Professional Documents
Culture Documents
Parolad Eo Bahai2
Parolad Eo Bahai2
Kiel ni vidis, la starigo de internacia helplingvo estas unu el la fundamentaj kolonoj de la movado.
Kvankam la fondinto neniam nomis Esperanton per sia nomo, li ĉiam menciis la eblecon, ke ĝi
estos intence konstruata; kaj la nura fojo, kiam li rekomendis unu lingvo – kiel ni vidis – ĉi tiu estis
konstruita.
Baha-u-la estis enkarcerigita pli da 40 jaroj, pro la religia ŝtato kiu regis tiam en Irano, ne tre
malsama ol tiu nuna.
Post kiam ili estis liberigitaj, Lia Filo (jam maljunulo) povis vojaĝi por disvastigi la bahaajn
instruojn komence de la pasinta jarcento.
Li prelegis, en Parizo, Londono kaj poste en Usono, ĉiam menciante la gravecon de enkonduki
helplingvo.
Eĉ kelkaj el tiuj paroladoj estis faritaj en renkontiĝoj de esperantistoj.
Li forte rekomendis la lingvo plurfoje.
La rekomendoj, kiujn ni vidis en la filmeto, estas sufiĉe rektaj kaj ne lasas lokon por dubo, tial mi
pensis, ke eble multaj bahaanoj ne konas ilin, do mi decidis entrepreni la taskon konigi ilin.
Ni ne havas pastrojn.
Ni ne kredas pri ĉielo kaj infero kiel fizikaj lokoj, do ni ne parolas pri "savo" sed pri proksimeco al
Dio laŭ niaj meritoj. Tiu proksimeco povas esti atingota de iu ajn sendepende de ilia kredo (eĉ
ateistoj) se ili bone kondutas, kompreneble
----------------------------------------------
bel.bahai.de
https://bel.bahai.de/