You are on page 1of 73

Vinko Ošlak

There’s Probably no Atheist


(Probable troviĝas neniu ateisto)

Klagenfurt / Celovec / Klaŭdiforumo


2015
Now Stop Worrying and Enjoy Your Life!
Nun ĉesu zorgiĝi kaj ĝuu vian vivon!
(Atheists from London / ateistoj el Londono)

Now Start Worrying and Examine Your Life in the Light of the Bible!
Nun komencu zorgiĝi kaj ekzamenu vian vivon en la lumo de la Biblio!
(Christians from all over the world / kristanoj el la tuta mondo)

Rimarko pri la ortografio: Mi uzas la majusklon ĉe la vorto »Dio«, kiam temas pri la
vivanta Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, en kiun kredas la kristanoj – kaj mi uzas la
minusklon – dio – kiam temas pri dio kiel filozofia koncepto aŭ kiel iu ajn pagana kaj tiel ne
reale ekzistanta dio, tiu, kiun la ateistoj prave negas.
Rimarko pri la virinaj nomoj: En Esperanto ne estas jam optimume solvita la problemo de
la virinaj nomoj, kiuj laŭfundamente devus ricevi la saman substantivan finaĵon -o kiel la
viraj. Bedaŭrinde nek Z. nek aliaj granduloj en la kresko de la lingvo internacia tion
konsekvence faris kaj tiel estiĝis la parta lingva kaoso. Mi prenu la al ĉiuj konatan biblian
ekzemplon. Se oni procedas kiel la plimulto de esperantoskribantaj personoj, kaj el la latina,
itala, germana ktp., la nomo »Maria« aŭ slavlingve »Marija« faras esperantlingvan nomon
»Mario«, forgesante, ke en la latina, itala, slavaj lingvoj la finaĵo -a ĉe la virinaj nomoj ne
signifas adjektivon, kiel en Esperanto, sed substantivon en la virina formo, oni per tio ignoras,
ke la itallingva leganto tion povas kompreni kiel la italan kaj kroatan »Mário«, kiu estas la
vira nomo. Tial mi decidis uzi kiel bazon de la esperantlingva nomo la kompletan nomon en la
origina lingvo, kaj tiun kompletigi per la esperanta substantiva finaĵo -o, ricevante tiel la
regule formitan esperantlingvan nomon Mariao, kiu klare diferencas de la itala virnomo Mario
kaj samtempe elegante ebligas uzi akuzativon, kio per la nekonsekvenca kaj kontraŭregula
uzo de la adjektiva finaĵo -a ne estas ebla. Mi konscias, ke la nomoj kiel: Mariao,
Magdalenao, Martao, Elisabetao ktp. unuaaŭde iomete ŝokas, tamen kiel ĉio en la lingvo,
temas pri alkutimiĝo, kiu baldaŭ sekvas kaj bone funkcias. Finfine oni havis, dum lernado de
Esperanto, la precize saman problemon pro la akcento sur la antaŭlasta silabo, kiu multajn
unuaaŭde ŝokas, sed per konsekvenca uzo la konsterno malaperas kaj la propra esperantlingva
formo fariĝas »natura«.
(La aŭtoro)
„Mi vere sendian homon dum mia tuta vivo ne jam renkontis.
Anstataŭ tian mi nur renkontis la senkvietan homon.“
Dostojevski: La Junulo

Enkonduko

Mia »ateisma« sperto estas kompreneble komplete alia ol tiu de la simpatia damo1 en
Londono, kiu ekhavis ideon, propagandi principan eblecon kaj probablecon de Dia ne-ekzisto
sur la fasadoj de londonaj publikaj amasveturiloj2. Jam ŝia decido, propagandi sur veturiloj
kun cetere ne rekte uzita grekdevena vorto »ateismo«, almetas interesan demandon, ĉu tia
agado kaj agadmaniero estas en kongruo kun la baza ideo de la vorto »ateismo«, pri kiu fakte
temas, eĉ se esprimita per relativiga »probably«. Ĉar ŝia konsulanto estas la fama brita
biologo profesoro Richard Dawkins, kies libro The God Delusion3 (Seniluziiĝo pri dio) ĵetis
tiom da legantoj sen solida filozofia kaj biblia klereco en embarason kaj mondperceptan
dilemon, ŝi ne formulis stulte, kiel tion faris ŝiaj senfantaziaj kaj eĉ pli senkleraj vienaj
epigonoj, kiuj imite propagandas sur propraj veturiloj, ĉar la publikaj tion refutis: »Es gibt
keinen Gott!« (Ne troviĝas Dio). Ŝi formulis saĝe, tre verŝajne sub la instrukcio de sia ateisma
mentoro kaj guruo Richard Dawkins: »There’s probably no God!« (Probable Dio ne troviĝas).
Eble mi devus – estante biblifidela kristano – pro tiel unuavide aŭdaca slogano skandaliĝi,
kiel multaj, ĉu nur laŭnomaj (ili kutime deĵore pro io skandaliĝas) aŭ veraj, do novnaskitaj
kristanoj (se ili estas ankoraŭ novicoj, ne sufiĉe kleraj, ne jam bone konantaj la Biblion), tion
faras. Sed se mi la sloganon iomete sublupee observas, mi devas agnoski, ke ĝuste tiel statas
la afero kaj la juna damo per sia aserto logike pravas. Kion ŝi vere diras? Ke la eventuala ne-
ekzisto de Dio estas probabla. Por esti en klaro: nur probabla! Sed kio pri Lia ekzisto? Ŝi ne
esprimas sin tiurilate. Ŝi povus sin esprimi, sed verŝajne pro timo, tro larĝe malfermi la
pordon de teismo kaj simetrii ĝin kun la propra ateismo, ŝi al sia afero ne faris bonan
komplezon. Tiel ŝi falis en logikan falilon, kiun ankaŭ ŝia sufloranto ne registris, estante
tamen biologo kaj ne vere filozofo – ke ŝi ne atentigis pri supoza simetrio inter ambaŭ eblecoj,
sed ĝuste preparis por la teisma vidpunkto la terenon por povi diri, ke la ekzisto de Dio ne
estas kaj ne povas esti io »probabla«, sed nepre io certa. La neekvacia rilato inter ambaŭ
principaj eblecoj de ekzisto kaj ne-ekzisto, sekve estas tia, ne laŭ mi sed jam laŭ la
propaganda slogano en Londono: Se Dio ne ekzistas, tio estas afero probabla; sed se Dio
ekzistas, tio estas afero certa. Inter ambaŭ eblecoj do ne troviĝas simetrio, egalvaloro,
egalpezo; oni ankaŭ povas diri: egala intelekta grado! Ke la granda franca kristana pensulo,
filozofo, fizikisto kaj matematikisto Paskalo (Pascal) en sia konata »veto de Paskalo«
proponis principan rilaton de verŝajno ke Dio ekzisatas aŭ ne ekzistas per 50 : 50, tio estis
lukso, kiun povas riski homo fidanta. Li povus riski eĉ multe pli maloportune por sia afero,
ekzemple tiel, ke 99,999… da percentoj favore je ateisma hipotezo lasus nur plu mikran,
konkrete ne plu imageblan teorian verŝajnon, ke Dio ekzistas – kaj tamen restus kaj ĝis niaj
tagoj estus absolute saĝe veti favore je kredo, ke Dio ekzistas, ja inter la konsekvencoj de
ambaŭ vetelektoj troviĝas nenia racia rilato.
Kompreneble, simpla kristana kredanto povus obĵeti: Kiamaniere vi kiel mia frato en kredo
kaj en Kristo povas, eĉ se nur principe kaj teorie, permesi al vi kaj al viaj legantoj eblecon, ke

1
Ariane Sherine, laŭprofesie televida programergvidanto kaj aŭtoro de komikaĵoj; ŝi fondis sian ateisman
propagandskipon ŝirme de British Humanist Association kaj asiste de Richard Dawkins, biologo kaj aŭtoro de
pluraj prodarvinismaj libroj kaj artikoloj.
2
Latina vorto omnibus, el kiu venas nia aŭtobuso aŭ simple buso, signifas »por ĉiuj«.
3
Richard Dawkins, The God Delusion (Boston: Houghion Mifflin, 2006).
Dio, en kiun mi kaj supoze kaj espereble ankaŭ vi firme kredas, probable ankaŭ povus ne
ekzisti? Kaj al tia supoza simpla kaj sincera kristana animo mi respondas anticipe jenon: Se
vi, kara frato aŭ fratino, ŝatas vian kredon en Dion – kaj por mi ĝi estas la plej valora trezoraĵo
en mia vivo – tiam vi devas permesi teorian probablon, ke Dio probable ne ekzistas. Ĝuste tiu
probablo faras la tiel esencan diferencon inter »kredi en Dion« kion faras la kristanoj, kaj
»scii pri Dio«, kion arogas al si dogmistoj, fanatikuloj kaj ĉiuj, kiuj kredas sin, esti komisiitaj
uzi perforton por devigi aliajn homojn same »scii« pri ekzisto de Dio, kiel ili pretendas tion
»scii«. Sed, kara frato aŭ fratino, »scion« pri Dio havas ekskluzive nur Dio mem. Eĉ demonoj
ne scias pri Dio, kvankam antaŭ sia falo ili Lin povis vidi, sed: »La demonoj ankaŭ kredas kaj
tremas« (Jak 2,19). La Biblio nenie provas »pruvi« ekziston de Dio; ĝi suverene, ĉar mem la
vorto de Dio, rakontas el la vidpunkto de Lia certa ekzisto – sed la homan percepton de tiu
ekzisto la Biblio ne nomas »scio«, sed humile kaj kun la homa intelekta kaj eĉ multe pli
spirita kapacito kongrua »fido« aŭ »kredo«.
Vi vidas, mi vere ĝojas, ke sinjorino Ariane Sherine ne formulis simetrion de sia slogano,
dirante: »Probably there’s a God« (Probable Dio troviĝas) kaj ŝi tiel sammaniere kiel la
granda kristana filozofo Anselmo de Kanterbero agnoskis, ke al la esenco de Dio apartenas
Lia certa ekzisto, eĉ se Imanuelo Kant tion ne povis kompreni.
Tamen… Se ne ekzistas simetrio inter la certa ekzisto kaj probabla ne-ekzisto de Dio, ekzistas
aliflanke la simetrio, ke ambaŭ principaj eblecoj estas prenitaj per kredo. Ne per scio, sed per
kredo. Tiel la diferenco inter la teismo kaj la ateismo ne koncernas kredon, sed nur la objekton
de la ĉiama kredo. La ateisto ne diferencas de la teisto per tio, ke la unua scius, sed ne kredus,
kaj la dua kredus, sed ne scius – eĉ se kelkaj primitivaj ekzempluloj de ateismo tiel ŝajnas
opinii. Oni ne povas diri: »Mi scias, ke Dio ekzistas,« sed ĉiam nur: »Mi kredas, ke Dio
ekzistas.« Sed tute same oni ne povas – krom se en aroga pretendo – diri: »Mi scias, ke Dio ne
ekzistas,« sed analogie al la teisma deklaro nur: »Mi kredas, ke Dio ne ekzistas.« Tiel la
fenomeno »ateismo« ne forigas kredon aŭ fidon; estas nur tiel, ke la kredo kaj fido de la
ateisto koncernas alian objekton ol la kredo kaj fido de la teisto. Ni, kredantaj, ne estu tro
ĝenataj, se niaj amikoj ateistoj preskaŭ konsekvence kondutas kaj sin esprimas, kvazaŭ tiu
tiom grava diferenco ne troviĝus, kaj arogas al si, negante ekziston de Dio, scion, kvankam ili
disponas nek per unu nura pruvo, kion eĉ profesoro Dawkins, tamen estante protestantdevena
kaj ne ortodoksdevena ateisto, en sia verkaro larĝanime agnoskas kaj meritas nian
laŭrokliniĝon! La entuziasmo faras ilin blinda por observi tiun esencan diferencon, ĝuste tiu
entuziasmo, kiu al ni, ĵurantaj je evangelio, ofte mankas.
Sed mi volas reveni al mia persona sperto pri la ateismo. Fakte temas pri du spertoj. La unua
sperto, kiun bonŝance sinjorino Ariane Sherine ne devis travivi, estis la sperto de ateismo kiel
la religio de la komunisma ŝtato, en kiu mi vivis ĝis mia 35-jara aĝo. La komunismo ne estis,
kiel facilanime emas kredi – denove kredi, ĉar scias ili kun certeco tion ne! – la tn.
»salonmaldekstruloj«, do tiuj materie bone prizorgitaj okcidenteŭropaj kaj nordamerikaj
burĝaj gefiloj, kiuj praktike ĝuas ĉiujn avantaĝojn de kapitalisma kaj parlamentdemokratia
jura ŝtato, sed samtempe teoriumas kaj fantasmas pri »komunisma socio« kvazaŭ paradizo sur
la tero. Tiuj bonstataj »proletarioj« simple ignoras ĉiun krimon, kiu estas esenca konsista
parto de ĉiu komunisma ŝtato, kiel tion tiel evidente faras ankaŭ Richard Dawkins komence
de sia libro, kie li parafrazas la kanzonon de Beatlo Lennon kaj surlistigas revojn pri surtera
paco, se ne estus… religia kredo kaj Dio – kaj li simple forgesas aldoni, kio estus, se ne estus
la ateisma kredo: Lenino kun sia »katekismo de Neĉajev«, do pervertita moralinstruo en la
senco: Morale permesita estas ĉio, kio utilas al la revoloucio; se ne estus Stalino, kies
»marksisma altlernejo« estis junaĝa prirabado de bankoj por financi la partion de Lenino; se
ne estus pakto inter Stalino kaj Hitlero, kiu ebligis atakon kontraŭ Pollando kaj tiel komencon
de la dua mondmilito; se ne estus Mao kun milionoj da likviditaj ĉinoj; se ne estus Pol-Poto,
kiu likvidis du milionojn da kampuĉeanoj ktp. Senfina serio preskaŭ.
Mi jam indikis, koncerne la anglan profesoron Dawkins, ke ateismo ne estas egala al ateismo.
Ĉar mensa parazito, kion montras jam la nomo, kies kerna, pozitiva parto tamen estas la
teismo, konsumita de la parazita vokalo a-, ĝi alprenas la karakteron kaj konduton de la
teismo, sur kiu ĝi gastumas kaj parazitumas. Tiel ne estas mirige, se en la sovetia komunismo
oni baldaŭ rekonis bazajn tipajn trajtojn de la ortodoksa eklezio, en kiu diskuto kaj kritiko ne
okazas. En pli larĝanima kaj tolerema tipo de komunismaj partioj en la iama Jugoslavio, eĉ pli
en Pollando, oni rekonis trajtojn de malpli rigoroza kaj monologa katolikismo. Sed tiuj landoj
estis sub tro forta premo de la sovetia komunisma doktrino, por ke tiu diferenco povu
montriĝi en plena amplekso, escepte de Pollando, kie ne estis skandalo, se oficiro de la pola
armeo, membro de komunista partio, dimanĉe kun sia familio frekventis la katolikan meson.
La veran karakteron montris la »katolika ateismo« en komunistaj partioj sub demokratiaj
cirkonstancoj, kiel en Italio, Francio kaj poste en Hispanio kaj Portugalio, kie la ateismo tute
ne estis deviga mondpercepto de partianoj. Kio do pri la »protestanta ateismo«, ĉu ĝi estis sur
tiu ĉi skalo la plej libereca kaj agrabla? Tute ne. Ĉar la teisma bazo por protestante difinita
ateismo estis la severa pietisma kredo, multe pli strikta ol la katolika, tiel ankaŭ la ateismo en
la protestanta medio alprenis ties pietisman kaj severan karakteron. La diferenco kompare al
la ortodokse difinita ateismo en la orienta Eŭropo estas donita per tio, ke la protestanta medio
tamen apartenis al klere kaj kulture alte evoluita tipo, kion oni por la ortodokse difinita
Oriento ne povas diri. Tial la orienta ateismo heredis kaj eĉ plifortigis la primitivan
pensmanieron kaj krudan senkompatan agmanieron, kia povis estiĝi en sklavaj cirkonstancoj
de la rusa imperio, dum la pietisma severo kaj rigoro tamen havis alte evoluitan kleran,
kulturan kaj moralan bazon, el kiu profitis ankaŭ la tie estiĝinta ateismo. Se oni komparas eĉ
la tiel entuziasman batalanton kontraŭ ĉio religia, kiel profesoro Dawkins, kun la eĉ moderaj
komisaroj de la rus-komunisma tipo, oni komprenas, pri kio mi parolas.
Do, mi infanaĝis nek sub ia serioza, tamen kulture altnivela protestanta, nek sub ia rigoroza,
sed barbare primitiva kaj kruda ortodoksa, sed en la modera kaj tamen iom primitiva, sed ne
ĝis ekstemoj de Stalina imperio opresa tutjugoslavia Tito-komunisma ŝtatateismo. Kompare
kun la orientblokaj sovetsatelitaj ŝtatoj – escepton de Pollando mi menciis – la eklezioj kaj
religiaj komunumoj en Jugoslavio estis certagrade liberaj. Kompreneble, precipe en la unua
kvaronjarcento post la milito, la opresa aparato ankaŭ en Jugoslavio persekutis pastraron.
Simplaj eklezianoj sentis maltoleremon de la komunisma ŝtato nur ĉe certaj profesioj, kie estis
postulita »scienca mondpercepto«, kio signifis marksismon en jugoslavpartia simpligo,
redukto kaj redakto. Oni ekzemple ne povis esti eĉ simpla milicano sen esti partiano; simpla
instruisto oni eventuale povis esti sen fariĝi partiano – sed se tia instruisto estis vidita
frekventante preĝejon, tiu rapide perdis sian oficon, eĉ se tio estis en kontraŭdiro kun la ŝtata
konstitucio. Kompreneble oni kiel ne-komunisto ne povis fari karieron en armeo, ŝtata
administrado kaj en gravaj etaĝoj de ekonomia, kultura, scienca kaj amaspublikila vivo. Tiel
la homoj kun religia konvinko povis sian kredon malantaŭ la muroj de propra domo kaj de
preĝejo relative libere vivi, sed ili devis rezigni pri ajna ŝtata kaj socia kariero. Estis egaleco,
sed la ateistoj en la kompartia kaj tiel ankaŭ ŝtata senco estis »pli egalaj«, kiel la angla
verkisto George Orwell tion brile esprimis en sia romano La bestofarmo. La ateismo, tute
specifa kompreneble, kribrita particentrale, estis la religio de la komunisma jugoslavia ŝtato.
Tiu religio iel toleris apud si ankaŭ aliajn religiojn, sed ĝi ĝuis apartan statuson de
unuarangeco, kaj la adeptoj de ĝi ricevis »diplomon« de la »scienca mondpercepto«. Tiel
ekzemple en mia naskiĝlando Slovenio troviĝis 100.000 komunistoj, kio laŭ la statuso de la
primitivmarkisisma ateismo donis 100.000 da »sciencistoj«, eĉ se granda parto de ili estis
preskaŭ analfabetoj. Nome, en la statuto de la partio estis difinite, ke alpreni la »sciencan
mondpercepton« estas la nepra kondiĉo por esti akceptita membro de la kompartio. Ĉar
komunistoj ne observis multe la logikon – Marx prunteprenis por sia sistemo »dialektikon« de
Hegel – ili pretervidis, ke science mondpercepti verdire povas nur tiu, kiu mem estas
scientisto. Ĉiuj aliaj povas alpreni filozofiajn kaj eĉ ideologiajn sistemojn nur laŭ la maniero
de religia kredo. Sekve: se kamaradoj komunistoj ne volas esti ironie prenitaj por sciencistoj,
eĉ se analfabetoj, ili devas akcepti, ke oni prenas ilin por religiaj kredantoj. Ili do havas
elekton.
Malgraŭ la fakto, ke la jugoslavia ŝtatateismo ofte kaŭzis pro sia vere primitiva nivelo kaj
sinesprimado hontosenton ĉe iom pli kleraj partianoj mem kaj en tiu senco ĝi ne distingiĝis
disde la ŝtatateismo en aliaj »socialismaj«, fakte komunismaj ŝtatoj, tiu tipo de ateismo
praktike atingis la kontraŭon de sia intenco kaj programo: la plifortiĝon de la religia kredo ĉe
tiuj, kiuj ĝin havis, kaj embarason kaj hontiĝon ĉe propravolaj ateistoj ekster la ŝtata ateismo,
ĉar neniu sincera kredanto resp. perceptanto fartas bone, se ties kredo aŭ mondpercepto estas
oktroita de diktatoreca reĝimo. Mi supozas, ke simile troviĝis en embaraso kaj profunda
hontiĝo ĉiuj sinceraj katolikoj en la tempo de la kontraŭreformacio, kiam la romkatolika
religio estis helpe de la ŝtata perforto oktroita al miloj kaj eĉ milionoj da tiuj, kiuj antaŭe
propradecide fariĝis kristanoj surbaze de la Biblio. Tiel ankaŭ mi pro la opresa karaktero de la
ŝtate oktroita ateismo en la publika vivo pli malfrue mem fariĝis ateisto ol mi tion farus, se la
ŝtato ne altrudus sian primitivan mondpercepton eĉ en okuloj de iom klera propravola ateisto;
kaj poste, kiam mi pro aliaj motivoj tamen ĉesis kredi en la senco de la hejme kaj eklezie
edukita katolika religio, mia ateismo forte distingiĝis de tiu, kian predikis kaj altrudis la
komunisma ŝtato. Verŝajne pro tio mi dum ĉiuj proksimume 10 jaroj de mia ateisma periodo
ne ĉesis interesiĝi pri religiaj demandoj, ne ĉesis legi prireligiajn librojn kaj eĉ la Biblion. Sed
por la adeptoj de la reĝimo estis suspekte, ke mi en diskutoj ĉiam demandis, pro kio oni ne
povas esti komunisto, eĉ se oni persone kredas en Dion. Neniu povis doni al mi kontentigan
respondon, sed la reĝimoreloj bone registris mian demandon kaj mian starpunkton. Tiel mi,
kvankam ateisto, kvankam entuziasmiĝinta pri Marx, neniam fariĝis ano de Ligo de
komunistoj, kiel la kompartio nomiĝis en Jugoslavio. La ŝtata primitiva ateismo do havis,
rigardate de mia hodiaŭa pozicio, sur mian spiritan vojon absolute pozitivan influon. Se mi
vivus en demokratia ŝtato, kie ĉe kelkaj partioj almenaŭ tuj post la milito ateismo estis
rekomendita kaj foje propagandita, sed neniam perforte altrudita, mi probable ĝis nun restus
ateisto de propra elekto kaj tipo, blinda por ĉiuj kontraŭdiroj de tiu mondpercepto.
Alia afero estis mia persona kaj privata ateismo. Ĉi tie mi ne volas ĵeti respondecon por ĝia
estiĝo al iu ajn alia, mi mem plene respondecas por ĝi. Certe mia oportuneco ludis sian rolon,
kvankam tio verŝajne ne estas mia tipa kaj elstare forta miskarakteraĵo. Sed oni devas
konsideri, ke eĉ la plej ribelantaj homoj, ŝajne la plej aŭdacaj kaj kuraĝaj, finfine tamen restas
oportunemaj, tiel mi same. Ankaŭ nepovo de la katolikaj sacerdotoj, konvinke respondi miajn
ĉiam pli tiklajn kaj laŭtajn demandojn, kontribuis, ke mi pli facile perdis mian infanan kredon.
La motivo kaj admono, kiun mi aŭdis hejme: »Kredu por esti sekura…«, kiu en si mem tute
ne estas falsa, estante popolsimpla fariaĵo de la Veto de Paskalo, efikis en miaj oreloj kiel
oportunismo de la plej malnobla speco. Sed la ĉefa motivo por fariĝi ateisto estis ĉe mi la
sama, kian oni finfine trovas ĉe ĉiu homo, kiu negas ekziston de la sankta kaj justa Dio: fuĝi
el la kaĝo de la religio por esti libera por esperitaj ĝuoj, kiujn la religia kaj same la revelaciita
kristana kredo prenas por peko.
Resume: mia persona ateismo estis sub la vidpunkto de demokratia kaj jura ŝtato kaj same sub
la vidpunkto de humanisma toleremo kaj reciproka respekto, multe pli bona ol la oktroita ŝtata
pseŭdmarksisma ateismo. Sed sub la vidpunkto de mia kaj de aliaj homoj savo kaj tiel
konvertiĝo, mia ateismo estis senkompare pli danĝera ol tiu, kiun altrudis la kompartio kaj la
ŝtataj organoj kaj la ŝtata opreso.
Pro kio mi skribas tiun ĉi libron? Por polemiki kontraŭ ateistoj? Kredu min, mi povus havi pli
distrajn kaj amuzajn hobiojn. Por pruvi, kiel mi pravas kompare kun multaj aliaj? Antaŭ 20
jaroj tio povus esti mia motivo aŭ almenaŭ kunmotivo. Nun mi scias kun Kierkegaard, kiu
diras en sia ĉefverko Aŭ-aŭ: »Nek pravas vi nek pravas mi. Dio pravas« – ke mi neniam povas
vere pravi; mi povas nur permesi, ke Dio pravas en mi kaj ĉiam kontraŭ mi…
Mi eble neniam ĝisfunde scios, kial mi tion faras, sed laŭ mia konscio mi povas diri, ke mia
motivo estas iomete helpi al tiuj, kiuj troviĝas antaŭ simila aŭ sama disvojiĝo, kiel mi staris,
estinte ankoraŭ ateisto, kvankam jam ĵetinte rigardon ekster mia tiama ateisma kaj marksisma
horizonto.
Sed ĉu mi vere iam ajn estis ateisto? Nu, tio estas unu el ĉefaj demandoj ankaŭ de tiu ĉi libro.
Ne nur pri mi, sed pri iu ajn, kiu sin prenas por ateisto. Probable mi skribas seriozmienan
libron pri io, kio verdire tute ne ekzistas. Anstataŭ pentri aŭtobuson per nova demando, ĉu
probable la ateismo ekzistas, mi tion skribas en la kajeron, kiun la bonvola leganto tenas en
siaj manoj…
La manuskripton mi finis en la jaro 2009, kiam la aŭtobusa ateisma komunikado en Londono
kaj imite ankaŭ en Vieno aktualis. Nun, kiam mi denove legas la manuskripton kaj utiligas la
okazon elsarki la tajpajn kaj lingvajn erarojn, kompletigi tie kaj tie unuopajn teksterojn, antaŭ
mi certe aperas demando: Ĉu havas sencon serioze pritrakti okazintaĵojn, kiuj venis kiel julia
neĝo kaj samtiel rapide degelis kaj nun, en la jaro 2015, kiam mi tion ĉi revizias, apenaŭ iu
rememoras la okazintaĵojn kaj eĉ malpli la nomojn? Ĉu ne estus pli saĝe kaj ankaŭ pli
praktike lasi la aŭtobusajn ŝercojn trankvile kuŝi en forgeso kaj sengraveco? Certe troviĝas
bonaj argumentoj por ĉion forgesi, ja Eŭropo nun havas tute aliajn grandajn temojn kaj timojn
kaj la sama larĝa publiko kaj eĉ pli la intelektula kaj politika klasoj profunde reverencas, se ne
rekte al la luna diaĵo de islamanoj, tamen antaŭ la revekiĝinta islamo mem. Sed ĝuste la
unuavide neklarigebla paradokso, ke la plej grandan pretecon akcepti la amasan kontraŭleĝan,
do perfortan invadon de islamanoj en Eŭropon montras la samaj sociaj tavoloj kaj grupoj, kiuj
cetere ne estis pretaj same tolereme kaj amike akcepti la proprajn kuncivitanoj kune kun ilia
kristana kredo, kvankam ili kondutas laŭ la ŝtataj leĝoj kaj en la paca kaj solidara spirito de la
kristana instruo, faras pli intensan analizon, kio pri ateismo, tamen aktuala pli ol iam ajn
antaŭe.
Kompreneble la kelkjara »ripozo« al neniu manuskripto, ĉu beletra, ĉu filozofia, ĉu faka,
damaĝas, sed tute kontraŭe ĉiam tre utilas. Nur per certa tempa kaj prizorga distanco oni
povas vidi multajn mankojn, erarojn kaj bezonojn la tekston plibonigi. Ankaŭ tio ne garantias
optimuman rezulton, sed tamen reduktas la mankojn.

1. La signifo de la vortoj »ateisto« kaj »agnostikulo«

La leksika problemo

La unua problemo, kiun la ateisto havas, estas jam la nomo de lia mondpercepto. Li ne havas
propran nomon por esprimi tion, kion li kredas kaj pensas. La vorto »ateismo« kaj tiel ankaŭ
ĝia derivaĵo por persono, kiu tiun mondpercepton havas, esprimas kaj certagrade ankaŭ
praktikas (vivas), estas kunmetaĵo de du malnovgrekaj vortoj: a- kun signifo: kontraŭ, sen –
kaj theos kun signifo dio. Ateismo tiel estas simple negado de la baza greka nocio »teismo«,
do konvinko, ke dio ekzistas kaj estas la unua nekaŭzita kaŭzo (Aristotelo) de ĉio ekzistanta
kaj la unua nemovigita moviganto de ĉiu moviĝo. Jam la vorto mem, kunmetita de negado kaj
ĝia enhavo, klare montras, ke ateismo ne havas propran originon, substancon kaj nocion; ĝi
aperas sekundare, parazite, ekspluatante la jam ekzistantan nocion de la teismo. Tio signifas,
ke la nura origina substanco de ateismo estas la unufonema prefikso a-. Tio diras, ke la
konvena kaj aŭtenta nomo de ateistoj devus esti »a-oj«! Se la teistoj iun tagon kunvokus sian
tutmondan kongreson kaj decidus ne plu kredi en ekziston de dio, tio estus ekstreme
malamika ago kontraŭ la ateistoj, ja ili perdus la kernan parton de sia nomo, la pruntitan aŭ
eble pli adekvate, ŝtelitan kernvorton »teisto« – kaj ili efektive devus plu nomiĝi unufoneme:
a-uloj!
Nu, ĉiu ateisto havas ankoraŭ unu fundamentan problemon. Lia korpo vivas en la 21-a
jarcento, en kiu pli kleraj homoj, aparte sciencistoj, fariĝis singardaj, kiam ili uzas la nociojn
kiel »scii«, se tamen verŝajne temas pri »kredi« aŭ eĉ nur »opinii« aŭ »supozi«; pri »pruvo«,
se en vero oni disponas nur pri indicoj, partaj argumentoj, verŝajnoj ktp.; pri »scienco«, se
temas nur pri »doktrino«, »tezo«, eĉ »ideologio« aŭ simple »tradicia imago« kaj »antaŭjuĝo«.
Sed lia kapo vivas daŭre en la unua duono de la 19-a jarcento, kiam regis »sciencoptimismo«,
laŭ kiu mankas nur plu iom da tempo kaj la homaro suverene disponos pri naturo kaj ĝiaj
leĝoj kaj ilin laŭ sia bontrovo kaj bezono manipulos; kiam la Scienco – majuskle, ĉar
koncipita preskaŭ diino – komplete klarigos ĉiujn sekretojn de la naturo kaj de la vivo kaj tiel
por ĉiam forigos la bezonon klarigi al si la mondon helpe de »religiaj mitoj kaj legendoj«. Tial
neniu ateisto diras, kiel la vera sciencisto estus dirinta: »Surbaze de miaj esploroj kaj iliaj
rezultoj … … mi starigas la antitezon kontraŭ la cetere normala konvinko de la granda
plimulto de la homaro, ke la naturo kaj ĉiuj ĝiaj vivoformoj, inkluzive la homa specio, estis
iam kreitaj de la supera estaĵo, kiun oni en religiaj sistemoj kaj ankaŭ en ĉiuj plej gravaj
filozofiaj sistemoj nomas dio; supozante, ke probable ĉio troviĝanta de ĉiam ekzistas el si
mem kaj el si mem produktas, surbaze de blinda hazardo, plej diversajn materiajn formojn,
kiujn la homo nomas vivo, kaj tiel ekzisto de la ekstermateria kaŭzo, nomata dio, probable
tute ne ekzistas.« Se la ateisto sin tiamaniere esprimus, tiam li procedus almenaŭ sur la unua
nivelo de sia pensmaniero konforme al la reguloj de la scienca pensado – sed tiukaze li
samtempe ĉesus esti ateisto kaj fariĝus simpla ne-kredanto. Li eĉ ne povus tiamaniere fariĝi
agnostikulo, ĉar vera agnostikulo, nome tiu, kiu sufiĉe bone komprenas la signifon de tiu ĉi
malonovgreka kunmetaĵo, ne povas plu pensi kaj procedi science, ĉar li, se vere agnostika, ne
povas supozi, ke la mondo ekster lia konscio tute ekzistas; li eĉ ne povas supozi, ke lia
konscio mem pensas en la kategorio de vero aŭ tute ne referencas ĝin. Sed pri agnostikuloj pli
post kelkaj alineoj…

Ĉu la ateisto scias aŭ kredas?


Bone, la ateisto do faras precize la samon, kion faras la teisto: li kredas, ke dio ne ekzistas kaj
ĉio, de la kredantoj atribuita al dio, jam troviĝas en la materio mem – kiel la teisto kredas, ke
dio ekzistas, ĉar li konstatas el la observado de la materia mondo kaj de sia propra vivo, ke en
la materio, eĉ speciale en tiu, kiun oni perceptas viva, la plej nepraj elementoj de la materia
mondo mem kaj eĉ speciale de la vivaj estaĵoj ne povas troviĝi kaj tiel la kreanta superestaĵo,
kutime nomata »dio« estas logike nepra. La ateisto povus troviĝi nur kiel ateisto en kredo, sed
neniam kiel ateisto en scio. Sed ĝuste tion la ateisto ne volas, ĉar li tion probable ne povas
envidi kaj akcepti. Li volas sian negativan kredon prezenti scienco, forgesante, ke tiamaniere
li arogas al si mem esti sciencisto, ja nur sciencisto, kiel mi jam enkonduke diris, povas havi,
formuli kaj per argumentoj kaj eventuale pruvoj sian tezon defendi. Tio ne signifas, ke la
ateisto principe ne povus sur iu scienca kampo esti sciencisto. Temas nur pri tio, ke li sur la
kampo de la baza filozofi-religia, do metafizika demando, ne povas esti sciencisto kaj
samtempe ateisto. La aŭstra-brita filozofo Sir Karl Popper en sia verko pri la eblecoj kognadi,
do trovi filozofiajn verojn Objektive Erkenntnis (1973), klare argumentis, ke oni principe
povas ion ekkoni, se oni la samon principe, do laŭmetode, povas, se tio ne ekzistas, falsifi, do
malrekoni. Ateistoj pravas dirante, ke la ekziston de dio oni principe ne povas pruvi. Tiel ili
samtempe diris, ke oni ankaŭ la neekziston de dio ne povas pruvi! Ateisto oni tiel povas esti
ekskluzive nur ekster ĉia scienca pensado; sed ĉar la ateisto pretas rezigni pri ĉio, nur ne pri
sia scienca statuso, por li restas nur la lasta ebleco. Lia mondpercepto ne estas scienca, ĉar
mankas la tuta sistemo de vere scienca pensado, por tute ne paroli pri pruvoj; ne estas kredo,
ĉar tion li eĉ speciale ne estas preta akcepti – do restas la plej senrelevanta nivelo de la homa
menso: la superstiĉo. Ateismo, per la insisto de la ateistoj mem, estas simple superstiĉo kaj
nenio alia!
Kompreneble, la tiel akre obĵetita ateisto ne eksilentos pro tio. Kaj mi estas dankema pro lia
fervoro, ja ĝi aldone ebligas al ni prilumi la veran problemaron de tiu ĉi mondpercepto. Li
preskaŭ certe estus argumentanta: »Diru al mi, estimataj gesinjoroj kredantoj en dion: ĉu via
kredo estas pli scienca ol mia ne-kredo? Kiel vi povas primoki mian arogon preni mian
mondpercepton por scienca kaj tiel ankaŭ min mem por sciencisto, kaj ignori, ke vi troviĝas
en la sama kaĉo. Ankaŭ via kredo en dion havas neniun komunan punkton kun vera scienca
pensmaniero kaj procedregularo. Kio do, pri ĉio-ĉi?«
Do, la komparo, farita de la supoza ateisto, ne sekvas faktojn. Tipa karakterizaĵo de ateistoj.
La kredanto scias kaj konscias, ke lia Dio ne estas »objekto« de scio, sed de la kredo! Li do ne
timas agnoski sian nescion kaj li volonte prezentas sian manieron percepti la supernaturan
realon inkluzive Dion – kredo! En iu punkto la ateisto tamen pravas. Inter la kredantoj nur tiu
ne estas samtempe superstiĉulo, kiu kredas konforme al la supernatura realo. Ĉiuj aliaj
kredantoj estas samtempe superstiĉuloj, ĝuste kiel la ateistoj! Dume la ateisto ne havas
aldonan elekton: li objektive ne perceptas science kaj li laŭ propra insisto ne volas percepti
per kredo, kaj eĉ se li estus kredanta, la objekto de lia kredo estus io neekzistanta, do la
malpleno, tiel por li restas nur plu la superstiĉo. Ne nur epistemologie, ĉar lia pensado havas
nek la pruvojn de la scienco nek la konfirmojn de la kredo, sed ankaŭ ontologie, ja la
superstiĉo estas difinita per »kredi en nerealon«. La ateisto nun probable obĵetus denove:
»Diru do, ĝentilaj kredantoj, ĉu mia superstiĉo estus superstiĉa, do rilatanta nerealon ankaŭ, se
mia tezo tamen pravus kaj via dio ne ekzistus?«
Ni devas agnoski: tio estas verŝajne la plej bona kaj profunda argumento, kiun la ateisto
momente posedas. Do ni devas respondi vere fundamentpripense! Ĉu oni povus ankaŭ por
ateistoj enkonduki analogian distingon, kiel ni faris koncerne la kredantojn: en la plimulton,
kiu kredas superstiĉe, ĉar tia transcendo kaj tia dio, en kian ili kredas, reale ne ekzistas, kaj en
relative etan grupon da kredantoj, kiuj kredas reale, ĉar tia transcendo kaj tia Dio, kian ili
kredas, en realo ekzistas – do por ateistoj: ke troviĝas grupo da superstiĉaj ateistoj, kies tezo
iam montriĝos falsa, ĉar la mondo sen sia kreinto kaj transcenda perspektivo tamen reale ne
ekzistas; kaj aliflanke, la grupo de supozite realaj ateistoj, ĉar iam povus montriĝi, ke ili
tamen pravis kaj la transcendo kaj ia ajn supernatura kreinto, nomata kutime dio, fakte ne
ekzistus…?
Mia homa simpatio troviĝas flanke de ateistoj, jam pro tio, ke dum dek miaj plej perspektivaj
jaroj (16-26) mi mem estis doktrina ateisto; kaj dum mia tuta vivo, eĉ nun, naskita denove, mi
estas kaj estos dum certaj momentoj – pri tio pli poste – praktika ateisto, do mi tre ŝatus trovi
argumenton por tia simetria distingo favore al ateistoj. Tamen, sorry Ariane, sorry Richard &
Consortes – tia ebleco ne troviĝas. Kial ne? Ĉu miakaprice? Kiel dirite, se temus pri mia
prefero, mi kun ĝojo nun skribus: Jes, tamen ankaŭ tio estas ebla. Sed ni konsideru la
donitaĵojn!
Ni supozu, ke la ateisto pravas kaj la transcenda mondo ne ekzistas, ke tiel ankaŭ Dio ne
ekzistas kaj la eterna vivo de la homo samtiel ne – ĉu do la mortinta ateisto povus ĝojkrie kaj
fiere mesaĝi al kompatindaj kredantoj en Dion, ke li do tamen pravis, ĉar postmorte
evidentiĝis, ke ia ajn postmorta vivo ne ekzistas, ke ia ajn transcenda mondo ne ekzistas kaj
ke ia ajn supera estaĵo, kutime nomata dio, ne ekzistas? Kompreneble ne. Se la ateisto pravus,
li sian aristotelecan ĝojon pri profunda kogno, pri kia oni povas legi sur la unua paĝo de lia
Metafiziko, aŭ almenaŭ sian heurekon de la inventino Arĥimedo ne povus senti kaj same ne
mesaĝi al siaj dikredantaj kontraŭuloj el simpla, vere tre simpla kaj espereble eĉ por la plej
ĝisostaj ateistoj evidenta donitaĵo, ke li mem en nenia formo plu ekzistus kaj per lia morto
fakte finiĝus ĉio, kiel li kredis dum sia tuta vivo. Sed kredi en ion, kion oni principe neniam –
estu skribite ankoraŭfoje: neniam! – povus sperti, pruvi kaj atesti, klare signifas kredi en ion
neekzistantan, do superstiĉan.
Bone, ni prenu alian kazon, eble ĉi tie troviĝas iometa ŝanco, ke ankaŭ la ateisto spertu
pravecon aŭ malpravecon de sia kredo. Ni supozu, ke li en sia kredo ne pravis, ke la surtera
morto detruas nur lian fizikan korpon, sed ne ankaŭ lian animon kaj spiriton. Tio signifas, ke
la ateisto same kiel lia polemika kolego teisto spertos la trancendan realon kaj povos konstati,
kio pri praveco de lia negativa kredo. Jes, la mortinta ateisto, se lia negativa kredo estas falsa,
per sia surtera morto ne ĉesos vivi kaj ekzisti, do li persone spertos la realon de la transcenda
mondo, de Dio kaj de propra senmorteco. Nur, samtiel, kiel li negative kredis, dum li vivis sur
la tero, tiel li ankaŭ la transcendan realon spertos de ĝia negativa flanko, nome, kiel la perdita
animo, kiu en infero devos atendi la duan releviĝon de la mortintoj – la unua koncernos tiujn,
kiuj mortis en Kristo kaj Jesuo lin vokos en novajn ĉielajn, apoteozitajn korpojn, kiam li la
duan fojon venos sur la teron kiel la Reĝo – kaj la lastan juĝon kaj por finfine, kiel diras la
Biblio, esti kun Satano, Antikristo kaj falsa profeto ĵetita en la fajran lagon por esti tie
turmentita dum eternoj sen fino (Apo 20,10). Li kredis negative, do superstiĉe, tial ankaŭ lia
poreterna destino estos superstiĉa, eĉ se lia animo, post la lasta juĝo denove kunigita kun
korpo, neniam ĉesos ekzisti.

Kiam mi mem estis ateisto...

Nun mi volas plenumi mian interalinean promeson kaj klarigi, kiusence ankaŭ mi estis kaj
ankoraŭ foje estas ateisto.
La unua kaj plej konata maniero esti ateisto estas havi kaj mem kredi doktrinon, laŭ kiu tiu ĉi
materia mondo estas ĉio, kio ekzistas, kaj ke tiu ĉi sinsekva limigita kaj mezurebla tempo
estas la nura nemateria dimensio de la ekzisto – kaj sekve ia ajn transcenda mondo kun
transcendaj, do al ni superaj estaĵoj, precipe dio, ne ekzistas. Tiun ĉi doktrinon, kiu en si mem
estas miksaĵo de kelkaj filozofiaj, kulturaj, ideologiaj, natursciencaj, psikologiaj ideoj plus
forta volo, ke tiel estu, ke dio ne ekzistu, ke la transcendo ne ekzistu, ke la postmorta vivo ne
ekzistu, mi mem havis kaj arde kredis dum dek jaroj de mia adoleska aĝo. Laŭstatistike malpli
ol 10 % de monda loĝantaro kredas same. La doktrinaj ateistoj estas elstara minoritato. Ne nur
tio, ili estas tipa fenomeno de nia moderna epoko (precipe en lastaj 200 jaroj), dum en antaŭaj
epokoj ĝi praktike ne troviĝis, almenaŭ ne kiel socia fenomeno. En sekvaj ĉapitroj ni pli
proksime okupiĝos pri la demando, kial la doktrina ateismo estiĝis kaj kial ĝuste en tiu lasta
historia periodo kaj kial pliparte en la okcidenta, civilizacie pli alte evoluita mondparto.
La dua tipo de ateismo, al kiu apartenas pormomente ĉiu homo, kiu iam ajn en la historio estis
vivanta, kun unu nura escepto – la homo Jesuo Kristo,estas la praktika ateismo, ĉar oni
doktrine ne kredas en ĝin, tamen en sia vivo oni kondutas, kvazaŭ oni mem ne kredus en
Dion, kiel la doktrinaj ateistoj principe kredas. Tia konduto estas nur alia vorto por la biblia
kategorio »peko«. Oni ne povas peki el la kredo en Dion, oni povas peki nur el sia praktika
ateismo. Kiam oni pekas, tiumomente oni estas prakitike, eĉ se ne doktrine, plensence ateisto,
ĉar sen Dio, ĉar en kuneco kun Dio oni peki ne povas. Unuavide kontradikcio, sed eĉ la
novnaskita kristano, kiu foje tamen pekas, eĉ se la peko ne plu superregas lin, en la momento
de sia peko estas sendia, do praktika ateisto. Kiam li, kiel diras la apostolo Johano, sian pekon
bedaŭras kaj ĝi estas pardonata, ĉar Dio »estas fidela« (1 Joh 1,9), tiam la kredanto denove
havas en sia koro Dion kaj ne estas plu praktika ateisto. La diferenco inter la novnaskitaj
kristanoj kaj ĉiuj aliaj, ankaŭ ĉiaspecaj laŭnomaj kristanoj, estas, ke la unuaj estas praktikaj
ateistoj nur sporade kaj pomomente, dum ĉiuj aliaj dum sia tuta vivo ĝis sia eventuala
konvertiĝo kaj novnaskiĝo. La sendia pekulo ne nur pekas, sed li vivas sub la reĝimo de la
peko, dum la fidulo en Kriston vivas sub la reĝimo de Dio, sed ope falas, tame restariĝante. Se
temas pri mi: dum 10 jaroj mi estis doktrina ateisto, dum mia tuta vivo ĝis antaŭ pli ol 10 jaroj
mi estis ankaŭ konstanta praktika ateisto, ĉar konstante vivanta en la servuteco de la peko, sed
nun, post mia konvertiĝo kaj novnaskiĝo, mi nur sporade, ĉiam pentante pro tio, pekas kaj
dum la momentoj de miaj pekoj samtiel estas praktika ateisto.
Sed troviĝas ankoraŭ la tria varianto esti ateisto. Mi ĝoje partoprenas ĝin, ĉar mi kredas en
Jesuon Kriston kaj tiel en Dion de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, kiel tion formulis la genia
franca kristan-filozofo kaj matematikisto Paskalo. Pri kio temas, ĉu ne pri forta kontraŭdiro?
Ne, tute ne. Kiel fraŭlino Ariane Sherine kaj sinjoro Richard Dawkins kaj ĉiuj ceteraj
doktrinaj ateistoj, ankaŭ mi ne kredas en diojn, kiuj vere ne ekzistas kaj la ateistoj ilian
ekziston prave negas. Mi do estas ateisto kun unu escepto. Mi estas solidara kunbatalanto kun
ĉiuj doktrinaj ateistoj, kun unu nura escepto. Ne escepto inter dek plej konataj dioj, ankaŭ ne
inter 100, eĉ ne de mil kaj dek mil; temas pri la escepto el inter milionoj kaj milionoj da dioj
kaj diaĵoj dise en nia mondo – nur ĉe hinduistoj temas pri tridek milionoj da dioj! – do mi
estas, koncerne statistikan kalkulon, ekstreme proksima al ĉiu doktrina ateisto, kiel tion
esprimas la matematika rilato inter pli ol sep (7) miliardoj kaj unu. Kial sep miliardoj? Ĉar la
ĉefa dio de ĉiu idolano estas lia memo. En la mondo vivas ĉirkaŭ sep miliardoj; se mi
subtrahas 400 milionojn da supozitaj novnaskitaj kristanoj kaj adicias proksimume la saman
nombron da paganaj idoloj, tiam la nombro de homaj estaĵoj enmonde faras la proksimuman
nombron de dioj, en kiujn mi pro mia escepta kredo en unu nuran Dion ne kredas kaj estas
rilate al ili vera konvinkita ateisto, simpatiplena doktrinkamarado kun ĉiuj aliaj ateistoj, kun
mia ununombra escepto, kompreneble…

La ateisto kaj la vera kristano negas la samon!

Se tiel, al la kredanto en ununuran vivantan Dion de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, do al la


vera, novnaskita evangelia kristano plej proksima estas ne eventuale monoteisto de islama aŭ
pseŭdkristana religia tradicio, kiel multaj supraĵe povus supozi, por ne paroli pri ĉiuj diversaj
politeismaj religiaj sistemoj, sed – kredu aŭ ne – ĝuste la ateisto, nome la doktrina ateisto,
ĝuste ĉar la aŭtenta kristano mem estas ateisto rilate ĉiujn diojn kaj diaĵojn, en kiujn la ateisto
ne kredas kaj tiel sin prenas por ateisto. La kristana kredanto estas precize sammezure ateisto
kiel la ateisto mem, ja neniu el dioj kaj diaĵoj, kiujn la ateisto ne kredas, vere ekzistas. Sed, ĉu
la ateisto ne negas ekziston ankaŭ de la vivanta Dio, kiun la kristano kredas reale ekzistanta?
Ne. Oni povas negi nur la ekziston de tio, kion la homo povus el propra menso ekkoni, se ĝi
ekzistus. La neekzistantajn diojn kaj diaĵojn oni povas principe koni, eĉ se ili ne ekzistas,
tamen kiel konceptojn, kiel ideojn, ĉar ili estas produkto de la homo. Sed neniu ateisto povus
koni kaj sekve negi la reale ekzistantan vivantan Dion, ĉar Dio de la revelaciita kristana kredo
ne estas produkto de homa menso kaj de homaj manoj, kiel idoloj. La veran Dion neniu vidis,
kiel mem asertis la dua persono de la reale ekzistanta Dio, Jesuo Kristo kaj poste lia apostolo
Johano (Joh 6,36; 1 Joh 4,12). Ateismo, eĉ la plej filozofie profunda, povas rilati, tuŝi kaj
ekzistonegi nur diojn kaj diaĵojn, kiuj povas esti konceptitaj kaj komprenitaj de la homo, ĉar
faritaj de la homo, ĉu nur mense aŭ ankaŭ permane. La kompleta kritiko de religioj kaj religiaj
diimagoj kaj konceptoj komplete pravas kaj la aŭtenta kristano ĝoje aliĝas al tiu kritiko kaj
mem rilatas al tiuj home koncipitaj kaj skulptitaj dioj kaj diaĵoj severe ateisme.
Se tiel, verŝajne demandos nia amiko ateisto, kiamaniere do la kristana kredanto povas atingi
Dion, kiun li prenas por reale ekzistanta, vivanta kaj eĉ por sia kreitaro kaj speciale homo arde
interesita – tiel interesita, ke »Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon,
por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon« (Joh 3,16); registri Lian ekziston,
ekkoni Lian volon kaj eĉ deĉifri Lian planon pri la estonto de la mondo kaj homaro? Nu,
ankaŭ en tiu ĉi punkto la ateisto pravas. La homo – eĉ se evangelia kristano – tion ne povas.
Ankaŭ li povas koncepti kaj kompreni nur la home fabrikitajn diojn kaj diaĵojn, nur ke li
scias, aliance kun la doktrinaj ateistoj, ke tiuj dioj kaj diaĵoj reale ne ekzistas; la vere
ekzistantan vivantan Dion, kiu ne estas fabrikita en la homa kapo kaj de la homaj manoj,
ankaŭ la plej pia evangelia, do aŭtenta kristano, samtiel ne povas atingi per sia mensa
kapacito, kiel tion ne povas lia amiko ateisto.
Nu, stranga situacio. Kiamaniere do la kristana kredanto fariĝis kredanto, se li la vere
ekzistantan Dion samtiel kiel lia amiko ateisto ne povas trovi, registri Lian realan ekziston kaj
eĉ diveni Lian volon kaj planon? Kiamaniere la kredanto venas al sia kredo? Ni demandu pli
precize: Kiamaniere la natura homa kredanto, do la kredanto en unu aŭ en plurajn de la
neekzistantaj dioj kaj diaĵoj fariĝas subite kredanto en ununuran reale ekzistantan vivantan
Dion de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, se ni ne forgesis, ke ne nur li, la falsa kredanto en
idolojn, sed neniu homo, ĉu kredanta aŭ nekredanta, tion povas atingi?
La solvo de tiu ĉi ŝajne nesolvebla problemo, aspektanta kiel la hindia mita serpento,
manĝanta sian voston, kio simbolas la »diablan cirklon«, kiel oni en kristaneca kemisfero
nomas la senfinan problemmaŝon, estas tiel surprize simpla kaj tamen logika, kiel la starigo
de ovo fare de Kristoforo Kolumbo en la historia anekdoto. Homo ne povas, vere ne povas –
sed Dio povas. Ne nur povas, ĉar laŭdifine ĉiopova, sed ankaŭ volas, ĉar ne indiferenta pri sia
pinta kreitaĵo, la homo. Dio descendis de sia ĉiela trono kaj venis al la homo kaj revelaciis
sian ekziston, sian nomon, dirante al Moseo: »MI ESTAS, KIU ESTAS« (2 Mos 3,14), sian
Leĝon (2 Mos 20). Dio faris kun la homo sian interligon (1 Mos 6,18). Li parolis kun la homo
en paradizo persone, poste per Moseo kaj profetoj (Heb 1,1). Sed en la maturiĝo de tempoj Li
sendis sian Filon, la duan personon de la sama Dio (Joh 3,16), ke li fariĝis homo kaj dum tri
jaroj predikis pri la ĉiela regno kaj pri sia ĉiela Patro kaj kiamaniere la homo povas veni en
tiun regnon repaciĝante kun la justa kaj sankta Dio. Dio samtiel inspiris skribistojn por
prezenti al la homoj la aŭtentan vorton de Dio: »Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per
homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio« (2 Pet 1,21). Dio do
faris tion, kion la homo mem neniel povas fari. Li parolis al la homoj, sed plej grave, Li
iniciatis kompletan prezenton de sia vorto sur proksimume 1300 libropaĝoj. El tio dum 1500
jaroj elplume de proksimume 40 skribistoj estiĝis la plej disvastigata libro de la homaro, la
Biblio aŭ la Sankta Skribo. En tiu ĉi libro troviĝas ĉio, kion la homo devas scii pri Dio kaj pri
sia pozicio antaŭ Dio. Tiamaniere la kristana kredanto venis al sia kredo; ne per sia homa
saĝo, sed per la revelaciita kaj en la Biblio skribita vorto de Dio. Sub tiu ĉi aspekto fariĝas
klare, kial por la kristana kredanto la Biblio estas tiom grava libro, la absoluta aŭtoritato por
kompreni tion, kion Dio volas mesaĝi al la homo, por ke tiu ne perdiĝu kaj ne pereu, ĉar li ne
rekonis kaj ne akceptis Jesuon Kriston sia Savanto.

Kaj kio pri la agnostikuloj?

Nun pri »agnostikuloj«, kiel promesite en la ĉapitra titolo. Se en la 19-a jarcento la titolo
»ateisto« estis uzita de filozofie interesitaj kaj ofte klerigitaj personoj aŭ de aliaj al ili
atribuita, ne ĉiam trafe; en la 20-a jarcento »ateisto« estis pliparte titolo de la privilegiita
homo en komunisma diktaturo. En tiu tempo esti ateisto – se temas pri komunismaj landoj –
ne estis honorinda statuso. Tiuj »ateistoj« ne estis plu filozofie interesitaj personoj, sed
pliparte kariere avidaj neklerigitaj homoj, kies devizo estis: »Mi kredas tion, kion mi vidas kaj
palpas per propraj manoj…« Nun, post la hontinda disfalo de komunismaj diktaturoj, la titolo
»ateisto« perdis sian socian valoron kaj renomon. Kion faru multaj homoj, kiuj pro la falo de
ilia protekta sistemo ne fariĝis pli kleraj kaj daŭre ĵuras je tio, kion oni nur povas vidi kaj
palpi (do 4% da tuta supozata universo, kiel asertas la astrofizikistoj), sed tamen en
malagrabla pozicio, se ili sin daŭre nomus »ateisto«, kio fariĝis sinonimo de »komunisto« en
komunismaj diktaturoj? Mi ne scias kiel, sed ili iamaniere malkovris novan eblecon sin titoli
kaj tiel difini kaj montri sian kontraŭreligian mondpercepton, sen esti ligitaj kun la iamaj
kolaboraciantoj de la nedemokratiaj kaj senjuraj reĝimoj. Nun ili ne plu estas »ateistoj«, ili
fariĝis, sen kompreni unu solan grekan vorton, »agnostikuloj«. Denove greka vorto. La
derivaĵo »agnostikulo« venas el la malnovgreka verbo agnoéo kun signifo: »mi ne scias«.4
Bone. Mia ironikoboldo sugestas al mi diversajn aferojn, kiujn la agnostikulo »ne scias«, sed
ni enketu, kian signifon tiu ĉi nocio havas en la filozofio, el kiu ĝi venas. En la ĉiutaga uzo
homoj kutime komprenas sub tiu ĉi nocio, ke oni ne plu havas la firman kredon de ateistoj, ke
dio ne ekzistas – ni ripetu, ke ateistoj pravas, dio, skribita minuskle, vere ne ekzistas! – ja post
la falo de diktaturoj tia firmeco ne ŝajnas plu sufiĉe galanta, do oni preferas sin kaŝi malantaŭ
la surprize rapida agnosko, ke oni »ne scias«, ĉu dio ekzistas aŭ ne. Almenaŭ unu temo, ĉe kiu
homoj, ne plu volantaj esti ateistoj, tiel facile agnoskas kaj proklamas sian nescion…
Sed ĉu agnostikismo vere koncernas diekziston aŭ specife nur ĝin? Kompreneble ne. Filozofoj
komprenas sub tiu ĉi nocio principan neeblon havi certecon pri ekzisto de io ajn ekster la
homa memo resp. konscio. La vera agnostikulo »ne scias«, ĉu la ekstera, fizika mondo tute
reale ekzistas. Por la filozofie ne instruita homo tia skeptiko pri propra kapablo ekkoni realon
ŝajnas tre stranga. Se ili serioze studus filozofion, ili tre verŝajne komprenus, ke la afero ne
estas tiel simpla, kiel pri ĝi pensas la iamaj aparatĉikoj, kiuj por siaj ne ĉiam honorindaj faroj
nepre bezonis certecon, ke dio, kies juĝon ili cetere devus timi, ne ekzistas, sed nun, en novaj
cirkonstancoj ili verŝajne pli bezonas renomon esti homo, kiu ne formulas plu kategoriajn
asertojn, kiel tion faras la ateistoj, sed singarde sin esprimas agnostike, lasante ĉiujn pordojn
neŝlositaj, ja finfine oni vere »ne scias«…
Ekzistas du bazaj »specioj« de la agnostike pensantaj filozofoj. La unua grupo, la solipsisma5,
kiu havas sian malfacilaĵon en la unua, epistemologia6 parto de la filozofia konstruaĵo. Temas
pri ekstrema skeptiko pri la kompetento de la homa menso ekkoni realon. Tiu skolo
ĝeneraligis kaj absolutigis la fakton, ke la homaj sensoj ne peras al la menso fidinde
adekvatajn bildojn pri la realo kaj tiel estiĝas falsaj konkludoj. Skeptikuloj forgesas du
aferojn. Unue: se la homa menso estus komplete kaptita kaj dependa de la sensacoj, ankaŭ la
skeptikuloj, por ne diri solipsistoj, ne povus konstati, ke eraroj estiĝas. La homa menso do
estas kapabla erarojn ekkoni, analizi kaj korekti. Due: se la ĝeneraligita skeptiko rilate la
homan menson estus prava, tiam ankaŭ la skeptika konkludo kaj doktrino mem estus
submetita la saman skeptikon kaj oni neniam povus scii, ĉu ĝi estas prava aŭ ne. Principa kaj
ĝenerala skeptiko do manĝas propran voston, ne ĉesante ĝiskape, kaj tiel ĝi estas
kontraŭlogika kaj sistemdetrua. Sed por ni gravas, ke el tio venas la unua grupo kaj tipo de la
agnostikuloj.
La dua, la ontologia7 grupo, havas sian malfacilaĵon en konceptado de tio, kio baze ekzistas:
ĉu pravas Platono, ke baze ekzistas la nemateriaj ideoj kaj la materia mondo estas nur ombra
manifestiĝo de tiuj ideoj en la »Platona ĉielo«, do fakte io ne plene reala – aŭ pravas
Aristotelo en sia realismo kaj dualismo, laŭ kiu baze ekzistas du realoj, la materia kaj la idea,
kaj la unua havas unuarangecon. La moderna ontologia agnostikismo naskiĝis per la baza
4
La vorton „agnostikulo” la unua uzis la angla filozofo Thomas Henry Huxley. Tamen la unua filozofia
argumento de agnostikismo estas observata jam ĉe la greka filozofo Protagoro el la 5-a jarcento a.K.. Cetere
precipe la filozofoj D. Hume, E. Kant kaj S. Kierkegaard, kvankam neniu el ili ateisto, argumentis, ke la ekziston
de Dio oni ne povas pruvi per filozofia kognado. La moderna uzo de la termino „agnostikulo” preskaŭ ĉiam estas
fakte la prikaŝa esprimo por ateisto.
5
El latina: Solus ipse, kun signifo: mi sola; venanta de angla filozofo Barcelay.
6
El malnovgreka: episteme, kun signifo: kogno, filozofia rekono.
7
El malnovgreka: to on, kun signifo: la esto.
tgezo de Immanuel Kant pri la tn. »Ding an sich«8, kiun oni principe ne povas kogni. La
moderna homo, se ne vere kristano, estas pliparte kanteska ontologia agnostikulo, eĉ se Kant
per la ŝajna forigo de la metafiziko fakte forigis ankaŭ la ontologion. Kartezio ankoraŭ
supozis, ke la metafiziko konfirmas la aristotelan realismon kun supozo, ke la reala, materia
mondo ekzistas same vere kiel la idea, dum per Kant kaj post li tia konfirmo en la moderna
filozofio ne plu troviĝas kaj tiel ĝi perdis sian centran temaron, reduktiĝinte en la
formallogikan kaj lingvan parton de la samtiel reduktiĝinta epistemologio.
Troviĝas ankaŭ la tria grupo, la etika9, kiu venas el la tria, norma parto de la filozofia
konstruaĵo, konsistanta el etiko, politiko kaj estetiko. Mi ne pensas pri tio, ke pro la forigo de
la vera epistemologio kaj de la ontologio ankaŭ la norma parto perdas sian bazon kaj ĝiaj
»normoj« povas resti nur plu konsiloj aŭ, se kategorie prenataj kiel ĉe Kant, arbitraj postuloj
de unuopa homo, kiuj povas akiri statuson de kategoria ĝenerala valido nur per uzo de
perforto. Mi pensas prefere pri tio, ke tiu homtipo sentas ĝenan premon de etikaj (moralaj)
normoj kaj por eskapi ĝin elpensas pseŭdofilozofian pretekston sub la akademie renoma nomo
»agnostikismo«.
Praktike la averaĝa agnostikismo estas komponaĵo de ĉiuj tri tipoj, sed la unua impulso kaj la
lasta motivo preskaŭ ĉiam venas el la tria, etika agnostikismo, eĉ se tion ĝia portanto kaj
praktikanto ne konscias aŭ ne pretas agnoski.
Teorie oni povus enkonduki ankoraŭ unu dividon. En saĝan kaj malsaĝan agnostikismon. La
saĝa, bedaŭrinde troviĝanta nur teorie, traktas la ekziston de la agnostikisme pridubita ekzisto
de la mondo kaj de ĝia kreinto, nomata dio, kvazaŭ la dubo ne ekzistus. Tiamaniere la saĝa
agnostikulo povas en la mondo ekzisti kaj funkcii kaj subkondiĉe eviti minacojn, kiuj
almenaŭ povus esti veraj, se dio estus ekzistanta. La dua trajto de la saĝa agnostikulo estas, ke
li ĝuste pro siaj duboj, entreprenas sciencan kaj praktikan esploron de tio, kion oni nomas
faktoj, kaj de tio, kion oni surbaze de la faktoj povas logike konkludi. Tiel la saĝa agnostikulo
ne haltas kaj restas ĉe sia ĉu epistemologia, ĉu ontologia ĉu normfilozofia, do etika skeptiko,
sed pridemandas faktojn, kiel ajn eblas, faras eksperimentojn, kiel ajn eblas kaj tiras
konkludojn, kiel ajn logike eblas. La saĝa agnostikulo, se stirante aŭton, al la strataj
informtabuloj, indikantaj estiĝon de danĝera abismo, ne reagas indiferente kaj ignorante, ĉar li
kiel agnostikulo metode ne scias, ĉu la indikoj havas realan bazon aŭ ne, sed unue tuj ŝanĝas
reĝimon de sia veturado kvazaŭ la minaco estus reala kaj li povus, se bezone, tuj halti kaj
turni sian veturilon sen ĝisvivi akcidenton – kaj due: li enŝaltas radioricevilon por laŭeble
baldaŭ kaj precize ricevi informojn pri la situacio. Kaj se li vidas rande de la vojo homojn en
katastrofe tipaj vestoj kaj kun tia ekipaĵo, li haltas, malfermas fenestron kaj petas aldonajn
informojn.
La dua tipo estas la malsaĝaj agnostikuloj. Ili prenas sian skeptikan dubon per negativa
flanko, kvazaŭ la skeptika pozicio nepre signifus anticipe negativan rezulton. Ili do fakte
forlasas la terenon de vera agnostikismo kaj nur retenas ĝian nomon, sed en vero ili jam
decidis, ke la objekto, pri kiu la agnostikismo dubas, reale ne ekzistas. Ili simple forgesas, ke
vera agnostikulo neniam scias, kiu el ambaŭ eblecoj estas vera kaj tiel, se li volas resti vera
agnostikulo, li devas vidi la aferon en rilato 50 : 50 de ekzisto aŭ neekzisto. Por li troviĝas 50
% da ebleco kaj verŝajno, ke la ekstera mondo reale ekzistas, kaj 50 %, ke ĝi estas himero kaj
reale ne ekzistas. Same por li, se serioza per sia akademirenoma titolo, la ebleco kaj verŝajno,
ke dio ekzistas samtiel estas 50 % kontraŭ la ebleco kaj verŝajno, ke dio ne ekzistas. Kaj, ke
mi revenu, la vere saĝa agnostikulo el tio nepre tirus konkludon kaj decidon konduti, kvazaŭ
la pozitiva varianto estus reala: kvazaŭ la mondo ekzistus kaj kvazaŭ ĝia kreinto kaj reganto
ekzistus, por povi en la mondo funkcii kaj por povi havi pacon kun tiel supozita dio por eviti
danĝeron de la portempa pereo en la mondo, se ĝi tamen ekzistas, kaj de la poreterna pereo en
8
El germana kun signifo: la aĵo laŭ si mem.
9
El malnovgreka: ethos, kun signifo: moro, kutimo; metafore: normoj de homa konduto kaj agoj.
la transcendo, se dio tamen ekzistas. La malsaĝa agnostikulo, kontraŭe, decidas vivi, kvazaŭ
la negativa eblo kaj verŝajno estus la fakto; kiel se la mondo ne ekzistus, krom kiel koŝmaro,
kaj kiel se dio ne ekzistus, krom kiel fabelo por trompi homojn. Se tiatipa agnostikulo
veturante per sia forta kaj rapida aŭto surstrate kaj subite vidas informtabulon, ke post 5 km
troviĝas granda truo en la stratogrundo kaj ke oni nepre turnu sian veturilon por ne fali en la
truegon kun profundo de 100 m, la komikulo gaje ekridas kaj rememoras sian agnostikisman
sintenon kaj perceptadon. Li nek ŝanĝas reĝimon de sia veturado nek enŝaltas radioricevilon
por informiĝi pli detale el la etero nek haltas rande por demandi tie troviĝantajn helpistojn en
katastrofkonformaj vestoj por certiĝi, ĉu la tabulo diras veron, sed daŭrigas sian veturadon
kun antaŭvidebla rezulto, baldaŭ falonte en abismon por tiel finfine transiri de dubanta
agnostikismo al certa rekono de sia malsaĝo…
Ke tio estas vera elekto de la malsaĝa agnostikulo, pruvas la dua frazo, kiun la pasanto en
Londono povas legi sur la fasado de sia aŭtobuso: »Enjoy your life!« – Do ĝuu vian vivon!
Sed la novnaskita kristano el la sama urbo, kiu estus hazarde preterpasanta kaj leganta la
spritaĵon tie, kie antaŭe eble estis bildo de pentroarte bela virino, laŭdanta reklamcele sapon
de certa produktejo en Parizo, estus devinta ridi ĉe si pensante: Tian ideon povas havi nur
granda ŝerculo! Unue la genio forigas de aŭtobusa fasado belan bildon, en kiu ĉiu normala
homo, vira same kiel ina, ĝuas, ne pro diboĉo, sed simple pro la beleco de la motivo, por
anstataŭe starigi tien alvokon, ke oni ĝuu sian vivon, ĉar dio probable ne ekzistas. Antaŭ la
ateisma kampanjo mi povis bele havi mian senkulpan ĝuon, nun mi povas nur plu legi
silogismon, kiu ne posedas logikon. Kial oni ĝuu sian vivon, ĉar probable dio ne ekzistas? Se
mi tion transmetus sur la militistan terenon, tio donus vere utilan alvokon al soldatoj: »Marŝu
senzorge trans la kampo, signita kiel minita, ĉar probable minoj ne troviĝas…« Kaj cetere,
pensus ĉe si la preterpasanta kristano en Londono, kial la propagandisto opinias, ke oni povus
pli bone ĝui sian vivon, se Dio ne ekzistus? Mia Dio, kontinuus pensi ĉe si la preterpasanta
kristano – kvazaŭ eltranĉita el The Pilgrim’s Progres de John Bunyan, lia iama samlandano
kaj samkredanto – ne nur permesas, ke mi ĝuas mian vivon, sed eĉ rekte certigas, ke tio estas
la centra promeso en lia savprogramo. Jesuo mem diris: »Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj
havu ĝin abunde« (Joh 10,10). Ne nur tio. Kiam Dio kreis la unuan homon, Li starigis lin en
paradizon, do en ĝardenon de perfekta vivĝuado. Kaj post kiam la unua homo per sia peko, do
ribelo kontraŭ sia Kreinto, rompis sian rilaton kun Dio, la origina kaj la nura fonto de ĉia vera
kaj senĉesa vivĝuado, Dio jam promesis: »Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino
kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon« (1
Mos 3,15). Tiu virino estas Izraelo, ŝia idaro estas Kristo kaj lia disĉiplaro. Dio proklamis
militon kontraŭ la serpento, figuro de Satano, kies nura programo estas eterna sufero de
homoj, kiuj aŭskultas lian vorton pli ol la vorton de Dio. Al la fidelaj, al la konvertiĝintaj,
naskitaj denove, Dio promesis kaj preparas, kiel dirite per apostolo Paŭlo: »Tion, kion okulo
ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj
Lin amas« (1 Kor 2,9). Kaj tio daŭros ne kelkajn jarojn aŭ eĉ nur momentojn, kiel ĉe gajaj
ateistoj, lernantaj sian vivsaĝecon desur la aŭtobusaj fasadoj, sed poreterne! Kiel pala kaj
kriple groteska estas la alvoko ĝui, ĉar probable dio ne ekzistas, kompare kun tio, kion Dio
gravuris en ĉies koron kaj inspiris skribi al siaj skribistoj, donante al ni tiel sian vorton en
Biblio! Kaj fine la kristana pasanto sin demandas: Kia, verdire, povas esti la vivoĝuo, se la
kondiĉo por ĝia estiĝo estas la neekzisto de Dio? Tiam la kristana pasanto rememoras la
fakton, ke apud la belaj ĝuoj, kiujn Dio mem preparis por la homo, eĉ por la peke falinta
homo: ĝuo en beleco, en vertrovo, en justecokazo, en bonfaro – kaj eĉ koncerne korpon: en
bongusta manĝo, en agrabla naturmedio, en rilato kun edzo aŭ edzino ktp., troviĝas ankaŭ
malbelaj ĝuoj: en sukcesinta revenĝo, en sukcesinta prirabo aŭ ŝtelado, en sukcesinta vundado
aŭ mortigo de la malamiko aŭ eĉ de senkulpa kaj neemplikita persono, en supermezura
konzumado de manĝaĵoj, triniaĵoj kaj narkotaĵoj, en malĉastaĵoj de diversaj manieroj kaj
stiloj, en turmentado de senhelpa homo ktp.. Do, povus diri al si la imagita kristana pasanto,
ni estu realaj: la ĉarma juna damo proponas per sia reklamslogano ne la vivoĝuon, kiu la
vivon retenas kaj plibeligas, sed la ĝuon, kiu la vivon makulas kaj detruas kaj fine pereigas…
Sed mankas ankoraŭ la konsidero, pri kiu la ĝupromesanta damo silentas: kio, se sio probable
tamen ekzistas? Eĉ la home koncipita dio de la religioj ĉie aperas ankaŭ kiel juĝisto, kiu post
la surtera morto juĝos ĉiun homon. La vera Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo estas ankaŭ
la severa juĝisto, kiu, estante ne nur la vero kaj la amo, sed ankaŭ la plena justeco, devos juĝi
kaj puni ĉiun homon, kiu rezignis pri la eterna kaj vera ĝuo el la mano de Dio por ricevi
dubindan senvaloran kaj nur mallongtempan ĝuon dum la surtera vivo, kiu preskaŭ ĉiam
samtempe estas la sufero por alia homo. Pri tiu ebleco, spite al la singarda »probably« sur la
aŭtobusaj fasadoj ne troviĝas eĉ unu vorto.

2. Kun kiuj argumentoj la ateistoj kaj la agnostikuloj venas?

La scienco kaj la pseŭdoscienco...

Ni komencu inverse ol la titolo de la 2-a ĉapitro anoncas – per la agnostikuloj. La pritrakto de


iliaj »argumentoj« ne okupas multe da spaco kaj tempo, ja verdire ili, se iel-tiel fidelaj al sia
filozofia principo de ne-sciado, ne nur »ne scias«, ĉu la mondo kaj Dio reale ekzistas, sed
samlogike »ne scias«, pro kio ili tiun scion ne havas. Ke ili paralele al sia »nescio« pri la reala
ekzisto de la mondo kaj de Dio tre ŝatas referenci je sciencoj kaj pli kutime je pseŭdosciencoj,
kvankam ĉiu scienco staras sur du fundamentkolonoj, du aksiomoj aŭ evidentoj, sen kiuj
neniu scienco estas ebla: unue, ke la ekstera mondo reale ekzistas, kaj due, ke oni posedas
menson, per kiu oni tiun mondon principe povas racie esplori kaj atingi kognojn pri ĝiaj
leĝecoj, tio la agnostikulojn ne zorgigas multe, je por ili ne nur la ekstera mondo estas necerta,
sed ankaŭ la logiko kiel la nepra maniero atingi kognojn kaj formuli rekonitajn verojn.
Se mi ilin bone komprenas, ili »scias«, ke la kosmo havas aĝon de 20 miliardoj da jaroj,
ŝuldante al publiko fidindajn pruvojn, sed ili, por povi esti agnostikuloj, »ne scias«, ĉu la
kosmo tute reale ekzistas. Samtiel ili »scias«, ke en la naturo troviĝas leĝoj kaj tiel povas
funkcii ankaŭ la home produktita tekniko, sed ili »ne scias«, ĉu la Leĝdonanto reale ekzistas.
Resume: la agnostikuloj scias pri mil kaj unu detaloj, sed ili ne scias, ĉu ilia tuto troviĝas…
Kiamaniere ili do aranĝas sian ĉiutagan vivon, troviĝante en tiel paradoksa situacio? Tre
simple. Por povi vivi en la naturo, kun la naturo kaj en batalo kontraŭ la naturo, ili el sia
principa nescio, ĉu tiu ĉi mondo kun sia naturo tute ekzistas, eltiras metodikan supozon,
kvazaŭ la mondo tamen ekzistus, por povi en ĝi kaj per ĝi kaj eĉ kontraŭ ĝi vivi. Tiel la
agnostikulo, marŝante sur alta ponto, ne turmentas sin per la agnostika skeptiko kaj dubo, ĉu
la ponto sub liaj piedoj estas iluzio de lia menso aŭ reale ekzistanta parto de la fizika mondo.
Li marŝas sur ĝi kiel ĉiuj normalaj individuoj, metodike supozante, ke ĝi kvazaŭ-ekzistas, por
ne resti ĝismorte fiksita je certa flanko de ĝi. Nia agnostikulo, kiam temas pri la fizika mondo,
ĉu nur iluzia aŭ reale ekzistanta, sekvas la principon de la antikva roma juro In dubio pro reo
– en dubo por la afero, por la akuzito kaj lia afero. »Akuzita« estas la realeco de la mondo, do
la agnostikulo pledas por ĝia tamen ekzisto, eĉ se lia filozofia principo pri tio dubas. Tiel li
povas transiri ponton, fidante, ke li atingos la alian bordon kaj ne falos en abismon. Tute alie
la sama agnostikulo procedas, kiam li troviĝas sur la spirita ponto inter la poreterna pereo en
senĉesaj turmentoj kaj saviĝo kun la poreterna feliĉo. El la donitaĵo, de li mem elektita
kompreneble, ke li »ne scias«, ĉu tia ponto vere ekzistas aŭ ne, li eltiras kontraŭan metodikan
supozon, nome la negativan, ke tia ponto, simbole por la savanta Dio, ne ekzistas kaj li sekve
ne uzos ĝin por transiri de la morto al la vivo, kiel promesis Jesuo: »Kiu aŭskultas mian
vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed
jam pasis de morto en vivon« (Joh 5,24). Ĝuste ĉi tie, kie ne temas pri la fizika kaj portempa
promeno trans la ponto al alia flanko kaj returnen, sed pri la ponto, kiu dividas du eternojn: la
inferan kaj la ĉielan, tiu sama agnostikulo forgesas la bonan principon de la antikva roma juro,
uzata en ĉiuj juraj sistemoj de liberaj landoj, elektante la kontraŭan, negativan principon In
dubio contra reo – en kazo de dubo kontraŭ la afero, kontraŭ la akuzito! Li ignoras, ke tiu
»akuzito« kun sia afero estas li mem. Ne volante eĉ nur verŝajnkalkule supozi realecon de la
ĉielo, li baldaŭ falas de la savoponto, de li strikte prenita por iluzio, en abismon de reala
infero.
Tiom pri »argumentoj« de la agnostikuloj, kiuj sin proklamas por io, kies nomon ili ne
komprenas. Ili volis fariĝi pli akademie fajnaj ol la »krudaj« ateistoj kaj falis en
mondperceptan marĉon, kiu troviĝas profunde sub la intelekta kaj morala nivelo de la
sinproklamantaj ateistoj. Anstataŭ konduti laŭ la saĝa skeptiko kaj agnostikeco kaj el la
nescio, se vere temas pri la nescio kaj ne pli verŝajne pri la kaŝita nevolo, kaj vivi, kvazaŭ Dio
tamen ekzistus, ili kondutas kiel malsaĝa aŭtomibilisto, kiu ignoras la probablon, ke la
trafikindikiloj tamen anoncas realan danĝeron.
Bone. Se la agnostikuloj argumentojn fakte ne havas, sed nur greklingvan vortkunmetaĵon,
kies signifo estas por ili fremda kaj nekomprenebla, por ne paroli pri la profetitaj kaj logikaj
konsekvencoj, kiuj el ilia percepto nepre eliras – kiaj do estas la argumentoj de iliaj
mondpercepte parencaj ateistoj?

Kiajn argumentojn kontraŭ la ekzisto de Dio la ateistoj havas?

Ankaŭ la ateistoj scias – krom kelkaj plej primitivaj, pliparte ideologoj kaj servutoj de
ateismaj (komunismaj) reĝimoj – ke rektaj pruvoj kontraŭ la ekzisto de dio ne troviĝas. Se
temas senpere pri dio (mi momente pensas ne pri la reale ekzistanta vivanta Dio, sed pri la
»dio de filozofoj«, tial skribita minuskle!) la ateistoj, temas pri intelekte normalaj, ne reĝime
misprogramitaj kaj stultigitaj, disponas nur pri negative formulitaj obĵetoj kontraŭ la dia
ekzisto. Ili do ne diras, ke ili povas pruvi neekziston de dio, sed ili riproĉas al teistoj, ke ili ne
povas pruvi ties ekziston. Ili eĉ mem probable ne konscias sufiĉe klare, ke ili per tiu riproĉo
komplete pravas. Se tiel, ĉu do la ateismo kiel aparta mondpercepto pravas? Ni prenu unue
ekzemplon, kiu ne estas ĝenerale valida, tamen ĝi bone montras la penseraron de la ateistoj.
Ni supozu, ke iu elementlerneja instruisto postulus de unu el siaj gelernantoj en la klasĉambro
veni al la tabulo kaj demonstri pruvon, ke la eldiro laŭ Pigtagoro por orta triangulo a2 + b2 = c2
estas vera. Ni supozu, ke temas pri proksimume tiom diletanta ulo kiel mi kaj ke li la
formulon eĉ ne scias kalkule apliki, por ne paroli pri pruvdemonstrado sur la tabulo. Tiam lia
klaskamarado, kiu hejme lernis ateisman pensmanieron, levus manon. La instruisto, pensante,
ke tiu pli bone baraktos pri kreto kaj triangulo surtabule, invitas la manlevantan lernanton diri.
Anstataŭ montri pli bonan scion pri geometrio li simple aplikas sian ateisman manieron pensi
dirante: »Sinjoro instruisto, la regulo de Pitagoro evidente ne troviĝas, ja mia kunklasano
Johano ĝin ne povas pruvi. Kaj se oni ion ne povas pruvi, do tio logike ne ekzistas!« – Ŝajne
la dua lernanto, ni nomu lin Francisko, logike pravas. Ĉu vere? Kiaj konsekvencoj por nia
instruisto Leopoldo, se la afero vere estus tia kaj li do instruis legendojn anstataŭ sciencon,
kiel ĉiam riproĉas la ateistoj?
Tamen nia instruisto ne falis en embarason. Li sciis tre bone, kiun tiakaze voki al la tabulo. Li
sendis la kompatindan Johanon en benkon, komandis la ne malpli kompatindan Franciskon
eksidi kaj vokis al la tabulo lernantinon Simona. Li sciis: se la tuta klaso ne scius, ŝi scias. Kaj
vere. Per kelkaj desegnoj la brava lernantino Simona brile demonstris pravecon de la fama
regulo de Pitagoro. La instruisto brilis antaŭ siaj klasanoj, sed nur por kelkaj momentoj. Li
volis testi, ĉu almenaŭ nun la afero estas por ĉiuj klara. Baldaŭ montriĝis, ke nur du personoj
en la klaso komprenas la pruvon, ke Pitagoro pravis: li mem kaj lia lernantino Simona. Ĉiuj
aliaj lernis la formulon kaj povas per ĝi kalkuli, krom Johano kompreneble, sed la
pruvproceduron ili tamen ne komprenas. Tiam la instruisto komencis ŝviti. Li neniam antaŭe
pensis pri tio, sed nun senkompate montriĝis, ke por pruvi eĉ la plej simplan veron, estas
nepre bezonataj almenaŭ du personoj, kapablaj la pruvon kaj ĝian demonstron kompreni,
ripeti ĝian proceduron kaj ĝin klarigi al aliaj. Ne sufiĉas, ke la plej inteligenta lernantino en la
klaso, la modesta kaj silentema Simona tion kapablas, almenaŭ unu alia en la klaso devus havi
la saman kapablon tion kompreni – kaj ĝuste tio ne okazis… Ni ripetu la demandon: Ĉu do la
regulo de Pitagoro ne troviĝas resp. ne pravas, ĉar unuflanke Johano ne scias ĝin klarigi kaj
demonstri, kaj aliflanke, ĉar krom Simona, post kiam ŝi tion tamen sukcese faris, neniu alia
estas kapabla tion kompreni? Por ke ni sendube konsciu, pri kio temas: pri vera kompreno kaj
demonstrokapablo, ne pri lerneja scio!

Ne sufiĉas, ke pruvoj ekzistu, oni devas ilin (povi) kompreni!

La plej ofte kaj unuavide plejbone defendata fortikaĵo de ateisma doktrino, nome la ŝajna
nepruveblo de dio, falis antaŭ ol la defendantoj elpafis unu nuran kuglon aŭ verŝis unu nuran
sitelon de bolanta gudro super la kapoj de la atakantoj: oni ne povas principe konstati, nome el
la ateismaj tezoj, ke la ekzisto de dio ne estas pruvebla, ĉar oni simple ne povas konstati, ke la
ateistoj estas kapablaj la eventuale troviĝantajn pruvojn kompreni. Ni havas lernejan kaj
kulturan sperton, ke granda plimulto de la homaro ne estas kapabla demonstri la pravecon de
la eldiro de Pitagoro, kvankam tio ne estas alta scienco, sed la plej baza konstato de
elementlerneja geometrio – nur ekstreme malvasta grupo de intelektaj elituloj estas kapabla
kompreni kaj klarigi la koncepton de la spaco kaj ĝia kurbiĝo en la fizika instruo de Einstein.
Kiel do atendi, ke la senkompare pli larĝa loĝantara tavolo de la ateisma doktrino – simple
kalkulite 10 % da la monda loĝantaro – estus kapabla kompreni pruvojn favore al dia ekzisto,
se ili troviĝus. Jesuo mem diris ion similan: »Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne
kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn?« (Joh 3,12). Se oni en la vortoj, kiujn Jesuo diris
al fariseo Nikodemo, tre klera intelektulo en Jerusalemo, anstataŭas la vorton »kredas« per
»komprenas«, kio en la donita scenaĵo estas la sama afero, ni ricevas precizan respondon al
nia demando, ĉu la ateistoj subkondiĉe povus kompreni kaj akcepti pruvon de dia ekzisto, se
tia pruvo estus ebla. Jesuo povus diri ankaŭ iel simile: Se mi klarigas al vi la eldiron de
Pitagoro pri la orta triangulo, kaj vi ne komprenas, kiel vi komprenos, se mi diros al vi la
pruvon, ke Dio ekzistas? (Mi uzas majusklon, ĉar Jesuo ne povus paroli pri dio neekzistanta,
sed nur filozofie konceptanta; li povas paroli nur pri la vivanta reale ekzistanta Dio de
Abrahamo, Isaako kaj Jakobo.) Nur unu versiklon pli frue Jesuo klare diras al Nikodemo, pri
kiu problemo temas: »Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi
homoj ne akceptas nian ateston« (Joh 3,11). Por ke la pruvo funkciu, devas esti plenumita
ankoraŭ la tria kondiĉo. Do: unue la pruvo devas troviĝi kaj esti vera pruvo, ne nur aŭtoritate
formulita kaj prezentita aserto; due oni devas esti kapabla la pruvon kompreni, ne nur obeeme
aŭ altrudite kapjesi – kaj trie, kiel montras la vortoj de Jesuo: oni devas havi sincerecon de sia
koro kaj veran amon al vero por esti preta la pruvon kaj ĝian atestadon akcepti. Kaj nun mi
citos ne la vortojn de Jesuo, sed de lia energia kontraŭulo Karlo Marx: »La homoj estus pretaj
oponi la leĝojn de trigonometrio, se tiuj tuŝus iliajn interesojn!« Kiel li pravas! Lia problemo
nur estis, ke li tiun saĝan konstaton ne aplikis ĉe si mem kaj en la movado, kiun li iniciatis kaj
donis al ĝi tiel demoneskan historian stampon. Lia plej fama disĉiplo kaj praktika
efektiviganto de liaj ideoj Vladimiro Iliĉ Uljanov Lenin obĵetis la fizikan instruon de Einstein,
ĉar li opiniis, ke tiu instruo malfortigas la senerarecan aspiron de marksismo-leninismo, do
lian plej ardan intereson… Kial la instruistoj kaj gvidantoj de la rom-katolika eklezio ne volis
akcepti la astronomiajn ekkonojn de Kopernik, Galileo kaj Keppler? Ĉu mankis al ili
inteligento? Absolute ne, ili tamen estis la intelekta elito de la tiama mondo. Ne nur tio: ili
mem subtenis kaj iniciatis astronomiajn esplorojn, konstruis astronomiajn observatoriojn kaj
dungis la pintajn astronomojn de la tiama tempo. Kopernik estis katolika sacerdoto. Galileo
estis dungita kaj favorigita de la papo Urbano VIII-a mem. Keppler estis protestanta teologo.
Du kondiĉoj por akcepti heliocentrisman doktrinon estis komplete plenumitaj: troviĝis pruvoj
kaj troviĝis sufiĉe bona intelekta elito por povi tiujn pruvojn kompreni. Sed mankis la tria
kondiĉplenumiĝo: foresto de interesoj, kiuj povus troviĝi en konflikto kun la science pruvita
vero. La intelekta elito ĉirkaŭ la papa seĝo timis, ke akcepto de novaj astronomisciencaj
rekonoj povus pridubigi la »senerarecon« de la eklezia estraro kaj speciale de la papo mem.
Kaj aldone: ĉar ili la Biblion ne konis laŭ la Spirito, per kiu ĝi estis skribita, ili false timis, ke
la nova astronomia bildo povus subfosi la aŭtoritaton de tiuj partoj de la Biblio, kiujn ili
prenis por gravaj kaj validaj. Ilia privata intereso fiksi la homan menson estis pli granda ol ilia
amo al vero kaj saĝo. Ili preferis rifuzi pri la vero ol pri sia intereso kaj timo perdi sian
privilegian statuson. Antaŭ nelonge la konata israela astronomo Amri Wandel, cetere ankaŭ
fervora esperantisto, en la revuo ESPERANTO (Septembro 2015) diris, ke la scienco devis
batali kontraŭ la bibliaj instruoj de la kreadistoj. Mi ne dubas pri la faka kompetenco de la
astronomo Wandel, sed mi bedaŭrinde devas konstati la plenan nescion pri tio, kion la Biblio
vere instruas, sed eĉ pri tio, kiuj partioj vere troviĝis en la konflikto inter la tiam valida
geocetrisma sistemo de Ptolomeo kaj sin anoncita heliocentrisma sistemo de Kopernik,
Galileo kaj pli posta Keppler. Bedaŭrinde jam elementaj lernejoj en la tuta Eŭropo ripetas
stultaĵon, ke temis pri la konflikto inter la instruo biblia kaj la instruo scienca. Ankaŭ
profesoro Wandel tion blinde ripetis. Unue, Biblio nenie instruas la geocentrisman sistemon
laŭ Ptolomeo, ja Ptolomeo estis pagana greka astronomo, sen iu ajn ligo kun la Biblio.
Klaúdios Ptolemaíos estis naskita irkaŭ la jaro 100 kaj li mortis ĉirkaŭ la jaro 160 p.K. en
Aleksandrio en Egiptio. Lia ĉefverko, Almagesto, en kiu estis donita la heliocentrisma
astronomia bildo, restis en plena valido ne specife ĉe la romkatolika eklezio, sed ĉe la
sciencistoj mem, kvankam jam troviĝis du heliocentrismaj sistemoj de du grekaj astronomoj
Aristraĥo kaj Seleŭko. La kialo, kial oni preferis uzi la sistemon de Ptolomeo estis, ke liaj
kalkuloj por la vojoj de la planetoj estis pli precizaj ol tiuj de Koperniko, ĝis Keppler tion
solvis per la konstato, ke la iroj de la planedoj ne estas cirkloj, sed eliptoj. Unuagrade do
temis pri la konflikto inter du sciencaj partioj kaj ne inter la Biblio kaj la scienco, kiel ĉiuj
papage misripetas. Multaj orientiĝas per la drama verko de la germana poeto kaj dramisto
Bertold Brecht, cetere fervora komunisto, kiu prezentis la kazon de Galileo en tute falsifita
perspektivo kiel grandan viktimon de la scienco. Ĉiuj esprimiĝoj de la Biblio rilate la
astronomiajn kaj geologiajn donitaĵojn estis plene konfirmitaj de la modernaj sciencoj, kion
ĉiu mem povas kontroli, kondiĉe, ke oni almenaŭ baze povas orientiĝi en la Biblio. La eklezio
lasis sin engaĝi flanke de la geocentrisma sistemom ĉar la ekleziuloj pli alte taksis la antikvan
grekan filozofion ol la vorton de Dio. Se ili konsultus Biblion, la proceso kontraŭ Galileo ne
povus okazi. Sed la sama modelo ripetiĝas en niaj tagoj, nur la hudiaŭaj sciencistoj, kiuj
ekster la veraj kriterioj kaj postuloj de la scienco, advokatas ekzemple la evoluciisman
dogmon, engaĝas por sia milito kontraŭ la sciencistoj kreismistoj ne plu la papon aŭ alian
religian estron, sed ekzemple la ministron pri edukado aŭ eĉ la tutan registaron, kio ne estas
malfacile, ja la pliparto de la nuntempaj politikistoj kutime ne komprenas multe pri tio, kiajn
postulojn la vera scienco havas kaj kie ĝi distingiĝas de la ideologia ĉarlataneco. Instruisto,
kiu niatempe en sia lerneja klasĉambro nur korekte mencias, ke troviĝas du klarigoj pri la
estiĝo de la vivestaĵoj, la kreisma kaj la evoluciisma, eĉ ne bezonas advokati por la unua, jam
li perdas sian laborlokon, tiel malmulte la cirkonstancoj dum 500 jaroj ŝanĝiĝis.
Ĉe la ateistoj la afero estas pli malfacila ol ĉe la rom-katolikaj dogmistoj. Al la papaj
korteganoj en Romo mankis el la tri donitaj kondiĉplenumiĝoj nur unu: la senkondiĉa amo al
la vero kaj saĝo, eĉ se en konflikto kun propra intereso. Per tempo venis aliaj ekleziaj elituloj,
kaj tiuj koncerne la astronomian sciencon, poste tamen plenumis ankaŭ la trian kondiĉon, eĉ
riskante siajn privatajn interesojn, kaj la instruo de Keppler, Kopernik kaj Galileo venkis. Ĉe
la ateistoj preskaŭ senescepte mankas la senkondiĉa amo al la vero kaj saĝo; sed per preskaŭ
sama statistiko mankas intelekta kapablo la eventuale troviĝantan pruvon pri la ekzisto de Dio
kompreni. Kial? Ĉu ateistoj pernature posedas malpli da mensa kapacito ol la kredantaj
personoj? Absolute ne, prefere inverse, kiel diris Jesuo mem: »La filoj de ĉi tiu mondo
[nekredantoj] estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo [kredantoj]« (Luk
16,8). Sed estas unu transcenda kaj unu sociologia kialo, ke la ateistoj la eventualan pruvon de
Dia ekzisto, se ĝi troviĝus, tre verŝajne ne estus kapablaj kompreni.
Apostolo Paŭlo mencias la transcendan kialon: »Ĉar la priparolo de la kruco estas por la
pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio. Ĉar estas skribite: Mi
pereigos la saĝecon de la saĝuloj, kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.
Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne
malsaĝigis la saĝecon de la mondo? Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia
saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn« (1Kor
1,18-21). Dio mem atestas, ke la nekredantoj, nomataj »infanoj de la mondo« estas pli lertaj
kaj saĝaj ol la kredantoj, nomataj »infanoj de la lumo«. Ateistoj do, koncerne la intelektan
kapaciton, havas pli da ŝanco kompreni la eventuale troviĝantan diekzistan pruvon. Sed Dio
decidis preferigi tiujn kun malpli da saĝo kaj lerto kaj al ili revelacii sian ekziston, sen ke ili
bezonu rompi sian kapon por kompreni la eventuale troviĝantan pruvon, ke Li vere ekzistas.
Jesuo mem tion ĉi konfirmas dirante: »Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero,
ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj« (Mat 11,25). La
problemo de la ateistoj ne estas ilia intelekto; ilia ĉefa problemo estas, ke Dio sian ekziston
»kaŝis for de la mondsaĝuloj kaj prudentuloj«, do de idolanoj kaj de ateistoj, kaj ĝin
»malkaŝis al infanoj«, do al la simplanimaj kaj simplamensaj kredantoj. Kompreneble tuj
leviĝas la demando, kial Dio tiel decidis kaj, ĉu pro tio negi la ekziston de Dio ne estas
verdire la kulpo de Dio kaj ne de la ateisto? Kial Dio ĝisfine fermas la okulojn de la ateisto,
oni povas legi en la 1-a ĉapitro de la epistolo al Romanoj de Paŭlo. La ateismo, nome, ne estas
la origina stato de la homo, pri kio atestas ĉiuj etnologiaj studoj. La ateismo estas specifa
fenomeno de la dekadenta vivstilo en la urboj. Ĝi naskiĝas el la bezono trankviligi sian
konsciencon, sen rezigni pri la stimuloj de la urbeca dekadento, simple peko. Tion oni povas
fari nur tiel, ke oni negas la ekziston de la Juĝisto, kiu minacas en certa tempo juĝi kaj puni la
pekulon. Se la patro aŭ la patrino vokas sian bebon por konfronti ĝin per la kulpo de ties faro,
la bebo reagas ofte per la metodo, foje atribuata al la struto, kiu laŭproverbe »puŝas sian
kapon en la sablon« por ne esti videbla de la besto, kiu ĝin minacĉasas, dirante: Mi ne estas.
La plenkreska homo la saman metodon inversas dirante: La Patro ne estas. Nome, la ĉiela
Patro, Dio. La infanaĵo de la bebo povas efiki ĉarme, kvankam ankaŭ ĝi pruvas, ke en la homo
agas instrumento, kiu ne povas esti produktita de la karno, la instrumento spirita, la
konscienco, kiu la homon admonas ne fari malbonon. La sama infanaĵo ĉe la plenkreskuloj ne
estas plu ĉarma. Beboj ne posedas ŝtatan aparaton por devigi homojn kredi, ke ili »ne estas«,
dum la plenkreskaj ateistoj, kie ili nur povas, tion faras, engaĝas la ŝtatan povon por devigi la
homojn kredi, ke la Patro ne estas.
La socia kialo ne koncernas la intelektan kapaciton, sed nur la instruitecon kaj
pensprofundecon. La ateisma publiko statistike plej larĝe loĝas en la kleriĝa mediokritato. La
eldiro de la franca sciencisto Pasteur, ke »iom da scio la homon de Dio distancigas, multa scio
lin al Dio revenigas«, estas surprize trafa. Al ateismo tendencas homoj de meza instruiteco:
oficistoj, instruistoj, ĵurnalistoj, teknikaj profesioj, komercistoj, politikistoj kaj simile. Tamen
estu dirite, ke tiu ĉi sociologia konstato havas nur efemeran karakteron kaj valoron. Esence
estas, ke Dio mem sin al certa kategorio de la homaro kaŝas – pli ol lia propra difino, esti
Deus absconditus – kaŝita Dio (Jes 45,15).
Sed, koncerne la plenumitajn kondiĉojn, por ke la eventuala pruvo de dia ekzisto povus
funkcii, ne nur al la ateistoj, sed al ni ĉiuj mankas la plenumo de la unua kondiĉo: ke tia pruvo
troviĝus. Mi scias, ke mi nun provokas ĉagreniĝon ĉe kelkaj tre piaj gefratoj, kiuj ne kredas
tiom al la vorto de Dio, sed prefere al sia pieco. Se Dio estas »kaŝita Dio«, kiel diras Lia
profeto Jesajo, tio logike signifas, ke oni Lian ekziston ne povas pruvi. Se Lia ekzisto estus
pruvebla, tiam la versiklo laŭ Jesajo estus falsa – kaj sekve la tuta Biblio estus pridubinda kaj
la fundamento de nia kredo ne plu troviĝus. Jam okazis al mi, ke post mia prediko, en kiu mi
klare diris, ke pruvoj por Dia ekzisto ne troviĝas, mi estis de frato aŭ fratino en la komunumo
iomete nervoze sendita al la sekva tekstero en la Nova Testamento: »La scio pri Dio estas
elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili. Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la
mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al
ili mankas defenda pledo« (Rom 1,19-20). Ĉu apostolo Paŭlo, mem bone instruita pri
filozofio kaj trejnita en filozofia pensado, ĉi tie parolas pri »pruvoj« de Dia ekzisto? Ne nur,
ke mankas la vorto »pruvo«, sed la signifo de la versiklo parolas ĝuste inverse – ne pri
pruvo(j), sed pri evidento, donita de Dio mem. Se temus pri pruvo(j), tiam, kiel se temas pri
»dio de filozofoj«, laŭ la konata konkludproceduro de Aristotelo (pri la senmova moviganto),
la pensanta homo mem devus atingi certecon de Dia ekzisto helpe de pruvoj, kiujn li trovus en
la mondo de propra ekzisto – kaj Dio tiamaniere la homon devigus Lin rekoni, same kiel
profesoro de matematiko kaj geometrio la lernantojn en la klasĉambro per siaj pruvoj ilin
devigas akcepti la bazajn aksiomojn de la matematika scienco. Sed la apostolo diras, ke ne la
homo per la konkludproceso, do per pruvoj, atingis la evidenton de la Dia ekzisto, sed Dio
»elmontris ĝin al ili«. Se oni serĉus ion analogian en la homa mondo, oni povus imagi
juĝproceson en la kortumo. Oni havas kadavron, sed ne la murdinton. Laboras du akuzistoj.
La unua kredas kompili diversajn indicojn kaj provas pruvi la identon de la murdinto. La
asizanaro devas decidi, ĉu la unua akuzisto vere disponas pri pruvoj aŭ nur pri hipotezoj. La
asizanaro voĉdonas sendecide. Tiam venas la dua akuzisto. Li nek havas indicojn nek li
parolas pri pruvoj. Li simple kunvenigas nekonatan viron, kiu antaŭ la tribunalo konfesas sian
krimagon. Lia kulpo fariĝas evidenta, ĉar li tute propravole sin mem denuncis. Tiel la homo
ne trovis kaj ne certigis la ekziston de Dio per kolekto kaj logika kunaranĝo de pruvoj, kiel la
filozofoj ĝis niaj tagoj vane tion provas fari, sed Dio »elmontris«, do evidentigis sian ekziston
al la homo. Ni havas certecon pri la ekzisto de Dio – sed ne helpe de pruvoj. Ni havas ĝin
»elmontrita« kiel evidento de Dio mem. Ek de Aristotelo ĝis niaj tagoj aperis tutaj bibliotekoj
da verkoj pri la tn. pruvoj de dia ekzisto – mi mem unu tradukis el la germana lingvo10 – sed
ŝafoj, donintaj pergamenton, perdis sian vivon vane, kaj vane estis faligitaj arboj, kies
celulozo donis paperon. Troviĝas pruvo por la ekzisto de dio – sed falsa, ĉar tiu dio de
filozofoj, eĉ brile pruvita, en vero ne ekzistas. Ekzistas la vivanta Dio de Abrahamo, Isaako
kaj Jakobo, kaj Lia ekzisto estas evidenta, ĉar elmontrita de Dio mem, tamen ne pruvita, ja
cetere Li ne estus »kaŝita Dio«, kiel ni legis ĉe Jesajo.
Tamen troviĝas pruvoj, ne rekte pri la ekzisto de Dio, sed troviĝas bonaj pruvoj pri la
nesufiĉeco de la mondo por naski ĉion, kion ĉi naskas, eĉ speciale la vivon kaj pinte de la
surtera vivo la fenomenon homo. Skize dirite: Oni ne povas pruvi, ke Dio ekzistas, sed oni
povas pruvi, ke la mondo sen Dio ne povas ekzisti. Tio eble ŝajnas la sama afero, nur rigardata
de diversaj vidpunktoj, tamen tiel ne estas. La pruvoj de la nesufiĉo de la mondo ne povas
diri, kiu kaj kia estas la vera kaj viva Dio, kiun oni konas plej perfekte el lia vorto en la
10
Norbert Leser: Beweise von der Existenz Gottes; tradukita el la germana en la slovenan.
Biblio. Tial ekzemple la tri plej fortaj pruvoj en tiu senco: la pruvo de la franca biologo
Pasteur, nomata la leĝo de biogenezo, latine de li esprimita per: Omne vivum ex vivo (ĉio viva
el vivo), kiun ĉiuj ĝisnunaj observoj kaj eksperimentoj de la biologia scienco absolute
konfirmas; la pruvo de Aristotelo el la 18-a libro de lia Metafiziko pri la neebleco senfine
retroiri en la serĉado de la unua moviganto, kiu mem ne estus movigita (regressus ad
infinitum) kaj la pruvo de Immanuel Kant, ĉizelita sur la marmora postamento de lia
monumento en Königsberg / Kaliningrad (post 1945 sub rusa suvereneco), kiu aludas je la
konscienco en la homa interno, nededuktebla el la materiaj kaj biologiaj komponentoj. La
leĝon de Pasteur oni en nia tempo povas kompletigi per nova biologia rekono: la longa
molekulo, polimero, nomata desoksiribonukleinacido (DNA), malkovrita de James D. Watson
kaj Francis Crick (1952), populare nomata „duobla spiralo“, kiu funkcias kiel informĉeno por
konstrui la albumenojn de la organismo, kio stiras la strukturon kaj specifon de ĉiu organismo
aparte kaj herediĝas al sekvaj generacioj kun la ĉiamaj modifoj. Ti pruvas, ke la kerno de la
vivo estas la informo kaj aro da ukazoj, laŭ kiuj la organismo povas funkcii. Tio pruvas, ke la
vivo ne povas esti produkto de hazardo, sed de la supera intelekto, ja la hazardo ne povas
aŭtori tiel kompleksajn informĉenojn, fakte programojn. Darvino pri tio povis scii nenion, do
li ne havis eblecon kompreni la principon de la vivo kaj tiel lia tuta doktrino per la malkovro
de DNA estas sensignifa fantaziaĵo. Ĉio-ĉi kaj multo alia por la komuna saĝo klare pruvas, ke
la mondo ne sufiŝas al si mem, ne estas klarigebla el si mem, ĝi bezonas ĉion superantan
inteligenton kun supera povo kaj por nia vidmaniero moralan volon, kian la homoj kutime
nomas dio. Sed tio ne pruvas la ekziston de la memrevelaciita viva Dio de Abrahamo, Isaako
kaj Jakobo.
Serioza diskuto kun la ateistoj tiel estas prokrastenda ĝis la tago, kiam ili montros, aŭ la
observon, ke en la naturo spontane el la senvivaj elementoj estiĝis viva ĉelo aŭ eĉ la plurĉela
organismo – aŭ kiam ili montros la pruduktadon de la vivo eĉ en la plej simpla formo fare de
la homo en iu ajn laboratorio en la mondo. Se la evoluciismo pravus, ambaŭ okazoj devus esti
observeblaj. Ĝis ili tion ne povas montri, oni pritraktu ilin kiel tiujn »fizikistojn« de folklora
karaktero, kiuj spite al la bazaj fizikaj leĝoj daŭre provas konstrui la senfine daŭre
memakcelan movaparaton perpetuum mobile, ja la kredo, ke tio »iam« estos farebla, estas de
la sama kvalito.

Ĉu pruvoj necesas?

Foje iu perdas ĝuste, ĉar li pravas. Tiel ĵus okazis al ateistoj. Ili pravas en sia kritiko, ke la
kredantoj ne povas proponi pruvojn de dia ekzisto. La biblifidelaj kredantoj ne bezonis atendi
informon pri tiu neeblo ĉe la ateistoj, ja la samon per aliaj vortoj diras la Skribo! Tiel oni
povas legi ĉe Paŭlo, ni ripetu: »La scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin
al ili. Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per
Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo« (Rom
1,19-20). Sekve: Dio sian ekziston ne pruvas, Li ĝin simple elmontris, tio signifas: Li faris ĝin
por ĉies komuna saĝo evidenta. Falsaj piuloj, kiuj kolektas la tn. pruvojn de dia ekzisto,
ignoras tiun ĉi lokon, kiel same tiun ĉe Jesajo en la Malnova testamento: »Vere Vi estas Dio
Sin kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto« (Jes 45,15). Sed tiu neeblo ne troviĝas, ĉar Dio ne
ekzistus, kiel naive konkludas la ateistoj, sed ĉar Dio ne povas esti objekto de homa silogisma
konkludado, ne povas esti finkalkulo de liaj »pruvoj«!
Mi scias kaj konscias, nun mi ŝajne levis la ŝancojn de la ateistoj, ke ili probable tamen
pravas, ĝis la nivelo de la ŝancoj flanke de la kredantoj. Sed nur ŝajne. Estas vere, ke la
kredanta homo, nome la aŭtente kristane kredanta, ne disponas pri raciaj pruvoj, ke Dio
ekzistas. Tamen li disponas pri la evidento de Lia ekzisto. Por filozofie neinstruita persono la
pruvo estas la pinta manifestiĝo de la kogna pravo. Tamen la pruvo mem ne sufiĉas kaj ne
estas la lasta celo de kogna proceduro. Laŭ la prikogna anekdoto pri Arĥimedo li ne kriis sian
heureka tuttempe, dum li kuŝis en sia bankuvo. Unue li el la donitaĵoj, spertitaj en la akvo,
kompilis observojn kaj ilin vicigis en ĉenon de pruvoj. Nur fine de ĉiuj rekonitaj kaj mense
fiksitaj pruvoj li ekkriis la anekdotan grekaĵon, kiu ĝis niaj tagoj simbolas la ĝuon de la
pensanta homo, kiu sukcesis kogni la novan veron. Li tiel konfirmis la konstaton de
Aristotelo, ke oni estas pelata enketi la aferojn por atingi veron – kaj la kognita vero estas por
la pensanta homo la plej alta ĝuo. Sed ĉu Arĥimedo eligis krion de entuziasmo pro la rekonitaj
kaj sukcese uzitaj pruvoj, kiuj lin kondukis al la leĝo de la suprenlevo, kiu fariĝis la bazo por
la tuta fiziko de likvaĵoj? – Ne, absolute ne! Lia entuziasmiĝo, tiom forta, ke ĝi eniris
anekdoton, kiu daŭras du jarmilojn, sen esti iam forgesita, estiĝis pro tio, kion ĉia pruvado
alcelas: la evidento! Ne la pruvoj kontentigas kaj ĝojigas la homan sopiron laŭ la vero, sed ĝia
evidento. Kaj la kredanta kristano ne kredas, ĉar tiel lin instruis liaj gepatroj – tio estas la kazo
en tradiciaj ŝajnkristanaj eklezioj kaj ĉiuj ceteraj religioj, kiuj principe estas hereditaj per
eduko – sed, ĉar li iam en sia vivo pro rekta Dia interveno en lian vivon ricevis la evidenton.
Kaj tiu, kiu havas evidenton, ne bezonas plu pruvojn, sed kontraŭe, pruvas aliajn aferojn
surbaze de la donita evidento. Same kiel la matematikisto ne pruvas la matematikajn
aksiomojn per diversaj matematikaj proceduroj, sed kontraŭe, la procedurojn kaj la aplikajn
kalkulojn kontrolas per aksiomoj, tiel ankaŭ la aŭtenta kristano ne pruvas Dion kaj Lian
ekziston per diversaj filozofiaj aŭ alisciencaj pruvproceduroj, sed kontraŭe, li tiujn
procedurojn, do ĉiujn filozofiajn konceptojn kaj doktrinojn, same konceptojn kaj doktrinojn
de aliaj sciencoj, kontrolas surbaze de la evidento pri Dia ekzisto.
La homa raso dum sia longa historio tiel profunde alkutimiĝis al la fakto, ke oni en sia ĉiutaga
vivo, kiam oni ne pensas aparte pri la polemika diskuto inter la teistoj kaj ateistoj, ĉiam
prijuĝas la aferojn el la neeldirita, sed ĉiam ĉeestanta supozo, ke Dio ekzistas, ke tre multaj
tion ne plu vidas kaj opinias, ke oni devus la eventualan, sed ĉe ili principe pridubindan
kredon, ke Dio estas, »pruvi« ĝuste per la kategorioj, kiuj havas sian logikon kaj signifon nur
surbaze de la evidento pri Dia ekzisto. Por tion demonstri, mi povas komenci tuj ĉe la al homo
plej proksima nocio: la homo. Elirante el la kutimo, pri kiu mi ĵus skribis, ŝajnas la demando,
de kie oni tute scias, ke ni apartenas al la specio »homo« kaj ne »besto«, amike dirite,
superflua kapricaĵo de filozofoj. Ĉi tie mi devas mencii spritan observon de la angla verkisto
Gilbert Keith Chesterton, kiu en sia verko Orthodoxy (La ortodokseco)11 diras: »La homo de
tia skolo unue frekventas politikan kunsidon, kie li plendas pro tio, ke oni traktas
sovaĝulojn12, kvazaŭ ili estus bestoj – kaj poste li prenas sian ĉapelon kaj ombrelon kaj
frekventas kunsidon de sciencistoj, kie li pruvargumentas, ke ili verdire estas bestoj.«
Chesterton tion ĉi skribas enkadre de la ĉapitro, en kiu li denuncas la kontradikcion de la
tiamaj kaj same de la nunaj ribeluloj kontraŭ ĉia ordo, unue la Dia kaj poste ankaŭ la ŝtata. Li
genie rimarkis, ke ĝuste same kondutas la adeptoj de la evolucia skolo laŭ la instruo de
Darvino. Ili kiel klasikaj darvinistoj aŭ »novdarvinistoj« proklamas la homon besto, parto de
la besta regno, ĉar laŭdoktrine evoluiĝinta el la besto – kaj samtempe, kiel civitanoj, pledas
por aparta, por bestoj vere netipa traktado de la specio »homo«, pensante pri la homa digno,
homaj rajtoj, humanismo ktp., forgesante, ke neniu el tiuj ĉi trajtoj troviĝas en la regno de la
bestoj kaj tiel ankaŭ ne povis esti evoluita aŭ rekte heredita el la besto. Por la frenezaĵon
kompletigi, multaj adeptoj de la „verda” ideologio nun tute serioze postulas la promulgon de
la bestaj rajtoj kaj eĉ la proklamon de la bestoj esti persono. Tiel ili provas akordigi la
evoluciisman dogmon, ke la homo apartenas al la regno de bestoj, kaj samtempe fundamenti

11
Chesterton, Gilbert K.; Heretics/Orthodoxy, p. 201; Nashville, TN, USA: Thomas Nelson Publishers, 2000.
12
En la tempo, kiam Chesterton tion skribis, oni ankaŭ en antropologia scienco uzis la vorton »sovaĝulo«,
anstataŭ kiu oni niatempe pli ĝuste uzas la vorton »praloĝanto«, »indiĝeno« aŭ »aboriĝeno«.
la dignon de la homo, ĉar laŭ ilia nova elpensaĵo, ankaŭ la bestoj havas la saman dignon. Ĉi
tie ne temas pri tio, ke oni havus rajton la vivajn estaĵojn trakti malbone kaj ilin turmenti,
misuzi kaj ilin damaĝi, sed tiu ĉi malpermeso venas el la buŝo de Dio kaj ne el la verdisma
ĝeneraligo de ĉiuj vivestaĵoj, atribuante al ili la statuson de la persono kun la personaj rajtoj
kaj kun la persona digno.
Mi deziras, ke ne estiĝu miskompreno. Se unuflanke estas klare, ke la teistoj ne disponas pri
pruvoj de dia ekzisto, ĉar tiu ekzisto estas por ili evidenta kaj tiel nepruvebla, kiel ĉiuj
aksiomoj kaj evidentoj estas nepruveblaj, tamen la samaj teistoj disponas pri tre multaj pruvoj,
ke senkonsidere, do eĉ senkonsidere, ĉu Dio vere ekzistas aŭ ne, estas racie kaj saĝe deiri de
la supozo, ke Dio ekzistas, estas simple racie kaj saĝe kredin en Lin. Tion oni povas legi en du
psalmoj, en la psalmo 14 kaj en la psalmo 53: „La sensaĝulo diras en sia koro: Dio ne
ekzistas.”
Sed antaŭ ol mi tion eksplikas, mi devas respondi la tre verŝajnan demandon de la supoza
leganto: Se la ekzisto de Dio estas tiel evidenta, ke ĝi ne bezonas pruvojn kaj ankaŭ, ĉar
evidento, analogia al matematika aksiomo, eĉ ne povas esti pruvata – kial do mi kiel ateisto aŭ
almenaŭ, en pli milda redakto, agnostikulo, tion ne vidas, kvankam mi havas sukcese faritan
maturekzamenon kaj diplomon en sociologio, per kio mi volas diri, ke mi eventuale ne estas
perfekta kreteno…?
Ne nur komplete, kara leganto, mi en tia kazo respondas, vi tute, eĉ ĝerme ne estas kreteno, ja
tio venas el la franca vorto cretien, kiu signifas kristanon. Kaj eĉ se vi estus kreteno, kion mi
tute malsupozas, vi en tia kazo ne povus esti perfekta, ja neniu kristano estas perfekta kaj eĉ
malpli iu ajn kristano sin prenas por perfekta. Oni povas esti perfekta ateisto, supoze ke oni
tute povas esti ateisto, perfekta aŭ neperfekta; do, se oni estas ia ajn ateisto en vera senco de la
vorto, tiam oni en tio jam estas perfekta, ĉar oni ne povas Dion malakcepti iometa, parte,
neperfekte, kiel oni ne povas esti iomete graveda. Alia afero koncernas kristanojn; vi povas
trankvile tion diri francetimologie, do la kretenojn, ĉar la kristano laŭ la esenco de tiu
aparteno kaj stato ne povas esti perfekta antaŭ sia Dio. Nur diversaj religioj instruas, ke oni
devas pli kaj pli perfektiĝi por povi eniri la transcendon, tiel budhanoj, tiel islamanoj, tiel
katolikoj kaj ortodoksoj, tiel spiritistoj kaj animistoj, dum la Biblio instruas, kaj tio estas la
kredo de la aŭtentaj kristanoj, ke la homo envenas la regnon de Dio ne pro sia perfekto, sed
spite al sia malperfekto pro tio, ke Jesuo garantias por ili per sia perfekto kaj Dio-patro vidas
ĉiun kristanon tra la perfekta »skafandro« de Kristo, kiun la kristano per sia fido »survestas«,
kiel tion esprimas la apostolo Paŭlo.

Kial Dio ne estas por ĉiu mense sana homo evidenta?

Sed nun – mi respondas al la supoza demandanto – mi volas al vi diri, pro kio personoj,
kutime pli morale integraj ol la kristanoj estas, kaj eĉ kutime pli inteligentaj kaj instruitaj ol la
kristanoj estas, en multaj kazoj ne povas vidi la ekziston de Dio evidenta, kvankam ĝi tio
estas. Troviĝas obstaklo homa kaj troviĝas la malebligo Dia. Por vidi la evidenton evidenta
devas esti plenumitaj du bazaj kondiĉoj: la komuna saĝo (common sense), la »kamparana
inteligento«, kiel kutimas diri miaj samlingvanoj slovenoj, kiun posedas ĉiu normala, mense
sana homo – kaj morala preteco akcepti la evidenton, eĉ se ĝi al la koncerna persono ne plaĉas
aŭ (ŝajne) danĝerigas ties interesojn, kiun tre multaj, kvankam mense sanaj, kvankam
superaveraĝe inteligentaj kaj instruitaj ne plenumas. Mi jam citis la trafan sloganon de Karlo
Marx pri la leĝoj de trigonometrio; eĉ li sciis, kial ankaŭ por li la ekzisto de Dio ne estis plu
evidenta, kvankam ĝis lia maturekzamena tempo Dio por li estis evidenta, kion oni povas legi
en lia maturekzamena laboraĵo. La homo, por povi vidi la evidenton de Dia ekzisto, ne havas
problemon intelektan, kiel kutimas diri mia kristana frato kaj amiko pastoro Benjameno
Hlastan, sed problemon moralan. La homo ne volas Dion, kia Li estas: absolute vera, justa kaj
sankta, ĉar li mem estas la kontraŭo: erarema, mensoga, maljusta kaj damnita. Tial la homo
mem blindigas siajn okulojn por la evidento de Dia ekzisto kaj fariĝas ateisto aŭ agnostikulo –
aŭ li, kio okazas senkompare pli ofte, komencas, ĝuste laŭ la satira prezento de Ksenofanto
kaj germanece serioza prezento de Ludoviko Feuerbach, mem ĉarpenti diaĵojn laŭ propra
bezono kaj plaĉo. Ke tia efekto troviĝas, bone ilustras la konduto de multaj politikistoj, kiuj
ne volas vidi mizeron de sia popolo kaj aŭdacas al ĝi rakonti, kiel bone la popolo aŭ ĝia parto
vivas, kvankam la mizeraĵoj laŭvorte saltas en ĉies okulojn. Kion oni ne volas vidi, tion oni ne
vidas, tio por la propravola punktuala blindulo simple ne ekzistas. Tiom pri la homa parto.
Sed ankaŭ Dio mem ne ebligas al ĉiu vidi sian ekziston evidenta. Ni komencu per Jesuo,
diranta: »Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro,
nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin« (Mat 11,27). Oni
ne povas simple decidi: Nun venis tempo kaj mi trovos Dion. Spite al ĉiuj bonaj argumentoj
por la ekzisto de Dio kaj verdire nek unu vera argumento kontraŭ Lia ekzisto, la homa decido
nura, ne sukcesas atingi la evidenton pri Lia ekzisto, se la Filo, mem samtiel Dio, ne »volas
malkaŝi«, kiel diras la Skribo. Sed ni havas el la buŝo de Jesuo ankaŭ la inversan aserton:
»Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta
tago« (Joh 6,44). Tiu ĉi versiklo kaj ĝia kerno »se la Patro ne tiros lin«, validas unue,
kompreneble, por la nacio, el kiu Jesuo estis naskita kaj kiun li venis el la ĉielo unue savi: por
judoj – kaj poste por ĉiuj homaj gentoj en la tuta mondo. Tio la aferon faras eĉ pli akra: ne
estas neeble nur rekoni la ekziston de Dio simple per analizo de filozofiaj »pruvoj«, se la Filo
ne montras la Patron – estis same neeble eĉ rekoni la alvenintan Filon, Jesuon, ke li estas
Kristo, se la Patro onin ne altiris, kvankam miloj da homoj, pri kiuj unuarange parolas Jesuo,
ne bezonis serĉi en libroj de Platono aŭ Aristotelo, por kompili bonajn pruvojn de Dia ekzisto,
ja Dio promenis homkorpe, homsufere, hommalriĉe, hompersekute meze de ili, farante
signojn de sia Dia povo: predikante la puran vorton de Dio, kiel lin taskigis lia Patro; satigante
la malsatajn sub evidenta povo de miraklo; sanigante la malsanajn, pri kiuj neniu homa
kuracisto volis kaj povis zorgiĝi; elpelante demonojn, kion nur la vivanta Dio povas;
pardonante la pekojn, kion same nur la vivanta Dio povas; revokante mortintojn el ilia
mortostato, kion nur la vivanta Dio povas – kaj savante la tutan homan rason per sia sinofero
sur la kruco, prenante la pekojn de ĉiuj sur sin, kion povas nur la Dio, sin difinanta amo. La
samtempuloj de Jesuo sur la tero havis pli, senkompare pli ol pruvojn, por kiuj bezoniĝas alte
instruita inteligento kaj ampleksa scio kaj kompreno – la simplan evidenton, kiun povis vidi
kaj kompreni evidenta la analfabetaj paŝtistoj, sed, krom kelkaj esceptoj, ne la intelekta elito
de fariseoj, saduceoj kaj skribistoj tiam kaj ĝis niaj tagoj.
Tio diras, ke ĉiu, kiu postulas »pruvojn«, eĉ se mem ne kapabla ilin kompreni, mense kaj
morale, blufas, ja li havas antaŭ siaj okuloj evidenton, kiun ili ne povas vidi evidenta, ĉar nek
la Filo volas ĝin tia al ili malkaŝi nek la Patro volas, pro ilia fierego kaj orgojlo, ilin al la
rekono altiri.
Kial – tion oni povas ekscii en la vortoj de Jesuo antaŭ lia mortofero surkruce: »Mi Vin
gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj,
kaj malkaŝis al infanoj; jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi« (Mat 11,25-26). La samon
diras apostolo Paŭlo: »Ĉar estas skribite: Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj, kaj la
kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos. Kie estas la saĝulo? kie estas la
skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la
mondo? Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis
Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj
serĉas saĝecon; sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj
malsaĝon; sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la
saĝecon de Dio« (1 Kor 1,19-24). Pro tio al multaj homoj pruvoj, se ili troviĝus, ne sufiĉus
kaj ilin ne savus – kaj eĉ ne la evidento. Kial tamen? Por ke ni ne serĉu savon en nia menso,
en nia intelekto, kie ĝi ne troviĝas, sed en la fido, ĉar: »Abraham kredis al Dio, kaj tio estis
kalkulita al li kiel virto« (Rom 4,3) aŭ en la epistolo al Hebreoj: »Per la fido Abraham, vokite,
obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras«
(Heb 11,8). Kaj ĉe Jakobo: »Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto;
kaj li estis nomita: amiko de Dio« (Jak 2,23). Ni homoj konfidas niajn sekretojn al niaj
sinceraj amikoj, cetere al neniu – Dio faras same! La planon kaj la trezoron de la savo Dio
kreis, kiam ni estis ankoraŭ Liaj malamikoj (Rom 5,10) – sed la evidenton de sia ekzisto Dio
malfermas nur al la okuloj de siaj amikoj, al la humiluloj!

3. Kiamaniere la ateistoj kaj la agnostikuloj devus pensi, paroli


kaj vivi, por esti per sia mondpercepto aŭtentaj?

Ĉu la kristaneco povas esti aŭtenta?

Por pli facile klarigi, kion mi per la titolo de tiu ĉi ĉapitro opinias, mi provu unue respondi al
la demando, kiamaniere la kredantoj en la kristana senco devas pensi, paroli kaj vivi, por esti
per sia kredo aŭtentaj. Surfone de tio la leganto espereble pli facile komprenos, pri kio temas
koncerne la demandon, starigitan en la titolo. Sub la nocio »aŭtenta« mi komprenas: verfidela,
senkontradikcia, sincera, en akordo kun la teoria parto kaj kun la sinproklamado.
Mi samtempe konscias, ke per tiu ĉi komparo de la nur ŝajne simetriaj fenomenoj de teismo
kaj ateismo mi ekspozicias mian propran starpunkton, nome la kristanan, do teisman, je
granda risko en morala senco. Mi supozas, ke pli klera ateisto, do tiu, kiu almenaŭ en la
profanhistoria, kultura, moralinstrua kaj literatura senco konas la Biblion kaj la fenomenon
»kristana mondo« (christianity), sin prave demandas, ĉu la kristana homo principe povas esti
iam ajn aŭtenta, se oni konsideras la Leĝon de Moseo, por ne diri la instruon de Jesuo. Laŭ la
biblia vidpunkto, kiun plej trafe kaj resume esprimas la epistolo al Romanoj de la apostolo
Paŭlo, fakte neniu homo povas stari antaŭ sia Dio pravigita el sia propra stato – kaj nur plene
pravigita homo, pravigita ne per propra apologio, sed per la verdikto de la vivanta Dio, kiu
fine de la historia tempo unue aperos kiel la senkorupta Juĝisto de ĉiu unuopa persono kaj de
ĉiuj nacioj, povas esti prenata por aŭtenta en la strikta senco de tiu nocio. Kaj se tiel, ĉu la
komparo kun la ateisma aŭ agnostika homo, kiu ne kredas en tiel severan kaj senkompromisan
moralan normon kiel la Leĝo de Moseo kaj la Evangelio de Jesuo ĝin konsistigas kaj al la
homo kaj la homa raso ordonas; kiu ankaŭ la moralon kaj ĝiajn normojn rigardas relative, kiel
flankan rezulton de la homa sencela (greke: a-telos) evoluo, estiĝinta en la evoluhistorio, ĉar
utila por la supervivo (survival) de la ĵus homiĝintaj vivestaĵoj, tute estus ebla, ja ĉiu ateisto
kaj ĉiu agnostikulo la postulojn, derivitajn el la ateisma kaj agnostikisma filozofio kaj aldone
el la evoluciisma instruo de Darvino, pli ol plene plenumas lude, dum la kompatinda kristana
homo siajn normojn, donitajn de la kristane koncipita Dio, la samon neniam povas atingi?
Estas vere interese: la ateisto kaj la agnostikulo pri tiu ĉi dilemo tuj trovas sian plej bonan
aliancanton en la teologio de la »bonaj agoj«, kiun dum pli ol mil jaroj plej amplekse kaj
sistemigite reprezentas la rom-katolika eklezio. La katolika teologo, se fidela al la tradicia
instruo de sia eklezio, konfirmus al la ateisto kaj la agnostikulo, ke la situacio de la kristano
koncerne aŭtentecon estas tre malfacila, se eĉ ne senelira. Oni kompreneble povas per la
tempo akumuli multajn moralajn kaj virtajn pluspunktojn – sed neniu en la eklezio, nome tiu
de Romo, scias, kiom da tiaj punktoj oni bezonas por akiri statuson de vere aŭtenta kristana
homo. Ke la problemo por la katolikoj estas tre drameca, atestas la katastrofe malgranda
nombro de kredantoj, kiujn tiu eklezio proklamis sanktaj respektive »beataj«, kio faras la
»magistrecon« de kristana aŭtenteco, se »sanktaj« faras ties doktorecon. El ĉiuj jarcentoj,
preskaŭ du jarmiloj, la katalogo de la eklezie proklamitaj aŭtentaj kristanoj enhavas nur
kelkajn mil personojn. Kaj eĉ el tiuj nur parto povus – laŭ la kriterioj, propraj al Romo – esti
ankaŭ niatempe prenataj por vere aŭtentaj. Multaj el ili aŭ neniam vivis kaj apartenas al la
fantazia mondo de legendoj – aŭ ili fakte estis krimuloj, kiuj estis proklamitaj kiel beataj aŭ
sanktaj nur, ĉar tio kontentigis la momentan intereson de la eklezio aŭ eĉ de la politika
mondo. Tian ekzemplon oni povas citi eĉ el lasta tempo, kiam sub la daŭra premo de la
habsburga imperiestra klano la lasta aŭstra-hungara imperiestro Karolo von Habsburg-
Lothringen estis proklamita beatulo, kvankam li ne malpermesis la kriman uzon de venenaj
gasoj dum la I-a mondmilito; kvankam li la militon ne ĉesis kaj pli timis sian germanregnan
kolegon Wilhelmon ol Dion; kvankam li eĉ post la fino de la milito eksperimentis per ŝtata
puĉo en Hungario, per kio li ribelis kontraŭ la legala ŝtata povo, kio kontraŭas la ordonon de
Dio, diritan interalie ĉe la apostolo Paŭlo: »Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar
ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio« (Rom 13,1).
La rikolto de la katolika eklezio estas pli ol katastrofe mikra: en du jarmiloj sur ĉiuj
kontinentoj nur kelkaj miloj da »beataj« kaj »sanktaj« personoj…

Kio do, koncerne sanktecon?

Kompreneble leviĝas pravigita demando: Kiel eblas, ke la biblifidelaj aŭ, moderne dirite,
evangeliaj kristanoj, kiuj insistas je senkompromisaj bibliaj normoj de sankteco kaj tiel
aŭtenteco, do je Dia postulo, ke oni plenumu la tutan Leĝon sen unu nura escepto, ja kiel diras
Jakobo en sia epistolo: »Ĉar ĉiu, kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto,
fariĝis kulpa pri ĉio« (Jak 2,10), tamen kun la Biblio kredas, ke spite al relativa minoritato,
tamen granda homamaso estos savita – kaj savita oni laŭ la Biblio povas esti nur, se senpeka,
perfekta antaŭ Dio? Kial la apostolo Paŭlo kaj aliaj en la Agoj kaj en siaj epistoloj tiel senĝene
ĉiujn anojn de diversaj kristanaj eklezioj dise en Mediteraneo nomas »sanktaj«, do savitaj de
Dio, ĉar pravigitaj kaj perfektaj, aŭtentaj antaŭ Lia juĝa seĝo? Kial la evangeliaj kristanoj
ankaŭ niatempe kredas, ke en la mondo nun vivas pluraj cent milionoj da savitaj homoj, do en
vera senco sanktaj; ne en proklamo de iu ajn eklezio, sed en promeso de la fidela Dio?
La respondo estas surprize simpla, trovebla ĉe Paŭlo: »Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo
diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo
submetiĝu sub la juĝon de Dio; ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar
per la leĝo venas konscio pri peko. Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata
per la leĝo kaj la profetoj; nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj
kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo; ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio; pravigite
donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo; kiun Dio antaŭdifinis kiel
repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la
pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio; por la elmontrado de Lia justeco en la nuna
tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo«
(Rom 3,19-26).
Per propra klopodo (katolike) neniu povas fariĝi pravigita antaŭ Dio – tiel eĉ la katalogo de la
»sanktuloj« kaj »beatuloj« en la eklezio de Romo kaj en la eklezio de Konstantinoplo
(ortodoksa) estas senafera, nura artefakto de ekleziula fantazio. Oni ne povas ne vidi la
okulfrapan paradokson: la eklezio, kondukanta kontraŭleĝe kaj foje eĉ perforte pelanta
homojn sur la larĝa vojo, montras en sia katalogo de »sanktuloj« ekstreme magran rikoldon de
la supoze savitaj homoj. Supoze, ĉar per homa decido kaj ne surbaze de Dia promeso.
Kontraŭe, la vera eklezio de Kristo, eĉ se aperanta sub diversaj lokaj kaj teologiaspektaj
nomoj, kiu kondukas la homojn sur la mallarĝa pado, kian predikis Jesuo, povas montri
nekredeble riĉan rikolton da savitaj homoj. La decida persono ĉe la katolikaj procesoj por
proklami unuopajn homojn sanktulo estas la tn. advocatus diaboli (diabla advokato). Tio estas
kutime sperta kaj bone preparita klerikulo, kiu same brave kiel la proponintoj kolektas
argumentojn por iniciati kaj atingi proklamon de sankteco, kompilas argumentojn, kiuj povus
la iniciaton obĵeti kaj finfine la proklamon malebligi. La problemo estas, ke ankaŭ la
iniciantoj apartenas al la sama kategorio de advocatus diaboli – ne nur ili: la tuta katolika
eklezio, ĉar falsifanta la evangelion, ili esence funkcias kiel advocatus diaboli. Tio ne
signifas, ke verŝajne kelkaj el la proklamitaj »sanktuloj« tamen ankaŭ reale estis sanktaj – sed
ne pro la klopodo de la iniciatintoj, de la papa komisiono kaj de la diabla advokato, eĉ ne pro
la klopodoj de tiu persono mem, sed nur pro tio, ke tia persono kredis, ke Jesuo estas ilia nura
Savanto kaj alprenis lin en sian vivon, disponigis sian vivon ekskluzive al Jesuo. Tiaj personoj
troviĝas eĉ en falsaj eklezioj kaj fariĝis sanktaj ne per proklamo de tiu aŭ alia eklezio,
patriarko aŭ papo, sed per la promeso de Jesuo, ĉar ili spite al sia erara elekto de eklezio ne
eraris en elekto de sia Savanto.
Tute alie ĉe la vera eklezio de Kristo. Ĝi bone konas la instancon kaj la personon advocatus
diaboli, sed ne troviĝas sub ties jugo kaj juĝo kaj ne serĉas ties servojn. Ĉiu vera kristano
estas advocatus Christi kaj atestas en la mondo por li. Tial plenumiĝas la promeso de Jesuo: la
plej granda amaso ricevas savon sur la mallarĝa vojo, kies ekstera bildo estas la simplaj,
malriĉaj, senpompaj, senornamaj, senidolaj kaj senokultaj eklezioj kaj iliaj fizikaj preĝejoj.
Konkorde al tio, pro la anstataŭanta sinofero de Jesuo, ĉiu homo povas aperi antaŭ Dio kaj
esti vidata pravigita, sankta kaj tiel aŭtenta en plena senco, ja la ĉiela Patro lin/ŝin vidas
vestita en Kristo kiu la nura perfekte plenumis la Leĝon. Al ili plenumiĝas la promeso de Dio:
»Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li,
ne pereu, sed havu eternan vivon« (Joh 3,16). Unu nura kondiĉo troviĝas flanke de Dio; ne
postulante eksterordinaran inteligenton nek moralan integron nek fortan karakteron nek
sinoferadon nek senĉesan penadon, sed tion, kion povis kaj povas plenumi ĉiu: infano kaj
oldulo, riĉulo kaj malriĉulo, eminentulo kaj simplulo, reĝo kaj sklavo; genio kaj analfabeto,
paŝtisto kaj atomfizikisto, honestulo kaj rabisto: fidon en la Filon, en Jesuon: ke li estas
Kristo, la Oleumita; ke li suferis por ĉies pekoj; ke li estis vokita el la mortintoj kaj nun kaj
poreterne vivas sidante dekstraflanke de la Patro en la ĉielo. Plenumiĝas la promeso: »La
afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni
predikas; ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin
levis el la mortintoj, vi saviĝos; ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo
konfesas ĝis savo« (Rom 10,8-10).
Tiel la tuta problemaro pri esti aŭtenta montriĝas en la komplete nova prilumo. Esti aŭtenta
kristano estas nekredeble facila afero, ja ne temas pri esti ĉiam pli kristano kaj tamen neniam
sciante, ĉu jam sufiĉe por esti prenata por aŭtenta, kiel false, ĉar kontraŭbiblie kredas kaj
instruas la imperiestraj grandeklezioj. Estas sufiĉe simple esti kristano. La aŭtentecon la
kristana homo ne posedas el si kaj pro si, sed per Kristo, kiu la sola estas origine aŭtenta.
Ortodokso aŭ katoliko, por ne paroli pri alispecaj religianoj kaj ideologianoj, neniam povas
esti vere aŭtentaj, ĉar ilia advocatus diaboli kaj eĉ pli diabolus mem ĉiam sukcesas trovi pli ol
sufiĉe da argumentoj por obĵeti la supozon de aŭtenteco. Kontraŭe la vera, do la nove naskita
kristano, kiu sin rajtas preni por infano de Dio, estante tiel ankaŭ advocatus Christi, havas en
tiu Kristo la nuran instancon, nomitan advocatus Dei, kiu porparolas ĉe sia Patro favore al li!
Oni povas resume diri: Ne troviĝas por vera kristano pli facila kaj simpla afero ol esti en sia
kristaneco aŭtenta – ja ne li mem devas tion prizorgi kaj gardi, sed Kristo en li tion faras, per
Kristo la kristano estas aŭtenta, kaj por tio sufiĉas lia kredo, kiu poste, kiel skribas en sia
epistolo Jakobo, manifestiĝas per la faroj, ebligitaj de la Sankta Spirito.

Ĉu ankaŭ kiel ateisto oni povas esti aŭtenta?

Tute alie aspektas kaj fakte estas la afero koncerne la ateistojn kaj la agnostikulojn. Ili
blindigas sin mem kredante, ke oni estas aŭtenta ateisto jam per tio, ke oni negas la ekziston
de Dio aŭ ke oni, kiel agnostikuloj, proklamas sian nepovon scii pri Lia ekzisto. Same, kiel
oni prave prijuĝas kredantojn koncerne ilian aŭtentecon surfone de ilia vivo, ilia pensado,
sinesprimado kaj iliaj faroj kaj tiel ankaŭ prave finfine konkludas, ke kristanoj, kiuj per propra
vivo, per propraj pensoj, vortoj kaj faroj estus aŭtentaj, ne troviĝas, ĉar neniu vivanta homo
povas plenumi la Leĝon, tiel oni samtiel procedas prave, se oni enketas, ĉu la ateistoj kaj
agnostikuloj plenumas siajn proprajn mondpercepte derivitajn normojn, por ke oni ilin povu
preni por aŭtentaj en ilia ateisma kaj agnostikisma mondpercepta karakterizo!
Se la respondo al la demando, kiel devas pensi, sin esprimi, agi kaj vivi kristano por esti
aŭtenta, estas tre simpla kaj ĉiam realigebla: Kredante en Jesuon Kriston, kiu estas la aŭtento
en persono kaj per tio ankaŭ ĉiuj, kiuj en lin kredas, estas same aŭtentaj antaŭ la plej aŭtenta
tribunalo de la absolute aŭtenta Dio – kia do estas la eventuala respondo al la demando, kiel
devas pensi, sin esprimi, agi kaj vivi la ateisto aŭ la agnostikulo por esti aŭtenta almenaŭ
antaŭ la tribunalo de la homa komuna saĝo, ja por ili la absolute aŭtenta tribunalo de Dio ne
troviĝas, nome por ilia menso kaj kredo?
Ĉi tie la respondo ne povas esti tiel simpla – kaj eĉ malpli simpla – se tute ebla – estas ĝia
eventuala realigo.
Ni komencu per pensado. Ĉu oni povas vere pensi laŭ la ateisma kaj agnostikula maniero, sen
tuj fali en abismon de nepraj kontradikcioj? Ŝajne stranga demando. Ek de kiam la homa
spirito kaj ĝia sinesprimo en religioj, kulturoj, artoj kaj sciencoj produktas dokumentojn, ĉu
tiajn el ĉizelita ŝtono, argilo, pergamento, papiruso, papero kaj nove digitala tekniko, estas
evidente, ke unu el ĉefaj trajtoj de la homa estaĵo estas – pensi. Ne temas tuj pri la demando,
ĉu ties aŭ alies pensado estas ĝusta, ĉu ĝi do kongruas kun la faktoj, kun la realo; unuarange
oni povas konstati, ke la specio homo sapiens sapiens pensas, kion esprimas ankaŭ lia scienca
nomo de duopa saĝeco, duope troigita kaj falsa. Oni povus ankaŭ iomete ironie starigi
demandon, ĉu la duobligo de la difino »saĝa« ne bezoniĝas pro tio, ke la homo sian
kundifinan epiteton ne kapablas tuj percepti, se uzita nur ununuran fojon. Se Erasmo per sia
Stultitiae laus13 pravas, kaj mi opinias, ke li pli ol pravas, tiam ne mankas multa tempo, por ke
oni devos trifoje diri: homo sapiens sapiens sapiens, por ke la moderna resp. postmoderna
homo komprenu, kia li estas laŭ la scienca difino…
Tamen oni ne devas forgesi, ke pensante, ĉiu homo, ĉu konscie ĉu nekonscie supozas, ke lia
pensado havas rilaton kun io, kion la pensado mem ne jam havas, sed certe alcelas – kun la
vero. Tio diras, ke la pensado, eĉ se falsa, eĉ se maltrafanta la veron, estas difinita ne per tio,
el kio ĝi deiras, sed per tio, kion ĝi alcelas kaj fine espereble alvenas. Ne la cirkonstancoj kaj
donitaĵoj, eĉ ne la cerbo kiel organo por procesigi kaj stori pensojn, difinas la pensadon, sed
ekskluzive la vero, kiun la pensado ne jam havas. Ĉiu homo, senkonsidere sian
mondpercepton, kiam pensante, samtiel supozas, ĉu konscie aŭ nekonscie, ke ekzistas ebleco
akiri evidenton pri la ĝusteco aŭ malĝusteco de siaj pensoj kaj penskonkludoj. Tiu evidento
mem ne estas parto de la pensado, sed io al ĝi supera, ja cetere la evidento ne povus kompreni,
akcepti kaj konfirmi la pruvojn, kiujn fabrikis la pensado dum sia proceso. Se la evidento
estus parto de la pensa proceso, ĝi ne povus havi kompetenton por konfirmi aŭ malkonfirmi
tion, kio el la pensado konkludiĝas. Same kiel advokatoj, akuzistoj kaj atestantoj ne povas
13
Laŭdo de l’ stulteco – esperanta traduko de Gerrit Berveling, UEA, Roterdamo, 1988.
kondamni la akuziton, ĉar ili identiĝas aŭ kun li aŭ kun lia viktimo respektive damaĝito, sed
tion povas fari nur la pli alta, de ĉiuj procesaj implikoj sendependa kaj en tio suverena juĝisto,
tiel ankaŭ la pensado ne povas prijuĝi kaj pravigi sin mem, sed tion povas fari nur la pli alta
instanco de la evidento, kiu ne estas en dependo de la pensanta persono mem. Nur se al la
homa pensado supera instanco troviĝas – kaj pensante oni tion pozitive supozas – tiam la
pensado havas racian kaj moralan sencon, tiam fine de ĉiuj pensoj staras ĉu konfirmo ĉu
malkonfirmo de la sendependa kaj suverena evidento. Tiel por defendi iun ajn penson aŭ
pensadon kiel prava, estas logike eble kaj sencohave nur, se tia instanco vere troviĝas, ja
cetere la pensado estus vere nur eligo de nervaj impulsoj, kiajn eligas la homa cerbo, kiel la
korpaj glandoj eligas siajn hormonojn, kiel sin foje esprimis certa materiisma filozofo.
En jurisprudenco estas facile diri, kie sidas tiu supera kaj en jura senco suverena instanco, kiu
povas juĝi, tio estas diri, kiu el la procespartoprenantoj pravas kaj kiu malpravas. Sed kiel
statas la afero koncerne la homan pensadon? Kie »sidas« la supera instanco de nia pensado,
filozofie nomata »evidento«, kiu fine de ĉia pensado diras la lastan vorton: ĝuste – malĝuste?
La sistemnivela problemo de ĉiu materiisto kaj tiel ateisto estas, ke laŭ lia racia supozo – la
subracia tiun opinion ne havas, cetere tia homo ne estus kapabla pensi, eĉ false ne – sian
»superrevizianton« ne konas. Tio diras, ke ĉio ludas nur en ties kapo kaj pri la vereco de tiaj
pensoj oni povas flegi propran opinion.

Kia pensmaniero revelacius la aŭtentan ateiston?

Kiel do la aŭtenta ateisto devus pensi pri propraj pensoj, por ke lia pensmaniero konfirmu
aŭtenton de lia ateismo?
Same kiel li mem kiel biologia kaj mensa fenomeno laŭ la skolo de ĉia materiismo estas kaj
povas esti nur hazarda kaj sencela produkto de interna kombinado de materiaj eroj kaj de
energioj, sen ke super ties ekzisto troviĝu iu ajn supera estaĵo aŭ instanco, kiu al li rilatus aŭ
eĉ postulus lian respondecon, ankaŭ liaj pensoj ne povas esti io esence alia. Se la homo estas
hazarda kaj cele blinda produkto de materio, la homaj pensoj estas same hazarda kaj cele
blinda subprodukto de la materio, konsistiganta la koncernan homon. Se tiel, la demando pri
la vero kaj tiel pri la ĝusteco de la pensado tute ne stariĝas, ja la situacio de la aliaj homoj
estas sama kaj tiel neniu alia homo povas funkcii kiel kritikanto aŭ superrevizianto de alies
pensado. Same kiel oni ne povas kritiki emociojn kaj distingi inter la ĝustaj kaj malĝustaj, oni,
ĉar temas nur pri hazarda produkto, ne povas prijuĝi pensojn ĉu ĝustaj ĉu malĝustaj. La vero
tiel ne troviĝas, la evidento ne troviĝas, ĉiam temas nur pri imagoj, penskuroj, impresoj. Se
tiel, estas tute sensence oniajn pensojn komuniki – kaj se tamen, tiam nur en la sama senco,
kiel oni komunikas pri sia emocia stato, sia farto, ĉar tio povas plifaciligi la pluvivon, sed ne
pro deziro, siajn pensojn disponigi al kritika kontrolo por eventuale ricevi eksteran konfirmon
de ilia praveco aŭ falseco. Se tiel, denove dirite, la ateisma sinteno neniam ricevus
sistemigitan filozofian aŭ eĉ ideologian strukturon, ĝi restus interna afero de ĉiu unuopa
ateisto, sed neniu alia homo tion povus ekscii, ja la komunikado de hazardaj glandeligaj sukoj
ne okazas, ĉar ne havas sencon, ke ĝi okazu. Se la ateistoj vere ateisme kaj materiisme pensus,
tiam ne nur la teistoj tion neniam ekscius kaj registrus, sed ankaŭ ili inter si ne. Se tiel, ili ne
povus esti temo de filozofia pritrakto, ankaŭ ne de tiu ĉi libreto. Povas esti, ke tiaj, pense
konsekvencaj kaj aŭtentaj ateistoj, tamen troviĝas; sed pri ili neniam iu ajn homo ion ekscios!
Ili restos senkomunika fenomeno por si. Sed pri ĉiuj, kiuj sin komunikas ateistoj, ni povas
reteni trankvilon en pensoj kaj nervoj: ili ne estas aŭtentaj ateistoj, ili tion nur pretendas esti,
sed ili ne komprenas, kiamaniere tion atingi. Ili procedas tute same kiel ĉiu teisto, multfoje eĉ
pli energie: ili sian malfidon misie komunikas, ofte eĉ perforte altrudas, kiel tion faras la falsaj
teistoj. Ilia lingvaĵo ilin revelacias kaj denuncas, kiel tio okazis kun la apostolo Petro, dum li
malagnoskis esti la disĉiplo de Jesuo…

Absurdo fervore prediki neekziston de io...

Kian sencon havas mesaĝi pri sia ateismo? Ĉi tie mi devas de la brita matematikisto kaj
filozofia diletanto Russel pruntepreni la saman spritaĵon, kiun en sia verko prunteprenis
Richard Dawkins: pri la eventuale troviĝinta tekruĉo, kiu cirkulas ĉirkaŭ la tero kaj oni ne
povas pruvi ĝian neekziston. Russel volis per tio esprimi senvaloron de la demando pri dia
ekzisto, komparata per evidenta senvaloro de tekruĉa ekzisto en orbito ĉirkaŭ la planedo tero.
Precize same sensence – sekvante la logikon de Russel – estas negi ekziston de dio kiel negi
ekiziston de la orbita tekruĉo. Same sensence estas komuniki – laŭ la logiko de Russel kaj
Dawkins – ke oni estas a-teisto, kiel estus sensence komuniki, ke oni estas a-tekruĉisto.
Bone, kial la ateistoj tion ne komprenas, kial ili tamen kondutas, sin esprimas, pensas kaj
ankaŭ kredas, kvazaŭ ankaŭ ili estus religio, kiu ĉiam volas esti misiita, kiu laŭ sia naturo
volas, ke ĉiuj aliaj alprenu la saman kredon kaj mondpercepton? Ĉu granda kaj nesolovebla
enigmo? Tute ne. Ili kondutas religie, ĉar ili estas religio, ĉar la ateismo estas precize same
religio kiel la teismo. La sola diferenco estas, ke la teistoj tion scias kaj la ateistoj tion ne
scias. Bone, probable troviĝas sufiĉe inteligentaj ateistoj, kiuj tion scias – en tia kazo ili tion
ne agnoskas kaj blufas. Ili povas elekti, ĉu pretendi bonan intelekton kun paralela malbona
karaktero aŭ prefere havi bonan karakteron kun paralela dubinda intelekto – havi ilin ambaŭ
la logiko de la ateismo ne permesas, kion la psalmisto konfirmas!
Resume: vera ateisto, por esti aŭtenta, do en kongruo kun la filozofio, per kiu laboras la
ateismo, devus esti same indiferenta pri tio, ĉu aliaj homoj havas religion aŭ ne, kiel ni ĉiuj
estas indiferentaj pri tio, ĉu bestoj kaj plantoj havas religion aŭ ne. Finfine ĉiu aŭtenta ateisto
vidas en la homo nur pli altan ŝtupon en la evolucio de vivestaĵoj. La homo por la ateisto, se
tiu restas serioza kaj fidela adepto de la ateisma mondpercepto, estas verdire la besto, pli bone
kaj fajne modlita simio, kiu la mankantan voston de malantaŭe kompensas per kravato antaŭe;
sin razas kaj de tempo al tempo uzas interreton. Tiu ateisto, kiu vidas en la fenomeno »homo«
ion esence alian, per sia ateismo ne baraktas serioze kaj uzas kelkajn trivitajn ateismajn
sloganojn nur por provoki naivajn kristanojn – ĉe la pli sagacaj islamanoj lia tikla ludo ne
funkcias!
Ni trarigardis, kiamaniere la aŭtenta ateisto devus kredi kaj pensi por esti prenata por aŭtenta
ankaŭ de la ekstera, neateisma mondo. La rezulto por la ateismo ne estas ĝuste kuraĝiga. Oni
ne povas kredi nek pensi vere ateisme. Eĉ la ateismon mem oni povas kredi kaj pensi nur laŭ
la maniero de religioj. Se troviĝas ateistoj, tiam nur misiemaj ateistoj – indiferentaj, nereligiaj,
ĝis nun ne estis observitaj. Nur religioj havas aŭ almenaŭ imagas komisiitecon anonci kaj
propagandi. Ĉu ne ideologioj same? Jes, sed ideologio estas nur alia esprimo por la religio, ja
la temo de la ideologio estas tute sama: savo de la mondo. Anoncado kaj propagandado de la
ateismo tiel estas anoncado kaj propagandado de speciala religio.

La ateismo kaj la etiko respektive moralo

Por ne turmenti niajn ateismajn, pli bone ŝajnateismajn amikojn tro longe kaj obstine ĉe
teoriaj demandoj, ni enketu, kiamaniere kondutas la proklamite ateisma homo sur la tereno de
la etiko kaj moralo. Finfine multaj, se ne eĉ ĉiuj proklamitaj ateistoj provas argumenti sian
decidon kredi, esprimadi kaj propagandi la ne-ekziston de Dio per etikaj kaj moralaj motivoj.
Estas iomete stranga situacio: la proklamitaj dikredantoj riproĉas al la proklamitaj ateistoj
mankon de etikaj principoj kaj de moralaj virtoj kaj konduto – kaj samtempe tiuj samaj
ateistoj forlasis la religion de sia medio kaj de siaj gefamilianoj kaj alprenis la ateisman
mondpercepton ĝuste por povi aŭtente sekvi la principojn de etiko kaj realigi la virtojn de la
tiel trovita moralinstruo kaj konduti kaj agi morale. Tia estas nia mondo: plena de paradoksoj!
La problemo pri la etiko (teorio pri ĝusta konduto) kaj moralo (reguloj kaj praktiko de la ĝusta
konduto) – la unua vorto greka, la dua latina, leksike samsignifaj – ĉe la ateistoj ne estas tiel
simpla. Unuflanke la historio tre klare montras, ke ne troviĝis sur la ateisma sinproklamo
baziĝinta politika reĝimo, kiun oni povus priskribi per vortoj de modera prijuĝo. Ili ĉiuj estis
esence teruraj kaj krimagaj: mensogaj, prirabaj, murdintaj.
Profesoro Dawkins, parafrazinte la kanzonon de John Lennon Imagu… simple forgesis
sugesti: Imagu, ke ne troviĝas Stalino; ke ne troviĝas Pol-poto; ke ne troviĝas Tito; ke ne
troviĝas Ulbriĥto kaj Honekero; ke ne troviĝas Ĉaŭŝesko; ke ne troviĝas Hoĝo; ke ne troviĝas
Mao-Zedongo; ke ne troviĝas Kim-il-sungo; ke ne troviĝas Kastro; ke ne troviĝas Mugabo
ktp., ktp. Longa povus esti la parafrazo, se same, kiel prof-o Dawkins procedis rilate religiojn,
precipe la kristanan, li procedus ankaŭ rilate la ateisme mondperceptintajn tiranojn de la 20-a
jarcento. Li elpensis trukon, kiu ne valoras renomon kaj honoron de la angla universitata
profesoro. Li skribis en sia verko The God Delusion, ke Stalino kaj konsortoj siajn farojn ne
praktikis surbaze de sia ateisma mondpercepto. Ili, tiel Dawkins, simple kaj tute hazarde, estis
krimuloj, sed tio absolute ne havas rilaton kun ilia ateismo… Tio memorigas min al la
aforismo de la germana ĵurnalisto Henryk Broder pri la rilato inter la islamo kaj la islamismo,
dirante proksimume tiel: »Diri, ke la islamismo ne havas ion komunan kun la islamo, estas
same kiel diri, ke la alkoholismo ne havas ion komunan kun la alkoholo.« Por ke ni bone
komprenu, kion asertas la biologo, pretendanta esti ankaŭ filozofo: Ĉiuj malbonaj faroj,
praktikitaj de la dikredantaj homoj, estis esence kondiĉitaj de ilia religia kredo – kontraŭe,
ĉiuj malbonaj faroj, praktikitaj de la ateisme kredantaj homoj, okazis sen ia ajn ligo kun ilia
ateisma mondpercepto. Mi estu pli konkreta: La ordono en la Dekalogo de Moseo (2 Mos 20)
»Ne mortigu!« esence – laŭ Dawkins – kondiĉigis homojn, kiuj en Dekalogon kredis kiel en
veran vorton de Dio, ke ili mortigu! Kaj inverse – laŭ Dawkins – la slogano de Lenino:
»Morala estas ĉio, kio utilas al la revolucio!« absolute ne havas rilaton kun la amasmortigado
fare de Lenino kaj Stalino! Por tion kredi, kion proponas al siaj tiel senhonte intelekte kaj
morale subtaksitaj legantoj profesoro Dawkins, oni bezonas senkompare pli da blinda
kredpreteco ol kredi, ke Jesuo vere marŝis sur la akvosurfaco de la lago de Genezareto! Tamen
estas diferenco. Por la kredo en la farojn de Jesuo ni disponas pri atestantoj, kiuj la realon de
tiuj okazintaĵoj pruvis per sia preteco morti teruran martiran morton, atestante pri tio, dum la
kredo en trukfantaziaĵojn de prof-o Dawkins ne povas esti atestita, ĉar la atestantoj pri tio, kial
murdis la ateismaj komunistoj, estis mortigitaj antaŭ ol ili povus atesti! Bedaŭrinde prof-o
Dawkins ne menciis detale, ĉu laŭ lia prijuĝo ankaŭ la germanaj nazioj de Hitlero ne murdis
pro sia mondpercepto, kiu estis pli ruza ol tiu de Stalino. Hitlero formale restis ĝis sia morto
katoliko, kvankam lia ideologio kaj lia reĝimo la katolikan eklezion spite al ĝia foje honta
provo sin aranĝi kun la tirano, eĉ parte entuziasma subteno de lia esence kontraŭkristana
ideologio, ĝin tamen persekutis kaj miloj kaj miloj da katolikoj estis persekutitaj kaj
mortigitaj en koncentrejoj. Tamen lia ideologio kreskis el la sama filozofia fonto kiel tiu de
Stalino: el la materiisma ateismo, inspirita speciale de la simpligita instruo de Darvino.
Kristanaj apologiistoj ankaŭ kutimas citi la konatan frazon de Dostojevski el lia romano
Fratoj Karamazov: »Se Dio ne ekzistas, ĉio estas permesita!«14 La frazo sonas bone, sed oni
14
Fakte la citaĵo el la romano Fratoj Karamazov (1880) el la 6-a ĉapitro de la 2-a volumo tekstas tiel: »Se oni
detruus la kredon de la homaro en sian senmortecon, tuj en ĝi tuj elsekiĝus ne nur la amo, sed ankaŭ ĉiu viva
potenco, daŭrigi la surteran vivon.Ne nur tio: tiel troviĝus nenio malmorala plu, ĉio estus permesita, eĉ la
kanibalismo [...]: Ĉar, se Dio ne ekzistus, kiel do povus ekzisti krimago? [...] Kion do la homo nun entreprenu?
Sen Dio kaj sen la postmorta vivo? Nun do ĉio estas permesata, oni rajtas fari ĉion.«
ne forgesu, ke Dostojevski estis forta spirito kaj granda prozisto, sed ne tiom forta filozofo.
Permesoj kaj malpermesoj troviĝas nur, se la aŭtoritato, kiu povas permesi kaj malpermesi kaj
tion absolute senreste ekzekuti, ĉar do Dio ekzistas! Se Dio ne estus ekzistanta, la kategorio
»permeso« simple ne troviĝus – troviĝus nur plu la kategorio »povi«. Permesoj kaj
malpermesoj venas el la sama fonto kaj forigante unu kategorion el ambaŭ, oni forigas
aŭtomate ilin ambaŭ. Certe, sen la ekzisto de Dio malaperas malpermesoj; tiusence pravas tiel
la granda verkisto, kiu per tio volis averti, kiel ankaŭ la juna damo Ariane Sherine, kiu post
sia »konstato«, ke Dio probable ne ekzistas, kuraĝigas la publikon ĝui la vivon, per kio ŝi
fakte volis diri »ignoru la malpermesojn«, kiujn ŝi en sia verŝajne tre malpreciza imago pri tio,
kion Dio vere malpermesas, volas fari ne plu validaj. Ili ambaŭ, kvankam ne el la sama
motivo, en sia konstato pravas – tamen ili ambaŭ malpravas supozante, ke per tio la permesoj
restus validaj. Ne, perdante la malpermesojn oni nepre perdas ankaŭ la permesojn. Se ne estas
la absolute supra aŭtoritato malpermesi, do same ne estas la absolute supra aŭtoritato permesi,
ja malpermesi kaj permesi, aŭ inverse, venas de la sama fonto, de la sama plej supra aŭtoritato
– aŭ ili tute ne ekzistas, respektive, ili estas privataj kaj tiel senvaloraj opinioj de unuopaj
personoj. La plej konata satanisto de la finiĝinta XIX-a kaj komencinta XX-a jarcentoj, angla
magiulo Aliester Crowly, sian vivkoncepton resumis per plena konfirmo de tio, kion skribis
Dostojevski: »Ĉio estas permesata!« Sed ankaŭ Crowly ne estis filozofo, tial li ne konsciis
bezonon informi, kiu tiel danĝeran permeson donas. Tamen oni el la aliaj verkoj de la
malfeliĉulo tre bone scias, kiu tian permeson al li sugestis, kvankam tiu ĝin neniam povos
ekzekuti, estis Satano, la diaĵo, kiun Crowly kredis kaj adoris.
La franca ekzistalisma filozofo Sartre estis ateisto kiel Nietzsche, tamen alie ol la modernaj
facilpensaj laŭtaj ateistoj kiel Dawkins, li same kiel Nietzsche konsciis, kia perdo estiĝas el la
neekzisto de Dio, kian li cetere argumentis. Tiel li tre alte aprezis la cititan lokon ĉe
Dostojevski kaj ĝin komentis per sekvaj vortoj: »Dostojevski estis skribinta: ,Se Dio ne
ekzistus, do ĉio estus permesita.’ Tio ĉi estas la elirpukto de la ekzistalismo. Fakte ĉio estas
permesata, se Dio ne ekzistas … Sed se Dio tamen ne ekzistas, ni povas trovi por ni neniujn
valorojn, naniujn ordonojn, kiuj nian konduton povus pravigi. Tiel ni havas nek malantaŭ ni
nek antaŭ ni, la lumregnon de la valoroj, de la pravigoj aŭ de la pardonoj.«15
Ni vidas: la rilato de la ateisto, kiu volas esti ateisto vera, ne nur primitive supraĵa, al etiko
kaj moralo, ne estas simpla kaj facila. Eble ĝi eĉ tute ne estas ebla – ni vidos…
Kian rilaton kaj sintenon koncerne etikon kaj moralon oni povus atendi de la aŭtenta ateisto,
supoze ke tia specio tute troviĝas?
La supoze aŭtenta ateisto devus sin demandi, ĉu oni povus daŭre kredi en ekziston kaj sencon
de la etiko kaj de ka moralo, se Dio, kiu ilin kiel la sola logike ebla instanco povas starigi kaj
ekzekuti, tamen ne ekzistas. Tia ateisto fakte devus respondi al si du demandojn: 1. Kiel etiko
kaj moralo sen Dio estus eblaj – kaj: 2. Kial mi kiel ateisto etikon kaj moralon bezonas, eĉ se
mi komprenas, ke sen la ĝenerala kaj absoluta aŭtoritato, el kiu la etiko kaj la moralo cetere
fontas, ne povas atingi universalan kaj kategorian (laŭ Kanto) validecon? Eble ni portempe
lasu la unuan kaj ĉefan demandon nerespondita kaj turnu nin kune kun nia supozita aŭtenta
ateisto al la pli facila 2-a demando: Kial mi kiel ateisto etikon kaj moralon bezonas?
La respondo ne bezonas filozofietaĝan respondon: Sen etiko kaj moralo la vivo en nia ĉiutaga
medio baldaŭ fariĝus komplete neeltenebla. La plej fortaj, ĉu fizike, ĉu psike, ĉu intelekte, ĉu
ekonomie, politike, eĉ religie, ne gravas, transprenus la totalan kontrolon super ĉiuj aliaj kaj
farus ilin sklavoj kaj objektoj por siaj interesoj kaj deziroj. Finfine nur la plej malvasta grupo
de la plej fortaj, kies forton la morala skrupulo ne limigus, superregus ne nur la malfortajn,
sed ankaŭ ĉiujn relative fortajn, kiuj ne apartenus al la pinta grupo de la plej fortaj en la homa
socio. Kompreneble ankaŭ interne de tiu la plej forta tirana grupo okazus daŭra konkurado kaj
interbatalado, kiu inter ili tamen estas en iu ajn decida aspekto la plej, la senkonkurence plej
15
Jean-Paul Sartre: L’existentialisme est un Humanisme, unue publicita en 1946.
forta por esti supertirano de ĉiuj, de la tuta homaro. Tia estus la homa socio, se ne troviĝus
limoj, starigitaj de la etika kogno kaj de la morala principaro kaj konduto, almenaŭ sporada
kaj parta. La supoze aŭtenta kaj intelekte sufiĉe bone ekipita ateisto tiel ne demandus, sed
eventuale ties malpli konsekventa kaj malpli pridotita kamarado probable levus obĵeton: »Ne
estas problemo, oni havas ŝtaton kun leĝoj kaj kun sankcioj…« Nu, la Tria regno de Hitlero
estis eĉ speciale forta ŝtato kun multaj leĝoj kaj tre severaj policistoj, juĝistoj kaj ekzekutistoj.
Tamen mi permesas al mi dubon, ĉu la tiel obĵetinta ateisto havus emon vivi en tia ŝtato, en
kiu la aŭtentaj etiko kaj moralo ne plu validis, sed nur plu la ŝtataj leĝoj, kvankam ĝuste la
nazioj multe uzis, vere trouzis la nociojn etiko kaj moralo – tamen ne bazitaj sur la Dia ordo
kaj Diaj leĝoj. Same oni povas diri por la parenca sistemo de la komunismo. Ankaŭ tie ne
mankis leĝoj, juĝistoj kaj ekzekutistoj, ankaŭ tie ne mankis la ŝajna uzo de la nocioj etiko kaj
moralo – kaj mi ne kredas tro, ĉu f-ino Ariane Sherine kaj ŝia filozofia mentoro prof-o
Dawkins emus vivi en Nordkoreujo, kie tia sistemo daŭre troviĝas. La afero estas, ke leĝo
supozas etikon kaj moralan sintenon, cetere okazas, kiel brile konstatis antikvaj romanoj:
Summus ius, summa iniuria – totala juro, totala maljusto!
La socialdemokrata deputito de la germana parlamento (Reichstag) post sia reveno el la nazia
koncentrejo diris: »Vi devas scii, kiel ateisto mi venis en la koncentrejon, kaj post tio, kion mi
tie travivis, mi forlasis ĝin kiel kredanta kristo. Mi akiris klarecon, ke popolo sen la
metafizika ligeco kaj ligo kun Dio povas est nek regita nek ĝi povas daŭre disflore prosperi.«

Pro kio ateisto aparte interesiĝu pri etiko kaj moralo?

Bone, ne estas tiel malfacile kompreni, kial eĉ ateisto havas fortan intereson je etiko kaj
moralo. Ne nur tio: ateisto havas multe pli grandan intereson je etiko kaj moralo ol la kristane
kredanta homo ĝin havas, ja la postulo de la kredinstruo, obei leĝon, estas multe pli forta ol la
postulo morala, estante fakte nur, kiel la latina vorto signifas, io kutima, sed ne io kategoria en
la senco de la kategoria imperativo ĉe Kanto. Kaj eĉ la religia homo havas multe pli fortan
intereson je moralo ol la vere kristana homo, ĉar la kristana homo havas ion, kion nek la
morala nek la religia, por ne paroli la ateisma, do nihilisma homo havas: la plej altan kaj
absoloutan aŭtoritaton, el kiu ankaŭ la etiko kaj la moralo eliras, en certa persono, en Jesuo
Kristo! La diferenco estas, ke Jesuo en la koro de la kristana homo ne plu estas ia ekstera
premo kaj devigo fari bonon kaj ne fari malbonon, kio faras la kvintesencon de la moralo, sed
interna impeto, interna ĝojo plenumi la volon de la sankta kaj eterna Dio. La iniciatinto de la
germana reformacio d-ro Lutero brile formulis: »La falsa kristano faras bonajn farojn por
atingi savon – la aŭtenta kristano faras bonajn farojn, ĉar li jam ricevis savon.« Tiel okazas
paradokso. La ateisma homo volas liberiĝi de ĉiuj, tiel ankaŭ moralaj ligoj, kaj por tio li devas
negi ekziston de Dio, sed tamen li de moralo kaj ĝiaj ligoj ne liberiĝas. La idealon de la
ateisma homo, esti libera de la moralaj ligoj, fakte atingas la vere kristana homo, kiu ne
bezonas plu la leĝon – ĉu la malnovtestamentan ĉu la aktualan ŝtatan – nek la moralon, ĉar li
havas ion, kio distancege superas kaj la leĝon kaj la moralon, kvankam ili ambaŭ povas veni
nur de tiu ĉi sama fonto kaj esti per ĝi fundamentitaj: Jesuon Kriston. Pro tio la savita homo,
la novnaskita kristano, havas la plej malfortan intereson je la leĝo kaj la moralo, kvankam li
plej fidele ilin plenumas, dum tiu intereso ĉe la ateisma homo estas plej forta. Tial estas
logike, ke la kristana homo ne havas kialon kaj emon fariĝi tirano, dum la ateisma homo tion
simple devas, ja lia memo estas la sola instanco, kiu en la okuloj de la ateisto povas validigi la
leĝon kaj la moralon, ĉar aliaj memoj pri ili ambaŭ havas aliajn imagojn kaj opiniojn. La
kristana homo pozicias sin servanto de Dio kaj tiel ankaŭ servanto de ĉiuj homoj, kiuj lian
servon bezonas aŭ postulas – kaj tiu, kiu sin difinas servanto, ne havas pretendon esti reganto
aŭ eĉ tirano.
Tiel la ateisto ne povas rezigni, se li volas supervivi, ĝuste pri tio, de kio li volas liberiĝi – de
la severa morala leĝo, kvankam nur indiferento pri moralo entute povus esti la konvinka
pruvo, ke temas pri la aŭtenta kaj ne ŝajna ateisto. Vera ateisto traktus moralon kaj tiel ankaŭ
ĝian filozofion respektive doktrinon same, kiel tion traktas aliaj suĉuloj: li simple ne konus
ilin. Eĉ ignori li ilin ne devus, ja ignorado tamen faras rilaton kaj devenas de tia-alia rilato.
Por vera ateisto moralo kaj etiko simple ne ekzistus.
Ĉi tie mi devas denove fariĝi persona, do ankaŭ subjektiva. Kristanoj estas pliparte personaj
kaj pli subjektivaj ol nepersonaj kaj objektivaj, sed ili tion deklaras. Kial mi post proksimume
10 jaroj da arda ateismo en mia junula vivsekvenco, tamen komencis pridubi mian
mondpercepton, kontraŭ la ĝenerala sinteno kaj opinio de mia ĉirkaŭmondo, riskante malpli
komfortan vivon, ja la ateismo estis iaspeca ŝtatreligio de la socialisma Jugoslavio? La unuan
kialon mi ĵus menciis: ĉar la ateismo estis privilegiita antaŭ ĉiuj aliaj mondperceptoj, estante
tiu mondpercepto, per kiu oni kondiĉigis anecon en la Ligo de komunistoj, kiuj regis absolute,
monopole kaj diktatore. Oni ne demandis multe pri moralaj trajtoj; oni tute ne interesiĝis, ĉu
la kandidato por esti akceptita kiel nova partiano, legis verkojn de la marksismaj klasikuloj –
tute same kiel la romkatolika eklezio ne interesiĝas multe pri morala vivo de siaj adeptoj kaj
neniam demandas, ĉu »kredantoj« legas en la Biblio. La sola kriterio, la sola demando estis,
formulite en frida aparatĉika lingvaĵo de la partio: »Supoze vi kleriĝis koncerne religion…«
Tio en normala lingvo signifis: Supoze vi ne kredas en Dion, ĉu? Kaj tiun simplaĵon oni
oficiale nomis »la scienca mondpercepto« – kaj tiu »scienco« troviĝis en la statuso de la
partio kiel la baza kondiĉo por esti akceptita en la anaron. Kaj tiu fakto min ĝenis dum la tuta
tempo, ankaŭ dum mi cetere arde apartenis al ateisma mondpercepto. Sed mi volis aparteni al
ĝi el propra pripenso kaj motivo kaj ne sub la premo de ŝtata reĝimo kaj ĝia efektiva portanto
kaj pova strukturo, la kompartio. Bone, tio estis io, kio plene batalis kontraŭ mia karaktero.
Pensi laŭ la ukazo estis por mi egale al kanti laŭ la ukazo aŭ ridi laŭ la ukazo. Pervertigo de la
homa naturo. Tiam mi kompreneble kredis, ke la homa naturo en si mem estas io bona; per
Rausseau mi firme kredis, ke la homo en sia kerno kaj koncepto estas baze bona, nur la stulta
kaj maljusta socio lin koruptas kaj faras el li karikaturon, kiaj ĉiuj diktatoroj kaj iliaj
baŝibazukoj estas, ĉu de la faŝisma, nazia aŭ komunisma koloro kaj stilo. Kaj tia baŝibazuko,
blinda kaj senskrupula ĉashundo de la diktatore regantaj komunismaj komisaroj mi vere ne
estis preta fariĝi. Tio min helpis neniam fali en la falilon de partianiĝo, kvankam invitoj
plurfoje venis kaj ankaŭ tentaj pripensoj ne mankis – kaj tio vekis en mi demandon, ĉu la
mondpercepton, pri kies prospero estas taskigita la sekreta ŝtatpolico kaj eĉ la plumpe vestitaj
simplaj milicanoj, oni kiel integra kaj serioza, liberon amanta homo, povas alpreni por sia…
La trueto en la digo estis farita; boris ĝin la stulta reĝimo mem, kiu sian doktrinon ne kapablis
defendi argumente, sed nur per primitiva polica opreso kaj kanajla denuncado. Mi ne estis
bona en matematiko, tamen mi sukcesis baldaŭ kalkuli, ke la valoro de la oprese surmetita,
altrudita mondpercepto, same kiel la en mezepoko oprese surmetita kaj altrudita religio, havas
nulan valoron. La unua ekstera signo de la vero estas ĝia libereco, ĝia plena emancipiĝo de ĉia
povo kaj ĉia reĝimo. Kiam post tri jarcentoj de sangoverŝa persekutado la kristana kredo
fariĝis unue, sub Konstanteno, samrajta en la imperio (313 p.K.) kaj sub Teodozio la sola
permesita (395 p.K.), tiam la doktrino de la imperia kortego anstataŭis la evangelion kaj el la
aŭtenta kristana kredo naskiĝis la ortodoksismo en la orienta kaj la katolikismo en la
okcidenta parto de la Roma imperio. Marksisma doktrino ne havis je dispono tri jarcentojn da
aŭtenta sinofero. Jam en la I-a Internacio, kiun prezidis Markso, aperis interna teroro. Markso
elĵetis sian konkurenton Bakuninon (anarkiiston), kiel li jam antaŭe, el la Ligo de justuloj, el
kiu fariĝis poste la Ligo de komunistoj, elĵetis ĝian fondinton kaj estron, kristane por
socialismaj idealoj inspiritan Weitling, cetere preskaŭ la solan veran proletarion inter la
grandsinjoroj kaj veraj burĝoj de la ŝajnsocialisma Internacio.

Ĉu oni principe povus vivi akorde kun la filozofia ateismo?

Tiu ekkono min vekis kaj min puŝis starigi al mi mem sekvan demandon: »Ĉu vi estas preta
vivi kaj konduti konsekvence, absolute konsekvence, laŭ la filozofiaj principoj kaj tezoj de la
marksisma materiismo kaj tiel ankaŭ ateismo?« Tiu ĉi demando devus esti la unua kaj la plej
grava kontroldemando, kiun devus al si starigi ĉiu juna homo, kiu serĉas por si la principon de
sia vivo kaj adekvatan mondpercepton. Kompreneble, per tia demando mi estis tute sola kaj
ĉiam pli izolita, ja mi ne kaŝis ĝin inter la kvar vandoj de mia ĉambro.
Mi ankoraŭ rememoras, kiel mi okaze partoprenis funebran ceremonion kaj min tie surloke
demandis: »Ĉu vi povus viajn gepatrojn aŭ knabinon, kiun vi amas, post eventuala morto, ĵeti
en elfositan kavon kaj plenigi per humo, kiel oni tion faras, se ĉesas vivi hundo aŭ kato aŭ
kuniklo, por ne diri rato aŭ muso?« Mi sciis, tiom da inteligento mi povis reteni spite al mia
pormarksisma entuziasmo, ke ĉiu funebra ceremonio, eĉ se ateisma, estas en sia esenco religia
praktiko. Ateisma enterigo ne povas esti samtempe funebraĵo; ĝi, por esti konsekvenca, povas
esti nur fizika kaj higiena mezuro: forigi kadavron, por ke ne aperu pesto aŭ kolerao!
Mi ne povis esti sufiĉe »scienc-mondpercepta« kaj konsekvenca por respondi per jes. Mi
respondis per ne. Do mi daŭre estis religia, kvankam mi ĉie predikis ateismon. Pensante pri
tiu jam fora tempo komence de 70-aj jaroj en la pasinta jarcento kaj jarmilo, mi devas kontroli
mian ironion, por ke ĝi ne eksplodu en sarkasmon, kiam mi pensas pri grupeto de niaj lingvaj,
sed vere nur lingvaj samideanoj, kiuj en Svislando – ho sankta libero de helvetoj, kiun ankaŭ
Lenino elektis por sia azilo, kaj nun analogie la modernaj komunistoj kaj ateistoj – ĉiujare
aranĝas funebran ceremonion post la »mortinta dio«. Mi lasu al ili mem pripensi, kia logiko
kaj kia racio povas troviĝi en la ideo kaj ago, enterigi kaj prifunebri ion, kies ekziston ili per
vere ekstremreligia fundamentalisma ardo negas kaj tion predikas dise en la mondo, kvazaŭ
temus pri io vere feliĉiga por la homaro. Mi kaŝe esperas, ke almenaŭ profesoro Dawkins ne
organizas por sia ateisma misia skipo unufoje en jaro simbolan enterigon de dio, kiel tion
faras cetere vere simpatia samideano en Ĉaŭdefono, kiu min memorigas je tiu famiĝinta
japana oficiro, kiu 28 jarojn post la fino de la dua mondmilito kaj japan-usona milito estis
trovita sur iu pacifika insuleto, daŭre kaj fidele sur sia militista posteno, ĉar li estis izolita de
sia trupo kaj de la cetera mondo kaj neniam eksciis, ke la milito jam delonge ne okazas plu kaj
liaj malamikaj usonanoj amike promenas en japanaj urboj kaj samtiel japanoj la usonajn.
Probable nia ĉarma komunisto en Svislando same ne ricevis utilan informon, ke la »reala
socialismo« jam antaŭ du jardekoj honte kolapsis kaj ĝi en sia strikta formo nur plu troviĝas
en la lando de vera progreso, Nordkoreio. Do, mi esperas, ke same ĉarma profesoro en Britio
tamen ne partoprenas enterigon de persono, kiu povus morti kaj atendi funebran ceremonion
de modernaj ateistoj, laŭlogike, nur, se tiu persono iam ajn reale vivis. Mi esperas, ke li, se
jam tia neceso, unufoje ĉiun jaron, simbole enterigas la proverban tekruĉon, kiun li metafore
prunteprenis el la filozofiaĉa trezoro de Bertrand Russel
Mallonge dirite: Mi devis konstati, ke mia tiel firma ateisma kaj materiisma mondpercepto
falis jam ĉe la unua ekzameno: ĉe ordinara, rutina enteriga kaj funebra ceremonio sur la
parcelo de nia hejma tombejo ĉe sankta Barbarao en mia naskiĝurbo Prevaliso en norda
Slovenio.

Ĉu la teisma tezo povas bone argumenti socialismon?


Tuj sekvis la dua elprovo, multe pli kompleksa kaj postula. Mi estis ankaŭ arda socialisto. Ne
de la socialdemokrata tipo en Okcidento, sed en la senco de la I-a Internacio, gvidita de
Markso. Kio do pli nature ol, ke mi starigis min kaj mian socialismon antaŭ la enketa
demando: »Ĉu oni povas la idealon kaj la doktrinon de la socialismo logike dedukti (eltiri –
por ke komprenu ankaŭ la ĉarmaj funebrantoj de dia entombigo) el la materiisma, do en
filozofia sisteminstruo monisma (por funebrantoj: ke troviĝas unu nura esto kaj principo; aŭ
nur la materio aŭ nur la spirito, kompare kun la aristotela kaj samtiel jud-kristana dualisma
instruo, ke troviĝas reale ambaŭ estoj kaj principoj, pro kio nomata ankaŭ realisma) filozofio
respektive mondpercepto?
Kamaradoj komunistoj kaj iliaj duonkamaradoj socialistoj, kun malmultaj esceptoj, ĉiam
suverene konvinkite asertis, ke la socialismo kaj poste, per historia evoluo, la komunismo,
estas deduktebla kaj tute ebla nur surbaze de la monisma, materie monisma filozofio, kiu tiel
nepre estas ankaŭ ateisma. Bedaŭrinde ili nur mantre ripetis tiun ĉi dogmon, sed neniam
provis prezenti por ĝi argumentojn. Ilia sola ombreto de argumento, laŭ kiu kredo en
transcendan mondon kaj postmortan vivon malutilas progreson kaj revolucion, metante
homon en katenojn de religia iluzio, kiu bremsas engaĝiĝon en tiu ĉi mondo, ne valoras
seriozan pritrakton, ĉar unue tio ne estas principa argumento kontraŭ la ekzisto de la
transcenda realo, sed nur utilitarisma; kaj due, la okcidenta mondo, kiu spite al sia pli kaj pli
kaduka stato, tamen baziĝas sur kristanaj principoj, ne postrestis tiom draste la progreson en
la iamaj komunismaj landoj, kaj ankaŭ nuntempe tiuj landoj, tiel Svislando, kie oni libere
enterigas dion, sed same libere en Dion kredas, kaj estas pli da tiuj, kiuj kredas, aŭ Britio, kie
oni supoze enterigas tekruĉon, denove libere, kaj same libere kredas en Dion, kaj supoze pli
da Britoj kredas en vivantan Dion ol enterigas supozatan senvivan tekruĉon de Russel, same
ne postrestas nepre Nordkoreion en ĝia enviinda ĉiuaspekta progreso. Sekve, la ripetata
duonargumento, ke nur la materiisma mondpercepto kongruas kun la baza ideo de la
socialismo, fiaskas tiel teorie, kiel ankaŭ el simpla observado de la faktoj.
Bone, mi diris, al mi, mi lasu komunistojn malbone filozofii, sed kio pri mi? Ĉu mi povas el la
materiisma filozofio dedukti la ideon de socialismo?
Por respondi al tiu ĉi demando oni devas unue interkonsenti, kio verdire socialismo estas! Mi
scias, troviĝas longa listo da diversaj difinoj, sed se la socialismo volas iam fariĝi ĝenerale
akceptita ideo kaj sistemo por ĉiuj aŭ almenaŭ por sufiĉe larĝa tavolo de loĝantaro, ĝi ne estu
difinita tiel akademie science, ke nur la ĉefideologo de la socialisma movado ĝin komprenu.
Mi opinias, ke plej bone difinis la socialismon la franca verkisto Alexandre Dumas, pere de
sia cetere ne tro klasikstila verko Les Trois Mousquetaires (Tri musketistoj, 1844), kiu
elpensis por siaj ĉefroluloj la tutmonde konatan sloganon: »Tous pour un, un pour tous!«16 La
ĉefa principo de la socialismo do estas la ĝenerala solidareco en reciprokeco inter la individuo
kaj lia socio. Sed tuj almetiĝas esenca demando: Se oni la socialismon devas aparte
enkonduki, ĝin starigi per politika kaj perfortuza rimedo, tio klare diras, ke en la naturo mem
ĝi ne troviĝas. Oni ekzemple ne bezonas aparte enkonduki ekspluatadon, ĉar ĝi troviĝas en la
homa naturo; oni ne bezonas ĝin lerni nek rekomendi, ĝi aperas jam ĉe suĉuloj, kiel observis
en siaj Confessiones (Konfesoj) jam la granda kristana pensulo Aŭgusteno el Hippo. Oni ne
bezonas instrui al la homo egoismon, do malsolidaron, sed oni devas plenpene kaj pacience
instrui altruismon, do solidaron! Tio diras, ke la egoismo kaj la malsolidaro havas sian fonton
en la homa naturo, dum la altruismo kaj solidaro evidente havas sian fonton ekster la homa
naturo – sed kie?
Ĉu la naturo, almenaŭ la homa naturo, do eraras? La greka filozofo Epikteto foje notis: »Ĉio,
kio okazas akorde kun la naturo, okazas ĝuste.« – Kompreneble, mi devas la antikvan
filozofon korekti: Se la naturo estas produkto de la supernaturo, se do troviĝas du realoj, kaj
16
Ĉiuj por unu, unu por ĉiuj.
tion Epikteto, kiel ĉiuj konsiderindaj filozofoj en la historio, kredis, tiam la kriterio pri
ĝusteco ne troviĝas en tio, kio estas malsupre, sed en tio, kio troviĝas supre, do en la supera
transcenda mondo, kies produkto la naturo estas; sed, se troviĝas nur unu realo, tiu de la
naturo, la demando pri la ĝusteco tute ne povas stariĝi. Kaj nun la rekono: La naturo mem ne
havas problemon pro egoismo, pro malsolidaro, pro ekspluatado, pro maljusteco ktp. Kial do?
La naturo ne suferas kaj ne protestas kaj ne skandaliĝas, se gepardo forpelas malpli fortan
hienon aŭ kojoton kaj mem manĝas la postrestaĵon de la ĉasita gazelo. Nek gazeloj nek
kojotoj kaj hienoj denuncas gepardon aŭ tigron aŭ eĉ leonon pro ties profitavido kaj
senkompromisa egoismo. Ili povas nur lin eviti kaj trukrimede tamen kunprofiti ĉe la ĉasita
gazelo fare de la leono. Ankaŭ dommusoj vane sendas protestleterojn al la komitato por la
rajtoj de bestoj, ke la kato tion ne observas kaj insiste laboras je ekstermo de la musa popolo.
Laŭ la instruo de Darvino ĉio-ĉi eĉ akcelas »evoluon«, stimulante »lukton por supervivo«. Kaj
alia antikva filozofo, kompreneble denove Greko, Heraklito, la anglan teologon Darvinon
konfirmas: La milito estas la patro de ĉio! Kaj se tiel, se pravas Heraklito kaj Darvino, tiam
nepre pravas ankaŭ Hitlero, asertinta en sia Mein Kampf (Mia lukto): »Kiu volas vivi, tiu
luktu!«
Estas vero, ke ankaŭ Hitlero sian sistemon nomis socialismo. Estas same vero, ke ankaŭ la
socialismo de Stalino estis surprize parenca al tiu de Hitler, nur ekonomie kaj civilize malpli
sukcesa kaj spirite eĉ senkompare pli totalisma (Hitler ne interesiĝis pri mondpercepto kaj
religia kredo de siaj subuloj, por li sufiĉis senkondiĉe praktiki lojalon al lia reĝimo, ekleziojn
li lasis liberaj, krom tie, kie ili mem okupiĝis pri politikaj aferoj). Tamen oni sub la nocio
»socialismo« ĝenerale komprenas nek la sklavecan socion de Hitlero nek la sklavecan socion
de Stalino, sed socian ordon, en kiu ĉiu homo de bona volo estu traktata kiel digna kaj libera
estaĵo, juste rekompencata por sia laboro, stimulata en sia kreemo, solidare subtenata kaj
helpata en siaj malbonŝancoj kaj plagoj. Tio estas la pozitiva kompreno de tiu ĉi granda vorto,
eĉ se la realo ĝis nun konsekvence sukcesigis kaj montris la malon.
Kaj mi tiam vere el plena koro kaj cerbo kredis du aferojn. La unua, ke tio estus la sola bona
socia kaj interhoma ordo. La dua, ke tiu ordo estas principe atingebla. Ĉu mi tiam antaŭ
tiomaj jardekoj eraris? Ĉu mi estis naiva aŭ ne sufiĉe bone informita?
Eble la leganto de tiuj ĉi linioj estos surprizita, se li aŭ ŝi troviĝos, ĉar mi al ambaŭ
memdemandoj respondas per »ne«. Mi nek eraris pri tio, kia sociordo estus la sole justa kaj
bona nek pri tio, ĉu ĝi principe estas atingebla. Mi daŭre kredas, ke nur tia socia kaj interhoma
ordo estas justa kaj bona, en kiu ĉiu homo senescepte estus traktata kiel digna kaj libera kaj en
ĉiuj aspektoj egalrajta persono. Kaj mi daŭre kredas, ke tia ordo ne nur principe estas
atingebla, sed ĝia atingo staras sub la plej alta promeso kaj garantio.
Mi tamen eraris, sed nur en unu afero – kaj tiu afero estis esenca. Mi kredis, ke tiu ĉi idealo
kaj samtiel rimedo de realigo troviĝas en la homa naturo, en homa povo. Kiel juna ateisto mi
ne povis pensi alimaniere. El mia propra sperto mi povas atesti: Ateisto estas la homo, kiu ne
kapablas lerni de la realo. Ne vanas la saĝa aforismo de la brita ĉefministro, kiu supervenkis
Hitleron, Winston Churchill: „Se oni antaŭ sia 25-a jaraĝo ne estas socialisto, oni ne havas
koron; se oni eĉ post sia 25-a jaraĝo daŭre estas socialisto, oni ne havas racion!” La grandaj
sociaj kaj personaj utopioj jam delonge falis, sed la ateistoj obstine restas ĝuste ĉe tiu
malfeliĉa pensmaniero kaj kredo, pro kiu iliaj projektoj devis fali kaj en siaj ruinoj enterigi
milionojn da homoj.

Kiu proponas ion pli bonan ol la home aranĝita socialismo?


Socialismo – kaj multe pli ol ĝi – estas promesita fare de la Kreinto mem. Ĝin nek povas vere
bone koncepti nek realigi la homo, ĉar lia naturo ne estas vereca, honesta, justa, amprizorga
ktp., kion la reala socialismo nepre postulas. Ĝin starigos la Reĝo de la reĝoj, kiel la Skribo
nomas Jesuon Kriston, kiam li la duan fojon venos sur la Teron kaj, venkinte super Antikristo
kaj liaj homaj armeoj, fondos sian regnon, en kiu li juste kaj saĝe regos super la elektita
popolo Izraelo kaj super la nacioj kun tiuj, kiuj endormis en li kaj kun tiuj, kiuj estos de li
forprenitaj de la tero inter nubojn. Mia eraro ne estis en idealo kaj en la kredo, ke la idealo
iam estos fakto, sed en la maniero, kiel tio okazos. Kaj tiam, kiam mi starigis al mi la decidan
demandon: Ĉu la materiisma filozofio kaj per ĝi la ateisma kredo povas esti fonto de mia
socialisma inspiro kaj poste ankaŭ rimedo, ke mi kun aliaj homoj tiun inspiron realigu, la
respondo estis tre klara: NE! Se mi kaj miaj samsortanoj estas nur »pli alte organizita
materio«, kiel Frideriko Engels difinis la homon, tiam ne nur, ke iu ajn vera socialismo ne
havas ŝancojn, sed ĝi eĉ ne stariĝas kiel demando aŭ problemo aŭ idealo. Bone, mi diris al mi:
Se materiisto, mi estu konsekvenca materiisto. Se ateisto, do konsekvenca ateisto. Tio en
klarteksto signifas: La materio ne konas respondecon, ĝi faras kun si mem, kion ĝi faras. En la
naturo ne troviĝas vero kaj mensogo, bono kaj malbono, honesto kaj malhonesto, justo kaj
maljusto. Tiel ankaŭ ne troviĝas ekspluatado, persekuto, ne troviĝas progreso kaj samtiel ne
malprogreso – ĉio okazanta estas nur diversaj fenomenoj de eterne moviĝanta kaj ŝanĝiĝanta
materio, kiel instruas Engels kaj liaj postaj epigonoj.
Vera materiisto kaj vera ateisto do bonvolu ne uzi tipe bibliajn kategoriojn, kiuj donas bazon
por la socialisma ideo kaj idealo. Li degnu resti ĉe sia mondpercepto, en kies kadro ĉio, kio
konsistigas la ideon kaj la idealon de socialismo, estas rigardata mistiko.
Se mi do volis resti fidela al mia tiama materiisma kaj ateisma mondpercepto, tiam mi devus
rezigni pri ĉiuj moralaj kategorioj, el kiuj konsistas la ideo kaj la idealo de la socialisma
interhoma kaj socia ordo. Kaj kompreneble inverse; se mi tamen volis resti fidela al miaj
socialismaj ideoj kaj idealoj, mi devis rezigni pri la mondpercepto, kiu tiujn ideojn kaj
idealojn ne nur ne subtenas kaj helpas, sed ĝuste kaj rekte kontraŭas, malvalidigas kaj cinike
priridas. Aŭ materiisto-ateisto aŭ socialisto – ambaŭ sintenoj kune ne povas funkcii. La posta
historio klare pruvis, ke tiu mia bonŝanca kogno estis prava.
Sed ne temis nur pri la socialismo. Ankaŭ mia esperantisteco troviĝis sub la sama
demandosigno. Ĉu mia materiisma filozofio kaj ateisma, do negativa kredo, min inspiras kaj
stimulas esti esperantisto? Esti esperantisto laŭ la plumpa bulonja deklaracio ne estas la sama
afero kiel esti esperantisto laŭ Zamenhofo kaj laŭ ĉiuj granduloj de la internacia lingvo kaj
ideo. Laŭ la bulonja deklaracio esperantisto povas esti nomata eĉ la sekretpolicisto de iu
opresa reĝimo, ĉu faŝisma, nazia aŭ komunisma, kiu lernis Esperanton por povi denunci kaj
spioni esperantistojn. Kun tia Esperanto d-ro Zamenhof ne havis ion komunan – kaj mi
samtiel ne. Mia Esperanto kaj esperantisteco estas nur specifa apliko de la samaj moralaj
kategorioj, kiuj konsistigas ankaŭ la ideon kaj la idealon de la socialismo – ne de la »reala«
kiel tiu de Hitlero aŭ tiu de Stalino kaj trabantoj, sed de tiu, kian postulas la bona resto de la
homa koro. Oni povas diri, ke Esperanto kaj esprantisteco estas la komunika parto de la
socialismo kiel ideo kaj idealo. Ĉu en la materio troviĝas io ajn, kio argumentus favore al la
ideo de d-ro Esperanto? La naturo, la materio, eĉ ne fajfas pri tio! Same kiel en la naturo la
leono mortigas la gazelon kaj forpelas de la manĝofesto hienojn kaj kojotojn, tiel en la naturo
la pli forta lingvo mortigas la tre malfortan kaj malhelpas la meze fortajn. Kial ne, la materio
faras kun si, kion ĝi faras. Neniu en ĝi starigas moralajn demandojn kaj postulojn. Do: Ĉu
resti fidela al materiismo kaj ateismo kaj konsekvence forgesi pri la neŭtrala internacia
pacolingvo de Zamenhof – aŭ prefere resti fidela al Esperanto kaj forgesi pri la filozofio, kiu
ne nur ne inspiras ĝin, sed ĝin rekte kontraŭas kaj priridas.
Mi devis konstati, ke la materiisma filozofio kaj la ateisma kredo ne inspiras kaj ne stimulas
mian socialisman konvinkon kaj mian esperantistan kunidenton apud mia etna, slovena
idento. Ĉar mi ne estis preta rezigni pri mia socialisma konvinko kaj same ne pri mia
esperantista idento, mi preferis pli detale kontroli, kio en la materiisma filozofio kaj en la el
tio deduktita ateisma kredo povus daŭre resti por mi aktuala.
Post tio pasis jardekoj. Antaŭ 20 jaroj falis la lasta iluzio, ke la socialismo iam ajn povus esti
realigita, nome laŭ la babilona, do sendia kaj kontraŭdia homa decido, metodo kaj klopodo.
Intertempe ankaŭ la zamenhofa konvinko pri la »fina venko« de Esperanto montriĝis apenaŭ
verŝajna kaj ebla. Ĉu tio signifas, ke nun mi povus reveni al la materiisma filozofio kaj
ateisma kredo, ĉar nun ŝajnas la inspiro kaj stimulo de la idealoj kiel la socialismo aŭ la
tuthomara lingvo superflua, ja ambaŭ aferoj donas impreson de ĉiama utopio?
Absolute ne. Ĝuste mia kristana, sur la Biblio fundamentita kredo diras al mi, ke nek
socialismo nek la ideo starigi lingvan justecon per enkonduko de la tuthomara lingvo, etne kaj
nacie neŭtrala, vere estas porĉiame utopioj kaj tiel principe nerealigeblaj. En la profetaĵo de la
profeto Jesajo mi legis: »Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili
forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ
nacion, kaj oni ne plu lernos militon« (Jes 2,4). Kaj aldone mi legis en la lasta biblia libro
sekvan profetaĵon: »Kaj mi vidis tronojn, kaj oni sidis sur ili, kaj juĝo estis donita al ili; kaj
mi vidis la animojn de la senkapigitaj pro la atesto de Jesuo kaj pro la vorto de Dio, kaj tiujn,
kiuj ne adorkliniĝis al la besto, nek al ĝia bildo, kaj ne ricevis la markon sur sia frunto kaj
sur sia mano; kaj ili vivis, kaj ili reĝis kun Kristo mil jarojn. La ceteraj mortintoj ne vivis, ĝis
finiĝos la mil jaroj. Tio estas la unua releviĝo. Feliĉa kaj sankta estas la partoprenanto en la
unua releviĝo; super tiuj la dua morto havas nenian aŭtoritaton; sed ili estos pastroj de Dio
kaj de Kristo, kaj reĝos kun li mil jarojn« (Apo 20,4-6).
Ambaŭ citaĵoj parolas pri la sama afero: pri la miljara regno de Kristo sur nia tero. Tio ne
estos jam la fina celo de la homa ekzisto kaj homara historio, tio ne jam estos la eterneco, la
nova Jeruzalemo, la nova tero kaj la nova ĉielo. Tamen en tiu surtera regno inter la falo de
Antikristo kaj la definitiva falo de Satano, dum 1000 jaroj Jesuo Kristo mem regos en
Jeruzalemo, en la malnova, al sia elektita popolo kaj al la nacioj. Lia regado estos plene justa.
Se la kerna ideo de socialismo estas la justeco, do oni povas sub adekvata kompreno diri, ke
Jesuo starigos veran socialismon. Nek tian kun bestaĉa vizaĝo nek tian kun homa vizaĝo, sed
tian kun la vizaĝo de Dio-Homo Jesuo Kristo. La socialismo de Stalino kaj liaj trabantoj kaj
posteuloj ne estis reala, ĝi estis trompa kaj iluzia. La socialismo de Jesuo Kristo estos reala
kaj vereca. Ĉar en la miljara regno de Kristo ĉiuaspekte kaj ĉiukampe regos justeco, tio diras,
ke ankaŭ inter la etnoj kaj nacioj kaj iliaj lingvoj ne plu regos la nuna sistemo de formala
egalrajto kaj reala supereco kaj privilegieco de fortaj lingvoj super la malfortaj, sed lia
sistemo de formala kaj reala egalrajto, kian la Sankta Spirito demonstris jam en Jeruzalemo
dum la pentekosta evento kaj miraklo. Mi ne scias, la Biblio pri tio silentas, ĉu Jesuo por
starigi plenan justecon ankaŭ inter la lingvoj kaj kulturoj uzos la konkretan rimedon, elfaritan
de d-ro Zamenhof, kvankam ankaŭ tio ne estas ekskludita; sed kun certeco oni povas
konkludi, ke Jesuo plene realigos la zamenhofan profundan sopiron pri justa rilato kaj paca
kaj solidara amo inter la etnoj kaj nacioj kaj iliaj lingvoj, kiu estas ankaŭ la sopiro de ĉiu
sincera esperantisto en la senco, kiel tiun ĉi vorton komprenis kaj mem vivis d-ro Zamenhof.
Nun la esenca demando. Ĉu mi do tamen revenu en la politikan vivon kaj ekagu en la partio,
kiu laŭ mia prijuĝo plej konsekvence postsekvas la karakteron kaj karakterizaĵojn de la vera
socialismo, kian starigos Jesuo Kristo? Kaj aldone: Ĉu mi denove ekagu kiel esperantisto de
la finvenkisma skolo por helpi al Jesuo en starigo de lia ankaŭ lingva justeco?
La respondo estas NE. Jesuo ne bezonas mian kontribuon kaj partoprenon, por ke lia regno,
kies parto estos ne nur la justa socia kaj interhoma ordo, kiun mi subkondiĉe nomas
»socialismo«, kvankam la Biblio tiun nocion ne uzas, kvankam la terminon »kamarado« tre
ofte uzas kaj la falsaj socialistoj, tiel la naciaj, kiel la blufe internaciaj, ĝin el la Biblio ŝtelis,
ja la nocio »justeco« komplete sufiĉas, estu sukcese kaj plenamplekse starigota. Sian regnon
Jesuo starigos el propra plano kaj povo. Same kiel li ne bezonis la homan asistadon, kiam li
estis kreinta la mondon, tiel li ne bezonas helpon en tiu ĉi mondo, por krei sian miljaran
regnon.
Ĉu mi do okupu mian kanapon kaj senlabore atendu, ke Jesuo faru sian laboron, eventuale
flustravoĉe kantante el la Psaltero?
La respondo denove estas NE. Jesuo de mi postulas du aferojn. Unue, ke mi kredu en lin, ke li
estas la Filo de Dio, por ke mi ricevu pardonon de ĉiuj pekoj kaj fariĝu infano de Dio kaj tiel
ankaŭ la novnaskita kristano, do la aŭtenta kristano kaj tiel heredanto de lia regno. Tio estas la
absolute unuaranga afero. Kiam mi tion faris, kiam do mi konvertiĝis kaj per bapto atestis
mian kredon antaŭ la homoj kaj tiel plenumas la ordonon de Jesuo, tiam Jesuo de mi postulas
plenumi lian volon, lin postsekvi kaj liajn farojn imiti. Tio konkrete signifas anonci lian
evangelion al la tuta kreitaro, adori kaj glori Dion en komuneco de samkredantaj gefratoj kaj
en samaritana senco kaj modelo praktike vivi amon al la proksimuloj. Koncerne la
»socialismon« de la miljara regno Jesuo de mi atendas, ke mi vivu kaj agu kaj kondutu en tiu
ĉi mondo, kvazaŭ la sankta »socialismo« de Jesuo jam estus starigita kaj la malamiko troviĝus
senpova en katenoj. Kaj en tiu ĉi punkto troviĝas granda kaj okulfrapa diferenco inter la home
planita kaj aranĝita socialismo, kie la doktrino diras, ke ne gravas la konduto de la individuo,
sed la revolucia agado de la kolektivo (klaso, partio ktp.). Tiel ne estis granda problemo, ke la
sama (kutime gvida) persono en la socialisma respektive komunisma agado kaj partio
samtempe agis en la senco kaj disciplino de sia partio kaj persone daŭre vivis »burĝe«, do
eksploatante sian pozicion kaj tiel ankaŭ aliajn homojn por gajni sian profiton kaj foje eĉ
akumuli tioman riĉaĵon, kian li kiel libermerkata privata entreprenisto verŝajne neniam povus
akiri. Mi mem pli ol 30 jarojn vivis sub tia »socialisto« kaj »komunisto« – en vero neimagebla
riĉulo helpe de sia gvida kaj senkonkurenca pozicio en la partio kaj en la ŝtato. La homa
»socialismo« ne ŝanĝas kaj ankaŭ ne povas ŝanĝi la homan koron kaj stulte kredas, ke oni
povas el amaso da koruptaj homoj komponi nekoruptan socialisman ordon. Eĉ la konvinkita
komunisto kaj severa persekutanto de kristanaj eklezioj en Sovetunio, Nikita Hruŝĉov, antaŭ
la fino de sia kariero konstatis, ke la socialismo fiaskis, ĉar la homo en ĝi estas falsa. Ĉar li ne
konis aŭ almenaŭ ne kredis la evangelion, li ne povis scii, en kiu senco la homo estas falsa,
tiel ankaŭ ne kiamaniere la problemo estas solvebla, sed en sia kamparana kapo kun la resto
de la komuna saĝo, karakteriza por la kamparanoj, li reale registris, ke la kerna problemo ne
troviĝas unuavice en la sistemo, sed en la homa naturo.

La vera problemo de la ateismo

La granda germana evangeliisto en la XX-a jarcento Vilhelmo Busch diras en unu el siaj
prelegoj, konsistigantaj lian ĉefverkon Jesuo nia destino17 pri la vera problemo de la ateisma
mondpercepto jenon:
»Probable troviĝas neniu Dio?! Probable la ĉielo estas malplena?! Probable la ateismo tamen
estas la vero?! – Amikoj miaj, se al iu tiuj ĉi demandoj leviĝas, tiu devas konsterniĝi. Nome,
se estus vero, ke ne kzistas Dio vivanta, tio estus vere terura afero! En tia kazo ni homoj – ni
brutoj! – estus disponigitaj sole al ni mem. Tiam ni estus kvazaŭ perditaj infanoj, kiuj ne
trovas plu vojon al sia hejmo. Neniu Dio ĉeeste?! Tio estus makabre! Se la homoj al mi
klarigas: „Mi estas ateisto!” tiam mi diras: „Vi ne havas imagon, kion vi per tio ĉi eldiras!
Nenio super ni! Ni solaj! Ni solaj inter ni!” Nenio estas por la homo pli horora ol la homo,

17
Wilhelm Busch: Jesus unser Schicksal. En Esperanton tradukis V. Ošlak. Alireble sub: www.kristana-misio-en-
esperanto.si
nenio! Romanoj havas proverbon: Homo homini lupus.18 Tio signifas: Homo estas por la alia
homo vulpo – horore!«
Tute alie ĉe Jesuo. Por li gravas, ke mi kiel persono sincere vivu laŭ la instruo de Dio, kio en
praktika vivo faras »socialismon«, senrigarde, ĉu mi tiel kaj tion vivas kiel la sola el la
homaro kaj la socialismo kiel sistemo tute ne troviĝas. Marksisma »socialisto« ne povas
kompreni, kiamaniere oni povus persone vivi kaj praktiki socialismon, sen ke la sistema
socialismo kiel rezulto de la sukcesa revolucio ekprenus la absolutan kaj monopolan povon.
Tiu kamarado bedaŭrinde ne komentas, kial li tie, kie la marksisma socialisma sistemo
troviĝis, tamen persone ne vivis socialisme, sed privategoisme, pro kio tiuj sistemoj ankaŭ tiel
malglore pereis. Kontraŭe la aŭtenta kristano vivas kaj praktikas sian socialisman konvinkon
kaj moralon, eĉ se en por ĉia socialismo tute fremdaj cirkonstancoj. Tiel la socialisto laŭ Jesuo
ne bezonas atendi, ĝis la miljara plenjusta regno estus starigita; li povas konduti kaj agi
socialisme tuj, ĉar li havas en sia koro Jesuon kaj tiel ankaŭ ĉion, kion oni bezonas por povi
esti aŭtenta socialisto.
Ĵus en ĉi tiuj tagoj, kiam mi tion ĉi skribis (fine de la novembro 09) mi per radioricevilo
aŭskultis intervjuon kun la estro de la katolika bonfara organizaĵo Caritas en iu najbara lando.
Mi relative bone konas la principojn kaj la ĉiutagan laboron de tiu organizaĵo, ja mi, estinte
ankoraŭ mem katoliko, antaŭ deko da jaroj, profesie kunlaboris kun Caritas en mia lando
(Karintio) en Aŭstrio, tradukante projektojn, jarraportojn, alvokojn ktp. en la slovenan
lingvon, ja la katolika eklezio en Karintio, tion mi volonte agnoskas, estas la sola institucio en
la lando, kiu plene respektas la ekziston de ambaŭ historiaj lingvoj en la lando, de la
majoritata germana kaj de la minoritata slovena, kaj ilian egalrajton. Tiel Caritas ĉion
publikigitan publicas konsekvence en ambaŭ lingvoj. Laŭdo kaj rekono al ĝi! Kaj nun al la
intervjuita prezidanto de Caritas en la najbara lando, kiun mi ne volas nomi, por ne ofendi la
personon, kies laboron mi cetere tre alte aprezas. Inter alio li diris ion, kion mi konstante kaj
kun profunda bedaŭro kaj foje ankaŭ kun vera kolero aŭdas ankaŭ de politikistoj tiel de la
dekstra, kiel ankaŭ de la maldekstra parto de la politika spektro: »Por povi dividi oni unue
devas sufiĉe perlabori!« – Troviĝas multaj stultaĵoj en nia ne tre saĝoplena mondo, sed tiu ĉi
estas samtempe unu el la pintaj kaj ankaŭ unu el plej danĝeraj. La vero estas ĝuste kontraŭa:
ju malpli troviĝas je dispono, despli precize kaj honeste oni devas dividi. Estas konata la
anekdoto pri Aleksandro Makedona. Kiam li kun sia armeo foje marŝis tra dezerta tereno, iu
adjunkto prenis al li plenan helmon da freŝa akvo, por ke almenaŭ la estro havu por trinki. La
granda militarestro elverŝis la multekostegan akvon en la sablon dirante, ke se ne estas sufiĉe
por dividi inter ĉiuj soldatoj, ankaŭ la reĝo ne trinkos. Li sciis, ke se troviĝas sufiĉe da akvo,
oni tute ne devas ĝin dividi, ĉiu prenas laŭ sia bezono. Sed se akvo mankas, oni devas ĝin
dividi; tiom pli akribie, kiom malpli da ĝi estas je dispono. Aleksandro Makedona estis bona
socialisto; nun eĉ la estroj de Caritas, por ne paroli pri politikistoj, sindikatistoj kaj ideologoj,
estas ĝenerale observite ĉio alia, nur ne socialistoj. Ili atendas, eĉ tiuj de Caritas, ke estu
sufiĉe por povi dividi – kaj ili atendos ĝis la tago de la lasta juĝo!
La materiisma filozofio kaj la ateisma kredo ne inspiras kaj ne stimulas min esti aŭtenta
socialisto, kiu socialismas eĉ tiam, kiam la ĝenerala ordo estas ĉio alia ol socialisma, kaj ĝuste
tiam la personaj, aŭtentaj socialistoj estas plej urĝe bezonataj. Kontraŭe mia kredo en Jesuon
taskigas min, eĉ se ne uzante la vortojn »socialisto«, »socialisma«, »socialismo«, esti aŭtenta
socialisto – laŭ la samaritana modelo – sendepende, ĉu la tuta socio pensas, agas kaj sistemas
18
„Lupus est homo homini“ estas la citaĵo de la roma komedipoeto Titus Maccius Plautus (ca. 250 a. Kr. – ca.
184 a. Kr.). La origina teksto estas: „lupus est homo homini, non homo, quom qualis sit non novit.“ Traduko:
Lupo estas la homo al la homo, ne la homo, se ne konas unu la alian. – Konata fariĝis la eldiro per la angla
priŝtata filozofo Thomas Hobbes. Oni obstine asertas, ke la eldiraĵo venas el lia ĉefverko Leviathan. Verdire la
frazo venas el la dediĉa noto de la verko De Cive, kiun Hobbes adresas al William Cavendish.
socialisme aŭ mi estus la sola en la lando, kiu pro mia kredo kaj el ĝia inspiro kaj instigo tiel
pensas, parolas kaj agas. Mi ne devas atendi, ĝis iam en pli malpli fora – kaj ĉiukaze tre
dubinda – futuro venkos iu »vera« revolucio, en kiu la socialismaj ideoj kaj idealoj ne estos
perfiditaj kaj la socialismo fariĝos ĝenerala stato de la aferoj. Mia kredo diras, ke tian
sistemon la homaro ricevos ne de profesiaj aŭ diletantaj revoluciuloj kaj iliaj amasmurdaj
teroragoj, kiel ni tion en lastaj cent jaroj tragike spertis dise en la mondo, sen ke post la
buĉado la socialismo venus, sed de Dio mem – kaj tamen mi ne atendu ĝis tiam, sed nun, dum
mia surtera vivo pensu, min esprimu kaj agu socialisme, kio estas nur la sekulara vorto por la
evangelia termino de »amo al la proksimulo«.
La materiismaj kaj ateismaj »socialistoj« ĉiam akre kritikis siajn kristanajn kamaradojn, ke la
kristanoj forpuŝas la realajn ŝanĝojn de la socio en alian, transcendan mondon kaj tiel
objektive helpas konservi la maljustan ekspluatan sistemon sur la reala tero. Se mi unuflanke
la kritikon de la materiisme pensantaj »socialistoj« refutas per simpla argumento, ke ili ne
konas la evangelion kaj ĝin prijuĝas laŭ la falsaj instruoj kaj same falsaj agoj de la
nomkristanaj eklezioj, kiuj pli kredas al Platono ol al Kristo, mi devas eĉ pli decide kaj akre
denunci la nekapablon de tiuj eklezioj kaj iliaj »kristanoj«, konvene respondi al tiu trivita
kritiko de la maldekstra flanko. Kaj la respondo estus tre simpla, kvankam mi ĝis nun pri ĝi
nek aŭdis nek legis ion: Ne la kristano, sed la komunisto forpuŝas la realajn ŝanĝojn en
transan mondon, anstataŭ agi tuj kaj ĉi tie. La kristano devas esti aŭtenta socialisto ĉi tie kaj
nun, ne atendante ian probable iam en nedifinita estonto sukcesan revolucion, kiu fakte estas
la transcendo de la komunistoj, dum ĝuste la komunistoj efektive ŝanĝas nenion, krom ke ili
multajn homojn vivantajn tranokte ŝanĝas en homojn mortigitajn kaj ilian havaĵon akaparas
por si mem, proklamante tion komuna propraĵo. La kristano faras ĝuste tion, kion Hruŝĉov
prave konstatis la manko en la sovetia sistemo: li ŝanĝas, pli prave dirite, li lasas al Dio ŝanĝi
sian koron, ke ĝi unue fariĝu socialista; nome, ĉiu konvertiĝinta, nove naskita homa koro estas
samtempe nepre ankaŭ en aŭtenta senco socialista koro. Pro la kristanoj la socialismo estus
reale ebla tuj – pro la komunistoj, Hruŝĉov tion konstatis, neniam!
Sed ankaŭ ĉi tie mi devas al la bonintencaj kamaradoj de la materiisma kaj ateisma skolo diri,
ke vera materiisto kaj vera ateisto ne havas motivon ion ajn ŝanĝi en la mondo kaj socio,
krom, se li malbone situas, sian »sidlokon« en la socio kaj mondo. Ni prenu la centran
kategorion en la doktrino de Markso: la ekspluatadon. Ĉu en la materio, se ĝi estas la sola
realaĵo, povas okazi »ekspluatado«? Senrigarde, kien fluas la profito, ĝi ĉiam restas en la
sama materio kaj energio, en la sama spaco kaj tempo, kiel ĉio alia. Ĉu en la naturo troviĝas
disputo kaj eĉ klasbatalo, ĉar en la ekvatora zono falas surteren senkompare pli da sunenergio
ol ekzemple tute norde kaj tute sude ĉe la polusoj? Se iu levus voĉon, ke tio estas maljustaĵo
kaj ke per revoluciaj ŝanĝoj oni devus tion ŝanĝi, la publiko devus pensi, ke nova kabareda
ensemblo transprenis la scenejon. En la materio, se senspirita, io tia kiel la homa persono, sen
kiu oni ne povas logike paroli pri ekspluatado, estus pura iluzio – kaj la hinduismo kaj
budhismo fakte tiel pensas – do oni ene de la materia mondo ne povas ekspluati. Se la
unuopaj partikloj de la materio kaj energio ŝanĝas sian lokon kaj iras el la poŝo A en la poŝon
B, pro kio oni tion prenu por ekspluato? Vera ekspluatado povas troviĝi nur, se troviĝas veraj
personoj, kiuj nur parte havas inter si komunecon kaj egalecon de la materio kaj energio, sed
kiel homaj personoj ili antaŭ ĉio estas spiritaj estaĵoj, kiuj de sia Kreinto ricevis precizajn
instrukciojn, kiamaniere ili traktu unu la alian. Kaj erst tiuj Diaj instrukcioj diras, ke
ekspluatado de la persono B fare de la persono A estas peko kaj tiel konflikta afero antaŭ Dio.
Kaj Markso, malbona, ĉar malkonsekvenca materiisto kaj ateisto, prenas la biblian kategorion
pri justeco inter la homoj, kiu esence estas spirita kaj ne materia kategorio, kaj koplas ĝin per
la materiisma filozofio. Kial Markso tion faris? Ĉu li vere estis tiel blinda kaj neklera, ke li ne
vidis la disakordon inter sia postulo krei justan socion – kaj sia materiisma kaj ateisma
mondpercepto, kiu lian moralan postulon efektive nuligas?
Ne, karaj kamaradoj, tiel stulta Markso ne estis. Li relative bone konis la Biblion, kio faras lin
tamen esence diversa kompare kun liaj biblie ignoraj disĉiploj. Li do sciis, kia estas la plano
kaj promeso de Dio rilate justan sociordon, kiun oni povus nomi ankaŭ »socialismo«, kial
finfine ne! Li sciis, ke la vera, Dia socialismo, estos realigita de Jesuo mem, kiam li venos la
duan fojon kaj post la venko super Antikristo per sia reĝa kompetenco kaj povo fondos sian
miljaran regnon sur nia tero, kiu estos kunregata de la el morto revokitaj kaj, se ne jam
mortintaj, en nubojn forprenintaj kristanoj, kaj la fundamenta karakterizaĵo de tiu regno estos
justeco kun vera tutmonda paco. En la lingvo de maldekstruloj: la vera senmakula socialismo.
Ne socialismo »kun homa vizaĝo«, kiu kiel prototipon de tiu vizaĝo uzis la vizaĝon de
kamarado Visarionoviĉ Ĝugaŝvili aŭ loke iu simila antropofilo, kian neniu racia homo plu
volas rehavi, sed la socialismo »kun dio-homa vizaĝo«, nome la apoteoze brilanta vizaĝo de
la Reĝo de reĝoj, Jesuo Kristo, kies vera »socialismo« neimageble superos ĉiujn imagojn,
atendojn kaj postulojn de la utopiaj socialismoj en la historio, inter kiuj troviĝas eĉ kiel
precipe utopia la socialismo de la marksisma skolo, kvankam Markso kaj Engelso mem tre
akre kritikis ĉiujn socialismajn utopiaĵojn antaŭ sia propra kaj opiniis mem esti antitezo de ĉiu
utopio, esti tiel la socialismo ne plu utopia, sed scienca… Do, Markso tion bone sciis. Nur, li
havis precize la saman ideon kaj volon kiel la katolikaj dogmistoj. Same kiel ili ne estas pretaj
akcepti savon de ĉiu homo, kiu kredas en Jesuon kiel Kriston kiel donaco senpage el la gracaj
manoj de Dio, sed volas la savon atingi per homa alstrebo kaj faro mem, per kio ili definitive
falsifis la evangelion, tiel ankaŭ Markso ne volis atendi kaj dankeme akcepti la veran
socialismon, do la veran ĉiuaspektan justecon kaj solidarecon el la gracaj kaj reĝaj manoj de
Jesuo mem, kiam la tempo estos plena19, sed li volis preni la tutan aferon en proprajn manojn
kaj per sia koncepto de la klasbatalo kaj revolucio realigi tion, kion li mem komprenis sub la
nocio »socialismo«. Samtempe li ne volis persone esti socialisto jam en sia tempo kaj
cirkonstancoj, ne atendante je plena tutmonda »socialismo« de la Krista miljara regno, sed li
private kaj persone kondutis ne nur averaĝe, sed eĉ ekstreme burĝe kaj ekspluate, komence en
rilato al siaj plej proksimaj; sia devena familio, sia edzino, sia servistino, sia plej fidela amiko
Engelso kaj la tuta komunista movado, kiun li tiam gvidis. Marxo estis per sia kompleta
vivmaniero kaj vivstilo tipe burĝa, per liaj vortoj filistra ekspluatanto.
La kerno de la romkatolika teologio, mem permerite perlabori sian savon, kaj la kerno de la
marksisma ideologio pri la socialismo, per propraj homaj fortoj kaj faroj, helpe de la
senkompata klasbatalo kaj revolucio, perlabori la socialismon, estas plene identaj.
Sed kial Markso ne procedis kiel la katolikaj dogmistoj; li povus reteni religian kredon en
dion, kiel faras la katolikoj, kaj tamen fari revolucion, kiel la katolikoj kauzis multajn militojn
kaj senĝene persekutis kaj buĉis tutajn popolojn, religiajn grupojn kaj individuajn
»herezulojn«, por ne paroli pri neimageblaj krimoj kontraŭ judoj, islamanoj, virinoj kaj aliaj
diskriminitaj grupoj kaj personoj? Tio estus samtempe el la strategiaj kaj taktikaj observoj pli
inteligente kaj utile, ĉar li povus ŝpari revolucian energion por investi ĝin en esencan batalon
kontraŭ la burĝa posedanta klaso kaj samtempe ne dividi la proletariojn je tiuj, kiuj insistis je
religia kredo kaj je aliaj, kiuj pri tiu kredo rezignis.
Markso ne povis sekvi la saman planon kiel la falsa eklezio de Romo. Li ne havis en siaj
manoj povon manipuli la evangelian instruon kaj tiel ankaŭ teologie pravigi siajn farojn. Li
sciis, ke Dio kondamnas ribelon kontraŭ la legala povo, senrigarde, kian moralon ĝi praktikas;
kaj ke Dio strikte malpermesas mensogon, kalumnion, ŝteladon, rabadon, ruzaĵojn kaj aparte
uzon de perforto kaj murdadon. Sed ĉio-ĉi estas la bazaj kaj sole sukcesaj instrumentoj de ĉia
revolucio. Markso bezonis liberajn manojn kaj, pli grave, liberan koron; liberan de Dio, kiu
strikte malpermesas ĝuste tiujn farojn, kiuj estas nepraj por sukcesigi la revolucion. Tial li
devis, ne nur volis, Dion ne nur oponi aŭ eĉ kontraŭagi, sed radikale negi. Lia materiisma
filozofio kaj lia ateisma kredo ne estas hobio de juna germanromantika studento, sed nepreco
19
Pleno de la tempo (gr.: pléroma) estas specife evangelia kategorio: vidu Gal 4,4.
de klare pripensinta revoluciulo. Dio esence baras kaj bremsas ĉian ribelon kaj aparte
revolucion. Per la ordono, deklarita per Moseo: Ne atestu false! kaj Ne mortigu! oni ne povas
fari sukcesan revolucion. Por esti bona kaj sukcesa revoluciulo oni bezonas »liberon«
mensogi, trompi, ruzi, ŝteli, rabi kaj mortigi!
Tiel Markso ne estis malkonsekvenca pro sia malklereco en filozofio, kiu cetere klare diras,
ke oni ne povas dedukti tion, kio estu el tio, kio estas, kiel sin brile esprimis cetere ne ĉiam
tiel brila angla filozofo David Hume – aŭ per aliaj vortoj, ke oni de indikativo neniam povas
dedukti imperativon, kiel same brile sin esprimis la al ni pli proksima angla grandulo en
pensado kaj samtempe en kristana kredo C. C. Lewis. Markso fajfis pri ajna moralo –
moralon, la »komunisman« kaj la »socialisman«, elpensis liaj disĉiploj, kiuj filozofie ne
troviĝis je sama nivelo kiel ilia majstro el Triero. Mi supozas, ke Markso mem ne volis krei
novan religion, li volis doni al la proletariaro, kiel li mem sin esprimis, »la filozofion kiel la
spiritan armilon« samkiel li en la proletariaro vidis la »materian armilon« por ŝanĝi la socion.
Markso vidis la moralon kaj samtiel la etikon kiel konsistan parton de la »perversita konscio«,
de li nomata »ideologio«, nepre kreskinta el la perversitaj sociaj rilatoj, kreskintaj samtiel
nepre el la privata posedo de la produktivaj rimedoj. Tial lia konkludo estis logike tute en
ordo: Oni ne provu ŝanĝi la moralon, ja ĝi estas nepra produkto de la burĝa socio kaj ĝiaj
materiposedaj rilatoj; oni forigu la burĝan socion kun ĝiaj perversitaj rilatoj, kaj aŭtomate, el
la postrevolucia socialisma socio aŭtomate kreskos adekvataj, do revolucikonformaj, do bonaj
moralaj principoj kaj praktikoj. Li ne eraris en la logiko, sed li profunde eraris en sia vido de
la realo.
Li eraris opiniante, ke la laborista klaso atendas de li bonan filozofion por uzi ĝin en sia
intenco ŝanĝi la mondon. Unue la »laborista klaso« ne volis ŝanĝi la mondon, sed ĉiu laboristo
nur siajn konkretajn cirkonstancojn kaj antaŭ ĉio sian salajron, sian labortempon kaj siajn
laborkondiĉojn. Diri pli draste: La ribelanta sklavo ne intencas forigi sklavecon, sed fariĝi
estro de aliaj sklavoj – kiel mi ie trovis tre trafan eldiron de la jud-ĉeĥa satirikisto Gabriel
Laub20.
La laborista klaso, se ĝi tute ekzistis, ne bezonis kaj ne volis havi filozofion, kiu estas laŭ sia
principo elita okupiĝo vere alirebla nur al tre malgranda nombro de pinte inteligentaj kaj
instruitaj homoj. Kian ajn filozofion oni al la »laborista klaso« donas, ĝi faras el tio miksaĵon
de ideologio kaj nova religio. Sed ĉar la kerna konsista parto de la ideologio kaj de la religio
estas la moralo, ne estas mirinde, se jam la unua disĉipla generacio post Markso, fermentis
lian filozofion en ideologi-religian sistemon de marksismo-leninismo, kies esenca konsista
parto estis ankaŭ la tn. »socialisma moralo«.
Rilate »socialisman moralon« mi havas tre interesan kaj por mia tiama vivo preskaŭ
memdetruan sperton. Ni vivis en Slovenio, parta respubliko de la komunisma Jugoslavio. Iu
semajna magazino21 invitis aŭtorojn kontribui eseojn pri la temo de la »socialisma moralo«,
kiu tiam, iam ĉirkaŭ la jaro 1975, fariĝis tre aktuala kaj pridiskutata temo. Ne ĉar la intereso
por moralo tiam leviĝus, sed ĝuste kontraŭe, ĉar la komenca relative alta morala normnivelo,
kian post la revolucio en 1945 enkondukis la komunistoj, jam komencis iom post iom disfali
kaj montriĝis en ĝia monolito jam sufiĉe videblaj breĉoj kaj krevlokoj. Do estis kompreneble,
ke du grupoj havis intereson, iel ajn argumenti favore al pli strikta morala konscio. La unua
20
»La sklavo ne volas fariĝi libera. Li volas fariĝi inspektoro super sklavoj.« [Gabriel Laub, 1928]

21
Temis pri la semajnmagazino Teleks, kiu jam delonge ne plu aperas. La redaktorino, kiu publicis mian
artikolon, kiel mi post jaroj eksciis, tuj perdis sian laborlokon, kaj du personoj en Labako en la sama horo la
saman tagon havis polican domtraserĉadon. La teksto, kiun la sekretpolicistoj konfiskis kaj ne redonis, estis la
kopio de la interpelacio de la kristsocialista altrangulo el la partizana tempo kaj grava slovena poeto kaj verkisto
Edvard Kocbek, kun kiu mi troviĝis en amika rilato. Li ĝin legis en la jugoslavia »parlamento« en Belgrado, la
temo estis la opreso de la reĝimo kontraŭ la katolika eklezio. Mi la nuran ekzempleron de tiu teksto por Kocbek
private tajpis en kelkaj ekzempleroj por tion al li disponigi.
grupo estis la monopole kaj diktatore regantaj komunistoj, la dua grupo, inkluzive la
redaktistojn de la koncerna magacino, konsistis el naivaj intelektuloj, kiuj kredis, ke oni povus
la komunismon »homigi« kaj ĝin fari humaneca kaj laŭŝtupe demokratia. Venis iu aldona
naivulo, nome mi, kredinta, ke per bonaj filozofiaj argumentoj oni povus konvinke instrukcii
ambaŭ grupojn pri principa neeblo reformi kaj homigi la komunismon. Tiel post du tri aliaj
kontribuoj ankaŭ mi sendis mian eseon kun la titolo, kiu jam mem estus sufiĉa por ĵeti min en
betonplankan ĉelon kun ŝtata manĝmenuo… La titolo tekstis: »Ne la moralo estu socialisma,
sed la socialismo estu morala!«
Leganto, kiu mem iam vivis en komunisma »popoldemokratio« ne bezonas mian raporton, kio
post la apero – miraklo laŭ si mem – okazis. Unue atakis min unu el la ĉefideologoj de la
reĝimo, karakterizinta min »malamiko de la socialisma demokratia sistemo«, kio egalis
denuncon ĉe la juĝejo. Mia naiveco ne ĉesis. Mi sendis respondon kaj en akompana letero
menciis mian leĝan rajton je respondo al mia atakanto, eĉ en sama amplekso. La respondo ne
estis publikigita, sed iun sabaton matene mia edzino kaj mi devis tuj ellitiĝi, ĉar antaŭ la
dompordo staris du sekretpolicistoj kaj nia tuta domo estis ĉirkaŭita de armitaj policistoj,
kvazaŭ ili volus aresti danĝeran teroriston. Mia edzino kun du infanoj estis izolita kaj gardita
en la kuirejo, dum ambaŭ sekretpolicistoj sisteme traserĉis la tutan domon, aparte zorge mian
bibliotekon kaj mian skribtablon. Ilia formala akuzo estis, ke mi »posedas fremdan
malamikan gazetaron«. Al tiu kategorio apartenis jam tute normalaj gazetoj el translimo,
ekzemple Kleine Zeitung el Aŭstrio. Sekvis severa – tamen ne perfortuza – enketado ĉe la
polica stacio. Ĉar la agentoj ne trovis tion, kion ili esperis trovi, ili min tamen ne arestis. Post
du monatoj ili denove venis kaj redonis al mi preskaŭ ĉiujn konfiscitajn paperojn. Poste mi
sentis dankemon al la organoj de la komunisma persekutado, ke ili min definitive liberigis de
mia lasta iluzio pri la vera naturo kaj karaktero de la komunismo kaj ĝia koncepto pri
»moralo«.

La komunaj trajtoj de la komunisma ideologio kaj rom-katolika religio

Troviĝas interesa paralelo inter la kristanaj sektoj kaj ideologiaj sektoj, kiel la nacia
socialismo aŭ la komunismo. La formulo de la kristana sekto estas ĉiam la sama: Biblio + X,
Y, Z… Tiel la rom-katolika religio limigas kaj relativigas la Biblion per sia tradicio, eklezia
instruistaro, la kvazaŭ senerara papo, privataj revelacioj ktp. Ĉe la adventistoj, kiuj
unuarigarde ĵuras je la Biblio, tamen apud ĝi troviĝas apartaj instruoj de la »profetino« Hellen
White. Kaj same kiel ĉe la katolikoj, kie la vorto de la papo estas finfine pli grava ol la vorto
de Dio, ankaŭ ĉe la adventistoj la vorto de H. White finfine estas pli grava ol la vorto de Dio.
En la ideologi-religia sistemo de la komunismo estas tute same. Ne sufiĉas havi moralon – la
moralo devas havi socialisman karakteron. Tiel ne juĝas la moralo socialismon, sed kontraŭe,
la socialismo, verdire la komunismo juĝas la moralon. Kiom valoras morala sistemo, juĝata
de aktuala diktatura nomenklaturo, ne valoras diskuton.
Tamen, fabriku iu filozofo aŭ ideologo eĉ tiel kontraŭreligian aŭ senreligian mondperceptan
sistemon kaj skolon – ties adeptoj, se li ilin havos, baldaŭ transformos ĝin en iel ajn uzeblan
moralan kaj religian sistemon kaj instruon. Sen almenaŭ minimuma moralo, tion diras jam
Platono en sia Respubliko, eĉ rabista bando ne povas ekzisti kaj sukcese rabi. Ankaŭ la
formale ateisma komunista partio, se ĝi volis esti sukcesa, ne povis rezigni pri certa, al siaj
bezonoj adaptita moralo. Tiel la komunismaj ideologoj unue devis prisilenti, ke Markso la
moralon ne prenis por scienc-socialisma kategorio kaj ĝin eliminis el sia penssistemo. Kaj
sekvapaŝe la kamaradoj devis prisilenti, kie ili spite al sia ĵurado je Markso prenis elementojn
de sia »komunisma« moralo: el la kvazaŭkristana katekismo kompreneble! Ili estis baldaŭ
punitaj. Se iu burĝa studento ilin ĝentile demandis, kiel ili argumentas sian moralon, se Dio ne
ekzistas, ili ripetis la komunisman mantraon, ke ankaŭ la ateisma homo povas konduti morale,
kvazaŭ tio estus la fundamento de ilia morala sistemo. Se iu tro demandboris en ilian
senfundamentan moralon, ili perdis nervojn kaj per sia opreso montris, kiel aspektas ilia
moralo en la praktiko. La sekvan aferon ili ne prisilentis, ĉar ili ĝin simple ne registris. Same
kiel la religio nepre kunportas la moralon, ĉu plaĉe aŭ ne, tiel ankaŭ inverse, la moralo nepre
kunportas la religion, denove senrigarde al onia plaĉo. Sed kiamaniere la komunisma moralo
kunportu la religion, se ĝia esenca ideo estas la negado de dio kaj de la tuta transcenda realo?
Eble tian problemon havas la konscio en la kapoj de la komunistoj – sed la saman problemon
ilia subkonscio ne konas. Se oni al la moralo, kia ajn ĝi estu, malpermesas kunporti la al ĝi
kongruan religion, ekzemple kristanan aŭ islaman aŭ budhisman, la moralo procedas laŭ la
plej simpla kaj energiŝpara maniero: ĝi simple ŝanĝas la troviĝantan filozofion respektive
ideologion, kiu volas esti ateisma kaj senigita de ĉia metafiziko, kaj donas al ĝi por la konscio
nerimarkeblan karakteron kaj stampon de vera religio. Tiamaniere la komunismo mem fariĝis
religio, ĉar kiel nereligio, ĝi ne povus formuli kaj sankcii propran moralon.
Se tiel, kiu do estas la diaĵo de la »ateismaj« komunistoj, por ke ni povu ilian mondpercepton
kaj konduton nomi religio? Bonŝance ni ne bezonas elpensi propran nomon de ilia diaĵo, ili
tion faris mem. Se Dio de judoj kaj kristanoj estas difinita kiel Patro, la diaĵo de la
materiismaj ateistoj estas difinita kiel Patrino. La vorto »materio« venas de la grek-latina
vorto mater, kiu signifas patrinon. Se iu leganto dubas pri tia konstato, bonvolu legi, aŭ la
Dialektikon de la naturo de Frederiko Engels aŭ la Empiriokritikismon de Lenino por konstati,
kiel tion faris baldaŭ post la transpreno de la povo fare de la komunistoj en Slovenio, la
slovena katolika filozofo Johano Janžekovič, studento de J. Maritain en Parizo, dirante, ke la
difino de la materio ĉe Lenino estas precize la sama kiel la difino de Dio en la katolika
teologio. La esperantlingve verkanta filozofo Eŭgeno de Zilah diris okaze de sia prelego: »La
materio de Lenino faras precize la samon kiel la mondspirito22 ĉe Hegelo.«
Ĉu vi foje spektas tre profesie faritajn filmojn de BBC pri naturfenomenoj sur nia planedo?
Mi trovas tiujn filmojn preskaŭ la sola vidinda programero en televida programo.
Kompreneble ne pro la foje infane naivaj komentarioj, sed pro mirinda videomaterialo,
produktita dum longtempa ekstreme pacienca laboro de la filmistoj. Sed kion oni povas
konstante aŭdi de la komentatoro? Ĉiam denove la frazojn, kiajn la vera ateisto neniam rajtus
diri: »La naturo aranĝis la aferojn tiel…« aŭ: »La evolucio volis, ke tiu organo…« aŭ: »La
selekta mekanismo decidis, ke…« Kion volas ĉiuj-ĉi frazoj esprimi? Kio estas ilia komuna
signifo? Ili personigas la naturon kaj ĝiajn tendencojn, leĝojn, farante el ili tiel fakte superan
estaĵon kun inteligento, volo kaj intenco – simple novan diaĵon! Tiuj ĉi frazoj bone ilustras kaj
pruvas, kiel malfacile oni estas vera, aŭtenta ateisto; ne malfacile, verdire neeble!

4. Ateismo – tamen la preskaŭ ĝusta mondpercepto

La ateismo tamen en multaj punktoj pravas!


22
Weltgeist; la unua uzis tiun ĉi esprimon la germana poeto Wilhelm Meyer: Der Weltgeist – publicita en
Musen-Almanach für das Jahr 1796, redaktita de F. Schiller. – En la filozofio de Hegelo la mondspirito
(Weltgeist) estas la centra nocio. Por li la tuta historia realo, la „totalitato“ estas la proceso de la mondspirito.
Tiamaniere realiĝas la „fina celo“ en la mondhistorio, kiu estas la „racio en la historio“. Tiusence Hegelo eĉ en
Napoleono vidis la enkarniĝintan mondspiriton „la mondspirito sur la ĉevalo“.
Ĉu mi nun kontraŭdiras min mem? Dum longa kompilado kaj prezentado de la pruvoj, ke
aŭtenta kaj konsekvenca materiismo kaj ateismo ne estas ebla, mi antaŭ la fino de tiu ĉi eseo
kontraŭ ĉia atendo asertas, ke la ateismo, se oni la aferon pli profunde pritraktas, tamen estas
la preskaŭ ĝusta mondpercepto, alivorte, ke post la biblia rigardo de la aferoj ĝi estas la plej
proksima al la vero. Eĉ pli klare: se la Biblio malpravus, tiam pravus la materiismo-ateismo
kaj neniu alia koncepto, nek la filozofia nek la religia.
Kio estas la granda kaj ege valora merito de la materiisma filozofio kaj la el ĝi deduktita
ateisma kredo? La aserto, kiun faris jam la antikva greka filozofo Ksenofano23, laŭ kiu dioj
havus hornojn, se ilin kredus kaj skulptus bovoj24; kiun multe pli poste formulis la germana
filozofo kaj teologo Ludoviko Feuerbach, ke la homoj faras siajn diojn laŭ sia bildo – kaj fine
la tezo de Karlo Markso, ke la religio estas same kiel ĉio homa, produkto de ties
produktadmaniero kaj produktadrilatoj kaj kiel tia opiumo de la popolo – aŭ ĉe Lenino pli
akuze kontraŭ la pastraro: opiumo por la popolo, estas en ĉiuj kazoj ĝusta. Nome, tute la
samon asertas ankaŭ la Biblio. Ĉar la Biblio ne instruas iun ajn religion, kiel la plimulto false
opinias, sed ilian negadon surbaze de la memrevelacio de unu sola, vera kaj vivanta Dio de
Abrahamo, Isaako kaj Jakobo. Tial la unua ordono de la Mosea Dekalogo ne diras, kiel oni
povas false legi en la katolikaj katekismoj: Kredu en unu Dion, sed: »Ne ekzistu ĉe vi aliaj
dioj antaŭ Mi« (2 Mos 20,3). Kaj la sama Biblio jam en la sekva Ordono strikte malpermesas
fari bildojn pri io ajn spirita: »Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre
aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin« (2
Mos 20,4-5). Tiel la Biblio unuflanke kaj Ksenofano, Fojerbaho kaj Markso aliflanke, plene
samopinias pri la bildoj de la dioj: ili estas ĉiuj artefaritaj, la produktoj de la homaj manoj!
Se la ateistoj estus averaĝe pli kleraj ol ili bedaŭrinde estas, speciale en nia epoko, kiam la
tradicia kleriga laboro fare de la socialistaj kaj komunistaj partioj ne plu okazas, ili restus ĉe la
difinoj de siaj klasikuloj – kaj ni havus bonan aliancon kontraŭ la idolanoj, kiuj ne estas nur la
malamikoj de vera Dio, sed ankaŭ de la fizika kaj socia mondo.
Antaŭ multaj jaroj mi skribis aforismon: En dion, kiun la ateisto negas, ankaŭ mi ne kredas.
Mi daŭre prenas tiun malmultvortan sentencon por valida. La sola dio, kiun la ateisto povas
koncepti kaj imagi, estas la home farita dio, senkonsidere, ĉu el oro, bronzo, ligno, argilo aŭ
filozofiaj konceptoj. Nur tian dion la ateisto povas tuŝi kaj negi. Kaj li en sia pensado kaj
starpunkto komplete pravas. La dio, kiun negas Ariane Sherine aŭ ŝia majstro prof-o Dawkins,
vere ne ekzistas. Ili ambaŭ pravas. Ilia problemo ne estas en tio, kion ili negas, ja ilia negado
estas absolute prava. Ilia problemo estas en tio, kion ili ne (jam) konas. Kaj ili ne konas jam la
veran vivantan Dion, en kiun la kristanoj kredas. Kaj la konata aŭstra religisociologo kaj
jezuita patro d-ro Paŭlo Zulehner diris antaŭ nelonge: »Die Atheisten glauben an einen Gott,
den es, Gott sei dank, nicht gibt«25 Ili do unuflanke pravas, nome per sia racio, ke dioj de
diversaj religioj ne ekzistas. En tiu punkto ili troviĝas tute proksime al la konvertiĝintaj
kristanoj, kiuj negas ekziston de la samaj dioj. Kie do estas la diferenco? Formale nenie: tiel
la kristanoj, kiel ankaŭ la ateistoj tamen kredas en dion, nur ne en la saman. Tio estas la unua
diferenco, kiun mi ŝuldas aldone ekspliki. La dua diferenco estas, ke la kristanoj per sia racio
kaj per sia koro kredas en la saman Dion, dum la ateistoj per sia racio opinias esti vere kaj
konsekvence materiistoj, ne sciante aŭ forgesante, ke la materio ne estas la fizika, sed la
esence metafizika kategorio, kaj tiel ĝi povas esti skribita ankaŭ majuskle, ĉar de facto ĝi

23
Ksenofano el Kolofono (Ξενοφάνης ὁ Κολοφώνιος), 57 a.K. – 480 a.K. estis la greka
antaŭsokrata filozofo, poeto, socia kaj religia kritikisto.
24
Ksenofano: „Kiam bovoj aŭ ĉevaloj aŭ leonoj havus manojn por povi per ili pentri kaj kiel la homoj krei artajn
verkojn, la ĉevaloj prezentus diojn ĉevalsimilaj, bovoj bovsimilaj, sed ili atribuus al ili ĝuste tiajn korpojn, kiajn
ili mem havas.“
25
La ateistoj kredas en dion, kiu, danke al Dio, ne troviĝas.
kondutas kiel ĉiuj ceteraj dioj kaj diaĵoj de diversaj religioj, dum ilia koro temen kredas en
tiun apartan dion, kio manifestiĝas precipe el du fenomenoj. Unue, ili morale kondutas
precize same, kiel tiuj, kiuj ankaŭ per sia racio kredas, ke dio aŭ, se kristanoj, Dio, ekzistas.
Ĉiu homo, kiu diras aŭ nur pensas aŭ eĉ nur subkonscie laŭ tio agas kaj kondutas, ke »oni
devus…«, malrekte, sed tamen logike, sendube atestas sian koran aŭ, se al ili pli plaĉas,
psikanalize formulite, subkonscian kredon je iu absoluta aŭtoritato, sub kiun ĉiu homo spite al
siaj kapricoj devas subiĝi. Kaj due, ĉar ili, parolante pri la naturo, speciale, se pri la vivaj
estaĵoj, konsekvence uzas atributojn, kiuj signifas personon kun racio, sento kaj volo. Se oni
diras »La naturo aranĝis la organon X ĉe la besto Y tiel, ke ĝi povas eviti la minacon a kaj
atingi la avantaĝon b,« tiam estas klare, ke la parolanto atribuas al sia nocio »naturo«
karakterizaĵojn kaj kapablojn, esence specifaj por la racia kaj libervola persono. Ili ne diras
»dio«, sed »naturo« aŭ »evolucio« aŭ »materio«, sed estas la samo, kiel se oni sur la glason
kun marmelado surgluas slipon kun la vorto »konfituro«, kiel nun postulas la burokratoj en
Bruselo, por ke Eŭropo ne pereu…
La aŭstra jezuito kaj prisociologia profesoro d-ro Zulehner tiel plene pravas. Ateistoj ne estas
sendiaj26, kiel ili emas kredi – ankaŭ tion ili kredas, ne vere scias – ili nur sian dion konceptas
kaj nomas per aliaj vortoj ol tion faras la ŝajne dio-havaj religianoj, por ne diri la vere
diotimaj kristanoj. La esenca diferenco estas, kaj ankaŭ en tiu ĉi konstato la profesoro pravas,
ke la dio de la ateistoj ne troviĝas, krom en iliaj kapoj kiel la falsa ideo kaj en iliaj koroj kiel
la falsa sento.
Se mi unuflanke diras, ke la ateismo preskaŭ pravas, negante la diojn de la religioj kaj kultoj,
ĉar la Biblio la unua ilin negas – kaj samtempe konstatas, ke ankaŭ la ateismo estas unu el
religiaj sistemoj, nur ke ĝia dio nomiĝas Materio (aŭ io analogia, kiel: naturo, evolucio,
energio ktp.), tio ne estas kontradikcio mia, sed de la ateismo mem. Ili pravas per sia formala
proklamo, sed ili kontradiktas kun ĝi per sia fakta provo, klarigi la aferojn, kiujn oni nur fizike
ne povas klarigi kaj tie ili mem esprimiĝas metafizike, sen pri tio konscii).

Kio okazus, se ateistoj subite...

Estas interesa demando: Kio okazus, se en la kapoj de niaj amikoj ateistoj subite ekbrilus la
kogna lumo de logiko kaj ili ekkomprenus, ke ilia ateismo fakte havas almenaŭ unu escepton,
nome tiun X-on, kiun ili vere ne nomas dio, tamen ĝi posedas ĉiujn tipajn karakterizaĵojn kaj
atribuitajn kapablojn de dio, kiel ĝin konceptas la plej alta filozofio, philosophia perennis,
nome tiu de Aristotelo, fajnigita kaj kompletigita poste de Tomaso de Akvino?
Kantu, profesoro Dawkins, kantu unu aldonan strofon en la de vi adaptita varianto de
Imagine, kiu larĝokulas pri la krimoj, faritaj »en la nomo de Dio27« kaj komplete blindas pri la

26
Antaŭ nelonge mia kristana frato, samtempe fervora esperantisto, esprimis postulon, ke oni ne uzu la vorton
»ateisto«, ĉar neologismo, sed la skemisme kunmetitan vorton »sendiulo«, ĉar li tro haste legis la libron La bona
lingvo de la mortinta esperantlingva verkisto Claude Piron kaj nun, volante esti pli purisma ol Pirono mem, volas
reformi la tutan vortaron de Esperanto kaj elĵeti ĉiujn neologismojn kaj ilin anstataŭi per skemismaj
vortkombinoj. Ni lasu ĉi tie la eternan diskuton, kiu vortfara skolo pravas, sed mia amiko eble ne komprenis, ke
la vortoj »ateisto« kaj »sendiulo« esprimas ne la saman, sed du tute diversajn ideojn. Se iu estas ateisto, tio ne
signifas nepre, ke li estas sen ia ajn dio. Sed se iu estas sendiulo, tio signifas, ke li povas esti katoliko, ortodokso,
protestanto, sed, ĉar ne naskita denove, tamen sen-dia. Tial oni bezonas en Esperanto ambaŭ vortojn: la
neologisman ateisto kaj la skemisman sendiulo!
27
Se prof-o Dawkins ne estus nur biologo, sed ankaŭ iomete filozofo, almenaŭ koncerne bazan logikan
pensadon, li povus distingi inter »fari en nomo de iu/io«, kie neniu povas garantii, ke la portanto de tiel misuzita
nomo la agon aprobas – kaj inter »fari laŭ la ordono de iu«. Tio estas la ĉefa penseraro ĉe multegaj homoj,
akuzantaj Dion pro la fiaj faroj de la homoj en Lia nomo.
krimoj, faritaj en la nomo de la sendia humanismo de la marksisma skolo28, kaj prikantu la
respondon al nia demando: Imagu, se oni kiel proklamita kaj engaĝinta ateisto subite
ekkonscius, ke oni tamen havas sian dion, eĉ se ne nomita dio…
Bone, eble oni neniam scios, kion farus la ateisto en tia situacio, tamen ni povas scii, pro kio
tiu stato normale, nur per la peno de la homa menso, neniam estas atingebla. Tiel oni povas
legi ĉe la apostolo Paŭlo: »Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia malpieco
kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco; ĉar la scio pri Dio estas
elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili. Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la
mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al
ili mankas defenda pledo; ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj,
sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis. Pretendante esti saĝaj, ili
malsaĝiĝis, kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj
kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj. Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al
malpureco, por ke iliaj korpoj malhonoriĝu inter ili mem, kiuj ŝanĝis la veron de Dio en
mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata.
Amen.« (Rom 1,18-25). La naturestaĵoj, nomitaj de Paŭlo, estas nur konkretaj bildoj kaj
simboloj de tio komuna, kion ĉiu materiisto kaj tiel ateisto adoras kaj vidas en ĝi la principon
de ĉio ekzistanta: la materio, fakte, en ateisma ortografio: Materio! La supra citaĵo estas la
adekvata spirita biografio kaj karakterizaĵo de ĉiu ateisto, tiel ankaŭ de mi en la epoko, kiam
mi mem tio estis. Kaj fine ni povas legi la biblian klarigon, kial tiu enkapa lumo ĉe la ateistoj,
se temas pri ilia (do en certa tempo ankaŭ mia) klopodo paŝi sub la lumon de la kogno – el la
buŝo de Jesuo mem: »Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis
for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj« (Mat 11,25).
Jesuo konas ironion. La homo, kiu preteriras Dion kaj tiel ankaŭ sian eternan vivon en beata
kuneco kun sia Kreinto, ne povas esti vere saĝa kaj prudenta. Saĝe kaj prudente estas, post la
surtera morto veni en la ĉielon kaj tie poreterne resti – kaj ne fali en la poreternan inferon!
Sed troviĝas aparta »homraso«, kiu sin prenas por saĝa kaj prudenta, kaj pri tiu kategorio
ironias Jesuo en sia parolo. Ĉu ĝuste la ateistoj tio estas? Ho jes, ĝuste ili, do en certa tempo
ankaŭ mi. Kial? Ĉu vere propra raso? Ne, ĉiu homo laŭ sia naturo, naskiĝo el la karno,
apartenas al tiu »raso«. Kiel kaj kial oni fariĝas ateisto? Simple tiel, ke oni opinias havi pli
bonan ideon, kia estu la mondo, la homaro kaj oni mem, ol tion konceptis la reala Kreinto.
Ĉar ne troviĝas ŝanco konverti Dion, do oni revenĝe rifuzas je konvertiĝo ĉe si. La
nekonvertiĝinta homo havas nur plu du eblecojn. Aŭ li kredas en home faritan dion, ĉu fizike
skulptitan aŭ mense koncipitan – aŭ li negas ekziston de iu ajn supermateria estaĵo aŭ dio.
Tiuj, kiuj sin mem emas preni por saĝaj kaj prudentaj – kaj tio ne havas nepre ligon kun la
reala stato en la koro kaj kapo – emas solvi sian problemon kun la neplaĉa Dio tiel, ke ili
simple komencas negi Lian ekziston, sen ke ili antaŭe kognu pri la mondo kaj pri si ion ajn
novan kaj pruveblan. Kaj tiujn homojn Dio disponigas al ilia imagita, elfantaziita saĝo kaj
prudento. Tio estas la naskiĝmomento de ĉiu ateisto. Dio deturnas sian vizaĝon de ili kaj
revelacias sin al simplaj kaj senpretendaj homoj. Ne, ĉar ili estus pli bonaj ol la ateistoj, sed
nur, ĉar ili ne pretendas posedi saĝecon kaj providenton.
La ateismo estas preskaŭ la ĝusta mondpercepto, pravante en ĉiuj kazoj krom en unu – tamen
nur la preskaŭ ĝusta, do komplete falsa…

28
La ŝercargumento de prof-o Dawkins, ke neniu ateisto faras krimon en la nomo de la ateismo, tamen iusence
pravas: ne en la nomo, sed certe el la spirito de tiu mondpercepto. La ateisma dogmo, ke dio ne ekzistas,
kvankam ĝusta, ja dio vere ne ekzistas, ekzistas nur Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo, ne estas neŭtrala al la
homa morala konduto. Se oni supozas, ke iu ajn transcenda instanco kaj aŭtoritato, kiu povus onin post la surtera
morto juĝi kaj por la eterno draste puni, tiam al la homa tendenco mensogi, ŝteli, uzi perforton, murdi, mankas
ĉia kontraŭpezo en timo antaŭ la postmorta juĝo kaj restas nur plu tre malforta kaj al la homa malbono absoloute
ne adekvata timo, esti observita kaj kaptita de la polico kaj kondamnita antaŭ la homa tribunalo.
5. Ateisto antaŭ la morto

Rande de la tombo ĉiu ŝerco haltas!

La tombo estas la lakmusa papero de ĉiu mondpercepto. Principe oni povas diri, ke nur tiu
filozofio kaj tiu religia kredo, kiu povas ne nur rekte, sen bezono prikaŝi aŭ per vorttrukoj
nebuligi, sin konfronti kun la morto, sed ankaŭ vidi en ĝi apud ĝia momenta, portempa
tristeco kaj perdo, ankaŭ, kaj tio estas pli grave, transiron, pordon al nova vivperspektivo,
estas sencohava kaj utila.
Kiel do la ateisma homo konfrontas sin kun la morto? Ĉu ni komencu teorie? Ne, ni komencu
en la ĉiutaga praktika vivo.
Ni vizitu en nia imago – denove prof-o Dawkins povus aldoni strofon al sia Imagine – ateisme
kredantan kaj perceptantan familion, en kiu, ni supozu, mortis filo, estinta perspektivohava
studento, pro aŭtoakcidento surstrate. Kion ni renkontos, venante nevideblaj, kvazaŭ muŝo en
fabelo? – Ni vidos kolektiĝantan homgrupon en nigraj vestoj, seriozmienajn homojn, kiuj
salutas kaj manpremas unu la alian, kelkaj ĉirkaŭprenas kaj vangkisas, kelkaj ploras. Sed ni ne
vidas la kialon de tiu ĉi kunvenado, la mortintan filon. La funebra entrepreno tuj post la
mortkonstato en la hospitalo lin forprenis kaj lin fortransportis en krematorion. Tie oni lin bele
aranĝis en dekoritan ĉerkon kaj post mallonga ceremonio ŝovis la ĉerkon en la fornon, kie la
fortaj gasflamoj dum kelkaj minutoj finbruligis ĉion organikan, tekstilan kaj lignan,
postrestinte amaseton da griza cindro – jen ĉio, kio iam, ne iam antaŭlonge, sed antaŭ du
tagoj, konsistigis la vivan homon, kiu ne plu estas.
Post tago, du, tri, estis anoncita la entombigo. Venis multaj parenculoj, konatuloj kaj amikoj
de la formortinta junulo. Venis viroj kun standardoj: unu por la municipo, la dua por la
alpgrimpa societo, la tria por la futbala klubo, por kiu la mortinto dum kelkaj jaroj ludis, kaj la
plej respektata kaj aŭtoritata, tiu de la komunista partio, kies membroj la tuta familio
inkluzive la mortinton estas. Aperis ankaŭ la blovinstrumenta muzikbando kaj la funebraĵo
povis starti. La deĵoroficistoj de la funebra entrepreno prenis la urnon de la funebra tablo, kie
ĝi estis starigita kun portretfotografaĵo de la mortinto. Unu el ili tenis la cindrujon en sia sino
kaj la procesio al la tombo, fakte masonita prekato en la muro, ekmarŝis. Veninte al la celo,
kie la cindrujo estos deponita en specialan prekaton, la procesio malordiĝis en homamason.
Ekkantis la loka ĥoro, malgajan popolkanton por funebraj okazoj. Al la estonta tombo venis
reprezentanto de la Partio. Li dum kvarona horo parolois pri tio, kiel aktiva ano de la Partio la
mortinto estis kaj kiel profunde en la koroj de liaj gekamaradoj li por ĉiam restos, plu vivos en
ilia memoro. Sekvis du aliaj parolantoj, kun similaj diraĵoj; ili ambaŭ samtiel laŭdis la
sindonan agadon de la mortinto kaj samtiel ĵuris reteni lin en koro memorviva. Fine la
muzikbando ludis konatan funebran marŝon. La deĵoroficistoj metis la cindrujon en la
antaŭpreparitan prekaton kaj ĝin fermis. La homoj ĵetis sub ĝin ĉiu sian floron kaj preterirante
forlasis la funebraĵon. Jen ĉio. Tio estis lia vivo, lia morto, lia entombigo.
Kompreneble partoprenis la entombigon ankaŭ kelkaj personoj, kiuj ne kredis kaj percepts
same kiel la funebranta familio. Ni proksimiĝu image al grupeto de tiaj homoj, kiuj ne prenas
sin por ateistoj. Mezaĝa virino diras al sia akompananto vira: »Estu kiel ajn, ĉiu havas rajton
kredi aŭ ne kredi, sed entombigo sen religia ceremonio estas trioble pli trista ol la religia!« La
viro replikas: »Nu, jes, simile oni liberiĝas de la besta kadavro…« – Sed tie troviĝas alia
grupeto, kiu konsistas el tri veraj kristanoj, do konvertiĝintaj kaj novnaskitaj. Ni alpaŝu
diskrete kaj nevideble, kiel ĝis nun: »Ne bezonus spiritan alparolon kaj konsolon la mortinto,
li jam troviĝas antaŭ sia Kreinto kaj disponiĝas al ties juĝo; sed estas tute alia afero, se
pastoro aŭ predikanto de iu kristana komunumo legas el la Biblio versiklojn, kiuj por la
funebranta familio kaj aliaj esprimas konsolon kaj esperigon.« La alia el la sama grupo
aldonas: »Forbruligi la mortintan korpon simbolas punon de Dio, tial hebreoj neniam bruligis
siajn mortintojn, nur paganoj tion faras. Kaj aldone oni ne postulas forbruligon hazarde. Oni
volas per tio ion specialan esprimi, nome demonstracii kontraŭ la Dia ordo kaj samtempe
forigi la mortinton kaj tiel finfine la morton mem for de la okuloj de la familio, amikoj kaj
konatuloj de la mortinto.«
Tiel ni renkontis sur la tombejo tri tipajn grupojn: la ateisman, kiu faras ĉion por forigi de si la
bildon de la mortinto kaj tiel ankaŭ de la morto mem, kaj per siaj paroladoj veki iluzion, ke la
mortinto fakte ne mortis, almenaŭ ne tute, kaj li vivos plu en la koroj kaj en la memoro de tiuj,
kiuj lin amis kaj ŝatis, kaj en siaj faroj kaj produktoj; la religi-folkloran, kiu sentas malhavon
de bela religia ceremonio kun pastro, ministrantoj, bela ĉetomba liturgio kaj religiaj simboloj;
kaj fine la vere kristanan, kiu ne sentas mankon de eksteraj ceremonioj kaj simboloj, sed de
vera konsolo kaj esperigo por la vivantaj ĉirkaŭ la tombo, kiun povas doni nur la vivanta
parolo de Dio, prenita el la Biblio.

Tabuo rilate la morton

Ankaŭ se oni ne lasas sian mortinton forbruligi en krematorio, oni lin laŭeble rapide aranĝas
en la surtombeja galerio malantaŭ la dika vitrovando, por ke neniu plu venu en senperan
kontakton kun la mortinto – kaj speciale ne la infanoj! Ne ekzistas niatempe iu pli forta tabuo
ol estas la tabuo de la morto. Interese: la tabuo murdi jam delonge perdis sian forton. En nia
tempo jam infanoj simple surstrate mortbatas sian viktimon, kio antaŭ kelkaj jardekoj estis
ankoraŭ neimagebla afero. La tabuo mortigi falis – sed draste kreskis la tabuo de la morto, de
la konfrontiĝo kun la morto kaj kun la mortinta persono.
Psikologo kaj teologia profesoro d-ro Antonio Trstenjak foje diris: »En la tempo de mia
juneco regis la tabuo pri la maniero, laŭ kiu nova homo venas en la mondon; nun regas la
tabuo pri la maniero, kiel la homo forlasas tiun ĉi mondon…« Kompare kun ĉio-ĉi mi devas
esprimi mian respekton al la antaŭ jaroj mortinta aŭstra skulptisto prof-o Alfredo Hrdlicka,
konscia komunisto, kiu sur la tombon de siaj gepatroj mem skulptis krucefikson, komentante
tion: »Auf den Grab gehöhrt einfach das Kreuz«29 Sed cetere, en unu el siaj lastaj intervjuoj, li
diris: »Ich bin zwar ein Atheist, aber ein Anhänger Christi.«30 Kiom da ŝajnkristanoj troviĝas
en la mondo, kiuj ne povus diri la duan parton el la Hrdlicka-frazo: »Sed mi estas adepto de
Kristo!«
Resume, el la praktiko oni povas observi du kondutmanierojn, kiuj validas, almenaŭ en nia
tempo, por ambaŭ grupoj, por la ateisma, al kiu kiel la subgrupo, subordiniĝas la agnostika,
kaj la religia, al kiu apartenas ĉiuj formoj de religieco, ek de la rom-katolika ĝis la satanisma,
kies adeptoj ne havas Dion por sia Patro, ĉar ili ne havas la Filon por sia frato, instruisto,
Savanto kaj la sola peranto inter Dio kaj homo, sekvon: 1. forigo de la morto el sia konscio, el
sia senskontakto kaj el sia medio kaj tuta socio; 2. esprimo de bedaŭro, ke la ateisma funebra
ceremonio efikas tiel senkonsole, malvarme kaj sen vera estimo de la mortinta persono. La du
grupoj, kiuj kune faras la grandan plimulton de la homaro, ne bedaŭras la spiritan kaj speciale
la kontraŭjesue rilatan karakteron de la averaĝa ateisma kaj religieklezia ceremonio, sed nur
ĝian ceremonian malriĉon kaj senpersonecan karakteron.
29
Sur la tombon simple apartenas la krucifikso.
30
Mi estas cetere ateisto, sed adepto de Kristo.
Tiom pri la praktika vidpunkto de la primorta temo. Sed kiel statas la afero teorie,
sciencpercepte, ja la ateistoj pretendas havi monopolon je vera scienco kaj scienca
mondpercepto, denuncante la vere kredantajn homojn primitivaj fundamentalistoj, naive
kredantaj en la sestagan raporton pri la kreo de la mondo, skribitan de Moseo?

Marksistoj kaj la morto

Unu el plej legataj kaj respektataj italaj publicistoj el la 2-a duono de la 20-a jarcento ĝis nun,
Vittorio Messori, iama socialisto kaj ateisto, nun fervora katoliko, diras en sia fascina libro
Scomessa sulla morte (Veto je la morto)31 pri tio, kiamaniere la patro de la »scienca
socialismo«, Karlo Markso skribis rilate la morton: »Ne troviĝas multaj, kiuj finlegis pli ol
dek mil da presitaj paĝoj, konsistantaj la kompletan verkaron de Karlo Markso. Tiu, kiu ilin
legis, povas atesti, ke en tiuj milionoj da kompostlinioj nur tri – nur tri estas dediĉitaj al la
morto. Ili estas iaspeca insertaĵo en la verko Ekonomia-filozofiaj manuskriptoj el la jaro 1844,
kie estas pretere dirite, ,ke la morto estas la malfacila venko de la specio super la individuo’.
Sed eĉ tiu ĉi ombro ĝenas Markson tiel forte, ke li tuj provas ĝin forpeli tiel, ke li negas ĝian
ekziston. Tiel li skribis: ,Tamen la certa individuo ne estas io alia ol la gente difinita estaĵo kaj
tiel senmorta’.« (Messori, p. 23) – Ĉu iu ajn komunisto kuraĝis citi tiujn ĉi nurajn primortajn
pensojn de Markso okaze de iu komunisma entombigo, ĉu de Lenino, ĉu de Stalino, ĉu de Tito
ktp.? Eĉ la plej intima amiko de Markso, Frederiko Engelso, parolis sur la tombo de sia amiko
kaj kunbatalanto en la jaro 1883 tute aliajn vortojn. Kian valoron do oni povas prijuĝi al iu
primorta filozofia, resp. pseŭdofilozofia teksto, se oni ĝin ne povas uzi publike, okaze de ies
morto kaj entombigo? Precize nenian! – Messori kontinuas, rilate Markson: »Ĉiukaze Markso
tuŝis tiun ĉi embarasan klavon nur pli ol 30 jarojn pli malfrue, en la jaro 1878 en sia letero al
amiko, kies familia ano mortis. Sed ankaŭ ĉi-kaze li ne havis je dispono alian vorton ol
,forgesi’, ,prikaŝi’, ,fari, kvazaŭ estus nenio’, skribinte: ,La vivo troviĝas je nia helpo kun ĉiuj
siaj etaj ĝojoj kaj plagoj kaj kun ĉiuj siaj zorgoj.’ Nekredeble: la granda ,instruisto de la racio’
ne scipovas fari ion alian ol transpreni la amaran moralon el Kandido de Voltero, estinta alia
simila »pensulo«: ,Travaillons, sans raisonner’ – ni laboru sen pripensado…« (Messori, p.
24). Do, same kiel en la praktika konduto: prisilenti, prikaŝi, uzi eŭfemismajn esprimojn.
Ne estas hazardo, ke Markso skribis sian doktoran laboraĵon pri du grekaj filozofoj, kiuj en sia
tempo validis kiel materiistoj, tamen kun alia signifo de la vorto »materiisto« kiel niatempe.
Unu el ili estis Epikuro. Kaj Epikuro, kvankam multe pli fajne kaj sprite, kiel la materiistoj de
nia epoko, eldiris pri la morto sian konatan aporion: »Kio koncerne morton? La morto ne
troviĝas. Kiam ni troviĝas, la morto ne estas; kiam la morto troviĝas, ni ne estas.« Povas esti,
ke kelkaj homoj trovas tiun ĉi sofismaĉon tre sprita kaj filozofie profunda, tamen mi devas
ripeti mian demandon: Ĉu iu ajn idioto en la monda historio tiun ĉi frazon citis surtombe de
sia kara persono, eĉ ne tre kara? Povas esti, ke ie iam tia frenezulo troviĝis, sed tiam la tuta
funebra societo klare sciis, ke temas pri frenezulo kaj ne filozofia erudito!
Jam kelkaj materiistoj mem ne eltenis plu tiun konspirkarakteran prisilenton de la morto ĉe la
marksistoj. Tiel la franca ekzistalisma filozofo Jean Paul Sartre diris rilate la morton: »La
revolucio, la politiko povas al la homo depreni lian timon antaŭ la vivo. Sed ili ne povas lin
savi de la timo antaŭ la morto.« (Messori, p. 33). Kaj la germana marksisma filozofo Ernst
Bloch diris: »Povas esti, ke havas sencon morti por la realigo de la komunismo. Sed kian
sencon havas morti, kiam la komunismo estus realigita? Tiukaze la morto estus eĉ pli
neeltenebla, ja per forigo de mizero kaj alienacio restus la nemezurebla paletro de homaj
eblecoj, tiel ke neniu povus morti kun sento travivi ĉion, kion la homo povas ĝisvivi.«
(Messori, p. 34).
31
Mi citas el la slovena eldono de la libro kun la titolo Izziv smrti.
Ĵus en la tagoj, kiam mi finpoluris tiun ĉi tekston, en mia urbo mortis suicide iu konata
eldonisto. Li estis fervora batalanto por la veraj kaj ankaŭ nur imagitaj rajtoj de diversaj
randgrupoj kaj kategorioj. Post lia morto en la radia programo estis intervjuoj kun kelkaj liaj
amikoj kaj partneroj. Unu el ili, apartenanta al la sama ateisma kaj progresisma
mondpercepto, lia longjara kunlaboranto kaj laŭdire amiko, komentante la morton de sia
kolego ne trovis pli saĝajn vortojn ol la abotan: „Je via sano, Francisko!” La mizero de la
ateismo rande de la tombo...
Oni povas ĉiujn materiismajn resp. ateismajn eŭfemismaĵojn pri la morto kontraŭstari per la
vortoj de la svisa psikanalizisto Karlo Gustavo Jungo: »Homo, kiu ne starigas al si la
demandon pri la morto kaj ne konscias pri drameco de ĝi, nepre bezonas medicinan
traktadon.« (Messori, p. 15).
Tute alimaniere pritraktas la morton la kristana pensulo d-ro Werner Gitt, la emeritita
direktoro de la fizika instituto por mezuroj en Germanio. En sia libro32, en kiu li respondas
tipajn demandojn pri la kristana kredo, li koncerne la morton skribas tiel: »La gigantaj
piramidoj de egiptoj pruvas la tiaman konon de la konstrutekniko kaj arkitektura arto, sed eĉ
multe pli ili estas gigantaj atestaĵoj de iu homarparto, kiu kredis en pluan vivon post la surtera
morto. Troviĝas en la mondo neniu kulturo kaj neniu gento kaj klano sen tiu sama kredo. De
tiu fakto eĉ la ateistoj ne estas ekskluzivitaj. Kiam post la morto de la nordvietnama
revoluciulo Ho Chi Minh (1890-1969) lia testamento estis legita antaŭ la komunista
eminentularo, ili aŭdis la tekston: „Mi iras tien por renkonti la kamaradojn Markso, Lenino
kaj Engelso.“ Kie estas la kialo? Nun, Dio al ĉiu homo „scion pri la eterno33 enmetis en ilian
koron“ (Koh 3,11).«
Kaj nun, se okazas entombigo, ĉu de la plej proksima aŭ ne tiel proksima homo, la kristana
parolanto ĉetombe ne troviĝas en embaraso, fakte ne povante, pro dececo eĉ ne rajtante citi el
siaj klasikaj fontoj. Ĉu pastoro, ĉu simpla ano de iu ajn kristana komunumo respektive
eklezio, la parolanto el la spirito de Jesuo Kristo, povas ĉerpi kaj citi el multaj bibliaj
teksteroj, koncernantaj la morton kaj subordigantaj ĝin al la tuto de la Dia ordo kaj plano, kiel
ekzemple: »Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? La pikilo de la
morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la leĝo; sed danko estu al Dio, kiu donas al
ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo« (1 Kor 15,57).
Tion ĉi oni povas diri okaze de ĉiu entombigo en la mondo, sen ke tio estus ofendiga por la
funebra societo – eĉ se inter ili troviĝus ateistoj, ne; dume la »klasikaĵojn« el la trezoro de la
materiisma respektive ateisma skolo oni eĉ al ateistoj ĉetombe ne povas diri, sen efiki ofende!

La morto estas la centra temo de la filozofio

Ne nur la suicido estas la centra problemo de ĉiu filozofio, kiel tion diris la franca
ekzistalisma filozofo kaj verkisto Alfredo Camus, sed la morto ĝenerale tio estas. Se tiel, oni
povas prijuĝi la valoron de ĉiu filozofio per tio, kion la koncerna filozofia skolo scias diri
koncerne la morton. Kaj se oni tiujn vortojn ne povas citi sur la tombejo de propra patrino, ĉar
la citado efikus maldece kaj senrespekte por la mortinta persono, tiam oni adiaŭu de tia
filozofio kaj fuĝu de ĝi per maratona rapideco kaj obstino, ja ĝi ne estas nur komplete
senutila, sed rekte venena por la homa menso.
Multaj homoj daŭre postulas »pruvojn«, por ke ili eventuale povus kredi, ke per la morto ne
ĉio estas finita. Ili parolas, kvazaŭ ili estus profunde instruitaj filozofoj kaj fizikistoj, por povi
32
Werner Gitt: Fragen, die immer wieder gestellt werden (La ĉiam starigitaj demandoj, esperantigita de V.O.,
trovebla sub: www.kristana-misio-en-esperanto.si), Bielefeld 1989, p. 128
33
Ĉe Z. „mondo“.
la pruvojn, se ili fakte troviĝas, ankaŭ vere kompreni. Tiel, kiel laŭ la aserto de etnologoj,
troviĝas en la izolitaj mondpartoj prastile vivantaj aborigenoj, kiuj sur la almontrata
fotografaĵo ne kapablas rekoni la homan vizaĝon, ĉar ili neniam lernis distingi inter la reala
kaj desegne prezentita objekto, kaj tiel ilia postulo »Montru la foton!« efikus ekstreme
komike, samtiel komikaj estas la personoj, inter kiuj surprize multaj eĉ ne kapablas kompreni
la pitagoran pruvon por la formulo a2 + b2 = c2, foje vere histerie postulas pruvojn por la afero,
iomete pli komplika ol la regulo pri la orta triangulo, nome, por la ekzisto de Dio! Principe
oni havas rajton rifuzi ĉiun diskuton pri la metafizikaj pruvoj kun persono, kiu ne finstudis
almenaŭ la bazajn filozofiajn fakojn: logiko, epistemologio kaj ontologio. Sen ili neniu
metafizika pruvo, eĉ se ĝi ekzistas, povas esti komprenebla! Tion mi ne diras por aserti, ke
Dion povas ekkoni nur tiu, kiu posedas almenaŭ la bazan scion pri la filozofio, kio signifus,
ke ni estus la alia falsa ekstremo poluse al la agnostikistoj, nome la gnostikistoj, do tiuj, kiuj
pretendas havi la profundan scion pri la metafizika vero. Ni estas nek gnostikistoj nek
agnostikistoj, ni estas simplaj kredantoj, kiuj sian kredon ne ricevis per la metafizikaj pruvoj,
sed per la graco de Dio, kiu sin revelaciis ĝenerale per la naturo, skribe per sia Vorto, kaj
persone per sia homo, fariĝinta Filo Jesuo, nomita Kristo (Oleumito). Sed tamen mi volas
atentigi pri io, kio kompreneble ne estas la pruvo en ekzakta senco, kiel tion postulas
matematiko, logiko, filozofio kaj fiziko, tamen ĝi estas forta, tre konvinkiga argumento por
homo de la sana common sense – komuna racio: la maniero morti kaj la maniero adiaŭi de la
mortinto. Tiu, kiu sincere serĉas la veron pri la lastaj homaj demandoj: de kie, kien kaj pro kio
la homa ekzisto, povas renkonti tiun veron en simpla komparo inter la maniero, per kiu mortas
la novnaskita kristano kaj inter la maniero, per kiu mortas iu ajn alia homo, kiu Kriston ne
havas – kaj inter la maniero, per kiu la novnaskitaj kristanoj ĉetombe adiaŭas de sia en Kristo
endormiĝinta frato aŭ fratino, kaj la maniero, kiel tion faras la homoj sen Kristo, sen
konvertiĝo kaj novnaskiĝo, pri kiu parolis Jesuo al Nikodemo en Johano 3. Por vidi kaj
kompreni tiun diferencon oni ne bezonas studi la filozofion kaj aliajn eksaktajn sciencojn, por
tio sufiĉas la natura inteligento, donita al mense sana homo per ties naskiĝo.

6. Ateisto kaj vivoĝuo kaj vivoĝojo

Ĉu la humanistoj/humoristoj en Londono bone konsilas?

Ni komencis nian eseon per la unua frazo sur la fasadoj de ĉirkaŭ 800 londonaj aŭtobusoj:
THERE’S PROBABLY NO GOD (Probable Dio ne troviĝas) – kaj ni finu ĝin per la dua
frazo, kiu grafike (malpli grandaj literoj) kaj logike sekvas kiel nepra konkludo surbaze de la
unua: »Now stop worrying and enjoy your life!« (Nun ĉestu zorgiĝi kaj ĝuu vian vivon).
Tiun ĉi mallongan alineon mi ne skribas por tiuj, kiuj al fraŭlino Ariane Sherine sugestis tiel
neimageble stultan ignoron de la elementa logiko, kiel la falsa silogismo ĝin prezentas, sed al
la homoj kun sana menso, kiuj povas elementnivele logike pensi, eĉ se ili neniam tenis en siaj
manoj lernolibron pri logiko. La homo zorgiĝas, kiam li zorgiĝas, pro necerteco, pro
»probableco«, ĉu pozitiva ĉu negativa, sed ne pro certeco, denove ĉu pozitiva ĉu negativa. Se
mi suspektas havi malignan tumoron, alivorte kanceron, mi iras al la kuracisto plena de
zorgoj. Se la kuracisto ne scias la definitivan staton de mia organismo kaj diras, ke mi
probably (probable) havas malignan tumoron – aŭ negative, ke mi probably (probable) ĝin ne
havas, miaj zorgoj ne nur restas, sed en tiu sama momento, kiam mi ricevas diagnozon de
probableco, draste kreskas ĝis neeltenebleco. Multaj homoj, reale, ne hipoteze kiel mi en mia
ekzemplo, troviĝas en tia situacio kaj ricevas tian respondon de sia kuracisto, perdas sian
vivekvilibron kaj mortigas sin mem. Tute alie, se la kuracisto estas honesta, bonkaraktera kaj
ankaŭ bonfaka diagnostikulo. Ne nur lia pozitiva – ne diagnostike, sed morale pozitiva –
eldiro, ke mi certe ne havas malignan tumoron, en la sama momento senigas min de ĉiuju
zorgoj; eĉ lia negativa – en la senco de diagnostiko fakte pozitiva – eldiro, ke mi certe havas
la malignan tumoron, senigas min tamen de ĉiuj zorgoj, kvankam nun mi anstataŭ zorgoj
ricevas novan senzacon, la mortangoron, krom se mi lernis mian ars moriendi (lat.: arton
morti) en la instruo de Jesuo Kristo. Abstrakte dirite: La necerteco kaŭzas zorgojn, la certeco,
eĉ se negativa, zorgojn forigas. Kaj nun la apliko de tiu simpla logiko sur la teksto de la
londonaj ateismaj propagandistoj: Nenio povas postlasi kaj nutri pli grandajn kaj dolorigajn
zorgojn ol la probablo, do la malo al la certeco, ĉu Dio ekzistas aŭ ne ekzistas! La probableco
havi malignan tumoron aŭ ne havi ĝin kaj el tio rezultinta zorgiĝo estas en vera
mezurkomparo sensignifa alfronte de la probablo, ke Dio ne troviĝas kaj la el tio rezultanta
zorgiĝego!

Ĉu ne zorgiĝi povus esti idealo?

Antaŭ montri la pli profundan problemtavolon en la propaganda slogano sur la londonaj


aŭtobusoj, nome la enhavan, mi volas atentigi pri la ĉiam aktuala vivdemando: Ĉu vere estus
bone esti sen zorgoj, ne zorgiĝi, kiel konsilas la afiŝo de la ateisma propaganda kampanjo?
Unue mi provu respondi sen la biblia fono, tute el la realo de nia surtera vivo. Ĉu estus vere
bone, se gepatroj ne zorgiĝus pri kaj pro siaj infanoj, ek de ilia sanstato, sekureco sur la vojo
al ilia lernejo, en la lernejo mem, ĝis ilia karaktera maturiĝo, sukceso en lernado, trovo de
bona profesia laboro kaj finfine de bona vivpartnero? Ĉu la premjejo de Grandbritio estus
preta akcepti en sia registaro ministron pri defendo, kiu dum la kandidata interparolo certigus,
ke li volas fari sian devon sen iu ajn zorgiĝo rilate la internacian situacion kaj rilate la staton
de la brita armeo? Oni probable ne elektus sia familia kuracisto doktoron, kiu ek de la
komencu klare estus dirinta: »Mi absolute ne zorgiĝas pri la sanstato de miaj pacientoj!« La
serion oni povus laŭplaĉe kontinui kaj kompletigi. Oni povas el tio konkludi: Nia vivo kaj nia
profesia kaj alispeca taskaro estas plena de zorgoj – kaj estas bone, ke tiel estas! Ne zorgiĝi
pri sia vivo kaj pri siaj taskoj kaj responsoj, do esti indiferenta pri ili, tio signifus ne esti preta
vivi kaj plenumi siajn taskojn response kaj kongrue almenaŭ kun propraj moralaj normoj, por
ne diri kun la volo de Dio. Sed aliflanke – kaj nun mi tamen malfermas la Skribon – Dio al ni
diras, ke ni ne havu zorgojn (Mat 6,25; 6,34; Fil 4,6 ka.) kaj eĉ, ke ni verdire ĵetu niajn
zorgojn sur lin: »Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin
ĝustatempe; surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi« (1 Pet 5,6-7). Kion do
Dio fakte volas de la homo koncerne zorgojn kaj zorgiĝon? Dio proponas iaspecan
interŝanĝon de la zorgoj: Li promesas zorgi pri niaj bezonaĵoj, niaj vivrimedoj, vivkondiĉoj –
se ni kredas en Lin kaj vere ĵetas tiujn zorgojn sur Lin. Ĉu do ni restu tute sen ĉiuj zorgoj? Ne,
Dio volas, ke ni zorgiĝu pri unu nura afero, kiun la Skribo diversmaniere nomas. Tiel
ekzemple estas dirite: »Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita
al vi« (Mat 6,33). Aŭ aliloke: »Gardu vin, ke neniu vin forlogu« (Mat 24,4). Aŭ: »Kaj jen mi
estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo« (Mat 28,20). Ĉu tio ĉi lasta almetas
zorgojn kaj zorgiĝojn? Ho jes, oni devas ĉion, kion oni en si pensas, diras kaj faras, enketi per
la kredkonscio, ke Dio estas, ĉeestas kaj observas la homon, ne estante indiferenta pri li kaj lia
eterno, kiel bedaŭrinde pliparte estas, eĉ se religikreda, indiferenta pri Dio kaj ties eterno! Dio
volas, ke la homo ne zorgiĝu pri siaj ĉiutagaĵoj, pri la aferoj de tiu ĉi mondo, ĉar Dio
prizorgos lin; sed Dio volas, ke la sama homo forte, el plena koro kaj menso zorgiĝu pri sia
rilato kun Dio, do pri sia eterna vivo kun li. Zorgiĝu, nome, ĝis la punkto, kiam li konvertiĝas
kaj Dio donacas al li novnaskiĝon kaj per tio infanecon de Dio, partoprenon en Lia ĉiela
regno. Li surmetas nin per unu nura zorgo kaj zorgiĝo: »Ĉar rigardu vian vokon« (1 Kor
1,26). Kaj je kio ni estas vokitaj? Jen: »Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco« (Gal 5,13).
Ne ekzistas do ĝenerala taskigo por zorgiĝi – kaj ne ekzistas ĝenerala taskigo senzorgiĝi, kiel
ĝin senbaze promesanoncas la ateisma afiŝo. Aŭtobuso forvetoras – kaj oni restas sola kun la
ricevita mensogo. Kiam oni en sia plago telefonvokus al fraŭlino Ariane Sherine aŭ al Richard
Dawkins, kio pri ne-zorgiĝi spite al forta plago, aliflanke de la metalfadeno neniu respondos!
Kaj nun pri la enhavo de la falsa konkludo sur la aŭtobusa afiŝo en Londono. Ne sufiĉas, ke la
necerteco pri eventuala ekzisto aŭ neekzisto de dio certe ne estas tiu momento, kiu povus
depreni zorgojn kaj zorgiĝojn – ankaŭ la ŝajnlogika konkludo: »Ĉar dio probable ne troviĝas,
forgesu viajn zorgojn kaj ĝuu vian vivon« estas io, kio la almenaŭ iomete pensantan homon ne
povas trankviligi kaj forpreni de li zorgojn kaj eĉ stimuli lin ĝui sian vivon.
Se iu kapitano de la infanterio dirus al siaj soldatoj: »Knaboj, ĉi tie estas surskribo: ATENTU,
PROBABLE LA TERENO NE ESTAS MINITA! – do forgesu viajn zorgojn kaj ĝuu vian
marŝon trans la kampo, en kiu probable ne estas enfositaj la surpaŝaj minoj,« tiuj soldatoj tre
verŝajne mortus; ne pro la probable eksplodintaj minoj, sed pro la rido, kiu ilin post tiel saĝa
komando ekposedus. Dum iu venonta premiado por la plej bona patrino en Britujo (Best
Mother Competition) ricevos la unuan premion verŝajne la patrino, kiu donos al sia bebo la
lakton, faritan el la ĉina laktopulvoro, pri kiu la gazetaro raportas, ke en ĝi estis trovita la
venena substanco melamino, sed la vendisto diris al ŝi, ke en la pakaĵo, kiun li volis al ŝi
vendi, la melamino probable ne troviĝas. Kaj Eŭropa Unio premius la ĉeĥan prezidenton, kiu
trankviligus la najbarajn kaj aliajn eŭropajn ŝtatojn, ke la nove konstruita reaktoro en la
atomelektrejo Bohunico probable ne eksplodos, kiel tio antaŭ jardekoj okazis en Ĉernobilo.
Mi devas ankoraŭfoje, mi promesas, ke la lastan fojon, peti ĉe la profesoro Dawkins, al sia
kanto, imitante kaj parafrazante la kanzonon Imagine de John Lennon, aldoni la lastajn
aldonajn strofojn, nome, ke oni imagu, kio estus, kion signifus, kiajn konsekvencojn tio
havus, se Dio vere – ne nur probable – ne ekzistus. Do, ni kaptu la ĝustan voĉon kaj la ritmon
de Beatles kaj kantu kun nia profesoro:

Imagu, ke Dio ne estas –


Kaj sekve neniu nin kreis
Kaj niaj atomoj simple kapricojn de pura hazardo obeis
Kaj ni estas solaj en kosma profundo,
Do nia vivo sensencas, estante nur fumo,
Kiu el krematori’ suprenflirtas,
Kiam la jaroj de l’ viv’ preterpasas.

Imagu, ke Dio ne estas –


Kaj vi estas tute libera en faro,
Sed tute same via malica najbaro,
Kiu pri devo morala mokfajfas,
Sed vin tribunale akuzas,
Kaj li la juĝiston mem ludas,
Ĉar li la ekziston de vera Juĝisto ekskludas.

Imagu, ke Dio ne estas –


Kaj raso homara en manoj sangplenaj troviĝas,
Kiuj ne multe pri vero kaj justo observas;
Ke do la tiranoj post siaj kanajlaj aĉfaroj,
Post milionoj da krude buĉitaj povruloj
Trankvile sian vivoaŭtunon senzorge ĝuados
Kaj fine de sia sangvoj’ por ĉiam la juĝon eskapos.

Imagu, ke Dio ne estas –


Kaj iam estonte kometo la teron morttrafas,
La tuton de homa kreiv’ por ĉiam bruligas
Kaj la historion de l’ mond’ eliminas,
Kvazaŭ neniam ĝi estus pasinta
Kaj ĉio por ĉiam estus eterne perdita;
De kiu ĝi estu finfine savita?

Tiel ni povus kanti kun profesoro Dawkins laŭ la stilo de John Lennon preskaŭ senfine, sed
neniu el la kantitaj strofoj donus al ni almenaŭ impreson, se ne jam certecon, ke la sekvo,
nome la logika sekvo de tio, ke Dio ne estas, estus la fino de ĉiuj zorgoj kaj ke tio donus al ni
eblecon vere ĝui nian vivon.

La eterno – la nepra kondiĉo de la vera ĝuo kaj ĝojo

Mi diru tuj rekte kaj neflankiĝante: La vivon oni principe povas ĝui nur, se oni prenas ĝin por
eterna, eĉ se dum certa tempo nur en la spirita formo. Se oni sian vivon prenas por ĝisfine
finala, ke la fumo el la krematorio, en kiu la moderna homo finprilaboras la postrestaĵojn de
sia iama vivo, estas ĉio, kio reale restas post ĉiu iam vivinta persono, en tia kazo oni povas
»ĝui« la vivon nur ebrie, sed neniam sobre! La vivo postulas por si eternecon. La patro de la
moderna ateismo Frederiko Nietzsche tamen skribis profundan veron: La ĝuo postulas
profundan eternon! Supozante, ke ni mem kaj ĉiuj al ni proksimaj kaj de ni amataj personoj
finfine estos nur kelkminuta fumeto el la krematorio, preferata de la ateistoj, oni certe ne
povas sian al tia nihilisma celo kondukantan vivon ĝui; oni povas ĝin aŭ sincere bedaŭri, kiel
tion faris ankaŭ Nietzsche, facilanime vivaĉi kiel multaj niaj samtempuloj, aŭ cinike
absurdumi, kiel faras kelkaj modernaj poetoj kaj filozofoj.
Antaŭ ol ni okupiĝu pri la lasta demando en tiu ĉi libreto, nome, kion pri »ĝuu en via vivo«
diras Dio, kiel Lin kredas la kristanoj, ni provu diveni, kiajn vivĝuojn kaj vivĝojojn promesas
la londonaj kaj la ilin imitantaj ateistoj en aliaj mondpartoj, se la kondiĉo por tia ĝuo estas, ke
Dio probable ne ekzistu. Estas demando, ĉu la ateistoj, kiuj per sia slogano kondiĉigas la
vivĝuon kaj la vivĝojon per la ne-ekzisto de Dio, tion faras pro la disvastigita opinio de la
neklera homartavolo, kiu opinias, ke la esenco de kiel ajn kredata kaj konceptata dio
respektive Dio estas ties malpermesoj rilate bongustajn kaj belajn aferojn – aŭ ili eventuale
disponas pri pli serioza kaj profunda sciofonto, per kiu oni povus logike fundamenti tiun ĉi
strangan ligon inter la ne-ekzisto de Dio (aŭ pliparte dio) kaj ĝuado kaj ĝojo. Bedaŭrinde nek
la propaganda skipo de la londona ateistaro tion klarigas, ĉu rekte sur la afiŝoj aŭ en iu aparta
klariga traktaĵo, nek ilia materia (ne estante kredantaj je spirito, do ne spirita) idea patro prof-
o Dawkins tion klarigas en sia libro The God Delusion, tiun tezon eĉ nur provis argumenti.
Restas do la pozitiva supozo, ke la ateista skipo bezonas pli da tempo por sian tezon
argumenti, sen iu ajn indiko, ĉu tiu argumentado estos vere sukcesa – aŭ la negativa supozo,
ke la slogano tamen resumas la nescion de la larĝa tavolo, kiu lernis sian koncepton pri la
metafizikaj veroj ne el la Biblio, sed dum la horoj de la malbona religiinstruo, el la neserioza
gazetaro kaj el stulta klaĉado. Tio signifus, ke la tuta ne ĝuste senkosta propagando ne validas
pli ol transtabla rimarko de ebriulo en iu irlanda pub, ke post la mortaĉo pri ĉio la fin’…
Kion Dio vere malpermesas koncerne ĝuon kaj ĝojon?

Mi tamen volas supozi, ke la kontraŭreligiaj gekamaradoj almenaŭ intencis proponi sian


vivkonsilon el sia serioza konvinko, ke la homoj, se ili forlasus sian kredon pri Dio aŭ dio,
povus libere ĝui sian vivon kaj trovi en tio grandan ĝojon, tiom grandan, ke la kostoj de la
propaganda kampanjo estu rekompencitaj.
Almenaŭ tion oni devas scii, antaŭ ol oni serioze pripensu la konsilon pri la vivĝuado surbaze
de la tezo, ke Dio/dio probable ne troviĝas, por ne fariĝi ridindaj antaŭ la mondo, por ne diri,
antaŭ Dio, ke la revelaciita Dio de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo malpermesas nur tion, kio en
la lasta konsekvenco trafos la homon, kiu la malpermesojn ignorus, per la plej suferiga kaj
dolorplena malĝojo, kian la homa sperto kaj menso eĉ ne povas imagi – kaj tio portas en la
biblia lingvo la nomon »peko«. Kompreneble ne ĉio, kion Dio malpermesis, speciale en longa
epoko de la Malnova Testamento, kaj eĉ tute speciale en la komenco de la homa ekzisto, do
ankoraŭ en paradizo, tuj montras sian veran pekan, do hompereigan karakteron kaj povon.
Sed se ne jam la Malnova, do certe kaj sufiĉe klare la Nova Testamento sendube montras, ke
ĉio, kion Dio malpermesas, estas por la eterna destino de la homo, sed grandparte ankaŭ jam
por la portempa, surtera destino, tio, kio povas la homon pro ties koruptiteco kaj heredita
malboneco dum certa tempo kaj en certaj aspektoj eĉ ĝojigi (kiel la sadiston ĝojigas turmenti
la alian homon kaj la masohiston esti turmentita de la alia homo) – sed sojle de la vivofino,
kiam oni rikoltas la ĉi-mondan parton de siaj vivofruktoj, kaj en absoluta mezuro kaj finaleco
post la morto, starante antaŭ la tribunala seĝo de Dio, ĝuste tiuj malpermesaĵoj montriĝas kiel
la plej profunda kaj poreterna malfeliĉo por la homo, kiu ilin en sia facilanimeco tiel stulte
ignoris.
Se do la ekzisto de Dio estus ĝeno kaj baro por ĝui la vivon kaj trovi en ĝi ĝojon, tio nur
logike signifas, ke por la homoj, kiuj tiel pensas, la peko estas la sola vera ĝuo kaj ĝojo. Bone,
dum oni uzas la komunan nomon »peko«, la afero ne jam aspektas tre terura. Alia afero estas,
kiam oni anstataŭ la komuna kaj iomete abstrakta, aparte por la biblie analfabetaj homoj, kiuj
niatempe faras la grandan plimulton de la homaro, abstrakta nomo »peko« komencas uzi la
konkretajn nomojn por la agoj, kiujn Dio difinas peko: mensogo, trompo, ŝtelado, diboĉo,
malrespekto al gepatroj, prirabo, envio, mortigo… tiam la »ĝoja peko« perdas sian ironian kaj
malbonŝercan karakterizon kaj ricevas iom post iom, kiam oni mem fariĝas viktimo de iu aŭ
de pluraj el ili. Mi intence komencis per la mensogo kaj finis per la murdo, kvankam mi scias,
ke en la popola moralimago la murdo estas senkompare pli peza peko ol la mensogo. Ne estis
teologo, kvankam abundas da ili, estis la cinik-satira fama reĝisoro Alfredo Hitckock, kiu
diris, certe kun ironia intenco, tamen en profundo tiel vere: »Ĉio komenciĝas kutime per iu
senkulpa murdo; poste la afero drame kreskas tra rabado, ŝtelado ĝis la ekstremo, kiam la
roluloj komencas unu la alian primensogi…« Mi citas el mia memoro, do povas esti, ke kelkaj
vortoj estis diritaj alimaniere, sed la senco estas ĝusta. La granda reĝisoro, specialisto pri la
ombra flanko de la homo – kaj la Biblio nin instruas, ke la suna, krom se iu konvertiĝas al
Jesuo Kristo, ne troviĝas – ĉu konscie ĉu senkonscie perfekte trafis la kernan veron pri la
peko. Ne estas plej granda tiu peko, kiu la homon plej forte skuas kaj konsternas, sed tiu, kiu
Dion plej aŭdace ofendas. Dio mem diris, kio Lin plej ofendas. Estas tio, kio kontraŭas lian
bazan karakteron, kiun li per Jesuo faris ankaŭ sia nomo: la vero, kiu en la evangelio de
Johano estas ankaŭ Vero, la baza idento de Dio: »Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo« (Joh
14,6). Iomete pli frue oni povas legi en la sama evangelio: »Vi scios la veron, kaj la vero vin
liberigos« (Joh 8,32). Inverse do, ĉio nevera, ĉio mensoga, la homon malliberigas, lin
katenigas, lin faras sklavo. Sed ne sklavo de iu bonintenca mastro, kiaj foje ankaŭ troviĝis,
sed la sklavo de la absolute malbonintenca mastro, de Satano mem. Tial Hitchcock pravas, la
mensogo estas la unua peko, kiu generas ĉiujn aliajn. Se oni mensogas, oni devas timi
atestantojn, do oni planas ilin likvidi, murdi. Murdo estas la konsekvenco de la mensogo, tial
en ironia senco, ne en la biblia, kiel diris Hitchcock, »senkulpa«. La unua peko en la paradizo,
kiu estas la patrino de ĉiuj aliaj pekoj, estis la peko de la mensogo. La serpento mensogis al
Evao, ke Dio eventuale ne malpermesis manĝi de la ekzamena arbo, kaj aktive mensogante,
ke Dio mem mensogis; Evao mensogis al Adamo, ke la frukto de la malpermesita arbo estas
bona, kaj prisilentante, pro kies sugesto ŝi plukis la frukton; Adamo mensogis al Dio, unue
kaŝante sin antaŭ sia Kreinto, poste mensogante, ke li prenis la malpermesitan frukton pro tio,
ke Evao ĝin proponis al li. Estas vere, ke Evao proponis manĝi la malpermesitan frukton – sed
ne estas vero, ke pro tio Adamo manĝis! Evao faris sian pekon kaj Adamo sian. Ili neniun
mortigis, neniun priŝtelis, neniun trompis, ili ne estis inter si malfidelaj – ili nur manĝis la
malpermesitan frukton kaj paralele mensogis. Ĉu vere? Mi diru la konsternigan veron: ili estis
la plej grandaj murdistoj de la tuta homa historio! Ili venigis la morton en tiun ĉi mondon! Pro
la peko de Adamo kaj Evao ĉiu homo mortas kaj devas morti, senrigarde, kiel li vivis. Ili ŝtelis
en la ĝardeno de Dio, ĉar preni malpermesitan objekton signifas ŝteli! Ili prirabis la tutan
homaron de vivoĝojo, de la sankta kaj vere feliĉa, senzorga, en Dia komuneco vivata vivo,
kian Dio anticipis okaze de sia kreado de la mondo kaj de la unua homa paro. Mensogante ili
faris la kompletan gamon da ĉiuj eblaj pekoj. Tiel Jakobo en sia epistolo estis diranta: »Ĉar
ĉiu, kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa pri ĉio« (Jak
2,10).

Kion vere signifas la ĝupropono sur la londonaj aŭtobusoj?

La propono de la londonaj ateistoj, ke oni senzorge ĝuu sian vivon, ĉar Dio probable ne
troviĝas, en sia esenco diras: Faru senzorge viajn preferatajn pekojn, ja Dio, kiu vin pro tio
poreterne pereigus, probable ne troviĝas! Mi povas trovi iometan ombran komparon en niaj
ĉimondaj cirkonstancoj kaj dimensioj: Kondutu senzorge laŭ via plaĉo; mensogu, trompu,
malfidelu, priŝtelu, prirabu, ekspluatu, manipulu, torturu, murdu, provoku ribelojn kaj
militojn, se via pozicio tion permesas, ja polico, juĝistoj kaj malliberejoj probable ne troviĝas.
Eĉ se iu eldirus aŭ surafiŝe propagandus tiel absurdan kaj krimstimulan ideon, tio nur tre
distance analogius la signifon de la afiŝoj sur la busfasadoj en Londono, aranĝitaj de British
Humanist Association! Nome: eĉ se la polico, la juĝistoj kaj la malliberejoj troviĝas – kaj
almenaŭ, se oni false parkigas sian veturilon, oni ricevas impreson, ke ili ankoraŭ troviĝas –
multaj krimuloj povas ilin eskapi kaj kontinui per siaj fiagoj sen ricevi kondamnon kaj punon.
Sed ne tiel, se Dio tamen troviĝas. Ne nur, ke ekzistas neniu homo, estu li eĉ tiel ruza, kiu
povus eskapi la juĝon de Dio; samtiel ekzistas neniu peko, eĉ se ŝajne tiel »senkulpa«, kiun la
juĝata homo, staranta post sia morto antaŭ la juĝtrono de Dio, povus prikaŝi aŭ prisilenti, ĉar
estas dirite: »Ĉar estas kaŝita nenio, kio ne malkaŝiĝos; kaj ne estas io sekreta, kio ne koniĝos
kaj klare elmontriĝos« (Luk 8,17).
La Brita humanisma asocio per sia kampanja slogano tiel ne demonstras antaŭ la tuta mondo
nur sian mensan plagon, sed ankaŭ la veran karakteron de ĉia humanismo, do la instruo, kiu
en la centron pozicias la homon. Se la homo, nome tiu laŭ la unua Adamo, troviĝas en la
centro, tio signifas, ke li staras nuda antaŭ sia eterna Juĝisto, eĉ se tiu-ĉi-flanke aspektas, ke li
staras apoteozita super la tuta mondo. Ĉar la lasta celo de ĉia humanismo estas krei kaj
validigi la »superhomon«, ne estas strange, ke la plej teruraj politikaj sistemoj en la historio
ĉiuj eliris el la humanisma ideologio: la komunismo, la faŝismo kaj la naziismo. Inter la nazia
Übermensch kaj la moderna »emancipita homo« ne trovias esenca diferenco – ili ambaŭ
emancipiĝis de sia Kreinto en la ĉielo kaj preparis por siaj subuloj realan antaŭmodelon de la
infero. Nur la ordo de Dio, kiu ne permesas produkti veran inferon al la homo, limigas la
orgojlon de la emancipita homo jam sur la tero fari cirkonstancojn, en kiuj devos poreterne
vivi tiuj, kiuj pli kredos al la Brita humanisma asocio ol al la vivanta Dio!
Kaj nun la lasta pritraktenda punkto. Ĉu Dio vere estas la malamiko de la senzorga, ĝuoplena
kaj ĝojplena vivo de la homo, kiel supozigas la suraŭtobusa slogano en Londono? Por ke la
homo principe povu ĝui, li devas esti provizita, korpe, sense, mense kaj anim-spirite, per
specialaj organoj, kapabloj kaj rutinoj, ke la ĝuo kaj same la ĝojo povas estiĝi kaj dum tempo
daŭri. Se la homo – kaj parte tio validas ankaŭ por la besta mondo, eble eĉ por la planta –
estus koncipita nur por plenumi organikajn funkciojn, la ĝuo kaj la ĝojo ne estus nepre
bezonataj. Por protekti la korpon sufiĉus doloro aŭ sento de malagrablo kaj malkomforto; por
stimuli al reproduktado sufiĉus la sama instinkto kiel por stimuli nutradon. Ĝuo kaj ĝojo por
ebligi reproduktadon ne estas nepre bezonataj sensacoj. Se la homo ĉion-ĉi havas – kaj la vivo
montras, ke li tion havas en amplekso kaj intenso, kiu alte superas la nuran organikan
funkcion kaj sencon, tio klare atestas, ke la Kreinto tion intence programis. La homo estas per
la krea akto mem mirinde provizita per kapablo ĝui kaj ĝoji kaj per ĉiuj organikaj, psikaj kaj
spiritaj ecoj, bezonataj, ke tio bone funkciu. Vidi en Dio malamikon de la ĝuo kaj de la ĝojo,
estas proksimume kiel vidi en Michelangelo aŭ Shakespeare aŭ Mozart malamikojn de la arta
beleco, en Einstein malamikon de la naturscienco, en Markso malamikon de soci-ekonomia
scienco, en ŝia reĝa moŝto Elisabetao II-a la malamikon de la monarkio… Nu, por kompletigi,
mi aldonu: en la Brita humanisma asocio la malamikon de la ateismo! La plej granda, favora
kaj fervora amiko de la homa ĝuo kaj ĝojo estas absolute unualoke tiu, kiu la homon kreis
provizita per kapablo ĝui kaj ĝoji! Dio »elpensis« la ĝuon kaj la ĝojon, ne la homo, eĉ la
honorplena prezidanto de la Brita humanisma asocio ne!
Nun estas la momento, ke la ateisto (aŭ agnostikulo) povas logikpostule demandi: »Se tiel,
kial do la sama Kreinto, kiu kun la homo kunkreis ankaŭ la instrumentojn kaj eblcojn por ĝui
kaj ĝoji, tiom da ĝuoj malpermesas?«
La demando estas pravigita, ja multaj ĝuoj kaj ĝojoj en la Biblio fakte estas malpermesitaj. La
demando havas sian logikan pravigon. Mi esperas, ke ankaŭ la respondo tion havos.
Ni povas, por fari la aferon pli simpla kaj superrigardebla, simple kontroli laŭ la Dekalogo,
troviĝanta en la 20-a ĉapitro de la 2-a libro de Moseo (Eliro), kiun mi por tiu ĉi uzo
plimallongigis – kio pri la ateisme kaj agnostike riproĉitaj malpermesoj:

Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi! – Ŝajne nenia ligo kun ĝuo kaj ĝojo. Tamen ĝi troviĝas.
Por la korupta homo estas ĝue kaj ĝoje havi multajn diojn. Tiamaniere li povas aranĝi por siaj
bezonoj (bezonoj peki) al sia karaktero (falsa) adaptitan transcendan mondon, kiu permesas al
li larĝe praktiki sian ribelon al unu sola vivanta Dio. Ne estas ankaŭ hazardo, ke la nacioj, en
kies »ĉielo« troviĝas la plej multaj dioj kaj demonoj, produktis ankaŭ la plej delice, ĝue
orientitan manieron vivi. Kamasutrao ne povus estiĝi en monoteisme kredanta kulturo!

Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ
en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin! – Propramane fari bildojn de
diaĵoj, demonoj ktp. signifas ekpreni sian homan povon super ili. Farante tian bildon oni
samtempe provas mem difini sian diaĵon – anstataŭ akcepti, kiel la vera Dio difinas la homon
– kaj superregi ĝin per sia arto. Tio faras ĉe la homo fortan senton de ĝuo kaj ĝojo, kiel la
povo ĝenerale.
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio! – Same, kiel – ja tiu, kiu malbonuzas la
nomon de la Eternulo, en Lin fakte ne kredas – la homo per bildoj, ankaŭ per siaj vortoj, volas
superregi sian elpensitan dion kaj demonon; kaj tio estas por li ĝuoplena kaj ĝoja.

Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta! – La tago de la Die ordonita ripozo kiel
rememoro je la tago post la finita kreado kaj kiel rezervita tempo por pli intensa rilato kun Dio
kaj Lia parolo, post la releviĝo de Jesuo iu ajn tago, havas la plej fortan malamikon en la
tendenco de la moderna homo: senĉese kaj senlime kaj senkonsidere la moralajn normojn ĝui
kaj ĝoji. Por tion atingi, la industrio de la ĝuado kaj ĝojo daŭre atakas la rezervitan liberan
tagon, havante en tio pli kaj pli da sukcesaj atingoj.

Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la
Eternulo, via Dio, donas al vi! – Por la homo laŭ Adamo – do ĉiu, krom se novnaskita – la
respekto al siaj gepatroj signifas tro striktan limigon de ĝuado kaj ĝojo, tial malatenti tiun ĉi
Dian ordonon jam en si mem kaŭzas en la falinta homo certan ĝuon kaj ĝojon, kion oni povas
observi jam ĉe beboj, por ne paroli ĉe adoleskuloj.

Ne mortigu! – Se oni ne volas kredi al la Biblio, kiu diras, ke la falinta homo mortigas ĝuante,
bonvolu eble kredi al la artoj. Kiuj filmoj plej bone vendiĝas? Tiuj kun sekso kaj mortigado!
Same pri libroj, same pri pentra arto ktp. Eĉ en la porinfanaj fabeloj devas troviĝi kaj troviĝas
ne nur la morto, sed ankaŭ la murdado. Kio estas la plej dezirataj infanludiloj? Ĉu eble la
medicinaj instrumentoj? Ĉu aliaj iloj por helpi kaj feliĉigi aliajn homojn? Certe ne. La
instrumentoj por murdi, la antikvaj, mezepokaj, modernaj kaj sciencfikciaj estontaj armiloj
staras absolute pinte de la ludiloj por ĉiu knabo. Same pri modernaj elektronikaj ludiloj, en
kiuj troviĝas lerte programitaj bataloj kaj murdadoj, veraj ekstermadoj, ĉe kiuj la ludanta
infano povas mem iterveni kaj mem murdi, persekuti, torturi, ekstermi… Murdi estas granda
ĝuo kaj ĝojo por la falinta homo!

Ne adultu! – Ni jam diris: unu el du plej ŝatataj temoj kaj motivoj en la artoj kaj niatempe
ankŭ ludiloj, estas la sekso, do tio, kion la Biblio markas per la nocio adulto. Ne nur, ke la
sekso mem estas – laŭ la volo de Dio! – granda ĝuo kaj ĝojo, ankaŭ ĝia pervertigo en artoj,
ludoj kaj ĉiutagaj malpuraj interparoloj, faras ĝuon kaj ĝojon, senkonsidere pri multe pli
profundaj kaj destinaj doloroj ĉe aliaj homoj, kiel la forlasitaj gravedaj knabinoj ktp.

Ne ŝtelu! – Kvankam restis iomete da honto ĉe tiuj, kiuj ŝtelas, kia ĉe aliaj pekoj praktike ne
troviĝas plu, tamen »sukcese« ŝteli kaŭzas ĝuon kaj ĝojon jam ĉe beboj, por ne paroli pri la
plenkreskaj ŝtelistoj. Kelkaj ŝtelformoj, kiel kontrabandi (en nova Eŭropo ne plu aktuala
afero) aŭ eviti la pagon de impostoj eĉ ĝenerale validas kiel morale pozitivaj faroj, ĉar
montrantaj »kuraĝon« kaj »fantaziriĉon« kaj »ribelemon« de la delikventoj. La plimulto de la
homoj – inkluzive min antaŭ la konvertiĝo – eĉ ne havas konsciencon, ke prisilenti siajn
enspezojn sub la devo impostigi estas pura ŝtelo kaj tiel peko antaŭ Dio. Sed kia ĝuo kaj ĝojo,
lerte kaj ruze eskapi siajn devojn al la ŝtato…

Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston! – Tio, kion angloj nomas small talk, do
konversacio sen vera temo, estas ĝua kaj ĝojiga afero. Kaj kio tamen estas, pliparte, la temo
de tiuj sentemaj interparoloj? Kompreneble, la klaĉado, la malbona kaj malvera priklaĉado de
la neĉeestantaj homoj. Kalumnii homojn en etaj privataj konversacioj kun la surtabligita
societa kafo aŭ teo, aŭ kalumnii en gazetaro, en parlamento kaj finfine antaŭ la tribunalo,
estas en la okuloj de Dio la sama afero, kvankam la enmondaj konsekvencoj ne estas la samaj.
Sed malbone komenti kaj mensoge prilumigi aliajn homojn ĉiam estas ĝua kaj ĝojiga afero!
Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo! – Envii kaj
avidi estas unu el plej amasaj popolsportoj, ne skiado kaj biciklado… Kiam tiu ĉi peko, ŝajne
tiel senkulpa, preskaŭ ĉarma, trovas disvastigon en la politika dimensio, el tio naskiĝas
ribeloj, opresoj, puĉoj, intercivitanaj kaj interŝtataj militoj. La plej granda envio, koncerne la
elektitan nacion Izraelo, finfine kaŭzos la plej teruran el ĉiuj historiaj militoj, profetitan en la
Malnova kaj pli proksime priskribitan en la Nova Testamento, kaj kies preparon ni niatempe
atestas. Ankaŭ la antaŭludo al tiu estonta kaj proksimiĝanta milito, la Tria Regno de Hitlero
kaj ĝia sistema provo ekstermi la judan nacion, naskiĝis el la sama envio de la tiutempe
kulture, science kaj teknike plej supera germana nacio kontraŭ la juda. Sed envii kaj avidi
estas ĝui kaj senti ĝojon, se la posedaĵo ŝanĝas la posedanton je onia profito!

Do, kion diri?

La skiza bilanco, kiun ni ĉi tie faris, montras en plena klareco, ke evidente troviĝas du bazaj
tipoj de ĝuo kaj ĝojo: tiu el la tempo antaŭ la origina peko de Adamo – kaj tiu post tiu plej
katastrofa evento en la homa historio. Mi konscias, ke por la nekredanta homo estas tre
malfacile, verdire tute neeble kompreni kaj »engluti«, ke la manĝado de la malpermesita
frukto en la paradizo povus esti pli granda, eĉ esence pli granda katastrofo en la tuthomara
historio ol ĉiuj teruraj militoj, persekutadoj, torturadoj, perfidoj, ekspluatadoj kaj detruadoj
poste, inkluzive la duan mondmiliton kaj inkluzive eĉ la profetitan trian kun la celo nuligi
Izraelon, dum kiu la Reĝo de la reĝoj, Jesuo Kristo mem intervenos por detrui Antikriston kaj
liajn unuiĝontajn armeojn de la tutmonda naciaro. Tamen ĝuste tiel estas. La katastrofoj post
la peko ne signifas ion esence novan en la homa kaj tuthomara sorto, kaj precipe en la statuso
antaŭ Dio, dum la origina peko komplete ŝanĝis la statuson de la homo antaŭ Dio kaj tiel
ankaŭ lian internon, lian veran naturon kaj karakteron. Nur tiu, kiu komprenas tiun ĉi ŝajnan
absurdon, tiu vere scias, kio estas la peko antaŭ la absoluta pureco de la sankta Dio!
Ni havas do du fontojn, du principojn kaj karakterojn de la ĝuo kaj de la ĝojo: tiun de Dio kaj
tiun de lia kontraŭanto, Satano. Ne estas tiel, kiel kredis kaj daŭre kredas diversspecaj
herezuloj, ke antaŭ la peko disponiĝis nur la ĝuo kaj la ĝojo de Dio – kaj post la peko nur la
ĝuo kaj la ĝojo de Satano. Jam antaŭ la origina peko, kiel potencialo, tamen jam disponiĝis
ankaŭ la satana ĝuo kaj ĝojo, cetere Evao ne povus esti tentita. La malpermesita frukto
promesis kaj ankaŭ donis siaspecan ĝuon, eĉ ĝuegon: »Kaj la virino vidis, ke la arbo estas
bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi« (1
Mos 3,6). Satano principe tentas kaj nur povas sukcese tenti per ĝuo kaj ĝojo, eĉ se poste,
kiam venas la konsekvencoj, montriĝas, ke la sufero ne estas en ekvilibro kun la dumpeka ĝuo
kaj ĝojo, sed jam en tiu ĉi mondo senkompare superas ĝin – kaj en la alia mondo absolute ĝin
superas, fariĝonte la poreterna puno, krom se la homo alprenas la gracon de Dio kaj
konvertiĝas al Jesuo, la Filo de Dio.
Sed same, kiel antaŭ la origina peko, kaj tiel deturniĝo de la homo for de Dio, ne disponiĝis
nur la Diokonforma ĝuo kaj ĝojo, sed kiel potencialo jam ankaŭ la satana, tiel ankaŭ post la
peko kaj forpeliteco de la unua homa paro el la paradizo, en tiu ĉi mondo ne disponiĝas nur la
ĝuo kaj la ĝojo satana, sed ankaŭ tiu, kies fonto estas en Dio kaj kies karaktero estas Dia. Tion
ne komprenas la modernaj kataroj34, troviĝantaj ne nur en diversaj sektoj, sed ankaŭ meze de
la kristanoj en veraj eklezioj de Kristo, kiuj asertas, ke ĉio, troviĝanta en tiu ĉi mondo, venas
34
Kataroj (el la greka: katharos = puraj) estis la mezepoka sekto, veninta el Persio, inspirita de la Zoroastra
instruo pri du egalfortaj principoj kaj diaĵoj, inter kiuj la homo troviĝas. Se do li volas partopreni sian eternon ĉe
Dio, li devas rezigni pri ĉio elmonda kaj resti pura de ĝia influo.
de Satano kaj do la kredanta homo devus rezigni pri ĉio krom la nepre bezonataj aferoj por
povi vivi kaj krom la Biblio.
La diferenco inter la situacio antaŭpeka kaj la situacio postpeka, temas kompreneble pri la
origina peko de Evao kaj Adamo, estas en tio, ke en la paradizo la ĝuo kaj la ĝojo aperis en la
dimensio kaj intenziveco, kiajn Dio donacis al la homo. La ĝuo kaj la ĝojo niatempe estas nur
la ombro de tio, kion ĝuis kaj kiel ĝojis niaj prapatroj antaŭ ol ili pekis. Kaj la de Satano
proponita ĝuo kaj ĝojo ne havis super la unuaj homoj sian superecan povon. Evao kaj Adamo
povis elekti, ĉu partopreni la donacojn de Dio aŭ la proponon de Satano; ili tiam ankoraŭ
havis veran liberon de elekto, pri kiu revas niaj filozofoj, cetere mem sklavoj de la sama
malbono. Post la peko la situacio draste ŝanĝiĝis: la intenso de la Die donitaj ĝuo kaj ĝojo
falis je multaj ne ŝtupoj, sed etaĝoj, nur la ombro de la iama donaco restis – kaj aliflanke la
povo de la ĝuo kaj ĝojo, proponita de Satano, kreskis ĝis la mezuro, ke la homo el sia propra
volo kaj forto, pri ĝi ne povas plu rezigni kaj liberiĝi de la malbono kaj de ĝia konkreta
manifestiĝo, la peko. Tio, jen, povus esti la granda merito de Kalvino, la svisa reformatoro,
naskita franco, se li sub la influo de Augusteno ne transirus la limon, asertinte, ke la homo per
la unua peko komplete perdis ankaŭ sian liberon. Li estis kreita per la libera arbitro kaj ĝin
perdis en alta grado, sed ne plene, ja cetere la tuta anoncado de la evangelio estus sensenca,
tamen ĝi estas la centra taskigo de Jesuo ĝis la fino de la tagoj. Estas vere, ke pro la sama
kaŭzo la homo perdis sian sanktecon kaj tiel kunecon kun Dio, sian statuson esti la infano de
Dio, sed li daŭre retenis eblon elekti kaj tiel en la infero troviĝos nek unu persono, kiu tien
estus ĵetita kontraŭ sia propra elekto. Estas vere, la homo, naskita nur el la karno de siaj
gepatroj kaj ne ankaŭ desupre, el la Spirito de Dio, kiel Jesuo kondiĉigas la savon en sia
interparolo kun la fariseo Nikodemo, donite en la 3-a ĉapitro de la evangelio laŭ Johano, sed
Jesuo ne mortis sur la kruco por lasi la homojn »antaudestintaj« por perei, kiel instruas la
hereya doktrino de Kalvino. Jes, homo el propra forto simple ne povas ne peki, sed Jesuo per
sia ofero proponas al li sian propran diecan forton por povi liberiĝi el la reĝimo de la peko.
Pro tio la ĉefa peko de la postadama homo ne estas tiu aŭ tiu konkreta peko aparte, sed la
peko, kiun oni ne povas trovi en la Dekalogo de Moseo, ĉar revelaciita nur per la Nova
Testamento, per la evangelio de Kristo. Tiu ĝenerala kaj por la eterna destino de ĉiu homo
decida peko estas: ne akcepti la oferon de Jesuo, kiu sur la kruco deaĉetis la kulpon de ĉiu
homo kaj tiel restarigis la originan liberecon de propra arbitro kaj, pli grave, la statuson, esti la
infano de Dio kaj ties plenrajta heredanto, se la unuopa homo tion akceptas en kredo kaj
agnoskas Jesuon la Filo de Dio kaj sia Savanto. Ek de kiam la evangelio estis anoncita, neniu
homo falos en la inferon pro siaj ceteraj pekoj, eĉ la plej teruraj, sed pro unu nura peko, kiun
la homa menso ĝenerale tute ne konceptas peko, eĉ morala malvirto ne: ĉar li rifuzas la
etenditan manon de nia Savanto kaj ne volas agnoski Jesuon la Savanto kaj la mastro de sia
eterna vivo!
Ĝenerale ni povas konkludi: Se iu en la tezo, laŭ kiu Dio ne ekzistas, vidas ŝancon por
senzorge ĝui sian vivon kaj havi en ĝi plenan ĝojon, ni povas el tio tre simple »kalkuli«, pri
kiuj kaj kiaj ĝuoj kaj ĝojoj temas. Estas la ĝuo kaj la ĝojo, proponita de la serpento, la masko
de Satano, al Evao kaj Adamo kaj poste al ĉiu de la virino kaj el volo de la viro naskita homo.
Estas la ĝuo kaj la ĝojo en mensogado, trompado, ŝtelado, malrespekto, envido, avido,
murdado ktp. La Brita humanista asocio pravas, ke ankaŭ tio estas veraj ĝuoj kaj ĝojoj. Sed
nur en tiu ĉi surtera vivo, ankaŭ enkadre de ĝi nur dum certa tempo kaj nur profite de la
tiutipaj vivĝuantoj, vere falsaj kaj primitivaj epikuranoj. Regule tiuj portempaj ĝuoj kaj ĝojoj
jam en tiu ĉi mondo estas ne nur ĉesigataj, sed rekte punataj, dum la kompleta, la poreterna
puno venas post la transiro de tia persono en eternon.
Tiu, kiu volas ĝui kaj ĝoji vere plene, senĉese, senpune kaj profite je ĉiuj aliaj, bezonas Dion
kaj Lin trovas kaj en Lin kredas. Ne Epikuro mem kaj liaj disĉiploj, ne liaj niatempaj sensciaj
ombraj imitantoj kaj epigonoj, kiuj propagandas ĝuon kondiĉe, ke Dio, kiu la veran ĝuon
kreis, ne ekzistu, sed la novnaskitaj kristanoj estas la veraj »epikuranoj«, la veraj ĉampionoj
de la ĝuado kaj la ĝojo en ilia plena kvalito, eterna daŭro kaj akordo kun la volo de Dio!
Se la kristanoj estus luantaj la fasadojn de la londonaj aŭtobusoj, ili povus kopii la duan
frazon de la Brita humanista asocio, dirante:

»Now Stop Worrying and Enjoy Your Life…«

Aldonante la kialon kaj klarigon:

»Because God Certainly Exists35!«

Konkludo

Se iu tre energie anoncas kaj propagandas la tezon, kiun oni principe ne povas pruvi, ke Dio
probable aŭ eĉ certe ne ekzistas, li tiamaniere demonstras sian elementan problemon kun sia
mondpercepta idento. Kial? Se Dio ekzistas, tiam estas ne nur grave kaj sencoplene, sed eĉ
plej grave kaj devige tion anonci al ĉiuj homoj, ja de tiu anonco plene dependas ilia poreterna
sorto. Kontraŭe, se Dio ne ekzistus, kian sencon havas tion aparte anonci kaj propagandi? Se
iu tamen insistas tre laŭte anonci, ke „Dio probable ne ekzistas”, li per tio elpaŝas el la kampo
de la scienco kaj anaŭ de la simpla racio kaj surpaŝas la kampon de la religia kredo. Batalante
kontraŭ la religio li mem fariĝas fervora adepto de unu el ili, de la ateisma! Mi povas eĉ
reveni al la iomete stulta metaforo de Bertrand Russel, citita en la verko de profesoro
Dawkins: se ĉirkaŭ la suno aŭ ie ajn en la universo vere cikulus tekruĉo el porcelano, tio estus
ĉiukaze informo, tre interese almenaŭ por la astrofizika scienco, por ne diri por la bulvarda
gazetaro. Bone, tiu informo ne havus gravan signifon por la homa surtera kaj ĝia transcenda
destino, tamen la afero estus sufiĉe interesa por esti publikigita. Neniu prenus la ĵurnaliston aŭ
la scienciston, kiu tion anoncus kaj pruvus, ke la informo estas vera, por idioto. La
malkovranto de tia kuriozaĵo verŝajne ne atingus la renomon de Njuteno aŭ de Ajnŝtajno,
tamen la tuta mondo parolus pri la interesaĵo, estus vere stulte ne publikigi ĝin. Sed kion pensi
pri certa asocio, kiu per granda mono luus la fasadon de aŭtobusoj por tie anonci, ke tia
tekruĉo probable ne troviĝas kaj sekve oni senzorge ĝuu sian vivon… Kian respekton oni
povus havi pri la cerboj, kiuj elopensus ion tian? Kaj la profesoro Dawkins mem montris, ke
propagandi ateisme aŭ propagandi a-tekruĉe, sur la nivelo de logiko finfine estas precize la
samo! Mi scias, kion mi per tio riskas. Ke iu eventuale diros: Se tiel, do ankaŭ la kredo en Dio
egalas la kredon en la tekruĉon… Jes, oni povus tion tiel diri, se la tuta homaro en sia tuta
historio pliparte kredus en ekziston de tia tekruĉo, ĝin adorus kaj provus trovi en ĝi gracon kaj
savon; se oni el la naturo, el ĝia komplekseco kaj enkonstruita genieco povus logike konkludi,
ke temas pri realigo de la genia plano kaj do ankaŭ planisto, kies ekstera apero estas la
tekruĉo en la orbito; se tia tekruĉo inspirus al la homaj skribistoj libron pri si kaj pri sia rolo
en la tuta ekzistalo kaj se la profetaĵoj, troviĝantaj en tia libro, plenumiĝus, kiel fakte kaj
pruveble plenumiĝis jam pli ol duono de la profetaĵoj bibliaj; kaj se la homoj, kiuj kredus en
tian tekruĉon vivus jam ĉi-monde tiel ĝue kaj ĝoje, ke ili eĉ mortus tiel ĝoje, kiel la kristanoj
tion pruveble faras, tiam mia obĵetanto pravus kaj mi devus elpensi alian argumenton por
montri la geniaĵojn de la Brita humanista asocio en ilia vera mensa kaj spirita lumo.

35
Ĉar Dio ekzistas certe.
Kiam mi legis la libron The God Delusion de Richard Dawkins, mi estis scivolema,
kiamaniere li traktas unu el la plej geniaj argumentoj favore je kristana kredo, kiun la homa
menso iam ajn naskis – ĉar Dio ĝin mem koncipis – nome la jam komence de tiu ĉi libreto
menciitan Veton de Paskalo. Mi ne diras, ke oni principe ne rajtus kaj ne povus obĵeti per
agumentoj – sed tiuj argumentoj devas esti de sama karaktero, kiel la Veto estas: raciaj,
matematike puraj kaj disciplinaj, konsekvencopretaj. Fakte la rilato al tiu ĉi tiom interesa
filozofi-historia momento estas ankaŭ niatempe la ekzameno de ĉiu racie pensanta persono, ĉu
naturscienca, filozofia, teologia aŭ kultur-arta pensulo. Bedaŭrinde mi devas konstati, ke la
universitata naturscienca profesoro la ekzamenon ne faris. Li simple pretervidis la esencan
elementon de la Veto, ke eĉ la plej mikra verŝajno – kaj profesoro Dawkins en sia singardo
daŭre ĝin agnoskas – ke Dio tamen povus ekzisti, starigas ĉiun racie kaj response pensantan
homon en pozicion, ke li devas orientigi sian vivon tiel, kvazaŭ troviĝus certeco, ke Dio
ekzistas. La solvo de tiu ĉi ŝajna enigmo, kiun nia brita amiko ne komprenis, estas tre simpla:
inter la konsekvencoj de ambaŭ veteblecoj ne troviĝas simetrio. Ne nur tio. Inter ili eĉ ne
troviĝas proporcio. Se la konsekvenco, nome la terure malbona konsekvenco en la kazo, ke la
ateisto erarvetas, estus tempe limigita kaj ĝia malbono limigita je normoj de la surtere konata
malbono – ni diru porekzemple, ke la infero estus kopio de iu nazia koncentrejo aŭ sovetia
gulago – tiam la mensa skandalo, tamen veti kontraŭ la kredo, eventuale ne estus tiom
senkompare granda. Ekzistas homoj, kiuj pretas ĝuon, kiun nur ili prenas por vera ĝuo, pagi
per cent- aŭ milobla puno kaj tiel malĝuo. Tio troviĝas. Kaj de tia starpunkto la Veto perdus
sian absolutan karakteron. Ja eĉ se post la morto montriĝus, ke la tiel vetanta ateisto tamen
devos sian strangan ĝuon pagi per eble kelkmil da jaroj en „Auschwitz” en iu transcenda loko,
tiaj facilanimaj homoj tamen troviĝas kaj oni povas ilin probable iomete kompreni. Sed la
kerna kondiĉo en la Veto de Paskalo estas prenita el la parolo de Dio, el la Biblio, kie la puno
ne estas limigita tempe nek aliaspekte. Tio logike diras, ke la racia homo, almenaŭ tiom racia
kiel ĉiu fiŝ- aŭ legomvendisto en bazaro devas esti racia por vendi siajn varojn almenaŭ
kostkovre, se ne profite, ne havas elekton, ĉar li riskas sian eternan ekziston. Bone, se la
supoza ateisto havus klaran pruvon, ke troviĝas absolute nenia verŝajno, do ebleco, ke la
transcendo kaj la juĝonta Dio troviĝas, tiam oni ne perdus sian bazan racion, vetante kontraŭ
la Dia ekzisto. Sed se troviĝas eĉ nur tiel praktike neekzistanta, tamen matematike ekzistanta,
sed vere miniminiminimuma verŝajno respektive ebleco, ke Dio tamen ekzistas, kaj per Dio
do ankaŭ la lasta juĝo kaj per ĝi la poreterna puno, tiam, se oni posedas racion, almenaŭ
bazaran, oni devas veti favore je Dia ekzisto. Se oni tamen eraras, oni perdas nenion. Se
eraras la ateisto, li perdas ĉion – tiel simpla kaj logika estas la veto de Paskalo – kaj tiel
simpla kaj logika estas la instruo de la Biblio mem!
La ateismo estas religio, kiel ĉiu alia. Ĝi agnoskas kaj adoras Materion, do la virinan diaĵon,
la „patrinon” de ĉio ekzistanta, atribuante al ĝi ne nur la fizikajn, sed la evidente ankaŭ la
metafizikajn ecojn kaj povojn. La fiziko la nocion „materio” ne konas, ĝi estas religi-filozofia
nocio, kiun oni per neniu scienca alpaŝo kaj metodo povas konstati, mezuri kaj per ĝi
eksperimenti. La natursciencoj laboras per substanco; la filozofio spekulacias per materio; la
ateisma religio kredas en Materion! La ateismo estas religio, ĉar ĝi kondutas kiel ĉiuj aliaj
religioj: ĝi bezonas kaj efektivigas mision kaj anoncadon – Londono instruas! Ĝi organiziĝas
kiel aliaj religiaj strukturoj kaj eklezioj – la Brita humanista asocio en Londono instruas! En la
persono de prof-o Dawkins ĝi momente eĉ havas propran papon, kiel la katolikoj sian havas.
Ĝi evoluigas proprajn ritojn, kutimojn, liturgiojn kaj tradiciojn – en la ateismaj masonaj loĝioj
oni tion klare demonstras! Ĝi havas siajn dogmojn, pri kiuj racia diskuto ne eblas. Sufiĉas legi
la libron The God Delusion de Richard Dawkins! Kaj ĝi grandsocie kondutas kiel ĉiuj relative
junaj religioj: ĝi militas kontraŭ ĉiuj aliaj; sed ne nur kontraŭ ili, ĝi militas, eĉ pli forte kun ili
en la malsankta alianco de ĉiuj religioj kontraŭ la unu sola vere revelaciita kredo en la
vivantan Dion de Abrahamo, Isaako kaj Jakobo kaj Lian Filon Jesuon Kriston, kaj kontraŭ la
eklezio, kiun li mem fondis kaj per la Sankta Spirito ĝin inspiras kaj kondukas ĝis la pleno de
la tempo.
Jam la lingvo mem multon diras pri la intelekta kaj morala valoro de la ateisma supozo. En la
vorto ATEISMO nur unu litero apartenas al la ateistoj, ĉiujn ceterajn ili ŝtelis de la teistoj, do
kredantoj en Dion. Ilia principo estas negi, kiel Mefisto diras pri si en Faŭsto de Goethe: Mi
estas la spirito, kiu do konstante negas…36 Kia »senzorga« ĝuo kaj ĝojo povas rezulti el
konstanta negado kaj reduktiĝo je greka prefikso por negi kaj kontraŭi, tiu povra kaj nura A-,
kiu estas la sola originalaĵo de tiu trista homa skolo, restu enigmo por legantoj, kiuj pacience
legis ĝis ĉi tie!
La materiisma kaj ateisma mondpercepto principe ne havas respondon al sekvaj demandoj:

 De kie mi venas, kien mi iras, kia estas la senco de mia ekzisto?


 De kie venas la distingo inter la bono kaj malbono, ĉar la naturo tiun distingon ne
konas – kaj pro kio mi elektu konsekvence la bonon, eĉ se pro tio mi estus punita aŭ eĉ
mortigita, kaj pro kio mi konsekvence evitu malbonon, eĉ se mi farante ĝin estus
premiita kaj laŭdita?
 Kiamaniere mi renkontu la morton de la al mi proksimaj personoj kaj finfine de mi
mem?
 Kio min instigas aŭ eĉ konscience devigas agadi por la ŝanĝoj en la mondo, kiujn la
homa sopiro prenas por justa kaj nepra, eĉ se riske je propra bonstato kaj vivo?

Tiujn demandojn, tamen temas pri la esencaj demandoj de la homa kaj homara ekzisto, la
materiisma kaj ateisma mondpercepto ne povas respondi, ĉar en la esto, kiun tiu ĉi filozofio
prenas por la sola ekzistanta kaj tiel la fonto de ĉio ekzistanta, tiujn kategoriojn ne havas kaj
ne konas. – Ke tamen foje ĝuste la reprezentantoj de tiu ĉi principe pasiviga kaj fataleca
filozofio troviĝas antaŭfronte de multaj ĉu aŭtentaj ĉu malaŭtentaj progresivaj movadoj, ne
estas la logika konsekvenco kaj frukto de tiu filozofio, sed bona ekzemplo, ke oni tiun
filozofion povas pensi, disparoli kaj skribi – sed neniam vere vivi!
Estas vere: ankaŭ kristanoj ne povas la kristanan kredon vere vivi, povus repliki al ni la
ateistoj. Sed ni havas iun, kiu por ni tion vivis kaj al ni tiun meriton donacas, por ke ni povas
stari justaj antaŭ Dio – Jesuon Kriston, kiu plenumis la Leĝon kaj tiel plenpagis nian kulpon.
Tio estas la diferenco!

Mi finas per la saĝaj vortoj de la historia persono, kies modelon mi certe ne volas imiti, tamen
mi devas agnoski, ke li pravas. Estas la kanceliero, kiu el multaj mezepokaj germanaj
duklandoj kaj reĝlandoj en la jaro 1871 faris la germanan imperion, Otto Fürst von Bismarck.
Mi ne povus pli bone ligi kravaton sur la ĉemizon de mia libreto ol li tion formulis:

„Um einen falschen Gedanken mit Erfolg zu widerlegen, muss man bekanntlich ein ganzes
Buch schreiben, und den, der den Ausspruch getan hat, überzeugt man doch nicht.”37

Tamen: ĉu vere la homa vorto estu la lasta, la decida, eĉ se el la tiel eminenta buŝo? Enkadre
de la homa horizonto Bismarck pravas. Tre tre tre verŝajne la protagonistoj de la ateisma
kampanjo pro tiu ĉi modesta libreto ne ŝanĝos sian opinion pri la plej grava demando, kian la
homo povas al si starigi. Sed en la Biblio troviĝas la aserto de la plej alta instanco, el la buŝo

36
„[Ich bin] ein Teil von jener Kraft, die stets das Böse will und stets das Gute schafft. [...] Ich bin der Geist, der
stets verneint - und das mit Recht, denn alles, was entsteht, ist wert, daß es zu Grunde geht.“ (Faust I. Erster Teil,
Studierzimmer).
37
Por sukcese refuti malĝustan penson, oni devas, kiel konate, verki tutan libron, kaj tiun, kiu diris la diraĵon, oni
tamen ne konvinkas.
de Jesuo mem, kaj per tiuj esperigaj vortoj mi finas mian eseon – do mian provon, kio estas la
signifo de tiu ĉi francdevena vorto:

„Ĉe homoj tio estas neebla, sed ne ĉe Dio; ĉar ĉio estas ebla ĉe Dio” (Mar 10,27).

Enhavo

Enkonduko 3

La signifo de la vortoj „ateisto” kaj „agnostikulo” 7

Kun kiuj argumentoj la ateistoj kaj la agnostikuloj venas? 15


Kiamaniere la ateistoj kaj la agnostikuloj devus pensi,
paroli kaj vivi, por esti per sia mondpercepto aŭtentaj? 23

Ateismo – tamen la preskaŭ ĝusta mondpercepto 43

Ateisto antaŭ la morto 46

Ateisto kaj vivoĝuo kaj vivoĝojo 51

Konkludo 60

Enhavo 63

Pri la aŭtoro 64

Pri la aŭtoro
Vinko Ošlak naskiĝis en la jaro 1947 en la distrikta urbo Slovenburgo (Slovenj Gradec) kaj
vivis en etbiena familio en Prevaliso (Prevalje; norda parto de Slovenio, ĉelime al Aŭstrio). Li
frekventis elementan lernejon en sia naskiĝloko, la suban parton de la klasika gimnzio en la
proksima urbo Guštanj; la ekonomian mezlernejon en Slovenburgo. En Labako (Ljubljana) li
studis la politikajn sciencojn, interrompis studadon kaj ĝin post jaroj kontinuis ĉe AIS.
Bakalaŭreco pri la ŝtatfilozofio ĉe Novalis, magistreco pri Identa kaj komunika problemaro en
Karintio. Li estis vokita por asista docento pri filozofio. En tiu senco li dum kelkaj jaroj
kontribuis filozofiajn kursojn enkadre de la studadsesioj de AIS kaj preparis koncernajn
studmaterialojn en Esperanto. Unujara studado de la antikva greka lingvo ĉe la Filozofia
fakultato de Labako. En Aŭstrio, post elmigro en 1982, profesicela studado de andragogiko
kun interna valido de la kvalifikiĝo. Profesioj: elementlerneja instruisto pri la slovena kaj
angla lingvoj, ĵurnalisto, municipa kulturoficisto, kompostisto en presejo, ministo, redaktoro
en eldonejo, andragogo enkadre de la katolika diocezo, libera ĵurnalisto kaj tradukisto; ekde
2010 pensiulo, verkisto kaj tradukisto.
Vinko Ošlak verkas kaj publikigas siajn literaturajn kaj filozofiajn verkojn en la slovena kaj
internacia lingvoj. Tiel aperis pli ol 30 originaj kaj pli ol 20 tradukitaj libroj. Dum kelkaj jaroj
li estis prezidanto de la esperanta centro de la kluboj P.E.N. Li daŭre kontribuas por la revuoj
Literatura Foiro.
Pro polica opreso en Jugoslavio li en la jaro 1982 elmigris en Aŭstrion, kie li ĝis nun vivas
kun sia edzino (4 infanoj jam plenkreskaj kaj memstaraj). Post la fino de la pasinta jarcento li
komencis dubi pri multaj dogmoj kaj praktikoj en la rom-katolika eklezio. Tamen li provis
ĉion pravigi per klarigo, ke tiu eklezio tamen transportas la esencan parton el la mesaĝo de
Jesuo Kristo kaj tial oni devas neglekti multajn malglataĵojn en ĝia instruo kaj praktiko,
precipe tiu en la mezepoka kaj novepoka historio. Ĉar li en sia profesio intenzive okupiĝis pri
la Biblio, li iom post iom tamen observis, ke ne temas nur pri marĝenaj malglataĵoj kaj eraroj,
sed pri la fundamentaj falsifaĵoj en la instruo de la rom-katolika eklezio. Li komencis
frekventi bibliajn studhorojn ĉe iu fratula kristana komunumo en Klaŭdiforumo (Klagenfurt),
kie li trovis ankaŭ riĉan kristanan literaturon, en kiu li trovis konfirmon de siaj supozoj. En la
jaro 2005 li akceptis la biblie konforman bapton kaj fine de la jaro li forlasis la rom-katolikan
eklezion, perdinte tiel ankaŭ sian laborpostenon. Nun li agadas en diversaj kristanaj
komunumoj en Aŭstrio kaj Slovenio kiel predikanto kaj biblia eksegezisto. Kun sia frato en
Kristo kaj samideano en la lingvo Timoteo O. Wüster li malfermis la esperantan hejmpaĝon
de la kristana misio: www.kristana-misio-en-esperanto.si
Adreso: Orelweg 1, 9020 Klagenfurt / Celovec, Aŭstrio.

Citaĵoj pri Dio

Se Dio ne troviĝas, ĉio estas permesata.


Fjodor M. Dostojewski, (1821-1881), rusa verkisto
La nura kialo, kial multaj homoj opinias, ke estas malfacile rekoni la ekziston
de Dio kaj la esencon de la animo, troviĝas en tio, ke ili sian spiriton neniam
distancigis disde la sentoj kaj neniam leviĝis super la korpajn mondojn.
René Descartes, (1596-1650), franca filozofo, matematikisto kaj natursciencisto

La duona scio kondukas for de Dio – la tuta scio kondukas al Dio.


Kurt Schwalbe, germana fizikisto

Mi povas kompreni, ke iu homo povas fariĝi ateisto, se li rigardas super la


teron suben. Sed kiamaniere iu povas levi sian rigardon al la ĉielo kaj povas
diri, ke Dio ne troviĝas, tio por mi ne estas komprenebla.
Abraham Lincoln, (1809 – 1865), 16-a prezidento de Usono

Estas granda perdo por la homo, se li la konvinkon pri la saĝa Estulo, stiranta
la mondon, perdis.
Georg Christoph Lichtenberg, (1742-1799), germana fizikisto kaj verkisto

Ĉu do nia nocio pri Dio estas io alia ol la personigita nekompreneblo?


Georg Christoph Lichtenberg, (1742-1799), germana fizikisto kaj verkisto

Ĉe la plimulto da homoj la senkredo en certa afero estas konstruita sur la


kredo en ion alian.
Georg Christoph Lichtenberg, (1742-1799), germana fizikisto kaj verkisto

La sciencon bezonas la homo por rekoni, la religion por agi, ĉar ni kun niaj
voldecidoj ne povas atendi, ke la rekonoj eĝu perfektaj kaj ke ni fariĝu
ĉiosciaj.
Max Planck, (1858-1947), germana fizikisto

Super la pordego de la scienca templo estas skribitaj la vortoj: Vi devas kredi!


Max Planck, (1858-1947), germana fizikisto

Ju pli profunde oni enpenetras, des pli bone oni rekonas, ke la materio estas
nur energio, pri kies origino oni povas diri nenion.
Max Planck, (1858-1947), germana fizikisto

Ni devas malantaŭ tiu forto [la kvanta mekaniko] akcepti la konscian inteligentan spiriton.
Tiu spirito estas la prakaŭzo de la tuta materio! Ne la videbla efemera materio estas la
realo, la vero, sed la senmorta spirito estas la vero!
Max Planck, (1858-1947), germana fizikisto
La religio kaj la scienco ne ekskludas unu la alian, ili kompletigas kaj
kondiĉigas sin reciproke.
Max Planck, (1858-1947), germana fizikisto

Mi fariĝis pia, ĉar mi pensis ĝis la fino kaj ne povis pensi antaŭen.
Max Planck, (1858-1947), germana fizikisto
Estas la senĉesa, neniam lamiĝanta batalo kontraŭ la skeptikismo kaj la
dogmismo, kontraŭ la senkredo kaj superstiĉo, kiun kune luktas la religio kaj
la naturscienco, kaj la orientiga devizo en tiu batalo de ĉiam kaj en la tutan
estonton tekstas: rekten al Dio!
Max Planck, (1858-1947), germana fizikisto

Se la kristana kredo estas malvera, tiam ĝi ne povas esti savita per la teologio.
Se ĝi estas vera, tiam ĝi ne povas esti detruita per la scienco.
Edgar Young Mullins, 1860-1928, usona kristana teologo kaj aŭtoro

Dio, la Sinjoro, estas rafinita, sed malica Li ne estas.


Albert Einstein, (1879-1955), svisa-germana fizikisto kaj nobelpremiito

Ju pli malmulte da rekono certa homo posedas, des pli malproksime li sin
trovas for de Dio.
Albert Einstein, (1879-1955), svisa-germana fizikisto kaj nobelpremiito

La ekziston de Dio nur la vanta senraciulo pridubi.


Werner von Siemens, (1816-1892), germana inventisto kaj industriisto

La matematiko estas la alfabeto, per kiu Dio la universon priskribis.


Galileo Galilei, (1565-1642), itala astronomo

Sen DIO (=1) estas NENIO (=0)


Gottfried W. Leibniz, (1646-1716), germana matematikisto kaj filozofo

Kiu pri Dio rezignas, tiu estingas la sunon por daŭrigi sian vojon per laterno.
Christian Morgenstern, (1871-1914, germana poeto kaj verkisto

Per la kredo nura oni povas fari tre malmulte, sed sen ĝi absolute nenion.
Samuel Butler, (1835-1902) brita verkisto, komponisto, filologo, pentristo kaj erudito

Mi ne estas devigata kredi, ke la sama Dio, kiu nin provizis per sentoj, racio
kaj inteligento, de ni postulas tion ne utiligi.
Galileo Galilei, (1564-1642), itala astronomo

La naturo posedas perfektaĵojn por montri, ke ĝi estas la respegulaĵo de Dio,


kaj mankojn, por montri, ke ĝi estas nur la respegulaĵo.
Blaise Pascal, (1623 – 1662), franca matematikisto, fizikisto kaj kristana verkisto

Mi kredas en Kriston, kiel mi kredas, ke la suno leviĝis, ne nur, ĉar mi ĝin


vidas, sed ĉar mi pere de ĝi ĉion alian povas vidi.
C. S. Lewis, (1898-1963), angla verkisto, lingvisto, filozofo kaj kristana aŭtoro

… la plej grandan respekton kaj la plej grandan admiron por ĉiuj inĝenieroj,
sed aparte por la plej granda inter ili: la Dio!
Thomas A. Edison, (1847-1931), usona inventisto

Oni ne devas forigi la scion por fari lokon por la kredo. Ĝuste kontraŭe, oni
devas jam ion kredi por tute povi pri la scio kaj la scienco paroli. […] La
alternativo, kiel kutime estas formulita, „au la kredo aŭ la scio”, per kio la
diferenco inter la religia sperto kaj la scienca rekono estu trafita, estas
misgvida penso.
Wolfgang Stegmüller, (1923 – 1991), germana-aŭstria filozofo

You might also like