You are on page 1of 12

i|ÉÄxàt ctâÄt VtÑÑxÄÄt

Compaginación: Sven y Tommy Fox Talbot


Corrección y revisión: Silvia Rottemberg y Daniel Cotarelo García
1º Edición: Junio de 2021
Diseño editorial: Patricio Klostenmayer y Berwin Fox Talbot (Junior)
Fotografía de la portada perteneciente a la web
© Editorial Biblioteca Leonlandesa “El Topo de Alejandría”
© Murrussia Oriental – Estado Libre, Soberano e Independiente de Leonlandia del
Sur – 2.021
https://bibliotecaleonlandesa.blogspot.com/

Todos los derechos reservados. Esta publicación no puede ser reproducida, ni en


todo ni en parte, ni registrada en, o transmitida por, un sistema de recuperación de
información, en ninguna forma ni por ningún medio, sea mecánico, fotoquímico,
electrónico, magnético, electroóptico, por fotocopia, o cualquier otro, sin el
permiso previo por escrito de los editores.

1
Indekso

1. Heliko
2. Paraná rivero
3. Vorto por vi
4. Kateto
5. Miaj floroj
6. Paŝtistino
7. Vintro
8. Pupetino
9. Ludu!
10. Nia instruistino, Alicia Toffi
11. La hodiaŭa pluvo 1
12. La hodiaŭa pluvo 2
13. La lasta tago
14. Mi havas la ion
15. Dimanĉo matene
16. Ŝlosilo
17. Tigro
18. Mi rigardas la vivon
19. Rozo
20. Triangulo

2
Heliko

Ĝi iras malrapide,
ĝi havas tutan tempon
aŭ la tempo eble
ne ekzistas por ĝi

Milda heliko,
eta promentanto de la folioj.
Ĝi lasas brilan vojon,
efemeran atestandon de ĝia paŝo por la vivo.

Paraná rivero

Kateca bruno,
dolĉa akvo,
potenca rivero,
sovaĝa, eterna,
vi faras tion,
kion vi volas
ĉar vi estas sankta,
kaj kiel dio,
donas kaj prenas
la vivojn de bestoj
homoj, urboj
kaj grandegaj ĝangaloj,
ĉar vi volas,
ĉar vi scias,
ĉar vi vidis naskiĝojn kaj mortojn,

3
ĉar nur vi scias la sekreton
de kie venas viaj akvoj
kaj de ĉiu ŝtono,
kiu ruliĝas en via fundo.

Vorto por vi

Nur unu vorto


Nur unu vorto en mia menso
Nur unu vorto en mia menso kiun mi sendas al mia buŝo
Nur unu vorto en mia buŝo kiun mi prononcas
Nur unu vorto kiun mi pronocas kaj diras al vi:
“Koro!”

Kateto

Dormas mia kato en la lito,


Dormas kaj la sonĝo estas bela,
ĝi rigardas mil papiliojn, birdojn, kaj musojn,
freŝa lakto estas en la telero
kaj la klara akvo tuŝas ĝian muzelon.

4
Miaj floroj

Tre belaj miaj floroj


kiuj havas sovaĝan odoron
kvazaŭ ili estus el la ĝangalo.

Etaj floroj en argilaj potoj:


se mi loĝas sur la prerio,
mi liberigos la semojn
por ke viaj infanoj kresku liberaj.

Paŝtistino

Mi estas paŝtistino en la ĉielo,


mi havas milionojn da molaj ŝafoj
Miaj ŝafoj estas blankaj kaj grizaj
kaj ĉe sunsubiro ili estas roz- aŭ oranĝkoloraj

Sed kiam venos la ŝtormo


ili kuras furiozaj
kaj ili sekvas la venton,
kiu venas el la sudo

Miaj ŝafoj ne timas la lupon,


ili fariĝas pluvo
kaj donas klaran, freŝan akvon
al la lupino kaj ĝiaj lupetoj

5
Vintro

Dum la vintro dormas la vivo


Sub la varma tero kiu vekiĝas printempe;
ĉiu nestotruo havas ĝian sekreton:
semoj, radikoj, seka herbo
kaj paciencaj inoj iros en varmon
kiam la paŝtejoj verdiĝos
kaj la dormantaj arboj spiros denove.

Pupetino

Pupetino estas la nomo de mi eta katino


Ĝi ludas per pilko
Ĝi saltas kaj kuras
Ĝi kaptas insektojn en la aero
ke nur ĝi povas vidi en sia imago

Ludu!

Ludu, ludu, mia bela hundino!


Ludu, ke la nokto estas eterna!
Ludu, ludu, por ke vi sentu ĝojon!
Ludu, ke mia animo ridetas,
kiam ĝi vidas vin ludi.

6
Nia instruistino, Alicia Toffi

Bela animo, nova verda stelo


kiu brilas sur la ĉielo,
vi rigardas nin el la altaĵoj
de via pura spirito.
Kara Alicia, vi mankas al ni.
Via klara rideto, viaj instruoj,
via pasio por Esperanto
kaj la heredaĵo de Zamenhof;
vi estis por ni granda instruistino,
mentorino kaj amikino.
Vi estas nun la verda, nova stelo,
la plej brila el ĉiuj,
kiu gvidas nin
kaj vivas eterne en niaj koroj.

La hodiaŭa pluvo 1

Junuloj sur la strato ridas,


la pluvo refreŝigas la korpojn.
La arbaro dankas la akvon
kaj la floroj donas al ni kolorojn.

Mi rigardas la malsekan pejzaĝon,

7
spiras la humidan aeron
kaj pensas pri la venonta tondro
post la pasema lumo de la fulmo,
kiu rompas la ĉielon.

La hodiaŭa pluvo 2

La grizaj kolomboj bezonas rifuĝon,


ili estas malsekaj kaj malvarmaj.
Mi malfermas mian fenestron kaj atendas,
eble ili venos al mia dometo
kaj akompanos min en ĉi tiu malĝoja posttagmezo
sen suno, sen lumo, sen la ridoj de la infanoj sur la placo,
sed kun la tinto de la pluvgutoj; amuza melodio,
kiu distras min dum iom da tempo.

La lasta tago

Dum la lasta tago de mia vivo


Mi deziros esti trankvila
Aŭdi birdojn
Rigardi nubojn
Kaj eble kanti malnovan melodion
Dum la lasta tago de mia vivo

8
Mi kisos la mondon
kaj dankos al la naturo la malmolecon de la ŝtono,
la dolĉecon de la ĉerizo
kaj la miaŭon de mia kato.
Dum la lasta tago de mia vivo
Mi spiros lastfoje la matenan aeron
kaj mi kunportos
la odoron de freŝa folio
kaj la brakumon de la vintra suno
legante libron.

Mi havas ion

Mi havas la vortojn
Vi havas nenion
Mi havas la frazojn
Vi havas nenion
Mi havas poeziojn
Vi havas nenion
Mi havas denove la libron
Vi havas nur monerojn
Vi havas nenion

9
Dimanĉo matene

Griza tago de la vintro,


mi estas nun feliĉa
ĉar la domo estas varma
kaj la kuseno estas mola.

Mi ne volas ellitiĝi,
miaj piedoj deziras ripozi
kaj miaj brakoj revas,
ke ili volas flugi.

Ŝlosilo

Vi ne malfermas mian koron


Vi ne trovas mian trezoron
Vi ne havas la kombinaĵon
de la pordo al mia animo.

Tigro

O, mia bela kato, vi estas mia tigro


Mi rigardas viajn flavajn okulojn:
Du orajn monerojn, kiuj rigardas la stelojn kaj la nokton.

Mi amas vin, eta tigro,

10
Mi adoras viajn blankajn krurojn,
vian malkvietan voston,
kiuj estas kvar nubetoj sur la malhela planko.

Mi rigardas la vivon

Dum mi rigardis en viajn okulojn la reflekton de la pejzaĝo


Mi pensas pri la neĝo kaj altaj herboj
kaj mi memoras ĉiun sunan momenton
kaj mi konservas en mia koro ĉiun pluvan guton,
kiu malsekigis vian belan vizaĝon.

Rozo

Mi ŝatus flari vian parfumon


Kaj enamiĝi denove
Mi ŝatus preni viajn petalojn
Kaj senti min milda kaj malpeza
Ne ekzistas pli bela floro
Ol la rozo kaj ĝia dorno
Ĝi avertas vin pri amo,
La doloro kaj la stigmo.

11
Triangulo

Mi vidas vin:
vi kuŝas,
vi kuŝas sur la dekliva flanko,
vi kuŝas sur hipotenuzo.

Vi estas punkto, linio kaj angulo


kaj mi estas kateto, eta kato
kaj la du lateroj
kiuj estas najbaraj al la orta angulo

12

You might also like