You are on page 1of 19

Kapitalismo Estas Mortiganta la Planedon.

Anarkiista Gvidilo pri Ekologio.

Kapitalismo Estas Mortiganta la Planedon.

Anarkiista Gvidilo pri Ekologio.

Unua Eldono, 2018


ISBN: 978-1-916

La Teksto estas skribita de John Warwick kun kontribuaĵoj el aliaj


membroj de la Anarchist Federation.

Ilustraĵoj: Nicky Minus (paĝoj 9, 14, 28, 36);

Guy Denning (paĝo 22)

Kovrila Bildo: Clifford Harper

Kovrila Desegnaĵo: Euan Sutherland.

Afed.org.uk

Enhavoj

Glosaro 4
Enkonduko 5
Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kapitalismo 8
Trompaj Solvoj 19
Anarkiista Ekologio 33
Kiel Ni Alvenos Tie? 36
Konkludo 39
Bibliografio 40

Glosaro

Kapitalismo: Ekonomia kaj politika sistemo fondata per la ekspluatado


kontraŭ tiuj, kiuj estas devigataj vendi siajn laboron por pluvivi. En
ĉi tiu sistemo, komerco, industrio kaj gravaj elektoj, kiuj influas la
medion, estas farataj de privataj posedantoj, kiuj estas pelataj de
profito.

Verda Kapitalismo: Same kiel supere, sed kun pli da sunpaneloj.

Novliberalismo: Politika sistemo de liberaj merkatoj, la privatigado


de pasintece komunaj rimedoj, kaj plejetaj reguloj ekspluatadante
laboristojn kaj la medion.
Sciencista Interkonsento: Konsento inter la plejparto da spertuloj en
fakto pri scienca procezo. Pli ol 97% de klimataj sciencistoj
konsentas, ke homoj estas kaŭzantaj klimatan ŝanĝiĝon.

Holismo: Metodo, kiu supozas, ke partoj de sistemo estas intime


kunligitaj, kaj devas esti traktataj kiel tutaĵo.

Koloniismo: La praktiko de esti okupanta teritorion por esti


ekspluanta ĝiajn naturajn rimedojn kaj loĝantojn.

Verdlavado: Agoj farataj de politikistoj kaj korporacioj por aspekti


'verdajn' kaj mediamikajn dum fari neniu signifa.

La ŝtato: La kolektataj asocioj, kiuj kreas kaj observigas regulojn,


kiuj estas kreitaj de malgranda malplimulto ene de teritorio. Per
reguloj, la ŝtato asertas, ke nur ĝi havas la rajton por uzi
perforton. La ŝtato uzas la regularon por pravigi kaj protekti
kapitalistan ekonomion.

PEDL/MEDL: Pli/Malpi Ekonomie Disvolviĝinta Lando.

Enkonduko

Ni estas en periodo de krizo, kiun ni, en PEDL-j, ankoraŭ ne povas


vidi. La signoj estas tie, se vi rigardas sufiĉe diligente, sed, je ĉi
tiu momento, la akvo ankoraŭ fluas, la rikoltaĵoj ankoraŭ estas
fidindaj, la skiliftoj ankoraŭ funkcias. La unua ondo de klimataj
rifuĝintoj klopodas fari siajn vojon en Eŭropon, sed ili ankoraŭ estas
malatentataj kiel 'ekonomiaj migrantoj' aŭ tiuj, kiuj estas
translokigataj de milito. Tre verŝajne, PEDL-j ne sentos la efikojn
de klimata ŝanĝiĝo ĝis poste iom da tempo; nia relativa riĉeco puŝos
la efikojn kontraŭ tiuj, kiuj ne havas la rimedojn por adapti, aŭ ties
klimato estis malpli modera komence. Ju pli longe ni atendas agi, des
pli granda la venanta kolapso estos.

Kolektive, PEDL-j kulpas pri la superforta plejparto da amasiĝitaj


karbonaj ellasoj, kaj devos radikale ŝanĝi siajn energiajn kaj
veturilajn sistemojn, se ekologia ruiniĝo estos evitita. Kiuj suferos
ĉi tiun ŝarĝon, kaj kiuj iĝos riĉaj per ĉi tiu procezo, estas
malfeliĉe antaŭvideblaj. La laborista klaso en PEDL-j kaj la plejparto
da homoj en MEDL-j pagos por la fosilia brulaĵa dependeco kaj
kreskada, spite de kostoj, modelo de la kapitalista sistemo. Ni jam
estas ekvidinta, ke tiu okazis en la nigraj, laboristaj klasaj
komunumoj detruigitaj per naturaj ruinigoj en la Usono, kaj inundado
mortiganta miliojn en Bangladeŝo.

Kapitalismo dependas de ade pligrandigi amasiĝon de profitoj. Ĉi tiu


estis atingata historie per alpropigoj (ĝentila termino por ŝtelado)
kaj interne kaj ekstere de la nacia ŝtato. Interne, en Eŭropo, ekde la
dek kvina jarcento plue, ĉi tiu estas sekvanta la modelon de ŝteli
komunan landon el la homoj por krei proletan klason dependantan de
salajra laboro por subteni sin mem. Ekstere, ĉi tiu plimultigo estis
ligata al movo ekstere de la landlimoj de Eŭropo por eksplui naturajn
rimedojn kaj laboron en aliaj lokoj. Tiel koloniismo kaj kapitalismo,
ekde la komenco, estas ligitaj al procezoj de rimeda elprenado kaj
amasiĝo.

Kapitalismo nun estas en krizo; kun tiel malmultaj lokoj ekstere de


ĝia atingo, estas neniuj facilaj fontoj de kresko por alpropigi, kaj
la povo de la ekologiaj sistemoj de la Tero gastigi pluan kreskon
estas serioze dubata. Kiel ĉikaze daŭri porti kreskon kaj profiton? En
PEDL-j, ni vidas novan atakon kontraŭ la rajtoj de laboristoj, per pli
nesekuraj postenoj, malpliigitaj salajroj, kaj pli malbona socia
zorgo. En MEDL-j, la novliberisma disvoliĝa modelo estas devigata per
privatigado kaj financa malreguligo eltirante la plej grandan profiton
por la kapitalistoj.

Ni skribas ĉi tiun libreton por diskuti la mediajn problemojn, kiuj


estas kreitaj de Kapitalismo, kun koncentro pri klimata ŝanĝiĝo kaj la
trompaj solvoj, kiuj estas ofertataj. Estas pli vasta kompreno pri
mediaj problemoj, pro popularaj eldonaĵoj, kiel "Silent Spring",
"Gaia", kaj "An Inconvenient Truth"; tamen, kontraŭkapitalisma kritiko
estas mankata.

Kapitalismo estas sistemo dependante de la tuta ekspluado de la


Naturo; ĉu tio signifas oferi nian puran akvon por fendadi por
hidrokarbonaĵoj, aŭ oferi niajn infanojn al la produktada linio. Ni
devas disvoligi siajn ideojn pri kion malsama estonteco aspektas kiel
ekstere de la limigoj de kaj kapitalo kaj fosiliaj brulaĵoj. Ni ankaŭ
devas kritiki la trompajn solvojn ofertatajn de 'verda kapitalismo'
kaj plimultigita ŝtata regado. Ĝi estas nia aserto, ke la mondo post
kvin dek jaroj aspektos radikale malsimila al kion ni nun vidas. La
demando estas, ĉu ni movas al daŭrebla estonteco por la homaro, aŭ unu
de katastrofo.

Klimata Ŝanĝiĝo kaj Kapitalismo.

La koncepto de kaŭzata de homoj klimata ŝanĝiĝo ne estas nova. Joseph


Fourier unue diskutis la forcejan efikon dum 1824, kaj proponis, ke
homaj agoj povis influi tutmondajn temperaturojn. Aliaj famuloj de
ĥemio kaj fiziko, kiel Tyndall, Arrhenius kaj Bell, disvolvigis ĉi
tiun terion, kaj komprenis ĝiajn sekvojn. Poste la frua dudeka
jarcento, estis kompreno en la sciencista komunumo, ke bruli fosiliajn
brulaĵojn povis ŝanĝi la klimaton de la Tero.

Poste la 1970j, publika scio de la problemo estis kreskinta kaj la


sciencista komunumo komencis disvolvigi modelojn pri kiel ellasoj de
CO2 influos la estontecan klimaton. Dum ĉi tiu periodo, la petrola
firmao Exxon kondukis grandan kvanton da esploro pri klimata ŝanĝiĝo
kaj tutmonda klimata modelado. Oniaj trovaĵoj endanĝerigis la
profitojn de la firmao, tial oni retenis la esploradon kaj anstataŭe
elspezis monon por misinformantada kaj lobiada kampanjo por limigi
publika konsento kaj registrara regulado (Vidu Environmental Letters:
Bibliografio). Tio ĉefe estis sukcesa kaj kaŭzanta sekvantajn
registarojn, ene de Usono kaj aloke demandantajn, pri la scienco de
klimata ŝanĝiĝo, kaj limigantajn regulado de CO2, kvankam la
superforta sciencista interkonsento. Misinformado de la publiko estas
subtenita de multaj amaskomunikiloj regataj de la reganta klaso,
permesante ke registaroj prokastas median reguladon, kaj traktas
klimatan ŝanĝiĝon kiel negrava problemo.

En pli antaŭnelongaj tempoj, ni estas vidinta eĉ la politika dekstro


ŝanĝis el la klimata neado de George W. Bush al la konsento pri media
regularo de la ĉeftendenco. Ekzemple, pensu pri la 'brakumu ĥaskion'
verdlavado de David Cameron. Kvankam verdlavado estas cedinta kelkajn
malgrandajn venkojn, multaj da la ĉefaj tutmondaj regulantoj ankoraŭ
prokastas iun ajn seriozan agon laŭeble plej multe, dum ili
antaŭeniĝas trompajn 'verdajn kapitalismajn' solvojn. Aliuloj estas
agnoskintaj klimatan ŝanĝiĝon, sed estas malagnoskintaj la homan
kaŭzon, aŭ ke ni povas fari ion ajn kontraŭ ĝi. Donald Trump diris en
2016, ke klimata ŝanĝiĝo estis trompego antaŭeniĝita de Ĉinio por
malfortigi la ekonomion de Usono, zorge kunligante kaj ekonomian
naciismon kaj klimatan neadon. Per prezenti la problemon kiel unu de
nacia defendado kaj ekonomia bezono, Trump estas sukcesinta krei pli
grandan dubon pri la bezono por plimalgrandigi karbonajn ellasojn.

Media poluado estas unu de la plej grandaj malsukcesoj de la libera


merkato. Fosiliaj brulaĵoj estas malmultekostaj, ĉar CO2 estas
'negativa ekstera efiko'; signifante, ke la kosto de ellasi ĝin ne
estas tenata de la kulpaj firmaoj, sed de la Socio entute. Privataj
firmaoj, pro tio, havas nur malgrandan instigilon por plimalgrandigi
CO2 ellasojn, kaj la prezoj de oniaj produktaĵoj estas konservate
artefaritaj malgrandaj per ĉi tiu socia subvencio. Tiuj ellasoj havas
neniun merkatan valoron- ili aldonas neniun al la kosto de produktaĵo,
sed havas grandajn sekvojn por la tutmonda klimato. La merkato, pro
tio, ne povas esti fidata por ripari ĉi tiun problemon. La elektoj
haveblaj al ni estas aŭ regi la merkaton, por ke mediaj kostoj estas
konsiderataj, ekzemple per ŝtata kapitalismo, aŭ forigi la regado de
niaj vivoj de la merkato entute.

Ju pli longe ni prokastas agi kontraŭ klimata ŝanĝigo, des pli


malfacile ripari la problemon iĝos. Ĉi tiu libreto proponas, ke la nur
metodo por atingi seriozan ŝanĝon estas forlasi la kapitalistan
sistemon; reakiri la energiajn kaj produktadajn sistemojn el iliaj
korporaciaj posedantoj, kaj doni ilin al la manoj de la popolo. Tiu ne
estas malgranda tasko, sed ofertas eskapon el la multaj mediaj
ruiniĝoj, kiujn ni nuntempe kontraŭstaras. Ni ankaŭ montras, ke ŝtata
potenco plifortiĝas dum tempoj de krizo, kaj, pro tio, ni devas esti
zorgema pri la solvoj, kiuj plifortigas la potencon de la ŝtato por
regi niajn vivojn. Por atingi ĉi tiun, ni devas konsideri la proverbon
de 'pensu tutmonde, agu surloke' kaj klopodi por malcentraj solvoj,
kiuj donas regadon de energiaj kaj produktadaj sistemoj al la homoj,
kiuj uzas ilin, por la gajno de la tuta tutmonda ekologia sistemo.

Kazostudoj: energio kaj domoj sub kapitalismo.

En la estanteca energia sistemo, ni dependas de nekomune posedata,


grandskala, centra energia produktado, kiu foriras el la konsumanto
iun ajn voĉdonon pri kiel la energio estas produktita. Energio estas
liverata al konsumanto por kotizo, kun la profita marĝeno de la
produktanto regadata de la ŝtato, interŝanĝe por la povo de funkcii
kiel malgranda kartelo. La vera kosto, tamen, ne estas konsiderata. La
media kosto de ellasi CO2 dum elprenadi kaj bruli fosiliajn brulaĵojn
ne estas enhavata en la prezo, farante fosiliajn brulaĵojn artefarite
malmultekostaj. Tio permesas karbonan elprenadon kaj bruladon daŭri,
ĉar ĝi daŭras esti profitodona.

Energiaj sistemoj estas nuntempe administritaj por duobla funkcio- por


provizi al konsumantoj energion kaj por provizi al kapitalistoj
profitojn. Estontecaj energiaj sistemoj devas esti demokratiaj en
iliaj regado kaj administrado. Ili bezonas servi siajn komunumojn, kaj
koncentri pri energia efikeco, tiel plimalgrandigi bezonon kaj etigi
mediajn kostojn, anstataŭe de ĉasi profiton. La teknologioj bezontataj
por atingi ĉi tiun devus esti taŭgigitaj al iliaj lokoj. Venta kaj
onda energio pli taŭgas en norda eŭropo, geoterma devus esti uzata kie
ĝi ekzistas nature, kaj suna en norda afriko.

En MEDL-j, ni bezonas eviti plimultigi karbonintensajn metodojn de


vivado, kiuj PEDL-j ĝuas ekde la industria revolucio. Ni bezonas
plibonigi la kvaliton de vivo sen dependi de antikva kaj poluanta
teknologio. Ĉi tiu nuntempe okazas en iompostioma maniero. Tamen, la
plejparton da la financado estas provizata de PEDL-j kiel metodo por
kompensi iliajn proprajn karbonajn ellasojn.

Ni vidas finon de intelekta propaĵo kiel mekanismo por atingi ĉi tiun,


por ke malaltkarbonaj solvoj povas esti transdonata rekte al la
disvolviĝanta mondo. Bezono povas esti malpliigata per raciiĝo de
industria produktado, kaj fokuso pri la bezonoj de la komunumo,
anstataŭe de produktado por 'ekonomia kresko' aŭ profito. Ni havas la
teknologion haveblan por provizi puran energian sistemon; tio, kiu
restas, estas disvastigi ĉi tiujn ideojn kaj teknologiojn, kaj prenas
regon por ni mem.

Domoj

Britio havas iom da la plej maljunan doman akcion en eŭropo, kiu estas
ofte trablovata, nevarmizola, kaj malbone desegnita laŭ la perspektivo
de hejtado kaj energia efikeco. Multaj domoj estas konstruita antaŭ la
invento de hejtado, kaj unufoja glazuro ankoraŭ oftas. La akcio ankaŭ
havas tre malrapidan spezon, ĉar la denseco de domoj estas plejparte
malalta, kaj domoj estas malofte detruataj kaj anstataŭigataj de iliaj
posedantoj. Ĉi tiu metas multajn luantojn en la situacio de esti
bezonataj akcepti trablovatajn domojn, kiuj estas multekosta por hajti
kaj suferas pro problemoj de ŝimo kaj malseketeco.

Dum novaj domoj estas konstruataj, oportuno estiĝas por krei domoj,
kiuj estas energiefikaj kaj eĉ karbonneŭtralaj, provizante energion
per sunaj kaj ventaj instalaĵo en hejma aŭ komunuma skalo. Ĉi tiu
oportuno, tamen, ne estas prenata, pro la malemo de la merkato pagi
premion por energiefikaj domoj. Konstruigantoj, pro tio, maksimumigas
sian profiton koste de la medio, per plejofte konstrui domoj, kiuj
bezonas la oftajn fosiliajn brulaĵojn por hejtado, kaj dependas de la
nuntempa modelo de centraj, karbonintensaj energiaj retoj. Ĉi tiu
kaptas nin en ĉi tiun modelon ĝis venontaj dekjaroj, aŭ metas la
koston de renovigado sur estontecaj generacioj. Senkarbonaj domoj
eblas pro nuntempaj teknologioj, sed ili ne estas sufiĉe profitaj por
konstruigantoj konstrui laŭ skalo. Krei domoj kun malgranda energia
bezono kaj la povo produkti sian propran energion povas permesi al
homoj plialtigitan nivelon de memsufiĉeco kaj la povon por atingi
siajn bezonojn per komunumaj skalaj, renoviĝantaj energiaj projektoj.

Estas proksime £837 miliarda valoro de domoj en la 'privata luada


sektoro', signifante ke ĝi estas luata por profito al homoj bezonataj
de hejmo. Dum ĉi tiuj domoj restas en la manoj de investantoj, ni ne
vidos lukostojn malaltigitajn, kaj ni ne vidos energian efikecon
igintan al la kvalito bezonata por eviti klimatan ŝanĝiĝon. La decidoj
pri kiel konstruaĵoj estas desegnataj, administrataj (kaj pri la iloj,
kiuj estas metitaj en ili), estas farataj, ĉefe, de konstruigantoj,
kiuj havas malmultajn mediajn limigojn, kaj nur la profitan instigilon
por gvidi ilin. Finfine, ni devas moviĝi al sistemon, kie nia media
sorto kaj komuna bonfarto estas decidita de ni mem, kun niaj propraj
interesoj kaj la interesoj de nia komunumo en la koro. Malĝoje, tamen,
kiam tiom da homoj luktas por pagi por iun ajn domon por loĝi en,
energia efikeco daŭras esti malalta prioritato.

Rimeda Forkonsumado.

Klimata ŝanĝigo ne estas la nur problemo alfrontanta la medion. Ni


estas konsumanta nerekreskantajn rimedojn je timiga rapideco, kaj
estas puŝanta iomerekreskantajn rimedojn al la punkton de kolapso.
Kiel socio, ni estas traktanta ĉi tiujn rimedojn kiel ili estas
senfinaj, kvankam tre fortaj pruvoj de la malo. Ni minas maloftajn
terajn metalojn por personaj elektraĵoj, fosforon por sterko, kaj
petrolon por petroĥemiaĵoj. Ĉiu de tiuj okazas je nedaŭreblaj
rapidecoj, ĉar la Naturo estas ekonomie 'malmultekosta'. La kosto de
produktaĵo al konsumanto estas simple la kosto de elpreni la rimedon
kaj la profiton de la kapitalisto; estas neniu konsidero pri la
oportuna kosto de konsumi limigitan rimedon nun laŭ maniero, kiu
signifas, ke ĝi ne estos havebla al estontecaj generacioj. La aldonaj
kostoj de vivi en, ekzemple, mondo de limigita fosforo, ne estas
prenata de la firmaoj tro ekspluadantaj rimedojn hodiaŭe, sed estas
puŝata sur estontecajn generaciojn. Mallongatempaj pligrandiĝoj de
profito estas prioritatigataj pli ol la stabileco de ekologiaj
sistemoj kaj la havebleco de malabundaj rimedoj en la estonteco.

El Teksaso al Utar-Pradeŝo, akva rimedoj estas tro ekspluadataj aŭ de


farmistoj pumpantaj grundakvon por akvumi siajn rikoltaĵojn aŭ de
fabrikaj posedantoj uzantaj ĝin por industriaj procezoj. En
kapitalista sistemo, la farmistoj konkuras kontraŭ unu la alia, kaj
devas sekurigi tiom da akvon laŭeble por iliaj propraj bienoj por
maksimumigi profitojn. Ili estas ankaŭ pelata produkti la rikoltaĵojn,
kiuj faros la plej grandan profiton al ili, eĉ se ili forkonsumas
lokajn rimedojn. La entuta rezulto estas la forkonsumo de grundakvo,
tiel aŭ putoj sekiĝas aŭ la kosto de pumpi akvo al la supraĵon iĝas
tro malmultekosta. Ĉi tiu estas tipa ekzemplo de la tragedio de la
komunumuloj, per tio komuna rimedo estas detruita pro trouzo de
konkurantaj agantoj.

Ĉi tiaj problemoj estas solveblaj, kaj fakte Elinor Ostrom gajnis


Nobel Premion de Ekonomio pro ŝia laboro pri kiel la komunumuloj povas
funkci harmonie. Ŝia laboro emfazis la bezonon por fortaj komunumaj
retoj, kiuj povas labori kune por krei siajn proprajn regulojn pri
kiel komunaj rimedoj povas esti dividataj. Per ĉi tiu metodo la plej
bona rezulto por ambaŭ la individuo kaj la komunumo povas esti
atingitaj, kaj la rimedo estas konservata por estontecaj generacioj.
Ĉi tiu estas preskaŭ la preciza malo de la kapitalista sistemo, kie
najbaroj rolas kiel konkurantoj kaj devas batali por certigi, ke ili
ricevas laŭeble plej multe, kvankam la efikojn sur la komunumuloj mem.
Ene de kapitalista sistemo, ĉi tiuj komunaj rimedoj estas kondamnitaj
per trouzo, privatigado, kaj detruo.

Multaj da la rimedoj bezonataj en la silicia epoko estas rikoltataj


for el la regionoj dependantaj de ili. Dum kiam rimedoj iĝas
malabundaj estontece, ni povas antaŭvidi, ke ĉi tiu iĝos plimultiganta
fonto de konflikto dum registaroj kaj korporacioj klopodos regi la
liveron. Ĉi tiu jam okazis plej evidente dum la Iraka Milito, kiu
estis uzata por sekurigi aliron al petrolo, sed ĝi okazas malpli
malkaŝe en la subteno de reĝimoj, kiuj permesas, aŭ estas devigataj
konsenti kun, liberan komercon kaj limigatajn laborajn regulojn por ke
kapitalo povas eksplui ĉi tiujn rimedojn malmultekoste. Jen
kapitalistoj el PEDL-j laboras manenmane kun iliaj samrolanoj en MEDL-
j por certigi, ke gajnojn de laboristaj rajtoj povas esti ĉirkaŭirataj
per subkontraktado. Ĉi tiu subkontraktado de laboro ankaŭ okazas kun
karbonaj ellasoj kaj aliaj specoj de media degenero ĉar 'malpuraj'
postenoj estas movigitaj al regionoj de pli malalta mediaj reguloj,
permesante riĉajn naciojn nur aspekte plimalgrandigi siajn ellasojn.

La tutmondaj superpotencoj bezonas sekurigi aliron al rimedoj por


restigi siajn civitanojn izolantaj el estontecaj klimataj ŝokoj kaj,
per fari tion, certigi politikan stabilecon. En multaj kazoj, ĉi tiu
estas prenanta la formon de landaj ekprenaĵoj, kiuj estas
forŝovigantaj lokajn komunumojn, aŭ ŝovigantaj ilin en malsekuran
laboron. La ĉina ŝtato, ekzemple, estas aĉetanta grandajn regionojn de
afriko, la tutmondajn sekvojn de kiu ni ankoraŭ ne tute komprenas. Por
la usonaj kaj europaj ŝtatoj, ĉi tiu sama procezo okazas sed per
korporaciaj agentoj aĉetanta la landon. Kiam malabundeco mordas, estas
verŝajne, ke lokaj populoj, rezistantaj la eksportado de bezonataj
rimedoj, iĝos aktivajn lokojn de konflikto kontraŭ kapitalismo kaj la
ŝtato. Ĉi tiu nova formo de ekonomia koloniismo devas esti rezistita.

Landa posedado ankaŭ gravas, ĉar ĝi, kun aliaj malvirtaj merkataj
fortoj, ordonas kiel lando estas uzata kaj adminstrata. Ne ĉiuj
forcejaj gasoj venas el bruli fosiliajn brulaĵojn; multaj venas el N20
liberigita de sterka uzado en agrikulturo, metano el anaerobiaj
procezoj en malsekegaj grundoj, aŭ simple el grundaj, organikaj
materioj solviĝantaj. Ĉi tiaj ellasoj dependas de la kielo per kiu la
lando estas adminstrata. Denove, en la nuntempa kapitalista modelo,
estas malmulta zorgo pri la longatempa sano de la grundo kaj ne kosto
al la produktanto por ellasi N20, metanon aŭ CO2. Kvankam kelkaj
formoj de landa degenero, kiel klarigi pluvarbaron por bovoj per
hakado-kaj-bruligado, estas tuj evidentaj, kelkaj estas malpli tiel.
Povas esti jarojn ĝis la grundo iĝas elĉerpita. Ĉi tiaj problemoj
estas plej malfacilaj trakti kiam kapitalistoj estas klopodantaj
maksimumigi mallongatempajn profitojn, aŭ kiam farmistoj estas
baraktantaj por pluvivi kaj ne povas permesi, ke ili konsideru la
efikojn de iliaj agrikulturaj metodoj. Ni bezonas, pro tio, entutan
metodon, kie ĉiu enmeto kaj ebla fonto de media damaĝo estas
konsiderata, kaj la lando estas tenata komune por la gajno de la tuta
komunumo, kaj ankaŭ estontecaj generacioj.

Kie ni bezonas uzi nerekreskantajn rimedojn, ni bezonas labori por la


kreo de cirkla ekonomio, kie la rubaĵo de unu produktaĵo estas uzata
por la enmeto de la sekva. Ĉi tiu estas komencanta okazi nun, sed je
dolore malrapida rapideco pro la negativa ekstera efiko, kiu donas nur
malgrandan instigilon por fari tion, kiel diskutita antaŭe. Ĉi tiu
certe ŝanĝos dum ni proksimiĝas al pinta petrola produktado, pinta
fosforo, kaj aliaj rimedaj limigiloj, sed ĉi tiuj rimedoj estas
nuntempe uzataj laŭ tiel senzorga maniero, ke ni estas severe
maladavantaĝigantaj estontecajn generaciojn. Ni povas administri
limigitajn rimedojn efike, sed nur per produktado por bezono anstataŭe
de profito, kaj krome per reveno al la komunumuloj kaj la kreo de
cirkla ekonomio.

Trompaj Solvoj.

La plejparton da proponoj por ŝanĝo ne kontestas la regantan sistemon


de kapitalismo kaj la merkatan ekonomion. La ekzistado de privataj
posedaĵoj, la alpropigado de la Naturo kiel fonto de kresko, kaj la
produktado por profito anstataŭe de bezono, estas ĉe la radiko de la
problemo, tial ili ne povas esti parton de la solvo. En ĉi tiu sekcio,
ni diskutas la solvojn ofertatajn de kaj kapitalistoj kaj
'maldekstraj' kaj 'verdaj' politikaj partioj, kaj ankaŭ kiel ili
malsukcesas solvi (aŭ nur parte solvas) la problemojn alfrontatajn de
ni.

Klimataj Pintkunvenoj kaj Naciaj Karbonaj Buĝetoj.

Estintas multaj internaciaj klimataj pintkunvenoj, sed nur tre


malgranda kvanto estas konsentita kiel rezulto de ili, kaj eĉ malpli
vere estas farita. La plejmulton da mondaj estroj estas nevolaj oferi
la ekonomian kreskon de sia nacio, eĉ se ĝi estas por sekurigi la
longatempan estontecon de la specio. Elektaj cikloj estas ege pli
mallongaj ol klimataj cikloj, kaj tiel politikistoj trovas ĝin facile
eviti la problemojn kaj fokusiĝi pri mallongatempa populareco kun
iliaj financaj subtenantoj kaj voĉdonantoj. Karbonaj buĝetoj
konsentitaj ĉe ĉi tiuj pintkunvenoj estas desegnita por havi nur tre
malgrandan efikon kontraŭ la industrioj de la nacioj partoprenantaj.
Ili metas ridindan malaltan stangon, kiu permesas 'komercon kiel
kutime' kun nur malgranda interrompo al la rapideco de ellasoj. Nur
tre eta kvanto povas esti atingata ĉe ĉi tiuj pintkunvenoj pro la
simpla kialo, ke la bezonoj de la planedo ne taŭgas kun la instigoj
de kapitalistoj, kies opininioj estas proponataj de iliaj parlamentaj
reprezentantoj. Estas kelkaj notindaj esceptoj al ĉi tiu regulo, sed
ĉi tiuj estas plejparte el kapitalistoj, kiuj investis ege en plej
puraj teknologioj, kaj, pro tio, povus gajni pro movo for el fosiliaj
brulaĵoj.

Kvankam pintkunvenoj ja alportas iom da perioda publikeco al la


problemo, ili ankaŭ plifortigas ŝtatcentran modelon de ŝanĝo, kiu
malfortigas komunumojn, kaj instigas homojn atendi progreson el super.
Ni povas uzi ĉi tiujn momentojn de amaskomunikila publikeco por nia
avantaĝo, sed estus eraro supozi, ke politikistoj agos laŭ la bezonoj
de la planedo kiel tutaĵo, anstataŭe de la ekonomiaj deziroj de iliaj
subtenantoj.

Karbona Komerco kaj Karbona Kaptado.

Karbona kaptado kaj tenado promesas permesi la daŭradon de ekonomio


bazita de fosiliaj brulaĵoj per kapti CO2 ellasitajn, kaj teni ĝin
subtere. Nuntempe, ĉi tiu teknologio ne estas pruvita ĉe granda skalo,
kaj estas demandsignoj pri la stabileco de la CO2, kiu estas tenata.
La kaptado kaj tenado de CO2 ankaŭ uzas konsiderindan kvanton da
energio mem, kreante pli da malefikecon kaj rubaĵon. Eĉ se la
teknologio funkcias, ĝi ne traktas la fakton, ke tutmondaj provizoj de
fosiliaj brulaĵoj estas limigitaj; ĝi nur permesas al ni daŭre uzi
ilin ĝis ili elĉerpiĝas, ĉe pli grandaj niveloj de malefikeco,
prokastante la neevitablan ŝanĝon al rekreskanta energio.

Karbona komerco celas limigi la tutan kvanton da CO2, kiu povas esti
ellasita de la monda ekonomio, dum permesi adapteblecon per permesi
firmaojn kaj naciojn interŝanĝi siajn porciojn de CO2 ellasoj. La ĉefa
problemo pri ĉi tiu estas, ke ĝi permesas firmaojn kaj landojn daŭre
ellasi grandajn kvantojn da CO2, se nur ili havas la monon por aĉeti
la permesilojn por fari tion. Ĉi tiu kreas pli da malegaleco inter
tiuj, kiuj povas pagi, kaj tiuj, kiuj ne povas, permesante konsumadon
daŭri en riĉaj lokoj koste de la malriĉaj. Kelkaj korporacioj simple
trovos evitilojn, aŭ kontraŭlege produkti pli da ellasojn per kaŝi
ilin el regulantaj aŭtoritatuloj aŭ per subaĉeti tiujn regantajn. La
kazo de Volkswagen dizelaj ellasoj estas eble la plej fama ekzemplo de
ĉi tiu konduto. Estintas problemojn de atingi konsentojn pri kiel
komerca sistemo funkcius, kaj meti koston de karbono, kiu vere influus
korporacian konduton. La entuta efiko de komerca projekto estas
malrapidigi la rapidecon de ŝanĝo per permesi grandajn poluantojn
aĉeti sian eskapon el la problemo anstataŭe de plimalgrandigi siajn
ellasojn.

Verda kaj Etika Kapitalismo.

Se la domino de la laborista klaso estas sunenergia, ĉu tio faras ĝin


pli bona? Verda kapitalismo esperas anstataŭigi fosiliajn brulaĵojn
per rekreskantaĵoj, dum lasi la entutan sistemon neŝanĝita. Kvankam ĉi
tiu eble helpas mallongatempe, ĝi ne traktas troan konsumadon, la
produktadon por profito anstataŭe de bezono, rimedan forkonsumadon,
troan fiŝkaptadon aŭ amasajn formortojn. Ĉi tiu proponita solvo tute
malatentas la pelo de Kapitalismo por produkti pli kaj pli por
pligrandigi profitojn, ĉiam puŝante ĉe la limoj de haveblaj energio
kaj rimedoj. Ĉi tiu troa produktado povas preni multajn formojn, el
komercaĵoj faritaj por bezoni regulan anstataŭigadon, al vastaj,
konstantaj militistaroj kun grandegaj teknologiaj kaj industriaj
rimedoj dediĉataj al ili.

Signifa parto de nuntempaj ellasoj venas el ĉi tiu militistara


industria plurparto, kaj, ĝis antaŭnelonge, militistaroj estis
sendevigitaj de raporti ellasojn. Ĉi tiu signifas, ke la usona
militistaro povis kaŝi, ke ĝi kulpas pri proksime 5% de tutmondaj
ellasoj. Dum tempoj de milito, ellasoj el militistaroj pligrandiĝas
subite, ne menĉiu la homan koston kaj ankaŭ la rimedojn bezonatajn por
rekonstrui domojn kaj infrastrukturon post kiam la milito estas
finita. Vidu "The Green Zone: The Environmental Cost of Militarism"
por pli da diskutado.

Se ni traktas ĉi tiujn problemojn de kie produktado estas cela


samtempe kiel ni provas anstataŭigi fosiliajn brulaĵojn, ni trovos, ke
la tutan energian bezonon de nia socio plimalgrandiĝos, farante la
movon al rekreskanta energio pli facila por administri. Eĉ se verda
kapitalismo povas helpi nin mallongatempe, la sekva ekologia krizo
estos nur ĉirkaŭ la angulo se ni daŭros sub ĉi tiu sistemo. Fakte, la
provizo de malmultekostaj kaj abundaj energiaj sistemoj povas rapidigi
aliajn rimedajn konsumadojn ĉar energio ĉesas esti la limiganta
faktoro.
Kie malgrandaj ŝanĝoj okazas al ekologie bonaj energiaj sistemoj,
kapitalo estas postulanta publikan subvencion por malhelpi la
projektojn, certigante privatan gajnon koste de publika danĝero.
Multaj ŝtatoj estas nun ŝiritaj inter la vastaj rimedoj de granda
petrolo, la aperantaj kreskaj merkatoj de verda energio kaj publika
opinio. Pro tio, plejmultaj PEDL-j estas defaŭltiĝinta al kompromisita
situacio, kiu permesas komercon kiel kutime por petrolon, dum ankaŭ
ofertas sufiĉe da subvencioj por doni 'verdan kreskon' al la ekonomio
kaj pacigi la popolon. Kie verdaj planoj malhelpas kapitalon, tamen,
ĉi tiu ne estas tolerata. Antaŭnelonga ekzemplo de ĉi tiu povas esti
vidata en la Britia Centra Registaro intervenanta por transpasi lokajn
konsiliojn, kiuj decidis kontraŭ fendado en onia regiono. Impostaj
enspezoj el la nova skistogasa kreskego estis ricevintaj prioritaton
super lokaj komunumuloj.

Ni povas antaŭvidi kapitilistojn kaj la ŝtato uzi la multajn krizojn


kreitajn de klimata ŝanĝigo kiel oportuno por plifortigi onian regon
super la laborista klaso. Ĉi tiu verŝajne okazos per ambaŭ komunigi la
kostojn de adaptado dum privatigi la profitojn, kaj ankaŭ per
plifortigita aŭtoritatismo kaj naciismo, pravigitaj de la bezono por
administri la krizon kaj teni la fluaĵojn de klimataj rifuĝintoj
ekstere. La klimata krizo estas jam kreanta malstabilecon de manĝaĝaj
prezoj, kiu estas alportinta civilan malkvietecon tra la mondo; la
kapitalista klaso ne estos la unu, kiu sentos la akran pinton de ĉi
tiuj problemoj, ĉar ili ĉiam povos doni la kostojn al siajn
laboristojn kaj uzi sian riĉecon por izoli sin mem el iujn ajn
malabundojn.

Krome, vokoj por verda aŭ etika konsumado estas ankaŭ profunde eraraj
ĉar la karbona piedsigno de riĉaj konsumantoj estas grandege pli alta
ol tiu de la malriĉaj, ĉu ili konsumas 'verdajn' produktaĵojn aŭ ne.
Multaj tiel nomataj 'verdaj' produktaĵoj estas nur parte pli bonaj ol
la produktaĵo, kiun ili anstataŭas, kaj rolas kiel senkulpigo por
daŭrigataj altaj niveloj de konsumado, anstataŭe de produkti entutan
malpligrandiĝon de ellasoj. Ĉi tiu vivstilismo permesas riĉaj homoj en
PEDL-j malfortigi sian kulpon kaj sentas kiel ili estas 'faranta sian
rolon', dum, en multaj kazoj, plifortigi la problemon aŭ simple movi
la lokon de la ellasoj aŭ poluado al MEDL-j, kie rimedoj kaj laboro
estas malmultekostaj.

Ŝtata Regado.

Historie la ŝtato rolis kiel pacperanto inter kapitalo kaj la Naturo.


Ĝi donis la leĝecon bezonatan de kapitalo por posedi, kaj profiti el,
la naturon per agoj de ĉirkaŭbaro, vendado de komuna lando, kaj la
forigo de la komunumuloj. Kiam ĝi atingis ĉi tiun, ĝi ofertis pluajn
servojn al kapitalo per observigi posedaĵajn rajtojn per ĝia polico
kaj juĝista sistemo, certigante ke neniu povis kontesti la rajton por
posedi la naturon. Dum la moderna erao la ŝtato unue klopodis regi la
fluojn de kapitalo trans ĝiaj geografiaj landlimoj per impostado kaj
tarifoj, sed pli antaŭnelonge 'libera komerco' estas venkinta. Nun, la
rolo de la ŝtato retiriĝis simple provizi la rajtojn kaj permesilojn,
kiuj legitimigas la pluan ĉirkaŭbaro de la naturo. Kie bezonate, la
ŝtato estas ankaŭ helpinta malsovaĝigi la naturon por kapitalo,
doninta la infrastrukturon, koste de la popolo, kiu permesas
grandiĝadon al novaj merkatoj, metas malplenan landon en uzadon kaj
alportas laboristojn al laboro ĝustetempe.

En planitaj ekonomioj kun pli forta ŝtata regado, kiel Ĉinio, ni vidas
rapidan ŝanĝon de energia politiko kaj agado kontraŭ CO2 ĉar la ŝtato
povas regas la energian miksaĵon laŭ pli granda grado. Ĉinio havas la
plej rapide kreskantan sunan industrion en la mondo, kaj estas
konstruanta rekreskantajn energiajn fontojn je impona rapideco. Ĉi tiu
desupra metodo, tamen, venas kun ĝiaj malavantaĝoj. Grandskala
akvoenergio estas iĝinta ĉefan parton de la energia miksaĵo en ĉinio,
kondukinte al la translokigado de milionoj, kiuj estis loĝantaj en la
lokoj nun subakvaj super baraĵoj. Ĉi tiu ankaŭ kondukis al la formorto
de multaj specioj de akvaj vivaĵoj. Por la homoj loĝantaj en ĉi tiuj
regionoj, estas nur malmulto, kiu povis esti farata por haltigi
projektojn kiel la Baraĵo Tri Gorĝoj. Sciencistoj laborintaj sur la
projektoj asertas, ke iliaj mediaj efikaj studaĵoj estis falsigitaj
antaŭ esti prezentataj al planadaj komitatoj.

Kun ŝtata planado venas la kutimaj malavantaĝoj; centrigo de grandaj


projektoj, ne rekta posedado aŭ administrado per lokaj komunumoj, kaj
plifortigita potenco por la ŝtata aparato mem. Ŝtatoj ekde ĉiam agas
laŭ iliaj propraj gajnoj, kaj tiuj de la kapitalistoj, kiujn ili
reprezentas, anstataŭe de la gajno de la homoj, kiujn ili regas, aŭ de
la planedo mem.

La Malinvestado Movado.

La fosilia brulaĵa malinvestada kampanjo celas premi firmaojn kaj


registarojn ekagi per farigi CO2 ellasojn la sekva aĵo sur la fidinda
kapitalista plano. La malinvestada taktiko estas fondita de la
malpravo, ke malinvestado povas plialtigi la koston de kapitalo por la
fosilia industrio, kaj, per tio, limigi pluan ekspluadon aŭ
elprenadon. Ĉi tiu simple ne estas la kazo- multaj fosiliaj brulaĵaj
firmaoj ne estas publike komencantaj, kaj tiuj, kiuj ja estas, ne
kolektas monon per eldoni novajn akciojn. Krome, la movado ignoras la
fakto, ke por ĉiu publika organizaĵo malinvestanta fosiliajn
brulaĵojn, estas ankaŭ sekve aĉetanto de la akcioj, investante
fosiliajn brulaĵojn. Ĉio, kiu ŝanĝas, estas kiu ricevas firmaajn
dividendojn kaj kiu akiras voĉdonon ĉe la jaraj ĝeneralaj kunsidoj.

Proksime 70% de petrolaj reservejoj estas posedataj de ŝtatoj aŭ


naciigitaj ŝtataj firmaoj (ekz. Saŭda Arabio, Irano, Norvegio,
Kataro), tial la ĉefaj celatoj de malinvestado, kiel 'Shell' kaj 'BP',
estas fakte nur malgrandaj partoj de monda petrola produktado. En la
estanta kapitalista sistemo, kie ekonomiaj agantoj konkuras por
limigitaj rimedoj, ne estas loko por mediaj zorgoj. La posedantoj de
fosiliaj brulaĵaj reservejoj estas instigataj produkti plej multe
laŭeble antaŭ ol iu ebla leĝo haltigis ilin. Samtempe, ili penegas
limigi aŭ malrapidigi tiajn leĝojn. Ĉi tie estas kie la malinvestada
movado malsukcesas ĝiajn celojn- ĝi ne povas sukcesi per limigi
fosilian brulaĵan uzadon sen trakti kaj la grandegajn reservejojn en
ŝtataj manoj kaj sistemon, kiu permesas la riĉan eliton regi mediajn
kaj ekonomiajn politikojn por ĝia propra gajno.

La movado estas havinta iom da sukceson en alporti konscion de


klimataj problemoj al universitatejoj kaj religiaj institutoj. Agoj
estas bezonataj sur universitatejo, ĉar multaj universitatoj ofertas
kursojn adaptitajn al la fosilia brulaĵa industrio, kvankam la
bezoneco de petrolo kaj karbo finantos dum la tre proksima estonteco;
fosiliaj brulaĵaj firmaoj povas daŭrigi maldikegan tavolon de leĝeco
per partneriĝi kun akademio. Malinvestado, pro tio, povas esti utila
ilo konstrui movadon ĉirkaŭ klimata ŝanĝigo. Tamen, ĝi estas ankaŭ
movado, kiu estas metinta celojn, kiu estas neverŝajne influi
fosiliajn brulaĵajn elprenadon laŭ ian seriozan maniero. Krome, per
voki por reinvestado en verdaj teknologioj, la malinvestada kampanjo
subtenas la verdan kapitalistan programon.

Primitivismo kaj Teknologio.

Alfrontante ekologian katastrofon kaj la detruon de habitatoj ĉie sur


la mondo, iuj proponas revenon al pli 'primitivajn' sociojn, kiel
vivteniga agrikulturo, aŭ vaganta , ĉasista-kolektista ekzistado. Ili
argumentas, ke ampleksaj socioj iaj ĉiam estos detruemaj, kaj ni
devus, pro tio, forlasi la uzadon de preskaŭ ĉiuj teknologioj.
Kvankam, ĉi tiu ja ŝajnas kiel simpla metodo de solvi multajn mediajn
problemojn, ĝi havas multajn problemojn de ĝi mem. Ĝi preventus
multajn homojn tra la mondo daŭrigi aŭ plibonigi sian vivnivelon. Plej
kulpige de ĉio, ĝi bezonus la estantan popolon esti ruinigita por ke
la kvanto de homoj estus plimalgrandigita al nivelon, kie ĝi estus
farebla. Multaj da ĝiaj proponantoj libere konfesas ĉi tiun, kun la
fakton, ke tiuj de ni, kiu dependas de medicina teknologio, estus
forlasita por degenerigi aŭ morti.

Finfine, ni, kiel anarkiistoj, volas kreii mondon sen laboro, ne mondo
de ada laborego kaj luktado por pluvivi. Ni volas esti liberaj vivi
komfortajn vivojn, kaj doni al ni mem la liberecon por sekvi la
celadojn elektatajn de ni; arto, scienco, sporto, vojaĝo kaj pli.
Revizio de niaj energiaj kaj produktadaj sistemoj povas permesi ni
uzi teknologion sen detruigi la medion.

La mala ekstremo, tio de dependeco de iu teknologia magia kuglo


ankoraŭ inventota, havas multajn da ĝiaj propraj problemoj. Ĝi estas
uzata de multaj kapitalistoj por pravigi daŭrado de 'komerco kiel
kutima', farante neniun sed atendante kaj esperante kontraŭ media
kolapso. Scienco kaj teknologio certe estos parto de iu ajn solvo, sed
sen kunestantaj ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj, ili tre verŝajne estus
uzataj por plimultigi la ekspluatadon kaj malegalecon en nia socio.
Teknologio neniam estas tute neŭtrala kaj estas formita de la socio en
kiu ĝi estas kreita laŭ tiom, kiom per scienca malkovrado. Teknologio
estas ege pli verŝajne ricevi imvestadon kaj atingi popularan ekuzadon
se ĝi povas produkti pli da profitojn por kapitalistoj, aŭ regon por
registaroj.

Per ĉi tiu argumento, estas eble ankaŭ konsiderinda la rolon de nuklea


energio en iu ajn estonteca energia miksaĵo. Nuklea energio ŝajnas tre
alloga ĉar ĝi povas anstataŭigi la stabilan provizon ni nuntempe
dependas de karbo kaj gaso por, ĝiaj CO2 ellasoj estas pli malaltaj ol
tiuj de fosiliaj brulaĵoj, kaj, teorie, ĝi estas sendanĝera. Praktike,
tamen, ni estas vidinta malbonan registaran planadon kaj kapitalistan
ŝparaĉadon kaŭzintan poluadon kaj nekredeble altan riskon al vivo kaj
poluado de la medio. Nuklea energio kreas rubaĵon, kiu restas aktiva
ĝis multaj miloj da jaroj, kaj estas tre malfacila trakti kaj formeti
sekure. Krome, kvankam ofte proponita esti verda energia fonto, la
minado kaj riĉigo de la bezonata uranio kulpas pri konsiderindaj
ellasoj kaj riskas la disvastiĝo de materialo, kiu estus uzata por
krei nukleajn armilojn. Ene de la nuntempa kapitalista modelo, la
profitoj el nuklea energio estas privatigitaj, sed la kostoj de
purigado kaj la riskoj al la medio estas komunigitaj. Multon da espero
estas donata al novaj reaktoroj aŭ nuklea fuzio kiel vojo por provizi
malmultekostan kaj abundan energion estontece. Tamen, eĉ se eblus
trakti la riskon de likoj kaj la eluzita brulaĵo, nuklea energio
ankoraŭ estas teknologio, kiu bezonas multegajn rimedojn por esti
fondita kaj daŭrata, kaj ĝi estas, pro tio, netaŭga en malcentra,
komunume adminstrata energia reto. Eĉ sub nia estanta politika kaj
ekonomia sistemo, la kostoj estas ridindaj. La nova energia stacio de
britio, Hinkley C, estas atendata esti la plej multekosta aĵo
konstruita sur tero. Ĝiaj frenezaj kostoj faras ĝin ege pli malbona
aranĝo ol rekreskantaj alternativoj. Ni estas, pro tio, dubemaj pri la
rolo, kiu nuklea energio povas roli estontece.

Popola Subpremado.

Malproksime, estas sensenta logiko en ĉi tiu ideo. La kvanto de homoj


vivantaj hodiaŭe estas pli ol iam ntaŭe, kaj, certe, malpli da homoj
signifus malpli da poluado kaj pli malaltaj CO2 ellasoj? Per pli
proksima inspektado, ĉi tiu argumento rapide disfalas pro kelkaj
kialoj.

Unue kaj plej grave estas ideo taksita en la bonega eldonaĵo, 'Too
Many of Whom and Too Much of What', de No One is Illegal. La
'whom' [kiu] diskutata, kiam ĉi tiu argumento estas farata, estas ĉiam
la malriĉa, ne la riĉa, kaj kutime enhavas tiujn, kiuj loĝas en pli
malriĉaj landoj aŭ estas migritaj el ili. Tamen, estas misproporcie la
plej riĉaj homoj, kiu kulpas pri la plej grandaj CO2 ellasoj. Kvankam
ĉi tiu estas plej rimarkebla en la malsamaĵoj inter riĉaj kaj malriĉaj
landoj, ĝi estas ankaŭ evidenta inter individuoj ene de landoj. Ju pli
malegala socio, des pli da karbono estas ellasata de la plej riĉaj,
kaj des pli estas ellasata entute. Vi ne bezonas skrapi la surfacon de
ĉi tiu argumento tre malfacile por vidi ke ĝi estas fondita en rasismo
kaj malamo de la malriĉaj, ne en vera deziro helpi la planedon.

Due, la ideo enhavata ene de la 'popola subpremado' argumento estas,


ke kelkaj kulturoj havas, kaj ĉiam havos, pli altajn naskadajn
rapidecojn. Ĉi tiu estas ofta panikigiganta voko de rasistoj ekde pli
ol jarcento, kiu parolas pri nativaj loĝantaroj esti inundita de kiu
ajn grupo de homoj, kiu estas nuntempe la plej misakuzata. Reale, ĉiu
popolo komencas ĉe fazo de altaj naskadaj rapidecoj kaj mortadaj
rapidecoj antaŭ movi tra fazo de plimalaltiganta mortada rapideco,
kaŭzante rapidegan kreskon. En la tria fazo, la popola rapideco
malrapidiĝas antaŭ stabiliĝi en la kvara fazo. Ĉi tiu estas nomata 'La
Demografia Transiro', kaj ĝi estas okazita en ĉiu homo-loĝata loko en
la mondo. La averaĝo kvanto de infanoj naskiĝinta al ĉiu familio estas
duoniĝinta dum la antaŭaj 20 jaroj. La aferoj, kiuj helpas ĉi tiun
transiron, estas ĉiu aferoj, kiun ni devus strebi al laŭ ilia propra
valoro, kaj dum la estanteco kaj dum iu ajn revolucia estonteco. Pli
bonigitaj libereco, edukado kaj reproduktaj rajtoj por virinoj, pli
bonigita sansistemo, stabila manĝaĵa provizoj, kaj aliaj pli bonigitaj
vivniveloj. Estas nepre neniu racia argumento por subteni limigilojn
aŭ punojn el aŭtoritato kontraŭ tiuj, kiuj decidas havi pli da
infanojn pro la patreca ideo, ke ni bezonas 'instrui' aliajn kulturojn
havi malpli da infanojn.

Finfine, la popola subpremada argumento supozas, ke estas rekta ligo


inter pligrandiĝoj/plimalgrandigoj de popoloj kaj pligrandiĝoj/
plimalgrandiĝoj de kapitalista kreskado kaj kapitalista detruado de
rimedoj. Tamen, kiel antaŭe diskutita, kapitalismo dependas de senfina
kreskado nepre. Malpligrandigi la kvanto da homoj sur la planedo egale
malpligrandigus iun ajn malabundan instigilon kreaatan de kapitalismo
por efikaj aŭ daŭreblaj metodo de laboro, kaj rapide restarigus aŭ
superus antaŭajn nivelojn de konsumado kaj poluado.

Anarkiista Ekologio.

Ni bezonas revolucion, kiu forigas la obstaklojn al plenumi planedo-


savantan strategio. Multaj de la solvoj jam ekzistas; estas demando de
liberigi la rimedojn el la manojn de kapitalo kaj la ŝtato por plenumi
ilin. La anarkiista tradicio havas riĉan historion de ekologia pensado
el Kroptkin kaj Reclus en la malfrua dek naŭa kaj frua dudeka
jarcentoj, al Bookchin kaj Morris en pli antaŭnelongaj tempoj. En ĉi
tiu sekcio, ni diskutas kial estonteca socio fondita de anarkiista
komunismo ofertas pli daŭreblan socion.

Laboro. La tuta revizio de koncepto de laboro efikos ĉiujn partojn de


niaj vivoj, kaj kiel nia socio estos organizata. Plimalmultigita
laboro kaj plimalgrandigita produktado plimalgrandigos la mendadon sur
energiaj kaj veturilaj retoj. Kun malpli da nia tempo dediĉata al
laboro, vojaĝoj estos pli malurĝaj kaj permesos la kunhavon de
veturiloj kaj la uzadon de pli daŭreblaj amasaj transportaj metodoj
anstataŭe de la estantaj individuaj solvoj, kiel aŭta posedado. Vidu
la alian libreton, 'Work', de la Anarchist Federation por pli da
diskutado pri ĉi tiu temo.

Produktado. La estanta modelo de produktado por profito rubaĵigas


grandajn kvantojn da rimedoj, produktante aĵojn, kiujn ni ne bezonas,
kaj/aŭ produktaĵoj, kiuj estas desegnitaj por senvaloriĝontado kaj
mallonga uzebla vivo, signifante ke ni devas aĉeti pli kaj konsumi
pli. Movo de fokuso al produktado por socia bezono kaj produktaĵoj,
kiuj povas esti riparitaj kaj daŭrigataj, ege plimalgrandigos la
entutan mendadon por rimedoj. Apud ĉi tiu, tutaj sektoroj de la
ekonomio havos neniun lokon en estonteca socio; ĉio el reklamado kaj
la militistara industria plurparto povos esti forigitaj, liberigante
rimedojn por disvolvigi niajn veturilajn kaj energiajn sistemojn al la
gajno de la homoj. Sen spekulado kaŭzanta variadojn de manĝaĝaj kaj
domaj prezoj, produktaĵoj nur respegulos siajn valorojn per rimedoj
kaj iliaj mediaj kostoj, ne la profitoj de kapitalistoj.

Intelekta Propaĵo. Per forigi intelektan propaĵon, leĝojn, kaj la


privatan posedadon de la rimedoj de produktado, la plej bonaj kaj plej
daŭreblaj teknologiaj estos ekuzataj tutmonde, evitante la
karbonintensa disvolviĝa modelo, kiujn PEDL-j jam travivis. Ĝi ankaŭ
kuraĝigos la plej bonan kombinaĵon de komponantoj kaj teknologioj,
kiuj estis antaŭe komercaj kaj posedataj de konkurantaj korporacioj.

Kunlaboreca Ekonomio. Ĉi tiu termino estas forkaptita de teknologiaj


entreprenoj, kaj estas veninta signifi la profitigadon de aferojn kiel
'hejmrestoj'. Tamen, vera komuna posedado de iloj kaj la konstruado de
kunhavigitaj rimedaj servoj kiel esenca parto de doma planado permesos
komunumojn ripari kaj daŭrigi siajn hejmojn sen la bezono por ĉiu
individuo posedi gazontondilon aŭ bormaŝinon. Vera kunhavigado de la
rimedoj de transporto, kiel elektraj aŭtoj aŭ bicikloj, signifos
plimalgrandigitan bezonon por produktado kaj adapteblecon por
individuoj, kaj ankaŭ efikan amasan veturilan sistemon. Mallonge,
homoj ne posedus tiom da aktivojn individue, sed reorganizus vivon laŭ
bezono t.e komunismo.

Manĝaĵo. Estas kvanto da akademiaj studaĵoj, kiuj estas montrintaj ke


ni povas nutri kreskantan popolon sen bezoni aŭ intensa pesticida kaj
herbicida uzado aŭ senabarigon (Vidu Nature Communications:
Bibliografio). Ĉi tiu tasko iĝas pli facila, se estas movo al pli
plantfonditaj dietoj, kiuj bezonas malpli da lando, energio kaj akvoj
enmetoj. Finfine, manĝaĵa produktado estas ligata al landa posedado
kaj, dum ĉi tiu estas en la manoj de malmultaj korporacioj, la plej
profitaj, kaj ofte malplej sanaj, produktaĵoj estos devigataj kontraŭ
la konsumanto. Kapitalismo estas tiel efika, ke duono de ĉiuj
manĝaĵoj, kiu estas kultivata, estas rubaĵigata. Ni imagas mondon, kie
lando estas tenata komune, kaj manĝaĵa produktado estas tiel lokigita
laŭeble kaj fokusiĝanta provizi abundajn, sanajn manĝaĵojn kun malplej
granda efiko sur la medio laŭeble.

Kiel Ni Alvenos Tie?

Malĝoje, la media krizo ne povas atendi revolucion por detrui


kapitalismo, nek postrevolucia socio estos medie sekura krom se ni
sukcese ŝanĝas la rilaton inter homoj kaj la cetero de la Naturo. Kiel
anarkiistoj, ni bezonas esti farantaj ĉion por alporti ĉi tiujn
problemojn al la antaŭparton. Ni estas identigintaj kelkajn metodojn
por ĉi tiu.

1. Ni devas fari la ligon inter kapitalismo kaj media degenero klara


en niaj politikoj, kaj kritiki la rolon de la ŝtato en ebligi ĉi tiun.
Ĉi tiu libreto estas unua paŝo al ĉi tiun, sed ni ankaŭ devas klopodi
por la disvastiĝo de ĉi tiuj ideoj en la plej larĝa movado.

2. Ni devas enmeti nin mem en la amasan klimatajn movadon, ekzemple


kiel malinvestado, klimataj marŝadoj, kaj triaj sektoraj kampanjoj,
por uzi ĉi tiun momentojn de publikeco por proponi niajn ideojn. Ni
klopodu venki la batalon de ideojn en ĉi tiuj movadoj, kaj movi la
celojn for el la trompaj solvoj identigitaj ĉi tie.

3. Ni devas devigi niajn sindikatojn adopti media-sindikalistan


sintenon, kiu argumentas por justa sed rapida transiro por laboristaj
en elprenadaj industrioj. Ni devas ankaŭ, tamen, esti internacista en
niaj celoj, kaj certigi, ke gajnoj por laboristoj en PEDL-j ne simple
signifas meti mediajn problemojn sur laboristojn en MEDL-j.

4. Ni devas uzi nian kontraŭ-kapitalisman analizon por ligi malsamajn


luktojn, por ke estas klara, ke ni ne alfrontas apartajn problemojn,
sed ke kapitalismo estas ĉe la koro de la problemoj, kiuj alfrontas la
laboristan klason. Landaj justecaj movadoj havas evidentan ligon al
klimata ŝanĝigo, ĉar landaj posedantoj decidas kiel lando estas uzata
kaj rimedoj estas ekspluadataj, kontraŭ daŭrebla komunumula metodo.
Simile, ni estas identigintaj kreskantan naciismon kaj aŭtoritatismon
kiel la respondo de la ŝtato al klimataj rifuĝintoj. Ni devas daŭrigi
la laboron ligantan kontraŭ-kapitalismon kaj mediprotektismon al No
Borders kaj migrantaj rajtoj grupoj, certigante la justa traktado de
tiuj efektitaj de klimata ŝanĝigo estontece.

5. Ni devas krei retojn de konsentantaj homoj, kiuj estas volantaj


kampanji pri ĉi tiu problemoj kaj labori kune por fortigi nian povon
de organizado. Bona ekzemplo de ĉi tiu estintas la kontraŭ-fendadaj
protestoj en britio, kie agoj ĉe fendadejoj estintas pligrandigataj de
aktivumistoj aliloke atakantaj la sidejon de la fendadaj firmaoj, kaj
farantaj aliajn solidarecajn agojn. Iom da ĉi tiuj retoj jam ekzistas,
tial ni devas labori pli intime kun grupoj, kiel Earth First!, Reclaim
the Power kaj Rising Tide por plu disvolvigi aktivumadon, kiu estas
kaj batalema kontraŭ kapitalismo, kaj inkluziva de lokaj kaj tutmondaj
vidpunktoj. Ĉi tiuj retoj ofertas oportunojn por disvolvigi niajn
ideojn plu kaj kunlabori sur estontecaj projektoj kaj agoj.

6. Ni devus certigi, ke la agoj farataj de ni, kaj la luktoj, por kiu


ni kunligiĝas, faras nin kaj aliaj, kiu partoprenas, pli fortaj ne pli
malfortaj. Ni devas eviti iun ajn tiel nomatan venkon, kiu dependas de
la 'bona volo' de politikisto aŭ la lerteco de NRO. Venkinte aŭ
Malvenkinte, ĉiu ago kaj kampanjo devus fari nin pli konscia pri la
mondo ĉirkaŭ ni, pli memfida pri nia komuna potenco, kaj pli lerta pri
nia povo memorganizi kaj porti la batalon al la kapitalistoj. Ene de
la media movado, ni devas disvolvigi diversecon de taktikoj, kiu ne
estas dependanta de la agoj de politikistoj aŭ korporacioj gajnantaj
konsciencon por atingi siajn celojn.

Konkludo.

Ni estas enirantaj neesploritan teritorion, laŭ terminoj de kiel la


ekologiaj sistemoj de la mondo eble respondos al la ade kreskantaj
premoj, kiujn kapitalismo metas sur ilin. Restante senkontrola, la
estanta fosilia brulaĵa ekonomio daŭras detrui la klimaton kun la
ŝargo de sekvoj falanta sur la laboristan klason kaj MEDL-j. Ni ne
havas fidon, ke kapitalistoj - aŭ iliaj parlamentaj reprezentantoj -
agos ĝustetempe por limigi klimatan ŝanĝiĝon serioze. La krizo
daŭrigata de ili povas nur konduki al plifortigo de ŝtata regado de la
ekonomio, dum la reganta klaso strebas bridi socian agitadon kaj
ekskludi klimatajn rifuĝintojn.

Kiel anarkiistoj, ni povas vidi la nur alternativon esti revolucio el


sube, revolucio, kiu komencas en la luktojn, kiujn ni batalas kaj
venkas ĉimomente. Mondo, en kiu ni reprenas regon de niaj energiaj kaj
produktadaj sistemoj pro krei novan modelon de egaleco inter popoloj
kaj harmonio kun la naturo. Ni vidas nian estontecon en la
komunumuloj; ni vidas nian estontecon en la belecon de anarkiismo.

Bibliografio.

The Green Zone:The Environmental Cost of Militarism, Barry Sanders,


AKPress, 2009

A-Z of Green Capitalism, CorporateWatch

To the Ends of the Earth: AGuide to Unconventional Fossil Fuels,


Corporate Watch

Too Many Of Whom And Too Much Of What?, No One Is Illegal, 2010
Work, UK Anarchist Federation

20 Theses Against Green Capitalism, Tadzio Müller and Alexis


Passadakis, 2009

Exploring the biophysical option space for feeding the world without
deforestation, published open access in Nature Communications, 2016

Good Intents, but Low Impacts: Diverging Importance of Motivational


and Socioeconomic Determinants Explaining Pro-Environmental Behavior,
Energy Use, and Carbon Footprint, published in Environment and
Behaviour, 2017

Ecology and Socialism, Brian Morris 2010

The Ecology of Freedom, Murray Bookchin, 1982

Assessing ExxonMobil's climate change communications


(1977-2014), published open access in Environmental Research Letters,
2017.

You might also like