivis-estis unu lignaĵisto. Nomiĝis li Kuŝakov.


Foje eliris li el la hejmo kaj iris en butikon aĉeti gluon
por ligno.
Okazis degelo, kaj surstrate estis tre glite. La
lignaĵisto trairis iom da paŝoj, glitfalis kaj vundis sian
frunton.
- Be! - diris la lignaĵisto, leviĝis, ekiris en aptekon,
aĉetis sparadrapon kaj glukovris sian frunton.
Sed kiam li eliris surstraten kaj trairis iom da paŝoj, li
denove glitfalis kaj vundis sian nazon.
- Fi! - diris la lignaĵisto, ekiris en la aptekon, aĉetis
sparadrapon kaj glukovris sian nazon.
Poste li denove eliris surstraten, denove glitfalis kaj
vundis sian vangon.
9
Li devas iri en la aptekon denove kaj glukovris per
sparadrapo la vangon.
- Jen kio, - diris la aptekisto al la lignaĵisto. - Vi
tre ofte glitfalas, ke mi konsilas al vi aĉeti kelkajn
sparadrapojn.
- Ne! - diris la lignaĵisto, - mi ne falu plu!
Sed kiam li eliris surstraten, li denove glitfalis kaj
vundis sian mentonon.
- Aĉa glatiso! - kriis la lignaĵisto kaj denove kuris en
la aptekon.
- Jen vi vidas, - diris la aptekisto, - Jen vi denove
falis.
- Ne! - kriis la lagnaĵisto. - Mi ne volas aŭdi ion ajn!
Donu al mi rapide la sparadrapon!
La aptekisto donis la sparadrapon; la langaĵisto
glukovris sian mentonon kaj ekkuris hejmen.
Sed hejme oni ne rekonis lin kaj ne enlasis lin
loĝejen.
- Mi estas la lignaĵisto Kuŝakov! - kriis la lagnaĵisto.
- Ne mensogu! - oni respondis el la loĝejo kaj ŝlosis la
pordon hoke kaj ĉenete.
La lagnaĵisto Kuŝakov staris sur la ŝtuparo, kraĉis kaj
ekiris surstraten.

9. Kofro

Homo kun maldika kolo eniĝis en kofron, fermis la


kovrilon kaj komencis sufokiĝi.
- Jen, - diris, sufokiĝante, la homo kun la maldika
kolo, - mi sufokiĝas en la kofro, ĉar mi havas la
maldikan kolon.
10
La kovrilo de la kofro estas fermita kaj ĝi ne enlasas
al mi aeron. Mi sufokiĝos, sed la kovrilon kofran
tutegale mi ne malfermu. Poiome mi mortados. Mi
vidos la batalon de la vivo kaj la morto. La batalo okazos
nenatura, kun egalaj ŝancoj, ĉar nature venkas la morto,
kaj la vivo, destinita por morti, nur vane batalas kontraŭ
la malamiko ĝis la lasta minuto, ne perdante la vanan
esperon. En la batalo, kiu okazos baldaŭ, la vivo scios
la rimedon de sia venko: por ĝi la vivo devas igi miajn
manojn malfermi la kovrilon kofran. Ni spektos: kiu
venkos? Sed jen terure odoras naftaleno. Se venkos la
vivo, mi la vestaĵojn en la kofro priŝutu per malaltkvalita
tabako… Jen ĝi komenciĝas: mi plu ne povas spiri. Mi
pereis, ĝi estas klare! Ne estas savo por mi! Kaj nenio
nobla estas en mia kapo. Mi sufokiĝas!..
Ho ve! Kio ja ĝi estas? Ĵus io okazis, sed mi ne povas
kompreni, kio ĝuste. Mi ion vidis aŭ ion aŭdis.
Ho ve! Denove io okazis? Dio mia! Mi ne havas aeron
por spiri! Mi, verŝajne, mortas…
Kaj ĝi ja estas kio? Kial mi kantas? Ŝajnas, ke mia
kolo doloras min… Sed kie ja estas la kofro? Kial mi
vidas ĉion, kio estas en mia ĉambro? Ho mi kuŝas sur la
planko! Sed kie estas la kofro?
La homo kun la maldika kolo stariĝis kaj
ĉirkaŭrigardis. La kofro estas nenie. Sur la seĝoj kaj sur
la lito kuŝas la vestaĵoj eligitaj el la kofro, sed la kofro
estas nenie.
La homo kun maldika kolo diris:
- Do, ĝi signifas, ke la vivo venkis la morton per la
nekonata al mi remido.
(En notbloko estas skribaĵo: la vivo venkis la morton,
11
kie estas la nominativo kaj la akuzativo).

10. Okazo de Petrakov

Jen foje Petrakov volis enlitiĝi, sed kuŝiĝis maltrafe


de la lito. Li tiel batis sin kontraŭ la planko, ke li kuŝas
surplanke kaj ne povas leviĝi.
Jen Petrakov kolektis la lastajn fortojn kaj stariĝis
kvarpiede. Sed la fortoj lasis lin, do li denove falis kaj
kuŝas.
Kuŝis Petrakov surplanke dum kvin horoj. Unue
simple kuŝis, sed poste ekdormis.
Dormo fortigis Petrakov-on. Li vekiĝis tute sana,
leviĝis, promenis en la ĉambro kaj kuŝiĝis singarde sur
la liton. “Nu, - li pensis, - nun mi dormu”. Sed dormi ja
li ne volis. Petrakov rulis sin jen sur unu flankon, jen sur
la alian kaj neniel povas ekdormi.
Jen, propre, estas la fino.

11. La historio de batantoj

Aleksejo Alekseeviĉ atakis Andrejon Karloviĉ kaj,


batinte lian muzelon, forlasis lin.
Andrejo Karloviĉ, pala pro la rabio, ĵetis sin al
Aleksejo Alekseeviĉ kaj batis liajn dentojn.
Aleksejo Alekseeviĉ, neatendinte tian rapidan atakon,
falis surflanken, kaj Andrejo Karloviĉ eksidis sur lin,
elprenis el la buŝo falsan makzelon kaj tiel prilaboris
Aleksejon Alekseeviĉ per ĝi, ke Aleksejo Alekseeviĉ
leviĝis el la flanko kun la tute kripla vizaĝo kaj kun la
ŝirita naztruo. Tenante la vizaĝon per manoj, Aleksejo
12
Alekseeviĉ forkuris.
Kaj Andrejo Karloviĉ purigis sian falsan
makzelon, enigis ĝin en sian buŝon kaj, konvinkiĝinte,
ke la makzelo taŭgas, ĉirkaŭrigardis kaj, nevidante la
Aleksejon Alekseeviĉ, iris serĉi lin.

<1936>

12. Dormo

Kalugin ekdormis kaj sonĝis, ke li sidas en


arbetoj, kaj preter la arbetoj pasas policisto.
Kalugin vekiĝis, gratis la buŝon kaj denove
ekdormis, kaj denove sonĝis, ke li iras preter la arbetoj,
kaj en la arbetoj embuskas kaj sidas la policisto.
Kalugin vekiĝis, submetis ĵurnalon sub sian
kapon, por ke li ne akvumu la kusenon per sia salivo,
kaj denove ekdormis, kaj denove sonĝis, ke li sidas en la
arbetoj, kaj preter la arbetoj pasas la policisto.
13
Kalugin vekiĝis, ŝanĝis la ĵurnalon, kuŝiĝis kaj denove
ekdormis. Dormis li kaj denove sonĝis, ke li iras preter
la arbetoj, kaj en arbetoj sidas la policisto.
Tuj Kalugin vekiĝis kaj deziris ne dormi plu, sed
subite li ekdormis kaj sonĝis, ke li sidas post la policisto,
kaj pretere pasas la arbetoj.
Kalugin ekkriis kaj turniĝadis en la lito, sed vekiĝi
li ne povis plu.
Kalugin dormis dum kvar tagoj kaj kvar noktoj kaj
je la kvina tago li vekiĝis tiel maldika, ke li devis fiksi la
botojn al kruroj per ŝnureto, por ke ili ne falu. En pana
vendejo, kie Kalugin ĉiam aĉetis tritikan panon, oni ne
rekonis lin kaj subĵetis al li duon-sekalan panon. Kaj
sanitara komisiono, irinte el unu apartamento al la alia
kaj ekvidinte Kalugin-on, trovis lin kontraŭhigiena kaj
taŭga por nenio kaj ordonis al la apartamenta estraro
forĵeti lin kune kun rubo.
Oni Kalugin-on faldis kaj forĵetis lin kiel rubo.

13. Matematikisto

KAJ ANDREJ SEMENOVIĈ


MATEMATIKISTO (elprenante globon el la kapo):
Mi eligis la globon el la kapo.
Mi eligis la globon el la kapo.
Mi eligis la globon el la kapo.
Mi eligis la globon el la kapo.
ANDREJ SEMENOVIĈ:
Metu ĝin reen.
Metu ĝin reen.
Metu ĝin reen.
14
Metu ĝin reen.
MATEMATIKISTO:
Ne, mi ne metu!
Ne, mi ne metu!
Ne, mi ne metu!
Ne, mi ne metu!
ANDREJ SEMENOVIĈ:
Nu ne metu.
Nu ne metu.
Nu ne metu.
MATEMATIKISTO:
Kaj ja ne metu mi!
Kaj ja ne metu mi!
Kaj ja ne metu mi!
ANDREJ SEMENOVIĈ:
Nu, bone.
Nu, bone.
Nu, bone.
MATEMATIKISTO:
Jen mi venkis!
Jen mi venkis!
Jen mi venkis!
ANDREJ SEMENOVIĈ:
Nu, vi venkis, ja kvietiĝu!
MATEMATIKISTO:
Ne, mi ne kvietiĝu!
Ne, mi ne kvietiĝu!
Ne, mi ne kvietiĝu!
ANDREJ SEMENOVIĈ: Kvankam vi estas
matematikisto, sed, honeste, vi ne estas saĝa.
MATEMATIKISTO:
15
Ne, saĝa estas kaj scias tre multe mi!
Ne, saĝa estas kaj scias tre multe mi!
Ne, saĝa estas kaj scias tre multe mi!
ANDREJ SEMENOVIĈ: Multe, sed nur absurdaĵon.
MATEMATIKISTO:
Ne, ne absurdaĵon!
Ne, ne absurdaĵon!
Ne, ne absurdaĵon!
ANDREJ SEMENOVIĈ: Tedis al mi disputi kun vi.
MATEMATIKISTO:
Ne, ne tedis!
Ne, ne tedis!
Ne, ne tedis!
(Andrej Semenoviĉ vanege svingas per la mano kaj
foriras. Matematikisto, starinte unu minuton, foriras
post Andrej Semenoviĉ).
Kurteno.
1933

14. Junulo,

KIU EKVIDIS GARDISTON


- Tamen! - diris la gardisto, rigardante muŝon, - Ja se
oni ĝin ŝmiru per gluo por lingo, do por ĝi, verŝajne, la
fino venos. Ho kia rakonto! Pro simpla gluo!
- Hej, vi, koboldo! - alvokis la gardiston la junulo
kun flavaj gantoj.
La gardisto tuj komprenis, ke tiel oni alvokas lin, sed
li daŭrigis rigardi al la muŝo.
- Ĉu mi diras ne al vi? - kriis denove la junulo. -
Bruto!
16
La gardisto per mano mortigis la muŝon kaj,
neturnigante la kapon al la junulo, diris:
- K-kial vi, senhonorulo, krias ja? Mi ja aŭdas. Nenial
krii ja!
La junulo purigis per gantoj sian pantalonon kaj per
delikata voĉo demandis:
- Diru al mi, avo, kiel ĉi tie mi povas iri al la ĉielo?
La gardisto rigardis al la junulo, fermetis unu okulon,
poste fermetis la alian, poste gratis sian barbon, denove
rigardis al la junulo kaj diris:
- Nu, nenial stari ĉi tie, pasu preter.
- Pardonon, - diris la junulo, - pro grava afero mi ja
demandas. Tie por mi jam estas preta ĉambro.
- Bone, - diris la gardisto, - montru la bileton.
- La bileton mi ne havas; ili diris, ke oni simple
enlasu min, - diris la junulo, enrigardante en la vizaĝon
de la gardisto.
- Tamen! - diris la gardisto.
- Do kiel? - demandis la junulo, - Ĉu vi enlasu min?
- Bone, bone, - diris la gardisto, - Iru.
- Sed kiel trairi ja? Kien? - demandis la junulo. - Ja
mi la vojon ne konas.
- Vi kien necesas iri? - demandis la gardisto kaj igis
sian vizaĝon severa.
La junulo fermetis buŝon per mano kaj tre silente
diris:
- Al la ĉielo!
La gardisto klinis sin antaŭen, movigis la dekstran
piedon, por ke stari firme, fikse rigardis al la junulo kaj
severe demandis:
- Vi kion faras? Ĉu vi klaŭnas?
17
La junulo ridetis, levis la manon en la flava ganto,
svingis per ĝi super la kapo kaj subite malaperis.
La gardisto flaris la aeron. La aero odoras je bruligitaj
plumoj.
- Tamen! - diris la gardisto, malfermis la jakon,
gratis sian stomakon, kraĉis tien, kie staris la junulo, kaj
malrapide ekiris al sia gardistejo.

15.KVAR BILDOJ PRI TIO, KIEL

NOVA IDEO KONSTERNAS HOMON,


KIU NE ESTAS PRETA POR ĜI
I VERKISTO: Mi estas verkisto! LEGANTO: Sed laŭ
mi vi estas fekaĵo!
(La verkisto staras dum kelkaj minutoj, konsternita
per la nova ideo, li falas morta. Oni forportas lin.)
II PENTRISTO: Mi estas pentristo! LABORANTO:
Sed laŭ mi vi estas fekaĵo!
(La pentristo peliĝis kiel tuko, kaj kiel kano
balanciĝis kaj subite pereis. Oni forportas lin.)
III KOMPONISTO: Mi estas komponisto! VANJA
RUBLEV: Sed laŭ mi vi estas fekaĵo!
(La komponisto, malfacile spirinte, mortis. Oni
subite forportas lin).
IV KEMIKISTO: Mi estas kemikisto! FIZIKISTO: Sed
laŭ mi vi estas fekaĵo!
(La kemikisto diris nenion kaj peze falis sur la
flankon).

18
16. Perdoj

Andrej Andreeviĉ Mjasov aĉetis en bazaro meĉon


kaj portis ĝin hejmen.
Laŭvoje Andrej Andreeviĉ perdis la meĉon kaj
eniris en vendejon aĉeti 150 gramon de la poltava
kolbaso. Poste Andrej Andreeviĉ eniris en laktan
vendejon kaj aĉetis botelon de kefiro, poste trinkis en
vendetejo malgrandan tason de pana kvaso kaj enviciĝis
aĉeti ĵurnalon. La vico estis sufiĉe longa, kaj Andrej
Andreeviĉ staris en la vico ne malpli, ol dum dudek
minutoj, sed, kiam li aliris al la vendisto, tiam ĵurnaloj
ĵus antaŭ lia nazo finiĝis.
Andrej Andreeviĉ piedpremis en la loko kaj ekiris
hejmen, sed laŭvoje li perdis la kefiron kaj turnis sin al
la pana vendejo, aĉetis francan paneton, sed perdis la
poltavan kolbason.
Tiam Andrej Andreeviĉ ekiris rekte hejmen, sed
laŭvoje falis, perdis la francan paneton kaj rompis sian
nazumon.
Hejmen Andrej Andreeviĉ eniris tre kolera kaj
tuj enlitiĝis, sed longe li ne povis ekdormi, kaj kiam li
ekdormis, tiam li sonĝis: li perdis dentan brosilon kaj
purigas la dentojn per ia kandelabro.

17. Makarov kaj Petersen

N%3
MAKAROV: Ĉi tie, en la libro oni skribis pri niaj
deziroj kaj pri plenumado de ili. Legu la libron, kaj vi
komprenos, kiel vantaj estas niaj deziroj. Vi ankaŭ
19
komprenos, kiel facile plenumi deziron de alia homo
kaj kiel malfacile plenumi vian deziron.
PETERSEN: Vi ial parolas tro solene. Tiel parolas
ĉefoj de usonaj indiĝenoj.
MAKAROV: La libro estas tia, ke oni devas paroli
pri ĝi solene. Eĉ pensante pri ĝi, mi tre estimas ĝin.
PETERSEN: Kaj ĉu vi lavas la manojn, antaŭ vi
tuŝas la libron.
MAKAROV: Jes, lavi manojn necesas.
PETERSEN: Vi ja piedojn, por ia ajn okazo, lavus!
MAKAROV: Ĝi estis malsprite kaj rude.
PETERSEN: Do ja kiu estas la libro?
MAKAROV: La nomo de la libro estas mistera...
PETERSEN: Hi-hi-hi!
MAKAROV: Nomiĝas la libro MALGIL!
(Petersen malaperas)
MAKAROV: Dio mia! Kio ja ĝi estas? Petersen!
LA VOĈO DE PETERSEN: Kio okazis? Makarov!
Kie mi estas?
MAKAROV: Kie vi estas? Mi ne vidas vin!
LA VOĈO DE PETERSEN: Kaj kie vi estas? Mi
ankaŭ ne vidas vin!.. Kio estas ĉi tiuj globoj?
MAKAROV: Kion ja mi faru? Petersen, ĉu vi aŭdas
min?
LA VOĈO DE PETERSEN: Mi aŭdas! Sed kio ja
okazis? Kaj kio estas ĉi tiuj globoj?
MAKAROV: Ĉu vi povas moviĝi?
LA VOĈO DE PETERSEN: Makarov! Ĉu vi vidas ĉi
tiujn globojn?
MAKAROV: Kiujn globojn?
LA VOĈO DE PETERSEN: Lasu!... Lasu min!..
20
Makarov!..
(Silento. Makarov staras en timo, poste li prenas
la libron kaj malfermas ĝin).
MAKAROV (legas): “... Poiome la homo perdas
sian formon kaj fariĝas globo. Kaj, fariĝinte la globo, la
homo perdas siajn dezirojn”.
KURTENO.
1934

18. Linĉado

Petrov sidiĝas sur ĉevalon kaj diras, alparolante


al la amaso, la parolo estas pri tio, kio okazus, se en
la loko, kie situas la komuna ĝardeno, oni konstruus
usonan nuboskrapanton. La amaso aŭskultas kaj,
verŝajne, konsetnas. Petrov enskribas ion en sia nota
libreto. El la amaso elstariĝas homo mezkreska kaj
demandas al Petrov, kion li skribis en sia libreto. Petrov
respondas, ke ĝi estas nur lia afero. La homo mezkreska
komencis disputi. Vorto post vorto, kaj okazas kverelo.
La amaso staris sur la flanko de la mezkreska homo, kaj
Petrov, savante sian vivon, vigligas la ĉevalon kaj rifuĝas
post la angulo. La amaso maltrankviliĝas kaj, pro la
manko de la alia viktimo, kaptas la homon mezkreskan
kaj deŝiras lian kapon. La deŝirita kapo ruliĝas sur la
pavimo kaj enkaptiĝis en la luko de la tubfluilo. La
amaso, kontentinte sian pasion, disiras.

19. Renkonto

Jen foje unu homo iris laborejen kaj laŭvoje


21
renkontis alian homon, kiu aĉetis polan panon kaj
iris hejmen. Jen, propre, estas la fino.

20. Malsukcesa spektaklo

Sur scenon eliras Petrakov-Gorbunov, li volas ion


diri, sed li hikas. Li komencas vomi. Li foriras.
Eliras Pritkin.
P r i t k i n: Estimita Petrakov-Gorbunov devas
rakont.... (Li vomis, kaj li forkuras).
Eliras Makarov.
M a k a r o v: Egor… (Makarov vomis. Li forkuras.)
Eliras Serpuĥov.
S e r p u ĥ o v: Por ke ne estu… (Li vomis, li
forkuras).
Eliras Kurova.
K u r o v a: Mi estus… (Ŝi vomis, ŝi forkuras).
Eliras eta knabino.
L a e t a k n a b i n o:
- La patrino petis diri al vi ĉiuj, ke la teatro fermiĝas.
Ni ĉiuj vomas.

Kurteno.

22
21. Frap!

Somero, skriba tablo. Dekstre estas la pordo. Sur la


tablo estas bildo. Sur la bildo oni pentris ĉevalon, kaj
en la dentoj de la ĉevalo estas cigano. Olga Petrovna
fendas lignon. Frapo post frapo, de sur la nazo de Olga
Petrovna elsaltas la nazumo. Evdokim Osipoviĉ sidas en
fotelo kaj fumas.
O l g a P e t r o v n a (frapas per fendilo ŝtipon, kiu,
tamen, tute ne disfendiĝas).
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Frap!
O l g a P e t r o v n a (surmetante la nazumon, frapas
la ŝtipon).
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Frap!
O l g a P e t r o v n a (surmetante la nazumon).
Evdokim Osipoviĉ! Mi petas vin, ne diru ĉi tiun vorton
‘frap’.
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Bone, bone.
O l g a P e t r o v n a (frapas la ŝtipon per la fendilo).
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Frap!
O l g a P e t r o v n a (surmetante la nazumon).
Evdokim Osipoviĉ! Vi promesis ne diri ĉi tiun vorton
‘frap!’.
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Bone, bone, Olga
Petrovna! Mi ne diru plu.
O l g a P e t r o v n a (frapas la ŝtipon per la fendilo).
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Frap!
O l g a P e t r o v n a (surmetante la nazumon).
Ĝi estas terure! La plenkreska oldulo ne komprenas
simplan homan peton!
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Olga Petrovna! Vi povas
23
trankvile daŭrigi vian laboron. Mi plu ne malhelpu.
O l g a P e t r o v n a. Nu mi petas vin, mi vere petas
vin: bonvolu al mi fendi ja unu ŝtipon.
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Fendu, certe, fendu!
O l g a P e t r o v n a (frapas la ŝtipon per la fendilo).
E v d o k i m O s i p o v i ĉ. Frap!
Olga Petrovna faligas la ŝtipon, malfermas la buŝon,
sed nenion povas diri. Evdokim Osipoviĉ stariĝas
de la fotelo, ĉirkaŭrigardas la Olgan Petrovnan de la
kapo ĝis la piedoj kaj malrapide foriras. Olga Petrovna
staras senmove kun la malfermita buŝo kaj rigardas al
malproksimiĝanta Evdokim Osipoviĉ.
Kurteno malrapide malleviĝas.

22. Kion oni vendas nuntempe

EN VENDEJOJ
Koratigin alvenis al la hejmo de Tikakejev kaj ne
trovis lin hejme.
Kaj Tikakejev dum la momento estis en vendejo kaj
aĉetis tie sukeron, viandon kaj kukumojn.
Koratigin puŝiĝadis ĉe la pordo de Tikakejev kaj jam
volis skribi letereton, kaj subite ekvidis, ke iras Tikareev
kaj portas laktolan korbon.
Koratigin ekvidis lin kaj krias al li:
- Kaj mi atendas vin jam unu horon!
- Mensogo, - diras Tikakejev, - mi nur antaŭ dudek
kvin minutoj eliris el la hejmo.
- Nu, ja mi tion ne scias, - diris Koratigin, - sed mi
estas ĉi tie jam unu horon.
- Ne mensogu! - diris Tikakejev. - Mensogi estas
24
hontinde.
- Kara sinjoro! - diris Koratigin. - Bonvolu elekti
esprimojn.
- Mi opinias... - komencis Tikakejev, sed Koratigin
interrompis lin.
- Se vi opinias, ke... - diris li, sed jen Tikakejev
interrompis lin kaj diris:
- Sed vi mem estas la sama!
Per ĉi tiuj vortoj Koratigin tiel koleriĝis, ke li fermis
unu naztruon per fingro kaj mungis sian nazon al
Tikakejev.
Tiam Tikakejev elŝiris el sia korbo la plej grandan
kukumon kaj frapis per ĝi la kapon de Koratigin.
Koratigin kaptis sian kapon per manoj, falis kaj
mortis.
Jen kiom grandajn kukumojn oni vendas en vendejoj
nuntempe!

23. Musoŝkin mortigis Katoŝkin

La kamarado Katoŝkin dancis ĉirkaŭ la kamarado


Musoŝkin.
La kamadaro Musoŝkin observis la kamaradon
Katoŝkin.
La kamarado Katoŝkin moke svingis per manoj kaj
aĉe inversigis la piedojn.
La kamarado Musoŝkin faris la mornan mienon.
La kamarado Katoŝkin movis la ventron kaj frapetas
per la dekstra piedo.
La kamarado Musoŝkin ekkriis kaj ĵetis sin al la
kamarado Katoŝkin.
25
La kamarado Katoŝkin provis forkuri, sed stumblis,
kaj lin atingis la kamarado Musoŝkin.
La kamarado Musoŝkin frapis per la pugno la kapon
de la kamarado Katoŝkin.
La kamarado Katoŝkin frapis per la piedo la ventron
de la kamarado Katoŝkin kaj denove frapis lian nukon.
La kamarado Katoŝkin etendiĝis sur la planko kaj
mortis.
Musoŝkin mortigis la kamaradon Katoŝkin.

24. Sonĝo incitas homon

Markov demetis botojn kaj, spirinte, kuŝiĝis sur la


sofon.
Li volis dormi, sed kiam li fermis la okulojn, la
dorma deziro momente malaperis. Markov malfermis
la okulojn kaj tiriĝis por libro per la mano, sed li
denove sentis dormemon, kaj, ne tiriĝinte por la libro,
Markov kuŝiĝis kaj denove fermis la okulojn. Sed kiam
la okulojn fermiĝis, la dormo forflugis denove, kaj la
konscio fariĝis tiel klara, ke Markov povis pense kalkuli
algebrajn ekzercojn de ekvacio kun du nekonatoj.
Longe suferis Markov, nesciinte, kion li faru: dormu
aŭ maldormu? Finfine, tute suferinte kaj malaminte sin
mem kaj sian ĉambron, Markov vestis palton kaj ĉapon,
prenis lambostonon kaj eliris surstraten. Freŝa venteto
trankviligis lin, li fariĝis ĝoja kaj volis reveni en sian
ĉambron.
Enirinte en sian ĉambron, li sentis en sia korpo
26
lacecon kaj ekvolis dormi. Sed kiam li kuŝiĝis sur
la sofon kaj fermis la okulojn, - la dormemo momente
malaperis.
Kolere stariĝis Markov el la sofo kaj, sen la ĉapo kaj
sen la palto, ekkuris direkte al la Tavrida ĝardeno.

25. Ĉasistoj

Ses homoj veturis por ĉasadi, sed revenis nur kvar.


Du ja ne revenis.
Oknov, Kozlov, Strjuĉkov kaj Motilkov sukcese
revenis hejmen, sed Ŝirokov kaj Kablukov pereis dum la
ĉasado.
27
Poste Oknov dum la tuta tago iradis malĝoja kaj eĉ ne
volis paroli kun iu ajn. Kozlov persiste sekvis Oknov-on
kaj molestis lin per diversaj demandoj, tiel li kolerigis
kaj boligis Oknov-on.
KOZLOV: Ĉu vi volas fumi?
OKNOV: Ne.
KOZLOV: Ĉu vi volas, ke mi alportu al vi jenan tiun
jenan umaĵon?
OKNOV: Ne.
KOZLOV: Eble, vi volas, ke mi rakontu al vi ion
ridindan?
OKNOV: Ne.
KOZLOV: Nu, ĉu vi volas trinki? Mi jen havas teon
kun konjako.
OKNOV: Krom tio, ke mi nun batis vian nukon per
ŝtono, mi ankaŭ deŝiru vian piedon.
STRJUĈKOV kaj MOTILKOV: Kion vi faras? Kion vi
faras?
KOZLOV: Levu min de sur tero.
MOTILKOV: Estu trankvila, la vundo resaniĝos.
KOZLOV: Kaj kie estas Oknov?
OKNOV (deŝirante la piedo de Kozlov): Ĉi tie, apude!
KOZLOV: Oh, panjo! Sa-vu min!
STRJUĈKOV kaj MOTILKOV: Ho, li deŝiris lian
piedon!
OKNOV: Deŝiris kaj ĵetis jen tien!
STRJUĈKOV: Kia malbonaĵo!
OKNOV: K-kio?
STRJUĈKOV: ... lbonaĵ...
OKNOV: K-kiel?
STRJUĈKOV: N... n... n... neniel.
28
KOZLOV: Kiel ja mi iros hejmen?
MOTILKOV: Ne timu, ni alfiksu ligneton al vi.
STRJUĈKOV: Ĉu vi povas stari ped unu piedo?
KOZLOV: Povas, sed ja ne bone.
STRJUĈKOV: Nu, ni subtenu vin.
OKNOV: Lasu min al li!
STRJUĈKOV: Aj ne, pli bone foriru!
OKNOV: Ne, lasu!.. Lasu! Lasu.. Jen, kion mi volis
fari.
STRJUĈKOV kaj MOTILKOV: Kia teruro!
OKNOV: Ha-ha-ha!
MOTILKOV: Sed kie ja estas Kozlov?
STRJUĈKOV: Li rampis en arbustojn.
MOTILKOV: Kozlov, ĉu vi estas ĉi tie?
KOZLOV: Ŝaŝa!..
MOTILKOV: Jen ja kia li estas nun!
STRJUĈKOV: Kaj kion faru kun li?
MOTILKOV: Ĉi tie jam nenio estas por fari. Laŭ mi,
oni devas simple strangoli lin. Kozlov! Hej, Kozlov? Ĉu
vi aŭdas min?
KOZLOV: Ah, mi aŭdas, sed malbone.
MOTILKOV: Vi, frato, ne malĝoju. Ni nun simple
strangolu vin. Haltu!.. Jen... Jen... Jen...
STRJUĈKOV: Kej jen ĉi tie! Jes! Jes! Jes! Denove...
Nu, nun estas preta.
MOTILKOV: Estas preta!
OKNOV: Dio, benu nin!

26. Historia epizodo

29
Al V.N.Petrov.
Ivan Ivanoviĉ Susanin (tiu sama histria ulo, kiu
travivis sian vivon por la caro kaj poste kiu estis
prikantita per la komponisto Glinka) unufoje eniris en
rusan restoraciaĉon, eksidis ĉe tablo kaj postulis stekon.
Kiam la mastro de la restoraciaĉo rostis la stekon, Ivan
Ivanoviĉ mordis sian barbon per la dentoj kaj komencis
pensi: tian kutimon li havas.
Pasis 35 poentoj de la tempo, kaj la mastro alportis
al Ivan Ivanoviĉ la stekon sur ronda ligneto. Ivan
Ivanoviĉ estis malsata kaj laŭ la tradicioj de tiu tempo
prenis la stekon per manoj kaj komencis manĝi ĝin. Sed,
rapideme estingante sian malsaton, Ivan Ivanoviĉ tiel
avide maĝis la stekon, ke li forgesis eligi sian barbon el
la buŝo kaj formanĝis la stekon kun peco de sia barbo.
Jen ĉi tiam okazis la malagrablaĵo, ĉar eĉ ne pasis
15 poentoj de la tempo, kiam en la stomako de Ivan
Ivanoviĉ komenciĝis forta lancinado. Ivan Ivanoviĉ
saltis de la tablo kaj kuregis en korton. La mastro kriis
al Ivan Ivanoviĉ: «Rigardu, kiel via barbo estas densa»,
- sed Ivan Ivanoviĉ, kosiderante nenion, elkuris en la
korton.
Tiam bojaro Kovŝegub, kiu sidis en la angulo de
la restoraciaĉo kaj trinkis sukon, frapis surtable per
la pugno kaj kriis: «Kiu estas ĉi tiu?» Kaj la mastro,
klinsalutante, respondis al la bojaro: «Ĉi tiu estas nia
patrioto Ivan Ivanoviĉ Susanin». - «Oho!» - diris la
bojaro, fintrinkinte sian sukon.
«Ĉu vi volus fiŝon?» - demandis la mastro. «Irus vi al
la diablo!» - kriis la bojaro kaj ĵetis ĉerpilon al la mastro.
La ĉerpilo siblis ĉe la kapo de la mastro, elflugis
30
tra la fenestro en la korton kaj koliziis kontraŭ
la dentoj de Ivan Ivanoviĉ, kiu sidis kiel aglo. Ivan
Ivanoviĉ prenis sian vangon per la mano kaj falis profile.
Jen de dekstre el la domaĉo eliris Karp kaj,
trasaltinte tra trogo, en kiu kuŝis porko inter lavakvo,
kriante trakuris al la pordego. El la restoraciaĉo aperis
la mastro. «Kial ja vi krias?» - demandis li al Karp. Sed
Karp, respondinte nenion, forkuris.
La mastro eliris en la korton kaj ekvidis Susanin-
on, kiu kuŝis senmove surtere. La mastro aliris pli
proksime kaj rigardis al lia vizaĝo. Susanin fikse rigardis
al la mastro. «Do vi estas viva?» - demandis la mastro.
«Viva, jes, sed mi nur timas, ke oni batos min refoje per
io», - diris Susanin. «Ne, - diris la mastro, - ne timu.
Jen vin la bojaro Kovŝegub preskaŭ mortigis, sed nun
li foriris». «Nu, dank’ al vi, Dio, - dirs Ivan Susanin,
ekstarinte de sur tero. - Mi estas kuraĝa homo, sed
mi ne amas morti senkiale. Jen ja mi kuŝis surtere kaj
atendis, kio okazos. Se io okazus, mi kuŝante rampu eĉ
al la Eldirina kvartalo. Jen kiel ĝi frakasis la vangon.
Dio mia! Ĝi deŝiris la barban duonon!».. «Ĝi estis tia
jam antaŭe», - diris la mastro. «Kiel ĝi estis tia jam
antaŭe? - kriis la patrioto Susanin. - Ĉu mi, laŭ vi, iradis
tiel kun la jena barbo?» «Iradis», - diris la mastro. «Ah
vi, kanajlo», - diris Ivan Susanin. La mastro fermetis
la okulojn kaj, kun ĉia forto, batis ege sur orelon de
Ivan Susanin. Patrioto Susanin falegis surteren kaj
senmoviĝis. «Jen por vi! Vi mem estas kanajlo!» - diris
la mastro kaj foriris en la restoraciaĉon.
Dum iom da poentoj de la tempo Susanin kuŝis
surtere kaj aŭskultetis, sed, aŭskultinte nenion
31
suspektan, singarde levis sian kapon kaj
ĉirkaŭrigardis. En la korto estis neniu, se ni ne
konsideras la porkon, kiu elfalis el la trogo kaj ruliĝis en
la malpura flako. Ivan Susanin, ĉirkaŭrigardante, aliris
al la pordego. La pordego, feliĉe, estis malfermita, kaj la
patrioto Ivan Susanin, zigzagante surtere, kiel vermo,
rampis al la Eldirina kvartalo.
Jen estas la epizodo de la fama historia ulo, kiu
travivis sian vivon por la caro kaj poste kiu estis
prikantita per Glinka.

27. Fedja Davidoviĉ

Fedja longe ŝteliris al buterujo, kaj, finfine, kaptinte


la momenton, kiam la edzino klinis sin por tondi piedan
ungon, li rapide, per unu movo, eligis el la buterujo
la tutan buteron kaj ŝovis en sian buŝon. Ferminte
la buterujon, Fedja senintence tintigis la kovrilon.
La edzino tuj rektiĝis kaj, ekvidinte la malplenan
buterujon, montris al ĝi per la tondilo kaj severe diris:
- La butero en la buterujo ne estas. Kie ĝi estas?
Fedja igis siajn okulojn miraj kaj, streĉinte la kolon,
enrigardis en la buterujon.
- La butero estas en via buŝo, - diris la edzino,
montrinte al Fedja per la tondilo.
Fedja kapneis.
- Aha, diris la edzino. - Vi silentas kaj kapneas, ĉar io
estas en via buŝo.
Fedja globigis la okulojn kaj svingis la manojn al
la edzino, se li dirus: «Kion ja vi diras, ĝi ja ne estas
vero!». Sed la edzino diris:
32
- Vi mensogas. Malfermu la buŝon.
- Mm, - diris Fedja.
- Malfermu la buŝon, - rediris la edzino.
Fedja disstarigis la fingrojn kaj muĝis, se li dirus:
«Ah, jes, mi tute forgesis; baldaŭ mi revenos», - kaj
ekstaris, intencinte eliri el la ĉambro.
- Haltu! - kriis la edzino.
Sed Fedja rapidiĝis kaj malaperis post la pordo. La
edzino ekkuris post li, sed haltis ĉe la pordo, kie iradis
aliaj loĝantoj de la loĝejo.
- Foriris, - diris la edzino, sidiĝante en la sofon. -
Diable!
Kaj Fedja, koridore alirinte al la pordo, sur
kiu pendas la skribaĵo: «Eniro estas kategorie
malpermesita», malfermis la pordon kaj eniris en
ĉambron. La ĉambro, en kiun eniris Fedja, estis
malvasta kaj longa, kun fenestro, kiu estis kovrita per
papero. En la ĉambro dekstre ĉe la muro estis malpura
rompita sofo, kaj ĉe la fenestro estis tablo, kiu estis
farita el ligno, kiu estis kuŝita per unu fino sur nokta
tableto, kaj per la alia fino sur la apogilo de seĝo. Sur la
muro pendis duobla bretaro, sur kiu kuŝis io malklara.
En la ĉambro estis nenio plu, se ni ne konsideras la
kuŝantan sur la sofo homon kun pala-verda vizaĝo,
kiu estis vestita en longa kaj ŝirita bruna surtuto kaj
en nigra nankena pantalono, el kiu pintis lavitaj nudaj
piedoj. La homo ne dormis kaj fikse rigardis al la
aliranto.
Fedja klinetis sin, bruis per la piedo kaj, eliginte
la buteron el la buŝo per la fingro, montris ĝin al la
kuŝanta homo.
33
- Unu kaj duono, - diris la mastro de la ĉambro
senmove.
- Malmulte, - diris Fedja.
- Por vi sufiĉas, - diris la mastro de la ĉambro.
- Nu bone, - diris Fedja kaj, demetis la buteron de sia
fingro, metis ĝin sur breton.
- Por la mono vi alvenu morgaŭ matene, - diris la
mastro.
- Ho, sed! - kriis Fedja. - Mi ja bezonas ĝin nun. Kaj
ja nur unu kaj duono...
- Iru for, - seke diris la mastro, kaj Fedja piedpinte
elkuris el la ĉambro, akurate malferminte la pordon
post si.

28. Anekdotoj el la vivo de Puŝkin

1. Puŝkin estis poeto kaj ĉiam verkis ion. Foje


Ĵukovskij trovis lin verkanta kaj laŭte kriis:
- Tamen vi ja estas verkistaĉo!
Ekde tiam Puŝkin tre ekamis Ĵukovskij-on kaj
komencis nomi lin amike Ĵukov.
2. Oni scias, ke la barbo de Puŝkin kreskis neniam.
Puŝkin tre suferis pro tio kaj enviis al Zaĥarjin, kies
barbo, male, kreskis sufiĉe bone. «Lia barbo kreskas,
sed mia ne kreskas», - ofte diris Puŝkin, montrante al
Zaĥarjijn per ungoj. Kaj li ĉiam estis prava.
3. Foje Petruŝevskij rompis sian horloĝon kaj sendis
iun por venigi Puŝkin-on. Puŝkin alvenis, pririgardis
la horloĝon de Petruŝevskij kaj metis ĝin reen sur la
tablon. «Kion vi pensas, frato Puŝkin?» - demandis
34
Petruŝevskij. «La ilo ne funkcias», - diris Puŝkin.
4. Kiam Puŝkin rompis siajn piedojn, li komencis
veturi per radoj. La amikoj amis inciti Puŝkin-on kaj
kaptis lin per la radoj. Puŝkin koleriĝis kaj verkis
insultajn verkaĵojn pri la amikoj. La verkaĵoj nomiĝas
«epigramoj».
5. La someron de 1829 jaro Puŝkin travivis en vilaĝo.
Li vekiĝis frumatene, trinkis kruĉon de ĵus-melkita
lakto kaj kuris naĝi en rivero. Post naĝado, Puŝkin kuŝis
sur herbo kaj dormis ĝis tagmanĝo. Post tagmanĝo,
Piŝkin dormis en hamako. Kiam Puŝkin renkontis
malbonodorajn kampulojn, li kapjesis al ili kaj fermis la
nazon per fingroj. Kaj la malbonodoraj kampuloj ropmis
siajn ĉapojn kaj diris: «Ĝi estas normala».
6. Puŝkin amis ĵeti ŝtonojn. Kiam li vidis ŝtonojn, li ja
komencis ĵeti ilin. Iafoje li tiel furioziĝis, ke li staris tute
ruĝa, svingis per manoj, ĵetis ŝtonojn, terure!
7. Puŝkin havis kvar filojn, kaj ĉiuj estis idiotoj. La
unua ne povis eĉ sidi sur seĝo kaj ĉiam falis. Puŝkin
mem malbone ja sidis sur seĝo. Iafoje, estis ridinde:
sidas ili ĉe tablo; ĉe la unua tabla fino Puŝkin ĉiame
falas, kaj ĉe la alia tabla fino - lia filo falas. Tro ridinde!

29. La komenco de la tre bona

SOMERA TAGO
(SIMFONIO)
Tuj, kiam kriis koko, Timofej elsaltis el fenestro
surstraten kaj timigis ĉiujn, kiuj trairis dum la momento
surstrate. Kompanulo Ĥariton haltis, prenis ŝtonon kaj
ĵetis ĝin al Timofej. Timofej ien malaperis.
35
- Kia lertulo! - kriis homa grego, kaj iu nomata Zubov
fortege frakasiĝis en muron per la kapo.
- Be! - kriis virinaĉo kun gingivabsceso. Sed Komarov
batis la virinaĉon, ke ŝi forkuris pordegejen.
Pretere iris Feteljuŝin kaj ridetis. Al li aliris Komarov
kaj diris:
- Hej vi, graso, - kaj batis la stomakon de Feteljuŝin.
Feteljuŝin apogis sin al muro kaj komencis hiki.
Romaŝkin kraĉis desupre el la fenestro, peninte trafi
Feteljuŝin-on. Tuj proksime hara virinaĉo batis sian
infanon per lambastono. Kaj juna dika patrino frotis la
vizaĝon de sia filino per brika muro.
La eta hundo, rompinte maldikan piedon, kuŝis sur
panelo.
La eta knabo manĝis el kraĉujo ian aĉaĵon.
Ĉe spicejo staris vico por aĉeti sukeron. Virinaĉoj
laŭte kveleris kaj puŝiĝadis unu la alian per korboj.
La kompanulo Ĥariton, drinkinte sennaturigitan
alkoholon, staris apud la virinaĉoj en malfermitaj
pantalonoj kaj diris malbonaĵojn.
Tiel komencis la bona somera tago.

30. Pakin kaj Rakunin

- Nu, ci ne fieriĝu tro! - diris Pakin al Rakunin.


Rakunin ŝrumpigis la nazon kaj malfavore rigardis al
Pakin.
- Kial ci rigardaĉas? Ĉu ci ne rekonis min? -
demandis Pakin.
Rakunin maĉis per lipoj kaj, indigne turnis sin per sia
turnebla seĝo kaj komencis rigardi al la alia flanko.
36
Pakin tamburis per la fingroj sur sia genuo kaj diris:
- Kia stultulo! Estus bone, ke mi batu lian nukon per
bastono.
Rakunin ekstaris kaj iris el la ĉambro, sed Pakin
rapide ekstaris, kure atingis Rakunin-on kaj diris:
- Atendu! Kien vi rapidas? Pli bone sidiĝu, kaj mi
montru al vi ion.
Rakunin haltis kaj senkrede rigardis al Pakin.
- Ĉu, ĉu ci ne kredas al mi? - demandis Pakin.
- Kredas, - diris Rakunin.
- Do sidiĝu ĉi tien, en ĉi tiun fotelon, - diris Pakin.
Kaj Rakunin sidiĝis reen en sian turneblan fotelon.
- Nu jen, - diris Pakin, - kial ci sidas en la fotelo, kiel
stultulo?
Rakunin movis siajn piedojn kaj rapide palpebrumis.
- Ne palpebrumu, - diris Pakin.
Rakukin ĉesis palpebrumi kaj, ĝibiĝinte, entiris sian
kapon en la ŝultrojn.
- Sidu rekte, - diris Pakin.
Rakukin daŭre sidis ĝibiĝinte, elstarigis la stomakon
kaj streĉis la kolon.
- Be, - diris Pakin, - estus bone, ke mi frapus cian
vizaĝon!
Rakunin hikis, ŝveligis la vangojn kaj poste singarde
ellasis aeron tra la naztruoj.
- Nu, ci ne fieriĝu! - diris Pakin al Rakunin.
Rakunin plie streĉis la kolon kaj denove rapidege
palpebrumis.
Pakin diris:
- Se ci, Rakinin, ĉi tiam ne ĉesu palpebrumi, do mi
batos cian bruston per mia piedo.
37
Rakunin, por ke ne palpebrumi, misformis la
makzelon kaj pliege streĉis la kolon, kaj retroklinis la
kapon.
- Fi, kian aĉan ci havas aspekton, - diris Pakin. - Cia
muzelo estas kuka, la kolo estas blua, kia aĉaĵo.
Dum la momento la kapo de Rakunin rekliniĝis plie
kaj plie kaj, finfine, perdis forton kaj falis sur dorson.
- Diable! - kriis Pakin. - Ĉu tio estas iuj trukoj?
Se oni rigardas el Pakin al Rakunin, do oni povas
pensi, ke Rakunin sidas tute sen la kapo. La adampomo
de Rakunin pintis. Nevole oni povas pensi, ke tio estas
la nazo.
- Hej, Rakunin! - diris Pakin.
Rakunin silentis.
- Rakunin! - rediris Pakin.
Rakunin ne respondis kaj daŭrigis sidi senmove.
- Jen, - diris Pakin, - kadavriĝis Rakunin.
Pakin krucosignis sin kaj piedpinte eliris el la
ĉambro.
Post dek kvar minutoj el la korpo de Rakunin
eliĝis eta animo kaj malice rigardis al tiu loko, kie
antaŭnelonde sidis Pakin. Sed jen el la ŝranko eliris alta
figuro de la anĝelo de la morto kaj, preninte la animon
per mano, kondukis ĝin ien, trans domoj kaj muroj.
La animo de Rakunin kuris post la anĝelo de la morto,
ĉiuminute malice retrorigardante. Sed jen la anĝelo de
la morto rapidiĝis, kaj la animo de Rakunin, saltetante
kaj stumblante, malaperis foren.

***
38
Bonifiko
31. Fablo.

Unu malalta viro diris, “mi konsentus je ĉio por esti


iom pli alta”. Kiam li tion diris, ĵus aperis sorĉistino
antaŭ li. Kaj la malalta viro staras kaj pro timo ne povas
diri ion ajn.
«Kaj?» diris la sorĉistino. La malalta viro staras kaj
silentas. La sorĉistino malaperis. Tiam la malalta viro
komencis plori kaj mordi la ungojn. Unue ungojn de la
manoj, poste de la piedoj.
***
Leganto, pensu pri ĉi tiu fablo, kaj vi sentos
malkomfortecon.

39

You might also like