You are on page 1of 1

Beletraj tombovizitoj

A
nkaŭ mi turismis ĉi-somere hejmlande. En la seniora aĝo mi klo-
podas sekvi la vortojn de mia lernejestro Tor-Erik Nyberg, kiu ins-
tigis unue konatiĝi kun la propra lando kaj nur poste kun aliaj. Tiu
principo tamen estis forgesita jam en la komenco, kiam Nyberg direktis la
ekskurson de nia klaso al Leningrado.

Tombejoj estas mia hobio kaj ĉi-somere mi kunigis kun ĝi mian alian hobi-
on, Esperanton. Jam pasintjare mi serĉis en Kuopio la tombon de Magnus
Nordensvan, sed vane, ĉar mi eraris pri la tombejo. Ĉi-foje mi trovis.

Nordensvan estis unu el la plej fruaj Esperanto-prozistoj. Oni konas de li nur


tri rakontojn el la jaroj 1898-1901, sed ili montras lin kiel lertan verkanton,
kiu eble iĝus eĉ pli granda nomo, se li ne mortus 52-jara en 1903. Profesie li
estis ĉefo de la telegrafia oficejo de Kuopio, en kiu ofico li ricevis la hono-
ran rangon de kortega konsilisto, egala al la armea subkolonelo.

La edzino de Nordensvan, Mathilda, estis iniciatema virino, kiu en 1888


starigis la unuan fabrikon de ludiloj en Finnlando. Ĝi funkciis dekon da
jaroj kaj havis je sia pinto 40 dungitojn. Kvankam ĝi produktis grandegan
kvanton da ludiloj, konserviĝis nur unu kompleto de mebletoj de puphej­ Magnus Nordensvan  (1850-1903)
mo, troviĝanta en la Nacia Muzeo, sed neniu pupo.
Mathilda transloĝiĝis al Helsinko en 1911, unue enteriginte apud sia edzo
filon, kiu mortis en aprilo sojle de abiturienta ekzameno, sed ŝi mem mor-
tis jam en oktobro samjare. Du aliaj filoj fariĝis eminentuloj: Carl atingis
rangon egalan al sia patro, promociiĝinte en la armeo al subkolonelo, dum
Gustaf iĝis la ĝenerala direktoro de la kompanio Nokia kaj ricevis la honor­
titolon vuorineuvos (laŭvorte monta konsilisto; apud ŝtatkonsilisto la plej
alta hono­ra titolo en Finnlando).

De Kuopio ni iras al Oulu, same kiel la sidejo de la episkopo en la jaro 1900,


kiam Juho Koskimies fariĝis episkopo. Koskimies fervoris pri lingvoj, inter
ili pri Esperanto. Lian tombon en Lapua mi tamen ĝis nun ne vizitis.

En la tombejo de Oulu ripozas du Esperanto-verkistoj. Unu estas Eija


Salo­­vaara, sur kies tomboŝtono staras ŝia oficiala nomo Elsa. Ŝi mortis en
2004, vivinte 84 jarojn, el kiuj la lastajn 40 en Helsinko, kie ŝi laboris ĉe la
Popolpensia Administracio. Ŝia granda pasio estis Laponio. Tie ŝi ofte faris
longajn vagadojn, kiuj inspiris ŝian etosplenan, parte eĉ supernaturan ra-
kontaron Kie boacoj vagadas. Ĝi estis eldonita en Danio en 1967 kaj repre-
sita en Aŭstrio en 1994.
Eija Salovaara  (1920-2004)
La 24-an de aŭgusto pasos 100 jaroj de post la naskiĝo de Salovaara. Nun
ŝi ripozas en digna loko, nur kelkajn paŝojn for de la tombo de Teuvo Pak­
kala, la plej grava verkisto el Oulu.

Post mallonga promenado ni venas al la tombo de Martti Putaala. Tiu


ĵurnalisto de la gazeto Kaleva forpasis en 1957 kaj estis la ”plej oulua el ĉiuj
ouluanoj”. Kvankam laŭ lia propra diro ”la malnova lingvo de Oulu estas
iom facile komprenebla, nur ke neniu scias skribi ĝin”, li verkis abunde da
sukoplenaj babilaĵoj en la dialekto de Oulu kaj publikigis ankaŭ libroforme
kolekton de ili sub la nomo El la horizonto de Oulu.

En Esperanto Putaala verkis amuzajn rakontojn, kiuj aperis dise en finnaj


kaj alilandaj gazetoj. Kutime li uzis la pseŭdonimon Kamemoro, kiun li
ver­ŝajne prenis el la titolo de sia unua publikgita rakonto, Frumaturaj ka­
memoroj, aperinta en Esperanta Finnlando en 1920. Samjare aperis ankaŭ
la rakonto Memoraĵeto pri Laponio, ja ankaŭ li estis ŝatanto de Laponio
simile al Salovaara. Nederlanda gazeto eĉ aperigis ĝian tradukon, kio kom-
preneble spronis la junan verkemulon daŭrigi.

Ankaŭ tiajn verkistojn ni havis kaj ankaŭ ili ne estu forgesitaj.

Osmo Buller
Originale aperis en la finna lingvo en Koillissanomat, 2020 08 17. Martti Putaala  (1896-1957)

You might also like