You are on page 1of 16

KOHVERSACIA

LITERATURO

LA LITERATURON FARAS
LA PERSONOJ EN LA KONVERSACIO.
Ciu rajto rezervita
Internacia Cseh-Instituto de Esperanto, Hago
Sinjorinoj kaj sinjoroj,
mi salutas vin!
Bonao matenon !
Bonan tagon!
Bonan vesperon !
Bonan nokton !
Bonan apetiton!
Dankon !
Sam e!
Gis la revido !

Mi estas Teodoro Longmaldik,


Mi estas profesoro.
Mi estas eleganta kaj moderna sinjoro.
Ĉu vi ne kredas?

3
Mi estas policisto.
Mi estas grava persono.
Ĉu vi komprenas ?

K iO estas ĝi?
Ĝi estas rozO*

K iO estas la rozo?
La rozo estas florO*

K ia estas la rozo?
La rozo estas b e ia *
Sinjorinoj kaj [raŭlinoj, ĉu vi
ŝatas la belajn florojn?
Ĉu vi ŝatas la ruĝajn rozojn?

„Bobi”, la malgranda dika hundo.


ĉ i estas bona, inteligenta besto.
l a sinjoro ŝatas ĝin.

4
Sinjorinoj kaj sinjoroj!
FORTE, KURAĜE KAJ
ELEGANTE!!!

Ĉu ĝi estas glaso?
Ne, ĝi ne estas glaso, sed ĝi estas taso.
Kio estas en la taso?
En la tasp estas varma teo.

Sinjorinoj kaj sinjoroj!


Mi estas la inteligenta
besto, la azeno.
Mi komprenas la azenojn, sed la homoj ne
komprenas la homojn.
Ĉu la homoj estas inteligentaj ?
Ne! Ne! Ne!
Kion montras la bildo?
La bildo montras ĉambron.
Kia estas la ĉambro?
La ĉambro estas granda, alta, bela kaj pura,
Kio estas en la, ĉambro?
En la ĉambro festas mebloj.
Ĉu la mebloj estas egalaj?
Ne! La mebloj ne estas egalaj, sed ili estas malegalaj.
Kiaj mebloj estas en la ĉambro?
En la ĉambro estas unu granda kaj unu malgranda
'tabloj, unu granda kaj du malgrandaj seĝoj,
unu bela granda ŝranko kaj granda moderna
lampo. Sur la granda tablo staras libroj kaj unu
tabla lampo. Sur la malgranda tablo staras'floro.
En la ŝranko estas libroj. Sur la muro estas
granda bildo. La fenestro estas granda, moderna.
Ĉu vi ŝatas la modernajn meblojn?
Jes, mi ŝatas la praktikajn modernajn meblojn kaj
mi estas feliĉa en la belaj ĉambroj.

6
Ili estas modernaj elektraj lampoj

Sinjorinoj
kaj sinjoroj!
Mi estas Ja bona kaj inteligenta
kato ,,Pus".
La fraŭlinoj amas min.
Mi estas feliĉa kaj mi fa
murmurmur.
Mi ŝatas la varman lakton, 1<
la malgrandajn bestojn.
malbona. Mi ne ŝatas ĝin.
Ĉu mi estas bela besto?
Ĉu vi amas min?
Mi dankas! Mi estas feliĉa!

7
Mi estas Manjo, la ser-
vistino.
Ĉu vi scias, kion faras mi?
Mi faras la ĉambron pura.
En mi estas unu varma
ruĝa objekto kaj ĝi
estas malsana. Ĉu vi
komprenas ?
Mi amas Joĉjon, la ŝoforon. Li estas juna,
forta, bela knabo. Li sidas en la aŭtomo-
bilo kaj mi ŝatas la aŭtomobilon . . .
Mi amas Joĉjon, sed li ne scias. Estas sekreto,
granda sekreto . . .
La sekreto faras min feliĉa.

Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi salutas vin!

t
ĉu vi scias, kiu estas mi?
Vi ne scias. La blankaj
homoj ne estas inteligentaj.
Mi estas sinjoro Petro Nigra.
Ĉu mi estas eleganta sinjoro?
Mi dankas! Ĝis la revido!

8
Mi estas Joĉjo, la malgranda, sed
forta ŝoforo. Mi estas grava
persono.
La fraŭlinoj amas min, sed mi
ne amas ilin.
Mi amas Manjon, la belan kaj
junan servistinon. Ŝi faras bonan varman
teon. Kaj en la teo estas forta brando. Mi
ŝatas la teon kaj la brandon.
Mi amas Manjon, sed ŝi ne scias.
Kaj mi ne estas kuraĝa.
Mi «stas malfeliĉa . . .

Kion montras la bildo?


La bildo montras sin-
jorinon kaj katon.
Kia estas la sinjorino?
La sinjorino estas nigra
kaj malmoderna. ŝi
estas bona sinjorino.
Kion faras la sinjorino?
La sinjorino sidas sur la seĝo kaj tenas la tason. En
la taso estas varma teo. ŝi rigardas la teon kaj
estas feliĉa. ŝi ŝatas la varman teon.
Kion faras la kato?
La kato faras dolĉan muzikon.

9
La modernaj sinjorinoj
ne sidas en la ĉam-
bro, sed ili faras
sporton.
Ĉu la modernaj sinjo-
rinoj estasinteligentaj?

Sinjorinoj kaj sinjoroj!


Mi estas sinjoro Ferbrak.
Mi estas forta homo.
Ĉu vi ne kredas?
Ĉu vi faras kontrolon?

Ni estas la
infanoj.
Ĉu vi scias,
faras ni?
Ni ludas.
Ni estas sanaj kaj feliĉaj!!!
Sinjorinoj kaj sinjoroj, ĉu vi amas la infanojn?

10
USOJ estas ni.
Ni estas belaj, bonaj malgrandaj
bestoj. Ni faras muzikon en la
I muroj.
Sed la malbela nigra kato rigardas nin. Ni
estas malfeliĉaj.

Kion faras la
sinjoroj?
La sinjoroj faras
muzikon.
Kian muzikon
faras ili?
Ili faras modernan
muzikon.
Ĉu vi ŝatas la modĉrnan muzikon?
Ĉu vi ŝatas la klasikan muzikon?

Sinjorinoj kaj sinjoroj!


Mi estas Karlo, la malgranda knabo.
Mi tenas la belajn florojn kaj mi salutas vin.
Mi estas bona kaj inteligenta knabo kaj
la instruisto ŝatas min.

11
En la skatolo ne
estas kretoj, sed
cigaroj. Bonaj,
dikaj, longaj ci-
garoj.
La sinjoroj estas
feliĉaj.
Kaj la sinjorinoj?
Ili ne ŝatas la
cigarojn, sed la
cigaredojn. La malfortajn maldikajn cigaredoin.

faras la interes
La interesa sinjoro faras m nion.
Sinjorinoj kaj sinjoroj, ĉu vi ŝatas
la belajn filmojn?
Jes, ni ŝatas la longajn modernajn
filmojn.

La malbona objekto.
Ĝi ne staras, sed ĝi iras, iras, iras.
Ĝi montras la paŭzon kaj la ,,Ĝis
la revido”-n.
La feliĉaj homoj ne ŝatas ĝin.
La gravaj vortoj:
AMAS
K iu? mi ni
K io? vi vi
K ia? li ili
K ie? ŝi
9*

La grava litero:

n
Li amas § in * Kiu am as? Li.
K iu n ? § in

L iU amas ŝi. Kiu am as? Si.


K iu n ? L in

13
NIK NEK KAJ KAT JEN
Malgranda romano. Aŭtoro: J. B.
En la granda ĉambro sur la longa tablo estas.
objektoj: verda, flava, ruĝa libroj, kretoj, krajonoj,
unu dika hundo. Sur la blanka muro estas nigra
tabulo. Sur la seĝoj sidas sinjorinoj kaj sinjoroj kaj
ili rigardas la instruiston. La sinjoro
instruisto estas interesa homo. Li montras
la objektojn kaj faras konversacion.
— Kiu estas mi?
— V i estas sinjoro Nik Nek.
— Kio estas mi?
— V i estas in^truisto.
Jes, sinjoro Nik Nek estas instruisto,
juna, forta kaj sana. Ĉu li estas feliĉa? Mi ne scias,
sed mi scias: la homoj amas lin. Li estas bona kaj
scias la etiketon. La sinjorinoj kaj sinjoroj, kiuj sidas
en la ĉambro, komprenas lin. Li iras k,aj tenas skato-
lon. Sur ĝi staras ruĝa kato.
— Kion tenas mi?
— V i tenas la skatolon.
La homoj rigardas la skatdlon, sed fraŭ-
lino Kat Jen, la bela oficistino, rigardas
lin kaj pe la verdan objekton. 6 i ne estas
interesa, sed la instruisto . . . jes, jes, li
'7.1w - y estas flrava homo. En la ĉambro sidas
/ homoj, belaj kaj malbelaj, fortaj kaj mal-
fortaj, dikaj kaj maldikaj, riĉaj kaj malriĉaj,
sed ili ne estas interesaj. Interesa homo estas nur Nik

14
Nek, la juna instruisto, kiu tenas sur verda skatolo
ruĝan katon.
— Kion tuŝas mi?
— Vi tuŝas la ruĝan katon.
Sed fraŭlino Kat Jen rigardas kaj rigardas
nur la sinjoron inŝtruiston Nik Nek.
— Kio estas en la skatolo?
La homoj ne scias. Ĉu blua krajono? Ĉu blanka
kreto? Ĉu ruĝa rozo?
— Ni ne scias.
— Ĉu vi ne scias? . . , En la skatolo estas
sekreto. Jes, dolĉa sekreto. Ĉokolado I ! — kaj Nik
Nek montras ĝin kaj iras en la ĉambro.
— Fraŭlino, kion faras mi?
Sur la tablo estas bela ruĝa rozo. Fraŭlino Kat
Jen ne estas rozo, sed ŝi estas bela kaj ruĝa . . . .
ŝi estas ruĝa, ruĝa, ruĝa!
— Vi tuŝas la dolĉan sekreton,
— Mi ne komprenas vin, fraŭlino, kaj vi ne
komprenas, kio estas sekreto? Ĉu ĝi estas sekreto?!
— Ne! La sekreto ne estas sekreto, sed dolĉa
ĉokolado.
Sed ŝi scias: la dolĉa sekreto estas en ŝi kaj
ne en la skatolo.
— Mi gratulas!
— Mi dankas!
Nik Nek tenas la ĉokoladon kaj rigardas ŝin. Li ri-
gardas kaj komprenas: fraŭlino Kat Jen estas bela ruĝa

15
s BIBLIOTEKA UNIWERSYTECKA
rozo kaj dolĉa ĉokolad<
— ĉ u vi amas la Esperanlo
— Jes! KuL 4S5 1
Kaj ŝi rigardas ma
estas malinteresa brunt. —
nur unu interesa kaj grava: la sinjoro instruisto
Nik Nek.

Bonan apetiton!!
Gis la revido!

16

You might also like