You are on page 1of 151

http://www012.upp.so-net.ne.

jp/klivo/frankenstein/

Frankenŝtajno
de Mary Shelley
Ĉi tiu estas tradukaĵo de la unua eldono de 1818. Iuj kritikistoj preferas ĝin al la
eldono de 1831. En la lasta letero de la unua eldono, du frazoj estas apenaŭ
kompreneblaj; por tiuj du frazoj, mi tradukis surbaze de la eldono de 1831.

Koran dankon al Marko Rauhamaa kiu provlegis kaj korektis multajn erarojn.

Klivo 2015

Volumo 1

Letero1

Al sinjorino SAVIL, Anglio.

Sankta Peterburgo, la 11-an de decembro, 17--.

Vi ĝojos kiam vi scios ke okazis neniu katastrofo dum la komenco de


entrepreno, pri kiu vi havis tre malbonajn antaŭsentojn. Mi alvenis ĉi tien
hieraŭ; kaj mia unua tasko estas certigi al mia kara fratino pri mia bona farto,
kaj kreskanta fido je la sukceso de mia projekto.

Mi jam estas tre norde de Londono; kaj kiam mi promenas laŭ la stratoj de
Peterburgo, mi sentas malvarman nordan venteton frapetantan miajn vangojn,
kio firmigas mian kuraĝon kaj plenigas min per ĝuego. Ĉu vi komprenas ĉi
tiun senton? Ĉi tiu venteto, veninta de la regionoj al kiuj mi vojaĝas, donas al
mi antaŭguston de iliaj glaciaj klimatoj. Kiam ĉi tiu promesplena vento
vigligas min, miaj revoj fariĝas pli pasiaj kaj vivecaj. Mi vane provas konvinki
min ke la poluso estas regno de prujno kaj soleco; en mia imago ĝi ĉiam aperas
kiel regiono de belo kaj ĝuego. Tie, Margareto, la suno ĉiam videblas; ĝia larĝa
disko laŭiras la horizonton, radiante ĉiaman brilon. Tie – (pardonu, mia fratino,
ke mi iom fidu antaŭajn esploristojn) – tie neĝo kaj prujno estas forpelitaj; kaj
velante sur paca maro, ni eble bloviĝos al lando pli abunda je miraĵoj kaj belo
ol ĉiuj regionoj ĝis nun malkovritaj sur la loĝebla terglobo. Ĝiaj produktaĵoj
kaj vidindaĵoj eble estas unikaj, kiel la ĉielaj fenomenoj de tiuj nekonataj
solejoj sendube estas. Kio ne atendeblas, en lando de eterna lumo? Eble mi tie
malkovros la mirigan forton kiu altiras la nadlon; kaj reguligos mil ĉielajn
observojn, kiuj atendas nur ĉi tiun vojaĝon por fari iliajn ŝajnajn devojiĝojn
eterne akordigitaj. Mi satigos mian ardan scivolemon per la vido de
mondoparto neniam antaŭe vizitita, kaj eble paŝos sur lando neniam antaŭe
markita de homa piedo. Jen la logaĵoj, kaj ili sufiĉas por konkeri ĉiujn timojn
pri danĝero kaj morto, kaj por instigi min komenci ĉi tiun penan vojaĝon, kun
la ĝojo kiun infano sentas kiam li ekveturas en malgranda boato, kun feriaj
amikoj, por esplori riveron de sia hejma regiono. Sed, eĉ se miaj supozoj estas
malĝustaj, vi ne povas negi ke mi alportos nemezureblan utilon al la tuta
homaro ĝis la lasta generacio, se mi malkovros pasejon, proksiman al la
poluso, al tiuj landoj kiuj nun bezonas multajn monatojn por atingi; aŭ se mi
malkaŝos la sekreton de la magneto, kio –se tio eĉ eblas– fareblas nur per
entrepreno kiel la mia.

Ĉi tiuj pensoj estas jam forpelintaj la maltrankvilon kiun mi sentis kiam mi


komencis mian leteron, kaj mi sentas mian koron brilanta je entuziasmo kiu
levas min al ĉielo; ĉar nenio trankviligas la menson tiom kiom firma celo, –
punkto al kiu la animo povas fiksi sian intelektan okulon. Ĉi tiu ekspedicio
estis la plej ŝatata revo de mia juneco. Mi pasie legis la rakontojn pri la
diversaj vojaĝoj faritaj por atingi la Nordan Pacifikon per la maroj kiuj
ĉirkaŭas la poluson. Vi eble memoras ke la tuta libraro de nia bona onklo
Tomaso konsistis de kroniko pri ĉiuj esplor-vojaĝoj. Mia edukado estis
neglektita, tamen mi pasie ĝuis legadon. Mi studis ĉi tiujn volumojn tage kaj
nokte, kaj mia kono de ili pliigis tiun bedaŭron kiun mi sentis, estante infano,
kiam mi eksciis ke la lasta postulo de mia mortanta patro al mia onklo estis ke
li malpermesu al mi vivon de mar-vojaĝado.

Ĉi tiuj vizioj forvaporiĝis kiam mi tralegis, unuafoje, tiujn poetojn kies


esprimado ravis mian animon, kaj levis ĝin al ĉielo. Mi ankaŭ fariĝis poeto, kaj
dum unu jaro vivis en memkreita Paradizo; mi imagis ke ankaŭ mi povus akiri
niĉon en la templo kie la nomoj de Homer kaj Ŝekspir estas adorataj. Vi ja
scias pri mia malsukceso, kaj kiom peze la senreviĝo premis sur mi. Sed
tiutempe mi ricevis la heredaĵon de mia kuzo, kaj miaj pensoj redirektiĝis al sia
antaŭa inklino.

Ses jaroj jam pasis ekde kiam mi definitive decidis fari mian nunan projekton.
Mi povas, eĉ nun, memori la horon je kiu mi dediĉis min al ĉi tiu granda
entrepreno. Por komenci, mi alkutimigis min al malkomforto. Mi plurfoje
kunvojaĝis kun balenistoj al la Norda Maro; mi volonte suferis malvarmon,
malsaton, soifon, mankon de dormo; mi ofte laboris pli forte ol la ordinaraj
maristoj dumtage, kaj dediĉis miajn noktojn al studado de matematiko, la
teorio de medicino, kaj al tiuj fakoj de fiziko kiuj povus doni plej grandan
praktikan avantaĝon al mar-esploristo. Dufoje mi fakte dungiĝis kiel sub-
maato sur Groenlanda balenŝipo, kaj pruvis mian valoron. Mi devas konfesi ke
mi sentis iom da fiero, kiam mia kapitano ofertis al mi la duan rangon sur la
ŝipo, kaj plej sincere petis min resti; tiom valora li konsideris miajn servojn.

Kaj nun, kara Margareto, ĉu mi ne meritas la sukceson de iu granda projekto?


Mi povus pasigi mian vivon komforte kaj lukse; sed mi preferis gloron al ĉiuj
tentoj kiujn riĉeco metis sur mian vojon. Ho, iu kuraĝiga voĉo respondu jese!
Mia kuraĝo kaj mia volo estas firmaj; sed miaj esperoj balanciĝas, kaj mia
spirito ofte estas deprimita. Baldaŭ mi komencos longan kaj malfacilan
vojaĝon, kies krizoj postulos mian tutan forton: mi devos ne nur levi la
spiritojn de aliaj, sed foje subteni mian propran, kiam iliaj estos sinkantaj.

Ĉi tiam estas la plej avantaĝa tempo por vojaĝi en Rusio. Oni rapide flugas sur
la neĝo en glitveturilo; la veturado estas plaĉa kaj, laŭ mi, multe pli agrabla ol
tiu de Anglia fiakro. La malvarmo ne troas, se oni volvas sin en feloj –
vestmaniero kiun mi jam alproprigis; ĉar estas granda diferenco inter
promenado sur ferdeko, kaj senmova sidado dum horoj, kiam ne eblas ekzerci
sin por malhelpi la glaciiĝon de sango en siaj vejnoj. Miaj
ambicioj ne inkluzivas morton sur la poŝt-vojo inter Sankta Peterburgo kaj
Arĥangelsko.

Mi ekiros al ĉi tiu urbo post du aŭ tri semajnoj; kaj mia intenco estas lui ŝipon
tie, kio facile fareblas per pago de la asekuro por la posedanto, kaj dungi tiom
da maristoj kiom mi konsideras necesaj, el inter tiuj kiuj spertas pri
balenĉasado. Mi ne intencas ekvojaĝi antaŭ junio. Kaj kiam mi revenos? Ho,
kara fratino, kiel mi respondu al ĉi tiu demando? Se mi sukcesos, multaj,
multaj monatoj, eĉ jaroj, pasos antaŭ ol mi povos renkonti vin. Se mi
malsukcesos, vi revidos min baldaŭ, aŭ neniam.

Fartu bone, mia kara, bonega Margareto. Ĉielo pluvigu benojn sur vin, kaj
protektu min, por ke mi povu atesti denove kaj denove mian dankon pro via
amo kaj bonkoreco.

Kun amo, via frato,


R. VALTONO

Sekva paĝo ►

Letero 2

Al sinjorino SAVIL, Anglio.

Arĥangelsko, la 28-an de marto, 17--.

Tempo pasas tre malrapide ĉi tie, dum mi estas ĉirkaŭita de prujno kaj neĝo!
Tamen mi faris duan paŝon al mia entrepreno. Mi luis ŝipon, kaj mi estas
okupata je kolektado de maristoj. Tiuj kiujn mi jam dungis ŝajnas esti viroj
kiujn mi povas fidi, kaj certe havas nevenkeblan kuraĝon.

Sed io mankas al mi, kion mi ankoraŭ neniam povis akiri; kaj mi sentas la
mankon de tio kiel plej severan malfeliĉon. Mi ne havas amikon, Margaret'.
Kiam mi brilos per entuziasmo de sukceso, estos neniu kun kiu mi povos dividi
mian ĝojon. Se mi estos surpremata de senreviĝo, neniu klopodos subteni min
en malĝojo. Mi surpaperigos miajn pensojn, certe, sed tio estas nekontentiga
rimedo por komuniki sentojn. Mi deziras kunesti kun homo kiu simpatius al
mi; kies okuloj respondus al miaj. Vi eble konsideros min romantika, mia kara
fratino, sed la manko de amiko estas amara al mi. Estas neniu apud mi, ĝentila
tamen kuraĝa, kun kulturita kaj vasta menso, kies gustoj similas al miaj, por
aprobi aŭ plibonigi miajn planojn. Tia amiko korektus la difektojn de via povra
frato! Mi estas tro hastema al agado, kaj tro senpacienca pri malfacilaĵoj. Sed
eĉ pli granda malbono por mi estas ke mi estas mem-instruita: dum la unuaj
dek kvar jaroj de mia vivo, mi bube ludadis ĉe parko, kaj legis nenion krom la
vojaĝ-librojn de nia onklo Tomaso. Je tiu aĝo mi akiris konon de la famaj
poetoj de nia propra lando; sed mi ekkomprenis nur poste, kiam mi ne plu
havis ŝancon profiti de la plej gravaj avantaĝoj de tia kompreno, la neceson
koni aliajn lingvojn krom tiu de mia hejmlando. Nun mi aĝas dudek ok jarojn,
kaj estas fakte malpli legkapabla ol multaj lernejanoj de dek kvin jaroj. Estas
vere ke mi pensas pli, kaj ke miaj revoj estas pli ampleksaj kaj grandiozaj; sed
ili bezonas 'harmonion' (kiel la pentristoj diras); kaj mi tre bezonas amikon kiu
estus sufiĉe komprenema por ne malestimi min kiel romantikulon, kaj sufiĉe
bonkora al mi por klopodi moderi mian menson.

Nu, ĉi tiuj plendoj estas vanaj; mi certe ne trovos amikon sur la vasta oceano,
nek ĉi tie en Arĥangelsko, inter komercistoj kaj maristoj. Tamen iuj sentoj, kiuj
ne apartenas al la skorio de homa naturo, batas eĉ en ĉi tiuj malmildaj brustoj.
Mia leŭtenanto, ekzemple, estas viro de miriga kuraĝo kaj entreprenemo; li
avidas gloron. Li estas Anglo, kaj inter siaj naciaj kaj profesiaj antaŭjuĝoj, ne
moligitaj per kulturo, li retenas kelkajn plej noblajn kvalitojn de homeco. Mi
unue konatiĝis kun li sur balenŝipo: sciinte ke li estis senlabora en ĉi tiu urbo,
mi facile dungis lin por helpi mian entreprenon.

La navigisto estas persono de bonega karaktero, kaj rimarkinda sur la ŝipo pro
siaj ĝentileco kaj milda disciplino. Li estas eĉ tiom bonkora ke li rifuzas ĉasi
(kio estas populara, kaj preskaŭ la sola distro ĉi tie), ĉar li abomenas verŝi
sangon. Plie, li estas heroe malavara. Antaŭ kelkaj jaroj li amis junan Rusan
virinon, de modera riĉeco; kaj kiam li estis kolektinta sufiĉe grandan sumon de
kaptopremioj, la patro de la knabino konsentis doni ŝin kiel edzinon. Li
renkontis sian fianĉinon unu fojon antaŭ la destinita ceremonio; ŝi estis
malseka pro larmoj. Falinte antaŭ liaj piedoj, ŝi petegis al li liberigi ŝin,
konfesante ke ŝi amas alian, kiu estas malriĉa, kaj ke ŝia patro neniam
konsentos al la geedziĝo. Mia malavara amiko trankviligis la petanton, kaj,
informite pri la nomo de ŝia amato, tuj rezignis sian celon. Li estis jam aĉetinta
bienon per sia mono, kie li planis pasigi la reston de sia vivo; sed li donacis la
tuton al sia am-konkurencanto, kune kun la resto de sia premiomono por aĉeti
bestojn, kaj tiam mem petis al la patro de la juna virino konsenti al ŝia edziniĝo
kun sia amato. Sed la maljuna viro obstine rifuzis, konsiderante sin ligita pro
honoro al mia amiko. Kiam li trovis la patron nepersvadebla, li forlasis sian
landon, kaj ne revenis antaŭ ol li aŭdis ke lia eksfianĉino estis edziniĝinta laŭ
sia deziro. "Ho, nobla viro!" vi deklaros. Tia li estas; sed aliflanke, li pasigis
sian tutan vivon sur ŝipo, kaj spertas nur pri ŝnuroj kaj veloj.

Sed bonvolu ne supoze ke, ĉar mi iomete plendas, aŭ ĉar mi imagas


rekompenson por miaj laboroj kiun mi eble neniam akiros, ke mia volo
balanciĝas. Ĝi estas tiom fiksita kiom fatalo; kaj mia vojaĝo estas prokrastita
nur ĝis la vetero permesos min ekvojaĝi. La vintro estis terure severa; sed la
printempo estas promesplena, kaj oni konsideras la sezonon rimarkinde frua;
tiel ke, eble, mi forveturos pli frue ol mi atendis. Mi faros nenion malprudente;
vi konas min sufiĉe por fidi mian prudenton kaj zorgemon kiam ajn la sekureco
de aliaj estas mia respondeco.

Mi ne povas priskribi miajn sentojn, tuj antaŭ la komenco de mia projekto. Ne


eblas komuniki al vi ideon pri la tremanta sento, duon-plaĉa kaj duon-tima,
kiun mi spertas, preparante mian foriron. Mi iros al neesploritaj regionoj, al "la
lando de nebulo kaj neĝo," sed mi mortigos neniun albatroson, do, ne timu pri
mia sekureco.

Ĉu mi renkontos vin denove, post vojaĝo trans vastegaj maroj, reveninte preter
la plej suda kabo de Afriko aŭ Ameriko? Mi ne aŭdacas atendi tian sukceson,
tamen, mi ne povas elteni rigardon al la mala flanko de la bildo. Daŭre skribu
al mi kiam ajn vi havos ŝancon; mi eble ricevos viajn leterojn (kvankam tio
estas tre dubinda) iam kiam mi plej bezonos ilin por subteni mian spiriton. Mi
amas vin tre tenere. Memoru min kun amo, se vi neniam denove ricevos
leteron de mi.

Kun amo, via frato,


R. VALTONO

Sekva paĝo ►

Letero 3

Al sinjorino SAVIL, Anglio.

La 7-an de julio, 17--.

Mia kara fratino,

Mi haste skribas kelkajn liniojn, por diri ke mi estas sekura, kaj ke mia vojaĝo
bone progresas. Ĉi tiu letero atingos Anglion per komercoŝipo kiu nun
hejmeniras de Arĥangelsko; pli bonŝanca ol mi, kiu eble ne vidos mian
hejmlandon dum multaj jaroj. Tamen, mi estas feliĉa: miaj maristoj estas
kuraĝaj, kaj ŝajne firme dediĉitaj; kaj la plataj flosaĵoj de glacio kiuj daŭre
preterpasas nin, indikantaj la danĝerojn de la regiono al kiu ni aliras, ne ŝajnas
malkuraĝigi ilin. Ni estas jam atingintaj tre altan latitudon; sed estas meze de
somero, kaj kvankam ne tiom varme kiom en Anglio, la sudaj ŝtormoj, kiuj
blovas nin rapide al tiuj marbordoj kiujn mi tre avidas atingi, donas iom da
renoviga varmo, kion mi ne atendis.

Ĝis nun neniuj krizoj kiuj meritus mencion en letero okazis al ni. Unu aŭ du
fortaj ŝtormoj, kaj rompiĝo de masto estas akcidentoj kiujn spertaj navigistoj
apenaŭ memoras registri; kaj mi estos tre kontenta, se nenio pli malbona
okazos al ni dum nia vojaĝo.

Adiaŭ, mia kara Margaret'. Estu certa ke pro mia propra feliĉo, kaj ankaŭ pro
via, mi ne hastos al danĝero. Mi estos senpanika, persistema, kaj prudenta.

Salutu por mi ĉiujn miajn Anglajn amikojn.

Plej tenere via,


R. V.

Sekva paĝo ►

Letero 4

Al sinjorino SAVIL, Anglio.

La 5-an de aŭgusto, 17--.

Ni ĵus spertis okazaĵon tiom strangan, ke mi ne povas prokrasti registri ĝin,


kvankam estas tre probable ke vi vidos min antaŭ ol ĉi tiuj paperoj atingos vin.

Lastan lundon (julio 31), ni estis preskaŭ enfermitaj de glacio, kiu ĉirkaŭis la
ŝipon je ĉiuj flankoj kaj apenaŭ lasis la spacon en kiu ĝi flosis. Nia situacio
estis iom danĝera, speciale ĉar ni estis meze de tre densa nebulo. Pro tio ni
haltigis la ŝipon, esperante ŝanĝiĝon de la vetero kaj atmosfero.

Ĉirkaŭ la dua horo, la nebulo maldensiĝis kaj ni rimarkis, etendiĝantajn


ĉiudirekten, vastajn kaj malebenajn kampojn de glacio kiuj ŝajnis esti senlimaj.
Kelkaj el miaj kamaradoj ĝemis, kaj mia propra menso komencis vigliĝi pro
nervozaj pensoj. Tiam stranga vidaĵo subite kaptis nian atenton, kaj deturnis
nian maltrankvilon de nia propra situacio. Ni vidis malaltan kaleŝaĵon, fiksitan
sur glitiloj kaj tiratan de hundoj, preteriri norden je distanco de duon-mejlo:
estulo kiu havis la formon de homo, sed ŝajne de grandega alteco, sidis en la
glitveturilo kaj gvidis la hundojn. Ni rigardis la rapidan veturadon de la
vojaĝanto per niaj teleskopoj, ĝis kiam li malaperis inter la foraj malebenaĵoj
de glacio.

Ĉi tiu sceno vekis en ni puran miron. Ni estis (ni kredis) centojn da mejloj for
de ajna tero; sed ĉi tiu aperaĵo ŝajne montris ke ni fakte ne estis tiom for kiom
ni estis supozintaj. Ni plej atenteme sekvis lian vojon, sed bedaŭrinde,
ĉirkaŭfermite de glacio, ni ne povis sekvi lin.

Proksimume du horojn post ĉi tiu okazaĵo, ni aŭdis ŝveliĝon de la maro; antaŭ


nokto la glacio rompiĝis kaj liberigis nian ŝipon. Tamen, ni restis tie ĝis
mateno, ĉar ni timis kolizii en la mallumo kun tiuj larĝaj drivantaj amasoj kiuj
ĉirkaŭe flosas post glacirompiĝo. Mi profitis de ĉi tiu tempo por dormi kelkajn
horojn.

Sed matene, tuj post lumiĝo, mi supreniris sur la ferdekon, kaj trovis ĉiujn
maristojn okupataj ĉe unu flanko de la ŝipo, ŝajne parolantaj al iu en la maro.
Estis, fakte, glitveturilo, simila al tiu kiun ni vidis antaŭe, kiu estis drivinta al
ni dum la nokto, sur granda peco de glacio. Nur unu hundo ankoraŭ vivis; sed
estis homa estulo en ĝi, kiun la maristoj persvadis surŝipiĝi. Li ne estis, kiel la
alia vojaĝanto ŝajnis esti, sovaĝa indiĝeno de iu nekonata lando, sed Eŭropano.
Kiam mi aperis sur la ferdeko, la navigisto diris, "Jen nia kapitano, kaj li ne
lasos vin perei meze de la maro."

Vidinte min, la fremdulo parolis al mi anglolingve, kvankam kun fremda


parolmaniero. "Antaŭ ol mi suriru vian ŝipon," li diris, "ĉu vi bonvolus informi
min pri kien vi iras?"

Vi povas imagi kiom ege surprizita mi estis, aŭdinte tian demandon al mi de


homo kiu estis ĉe la rando de detruiĝo. Mi supozus ke mia ŝipo estus por li
utilaĵo kiun li ne rezignus por la plej kara riĉaĵo havebla sur la Tero. Mi
respondis, tamen, ke ni vojaĝas al la norda poluso por esplori.

Aŭdinte ĉi tion li ŝajnis kontenta, kaj konsentis surŝipiĝi. Bona Dio! Margaret',
se vi vidus la viron kiu tiel persvadiĝis por sia sekureco, via surprizo estus
senlima. Liaj membroj estis preskaŭ glaciiĝintaj, kaj lia korpo estis terure
malgrasa pro laco kaj sufero. Mi neniam vidis homon en tiom mizera kondiĉo.
Ni provis porti lin en la kajuton; sed lasinte freŝan aeron li tuj svenis. Pro tio ni
reportis lin al la ferdeko, kaj revekis lin, frotante lin per brando, kaj devigante
lin engluti iomete. Tuj kiam li montris signojn de vivo, ni volvis lin en
litkovrilojn, kaj metis lin apud la kameno de la kuireja forno. Li boniĝis
laŭgrade, kaj manĝis iomete da supo, kiu mirige refortigis lin.
Du tagoj pasis tiel antaŭ ol li kapablis paroli; kaj mi ofte timis ke liaj suferoj
estis forprenintaj lian racion. Kiam li estis iom resaniĝinta, mi movis lin al mia
propra kajuto, kaj flegis lin tiom kiom mi povis, sen neglekti miajn devojn. Mi
neniam vidis pli interesan vivaĵon: liaj okuloj kutime esprimas sovaĝecon, eĉ
frenezon; sed estas momentoj kiam, se iu faras komplezon por li, aŭ faras por li
iun plej bagatelan servon, lia tuta vizaĝo kvazaŭ lumiĝas per radio de bona
volo kaj dolĉeco, kian mi neniam antaŭe vidis. Sed ĝenerale li estas malĝoja
kaj senespera; kaj foje li grincigas siajn dentojn, kvazaŭ li estus malpacienca
pro la pezo de zorgoj kiuj premas sur li.

Kiam mia gasto estis iom resaniĝinta, estis tre malfacile deteni la maristojn,
kiuj volis demandi al li mil demandojn; sed mi ne lasis lin esti turmentata per
ilia vana scivolemo, ĉar la resaniĝo de lia korpo kaj menso evidente dependis
de plena ripozo. Tamen, iam la leŭtenanto demandis kial li veturis tiom
malproksimen sur la glacio per tia stranga veturilo?

Lia mieno tuj montris plej profundan malĝojon; kaj li respondis, "Por serĉi iun
kiu forfuĝis de mi."

"Kaj ĉu la homo kiun vi sekvis veturis je sama maniero?"

"Jes."

"Se tiel, mi pensas ke ni vidis lin; ĉar, la tagon antaŭ ol ni surŝipigis vin, ni
vidis hundojn tirantajn glitveturilon kun homo en ĝi, trans la glacio."

Ĉi tio kaptis la atenton de la fremdulo; kaj li multe demandis pri la vojo kiun la
'demono', kiel li nomis lin, sekvis. Baldaŭ poste, kiam li estis sola kun mi, li
diris, "Mi sendube vekis vian scivolemon, kaj same tiun de ĉi tiuj bonaj homoj;
sed ĉar vi estas tre netrudema vi ne pridemandas."

"Certe. Ja estus tre malĝentile kaj senkompate se mi ĝenus vin per mia
scivolemo."

"Tamen vi savis min de stranga kaj danĝera situacio; vi bonvole revivigis


min."

Iomete poste li demandis ĉu mi pensas ke la glacirompiĝo detruis la alian


glitveturilon. Mi respondis ke mi ne povas esti certa pri tio, ĉar la glacio ne
rompiĝis ĝis preskaŭ noktomezo, kaj la vojaĝanto eble atingis sekuran lokon
antaŭ tiu tempo; sed pri tio mi ne povas scii.
Ekde tiam la fremdulo ŝajne tre deziris esti sur la ferdeko, por serĉi la
glitveturilon kiu antaŭe aperis; sed mi persvadis lin resti en la kajuto, ĉar li
estas multe tro malforta por elteni la malvarmegon de la atmosfero. Sed mi
promesis ke iu gvatados por li, kaj tuj informos lin se iu nova objekto aperos.

Jen mia registro pri ĉi tiu stranga okazaĵo ĝis la hodiaŭa tago. La fremdulo
grade plisaniĝas, sed estas tre silentema, kaj ŝajnas maltrankvila kiam iu ajn
escepte de mi eniras lian kajuton. Tamen lia konduto estas tiom pacema kaj
ĝentila, ke la maristoj ĉiuj interesiĝas pri li, kvankam ili tre malmulte
komunikis kun li. Miaflanke, mi komencas ami lin kiel fraton, kaj lia konstanta
kaj profunda malĝojo vekas mian simpation kaj kompaton. Li sendube estis
nobla ulo dum pli feliĉaj tempoj, ĉar eĉ nun, estante vrako de homo, li estas tre
ĉarma kaj afabla. Mi diris en unu el miaj leteroj, mia kara Margaret', ke mi
trovos neniun amikon sur la vasta oceano; tamen mi trovis viron kiun mi tre
volonte konsiderus frato de mia koro, se la mizero ne estus rompinta lian
spiriton.

Mi daŭrigos mian taglibron pri la fremdulo je intervaloj, se estos novaĵoj por


registri.

La 13an de aŭgusto, 17--.

Ĉiutage mia amo al nia gasto kreskas. Li ekscitas kaj mian admiron kaj mian
kompaton, ĝis miriga grado. Kiel mi povus rigardi tiom noblan ulon, detruitan
de mizero, sen senti plej akran malĝojon? Li estas tre milda, kaj tamen tre
saĝa; lia menso estas tre kulturita; kaj kiam li parolas, kvankam liaj vortoj estas
plej artisme elektitaj, ili fluas rapide kun senegala elokvento.

Li estas nun multe resaniĝinta, kaj konstante sur la ferdeko, verŝajne serĉante
la glitveturilon kiu antaŭis lian. Sed kvankam li malĝojas, li ne estas tro
okupata de sia propra mizero por interesiĝi pri la okupoj de aliaj. Li multe
demandis pri miaj planoj; kaj mi malkaŝe rakontis mian historieton al li. Li
ŝajnis kontenta ke mi konfidis al li, kaj proponis plurajn modifojn al mia plano,
kiujn mi konsideras tre utilaj. Lia maniero estas neniel pedanta; sed ĉio kion li
faras ŝajnas esti motivita de lia natura zorgemo pri la bonfarto de tiuj kiuj
ĉirkaŭas lin. Li ofte sinkas en deprimon. Tiam li sidas sola, kaj provas venki
ĉion kio estas amara kaj malsociema en sia humoro. Ĉi tiuj atakoj forpasas de
li kiel nebulo antaŭ la suno, kvankam lia melankolio neniam forlasas lin. Mi
provadis gajni lian fidon; kaj mi pensas ke mi sukcesis. Iun tagon mi menciis al
li pri mia ĉiama deziro trovi amikon kiu simpatiu al mi, kaj gvidu min per siaj
konsiloj. Mi diris ke mi ne estas tia homo kiu ofendiĝas pro konsiloj. "Mi estas
mem-instruita, kaj eble mi apenaŭ sufiĉe fidas miajn proprajn kapablojn. Tial
mi deziras ke mia kunulo estu pli saĝa kaj pli sperta ol mi, por kuraĝigi kaj
subteni min; kaj mi ne kredas ke trovi veran amikon ne eblas."

"Mi konsentas kun vi," respondis la fremdulo, "ke amikeco estas ne nur
dezirinda, sed akirebla. Iam mi havis amikon, plej noblan inter homoj, kaj tial
mi rajtas juĝi pri amikeco. Vi havas esperon, kaj la mondo estas antaŭ vi, kaj vi
ne havas kialon por malesperi. Sed mi — mi estas perdinta ĉion, kaj ne povas
rekomenci vivon denove."

Dirante ĉi tion, lia mieno esprimis trankvilan neŝanĝeblan malĝojon, kiu tuŝis
mian koron. Sed li estis silenta, kaj baldaŭ reiris al sia kabano.

Kvankam lia spirito estas rompita, neniu sentas pli profunde ol li la belecon de
la naturo. La stelplena ĉielo, la maro, kaj ĉiuj vidaĵoj kiujn ĉi tiuj mirigaj
regionoj prezentas, ŝajne ankoraŭ kapablas levi lian animon de la Tero. Ĉi tia
viro havas duoblan ekziston: li eble suferas mizeron, kaj estas superŝutita de
senreviĝoj; tamen kiam li estas en siaj pensoj, li estas kvazaŭ ĉiela spirito, kun
luma rando ĉirkaŭ li, en kiu neniu malĝojo aŭ malsaĝeco eniras.

Ĉu la entuziasmo kiun mi esprimas pri ĉi tiu dia vaganto ridigos vin? Se jes, vi
certe estos perdinta tiun simplecon kiu iam estis via karakteriza ĉarmo. Tamen,
se vi volas, ridetu pri la varmeco de miaj esprimoj, dum mi ĉiutage trovas
novajn kialojn por ripeti ilin.

La 19an de aŭgusto, 17--.

Hieraŭ la fremdulo diris al mi, "Vi povas facile rimarki, kapitano Valton, ke mi
suferis neimageblajn malfeliĉojn. Mi iam decidis ke la memoro de ĉi tiuj
malbonaĵoj mortos kun mi, sed vi konvinkis min ŝanĝi tiun decidon. Vi serĉas
scion kaj saĝon, kiel mi iam serĉis; kaj mi arde esperas ke la realiĝo de viaj
esperoj ne estos kiel serpento kiu mordos vin, kiel okazis al mi. Mi ne scias ĉu
la rakontado de miaj malfeliĉoj estos utila al vi, tamen, se vi emas, aŭskultu
mian rakonton. Mi kredas ke la strangaj okazaĵoj en ĝi montros al vi
vidpunkton pri la naturo, kiu plivastigos viajn kapablojn kaj komprenon. Vi
aŭdos pri kapabloj kaj okazaĵoj, kiajn oni kutime konsideras ne eblaj: sed mi
ne dubas ke mia rakonto enhavas internajn indikaĵojn en sia vico pri la vero de
la eventoj kiujn ĝi priskribas.
Vi povas facile imagi ke mi estis tre dankema pro la oferto de komunikado;
tamen mi ne povus elteni ke li renovigu sian malĝojon per rakontado de siaj
malfeliĉoj. Mi sentis plej grandan emon aŭskulti la promesitan rakonton, parte
pro scivolemo, kaj parte pro forta deziro plibonigi lian sorton, se mi povus. Mi
esprimis ĉi tiujn sentojn per mia respondo.

"Mi dankas al vi," li respondis, "pro via simpatio, sed estas senutile; mia sorto
baldaŭ plenumiĝos. Mi atendas nur unu eventon, kaj poste mi ripozos en paco."
Rimarkinte ke mi volis interrompi, li daŭrigis, "Mi komprenas viajn sentojn,
sed vi malpravas, mia amiko (mi esperas ke mi rajtas nomi vin tiel). Nenio
povas ŝanĝi mian sorton: aŭskultu mian rakonton, kaj vi komprenos kiom
neevitebla ĝi estas."

Tiam li diris al mi ke li komencos sian rakonton la sekvan tagon, kiam mi estos


libera je taskoj. Pro ĉi tiu promeso mi plej varme dankis. Mi decidis ke
ĉiuvespere, kiam mi havos liberan tempon, mi registros, tiom fidele al liaj
vortoj kiom eblas, kion li estos rakontinta dum la tago. Se mi estos okupata, mi
almenaŭ skribos notojn. Legado de ĉi tiu manskribaĵo sendube estos tre granda
plezuro por vi: sed por mi, kiu konas lin, kaj aŭdos de liaj propraj lipoj, plej
grandaj estos miaj interesiĝo kaj simpatio kiam mi legos ĝin iam en estonteco!

Sekva paĝo ►

Volumo 1 Ĉapitro 1

Mi estas denaska Ĝenevano; kaj mia familio estas unu el la plej distingitaj de
tiu respubliko. Miaj prauloj estis dum multaj jaroj advokatoj kaj magistratoj;
kaj mia patro deĵoris en pluraj publikaj oficoj kun honoro kaj bona reputacio.
Li estis estimata de ĉiuj kiuj konis lin, pro lia honesteco kaj nelacigebla atento
al publikaj aferoj. Li pasigis sian junecon konstante okupate de la aferoj de sia
lando, kaj nur dum la aŭtuno de sia vivo pripensis edziĝon, kaj generon de filoj
por la ŝtato, kiuj transdonu liajn virtojn kaj nomon al la estonteco.

Ĉar la cirkonstancoj de lia edziĝo ilustras lian karakteron, mi nepre devas


rakonti ilin. Unu el liaj plej karaj amikoj estis komercisto; iam tre prospera, pro
multaj malfeliĉaj okazaĵoj, li falis en malriĉecon. Ĉi tiu viro, kies nomo estis
Bofor, havis fieran kaj senkompromisan karakteron, kaj ne povis elteni vivi
malriĉe kaj forgesite en la sama lando kie li antaŭe estis distingita pro siaj
rango kaj grandiozeco. Tial, paginte siajn ŝuldojn, laŭ plej honora maniero, li
retretis kun sia filino al la urbo Lucerno, kie li vivis nekonate kaj mizere. Mia
patro amis Boforon kiel plej fidela amiko, kaj estis profunde malĝoja pro lia
retreto je tiuj malfeliĉaj cirkonstancoj. Li lamentis ankaŭ pro la perdo de lia
konversacio, kaj decidis trovi lin kaj provi persvadi lin rekomenci ĉion denove
per lia kredito kaj helpo.

Boforo estis klopodinta kaŝi sin; tial dek monatoj pasis antaŭ ol mia patro
trovis lian loĝejon. Trovinte ĝin li ĝojegis, kaj rapidis al la domo, kiu estis laŭ
malriĉa strato proksime al Reŭso. Sed kiam li eniris, nur mizero kaj malespero
renkontis lin. Boforo estis konservinta nur tre malgrandan monsumon el la
vrako de sia trezoro; sed ĝi estis sufiĉa por subteni lin dum kelkaj monatoj, kaj
dum tiu tempo li esperis akiri respektindan laboron ĉe komercista kompanio.
Li pasigis la tempon farante nenion; lia malĝojo fariĝis des pli profunda kaj
agaca ĉar li havis tempon por primediti ĝin; kaj finfine ĝi tiom forte posedis
lian menson, ke post tri monatoj li kuŝis surlite pro malsano, ne povante fari
ion ajn.

Lia filino flegis lin plej tenere; sed ŝi vidis kun malespero ke ilia monsumeto
estis rapide malkreskanta, kaj ke ne estis alia espero por subteno. Sed Karolino
Boforo havis neordinaran menson, kaj ŝia kuraĝo kreskis por subteni ŝin en ŝia
malfeliĉo. Ŝi akiris simplan laboron; ŝi plektis pajlon; kaj per diversaj rimedoj
aranĝis gajni sumeton, kiu apenaŭ sufiĉis por subteni vivon.

Pluraj monatoj pasis tiel. Ŝia patro fariĝis pli malsana; ŝia tempo estis pli multe
okupata pro flegado de li; ŝiaj rimedoj de subteno malkreskis; kaj dum la deka
monato ŝia patro mortis en ŝiaj brakoj, lasante ŝin kiel orfinon kaj almozulinon.
Ĉi tiu lasta frapo venkis ŝin; ŝi estis genuanta apud la ĉerkon de Bofor, kaj
amare ploranta, kiam mia patro eniris la ĉambron. Li venis kvazaŭ protektanta
spirito al la povrulino, kiu akceptis lian zorgon, kaj post la enterigo de sia
amiko, li veturigis ŝin al Ĝenevo, kaj transdonis ŝin al la protektado de
parenco. Du jarojn post ĉi tiu evento Karolino fariĝis lia edzino.

Kiam mia patro fariĝis edzo kaj patro, li trovis ke lia tempo estis tre okupata
pro la devoj de lia nova situacio, tial li rezignis pli multaj el siaj publikaj
oficoj, kaj dediĉis sin al la edukado de siaj infanoj. De ĉi tiuj mi estis la plej
aĝa, kaj destinita heredanto de ĉiuj liaj laboroj kaj favoroj. Neniu ulo povus
havi pli tenerajn gepatrojn ol miajn. Mia plibonigo kaj sano estis ilia konstanta
zorgo, speciale ĉar mi estis dum pluraj jaroj ilia sola infano. Sed antaŭ ol
daŭrigi mian rakonton, mi devas rakonti okazaĵon kiu okazis kiam mi aĝis kvar
jarojn.
Mia patro havis fratinon, kiun li amis tenere, kaj kiu edziniĝis je frua aĝo al
Itala viro de bona familio. Baldaŭ post sia edziniĝo, ŝi kuniris kun sia edzo al
lia denaska lando, kaj dum pluraj jaroj mia patro tre malofte komunikis kun
ŝi.Ĉirkaŭ la tempo kiun mi priparolis, ŝi mortis; kaj kelkajn poste li ricevis
leteron de ŝia edzo, kiu informis lin pri lia intenco edziĝi al Itala virino, kaj
petis mian patron prizorgi la infanon Elizabeto, la sola infano de lia mortinta
fratino. Li skribis, "Mi deziras, ke vi konsideru ŝin kiel vian propran filinon,
kaj eduku ŝin tiel. La riĉaĵo de ŝia patrino estas sekurigita por ŝi; mi transdonos
la dokumentojn por via prizorgo. Pripensu ĉi tiun proponon, kaj decidu ĉu vi
preferas mem eduki vian nevinon ol lasi ŝian edukadon al ŝia vicpatrino."

Mia patro ne hezitis. Li tuj iris al Italio por venigi etan Elizabeton al ŝia estonta
hejmo. Mi ofte aŭdis mian patrinon diri ke ŝi estis tiam la plej bela infano kiun
ŝi iam ajn vidis, kaj ke eĉ tiam ŝi montris signojn de ĝentila kaj amema
karaktero. Ĉi tiuj indikaĵoj, kaj la deziro kunligi, tiom firme kiom eblas, la
ligilojn de hejma amo, instigis mian patrinon konsideri Elizabeton kiel mian
estontan edzinon; ŝi neniam vidis kialon por bedaŭri sian planon.

De tiu tempo Elizabeto Lavenzo fariĝis mia kunludanto, kaj, dum ni maturiĝis,
mia amiko. Ŝi estis bonkonduta kaj bonhumora, sed ankaŭ gaja kaj ludema kiel
somera insekto. Kvankam ŝi estis vigla kaj viveca, ŝiaj emocioj estis fortaj kaj
profundaj, kaj ŝia karaktero estis nekutime amema. Neniu ĝuis liberon pli ol ŝi,
sed aliflanke, neniu akceptis limigojn kaj kapricojn pli bonvoleme ol ŝi. Ŝi estis
abunde imagema, tamen ŝia kapablo koncentri sin estis granda. Ŝia aspekto
spegulis ŝian menson; ŝiaj avel-koloraj okuloj, vivecaj kiel tiuj de birdo,
posedis allogan molecon. Ŝia formo estis malpeza kiel aero; kaj kvankam ŝi
povis elteni grandan lacon, ŝi ŝajnis esti la plej delikata vivaĵo en la mondo.
Admirante ŝian komprenemon kaj kreemon, mi tre ĝuis dorloti ŝin, kvazaŭ ŝi
estus dorlotbesto; kaj mi neniam vidis tiom da belo, de korpo kaj de menso,
unuigitaj kun malpli da pretendemo.

Ĉiuj adoris Elizabeton. Kiam la servistoj volis peti ion, ili ĉiam faris pere de ŝi.
Ĉiaj konfliktoj kaj disputoj estis fremdaj al ni, ĉar, kvankam niaj karakteroj
estis tre malsimilaj, estis harmonio en tiu sama malsimileco. Mi estis pli
trankvila kaj filozofiema ol mia amiko; tamen, mia karaktero estis malpli
cedema. Mia sinkoncentrado estis pli daŭra; sed ne tiom profunda dum ĝi
daŭris. Mi ĝuegis esplori la faktojn pri la reala mondo; ŝi okupiĝis pri la
abstraktaj kreaĵoj de la poetoj. La mondo estis laŭ mi sekreto, kiun mi deziris
malkaŝi; laŭ ŝi, ĝi estis malpleno, kiun ŝi klopodis plenigi per siaj propraj
revoj.
Miaj fratoj estis multe pli junaj ol mi; sed mi havis amikon ĉe mia lernejo, kiu
kompensis tiun mankon. Henriko Klervalo estis filo de Ĝeneva komercisto,
kara amiko de mia patro. Li estis unike talenta kaj kreema knabo. Mi memoras,
kiam li aĝis naŭ jarojn, li verkis fabelon kiu distris kaj mirigis ĉiujn liajn
amikojn. Li plej ŝatis legi pri kavaliraĵoj kaj romantikaj aventuroj; kaj kiam ni
estis tre junaj, mi memoras ke ni ludadis teatraĵojn, verkitajn de li, surbaze de
ĉi tiuj ŝatataj libroj, kies ĉefaj roluloj estis Orlando, Robin Hud, Amadis, kaj
Sankta Georgo.

Ne povus esti pli feliĉa juneco ol la mia. Miaj gepatroj estis indulgemaj, kaj
miaj amikoj afablaj. Niaj lecionoj neniam estis altruditaj; iel ni ĉiam havis
celon antaŭ ni, kiu ekscitis nian pasion por studado. Tiel, kaj ne per
konkurencado, oni inspiris al ni sinkoncentradon. Kio instigis Elizabeton
dediĉi sin al desegnado ne estis la timo ke ŝiaj amikoj eble fariĝus pli lertaj,
sed la deziro plaĉi al ŝia onklino, per desegnaĵo de iu ŝatata sceno farita de ŝia
propra mano. Ni studis Latinon kaj la Anglan, por ke ni legu la verkojn de tiuj
lingvoj; kaj ĉar oni ne faris nian studadon malagrabla per punoj, ni tre ĝuis
aplikadon, kaj niaj distroj estus penoj por aliaj infanoj. Eble ni ne legis tiom da
libroj, nek lernis lingvojn tiom rapide, kiom tiuj kiuj estas punataj laŭ la
ordinaraj metodoj; sed tio kion ni lernis lasis pli fortan impreson sur niaj
memoroj.

En ĉi tiu priskribo de nia hejma rondo mi inkluzivas Henrikon Klervalon; ĉar li


estis konstante kun ni. Ni iris al la sama lernejo, kaj li ĝenerale pasigis
posttagmezojn ĉe nia domo: ĉar li estis sola infano, kaj sen kunludantoj ĉe-
hejme, tre plaĉis al lia patro ke li havis amikojn ĉe nia domo; kaj ni neniam
estis tute feliĉaj kiam Klervalo estis for.

Plaĉas al mi nostalgiumi pri mia infaneco, antaŭ kiam malfeliĉo makulis mian
menson, kaj ŝanĝis ĝiajn brilajn viziojn pri vastaj eblecoj al mallumaj kaj
limigitaj meditoj pri mi mem. Sed, bildigante miajn fruajn tagojn, mi devas ne
neglekti registri tiujn eventojn kiuj gvidis, per nepercepteblaj paŝoj, al mia
posta historio de mizero: ĉar kiam mi volas klarigi al mi mem la naskon de tiu
pasio kiu poste regis mian destinon, mi trovas ke ĝi aperis, kiel monta rivero,
de modestaj kaj preskaŭ forgesitaj fontoj; sed, ŝvelante dum ĝi antaŭeniris, ĝi
fariĝis inundo kiu forportis, dum sia kuro, ĉiujn miajn ĝojojn kaj esperojn.

Natur-filozofio estas la gvidanta spirito kiu regis mian sorton; tial, en ĉi tiu
rakonto mi volas prezenti la faktojn kiuj gvidis al mia inklino al tiu scienco.
Kiam mi aĝis dek tri jarojn, ni ĉiuj iris ferii ĉe la banejoj apud Tonono.
Malagrabla vetero devigis nin pasigi tagon en la gastejo. En ĉi tiu domo mi
hazarde trovis volumon de la verkoj de Kornelio Agripo. Mi malfermis ĝin
indiferente; la teorio kiun li provas pruvi, kaj la mirigaj faktoj kiujn li
prezentas, baldaŭ ŝanĝis ĉi tiun senton al entuziasmo. Estis kvazaŭ nova lumo
ekbrilis en mia menso. Saltante pro ĝojo, mi komunikis mian malkovron al mia
patro. Mi devas rimarkigi ĉi tie ke instruistoj tute neglektas multajn ŝancojn
por direkti la atenton de siaj lernantoj al utilaj scioj. Mia patro senzorge
rigardis al la titol-paĝo de mia libro, kaj diris, "Aaa. Kornelio Agripo! Mia kara
Viktoro, ne malŝparu vian tempon per ĉi tio; ĝi estas bedaŭrinda rubaĵo."

Se, anstataŭ fari ĉi tiun komenton, mia patro klopodus klarigi al mi ke la


principoj de Agripo estis tute forĵetitaj, kaj ke moderna sistemo de scienco
estas enkondukita, kiu posedas multe pli grandajn povojn ol la antikva, kaj ĉar
la povoj de ĉi lasta estis efemeraj, dum tiuj de la unua estis realaj kaj uzeblaj,
je tia cirkonstanco, mi certe forĵetus Agripon, kaj, kun mia imagopovo tiel
pretigita, probable dediĉus min al la pli racia teorio de ĥemio, kiu naskis de
modernaj malkovroj. Eĉ eblas ke la fluo de miaj ideoj neniam ricevus la fatalan
puŝon kiu kondukis al mia detruo. Sed la mallonga rigardo de mia patro al mia
volumo neniel certigis al mi ke li konis ĝian enhavon; kaj mi daŭre legis plej
avide.

Kiam mi reiris hejmen, mia unua zorgo estis akiri la tutan verkaron de ĉi tiu
aŭtoro, kaj poste, de Paracelso, kaj Alberto Magno. Mi legis kaj studis la
frenezajn ideojn de ĉi tiuj verkistoj kun ĝuego; ili ŝajnis al mi esti trezoroj
konataj al malmultaj krom mi, kaj kvankam mi ofte volis komuniki ĉi tiujn
sekretajn fontojn de scio al mia patro, lia neklarigita kritiko de mia ŝatata
Agripo ĉiam detenis min. Tial, mi malkaŝis miajn malkovrojn al Elizabeto, kiu
promesis absolutan sekretecon; sed la temo ne interesis ŝin, kaj ŝi lasis min
daŭrigi miajn studojn sole.

Kaj miaj vizioj ne estis nur ĉi tiuj. Miaj plej ŝatataj aŭtoroj ĝenerale konsentis
pri la ebleco aperigi fantomojn kaj diablojn, afero kiun mi plej entuziasme
provis atingi; kaj kvankam mia sorĉado ĉiam malsukcesis, mi atribuis la
malsukceson al mia propra eraro kaj manko de sperto, anstataŭ al la lerto aŭ
fidindeco de miaj instruistoj.

Mi ne neglektis esplori la naturan fenomenojn kiuj okazas ĉiutage antaŭ niaj


okuloj. Distilado, kaj la interesegaj efikoj de vaporo, procezoj tute nekonataj
de miaj ŝatataj aŭtoroj, ekscitis mian miron; sed treege mirigis min iuj
eksperimentoj kun aer-pumpilo, kiujn mi vidis ĉe sinjoro kiun ni kutimis viziti.
La nescio de la fruaj filozofoj pri ĉi tiuj kaj pluraj aliaj aferoj malpliigis mian
fidon al ili: sed mi ne povis tute forĵeti ilin, antaŭ ol trovi iun alian sistemon
por okupi ilian lokon en mia menso.

Kiam mi aĝis proksimume dek kvin, dum ferio ĉe nia domo proksime al
Belrivo, ni vidis plej furiozan kaj teruran tondroŝtormon. Ĝi alvenis de
malantaŭ la Ĵurasa montaro; kaj la tondro subite eksplodadis kun timiga
laŭteco el diversaj direktoj de la ĉielo. Dum la daŭro de la ŝtormo mi rigardis
ĝian vojon kun scivolemo kaj ĝuego. Starante ĉe la pordo, mi subite spektis
strion de fajro eliranta el bela maljuna kverko, kiu staris proksimume 20 paŝojn
de nia domo. Tuj post la estingiĝo de la blindiga lumo, la kverko estis
malaperinta; nenio restis krom bruligita stumpo. Kiam ni ekzamenis ĝin la
sekvan matenon, ni trovis la arbon frakasita je stranga maniero. Ĝi ne estis
splitita de la ŝoko, sed tute disŝirita je maldikaj bendoj de ligno. Mi neniam
vidis ion tiom komplete detruitan.

La katastrofo de ĉi tiu arbo treege surprizis min. Mi entuziasme demandis al


mia patro pri la naturo kaj origino de tondro kaj fulmo. Li respondis "Elektro,"
kaj tiam priskribis la diversajn efikojn de tiu povo. Li konstruis malgrandan
elektran maŝinon, kaj montris kelkajn eksperimentojn; li ankaŭ faris kajton,
kun drato kaj ŝnuro, kiu elĉerpis tiun fluaĵon de la nuboj.

Ĉi tiu lasta frapo finis la detronigon de Kornelio Agripo, Alberto Magno, kaj
Paracelso, kiuj estis longe regintaj kiel lordoj de miaj revoj. Sed pro iu sorto,
mi ne sentis emon komenci la studon de iu moderna sistemo; kaj la sekva
cirkonstanco influis ĉi tiun malemon.

Mia patro esprimis sian deziron ke mi ĉeestu kurson de prelegoj pri


naturfilozofio, kaj mi ĝoje konsentis. Iu hazardo malebligis al mi ĉeesti ĉi tiujn
prelegojn ĝis kiam la kurso estis preskaŭ finita. Tial, ĉar la prelego estis unu el
la lastaj, ĝi estis tute nekomprenebla al mi. La profesoro prelegis plej flue pri
kalio kaj boro, pri sulfatoj kaj oksidoj, terminoj kiuj estis sensignifaj al mi; kaj
mi komencis malŝati la sciencon de naturfilozofio. Tamen mi legis kun plezuro
Plinion kaj Bufonon, kiuj estas aŭtoroj de preskaŭ sama intereso kaj utileco,
laŭ mia opinio.

Je tiu aĝo, ĉefe interesis min matematiko, kaj la plejo de la stud-fakoj kiuj
apartenas al tiu scienco. Mi estis tre okupata de la lernado de lingvoj; Latino
estis jam konata al mi, kaj mi komencis legi kelkajn el la plej facilaj Grekaj
aŭtoroj per helpo de leksikono. Krome, mi perfekte komprenis la Anglan kaj la
Germanan. Jen la listo de miaj sukcesoj je la aĝo de dek sep; kaj vi povas
imagi ke mi pasigis ĉiujn horojn akirante kaj daŭrigante mian konon de ĉi tiu
diversa literaturo.

Oni transdonis alian taskon al mi, kiam mi fariĝis instruisto de miaj fratoj.
Ernesto estis ses jarojn pli juna ol mi, kaj estis mia ĉefa studento. Li suferis de
malbona sano ekde sia bebeco, tra kiu Elizabeto kaj mi estis liaj konstantaj
flegantoj: lia karaktero estis milda, sed li ne kapablis serioze koncentri sin.
Vilhelmo, la plej juna de nia familio, estis ankoraŭ bebo, kaj la plej bela etulo
en la mondo; liaj vivecaj bluaj okuloj, vangoj kun kavetoj, kaj ĉarma maniero,
inspiris plej teneran amon.

Tia estis nia hejma rondo, el kiu zorgoj kaj doloroj ŝajnis ĉiame forpelitaj. Mia
patro gvidis niajn studojn, kaj mia patrino partoprenis en niaj distroj. Neniu el
ni havis iometan privilegion super la alia; la voĉo de ordono estis neniam
aŭdita inter ni; sed reciproka amo devigis nin ĉiujn komplezi kaj servi al eĉ
bagatelaj deziroj de aliaj.

Sekva paĝo ►

Volumo 1 Ĉapitro 2

Kiam mi estis atinginta la aĝon de dek sep, miaj gepatroj decidis ke mi fariĝu
studento ĉe la Universitato de Ingolŝtato. Ĝis tiam mi ĉeestis la lernejojn de
Ĝenevo; sed mia patro konsideris necesa, por kompletigi mian edukadon, ke
mi konu aliajn kutimojn krom tiuj de mia denaska lando. Tial oni fiksis fruan
daton por mia foriro; sed, antaŭ ol la decidita tago alvenis, la unua malfeliĉo de
mia vivo okazis — kvazaŭ antaŭsigno de mia estonta mizero.

Skarlatino trafis Elizabeton; sed ŝia malsano ne estis severa, kaj ŝi rapide
resaniĝis. Dum ŝia kvaranteno, oni prezentis multaj argumentojn por persvadi
mian patrinon eviti prizorgi ŝin. Komence, ŝi cedis al niaj petoj; sed kiam ŝi
aŭdis ke ŝia karulino estis resaniĝanta, ŝi ne plu povis deteni sin de ŝia kunesto,
kaj eniris ŝian ĉambron longe antaŭ ol la danĝero de infekto pasis. La sekvo de
ĉi tiu malprudento estis fatala. Je la tria tago mia patrino malsaniĝis; ŝia febro
estis mortiga, kaj la mienoj de la flegantoj prognozis la plej malbonan
eventualaĵon. Dum ŝi mortis, la forteco kaj mildeco de ĉi tiu admirinda virino
ne forlasis ŝin. Ŝi prenis la manojn de Elizabeto kaj mi; "Miaj infanoj," ŝi diris,
"miaj plej firmaj esperoj pri estonta ĝojo estas ligitaj al la atendo de via unuiĝo.
Ĉi tiu espero nun estos la konsolo de via patro. Elizabeto, mia kara, vi devas
anstataŭi min por viaj kuzoj. Ho ve! Mi bedaŭras ke mi estos forprenita de vi;
kaj kvankam mi estis feliĉa kaj amata, ĉu ne estas malfacile forlasi vin ĉiujn?
Sed ĉi tiuj pensoj ne decas al mi; mi klopodu ĝoje akcepti mian morton, kaj
gardu esperon ke mi renkontos vin en alia mondo."

Ŝi mortis pace; kaj eĉ en morto ŝia mieno esprimis amon. Ne necesas priskribi
la sentojn de tiuj kies plej karaj interrilatoj estas fortranĉitaj pro tiu neŝanĝebla
fatalo, nek la malplenon kiun la animo alfrontas, nek la malesperon, kiu
videblas sur la vizaĝo. Longa tempo pasis antaŭ ol niaj mensoj povis
konvinkiĝi ke ŝi, kiun ni vidis ĉiutage, kaj kies ekzisto ŝajnis esti parto de la
nia, estas eterne forpasinta — ke la brilo de amata okulo estas estingita, kaj la
sono de voĉo, tre bone konata kaj kara al niaj oreloj, estas silentigita, kaj
neniam denove aŭskultota. Jen la pensoj de niaj unuaj tagoj; sed kiam la paso
de tempo certigas la realon de la malbono, tiam la veraj amareco kaj malĝojo
komenciĝas. Sed kiu ne spertis la fortranĉon de kara interrilato per la kruela
mano de morto; kaj kial mi priskribu malĝojon kiun ĉiuj spertis, kaj devas
sperti? Finfine alvenas tempo kiam malĝojo estas pli mem-indulga ol necesa;
kaj la rideto kiu aperas sur la lipoj, eĉ se oni konsideras ĝin malpia, ne estas
malpermesata. Mia patrino estis mortinta, sed ni ankoraŭ havis plenumendajn
taskojn; ni devis daŭrigi nian vojon kun la aliaj, kaj lerni kiel konsideri nin
feliĉaj, dum unu restas kiun kruela morto ne jam kaptis.

Mia vojaĝo al Ingolŝtato, kiun ĉi tiuj eventoj prokrastis, estis denove planita.
Mia patro permesis prokraston de kelkaj semajnoj. Ĉi tiu tempo pasis malĝoje;
la morto de mia patrino, kaj mia rapida foriro, deprimis niajn spiritojn; sed
Elizabeto klopodis renovigi la spiriton de ĝojo en nia malgranda societo. Ekde
la morto de ŝia onklino, ŝia menso estis akirinta novan firmecon kaj viglecon.
Ŝi decidis plenumi siajn devojn kun grandega precizeco; kaj ŝi sentis ke ŝi
heredis la tre postuleman devon feliĉigi siajn onklon kaj kuzojn. Ŝi konsolis
min, distris sian onklon, instruis miajn fratojn; kaj ŝi neniam ŝajnis al mi tiom
ĉarma ol tiam, kiam ŝi daŭre klopodis kontribui al la feliĉo de aliaj, tute
forgesante sin.

Finfine la tago de mia forveturo alvenis. Mi salutis ĉiujn miajn amikojn,


escepte de Klervalo, kiu pasigis la lastan vesperon kun ni. Li amare lamentis ke
li ne povas kuniri kun mi: oni ne povis persvadi lian patron lasi lin iri, ĉar li
intencis ke li fariĝu partnero en lia komerco, laŭ sia ŝatata teorio, ke lernado
estas superflua por la komerco de ordinara vivo. Henriko havis rafinitan
menson; li havis neniun deziron esti mallaborema, kaj plaĉis al li fariĝi la
partnero de sia patro, sed li opiniis ke homo povas fariĝi bona komercisto, kaj
tamen posedi kulturitan komprenon.

Ni kune sidis ĝis malfrua horo, aŭskultante liajn plendojn, kaj farante multajn
aranĝetojn por la estonteco. La sekvan matenon mi frue foriris. Larmoj fluegis
el la okuloj de Elizabeto; parte pro la malĝojo de mia foriro, kaj parte pro la
konscio ke la sama vojaĝo estis okazonta tri monatojn antaŭe, kiam mi estis
forvojaĝonta kun patrina beno.

Mi ĵetis min en la kaleŝon kiu estis veturigonta min for, kaj mergiĝis en tre
melankoliajn pensojn. Mi, kiu ĉiam estis ĉirkaŭita de afablaj kunuloj, konstante
klopodanta doni reciprokan ĝojon, estis nun sola. Ĉe la universitato, al kiu mi
estis veturanta, mi estis devonta mem fari amikojn, kaj esti mia propra
protektanto. Mia vivo ĝis tiam estis rimarkinde izolita kaj hejmeca; kaj ĉi tio
naskis en mi fortegan malŝaton al novaj vizaĝoj. Mi amis miajn fratojn,
Elizabeton, kaj Klervalon; ĉi tiuj estis 'malnovaj konataj vizaĝoj'; sed mi
konsideris min tute mallerta en la socio de fremduloj. Tiaj estis miaj pensoj
kiam mi komencis mian vojaĝon; sed dum la veturo progresis, miaj spirito kaj
esperoj kreskis. Mi arde deziras akiri scion. Ĉehejme, mi ofte pensis ke estas
malfacile resti en unu loko dum juneco, kaj mi sopiris eniri la mondon, kaj
preni lokon inter aliaj homoj. Nun miaj deziroj estis realiĝantaj, kaj ja estus
malsaĝe bedaŭri.

Estis sufiĉe da tempo por ĉi tiuj kaj multaj aliaj pensoj dum mia vojaĝo al
Ingolŝtato, kiu estis longa kaj laciga. Finfine la alta blanka turo de la urba
preĝejo aperis antaŭ miaj okuloj. Mi elkaleŝiĝis, kaj oni gvidis min al mia
privata apartamento, por pasigi la vesperon laŭ mia plaĉo.

La sekvan matenon mi liveris miajn prezent-leterojn, kaj vizitis kelkajn ĉefajn


profesorojn, inter aliaj, sinjoron Krempe, profesoron de natur-filozofio. Li
ĝentile renkontis min, kaj demandis al mi plurajn demandojn pri mia progreso
en la diversaj sciencaj fakoj pri naturfilozofio. Mi menciis (mi agnosku, kun
timo kaj tremado) la malmultajn aŭtorojn kies verkojn pri la temo mi estis
leginta. La profesoro gapis kaj diris, "Ĉu vi vere pasigis tempon por studi tian
rubaĵon?"

Tion dirinte, li iris flanken kaj skribis liston de pluraj libroj pri natur-filozofio,
kiujn li deziris ke mi akiru. Li menciis ke li intencas komenci kurson de
prelegoj pri la ĝeneralaj principoj de naturfilozofio, komence de la sekva
semajno, kaj ke sinjoro Valdmano, profesora kolego, prelegos pri kemio dum
la alternaj tagoj, kiam li estos for. Tiam li forsendis min.

Mi reiris hejmen, ne elreviĝinta, ĉar mi ekde longe konsideris tiujn aŭtorojn


kiujn la profesoro tiom forte malaprobis senutilaj; sed mi ne sentis emon studi
la librojn kiujn mi akiris laŭ lia rekomendo. Sinjoro Krempe estas malalta
dikulo, kun kruda voĉo kaj malplaĉa vizaĝo; tial la instruisto ne donis favoran
impreson pri sia doktrino. Krome, mi malestimis la uzojn de moderna
naturfilozofio. Estis tre malsame kiam la majstroj de la scienco serĉis
senmortecon kaj povon; tiaj revoj, kvankam vanaj, estis grandiozaj: sed nun la
sceno estis ŝanĝita. La ambicio de la serĉantoj ŝajnis esti limigita al la detruo
de tiuj vizioj sur kiuj mia intereso pri scienco estis ĉefe bazitaj. Oni devigis
min interŝanĝi ĥimerojn de senlima grandiozeco por realaĵoj de apenaŭa
valoro.

Parte pro scivolemo, kaj parte pro tediĝo, mi iris al la prelegejo; sinjoro
Valdmano baldaŭ eniris. Ĉi tiu profesoro estis tre malsama al sia kolego. Li
ŝajnis esti proksimume 50-jaraĝa, kun mieno kiu esprimis grandegan
bonvolemon; kelkaj grizaj haroj kovris liajn tempiojn, sed tiuj ĉe la malantaŭo
de lia kapo estis preskaŭ nigraj. Li estis malalta, sed staris rimarkinde rekte; kaj
lia voĉo estis la plej dolĉa kiun mi iam ajn aŭdis. Li komencis sian prelegon
per resumo de la historio de la kemio, kaj la diversaj kontribuoj de diversaj
erudiciuloj, fervore prononcante la nomojn de la plej elstaraj esploristoj. Sekve
li skizis la nunan staton de la scienco, kaj klarigis multajn bazajn terminojn.
Farinte kelkajn enkondukajn eksperimentojn, li finis per laŭdado de la moderna
kemio, kies esprimojn mi neniam forgesos.

"La antikvaj instruistoj de ĉi tiu scienco," li diris, "promesis neeblaĵojn, kaj


realigis nenion. La modernaj majstroj promesas tre malmulte; ili scias ke ne
eblas transformi iun metalon en alian, kaj ke la Eliksiro de la Vivo estas
fantaziaĵo. Sed ĉi tiuj filozofoj, kies manoj ŝajne taŭgas nur por ludado en koto,
kies okuloj taŭgas nur por gvati en mikroskopon aŭ krisolon, ja faris miraklojn.
Ili penetras en la profundejojn de la naturo, kaj montras kiel ŝi funkcias en siaj
kaŝejoj. Ili grimpas en la ĉielon; ili malkovris kiel sango cirkulas, kaj la
naturon de la aero kiun ni spiras. Ili estas akirintaj novajn kaj preskaŭ
senlimajn povojn; ili povas ordoni ĉielajn tondrojn, imiti tertremojn, kaj eĉ
moki la nevideblan mondon per ĝiaj propraj ombroj.

Mi foriris tre kontenta pri la profesoro kaj lia prelego, kaj vizitis lin la saman
vesperon. Lia privata maniero estis eĉ pli milda kaj ĉarma ol lia publika
maniero; ĉar estis ia digno en lia aspekto dum lia prelego, kiu, en lia propra
domo, estis anstataŭigita per plej grandaj afableco kaj bonvolemo. Li atente
aŭskultis mian rakonteton pri miaj studoj, kaj ridetis, aŭdinte la nomojn
Kornelio Agripo kaj Paracelso, sed sen la malestimo kiun sinjoro Krempe estis
montrinta. Li diris ke "modernaj filozofoj ŝuldas dankojn al ĉi tiuj viroj, kies
nelacigebla fervoro fariĝis la fundamento de la plejo de iliaj sciencoj. Ili lasis
al ni pli facilan taskon, doni novajn nomojn, kaj aranĝi en konektitaj klasifikoj
la faktojn kiuj malkaŝiĝis ĉefe per ilia laboro. La laboroj de geniuloj, eĉ se tre
malĝuste direktitaj, finfine preskaŭ senescepte fariĝas solida avantaĝo por la
homaro." Mi aŭskultis lian aserton, kiun li eldiris malpretendeme kaj
sendrame; kaj aldonis, ke lia prelego forigis miajn antaŭjuĝojn kontraŭ
modernaj kemiistoj; kaj mi ankaŭ petis liajn konsilojn pri la libroj kiujn mi
devis akiri.

"Mi ĝojas," diris sinjoro Valdmano, "ke mi estas akirinta disĉiplon; kaj se via
sinkoncentrado egalas al via kapablo, mi ne povas pridubi vian sukceson.
Kemio estas tiu branĉo de naturfilozofio kiu plej multe pliboniĝis kaj
pliboniĝos; pro tio mi faris ĝin mia speciala studfako; tamen mi ne neglektas
aliajn branĉojn de scienco. Oni estus apenaŭ adekvata kemiisto, se oni studus
nur tiun fakon de homa scio. Se vi volas fariĝi vera viro de scienco, kaj ne nur
ordinara eksperimentisto, mi konsilas al vi studi ĉiujn fakojn de naturfilozofio,
inkluzive de matematiko."

Sekve, li gvidis min en sian laboratorion, kaj klarigis al mi kiel uzi liajn
diversajn maŝinojn. Li instruis al mi kiujn mi devis akiri, kaj promesis al mi ke
mi povos uzi liajn, kiam mi estos sufiĉe progresinta en la scienco por ne difekti
ilin. Li ankaŭ donis al mi la liston de libroj kiujn mi estis petinta. Tiam mi
reiris hejmen.

Tiel finiĝis tago memorinda al mi; ĝi determinis mian sorton.

Sekva paĝo ►

Volumo 1 Ĉapitro 3

Ekde ĉi tiu tago, naturfilozofio, kaj speciale kemio, je plej ampleksa signifo de
la termino, okupis min preskaŭ ekskluzive. Mi avide legis tiujn verkojn, tre
plenajn de genio kaj analizo, kiujn modernaj esploristoj verkis pri ĉi tiuj temoj.
Mi ĉeestis la prelegojn, kaj sociumis kun la sciencistoj de la universitato. Mi
trovis eĉ en sinjoro Krempe multe da bona juĝo kaj utilaj informoj; ili
bedaŭrinde kunestis kun liaj malplaĉaj aspekto kaj maniero, sed ne estis malpli
valoraj pro tio. Sinjoro Valdman fariĝis vera amiko. Lia ĝentileco estis neniam
makulita per dogmismo; kaj liaj instruoj estis prezentataj en etoso de honesteco
kaj bona humoro, kiu forpelis ĉian impreson pri pedanteco. Eble estis la afabla
karaktero de ĉi tiu viro kiu pelis min al la fako de naturfilozofio kiun li instruis,
pli ol vera amo por la scienco. Sed ĉi tiu mensostato daŭris nur dum miaj unuaj
paŝoj en la sciencojn; ju pli plene mi profundiĝis en ĝin, des pli mi studis ĝin
nur pro ĝia intereso. Tiu koncentriĝo, kiu komence estis afero de devo kaj
volo, ekfariĝis tiom arda kaj avida, ke la steloj ofte malaperis en matena
lumiĝo, dum mi estis ankoraŭ okupata en mia laboratorio.

Kompreneble, ĉar mi intense koncentriĝis, mi rapide progresis. Mia ardo ja


surprizegis la studentojn; kaj mia lerto la majstrojn. Profesoro Krempe ofte
demandis al mi, kun malica rideto, kiel Kornelio Agripo fartas, kaj sinjoro
Valdman esprimadis plej sinceran ĝojon pri mia progreso. Du jaroj pasis tiel,
dum kiuj mi ne vizitis Ĝenevon, sed estis kore kaj anime okupata, esplorante
kun espero malkovri iujn novajn sciojn. Nur tiuj kiuj estas spertintaj la logon
de scienco povas kompreni ĝin. En aliaj studoj, oni progresas tiom kiom
antaŭuloj progresis, kaj restas nenio pli por scii; sed en scienca esplorado,
malkovrado kaj miro estas senĉese nutrataj. Menso de modera kapablo, kiu
intense esploras iun fakon, nepre atingos grandan lerton en tiu fako; kaj mi, kiu
klopodadis atingi unu celon, kaj estis ekskluzive envolvita en ĉi tio, progresis
tiom rapide ke, post du jaroj, mi malkovris kiel plibonigi iujn kemiajn
instrumentojn. Tiel mi gajnis grandan estimon kaj admiron ĉe la universitato.
Atinginte ĉi tion, kaj bone konante la teorion kaj praktikon de naturfilozofio,
laŭ la lecionoj de ajna profesoro ĉe Ingolŝtato, ĉar mia loĝado tie ne plu utilis
al mia progreso, mi konsideris reiri al miaj amikoj kaj mia denaska urbeto. Sed
io okazis kio plidaŭrigis mian reston.

Unu el la fenomenoj kiuj unike kaptis mian atenton estis la strukturo de la


homa korpo, kaj fakte, de ajna animalo kiu vivas. Mi ofte demandis al mi, de
kie originas la fenomeno vivo? Ĝi estis aŭdaca demando – demando ĉiam
konsiderata kiel mistero. Sed eble ni staras rande de multaj malkovroj, kiujn ni
farus se malkuraĝo kaj malzorgemo ne bridus niajn esplorojn. Mi cerbumis pri
ĉi tiu cirkonstanco, kaj decidis ekde tiam koncentri min pli speciale en tiujn
fakojn de naturfilozofio kiu rilatas al fiziologio. Se mi ne estus pelata de
preskaŭ supernatura entuziasmo, mia koncentriĝo en ĉi tiu studo estus ĝena,
kaj preskaŭ netolerebla. Por esplori la kaŭzojn de la vivo, oni devas unue
esplori la morton. Mi fariĝis sperta en la scienco de anatomio; sed ĉi tio ne
sufiĉis; mi devis ankaŭ observi la naturajn putriĝon kaj difektiĝon de la homa
korpo. Dum mia edukado, mia patro estis tre zorginta por certigi ke neniuj
supernaturaj teruraĵoj impresu mian menson. Laŭ mia memoro, mi neniam
tremis pro superstiĉa fabelo, nek timis la aperon de fantomo. Mallumo neniel
efikis sur mia imago; kaj tombejo estis nur ujo por senvivaj korpoj, estintaj
hejmoj de belo kaj forto, fariĝintaj nutraĵo por vermoj. Tiam mi estis motivita
esplori la kaŭzon kaj evoluon de ĉi tiu putriĝo, kaj devis pasigi tagojn kaj
noktojn en kriptoj kaj ostejoj. Mia atento estis fiksita sur ĉiuj aferoj kiuj plej
malplaĉas al delikataj homaj sentoj. Mi vidis kiel la bonega formo de homo
disfalas kaj difektiĝas. Mi vidis kiel la putriĝo de la morto sekvas la
rozkolorajn vangojn de la vivo. Mi vidis kiel la vermo heredas la miraĵojn de la
okulo kaj de la cerbo. Mi paŭzis, dum mia esploro kaj analizo de ĉiuj detaloj
pri kaŭzoj, kiujn la ŝanĝiĝo de vivanta al mortinta, kaj mortinta al vivanta
ekzempligas, ĝis kiam el la mezo de ĉi tiu mallumo, subita lumo trafis min! Ĉi
tiu lumo estis tiom brila kaj miriga, tamen tiom simpla, ke, dum mi sentis
turniĝadon de mia kapo pro la grandeco de la atendaĵoj kiujn ĝi ilustris, mi
surpriziĝis ke inter tre multaj geniuloj, kiuj estis direktintaj siajn esplorojn al la
sama scienco, nur mi sukcesis malkovri tiom mirigan sekreton.

Memoru, mi ne registras la vizion de frenezulo. La fakto ke la suno brilas en la


ĉielo ne pli veras ol tio kion mi nun asertas vera. Iu miraklo povus naski ĝin,
sed la paŝoj al malkovro estis distingeblaj kaj probablaj. Post tagoj kaj noktoj
de nekredebla laboro kaj laco, mi sukcesis malkovri la kaŭzon de generiĝo kaj
vivo. Ne, pli ol tio! Mi eĉ fariĝis kapabla enanimigi senvivan materion.

La miro kiun mi unue spertis post ĉi tiu malkovro baldaŭ cedis al ĝojego kaj
ekstazo. Post tre multe da tempo pasigita en doloriga laboro, subite alveni al la
pinto de miaj deziroj estis treege kontentiga finiĝo de miaj penoj. Sed ĉi tiu
malkovro estis tiom granda kaj mens-inunda, ke ĉiuj paŝoj kiuj laŭgrade
kondukis min al ĝi vaporiĝis, kaj mi komprenis nur la rezulton. Kio iam estis la
studo kaj deziro de la plej saĝaj homoj ekde la kreo de la mondo, estis nun en
mia mano. Ne estis tiel ke, kiel en magia sceno, ĉio tuj malfermiĝis al mi: la
informo, kiun mi estis akirinta, estis pli taŭga por gvidi miajn klopodojn, ekde
kiam mi direktos ilin al la celo de mia esploro, kaj ne por montri tiun celon jam
atingita. Mi estis kiel la Arabo kiu estis enterigita kun la mortintoj, kaj trovis
vojon al la vivo, helpe de nur unu briletanta kaj ŝajne malforta lumo.

Mi vidas, pro via avideco, kaj la miro kaj espero kiujn viaj okuloj esprimas,
mia amiko, ke vi atendas ke mi informu vin pri la sekreto kiun mi konas. Tio
ne eblas. Aŭskultu pacience ĝis la fino de mia rakonto, kaj vi facile komprenos
kial mi hezitas pri tiu temo. Mi ne misgvidos vin, kiu estas arda kaj aŭdaca,
kiel mi iam estas, al via detruo kaj neeskapebla mizero. Lernu de mi, se ne de
miaj instruoj, almenaŭ de mia ekzemplo, kiom danĝera estas la akirado de scio,
kaj kiom pli feliĉa estas la homo kiu pensas ke lia hejmurbo estas la tuta
mondo, ol tiu kiu revas fariĝi pli granda ol lia naturo permesos.

Kiam mi trovis tiom mirigegan povon en miaj manoj, mi longe hezitis,


konsiderante la manieron per kiu mi uzu ĝin. Kvankam mi posedis la kapablon
aldoni vivon, tamen, prepari korpon por enteni ĝin, kun ĉiuj ĝiaj kompleksaĵoj
de fibroj, muskoloj, kaj vejnoj, restis kiel projekto de neimagebla malfacileco
kaj laboro. Komence, mi cerbumis ĉu mi provu krei estulon similan al mi, aŭ
de pli simpla organizeco; sed mia unua sukceso levis miajn revojn tro alte por
dubi pri mia kapablo doni vivon al animalo tiom kompleksa kaj miriga kiom la
homo. La materialoj tuj akireblaj de mi ŝajnis apenaŭ adekvataj por tiom pena
tasko; sed mi ne dubis ke mi finfine sukcesos. Mi atendis multajn frustrojn;
miaj manovroj eble estus senĉese ĝenataj, kaj finfine mia laboro estus
neperfekta: tamen, kiam mi konsideris la progreson kiu okazas ĉiutage en la
scienco kaj la tekniko, mi kuraĝis esperi ke miaj tiamaj provoj almenaŭ fariĝos
bazo de estonta sukceso. Kaj mi ne povis konsideri la grandecon kaj
kompleksecon de mia plano kiel argumenton kontraŭ ĝia realigo. Kun ĉi tiaj
sentoj mi komencis krei homan estulon. Ĉar la malgrandeco de la partoj estis
brido al mia rapideco, mi decidis, kontraŭ mia komenca intenco, fari estulon de
grandega alteco; tio estas, proksimume ok piedojn alta, kaj proporcie larĝa.
Decidinte ĉi tion, kaj pasiginte kelkajn monatojn en kolektado kaj aranĝado de
materialoj, mi komencis.

Neniu povus imagi la diversecon de sentoj kiuj pelis min, kiel uragano, post la
unua entuziasmo de sukceso. La vivo kaj la morto ŝajnis al mi esti absolutaj
limoj, kiujn mi unua trarompos, verŝante torenton de lumo en nian malhelan
mondon. Nova specio estis benonta min kiel sian kreinton kaj fonton; multaj
feliĉaj kaj bonegaj estaĵoj estis ŝuldonta sian ekziston al mi. Neniu patro povus
meriti la dankon de sia infano tiom plene kiom mi meritus ilian. Konsiderante
ĉi tiujn pensojn, mi pensis, ke se mi povus meti vivon en senvivan materion,
mi povus, post tempo (eĉ se tiam ĝi estis neebla) renovigi vivon en korpo jam
putranta pro la morto.

Ĉi tiuj pensoj kuraĝigis min, dum mi senĉese arde strebadis efektivigi mian
projekton. Miaj vangoj estis paliĝintaj pro studado, kaj mia korpo maldikiĝinta
pro izoliteco. Foje, tuj ĉe la rando de certeco, mi malsukcesis; tamen mi
malrezignis la esperon kiu povus plenumiĝi post tago aŭ post horo. Unu
sekreto, kiun nur mi sciis, estis la espero al kiu mi dediĉis min; kaj la luno
brilis sur miaj meznoktaj laboroj, dum mi, kun streĉita, senspira entuziasmo,
ĉasis la Naturon en ŝiajn kaŝejojn. Kiu povus imagi la hororojn de mia sekreta
laboro, dum mi plaŭde paŝis en la malsanktaj malsekejoj de la tombejo, aŭ
turmentis vivantan animalon por vivigi senvivan argilon? Miaj membroj nun
tremas, kaj mi sentas kapturniĝon pro la rememoro; sed tiutempe, nerezistebla,
preskaŭ freneza impulso pelis min antaŭen. Mi sentis kvazaŭ perdinta miajn
animon kaj sentojn, escepte por ĉi tiu unu celo. Ĝi ja estis nur portempa
hipnota stato; ĝi lasis min senti kun renovigita akreco nur kiam, post ĉeso de la
malnatura stimulado, mi revenis al miaj malnovaj kutimoj. Mi kolektis ostojn
de ostejoj, kaj perturbis, per malpiaj fingroj, la grandegajn sekretojn de la
homa korpo. En soleca ĉambro, aŭ pli ĝuste, ĉelo, ĉe la supro de la domo, kaj
apartigita de ĉiuj aliaj apartamentoj per halo kaj ŝtuparo, mi havis mian
laborejon de malpura kreado; miaj okuloj preskaŭ saltis de siaj ingoj, zorgante
pri la detaloj de mia tasko. La dissekcejo kaj la buĉejo provizis multe da miaj
materialoj; kaj mia homa naturo ofte deturniĝis de mia okupo pro abomeno,
dum, ankoraŭ pelata de fervoro kiu senĉese kreskadis, mi progresigis mian
laboron preskaŭ al fino.

La someraj monatoj pasis, dum mi estis tiel okupata, kore kaj anime, por unu
celo. Estis plej bela sezono; la kampoj neniam produktis pli abundan rikolton,
nek la vinejoj pli luksan rikolton de vinberoj; sed miaj okuloj estis blindaj al la
ĉarmoj de la naturo. Kaj la samaj sentoj kiuj igis min neglekti la scenojn ĉirkaŭ
mi, ankaŭ igis min forgesi tiujn amikojn kiuj estis multajn mejlojn for, kiujn mi
ne estis vidinta dum longa tempo. Mi sciis ke mia silento maltrankviligas ilin;
kaj mi bone memoris la vortojn de mia patro: "Mi scias ke dum vi estos
kontenta pri vi, vi pripensos pri ni kun amo, kaj ni regule ricevos novaĵojn de
vi. Bonvolu pardoni min, se mi konsideros rompon de via korespondado kiel
pruvon ke viaj aliaj devoj estas same neglektitaj."

Tial, mi bone sciis kiaj estas la sentoj de mia patro; sed mi ne povas forŝiri
miajn pensojn de mia tasko, ja abomena, sed nerezisteble kaptinta mian
imagon. Mi esperis, kvazaŭe, prokrasti ĉion rilatantan al miaj sentoj de amo ĝis
la granda projekto, kiu voradis ĉiujn kutimojn de mia karaktero, finiĝos.

Tiutempe mi pensis ke mia patro estus maljusta, se li konsiderus mian


neglekton malvirto, aŭ kulpo ĉe mi; sed mi nun estas konvinkita ke li pravis,
konsiderante min ne tute senkulpa. Perfekta homo devas ĉiam teni sian menson
kvieta kaj paca, kaj neniam permesi ke pasio aŭ efemera deziro ĝenu lian
trankvilecon. Mi ne pensas ke la serĉado al scio estas escepto al ĉi tiu regulo.
Se la studo al kiu oni dediĉas sin emas malfortigi la amajn sentojn, kaj detrui la
ŝaton de tiuj simplaj ĝuoj en kiu neniu alojo povas enmiksiĝi, tiam tiu studo
certe estas maldeca, tio estas, ne taŭga por la homa menso. Se oni ĉiam
respektus ĉi tiun regulon; se neniu homo permesus ke iu ajn celo ĝenu la
trankvilecon de siaj hejmaj rilatoj, Grekio ne estus sklavigita; Kajsar ne
damaĝus sian landon; Ameriko estus malkovrata pli grade, kaj la imperioj de
Meksiko kaj Peruo ne estus detruitaj.

Sed mi ĵus rimarkis ke mi predikas meze de la plej interesa parto de mia


rakonto; kaj via mieno instigas min daŭrigi.

En siaj leteroj mia patro tute ne kulpigis min, kaj nur liaj pli ol kutimaj
demandoj pri miaj okupoj atentigis pri mia silento. Vintro, printempo, kaj
somero pasis dum mi laboris; sed mi ne rigardis la floradon nek la kreskantajn
foliojn -- vidaĵoj kiuj antaŭe ĉiam donis al mi superan plezuron; mi estis tiom
profunde obsedita de mia okupo. La folioj de tiu jaro estis jam velkintaj antaŭ
ol mia laboro proksimiĝis al kompletiĝo; kaj tiam ĉiu tage fariĝis pli evidente
kiom bone mi estis sukcesinta. Sed mia entuziasmo estis limigita pro mia
maltrankvilo, kaj mi pli similis homon kondamnitan pro sklaveco al laboro en
minejoj, aŭ al iu alia malsaniga metio, ol artiston okupitan de sia plej ŝatata
okupo. Ĉiuvespere malrapida febro turmentis min, kaj mi fariĝis nervoza ĝis
dolora grado; mi aparte bedaŭris ĉi tiun malsanon ĉar ĝis tiam mi estis ĝuinta
bonegan sanon, kaj ĉiam fieris pro la firmeco de miaj nervoj. Sed mi kredis ke
ekzercado kaj distriĝo baldaŭ forpelos tiajn simptomojn; kaj mi promesis al mi
ĉi tion, kiam mia kreaĵo estos kompleta.

Sekva paĝo ►

Volumo 1 Ĉapitro 4

Estis malhela Novembra vespero, kiam mi rigardis la rezulton de miaj laboroj.


Kun preskaŭ agonia maltrankvilo, mi kolektis la aparataron de vivo ĉirkaŭ min,
por infuzi la fajreron de vivo en la senvivaĵon kiu kuŝis ĉe miaj piedoj. Estis
jam la unua horo matene. La pluvo malĝojige tamburetadis sur la vitrojn, kaj
mia kandelo estis preskaŭ elbrulinta, kiam, en la duon-estingita lumeto, mi
vidis la malhele flavan okulon de la estaĵo malfermiĝi; ĝi forte spiris, kaj ĝiaj
membroj ekmoviĝis spasme.
Kiel mi priskribu miajn emociojn je ĉi tiu katastrofo, aŭ kiel mi desegnu per
vortoj la malfeliĉulon kiun mi, per senlimaj peno kaj zorgo, estis klopodinta
formi? Liaj membroj estis proporciaj, kaj mi estis elektinta liajn karakterizaĵojn
pro beleco. Beleco! -- Ho Dio! Lia flava haŭto apenaŭ kovris la substrukturon
de muskoloj kaj arterioj; Lia hararo estis brile nigra, fluema; liaj dentoj,
blankaj kiel perloj; sed ĉi tiuj belaĵoj nur pliaĉigis la kontraston kun liaj
akvemaj okuloj, kiuj ŝajnis esti preskaŭ samkoloraj al la brunblankaj okulingoj
en kiuj ili sidis, kun la ŝrumpinta teksturo de lia vizaĝo, kaj kun liaj rektaj
nigraj lipoj.

La diversaj okazaĵoj de la vivo ne estas tiom ŝanĝiĝemaj kiom la sentoj de la


homa naturo. Mi estis pene laborinta dum preskaŭ du jaroj, kun nur unu celo:
infuzi vivon en senvivan korpon. Tiucele mi rezignis ripozon kaj sanon. Mi
deziris per ardo kiu longe preteris moderon; sed tiam, fininta, la beleco de mia
revo malaperis, kaj senspira hororo kaj naŭzo plenigis mian koron. Ne povante
toleri la vidon de mia kreaĵo, mi fuĝis de la ĉambro. Dum longa tempo mi
paŝadis tra mia dormĉambro, ne povante trankviligi mian menson por dormi.
Finfine laco venkis la tumulton kiun mi estis suferinta; kaj mi ĵetis min sur la
liton, ankoraŭ vestita, en provo atingi kelkajn momentojn de forgeso. Sed tio
estis vana: mi ja dormis, sed sovaĝegaj sonĝoj perturbis min. Mi sonĝis ke mi
vidas Elizabeton, je pinto de sano, promenantan laŭ la stratoj de Ingolŝtato.
Ĝojante kaj surprizite, mi ĉirkaŭbrakumas ŝin; sed dum mi presas kison sur
ŝiajn lipojn, ili malheliĝas je la koloro de morto; ŝiaj trajtoj ŝajnas ŝanĝiĝi, kaj
mi pensis ke mi tenas la korpon de mia mortinta patrino en miaj brakoj;
morttuko estas volvita ĉirkaŭ ŝi, kaj mi vidas la tombejajn vermojn rampantajn
en la sinoj de la flanelo. Mi ekvekiĝis pro la hororo; malvarma ŝvito kovris
mian frunton, miaj dentoj klakadis, kaj ĉiuj membroj tremis; tiam, per la
malhela kaj flava lumo de la luno, mi vidis la malfeliĉulon, la mizeran
monstron kiun mi kreis, perforte enirante tra la ŝutrojn de la fenestro. Li levis
la kurtenon de la lito; kaj liaj okuloj, (se oni povas nomi ilin okuloj), estis
fiksitaj sur mi. Liaj makzeloj malfermiĝis, kaj li balbutis iujn nekompreneblajn
sonojn, dum rideto sulkigis lian vizaĝon. Li eble parolis, sed mi ne aŭdis; unu
mano etendiĝis, ŝajne por deteni min, sed mi eskapis kaj kuris malsupren per la
ŝtuparo. Mi kaŝis min en la korto de la domo kie mi loĝis; tie mi restis dum la
resto de la nokto, paŝante tien kaj reen je granda maltrankvilo, atente
aŭskultante, kaptante kaj timante ĉiun sonon kvazaŭ ĝi anoncus la aliron de la
demona kadavro al kiu mi bedaŭrinde donis vivon.

Ho! Neniu homo povus toleri la hororon de tiu vizaĝo. Reanimita mumio ne
estus tiom malbelega kiom tiu malfeliĉulo. Mi estis fikse rigardinta lin kiam li
estis nefinita; li estis malbela tiam; sed kiam tiuj muskoloj kaj artikoj fariĝis
kapablaj je moviĝo, ĝi fariĝis aĵo kiun eĉ Danto ne povus imagi. Mi pasigis
tiun nokton mizere. Foje mia pulso batis tiom rapide kaj forte, ke mi sentis ĝin
en ĉiu arterio; alifoje, mi preskaŭ sinkis al la tero pro laco kaj ekstrema
malforteco. Krom ĉi tiu hororo, mi sentis la amarecon de senreviĝo; revoj kiuj
antaŭe estis mia nutraĵo kaj plaĉa ripozo dum tre longa tempo, ĉi tiam fariĝis
infero al mi; kaj la ŝanĝiĝo estis rapidega, la venko tre kompleta!

Mateno, malfeliĉa kaj malseka, finfine lumiĝis, kaj malkovris al miaj


nedormintaj kaj dolorantaj okuloj la preĝejon de Ingolŝtato. Ĝiaj blankaj turo
kaj horloĝo, kiu indikis la sesan horon. La pordisto malfermis la pordojn de la
korto, kiu tiunokte estis mia azilo, kaj mi eliris en la stratojn, paŝante per
rapidaj paŝoj, kvazaŭ mi celus eviti la malfeliĉulon kiun mi timis vidi post ĉiu
stratangulo. Mi ne aŭdacis reiri al la apartamento en kiu mi loĝis, sed sentis
instigon hasti, kvankam mi estis malsekigita de la pluvo kiu elverŝiĝis el la
nigra kaj senkompata ĉielo.

Mi marŝadis ĉi tiel dum ioma tempo, klopodante, per korpa ekzercado,


malpliigi la pezon kiu premis sur mia menso. Mi trairis la stratojn, sen klara
ideo pri kie mi estas, nek kion mi faras. Mia koro forte batis pro la malsano de
timo; mi rapidis per neregulaj paŝoj, ne aŭdacante ĉirkaŭrigardi.

Kiel sola vir' sur vojo,


Maltrankvilanime,
Unu fojon turnas kapon,
Kaj daŭrigas time,
Ĉar li scias ke demono,
Sekvas lin proksime.

<* "Antikva Maristo" de Koleriĝo>

Tiel marŝinte, mi finfine alvenis al la gastejo kie la diversaj fiakroj kaj kaleŝoj
kutime haltas. Ĉi tie mi paŭzis, mi ne sciis kial; sed dum kelkaj minutoj mi
restis kun miaj okuloj fiksitaj sur kaleŝo kiu estis alvenanta al mi de la
kontraŭa fino de la strato. Dum ĝi alproksimiĝis, mi rimarkis ke ĝi estas la
Svisa fiakro: ĝi haltis tuj antaŭ mi; kaj, kiam la pordo malfermiĝis, mi vidis
Henrikon Klervalon. Vidinte min, li tuj elsaltis. "Mia kara Frankenŝtajno," li
ekkriis, "Mi tre ĝojas vidi vin! Estas plej bonŝance ke vi estas ĉi tie je la sama
momento de mia alveno."
Nenio povus egali al la ĝojo vidi Klervalon; lia ĉeesto revokis al miaj pensoj
mian patron, Elizabeton, kaj ĉiujn tiujn scenojn de hejmo kiuj estas karegaj al
mia memoro. Mi premis lian manon, kaj momente forgesis miajn hororon kaj
malfeliĉon; mi subite sentis, unuafoje post multaj monatoj, trankvilon kaj
pacan ĝojon. Tial mi bonvenigis mian amikon plej varme, kaj ni promenis al
mia kolegio. Klerval paroladis dum iom da tempo pri niaj komunaj amikoj, kaj
pri lia propra bona ŝanco, ricevi permeson veni al Ingolŝtato. "Vi facile
kredos," li diris, "kiom malfacilege estis persvadi al mia patro ke ne nepre
necesas ke komercisto komprenu nenion escepte de librotenado; kaj plie, mi
kredas ke kiam mi foriris, li restis ankoraŭ nekonvinkita, ĉar lia konstanta
respondo al miaj senlacaj petoj estis sama al tiu de la Nederlanda lernejestro en
La Paroĥestro de Vejkfild: 'Mi gajnas dek mil florenojn jare sen la Greka, mi
bone manĝas sen la Greka.' Sed lia amo por mi finfine venkis lian malŝaton por
lernado, kaj li permesis al mi fari vojaĝon de esploro en la lando de scio."

"Vidi vin estas plej granda ĝojo por mi; sed diru, kiel estis miaj patro kaj fratoj,
kaj Elizabeto, kiam vi foriris."

"Tre bonfartaj kaj tre ĝojaj, nur, iomete maltrankvilaj, ĉar ili aŭdas de vi tre
malofte. Cetere, mi mem intencas iomete admoni vin por ili. -- Sed, mia kara
Frankenŝtajn," ekhaltinte kaj fronte rigardante mian vizaĝon, li daŭrigis, "Mi
ĝis nun ne rimarkis kiom malsanega vi ŝajnas; tre malgrasa kaj pala; ŝajnas ke
vi estas maldorminta dum pluraj noktoj."

"Vi ĝuste divenis; lastatempe mi tiom profunde okupiĝis pri unu afero, ke mi
ne permesis al mi sufiĉe ripozi, kiel vi vidas: sed mi esperas, mi sincere
esperas, ke ĉi tiuj laboroj estas nun finitaj, kaj ke mi estas finfine libera.

Mi tremis tro multe; mi ne povis elteni pripensi la okazaĵojn de la antaŭa


nokto, des malpli mencii ilin. Mi piediris rapidpaŝe, kaj ni baldaŭ alvenis al
mia kolegio. Tiam mi konsideris, kaj la penso tremigis min, ke la kreaĵo kiun
mi lasis en mia apartamento eble ankoraŭ restas tie, vivanta, kaj ĉirkaŭpaŝanta.
Mi timegis rigardi ĉi tiun monstron; sed timis eĉ pli ke Henriko vidos lin. Tial,
petinte al li resti kelkajn minutojn ĉe la malsupro de la ŝtuparo, mi rapide
supreniris al mia propra ĉambro. Mia mano estis jam sur la porda seruro antaŭ
ol mi trankviliĝis. Tiam mi paŭzis, kaj sentis malvarman tremeton. Mi rapide
enpuŝis la pordon, kvazaŭ infano kiu kredas ke fantomo atendas lin ĉe la alia
flanko; sed nenio aperis. Mi time enpaŝis: la apartamento estis malplena; kaj
mia dormĉambro ankaŭ estis sen la horora gasto. Mi apenaŭ povis kredi ke
tiom bonega ŝanco trafus min; sed kiam mi estis certa ke mia malamiko estis ja
fuĝinta, mi kunfrapis miajn manojn pro ĝojo, kaj kuris malsupren al Klerval.

Ni supreniris al mia ĉambro, kaj la servisto baldaŭ alportis matenmanĝon; sed


mi ne povis regi min. Ne nur ĝojo okupis min; pro troa sentemo mi sentis
kvazaŭ pingletoj pikus mian korpon, kaj mia pulso rapidis. Mi ne povis resti en
unu loko dum momento; mi saltadis super la seĝoj, kunfrapis miajn manojn,
kaj laŭte ridadis. Komence, Klerval atribuis mian nekutiman humoron al ĝojo
pro lia alveno; sed kiam li estis observinta min pli atente, li vidis sovaĝecon en
miaj okuloj kiun li ne povis klarigi; kaj mia laŭta, senbrida, senkora ridado
timigis kaj surprizis lin. "Mia kara Viktor," li kriis, "kio, je Dio, estas la
problemo? Ne ridu tiel. Vi tre malsanas! Kio estas la kaŭzo de ĉi ĉio?"

"Ne demandu min," mi kriis. Mi kovris miajn okulojn per manoj, ĉar mi pensis
ke mi vidas la timatan fantomon englisi en la ĉambron. "Li povas diri. -- Ho,
savu min! Savu min!" Mi imagis ke la monstro estas kaptinta min.

Povra Klerval! Kiaj devus esti liaj sentoj? Renkontiĝo, kiun li estis atendinta
kun granda ĝojo, estis strange amariĝinta. Sed mi ne vidis lian malĝojon, ĉar
mi estis senkonscia, kaj ne reakiris konscion dum longa, longa tempo.

Ĉi tio estis komenco de nervoza febro, kiu limigis mian liberon dum pluraj
monatoj. Dum la tuta tempo Henriko estis mia sola fleganto. Poste mi
ekkomprenis ke, sciante la grandan aĝon de mia patro, kaj lian sanstaton, tro
fragilan por longega vojaĝo, kaj ke mia malsano tre deprimus Elizabeton, li
kaŝis de ili la gradon de mia perturbo, por protekti ilin de ĉi tiu malĝojo. Li
sciis ke mi ne povus havi pli ĝentilan kaj atenteman fleganton ol li mem, kaj
ĉar li forte esperis pri mia resaniĝo, li ne dubis ke, anstataŭ malutili, li agas plej
bonkore al ili.

Sed fakte mi tre malsanis; kaj certe mia resaniĝo atribueblas nur al la senlima
kaj senlaca zorgado de mia amiko. La formo de la monstro kiun mi estis
kreinta estis ĉiame antaŭ miaj okuloj, kaj mi senĉese babilis pri li. Miaj vortoj
sendube surprizis Henrikon: komence li kredis ilin vagantaj pensoj de
perturbita imago; sed mia obstina ripetado de la sama temo konvinkis lin ke
mia perturbo ja fontis de iu neordinara kaj terura evento.

Per tre malrapidaj gradoj, kaj kun oftaj refaloj kiuj maltrankviligis kaj
malĝojigis mian amikon, mi resaniĝis. Mi memoras la unuan fojon kiam mi
fariĝis kapabla observi eksterajn aĵojn kun ia plezuro. Mi rimarkis ke la falintaj
folioj malaperis, kaj ke la junaj burĝonoj ĝermas de la arboj kiuj ombris mian
fenestron. Estis ĉiela printempo, kaj la sezono multe kontribuis al mia
refortiĝo. Mi ankaŭ sentis ĝojon kaj varmecon revekiĝi en mia brusto; mia
malgajo malaperis, kaj post mallonga tempo mi fariĝis tiom bonhumora kiom
mi estis antaŭ tiu atako de fatala pasio.

"Karega Klerval," mi diris, "kiom bonkora, kiom bonega vi estas al mi. Ĉi tiu
tuta vintro, anstataŭ esti dediĉita al studado, kiel vi promesis al vi, estis
malŝparita en mia flegoĉambro. Kiel mi iam repagu al vi? Mi sentas plej
grandan bedaŭron pro la esperoj kiujn mi rompis; sed vi pardonos al mi."

"Vi tute repagos al mi, se vi ne maltrankviligos vin, sed resaniĝos tiom rapide
kiom eblas; kaj ĉar vi ŝajnas tiom bonhumora, mi rajtas priparoli unu temon, ĉu
ne?"

Mi tremis. Unu temon! Kiu ĝi povus esti? Ĉu li aludas al afero pri kiu mi eĉ ne
aŭdacas pensi?

"Trankviliĝu," diris Klerval, rimarkinte la ŝanĝiĝon de mia koloro, "Mi ne


mencios ĝin, se ĝi ĝenas vin; sed via patro kaj kuzino tre ĝojus se ili ricevus
leteron de vi per via propra mano. Ili apenaŭ scias kiom malsana vi estis, kaj
maltrankvilas pro via longa silento."

"Nur tio? Mia kara Henriko, kiel vi povas supozi ke miaj unuaj pensoj ne
direktiĝus al tiuj karaj karaj amikoj kiujn mi amas, kaj tiom meritas mian
amon."

"Se ĉi tio estas via nuna humoro, kara amiko, vi eble ĝojos vidi leteron kiu
kuŝas ĉi tie kelkajn tagojn: ĝi estas de via kuzino, mi kredas."

Sekva paĝo ►

Volumo 1 Ĉapitro 5

KLERVAL tiam metis la leteron en miajn manojn.

Al V. FRANKENŜTAJNO.

MIA KARA KUZO,


"Mi ne povas klarigi al vi la maltrankvilon kiun ni ĉiuj sentis pro via sano. Ni
devas supozi ke via amiko Klerval kaŝas la gradon de via perturbo: ĉar jam
pasis pluraj monatoj dum kiuj ni ne vidis vian manskribon; kaj dum ĉi tiu tuta
tempo vi estas devigata dikti viajn leterojn al Henriko. Certe, Viktor, vi estis
treege malsana; kaj ĉi tio faras nin ĉiujn mizeraj, preskaŭ tiom kiom la morto
de via patrino. Mia onklo preskaŭ konvinkiĝis ke vi estas ja danĝere malsana,
kaj oni apenaŭ retenis lin de vojaĝo al Ingolŝtato. Klerval ĉiam skribas ke vi
estas resaniĝanta; kaj mi forte esperas ke vi certigos ĉi tiun informon baldaŭ
per via propra manskribo; ĉar certe, certe, Viktor', ni ĉiuj estas tre mizeraj pro
ĉi tiu afero. Liberigu nin de ĉi tiu timo, kaj ni estos la plej feliĉaj uloj en la
mondo. Via patro nun tiom viglas, ke li ŝajnas esti dek jarojn pli maljuna ol li
estis lastvintre. Ernesto estas tiom pliboniĝinta, ke vi apenaŭ rekonus lin: li
estas nun preskaŭ dekses-jara, kaj jam perdis tiun malsanetan aspekton de
antaŭ kelkaj jaroj; li estas kreskinta sufiĉe fortika kaj aktiva.

"Mia onklo kaj mi longe konversaciis lastvespere pri kiun profesion Ernesto
praktiku. Lia konstanta malsano, dum li estis juna, forigis de li la kutimon de
koncentriĝo; kaj nun, kiam li spertas bonan sanon, li daŭre estas eksterdome,
grimpante montetojn, aŭ remante sur la lago. Tial mi proponis ke li fariĝu
terkultivisto, kio (kiel vi scias, Kuzo) estas plano ŝatata de mi. La vivo de
terkultivisto estas tre feliĉa kaj sana; kaj la malplej damaĝa, alivorte, la plej
bonfara profesio el ĉiuj. Mia onklo opiniis ke li estu edukita kiel advokato, por
ke, per lia helpo, li fariĝu juĝisto. Sed, krom la fakto ke li neniel taŭgas por tia
profesio, certe estas pli laŭdinde kultivi la teron por la subtenado de homoj, ol
esti la konfidanto, kaj foje la kunfarantaĉo, de iliaj malvirtoj, kio estas la
profesio de advokato. Mi diris ke la taskoj de prospera terkultivisto, eĉ se ili ne
estas pli honorindaj, almenaŭ estas pli feliĉa speco de okupado ol tiu de
juĝisto, kies bedaŭrinda sorto estas ĉiam enmiksiĝi en la malhela flanko de la
homa naturo. Mia onklo ridetis, kaj diris ke mi mem devas esti advokato, kio
finis la konversacion pri tiu temo.

"Kaj nun mi devas rakonti aferon kio tre plaĉos, kaj eble amuzos vin. Ĉu vi
memoras Justinon Moricon? Probable vi ne memoras; tial mi mallonge rakontu
pri ŝi. Ŝia patrino, sinjorino Moric, estis vidvino kun kvar infanoj. Justino estis
la tria. Ĉi tiu knabino ĉiam estis la plej ŝatata de sia patro; sed, pro stranga
malico, ŝia patrino ne povis toleri ŝin, kaj post la morto de sinjoro Moric, ŝi
traktis ŝin tre malbone. Mia onklino rimarkis ĉi tion; kaj, kiam Justino estis
dek-du-jaraĝa, konvinkis ŝian patrinon permesi al ŝi vivi ĉe ŝia domo. La
respublikaj kutimoj de nia lando produktis kondutmanierojn pli simplajn kaj
feliĉajn ol tiujn kiuj oftas ĉe la grandaj monarkioj kiuj ĉirkaŭas ĝin. Sekve,
estas malplia diferenco inter la diversaj klasoj de loĝantoj; kaj ĉar homoj de la
malsuperaj rangoj ne estas tiom malriĉaj nek malŝatataj, iliaj kondutmanieroj
estas pli poluritaj kaj moralaj. Servisto en Ĝenevo ne estas sama al servisto en
Francio nek Anglio. Justino, tiel akceptita de nia familio, lernis la
respondecojn de servisto; ĉi tiu socia stato, en nia feliĉa lando, ne inkluzivas la
ideon de nescio, nek rezignon pri homa digno.

"Sekve de tio kion mi ĵus diris, mi tre certas ke vi bone memoras la heroinon
de mia rakonteto, ĉar Justino estis tre ŝatata de vi; kaj mi memoras komenton
de vi, ke kiam vi sentas malbonan humoron, unu ekrigardo de Justino povas
fandi ĝin, pro la sama kialo kiun Ariosto skribis pri la beleco de Anĝelika -- ŝi
aspektas tre liberkora kaj ĝoja. Mia onklino sentis fortan ligon al ŝi, kiu instigis
ŝin havigi al ŝi pli superan edukon ol ŝi unue intencis. Ĉi tiu komplezo estis
plene repagita; Justino estis la plej dankema ulineto en la mondo; mi ne celas
diri ke ŝi deklaris tion, mi neniam aŭdis tion de ŝiaj lipoj; sed oni povis vidi en
ŝiaj okuloj ke ŝi preskaŭ adoris sian protektanton. Kvankam ŝi estis nature gaja,
kaj laŭ multaj vidpunktoj, ne pripensema, ŝi tamen pleje atentis al ĉiu gesto de
mia onklino. Ŝi konsideris ŝin la modelo de ĉio kio estas bonega, kaj klopodis
imiti ŝiajn manierojn de parolo kaj konduto, tiel ke eĉ nun ŝi ofte memorigas
min pri ŝi.

"Kiam mia karega onklino mortis, ĉiu estis tro okupita de sia propra mizero por
rimarki povran Justinon, kiu flegis ŝin dum ŝia malsano per tre zorgema amo.
Povra Justino estis tre malsana; sed aliaj suferoj estis trafontaj ŝin.

"Sinsekve, ŝiaj fratoj kaj fratino mortis; kaj ŝia patrino, escepte de sia
neglektita filino, estis sen gefiloj. La konscio de tiu virino estis maltrankvila; ŝi
komencis kredi ke la morto de ŝiaj ŝatatoj estis ĉiela juĝo por puni ŝian
preferadon. Ŝi estis rom-katolika; kaj mi kredas ke ŝia pastro konfirmis la
ideon kiun ŝi elpensis. Tial, kelkajn monatojn post via foriro al Ingolŝtato, la
pentinta patrino de Justino vokis ŝin hejmen. Povra knabino! Ŝi ploris kiam ŝi
forlasis nian domon; ŝi estis multe ŝanĝita post la morto de mia onklino;
funebro estis moliginta kaj mildiginta ŝian manieron, kiu antaŭe estis
rimarkinda pro viveco. Kaj loĝado ĉe la domo de ŝia patrino ne estis tia ke ĝi
povus revenigi ŝian gajecon. La povra virino estis tre malfirma en sia pentado.
Foje ŝi petegis al Justino pardoni ŝian malafablecon, sed pli ofte akuzis ŝin esti
la kaŭzo de la morto de siaj fratoj kaj fratino. Senĉesa agaciĝo finfine
malsanigis sinjorinon Moric. Komence ĝi plialtigis ŝian koleremon, sed nun ŝi
estas en eterna paco. Ŝi mortis kiam la vetero ekfariĝis malvarma, komence de
ĉi tiu lasta vintro. Justino estas reveninta al ni; kaj mi certigas al vi ke mi
tenere amas ŝin. Ŝi estas lerta kaj ĝentila, kaj ekstreme bela; kiel mi menciis
antaŭe, ŝia mieno kaj ŝiaj esprimoj daŭre memorigas min pri mia kara onklino.

"Mi devas diri kelkajn vortojn al vi, mia kara kuzo, pri eta kara Vilhelmo. Mi
deziras ke vi povu vidi lin; li estas tre alta je sia aĝo, kun dolĉaj ridantaj bluaj
okuloj, malhelaj okulharoj, kaj ondeca hararo. Kiam li ridetas, du kavetoj
aperas ĉe liaj vangoj, kiuj estas rozkoloraj pro sano. La jam havis unu aŭ du
edzinetojn, sed Luiza Biron estas lia ŝatata, bela kvinjara knabineto.

"Nun, kara Viktor, mi certas ke vi esperas esti satigita per iom da klaĉo pri la
bonuloj de Ĝenevo. La bela fraŭlino Mansfild jam ricevis gratulajn vizitojn pro
sia baldaŭa edziniĝo kun juna anglo, sinjoro Ĝon Melborn. Ŝia malbela fratino,
Manon, edziniĝis al sinjoro Duvijar, la riĉa bankisto, lastaŭtune. Via ŝatata
kunlernanto, Luis Manuar, suferis plurajn malfeliĉaĵojn ekde la foriro de
Klerval de Ĝenevo. Sed li estas jam reakirinta sian spiriton, kaj onidire baldaŭ
edziĝos al tre viveca bela francino, sinjorino Tavernje. Ŝi estas vidvino, kaj
multe pli aĝa ol Manuar; sed ŝi estas tre admirata, kaj ŝatata de ĉiuj.

"Mia skribado levis mian humoron, kara kuzo; tamen mi ne povas fini sen
denove maltrankvile demandi pri via sano. Kara Viktor, se vi ne estas tre
malsana, mem skribu, kaj ĝojigu vian patron kaj nin ĉiujn; aŭ -- mi ne povas
elteni la alian flankon de la afero; miaj larmoj jam fluas. Ĝis, mia kara kuzo.

"ELIZABETO LAVENZA

"Ĝenevo, la 18an de marto, 17--"

"Kara, kara Elizabet!" mi ekkriis kiam mi finlegis ŝian leteron, "Mi skribu tuj,
kaj liberigu ilin de la maltrankvilo kiun ili certe sentas." Mi skribis, kaj ĉi tiu
tasko tre lacigis min; sed mia resaniĝo estis komenciĝinta, kaj regule progresis.
Post du pliaj semajnoj, mi povis eliri el mia ĉambro.

Unu el miaj unuaj devoj, post resaniĝo, estis prezenti Klervalon al la pluraj
profesoroj de la universitato. Farante ĉi tion, mi spertis specon de malagrabla
traktado, kiu maltaŭgis al la vundoj kiujn mia menso estis suferinta. Ekde tiu
fatala nokto, la fino de miaj laboroj kaj la komenco de mia malfeliĉo, mi
spertis fortegan malŝaton al eĉ la nomo natura filozofio. Kiam mi estis fizike
tute resaniĝinta, la vido de kemia aparato renovigadis la tutan agonion de miaj
nervozaj simptomoj. Henriko rimarkis ĉi tion, kaj forigis mian tutan aparataron
de mia vido. Li ankaŭ ŝanĝis mian apartamenton; ĉar li komprenis ke mi
malŝatis la ĉambron kiu antaŭe estis mia laboratorio. Sed ĉi tiuj zorgoj de
Klerval estis senefikaj kiam mi vizitis la profesorojn. Sinjoro Valdman torturis
min kiam li laŭdis, ĝentile kaj varme, la mirigan progreson kiun mi faris en la
sciencoj. Li baldaŭ komprenis ke mi malŝatas la temon; sed, ne sciante la veran
kaŭzon, li atribuis miajn sentojn al modesteco, kaj ŝanĝis la temon de mia
progreso al la scienco mem, esperante, kiel ŝajnis evidente al mi, instigi min al
diskutado. Kion mi povus fari? Li celis plaĉi, sed tamen turmentis min. Mi
sentis kvazaŭ li zorgeme metus antaŭ min, unu post unu, ilojn uzotajn por
malrapide kaj kruele mortigi min. Mi baraktis sub liaj vortoj, tamen ne aŭdacis
montri la doloron kiun mi sentis. Klerval, kies okuloj kaj sentoj ĉiam rapide
perceptis la sentojn de aliaj, rifuzis la temon, asertante, kiel senkulpigo, ke li
scias nenion pri ĝi; kaj la konversacia temo fariĝis pli ĝenerala. En la koro mi
estis tre dankema al mia amiko, sed mi ne parolis. Mi klare rimarkis ke li estas
surprizita, sed li neniam provis eltiri mian sekreton; kaj kvankam mia amo al li
estis miksaĵo de varma emocio kaj senlima estimo, mi tamen neniam
persvadiĝis konfidi al li pri tiu evento kiu tre ofte okupis miajn pensojn,
timante ke rakontado al alia persono nur farus la impreson pli profunda.

Sinjoro Krempe ne estis tiom milda; kaj dum mia tiama stato de preskaŭ
neeltenebla sentemo, liaj maldelikataj krudaj laŭdegoj dolorigis min eĉ pli ol la
bonvolema aprobado de sinjoro Valdman. "Estu damnita, la bonulo!" li kriis;
"nu, sinjoro Klerval, mi certigas al vi ke li estas preterpasinta nin ĉiujn. Ho jes,
gapu al mi se vi volas; sed tamen tio estas vera. Junulo kiu nur kelkajn jarojn
antaŭe kredis je Kornelio Agripo tiom firme kiom la evangelio, nun estas
farinta sin la stelulo de la universitato; kaj se oni ne faligos lin baldaŭ, ni ĉiuj
humiliĝos -- Jes, Jes," li daŭrigis, rimarkinte suferon en mia mieno, "Sinjoro
Frankenŝtajno estas modesta; bonega kvalito por juna viro. Junaj viroj devas
esti dubemaj pri si, vi scias, sinjoro Klerval; mi mem estis tia kiam juna; sed
tio forlaviĝas post tre mallonga tempo."

Sinjoro Krempe komencis laŭdadon de si, kio feliĉe turnis la konversacion for
de la temo kiu tiom ĝenis min.

Klerval neniel estis natur-sciencisto. Lia imago estis tro brila por la detaletoj de
scienco. Li ĉefe studis lingvojn; kaj li celis, per akirado de la bazaj elementoj,
fariĝi preparita por instrui sin post sia reiro al Ĝenevo. La Persa, la Araba, kaj
la Hebrea kaptis lian atenton, post kiam li perfekte majstris la Grekan kaj
Latinon. Miaflanke, nenifarado ĉiam tedis min, kaj esperante eskapi miajn
pensojn, kaj miajn malŝatatajn antaŭajn studojn, mi sentis grandan
malstreĉiĝon en studado kun mia amiko, kaj trovis ne nur instruojn, sed ankaŭ
konsolon en la verkoj de la orientalistoj. Ilia melankolio estas paciga, kaj ilia
ĝojo ekscitas ĝis grado kiun mi neniam spertis dum la studado de aŭtoroj de iu
ajn alia lando. Kiam oni legas iliajn verkojn, la vivo ŝajnas konsisti de varma
suno kaj roz-ĝardeno, de la ridetoj kaj severaj mienoj de bela malamiko, kaj la
fajro kiu brulas en propra koro. Tre malsama al la vireca kaj heroeca poezio de
Grekio kaj Romo.

Somero pasis dum ĉi tiuj okupoj, kaj mi decidis reiri al Ĝenevo je la fino de
aŭtuno; sed, pro kelkaj okazaĵoj, vintro kaj neĝo alvenis, oni konsideris la
vojojn ne trapaseblaj, mia vojaĝo estis prokrastita ĝis la sekva printempo. Mi
sentis ĉi tiun malfruiĝon tre amare; ĉar mi ege deziris vidi mian hejmurbon, kaj
miajn amatajn amikojn. Mia reiro estis prokrastita tiom longe nur pro malvolo
forlasi Klervalon en nekonata loko, antaŭ ol li konatiĝos kun iuj ties loĝantoj.
Mi tamen pasigis la vintron bonhumore, kaj kvankam printempo estis nekutime
malfrua, kiam ĝi alvenis, ĝia beleco kompensis ĝian malfruon.

Estis jam komence de majo, kaj mi estis ĉiutage atendanta la leteron kiu estis
fiksonta la daton de mia foriro, kiam Henriko proponis promenan turismadon
en lokoj ĉirkaŭ Ingolŝtato, por persone adiaŭi la landon en kiu mi estis tre
longe loĝanta. Mi volonte konsentis al la propono: ekzercado plaĉas al mi, kaj
Klerval ĉiam estis mia plej ŝatata kunulo dum tiaj ekskursoj tra la pejzaĝo de
mia denaska lando.

Niaj promenoj daŭris du semajnojn; miaj sano kaj spirito estis jam delonge
restarigitaj, kaj mi gajnis plian forton de la saniga aero kiun mi spiris, la
naturaj okazaĵoj de nia irado, kaj la konversacio kun mia amiko. Antaŭe,
studado izolis min de interrilatoj kun miaj kunuloj, kaj faris min nesociema;
sed Klerval elvokis la pli bonajn sentojn de mia koro; li instruis al mi denove
ami la belecon de la naturo, kaj la ĝojplenajn vizaĝojn de infanoj. Bonega
amiko! Vi tre sincere amis min, kaj klopodis levi mian menson, ĝis la nivelo de
via. Sin-centrisma strebado estis krampinta kaj mallarĝiginta min, ĝis via
mildeco kaj amo varmigis kaj malfermis miajn sentojn; mi fariĝis la sama
feliĉulo kiu, antaŭ kelkaj jaroj, amema kaj amata de ĉiuj, havis neniun
malĝojon nek zorgon. Kiam mi estis feliĉa, senanima naturo povis doni al mi
plej plezurajn sentojn. Serena ĉielo kaj verdaj kampoj plenigis min per ekstazo.
La tiama sezono estis ja ĉiela; la floroj de printempo estis maturiĝantaj sur la
heĝoj, dum tiuj de somero estis jam burĝonantaj: Mi ne estis ĝenata de la
pensoj kiuj surpremis min per nevenkebla pezo dum la antaŭa jaro, spite miajn
klopodojn forĵeti ilin.
Henriko ĝojis pro mia gajeco, kaj sincere kunsentis kun miaj sentoj:
esprimante la sentojn kiuj plenigis sian animon, li strebis amuzi min. Liaj
mensaj rimedoj dum ĉi tiu tempo estis vere surprizegaj; lia konversacio estis
plena je kreemo; kaj tre ofte, imitante la Persajn kaj Arabajn verkistojn, li kreis
rakontojn de mirigaj imago kaj pasio. Aliajn tempojn li ripetis miajn ŝatatajn
poemojn, aŭ entiris min en debatojn, kiujn li subtenis per granda lerto.

Ni reiris al nia kolegio dimanĉe posttagmeze: la kamparanoj estis dancantaj,


kaj ĉiuj kiujn ni renkontis estis gajaj kaj bonhumoraj. Mia propra spirito estis
alta, kaj mi iris saltetante pro sentoj de senbrida ĝojo kaj ridemo.

Sekva paĝo ►

Volumo 1 Ĉapitro 6

Reveninte, mi trovis la sekvan leteron de mia patro :--

"Al V. FRANKENŜTAJNO

MIA KARA VIKTOR,

"Vi verŝajne atendas malpacience leteron por fiksi la daton de via reveno al ni;
kaj unue, mi konsideris skribi nur kelkajn liniojn, nur por mencii la daton kiam
mi atendu vin. Sed tio estus kruela ĝentileco, kaj mi ne aŭdacas fari tion. Kia
estus via surprizo, mia filo, se, atendante ĝojan kaj gajan bonvenon, vi
renkontus, male, larmojn kaj mizeron? Viktor, kiel mi rakontu al vi nian
malfeliĉon? Via foresto certe ne faris vin nesentema pri niaj ĝojoj kaj
malĝojoj; kaj kiel mi dolorigu foran filan? Mi volas prepari vin por mizera
novaĵo, sed mi scias ke tio ne eblas; eĉ nun viaj okuloj skanas la paĝon, por
serĉi la vortojn kiuj transdonas la terurajn novaĵojn.

"Vilhelmo estas mortinta! -- tiu dolĉa infano, kies ridetoj ĝojigis kaj varmigis
mian koron, kiu estis tre milda, tamen tre gaja! Viktor, li estas murdita!

"Mi ne provos konsoli vin; sed nur rakontos la cirkonstancon de la afero.

"Last-ĵaŭde (la 7an de majo) mi, mia nevino, kaj viaj du fratoj, iris promeni ĉe
Palaca Ebenejo. La vespero estas varma kaj serena, kaj ni longigis nian
promenon pli ol kutime. Estis jam krepusko antaŭ ol ni pensis pri reveno; kaj
tiam ni malkovris ke Vilhelmo kaj Ernesto, kiuj estis promeninta antaŭ ni, ne
estis troveblaj. Tial ni ripozis sur seĝo atendante ilian revenon. Baldaŭ Ernesto
revenis, kaj demandis ĉu ni vidis lian fraton: li diris, ke ili estis kune ludantaj,
ke Vilhelmo forkuris por kaŝi sin, kaj ke li sensukcese serĉis lin, kaj ke poste li
longe atendis, sed li ne revenis.

"Ĉi tiu raporto maltrankviligis nin, kaj ni serĉadis lin ĝis noktiĝo. Tiam
Elizabeto supozis ke li eble reiris al la domo. Li ne estis tie. Ni reiris denove,
kun torĉoj; ĉar mi ne povis ripozi, pensante ke mia dolĉa knabo estis perdiĝis,
kaj sen ŝirmo kontraŭ la malsekeco kaj roso de nokto; Elizabeto ankaŭ suferis
de ekstrema angoro. Ĉirkaŭ la kvina matene mi malkovris mian belan knabon,
kiun dum la antaŭa nokto mi vidis vigla kaj sane aktiva, sternita sur la gazono,
blua kaj sen moviĝo: la marko de la fingro de la murdinto estis sur lia kolo.

"Ni portis lin hejmen, kaj la angoro videbla sur mia vizaĝo malkaŝi la sekreton
al Elizabet. Ŝi tre deziris vidi la korpon. Unue, mi provis malebligi tion; sed ŝi
insistis, kaj enirante la ĉambron kie ĝi kuŝis, ŝi ekrigardis la kolon de la
viktimo. Kunpremante siajn manojn ekkriis, "Ho Dio! Mi murdis mian
amindan infanon!"

"Ŝi svenis, kaj estis tre malfacile reveki ŝin. Kiam ŝi estis denove konscia, ŝi
povis nur plori kaj suspiri. Ŝi diris al mi ke tiun saman vesperon Vilhelmo
kaĵole persvadis ŝin permesi al li surporti tre valoran miniaturon kiun ŝi ricevis
de via patrino. La bildo estas forprenita, kaj ĝi sendube estis la tento kiu
instigis la murdiston. Ĉi tiam estas neniu spuro de li, kvankam niaj klopodoj
malkovri lin estas senĉesaj; sed tio ne redonos mian karan Vilhelmon.

"Venu, kara Viktor; nur vi povas konsoli Elizabeton. Ŝi ploras senĉese, kaj
maljuste akuzas sin esti la kaŭzo de lia morto; Ŝiaj vortoj trapikas mian koron.
Ni ĉiuj malĝojas, sed ĉu tio ne estas plia motivo por vi, mia filo, reveni kaj esti
nia konsolanto? Via kara patrino! Ve, Viktor! Mi nun diras, 'Danku al Dio ke ŝi
ne devis travivi la kruelan mizeran morton de sia plej juna amindulo!'

"Venu, Viktor; ne kovante pensojn pri venĝo kontraŭ la murdinto, sed kun
sentoj de paco kaj mildeco, kiuj sanigos, anstataŭ ol iriti la vundojn de niaj
mensoj. Envenu la funebran domon, mia amiko, sed kun kompato kaj amo al
tiuj kiuj amas vin, kaj ne kun malamo al viaj malamikoj.

"Via amanta kaj suferanta patro,

ALFONSO FRANKENŜTAJNO
"Ĝenevo, la 12an de majo, 17--."

Klerval rigardis mian mienon dum mi legis ĉi tiun leteron. Li estis surprizita,
vidante la malesperon kiu sekvis la ĝojon kiun mi antaŭe esprimis pro ricevo
de novaĵoj de miaj amikoj. Mi ĵetis la leteron sur la tablon, kaj kovris mian
vizaĝon per miaj manoj.

"Mia kara Frankenŝtajno," diris Henriko, kiam li vidis min amare plorantan,
"ĉu vi devas ĉiam malĝoji? Mia kara amiko, kio okazis?"

Mi gestis ke li prenu la leteron, dum mi paŝadis tra la ĉambro, ekstreme


perturbite. La okuloj de Klerval ankaŭ fluigis larmojn, dum li legis pri mia
malfeliĉo.

"Mi ne povas konsoli vin, mia amiko," li diris; "via katastrofo estis neriparebla.
Kion vi intencas fari?"

"Tuj iri al Ĝenevo: venu kun mi, Henriko, por mendi ĉevalojn."

Dum ni iris, Klerval klopodis levi mian spiriton. Li ne faris per oftaj temoj de
konsolo, sed per montrado de plej vera kondolenco. "Povra Vilhelmo!" li diris,
"tiu kara infano; li nun dormas kun sia anĝela patrino. Liaj amikoj funebras kaj
ploras, se li estas ripozanta: li nun ne sentas la strangoladon de la murdinto;
gazono nun kovras lian kvietan formon, kaj li spertas neniun doloron. Nia
kompato ne plu utilas al li; tiuj kiuj vivas estas la plej grandaj suferantoj, kaj
por ili, tempo estas la nura konsolo. Tiuj sentencoj de la Stoikuloj, ke morto ne
estas malbono, kaj ke la homa menso devas superi malesperon pri la eterna
foresto de amato, estu nebonvenaj. Eĉ Kato ploris super la mortinta korpo de
sia frato."

Klerval tiel parolis dum ni rapidis tra la stratoj; la vortoj faris impreson sur mia
menso, kaj mi memoris ilin poste, kiam mi estis sola. Sed tiam, tuj kiam la
ĉevaloj alvenis, mi rapide eniris en kabrioleton, kaj adiaŭis al mia amiko.

Mia vojaĝo estis tre morna. Komence mi deziris rapidi, ĉar mi tre volis konsoli
kaj kondolenci miajn amatajn kaj funebrantajn amikojn; sed kiam mi
alproksimiĝis al mia denaska urbeto, mi malrapidigis mian iradon. Mi apenaŭ
povis elteni la multecon da sentoj kiuj enŝoviĝis en mian menson. Mi trapasis
tra pejzaĝoj bone konataj de mia juneco, kiujn mi ne estis vidinta dum preskaŭ
ses jaroj. Kiom ĉio eble ŝanĝiĝis dum tiu tempo? Unu subita kaj ruiniga ŝanĝo
estis okazinta; sed mil etaj cirkonstancoj eble grade kaŭzis aliajn ŝanĝojn, kiuj,
eĉ se okazintaj pli trankvile, eble ne estus malpli gravaj. Timo venkis min; mi
ne kuraĝis antaŭeniri, pro timego de mil sennomaj malbonoj kiuj tremigis min,
kvankam mi ne kapablis difini ilin.

Mi restis du tagojn ĉe Laŭzano, en ĉi tiu dolora mensostato. Mi rigardadis la


lagon: la akvo estis tre trankvila; ĉie estis kvieto, kaj la neĝkovritaj montoj, "la
palacoj de la naturo," ne estis ŝanĝitaj. La trankvila kaj ĉiela pejzaĝo grade
refortigis min, kaj mi daŭrigis mian vojaĝon al Ĝenevo.

La vojo laŭiris la flankon de la lago, kiu malvastiĝis dum mi proksimiĝis al


mia denaska urbeto. Mi malkovris pli klare la malhelajn flankojn de Ĵuraso, kaj
la brilan pinton de Blanka Monto; mi ploris kiel infano: "Karaj montoj! mia
bela lago! Kiel vi bonvenigas vian forvaginton? Viaj pintoj estas klaraj, la ĉielo
kaj lago estas bluaj kaj serenaj. Ĉu ĉi tio prognozas pacon, aŭ mokas mian
malĝojon?"

Mi timas, mia amiko, ke mi fariĝos tedulo se mi tro longe priskribos ĉi tiujn


komencajn cirkonstancojn; sed ili estis relative feliĉaj tagoj, kaj mi pripensas
ilin kun plezuro. Mia lando, mia amata lando! Nur denaskulo povas kompreni
mian ĝuon kiam mi denove rigardis viajn riveretojn, viajn montojn, kaj antaŭ
ĉio, vian belan lagon!

Tamen, dum mi alproksimiĝis al mia hejmo, malĝojo kaj timo denove venkis
min. Nokto ankaŭ sieĝis min; kaj kiam mi apenaŭ povis vidi la malhelajn
montojn, mi eĉ pli malgajis. La situacio ŝajnis esti vasta kaj malhela sceno de
malbono, kaj mi nebule antaŭvidis ke mia destino estas fariĝi la plej mizera el
homaj estuloj. Ve! Mi prave profetis, kaj misis nur pri unu afero: en la tuta
mizero kiun mi antaŭvidis kaj antaŭtimis, mi ne imagis eĉ centonon da la
turmento kiun mi estis suferonta.

Estis tute malhele kiam mi alvenis al la ĉirkaŭejo de Ĝenevo; la pordegoj de la


urbo estis jam fermitaj; kaj mi devis tranokti ĉe Seŝerono, vilaĝo duon-leŭgon
oriente de la urbo. La ĉielo estis serena; kaj, ĉar mi ne povis ripozi, mi decidis
viziti la lokon kie mia kara Vilhelmo estis murdita. Ĉar mi ne povis trapasi la
urbon, mi devis trairi la lagon per boato, por atingi Palacan Ebenejon. Dum ĉi
tiu mallonga vojaĝo, mi vidis fulmon desegnanta belegajn formojn ĉe la pinto
de Blanka Monto. La ŝtormo ŝajnis alveni rapide. Albordiĝinte, mi supreniris
malaltan monteton, por observi ĝian progreson. Ĝi alvenis; la ĉielo estis
nubkovrita, kaj baldaŭ mi sentis la pluvon, malrapide falantan je grandaj gutoj,
sed ĝia sovaĝeco rapide kreskis.
Mi forlasis mian seĝon, kaj pluiris, kvankam la malhelo kaj la ŝtormo
intensiĝis ĉiun minuton, kaj tondro terure eksplodis super mia kapo. Ĝi eĥis de
Salevo, la Ĵurasaj Montoj, kaj la Alpoj de Savojo; ekbriloj de fulmo blindumis
miajn okulojn, lumigante la lagon, tiel ke ĝi aspektis kvazaŭ vasta tuko de
fajro; tiam, dum momento, ĉio estis malhela kiel peĉo, ĝis miaj okuloj superis
la efikon de la antaŭa ekbrilo. Kiel ofte okazas en Svisio, la ŝtormo aperis
samtempe en diversaj partoj de la ĉielo. Treege sovaĝa ŝtormo ŝvebis precize
norde de la urbo, super tiu parto de la lago kiu situas inter la promontoro de
Belrivo kaj la vilaĝo Kopeto. Alia ŝtormo lumigis Ĵurason per malhelaj
ekbriloj; kaj alia kaŝadis kaj malkaŝadis Molon, pintan monton oriente de la
lago.

Dum mi rigardis la ŝtormon, tre belan, tamen teruran, mi rapidpaŝe antaŭeniris.


Ĉi tiu nobla milito en la ĉielo levis mian spiriton; mi kunpremis miajn manojn,
kaj laŭte deklaris, "Vilhelmo, kara anĝelo! Jen via funebraĵo, jen via funebra
himno!" Dum mi diris ĉi tiujn vortojn, mi rimarkis en la malhelo figuron, kiu
kaŝe deiris de malantaŭ kelkaj proksimaj arboj; Mi staris senmove, atente
gapante: mi ja ne eraris. Ekbrilo de fulmo lumigis la objekton, kaj malkaŝis
ĝian formon al mi; ĝia grandega alteco, kaj la misformiteco de ĝia aspekto, tro
malbela por esti homa, tuj informis min ke ĝi estas la mizerulo, la malpura
demono, kiun mi vivigis. Kion li faras tie? Ĉu eble li murdis mian fraton? (La
penso tremigis min.) Tuj kiam la ideo aperis en mia imago, mi konvinkiĝis pri
ĝia vereco; miaj dentoj klakadis, kaj mi devis apogi min kontraŭ arbo. La
figuro rapide preterpasis min, kaj perdiĝis en la malhelon. Nenio de homa
formo povus detrui tiun belan infanon. Li estas la murdinto! Mi ne povis dubi
pri tio. La nura ekzisto de la ideo estis nevenkebla pruvo de la fakto. Mi
konsideris sekvi la diablon; sed estus vane, ĉar alia ekbrilo malkaŝis ke li estis
grimpanta la preskaŭ vertikalan facon de Monto Salevo, monteto kiu situas
sude de Palaca Ebenejo. Li baldaŭ atingis la supron, kaj malaperis. Mi restis
senmova. La tondro ĉesis; sed la pluvo ankoraŭ daŭris, kaj estis netravidebla
malhelo. En mia menso mi cerbumis pri la eventoj kiujn mi ĝis tiam estis
provinta forgesi: ĉiuj paŝoj de mia progreso al la kreo; la apero de la kreaĵo de
miaj manoj, vivanta apud mia lito; ĝia foriro. Preskaŭ du jaroj estis pasintaj
ekde la nokto kiam li unue ricevis vivon; kaj ĉu ĉi tio estis lia unua krimo? Ve!
Mi estis liberiginta torditan mizerulon en la mondon, kiu ĝojegis pri buĉado kaj
sufero; ĉu li ne murdis mian fraton?

Neniu povas imagi la turmenton kiun mi suferis dum la resto de nokto, kiun mi
pasigis, malvarma kaj malseka, sen ŝirmo. Sed mi ne sentis la malkomforton de
la vetero; mia imago estis okupata pri scenoj de malbono kaj malespero. Mi
konsideris la estulon kiun mi estis forĵetinta inter la homaro, al kiu mi estis
provizinta la volon kaj la povon realigi hororajn celojn, kiel lian ĵus faritan
agon, kvazaŭ li estus mia propra vampiro, mia propra fantomo, liberigita de la
tombejo kaj devigata detrui ĉion kio estas kara al mi.

Tagiĝis; kaj mi turnis miajn paŝojn al la urbo. La pordegoj estis malfermitaj;


kaj mi rapidis al la domo de mia patro. Mia unua penso estis malkaŝi kion mi
scias pri la murdinto, kaj organizi tujan ĉasadon. Sed mi hezitis kiam mi
konsideris mian rakonton. Estulo kiun mi mem kreis, kaj vivigis, renkontis min
noktomeze inter la klifoj de negrimpebla monto. Mi memoris ankaŭ la
nervozan febron kiu kaptis min je la precize sama dato de mia kreo, kiu donus
odoron de deliro al rakonto kiu estis jam tute malverŝajna. Mi bone konsciis ke
se iu ajn komunikus tian aferon al mi, mi konsiderus tion deliraĵo de malsana
menso. Krome, pro ĝia stranga naturo, la besto eskapus ĉason, se mi eĉ estus
sufiĉe kredata por konvinki miajn parencojn komenci. Krome, kiel ĉaso povus
utili? Kiu povus aresti vivaĵon kiu kapablas suprengrimpi la pendantajn
flankojn de Monto Salevo? Ĉi tiuj pensoj persvadis min; mi decidis resti
silenta.

Estis proksimume la kvina matene kiam mi eniris la domon de mia patro. Mi


diris al la servistoj ke ili ne veku la familion, kaj iris al la biblioteko por atendi
ilian kutiman vekiĝ-horon.

Ses jaroj estis pasintaj kvazaŭ sonĝo, escepte de unu neforigebla postsigno, kaj
mi staris ĉe la sama loko kie mi laste brakumis mian patron antaŭ mia foriro al
Ingolŝtato. Amata kaj estiminda parenco! Mi ankoraŭ havis lin. Mi rigardadis
la pentraĵon de mia patrino kiu estis pendanta super la kamenbreto. La temo
estis nefikcia, komisiita de mia patro, kaj reprezentis Karolinon Boforon
turmentita de malespero, genuanta apud la ĉerko de sia mortinta patro. Ŝi estis
vestita kiel kamparano, kaj ŝiaj vangoj estis palaj; sed estis etoso de digno kaj
belo, kiu preskaŭ malebligis la senton de kompato. Sub ĉi tiu pentraĵo estis
miniaturo de Vilhelmo; miaj larmoj fluis kiam mi rigardis ĝin. Dum mi ploris
tiel, Ernesto eniris: li estis aŭdinta mian alvenon kaj rapidinta por bonvenigi
min. Li esprimis deprimitan ĝojon kiam li vidis min. "Bonvenon, mia karega
Viktor," li diris. "Ah! Mi bedaŭras ke vi ne alvenis antaŭ tri monatoj. Tiam vi
trovus nin ĝojaj kaj bonhumoraj. Sed nun ni malĝojas, kaj mi bedaŭras ke ni
renkontos vin kun larmoj, anstataŭ ridetoj. Nia patro aspektas tre deprimita:
ŝajnas ke ĉi tiu terura evento revekis en lia menso lian doloron de la morto de
Panjo. Povra Elizabeto ankaŭ estas tute nekonsolebla." Ernesto komencis plori
dum li diris ĉi tiujn vortojn. Mi diris, "Ne bonvenigu min ĉi tiel; provu esti pli
trankvila, tiel ke mi ne estu absolute mizera tuj kiam mi eniras la domon de
mia patro post longega foresto. Sed diru, kiel mia patro eltenas siajn
malfeliĉaĵojn? Kaj kiel fartas mia povra Elizabeto?"

"Ŝi ja bezonas konsolon; ŝi kulpigas sin pri la morto de mia frato, kaj tio
mizerigis ŝin. Sed la murdinto estas malkovrita--"

"Mi ne komprenas kion vi volas diri; ni ĉiuj malĝojis kiam ŝi estis malkovrita.
Komence, neniu kredis; kaj eĉ nun Elizabeto rifuzas kredi, spite ĉiujn
indikaĵojn. Kompreneble, kiu povus kredi ke Justino Moric, kiu estis tre afabla,
kaj ŝatis la tutan familion, povus subite fariĝi tiom ekstreme fia?"

"Justino Moric! Povra, povra knabino! Ĉu ŝi estas la akuzito? Sed tio estas
eraro; ĉiuj scias tion; neniu kredas tion, ĉu, Ernesto?"

"Komence, neniu kredis; sed pluraj cirkonstancoj evidentiĝis, kiuj preskaŭ


devigis nin kredi; kaj ŝia konduto estas tiom konfuzita, ke ĝi donas pezon al la
faktaj indikaĵoj kiu, mi timas, lasas neniun esperon pri dubo. Sed ŝia proceso
okazos hodiaŭ, kaj vi tiam aŭdos ĉion."

Li rakontis ke, tiun matenon kiam oni malkovris la murdon de povra Vilhelmo,
Justino estis malsaniĝinta, kaj ripozanta en sia lito; kaj, post pluraj tagoj, unu el
la servistoj, kiu hazarde ekzamenis la vestaĵojn kiujn ŝi surhavis dum la nokto
de la murdo, malkovris en ŝia poŝo la pentraĵon de mia patrino, kiun oni
supozas esti la tento de la murdinto. La servisto tuj montris ĝin al unu el la
aliaj, kiu, sen diri vorton al iu familiano, iris al magistrato. Post ilia atestado,
oni arestis Justinon. Akuzite pri la faktoj, la povra knabino multege pravigis la
suspekton per sia ekstreme konfuzita konduto.

Ĉi tio estis stranga rakonto, sed ĝi ne skuis mian fidon; kaj mi respondis
sincere, "Vi ĉiuj eraras; mi scias la murdinton. Justino, povra, bona Justino,
estas senkulpa."

Tiumomente mia patro eniris. Mi vidis malĝojon profunde stampitan sur lia
vizaĝo, sed li klopodis bonvenigi min per rideto; kaj post nia interŝanĝo de
malĝojaj salutoj, li estis diskutonta iun alian temon, ne nian katastrofon, sed
Ernesto deklaris, "Bona Dio, Paĉjo! Viktor diras ke li scias kiu murdis povran
Vilhelmon."
"Ni ankaŭ scias, bedaŭrinde," respondis mia patro; "ĉar mi ja preferus resti
ĉiame senscia, ol malkovri tiom da malnobleco kaj maldankemo en iu kiun mi
tre alte estimis.

"Mia kara patro, vi eraras; Justino estas senkulpa."

"Se tiel ŝi estas, Dio malpermesu ke ŝi suferu kiel kulpa. Ŝi estas juĝota hodiaŭ,
kaj mi esperas, mi sincere esperas, ke ŝi estos senkulpigita." Ĉi tiu parolo
trankviligis min. Mi estis firme konvinkita en mia propra menso ke Justino, kaj
fakte ĉiuj homaj estuloj, estas senkulpaj pri ĉi tiu murdo. Tial, mi sentis neniun
timon ke oni povus prezenti ajnan cirkonstancan indikaĵon, sufiĉe fortan por
kulpigi ŝin; kaj, surbaze de ĉi tiu certeco mi trankviligis min, avide atendis la
proceson, sen antaŭvidi fian rezulton.

Baldaŭ Elizabeto alvenis. La tempo estis farinta grandajn ŝanĝojn en ŝia formo,
ekde kiam mi laste rigardis ŝin. Ses jarojn antaŭe ŝi estis beleta bonhumora
knabino, kiun ĉiuj amis kaj dorlotis. Ĉi tiam ŝi havis virinajn altecon kaj
esprimadon de vizaĝo, kio estis nekutime bela. Ŝia larĝa frunto sugestis bonan
komprenemon, ligitan kun tre sincera temperamento. Ŝiaj okuloj estis avel-
koloraj, kaj esprimis mildecon, ĉi tiam, pro lastatempa sufero, miksitan kun
malĝojo. La koloro de ŝia hararo estis luksa malhela ruĝbruno, ŝia haŭto estis
pala, kaj ŝia figuro estis malgrasa kaj gracia. Ŝi bonvenigis min per plej granda
korinklino. "Via alveno, mia kara kuzo," ŝi diris, "plenigas min per espero. Vi
eble trovos iun rimedon por pravigi mian povran senkulpan Justinon. Ve! Kiu
povos esti sekura, se ŝi estos kondamnita je krimo? Mi fidas je ŝia senkulpeco
tiom certe kiom la mia. Nia malbona sorto estas duoble severa al ni; ni ne nur
perdis tiun belan karan knabon, sed ĉi tiu povra knabino, kiun mi sincere amas,
estas forŝirota de eĉ pli malbona fatalo. Se ŝi estos kondamnita, mi neniam
denove spertos ĝojon. Sed ŝi ne estos, mi certas ke ŝi ne estos; kaj tiam mi
denove ĝojos, eĉ post la malĝoja morto de mia eta Vilhelmo.

"Ŝi estas senkulpa, mia Elizabeto," mi diris, "kaj tio estos pruvita; timu nenion,
sed lasu la certecon pri ŝia senkulpigo levi vian spiriton."

"Vi estas tre bonkora! Ĉiuj aliaj kredas je ŝia kulpo, kaj tio mizerigas min; ĉar
mi scias ke tio maleblas: kaj la konstato ke ĉiuj aliaj tre mortige antaŭjuĝis,
senkuraĝigis kaj senesperigis min." Ŝi ploris.

"Dolĉa nevino," diris mia patro, "sekigu viajn larmojn. Se ŝi estas, kiel vi
kredas, senkulpa, fidu je la justeco de niaj juĝistoj, kaj la agado per kiu mi
malebligos eĉ ombreton de antaŭjuĝo.
Sekva paĝo ►

Volumo 1 Ĉapitro 7

Ni pasigis kelkajn malĝojajn horojn, ĝis la dek unua horo, kiam la proceso estis
komencota. Ĉar mia patro kaj la aliaj familianoj devis ĉeesti kiel atestantoj, mi
iris kun ili al la kortumo. Dum la tuto de ĉi tiu aĉa farso de justico mi suferis
torturon. Estis decidote ĉu la rezulto de miaj scivolemo kaj eksterleĝa projekto
estus kaŭzo de morto por du el miaj vivkunuloj: la unua, ridetanta infano, plena
je senkulpeco kaj ĝojo; la alia, multe pli terure murdota, kun la plia maljusteco
de fifamigo kiu farus la murdon memorinda pro hororo. Justino ankaŭ estis
knabino de bona merito, kaj posedis kvalitojn kiuj promesis fari ŝian vivon
feliĉa: sed ĉio estis nuligota en malnobla tombo; kaj mi estis la kaŭzo! Mi
miloble preferus konfesi min mem kulpa pri la krimo atribuita al Justino; sed
mi estis for kiam ĝi okazis, kaj tia deklaro estus konsiderata kiel la deliraĵoj de
frenezulo. Ĝi ne senkulpigus ŝin, kiu estis suferanta pro mi.

La aspekto de Justino estis trankvila. Ŝi surhavis funebrajn vestaĵojn; kaj la


seriozeco de ŝiaj sentoj faris ŝian mienon, ĉiame allogan, ekstreme bela. Tamen
ŝi ŝajnis memfida pri sia senkulpeco, kaj ne tremis, kvankam ŝi estis algapata
kaj malamata de miloj; ĉar la kompato kiun ŝia beleco povus veki aliokaze,
estis nuligita en la mensoj de la spektantoj, per pensoj pri la ŝoka krimo kiun
oni supozis ke ŝi faris. Ŝi estis trankvila, tamen ŝia trankvileco estis evidente
limigita; kaj, ĉar oni antaŭe konsideris ŝian konfuzon pruvo pri kulpeco, ŝi
mense penis montri kuraĝon. Kiam ŝi eniris la kortumon, ŝi ĉirkaŭrigardis, kaj
rapide malkovris kie ni estis sidantaj. Larmo ŝajnis malbriligi ŝian okulon kiam
ŝi vidis nin; sed ŝi rapide refortigis sin, kaj malĝoja mieno ŝajnis atesti pri ŝia
absoluta senkulpeco.

La proceso komenciĝis; kaj post kiam la prokuroro anoncis la akuzon, pluraj


atestantoj estis vokitaj. Pluraj strangaj faktoj estis kontraŭ ŝi, faktoj kiuj povus
ŝanceli iun kiu ne konus tiajn pruvojn pri ŝia senkulpeco kiajn mi konis. Ŝi
estis for de la hejmo dum la tuta nokto de la murdo, kaj antaŭ la mateno estis
rimarkita de foira vendistino, ne for de la loko kie la korpo de la murdita
infano estis poste malkovrita. La virino demandis al ŝi kion ŝi faras tie; sed ŝi
aspektis tre strange, kaj nur donis konfuzitan, nekompreneblan respondon. Ŝi
reiris al la domo ĉirkaŭ la oka horo; kaj kiam oni demandis kie ŝi pasigis la
nokton, ŝi respondis, ke ŝi estis serĉanta la infanon, kaj avide demandis ĉu
estas novaĵo pri li. Kiam oni montris al ŝi la korpon, ŝi fariĝis severe histeria,
kaj restis en sia lito dum pluraj tagoj. Oni montris la pentraĵon, kiun la servisto
trovis en ŝia poŝo; kaj kiam Elizabeto, per balbutanta voĉo, konfirmis ke ĝi
estas la sama kiun ŝi metis ĉirkaŭ la kolo de la infano, unu horon antaŭ lia
malapero, murmuro de hororo kaj indigno plenigis la kortumon.

Oni vokis Justinon por defendi sin. Dum la proceso, ŝia mieno ŝanĝiĝadis.
Surprizo, hororo, kaj mizero estis forte esprimataj. Foje ŝi luktis por reteni
larmojn; sed kiam estis dezirate ke ŝi atestu, ŝi refortigis sin, kaj parolis je
aŭdebla kvankam varianta voĉo:--

"Dio scias," ŝi diris, "ke mi estas tute senkulpa. Sed mi ne asertas ke miaj
protestoj devas malkondamni min: mi defendas mian senkulpecon per sincera
kaj simpla klarigo de la faktoj kiuj estas prezentitaj kontraŭ mi; kaj mi esperas
ke mia karaktero, kiu ĉiam estas sama, persvados miajn juĝistojn interpreti
favore, kiam cirkonstancoj ŝajnos dubindaj aŭ suspektindaj.

Tiam ŝi rakontis ke, ricevinte permeson de Elizabeto, ŝi pasigis la vesperon de


la nokto en kiu la murdo okazis, ĉe la domo de onklino ĉe Kverko, kiu estas
vilaĝo proksimume leŭgon for de Ĝenevo. Kiam ŝi revenis, ĉirkaŭ la naŭa, ŝi
renkontis viron, kiu demandis al ŝi, ĉu ŝi vidis la infanon kiu perdiĝis. Ŝi estis
maltrankviligita pro ĉi tiu novaĵo, kaj pasigis plurajn horojn serĉante lin, dum
la pordegoj de Ĝenevo estis fermitaj. Dum pluraj horoj de la nokto ŝi devis
resti en brut-domo apartenanta al biena dometo, ĉar ŝi ne volis veki la
loĝantojn, al kiuj ŝi estis bone konata. Ne povante ripozi nek dormi, ŝi forlasis
sian ŝirmejon frue, por denove klopodi trovi mian fraton. Se ŝi pasis proksime
al la loko kie lia korpo kuŝis, ŝi ne sciis tion. Tio ke ŝi ŝajnis konfuzita kiam la
vendistino demandis al ŝi, ne estas surpriza, ĉar ŝi estis pasiginta sendorman
nokton, kaj la sorto de povra Vilhelmo estis ankoraŭ ne konata. Pri la pentraĵo,
ŝi povis provizi neniun klarigon.

"Mi scias," daŭrigis la malfeliĉa viktimo, "kiom peze kaj fatale ĉi tiu unu
cirkonstanco pezas kontraŭ mi, sed mi ne kapablas klarigi ĝin; kaj espriminte
mian kompletan nescion, mi povas nur supozi pri la hazardoj per kiuj ĝi eble
estis metita en mian poŝon. Sed eĉ ĉi tie mi estas frustrita. Mi kredas ke mi
havas neniun malamikon en la mondo, kaj certe neniu estus tiom malica ke li
dezirus detrui min. Ĉu la murdinto metis ĝin tien? Mi scias pri neniu ŝanco
kiun li havus por fari tiel; eĉ se mi scius, kial li ŝtelus la valoraĵon kaj tuj lasus
ĝin?
"Mi konfidas mian sorton al la justeco de miaj juĝistoj, tamen mi ne vidas
spacon por espero. Mi petas permeson prezenti kelkajn atestantojn por
esplorado pri mia karaktero; kaj se ilia atesto ne superpezos mian supozitan
kulpon, mi certe estos kondamnita, kvankam mi kaŭcius la savon de mia animo
por garantii mian senkulpecon.

Pluraj atestantoj estis vokitaj, kiuj konis ŝin dum multaj jaroj, kaj ili ĉiuj
parolis pozitive pri ŝi; sed timo, kaj malamo al la krimo, je kiu ili supozis ŝin
kulpa, faris ilin hezitemaj, kaj malvolontaj prezenti sin. Elizabeto rimarkis ke
eĉ ĉi tiu fina rimedo, ŝia bonega karaktero kaj senriproĉa konduto, estis
fiaskonta por la akuzito. Kvankam intense perturbita, ŝi deziris permeson
paroli al la kortumo.

"Mi estas," ŝi diris, "kuzino de la malfeliĉa murdita infano, aŭ prefere, lia


fratino, ĉar mi estis edukita de, kaj loĝis kun liaj gepatroj ekde kaj eĉ longe
antaŭ lia naskiĝo. Oni eble konsideros maldece, ke mi prezentu min je ĉi tiu
cirkonstanco; sed kiam mi vidas vivkunulon pereontan pro la malkuraĝo de siaj
ŝajnaj amikoj, mi deziras permeson paroli, por diri kion mi konas pri ŝia
karaktero. Mi bone konas la akuziton. Mi vivis en la sama domo kun ŝi, iam
dum kvin jaroj, iam dum preskaŭ du jaroj. Dum tiu tuta tempo al mi ŝajnis ke
ŝi estas la plej aminda kaj bonvola el homoj. Ŝi flegis sinjorinon
Frankenŝtajnon, mian onklinon, dum ŝia fina malsano, per plej grandaj amo kaj
zorgo; kaj poste prizorgis sian propran patrinon dum laciga malsano, je
maniero kiu vekis la admiron de ĉiuj kiuj konas ŝin. Post tio ŝi denove vivis en
la domo de mia onklo, kie ŝi estis amata de la tuta familio. Ŝi estis kore ligita al
la infano kiu estas nun mortinta, kaj traktis lin kiel plej amema patrino.
Miaflanke, mi ne hezitas diri ke, spite ĉiujn indikaĵojn prezentitajn kontraŭ ŝi,
mi kredas kaj fidas je ŝia perfekta senkulpeco. Ŝi havis neniun tenton por tia
ago: pri la ornamaĵo sur kiu la ĉefa argumento restas, se ŝi sincere dezirus ĝin,
mi volonte donus ĝin al ŝi; mi tiom estimas kaj valoras ŝin.

Bonega Elizabeto! Murmuro de aprobo estis aŭdita; sed ĝi estis responda al ŝia
nobla interveno, kaj ne favora al povra Justino, al kiu la publika indigno
direktiĝis kun renovigita sovaĝeco, akuzante ŝin je plej nigra maldankemo. Ŝi
mem ploris dum Elizabeto parolis, sed ne respondis. Miaj propraj
maltrankvileco kaj angoro estis ekstremaj dum la tuta proceso. Mi kredis je ŝia
senkulpeco; mi sciis ĝin. Ĉu la demono, kiu estis murdinta mian fraton (mi
neniel dubis), ankaŭ, en sia infera ludo, kondamnis senkulpulon al morto kaj
malhonoro? Mi ne povis elteni la hororon de mia situacio; kaj kiam mi
perceptis ke la voĉo de la popolo, kaj la mienoj de la juĝistoj, estis jam
kondamnintaj mian malfeliĉan viktimon, mi elkuris el la kortumo pro agonio.
La torturoj de la akuzito ne egalis al miaj; ŝia senkulpeco estis ŝia forto, sed la
dentegoj de sinakuzo ŝiris mian bruston, kaj rifuzis lasi min.

Mi pasigis nokton de pura mizero. Matene, mi iris al la kortumo; miaj lipoj kaj
gorĝo estis sekaj. Mi ne aŭdacis demandi la fatalan demandon, sed mi estis
konata, kaj la oficiroj divenis la kialon de mia alveno. La balotiloj estis ĵetitaj;
ĉiuj estis nigraj, kaj Justino estis kondamnita.

Mi ne konsideras min kapabla priskribi kion mi sentis. Antaŭe mi estis


spertinta sentojn de hororo; kaj mi klopodas esprimi ilin adekvate, sed vortoj
ne povas transdoni ideon pri la korŝira malespero kiun mi suferis. La persono
kun kiu mi parolis aldonis ke Justino estis jam konfesinta sian kulpecon. "Tiu
pruvo," li rimarkis, "estas apenaŭ necesa en tiom senduba afero, sed mi
kontentas pri tio; kaj certe, neniuj el niaj juĝistoj volas kondamni krimulon
surbaze de cirkonstancaj indikaĵoj, eĉ se tre decidigaj.

Kiam mi revenis hejmen, Elizabeto avide demandis pri la rezulto. "Mia


kuzino," mi respondis, "estis decidite kiel vi verŝajne atendis; ĉiuj juĝistoj
preferis ke dek senkulpuloj suferu, ol ke unu kulpulo eskapu. Sed ŝi konfesis."

Ĉi tio estis katastrofa frapo al povra Elizabeto, kiu estis firme kredinta je la
senkulpeco de Justino. "Ve!", ŝi diris, "ĉu mi denove povos kredi je homa
bonvolemo? Kiel Justino, kiun mi amis kaj estimis kiel mian fratinon, povis
kaŝi sian perfidon per senkulpaj ridetoj; ŝiaj mildaj okuloj ŝajnis nekapablaj je
ajna severeco aŭ malbona humoro, kaj tamen ŝi murdis.

Baldaŭ poste ni informiĝis ke la povra viktimo esprimis deziron vidi mian


kuzinon. Mia patro deziris ke ŝi ne iru; sed diris, ke li lasas la decidon al ŝiaj
juĝo kaj sentoj. "Jes," diris Elizabeto, "mi iros, kvankam ŝi kulpas; kaj vi,
Viktor, venu kun mi: mi ne povas iri sole." La ideo de ĉi tiu vizito estis torturo
al mi, sed mi ne povis rifuzi.

Ni eniris la malhelan prizonan ĉambron, kaj vidis Justinon sidanta sur iom da
pajlo ĉe la fora flanko; ŝiaj manoj estis en mankatenoj, kaj ŝia kapo estis sur
siaj genuoj. Ŝi ekstaris kiam ŝi vidis nin eniri; kaj kiam ni estis solaj kun ŝi, ŝi
ĵetis sin al la piedoj de Elizabeto, kaj amare ploris. Mia kuzino ankaŭ ploris.

"Ho, Justino!" ŝi diris, "kial vi rabis mian lastan konsolon de mi? Mi fidis je
via senkulpeco; kaj kvankam mi estis tiam tre mizera, mi ne estis tiom mizera
kiom mi nun estas."
"Kaj ĉu vi ankaŭ kredas ke mi estas tre, tre malica? Ĉu vi aliĝas al miaj
malamikoj por detrui min?" Ŝia voĉo sufokiĝis pro plorsingultoj.

"Staru, mia povra knabino," diris Elizabeto, "kial vi estas surgenue, se vi estas
sen kulpo? Mi ne estas unu el viaj malamikoj; mi kredis vin senkulpa, spite
ĉiujn indikaĵojn, ĝis mi aŭdis ke vi mem deklaris vian kulpon. Tiu raporto, vi
diras, estas falsa; kaj estu certa, kara Justino, ke nenio povas skui mian fidon al
vi eĉ momente, escepte de via propra konfeso."

"Mi ja konfesis; sed mi konfesis mensoge. Mi konfesis por ke mi ricevu


absolvon; sed nun tiu mensogo premas mian koron pli ol ĉiuj miaj aliaj pekoj.
La Dio de ĉielo pardonu min! Ekde kiam mi estis kondamnita, mia pastro
sieĝis min; li minacis tiom ke mi preskaŭ komencis pensi ke mi estas la
monstro kiu li asertis min esti. Li minacis anatemon kaj inferan fajron dum
miaj lastaj momentoj, se mi daŭre obstinos. Kara sinjorino, estis neniu por
subteni min; ĉiuj konsideris min aĉulo destinita al malhonoro kaj damno. Kion
mi faru? En senespera horo mi subskribis mensogon; kaj mi nun estas vere
mizera."

Ŝi paŭzis, plorante, kaj daŭrigis -- "Estis terure pensi ke vi, mia kara sinjorino,
kredus ke via Justino, kiun via benita onklino tre alte estimis, kiun vi amas,
estas besto kapabla fari krimon kiun neniu escepte de la diablo mem povus
fari. Kara Vilhelmo! Karega benita infano! Mi baldaŭ vidos vin denove en
ĉielo, kie ni ĉiuj estos feliĉaj; kaj tio konsolas min, eĉ se mi devas suferi
malhonoron kaj morton."

"Ho Justino! Pardonu ke mi momente malfidis al vi. Kial vi konfesis? Sed ne


ploru, mia kara knabino; mi ĉie deklaros vian senkulpecon, kaj devigos kredon.
Tamen vi devas morti; vi, mia kunludanto, mia kunulo, mia pli-ol-fratino. Mi
ne povas travivi tiom teruran malfeliĉon.

"Kara, dolĉa Elizabeto, ne ploru. Vi devas komforti min per pensoj pri pli bona
vivo, kaj levi min de la negravaj zorgoj de ĉi tiu mondo de maljusteco kaj
konflikto. Bonega amiko, bonvolu ne peli min al malespero."

"Mi provos komforti vin; sed ĉi tio, mi timas, estas malfeliĉo tro profunda kaj
akra por esti konsolebla, ĉar ne estas espero. Tamen Ĉielo benu vin, mia
karega Justino, per rezigno, kaj fido kiu superas ĉi tiun mondon. Ho! Mi
malamegas ĝiajn fanfaronadon kaj farsojn! Kiam iu estas murdita, alia estas
rabita de vivo per malrapida tortura maniero; tiam la ekzekutistoj, kun manoj
ankoraŭ fiodorantaj pro la sango de senkulpulo, kredas ke ili estas farintaj
grandiozan agon. Ili nomas ĉi tion venĝo. Malŝatinda nomo! Kiam tiu vorto
estas prononcita, mi scias ke pli grandaj kaj pli teruraj punoj estos truditaj, ol
tiuj inventitaj de la plej malbonhumora tirano por satigi sian plejan venĝemon.
Sed ĉi tio ne estas konsolo por vi, mia Justino, escepte se vi povas ĝoji pri
eskapo de tiom mizera aĉejo. Ve! Mi dezirus esti en paco kun mia onklino kaj
mia bela Vilhelmo, eskapinte de mondo kiu estas malŝatinda al mi, kaj de la
vizaĝoj de homoj kiujn mi abomenas.

Justino lace ridetis. "Ĉi tio, kara sinjorino, estas malespero, kaj ne rezigno. Mi
devas ne lerni la lecionon kiun vi instruus al mi. Parolu pri alia afero, pri io kiu
venigos pacon, kaj ne kreskigos mizeron."

Dum ĉi tiu konversacio, mi estis retiriĝinta al angulo de la prizon-ĉambro, kie


mi povis kaŝi la hororan angoron kiu posedis min.

Malespero! Kiu aŭdacis paroli pri tio? La povra viktimo, kiu morgaŭ estis
trapasonta la mornan limon inter vivo kaj morto, ne sentis tiom profundan kaj
amaran agonion kiom mi. Mi grincis miajn dentojn, kunmuelis ilin, kaj eligis
ĝemon el mia interna animo. Justino surpriziĝis. Kiam ŝi vidis kiu mi estas, ŝi
proksimiĝis al mi, kaj diris, "Kara sinjoro, estas tre bonkore ke vi vizitas min;
Mi esperas ke vi ne kredas ke mi kulpas."

Mi ne povis respondi. "Ne, Justino," diris Elizabeto; "li estas pli konvinkita pri
via senkulpeco ol mi estis; ĉar eĉ kiam li aŭdis ke vi konfesis, li ne kredis
tion."

"Mi sincere dankas al li. En ĉi tiuj lastaj momentoj mi sentas sinceran


dankemon al tiuj kiuj pensas pri mi bonkore. La amo de aliaj al mizerulo kiel
mi estas dolĉega! Ĝi forigas pli ol duonon da mia malfeliĉo; kaj mi sentas
kvazaŭ mi povus morti pace, ĉar mia senkulpeco estas nun agnoskita de vi,
kara sinjorino, kaj via kuzo."

Tiel la povra suferanto provis komforti aliajn kaj sin. Ŝi ja atingis la rezignon
kiun ŝi deziris. Sed mi, la vera murdanto, sentis la senmortan vermon [de
kulposentoj] vivanta en mia brusto, kiu permesis neniun esperon nek konsolon.
Elizabeto ankaŭ ploris, kaj estis malĝoja; sed ŝia mizero ankaŭ estis mizero de
senkulpeco, kiu, kvazaŭ nubo pasanta antaŭ la bela luno, portempe kaŝas, sed
ne povas damaĝi ĝian brilon. Angoro kaj malespero estis penetrinta la mezon
de mia koro; mi portis inferon ene de mi, kiun nenio povus estingi. Ni restis
plurajn horojn kun Justino; kaj estis tre malfacile por Elizabeto forŝiri sin. "Mi
deziras," ŝi kriis, "morti kun vi; mi ne povas vivi en ĉi tiu mondo de mizero."
Justino ŝajnigis gajecon, malfacile retenante siajn amarajn larmojn. Ŝi
ĉirkaŭbrakumis Elizabeton, kaj diris per voĉo de duon-subpremita emocio,
"Adiaŭ, dolĉa sinjorino, karega Elizabeto, mia amata kaj sola amiko; la
abundeco de ĉielo benu kaj protektu vin; ĉi tio estu la lasta malfeliĉo kiun vi
iam ajn suferos. Vivu, kaj ĝoju, kaj ĝojigu aliajn."

Dum ni estis revenantaj, Elizabeto diris, "Vi ne povas scii, mia kara Viktor,
kiom pli trankvila mi estas nun, fidante al la senkulpeco de ĉi tiu malfeliĉa
knabino. Mi neniam denove havus pacon, sed mia fido al ŝi estus trompita. Ĉar
tuj kiam mi kredis ŝin kulpa, mi sentis angoron kiun mi ne povus longe elteni.
Nun mia koro estas malpeziĝinta. La senkulpulo suferas; sed ŝi, kiun mi kredis
aminda kaj bona, ne trompis mian fidon al ŝi, kaj mi estas konsolita."

Aminda kuzino! Tiaj estis viaj pensoj, mildaj kaj bonkoraj kiel viaj karaj
okuloj kaj voĉo. Sed mi - mi estis mizerulo, kaj neniu iam ajn imagis la
mizeron kiun mi suferis.

Fino de volumo 1.

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 1

NENIO estas pli turmenta al homa menso ol, post kiam la emocioj estis
ekscitataj de rapida sinsekvo de eventoj, la profunda kvieto de nenifarado kaj
certeco kiu sekvas, kaj forprenas de la animo kaj esperon kaj timon. Justino
mortis; ŝi ripozis; kaj mi vivis. Sango fluis libere en miaj vejnoj, sed pezo de
malespero kaj kulposentoj premis mian koron, kaj nenio povis forigi ĝin.
Dormo fuĝis de miaj okuloj; mi vagis kiel infera spirito, ĉar mi estis farinta
fiaĵojn nepriskribeble terurajn, kaj pli, multe pli (mi konvinkis min) estis
sekvonta. Tamen mia koro plenplenis je afablo kaj la amo de virto. Mi estis
komencinta mian vivon kun bonvolaj celoj, kaj soifis al momento kiam mi
povu efektivigi ilin, kaj fari min utila al miaj vivkunuloj.

Ĉi tiam, ĉio estis frakasita: anstataŭ tiu sereneco de konscienco, kiu ebligis al
mi rigardi la pasintecon kun kontento pri mi, kaj poste atendi novajn esperojn,
mi estis okupata de pentado kaj la senton de kulpo, kiu fortrenis min al infero
de intensaj torturoj, kiajn neniu lingvo povas priskribi.
Ĉi tiu mensostato difektis mian sanon, kiu estis tute refortiĝinta de la unua
ŝoko kiun ĝi suferis. Mi fuĝis de homaj vizaĝoj; ĉiuj sonoj de ĝojo aŭ kontento
estis torturaj al mi; soleco estis mia sola konsolo - profunda, malhela, morteca
soleco.

Mia patro observis kun doloro la videblan ŝanĝiĝon de miaj karaktero kaj
kutimoj, kaj klopodis konvinki min ke estas malsaĝe indulgi malmoderan
malĝojon. "Ĉu vi kredas, Viktor," li diris, "ke mi ne ankaŭ suferas? Neniu
povus ami infanon pli ol mi amis vian fraton" (larmoj aperis en liaj okuloj dum
li parolis); "sed ĉu ne estas devo al la funebrantoj, ke ni evitu aldoni al ilia
malfeliĉo per montrado de malmodera malĝojo? Ĝi estas devo kiun vi ŝuldas al
vi mem; ĉar troa malĝojo malebligas pliboniĝon aŭ ĝuadon, aŭ eĉ la
plenumadon de ĉiutagaj taskoj, sen kiuj neniu homo taŭgas por la socio." Ĉi tiu
konsilo, kvankam bona, estis tute neaplikebla al mia situacio; mi estus la unua
kiu kaŝus sian malĝojon, kaj konsolus miajn amikojn, se la amareco de
kulposentoj ne estus kunmiksita kun miaj aliaj sentoj. Ĉi tiam mi povis nur
respondi al mia patro per malespera mieno, kaj klopodi kaŝi min de lia vido.

Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo ni retretis al nia domo ĉe Belrivo. Ĉi tiu ŝanĝiĝo estis
aparte agrabla al mi. La regula fermado de la pordegoj je la deka horo, kaj la
malebleco resti ĉe la lago post tiu horo, faris nian restadon ene de la muroj de
Ĝenevo tre ĝena al mi. Mi fariĝis libera. Ofte, post kiam la aliaj familianoj
estis enlitiĝintaj por la nokto, mi eniris la boaton, kaj pasigis multajn horojn sur
la akvo. Foje, kun veloj malferlitaj, mi estis pelata de la vento; kaj foje,
reminte al la mezo de la lago, mi lasis la boaton drivi libere, kaj okupiĝis pri
miaj mizeraj memoroj. Mi ofte sentis tenton, kiam ĉio ĉirkaŭ mi estis paca, kaj
mi estis la nura malkvieta aĵo kiu senripoze vagis en tiu belega kaj ĉiela sceno -
- escepte de iu vesperto, aŭ la ranoj, kies akra kaj senĉesa kvakado aŭdeblis nur
kiam mi proksimiĝis al la bordo -- ofte, mi diru, mi sentis tenton plonĝi en la
silentan lagon, por ke la akvo kovru min kaj miajn malfeliĉojn eterne. Sed mi
estis retenata kiam mi pensis pri la heroa kaj suferanta Elizabeto, kiun mi
tenere amis, kaj kies ekzisto estis volvita kun la mia. Mi pensis pri miaj patro,
kaj vivanta frato: ĉu mi, per malhonora fuĝo lasu ilin en danĝero kaj sen
protekto kontraŭ la malico de la demono kiun mi estis liberiginta inter ili? Dum
ĉi tiuj momentoj, mi amare ploris, kaj esperis ke paco revenu al mia menso,
nur por ke mi donu al ili konsolon kaj ĝojon. Sed tio ne eblis.

Kulposentoj estingis ĉiujn esperojn. Mi estis la kreinto de neŝanĝeblaj hororoj;


kaj mi ĉiutage vivis sub la timo, ke la monstro kiun mi kreis faros iun novan
fiaĵon. Mi havis malklaran senton ke ĉio ne estas finita, kaj ke li estas ankoraŭ
faronta iun elstaran krimon, kies ŝoko forviŝos la memorojn pri la pasintaj.
Ĉiam estis kialoj por timi, dum iu ajn kiun mi amis restis. Mia abomeno al ĉi
tiu demono ne estas imagebla. Kiam mi pensis pri li, mi grincis miajn dentojn,
miaj okuloj ruĝiĝis, kaj mi arde deziris estingi la vivon kiun mi estis tre
senpense doninta. Kiam mi pripensis pri liaj krimoj kaj malico, mia malamo
kaj venĝemo krevis ĉiujn limojn de modero. Mi pilgrimus al la plej alta pinto
de la Andoj, se mi povus, de tie, puŝi lin al la bazo. Mi deziris vidi lin denove,
por ke mi verŝu la absolutan maksimumon da kolero sur lian kapon, kaj venĝu
la mortojn de Vilhelmo kaj Justino.

Nia domo estis plena je funebrado. La sano de mia patro estis profunde skuita
de la hororo de lastatempaj eventoj. Elizabeto estis malĝoja kaj deprimita; ŝi ne
plu ĝuis siajn ordinarajn okupojn; ĉiuj plezuroj ŝajnis al ŝi malrespektaj al la
mortintoj; tiam ŝi pensis ke eternaj veoj kaj larmoj estas justa honoro kiun ŝi
ŝuldas al la senkulpuloj, tre frakasitaj kaj detruitaj. Ŝi ne plu estis la feliĉulo
kiu, dum pli frua juneco, vagis kun mi laŭ la bordoj de la lago, kaj ekscitite
parolis pri niaj planoj de estonteco. Ŝi estis malgajiĝinta, kaj ofte konversaciis
pri la variemo de fortuno, kaj la malstabileco de homo vivo.

Mi aŭskultis ĉi tiun parolon kun ekstrema agonio. Mi estis, ne fare, sed efike,
la vera murdinto. Elizabeto vidis mian angoron en mia mieno, kaj bonkore
prenante mian manon, diris, "Mia karega kuzo, vi devas trankviligi vin. Ĉi tiuj
eventoj efikis al mi, Dio scias kiom profunde; sed mi ne estas tiom mizera
kiom vi. En via mieno estas esprimo de malespero, kaj foje de venĝo, kiu
tremigas min. Estu trankvila, mia kara Viktor; Mi oferus mian vivon por via
paco. Ni certe estos feliĉaj: kvietaj en nia denaska lando, kaj ne sociumantaj en
la mondo. Kio povos rompi nian trankvilon?"

Ŝi eligis larmojn, dum ŝi diris ĉi tion, ne fidante al tiu konsolo kiun ŝi proponis;
sed samtempe ŝi ridetis, por ke ŝi forpelu la demonon kiu kaŝis sin en mia koro.
Mia patro, kiu konsideris la malĝojon pentritan sur mia vizaĝo nur troigo de
normala funebro, pensis ke iu distraĵo kongrua al miaj gustoj estos la plej bona
rimedo por revenigi al mi mian kutiman serenecon. Tial li translokiĝis al
kampara loko; kaj pro la sama motivo, li proponis ke ni ĉiuj faru ekskurson al
la valo de Ŝamoni. Mi estis tie antaŭe, sed Elizabeto kaj Ernesto neniam estis;
kaj ambaŭ estis ofte esprimintaj sinceran deziron vidi la pejzaĝon de tiu loko,
kiu estis priskribita al ili kiel tre miriga kaj grandioza.

Tial ni foriris de Ĝenevo por ĉi tiu ekskurso ĉirkaŭ la mezo de Aŭgusto,


preskaŭ du monatojn post la morto de Justino.
La vetero estis nekutime bona; kaj se mia malĝojo estus tia kia povus esti
forpelita de iu efemera cirkonstanco, ĉi tiu ekskurso certe efikus kiel mia patro
celis. Fakte, la pejzaĝo iom interesis min; ĝi foje trankviligis, kvankam ĝi ne
povis estingi mian malĝojon. Dum la unua tago ni vojaĝis per kaleŝo. Matene,
ni vidis la montojn en foro, kaj ni malrapide proksimiĝis. Ni perceptis ke la
valo tra kiu ni serpentumis, formita de la rivero Arvo, kies fluvojon ni sekvis,
malvastiĝis ĉirkaŭ ni; kaj kiam la suno estis subirinta, ni spektis grandegajn
montojn kaj klifojn ĉiuflanke starantaj super ni, kaj aŭdis la sonon de la rivero
furiozanta inter la rokoj, kaj la frakasbruon de ĉirkaŭaj akvofaloj.

La sekvan tagon, ni daŭrigis nian vojaĝon sur muloj; kaj dum ni supreniris pli
alten, la valo fariĝis pli grandioza kaj miriga. Kastelaj ruinoj rande de la klifoj
de pinkovritaj montoj; la furioze rapidanta Arvo, kaj la dometoj tie-ĉi-tie
videblaj tra la arboj, faris scenon de unika beleco. Sed ĝi estis plibeligita kaj
pligrandiozigita de la potencaj Alpoj, kies blankaj brilaj piramidoj kaj volboj
alte staris super ĉio, kvazaŭ apartenantaj al alia Tero, la loĝejoj de alia raso de
estuloj.

Ni preterpasis la ponton de Pelisiero, kie la ravino, formita de la rivero,


malfermiĝis antaŭ ni, kaj ni komencis supreniri la monton kiu staras super ĝi.
Ni baldaŭ eniris la valon Ŝamoni. Ĉi tiu valo estas pli miriga kaj grandioza, sed
ne tiom bela kaj pentrinda kiom Servozo, tra kiu ni estis ĵus pasintaj. La altaj
neĝaj montoj estis ĝiaj proksimaj limoj; sed ni ne plu vidis kastelajn ruinojn
kaj fekundajn kampojn. Grandegaj glaĉeroj proksimis al la vojo; ni aŭdis la
muĝantan tondron de falanta lavango, kaj observis la fumon de ĝia kuro.
Blanka Monto, la plej alta kaj grandioza Blanka Monto, leviĝis de inter la
ĉirkaŭaj akraj pintoj, kaj ĝia impona volbo staris super la valo.

Dum ĉi tiu vojaĝo, mi foje rajdis kun Elizabeto, kaj klopodis montri al ŝi la
diversajn belecojn de la pejzaĝo. Mi ofte lasis mian mulon malrapidiĝi
vicofinen, kaj indulgis mizerajn pensojn. Alifoje mi spronis la animalon
antaŭen, preter miaj kunvojaĝantoj, por ke mi malatentu ilin, la mondon, kaj
pli speciale, min. Kiam mi estis malproksime, mi deseliĝis, kaj sternis min sur
la gazono, pro la premo de hororo kaj malespero. Je la oka vespere mi alvenis
al la vilaĝo de Ŝamoni. Mia patro kaj Elizabeto estis tre lacaj; Ernesto, kiu estis
veninta kun ni, estis ĝoja, en bona humoro: la sola cirkonstanco kiu malpliigis
lian plezuron estis la suda vento, kaj la pluvo kiun ĝi ŝajne promesis por la
sekva tago.
Ni frue eniris en niajn apartamentojn, sed ne por dormi; almenaŭ, mi ne
dormis. Mi sidis multajn horojn ĉe la fenestro, rigardante la palan fulmon kiu
saltadis super Blanka Monto, kaj aŭskultante la kuradon de Arvo, kiu kuris sub
mia fenestro.

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 2

La sekvan tagon, male al la prognozo de niaj gvidantoj, la vetero estis bona,


kvankam nuba. Ni vizitis la fonton de la Arvejrono, kaj rajdis ĉirkaŭ la valo ĝis
vespero. La imponegaj kaj grandiozaj pejzaĝoj provizis al mi tiom da konsolo
kiom mi kapablis ricevi. Ili levis min super ĉiujn bagatelajn sentojn; kaj
kvankam ili ne forigis mian malĝojon, ili subigis kaj trankviligis ĝin. Iome,
ankaŭ, ili deturnis mian menson de la pensoj kiuj estis obsedintaj min dum la
pasinta monato. Mi revenis vespere, laca, sed malpli malĝoja, kaj konversaciis
kun mia familio pli gaje ol mi kutimis dum longa tempo. Ĉi tio plaĉis al mia
patro, kaj Elizabeto estis treege kontenta. "Mia kara kuzo," ŝi diris, "vi vidas
kiom da ĝojo difuzas de vi, kiam vi ĝojas: ne deglitu denove!"

La sekvan matenon, la pluvo inunde falis, kaj dika nebulo kaŝis la pintojn de la
montoj. Mi leviĝis frue, sed sentis min nekutime melankolia. La pluvo
deprimis min; miaj antaŭaj emocioj revenis, kaj mi estis mizera. Mi sciis ke ĉi
tiu subita ŝanĝiĝo elrevigus mian patron, kaj volis eviti lin ĝis mi refortiĝos
sufiĉe por kaŝi la sentojn kiuj okupis min. Mi sciis ke ili restos tiutage ĉe la
loĝejo; kaj ĉar mi estas tolerema de pluvo, malseko, kaj malvarmo, mi decidis
iri sola al la pinto de Verda Monto. Mi memoris kiel tiu grandega ĉiame
moviĝanta glaĉero efikis sur mia menso kiam mi unuafoje vidis ĝin. Ĝi
plenigis min per grandioza ekstazo kiu donis al mia animoflugilojn, kiuj ebligis
al ĝi glisi de la malhela mondo al lumo kaj ĝojo. La vido de miraĵoj kaj
majestaĵoj en la naturo ja ĉiam havis solenigan efikon sur mia menso, kaj igis
min forgesi la efemerajn zorgojn de la vivo. Mi decidis iri sola, ĉar mi bone
konis la vojon, kaj la ĉeesto de alia persono detruus la solecan grandiozecon de
la pejzaĝo.

La deklivo estas kruta, sed la pado estas tranĉita serpentume, kio ebligas venki
la vertikalecon de la monto. Ĝi estas loko terure izolita. Ĉe mil lokoj la spuroj
de vintraj lavangoj videblas, kie arboj kuŝas rompitaj kaj dissternitaj sur la
grundo; iuj tute detruitaj, aliaj kurbigitaj, apogataj de elstarantaj rokoj de la
monto, aŭ transe de aliaj arboj. Kiam oni grimpas pli alten, la padon krucigas
neĝaj ravinoj, laŭ kiuj ŝtonoj daŭre ruliĝas de supre; unu estas aparte danĝera,
ĉar eĉ apenaŭa sono, ekzemple, parolado per laŭta voĉo, produktas sufiĉan aer-
frapon por allogi detruon al la kapo de la parolinto. La pinoj ne estas altaj, nek
abundaj, sed ili estas malhelaj, kaj donas severan etoson al la pejzaĝo. Mi
rigardis la suban valon; vastaj nebuloj leviĝis de la riveroj kiuj trafluis ĝin, kaj
kirliĝis je dikaj girlandoj ĉirkaŭ la aliflankaj montoj, kies pintoj kaŝiĝis en la
homogenan nubaron. Pluvo verŝiĝis de la ĉielo, kaj aldonis al la melankolia
impreso kiun mi ricevis de la aĵoj ĉirkaŭ mi. Ve! Kial la homo fieras pri
emocioj kiuj superas al tiuj de la besto; tio nur faras nin pli impulsiĝemaj. Se
niaj impulsoj estus limigitaj al malsato, soifo, kaj deziro, ni estus preskaŭ
liberaj; sed nun ni estas influataj de ĉiu blovanta vento, kaj de ĉiu hazarda
vorto aŭ sceno kiun tiu vorto reprezentas por ni.

Ni ripozas; sonĝoj nian pacon detruas,


Ni vekiĝas; unu penso tagon poluas.
Ni sentas aŭ ridas aŭ ploras mizere,
Ni zorgojn forĵetas, aŭ veas libere.

Ĝojo, malĝojo - ambaŭ statoj efemeras,


Ĉiam la vojo forira liberas.
Hieraŭ feliĉo, kaj morgaŭ tragedio;
La sorto ŝanĝiĝos; ja daŭras nenio.

Estis preskaŭ tagmezo kiam mi alvenis al la supro de la vojo. Dum iom da


tempo mi sidis sur roko kiu staras super la glacia maro. Nebulo kovris kaj tion
kaj la ĉirkaŭajn montojn. Baldaŭ venteto disigis la nubon, kaj mi subeniris al la
glaĉero. La surfaco estas tre malebena, leviĝanta kiel la ondoj de maltrankvila
maro, falanta malalten, dividita de fendegoj kiuj tranĉas profunden. La
glacikampo estas preskaŭ unu leŭgon vasta, sed mi bezonis du horojn por
transiri ĝin. La kontraŭa monto estas nuda, vertikala roko. De la flanko kie mi
tiam staris, Verda Monto estis precize kontraŭe, je distanco de unu leŭgo; kaj
super ĝi staris Blanka Monto, imponege majesta. Mi haltis en kavaĵo de la
roko, rigardante ĉi tiun mirigan kaj gigantan vidaĵon. La maro, aŭ pli ĝuste, la
vasta rivero de glacio, serpentumis inter siaj ĉirkaŭaj montoj, kies ĉielaj pintoj
staris super ĝiaj kavaj lokoj. Iliaj glimantaj glaciaj pintoj brilis en la sunlumo
super la nuboj. Mia koro, kiu estis antaŭe deprimita, ĉi tiam ŝveliĝis per io
simila al ĝojo; Mi kriis, -- "Vagantaj spiritoj, se vi ja vagas, kaj ne restas en
viaj malvastaj litoj, permesu al mi ĉi tiun etan feliĉon, aŭ prenu min kiel vian
kunulon, for de la ĝojoj de la vivo."
Dum mi diris ĉi tion, mi subite rimarkis homan figuron, je granda distanco,
alvenantan al mi je superhoma rapideco. Li saltis super la fendegoj en la
glacio, inter kiuj mi estis zorgeme marŝinta; ankaŭ lia alteco, dum li estis
alvenanta, ŝajnis superi la altecon de homo. Mi maltrankviliĝis: mia vido
nebuliĝis, kaj mi sentis min malfortiĝi; sed malvarma monta vento rapide
revigligis min. Mi perceptis, dum la formo pliproksimiĝis (kia tremiga kaj
abomena vidaĵo!) ke ĝi estas la aĉulo kiun mi kreis. Mi tremis pro kolerego kaj
hororo, kaj decidis atendi lian alvenon, kaj tiam komenci ĝismortan batalon. Li
alproksimiĝis; lia mieno montris amarecon kaj angoron, miksitajn kun
malestimo kaj malico, dum ĝia alimonda malbeleco faris ĝin preskaŭ tro
horora por homaj okuloj. Sed mi apenaŭ rimarkis ĉi tion; komence, kolero kaj
malamo estis foriginta mian parol-kapablon, sed reakirinte ĝin mi superŝutis lin
per vortoj esprimantaj furiozajn malamegon kaj malestimon.

"Diablo," mi kriis, "ĉu vi aŭdacas proksimiĝi al mi? Kaj ĉu vi ne timas la


sovaĝan venĝon de mia brako sur via aĉa kapo? For, fia insekto! Aŭ prefere
restu, por ke mi pulvorigu vin! Ho! Mi bedaŭras ke mi ne povas, per estingo de
via mizera ekzisto, revenigi tiujn viktimojn kiujn vi tre diable murdis!"

"Mi atendis tian bonvenon," diris la demono. "Ĉiuj homoj malamas la


mizerulon; tial mi, kiu estas la plej mizera el ĉiuj vivaĵoj, devas esti plej
malamata! Tamen vi, mia kreinto, malamas kaj rifuzas min, vian kreiton, al kiu
vi estas ligita per ligoj rompeblaj nur per la neniigo de unu el ni. Vi intencas
mortigi min. Kiel vi aŭdacas trakti la vivon kiel bagatelaĵon? Faru vian devon
al mi, kaj mi faros la mian al vi kaj al la cetero de la homaro. Se vi akceptos
miajn postulojn, mi lasos ilin kaj vin en paco; sed se vi rifuzos, mi farĉos la
faŭkon de la morto, ĝis la sango de viaj restantaj amikoj satigos ĝin."

Mia kolero estis senlima; mi saltis sur lin, pelate de ĉiuj sentoj kiuj povas armi
unu estulon kontraŭ la ekzisto de alia.

Li facile eskapis min, kaj diris, --

"Trankviliĝu! Mi petas ke vi aŭskultu min, antaŭ ol vi verŝos vian malamon sur


mian malbenitan kapon. Ĉu mi ne sufiĉe suferis, tiel ke vi devas aldoni al mia
mizero? Vivo, eĉ se ĝi estas nur amaso da angoro, estas kara al mi, kaj mi
defendos ĝin. Memoru, vi faris min pli fortika ol vin mem; mi pli altas ol vi;
miaj artikoj estas pli flekseblaj. Sed vi ne provokos min al batalo kontraŭ vi.
Mi estas via kreaĵo, kaj mi estos eĉ milda kaj malsovaĝa al mia natura sinjoro
kaj reĝo, se vi faros vian devon, kiun vi ŝuldas al mi. Ho Frankenŝtajno, ne estu
justa al ĉiuj aliaj, kaj surtretu nur min, al kiu vi plej ŝuldas vian justecon, kaj eĉ
viajn indulgemon kaj amon. Memoru ke mi estas via kreaĵo; mi devus esti via
Adamo; anstataŭe mi estas la falinta anĝelo, kiun vi pelas de ĝojo pro neniu
fifaro. Ĉie mi vidas ĝojegon, de kiu mi estas definitive ekskludita. Mi estis
bona kaj bonvola -- mizero faris min fiulo. Faru min feliĉa, kaj mi denove
estos virta.

"For! Mi ne aŭskultos vin. Ne povas esti komuneco inter vi kaj mi; ni estas
malamikoj. For, aŭ ni determinu kiu pli fortas per batalo, en kiu unu devas
fali."

"Kiel mi persvadu vin? Ĉu neniuj petoj faros vin komplezema al via kreaĵo, kiu
pledas al via boneco kaj kompato? Kredu min, Frankenŝtajno: mi estis
bonvola; mia animo brilis pro amo kaj homeco: sed ĉu mi ne estas sola, mizere
sola? Vi, mia kreinto, abomenas min; kian esperon mi povas atendi de viaj
kunulaj estuloj, kiuj ŝuldas al mi nenion? Ili reĵetas kaj malamas min. La
senhomaj montoj kaj malagrablaj glaĉeroj estas mia rifuĝejo. Mi vagadis ĉi tie
multajn tagojn; la glaciaj kavernoj, kiujn nur mi ne timas, estas loĝejo por mi,
kaj la nura kiun la homo ne domaĝas. Mi havis ĉi tiujn malvarmajn ĉielojn, ĉar
ili estas pli mildaj al mi ol viaj vivkunuloj. Se la homamaso scius pri mia
ekzisto, ili farus kiel vi faras, kaj armus sin por mia detruo. Ĉu mi ne malamu
tiujn kiuj abomenas min? Mi ne konsentos al postuloj de miaj malamikoj. Mi
mizeras, kaj ili same mizeru. Tamen, vi kapablas kompensi al mi, kaj savi ilin
de la malbono kiu bezonas nur vin por grandigi ĝin, tiel ke ne nur vi kaj via
familio, sed miloj da aliaj estos englutitaj en ĝia tornado de kolero. Estu
kompatema, kaj ne malestimu min. Aŭskultu mian rakonton: kiam vi estos
aŭskultinta tion, forlasu min aŭ kompatu al mi, laŭ via juĝo de mia merito. Sed
aŭskultu min. Laŭ homaj leĝoj, kulpuloj, eĉ sangokovritaj, rajtas parole
defendi sin antaŭ ol esti kondamnitaj. Aŭskultu min, Frankenŝtajno. Vi akuzas
min pri murdo; kaj tamen vi, kun kontenta konscienco, detruus vian propran
kreaĵon. Ho, estu laŭdata la eterna justeco de la homo! Tamen mi ne petas ke vi
pardonu min: aŭskultu min; poste, se vi povos, kaj se vi volos, detruu la
laboron de viaj manoj."

"Kial vi memorigas al mi cirkonstancojn kiuj tremigas min, kiam mi pripensas


ke mi estas la malfeliĉa iniciatinto? Malbenita estu la tago, horora diablo, kiam
vi unuafoje vidis lumon! Malbenitaj estu la manoj kiuj formis vin! (Kvankam
mi damnas min mem.) Vi faris min neesprimeble mizera. Vi lasis al mi neniun
kapablon konsideri ĉu mi estas justa al vi aŭ ne. For! Liberigu min de la vido
de via abomeninda formo."
"Jen, mi liberigas vin, mia kreinto," li diris, kaj metis siajn malamatajn manojn
antaŭ miaj okuloj, kiujn mi violente forfrapis de mi; "Jen mi forigas de vi
vidaĵon kiun vi abomenas. Ankoraŭ vi ne povas aŭskulti min, kaj doni al mi
vian kompaton. Memorante la virtojn kiujn mi iam posedis, mi postulas ĉi tion
de vi. Aŭskultu mian rakonton; ĝi estas longa kaj stranga, kaj la temperaturo de
ĉi tiu loko ne taŭgas al viaj delikataj sentoj; venu al la kabano sur la monto. La
suno estas ankoraŭ alte en la ĉielo; antaŭ ol ĝi subiros, por kaŝi sin malantaŭ
tiuj neĝaj klifoj, kaj lumigi alian mondon, vi estos aŭskultinta mian rakonton,
kaj povos decidi. La elekto estos via, ĉu mi ĉiame forlasu la proksimecon de la
homo, kaj pasigu nenocan vivon, aŭ ĉu mi fariĝu la skurĝo de viaj kunulaj
kreaĵoj, kaj la kaŭzo de via baldaŭa pereo.

Dum li diris ĉi tion, li ekiris trans la glacio. Mi sekvis. Mia koro estis plena, kaj
mi ne respondis al li, sed dum mi sekvis, mi pesis la diversajn argumentojn
kiujn li estis prezentinta, kaj decidis almenaŭ aŭskulti lian rakonton. Mi estis
parte motivigata de scivolemo, kaj kompato firmigis mian decidon. Ĝis tiam
mi estis supozinta ke li murdis mian fraton, kaj mi avide deziris konfirmon aŭ
malkonfirmon de ĉi tiu opinio. Ankaŭ, mi unuafoje sentis kio la devoj de
kreinto al sia kreaĵo estas, kaj ke mi devas fari lin feliĉa antaŭ ol plendi pri lia
malbono. Ĉi tiuj motivoj inklinis min akcepti lian postulon. Tial ni transiris la
glacion, kaj supreniris la kontraŭan rokon. La aero estis malvarma, kaj pluvo
denove komencis fali. Ni eniris la kabanon, la fiulo triumfe, mi kun peza koro
kaj deprimita spirito. Sed mi konsentis aŭskulti; Mi sidis apud la fajro kiun mia
malŝatinda kunulo ekbruligis, kaj tiam li komencis sian rakonton.

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 3

"Mi memoras la komencan tempon de mia ekzisto nur tre malfacile: ĉiuj
eventoj de tiu periodo ŝajnas konfuzitaj kaj malklaraj. Stranga multeco de
sentoj okupis min. Mi samtempe vidis, sentis tuŝon, aŭdis, kaj flaris. Kaj certe,
longa tempo pasis antaŭ ol mi lernis kiel distingi inter la funkcioj de miaj
diversaj sentoj. Mi memoras ke grade plifortiĝanta lumo premis miajn nervojn,
tiel ke mi devis fermi miajn okulojn. Tiam mallumo envolvis min, kaj
maltrankviligis min; sed apenaŭ sentinte ĉi tion, mi malfermis miajn okulojn
(kiel mi nun supozas) kaj mi denove inundiĝis per lumo. Mi piediris, kaj (mi
kredas) malsupreniris; sed mi baldaŭ spertis grandan ŝanĝiĝon de miaj sentoj.
Antaŭe, malhelaj kaj malklaraj formoj ĉirkaŭis min, netraireblaj per tuŝo nek
vido; sed ĉi tiam mi rimarkis ke mi povas libere vagadi, sen obstakloj kiujn mi
ne povas aŭ superiri aŭ ĉirkaŭiri. La lumo fariĝis pli kaj pli malagrabla al mi;
kaj ĉar la varmo lacigis min dum mi iris, mi serĉis ombran lokon. Tio estis la
arbaro proksima al Ingolŝtato. Tie mi kuŝis apud rivereto, ripozante pro laco,
ĝis malsato kaj soifo turmentis min. Tio vigligis min el mia preskaŭ dorma
stato, kaj mi manĝis kelkajn berojn kiujn mi trovis pendantaj de arboj, aŭ
restantaj sur la tero. Mi satigis mian soifon ĉe la rivereto; kuŝiĝinte, mi
endormiĝis.

"Estis mallume kiam mi vekiĝis; mi ankaŭ sentis malvarmon, kaj instinktan


timeton, kiam mi rimarkis ke mi estas sola. Antaŭ ol foriri de via apartamento,
mi estis kovrinta min per kelkaj vestaĵoj, pro malvarmeco; sed ĉi tiuj estis
nesufiĉaj pro protekti min kontraŭ la nokta roso. Mi estis povra, senhelpa,
mizera malfeliĉulo; mi sciis, kaj povis distingi, nenion; sed sentante doloron
invadi min de ĉiuj flankoj, mi eksidis kaj ploris.

"Baldaŭ milda lumo enrampis en la ĉielon, kaj kaŭzis al mi senton de plezuro.


Mi ekstaris, kaj vidis lumantan formon leviĝantan de inter la arboj. Mi fikse
rigardis kun ia miro. Ĝi moviĝis malrapide, sed ĝi lumigis mian vojon; kaj mi
denove serĉis berojn. Estis ankoraŭ malvarme, kiam mi trovis grandan
mantelon sub unu el la arboj. Mi kovris min per ĝi, kaj sidis sur la grundo.
Neniuj klaraj ideoj okupis mian menson; ĉio estis konfuzita. Mi sentis lumon,
malsaton, kaj soifon, kaj mallumon; nenombreblaj sonoj aŭdiĝis en miaj oreloj,
kaj mi perceptis diversajn odorojn de ĉiuj flankoj: la sola objekto kiun mi povis
distingi estis la brila luno, kaj mi fiksis miajn okulojn sur ĝi kun plezuro.

"Pluraj ŝanĝiĝoj de tago kaj nokto pasis, kaj la globo de la nokto estis multe
malkreskinta, kiam mi komencis distingi miajn sentumojn. Je gradoj mi vidis
pli klare la puran rivereton kiu provizis trinkaĵon al mi, kaj la arbojn kiuj
ombris min kun siaj foliaroj. Mi ĝojegis kiam mi unue malkovris ke plaĉa
sono, kiun mi ofte perceptis, eliris el la gorĝoj de etaj animaloj kun flugiloj,
kiuj ofte kaptis la lumon antaŭ mi. Mi ankaŭ komencis observi, tre precize, la
formojn kiuj ĉirkaŭis min, kaj percepti la limojn de la brilanta tegmento de
lumo super mi. Foje mi provis imiti la plaĉajn kantojn de la birdoj, sed ne
kapablis. Foje mi deziris esprimi miajn sentojn je mia propra tonalo, sed la
strangaj kaj sensignifaj sonoj kiuj eliris de mi timigis min denove silenta.

"La luno malaperis de la nokto, kaj denove reaperis, je malkreskinta formo,


dum mi restis en la arbaro. Miaj sentumoj estis jam distingeblaj, kaj ĉiutage
mia menso ricevis pli da ideoj. Miaj okuloj kutimiĝis al la lumo, kaj komencis
percepti aĵojn je iliaj ĝustaj formoj; Mi distingis la insektojn de la plantoj, kaj,
grade, inter la diversaj plantoj. Mi trovis ke la pasero blekas nur akrajn tonojn,
dum la tonoj de la merlo kaj turdo estas dolĉaj kaj allogaj.

"Iun tagon, kiam mi estis turmentita de malvarmo, mi trovis fajron kiu estis
forlasita de iuj vagantaj almozuloj. Mi pleniĝis je ĝojo pro la varmo kiun mi
ricevis de ĝi. Je mia ĝojo, mi puŝis mian manon en la ardaĵojn, sed rapide
eltiris ĝin, kriante pro doloro. Tre strange, mi pensis, ke la sama afero povas
produkti tre malajn efikojn! Mi ekzamenis la materialojn de la fajro, kaj je mia
ĝojo, mi trovis ke ili konsistas de ligno. Mi haste kolektis kelkajn branĉojn; sed
ili estis malsekaj, kaj ne brulis. Ĉi tio malkuraĝigis min, kaj mi sidis, rigardante
la agadon de la fajro. La malseka ligno kiun mi estis metinta proksime al la
varmo sekiĝis, kaj ekflamiĝis. Mi pripensis pri ĉi tio; kaj tuŝante la diversajn
branĉojn, mi malkovris la kaŭzon. Mi okupiĝis je kolektado de granda kvanto
da ligno, por ke mi sekigu ĝin, kaj havu abundan provizon da fajro. Kiam
nokto alvenis, venigante kun si dormon, mi tre timis ke mia fajro estingiĝos.
Mi zorge kovris ĝin per sekaj ligno kaj folioj, kaj metis malsekajn branĉojn sur
ĝin; sekve, etendinte mian mantelon, mi kuŝiĝis sur la grundo, kaj endormiĝis.

"Estis mateno kiam mi vekiĝis, kaj mia unua zorgo estis la fajro. Mi malkovris
ĝin, kaj milda venteto rapide revivigis la flamon. Mi observis ankaŭ ĉi tion, kaj
adaptis branĉojn kiel ventumilon, kiu vigligis la ardaĵojn kiam ili estis preskaŭ
estingitaj. Kiam nokto alvenis, mi trovis, je mia plezuro, ke la fajro donis ne
nur varmon, sed ankaŭ lumon; kaj la malkovro de ĉi tiu elemento estis utila al
mi por manĝado; ĉar mi trovis ke iuj pecoj de viandaĉo, kiujn la vojaĝantoj
estis forlasintaj, estis rostitaj, kaj ili estis multe pli bongustaj ol la beroj kiujn
mi kolektis de la arboj. Tial mi provis prepari mian manĝaĵon sammaniere,
metante ĝin sur la ardaĵojn. Mi malkovris ke ĉi tio difektis la berojn, kaj multe
plibonigis la nuksojn kaj radikojn.

"Tamen, manĝaĵo fariĝis malabunda; kaj mi ofte pasigis tutan tagon,


sensukcese serĉante kelkajn glanojn por kvietigi la akrajn dolorojn de malsato.
Rimarkinte ĉi tion, mi decidis forlasi la lokon kie mi ĝis tiam estis loĝinta, por
serĉi alian kie la kelkaj deziroj kiujn mi spertis estus pli facile satigataj.
Konsiderante ĉi tiun foriron, mi treege domaĝis la fajron, kiun mi estis akirinta
hazarde, kaj kiun mi ne kapablis reprodukti. Mi serioze pripensis ĉi tiun
malfacilaĵon dum pluraj horoj; sed mi estis devigita rezigni ĉiujn provojn solvi
ĝin; kaj envolvinte min en mian mantelon, mi ekiris tra la arbaro al la subiranta
suno. Mi pasigis tri tagojn vagante, kaj finfine malkovris senarbaran lokon. La
antaŭan nokton, tre multe da neĝo estis falinta, kaj la kampoj estis homogene
blankaj; la vidaĵo estis deprima, kaj mi sentis miajn piedojn malvarmigitaj de
la malvarma malseka substanco kiu kovris la grundon.

"Estis proksimume la sepa matene, kaj mi deziregis akiri manĝaĵon kaj


ŝirmejon; finfine, mi perceptis malgrandan kabanon, sur pli alta grundo, kiu
sendube estis konstruita por la komforto de iu ŝafisto. Ĉi tio estis nova vidaĵo
al mi; kaj mi ekzamenis la strukturon tre scivoleme. Trovinte pordon, mi eniris.
Maljuna viro estis sidanta ene, apud fajro, sur kiu li estis preparanta sian
matenmanĝon. Aŭdinte bruon, li turnis sin, kaj vidante min, li laŭte kriaĉis.
Elirinte la kabanon li kuris trans la kampo je rapideco kiu ŝajnis apenaŭ ebla
por lia kaduka formo. Lia aspekto, malsama al io ajn kion mi iam antaŭe vidis,
kaj lia forkuro, iom surprizis min. Sed la aspekto de la kabano mirigis min; ĉi
tien la neĝo kaj pluvo ne povis eniri; la grundo estis seka; por mi ĝi estis tiom
ravega kaj ĉiela rifuĝejo kiom Pandemonio estis por la demonoj de Infero post
iliaj suferoj en la lago de fajro. Mi avare voris la restaĵojn de la matenmanĝo
de la ŝafisto, kiu konsistis de pano, fromaĝo, lakto, kaj vino; ĉi tiun lastan,
tamen, mi ne ĝuis. Venkite de laco, mi ekkuŝis sur fojno, kaj endormiĝis.

"Estis tagmezo kiam mi vekiĝis; kaj, allogite de la varmo de la suno, kiu brilis
sur la blanka grundo, mi decidis rekomenci mian vojaĝon; metinte la restaĵojn
de la matenmanĝo de la kamparano en saketon kiun mi trovis, mi ekiris trans la
kampoj dum pluraj horoj, ĝis kiam mi alvenis al vilaĝo, je sunsubiro. Ĝi estis
kvazaŭ miraklo! La kabanoj, la pli bonordaj dometoj, la majestaj domoj,
sinsekve ekscitis mian admiron. La vegetaĵoj en la ĝardenoj, la lakto kaj
fromaĝo kiujn mi vidis metitaj ĉe la fenestroj de iuj dometoj, allogis mian
apetiton. Mi eniris en unu el la plej bonaj; sed mi apenaŭ metis piedon en la
pordokadron kiam la infanoj kriaĉis, kaj unu el la virinoj svenis. La tuta vilaĝo
incitiĝis; iuj fuĝis, iuj atakadis min ĝis, grave kontuzite de ŝtonoj kaj multaj
aliaj specoj de ĵet-armiloj, mi eskapis al la kamparo, kaj time rifuĝis en
malaltan ŝedon, tute malplenan, kiu aspektis tre mizera kompare kun la palacoj
kiujn mi estis spektinta en la vilaĝo. Ĉi tiu ŝedo, tamen, estis apud dometo kiu
aspektis plaĉa kaj bonorda; sed post mia tujantaŭa sperto, kies altan koston mi
estis paginta, mi ne kuraĝis eniri. Mia rifuĝejo estis konstruita el ligno, sed
estis tiom malalta ke estis malfacile al mi sidi rekte en ĝi. Kvankam ne estis
ligno sur la tero, kiu formis la plankon, ĝi estis seka; kaj kvankam la vento
eniris per nenombreblaj fendetoj, mi trovis ĝin agrabla azilo kontraŭ la neĝo
kaj pluvo.
"Do, tien mi rifuĝis, kaj ekkuŝis, feliĉa ĉar mi estis trovinta ŝirmejon, eĉ se
mizeran, kontraŭ la malagrableco de la sezono, kaj eĉ pli, kontraŭ la barbareco
de la homo.

"Tuj kiam mateniĝis, mi grimpis de mia hundejo, por vidi la apudan dometon,
kaj determini ĉu mi povos resti en la loĝejo kiun mi estis trovinta. Ĝi situis
apud la malantaŭo de la dometo, kaj ĉirkaŭ la liberaj flankoj estis porkejo kaj
baseno de pura akvo. Unu parto estis malfermita, kaj tie mi estis engrimpinta;
ĉi tiam mi kovris ĉiujn fendojn tra kiuj mi eble estus vidata per ŝtonoj kaj
ligno, sed tiel ke mi povus movi ilin por eliri fojfoje: La lumo kiu atingis min
envenis nur tra la porkejo, kaj tio sufiĉis por mi.

"Tiel aranĝinte mian loĝejon, kaj tapiŝinte ĝin per pura fojno, mi eniris; ĉar mi
vidis figuron de homo en foro, kaj mi memoris mian akcepton de la antaŭa
nokto tro bone por meti min sub lian potencon. Tamen, mi estis antaŭe
provizinta mian manĝaĵon por tiu tago, per bulo de malmola pano, kiun mi
estis ŝtelinta, kaj taso, per kiu mi povus trinki pli oportune ol per mia mano, el
la pura akvo kiu fluis preter mia rifuĝejo. La planko estis iomete super la
grundo, tiel ke ĝi estis perfekte seka, kaj pro ĝia proksimeco al la kameno de la
dometo, ĝi estis sufiĉe varma.

"Tiel provizite, mi decidis resti en ĉi tiu ŝedo ĝis io okazus kiu ŝanĝus mian
decidon. Ĝi ja estis paradizo, kompare kun la malvarma arbaro, mia antaŭa
loĝejo, la pluvogutantaj branĉoj, kaj la malseka grundo. Mi manĝis mian
matenmanĝon kun plezuro, kaj estis formovonta tabulon por akiri iom da akvo,
kiam mi aŭdis paŝon. Elrigardante tra fendeto, mi vidis junan kreaĵon, kun
sitelo sur sia kapo, pasanta antaŭ mia ŝedo. La knabino estis juna, de milda
konduto, male al mia nuna sperto pri somerdomanoj kaj servistoj de bien-
domoj. Tamen ŝi estis malriĉe vestita. Malfajna blua jupo kaj lina jako estis
ŝiaj nuraj vestaĵoj. Ŝia blonda hararo estis plektita, sed sen ornamaĵoj. Ŝi
aspektis pacienca, tamen malfeliĉa. Ŝi eliris de mia vido; kaj post proksimume
kvarono da horo ŝi revenis, portante la sitelon, kiu estis duonplenigita per
lakto. Dum ŝi preterpasis, ŝajne ne ĝenate de la pezaĵo, juna viro renkontis ŝin.
Lia mieno esprimis pli profundan deprimiĝon. Eldirinte kelkajn sonojn kun
melankolia tono, li prenis la sitelon de ŝia kapo, kaj mem portis ĝin al la
dometo. Ŝi sekvis, kaj ili malaperis. Baldaŭ mi denove vidis la junan viron, kun
kelkaj iloj en sia mano, transirantan la kampon malantaŭ la dometon; kaj la
knabino estis ankaŭ okupata, foje en la domo, kaj foje en sur la gazono.
"Ekzamenante mian loĝejon, mi rimarkis ke unu el la fenestroj de la dometo
antaŭe estis parto de ĝi, sed la glacoj estis anstataŭigitaj per ligno. En unu el ĉi
tiuj estas malgranda, preskaŭ neperceptebla fendeto, tra kiu la okulo povis pene
travidi. Tra ĉi tiu fendeto, malgranda ĉambro estis videbla, blanke farbita kaj
pura, sed preskaŭ sen mebloj. En unu angulo, proksime al malgranda fajro,
sidis maljuna viro, apogante sian kapon per siaj manoj, kun senkonsola
sinteno. La juna knabino estis okupata, aranĝanta la dometon; sed baldaŭ ŝi
prenis el tirkesto ion, kio okupis ŝiajn manojn, kaj ŝi eksidis apud la maljunulo,
kiu, preninte muzikilon, komencis ludi, kaj produkti sonojn pli dolĉajn ol la
voĉo de la turdo aŭ la najtingalo. Ĝi estis bela vidaĵo, eĉ al mi, povra mizerulo,
kiu neniam antaŭe vidis ion belan. La arĝenta hararo kaj la bonvolema mieno
de la maljuna dometano gajnis mian estimon, dum la mildaj manieroj de la
knabino vekis mian amon. Li ludis dolĉan mornan arion kiu (kiel mi vidis)
eltiris larmojn el la okuloj de lia aminda kunulino. La viro ne rimarkis, ĝis ŝi
aŭdeble plorsingultis; tiam li eldiris kelkajn sonojn, kaj la bela kreaĵo, lasante
sian laboron, ekgenuis ĉe liaj piedoj. Li levis ŝin, kaj ridetis kun tiom da
bonkoreco kaj amo ke mi havis sentojn de stranga kaj superreganta karaktero:
ili estis miksaĵo de doloro kaj plezuro, kiajn mi neniam antaŭe spertis, eĉ pro
malsato aŭ malvarmo, varmo aŭ manĝaĵo; kaj mi foriris de la fenestro, ne
povante elteni ĉi tiujn emociojn.

"Baldaŭ post ĉi tio la juna viro revenis, portante sur siaj ŝultroj ŝargon de ligno.
La knabino renkontis lin ĉe la pordo, helpis lin mallevi la ŝargon, kaj, portante
iom da hejtaĵo en la dometon, metis ĝin sur la fajron; tiam ŝi kaj la junulo iris
en angulon de la dometo, kaj li montris al ŝi grandan panon kaj pecon da
fromaĝo. Ŝi ŝajne ĝojis, kaj eniris en la ĝardenon por kolekti kelkajn radikojn
kaj plantojn, kiujn ŝi metis en akvon, kaj sekve super la fajron. Poste ŝi
daŭrigis sian laboron, dum la junulo eniris en la ĝardenon, kaj ŝajnis tre
okupata, elfosante kaj eltirante radikojn. Post preskaŭ unu horo da ĉi tiu laboro,
la juna virino aliris al li, kaj ili eniris en la dometon kune.

"Dume, la maljunulo estis malgaje pensanta; sed kiam liaj gekunuloj aperis, lia
mieno pligajiĝis, kaj ili eksidis por manĝi. La manĝaĵo rapide malaperis. La
junulino denove okupiĝis pri aranĝado de la dometo; la maljunulo promenis
antaŭ la dometo en la lumo dum kelkaj minutoj, apogante sin sur la brako de la
junulo. Nenio povus estis pli bela ol la kontrasto inter ĉi tiuj du bonegaj uloj.
Unu estis maljuna, kun arĝenta hararo kaj mieno kiu radiis bonvolemon kaj
amon: la pli juna havis malgrasan kaj gracian figuron, kaj liaj trajtoj estis tre
simetriaj; tamen liaj okuloj kaj mieno esprimis ekstreman malĝojon kaj
deprimiĝon. La maljunulo reiris al la dometo; kaj la junulo, kun iloj malsamaj
al tiuj kiujn li uzis matene, direktis siajn paŝojn al la kampoj.

"Nokto rapide fermis la tagon, sed kun mirego mi konstatis ke la dometanoj


havis rimedon por pludaŭrigi lumon per kandeloj, kaj mi ĝojege konstatis ke la
sun-subiro ne finis la plezuron kiun mi spertis dum observado de miaj homaj
najbaroj. Vespere, la junulino kaj ŝia kunulo estis okupataj de diversaj taskoj
kiujn mi ne komprenis; kaj la maljunulo denove prenis la muzikilon kiu eligis
la ĉielajn sonojn kiuj estis sorĉintaj min dum la mateno. Tuj kiam li finis, la
junulo komencis, ne ludi, sed eldiri sonojn kiuj estis unutonaj, kiuj ne similis al
la harmonio de la muzikilo de la maljunulo, nek al la kantoj de la birdoj: mi
poste lernis ke li estis laŭt-leganta, sed tiutempe mi sciis nenion pri la scienco
de vortoj kaj literoj.

"La familio, estinte tiel okupata dum mallonga tempo, estingis siajn kandelojn
kaj foriris, verŝajne por ripozi.

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 4

Mi kuŝis sur mia fojno, sed ne povis dormi. Mi pripensis la eventojn de la tago.
Kio ĉefe imponis al mi estis la milda konduto de ĉi tiuj homoj; mi deziregis
aniĝi kun ili, sed mi ne kuraĝis. Mi tro bone memoris kiel la barbaraj vilaĝanoj
traktis min la antaŭan nokton. Mi decidis ke, sendepende de estontaj planoj
kiujn mi eble konsideros plenumindaj, dum la nuna tempo mi restu kvieta en
mia ŝedo, observanta, kaj klopodanta malkovri la motivojn kiuj influas iliajn
agojn.

"La dometanoj ellitiĝis la sekvan matenon antaŭ la suno. La juna virino aranĝis
la dometon, kaj preparis la manĝaĵon; kaj la junulo foriris post la unua manĝo.

"Ĉi tiu tago pasis same kiel la antaŭa. La juna viro estis konstante okupata
ekstere, kaj la knabino, per diversaj penaj taskoj, interne. La maljunulo, kiun
mi baldaŭ komprenis blinda, pasigis siajn liberajn horojn kun sia muzikilo, aŭ
en meditado. Nenio povus superi la amon kaj respekton kiujn la junaj
dometanoj montris al sia estiminda kunulo. Ili faris por li ĉiun komplezon kaj
devon kun mildeco; kaj li repagis al ili per siaj bonvolemaj ridetoj.
"Ili ne estis tute feliĉaj. La juna viro kaj lia kunulino ofte apartiĝis, kaj ŝajne
ploris. Mi ne vidis la kaŭzon de ilia malĝojo; sed ĝi profunde tuŝis min. Se tiaj
belaj kreaĵoj estus mizeraj, estus malpli strange ke mi, neperfekta kaj sola
estulo, estas mizera. Sed kial ĉi tiuj mildaj estuloj malĝojis? Ili posedis ĉarman
dometon (tia ĝi estis laŭ miaj okuloj), kaj ĉiujn luksaĵojn; ili havis fajron por
varmigi ilin kiam estis malvarme, kaj bongustajn manĝaĵojn kiam ili estis
malsataj; ili estis vestitaj per bonegaj vestaĵoj; kaj, plie, ili ĝuadis kunestadon
kaj paroladon inter si, ĉiutage interŝanĝante amajn kaj bonkorajn mienojn.
Kion implicis iliaj larmoj? Ĉu ili vere esprimis doloron? Komence, mi ne povis
solvi ĉi tiujn demandojn; sed konstanta atentado kaj tempo klarigis al mi
aferojn kiuj estis komence enigmaj.

"Multe da tempo pasis antaŭ ol mi malkovris unu el la kaŭzoj de malsereno de


ĉi tiu aminda familio: ĝi estis malriĉeco; kaj ili suferis tiun malbonon je tre
maltrankviliga grado. Ilia nutraĵo konsistis tute de vegetaĵoj el ilia ĝardeno, kaj
la lakto de unu bovino, kiu provizis tre malmulte dum vintro, kiam ĝiaj
majstroj povis apenaŭ akiri manĝaĵon pro nutri ĝin. Ili ofte, mi kredas, suferis
tre akrajn pikdolorojn de malsato, speciale la du pli junaj dometanoj; ĉar
plurfoje ili metis manĝaĵon antaŭ la maljunulo sen konservi ion por si.

"Ĉi tiu kvalito de bonkoreco impresis min. Estis mia kutimo nokte ŝteli parton
de ilia provizo por mia propra uzo; sed kiam mi konstatis ke mia ŝtelado
kaŭzas doloron al la dometanoj, mi ĉesis, kaj satigis min per la beroj, nuksoj,
kaj radikoj kiujn mi kolektis de apuda arbaro.

"Mi ankaŭ malkovris alian manieron per kiu mi povis helpi ilian laboron. Mi
rimarkis ke la junulo pasigas grandan parton de ĉiu tago per kolektado de ligno
por la familia fajro; kaj, dum la nokto, mi ofte prenis liajn ilojn, kies uzon mi
rapide ellernis, kaj portis hejmen brulaĵon sufiĉan por pluraj tagoj.

"Mi memoras la unuan fojon kiam mi faris ĉi tion; la juna virino malfermis la
pordon matene kaj ŝajnis treege surprizita, vidante grandan amason da ligno
ekstere. Ŝi eldiris kelkajn vortojn laŭtvoĉe, kaj la junulo alvenis al ŝi. Li ankaŭ
esprimis surprizon. Mi observis, kun plezuro, ke li ne eniris la arbaron tiutage,
sed pasigis la tagon riparante la dometon kaj kultivante la ĝardenon.

"Mi grade faris malkovron multe pli gravan. Mi rimarkis ke ĉi tiuj homoj havas
metodon por komuniki siajn spertojn kaj sentojn al si per distingitaj sonoj. Mi
perceptis ke la vortoj kiujn ili parolis foje produktis plezuron aŭ doloron,
ridetojn aŭ malĝojon, en la mensoj kaj mienoj de la aŭdintoj. Ĉi tio ja estis
dieca scio, kaj mi arde deziris fariĝi konanto. Sed mi estis frustrita je ĉiu provo
kiun mi faris tiucelen. Ilia prononco estis rapida; kaj ĉar la vortoj kiujn ili
eldiris ne havis evidentajn ligojn kun videblaj objektoj, mi ne povis malkovri
iun ajn indikaĵon per kiu mi povus malimpliki la misteron de ilia rilato. Tamen
per granda diligento, kaj post pluraj rivoluoj de la luno en mia ŝedo, mi
malkovris la nomojn uzatajn por kelkaj el la plej oftaj objektoj de diskuto; mi
lernis kaj aplikis la vortojn fajro, lakto, pano, kaj ligno. Mi ankaŭ lernis la
nomojn de la dometanoj. La junulo kaj lia kunulino ambaŭ havis plurajn
nomojn, sed la maljunulo havis nur unu, kiu estis 'patro'. La knabino estis
nomata 'fratino', aŭ Agato; kaj la junulo Felikso, aŭ 'frato', aŭ 'filo'. Mi ne
povas esprimi la ĝojegon kiun mi sentis kiam mi lernis la ideojn apartenantajn
al ĉi tiuj sonoj, kaj kapablis prononci ilin. Mi distingis plurajn aliajn vortojn,
sen ankoraŭ esti kapabla kompreni aŭ uzi ilin; ekzemple, 'bona', 'karega', kaj
'malfeliĉa'.

"Mi pasigis la vintron ĉi tiel. La mildaj manieroj kaj beleco de la dometanoj


faris ilin karaj al mi: kiam ili estis malĝojaj, mi estis deprimita; kiam ili ĝojis,
mi kune sentis ilian ĝojon. Mi vidis malmultajn homajn estulojn krom ili; kaj
kiam okazis ke iu alia eniris la dometon, ties malafablaj manieroj kaj
malĝentila paŝado nur kontrastis por mi la pli superajn atingojn de miaj amikoj.
Mi rimarkis ke la maljunulo ofte klopodas kuraĝigi siajn infanojn (li foje
nomis ilin tiel) forĵeti sian melankolion. Li parolis kun gaja tono, kun mieno de
boneco kiu ĝojigis eĉ min. Agato aŭskultis respekte, foje kun okuloj plenaj je
larmoj, kiujn ŝi klopodis kaŝe forviŝi; sed mi ĝenerale rimarkis ke ŝia mieno
kaj tono estas pli ĝojaj post kiam ŝi aŭskultis la kuraĝigon de sia patro. Ne estis
tiel ĉe Felikso. Li estis ĉiam la plej malĝoja de la grupo; kaj, eĉ al miaj
nespertaj sentumoj, li ŝajnis esti suferinta pli ol liaj amikoj. Sed, eĉ se lia
vizaĝo estis pli malĝoja, lia voĉo estis pli ĝoja ol tiu de sia fratino, speciale
kiam li alparolis al la maljunulo.

"Mi povus mencii nenombreblajn okazojn, kiuj, kvankam negravaj, montris la


sintenojn de ĉi tiuj amindaj dometanoj. Meze de malriĉeco kaj manko, Felikso
afable portis al sia fratino la unuan blankan floron kiu ekaperis de sub la
neĝkovrita grundo. Frumatene, antaŭ ol ŝi estis vekiĝinta, li forigis la neĝon
kiu baris ŝian padon al la laktodomo, ĉerpis akvon de la puto, kaj elportis la
lignon de la lignostokejo, kie, kun konstanta mirego li trovis sian stokon ĉiam
reprovizita per nevidebla mano. Mi kredas ke li foje tage laboris por najbara
bienulo, ĉar li ofte foriris kaj ne revenis ĝis vespermanĝo, kaj ne reportis
lignon. Aliajn fojojn li laboris en la ĝardeno; sed ĉar estis malmulte por fari
dum la prujna sezono, li legis al la maljunulo kaj Agato.
"Komence, ĉi tiu legado ekstreme perpleksis min; sed grade mi malkovris ke li
eldiradis dum legado multajn sonojn kiuj estis samaj al sonoj eldirataj dum
konversacio. Tial mi supozis ke li perceptas sur la papero signojn de parolado,
kiujn li komprenas, kaj mi arde deziris kompreni ĉi tiujn ankaŭ. Sed kiel tio
eblus? Mi eĉ ne komprenis la sonojn kiujn ili reprezentas. Spite al tio, mi faris
rimarkindan progreson en ĉi tiu scienco, sed ne sufiĉan for sekvi ian
konversacion, kvankam mi klopodis per mia tuta menso. Mi bone komprenis
ke, kvankam mi avide deziris malkaŝi min al la dometanoj, mi devus ne provi
antaŭ ol fariĝi mastro de ilia lingvo. Per ĉi tiu scio mi eble povus fari tiel ke ili
preteratentu mian misformitan figuron, pri kiu mi ankaŭ konsciis, ĉar la
kontrasto estis ĉiam antaŭ miaj okuloj.

"Mi admiris la perfektajn formojn de miaj dometanoj -- iliaj gracieco, beleco,


kaj delikataj vizaĝkoloroj: Sed mi estis terurita kiam mi vidis min en klara
flako! Komence, mi eksaltis reen, ne povante kredi ke tio reflektita en la
spegulo ja estas mi; kaj kiam mi plene konvinkiĝis ke mi reale estas la monstro
kiu mi estas, plej amaraj sentoj de deprimiĝo kaj humiliĝo plenigis min. Ve!
Mi ankoraŭ ne tute sciis la fatalajn efikojn de ĉi tiu mizera misformeco.

"Dum la suno fariĝis pli varma, kaj la tagoj pli longaj, la neĝo malaperis, kaj
mi observis la nudajn arbojn kaj la nigran grundon. Ekde tiam Felikso estis pli
okupata, kaj la korŝira minaco de malsato malaperis. Mi poste komprenis ke
ilia manĝaĵo estis malfajna, sed saniga, kaj ili akiris sufiĉan kvanton da ĝi.
Pluraj novaj specoj de planto ekkreskis en la ĝardeno kiun ili prizorgis; kaj ĉi
tiuj indikaĵoj de komforto tage plimultiĝis dum la progreso de la sezono.

"La maljunulo, apogate de sia filo, promenis tagmeze ĉiutage, kiam ne estis
'pluvo' (vorto, mi malkovris, kiu indikas akvon verŝitan de la ĉielo). Ĉi tio
okazis ofte, sed forta vento rapide sekigis la teron, kaj la sezono fariĝis multe
pli agrabla ol ĝi antaŭe estis.

"Miaj vivkutimoj en mia ŝedo ne ŝanĝiĝis. Matene mi atentis al la moviĝoj de


la dometanoj; kaj kiam ili estis dise okupataj, mi dormis; Mi pasigis la restaĵon
de la tago observante miajn amikojn. Kiam ili estis enlitiĝintaj por ripozi, se
estis iom da luno, aŭ la nokto estis lumigita per steloj, mi eniris en la arbaron
kaj kolektis mian propran manĝaĵon, kaj brulaĵon por la dometo. Kiam mi
revenis, tiom ofte kiom necesis, mi forigis neĝon de ilia pado, kaj faris tiujn
taskojn kiujn mi estis vidinta Felikson fari. Mi poste komprenis ke ĉi tiuj
taskoj, faritaj de nevideblaj manoj, tre mirigis ilin; kaj unu-du-foje, dum ĉi tiuj
okazoj, mi aŭdis ilin eldiri la vortojn 'bona spirito' kaj 'mirige'; sed tiam mi ne
komprenis la signifojn de tiuj terminoj.

"Miaj pensoj ĉi tiam fariĝis pli viglaj, kaj mi tre deziris malkovri la motivojn
kaj sentojn de ĉi tiuj belaj kreaĵoj; mi estis scivolema pri kial Felikso ŝajnas tre
mizera kaj Agato tre malĝoja. Mi pensis (malsaĝa mizerulo!) ke mi eble
kapablus revenigi feliĉon al ĉiu tiuj meritoplenaj homoj. Kiam mi dormis, aŭ
estis for, la formoj de la estiminda blinda patro, la milda Agato, kaj la bonega
Felikso ekaperadis antaŭ mi. Mi konsideris ilin superaj estuloj, kiuj estos
direktantoj de mia sorto. Mi imagis mil scenojn en kiuj mi prezentas min al ili,
kaj kiel ili akceptas min. Mi imagis ke ili estos naŭzitaj, ĝis, per mia milda
konduto kaj pacigaj vortoj, mi komence akiros ilian favoron, kaj poste, ilian
amon.

"Ĉi tiuj pensoj tre ĝojigis min, kaj instigis min okupiĝi kun freŝa ardo pri la
akirado de la arto de lingvo. Miaj organoj estis ja grincaj, sed kapablaj moduli;
kaj kvankam mia voĉo estis tre malsama al la delikata muziko de iliaj tonoj,
tamen mi prononcis tiujn vortojn kiujn mi komprenis sufiĉe facile. Estis kiel la
azeno kaj la dorlothundeto; sed certe la milda azeno, kies celo estis amikema,
kvankam lia konduto estis maldelikata, meritis pli bonan traktadon ol batadon
kaj malbenadon.

"La plaĉaj pluvetoj kaj agrabla varmeco de printempo multe ŝanĝis la aspekton
de la tero. Homoj, kiuj antaŭ ĉi tiu ŝanĝiĝo ŝajne estis kaŝiĝintaj en kavernoj,
disiris kaj okupiĝis je diversaj artoj de kultivado. La birdoj kantis pli ĝojajn
notojn, kaj la folioj komencis burĝoni sur la arboj. Feliĉa, feliĉa tero! Taŭga
loĝejo por dioj, kiu, nur mallongan tempon antaŭe estis pala, malseka, kaj
malsaniga. La sorĉa aspekto de la naturo levis mian spiriton; la pasinteco estis
for de mia memoro, la nuno estis trankvila, kaj la estonteco estis ornamita per
brilaj radioj de espero kaj atendata ĝojo."

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 5

"Mi nun rapidas al la pli kortuŝa parto de mia rakonto. Mi rakontos eventojn
kiuj impresis min per sentoj, kiuj transformis min de tio kio mi estis, al tio kio
mi estas.
"Estis virino sur ĉevalo, akompanata de kamparano kiel gvidanto. La sinjorino
estis vestita per malhelaj vestaĵoj, kaj kovrita per dika nigra vualo. Agato
demandis ion; responde, la fremdulino prononcis per dolĉa akĉento nur la
nomon de Felikso. Ŝia voĉo estis muzika, sed malsimila al tiu de miaj amikoj.
Aŭdinte ĉi tiun vorton, Felikso rapidis al la sinjorino. Kiam ŝi vidis lin, ŝi
eklevis sian vualon, kaj mi vidis vizaĝon de anĝelaj belo kaj mieno. Ŝia hararo
estis glime nigra kiel korvo, kaj unike plektita; ŝiaj okuloj estis malhelaj, sed
mildaj, kaj viglaj; ŝiaj trajtoj estis de ĝustaj proporcioj, kaj ŝia vizaĝkoloro estis
mirige klara, ĉiu vango tinkturita de bela rozkoloro.

"Felikso ŝajnis ravita kiam li vidis ŝin. Ĉiuj trajtoj de malĝojo malaperis de lia
vizaĝo, kaj li tuj esprimis ekstazan ĝojon je grado kiun mi apenaŭ kredis ebla;
liaj okuloj briletis, liaj vangoj ruĝiĝis pro plezuro, kaj je tiu momento, li ŝajnis
al mi tiom bela kiom la fremdulino. Ŝajnis ke ŝi spertas aliajn emociojn;
forviŝinte kelkajn larmojn de siaj belaj okuloj, ŝi etendis sian manon al Felikso,
kiu ĝojege kisis ĝin, kaj nomis ŝin (laŭ mia kompreno) lia dolĉa Arabino. Ŝi ne
ŝajnis kompreni, sed ridetis. Li helpis ŝin deĉevaliĝi, kaj forsendinte ŝian
gvidanton, venigis ŝin al la dometo. Li iomete parolis kun sia patro; la juna
fremdulino genuis apud la piedoj de la maljunulo, kaj estis kisonta lian manon,
sed li levis ŝin, kaj ĉirkaŭbrakumis ŝin amikeme.

"Mi baldaŭ perceptis ke, kvankam la fremdulino eldiris distingeblajn sonojn,


kaj ŝajnis havi propran lingvon, ŝi ne estis komprenata de la dometanoj, nek
komprenis ilin. Ili faris multajn mansignojn kiujn mi ne komprenis; sed mi
rimarkis ke ŝia ĉeesto difuzigis feliĉon tra la dometo, dispelinte ilian mizeron
kiel la suno dispelas matenajn nebulojn. Felikso ŝajnis aparte ĝoja, kaj
bonvenigis sian Arabinon per ridetoj de raviĝo. Agato, la ĉiame milda Agato,
kisis la manojn de la bela fremdulino, kaj, indikante sian fraton, faris signojn
kiuj ŝajnis al mi signifi ke li estis malĝoja antaŭ ol ŝia alveno. Kelkaj horoj
pasis tiel, dum kiuj iliaj mienoj esprimis ĝojon, kies kaŭzon mi ne komprenis.
Baldaŭ mi rimarkis, pro tio ke la fremdulino ofte ripetis iujn sonojn de ili, ke ŝi
estis klopodanta lerni ilian lingvon; kaj la ideo tuj alvenis al mi ke mi devas
utiligi la samajn instrukciojn por la sama celo. La fremdulino lernis
proksimume dudek vortojn dum la unua leciono. La plejo ja estis vortoj kiujn
mi estis antaŭe lerninta, sed mi profitis de la aliaj.

"Dum nokto estis proksimiĝanta, Agato kaj la Arabino frue foriris dormi.
Apartiĝante, Felikso kisis la manon de la fremdulino, kaj diris, 'Bonan nokton,
kara Safie.' Li konversaciis kun sia patro multe plu; kaj pro la ofta ripeto de ŝia
nomo, mi supozis ke la bela gasto estas la temo de konversacio. Mi arde deziris
kompreni ilin, kaj streĉis ĉiujn miajn kapablojn por tiu celo, sed mi trovis tion
tute neebla.

"Kiam ŝi estis fininta, ŝi transdonis la gitaron al Agato, kiu komence rifuzis


ĝin. Ŝi ludis simplan arion, kiun ŝi dolĉe akcentis per sia voĉo, sed ĝi estis
malsimila al la miriga tonaro de la fremdulino. La maljunulo ŝajnis ravita, kaj
diris kelkajn vortojn, kiujn Agato klopodis klarigi al Safie. Li ŝajne volis
esprimi ke ŝi donas al li grandegan ĝojon per sia muziko.

"La tagoj pasis tiom pace kiom antaŭe; la sola ŝanĝiĝo estis tio ke ĝojo
anstataŭis malĝojon en la mienoj de miaj amikoj. Safie estis ĉiam gaja kaj
bonhumora; ŝi kaj mi rapide progresis en lingvolernado, tiel ke post du
monatoj, mi komencis kompreni la plejon el la vortoj eldiritaj de miaj
protektantoj.

"Intertempe, la nigra grundo kovriĝis per verdaĵoj, kaj la verdaj bordoj


ornamiĝis per nenombreblaj floroj, dolĉaj al la nazo kaj al la okuloj, steloj de
pala lumo en la lunluma arbaro; la suno fariĝis pli varma, la noktoj klaraj kaj
mildaj. Miaj noktaj vagadoj estis ekstreme plezuraj al mi, kvankam ili estis
multe mallongigitaj pro la malfrua sunsubiro kaj la frua sunleviĝo. Mi neniam
eliris dum taglumo, ĉar mi timis alfronti al la sama traktado kiun mi antaŭe
suferis en la unua vilaĝo kiun mi estis enirinta.

"Mi pasigis miajn tagojn zorgeme atentante, por ke mi pli rapide majstru la
lingvon. Mi fieras ke mi progresis pli rapide ol la Arabino, kiu komprenis tre
malmulte, kaj konversaciis je rompita ritmo, dum mi komprenis kaj kapablis
imiti preskaŭ ĉiun elparolitan vorton.

"Dum mia parolokapablo pliboniĝis, mi ankaŭ lernis la sciencon de literoj, ĉar


oni instruis ĝin al la fremdulino; kaj ĉi tio malfermis por mi vastan kampon de
miro kaj plezuro.

"La libro per kiu Felikso instruis al Safie estis Ruinoj de Imperioj, de Volni.
Mi ne komprenus la celitan signifon de ĉi tiu libro, se Felikso, dum legado, ne
estus tre detale klariginta ĝin. Li elektis ĉi tiun verkon (li diris) ĉar la deklama
stilo estis imitaĵo de la orientaj aŭtoroj. Per ĉi tiu verko mi akiris resuman
konon pri historio, kaj perspektivon pri la pluraj imperioj nun ekzistantaj en la
mondo. Ĝi donis al mi klaran komprenon pri la manieroj, registaroj, kaj religioj
de malsamaj nacioj de la Tero. Mi aŭdis pri la mallaboremaj Azianoj; pri la
grandegaj genio kaj mensa aktivado de la Grekoj; pri la militoj kaj miriga virto
de la fruaj Romanoj - pri ilia sekva degenero - pri la krepusko de tiu fortega
imperio; pri kavalireco, Kristismo, kaj reĝoj. Mi aŭdis pri la malkovro de la
Amerika duonsfero, kaj ploris kun Safie pri la malfeliĉa sorto de ĝiaj originalaj
loĝantoj.

"Ĉi tiuj mirigaj rakontoj inspiris strangajn sentojn en mi. Ĉu la homo vere estas
tia - tre pova, virta kaj grandioza, kaj tamen tre kruela kaj malnobla? La homo
foje ŝajnis esti nur heredinto de la esenco de la malbono, kaj alifoje, de ĉio
nobla kaj dieca kio imageblas. Esti grandioza kaj virta homo ŝajnis esti la plej
granda honoro kiun sentema estulo povus atingi; esti malnobla kaj kruela, kiel
multaj kiuj estas priskribitaj, ŝajnis esti la plej profunda dekadenco - stato pli
malŝatinda ol tiu de blinda talpo aŭ senĝena vermo. Dum longa tempo mi ne
povis kompreni kiel homo povus ekiri por murdi kunulon, nek kial eĉ ekzistas
leĝoj kaj registaroj; sed kiam mi aŭdis detalojn pri malmoralaĵoj kaj
sangoverŝado, mia miro ĉesis, kaj mi sentis naŭzon kaj abomenon.

"Ĉi tiam ĉiu konversacio de la dometanoj malkaŝis novajn miraĵojn al mi. Dum
mi aŭskultis la instruojn kiujn Felikso donis al la Arabino, la stranga sistemo
de homa socio estis klarigita al mi. Mi aŭdis pri la divido de posedaĵoj, pri
grandega riĉeco kaj malpurega malriĉeco; de rango, deveno, kaj nobla sango.

"La vortoj instigis min konsideri min mem. Mi lernis ke viaj vivkunuloj plej
estimas la propraĵojn de alta senmakula deveno, kunligita kun riĉeco. Homo
kun nur unu el ĉi tiuj propraĵoj povus esti estimata; sed sen ili, li estas
konsiderata, escepte de tre raraj okazoj, kiel vagulo kaj sklavo, destinita
malŝpari siajn povojn por la profito de kelkaj privilegiuloj! Kaj kio mi estas?
Mi estis tute senscia pri miaj kreo kaj kreinto; sed mi sciis ke mi posedas
neniun monon, neniujn amikojn, nenian posedaĵon. Krome, mi havas figuron
abomene misformitan kaj malŝatindan. Mi eĉ ne havas la saman naturon de la
homo. Mi estas pli vigla ol ili, kaj povas subteni mian vivon per malpli rafinitaj
manĝaĵoj. Mi toleras ekstremojn de varmo kaj malvarmo kun malpli da
damaĝo al mia korpo; mia alteco multe superas ilian. Kiam mi ĉirkaŭrigardis,
mi vidis kaj aŭdis neniun kiel min. Ĉu mi estas monstro, makulo sur la Tero,
de kiu ĉiuj homoj fuĝas, kaj kiun ĉiuj homoj malakceptas?

"Mi ne povas priskribi al vi la doloregon kiun ĉi tiuj pensoj kaŭzis en mi. Mi


provis forpeli ilin, sed mizero nur kreskis kun scio. Ho, mi prefere estu restinta
ĉiame en mia originala arbaro, sciante kaj sentante nenion escepte de malsato,
soifo, kaj varmo!
"La scio havas tre kuriozan karakteron: ĝi tenas la menson kiam ĝi estas
kaptinta ĝin, kiel likeno sur roko. Mi foje esperis forskui ĉiujn pensojn kaj
sentojn; sed mi lernis ke estas nur unu rimedo por venki la senton de doloro,
kaj tio estas morto - stato kiun mi timis, kvankam mi ne komprenis ĝin. Mi
admiris virton kaj bonajn sentojn, kaj ŝategis la mildajn manierojn kaj
amindajn kvalitojn de miaj dometanoj; sed mi estis barita de rilatoj kun ili,
escepte per rimedoj kiujn mi kaŝe uzis, kiam mi estis nevidata kaj nekonata,
kaj kiuj pliigis, anstataŭ satigis, mian deziron fariĝi unu inter miaj kunuloj. La
ĝentilaj vortoj de Agato, kaj la vivecaj ridetoj de la ĉarma Arabino, ne estis
miaj. La mildaj admonoj de la maljunulo, kaj la viglaj konversacioj de amata
Felikso, ne estis miaj. Mizera, malĝoja malfeliĉulo!

"Aliaj lecionoj impresis min pli profunde. Mi aŭdis pri la diferencoj inter la
seksoj; pri la naskiĝo kaj kresko de infanoj; pri kiel la patro adoras la ridetojn
de la infano, kaj la vivecajn spritaĵojn de la pli aĝa infano; kiel la karega
zorgato okupas ĉiom el la vivo kaj pensoj de la patrino; kiel la menso de junulo
vastiĝas kaj akiras scion; pri frateco, fratineco, kaj ĉiuj diversaj rilatoj kiuj
ligas iun homan estulon al alia per reciprokaj ligoj.

"Sed kie estas miaj amikoj kaj parencoj? Neniu patro observis miajn infanajn
tagojn, neniu patrino benis min per ridetoj kaj karesoj; aŭ se ili estus farintaj,
mia tuta pasinta vivo estis ĉi tiam makulo, nigra vakuo en kiu mi distingis
nenion. Ekde mia plej frua memoro mi estis kiel mi ĉi tiam estis, je alteco kaj
proporcio. Mi neniam antaŭe vidis vivulon similan al mi, nek havantan iun
rilaton kun mi. 'Kio mi estas?' La demando denove prezentiĝis, respondota nur
per ĝemoj.

"Mi baldaŭ klarigos la tendencojn de ĉi tiuj sentoj; sed mi nun revenu al la


dometanoj, kies rakonto ekscitis en mi tre diversajn sentojn de indigno, ĝojego,
kaj miro, kiuj tamen ĉiuj finiĝis kiel plia amo kaj adoro al miaj protektantoj.
(Pro mia naiva, sopiranta sintrompo, tre plaĉis al mi nomi ilin tiel.)"

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 6

"Multe da tempo pasis antaŭ ol mi lernis la historion de miaj amikoj. Ĝi estis


historio kiu nepre faris profundan impreson sur mian menson, ĉar ĝi prezentis
kelkajn flankajn faktojn, ĉiu interesa kaj miriga al absoluta senspertulo kiel mi.
"La nomo de la maljunulo estis Delasi. Li devenis de bona familio en Francio,
kie li vivis dum multaj jaroj en riĉeco, estimate de siaj superuloj kaj amate de
siaj egaluloj. Lia filo estis edukita por servi sian landon; kaj Agato estis unu el
la sinjorinoj de la plej alta rango. Kelkajn monatojn antaŭ mia alveno ili vivis
en granda luksa urbo nomata Parizo, ĉirkaŭite de amikoj, ĝuante ĉiujn
plezurojn kiujn virto, intelekta kultivado (bona gusto), kaj modera riĉeco povas
provizi.

"La patro de Safie estis la kaŭzo de ilia ruiniĝo. Li estis Turka komercisto kiu
loĝis dum multaj jaroj en Parizo, ĝis li fariĝis ĝeno al la registaro, pro iu kialo
kiun mi ne povis eltrovi. Li estis arestita kaj ĵetita en malliberejon la saman
tagon kiam Safie alvenis de Konstantinopolo por esti kun li. Li estis juĝita kaj
kondamnita al morto. La maljusteco de lia kondamno estis tre senhonta; ĉiuj
Parizanoj indignis, kaj oni opiniis ke liaj religio kaj riĉeco estas la kialo de lia
kondamno, ne la krimo akuzita kontraŭ li.

"Felikso ĉeestis la proceson; liaj ŝoko kaj indigno estis nereteneblaj kiam li
aŭdis la decidon de la kortumo. Li tuj firme ĵuris savi lin, kaj ekserĉis rimedon.
Post multaj sensukcesaj provoj eniri la malliberejon, li trovis fenestron kun
forta krado ĉe negardita parto de la konstruaĵo, kiu lumigis la karceron de la
malfeliĉa Mahometano. Li, en ĉenoj, senespere atendis la plenumiĝon de la
barbara juĝo. Felikso vizitis la kradon nokte, kaj informis la malliberulon pri
sia intenco helpi lin. La Turko, mirante kaj ĝojegante, klopodis pliardigi sian
savonton per promesoj de rekompenso kaj riĉeco. Felikso malestime rifuzis
liajn ofertojn; tamen, kiam li vidis la belan Safie-on, kiu estis permesata viziti
sian patron, kaj kiu, per siaj mangestoj, esprimis sian energian dankemon, la
junulo devis agnoski al sia propra menso ke la malliberulo havas trezoron kiu
plene rekompensus lian penon kaj riskon.

"La Turko baldaŭ perceptis la impreson de sia filino sur la koro de Felikso, kaj
klopodis ligi lin pli firme al sia afero per la promeso de ŝia mano kiel edzino,
tuj post lia veturigo al sekura loko. Felikso estis tro deca por akcepti ĉi tiun
oferton; tamen, li esperis je la probableco de la evento, kiel plenumiĝo de lia
feliĉo.

"Dum la sekvaj tagoj, dum la preparoj por la eskapo de la komercisto


progresis, la fervoro de Felikso estis varmigata per pluraj leteroj kiujn li ricevis
de ĉi tiu bela knabino, kiu trovis manieron esprimi siajn pensojn en la lingvo
de sia amanto per la helpo de maljunuloj, servisto de sia patro, kiu komprenis
la Francan lingvon. Ŝi dankis lin plej arde pro liaj planitaj klopodoj por sia
patro; kaj samtempe ŝi profunde lamentis sian propran sorton.

"Mi havas kopiojn de ĉi tiuj leteroj; ĉar mi trovis manieron, dum mia loĝado en
la ŝedo, akiri ilojn de skribado; kaj la leteroj estis ofte en la manoj de Felikso
aŭ Agato. Antaŭ ol mi foriros, mi donos ilin al vi. Ili pruvos la veron de mia
rakonto; sed nun, ĉar la suno jam malaltas, mi havos tempon nur resumi ilin
por vi.

"Safie rakontis ke ŝia patrino estis kristana Arabino, kaptita kaj sklavigita de la
Turkoj; favorate pro sia belo, ŝi venkis la koron de la patro de Safie, kiu
edziĝis al ŝi. La juna knabino parolis laŭde kaj entuziasme pri sia patrino, kiu,
naskiĝinte libera, defiis la sklavecon en kiun ŝi estis falinta. Ŝi instruis al sia
filino la principojn de sia religio, kaj instruis al ŝi strebi al altaj intelektaj
kapabloj, kaj al sendependa spirito, kiuj estas malpermesitaj al la femalaj
sekvantoj de Mahometo. Ĉi tiu virino mortis; sed ŝiaj lecionoj estis neforigeble
impresitaj sur la menson de Safie, kiu sentis naŭzon kiam ŝi pensis pri reiro al
Azio kaj enfermiĝo malantaŭ la muroj de haremo, kie ŝi okupiĝus nur per
bagatelaj distroj, maltaŭgaj al la temperamento de ŝia animo, kiu estis
kutimiĝinta al grandaj ideoj kaj nobla strebado al virto. La ebleco edziniĝi al
kristano, kaj resti en lando kie virinoj estis permesataj akiri rangon en socio,
estis sorĉa al ŝi.

"La ekzekutotago de la Turko estis fiksita; sed, dum la nokto antaŭ la tago, li
eliris el la malliberejo. Antaŭ mateno li estis multajn leŭgojn for de Parizo.
Felikso estis akirinta pasportojn je la nomoj de sia patro, sia fratino, kaj de si
mem. Li estis komunikinta sian planon al sia patro, kiu helpis la trompon; li
foriris de sia domo por ŝajnigi vojaĝon, kaj kaŝis sin, kun sia filino, en iu
nekonata parto de Parizo.

"Felikso gvidis la fuĝintojn tra Francio al Liono, kaj trans Monto Ceniso al
Livorno. La komercisto estis decidinta atendi tie bonan ŝancon por transiri en
iun parton de la Turkaj reglandoj.

"Safie decidis resti kun sia patro ĝis la momento de lia ekiro. Antaŭ tiu tempo,
la Turko renovigis sian promeson ke ŝi edziniĝos al lia savanto; kaj Felikso
restis kun ili, atendante tiun okazaĵon; intertempe li ĝuis la ĉeestadon de la
Arabino, kiu montris al li plej simplan kaj teneran amon. Ili konversaciis inter
si per interpretisto, kaj foje per interpretado de mienoj; kaj Safie kantis por li la
diecajn ariojn de sia denaska lando.
"La Turko permesis ĉi tiun proksimiĝon, kaj kuraĝigis la esperojn de la junaj
amantoj, sed en sia koro li estis farinta tre malsamajn planojn. Li malŝategis la
ideon ke lia filino edziniĝu al kristano; sed li timis la koleron de Felikso, se li
ŝajnus entuziasmeta, ĉar li sciis ke li estis ankoraŭ sub la povo de sia savanto,
kiu povus perfidi lin al la Itala ŝtato en kiu ili estis loĝantaj. Li kovis mil
planojn per kiuj li povus longigi la trompon, ĝis ĝi estos ne plu necesa, kaj
sekrete foriri kun sia filino. Liaj planoj estis faciligitaj per novaĵoj kiuj alvenis
de Parizo.

"La registaro de Francio estis tre kolera pro la eskapo de sia viktimo, kaj
domaĝis neniujn penojn por eltrovi kaj puni lian savinton. La komploto de
Felikso rapide malkovriĝis, kaj Delasi kaj Agato estis ĵetitaj en malliberejon.
La novaĵo atingis Felikson, kaj vekis lin de lia plezura sonĝo: lia blinda kaj
maljuna patro, kaj lia milda fratino, kuŝas en iu odoraĉa malliberejo, dum li
ĝuas la liberan aeron kaj sociumadon de ŝi kiu amas lin. Ĉi tiu penso turmentis
lin. Li rapide interkonsentis kun la Turko, ke se li trovos bonan ŝancon por
eskapi antaŭ ol Felikso povos reveni al Italio, Safie restos kaj loĝos ĉe
monaĥinejo en Livorno. Tiam, forlasinte la belan Arabinon, li rapidis al Parizo,
kaj liveris sin al la venĝo de la leĝo, esperante tiel liberigi Delasi-on kaj
Agaton.

"Li ne sukcesis. Ili restis malliberaj dum kvin monatoj antaŭ ol la proceso
okazis, kies juĝo konfiskis iliajn posedaĵojn, kaj kondamnis ilin al senfina
ekzilo de sia denaska lando.

"Ili trovis mizeran azilon en la dometo en Germanio kie mi trovis ilin. Felikso
baldaŭ lernis ke kiam la trompema Turko, por kiu li kaj lia familio estis
suferinta tre nekutiman persekuton, malkovris ke lia savinto estis falinta en
malriĉecon kaj senpovecon, li perfidis simpation kaj honoron, kaj forlasis
Italion kun sia filino, sendinte al Felikso, kvazaŭ insulto, sumeton da mono por
helpi lin (kiel li diris), en iu plano de estonta subteno.

"Tiel estis la eventoj kiuj ŝiris la koron de Felikso, kaj faris lin, kiam mi unue
vidis lin, la plej mizera de sia familio. Li povus elteni malriĉecon; kaj kiam ĉi
tiu sufero estis la rekompenso de lia virto, li povus fieri pri ĝi; sed la
nedankemo de la Turko, kaj la perdo de lia amata Safie, estis misfortunoj pli
amaraj kaj neripareblaj. La alveno de la Arabino nun injektis novan vivon en
lian animon.
"Kiam la novaĵo atingis Livornon, ke Felikso estis senigita de sia riĉeco kaj
rango, la komercisto ordonis al sia filino ne plu pensi pri sia amato, sed prepari
sin por reiro al sia hejma lando. La nobla karaktero de Safie estis ŝokita de ĉi
tiu ordono; ŝi provegis konvinki sian patron, sed li kolere lasis ŝin, ripetante
sian tiranan ordonon.

"Kelkajn tagojn poste, la Turko eniris la apartamenton de sia filino, kaj tuj
informis ŝin ke li havas kialojn por kredi ke lia loĝejo en Livorno estas
malkovrita, kaj ke li riskas baldaŭan transdonon al la Francia registaro; tial, li
luis ŝipon por veturigi lin al Konstantinopolo, al kiu li ekveturos ene de kelkaj
horoj. Li intencis lasi sian filinon sub la zorgo de fidinda servisto, por sekvi je
oportuna tempo kun la plejo de liaj havaĵoj, kiuj ne jam estis alvenintaj al
Livorno.

"Kiam ŝi estis sola, Safie elpensis planon de agado kies realigo estus avantaĝa
al ŝi je ĉi tiu krizo. Loĝado en Turkio estis abomena al ŝi; ŝiaj religio kaj sentoj
same kontraŭis. Per kelkaj dokumentoj de sia patro, kiuj iel trafis ŝiajn manojn,
ŝi informiĝis pri la ekzilo de sia amanto, kaj la nomon de la loko kie li tiam
estis loĝanta. Ŝi iom hezitis, sed finfine ŝi faris sian decidon. Prenante kun si
kelkajn juvelojn kiujn ŝi posedis, kaj sumon da mono, ŝi forlasis Italion kun
servisto, Livornano, kiu tamen komprenis la komunan lingvon de Turkio, kaj
ekiris al Germanio.

"Ŝi sekure alvenis al urbeto proksimume dudek leŭgojn de la dometo de Delasi.


Tiam ŝia servisto fariĝis danĝere malsana. Safie flegis ŝin, per plej sindediĉa
amo; sed la malfeliĉa knabino mortis, kaj la Arabino fariĝis sola, nekonante la
lingvon de la lando, kaj estante tute senscia pri la kutimoj de la mondo. Tamen,
ŝi estis bonŝanca. La Italino estis menciinta la nomon de la loko al kiu ili estis
vojaĝantaj, kaj post ŝia morto, la virino de la domo en kiu ili estis loĝintaj
zorgis ke Safie sekure alvenu al la dometo de sia amanto."

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 7

"Tia estis la historio de miaj karaj dometanoj. Ĝi profunde impresis min.


Konsiderante la scenojn de socia vivo kiujn ĝi prezentis, mi komencis admiri
iliajn virtojn, kaj maladmiri la malvirtojn de la homaro.
"Mi ankoraŭ konsideris krimon fora malbono; bonvolo kaj malavaro estis
konstante antaŭ mi, inspirantaj en mi deziron fariĝi rolanto en la vigla sceno,
en kiu tiom da admirindaj kvalitoj estis elvokataj kaj elmontrataj. Sed,
rakontante la progreson de mia intelekto, mi devas ne ellasi cirkonstancon kiu
okazis je la komenco de la monato Aŭgusto de la sama jaro.

"Iun nokton, dum mia kutima vizito al la najbara arbaro, kie mi kolektadis
propran nutraĵon, kaj lignon por miaj protektantoj, mi trovis ledan valizon,
enhavantan plurajn vestaĵojn kaj kelkajn librojn. Mi volonte ekprenis la
trezoron, kaj portis ĝin al mia ŝedo. Feliĉe la libroj estis verkitaj en la lingvo
kies elementojn mi estis lerninta ĉe la dometo; ili estis Paradizo Perdita,
volumo de Vivoj de Plutarko, kaj la Zorgoj de Verter. Posedo de ĉi tiuj trezoroj
donis al mi ekstreman ĝojon; de tiam mi senĉese studis kaj ekzercis mian
menson per ĉi tiuj rakontoj, dum miaj amikoj estis okupataj de siaj ordinaraj
taskoj.

"Mi apenaŭ povas priskribi al vi la efikon de ĉi tiuj libroj. Ili produktis en mi


senliman abundon da novaj imagaĵoj kaj sentoj, kiuj foje levis min al ekstazo,
sed pli ofte sinkigis min en plej profundan malĝojon. En Zorgoj de Verter,
krom la intereso de ĝia simpla kaj emociiga rakonto, tiom da opinioj estas
prezentitaj, kaj tiom da antaŭe mallumaj temoj estas lumigitaj, ke mi trovis en
ĝi senfinan fonton de meditoj kaj miro. La mildaj kaj hejmecaj kutimoj kiujn ĝi
priskribis, kun la noblaj ideoj kaj sentoj, kies objekto estis io ekster la sio, bone
kongruis kun miaj spertoj pri miaj protektantoj, kaj kun la deziroj kiuj ĉiame
vivis en mia brusto. Sed mi konsideris Verteron pli dieca estulo ol mi iam
antaŭe vidis aŭ imagis; lia karaktero estis tute senpretenda, sed ĝi estis
profunda. La diskutoj pri morto kaj sinmortigo lerte mirigis min. Mi ne povis
pezi la meritojn de la argumentoj, tamen mi emis samopinii kun la heroo, kies
forpason mi priploris, sen klare kompreni kial.

"Tamen, dum mi legis, mi aplikis multon al miaj propraj sentoj kaj situacio. Mi
trovis min simila, tamen samtempe, strange malsama al la estuloj pri kiuj mi
legis, al kies konversacioj mi estis aŭskultanto. Mi kunsentis kun ili, kaj parte
komprenis ilin, sed mi estis mense ne-edukita; mi dependis de neniu kaj rilatis
al neniu. 'Mia forir-vojo estas senobstakla'; kaj estis neniu kiu lamentus mian
neniiĝon. Mia korpo estas malbelega kaj mia alteco grandega. Kion tio
signifas? Kiu mi estas? De kie mi venis? Kio estos mia sorto? Ĉi tiuj demandoj
ade revenis, sed mi ne kapablis solvi ilin.
"La volumo de Vivoj de Plutarko, kiun mi posedis, enhavis la historiojn de la
unuaj fondintoj de la antikvaj respublikoj. Ĉi tiu libro havis tre malsaman
efikon al mi ol la Zorgoj de Verter. Mi lernis de la imagaĵoj de Verter
senesperon kaj malgajon: sed Plutarko instruis al mi altajn ideojn; li levis min
super la mizeran sferon de miaj propraj pensoj por admiri kaj ami la heroojn de
pasintaj epokoj. Multaj aferoj kiujn mi legis estis preter mia kompreno kaj
sperto. Mi havis tre konfuzitan komprenon de reĝlandoj, vastaj kampoj,
grandaj riveroj kaj senlimaj maroj. Sed mi estis perfekte senscia pri urboj, kaj
grandaj grupoj de homoj. La dometo de miaj protektantoj estis mia sola
lernejo, en kiu mi studis la homan naturon; sed ĉi tiu libro prezentis novajn kaj
pli grandiozajn scenojn de agado. Mi legis pri homoj aktivaj en publikaj aferoj,
regantaj aŭ masakrantaj sian specion. Mi sentis ardegon al virto leviĝi en mi,
kaj abomenon al malvirto, tiom kiom mi komprenis la signifojn de tiuj
terminoj; ĉar por mi ili rilatis nur al plezuro kaj doloro. Kompreneble, ĉi tiuj
sentoj kondukis min al admiro al pacemaj leĝaŭtoroj, Numa, Solon, kaj
Likurgo, kiujn mi preferis al Romulo kaj Tezeo. Pro la ekzemplo de la
estimindaj vivoj de miaj protektantoj, ĉi tiuj impresoj firme ekkaptis mian
meson. Eble, se la unua homo kiun mi ekkonis estus juna soldato, arda por
gloro kaj masakro, mi estus sorbinta aliajn sentojn.

"Sed Paradizo Perdita ekscitis malsamajn kaj multe pli profundajn emociojn.
Mi legis ĝin kiel mi estis leginta la aliajn volumojn, kiujn mi estis hazarde
akirinta, kiel veran historion. Ĝi elvokis ĉiujn sentojn de miro kaj timo kiujn la
bildo de ĉiopova Dio militanta kontraŭ siaj kreaĵoj povas eksciti. Mi ofte
rilatigis ĝiajn plurajn intrigojn al mia situacio, pro iliaj okulfrapaj similecoj.
Kiel Adamo, mi evidente devenis de neniu alia estaĵo; sed lia stato estis
alimaniere treege malsama al la mia. Li devenis de la manoj de Dio kiel
perfekta kreaĵo, feliĉa kaj prospera, gardata per la speciala zorgo de sia
Kreinto; li estis permesata konversacii kun, kaj akiri scion de, estuloj de supera
naturo; sed mi estis mizera, senhelpa, kaj sola. Ofte mi konsideris Satanon pli
taŭga simbolo de mia situacio; ĉar ofte, kiel ĉe li, kiam mi vidis la feliĉon de
miaj protektantoj, la amareco de envio leviĝis en mi.

"Alia cirkonstanco fortigis kaj konfirmis ĉi tiujn sentojn. Baldaŭ post mia
alveno al la ŝedo, mi malkovris kelkajn paperojn en la poŝo de la vestaĵoj kiun
mi estis preninta de via laboratorio. Mi estis malatentinta ilin, sed ĉi tiam mi
kapablis deĉifri la signojn per kiuj ili estis skribitaj, kaj mi komencis diligente
studi ilin. Temas pri via taglibro de la kvar monatoj antaŭ la kreo de mi. Vi
detale priskribis sur ĉi tiuj paperoj ĉiun paŝon kiun vi faris dum la progreso de
via laboro; la historio estas miksita kun registraĵoj de hejma okazaĵoj. Sendube
vi memoras ĉi tiujn paperojn. Jen ili. Ĉio kio referencas mian malbenitan
originon estas rakontita; ĉiuj detaloj de tiu vico de abomenindaj cirkonstancoj
kiuj produktis ĝin estas prezentitaj; enestas plej preciza priskribo de mia
malŝatinda malbela korpo, en vortoj kiuj desegnis vian hororon kaj faris mian
neforgeseblan abomendecon. Mi sentis min malsana dum mi legis. 'Malfeliĉa
tago de mia viviĝo!' mi kriis agonie. 'Malbenita kreinto! Kial vi formis
monstron tiom malbelegan ke vi deturnis vin de mi pro abomeno? Dio, pro
kompato, faris la homon bela kaj alloga, laŭ sia propra formo; sed mia formo
estas malpurega versio de la via, eĉ pli aĉa pro ĝia simileco. Satano havis siajn
kunulojn, diablo-kamaradojn, por admiri kaj kuraĝigi lin; sed mi estas sola kaj
malamegata.'

"Tiel estis la pensoj de miaj senesperaj solecaj horoj; sed kiam mi pripensis la
virtojn de la dometanoj, iliajn amindajn kaj bonvolajn karakterojn, mi
konvinkiĝis ke se ili ekkonus mian admiron al iliaj virtoj, ili kompatus min, kaj
malatentus mian misformitan korpon. Ĉu ili povus deturni de sia pordo iun,
kiom ajn monstran, kiu petus ilian kompaton kaj amikecon? Mi decidis
almenaŭ ne malesperi, sed ĉiel prepari min por renkontiĝo kun ili kiu
determinus mian sorton. Mi prokrastis ĉi tiun provon kelkajn monatojn pli
longe; ĉar la graveco de ĝia sukceso inspiris en mi timon pri eventuala fuŝo.
Krome, mi spertis ke mia kompreno tiom pliboniĝis tagon post tago ke mi
malvolis komenci ĉi tiun planon antaŭ ol aldoni kelkajn pliajn monatojn al mia
saĝeco.

"Intertempe, pluraj ŝanĝiĝoj okazis ĉe la dometo. La ĉeesto de Safie difuzigis


ĝojon inter ĝiaj loĝantoj; kaj mi rimarkis ankaŭ pli altan gradon de abundo tie.
Felikso kaj Agato pasigis pli da tempo per distrado kaj konversacio, kaj
laboristoj helpis iliajn taskojn. Ili ne ŝajnis riĉaj, sed ili estis kontentaj kaj
feliĉaj; iliaj emocioj estis trankvilaj kaj pacaj, dum la miaj fariĝis ĉiutage pli
tumultaj. Pliiĝo de scio donis al mi nur pli klaran komprenon pri kia mizera
eksterulo mi estas. Espero ja estis kara al mi; sed ĝi forvaporiĝis kiam mi
rigardis mian reflekton en akvo, aŭ mian ombron sub luna brilo - eĉ tiun
malfirman bildon, kaj tiun varieman ombron.

"Mi klopodis frakasi ĉi tiujn timojn, kaj fortigi min por la provo kiun mi estis
decidinta fari post kelkaj monatoj; kaj foje mi lasis miajn pensojn vagi, sen
brido de racio, en la kampoj de Paradizo, kaj aŭdacis imagi amindajn belajn
estulojn simpatiantajn al miaj emocioj, forpelantajn mian malĝojon; iliaj
anĝelecaj vizaĝoj radiis ridetojn de konsolo. Sed tio estis nur revo; neniu Eva
trankviligis min, nek aŭdis miajn pensojn; mi estis sola. Mi memoris la peton
de Adamo al sia Kreinto; sed kie estis la mia? Li estis forlasinta min, kaj en
mia amara koro, mi malbenis lin.

"Tiel la aŭtuno pasis. Mi observis, kun surprizo kaj malĝojo, la foliojn velki
kaj fali, kaj la naturo reprenis la malvarman senvivan aspekton kiun ĝi montris
kiam mi unuafoje vidis la arbaron kaj la ĉarman lunon. Tamen mi ne atentis la
malvarmon de la vetero; mia korpo pli bone toleras malvarmon ol varmon. Sed
miaj ĉefaj ĝojoj estis vidi florojn, birdojn, kaj ĉiujn gajajn vestaĵojn de la
somero; kiam tiuj forlasis min, mi fariĝis pli atentema al la dometanoj. La
foresto de somero ne deprenis de ilia ĝojo. Ili amis kaj kunsentis reciproke; kaj
la misfortunoj kiuj okazadis ĉirkaŭ ili ne interrompis iliajn ĝojojn, ĉar ili
dependis de si reciproke. Ju pli mi vidis ilin, des pli mia deziro gajni ilian
protekton kaj bonvolon kreskis; mia koro deziregis estis konata kaj amata de ĉi
tiuj amindaj kreaĵoj; vidi iliajn dolĉajn mienojn direktitajn al mi kun amo estis
la pinto de mia ambicio. Mi ne kuraĝis pensi ke ili deturnus sin de mi pro
malestimo kaj hororo. Ili neniam forsendis la malriĉulojn kiuj haltis ĉe ilia
pordo. Mi ja deziris pli grandajn trezorojn ol iomete da manĝaĵo aŭ ripozo: mi
bezonis bonkorecon kaj simpation; sed mi ne kredis min tute malinda.

"Vintro alvenis; tuta ciklo de sezonoj estis kompletiĝinta, ekde mia vekiĝo al
vivo. Ĉi tiam mi direktis mian atenton nure al mia plano por enkonduki min en
la dometon de miaj protektantoj. Mi pricerbumis multajn planojn; sed tiu kiun
mi elektis estis eniri la loĝejon kiam la blinda maljunulo estos sola. Mi havis
sufiĉan saĝon por kompreni ke la nenatura malbeleco de mia formo estis la
ĉefa objekto de hororo ĉe tiuj kiuj estis vidintaj min antaŭe. Mia voĉo,
kvankam malglata, estis neniel terura; tial mi pensis ke se, dum liaj gefiloj
estos for, mi povus gajni la bonan volon kaj intervenon de maljuna Delasi, mi
povus, helpe de li, esti tolerata de miaj pli junaj protektantoj.

"Iun tagon, kiam la suno brilis sur la ruĝaj folioj kuŝantaj sur la tero, kaj
difuzigis gajecon, kvankam ĝi rifuzis varmon, Safie, Agato, kaj Felikso foriris
por longa kampara promeno, kaj la maljuna viro siavole restis sola en la
dometo. Kiam liaj gefiloj estis foririntaj, li ekprenis sian gitaron, kaj ludis
plurajn malĝojajn ariojn, pli dolĉajn kaj malĝojajn ol mi aŭdis de li iam ajn
antaŭe. Komence, lia mieno estis lumigata de plezuro, sed dum li daŭrigis,
pensemo kaj malĝojo sekvis; fine, lasinte la muzikilon, li sidis mediteme.

"Mia koro batis rapide; jen la horo kaj momento de provo kiu determinos miajn
esperojn aŭ realigos miajn timojn. La laboristoj estis foririntaj al proksima
kermeso. Ĉio estis silenta en kaj ĉirkaŭ la dometo: tio estis bonega ŝanco;
tamen, kiam mi komencis fari mian planon, miaj membroj ne subtenis min, kaj
mi sinkis al la grundo. Denove, mi levis min; kaj, utiligante ĉiujn fortojn kiujn
mi posedis, mi forigis la plankojn kiujn mi estis metinta antaŭ mia ŝedo por
kaŝi min. La freŝa aero revivigis min, kaj kun nova decidemo, mi alproksimiĝis
al la pordo de ilia dometo.

"Mi frapis. 'Kiu estas tie?' diris la maljunulo. 'Envenu.'

"Mi eniris; 'Pardonu ke mi ĝenas,' mi diris: 'Mi estas vojaĝanto kiu bezonas
iomete da ripozo; mi estus tre dankema se vi permesus min sidi kelkajn
minutojn antaŭ la fajro.'

"'Envenu,' diris Delasi; 'kaj mi provos satigi viajn bezonojn; sed bedaŭrinde,
miaj gefiloj estas for, kaj ĉar mi estas blinda, estos malfacile provizi manĝaĵon
por vi.'

"'Ne zorgu pri tio, bonkora gastiganto - mi havas manĝaĵon; mi bezonas nur
varmon kaj ripozon.'

"Mi sidiĝis, kaj sekvis silento. Mi konsciis ke ĉiu minuto estas valorega al mi,
tamen mi estis nedecidema pri kiel mi komencu la interparoladon. Tiam la
maljunulo alparolis al mi, "Laŭ via lingvo, fremdulo, mi supozas ke vi estas
samlandano - ĉu vi estas Franco?'

"'Ne; sed mi estis edukita de Franca familio, kaj mi komprenas nur tiun
lingvon. Mi nun petos protekton de kelkaj amikoj, kiujn mi sincere amas, kies
bonvolon mi esperas ricevi.

"'Ĉu ili estas Germanoj?'

"'Ne, ili estas Francoj. Sed ni ŝanĝu la temon. Mi estas malfeliĉa kaj forlasita
kreaĵo; ĉirkaŭ mi, mi trovas neniun parencon aŭ amikon sur la Tero. Ĉi tiuj
amindaj homoj, al kiuj mi iras, neniam vidis min, kaj scias malmulte pri mi. Mi
estas timoplena; ĉar se mi malsukcesos tie, mi fariĝos eterne malbonvena en la
mondo.

"'Bonvolu ne malesperi. Ja estas malbone esti senamika; sed la koroj de homoj,


kiam ne koruptitaj de evidenta sinprofitemo, estas plenaj je frateca amo kaj
bonvolo. Tial, fidu viajn esperojn; kaj se ĉi tiuj amikoj estas bonaj kaj amindaj,
ne malesperu.
"'Ili estas bonkoraj - ili estas la plej bonegaj vivaĵoj en la mondo; sed,
malfeliĉe, ili havas antaŭjuĝojn kontraŭ mi. Mi havas bonan temperamenton;
mia vivo ĝis nun estas sennoca, eĉ iom helpema; sed forta antaŭjuĝo nebuligas
iliajn okulojn, kaj kie ili devus vidi senteman kaj bonkoran amikon, ili vidas
nur malamindan monstron.

"'Tio ja estas malfeliĉa; sed se vi fakte estas senkulpa, ĉu vi ne povas


maltrompi ilin?'

"'Mi estas tuj provonta tion; kaj pro tio mi sentas amason da premantaj timoj.
Mi tenere amas ĉi tiujn amikojn; dum multaj monatoj, sen ilia scio, mi ĉiutage
faras komplezojn por ili; sed ili kredas ke mi volas damaĝi ilin, kaj ĉi tiun
antaŭjuĝon mi esperas venki.'

"'Kie ĉi tiuj amikoj loĝas?'

"'Proksime je ĉi tie.'

"La maljunulo paŭzis, kaj poste daŭrigis, 'Se vi senhezite konfidos al mi la


detalojn de via rakonto, eble mi povos helpi maltrompi ilin. Mi estas blinda,
kaj mi ne povas juĝi laŭ via mieno, sed estas io en viaj vortoj kio persvadas
min pri via sincereco. Mi estas malriĉa, kaj ekzilito; sed por mi estos vera
plezuro iel ajn utili al homa vivaĵo.'

"'Bonega viro! Mi dankas al vi, kaj akceptas vian malavaran oferton. Vi levas
min de la polvo per ĉi tiu komplezo; kaj mi fidas ke, per via helpo, mi ne estos
forpelita de la socio kaj simpatio de viaj kunuloj.'

"'Ĉielo malpermesu tion, eĉ se vi estus fakte krimulo; ĉar tio nur pelus vin al
malespero, kaj ne gvidus vin al virto. Mi ankaŭ estas malfeliĉa; kaj mia familio
estis kondamnita, kvankam senkulpa; tial fidu ke mi sentas vian doloron.'

"'Kiel mi povas danki al vi, mia plej bona kaj sola helpanto? De viaj lipoj mi
aŭdas la voĉon de bonkoreco direktitan al mi; mi estos ĉiame dankema; kaj via
nuna humaneco certigas al mi pri sukceso kun tiuj amikoj kiujn mi estas tuj
renkontonta.'

"'Ĉu mi rajtas scii la nomojn kaj loĝejojn de tiuj amikoj?'

"Mi hezitis. Ĉi tio, mi pensis, estas la decida momento, kiu rabos de mi, aŭ
donacos al mi, ĉiaman ĝojon. Mi vane strebis kuraĝi, sufiĉe por respondi al li,
sed la strebado tute detruis mian restantan forton; mi sinkis en la seĝon, kaj
laŭte ploris. Tiumomente mi aŭdis la paŝojn de miaj pli junaj protektantoj. Plua
hezitado ne eblis; kaptante la manon de la maljunulo, mi kriis, 'La tempo estas
nun! - savu kaj protektu min! Vi kaj via familio estas la amikoj kiujn mi serĉas.
Vi ne forlasu min en mia momento de bezono!'

"'Ho Dio!' kriis la maljunulo, 'Kiu vi estas?'

"Je tiu momento la pordo de la dometo malfermiĝis, kaj Felikso, Safie, kaj
Agato eniris. Ne eblas priskribi ilian hororon kaj ŝokon kiam ili vidis min!
Agato svenis; kaj Safie, ne povante helpi al sia amiko, kuris eksteren. Felikso
saltis antaŭen, kaj per supernatura forto apartigis min de sia patro, kies genuojn
mi tenis: li furioze ĵetis min teren kaj senkompate batis min per bastono. Mi
povus disŝiri liajn membrojn, kiel leono disŝiras antilopon. Sed mi sentis mian
koron sinki, kvazaŭ akre malsana, kaj mi detenis min. Mi vidis ke li estis
ripetonta sian baton, kaj, venkite de fizika kaj emocia doloro, mi elkuris el la
dometo. Danke al la ĝenerala tumulto mi eskapis nerimarkita al mia ŝedo."

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 8

"Damnita, damnita kreinto! Kial mi vivis? Kial, en tiu momento, mi ne estingis


la sparkon de ekzisto kiun vi tre senpense donis? Mi ne scias; malespero
ankoraŭ ne estis okupinta min; miaj sentoj estis kolerego kaj venĝemo. Mi
povus plezure detrui la dometon kaj ĝiajn loĝantojn, kaj satigi min per iliaj
krioj kaj mizero.

"Kiam vespero alvenis, mi eliris el mia ŝirmejo kaj vagis en la arbaro; kaj jam
liberigite de timo de malkovro, mi ellasis mian angoron per timiga bojado. Mi
estis kvazaŭ sovaĝa besto kiu rompis la kaptilon, detruanta miajn obstaklojn,
kaj kuranta tra la arbaro je rapideco de cervo. Ho! Kian mizeran nokton mi
spertis! La malvarmaj steloj moke brilis, kaj la nudaj arboj svingadis siajn
branĉojn super mi: foje dolĉa voĉo de birdo rompis la universalan kvieton. Ĉio,
escepte de mi, estis ripozanta aŭ ĝuanta; Kiel la ĉefdiablo, mi tenis inferon en
mi; kaj trovinte min nesimpatiata, mi deziris elŝiri la arbojn, disvastigi ĥaoson
kaj detruon ĉirkaŭ mi, kaj tiam sidi por ĝui la ruinon.
"Sed ĉi tiu abundego da emocio ne povis daŭri; mi laciĝis pro troa korpa
penado, kaj sinkis en la malsekan herbaron, malsane senpova pro malespero.
Estis neniu inter la miriadoj da ekzistantaj homoj kiu kompatus aŭ helpus min;
kaj ĉu mi sentu bonvolon al miaj malamikoj? Ne: de tiu momento mi deklaris
eternan militon kontraŭ la specio, kaj pli speciale, kontraŭ tiu kiu kreis min, kaj
sendis min en ĉi tiun netolereblan mizeron.

"La suno leviĝis; mi aŭdis voĉojn de homoj, kaj mi sciis ke ne eblas reiri al mia
rifuĝejo dum tiu tago. Tial mi kaŝis min en densa arbustaro, intencante dediĉi
la sekvajn horojn al cerbumado pri mia situacio.

"La plaĉa sunbrilo kaj la pura aero de la tago redonis al mi iom da trankvilo;
kaj kiam mi konsideris kio okazis ĉe la dometo, mi devis kredi ke mi konkludis
tro rapide. Certe, mi agis malprudente. Estis evidente ke mia konversacio
interesis la patron pri mi, kaj ke mi malsaĝe montris mian formon al liaj
hororigitaj gefiloj. Mi devus kutimigi maljunan Delasion al mi, kaj laŭgrade
malkaŝi min al liaj aliaj familianoj, kiam ili estus preparitaj por mia
alproksimiĝo. Sed mi ne kredis ke miaj eraroj estis definitivaj; kaj post multe
da kontemplado, mi decidis reiri al la dometo, serĉi la maljunulon, kaj per miaj
argumentoj gajni lian subtenon.

"Ĉi tiuj pensoj trankviligis min, kaj post tagmezo mi sinkis en profundan
dormon; sed la febro de mia sango ne permesis pacajn sonĝojn. La horora
sceno de la antaŭa tago senhalte ruliĝis antaŭ miaj okuloj; la femaloj estis
forflugantaj, kaj la furioza Felikso estis ŝiranta min de la piedoj de sia patro.
Mi vekiĝis ellacigita; kaj, konstatinte ke jam estis nokto, mi elgrimpis el mia
kaŝejo kaj iris serĉi manĝaĵon.

"Satiginte mian stomakon, mi direktis miajn paŝojn al la bone konata pado kiu
iras al la dometo. Ĉio tie estis paca. Mi enrampis en mian ŝedon, kaj silente
atendis la horon kiam la familio kutime vekiĝas. Tiu horo pasis, la suno
grimpis alten en la ĉielo, sed la dometanoj ne aperis. Mi fortege tremis, timante
iun teruran malfeliĉon. La interno de la dometo estis malhela, kaj mi aŭdis
neniun moviĝon; mi ne povas priskribi la turmenton de ĉi tiu antaŭtimo.

"Baldaŭ du kamparanoj preterpasis; sed, haltinte proksime al la dometo, ili


komencis konversacii, kun koleraj mangestoj; sed mi ne komprenis kion ili
estis dirantaj, ĉar ili parolis la lingvon de la lando, kiu estas malsama al tiu de
miaj protektantoj. Iom poste, tamen, Felikso alvenis kun alia viro: tio surprizis
min, ĉar mi sciis ke li ne eliris el la dometo tiumatene, kaj mi time atendis por
malkovri, de lia parolo, la signifon de ĉi tiuj nekutimaj aperoj.

"'Ĉu vi konsideras,' diris la kunulo al li, 'ke vi devos pagi tri monatojn da
lupago, kaj perdi la produktaĵojn de via ĝardeno? Mi ne volas profiti de via
perdo, kaj mi tial pledas ke vi konsideru vian decidon kelkajn tagojn.'

"'Estas tute senutile,' respondis Felikso; 'Ni neniam plu povos loĝi en via
dometo. La vivo de mia patro estas en plej granda danĝero, pro la terura
cirkonstanco kiun mi klarigis. Mia edzino kaj mia fratino neniam forgesos sian
hororon. Mi petas al vi ke vi ĉesu provi konvinki min. Prenu posedon de via
loĝejo, kaj lasu min flugi de ĉi tiu loko.'

"Felikso forte tremis dum li diris ĉi tion. Li kaj lia kunulo eniris la dometon, en
kiu ili restis kelkajn minutojn, kaj poste foriris. Mi neniam plu vidis iun de la
familio Delasi.

"Mi daŭrigis dum la restaĵo de la tago en mia ŝedo, en stato de absoluta stulta
malespero. Miaj protektantoj estis foririntaj, kaj estis rompintaj la nuran ligon
kiu tenis min al la mondo. Unuafoje, sentoj de venĝo kaj malamo plenigis mian
bruston, kaj mi ne strebis regi ilin; sed lasante min drivi laŭ la fluo, mi turnis
mian menson al atako kaj morto. Kiam mi pensis pri miaj amikoj, la milda
voĉo de Delasi, la malsovaĝaj okuloj de Agato, kaj la elstara beleco de la
Arabino, ĉi tiuj pensoj forvaporiĝis, kaj ekfluo de larmoj trankviligis min. Sed
denove, kiam mi pripensis ke ili rifuzis kaj forlasis min, kolero revenis, manio
de kolero; kaj ne povante vundi iun homon, mi turnis mian furiozon al
senanimaj aĵoj. Dum nokto progresis, mi metis diversajn bruligeblajn aĵojn
ĉirkaŭ la dometo; kaj, detruinte ĉiujn plantojn en la ĝardeno, mi forte
malpacience atendis la sinkon de la luno, antaŭ ol komenci mian taskon.

"Dum nokto progresis, feroca vento leviĝis de la arbaro, kaj rapide disigis la
nubojn kiuj estis tro restintaj en la ĉielo; la blovego kuris kiel grandega
lavango, kaj produktis ian frenezon en mia spirito, kiu rompis ĉiujn barilojn de
racio kaj pensado. Mi flamigis sekan branĉon de arbo, kaj furioze dancis ĉirkaŭ
la malbenita dometo, fikse rigardante la okcidentan horizonton, kies randon la
luno preskaŭ tuŝis. Kiam parto de ĝia sfero kaŝiĝis, mi levis mian brulantan
branĉon; ĝi sinkis, kaj kun laŭta krio, mi flamigis la fojnon, la herbojn, kaj la
arbustojn, kiujn mi estis kolektinta. La vento blovis la fajron, kaj la dometo
rapide envolviĝis en flamoj, kiuj tenace tenis ĝin kaj lekis ĝin per forkecaj
detruantaj langoj.
"Tuj kiam mi konvinkiĝis ke neniu helpo povos savi iun parton de la loĝejo, mi
forlasis la scenon kaj serĉis rifuĝejon en la arbaro.

"Kaj ĉi tiam, la mondon antaŭ mi, kien mi turnu miajn paŝojn? Mi decidis fuĝi
for de la sceno de mia malfeliĉo; sed al mi, malamata kaj abomenata, ĉiu lando
sendube estus egale malplaĉega. Finfine mi pensis pri vi. Mi malkovris de viaj
paperoj ke vi estas mia patro, mia kreinto; kaj al kiu mi povus pli juste peti, ol
al tiu kiu donis al mi vivon? Inter la lecionoj kiujn Felikso donis al Safie,
geografio ne estis neglektita. Mi estis lerninta de ili la relativajn lokojn de la
diversaj landoj de la Tero. Vi estis indikinta Ĝenevon kiel la nomon de via
hejmurbo; kaj al tiu loko mi decidis iri.

"Sed kiel mi elektu direkton? Mi sciis ke mi devas vojaĝi sud-okcidenten por


atingi mian celon; sed la suno estis mia sola gvidilo. Mi ne sciis la nomojn de
la urboj tra kiuj mi devus pasi, kaj mi ne povus demandi informojn de eĉ unu
persono; sed mi ne malesperis. Nur de vi mi povis esperi helpon, kvankam al
vi mia nura sento estis malamo. Senkompata, senkora kreinto! Doninte al mi
perceptojn kaj pasiojn, vi ĵetis min for, kiel objekton de abomeno kaj hororo de
la homaro. Sed nur de vi mi povis peti kompaton kaj rekompenson, kaj de vi
mi decidis peti tiun justecon kiun mi vane provis akiri de ajna alia vivaĵo de
homa formo.

"Mia vojaĝo estis longa, kaj la sufero kiun mi spertis, intensa. Estis malfrua
aŭtuno kiam mi forlasis la regionon kie mi tre longe loĝis. Mi vojaĝis nur
nokte, timante renkonti vizaĝon de homa vivaĵo. La naturo velkis ĉirkaŭ mi,
kaj la suno fariĝis senvarma; pluvo kaj neĝo verŝiĝis ĉirkaŭ mi; grandegaj
riveroj estis glaciiĝintaj; la surfaco de la tero estis malmola, kaj frosta, kaj
nuda, kaj mi trovis neniun ŝirmejon. Ho Tero! Mi oftege malbenis la kaŭzon de
mia ekzisto! La mildeco de mia naturo estis fuĝinta, kaj ĉio en mi fariĝis
kolero kaj amareco. Ju pli proksime al via loĝejo mi venis, des pli profunde mi
sentis la spiriton de venĝo brulantan en mia koro. Neĝo falis, kaj la akvoj estis
malmoliĝintaj; sed mi ne ripozis. Kelkaj okazaĵoj foje direktis min, kaj mi
posedis mapon de la lando; sed mi ofte vagis for de mia vojo. La turmento de
miaj sentoj permesis neniun prokraston; ĉiuj okazaĵoj nutris mian koleregon
kaj mizeron; sed kiam mi alvenis al la limo de Svislando, kiam la suno estis
revarmiĝinta, kaj la tero reverdiĝinta, io okazis kio speciale konfirmis la
amarecon kaj hororon de miaj sentoj.

"Mi ĝenerale ripozis dum la tago kaj vojaĝis nur kiam nokto protektis min de
la vido de homoj. Iun matenon, tamen, trovinte ke mia vojo pasas tra profunda
arbaro, mi riskis daŭrigi mian vojaĝon post sunleviĝo; la tago, unu el la unuaj
de printempo, ĝojigis eĉ min, pro la beleco de la lumo kaj la freŝeco de la aero.
Mi sentis emociojn de mildeco kaj plezuro, ŝajne antaŭlonge mortintaj, reviviĝi
en mi. Duonsurprizite de la noveco de ĉi tiuj sentoj, mi lasis ilin efiki al mi; kaj
forgesinte mian solecon kaj misformecon, mi riskis ĝoji. Molaj larmoj denove
malsekigis miajn vangojn, kaj mi eĉ levis miajn malsekajn okulojn kun
dankemo al la benita suno kiu donis tian ĝojon al mi.

"Mi daŭrigis mian zigzagan iradon inter la vojoj de la arbaro, ĝis mi atingis
ĝian limon, rande de profunda kaj rapida rivero, en kiun multaj arboj trempis
siajn branĉojn, burĝonantajn en la nova printempo. Ĉi tie mi paŭzis, ne sciante
kiun vojon mi laŭiru. Tiam, aŭdinte la sonon de voĉoj, mi kaŝis min sub la
ombro de cipreso. Mi estis apenaŭ kaŝita kiam juna knabino kuris al mia
kaŝloko, ridante kvazaŭ iu ĉasus ŝin en ludo. Ŝi daŭrigis sian kuron laŭ la kruta
riverbordo, kiam subite ŝia piedo glitis, kaj ŝi falis en la rapidan fluon. Mi kuris
de mia kaŝloko, kaj ekstreme strebante, pro la forto de la fluo, savis ŝin kaj
trenis ŝin al la bordo. Ŝi estis senkonscia; mi klopodis ĉiel kiel mi kapablis por
revivigi ŝin. Subite mia klopodo estis interrompita de alvenanta kamparano,
probable la persono de kiu ŝi lude forkuris. Vidinte min, li impetis al mi, kaj
ŝirinte la knabinon de miaj brakoj, li rapidis al pli profunda parto de al arbaro.
Mi rapide sekvis, apenaŭ sciante kial; sed kiam la viro vidis min
alproksimiĝanta, li celis mian korpon per pafilo, kiun li portis, kaj pafis. Mi
sinkis al la tero, kaj mia vundinto plirapidigis sian eskapon en la arbaron.

"Jen la rekompenso de mia bonvolo! Mi estas savinta homan vivaĵon de detruo,


kaj rekompense, jen mi tordiĝas pro mizera doloro de vundo, karno kaj osto
frakasitaj. La sentoj de bonvolo kaj mildeco kiujn mi estis spertinta nur kelkajn
momentojn antaŭe anstataŭiĝis per infera kolerego kaj grincado de dentoj.
Brulante kun doloro, mi ĵuris eternan malamon kaj venĝon al la tuta homaro.
Sed la dolorego de mia vundo venkis min; mia pulso paŭzis, kaj mi svenis.

"Dum kelkaj semajnoj mi vivis mizere en la arbaro, klopodante kuraci la


vundon kiun mi estis akirinta. La kuglo estis enirinta mian ŝultron, kaj mi ne
sciis ĉu ĝi restas tie aŭ trapasis; kiel ajn, mi havis nenian rimedon por eltiri ĝin.
La prema sento pri la maljusteco kaj maldankemo kiu kaŭzis miajn suferojn
faris ilin eĉ pli doloraj. Ĉiutage mi ĵuris venĝon - profundan kaj mortigan
venĝon - la solan kiu repagus la kruelecon kaj turmenton kiujn mi estis
spertinta.
"Post kelkaj semajnoj miaj vundoj resaniĝis, kaj mi daŭrigis mian vojaĝon.
Nek la brila suno, nek la mildaj ventetoj de printempo povis malpezigi miajn
suferojn; ĉio ĝoja estis moko, kiu insultis mian solecon, kaj plidolorigis la
senton ke mi ne estas kreita por ĝui plezuron.

"Sed mia strebado baldaŭ finiĝis; du monatojn de tiam, mi atingis la regionon


de Ĝenevo.

"Mi alvenis vespere, kaj mi kaŝis min en la kampoj kiuj ĉirkaŭas ĝin, por
mediti pri kiel mi aliru al vi. Mi estis premata de laco kaj malsato, kaj multe tro
malĝoja por ĝui la mildajn ventetojn de vespero, aŭ la baldaŭan subiron de la
suno post la mirigaj montoj de Ĵuraso.

"Tiutempe, kiam malprofunda dormo mildigis la doloron de miaj memoroj, mi


estis vekita de bela infano, plena je la ludemo de infaneco, kiu enkuris en la
kaŝejon kiun mi elektis. Subite, dum mi rigardadis lin, ideo alvenis al mi - ĉi
tiu eta vivaĵo estas sen antaŭjuĝoj, kaj estas vivinta tro mallonge por sorbi
hororon al misformeco. Tial, se mi kaptos lin, kaj edukos lin kiel mian kunulon
kaj amikon, mi ne estos tiom sola sur ĉi tiu homa tero.

"Pelata de ĉi tiu impulso, mi kaptis la knabon dum li pasis kaj tiris lin al mi.
Vidinte mian formon li tuj metis siajn manojn antaŭ siajn okulojn kaj ellasis
akran krion. Mi perforte movis lian manon de lia vizaĝo kaj diris, 'Infano, kial
vi faris tion? mi ne intencas dolorigi vin; aŭskultu min.'

"Li forte baraktis. 'Lasu min iri,' li kriis: 'monstro! malbela fiulo! vi volas
manĝi min, kaj disŝiri min - vi estas ogro - lasu min iri, aŭ mi diros al mia
paĉjo.'

"'Knabo, vi neniam denove vidos vian patron; vi devas veni kun mi.'

"'Malbelega monstro! Lasu min iri; Mia paĉjo estas Magistrato - li estas
Sinjoro Frankenŝtajno - li punos vin. Vi ne aŭdacu teni min.'

"'Frankenŝtajn! Do vi apartenas al mia malamiko - al kiu mi ĵuris eternan


venĝon; vi estos mia unua viktimo.'

"La infano ankoraŭ baraktis, kaj ĵetadis al mi insultajn epitetojn kiuj trafis mian
koron; mi premis lian gorĝon por silentigi lin, kaj post momento li kuŝis
mortinta ĉe miaj piedoj.
"Rigardante mian viktimon, ĝojego kaj infera triumfo ŝveligis mian koron. Mi
klakfrapis miajn manojn kaj kriis, 'Ankaŭ mi povas ruinigi; mia malamiko ne
estas netuŝebla; ĉi tiu morto portos malesperon al li, kaj mil aliaj mizeroj
turmentos kaj detruos lin.'

"Dum mi fikse rigardis la infanon, mi vidis ion glimantan sur lia brusto. Mi
prenis ĝin; ĝi estis portreto de plej bela virino. Spite mian malamon, ĝi mildigis
kaj allogis min. Dum kelkaj momentoj mi rigardis, ravate, ŝiajn malhelajn
okulojn, kun franĝoj de longaj okulharoj, kaj ŝiajn belajn lipojn. Sed baldaŭ mi
kolerego revenis: mi memoris ke mi estas ĉiame forbarita de la ĝojoj kiujn tiaj
belaj vivaĵoj povas doni; kaj ke ŝi, kies imagon mi estas rigardanta, se ŝi vidus
min, ŝanĝus tiun etoson de dia bonvolo al tiu de abomeno kaj timo.

"Ĉu estas mirige ke tiaj pensoj furiozigis min? Mi nur miras ke, anstataŭ
esprimi miajn sentojn per krioj kaj angoro, mi tiam ne impetis inter la homoj,
kaj pereis provante detrui ilin.

"Regate de ĉi tiuj sentoj, mi forlasis la lokon kie mi murdis, kaj estis serĉanta
pli izolan kaŝejon, kiam mi ekvidis virinon preterpasantan proksime al mi. Ŝi
estis juna, ja ne tiom bela kiom tiu kies portreton mi tenis, sed plaĉ-aspekta,
floranta en la beleco de juneco kaj sano. Jen, mi pensis, estas unu de tiuj kiuj
ridetas al ĉiuj escepte de mi; ŝi ne eskapu: danke al la lecionoj de Felikso kaj la
sangavidaj leĝoj de la homo, mi estas lerninta kiel fari malicaĵojn. Mi kaŝe
alproksimiĝis al ŝi, kaj metis la portreton firme en unu el la faldaĵoj de ŝia
robo.

"Dum kelkaj tagoj mi frekventis la lokon kie ĉi tiuj scenoj estis okazintaj, foje
esperante vidi vin, foje decidinte eterne forlasi la mondon kaj ĝiajn mizerojn.
Finfine mi migris al ĉi tiuj montoj, kaj estas vaginta en iliaj grandegaj kaŝejoj,
obsedite de brulanta pasio kiun nur vi povas kontentigi. Ni ne povas disiri
antaŭ ol vi promesos konsenti al mia peto. Mi estas sola, kaj mizera; homoj ne
sociumos kun mi; sed iu tiom misformita kaj horora kiom mi ne reĵetus min.
Mia kunulino devos estis de la sama specio, kaj havi la samajn difektojn. Ĉi
tiun vivaĵon vi devas krei."

Sekva paĝo ►

Volumo 2 Ĉapitro 9
La vivaĵo finis paroli, kaj fikse rigardis min atendante respondon. Sed mi estis
mirigita, konfuzita, kaj ne kapabla aranĝi miajn pensojn sufiĉe por plene
kompreni lian proponon. Li daŭrigis:

"Vi devas krei femalon por mi, kun kiu mi povos vivi, interŝanĝante tiun
simpation kiu necesas al mi. Nur vi povas fari ĉi tion; kaj mi postulas ĝin de vi
kiel rajton kiun vi devas ne rifuzi.

Mia kolero, kiu estingiĝis dum lia rakontado pri sia paca vivo inter la
dometanoj, estis denove flamiĝinta dum la lasta parto de lia rakonto, kaj dum li
diris ĉi tion, mi ne povis plu subpremi la koleregon kiu brulis en mi.

"Mi ja rifuzas," mi respondis; "kaj neniu torturo iam ajn devigos konsenton de
mi. Vi povas fari min la plej mizera inter homoj, sed vi neniam faros min
sendigna en miaj propraj okuloj. Ĉu mi kreu alian kiel vin, kies komuna malico
povus ruinigi la mondon! For! Mi estas respondinta al vi; vi povas torturi min,
sed mi neniam konsentos."

"Vi eraras," respondis la fiulo; "kaj, anstataŭ minaci, mi estas kontenta


argumenti kun vi. Mi estas malica ĉar mi estas mizera. Ĉu mi ne estas forpelata
kaj malamata de la tuta homaro? Vi, mia kreinto, disŝirus min, triumfus;
konsideru tion, kaj diru al mi kial mi kompatu la homaron pli ol ĝi kompatas
min. Se vi povus puŝi min en unu el tiuj glacifendoj, kaj detrui mian korpon, la
produktaĵon de viaj propraj manoj, vi ne konsiderus tion murdo. Ĉu mi estimu
la homaron dum ĝi malestimas min? Ili vivu kun mi, interŝanĝante bonvolon -
tiam, anstataŭ damaĝon, mi donos multan profiton al ili, kun larmoj de
dankemo pro ilia akcepto. Sed tio ne eblas; la homaj sentoj estas absolutaj
bariloj al nia kuniĝo. Tamen mi ne kapitulacos kiel mizera sklavo. Mi venĝos
miajn vundojn: se mi ne povos inspiri amon, mi kaŭzos timon; kaj ĉefe al vi,
mia ĉef-malamiko, ĉar, kreinto, mi ja ĵuras malamon neestingeblan. Estu
avertita: mi celos vian detruon, kaj ne finos antaŭ ol mi ruinigos vian koron,
tiel ke vi malbenos la horon de via nasko."

Infera kolero posedis lin dum li diris ĉi tion; lia vizaĝo estis sulkigita per
tordiĝoj tro hororaj por homaj okuloj; sed baldaŭ li trankviliĝis kaj daŭrigis --

"Mi intencis uzi racion. Ĉi tiu pasio malutilas al mi; ĉar vi ne konscias ke vi
estas la kaŭzo de ĝia eksceso. Se iu vivaĵo sentus bonvolajn emociojn al mi, mi
repagus ilin cent kaj centoble; por tiu unu vivaĵo, mi paciĝus kun la tuta
specio! Sed nun mi indulgas revojn de feliĉego kiuj ne povas realiĝi. Tio kion
mi petas estas justa kaj modera; mi petas vivaĵon de alia sekso, sed tiom
malbelan kiom mi; la kontentigo estas malgranda, sed nur tion mi povas akiri,
kaj tio kontentigos min. Ni ja estos monstroj, forbaritaj de la tuta mondo; sed
pro tio ni pli forte ligiĝos al ni. Niaj vivoj ne estos feliĉaj, sed ili estos
sendanĝeraj, kaj liberaj de la mizero kiun mi nun sentas. Ho, mia kreinto, faru
min ĝoja; permesu ke mi sentu dankemon al vi pro unu komplezo! Lasu min
vidi ke iu ekzistaĵo simpatias al mi; ne neu mian peton!"

"Se vi konsentos, nek vi nek alia homo iam ajn vidos nin denove: mi iros al la
vastaj sovaĝejoj de Suda Ameriko. Mia manĝaĵo ne estas sama al tiu de la
homo; mi ne detruas la ŝafidon nek la kapridon por satigi min; glanoj kaj beroj
sufiĉas por nutri min. Mia kunulino estos de la sama naturo kiel mi, kaj
kontentos je la sama manĝaĵo. Ni dormos sur sekaj folioj; la suno brilos sur ni,
kiel sur la homo, kaj maturigos nian manĝaĵon. La bildo kiun mi prezentas al
vi estas paca kaj homeca, kaj vi devas senti ke nur avideco je povo kaj krueleco
motivus vin rifuzi. Kvankam vi estis senkompata al mi, mi nun vidas
kompaton en viaj okuloj; lasu min kapti la favoran momenton, kaj persvadi vin
promesi tion kion mi tre arde deziras."

"Vi proponas," mi respondis, "fuĝi for de la loĝejoj de la homo, por vivi en tiuj
sovaĝejoj kie kampaj bestoj estos viaj solaj kunuloj. Kiel vi, kiu deziregas la
amon kaj simpation de la homo, povos elteni ĉi tiun ekzilon? Vi revenos, kaj
denove petos ilian bonvolon, kaj vi renkontos ilian abomenon; viaj malicaj
pasioj renoviĝos, kaj vi tiam havos kunulinon por helpi vin je via tasko de
detruo. Tiel nepre ne estu: ĉesu argumenti la punkton, ĉar mi ne povas
konsenti."

"Viaj sentoj estas tre ŝanĝiĝemaj! Nur momenton antaŭe miaj argumentoj
efikis al vi; kial vi denove rifuzas miajn plendojn? Mi ĵuras al vi, je la Tero kie
mi loĝas, kaj je vi kiu kreis min, ke, kun la kunulino kiun vi donos, mi forlasos
la proksimecon de la homo, kaj loĝos en laŭeble plej sovaĝa loko. Miaj malicaj
pasioj estos fuĝintaj, ĉar mi alfrontos al simpatio! Mia vivo forfluos kviete, kaj
dum miaj momentoj de morto, mi ne malbenos mian kreinton."

Liaj vortoj strange efikis al mi. Mi sentis kompaton al li, kaj foje deziris
konsoli lin; sed rigardante lin, kaj vidante malpuran amason kiu moviĝas kaj
parolas, mia koro malsaniĝis, kaj miaj sentoj ŝanĝiĝis al hororo kaj malamo.
Mi provis silentigi ĉi tiujn sentojn; mi pensis ke, kvankam mi ne povas
simpatii al li, mi ne rajtas rifuzi al li la malgrandan pecon de ĝojo kiun mi
kapablas doni.
"Vi ĵuras," mi diris, "esti sendanĝera; sed ĉu vi ne jam montris gradon da
malico kiu laŭ-racie devas fari min malfidi al vi? Ĉu ĉi tio ne estas trompo kiu
plipovigos vin, donante al vi pli vastan kampon por via venĝo."

"Kiel tio eblas? Mi kredis ke mi vekis vian kompaton, kaj tamen vi ankoraŭ
rifuzas doni al mi la solan komplezon kiu povus mildigi mian koron, kaj fari
min sendanĝera. Se mi havos neniujn ligojn aŭ rilatojn de koro, malamo kaj
malvirto devos esti mia sorto; la amo de aliulo detruos la kaŭzon de miaj
krimoj, kaj mi fariĝos tia ke neniu scios pri mia ekzisto. Miaj malvirtoj estas la
idoj de deviga soleco, kiun mi malŝategas; kaj miaj virtoj nepre aperos kiam mi
vivos komune kun egalulo. Mi sentos la amon de sentema vivaĵo, kaj ligiĝos al
la ĉeno de ekzisto kaj eventoj, de kiu mi estas nun forbarita.

Mi iom paŭzis por konsideri ĉion kion li estis rakontinta, kaj la diversajn
argumentojn kiujn li estis uzinta. Mi pripensis pri la antaŭsignoj de virtoj,
manifestitaj komence de lia ekzisto, kaj pri la sekva detruo de ĉiuj bonvolaj
sentoj per la abomeno kaj malestimo, kiujn liaj protektantoj montris al li. Mi ja
pezis liajn povon kaj minacojn; vane estus lukti kontraŭ vivaĵo kiu kapablas
loĝi en la kavernoj de glaciriveroj, kaj kaŝi sin de ĉasantoj inter la pintoj de
nealireblaj krutejoj. Post longa paŭzo de konsidero, mi konkludis ke la justeco
ŝuldata al li kaj al miaj samspecianoj postulas ke mi konsentu al lia peto. Tial,
turninte min al li, mi diris--

"Mi konsentas al via postulo, surbaze de via solena ĵuro forlasi Eŭropon por
ĉiam, kaj ĉiujn aliajn lokojn kiuj proksimas al la homo, tuj kiam mi transdonos
al viaj manoj femalon kiu akompanos vin en ekzilon."

"Mi ĵuras," li kriis, "je atesto de la suno kaj la blua ĉielo, ke se vi plenumos
mian pledon, vi neniam denove vidos min dum vi ekzistos. Iru hejmen, kaj
komencu viajn laborojn: mi observos la progreson kun neesprimebla
malpacienco; kaj ne dubu ke kiam vi estos preta, mi aperos."

Dirinte ĉi tion, li subite forlasis min, eble timante ke mi ŝanĝos mian decidon.
Mi vidis lin malgrimpi la monton pli rapide ol fluganta aglo, kaj li baldaŭ
malaperis inter la ondoj de la maro de glacio.

Lia rakonto okupis la tutan tagon, kaj la suno estis preskaŭ ĉe la horizonto
kiam li foriris. Mi sciis ke mi devas plirapidigi mian malsupreniron al la valo,
ĉar baldaŭ mi estos meze de mallumo, sed mia koro estis peza, kaj miaj paŝoj
malrapidaj. La peno piediri laŭ la zigzagaj vojetoj de la monto, kaj antaŭeniri
sen gliti, estis ĝena, ĉar la okazaĵoj de la tago estis produktintaj emociojn kiuj
okupis mian menson. Estis jam nokto kiam mi alvenis al la duonvoja ripozejo,
kaj sidis apud la fonto. La stelo brilis intermite, ĉar la nuboj pasis antaŭ ili. La
malhelaj pinoj staris antaŭ mi, kaj tie-ĉi-tie rompita arbo kuŝis sur la tero. La
sceno estis mirige solena, kaj ĝi vekis strangajn pensojn ene de mi. Mi ploris
amare, kaj premante miajn manojn pro turmento, mi kriis, "Ho steloj, kaj
nuboj, kaj ventoj! Vi ĉiuj ĉirkaŭas por moki min. Se vi vere kompatas, frakasu
miajn sentojn kaj memorojn; lasu min fariĝi nenio; se ne, for! Lasu min en
mallumo.

Jen miaj frenezaj kaj mizeraj pensoj; sed mi ne povas priskribi kiel la eterna
intermitado de la steloj pezis sur mi, kaj kiel mi aŭskultis ĉiun ventoblovon
kvazaŭ ĝi estus malhela, malbela ventoŝtormo, venanta por konsumi min.

Mateniĝis antaŭ ol mi atingis vilaĝon Ŝamoni. Bedaŭrinde mia aspekto, tre laca
kaj stranga, apenaŭ trankviligis la timojn de miaj familianoj, kiuj maldormis
dum la tuta nokto, zorgotime atendante mian revenon.

La sekvan tagon ni reiris al Ĝenevo. Per la ekskurso, mia patro estis celinta
distri mian menson, kaj restarigi mian perditan trankvilon, sed la medikamento
estis fatala. Ne komprenante la ekscesan mizeron kiun mi ŝajnis suferi, mia
patro rapidigis nian revenon, en espero ke la kvieto kaj stabileco de hejma vivo
laŭgrade malpezigos miajn suferojn, sendepende de ilia fonto.

En ĉiuj iliaj aranĝoj mi mem estis pasiva; kaj la milda simpatio de mia amata
Elizabeto ne sufiĉis por tiri min de profunda malespero. Mia promeso al la
demono pezis sur mia menso, kiel la fera kapuĉo de Danto sur la kapoj de la
inferaj hipokrituloj. Ĉiuj plezuroj de la tero kaj la ĉielo pasis preter mi kvazaŭ
sonĝo, kaj nur tiu penso ŝajnis al mi reala. Ne estas surprize ke foje, speco de
frenezo posedis min; mi vidadis ĉirkaŭ mi amason da malpuraj bestoj, kiuj
senĉese turmentadis min, kaj ofte devigis min krii kaj ĝemi amare.

Sed ĉi tiuj sentoj laŭgrade mildiĝis. Mi denove partoprenis la ĉiutagan vivon,


kvankam sen interesiĝo, tamen kun ioma trankvilo.

Sekva paĝo ►

Volumo 3 Ĉapitro 1
Tagoj sekvis tagojn, kaj semajnoj semajnojn, post mia reveno al Ĝenevo; kaj
mi ne havis sufiĉan kuraĝon por rekomenci mian laboron. Mi timis la venĝon
de la senreviĝonta fiulo, tamen mi ne povis venki mian abomenon al la
postulita tasko. Mi trovis ke mi ne povos kunmeti femalon sen denove dediĉi
plurajn monatojn al profunda studo kaj pena esploro. Mi estis aŭdinta pri iuj
malkovroj de Angla filozofo, kies kono rekte koncernis mian sukceson, kaj mi
foje konsideris akiri konsenton de mia patro por viziti Anglion tiucele; sed mi
obstine tenis ĉiun pretekston por prokrasti, kaj mi ne povis devigi min
interrompi mian revenantan trankvilon. Mia sano, antaŭe malfortiĝinta, estis
jam multe pli bona; kaj mia spirito samgrade leviĝis, kiam la memoro de mia
bedaŭrinda promeso ne ĝenis. Mia patro ĝojis, rimarkinte la ŝanĝiĝon, kaj li
direktis siajn pensojn al la plej bona metodo por forviŝi la restaĵon de mia
melankolio, kiu fojfoje revenadis, kiel voranta mallumo kiu kaŝas
proksimiĝantan sunbrilon. Dum ĉi tiuj momentoj, mi serĉis rifuĝejon en plej
perfekta soleco. Mi pasigis tutajn tagojn sur la lago en malgranda boato,
rigardante nubojn, kaj aŭskultante la sonon de la ondetoj, malvigle kaj silente.
Sed la freŝa aero kaj brila suno rare malsukcesis restarigi iom da trankvileco;
kaj revenante, mi renkontis la salutojn de miaj amikoj kun pli volonta rideto
kaj pli bonhumora koro.

Iam, kiam mi revenis de tia ekskurseto, mia patro vokis min aparten kaj parolis
ĉi tiel:-

"Mi ĝojas rimarki, kara filo, ke vi rekomencis viajn antaŭajn plezurojn; ŝajnas
ke vi fariĝas tia kia vi antaŭe estis. Tamen vi ankoraŭ malĝojas, kaj ankoraŭ
evitas sociumi kun ni. Longan tempon mi konjektadis pri la kaŭzo de ĉi tio; sed
hieraŭ ideo venis al mi, kaj se ĝi havas bazon de vero, mi petas sincere ke vi
agnosku tion. Sindeteno pri tia punkto estus ne nur senutila, sed ĝi faligus
trioblan mizeron sur nin ĉiujn.

Aŭdinte ĉi tiun enkondukon, mi forte tremis, kaj mia patro daŭrigis:-

"Mi konfesas, mia filo, ke mi ĉiam atendis kun ĝojo vian edziĝon al via kuzino,
kiel ligon de nia hejma komforto, kaj subtenan ŝnuron de miaj maljuniĝaj jaroj.
Vi estis kune ligitaj ekde via plej frua infanaĝo; vi studis kune, kaj ŝajnis, laŭ
humoro kaj gustoj, tute taŭgaj kiel paro. Sed tiom blinda estas homa sperto ke
tio, kion mi konsideris plej bona helpo al mia plano, eble detruis ĝin. Eble vi
konsideras ŝin via fratino, sen deziri ke ŝi fariĝu via edzino. Aŭ eble vi
renkontis alian, kiun vi eble amas; se vi konsideras vin ligita pro honoro al via
kuzino, ĉi tiu lukto eble kaŭzas la akran mizeron kiun vi ŝajne sentas."
"Mia kara patro, estu certa ke mi amas mian kuzinon tenere kaj sincere. Mi
neniam vidis virinon kiu vekis, kiel Elizabeto, miajn plej varman admiron kaj
korajn sentojn. Miaj estontaj ĝojoj kaj esperoj estas tute ligitaj al nia atendata
unuiĝo."

"La esprimo de viaj sentoj pri ĉi tiu temo, mia kara Viktoro, donas a mi pli da
plezuro ol mi spertis dum longa tempo. Se tiel vi sentas, ni certe estos feliĉaj,
spite lastatempajn eventojn kiuj metis ombron super nin ĉiujn. Sed ĉi tiun
ombron, kiu ŝajne forte okupas vian menson, mi volas disigi. Tial diru al mi,
ĉu vi kontraŭas tujan solenigon de la edziĝo. Ni estas spertintaj malfeliĉon, kaj
lastaj eventoj tiris nin de la ĉiutaga trankvileco kiun mi bezonas pro aĝo kaj
malforteco. Vi estas pli juna; sed, ĉar vi posedas sufiĉajn rimedojn, mi ne
opinias ke frua edziĝo eĉ iomete malhelpos honorajn kaj utilajn planojn kiujn
vi eble faris por la estonteco. Ne supozu, tamen, ke mi volas trudi feliĉon al vi,
nek ke prokrasto je via flanko kaŭzus al mi seriozan maltrankvilon. Interpretu
miajn vortojn honestaj, kaj respondu al mi, mi petas, konfide kaj sincere."

Silentante mi aŭskultis mian patron; iom longe mi restis nekapabla doni


respondon. En mia menso mi rapide turnis multajn pensojn, kaj strebis atingi
iun konkludon. Ve! Al mi la ideo de tuja unuiĝo kun mia kuzino estis horora
kaj konsterna. Mi estis ligita per solena promeso, kiun mi ankoraŭ ne estis
plenuminta, kaj kiun mi ne aŭdacis rompi. Aŭ, se mi rompos, kiaj multoblaj
mizeroj pendos super mi kaj mia malbenita familio?! Ĉu mi povos festi kun ĉi
tiu mortiga pezo ĉirkaŭ mia kolo, klinanta min al la tero? Mi devos plenumi
mian taskon kaj lasi la monstron foriri kun sia kunulino, antaŭ ol permesi al mi
ĝui la unuiĝon de kiu mi atendas pacon.

Mi memoris ankaŭ la neceson ke mi vojaĝu al Anglio, aŭ komencu longan


korespondadon kun la filozofoj de tiu lando, kies konoj kaj malkovroj estus
nemankeble utilaj al mia farota entrepreno. La dua metodo por akiri la
deziratajn informojn estus temporaba kaj nekontentiga: ankaŭ, ajna ŝanĝiĝo
estis agrabla al mi, kaj tre plaĉis al mi la ideo pasigi jaron aŭ du en malsama
loko, kun ŝanĝitaj okupoj, for de mia familio, dum kiu tempo iu evento eble
okazos, kiu resendos min al ili en paco kaj feliĉo: eble mia promeso
plenumiĝos, kaj la monstro foriros; aŭ eble iu akcidento detruos lin, kaj finos
mian sklavecon por ĉiam.

Ĉi tiuj sentoj diktis mian respondon al mia patro. Mi esprimis deziron viziti
Anglion; sed, por kaŝi la verajn kialojn de ĉi tiu peto, mi maskis miajn
intencojn sub la deziro vojaĝi kaj vidi la mondon, antaŭ ol mi definitive metos
radikojn inter la muroj de mia hejma urbo.

Mia peto estis urĝa kaj serioza, kaj mi facile akiris la konsenton de mia patro;
ĉar pli indulgema kaj malpli diktema parenco neniam ekzistis sur la Tero. Nia
plano estis baldaŭ aranĝita. Mi estis vojaĝonta al Strasburgo, kie Klerval estis
renkontonta min. Ni planis resti mallonge en la urbetoj de Holando, kaj nia
ĉefa restejo estis estonta Anglio. Ni estis revenontaj per Francio; kaj ni
interkonsentis ke la vojaĝo daŭros du jarojn.

La penso, ke mia unuiĝo kun Elizabeto okazos tuj post mia reveno al Ĝenevo,
kontentigis mian patron. "Ĉi tiuj du jaroj," li diris, "pasos rapide, kaj estos la
lasta prokrasto kiu obstaklas al via ĝojo. Kaj mi ja sincere deziras la alvenon de
tiu tempo, kiam ni ĉiuj estos kunaj, kaj nek esperoj nek timoj perturbos nian
hejman trankvilon.

"Mi estas kontenta," mi respondis, "pri via plano. Tiam ni ambaŭ estos
plisaĝiĝintaj, kaj mi esperas, pli feliĉaj ol ni nun estas." Mi suspiris, sed mia
patro bonvolis deteni sian deziron plu demandi pri la kaŭzo de mia malĝojo. Li
esperis ke novaj scenoj kaj la distraĵoj de vojaĝado restarigos mian trankvilon.

Mi estis aranĝanta mian vojaĝon, sed unu sento obsedis min, farante min
timema kaj nervoza: dum mia foresto, mi lasos miajn amikojn sensciaj pri la
ekzisto de sia malamiko, kaj sen protekto kontraŭ atakoj kiujn li, agacita de
mia foriro, eble faros. Sed li estis promesinta sekvi min kien ajn mi iros; kaj ĉu
li ne sekvos min al Anglio? Ĉi tiu penso estis esence terura, tamen trankviliga,
tiom kiom ĝi implicis la sekurecon de miaj amikoj. La ideo pri la ebleco ke la
malo okazos turmentis min. Sed tra la tuta periodo dum kiu mi estis sklavo de
mia kreaĵo, mi lasis momentajn impetojn regi min; kaj mia tiama intuicio forte
sugestis ke la fiulo sekvos min, kaj lasos mian familion ekster danĝero de liaj
malicaĵoj.

Estis fino de Aŭgusto kiam mi forlasis mian hejman landon, por pasigi du
jarojn de ekzilo. Elizabeto aprobis la kialojn de mia foriro, kaj bedaŭris nur ke
ŝi ne havis la samajn ŝancojn por plilarĝigi siajn spertojn, kaj kultivi sian
komprenon. Ŝi ploris, tamen, dum ŝi adiaŭis min, kaj petis min reveni ĝoja kaj
trankvila. Ŝi diris, "Ni ĉiuj dependas de vi; kaj se vi estos mizera, kiaj estos
niaj sentoj?"

Mi saltis en la kaleŝon kiu estis forveturonta min, apenaŭ sciante kien mi estis
ironta, kaj senzorga pri kio estis pasanta ĉirkaŭe. Mi nur memoris (kaj pripensi
tion estis amare turmente al mi) ordoni ke miaj kemiaj instrumentoj estu
pakitaj por iri kun mi: ĉar mi estis decidinta plenumi mian promeson dum
eksterlande, kaj reveni, se tio eblos, libera homo. Plena je malgajaj imagaĵoj,
mi trapasis multajn belajn kaj majestajn scenojn; sed miaj okuloj estis fiksitaj
kaj senatentaj. Mi povis pripensi nur la celon de mia vojaĝo, kaj la laboron kiu
estis okuponta min dum la daŭro.

Post kelkaj tagoj de malvigla neniofarado, dum kiuj mi vojaĝis multajn


leŭgojn, mi alvenis al Strasburgo, kie mi atendis Klervalon dum du tagoj. Li
alvenis. Ho, la kontrasto inter ni estis grandega! Li estis vigla en ĉiu nova
sceno; ĝoja kiam li spektis la belecon de la sinkanta suno, kaj pli bonhumora
kiam li spektis ĝin leviĝi por rekomenci novan tagon. Li rimarkigis al mi la
ŝanĝiĝantajn kolorojn de la pejzaĝo, kaj la aspektojn de la ĉielo. "Jen vera
vivo," li kriis, "Nun mi ĝuas mian ekziston! Sed vi, Frankenŝtajno, kial vi
malĝojas, plena je zorgoj!" Fakte, malhelaj pensoj okupadis min, kaj mi vidis
nek la falon de la vespera stelo, nek la oran sunleviĝon reflektitan sur la Rejno.
Kaj vi, mia amiko, estus multe pli distrita de la taglibro de Klerval', kiu
observis la pejzaĝon per sentemaj kaj ĝojaj okuloj, ol aŭskulti miajn
rememorojn. Mi, mizera kompatindulo, estis sub malbeno kiu baris ĉiujn
vojojn al plezuro.

Ni estis konsentintaj laŭiri la Rejnon boate de Strasburgo al Roterdamo, de kie


ni intencis ŝipi al Londono. Dum ĉi tiu vojaĝo, ni pasis preter multaj saliko-
kovritaj insuloj, kaj vidis plurajn belajn urbetojn. Ni restis unu tagon ĉe
Manhejmo, kaj kvin tagojn post nia foriro de Strasburgo, ni alvenis al
Majenco. La fluvojo de Rejno sub Majenco fariĝas multe pli pitoreska. La
rivero fluas rapide, kaj turniĝas inter la montetoj, ne altaj, sed krutaj kaj
belformaj. Ni vidis multajn ruiniĝintajn kastelojn, starantajn ĉe la randoj de
klifoj, ĉirkaŭitajn de malhelaj arbaroj, altajn kaj nealireblajn. Ĉi tiu parto de la
Rejno ja prezentas unike variantan pejzaĝon. Ĉe iu loko oni vidas malglatajn
montetojn, ruiniĝintajn kastelojn kiuj staras rande de altegaj rokoj, kun la
malhela Rejno kuranta sube; kaj post subita turno ĉirkaŭ promontoro,
fekundajn vitejojn kun verdaj deklivaj bordoj, kaj zigzagantan riveron, kaj
homplenaj urbetoj troviĝas en la sceno.

Ni vojaĝis dum la rikoltado de vinberoj, kaj glitante kun la akvofluo, ni aŭdis


la kantadon de la laboristoj. Eĉ al mi, kun deprimita menso kaj spirito
konstante agacata de malĝojaj sentoj, tio plaĉis. Mi kuŝis en la malsupro de la
boato, kaj dum mi spektis la sennuban bluan ĉielon, mi sentis min ensorbi ian
trankvilon kiu estis longan tempon fremda al mi. Tiaj estis miaj sentoj - do,
provu imagi la sentojn de Henriko! Li sentis kvazaŭ li estus transportita al
Felando, kaj li ĝuis feliĉon malofte spertitan de homo. Li diris, "Mi estas
vidinta la plej belajn scenojn de mia propra lando; mi vizitis la lagojn de
Lucerno kaj Urio, kie la neĝaj montoj staras preskaŭ vertikalaj apud la akvo,
farantaj densajn nigrajn ombrojn, kiuj prezentus malĝojan kaj mornan aspekton
se ne kunestus plej verdaj insuloj, kiuj komfortigas la okulojn per sia brila
aspekto; mi estas vidinta ĉi tiun lagon perturbata de ŝtormo, kiam la vento
suprentiris kirlaĵojn de akvo, kiuj donis impreson de akvotornado sur la granda
oceano; kaj la ondoj furioze batadis la bazon de la monto kie la pastro kaj lia
amatino estis sepultitaj de lavango, kaj kie, onidire, iliaj mortantaj voĉoj
ankoraŭ aŭdiĝas inter la paŭzoj de la nokta vento; mi estas vidinta la montojn
de Valezo, kaj Vaŭdon: sed ĉi tiu lando, Viktor', plaĉas al mi pli ol ĉiuj tiuj
miraĵoj. La montoj de Svislando estas pli majestaj kaj strangaj; sed estas ĉarmo
sur la bordoj de ĉi tiu dia rivero, kies egalon mi neniam antaŭe vidis. Rimarku
tiun kastelon starantan sur la klifo; kaj ankaŭ tiun sur la insulo, preskaŭ kaŝitan
inter la foliaro de tiuj belaj arboj; kaj nun tiun grupon de laboristoj kiu venas
de inter iliaj vitoj; kaj tiun vilaĝon, duone kaŝitan en sulko de la monto. Ho, la
gardanta spirito kiu loĝas ĉi tie certe havas animon kiu pli harmonias kun la
homo ol tiuj kiuj amasigas glaciriverojn, aŭ retiriĝas al la nealireblaj
montopintoj de nia lando."

Klerval'! Amata amiko! Eĉ nun plaĉas al mi registri viajn vortojn, kaj primediti
la laŭdojn kiujn vi tre elstare meritas. Li estis kreaĵo formita de la "poezio de la
naturo mem."La sentemo de lia koro moderigis lian sovaĝan kaj entuziasman
imagon. Ardaj emocioj superfluis de lia animo, kaj la fervora miriga karaktero
de lia amikeco estis tia, kian realismaj homoj konsilas serĉi nur per imago. Sed
eĉ homaj simpatioj ne estis sufiĉaj por satigi lian avidan menson. La scenoj de
la ekstera naturo, kiujn aliaj rigardas kun nura admiro, li arde amis:

---------------- "La sonanta akvofalo


Sorĉis lin pasie: la mondo natura,
La monto, l'arbaro, profunda kaj obskura,
Iliaj koloroj kaj formoj estis por li apetito;
Sento, kaj deziro, - ĉarmaj sen medito.
Intelektan intereson ili ne bezonis,
Ĉion, kio plaĉis, la okulo rekte donis."

"Abatejo de Tintern, de Vadsvors (Wordsworth)"


Kaj kie li nun ekzistas? Ĉu ĉi tiu milda kaj bela estulo estas perdita por ĉiam?
Ĉu ĉi tiu menso, tre plena de ideoj, imagaĵoj fantaziaj kaj grandiozaj, kiuj
konsistigis mondon kies ekzisto dependis de la vivo de ĝia kreinto, estas
pereinta? Ĉu ĝi nun ekzistas nur en mia memoro? Ne, ne estas tiel; via formo,
die kreita, radiinta belon, estas jam putrinta, sed via spirito ankoraŭ vizitas kaj
konsolas vian malĝojan amikon.

Pardonu ĉi tiun inundon de malĝojo; ĉi tiuj senefikaj vortoj estas nesufiĉa


omaĝo al la unika valoro de Henriko, sed ili pacigas mian koron, kiu suferas de
la superfluanta turmento kiun memoroj pri li kreas. Mi daŭrigos mian
rakonton.

Preter Kolonjo ni malsupreniris al la ebenejo de Holando; kaj ni decidis uzi


stangojn dum la restaĵo de nia vojaĝo; ĉar la vento estis kontraŭa, kaj la fluo de
la rivero estis tro malrapida por helpi nin.

Nia vojaĝo ĉi tie fariĝis malpli interesa, pro manko de bela pejzaĝo; sed ni
alvenis post kelkaj tagoj al Roterdamo, de kie ni ekiris transmare al Anglio.
Estis klara mateno, dum la lastaj tagoj de oktobro, kiam mi unue vidis la
blankajn klifojn de Britio. La bordoj de Tameso prezentis novan scenon; ili
estis ebenaj, sed fekundaj, kaj preskaŭ ĉiu urbeto estis fama pro iu rakonto. Ni
vidis Fortikaĵon de Tilburio, kaj memoris la Hispanan Mararmeon;
Gravsendon, Volviĉon, Grenviĉon - lokojn pri kiuj mi estis aŭdinta eĉ en mia
lando.

Finfine ni vidis la multajn preĝejajn turojn de Londono, tiun de Sankta Paŭlo,


kiu staras super ĉiuj, kaj La Turon, bone konatan en la historio de Anglio.

Sekva paĝo ►

Volumo 3 Ĉapitro 2

Londono estis nia provizora bazo de ripozo; ni decidis resti plurajn monatojn
en ĉi tiu miriga kaj laŭdata urbo. Klerval' deziris sociumi kun la geniaj kaj
talentaj viroj kiuj prosperis tiutempe; sed ĉi tio estis duaranga celo por mi; mi
ĉefe okupiĝis pri rimedoj por akiri la informojn necesajn por plenumi mian
promeson, kaj mi rapide utiligis prezent-leterojn kiujn mi estis portinta kun mi,
adresitajn al la plej elstaraj natur-filozofoj.
Se ĉi tiu vojaĝo estus okazinta dum miaj tagoj de studado kaj feliĉo, ĝi estus
por mi neesprimebla plezuro. Sed mia ekzisto estis infektita de ŝimaĉo, kaj mi
vizitis ĉi tiujn homojn nur por la informoj kiujn ili povus provizi pri la temo
kiu interesis min treege profunde. Akompano estis al mi ĝena; kiam sola, mi
povis plenigi mian menson per vidaĵoj de Ĉielo kaj Tero; la voĉo de Henriko
trankviligis min, kaj tiel mi povis trompi min por akiri efemeran pacon. Sed
aktivaj seninteresaj ĝojaj vizaĝoj revenigis malesperon al mia koro. Mi vidis
nevenkeblan barilon inter mi kaj miaj kunuloj; ĉi tiu barilo estis sigelita per la
sango de Vilhelmo kaj Justino; kaj rememoroj de la eventoj ligitaj kun tiuj
nomoj turmentis mian animon.

Sed en Klervalo, mi vidis bildon de la antaŭa mi; li estis scivolema, kaj


malpacienca por akiri spertojn kaj instruojn. La diferencoj de manieroj kiujn li
observis estis por li neelĉerpebla fonto de instruo kaj distro. Li estis ĉiam
okupata; kaj la sola bremso al lia amuziĝo estis mia morna kaj deprimita
mieno. Mi provis kaŝi ĉi tion, tiom kiom eblis, por ne forbari lin de la plezuro
kiu estas natura al tiuj kiuj eniras novan viv-medion, sen ŝarĝo de zorgoj kaj
amaraj rememoroj. Mi ofte rifuzis akompani lin, asertante ke mi havas alian
planon, por ke mi restu sola. Tiam mi komencis kolekti la materialojn necesajn
por mia nova kreaĵo, kaj ĉi tio estis al mi kvazaŭ torturo de akvogutoj senĉese
falantaj sur la kapon. Ĉiu penso kiun mi dediĉis al tio estis ekstrema turmento,
kaj ĉiuj vortoj kiujn mi parolis alude al ĝi kaŭzis miajn lipojn tremi, kaj mian
koron pulsegi.

Post kelkaj monatoj en Londono, ni ricevis leteron de persono en Skotlando,


kiu antaŭe estis nia gasto en Ĝenevo. Li menciis la belecon de sia hejmlando,
kaj demandis al ni ĉu tiuj ne estas sufiĉaj logaĵoj por konvinki nin longigi nian
vojaĝon tiom norden kiom Perto, kie li loĝas. Klerval' entuziasme deziris
akcepti ĉi tiun inviton; kaj mi, kvankam mi abomenis sociumadon, deziris
denove vidi montojn kaj riveretojn, kaj ĉiujn mirigajn verkojn per kiuj la
Naturo ornamas siajn elektitajn loĝejojn.

Ni forlasis Londonon la dudek sepan de Marto, kaj restis kelkajn tagojn ĉe


Vindsor, kie ni vagadis en la bela arbaro. Ĉi tio estis nova pejzaĝo al ni
montanoj; la majestaj kverkoj, la abundo da predo, kaj la gregoj de imponaj
cervoj, ĉiuj estis novaĵoj al ni.

De tie ni iris al Oksfordo. Enirante ĉi tiun urbon, memoroj pri la eventoj kiuj
okazis tie antaŭ pli ol cent kvindek jaroj okupis niajn mensojn. Ĉi tie Karlo la
Unua kolektis sian armeon. La urbo restis fidela al li, kvankam la tuta nacio
forlasis lian movadon por aliĝi al la standardo de parlamento kaj libero. Pensoj
pri tiu malfeliĉa reĝo kaj liaj kortanoj, ŝatinda Falkland, impertinenta Gaŭer*,
liaj reĝino kaj filo, donis specialan intereson al ĉiu parto de la urbo en kiu ili
supozeble loĝis. La spirito de antikvaj tempoj loĝis tie, kaj sekvi ĝiajn spurojn
plaĉis al ni. Se ĉi tiuj sentoj ne estus kontentigitaj per imagaĵoj, la aspekto de la
urbo tamen estis sufiĉe bela por gajni nian admiron. La kolegioj estas antikvaj
kaj pitoreskaj; la stratoj estas imponaj; kaj la bela Iso, kiu fluas tra herbejoj de
ravega verdo, etendiĝas larĝen, fariĝante paca akvejo kiu reflektas majestan
kolekton de turoj, spajroj, kaj volboj, ĉirkaŭitan de maljunaj arboj.

Mi ĝuis ĉi tiun pejzaĝon; kaj tamen, mia ĝuo estis amarigita de kaj mia
memoro pri la estinteco, kaj antaŭtimoj pri la estonteco. Mi naskiĝis por paca
feliĉo. Dum mia juneco, malkontento neniam vizitis mian menson; kaj se enuo
iam kaptis min, vidi la belecon en la naturo, aŭ studi kio estas bonega kaj
sublima en la produktaĵoj de la homo, ĉiam interesis mian koron, kaj donis
flekseblon al mia spirito. Sed mi estas velkinta arbo; la sago estas penetrinta
mian animon; kaj tiam mi sentis ke mi travivos por ekzempleri tion kio mi
baldaŭ ĉesos esti - mizera spektaĵo de ruinigita homo, kompatinda al aliaj, kaj
abomena al mi mem.

Ni pasigis multe da tempo ĉe Oksfordo, vagante en la ĉirkaŭejo, kaj provante


identigi ĉiun lokon kiu eble rilatas al la plej vigla epoko de Anglia historio.
Niaj esplor-vojaĝetoj estis ofte longigitaj pro la vico de objektoj kiuj montriĝis.
Ni vizitis la tombejon de la glora Hampden, kaj la kampon kie tiu patrioto
falis. Dum momento mia animo leviĝis super siajn malnoblajn kaj mizerajn
timojn, kaj kontemplis la diajn ideojn de la libero kaj sinofero; ĉi tiuj
vidindaĵoj estis ties monumentoj kaj memorigiloj. Dum sekundo mi aŭdacis
forskui miajn ĉenojn, kaj rigardi ĉirkaŭe per libera kaj fluganta spirito; sed la
fero estis rodinta mian karnon, kaj mi sinkis denove, tremanta kaj senespera, en
mian malĝojan memon.

Ni bedaŭrinde devis foriri de Oksfordo, kaj ni daŭrigis nian vojaĝon al Matlok,


nia sekva haltejo. La lando ĉirkaŭ ĉi tiu vilaĝo aspektas, multe pli, al la pejzaĝo
de Svislando; sed ĉio estas malpli granda, kaj la verdaj montetoj ne estas
kronitaj de foraj blankaj Alpoj, kiuj ĉiam kunestas kun la pin-kovritaj montoj
de mia hejma lando. Ni vizitis la mirigan kavernon, kaj la kabanetojn de natur-
historio, kie la kuriozaĵoj estas aranĝitaj same kiel en la kolektoj ĉe Servoz kaj
Ŝamoni. Tiu dua nomo, prononcite de Henriko, tremigis min; kaj mi
malpaciencis foriri de Matlok, kiu memorigis min pri tiu terura okazaĵo.
De Derbio, ankoraŭ vojaĝante norden, ni pasigis du monatojn en Kumberland
kaj Vestmorlando. Ĉi tiam mi povis preskaŭ imagi min inter la Svisaj montoj.
La terpecetoj kovritaj de neĝo kiuj ankoraŭ restis ĉe la norda flanko de la
montoj, la lagoj, kaj la kuranta fluo de rokaj riveretoj, ĉiuj estis konatoj kaj
karaj vidaĵoj al mi. Ĉi tie ni konatiĝis kun iuj, kiuj per ruzo preskaŭ sukcesis
ĝojigi min. La plezuro de Klerval estis multe pli granda ol mia; lia menso
plivastiĝis en proksimeco de talentaj viroj, kaj li trovis en si pli grandajn
kapablojn kaj rimedojn ol li povis imagi sin havanta, dum li sociumus kun
viroj sub lia nivelo. "Mi povus pasigi mian vivon ĉi tie," li diris al mi; "kaj
inter ĉi tiuj montoj, mi apenaŭ sentus mankon de Svislando kaj Rejno."

Sed li trovis ke vivo de vojaĝanto inkluzivas multe da doloro inter la plezuroj.


La sentoj estas ĉiam streĉitaj; kiam oni komencas sinki en ripozon, oni trovas
sin devigata forlasi sian komfortan bazon por io nova, kiu denove kaptos la
atenton, kaj kiun oni ankaŭ forlasos por aliaj novaĵoj.

Ni estis apenaŭ vizitintaj la diversajn lagojn de Kumberland kaj Vestmorland,


kaj akirintaj varmajn sentojn por kelkaj lokuloj, kiam la tempo de nia vizito al
nia Skota amiko baldaŭiĝis. Ni forlasis ilin por pluvojaĝi. Miaflanke, mi ne
bedaŭris. Mi estis neglektinta mian promeson iom longe, kaj mi timis kion
malkontenta demono eble faros. Li eble restas en Svislando, kaj estas venĝonta
sin per miaj parencoj. La ideo obsedis min, kaj turmentis min je ĉiu momento
en kiu mi alie kaptus ripozon kaj pacon. Mi fervore malpacience atendis miajn
leterojn; kiam ili malfruis, mi estis mizera kaj okupita de mil timoj; kiam ili
alvenis, vidante la manskribon de Elizabeto aŭ mia patro, mi apenaŭ kuraĝis
legi kaj lerni mian sorton. Foje mi pensis ke la fiulo estas sekvanta min, kaj
eble murdos mian amikon por ĉesigi mian neglektemon.

Kiam ĉi tiuj pensoj posedis min, mi ne forlasis Henrikon dum eĉ momento, sed
sekvis lin kiel lia ombro, por protekti lin de la supozita furiozo de lia
detruonto. Mi sentis kvazaŭ mi estus farinta grandan krimon, kies konscio
turmentis min. Mi estis senkulpa, sed mi ja estis invitinta hororan malbenon
sur mian kapon, tiom mortigan kiom krimo.

Mi vizitis Edinburgon kun malviglaj okuloj kaj menso; tamen, tiu urbo povus
interesi eĉ malfeliĉegan ulon. Klerval ne ŝatis ĝin tiom kiom Oksfordon: la
antikveco de Oksfordo pli plaĉis al li. Sed la beleco kaj reguleco de la nova
urbo Edinburgo, ĝia romantika kastelo, kaj ĝiaj proksimaj lokoj, la plej plaĉaj
en la mondo, Seĝo de Arturo, Fonto de Sankta Bernardo, kaj la montetoj de
Pentland, kompensis por li la ŝanĝiĝon, kaj plenigis lin per admiro kaj bona
humoro. Sed mi malpaciencis alveni al la fino de mia vojaĝo.

Post semajno ni forlasis Edinburgon, trapasante tra Kupar, Sankta Andreo, laŭ
la bordoj de Tejo, al Perto, kie nia amiko atendis nin. Mia humoro ne estis tia
ke mi povus ridi kaj paroli kun fremduloj, nek aŭskulti pri iliaj sentoj kaj
planoj kun la bonvolemo kiun oni atendas de gasto. Pro tio mi diris al Klerval
ke mi volas ekskursi ĉirkaŭ Skotlando sola. Mi diris, "Bonvolu amuziĝi, kaj ĉi
tie estu nia rendevuejo. Mi eble estos for dum monato aŭ du; sed mi petas al vi,
ne intervenu en mia vojaĝado: lasu al mi pacon kaj solecon dum iomete da
tempo; mi esperas ke kiam mi revenos, mia koro estos pli malpeza, pli kongrua
al via temperamento."

Henriko deziris malkonvinki min; sed, kompreninte ke mia volo pri ĉi tiu plano
estas firma, li ĉesis kontraŭi. Li petis min skribi ofte. "Mi preferus esti kun vi,"
li diris, "dum via soleca vagado, ol kun ĉi tiuj Skotaj homoj, kiujn mi ne konas:
do rapide revenu, mia kara amiko, por ke mi denove sentu iom da hejmeca
komforto, kion mi ne povas senti dum vi forestas."

Apartiĝinte de mia amiko, mi decidis viziti iun foran lokon de Skotlando, kaj
fini mian laboron en soleco. Mi ne dubis ke la monstro sekvas min, kaj
montros sin kiam mi estos fininta, por havi sian kunulinon.

Decidinte ĉi tion, mi transiris la nordajn altejojn, kaj elektis unu el la plej foraj
Orkadaj insuloj kiel lokon por mia laboro. La loko estis taŭga por tia laboro; ĝi
estis apenaŭ pli ol roko, kies flankoj estis konstante frapataj de ondoj. La
grundo estis malfekunda; ĝi apenaŭ provizis paŝtejon por kelkaj bovaĉoj, kaj
avenon por ĝiaj loĝantoj - kvin homoj, kies maldikaj malgrasaj membroj
indikis nesufiĉan nutraĵon. Vegetaĵoj kaj pano, kiam ili regalis sin per tiaj
luksaĵoj, kaj eĉ pura akvo, estis provizataj de la ĉefinsulo, kiu estis preskaŭ
kvin mejlojn for.

Sur la tuta insulo estis nur tri kabanaĉoj, kaj unu el ĉi tiuj estis neokupita kiam
mi alvenis. Ĉi tiun mi pruntis. Ĝi havis du ĉambrojn, kiuj prezentis la plenan
malpurecon de tre plorinda malriĉeco. La pajlo de la tegmento estis kolapsinta,
la muroj estis sengipsaj, kaj la pordo ne sidis sur siaj ĉarniroj. Mi mendis
riparojn, aĉetis kelkajn meblojn, kaj ekloĝis tie - okazaĵo kiu sendube vekus
iom da surprizo, se la intelektoj de la loĝantoj ne estus malakriĝintaj pro
mizero kaj malpura malriĉeco. Sed, mi vivis nerimarkate kaj neĝenate, apenaŭ
dankata pro la donacetoj de manĝaĵo kaj vestaĵoj kiujn mi donadis; tiom
suferoj malakrigas eĉ malfajnajn perceptojn de la homo.

En ĉi tiu azilo mi dediĉis la matenojn al laboro; sed vespere, kiam vetero


permesis, mi promenis laŭ la ŝtona strando de la maro, por aŭskulti la ondojn
dum ili roris kaj plaŭdis ĉe miaj piedoj. Ĝi estis monotona, tamen senĉese
ŝanĝiĝanta scenejo. Mi pensis pri Svislando; ĝi estas tre malsimila al ĉi tiu
dezerta kaj terura pejzaĝo. Ĝiaj montetoj estas vitokovritaj, kaj ĝiaj dometoj
estas dense distribuitaj sur la ebenejoj. Ĝiaj belaj lagoj reflektas bluan mildan
ĉielon; kaj, kiam estas ventoj, ilia tumulto estas nur kvazaŭ ludo de vigla
infano, kompare al la rorado de la grandega oceano.

Ĉi tiel mi aranĝis mian tempon kiam mi unue alvenis; sed, dum mia laboro
progresis, ĝi ĉiutage fariĝis pli abomena kaj malplaĉa al mi. Foje mi ne povis
konvinki min eniri en mian laborejon dum pluraj tagoj; kaj alifoje mi strebis
tage kaj nokte por fini. La procedo kiun mi estis faranta ja estis malpurega.
Dum mia unua eksperimento, speco de entuziasma frenezo blindigis min al la
hororo de miaj klopodoj; mia menso estis intense fiksita sur la kompletigo de
la tasko, kaj miaj okuloj estis fermitaj al la hororo de la procedo. Sed ĉi tiam
mi aliris la taskon kun malvarma sango, kaj mia koro ofte malsaniĝis pro la
agado de miaj manoj.

En tiu loko, okupate de la plej malplaĉa tasko, mergite en soleco kie nenio
povus dum sekundo detiri mian atenton de la efektiva sceno kiu okupis min,
mia spirito malekvilibriĝis; mi fariĝis neripozema kaj nervoza.

Ĉiumomente mi timis renkonti mian persekutanton. Foje mi sidis kun okuloj


fikse rigardantaj la teron, timante levi ilin kaj fronti al la objekto kies aspekto
teruris min. Mi malvolis forvagi de la vido de miaj vivkunuloj, por ke li ne
venu postuli sian kunulinon dum mi estas sola.

Dume mi plu laboris, kaj mia laboro estis jam multe progresinta. Mi antaŭvidis
ĝian kompletigon kun tremanta kaj avida espero, kiun mi ne permesis al mi
pridubi. Tamen, ĝi estis miksita kun obskuraj sentoj de malbono, kiu rodis
mian koron en mia brusto.

Sekva paĝo ►

Volumo 3 Ĉapitro 3
Iun vesperon mi estis sidanta en mia laborejo; la suno estis sinkinta, kaj la luno
ĵus leviĝanta de la maro. Mankis lumo por labori, kaj mi restis senmova,
paŭzante por konsideri ĉu mi ĉesigu mian laboron dum la nokto, aŭ rapidigu
ĝian finon per senprokrasta atento al ĝi. Dum mi sidis tie, vico de pensoj venis
al mi, kiuj instigis min konsideri efikojn de tio kion mi estis faranta. Tri jarojn
antaŭe mi estis okupata sammaniere; mi kreis fiulon kies senegala krueleco
dezertigis mian koron, kaj plenigis ĝin por ĉiam per plej amara bedaŭro. Ĉi
tiam mi estis kreonta alian estulon, kies karakteron mi ankaŭ ne povus
antaŭvidi; ŝi eble fariĝos dek mil foje pli malica ol ŝia kunulo, murdante kaj
detruante simple por ĝuo. Li estis ĵurinta foriri de la proksimeco de homoj, kaj
kaŝi sin en dezertoj; sed ŝi ne estis ĵurinta; kaj ŝi, kiu tre verŝajne estis fariĝonta
pensanta kaj rezonanta animalo, eble rifuzos akcepti interkonsenton faritan
antaŭ ŝia kreo. Ili eble eĉ malamos sin; la vivaĵo jam vivanta malamis sian
misformecon; ĉu li ne sentos pli grandan abomenon kiam liaj okuloj alfrontos
ĝin en femala formo? Kaj ŝi eble malŝategos lin, kaj turnos sin al la supera
beleco de la homo; ŝi eble forlasos lin, kaj li denove estos sola, frustrita de la
freŝa insulto, rifuzo de lia propra speco.

Eĉ se ili forirus de Eŭropo, kaj loĝus en la dezertoj de la nova mondo, tamen


unu el la fruaj rezultoj de tiuj simpatioj forte dezirataj de la demono estus
infanoj, kaj raso de diabloj multiĝus sur la Tero, kiu eble farus eĉ la ekziston
de la homa specio malsekura kaj plena je teruro. Ĉu mi rajtas, por propra
profito, faligi ĉi tiun malbonon sur ĉiujn estontajn generaciojn? Antaŭe mi estis
konvinkita de la lertaj argumentoj de la vivaĵo kiun mi kreis; liaj fiaj minacoj
estis stultigintaj min: sed ĉi tiam, unuafoje, la malboneco de miaj promeso
subite evidentiĝis al mi; mi tremis kiam mi konsideris ke estontaj epokoj eble
malbenos min kiel peston, kies sinzorgemo senhezite aĉetis propran pacon,
kies prezo estis, eble, la ekzisto de la tuta homa raso.

Mi tremis, kaj mia koro sinkis ene de mi; rigardante supren, en la lunlumo mi
vidis la demonon ĉe la fenestro. Horora rideto sulkigis liajn lipojn dum li fikse
rigardis min, plenumantan la taskon kiun li estis asigninta al mi. Jes, li estis
sekvinta min dum mia vojaĝo; li estis vaginta en arbaroj, sin kaŝinta en
kavernoj, kaj rifuĝinta en larĝaj senhomaj erikejoj; ĉi tiam li venis por kontroli
mian progreson, kaj akiri la rezulton de mia promeso.

Dum mi rigardis lin, lia mieno esprimis absolutan maksimumon da malico kaj
perfido. Kun freneza sento, mi pripensis mian promeson krei alian similan al li,
kaj tremante pro pasio, mi disŝiris la aĵon kiun mi estis prilaboranta. La fiulo
vidis min detrui la kreaĵon kies estonta ekzisto necesis por lia feliĉo, kaj,
hurlante je diabla malespero kaj venĝemo, li foriris.

Mi eliris el la ĉambro, kaj, ŝlosinta la pordon, solene ĵuris en mia koro neniam
rekomenci mian laboron; poste, kun tremantaj paŝoj, mi reiris al mia
apartamento. Mi estis sola; neniu estis proksima por forpeli la mallumon, kaj
levi de mi la malsanigan pezon de plej teruraj pensoj.

Pluraj horoj pasis, kaj mi restis apud mia fenestro, rigardante la maron; ĝi estis
preskaŭ senmova, ĉar la ventoj estis silentaj, kaj la tuta naturo ripozis sub la
okulo de la kvieta luno. Nur kelkaj fiŝkaptaj ŝipoj makulis la akvon, kaj foje
milda venteto alportis la sonon de voĉoj, kiam la fiŝistoj vokis al si. Mi sentis
la silenton, kvankam mi apenaŭ konsciis pri ĝia ekstrema profundeco, ĝis la
plaŭdado de remiloj ĉe la marbordo subite atingis mian orelon, kaj iu persono
albordiĝis proksime al mia domo.

Kelkajn minutojn poste, mi aŭdis mian pordon knari, kvazaŭ iu provus delikate
malfermi ĝin. Mi tremis de kapo al piedo; mi antaŭsentis kiu ĝi estas, kaj volis
voki unu el la kamparanoj loĝantaj en dometo ne for de mia; sed mi estis
venkita de sento de senpoveco, ofte sentata en premsonĝoj en kiu oni vane
provas fuĝi de tuja danĝero, kaj mi restis fiksita kie mi staris.

Baldaŭ mi aŭdis la sonon de paŝoj en la koridoro; la pordo malfermiĝis, kaj la


fiulo kiun mi antaŭtimis aperis. Ferminte la pordon, li proksimiĝis al mi, kaj
diris, per sufokita voĉo -- "Vi detruis la laboron kiun vi komencis; kion vi
intencas? Ĉu vi aŭdacas rompi vian promeson? Mi estas suferinta penegon kaj
mizeron: mi foriris de Svislando kun vi; mi rampis laŭ la bordoj de Rejno, inter
ĝiaj salikaj insuloj, kaj trans la krestoj de ĝiaj montetoj. Mi estas loĝinta
multajn monatojn en la erikejoj de Anglolando, kaj en la sovaĝejoj de
Skotlando. Mi estas suferinta nekalkuleblan lacon, kaj malvarmon, kaj
malsaton; ĉu vi aŭdacas detrui miajn esperojn?"

"For! Mi ja rompas mian promeson; mi neniam kreos alian, kiu egalus al vi je


misformeco kaj malico."

"Sklavo, antaŭe mi argumentis kun vi, sed vi pruvis vin malinda je mia
komplezemo. Memoru ke mi havas povon; vi kredas vin mizera, sed mi povas
fari vin tiom malfeliĉa ke taga lumo estos abomena al vi. Vi estas mia kreinto,
sed mi estas via mastro; -- obeu!"
"La horo de mia malforteco estas pasinta, kaj la periodo de via povo ĵus finiĝis.
Viaj minacoj ne povas devigi min fari malmoralaĵon; sed ili firmigas mian
decidon ne krei kunulon por viaj pekoj. Ĉu mi senkore liberigu sur la Tero
demonon, kies ĝuoj estos morto kaj malmoralaĵoj? For! Mi estas firma, kaj viaj
vortoj nur agacos mian koleregon."

La monstro vidis la firmecon de mia mieno, kaj grincis siajn dentojn pro
senpova kolero. "Ĉu ĉiu viro," li kriis, "trovos edzinon por sia brusto, kaj ĉiu
besto havos sian parulinon, dum mi restos sola? Mi havis bonkorajn sentojn,
kaj ili estas rekompensitaj per malamo kaj malestimo! Homo! Vi rajtas
malami; sed atentu! Viaj horoj pasos en timo kaj mizero, kaj la fulmo kiu
deŝiros vian ĝojon de vi por ĉiam baldaŭ frapos. Ĉu vi estos feliĉa dum mi
rampos en mia malfeliĉego? Vi povas detrui miajn aliajn pasiojn; sed venĝo
restas -- venĝo, de nun pli kara ol lumo aŭ nutraĵo! Mi eble mortos; sed unue
vi, tirano kaj turmentanto, malbenos la sunon kiu spektos vian mizeron. Estu
singarda; ĉar mi estas sentima, kaj tial pova. Mi gvatos kiel malica serpento,
por ke mi piku kun ties veneno. Homo, vi bedaŭros la vundojn kiun vi kaŭzas."
"Diablo ĉesu; kaj ne venenigu la aeron per ĉi tiuj malicaj sonoj. Mi estas
deklarinta mian decidon al vi, kaj mi ne estas malkuraĝulo kiun vortoj klinos.
Lasu min; mi estas senkompromisa."

"Bone. Mi iras; sed memoru, mi estos kun vi dum via edziĝa nokto."

Mi saltis antaŭen kaj kriis, "Kanajlo! Antaŭ ol subskribi mian ekzekutordonon,


certigu ke vi mem estas sekura."

Mi provis kapti lin; sed li eskapis de mi, kaj rapidege eliris el la domo. Post
kelkaj momentoj mi vidis lin en lia boato, kiu kuregis trans la akvo kiel pafita
sago, kaj baldaŭ malaperis inter la ondoj.

Ĉio estis denove silenta; sed liaj vortoj resonis en miaj oreloj. Furiozo brulis en
mi, kaj mi volis ĉasi la murdinton de mia paco kaj ĵeti lin en la oceanon. Mi
paŝis tien reen en la ĉambro, rapide kaj perturbite, dum mia imago prezentis
mil bildojn por turmenti kaj piki min. Kial mi ne sekvis lin, kaj luktis kun li
ĝismorte? Sed mi estis lasinta lin foriri, kaj li estis direktinta sian vojon al la
ĉeftero. Mi tremis kiam mi konsideris kiu eble estos la sekva viktimo de lia
nesatigebla venĝemo. Kaj tiam mi denove pensis pri liaj vortoj-- "Mi estos kun
vi dum via edziĝa nokto." Do, tiu tempo estis fiksita por la plenumiĝo de mia
destino. En tiu horo mi mortos, samtempe satigante kaj estingante lian
malicon. La eventualo ne inspiris timon en mi; tamen, kiam mi pensis pri mia
amata Elizabeto, -- pri ŝiaj larmoj kaj senfina malĝojo, kiam ŝi trovos sian
amaton tre kruele ŝirita de si, -- larmoj, miaj unuaj dum multaj monatoj, fluis
de mia okuloj, kaj mi firme decidis ne fali antaŭ mia malamiko sen amara
lukto.

La nokto pasis, kaj la suno leviĝis de la oceano; miaj emocioj trankviliĝis, se


oni povas nomi tion trankvilo, kiam la furioza sovaĝeco sinkas en la
profundejojn de deprimo. Mi eliris el la domo, la horora scenejo de la lastnokta
konflikto, kaj promenis laŭ la strando de la maro, kiun mi preskaŭ konsideris
netrapasebla barilo inter mi kaj miaj homaj kunuloj; ne, la espero ke tiel estu
ekkaptis min. Mi deziris pasigi mian vivon sur tiu nuda roko, lace, sendube,
sed ne perturbite de subitaj ŝokoj de mizero. Se mi reiros, mi fariĝos viktimo,
aŭ vidos tiujn kiujn mi plej amas morti en la manoj de demono kiun mi mem
kreis.

Mi promenis ĉirkaŭ la insulo kiel malkvieta fantomo, apartigita de ĉio kion ĝi


amas, mizera en izolo. Kiam fariĝis tagmezo, kaj la suno leviĝis pli alten, mi
kuŝis sur la herbaro, kaj estis venkita de profunda dormo. Dum la tuta antaŭa
nokto mi ne estis dorminta, mi estis nervoza, kaj miaj okuloj inflamitaj pro
maldormo kaj malĝojo. La dormo en kiun mi sinkis refreŝigis min; kiam mi
vekiĝis, mi denove sentis kvazaŭ mi apartenus al raso de homoj kiel mi, kaj mi
komencis mediti pri kio estis okazinta kun pli da sinregado; tamen, la vortoj de
la fiulo sonoris en miaj oreloj kiel funebra sonorilo - ili ŝajnis kvazaŭ sonĝo,
tamen klaraj kaj pezaj kvazaŭ realaĵo.

La suno estis tre malaltiĝinta, kaj mi ankoraŭ sidis ĉe la marbordo, satigante


mian avidiĝintan apetiton per avena kuko, kiam mi vidis fiŝkaptan boaton
albordiĝi proksime al mi. Unu el la viroj alportis pakaĵon al mi; ĝi enhavis
leterojn de Ĝenevo, kaj unu de Klerval, kiu petis min rendevui kun li. Li diris
ke preskaŭ jaro estas pasinta ekde nia foriro de Svislando, kaj ni ankoraŭ ne
vizitis Francion. Tial li petis min forlasi mian insulon de soleco, kaj rendevui
kun li ĉe Perto, unu semajnon post tiam, por ke ni povu aranĝi nian estontan
itineron. Ĉi tiu letero iomgrade revokis min al vivo, kaj mi decidis forveturi de
mia insulo fine de du tagoj. Tamen, antaŭ mia forveturo, estis farenda tasko,
kiu tremigis min kiam mi pensis pri ĝi: mi devas paki miajn kemiajn
instrumentojn; tiucele, mi devas eniri la ĉambron de mia abomena laboro, kaj
tuŝi tiujn ilojn, kiuj naŭzas min kiam mi ilin rigardas. Sekvan matenon, je
tagiĝo, mi kolektis sufiĉan kuraĝon, kaj malŝlosis la pordon de mia laborejo.
La restaĵoj de la duonfinita kreaĵo, kiun mi estis detruinta, kuŝis dise sur la
planko, kaj mi preskaŭ sentis kvazaŭ mi estus disŝirinta la vivantan karnon de
homa estulo. Mi paŭzis por firmigi mian sinregon, kaj eniris en la ĉambron.
Kun tremantaj manoj mi portadis la instrumentojn el la ĉambro; kaj mi
konsideris ke mi devas ne lasi la restaĵojn de mia laboro por eksciti la hororon
kaj suspekton de la kamparanoj; tial mi metis ilin en korbon, kun granda
kvanto da ŝtonoj, kaj provizore formetinte ilin, mi decidis ĵeti ilin en la maron
tiun saman nokton. Antaŭ tiu tempo mi sidis sur la strando, lavante kaj
aranĝante miajn kemiajn ilojn.

La ŝanĝiĝo de miaj sentoj, okazinta post tiu nokto kiam la demono aperis, estis
plej kompleta. Antaŭe, en malhela malespero, mi konsideris mian promeson
nepre plenumenda, spite ĉiujn sekvojn; sed ĉi tiam mi sentis kvazaŭ filmo
kovranta miajn okulojn estus forigita, kaj ke mi unuafoje vidas klare. La ideo
rekomenci mian laboron ne alvenis al mi eĉ momente; la minaco kiun mi estis
aŭdinta pezis en miaj pensoj, sed mi ne kredis ke mi povus deturni ĝin per
volonta ago. Mi estis decidinta en mia menso, ke krei alian kiel la fiulon kiun
mi estis jam kreinta, estus ago de malnoblega kaj terura sinzorgemo. Mi elpelis
el mia menso ĉiujn pensojn kiuj povus konduki al malsama konkludo.

Inter la dua kaj tria horoj de la mateno la luno leviĝis; tiam, metinte mian
korbon en boateton, mi velis proksimume kvar mejlojn de la bordo. La sceno
estis perfekte senhoma: kelkaj boatoj estis reirantaj landen, sed mi velis for de
ili. Mi sentis kvazaŭ mi estus faranta teruran krimon, kaj mi evitis, kun tremiga
antaŭtimo, ajnan renkonton kun miaj homaj kunuloj. Iam la luno, kiu antaŭe
estis klara, subite kovriĝis per dika nubo. Profitante de la momenta mallumo,
mi ĵetis mian korbon en la maron. Mi aŭskultis la glugladon dum ĝi sinkis, kaj
poste velis for de la loko. La ĉielo fariĝis nuba; sed la aero estis pura, kvankam
malvarmigita de la nordorienta venteto kiu tiam estis leviĝanta. Sed ĝi
refreŝigis min, kaj plenigis min per tiom agrablaj sentoj, ke mi decidis longigi
mian reston sur la akvo. Fiksinte la rudron je rekta pozicio, mi kuŝis en la hulo
de la boato. Nuboj kaŝis la lunon, ĉio estis obskura, kaj mi aŭdis nur la sonon
de la boato, dum ĝia kilo tranĉis la ondojn; la murmurado lulis min, kaj baldaŭ
mi dormis profunde.

Mi ne scias kiom longe mi restis en ĉi tiu situacio, sed kiam mi vekiĝis mi


rimarkis ke la suno estas jam tre altiĝinta. La vento estis forta, kaj la ondoj
konstante minacis la sekurecon de mia boateto. Mi konstatis ke la vento estis
de nordoriento, kaj verŝajne pelis min malproksimen de la marbordo de kiu mi
ekiris. Mi klopodis ŝanĝi mian direkton, sed rapide rimarkis ke, se mi provos
denove, la boato tuj pleniĝos per akvo. En tia situacio, mia sola rimedo estis
drivi kun la vento. Mi konfesas ke mi foje sentis timegon. Mi ne havis
kompason, kaj mi tiom malmulte konis la geografion de tiu parto de la mondo,
ke la suno apenaŭ utilis al mi. Mi povus drivi en la vastan Atlantikon, kaj sperti
ĉiujn turmentojn de morto per malsato, aŭ esti englutita de la vastega akvo kiu
roris kaj batadis ĉirkaŭ mi. Jam multajn horojn mi estis surmare, kaj mi sentis
la turmenton de brulanta soifo, preludo al miaj aliaj suferoj. Mi rigardis la
ĉielon - ĝi estis kovrita de nuboj kiuj flugis kun la vento, kaj tuj anstataŭiĝis de
aliaj: mi rigardis la maron; ĝi estis baldaŭ fariĝonta mia tombejo. "Fiulo," mi
kriis, "via tasko estas jam plenumita!" Mi pensis pri Elizabeto, mia patro, kaj
de Klerval. Mi dronis en pensoj tiom senesperaj kaj timoplenaj, ke eĉ nun,
kiam la sceno estas baldaŭ finiĝonta antaŭ mi por ĉiam, mi tremas kiam mi
pensas pri ĝi.

Kelkaj horoj tiel pasis, sed grade, la suno malaltiĝis al la horizonto, la vento
fariĝis milda venteto, kaj ŝaŭmondoj ĉesis aperi sur la maro. Tamen, altaj
ondoj anstataŭis ilin: mi sentis min malsana, kaj apenaŭ kapablis teni la rudron,
kiam mi subite vidis linion de alta tero sude.

Estante preskaŭ senforta, pro laco, kaj pro la terura necerteco kiun mi estis
elteninta dum pluraj horoj, ĉi tiu subita garantio de vivo rapidis kiel inundo de
varma ĝojo al mia koro, kaj larmoj ekfluis de miaj okuloj.

Niaj emocioj tre emas ŝanĝiĝi! Kaj tre stranga estas nia tenaca amo por la vivo,
eĉ kiam mizero superfluas! Mi kreis duan velon per parto de miaj vestaĵoj, kaj
entuziasme stiris direkte al la lando. Ĝi havis sovaĝan kaj rokan aspekton; sed
alproksimiĝante, mi facile perceptis signojn de kultivado. Mi vidis boatojn
apud la marbordo, kaj sentis min subite reportita en proksimecon de civilizitaj
homoj. Mi malpacience sekvis la serpentuman bordon, kaj ĝoje salutis
preĝejan turon kiun mi finfine vidis staranta malantaŭ malgranda promontoro.
Ĉar mi estis ekstreme malfortiĝinta, mi decidis veli rekte al la urbeto - loko kie
mi povus plej facile akiri nutraĵon. Feliĉe, mi havis monon kun mi.
Ĉirkaŭirante la promontoron, mi vidis malgrandan bonordan urbeton kaj bonan
havenon. Mi eniris la havenon, kun koro plena de ĝojo, pro mia neatendita
eskapo.

Dum mi estis okupata, liganta la boaton kaj aranĝanta la velojn, pluraj homoj
kolektiĝis ĉirkaŭ la lokon. Ili ŝajnis tre surprizitaj de mia alveno; sed, anstataŭ
oferti la mi iom da helpo, ili flustris inter si. En aliaj cirkonstancoj, iliaj gestoj
eble farus iom maltrankvilan senton en mi. Sed mi rimarkis nur ke ili parolas
angle; kaj tial mi ekparolis al ili per tiu lingvo: "Miaj bonaj amikoj," mi diris,
"ĉu vi bonvolus diri al mi la nomon de ĉi tiu urbeto, kaj informi kie mi estas?"
"Sufiĉe baldaŭ vi lernos tion," respondis viro kun malafabla voĉo. "Eble vi
estas alveninta al loko kiu ne multe plaĉos al vi; sed oni ne petos vian opinion
pri via loĝejo. Promesite."

Mi estis treege surprizita, ricevinte tian malĝentilan respondon de fremdulo;


kaj la malaprobantaj koleraj mienoj de liaj kunuloj maltrankviligis min. "Kial
vi malafable respondas al mi?" mi demandis; "Certe, tiel malĝentili al
fremduloj ne estas angla kutimo."

"Mi ne scias," diris la viro, "kia estas la kutimo de Angloj; sed Gaeloj kutimas
malami kanajlojn."

Dum la daŭro de ĉi tiu stranga dialogo, mi rimarkis rapidan kreskon de la


homamaso. Iliaj mienoj esprimis miksaĵon de scivolemo kaj kolero, kio agacis,
kaj iom perturbis min. Mi demandis pri la vojo al la gastejo, sed neniu
respondis. Tiam mi iris antaŭen, kaj la homamaso komencis murmuri dum ili
sekvis kaj ĉirkaŭis min; malbela viro alproksimiĝis, frapetis min sur la ŝultro,
kaj diris, "Venu sinjoro, vi devas sekvi min al la domo de sinjoro Kirvin, por
doni raporton pri vi."

"Kiu estas sinjoro Kirvin? Kial mi devas raporti pri mi? Ĉu ĉi tio ne estas
libera lando?"

Jes, sinjoro, sufiĉe libera por honestuloj. Sinjoro Kirvin estas juĝisto; kaj vi
devas raporti pri la morto de sinjoro kiun oni trovis murdita ĉi tie lastnokte.

Ĉi tiu respondo mirigis min; sed mi baldaŭ retrovis mian mensan ekvilibron.
Mi estis senkulpa; tiu fakto estis facile pruvebla: pro tio mi sekvis mian
gvidanton silente, dum li gvidis min al unu el la plej bonaj domoj en la urbeto.
Mi estis preskaŭ kolapsonta pro laco kaj malsato; sed, estante ĉirkaŭita de
homamaso, ŝajnis al mi prudente utiligi mian tutan forton, por ke neniu fizika
malforteco estu interpretita kiel antaŭtimo aŭ konscia kulpo. Mi tute ne atendis
la katastrofon kiu estis, post kelkaj momentoj, frakasonta min, kaj estingonta
en hororo kaj malespero ĉiujn timojn de senhonorigo aŭ morto.

Mi devas paŭzi ĉi tie: ĉar necesas mia tuta forto por revoki al memoro la
terurajn eventojn kiujn mi estas rakontonta, kun ĝustaj detaloj.

Sekva paĝo ►
Volumo 3 Ĉapitro 4

Oni baldaŭ prezentis min al la juĝisto, maljuna, bonvolema viro, de serenaj kaj
mildaj manieroj. Li rigardis min, tamen, iom severe. Tiam, turninte sin al miaj
gvidantoj, li demandis kiu atestas ĉi okaze.

Proksimume ses viroj paŝis antaŭen. Unu, elektita de la juĝisto, atestis ke li


estis kaptanta fiŝojn lastnokte kun sia filo kaj bofrato, Danjel Nuĝent, kiam, je
la deka horo, proksimume, ili observis fortan ventoŝtormon, alproksimiĝantan
de nordo, kaj tial direktis sin havenen. Estis tre malhela nokto, ĉar la luno
ankoraŭ ne estis leviĝinta. Ili ne albordiĝis ĉe la haveno, sed, laŭ sia kutimo, ĉe
rivereto proksimume du mejlojn sude. Li ekiris unue, portante parton de la
fiŝkaptada ilaro, kaj liaj kunuloj sekvis je ioma distanco. Dum li iris laŭ la
sablo, li batis sian piedon kontraŭ io kaj falis, sternite sur la tero. Liaj kunuloj
venis por helpi lin; per la lumo de lanternoj, ili malkovris ke li estis falinta sur
korpon de viro kiu ĉiel ŝajnis mortinta. Ili unue supozis ke ĝi estas la korpo de
droninto, kiun ondoj ĵetis sur la strandon; sed, ekzamenante, ili rimarkis ke la
vestaĵoj ne estas malsekaj, kaj eĉ ke la korpo ankoraŭ ne estas malvarma. Ili tuj
portis ĝin al la dometo de maljuna virino, proksime al la loko, kaj vane provis
revivigi ĝin. Li ŝajnis esti belaspekta juna viro, aĝinte proksimume dudek kvin
jarojn. Li evidente estis strangolita, ĉar estis neniu signo de perforto, escepte de
nigra marko de fingroj sur lia kolo.

La unua parto de ĉi tiu atestado tute ne interesis min; sed kiam oni menciis la
markon de fingroj, mi memoris la murdon de mia frato, kaj estis ekstreme
perturbita. Miaj membroj tremis, kaj miaj okuloj nebuliĝis. Pro tio mi devis
apogi min sur seĝo. La juĝisto observis min atente, kaj kompreneble faris
malfavoran divenon pro mia konduto.

La filo konfirmis la ateston de sia patro: sed kiam oni vokis Danjel Nuĝent-on,
li ĵure asertis ke, tuj antaŭ la stumblo de sia kunulo, li vidis boaton kiu enhavis
unu viron, je mallonga distanco de la strando; kaj, laŭ lia percepto, en lumo
provizita de nur kelkaj steloj, ĝi estis la sama boato en kiu mi ĵus albordiĝis.

Virino atestis ke ŝi vivas proksime al la strando, kaj estis sidanta ĉe la pordo de


sia dometo, atendanta la revenon de la fiŝistoj. Proksimume unu horon antaŭ ol
ŝi aŭdis pri la malkovro de la korpo, ŝi vidis boaton, en kiu estis nur unu homo,
debordiĝi de tiu parto de la marbordo kie oni poste trovis la korpon.
Alia virino konfirmis la raporton de la fiŝistoj kiuj portis la korpon en ŝian
domon; ĝi ne estis malvarma. Ili metis ĝin en liton, kaj frotis ĝin; kaj Danjelo
iris al la urbeto por apotekisto, sed neniu vivo restis.

Pluraj aliaj homoj atestis pri mia albordiĝo; ili konsentis ke, pro la forta norda
vento kiu leviĝis dum la nokto, mi tre probable ĉirkaŭvagadis multajn horojn,
kaj devis reiri al preskaŭ la sama loko de kiu mi estis deirinta. Krome, ili
rimarkigis ke mi verŝajne portis la korpon de alia loko, kaj, ĉar mi ŝajne ne
konas la marbordon, estas probable ke mi eniris la havenon senscia pri la
distanco inter urbeto _______ kaj la loko kie mi lasis la korpon.

Sinjoro Kirvin, aŭdinte ĉi tiujn atestojn, deziris ke mi estu kondukita al la


ĉambro kie la korpo estis sternita por enterigo, por observi la efikon al mi,
kiam mi vidos la korpon. La inspiro de ĉi tiu ideo probable estis la ekstrema
maltrankviliĝo kiun mi montris kiam oni priskribis la cirkonstancojn de la
murdo. Tial, la juĝisto kaj pluraj aliaj personoj kondukis min al la gastejo.
Estus neeble ne rimarki la strangajn koincidojn kiuj estis okazintaj dum ĉi tiu
okazoplena nokto; sed, sciante ke mi estis konversaciinta kun pluraj personoj
de la insulo kie mi loĝis, ĉirkaŭ la tempo kiam oni trovis la korpon, mi estis
perfekte trankvila pri la sekvoj de la afero.

Mi eniris la ĉambron en kiu la korpo estis sternita, kaj estis gvidata al la ĉerko.
Kiel mi priskribu miajn sentojn kiam mi vidis ĝin? Mi ankoraŭ sentas min
bruligita per hororo, kaj mi ne povas pripensi la teruran momenton sen tremado
kaj angoro, kiuj iomete rememorigas al mi la doloregon de rekono. La proceso,
la ĉeesto de la juĝisto kaj atestantoj, pasis kiel sonĝo de mia memoro, kiam mi
vidis la senvivan formon de Henriko Klerval sternita antaŭ mi. Mi penegis por
spiri aeron; ĵetinte min sur la korpon, mi kriis, "Ĉu miaj murdaj maĥinacioj
forprenis vivon ankaŭ de vi, mia kara Henriko? Mi jam detruis; aliaj viktimoj
atendas sian destinon: sed vi, Klerval, mia amiko, mia protektanto --"

Mia homa korpo ne povis plu subteni la agonian suferon kiun mi spertis, kaj mi
estis portita de la ĉambro, forte konvulsianta.

Poste mi febris. Mi kuŝis dum du monatoj rande de la morto: miaj deliraĵoj, laŭ
tio kion mi poste aŭdis, estis timigaj; mi nomis min la murdinto de Vilhelmo,
de Justino, kaj de Klerval. Foje mi petis miajn zorgantojn helpi min detrui la
fiulon kiu turmentas min; alifoje mi sentis la fingrojn de la monstro jam
premantaj mian kolon, kaj laŭte kriis pro angoro kaj timego. Feliĉe, ĉar mi
parolis mian denaskan lingvon, nur sinjoro Kirvin komprenis min; sed miaj
gestoj kaj amaraj krioj estis sufiĉaj por timigi la aliajn ĉeestantojn.

Kial mi ne mortis? Kial mi, pli mizera ol homo iam ajn antaŭe estis, ne sinkis
en forgeson kaj ripozon? La Morto forkaptas multajn florantajn infanojn, la
solajn esperojn de iliaj dorlotantaj gepatroj: kiom da gefianĉoj kaj junaj
amantoj estis plensanaj kaj plenesperaj unu tagon, kaj sekvan tagon, predo de
vermoj kaj la putriĝo de la tombo? De kia materio mi konsistas, povinte elteni
tiom da ŝokoj, kiuj konstante renovigis la torturon kiel turniĝanta rado?

Sed vivi estis mia sortaĉo. Post du monatoj, mi sentis min vekiĝi, kvazaŭ de
sonĝo, en malliberejo, kuŝanta sur litaĉo, ĉirkaŭita de gardistoj, ŝlosistoj,
rigliloj, kaj ĉiuj aparataĉoj de karcero. Estis mateno, mi memoras, kiam mi
vekiĝis al ĉi tiu kompreno. Mi estis forgesinta la detalojn de tio kio estis
okazinta, kaj nur sentis kvazaŭ mi estus subite venkita de iu grandega
malfeliĉo; sed kiam mi ĉirkaŭrigardis, kaj vidis la baritajn fenestrojn, kaj la
malpurecon de la ĉambro en kiu mi estis, ĉio fulmis en mia memoro, kaj mi
veis amare.

Ĉi tiu sono vekis maljunulinon kiu estis dormanta en seĝo apud mi. Ŝi estis
dungita flegisto, edzino de unu el la ŝlosistoj, kaj ŝia mieno esprimis ĉiujn
malbonajn kvalitojn kiuj ofte karakterizas tiun klason. La linioj de ŝia vizaĝo
estis severaj kaj malmildaj, kiel tiuj de persono kiu kutimas vidi mizeran
vidaĵojn sen kompato. Ŝia tono esprimis sian tutan senzorgemon; ŝi alparolis al
mi angle, kaj la voĉo ŝajnis al mi esti unu kiun mi estis aŭdinta dum miaj
suferoj:

"Ĉu vi pli bone fartas, sinjoro?" ŝi diris.

Mi respondis per la sama lingvo, kun febla voĉo, "Mi kredas ke mi estas; sed
se ĉio estas vera, se ĝi ja ne estis sonĝo, mi bedaŭras ke mi ankoraŭ vivas por
senti ĉi tiujn mizeron kaj hororon."

"Pri tio," respondis la maljuna virino, "se vi aludas al la sinjoro kiun vi murdis,
mi kredas ke estus pli bone por vi se vi ja estus mortinta, ĉar mi supozas ke
estos severe por vi; sed oni pendigos vin kiam la sekva sesio okazos. Ĉiuokaze,
tio ne estas mia afero; mia devo estas flegi vin, kaj fari vin sana; mi faras mian
devon kun senkulpa konscienco; estus bone se ĉiuj farus tiel."

Mi malestime deturnis min de la virino kiu kapablis eldiri tian senkompatan


parolon al persono ĵus savita, je la rando de la morto; sed mi sentis min
malvigla, kaj nekapabla pripensi pri ĉio kio estis okazinta. La tuta serio de mia
vivo aperis al mi kvazaŭ sonĝo; mi foje dubis ĉu ĉio ja estas vera, ĉar ĝi
neniam ŝajnis al mia menso plene reala.

Dum la imagaĵoj kiuj flosis antaŭ mi fariĝis pli distingeblaj, mi febriĝis; iu


mallumeco premis ĉirkaŭ mi; neniu estis proksima al mi, por trankviligi min
per la milda voĉo de amo; neniu kara mano subtenis min. La kuracisto venis
kaj preskribis medikamentojn, kaj la maljunulino preparis ilin por mi; sed
plena malzorgemo estis videbla ĉe la unua, kaj esprimo de krueleco estis forte
indikita sur la vizaĝo de la dua. Kiu povus interesiĝi pri la sorto de murdinto,
escepte de la pendigisto kiu gajnus sian pagon?

Ĉi tiuj estis miaj unuaj pensoj; sed baldaŭ mi ekkomprenis ke sinjoro Kirvin
estas ekstreme bonkora al mi. Li aranĝis ke la plej bona ĉambro en la
malliberejo estu preparita por mi (la plej bona ja estis fia); kaj ĝuste li provizis
kuraciston kaj flegiston. Estas vere ke li malofte venis por vidi min; ĉar,
kvankam li arde deziris malpezigi la suferojn de ĉiuj homaj vivuloj, li ne volis
ĉeesti la angoron kaj mizerajn deliraĵojn de murdinto. Tial li venis, foje, por
certigi ke mi ne estis neglektita; sed liaj vizitoj estis mallongaj, kaj je longaj
intervaloj.

Iun tagon, dum mi estis malrapide resaniĝanta, mi estis sidanta en seĝo, kun
okuloj duon-malfermitaj, kaj vangoj palaj kiel la morto. Mi estis venkita de
malĝojo kaj mizero, kaj ofte pensis ke mi prefere serĉu morton, anstataŭ resti
mizere malliberigita, kaj poste liberigita en mondo plena de malĝojo. Iam mi
konsideris ĉu mi deklaru min kulpa, kaj suferu la punon de la leĝo, estante
malpli senkulpa ol povra Justino estis. Tiaj estis miaj pensoj kiam la pordo de
mia apartamento malfermiĝis kaj sinjoro Kirvin envenis. Lia mieno esprimis
simpation kaj kompaton; li tiris seĝon proksimen al mia, kaj alparolis al mi per
la franca --

"Mi timas ke ĉi tiu loko estas tre ŝoka al vi; ĉu mi faru ion por via komforto?"

"Mi dankas al vi; sed ĉio kion vi mencias estas nenio al mi; sur la tuta Tero
estas nenio kio povus doni komforton al mi."

"Mi scias ke la simpatio de fremdulo povas apenaŭ esti komforta al iu kiu


portas, kiel vi, la pezon de tia stranga malfeliĉo. Sed vi baldaŭ, mi esperas,
forlasos ĉi tiun malĝojan loĝejon; ĉar, sendube, oni facile povas prezenti
indikaĵojn kiuj liberigos vin de la krimakuzo."
"Tio estas mia malpleja zorgo; mi estas, pro vico de strangaj eventoj, fariĝinta
la plej mizera de vivuloj. Estinte kaj estante persekutita kaj torturita, ĉu morto
povas esti malplaĉa al mi?"

"Ja, nenio povus esti pli malfeliĉa kaj turmenta ol la strangaj hazardoj kiuj
estas okazintaj lastatempe. Vi estis alĵetita, de iu surpriza hazardo, al ĉi tiu
marbordo, fama pro gastamo: tuj ekkaptita kaj akuzita de murdo. La unua
vidaĵo prezentita al viaj okuloj estas la korpo de via amiko, murdita laŭ
maniero tre neklarigebla, kaj 'metita' (malprecize dirite), de iu fiulo antaŭ vian
vojon."

Dum sinjoro Kirvin diris ĉi tion, spite la maltrankvilon kiun mi sentis pro ĉi tiu
rememorigo de miaj suferoj, mi ankaŭ sentis iomegan surprizon pro la kono
kiun li ŝajne havis pri mi. Mi supozas ke mia mieno montris iom da mirego, ĉar
sinjoro Kirvin rapide aldonis --

"Nur tagon aŭ du post via malsaniĝo mi ekpensis ekzameni viajn vestaĵojn, por
serĉi iun indikaĵon per kiu mi povus poŝti al viaj parencoj raporton de viaj
malfeliĉo kaj malsano. Mi trovis plurajn leterojn, kaj, inter aliaj, unu kies
komenco indikis al mi ke via patro sendis. Mi tuj skribis al Ĝenevo; preskaŭ du
monatoj estas pasintaj ekde la sendo de mia letero. -- Sed vi estas malsana; eĉ
nun vi tremas: mi devas neniel malkvietigi vin."

"Ĉi tiu antaŭtimo estas milfoje pli malbona ol la plej terura okazaĵo: diru al mi
kiu nova murdo-dramo estas ludita, kaj pro kies murdo mi lamentu nun?"

"Via familio estas tute bona," diris sinjoro Kirvin delikate; "kaj iu, amiko, estas
veninta por viziti vin."

Mi ne scias per kiu pensovico ĝi alvenis al mi, sed la ideo tuj invadis mian
menson ke la murdinto estas veninta por moki mian mizeron, kaj turmenti min
per la morto de Klerval, por instigi min konsenti al liaj inferaj deziroj. Mi
metis mian manon antaŭ miajn okulojn kaj laŭte vekriis --

"Ho! Forigu lin!" Mi ne povas vidi lin; pro Dio ne lasu lin enveni!"

Sinjoro Kirvin rigardis min per perturbita mieno. Li sendube konsideris mian
krion kiel indikaĵon de mia kulpeco, kaj diris, iom sever-tone --

"Mi atendis, juna viro, ke la ĉeesto de via patro estus bonvena, anstataŭ inspiro
de tia feroca malŝato."
"Mia patro!" mi kriis, dum ĉiu trajto kaj ĉiu muskolo malstreĉiĝis de angoro al
plezuro: "ĉu mia patro ja alvenis? Bonkore, tre bonkore! Sed kie li estas? Kial
li ne rapidas al mi?"

Mia ŝanĝiĝo de maniero surprizis kaj plaĉis al la juĝisto; eble li pensis ke mia
antaŭa krio estis momenta reiro al deliro, kaj ĉi tiam li tuj montris sian antaŭan
bonvolemon. Li staris kaj eliris el la ĉambro kun mia flegisto, kaj post
momento mia patro eniris.

Tiumomente, nenio povus plaĉi al mi pli ol la alveno de mia patro. Mi etendis


mian manon al li kaj kriis --

"Ĉu vi estas sekura? -- kaj Elizabeto -- kaj Ernesto?"

Mia patro trankviligis min per certigoj de iliaj bonfartoj, kaj emfazante la
temojn kiuj tre interesis mian koron, li klopodis levi mian deprimitan spiriton;
sed li baldaŭ sentis ke malliberejo ne povas esti loĝejo de gajeco. "Kia loko, en
kiu vi loĝas, mia filo!" li diris, lamente rigardante la baritajn fenestrojn kaj
aĉan aspekton de la ĉambro. "Vi vojaĝis por serĉi feliĉon, sed ŝajnas ke la
fatalo sekvas vin. Kaj povran Klervalon --"

La nomo de mia malfeliĉa murdita amiko estis ŝoko tro granda por mia
malforta kondiĉo; mi ekploris.

"Ho ve! Jes, patro," mi respondis; "iu plej horora destino pendas super mi, kaj
por plenumi ĝin mi devas vivi, aŭ mi certe estus mortinta sur la ĉerko de
Henriko."

Oni ne permesis al ni longe konversacii, ĉar mia nestabila sano necesigis ĉiujn
antaŭrimedojn kiuj povus certigi mian trankvilon. Sinjoro Kirvin envenis kaj
insistis ke mia forto ne elĉerpiĝu per troa streĉiĝo. Sed la apero de mia patro
estis al mi kvazaŭ apero de mia bona anĝelo, kaj mi grade resaniĝis.

Dum mia malsano pasis de mi, mi obsediĝis de morna nigra melankolio, kiun
nenio povis disigi. La bildo de Klerval estis ĉiam antaŭ mi, mortpala kaj
murdita. Pli ol unufoje, la perturbita stato en kiun ĉi tiuj pensoj ĵetis min kaŭzis
miajn amikojn timi danĝeran refalon. Ve! Kial ili konservis tiom mizeran kaj
abomenan vivon? Sendube estis por ke mi plenumu mian destinon, kiu nun
proksimiĝas al konkludo. Baldaŭ, ho!, tre baldaŭ la morto estingos ĉi tiujn
dolorojn, kaj levos de mi la grandegan pezon de angoro kiu portas min al la
polvo; kaj, repagante la ŝuldojn de la justeco, mi sinkos en ripozon. Tiam la
morto ŝajnis for, kvankam la deziro al tio ĉiam okupis miajn pensojn. Mi ofte
sidis dum horoj, senmova kaj senparola, esperante ke la ruinoj de iu grandega
revolucio kolapsu sur min kaj mian detruanton.

La tempo de kortumaj sesioj baldaŭiĝis. Mi estis jam tri monatojn en


malliberejo; kaj kvankam mi estis ankoraŭ malforta, kaj daŭre en danĝero de
refalo, oni devigis min vojaĝi preskaŭ cent mejlojn al la kantona urbo kie oni
okazigas procesojn. Sinjoro Kirvin mem alprenis ĉiujn respondecojn por
kolekti atestantojn kaj aranĝi mian defendon. Mi evitis la malhonoron aperi
publike kiel krimulo, ĉar la afero ne estis traktita de la kortumo kiu decidas
inter vivo kaj morto. La granda ĵurio malakceptis la akuzilon pro la pruvo ke
mi estis sur la Orkadaj Insuloj je la horo kiam la korpo de mia amiko estis
trovita. Du semajnojn post mia translokiĝo oni liberigis min de malliberejo.

Mia patro ĝojegis, vidinte min liberigita de la ĝenegoj de krimakuzo, denove


permesita spiri freŝan aeron, kaj permesita reiri al mia hejmlando. Mi ne same
sentis; por mi, la muroj de karcero kaj de palaco estis same abomenaj. La
kaliko de la vivo estis venenigita por ĉiam; kaj kvankam la suno brilis sur min,
kiel sur tiujn de feliĉaj kaj gajaj koroj, mi vidis ĉirkaŭ mi nenion escepte de
densa timiga mallumo, kiun neniu lumo penetris, escepte de la brileto de du
okuloj gvatantaj min. Foje ili estis la esprimplenaj okuloj de Henriko,
malviglaj pro morto, la malhelaj globoj kovritaj de la palpebroj kaj la longaj
nigraj okulharoj kiuj franĝis ilin; foje ili estis la akvecaj, nebuligitaj okuloj de
la monstro kiel mi unue vidis ilin en mia ĉambro ĉe Ingolŝtato.

Mia patro provis veki mian koron. Li parolis pri Ĝenevo, kiun mi estis baldaŭ
vizitonta -- de Elizabeto kaj Ernesto; sed ĉi tiuj vortoj nur provokis profundajn
ĝemojn de mi. Foje mi ja sentis deziron por ĝojo kaj pensis, kun melankolia
plezuro, pri mia kara kuzino; aŭ deziregis, kun voranta hejmsopiro, vidi
ankoraŭfoje la bluan lagon kaj rapidan Rodanon, kiuj estis tre karaj al mi dum
mia frua infanaĝo; sed mia ĝenerala stato estis emocia elĉerpiĝo, en kiu
malliberejo estis ne malpli bonvena kiel loĝejo ol eĉ la plej dieca natura
pejzaĝo; kaj ĉi tiu humoro estis malofte rompita, kaj nur de paroksismoj de
angoro kaj malespero. Dum ĉi tiuj momentoj mi ofte klopodis fini la ekziston
kiun mi abomenis; kaj senĉesa atento kaj vigilado estis necesaj por deteni min
de terura ago de perforto.

Mi memoras ke, dum mi eliris el la malliberejo, mi aŭdis unu el la homoj diri,


"Eĉ se li estas senkulpa de murdo, li certe sentas iun kulpon." Ĉi tiuj vortoj
frapis min. Sento de kulpo! Jes, mi certe sentis tion. Vilhelmo, Justino, kaj
Klervalo estis mortintaj pro miaj inferaj maĥinacioj. "Kaj kies morto," mi kriis,
"finos la tragedion? Aĥ! Mia patro, ne restu en ĉi tiu mizera lando; gvidu min
tien kie mi povos forgesi min, mian ekziston, kaj la tutan mondon."

Mia patro facile konsentis al mia deziro; adiaŭinte sinjoron Kirvin-on, ni


rapidis al Dublino. Mi sentis min liberigita de granda pezo, kiam la poŝtboato
velis kun sennubaj ventoj de Irlando, kaj mi estis porĉiame forlasinta la landon
kiu estis por mi la scenejo de multege da mizero.

Estis noktomezo. Mia patro estis dormanta en la kajuto; kaj mi kuŝis sur la
ferdeko rigardante la stelojn kaj aŭskultante la plaŭdadon de la ondoj. La
mallumo estis bonvena al mi, ĉar ĝi blokis Irlandon de mia vido; kaj mia sango
pulsis per fervora ĝojo kiam mi ekkonsciis ke mi baldaŭ vidos Ĝenevon. La
pasinteco aperis al mi kiel terura sonĝo; tamen la ŝipo sur kiu mi estis, la vento
kiu blovis min de la malamata marbordo de Irlando, kaj la maro kiu ĉirkaŭis
mi, tro forte atestis ke mi estis trompita de neniu vizio, kaj ke Klerval, mia
amiko kaj plej kara akompananto, estis fariĝinta viktimo de mi kaj la monstro
kiun mi kreis. En mia memoro mi refoliumis mian tutan vivon: mian kvietan
feliĉon dum mi loĝis kun mia familio en Ĝenevo, la morton de mia patrino, kaj
mian foriron al Ingolŝtato. Mi memoris kiel mi tremis en freneza fervoro, kiu
pelis min al la kreo de mia malbelega malamiko, kaj mi revokis al menso la
nokton en kiu li ekvivis. Mi ne povis sekvi la vicon de pensoj; mil sentoj
surpezis sur min, kaj mi amare ploris.

Ekde mia resaniĝo de febro, fariĝis mia kutimo engluti malgrandan kvanton da
laŭdano ĉiun nokton, ĉar nur pere de ĉi tiu drogo mi kapablis akiri la ripozon
kiu necesas por konservi vivon. Turmentita de rememoroj de miaj diversaj
malfeliĉoj, mi tiam prenis duoblan dozon, kaj baldaŭ dormis profunde.

Sed dormo ne donis al mi ripozon de penso kaj mizero; miaj sonĝoj prezentis
mil objektojn kiuj timigis min. Iome antaŭ mateno, speco de premsonĝo
ekokupis min. Mi sentis la manpremon de la fiulo ĉirkaŭ mia kolo, kaj ne povis
liberigi min de ĝi; ĝemoj kaj krioj resonis en miaj oreloj. Mia patro, kiu
prizorgis min, perceptinte mian maltrankvilon, vekis min, kaj fingromontris al
la haveno Holihed, kiun ni estis enirantaj.

Sekva paĝo ►

Volumo 3 Ĉapitro 5
Ni decidis ne iri al Londono, sed transiri la landon al Portsmuto, kaj de tie
vojaĝi ŝipe al Havro. Mi preferis ĉi tiun planon, ĉefe ĉar mi timis revidi tiujn
lokojn ĉe kiuj mi ĝuis kelkajn momentojn de trankvilo kun mia kara Klervalo.
Mi sentis hororon, pensante ke mi revidos tiujn personojn kiujn ni kutimis
viziti kune, kiuj eble demandos pri evento kies nura rememoro igis min senti
denove la angoron kiun mi spertis kiam mi spektis lian senvivan formon en la
gastejo ĉe _________.

Pri mia patro - liaj deziroj kaj klopodoj celis vidi miajn sanon kaj mensan
trankvilon restarigitaj. Li estis senĉese tenera kaj atentema; mia malĝojo kaj
antaŭtimo estis obstinaj, sed li ne malesperis. Foje li kredis ke mi profunde
sentas la honton de respondeco al akuzo de murdo, kaj li klopodis pruvi al mi
la vanecon de fiero.

"Ve, mia patro," mi diris, "vi apenaŭ konas min. La homaro, iliaj sentoj kaj
pasioj, ja estus senvalorigitaj se mizerulo kiel mi sentus fieron. Justino, povra
malfeliĉa Justino, estis tiom senkulpa kiom mi, kaj ŝi suferis la saman akuzon;
ŝi mortis pro tio; kaj mi estas la kaŭzo -- mi murdis ŝin. Vilhelmo, Justino, kaj
Henriko -- ili ĉiuj mortis pere de miaj manoj."

Ofte, dum mia mallibereco, mia patro aŭdis la saman aserton de mi. Kiam mi
tiel akuzis min, foje li ŝajnis deziri klarigon, kaj alifoje li ŝajnis konsideri tion
naskita de deliro, kaj ke, dum mia malsano, iu ideo de tiu speco aperis en mia
imago, kaj ties memoro restas ĉe mi dum mia resaniĝo. Mi evitis klarigon, kaj
restis daŭre silenta pri la fiulo kiun mi kreis. Mi intuiciis ke oni konsiderus min
freneza, kaj ĉi tio ligis mian langon por ĉiam, kvankam mi fordonus la tutan
mondon se mi povus konfidi la fatalan sekreton.

Tiuokaze mia patro diris, esprimante senliman miron, "Kion tio signifas,
Viktor'? Ĉu vi frenezas? Mia kara filo, mi petegas ke vi neniam faru tian
aserton denove."

"Mi ne estas freneza," mi kriis energie: "la suno kaj la ĉielo, kiuj estas vidintaj
miajn entreprenojn, povas atesti pri mia vero. Mi estas la murdinto de tiuj plej
senkulpaj viktimoj; ili mortis pro miaj maĥinacioj. Mi verŝus mian propran
sangon milfoje, guton post guto, por savi iliajn vivojn; sed mi ne povis, mia
patro, ja mi ne povis oferi la tutan homaron."

La konkludo de ĉi tiu parolo konvinkis mian patron ke miaj ideoj estas


psikozaj. Li tuj ŝanĝis la temon de nia konversacio kaj klopodis ŝanĝi la
direkton de miaj pensoj. Li esperis forviŝi, tiom kiom eblis, la memoron de la
scenoj okazintaj en Irlando, kaj neniam aludis al ili, nek toleris ke mi parolu pri
miaj malfeliĉoj.

Dum la paso de tempo mi plitrankviliĝis; mizero loĝis en mia koro, sed mi ne


plu parolis je la sama malkohera maniero pri miaj propraj krimoj; la konscio
pri ili sufiĉis. Per ekstrema sindeteno, mi bridis la postuleman voĉon de
mizero, kiu foje deziris deklari sin al la tuta mondo; kaj mia konduto estis pli
serena kaj zorgema ol iam ajn ekde mia vojaĝo al la glacimaro.

Ni alvenis al Havro la okan de Majo, kaj tuj iris al Parizo, kie mia patro
prizorgis iujn aferojn kiuj restigis nin kelkajn semajnojn. En ĉi tiu urbo mi
ricevis la sekvan leteron de Elizabeto :--

"Al Viktor Frankenŝtajn.

"Mia karega amiko,

"Mi tre ĝojis, ricevinte de mia onklo leteron stampitan ĉe Parizo. Vi ne plu
estas forega, kaj mi povas esperi vidi vin ene de du semajnoj. Mia povra kuzo,
vi multege suferis! Mi atendas vidi vin eĉ pli malsana ol kiam vi foriris de
Ĝenevo. Mi travivis la vintron mizere, torturate de nervoza antaŭtimo. Tamen
mi esperas vidi pacon sur via vizaĝo, kaj trovi ke komforto kaj trankvilo ne
tute mankas de via koro.

"Tamen mi timas ke la samaj emocioj kiuj faris vin mizera antaŭ jaro ankoraŭ
ekzistas, eble eĉ plikreskintaj kun la paso de tempo. Mi ne volas ĝeni vin nun
kiam tre multaj malfeliĉoj pezas sur vin; sed konversacio inter mi kaj mia
onklo antaŭ lia deveturo faras iom da klarigo necesa antaŭ ol ni renkontiĝos.

"'Klarigo!' vi eble dirus, 'Kion Elizabeto devas klarigi?' Se vi vere dirus ĉi tion,
miaj demandoj estus responditaj, kaj mi devus nur subskribi 'via amanta
kuzino'. Sed vi estas for de mi, kaj eblas ke ĉi tiu klarigo, kiun vi eble timas,
tamen plaĉos al vi. Kaj, pro la probableco de ĉi tio, mi ne kuraĝas plu prokrasti
skribi kion, dum via foresto, mi ofte deziris esprimi al vi, sed neniam havis
sufiĉan kuraĝon por komenci.

"Vi bone scias, Viktor', ke nia unuiĝo estas la preferata plano de viaj gepatroj
ekde nia infanaĝo. Ni estis informitaj pri ĉi tio kiam junaj, kaj instruitaj
antaŭĝoji pri ĝi kiel evento kiu certe okazos. Ni estis amemaj lud-amikoj dum
infanaĝo, kaj karaj valoraj amikoj dum ni pliaĝiĝis. Sed, same kiel frato kaj
fratino ofte sentas varman reciprokan tenerecon, sen deziri pli intiman
unuiĝon, ĉu ne estas tiel ĉe ni? Diru al mi, plej kara Viktor. Respondu al mi -
mi pledas pro nia komuna feliĉo - per simpla vero -- Ĉu vi ne amas alian?

"Vi estas vojaĝinta; vi pasigis plurajn jarojn de via vivo ĉe Ingolŝtato; kaj mi
konfesas al vi, amiko, ke kiam mi vidis vin lastaŭtune, tre malĝoja, fuĝanta al
soleco, for de la socio de ĉiuj vivaĵoj, mi devis supozi ke vi eble bedaŭras nian
rilaton, kaj konsideras vin ligita pro honoro al la plenumiĝo de la deziroj de
viaj gepatroj, kvankam ili kontraŭas al viaj emoj. Sed ĉi tio estas falsa
rezonado. Mi konfesas al vi, mia kuzo, ke mi amas vin, kaj en miaj nebulaj
revoj de estonteco, vi estas mia konstanta amiko kaj akompananto. Sed,
dezirante vian feliĉon kaj mian, mi deklaras al vi ke nia geedziĝo faros min
eterne mizera se ĝi ne estos ordono de via libera elekto. Eĉ nun mi ploras kiam
mi pensas ke vi, troŝarĝita de plej kruelaj malfortunoj, eble subpremas pro
honoro ĉiujn esperojn de tiuj amo kaj ĝojo, kiuj sole restarigus vin. Mi, kiu
amas vin senzorge pri propra feliĉo, eble dekobligas vian mizeron, estante
obstaklo al viaj deziroj. Aĥ! Viktor, estu certa ke via kuzino kaj kunludanto
amas vin tro sincere por ne esti mizerigita de ĉi tiu supozo. Estu ĝoja, amiko;
kaj se vi plenumos ĉi tiun unu peton, restu certa ke nenio sur la tero povos
rompi mian trankvilon.

"Ne estu perturbita de ĉi tiu letero; ne respondu morgaŭ, nek la sekvan tagon,
nek antaŭ via alveno, se tio dolorigos vin. Mia onklo sendos al mi novaĵojn pri
via sano; kaj se mi vidos eĉ unu rideton sur viaj lipoj kiam ni renkontiĝos,
kaŭzitan de ĉi tiu aŭ ajna alia klopodo de mi, mi ne bezonos alian ĝojon.

"Elizabeto Lavenza
Ĝenevo, la 18an de Majo, 17--."

Ĉi tiu letero rememorigis min pri tio kion mi estis forgesinta, la minaco de la
fiulo--- "Mi estos kun vi dum via edziĝonokto!" Tiel mi estis kondamnita, kaj
tiunokte la demono estis utiligonta ĉiujn rimedojn por detrui min, kaj forŝiri de
mi la momenton de ĝojo kiu estis parte konsolonta miajn suferojn. Li estis
decidinta fini siajn krimojn tiunokte per mia morto. Nu, estu tiel; mortiga lukto
certe estis okazonta; se li venkos, mi estos en paco, kaj lia povo super mi finita.
Se li estos venkita, mi estos libera homo. Ve! Kia libero? Tia, kian kamparano
spertas kiam lia familio estas masakrita antaŭ liaj okuloj, lia dometo bruligita,
liaj kampoj ruinigitaj, kaj li drivas, sen hejmo, sen mono, kaj sola, sed libera.
Tia estus mia libero, escepte ke Elizabeto estus mia trezoro, ve, kontraŭpezita
de tiuj hororoj de bedaŭro kaj kulpo kiuj sekvos min ĝis morto.
Dolĉa kaj amata Elizabeto! Mi legis kaj relegis ŝian leteron, kaj iuj mildaj
sentoj sukcesis enrompi en mian koron, kaj kuraĝis flustri paradizecajn revojn
pri amo kaj ĝojo. Sed la pomo estis jam manĝita, kaj la anĝela glavo elingita
por forpeli min de ĉiuj esperoj. Tamen, mi volonte mortus por fari ŝin feliĉa.
Se la monstro plenumos sian minacon, mi certe mortos. Sed aliflanke, mi
konsideris ĉu mia edziĝo plifruigos mian sorton. Mia detruo eble ja alvenos
kelkajn monatojn pli frue, sed se mia torturanto suspektos ke mi prokrastas ĝin
pro liaj minacoj, li certe trovos aliajn kaj eble pli terurajn rimedojn de venĝo.
Li ĵuris esti kun mi dum mia edziĝonokto, sed li ne opiniis ke tiu minaco
devigas lin esti paca intertempe; ĉar, por montri al mi ke li ne jam satis de
sango, li murdis Klervalon tuj post deklaro de liaj minacoj. Mi tial decidis ke
se mia tuja unuiĝo kun mia kuzino kondukos al la ĝojo de ŝi aŭ de mia patro, la
klopodoj de mia malamiko kontraŭ mia vivo devas ne prokrasti ĝin eĉ unu
horon.

Proksimume semajnon post la alveno de ŝia letero ni reiris al Ĝenevo. Mia


kuzino bonvenigis min per varma amo; sed estis larmoj en ŝiaj okuloj kiam ŝi
vidis miajn malgrasan formon kaj febrajn vangojn. Mi rimarkis ŝanĝiĝon ĉe ŝi
ankaŭ. Ŝi estis pli maldika, kaj estis perdinta multe da tiu ĉiela vivemo kiu
ĉarmis min antaŭe; sed ŝiaj delikata maniero kaj mildaj rigardoj de kompato
faris ŝin pli taŭga kunulo por malbenita mizerulo kiel mi.

La trankvilo kiun mi tiam ĝuis ne daŭris. Memoro venis kun frenezo; kaj kiam
mi pensis pri kio estis okazinta, vera frenezo ekposedis min. Foje mi estis
furioza, brulanta pro kolero; alifoje, deprimita kaj senespera. Mi nek parolis
nek rigardis, nur sidis senmova, ŝokite de la multaj mizeroj kiuj estis falintaj
sur min.

Nur Elizabeto kapablis eltiri min el ĉi tiuj humoroj. Ŝia milda voĉo trankviligis
min kiam mi estis posedata de pasio, kaj vekis en mi homajn sentojn, kiam mi
sentis min elĉerpita. Ŝi ploris kun mi kaj por mi. Kiam racio estis reveninta, ŝi
admonadis min kaj klopodis inspiri rezignon al mi. Aĥ! Estas bone ke
malfeliĉuloj rezignu, sed por kulpantoj estas neniu paco. La angoroj de
bedaŭro venenigas la komforton kiun, en aliaj cirkonstancoj, oni foje trovas per
indulgo de troa malĝojo.

Baldaŭ post mia alveno, mia patro parolis pri mia tuja edziĝo kun mia kuzino.
Mi restis silenta.

"Do, ĉu vi havas alian rilaton?"


"Neniun en la mondo. Mi amas Elizabeton, kaj atendas nian unuiĝon kun ĝojo.
Tial fiksu la daton; kaj mi dediĉos min, en vivo aŭ morto, al la feliĉo de mia
kuzino."

"Mia kara Viktor', ne parolu tiel. Pezaj misfortunoj estas falintaj sur nin; sed ni
nur tenu pli proksime kio restas, kaj transdonu nian amon por tiuj kiujn ni
perdis al tiuj kiuj ankoraŭ vivas. Nia rondo estos malgranda, sed proksime
ligita per ligoj de amo kaj kunspertita misfortuno. Kaj kiam tempo estos
mildigita vian malesperon, novaj karaj zorgendaĵoj naskiĝos por anstataŭi
tiujn, kiuj estis kruele forprenitaj de ni."

Tiaj estis la lecionoj de mia patro. Sed al mi, la memoro de la minaco revenis.
Kaj vi devas ne miri ke, pro tio ke la fiulo estis ĝis tiam ĉiopova en sia
murdado, mi preskaŭ konsideris lin nevenkebla. Kiam li deklaris la vortojn,
"Mi estos kun vi dum via edziĝonokto," mi konsideris la minacitan sorton
neevitebla. Sed al mi, morto estis bagatelaĵo, kompare kun la perdo de
Elizabeto. Tial, kun kontenta kaj eĉ gaja mieno, mi konsentis kun mia patro ke,
se mia kuzino konsentos, la ceremonio okazos post dek tagoj, kaj tiel stampis,
laŭ mia imago, sigelon sur mian sorton.

Granda Dio! Se dum momenteto mi estus pensinta pri kio povus esti la infera
intenco de mia fia malamiko, mi preferus ekzili min por ĉiam de mia denaska
lando, kaj vagi kiel senamika senhejmulo sur la Tero, ol konsenti al ĉi tiu
mizera edziĝo. Sed, kvazaŭ li havus magiajn povojn, la monstro estis
blindiginta min al siaj veraj intencoj. Pensante ke mi estis aranĝinta nur mian
propran morton, mi rapidigis tiun de multe pli kara viktimo.

Dum la tempo aranĝita por nia geedziĝo pliproksimiĝis, ĉu pro malkuraĝo, ĉu


pro iu antaŭsento, mi sentis mian koron sinki. Sed mi kaŝis miajn sentojn per
masko de gajeco, kiu ridetigis kaj ĝojigis la vizaĝon de mia patro, sed apenaŭ
trompis la ĉiam-atentajn kaj observemajn okulojn de Elizabeto. Ŝi atendis nian
unuiĝon per paca kontento, miksita kun iomete da timo, impresita de pasintaj
misfortunoj, ke tio kio ŝajnas certa kaj realigebla feliĉo eble baldaŭ
forvaporiĝos kiel nebula sonĝo, kaj lasos neniun spuron escepte de profunda
kaj eterna bedaŭro.

Preparoj por la evento estis faritaj; ni akceptis gratulajn vizitojn; ĉiuj surmetis
ridetantan mienon. Mi ŝlosis en mia koro, tiom bone kiom mi povis, la
antaŭtimon kiu ronĝis tie, kaj partoprenis kun ŝajna entuziasmo en la planoj de
mia patro, kvankam ili eble fariĝus nur dekoracioj sur mia tragedio. Oni aĉetis
domon por ni ĉe Kolonio, por ke ni ĝuu la plezurojn de la kamparo, kaj tamen
estu sufiĉe proksimaj al Ĝenevo por vidi mian patron ĉiutage. Li planis loĝi
ene de ĝiaj muroj, por la utilo de Ernesto, por ke li daŭrigu siajn studojn ĉe la
lernejoj.

Intertempe mi preparis ĉiujn rimedojn kontraŭ la eventualaĵo de senkaŝa atako


de la fiulo. Mi konstante portis pistolojn kaj ponardon ĉe mi, kaj estis gardema
por malebligi artifikon. Ĉi tiel mi akiris plian gradon da trankvilo. Plie, ju pli
proksima la tempo fariĝis, des pli la minaco ŝajnis kiel deliraĵo, ne meritanta
rompon de mia paco. La ĝojo kiun mi esperis per mia edziĝo ŝajnis pli certa,
dum la tago fiksita por ĝia solenigo baldaŭiĝis, kaj mi aŭdadis ĝin priparolata
kiel evento kiun neniu hazardo povus iel ajn preventi.

Elizabeto ŝajnis feliĉa; mia trankvila konduto multe helpis trankviligi ŝian
menson. Sed dum la tago de plenumiĝo de miaj deziroj kaj destino ŝi estis
melankolia, kaj antaŭsento de hororo invadis ŝin; kaj eble ŝi pensis pri la terura
sekreto kiun mi estis promesinta malkaŝi al ŝi la postan tagon. Dume mia patro
ĝojegis; en la konfuzo de preparoj, nur konsideris la melankolion de sia nevino
manko de memfido.

Post la ceremonio granda grupo kolektiĝis ĉe mia patro; sed oni konsentis ke
Elizabeto kaj mi pasigu la posttagmezon kaj nokton ĉe Eviano, kaj reiru al
Kolonio la sekvan matenon. Ĉar la vetero estis bona, kaj la vento favora, ni
decidis iri transakve.

Tiuj estis la lastaj momentoj de mia vivo dum kiuj mi sentis ĝojon. Ni rapide
laŭiris; la suno estis varmega, sed ni estis ŝirmitaj de ĝiaj radioj per ia
baldakeno, dum ni ĝuis la belecon de la pejzaĝo, foje ĉe iu flanko de la lago,
kie ni vidis Monton Salevon, la agrablajn bordojn de Montalegro, kaj defore,
starantan super ĉio, Blankan Monton, kaj la aron de neĝaj montoj kiuj vane
klopodis konkuri kun ĝi. Alifoje, drivante laŭ la kontraŭa bordo, ni vidis la
grandiozan Ĵurason, kies malhela flanko staras kontraŭ la ambicio kiu forlasus
sian hejmlandon, kaj estas preskaŭ nesuperebla baro al la invaduntoj kiuj
dezirus sklavigi ĝin.

Mi ektenis la manon de Elizabeto: "Vi estas malĝoja, mia amata. Aĥ! Se vi


scius kion mi estas suferinta, kaj kion mi eble ankoraŭ estas suferonta, vi
klopodus lasi min ĝui la kvieton kaj foreston de malespero kiujn almenaŭ ĉi tiu
unu tago permesas al mi."
"Ĝoju, kara Viktor'," respondis Elizabeto; "Mi esperas ke nenio turmentas vin;
kaj estu certa ke, eĉ se vigla ĝojo ne videblas sur mia vizaĝo, mia koro tamen
kontentas. Io flustras al mi ke mi ne tro fidu je la estonteco malfermiĝinta
antaŭ ni; sed mi ne aŭskultos tian malican voĉon. Vidu kiom rapide ni iras, kiel
la nuboj, kiuj foje kaŝas kaj foje superstaras super la kupolo de Blanka Monto,
faras ĉi tiun belan pejzaĝon eĉ pli interesa. Kaj rigardu la nenombreblajn fiŝojn
naĝantajn en la klara akvo, en kiu ni povas distingi ĉiun ŝtoneton kiu kuŝas sur
la fono. Kia ĉiela tago! La tuta Naturo ŝajnas feliĉa kaj serena!"

Tiel Elizabeto klopodis deturni siajn kaj miajn pensojn de ĉiuj meditoj pri
melankoliaj temoj. Sed ŝia humoro estis ŝanĝiĝema; dum kelkaj momentoj,
ĝojo brilis en ŝiaj okuloj, sed ĝi konstante cedis al malatento kaj meditado.

La suno malaltiĝis en la ĉielo. Ni preterpasis la riveron Dranson, kaj vidis ĝian


vojon tra la fendegoj de la altaj montetoj, kaj tra la valoj de la malaltaj. Ĉi tie la
Alpoj proksimas al la lago, kaj ni aliris al la amfiteatro de montoj kiuj formas
ĝian orientan bordon. La spajro de Eviano brilis sub la arbaro kiu staras ĉirkaŭ
ĝi, kaj la aro de montoj super montoj kiuj staras super ĝi.

La vento, kiu ĝis tiam estis pelinta nin mirige rapide, fariĝis milda venteto je
sunsubiro. La mola aero nur ondetigis la akvon, kaj movis nin agrable inter la
arboj, dum ni proksimiĝis al la bordo, de kiu ĝi blovis plej plaĉan odoron de
floroj kaj fojno. La suno sinkis sub la horizonto dum ni surbordiĝis. Surpaŝante
la teron, mi sentis la revekiĝon de tiuj zorgoj kaj timoj kiuj estis baldaŭ
kaptontaj kaj okupontaj min por ĉiam.

Sekva paĝo ►

Volumo 3 Ĉapitro 6

Estis proksimume la oka horo kiam ni surbordiĝis; ni promenis mallonge laŭ la


bordo, ĝuante la malheliĝantan lumon, kaj poste reiris al la gastejo kaj
kontemplis la belan pejzaĝon de akvoj, arboj, kaj montoj, kaŝitaj de mallumo,
tamen ankoraŭ montrantaj siajn nigrajn siluetojn.

La vento, malfortiĝinte en la sudo, ĉi tiam leviĝis fortega de la okcidento. La


luno estis atinginta sian kulminon en la ĉielo, kaj komencinta sian falon -- la
nuboj kuris trans ĝi pli rapide ol fluganta vulturo, malheligante ĝiajn radiojn,
dum la lago reflektis la scenon de la malkonstanta ĉielo, kiu ŝajnis eĉ pli
malkonstanta pro la malkvietaj ondoj, jam altiĝantaj. Subite, ŝtormo de peza
pluvo ekfalis.

Mi estis trankvila dum la tago; sed tuj kiam nokto vualis la formojn de
objektoj, mil timoj leviĝis en mia menso. Mi estis nervoza kaj gardema, kaj
mia dekstra mano tenis pistolon kaŝita ĉe mia brusto. Ĉiu sono timegigis min,
sed mi estis decidinta ke mi vendos mian vivon kare, kaj mi ne retiriĝos de la
nepra konflikto ĝis estingo de mia propra vivo, aŭ tiu de mia malamiko.

Elizabeto observis mian nervozecon dum ioma tempo, en timema zorgoplena


silento. Finfine ŝi diris, "Kio maltrankviligas vin, kara Viktor'? Kion vi timas?"

"Ho! Pacon, pacon, mia amo," mi respondis, "Post ĉi tiu nokto ĉio estos
sekura: sed ĉi tiu nokto estas terura, tre terura."

Mi pasigis horon en ĉi tiu mensostato. Subite mi konsciis pri kiom terura la


baldaŭ okazonta batalo estos por mia edzino, kaj mi sincere pledis ke ŝi
enlitiĝu. Mi decidis ne iri al ŝi antaŭ ol mi akiros iun scion pri la situacio de
mia malamiko.

Ŝi foriris de mi, kaj dum ioma tempo mi paŝadis tien kaj reen, laŭ la koridoroj
de la domo, kontrolante ĉiujn angulojn kiuj povus provizi kaŝejon al mia
kontraŭulo. Sed mi trovis neniun spuron de li, kaj komencis supozi ke fortuna
hazardo estis malebliginta la plenumon de liaj minacoj, kiam mi subite aŭdis
stridan kaj teruran krion. Ĝi venis de la ĉambro al kiu Elizabeto estis foririnta.
Dum mi aŭdis ĝin, la tuta vero malkaŝiĝis en mia menso. Miaj brakoj falis, kaj
la moviĝo de ĉiu muskolo kaj fibro haltis. Mi povis senti la flueton de sango en
miaj vejnoj, kaj pikpikadon ĉe la pintoj de miaj membroj. Ĉi tiu stato daŭris
nur momente; la krio ripetiĝis, kaj mi kuris en la ĉambron.

Ho Dio! Kial mi ne tuj mortis! Kial mi restas por prirakonti la detruon de la


plej bona espero kaj plej pura vivaĵo de la Tero? Ŝi estis tie, senviva, senanima,
ĵetita sur la liton; ŝia kapo pendis malsupren, kaj ŝiaj palaj torditaj trajtoj estis
duonkovritaj de ŝia hararo. Mi ĉiam revidas la saman bildon -- ŝiaj sensangaj
brakoj kaj malrigida korpo, ĵetitaj de la murdinto sur edziniĝan katafalkon. Ĉu
eblas vidi ĉi tion kaj vivi plu? Ve! La vivo estas obstina, ju pli malamata, des
pli tenaca. Mi perdis konscion nur momente; mi svenis.

Kiam mi rekonsciiĝis, mi trovis min ĉirkaŭata de gastejaj dungitoj; iliaj vizaĝoj


esprimis senspiran hororon; sed al mi la hororo de aliaj ŝajnis bagatela, nur
ombro de la sentoj kiuj pezis sur min. Mi fuĝis de ili al la ĉambro kie kuŝis la
korpo de Elizabeto, mia amo, mia edzino, vivinta tre lastatempe, tre kara, tre
nobla. Oni estis ŝanĝinta la pozicion kiun mi antaŭe vidis; ĉi tiam, ŝian kapon
sur ŝian brakon, kaj mantukon ĵetitan sur ŝiajn vizaĝon kaj kolon, mi povus
supozi ŝin dormanta. Mi kuris al ŝi, kaj pasie ĉirkaŭbrakumis ŝin; sed la morta
malrigideco kaj la malvarmeco de la membroj diris al mi ke tio kion mi estis
tenanta en miaj brakoj ne plu estas la Elizabeto kiun mi amas plej kare. La
murdaj fingromarkoj de la fiulo estis sur ŝia kolo, kaj la spiro estis ĉesinta
trapasi ŝiajn lipojn.

Dum mi kliniĝis super ŝin, en senespera angoro, mi hazarde levis mian


rigardon. La fenestroj de la ĉambro estis antaŭe malhelaj, kaj mi sentis ian
panikon kiam mi vidis la palflavan lumon de la luno lumiganta la ĉambron. La
ŝutroj estis depuŝitaj; kaj, kun nepriskribebla horora sento, mi vidis ĉe la
malfermita fenestro figuron, plej malbelan kaj abomenan. Larĝa rideto estis sur
la vizaĝo de la monstro; montrante la kadavron de mia edzino per sia fia
fingro, li ŝajnis moki. Mi kuregis al la fenestro, kaj, tirinte la pistolon de mia
brusto, pafis; sed li evitis min, saltis de sia loko, kaj, kurinte rapide kiel fulmo,
plonĝis en la lagon.

La pafo de la pistolo venigis homaron en la ĉambron. Mi montris al la loko kie


li estis malaperinta, kaj ni sekvis la spuron per boatoj. Oni elmetis retojn, sed
vane. Post pluraj horoj ni revenis senesperaj; la plejo de miaj kunuloj kredis ke
mi imagis la figuron. Post surbordiĝo, ili komencis serĉi la landon; grupoj
disiris en la arbarojn kaj vitejojn.

Mi ne kuniris; mi estis elĉerpita. Estis filmo sur miaj okuloj, kaj mia haŭto
estis elsekigita pro febra varmo. En ĉi tiu stato mi kuŝis sur lito, apenaŭ
konscia pri kio estis okazinta; miaj okuloj vagis ĉirkaŭ la ĉambro, kvazaŭ
serĉantaj ion perditan.

Finfine mi memoris ke mia patro maltrankvile atendas la revenon de Elizabeto


kaj mi, kaj ke mi devas reiri sola. Ĉi tiu penso plenigis miajn okulojn per
larmoj, kaj mi longe ploris; sed miaj pensoj vagadis al diversaj temoj, rilatantaj
al miaj misfortunoj kaj iliaj kaŭzoj. Mi estis konfuzita, en nebulo de miro kaj
hororo. La morto de Vilhelmo, kaj ekzekuto de Justino, la murdo de Klervalo,
kaj laste, de mia edzino: eĉ tiumomente mi ne sciis ĉu miaj solaj restantaj
amikoj estas sekuraj de la malica fiulo. Eble mia patro ĉi tiam baraktas en lia
manpremo, kaj Ernesto eble estas mortinta ĉe liaj piedoj. Ĉi iu ideo tremigis
min kaj revokis min al agado. Mi ekstaris kaj decidis reiri al Ĝenevo plej
rapide.
Estis neniuj ĉevaloj por deprunti - tial necesis reiri trans la lago; sed la vento
estis malfavora kaj la pluvo torenta. Tamen, estis frua mateno, kaj estis racie
esperi ke mi atingos antaŭ nokto. Mi dungis homojn por remi, kaj mi mem
prenis remilon, ĉar mi ĉiam spertas malpezigon de mensa turmento per korpa
ekzercado. Sed la superfluanta mizero kiun mi tiam sentis, kaj la troa
maltrankvilo kiun mi suferis, faris min nekapabla je ajna fortostreĉo. Mi deĵetis
la remilon, kaj apogante mian kapon sur miaj manoj, mi indulgis ĉiujn
malhelajn ideojn kiuj alvenis. Kiam mi levis miajn okulojn, mi vidis la scenojn
kiuj estis konataj al mi dum ĝojaj tempoj, kiujn mi estis kontemplinta la
antaŭan tagon, kun ŝi kiu jam estis nur ombro kaj rememoro. Larmoj fluis de
miaj okuloj. La pluvo ĉesis momente, kaj mi vidis la fiŝojn ludantaj en la akvo,
kiel ili estis farintaj kelkajn horojn antaŭe; ili tiam estis observataj de
Elizabeto. Nenio pli dolorigas la homan menson ol granda subita ŝanĝiĝo. La
suno povus brili aŭ la nuboj povus malaltiĝi, sed nenio povus aspekti al mi kiel
ĝi estis la antaŭan tagon. Fiulo estis deŝirinta de mi ĉiujn esperojn de estonta
feliĉo; neniu vivaĵo iam estis tiom mizera kiom mi estis; tiom horora evento
estas unika en la historio de la homaro.

Sed kial mi longe parolu pri la okazaĵoj kiuj sekvis ĉi tiun lastan frakasan
eventon? Mia rakonto estas horora; mi estas atinginta la kulminon, kaj tio kion
mi nun devas rakonti povas nur tedi vin. Sciu ke, unu post unu, miaj amikoj
estis forŝiritaj; mi restis sola. Mia propra forto estas elĉerpita, kaj mi devas fini,
per kelkaj vortoj, la restaĵon de mia abomena rakonto.

Mi alvenis al Ĝenevo. Mia patro kaj Ernesto ankoraŭ vivis: sed la unua sinkis
sub la pezon de la informo kiun mi liveris. Mi vidas lin nun -- bonega kaj
estiminda maljunulo! Liaj okuloj vagadis sen vidi, ĉar ili estis perdintaj siajn
ĉarmon kaj ĝojon -- lian nevinon, lian pli-ol-filinon, kiun li dorlotis per ĉiom
da amo kiun sentas viro, kiu, en siaj finaj jaroj, havante malmultajn tenerajn
rilatojn, amas pli kare tiujn kiuj restas. Malbenita, malbenita estu la fiulo kiu
venigis mizeron al lia griza hararo, kaj kondamnis lin al velkado en malespero!
Li ne povis vivi sub la pezo de la hororoj kiuj amasiĝis ĉirkaŭ li; li estis frapita
de apopleksio, kaj post kelkaj tagoj li mortis en miaj brakoj.

Kiel mi fariĝis tiam? Mi ne scias; mi perdis sentojn, kaj nur ĉenoj kaj mallumo
premis sur min.

Ja, foje, mi sonĝis ke mi vagas tra kampoj de floroj kaj agrablaj valoj kun
amikoj de mia junaĝo; sed vekiĝinte, mi trovis min en karcero. Melankolio
sekvis, sed mi grade akiris klaran komprenon de miaj mizero kaj situacio, kaj
tiam oni liberigis min de mia prizono. Oni estis dirinta ke mi frenezas, kaj dum
multaj monatoj, laŭ mia kompreno, unuhoma karcero estis mia loĝejo.

Sed libero estus senutila donaco al mi se, vekiĝante al racio, mi ne samtempe


vekiĝus al venĝo. Dum la memoro de pasintaj misfortunoj premis sur min, mi
komencis pensi pri ilia kaŭzo -- la monstro kiun mi kreis, la mizera demono
kiun mi elsendis en la mondon por mia detruo. Furiozo ekposedis min kiam mi
pensis pri li. Mi deziris kaj arde preĝis ke mi kaptu lin por verŝi grandan kaj
elstaran venĝon sur lian malbenitan kapon.

Kaj mi ne longe limigis mian malamon al senutilaj deziroj; mi komencis pensi


pri la plej bona rimedo por kapti lin. Por ĉi tiu celo, proksimume monaton post
mia liberiĝo, mi iris al juĝisto de krimaferoj en la urbo, kaj diris al li ke mi
volas fari akuzon, kaj ke mi konas la detruinton de mia familio; kaj ke mi petas
lin utiligi sian tutan aŭtoritatecon por kapti la murdinton.

La juĝisto aŭskultis min atente kaj bonkore. "Estu certa, sinjoro," li diris, "mi
domaĝos neniun penon nek fortostreĉon por malkovri la kanajlon."

"Mi dankas al vi," mi respondis. "Tial aŭskultu la raporton kiun mi prezentos.


Ĝi certe estas rakonto tiom stranga ke mi atendus ke vi ne kredos, se ne estus
io en la vero kio, spite miron, devigas kredon. La rakonto estas tro kohera por
esti miskomprenita sonĝo, kaj mi havas neniun motivon por falsi." Dum mi
alparolis lin, mia maniero estis impona sed trankvila. En mia koro mi estis
decidinta sekvi mian detruanton ĝis morto, kaj ĉi tiu celo kvietigis mian
angoron, kaj dum ioma tempo repacigis min kun la vivo. Mi ĉi tiam komunikis
mian rakonton, mallonge, sed firme kaj precize, indikante la ĝustajn datojn, kaj
neniam devojiĝante en insultadon nek kriadon.

La juĝisto unue ŝajnis tute nekredanta, sed dum mi daŭrigis, li fariĝis pli
atentema kaj interesata; mi vidis lin foje tremi pro hororo, alifoje lia mieno
montris viglan surprizon, ne miksitan kun malkredo.

Fininte mian parolon, mi diris, "Jen la vivulo kiun mi akuzas, por kies aresto
kaj puno mi petas vin utiligi vian tutan povon. Tio estas via devo kiel juĝisto,
kaj mi kredas kaj esperas ke viaj sentoj kiel homo ne rifuzos la plenumon de
tiuj funkcioj je ĉi tiu okazo."

Ĉi tiu alparolo kaŭzis rimarkindan ŝanĝiĝon en la mieno de mia aŭskultanto. Li


estis aŭdinta mian rakonton duonkrede, kiel oni aŭskultas rakontojn pri spiritoj
kaj supernaturaj eventoj; sed kiam li estis petata oficiale agi surbaze de tio, la
tuta fluso de lia malkredo revenis. Tamen, li respondis milde, "Mi volonte
provizus al vi ĉiujn helpojn por via celo; sed la vivulo pri kiu vi parolas ŝajnas
havi povojn kiuj frustrus ĉiujn miajn klopodojn. Kiu povas sekvi animalon kiu
kapablas transiri maron de glacio, kaj loĝi en kavernoj kaj kavejoj, en kiujn
neniu homo aŭdacus eniri? Krome, kelkaj monatoj estas pasintaj post lia
krimado, kaj neniu povas diveni al kiu loko li estas vaginta, nek en kiu regiono
li nun loĝas.

"Mi ne dubas ke li frekventas lokon proksiman al mia loĝejo; kaj se li estas


fuĝinta al la Alpoj, oni povas ĉasi lin kiel ĉamon, kaj detrui lin kiel predantan
beston. Sed mi komprenas viajn pensojn: vi ne kredas mian rakonton, nek
intencas ĉasi mian malamikon por puni lin laŭ lia merito."

Dum mi parolis, furiozo glimis en miaj okuloj; la juĝisto timetis; "Vi


malpravas," li diris, "mi strebos; se mi kapablos kapti la monstron, estu certa
ke li suferos punon proporcian al liaj krimoj. Sed mi timas, surbaze de la ecoj
kiujn vi mem atribuas al li, ke ĉi tio montriĝos nefarebla, kaj ke, kvankam ĉiuj
taŭgaj rimedoj estos aplikataj, vi devos klopodi akcepti malsukceson.

"Tio ne eblas; sed ĉio kion mi povas diri estos sen utilo. Mia venĝo ne gravas
al vi; kvankam mi agnoskas ke ĝi estas malvirta, mi konfesas ke ĝi estas la sola
voranta pasio de mia animo. Mia furiozo estas nepriskribebla kiam mi konscias
ke la murdinto kiun mi ellasis en la mondon ankoraŭ vivas. Vi rifuzas mian
justan postulon: mi havas nur unu rimedon, kaj mi dediĉas min, dum mi vivas
aŭ mortas, al lia detruo."

Dirante ĉi tion, mi tremis pro troa ekscitiĝo. Estis ia frenezo en mia maniero,
kaj sendube iom da tiu fierega ardo kiun la antikvaj martiroj laŭdire posedis.
Sed al Ĝeneva juĝisto, kies menso estis okupata de tre aliaj ideoj ol tiuj de
sindediĉo kaj heroismo, ĉi tiu ekscitiĝo de menso aspektis kiel frenezo. Li
klopodis kvietigi min kiel flegisto kvietigas infanon, kaj denove traktis mian
rakonton kiel simptomon de deliro.

"Homo," mi kriis, "vi fieras pri via saĝeco, kvankam vi scias nenion! Ĉesu; vi
ne scias kion vi diras."

Mi subite eliris el la domo, kolera kaj perturbita, kaj iris hejmen por konsideri
alian planon de agado.

Sekva paĝo ►
Volumo 3 Ĉapitro 7

Mia tiama situacio estis tia ke ĉiuj laŭvolaj pensoj subpremiĝis kaj perdiĝis. Mi
estis pelata de furiozo; nur venĝemo fortigis kaj firmigis min; ĝi modlis miajn
emociojn, kaj ebligis al mi esti sagaca kaj trankvila, je periodoj kiam, sen tio,
mia sorto estus aŭ deliro aŭ morto.

Mia unua decido estis forlasi Ĝenevon por ĉiam; mia lando, kara al mi kiam mi
estis ĝoja kaj amata, fariĝis malamata en mia malfeliĉo. Mi provizis al mi
kvanton da mono, kun kelkaj juveloj apartenintaj al mia patrino, kaj foriris.

De tiam mi komencis mian vagadon, kiu ĉesos nur kun mia vivo. Mi estas
transirinta vastan parton de la Tero, kaj estas suferinta ĉiujn penojn kiujn
vojaĝantoj en dezertaj kaj barbaraj landoj kutime alfrontas. Mi apenaŭ
komprenas kiel mi travivis; multefoje mi etendis miajn malfortajn membrojn
sur la sabla ebenejo kaj preĝis por morto. Sed venĝemo subtenis mian vivon;
mi ne povis morti kaj lasi mian malamikon vivanta.

Forlasinte Ĝenevon, mia unua tasko estis akiri iun indikaĵon per kiu mi povus
spuri la paŝojn de mia fia malamiko. Sed mia plano ne estis fiksita, kaj mi
vagis multajn horojn ĉirkaŭ la urbo, en dubo pri la sekvinda vojo. Iomete antaŭ
la nokto, mi rimarkis ke mi estas ĉe la enirejo de tombejo kie Vilhelmo,
Elizabeto, kaj mia patro kuŝas. Mi eniris kaj alproksimiĝis al la tomboŝtono kiu
markas iliajn fosaĵojn. Ĉio estis silenta, escepte de la arbofolioj, kiujn la vento
susurigis; la nokto estis preskaŭ malluma, kaj la sceno estus solena kaj impresa
eĉ al senrilata observanto. Ŝajnis kvazaŭ la spiritoj de la forpasintoj estus
impetantaj ĉirkaŭe kaj farantaj ombron, sentatan, sed ne vidatan, ĉirkaŭ la kapo
de la funebranto.

La profunda funebro kiun ĉi tiu sceno unue provokis rapide cedis al furiozo kaj
malespero. Ili estis mortintaj, kaj mi vivis; ilia murdinto ankaŭ vivis, kaj por
detrui lin mi devis longigi mian lacigan ekziston. Mi surgenuiĝis sur la gazono
kaj kisis la grundon, kaj kun tremantaj lipoj deklaris, "La sankta tero sub miaj
genuoj, kaj la spiritoj kiuj vagas apud mi, kaj la profunda kaj eterna funebro
kiun mi sentas, atestu mian ĵuron; kaj vi, ho Nokto, kaj la spiritoj kiuj regas vin
-- mi ĵuras persekuti la demonon kiu kaŭzis ĉi tiun mizeron ĝis lia aŭ mia pereo
en mortkonflikto. Ĉicele mi konservos mian vivon: por realigi ĉi tiun karan
venĝon mi ankoraŭ rigardos la Sunon kaj surpaŝos la verdajn herbejojn de la
Tero, kiuj alie devus malaperi de miaj okuloj por ĉiam. Mi vokas al vi, spiritoj
de la mortintoj, kaj al vi, vagantaj servantoj de la Venĝo, helpi kaj gvidi mian
agadon. La malbenita infera monstro longe gustumu angoron; li sentu la
malesperon kiu nun turmentas min."

Mi estis komencinta mian ĵuron solene, kun pio kiu preskaŭ certigis al mi ke la
spiritoj de miaj murditaj amikoj aŭdas kaj aprobas mian sindediĉon; sed dum
mi finis, la Furioj ekposedis min kaj furiozo sufokis mian parolon.

En la kvieto de la nokto laŭta kaj demona rido respondis al mi. Ĝi sonoris sur
miaj oreloj longe kaj peze; la montoj reeĥis ĝin, kaj mi sentis kvazaŭ la tuta
Infero sieĝus min per moko kaj rido. Certe tiumomente frenezo posedus min,
kaj detruus mian mizeran ekziston, se mia ĵuro ne estus aŭdita kaj mi ne estus
destinita al venĝo. Kiam la rido forfadis, tre konata kaj abomenata voĉo, ŝajne
proksima al mia orelo, alparolis al mi per aŭdebla flustro -- "Mi kontentas:
mizera malfeliĉulo! Vi decidis vivi, kaj mi kontentas."

Mi impetis al la loko de kie la sono venis, sed la diablo evitis mian manon.
Subite la larĝa disko de la luno aperis, kaj plene lumigis lian palan distorditan
formon, dum li fuĝis je superhoma rapideco.

Mi ĉasis lin; ĉi tio estas mia tasko dum multaj monatoj. Gvidate de apenaŭa
indikaĵo, mi laŭiris la serpentumojn de la Rodano, sed vane. La blua
Mediteraneo aperis, kaj je stranga hazardo, mi vidis la demonon nokte eniri kaj
kaŝi sin en ŝipon irontan al la Nigra Maro. Mi vojaĝis en la sama ŝipo, sed li
eskapis. Mi ne scias kiel.

En la sovaĝejoj de Tatario kaj Rusio, kvankam li ankoraŭ evitis min, mi


senĉese sekvis lian spuron. Foje la kamparanoj, timigitaj de lia horora aspekto,
informis min pri lia vojo; foje li mem, timante ke mi malesperos kaj mortos, se
mi perdos ĉiujn spurojn, ofte lasis iun markon por gvidi min. Neĝo falis sur
mian kapon, kaj mi vidis la markon de lia grandega paŝo sur la blanka ebenejo.
Vi, kiu ĵus komencis vivon, por kiu zorgado estas nova kaj angoro nekonata,
kiel vi povas kompreni kion mi sentis kaj ankoraŭ sentas? Malvarmo, malsato,
kaj laco estis la plej mildaj doloroj de mia sorto; mi estis malbenita de iu
diablo, kaj kunportis kun mi eternan inferon. Tamen, iu bona spirito sekvis kaj
direktis miajn paŝojn, kaj kiam mi tro murmuris, ĝi subite elŝiris min de ŝajne
nesupereblaj malfacilaĵoj. Foje, kiam mia korpo, venkita de malsato, sinkis pro
elĉerpiĝo, manĝaĵo estis preparita por mi en la dezerto, kiu refortigis kaj
vigligis min. La nutraĵo ja estis kruda, tia kia la malriĉuloj de la lando
manĝadas, sed mi ne povas dubi ke ĝi estis metita tie de la spiritoj kies helpon
mi petis. Ofte, kiam ĉio estis seka, la ĉielo sennuba, kaj mi suferis de soifo,
nubeto malheligis la ĉielon, verŝis kelkajn gutojn kiuj revivigis min, kaj
malaperis.

Kiam mi povis, mi laŭiris riverojn; la demono kutime evitis ilin, ĉar la homaro
de lando troviĝas ĉefe tie. Ĉe aliaj lokoj homaj vivaĵoj estis malofte vidataj; kaj
mi ĝenerale subtenis min per la sovaĝaj bestoj kiujn mi renkontis. Mi havis
monon kun mi, kaj mi gajnis la amikecon de vilaĝanoj per disdono de ĝi; aŭ mi
alportis iom da viando kiun mi estis pafinta, kiun, post depreno de malgranda
parto, mi ĉiam prezentis al tiuj kiuj provizis fajron kaj kuirilojn al mi.

Mia vivo, dum mi vivis tiel, ja estis abomena al mi, kaj nur dum dormo mi
povis gustumi ĝojon. Ho benita dormo! Ofte, kiam mi plej mizeris, mi sinkis
en ripozon kaj miaj sonĝoj lulis min, eĉ en ekstazon. La spiritoj kiuj gardis min
provizis ĉi tiujn momentojn, fakte horojn, de ĝojo, por ke mi restu forta por
mia pilgrimado. Sen ĉi tiu ripozo, mi estus sinkinta sub la pezo de suferoj.
Dumtage, la espero de la nokto subtenis kaj inspiris min, ĉar en dormo mi vidis
miajn amikojn, mian edzinon, kaj mian amatan landon. Denove mi vidis la
bonvoleman vizaĝon de mia patro, aŭdis la arĝentajn tonojn de la voĉo de
Elizabeto, kaj vidis Klervalon sana kaj juna. Ofte, lacigite de pena marŝado, mi
konvinkis min ke mi estas sonĝanta, kaj sonĝonta ĝis nokto, kiam mi ĝuos la
realon en la brakoj de miaj plej karaj amikoj. Dolorega estis mia amo al ili! Mi
tenace tenis iliajn formojn enmense, tiom ke ili foje hantis miajn maldormajn
horojn, kaj mi persvadis min ke ili ankoraŭ vivas! Dum tiuj momentoj, la
venĝemo brulanta en mia koro estingiĝis, kaj mi laŭiris mian vojon al la detruo
de la demono pli kiel taskon ordonitan de la ĉielo, kiel aŭtomatan impulson de
iu povo ekster mia konscio, ol kiel ardan deziron de mia animo.

Mi ne povas scii kiaj estis la sentoj de tiu kiun mi ĉasis. Foje, li eĉ lasis
markojn skribitajn sur la ŝelojn de arboj, aŭ ĉizitajn en ŝtonon, kiuj gvidis min
kaj furiozigis min. "Mia regno daŭras plu." (Ĉi tiuj vortoj estis legeblaj en unu
el ĉi tiuj skribaĵoj); "Vi vivas, kaj mia povo estas absoluta. Sekvu min; mi iras
al la eterna glacio de la nordo, kie vi sentos la mizeron de malvarmo kaj frosto,
pri kiuj mi estas indiferenta. Vi trovos proksime de ĉi tie, se vi sekvos sufiĉe
rapide, mortintan leporon. Manĝu kaj refortiĝu. Venu, malamiko; ni ankoraŭ
ne luktis por niaj vivoj; sed multajn penajn kaj mizerajn horojn vi devos suferi
antaŭ tiu tempo.

Mokanta diablo! Denove mi ĵuras venĝon; denove mi kondamnas vin,


abomena demono, al torturo kaj morto. Mi neniam ĉesos serĉi ĝis lia aŭ mia
pereo; kaj tiam, ekstazante mi aliros al mia Elizabeto kaj al tiuj kiuj jam
preparas por mi la rekompencon de miaj teda tasko kaj horora pilgrimado.

Dum mi daŭrigis mian vojaĝon norden, la neĝo plidikiĝis kaj la malvarmo


profundiĝis ĝis preskaŭ netolerebla grado. La kamparanoj estis rifuĝintaj en
siajn domaĉojn, kaj nur la plej fortikaj eliris por kapti la bestojn kiujn malsato
elpelis el iliaj kaŝejoj por serĉi predon. La riveroj estis kovritaj de glacio kaj
fiŝoj estis neakireblaj; tiel mia ĉefa fonto de vivsubteno estis barita de mi.

Ju pli penigaj estis miaj taskoj des pli mia malamiko triumfis. Unu skribaĵo
kiun li postlasis estis ĉi tiuj vortoj: "Pretiĝu! Viaj penoj estas nur komencantaj:
volvu peltojn ĉirkaŭ vin kaj provizu manĝaĵon, ĉar ni baldaŭ komencos
vojaĝon en kiu viaj suferoj satigos mian eternan malamon."

Ĉi tiuj mokantaj vortoj vigligis miajn kuraĝon kaj persistemon; mi decidis ke


mia celo nepre ne fiasku; kaj, vokante al la Ĉielo por subteno, mi daŭrigis kun
konstanta fervoro mian transiron de la vastegaj dezertoj, ĝis kiam la oceano
fore aperis, formante la plej malproksiman limon de la horizonto. Ho! Ĝi estis
tre malsimila al la bluaj maroj de la sudo! Kovrita de glacio, ĝi estis distingebla
de la lando nur per plia grado de sovaĝeco kaj malglateco. La Grekoj ploris pro
ĝojo kiam ili spektis de la montetoj de Azio la Mediteraneon, kaj ekstaze
salutis la finon de siaj penoj. Sed mi ne ploris; mi nur surgenuiĝis kaj elkore
dankis mian gvidantan spiriton pro sekura gvidado al la loko kie mi esperis,
spite la mokon de mia kontraŭulo, renkonti kaj lukti kun li.

Kelkajn semajnojn antaŭ ĉi tiu tempo mi estis akirinta glitveturilon kaj


hundojn, kaj pro tio transiris la neĝon je nekredebla rapido. Mi ne scias ĉu la
fiulo havis la saman avantaĝon, sed mi rimarkis ke, kvankam mi antaŭe perdis
distancon dum persekuto, ĉi tiam mi gajnis - tiom ke, kiam mi unue vidis la
oceanon, li estis nur unu tagon da vojaĝado antaŭ mi, kaj mi esperis atingi lin
antaŭ ol li atingus la strandon. Tial, kun nova kuraĝo mi daŭrigis, kaj ene de du
tagoj mi atingis mizeran vilaĝeton ĉe la marbordo. Mi demandis al la vilaĝanoj
pri la fiulo, kaj akiris precizajn informojn. Giganta monstro, laŭ ili, armita per
pafilo kaj multaj pistoloj, estis alveninta la antaŭan nokton kaj fuĝiginta la
solajn loĝantojn de dometo, per timo de lia terura aspekto. Li forportis ilian
vintran stokon da manĝaĵo kaj metis ĝin en glitveturilon, trenotan de multaj
trejnitaj hundoj kiujn li estis kaptinta. La saman nokton, junginte ilin, li
daŭrigis sian vojaĝon (kio ĝojigis la vilaĝanojn) trans la maro, direkte al neniu
lando. Ili konjektis ke li baldaŭ estos detruita de rompiĝanta glacio, aŭ
glaciigita de la eterna frosto.
Aŭdinte ĉi tiun informon, mi momente sentis malesperon. Li estis eskapinta de
mi, kaj necesis komenci detruan kaj preskaŭ senfinan vojaĝon trans la
glacimontoj de la oceano, -- en malvarmo kiun malmultaj indiĝenoj povus
longe travivi, kaj kiun mi, indiĝeno de afabla suna klimato, ne povus esperi
travivi. Tamen la ideo ke la fiulo vivos kaj triumfos revenigis mian furiozon
kaj venĝemon, kaj kiel grandega tajdo, inundis ĉiujn aliajn sentojn. Post
ripozeto, dum kiu la spiritoj de la mortintoj ĉirkaŭe ŝvebis kaj instigis min al
strebado kaj venĝo, mi pretiĝis por mia vojaĝo.

Mi interŝanĝis mian landan glitveturilon je alia konstruita por la malfacilaĵoj de


la Glacia Oceano. Aĉetinte abundan stokon de necesaĵoj, mi foriris de la lando.

Mi ne povas diveni kiom da tagoj estas pasintaj de tiam; sed mi spertis mizeron
kiun nur la eterna sento de justa venĝo brulanta en mia koro povis fari min
kapabla elteni. Grandegaj malebenaj glacimontoj ofte baris mian iradon, kaj mi
ofte aŭdis la tondron de la mara ŝveliĝo kiu minacis detrui min. Sed la frosto
denove alvenis kaj faris la vojojn de la maro sekuraj.

Laŭ la kvanto da provizaĵoj konsumitaj, mi konjektas ke mi pasigis tri


semajnojn dum ĉi tiu vojaĝo. La konstanta prokrasto de espero, efikante al mia
koro, ofte provokis de miaj okuloj amarajn larmojn de malespero kaj malĝojo.
Malespero ja preskaŭ kaptis sian predon, kaj mi estis sinkonta sub ĉi tiun
mizeron. Sed unufoje, kiam la povraj animaloj kiuj portis min per nekredebla
peno estis atingintaj la pinton de dekliva glacimonto, kaj unu, kolapsinte pro
laco, mortis, mi spektis la vastecon antaŭ mi en angoro, kaj miaj okuloj subite
rimarkis nigran punkteton sur la malhela ebenejo. Mi streĉis mian vidkapablon
por malkovri kio ĝi estas, kaj faris frenezan krion de ekstazo kiam mi distingis
glitveturilon, kaj la misajn proporciojn de bone konata formo en ĝi. Ho! Espero
replenigis mian koron kiel ŝpruco de fajro! Varmaj larmoj plenigis miajn
okulojn; mi rapide forviŝis ilin por ke ili ne difektu mian vidon de la demono!
Spite tion la brulantaj larmoj nebuligis mian vidon ĝis, venkite de la emocioj
kiuj pezis sur min, mi laŭte ploris.

Sed ĉi tiam prokrasto ne eblis: mi malimplikis la hundojn de ilia mortinta


kunulo, donis al ili abundan porcion da manĝaĵo, kaj, post unu horo da ripozo,
kio estis absolute necesa, kvankam amare agaca al mi, mi denove ekiris. La
glitveturilo estis ankoraŭ videbla; kaj mi ne plu perdis vidon de ĝi, escepte
dum momentoj kiam iu glaciroko portempe kaŝis ĝin per siaj krutaĵoj. Mi fakte
rimarkeble pliproksimiĝis; kaj kiam, post preskaŭ du tagoj da irado, mi vidis
mian malamikon ne pli ol unu mejlon for, mi sentis mian koron salti en mi.
Sed ĉi tiam, kiam mia malamiko ŝajnis preskaŭ kaptebla, miaj esperoj subite
estingiĝis. Mi perdis ĉiujn spurojn de li, pli absolute ol iam ajn antaŭe. Mi
aŭdis ŝveladon de la maro; la tondro de ĝia progreso, dum la akvo kirliĝis kaj
ŝvelis sub mi, fariĝis momenton post momento pli minaca kaj terura. Mi
pluiris, sed vane. La vento ekfortiĝis; la maro muĝis; kaj, kiel okazas dum
fortega ŝoko de tertremo, [la glacio] splitiĝis kaj fendiĝis kun timiga miriga
sono. La moviĝado baldaŭ ĉesis. Post kelkaj minutoj, tumulta maro kirliĝis
inter mi kaj mia malamiko, kaj mi estis drivanta sur disigita peco de glacio, kiu
malkreskadis, tiel certigante por mi teruran morton.

Multaj hororaj horoj pasis ĉi tiel; pluraj el miaj hundoj mortis; kaj mi mem
estis preskaŭ sinkonta sub amason da mensa turmento, kiam mi vidis vian
ŝipon, ligitan per ankro, kaj ofertantan al mi esperon de helpo kaj vivo. Mi tute
ne sciis ke ŝipoj iam ajn venas tiom norden, kaj mi estis frapita de miro kiam
mi vidis ĝin. Mi rapide detruis parton de mia glitveturilo por konstrui remilojn;
kaj per ĉi tiuj mi povis, per ekstreme laciga penado, movi mian glaciflosaĵon
en la direkton de via ŝipo. Mi decidis ke, se vi estas ironta suden, mi ankoraŭ
risku la kapricojn de la maro, anstataŭ ol formeti mian celon. Mi esperis
konvinki vin doni al mi boaton, per kiu mi povos persekuti mian malamikon.
Sed via direkto estas al nordo. Vi enŝipigis min kiam mia forto estis elĉerpita,
kaj mi estis falonta sub la multoblaj malfacilaĵoj en morton kiun mi ankoraŭ
timegas, -- ĉar mia celo estas neplenumita.

Ho! Kiam mia gvidanta spirito, kiu gvidas min al la demono, permesos al mi la
ripozon kiun mi treege deziras? Aŭ ĉu mi devas morti dum li ankoraŭ vivas?
Kaj se mi mortos, ĵuru al mi, Valtono, ke li ne eskapos; ke vi persekutos lin kaj
satigos mian venĝon per lia morto. Sed, ĉu mi aŭdacu peti ke vi alprenu mian
sanktan mision, kaj la suferojn kiujn mi eltenis? Ne; mi ne estas tiom
memcentrema. Tamen, kiam mi estos mortinta, se li aperos; se la anĝeloj de la
venĝo kondukos lin al vi, ĵuru ke li ne vivos -- ĵuru ke li ne triumfos sur miaj
amasiĝintaj veoj, ke li ne vivos por fari alian tia mizerulo kia mi estas. Li estas
elokventa kaj persvadema; iam liaj vortoj havis povon eĉ sur mia koro; sed ne
fidu lin. Lia spirito estas tiom infera kiom lia formo, plena je perfido kaj fia
malico. Ne aŭdu lin; voku la spiritojn de Vilhelmo, Justino, Klervalo,
Elizabeto, mia patro, kaj la mizera Viktoro, kaj puŝu vian glavon en lian koron.
Mi ŝvebos proksime kaj gvidos la ŝtalon ĝuste.

Sekva paĝo ►
Valtono, daŭrigo

26an de aŭgusto, 17--.

Ĉu vi estas leginta ĉi tiun strangan teruran rakonton, Margareto? Kaj ĉu vi ne


sentas ke ĝia hororo malfluidigas vian sangon, kiel ĝi eĉ nun kazeigas mian?
Foje, kaptite de subita angoro, li ne povis daŭrigi sian rakonton; alifoje, lia
rompiĝema, tamen penetrema voĉo malfacile eligis vortojn plenplenajn je
angoro. Liaj fajnaj belaj okuloj jen brilis pro indigno, jen turniĝis suben pro
subprema malĝojo, estingitaj de senlima mizero. Foje li regis siajn mienon kaj
tonojn, kaj rakontis tre hororajn okazaĵojn per trankvila voĉo, subpremante
ĉiujn indikaĵojn de malsereno; alifoje, kvazaŭ eksplodanta vulkano, lia vizaĝo
subite montris mienon de sovaĝega furiozo, dum li kriadis malbenojn al sia
turmentanto.

Lia rakonto estas kohera, kaj rakontita kiel plej simpla vero; sed mi agnoskas
al vi ke la leteroj de Felikso kaj Safie, kiujn li montris al mi, kaj la apero de la
monstro, vidita de nia ŝipo, pli konvinkis min pri la vero de lia rakonto ol liaj
asertoj, kvankam tre sinceraj kaj koheraj. Do, tia monstro vere ekzistas! Mi ne
povas dubi tion; tamen mi estas frapita de surprizo kaj admiro. Foje mi
klopodis lerni de Frankenŝtajno detalojn pri la kreo de la vivaĵo, sed pri ĉi tiu
punkto li rifuzas paroli.

"Ĉu vi frenezas, amiko?" li diris; "Aŭ kien via senpensa scivolemo kondukas
vin? Ĉu vi ankaŭ kreus por vi kaj la mondo demonan malamikon? Aŭ kion viaj
demandoj celas? Pacon, pacon! Lernu de mia mizero, kaj ne celu kreskigi
propran."

Frankenŝtajno malkovris ke mi skribis notojn pri lia historio: li petis vidi ilin,
kaj li mem korektis kaj pliampleksigis ilin multloke; sed ĉefe li faris la
konversaciojn kun lia malamiko pli vivecaj kaj energiaj. "Ĉar vi estas
konservinta mian rakonton," li diris, "mi ne volus ke fuŝita versio estu legata
en estonteco.

Tiel semajno pasis, dum mi aŭskultis la plej strangan rakonton kiun imago iam
ajn formis. Miaj pensoj, kaj ĉiuj sentoj de mia spirito, estas konsumitaj de la
intereso pri mia gasto, kiun lia rakonto, kaj liaj superaj kaj mildaj manieroj,
kreis en mi. Mi volas konsoli lin; sed ĉu mi povas konsili vivon al iu kiu estas
senlime mizera, tute senigita de ĉiuj esperoj de konsolo? Ho ne! La sola ĝojo
kiun li povos ĝui venos kiam li kvietigos siajn frakasitajn emociojn por akcepti
pacon kaj morton. Tamen, li ĝuas unu konsolon, kiu naskiĝis de soleco kaj
deliro - li kredas ke, kiam li konversacias kun siaj amikoj dum dormo, kaj
akiras de tiu kuneco konsolon de siaj mizeroj aŭ kuraĝigon al venĝo, ili ne
estas kreaĵoj de lia imago, sed veraj estuloj kiuj vizitas lin de regionoj de fora
mondo. Ĉi tiu fido donas solenecon al liaj deliraĵoj kiu faras ilin preskaŭ tiom
imponaj kaj interesaj al mi kiom la vero.

Niaj konversacioj ne ĉiam temas nur pri liaj propraj historio kaj misfortunoj.
Pri ĉiuj punktoj de ĝenerala literaturo, li montras vastegan konon kaj rapidan
travideman komprenon. Lia elokventa parolo estas forta kaj kortuŝa; kaj kiam
li rakontas tragikan okazaĵon, aŭ klopodas eksciti sentojn de kompato aŭ amo,
mi ne povas aŭdi sen larmoj. Li sendube estis glora estulo dum siaj tagoj de
prospero, se nun, ruinigita, li estas tiom nobla kaj dieca! Li ŝajnas senti siajn
meritojn kaj la grandecon de sia falo.

"Kiam mi estis pli juna," li diris, "mi sentis ke iu granda entrepreno estas
destinita al mi. Miaj emocioj profundas; sed mi havis senpasian prudenton, kiu
kvalifikas min por elstaraj atingoj. Ĉi tiu sento pri la valoro de mia karaktero
subtenis min, en cirkonstancoj kiuj frakasus aliajn, ĉar mi konsideris krime
forĵeti pro senutila funebro tiujn talentojn kiuj povus utili al miaj viv-kunuloj.
Kiam mi pripensis la laboron kiun mi estis fininta, nenion malpli ol la kreon de
sentema kaj racia animalo, mi ne povis rangi min inter la aro de ordinaraj
inventistoj. Sed ĉi tiu sento, kiu subtenis min komence de mia kariero, nun
povas nur puŝi min pli profunden en polvon. Ĉiuj miaj konjektoj kaj esperoj
estas vanaĵoj; kaj kiel la ĉefanĝelo kiu avidis al ĉiopoveco, mi estas ĉenita en
eterna infero. Mia imagemo estis forta, sed miaj kapabloj de analizo kaj
aplikado estis fortegaj; per kunigo de ĉi tiu kvalitoj mi elpensis la ideon kaj
realigis la kreon de homo. Eĉ nun mi ne povas rememori sen pasio miajn
revojn dum la laboro estis nefinita. Mi paŝis en la ĉielo per miaj pensoj, jen
glorante pro miaj povoj, jen ardante pro la ideo de iliaj efikoj. Ekde mia
infanaĝo mi ensorbadis altajn esperojn kaj superan ambicion; sed nun, kiom
sinkinta mi estas! Ho amiko! Se vi konus min kiel mi iam estis, vi ne rekonus
min en ĉi tiu kaduka stato. Malespero malofte vizitis mian koron; alta destino
ŝajne subtenis min, ĝis mi falis, neniam ajn restariĝonte."

Ĉu mi devas perdi ĉi tiun admirindan estulon? Mi deziregis havi amikon; mi


serĉis iun kiu simpatiu kaj amu min. Jen, sur ĉi tiuj dezertaj maroj mi trovis
tian; sed mi timas ke, amikiginte lin, mi povos nur koni lian valoron kaj perdi
lin. Mi volas repacigi lin kun la vivo, sed li rifuzas la ideon.
"Mi dankas al vi, Valtono," li diris, "pro via bonkoremo al tiom mizera
malfeliĉulo; sed parolante pri novaj homrilatoj kaj freŝaj objektoj de tenero, ĉu
vi pensas ke ili povas anstataŭigi tiujn perditajn? Ĉu ajna viro povas esti kiel
Klervalo estis por mi; aŭ ajna virino kiel Elizabeto? Eĉ kiam la teneraj sentoj
ne baziĝas sur iuj superaj kvalitoj, la kunuloj de infanaĝo ĉiam havas iun
povon sur la menso, kiun postaj amikoj apenaŭ povas akiri. Ili konas niajn
infanajn emojn, kiuj, eĉ se ili poste modifiĝos, neniam estos forviŝitaj; kaj ili
povas kompreni niajn agojn kun pli da certeco pri la honesteco de niaj motivoj.
Fratino aŭ frato neniam povas, escepte se tia tendenco frue evidentiĝis,
suspekti la alian de fraŭdo aŭ trompo, sed alia amiko, eĉ se la rilato estas
intima, povas, kontraŭvole, esti infektita de suspekto. Sed mi ĝuis amikojn kiuj
fariĝis karaj ne nur per kutimiĝo kaj kunestado, sed pro siaj propraj kvalitoj;
kaj kie ajn mi estos, la paciga voĉo de mia Elizabeto kaj la konversacio de
Klervalo ĉiam estos flustrataj en mian orelon. Ili estas mortintaj, kaj nur unu
emocio en ĉi tia soleco povas persvadi min konservi mian vivon. Se mi estus
okupita de iu alta entrepreno aŭ plano, ŝargita de ampleksa utileco al miaj viv-
kunuloj, mi povus vivi por plenumi ĝin. Sed mia sorto ne estas tia; mi devas
persekuti kaj detrui la estulon kiun mi vivigis; tiam mia sorto sur la Tero estos
plenumita kaj mi rajtos morti."

2an de septembro

Amata Fratino, mi skribas al vi ĉirkaŭate de danĝero, nesciante ĉu la destino


lasos min revidi karan Anglion, kaj la pli karajn amikojn kiuj loĝas tie.
Glacimontoj ĉirkaŭas min kaj lasas neniun vojon de eskapo. Ĉiumomente ili
minacas frakasi mian ŝipon. La bravuloj kiujn mi persvadis esti miaj kunuloj
atendas savon de mi; sed mi estas senpova. Nia situacio estas terurega, tamen
miaj kuraĝo kaj esperemo ne forlasas min. Ni eble travivos; kaj se ne, mi
sekvos la konsilon de Seneko, morti kun kuraĝo.

Tamen kia, Margareto, estos via mensostato? Vi ne aŭdos pri mia pereo, kaj
malpacience atendos mian revenon. Jaroj pasos; vi foje sentos malesperon, kaj
tamen estos turmentita de espero. Ho amata fratino! Mi antaŭtimas la naŭzan
senigadon de viaj sinceraj esperoj kun pli da teruro ol mian propran morton.
Sed vi havas edzon kaj belajn infanojn; vi povos esti ĝoja: La Ĉielo benu vin
kaj faru vin tia!

Mia malfeliĉa gasto rigardas min per tenera kompato. Li klopodas doni
esperon al mi, kaj parolas kvazaŭ la vivo estus posedaĵo kiun li valoras. Li
atentigas kiom ofte la samaj akcidentoj trafis aliajn navigistojn kiuj provis ĉi
tiun maron, kaj spite mian reziston, li kuraĝigas min per feliĉaj aŭguroj. Eĉ la
maristoj sentas la povon de lia elokventa parolo: kiam li parolas, ili ĉesas
malesperi; li vekas iliajn energiojn kaj, dum ili aŭskultas lian voĉon, ili kredas
ke ĉi tiuj vastaj glacimontoj estas talpaĵoj kiuj malaperos pro homa volo. Ĉi
tiuj sentoj mallonge daŭras; ĉiu tago de prokrastita espero timigas ilin, kaj mi
preskaŭ antaŭtimas ke ĉi tiu malespero provokos ribelon.

5an de septembro

Ĵus okazis io tiom elstare interesa ke, kvankam estas tre probable ke ĉi tiuj
paperoj neniam atingos vin, mi tamen ne povas deteni min de registrado.

Ni estas ankoraŭ inter glacimontoj, ankoraŭ en tuja danĝero esti frakasitaj inter
iliaj kolizioj. La malvarmo estas ekstrema, kaj multaj el miaj malfeliĉaj
kamaradoj jam havas siajn tombojn en ĉi tiu dezerta loko. La sano de
Frankenŝtajno tage malkreskas: entuziasma fajro ankoraŭ glimas en liaj okuloj;
sed li estas elĉerpita, kaj kiam io subite pelas lin al fortostreĉo, li rapide
resinkas en ŝajne senvivan staton.

Mi menciis en miaj lastaj leteroj miajn timojn pri ribelo. Ĉi matene, dum mi
sidis rigardante la palan vizaĝon de mia amiko -- liajn okulojn duonfermitajn,
liajn membrojn lace pendantajn -- mi estis elseĝigita de ses maristoj kiuj
deziris eniri en la kajuton. Ili envenis, kaj ilia elektito alparolis al mi. Li diris
ke li kaj liaj kunuloj estas elektitaj de la aliaj maristoj kiel deputitoj, por
prezenti postulon al mi, kiun mi ne povas juste rifuzi. Ni estas ĉirkaŭataj de
glacio kaj probable ne eskapos; sed ili timas ke, se la glacio disiĝos (kio eblas),
kaj libera vojo malfermiĝos, mi estos sufiĉe freneza por daŭrigi la vojaĝon kaj
gvidi ilin en novajn danĝerojn, post kiam ili jam estos feliĉe venkintaj ĉi tiun.
Tial ili deziras ke mi faru solenan promeson: se la ŝipo liberiĝos, mi tuj
direktos ĝin suden.

Ĉi tiu parolo estis ĝena al mi. Mi ne estis perdinta kuraĝon; nek konsiderinta la
ideon reiri se liberigita. Tamen, ĉu estus juste, aŭ eĉ eble, rifuzi ĉi tiun
postulon? Mi hezitis antaŭ ol respondi; Frankenŝtajno, kiu komence estis
silenta, kaj ja ŝajnis apenaŭ sufiĉe forta por atenti, nun vigliĝis. Liaj okuloj
briletis, kaj liaj vangoj ruĝiĝis pro momenta forto. Turninte sin al la viroj li
diris --

"Kion vi intencas? Kion vi postulas de via kapitano? Ĉu vi tiom facile rezignas


vian celon? Ĉu vi ne diris ke ĉi tio estas glora ekspedicio? Kaj kial ĝi estas
glora? Ne ĉar la vojo estas glata kaj paca kiel suda maro, sed ĉar ĝi plenas je
danĝero kaj teruro; ĉar ĉiu nova krizo postulos vian forton kaj montros vian
kuraĝon; ĉar danĝero kaj morto ĉirkaŭas, kaj vi akceptas la defiojn kaj venkos
ilin. Pro ĉi tio ĝi estas glora, pro ĉi tio, honora entrepreno. Vi atendis esti
laŭdataj kiel herooj de via specio; viaj nomoj adorataj, ĉar ili apartenas al
bravuloj kiuj alfrontis morton pro honoro kaj utilo al la homaro. Kaj nun, vidu,
antaŭ la unua ombro de danĝero, aŭ (se vi preferas) la unua granda kaj terura
provo de kuraĝo, vi retropaŝas, kontentaj kun la reputacio de viroj kiuj ne
sufiĉe fortas por elteni malvarmon kaj danĝeron, kaj tial, malvarmaj povruloj,
reiris al siaj varmaj fajrujoj. Nu, tiom da preparo ne necesis; vi ne devis veni
tiom for, kaj treni vian kapitanon al la honto de malvenko, nur por pruvi vin
malkuraĝuloj. Ho! Estu viroj, aŭ estu pli ol viroj. Estu neŝanceleblaj sur viaj
celoj, firmaj kiel roko. Ĉi tiu glacio ne havas la forton kiun viaj koroj eble
havas; ĝi estas ŝanĝebla, kaj ne povos kontraŭstari vin, se vi tiel decidos. Ne
reiru al viaj familioj kun malhonoro markita sur viaj fruntoj. Reiru kiel herooj
kiuj luktis kaj venkis, kiuj neniam spertis fuĝon de malamiko."

Li diris ĉi tion per voĉo tiom modulita al la diversaj emocioj esprimataj, kun
okuloj tiom plenaj je superaj idealoj kaj heroismo, ke oni ne povas miri ke li
pensigis ĉi tiujn virojn. Ili rigardis sin kaj ne kapablis respondi. Mi parolis; mi
diris ke ili reiru, kaj konsideru kio estis dirita; ke mi ne gvidos ilin pli norden
se ili forte deziras la malon; sed mi esperas ke, post pripensado, ilia kuraĝo
revenos.

Ili reiris, kaj mi turnis min al mia amiko; sed li estis venkita de laco kaj
preskaŭ senviva.

Kiel ĉio finiĝos, mi ne scias. Sed mi preferus morton al honta reiro -- mia celo
neplenumita. Tamen mi timas ke tia estos mia sorto. La maristoj, ne subtenataj
de ideoj de gloro kaj honoro, ne povos propravole plu elteni siajn nunajn
malfacilaĵojn.

7an de septembro

La kubeto estas ĵetita; mi konsentis reiri se ni ne estos detruitaj. Tiel ĉiuj miaj
esperoj estas frakasitaj de malkuraĝo kaj nedecidemo. Mi reiros senscia kaj
senrevigita. Por pacience akcepti ĉi tiun maljustecon necesas pli da filozofio ol
mi posedas.

12an de septembro
Ĝi jam finiĝis; mi reiras al Anglio. Mi estas perdinta miajn esperojn de utilo
kaj gloro; mi estas perdinta mian amikon. Sed mi klopodos rakonti detale ĉi
tiujn amarajn cirkonstancojn al vi, kara fratino; kaj dum mi velas al Anglio, kaj
al vi, mi ne malesperos.

La 9an de septembro, la glacio komencis moviĝi, kaj ni aŭdis defore muĝadon


kiel tondron, dum la insuloj splitiĝis kaj fendiĝis ĉie ĉirkaŭe. Ni estis en tuja
danĝero; sed, ĉar ni povis nur atendi, mia ĉefa zorgo estis mia malfeliĉa gasto,
kies malsano kreskis tiom ke li estis tute limigita al sia lito. La glacio fendiĝis
malantaŭ ni, kaj iu forto pelis ĝin norden; venteto leviĝis de okcidento, kaj la
11an tagon, vojo al sudo fariĝis tute libera. Kiam la maristoj vidis ĉi tion, kaj
ke ilia reiro al sia hejmlando ŝajne fariĝis certa, ili faris laŭtan kaj longan krion
de tumulta ĝojo. Frankenŝtajno, kiu estis dormanta, vekiĝis kaj demandis la
kaŭzon de la tumulto. "Ili krias," mi diris, "ĉar ili baldaŭ reiros al Anglio."

"Ĉu vi fakte reiras?"

"Ve, jes. Mi ne povas kontraŭi iliajn postulojn. Mi ne povas gvidi ilin


kontraŭvole en danĝeron, kaj mi devas reiri."

"Faru tiel, se vi volas; sed mi ne faros. Vi rajtas rezigni vian celon, sed la mia
estas misio de la Ĉielo, kaj mi ne aŭdacas. Mi estas malforta; sed sendube la
spiritoj kiuj helpas mian venĝon provizos al mi sufiĉan forton." Dirinte ĉi tion,
li klopodis salti de la lito, sed la fortostreĉo estis tro por li; li falis malantaŭen,
kaj svenis.

Pasis longa tempo antaŭ ol li rekonsciiĝis, kaj mi ofte pensis ke lia vivo estas
tute estingita. Finfine li malfermis siajn okulojn, sed li strebis spiri, kaj ne
kapablis paroli. La kirurgo donis al li trankviligan medikamenton kaj ordonis
ke ni lasu lin ripozi. Dume, li diris al mi ke mia amiko havas malmultajn
horojn da vivo.

Lia kondamno estis dirita, kaj mi povis nur malĝoji kaj pacienci. Mi sidis apud
lia lito, rigardante lin. Liaj okuloj estis fermitaj, kaj mi pensis ke li dormas; sed
baldaŭ li vokis al mi per malforta voĉo, kaj petinte ke mi proksimiĝu, diris,
"Ve! La forto de kiu mi dependis estas for; mi sentas ke mi baldaŭ mortos, kaj
li, mia malamiko kaj persekutanto, eble ankoraŭ ekzistas. Ne kredu, Valtono,
ke dum la lastaj momentoj de mia ekzisto mi sentas tiun brulantan malamon,
kaj ardan venĝemon kiun mi iam esprimis. Sed mi sentas ke mia deziro por la
morto de mia kontraŭulo estas justa. Dum ĉi tiuj lastaj tagoj mi estis okupata
de pensoj pri mia antaŭa konduto; mi ne opinias ĝin riproĉinda. Pro portempa
humoro de entuziasma frenezo mi kreis racian vivaĵon, kaj estis respondeca
por certigi, tiom kiom mi povus, liajn feliĉon kaj bonan farton. Ĉi tio estis mia
devo; sed estis alia devo eĉ pli supera. Mia devo al miaj viv-kunuloj havis pli
grandan rajton al mia atento, ĉar ili inkluzivas pli grandan proporcion da feliĉo
aŭ mizero. Konvinkite de ĉi tiu vidpunkto, mi rifuzis, ja prave rifuzis, krei
kunulinon por la unua vivaĵo. Li montris senegalajn malicon kaj
memcentrismon en malbono. Li detruis miajn amikojn; li destinis detruon al
vivuloj kiuj posedis elstarajn sentojn, ĝojon, kaj feliĉon. Kaj mi ne scias kiam
lia malsato al venĝo eble finiĝos. Estante mizera, por ke li mizerigu neniun
alian, li devas morti. La tasko de lia detruo estis mia, sed mi malsukcesis. Sub
influo de memcentremo kaj brutecaj motivoj, mi petis vin alpreni mian
nefinitan laboron; mi renovigas ĉi tiun peton, sed nun mi estas instigata nur de
racio kaj virto.

"Tamen mi ne povas peti ke vi rezignu viajn landon kaj amikojn por plenumi ĉi
tiun taskon; kaj nun, ĉar vi reiras al Anglio, vi apenaŭ havos ŝancon renkonti
lin. Sed mi lasas al vi la konsideron de ĉi tiuj punktoj, kaj la ekvilibrigon de
viaj respondecoj, laŭ vi; miaj prudento kaj ideoj estas jam perturbitaj de la
proksimeco de la morto. Mi ne aŭdacas peti vin fari kion mi konsideras justa,
ĉar mi eble estas misgvidita de pasio.

"Maltrankviligas min ke li povos vivi kiel ilo de malico; aliflanke, ĉi tiu horo,
kiam mi atendas baldaŭan liberiĝon, estas la nura ĝoja horo kiun mi ĝuas ekde
pluraj jaroj. La formoj de la karaj mortintoj aperadas antaŭ mi kaj mi rapidas al
iliaj brakoj. Adiaŭ, Valtono! Serĉu ĝojon en trankvilo kaj evitu ambicion, eĉ se
tio estas nur la ŝajne senkulpa ambicio fariĝi elstara en scienco kaj esplorado.
Sed kial mi diras ĉi tion? Mi mem fuŝis ĉi tiujn esperojn, tamen alia eble
sukcesos."

Lia voĉo fariĝis pli mallaŭta dum li parolis; finfine, lacigita de sia penado, li
fariĝis silenta. Proksimume duonhoron poste li provis paroli denove sed ne
kapablis; li malforte premis mian manon, kaj liaj okuloj fermiĝis por ĉiam,
dum la brilo de milda rideto malaperadis de liaj lipoj.

Margareto, kian komenton mi povas fari pri la tro frua estingiĝo de ĉi tiu glora
spirito? Kion mi povas diri kio komprenigos al vi la profundecon de mia
funebro? Ĉio kion mi esprimus estus maladekvata kaj malforta. Miaj larmoj
fluas; nubo de senreviĝo ombras mian menson. Sed mi vojaĝas al Anglio, kaj
tie mi eble trovos konsolon.
Mi estas interrompita. Kion aŭguras ĉi tiuj sonoj? Estas noktomezo; venteto
milde blovas, kaj la gardistoj sur la ferdeko apenaŭ moviĝas. Denove; estas
sono de homa voĉo, sed pli raŭka; ĝi venas de la kajuto kie la restaĵoj de
Frankenŝtajno ankoraŭ kuŝas. Mi devas stari kaj esplori. Bonan nokton, mia
fratino.

Ho Dio! Kia sceno ĵus okazis! Mia kapo ankoraŭ turniĝas dum mi memoras
ĝin. Mi apenaŭ scias ĉu mi povos detale priskribi ĝin. Sed la rakonto kiun mi
registris estus nekompleta sen ĉi tiu fina kaj miriga katastrofo.

Mi eniris la kajuton kie kuŝas la restaĵoj de mia malbonsorta kaj admirinda


amiko. Super li staris formo kiun mi ne povas ĝuste priskribi per miaj vortoj; la
alteco estis grandega, sed la proporcioj estis strangaj kaj misaj. Dum li staris
super la ĉerko lia vizaĝo estis kaŝita de longaj bukloj de taŭzitaj haroj; sed unu
larĝega mano estis etendita, kies koloro kaj teksturo estis kiel tiu de mumio.
Kiam li aŭdis la sonon de mia alveno li ĉesis siajn funebrajn kaj hororajn
sonojn, kaj saltis al la fenestro. Mi neniam vidis vidaĵon pli teruran ol lian
vizaĝon, de tia malplaĉega abomena malbeleco. Mi reflekse fermis miajn
okulojn, kaj klopodis memori miajn devojn rilate al ĉi tiu detruanto. Mi petis
ke li restu.

Li hezitis, kaj rigardis min kun miro. Denove turnante sin al la senviva formo
de sia kreinto, li ŝajnis forgesi mian ĉeeston, kaj ĉiu aspekto kaj gesto ŝajnis
instigita de plej sovaĝa furiozo de iu neregebla pasio.

"Tio ankaŭ estas mia viktimo!" li deklaris: "Per lia murdo miaj krimoj
kulminas; la mizera scenaro de mia ekzisto jam atingas sian finon! Ho,
Frankenŝtajn! Sindonema kaj sindediĉa estulo! Kiel povas utili, ke mi nun
petas de vi pardonon? Mi, kiu definitive detruis vin, detruante ĉion kion vi
amis. Ve! Li estas malvarma; li ne povas respondi."

Lia voĉo ŝajnis sufokita, kaj mia unua impulso, kiu sugestis devon obei la
mortantan peton de mia amiko, per detruo de lia malamiko, estis ĉi tiam
prokrastita pro miksitaj sentoj de scivolemo kaj kompato. Mi proksimiĝis al ĉi
tiu grandega vivaĵo; mi ne aŭdacis denove levi miajn okulojn al lia vizaĝo - lia
malbeleco estis tiom terura kaj malnatura. Mi provis paroli, sed la vortoj
neniiĝis ĉe miaj lipoj. La monstro daŭrigis siajn frenezajn kaj konfuzitajn
sinriproĉojn. Finfine mi ekhavis sufiĉan kuraĝon por alparoli lin dum paŭzo en
la tempesto de lia pasio. "Via pento," mi diris, "estas nun vana. Se vi estus
aŭskultinta la voĉon de konscio, kaj atentinta la pikojn de bedaŭro, antaŭ ol vi
pelis vian diablan venĝemon al ĉi tiu ekstremo, Frankenŝtajno ankoraŭ vivus."

"Kaj ĉu vi imagas?" la demono diris; "Ĉu vi pensas ke mi estis tiam


malsentema al mensodoloro kaj bedaŭro?" Fingromontrante al la kadavro, li
daŭrigis, "Li... li ne suferis pli dum la kompletiĝo de la faraĵo -- ho! ne
dekmilonon de la angoro kiun mi spertis dum la longdaŭraj eroj de ĝia realigo.
Terura memcentremo pelis min, dum bedaŭro venenis mian koron. Ĉu vi
pensas ke la ĝemoj de Klervalo estis muziko en miaj oreloj? Mia koro estis
formita amema kaj kompatema; kaj kiam mizero tordis ĝin al malvirto kaj
malamo, ĝi spertis la perfortan ŝanĝiĝon kun torturo kiun vi ne povas eĉ imagi.

"Post la murdo de Klervalo mi reiris al Svisio korŝirita kaj mergita en emocio.


Mi kompatis al Frankenŝtajno; mia kompato atingis hororon: mi abomenis min
mem. Sed kiam mi malkovris ke li, la aŭtoro de kaj mia ekzisto kaj ĝiaj
nepriskribeblaj turmentoj, aŭdacis esperi ĝojon; ke dum li verŝadis mizeron kaj
malesperon sur min, li serĉis propran ĝojon en sentoj kaj pasioj kiuj estas
porĉiame baritaj al mi, tiam senpova envio kaj amara indigno verŝis en min
nerezisteblan deziron por venĝo. Memorante mian minacon, mi decidis ke ĝi
efektiviĝu. Mi sciis ke mi estis pretiganta mortigan torturon por mi, sed mi
estis sklavo, ne mastro, de impulso kiun mi abomenis, tamen ne povis malobei.
Sed kiam ŝi mortis -- ne, tiam mi ne malĝojis. Mi estis tute forĵetinta
kompaton, tute venkinta angoron, por tumulti en superflua malespero. Ekde
tiam Malbono fariĝis mia bono. Tiom aŭdacinte, mi povis nur adapti mian
karakteron al la medio kiun mi laŭvole elektis. La plenumo de mia demona
celo fariĝis nesatigebla pasio. Kaj nun ĝi estas finita; tie estas mia lasta
viktimo!"

Komence, la esprimado de lia mizero efikis al mi; tamen, kiam mi memoris


kion Frankenŝtajno diris pri liaj povoj de elokvento kaj persvado, kaj kiam mi
denove turnis miajn okulojn al la senviva formo de mia amiko, indigno rebrulis
en mi. "Mizerulo!" mi diris, "estas bone ke vi venis ĉi tien por ploraĉi pri la
ruino kiun vi kreis. Vi ĵetas torĉon en amason da konstruaĵoj; kiam ili estas
elkonsumitaj, vi sidas inter la ruinoj kaj priploras la detruon. Hipokrita fiulo!
Se li, pri kiu vi funebras, ankoraŭ vivus, li ankoraŭ estus la objekto, kaj denove
fariĝus la predo, de via damninda venĝemo. Kion vi sentas ne estas kompato;
vi malĝojas nur ĉar la viktimo de via malico estas for de via povo."

"Ho, ne estas tiel -- ne tiel," interrompis la estulo; "Tamen tia devas esti la
impreso kiun la ŝajna celo de miaj agoj lasis ĉe vi. Mi ne atendas kunsentadon
en mia mizero. Simpation mi neniam povos trovi. Kiam mi unue serĉis ĝin,
estis la amo al virto, kaj la sentoj de ĝojo kaj tenero kiuj plenigis mian tutan
animon, kiujn mi volis interŝanĝi kun aliaj. Sed nun, kiam virto estas fariĝinta
ombro kaj tiuj ĝojo kaj tenero fariĝintaj amara abomena malespero, pro kio mi
serĉu simpation? Mi estas kontenta suferi sole, dum miaj suferoj daŭros: kiam
mi mortos, mi facile akceptas ke mia famo estos fia kaj abomena. Iam mia
imago estis konsolata per revoj de virto, famo, kaj de ĝuo. Iam mi vane esperis
renkonti estulojn kiuj, pardonante mian eksteran formon, amus min pro la
bonegaj kvalitoj kiujn mi kapablis ekzempligi. Mi estis nutrata per altaj idealoj
de honoro de sindediĉo. Sed nun malvirto estas malnobliginta min sub la plej
malnoblan animalon. Neniu krimo, neniu malicaĵo, neniu malignaĵo, neniu
mizero estas komparebla al la mia. Kiam mi konsideras la teruran liston de
miaj agoj, mi ne povas kredi ke miaj pensoj iam estis plenaj je sublimaj kaj
superaj vizioj de la belo kaj majesto de la bono. Sed tiel ja estas; la falinta
anĝelo fariĝas la maligna diablo. Tamen eĉ tiu malamiko de Dio kaj la homo
havis amikojn kaj kamaradojn en sia afliktiĝo; mi estas tute sola.

"Vi, kiu nomas Frankenŝtajnon via amiko, ŝajne konas miajn krimojn kaj
misfortunojn. Sed en la detaloj pri ili kiujn li rakontis al vi, li ne povis resumi
la horojn kaj monatojn da mizero kiujn mi suferis, kadukiĝante en senpovaj
pasioj. Ĉar dum mi detruis liajn esperojn, mi ne satigis miajn dezirojn. Ili estis
ankoraŭ ardaj kaj urĝaj; mi ankoraŭ deziris amon kaj apartenon, kaj mi estis
ankoraŭ rifuzita. Ĉu ĉi tio ne estas maljusta? Ĉu oni konsideru min la sola
krimulo, kiam la tuta homaro estas pekinta kontraŭ mi? Kial vi ne malamas
Felikson, kiu malestime pelis sian amikon de sia pordo. Kial vi ne abomenas la
kamparanon kiu provis detrui la savinton de sia infano? Ho ne, ili estas virtaj
kaj senmakulaj estuloj! Mi, la mizera kaj forlasita, estas abortaĵo, rifuzinda,
batinda, surtretinda. Eĉ nun, memoroj pri ĉi tiu maljusteco boligas mian
sangon.

"Sed estas vere ke mi estas fiulo. Mi estas murdinta la belajn kaj la senpovajn;
strangolinta la senkulpajn dum ili dormis, kaj ĝismorte stringinta la gorĝon de
tiu kiu neniam vundis min nek ajnan alian vivaĵon. Mi kondamnis mian
kreinton, la elstara ekzemplo de ĉio kio meritas amon kaj admiron inter homoj,
al mizero. Mi persekutis lin eĉ al neriparebla ruiniĝo. Tie li kuŝas, blanka kaj
malvarma en morto. Vi malamas min; sed via abomeno ne povas egali al la
mia kontraŭ mi mem. Mi rigardas la manojn kiuj faris la krimon; pensas pri la
koro en kiu la ideo naskiĝis, kaj malpacience atendas la momenton kiam [ĉi
tiuj manoj] renkontos miajn okulojn, kiam [tiu ideo] ĉesos frekventi miajn
pensojn.
"Ne timu ke mi estos kaŭzo de estontaj malicaĵoj. Mia laboro estas preskaŭ
finita. Nek via morto, nek la morto de ajna homo estas necesa por fini la
scenaron de mia ekzisto, kaj plenumi kio estas farenda; necesas nur mia. Ne
pensu ke mi prokrastos ĉi tiun oferon. Mi forlasos vian ŝipon per la glaciflosaĵo
kiu venigis min ĉi tien, kaj mi iros al la plej norda ekstremo de la globo. Mi
kolektos mian ŝtiparon kaj cindrigos ĉi tiun mizeran korpon, por ke ĝiaj
restaĵoj lasu neniujn indikaĵojn al iu scivolema malbeninda fiulo kiu kreus
alian kiel min. Mi mortos. Mi ne plu sentos la angoron kiu nun ronĝas min, nek
estos viktimo de sentoj ne satigitaj, ankoraŭ brulantaj. Li kiu donis al mi vivon
estas mortinta; kaj kiam mi ne plu estos, la memoroj pri ni ambaŭ rapide
forvaporiĝos. Mi ne plu vidos la sunon nek la stelojn, nek sentos la ventojn
karesi miajn vangojn. Lumo, sentoj, kaj konscio forpasos; kaj en ĉi tiu kondiĉo
mi devas trovi mian feliĉon. Antaŭ iom da jaroj, kiam la bildoj kiujn ĉi tiu
mondo prezentas unue aperis antaŭ mi, kiam mi sentis la ĝojigan varmon de
somero, kaj aŭdis la susuradon de folioj kaj la pepadon de birdoj, kaj ĉi tiuj
estis karaj al mi, mi plorus se mi devus morti. Nun, ĝi estas mia nura konsolo.
Makulita de krimoj, kaj turmentita de plej amara pento, kie mi povos trovi
ripozon, escepte en morto?

"Adiaŭ! Mi forlasas vin, la plej lastan de la homa speco kiun ĉi tiuj okuloj iam
vidos. Adiaŭ, Frankenŝtajn! Se vi ankoraŭ vivus, kaj ankoraŭ dorlotus deziron
de venĝo kontraŭ mi, vi pli bone satigus ĝin per mia vivo, ol per mia detruo.
Sed tiel ne estis; vi ja celis estingi min por ke mi ne kaŭzu pli grandan
mizeron; kaj se, per iu maniero nekonata de mi, vi ne jam ĉesas pensi kaj senti,
vi ne deziras [venĝon pli grandan ol tiun kiun mi sentas]. Kvankam vi ja estis
detruita, mia angoro tamen superis la vian; ĉar la amara piko de bedaŭro ne
ĉesos agaci miajn vundojn ĝis kiam la morto sepultos ilin.

"Sed baldaŭ," li kriis, kun malĝoja kaj solena entuziasmo, "mi mortos, kaj tio
kion mi nun sentas ĉesos esti sentata. Baldaŭ ĉi tiuj ardaj mizeroj estingiĝos.
Mi triumfe supreniros sur mian ŝtiparon, kaj jubilos en la agonio de torturaj
flamoj. La lumo de tiu fajrego estingiĝos; la ventoj blovos miajn cindrojn en la
maron. Mia spirito dormos pace; aŭ, se ĝi pensos, ĝi certe ne pensos ĉi tiel.
Adiaŭ."

Dirante ĉi tion, li saltis de la kajuta fenestro sur la glaciflosaĵon kiu estis


proksime al la ŝipo. Baldaŭ li estis forportita de la ondoj, kaj malaperis en la
mallumon kaj distancon.

FINO

You might also like