Professional Documents
Culture Documents
UNUAJ PAŜOJ
AL PERFEKTECO
Originale verkita
SENCO DE LA LIBRO
"Estu do tiom perfektaj, kiom estas via patro en la ĉielo". (Kristo)
(L. L. Zamenhof)
(La aŭtoro)
I. ANTAŬ OL VI KOMENCOS
La verkon mi dediĉas al ĉiuj homoj sen escepto. Estas evidente
ke, el multaj legontoj, nur malgranda parto ekinteresiĝos pri aferoj
de ĉi tiu verko. Ĝuste al tiuj legontoj mi proponas ekiri senhezite kaj
sentime sur vojon de spirita, konscia memevoluigo.
La enhavo de la verko ne estas mia propraĵo nek mia scio;
ĝi estas malgranda parteto el ega saĝo de perfekteco. Mi estas nur
tiu mizera ilo kiu vidas kvazaŭ tra nubo malgrandan parteton kaj
deziras prezenti ĝin al vi, kara leganto, malgraŭ la konvinko, ke mi
faras tion tre neperfekte.
Memoru, ke vi kredu nenion kio estas ĉi tie skribita, antaŭ ol vi
bone prikonsideros tion. Unue ĉion bone pripensu kaj esploru kiam
vi povos. La enhavo estas unu el la nekalkuleblaj vidpunktoj pri vojo
al perfekteco. Vidu la vidpunkton, sed ne akceptu ĝin senpense kiel
la vian. Pli bone estos kiam vi volos vidi, kion mi proponas al vi kaj
poste serioze pripensos ĉion.
Ne sufiĉas unufoje tralegi la libron, tio estas tro malmulte por
la interesato. Al ĉiu kiu konstatos la enhavon interesa, mi proponas
ellegi ĝin du- aŭ eĉ trifoje, kun paŭzo inter la relegoj.
Memoru, tio kion vi estos leginta povas esti komenco de via vojo
al perfekteco. La komenco estas tre grava, kiel bazo por fortika
domo.
Atentu tion, ke la enhavo de la libro estas idealo, al kiu oni povas
strebi, sed estas malfacilege atingi ĝin. Utiligante la idealon, kreŭ
vian propran por vi mem, ĝi ne bezonas kongrui kun tiu ĉi.
Tre gravas, ke vi konu viajn virtojn kaj precipe la malvirtojn. Ankaŭ
sciu, kiujn virtojn vi devus konstrui en la karakteron. Tial necesas,
ke vi listigu principojn laŭ kiuj vi direktos vin kaj kiujn vi obeos dum
la tuta laboro koncerne vin mem.
Vi povas fiksi por vi mem pli aŭ malpli multe da vivprincipoj; oni
povas diverse tion prilabori. Helpu al vi la principaro ĉi-sube
troviĝanta; pri ĝi estas la libro. Vi povas ĝin ŝanĝi aŭ akcepti, sed
unue pripensu ĝin serioze.
1. Ne mortigu
2. Ne ŝtelu
3. Ne mensogu
4. Ne fieru
5. Ne subiĝu al bremsa sento
6. Amu ĉiujn estaĵojn
7. Kontrolu vin
8. Vivu modere
9. Estu persista kaj pacienca
10. Perfektigu vin mem
Tiuj principoj estas pli precize priskribitaj en la sekvaj partoj de la
libro. Ne ĉio tamen estas menciita, la ceteron vi mem provu trovi;
vi povas tion fari. Faru tion laborante koncerne vin mem.
Memoru, la laboro koncerne sin mem longe daŭras kaj estas
malfacila; ĝi postulos de vi grandan streĉadon kaj memapogadon.
Kiam la laboron vi estos farinta almenaŭ iom malmulte, tiam
vi rimarkos la efikojn. Sen laboro vi nenion ŝanĝos en vi tiel ke estu
pli bona. Pro tio ĉiam iru piu, ĉar nenion pli bonan vi povas fari, kaj
ne rezignu, malgraŭ malsukcesoj. Nur tiu atingas kiu iras. Tiu, kiu
rezignas, kondamnas sin je maisukceso kaj malprogreso.
1. Ne mortigu
Estas malpermesate mortigi homon; pri tio vi estas konvinkita, sed
tio ne estas ĉio. Tiel same oni malpermesas mortigi beston,
kreskaĵon aŭ detrui senpense la nevivan materion. Kompreneble,
kiam estas bezono mortigi beston (ekz. oni ne havas alian solvon,
ĉar minacas morto pro malsato), faru tion, tiam vi estos senkulpa
(same se temas pri vegetaĵoj).
Vundi per tranĉilo, piki homon aŭ beston, deŝiri arbfolion, fari
fendetojn (per akra ilo) sur ŝelo de arbo - jen ekzemploj de mortigaj
faroj. Ankaŭ kiam vi permesas ĉion ĉi fari al persono dependa de vi
(viaj infanoj, subuloj) aŭ kiam vi ne provas kontraŭstari (povante
antaŭmalhelpi) - tiam vi kulpas, fariĝas kunkulpulo.
Efike oni povas mortigi difektante ies sanon, ekz. per fumado,
drinkado, troaj manĝado aŭ lacigado, senokupeco kaj simile.
Same kiam pro vi en la aero troviĝas venenaj gasoj aŭ polvoj,
la prilumo aŭ aerumado ne estas sufiĉaj. Temas pri ĉiuj laborkondiĉoj
kiuj dependas de vi kaj influas la homan sanon.
Ne nur per agoj oni mortigas, ankaŭ per siaj paroloj kaj pensoj.
Kiam vi iel ajn malfaciligas al iu atingi ion (dum li aŭ ŝi bezonas tion),
kalumnias iun, malbone deziras aŭ vekas negativajn sentojn
(koleron, deprimon, malfervoron, timon, malicon) — tiam vi tuŝas
la principon.
Oni povas mortigi diverse: rapide, iom post iom, rimarkeble aŭ ne,
kaŝe aŭ malkaŝe, senpere aŭ pere de iu. Rimarku: vi efike mortigas
vin mem pro kolerado aŭ pesimisma memteniĝo.
Oni povas mencii ankoraŭ multajn detalojn koncerne la principon
"ne mortigu"; tio tamen ne estas necesa, se vi mem scios kaj povos
distingi. Post prikonsidero vi ofte rimarkos, ke viaj ago, parolo
aŭ penso mortigis (komprenu en la plej vasta signifo de la vorto).
Ĝenerale oni povas konstati, ke estas mortigo ĉiu ago, parolo
aŭ penso kiu povas iel ajn (eĉ plej nerimarkeble kaj senteble)
malbone influi homon, beston, kreskaĵon aŭ nevivan materion.
Evitadu kaj ne faru tion krom en la kazoj de nepre necesa bezono;
tio okazas tre malofte, kiam oni devas elekti inter du malbonaĵoj.
2. Ne ŝtelu
Jen principo, kiun vi konas de longe, sed ĉu precize? Turnu vian
atenton al ĝi. Jen kelkaj aliaj ekzemploj:
Preni ion de iu, kiam tiu ne scias aŭ ne permesas al vi, estas
ŝtelo. Tio estas evidenta al vi, sed oni povas alie, ekzemple kaŝi ion
antaŭ iu, kion li aŭ ŝi atingus sciante pri tio.
Trovi ies aĵon kaj alproprigi ĝin, tuŝas la principon. Unue uzu ĉiujn
rimedojn por redoni la trovitaĵon al la vera posedanto. Kiam vi ne
trovos la posedanton, ankaŭ tiam vi ne rajtas alproprigi la trovitaĵon.
Se tio estas mono, destinu ĝin por utila celo (ekz. donu al tiuj kiuj
vere bezonas), se tio estas alia valoraĵo, pripensu pri la plej ĝusta
destino. Kiam vi vere bezonas, alproprigu la trovitaĵon, sed nur post
malsukceso trovi la posedanton.
Konscii, ke oni devas doni ion al iu kaj prokrasti, tro longe
ne redoni pruntitaĵon, ne doni al iu la meritaĵon — jen ekzemploj pri
ŝtelo.
Vi povas ŝteli ankaŭ la tempon okupante iun aŭ vin mem per
sensignifaj aferoj, kiam necesas alie pasigi la tempon (ekz. labori).
Kiam vi ordonas al iu aŭ permesas plenumi vian devon (mem
povante ĝin fari), tiam okazas samspeca ŝtelo kvazaŭ vi plenumus
ies devon.
Atribui al si ies atingaĵon, kvaliton, agon, estas ŝtelo simila al tiu
kiam oni faras inverse, atribuas al iu sian ĉion ĉi.
Ne prenu koruptaĵon kaj ankaŭ ne donu ĝin al iu ajn, ĉar tiam
vi ŝtelas.
3. Ne mensogu
Mensogi signifas montri malveron per ago, parolo aŭ penso. Diri
neveron estas tipa ekzemplo de mensogo. Ĝi konsistas en tio, ke oni
diras, kio fakte ne okazis, okazas aŭ okazos.
Kiam vi rakontas okazintaĵon, kiun vi vidis aŭ pri kiu vi legis, kaj
se vi aldonas al tio ne faktojn (tio signifas ke vi ekz. troigas
aŭ aldonas ion, aŭ intence preterlasas gravajn faktojn), tiam okazas
mensogo de via flanko. Simila mensogo estas elpensi ion kaj paroli
pri tio kiel pri okazinta.
Se vi ne volas mensogi, diru kaj prezentu nur purajn faktojn sen
io ajn alia, nome aldonoj aŭ preterlasoj.
Neniam ŝajnigu vian parolon havanta plurajn signifojn, sed diru
rekte, malkaŝe, simple kaj kompreneble al ĉiu aŭ silentu.
Se vi promesis aŭ ĵuris ion al iu kaj vi ne plenumas la aferon -
vi mensogis; same, se vi dirus pri io estante necerta, ke tio estas
vera.
Mensogi estas ankaŭ: ne diri tion, kion oni devas sciigi al iu, jesi
sciante, ke iu mensogas (do konfirmi la mensogon).
Ĉiu via ŝajnigado, aŭ pri sento, aŭ pri bumoro, ankaŭ ĉiu alia via
malnatura kondutado (kiun vi konscie kaŭzas) estas mensogo.
Same, senkulpigi sin dirante, ke la malagemo efikas pro ekzemple
manko de vivofortoj ene de si. Ne senkulpigu vin pro la mallaboremo
aŭ malagemo - tio estas mensogoj.
Juĝante pri iu vi plej ofte (sed ne ĉiam) eraras, do mensogas vin
mem, tial neniam juĝu pri iu, sed ĉiam pri vi mem. La aliulon vi konas
ne sufiĉe por juĝi, tamen vin mem vi konas bone por juste pritaksi.
Kiam vi aŭdas kalumnion pri iu, ne timu nei, des pli kiam ĝin diras
persono kiu nur aŭdis pri tio. Tiukaze kiam vi neas, tiam vi defendas
vin mem kaj aliulojn kontraŭ la mensogo kaj vi ankaŭ neniigas
la kalumnion. Memoru ke pesimismo kaj tro granda optimismo (tio
estas preskaŭ neglekto) povas esti ankaŭ mensogo.
Kiam vi diras malveron por savi ies vivon aŭ por ne kaŭzi
malbonon, tiam vi ne mensogas, kompreneble.
Konsideru por scii mem kiam diri aŭ ne veron, Ne diru la veron,
kiam povas sekvi el tio pli da malbono ol bono. Estas malfacile scii,
sed ja tion ni povas lerni. Se vi volas lerni, antaŭ ĉio aŭskultu kaj
atentu vian konsciencvoĉon.
4. Ne fieru
Fiero estas sento, ke oni estas iurilate pli bona ol alia homo; tiun
opinion oni povas trovi en si.
Kiam vi pensas, ke vi estas pli valora ol aliulo, ke vi estas la plej
bezonata de la mondo, tiam montriĝas via fiero.
Vi laŭdas vin pro viaj atingoj aŭ por akiri rekonon de aliuloj; por
la sama celo vi montras viajn kapablojn — tio estas fierado.
Kiam vi neglektas konsilojn aŭ instruojn kiujn vi ricevas, eĉ se ili
ŝajnas al vi neatentindaj ("mi pli bone scias"), tiam montriĝas via
fiero. Ankaŭ se vi ofendiĝas pro tio, ke iu montris al vi la fieron, estas
malbone, ĉar ja tio estas denove fiero.
Malfieri ne signifas humiliĝi antaŭ iu aŭ subiĝi al tiu; tio signifas
konduti kompreneme al aliuloj. Tiu kondutado rezultas el la sento pri
egala valoro de ĉiuj homoj en la mondo. Malfiero do estas kvalito
de saĝa, komprenema bomo kaj fiero montras nian stultecon.
La stultulon atendas multe da vivlernado celanta senigi lin je la
superemo.
Kiam vi timetas, ke homoj malfavore taksos vin, misparolos pri
vi aŭ insidos kontraŭ vi, tiam vi kondutas kontraŭ la principo; simile
estas timi malsukceson aŭ ies koleron.
Kiam vi malkuraĝas defendi malfortulon kontraŭ fripono, aŭ vi
kontraŭstaras nenion, kiam estas por tio bezono, aŭ vi timas eldiri
vian propran vidpunkton, konvinkon — ankaŭ tiam vi tuŝas
la principon. Ne fidante je viaj kapabloj aŭ dubante pri la sukceso
atingi ion, vi timas; same estas kiam vi rezignas strebi, ĉar aliulo
ŝancelis vian esperon.
Timo estas unu el multaj bremsaj sentoj, jen sekvas alia: honto.
En ĉiuj aferoj sen escepto vi devus ne honti. Estas multe da kaŭzoj
por honti, jen kelkaj ekzemploj.
Vi hontas esti nuda (do vi hontas vian korpon) antaŭ iu, aŭ - kiam
vi estas ĉe alia persono — rigardi artverkojn, fotaĵojn, bildojn, kiuj
montras senvestigitajn homojn aŭ erotikajn scenojn. Estas por
vi hontindaj temoj, vortoj, kiujn vi hontas eldiri kaj situacioj, en kiuj
vi preferus ne esti (ĉar vi hontas ion).
Eble vi asertas, ke honto ŝirmas la homon fari ion malbonan.
Fakte, foje aŭ eĉ ofte okazas tio kaj tial oni ne forigu de si la honton,
sed anstataŭigi ĝin per saĝeco. Tiam lin aŭ ŝin ne bremsos honto,
sed konscio pri efikoj de la homa agado.
Plej ofte tamen honto aperas tiam, kiam ĝi estas nedezirata -
vi povis sperti tion, ĉu ne? Ĝuste tiun honton komencu forigi.
Nun vi estas ege malproksime de la perfekta amo, kiu nenion
volas por si mem kaj ĉion (kio estas bona) por la aliuloj.
Komence senigu vin je la malamo, forigu ĝin el vi (unue envion,
ĵaluzon kaj la aliajn malbonajn sentojn) - tio estas via unua paŝo al la
dia amo. Kvankam la vojo estas longa, ne timu, ne rezignu.
Nun bonvolu konsideri la faman principon "kiel vi volas, ke la
homoj faru al vi, faru al ili tiel same, kaj kion vi ne deziras, ke la
homoj faru al vi, ne faru al ili". La principo montras, kiel kondutadi.
Akceptu do homon tia, kia li/ŝi estas kaj ne nur tia, kia vi volus
ke li aŭ ŝi estu. Tamen vin mem eduku tiel, ke vi estu tia, kian
vi volus vidi.
Via kunestado devus agordi al la ĉirkaŭaĵo, tial kiom eble plej
malmulte postulu por vi mem kaj multon cedu al la aliuloj.
Klopodu, ke al aliuloj estu bone kun vi. La proksimulon traktu
afable, pacience kaj bonkore. Ĉiam bone pensu pri ĉiu kaj bone
deziru. Samtempe neniam trudu vin al iu per viaj helpo kaj konsiloj,
se li aŭ ŝi ne deziras tion.
"Kion vi ne amas, antaŭ kio vi fermiĝas, kion vi devigas de vi — tio
fermiĝas por vi, tio evitas vin".
Celante ami ĉiujn ne forgesu pri vi mem, ĉar ankaŭ vin vi devus
ami. Simple memoru la grandan frazon: "Amu la proksimulon tiel, kiel
vin mem".
La dia amo estas la plej potenca energio de bono, kiu levas
la homon sur altajn spiritnivelojn.
Ĉiuj homoj estas gefratoj. Ĉirkaŭrigardu kaj rimarku, kiom da amo
mankas al ili, amo necesa por neniigi la malamikecon kaj envion.
Tial volu en vi mem konstrui kaj flegi la dian amon por ĉiuj estaĵoj.
Estu certa, ke ĝi kreskos en vi, se vi tion deziros vere.
Nun vi estas tre malproksime de la dia amo, sed se vi deziros
dividi ĝin kun la aliuloj, ĝi ĉiam pli multe manifestiĝos en vi.
Memoru, nenion pli bonan, nenion pli potencan vi donos al iu
krom la dian amon.
Kiam vi estos helpanta en agordeco de la amo, memoru ke plej
bone vi faros ne donante ion al iu, sed helpante ke tiu akiru la aferon
per sia propra peno.
Estu amplena.
a. Agokontrolo
Ankaŭ rimarku, kiom longe vi povas esti trankvila, ne farante
superfluajn movojn, aŭskultante iun aŭ atendante ion.
Estu kvieta je la malgraŭvolaj movoj, ĉar ili estas superfluaj kaj
montras, ke vi ne kontrolas ilin.
Rimarku, ke, sidante aŭ eĉ kuŝante, vi estas nenecese streĉanta
viajn muskolojn, ekz. vi kunpremas la makzelojn aŭ la manojn dum
legado aŭ televidado. Ankaŭ viaj brakmuskoloj ofte estas streĉataj
dum ili povas malstreĉiĝi kaj libere fali, influante plibonigon de la
animstato. Tipa ekzemplo: streĉi nenecese estas sulkigi la frunton
aŭ kuntiri la brovojn dum koncentriĝo — tiuj movoj estas superfluaj.
Sentu, kiel en tiom multaj situacioj vi havas streĉitaj (tute
nenecese) muskolojn de la membroj, torso aŭ vizaĝo.
Leginte pri savasano vi ekscios, kiel fari la malstreĉon de la
organismo (rilakso) kaj samtempe eflke forigi la superfluajn streĉojn.
Nun memoru, ke vi devus esti konscia pri viaj agoj (eĉ agetoj) kaj
muskolstreĉoj.
Planu viajn aferojn logike kaj laŭ ordo, kiu donas la plej grandan
efikon. Ekzemple, kiam vi devas fari ion ĝis morgaŭ kaj ion alian ĝis
pli poste, komencu ne de la dua afero, ĉar por la unua (farenda ĝis
morgaŭ) povos manki al vi tempo. Krome, el du farendaĵoj unue faru
la pli gravan.
Promenante ne vagu tra la urbo kie bruas, sed iru en arbaron
aŭ parkon, tie estas pli proksime al la naturo. Ordigante objektojn
en ŝranko aŭ tirkesto logike estas meti antaŭen la plej ofte uzatajn
kaj la ceterajn laŭvice malantaŭen, por poste ne serĉi tro longe.
Nun direktu la atenton al bezono de via agado. Okazas al vi fari
ion, kio ne estas bezonata, postulata. Krome, farante ion utilan
vi faras tion neglekte, ne precize aŭ ne konforme al la postuloj. Por
eviti tian agadon, unue pripensu antaŭ ol vi komencos: ĉu via faro,
produktotaĵo, verko ktp. estos necesaj kaj taŭgaj. Kiam vi trovos,
ke jes, tiam pripensu la plej bonan labormetodon por ke la efikoj estu
kiom eble plej bonaj.
Memoru por ĉiam, agu en konformaj loko kaj tempo, tiam en la
laboro vi ne estos okupata pri aliaj aferoj krom la necesaj. Sekve,
vi ne riparos aŭton nokte dum ĉiuj dormas, vi ne aŭskultos
radioricevilon ĉe lago, kie ĉiuj preferas la naturvoĉon. Ĝenerale oni
povas diri: ne faru ion ajn kio estas nekonforma al la cirkonstancoj.
b. Parolkontrolo
Ĉe tio la homo havas multon por fari. Rimarku pri kiom multe
da superfluaj aferoj vi parolas, eĉ kiom ofte vi klaĉas aŭ eble
kalumnias iun. Ankaŭ ke la vetero estas hodiaŭ tia (dum ĉiu mem
vidas kaj sentas tion), la salajro estas tro malalta (dum ĉiuj plendas
pri tio).
Estas tre multe da temoj pri kiuj ne valoras paroli, ĉar tio donas
nur tempoperdon, dum la tempon oni povas utiligi pli taŭge. Kiam
vi direktos la atenton al ĉi tiu afero, vi mem konstatos, kiom banalaj
ofte estas la paroltemoj inter la homoj. Alia afero estas tio, ke la
homo bavas psikologian bezonon paroli pri si mem kaj esti
aŭskultata.
Ofte okazas ke, kiam oni parolas pri banala temo aŭ oni parolas
sen pripenso, estas facile ofendi iun aŭ mensogi, diri sensencaĵojn
aŭ ion alian kion oni poste bedaŭros.
Memoru, aŭskultante iun silentu ne nur per la buŝo, sed ankaŭ
per la menso kaj sentoj. Klopodu bone kompreni tion, kion vi aŭdas
de iu. Ne inklinu anticipe pozitive aŭ negative al la parolanto, sed
estu tute malfermita kaj neŭtrala. Estu tute objektiva kaj malfermita
por ies parolo, eĉ por la sentoj kaj pensoj radiantaj el la parolanto.
Lernu bone kompreni la aliulon.
Ekparolonte pripensu, ĉu estas por tio bezono kaj kiaj efikoj
sekvos. Decidinte paroli, trovu bonan metodon fari tion, konsiderante
ke al iu oni devas pli multe eksplikadi kaj al aliulo malpli multe por
ke li komprenu. Do al iuj sufiĉas mallongaj esencaj frazoj, dum
al aliaj oni devas multe ekspliki pli vaste. Via tasko estu - ĉiam esti
konsiderata, komprenata kaj aŭskultinda. Ankaŭ tiukaze pripensu
la proverbon, "la parolo estas arĝento (kiam necesas paroli) kaj
la silento estas oro (kiam necesas silenti)". Tial, ĉiam diru nur tion,
kio estas necesa kaj nur tiam, kiam estas por tio bezono.
c. Penskontrolo
Vi devus havi en la menso nur unu penson kaj plene konscii ĝin,
klare scii ke ĝi estas. Kiam vi komencas penson konduku ĝin ĝis
la fino logike, sen ŝanĝoj je alia kaj sen distriĝo. Je unu penso
koncentriĝu tiom longe, ĝis vi finos ĝin, poste prenu sekvajn.
Ne permesu al vi havi en la menso pli ol unu penson, tiu estu
konsciata kaj pro tio firma, tiam vi ekregos la diverspensan torenton.
Vi povas aŭskulti aliajn personojn (eble pli saĝajn, laŭ via supozo)
sed ne subiĝu al ilia sugesto. Ili ofte parolas la veron kaj montras
saĝecon sed ne akceptu ion ajn antaŭ ol vi estos pripensinta tion.
Tiam, antaŭ ĉio sciu, ke ĉio eblas kaj nenio estas certa.
Por ke tiuj negativaj pensoj ne aperu en via menso kaj por ke via
amo al la estaĵoj kresku, dediĉu ĉiutage - endormiĝonte - kelkajn
minutojn por sendi pozitivajn sentojn al ili, ĉiuj estaĵoj en la mondo.
Tiam deziru al ili prosperon, saĝecon kaj sanon. Imagu ke vi sendas
energion de bono kaj radiojn de la dia amo.
ĉ. Senskontrolo
Temas pri tio, ke vi ellernu senti nur tiujn sensajn impresojn, kiujn
vi deziras, kaj ke vi ne direktu la atenton al la aliaj. Ekzemple,
legante vi deziras uzi nur la vidadon, do ne rajtas influi vin la aŭd-,
flar- kaj tuŝ-impresoj.
Simile vi povas ekzerci la ceterajn sensojn, unu aŭ kelkajn
samtempe. Ekzemple vi povas deziri nur aŭdi kaj vidi kaj nenion
krome.
Danke al tiuj ekzercoj vi povos atingi bonan koncentriĝon de la
atento al tio, kion vi deziras aŭ kio vin interesas kaj ne rimarki ĝenajn
impresojn. Vi akiros la povon bone koncentriĝi en ĉiu cirkonstanco.
d. Emocikontrolo
Ĉu vi rimarkis, kiel facile vi subiĝas al etoso, aŭ ŝanĝas vian
humoron pro diversaj kialoj?
Havante agrablan humoron vi estas trankvila. Renkontas vin
iu malbonŝanco kaj tiam la humoro malaperas kaj ekestas ĉe vi
malĝojo. Tiu ĉi stato daŭras ĝis denove iu pli forta psika stimulo
ŝanĝos ĝin en vi. Dum la tago vi povas multfoje ĝoji kaj malĝoji, gaji
kaj malgaji, esperi kaj rnalesperi, ami kaj malami, envii kaj malenvii
k.s.
e. Sentokontrolo
Multaj homoj facile nervoziĝas pro banalaĵoj. Poste ili diras, ke tiu
aŭ alia homo, faktoro nervozigis ilin, dum estas tute alie. Memoru
ke ne iu nervozigas vin, sed ĉiam vi mem faras tion. Iu, io povas esti
la kaŭzo de via nervoziĝo (ĉar la kaŭzon ĉiam oni trovas), sed tio
ne signifas, ke la kulpo estas de tiu aŭ tio. Konkludu tamen,
ke mankas al vi pacienco, komprenemo, kaj super ĉio memkontrolo.
Oni ne senkulpigas vin pro la nervoziĝo. Vi nervoziĝas pro via
malforteco antaŭforigi tiun ĉi senton.
Memoru, ke ju pli malsaĝa homo, des pli nervoziĝema. Ĉiam
la kulpo estas de tiu, kiu nervoziĝas. La homo reganta siajn sentojn,
ne subiĝas al la nervoziĝo kaj eĉ kiam iu klopodas nervozigi lin -
malsukcesas.
La nervoziĝo kaj aliaj statoj kaptas vin malgraŭ la volo tial, ke vi
estas tro malfirma por ekregi ilin. Do via celo estas atingi plenan
regadon super la sentoj, ke vi allasu al vi nur tiujn, kiujn vi deziras,
kaj tiom da ili, kiom plaĉas al vi.
La prudento en vi estu super la sentoj kaj regu ilin. Kiam ne estos
tiel, la homo povas fari frenezaĵojn, ekzemple pro amo al iu, envio,
malamo k.s.
Faru tiel - por esti plene kapabla al ĉiuj sentoj kaj impresoj - ke vi
povu profunde travivadi ilin, sed nur tiam, kiam vi mem deziras. Tial
ne strangolu la sentojn kaj impresojn, sed akiru saĝecon, kiu helpos
al vi kompreni kaj regi ilin.
Poste vi legos pri pripensado - tio estas unu el la labormetodoj por
la sentoj kaj impresoj.
8. Vivu modere
Rigardu ĝisnunan vian vivon kaj rimarku, kiomfoje vi volis havi ion,
kion vi ne bezonis. Eble vi eĉ sentis ne bezoni tion, tamen vi volis
havi. Tio estas ligita kun avido. La volo havi aŭ akiri ion, pro kio
vi profitos (laŭ via supozo), tre ofte estas malvirto.
Estas menciitaj ĉi tie kelkaj ekzemploj kaj vi, post pripenso, povas
aldoni pli multe da situacioj, kiam vi deziris tion, kio ne estas de vi
vere bezonata, tamen vi deziris tion por nutri la avidon.
Memoru ke je ĉiuj bezonoj, kiuj vere ne necesas al vi, estu kvita.
Via vivo estu nekomplika sed simpla, sen troaj kaj superfluaj
bezonoj.
Tamen ne vivu en tiuj kondiĉoj, en kiuj vi ne sufiĉe prizorgos
la bezonojn de la vivo.
Strebu vivi en modero. Rilate al ĉio estu modera, ne falu
en ekstremon, do ne dorlotu vin aŭ iun kaj ankaŭ ne devigu
al asketado.
Celante vivi modere, rimarku kiujn devojn vi prenas por plenumi
kaj kiujn vi forigas. Preni aŭ forigi devon, sekvigas difinitajn efikojn,
kiuj tuŝos vin. Pripensu la efikojn, decidonte provu antaŭvidi ilin.
Haltu ĉe egoismo kaj pripensu: kiom da agoj vi faras pro ĝi. Kiam
vi profunde pripensos kaj atingos la bazan agadkaŭzon, tiam ofte
vi konstatos, ke tie kuŝas egoismo. Estas vere ke egoismo ofte iĝas
agadkuzo, eĉ de tiu faro, kiu ŝajnis altruisma.
Faronte aŭ celonte ion, pripensu, ĉu la kaŭzo ne estas la emo
profiti por vi mem — do egoismo.
Tamen, kiam temas pri bezonataj por vi profitoj, ne detenu vin agi,
nur se vi ne malhelpos iun.
Estante persista kaj pacienca, vi pli aŭ malpii frue venkos ĉiujn
obstaklojn, akironte la celon.
Rimarku: dum la tuta vivo renkontas vin momentoj agrablaj kaj
malagrablaj, zorgoj, ĝojoj, feliĉoj kaj malbonŝancoj. Rimarku ankaŭ,
ke ili ĉiuj ŝanĝiĝas kiel la vetero. Tial, kiam vi estos persista kaj
pacienca, timigos vin nenia cirkonstanco.
Strebi persiste ne signifas fali afl rezigni. Tamen faloj kaj rezignoj
atendas vin same kiel fervoro kaj venkoj. Plej gravas ke vi ĉiam iru
malgraŭ ĉio, kion vi renkontos. Iru tiom longe, ĝis vi atingos la celon
— fali vi povas, sed poste ekstaru.
Ofte staras antaŭ vi la devo fari ion, kion vi ne volontas, kion vi ne
ŝatas. Tamen vi scias, ke vi devus fari tion — do estus via kulpo,
ne fari aŭ eĉ heziti.
Ĉu vi estas pacienca?
Kiam vi estas faranta ion okazas, ke vi volas havi tion jam farita,
tial vi ne tre precize laboras, preterlasas etajn detalojn pro
malpacienco.
Se temas pri sistemeco, estas tiel, kiel kun akvogutoj, kiuj falante
sur ŝtono (eĉ plej malmolan) boras ĝin iom post iom malrapide -
pritaksu ĝuste la valoron.
Volante esti persista kaj pacienca, sciu, ke tion oni povas, se oni
volas; kiu pensas pri obstakloj, ties plenumdeziro povas ne realiĝi.
Ankoraŭ rimarku pri la sufero. Vi timas la suferon, ĉar ĝi estas
malagrabla kaj vi volus esti netuŝita de ĝi. Tamen sciu, ke suferon
vi bezonas (malgraŭ via nea sento), sen ĝi vi ne kapablus kompreni
multajn problemojn kaj precipe la aliajn homojn. La sufero estas
instruo, plej bone kiam vi akceptos ĝin pacience kaj persiste iros plu.
Ekzercu esti persista dum via suferado.
Volu esti firma, havante celon antaŭ vi, strebu al ĝi kaj ne tro
ĉagreniĝu pro la faloj, kiuj vin atendas.
Bonvolu ritmi vian vivon. Ritmo estas ripetado de io en difinitaj
momentoj de la tempo. Ritmi la vivon signifas ripetadi agojn
en difinitaj momentoj de la tempo, do ĉiam je la sama horo, tago,
jaro ktp. Al tiuj agoj apartenas i.a.: enlitigio, ellitiĝo, manĝado, laboro,
lernado, sportekzercado, ripozado, spiritekzercado, spirado, paŝado
kaj aliaj. Viajn agojn ritmu, tio signifas, fiksu por ĉiu el ili difinitan
momenton en la tempo, kiun vi ne ŝanĝos. Ekzemple, ĉiutage
enlitiĝu, endormiĝu, vekiĝu kaj ellitiĝu je difinita horo. Ĉiutage
komencu kaj finu labori je difinita boro, se via laborsistemo allasas
tion. Zorgu ke longo kaj frekvento de viaj paŝoj estu senŝanĝaj.
Ankaŭ la spirado estu neŝanĝiĝa konceme la frekventon kaj
kapaciton, eksklude de la momentoj, kiam vi fizike pli aktivas. Tiam
la spirado mem ŝanĝiĝos laŭ la bezono je oksido.
Kelkfoje dum la jaro dediĉu plurajn tagojn por apartigi vin de la
civilizacio. Tiam estante ie en arbaro, ĉe la lago, vi povas dediĉi vin
al spiritekzercoj kaj ripozado. Konsiderinde estas, tiam nenion
manĝi, nur trinki akvon aŭ fruktosukojn - mem pripensu pri tia fasto.
Atentu pri viaj biologiaj ritmoj — precipe la fizika (korpa), psika kaj
mensa - kaj provu konformigi vian agadon al ili. Dum la tuta vivo
ritmu ĉion, kion vi povas kaj vivu adaptante vin al la naturritmoj,
perfektaj horloĝoj.
Ne tro ligu vin al homoj. Certe amu ilin ĉiujn, estu ilia frato, sed
kiam oni devas disiĝi, faru tion sen bedaŭro; se vi sentus sopiron, tio
signifus ke vi estas liginta vin.
Ne ligu vin al loko. Ĉie estu al vi bone, sed kiam vi devas lasi iun
lokon, faru tion sen bedaŭro.
Simile - ne ligu vin al objektoj. Tiam, kiam vi estos perdinta ilin,
vi sentos malĝojon, aŭ eĉ malesperos. Anstataŭ tio, estu preta doni
al la aliulo - sen bedaŭro sed volonte — tion, kion vi malpli bezonas
ol li. La havaĵoj estu helpo, kaj utiligu ilin, sed samtempe estu
sendependa de ili. Traktu ilin kiel pasajn objektojn.
Estu libera ankaŭ je la publikopinio. La penso, "kion homoj diros
aŭ pensos pri mi, kiel pritaksos min" - ne persekutu vin. Klopodu agi,
kiom eble plej bone kaj ne atentu, kion homoj povas klaĉi pri vi.
Vi mem scias, ke ĉiuj estas eraremaj kaj fakte ofte eraras.
Estu libera je tradicio, ĝi estas konservativa, malnova, kaj kio
estas malnova ofte bremsas tion, kio estas nova. Tradicio estas
bariero venkenda, sed tio ne signifas ke oni detruu ĝin. Vi nur estu
libera je ĝi, sendependa por ke vi havu malfermitan menson, ĉar sen
tio estas malfacile evolui.
Nun rigardu vian laboron. Vi laboras, ĉar vi volas havi fruktojn
de la laboro, sed la laboron mem vi ne ŝatas. Alie konsideru
la laboron. Kiam vi sentas ion farenda de vi, tiam ne atentu
la fruktojn, kiujn vi povus ricevi post la fino, sed laboru kiom eble plej
bone vi povas. Faru tion, kio apartenas al via devo, klopodante
plenumi ĉion perfekte, pri la fruktoj ne ĉagreniĝu. Se vi faros ĉion plej
bone kiel vi povas, kial interesu vin la efikoj? Ili estu tiaj, kiaj ili estas.
Vi mem scias, ke vi la devon plenumis laŭ la povo.
Neniam forgesu, ke unu el viaj plej grandaj devoj estas akiri tiun
scion, kiun vi bezonas. Ĝi ĉiuflanke evoluigu vin kaj estu bazo por
via ŝanĝiĝado.
Fortigu vian volon, de ĝi vi tre multe dependas. Ju pli forta estas
la volo, des pli bonaj kaj fruaj estas la rezultoj de via laboro koncerne
vin mem. Inverse — havante malfortan volon, vi grimpos kiel limako
kaj malofte ĝojos pri sukceso sur la vojo.
Tre gravas, ke vi memoru pri tiu granda principo, kiu diras:
la malbonon per bono neniigu. Kiam iu faros al vi damaĝon, tiam
vi ne faru al li aŭ ŝi simile, ĉar vi la malbonon piigrandigos. Anstataŭ
tio, kiam vi pardonos al li aŭ ŝi aŭ eĉ faros bonfaron, estu certa, ke la
tuta malbono malgrandiĝos. Ankaŭ estas eble, ke ĝi malaperos,
kiam li aŭ ŝi sian malbonfaron komprenos kaj poste bedaŭros pro ĝi.
Observu ne nur vin mem, sed ankaŭ la eksteran mondon -
homojn, kreskaĵojn, fenomenojn k.s. Klopodu esti sentema al la
parolo de la naturo kaj al iomete kapteblaj fenomenoj. Ofte dediĉu
vian tempon al iu afero, ekzemple dum la veturo en trajno faru
ekzercojn rilate tion.
Ankaŭ matene dediĉu kelke da tempo por preni decidojn rilate
al la laboro koncerne vin mem. Poste en la antaŭ-endormiĝa
konciencesploro konsideru, ĉu vi sukcesis plenumi la decidojn.
La vivon konsideru kiel lernejon, en kiu vi estas por lerni kiel vivi -
tial ekiru sur vojon de konscia memevoluiĝo. Irante sur ĝi,
ne rezignu, malgraŭ suferoj kaj faloj, iru kredante la celon atingebla.
La tempo, dum kiu vi estos atinganta la celon, dependas de vi mem.
Ĉi tie vi havas kelkajn konsilojn kaj atentigojn, kiujn pripensu; ili
helpu al vi en la nobla laboro.
Gravas, ke vi konu viajn virtojn kaj malvirtojn; tial eksidu en silento
kaj trankvilo, kaj sur unu folion skribu la malvirtojn, kiuj vin
karakterizas. Sur la duan skribu la virtojn, kiujn vi dezirus, ke ili
karakterizu vin. Klopodu trovi ilin ĉiujn — tio povas daŭri kelkajn
tagojn aŭ semajnojn. Kiam vi havos la du listojn, konsideru ilin kiel
bazajn montrilojn.
Simile legante la virtojn, pensu ĉu kaj kiagrade vi konstruis ilin
en vin, kiom vi progresis en tiu kazo. Estas malfacile labori, por
samtempe senigi sin de ĉiuj malvirtoj, tial prenu unu aŭ du (laŭ vi la
plej malbonajn) kaj dediĉu precipe al ili atenton kaj laboron.
Tiu konsiderado de la virtoj kaj malvirtoj celas pli atentigi vin pri ili,
tio kaŭzos en vi ĝustan agadon vivan.
Dum la laboro pri via karaktero, vi forgesas decidojn kaj
principojn. Vi rememoras ilin tiam, kiam vi estas tuŝinta ilin, tial zorgu
ne forgesi. Povas helpi al vi folietoj, sur kiuj skribu tion, pri kio
vi aktuale laboras (principoj aŭ decidoj). Metu ilin en videblajn lokojn.
Ili rememorigos vin, sufiĉos ke vi ekvidos iun.
La ĉirkaŭaĵo kaj personoj, inter kiuj vi estadas, influas vin. Estas
proverbo: "kiam vi enfalos inter kornikojn, tiam vi grakos kiel ili" - sciu
pri ĝi, tio estas medisugesto.
En la laboro pri la karaktero mankas al vi volo. La volon por
la laboro vi povas plifirmigi per legado de ĝusta literaturo, interparoloj
kun saminteresiĝantoj, filmoj, libroj, meditadoj k.a. Kiam forlasas vin
la volo, tuj pensu kiel kontraŭagi tion.
En la procedo pri seniĝado je la malvirtoj kaj akirado de virtoj
de la karaktero tre helpas meditadoj pri virtoj. Eksidu aŭ ekkuŝu
en silento kaj trankvilo, koncentriĝu kaj komencu pensi (meditadi) pri
unu virto aŭ malvirto de la karaktero. Pensu pri: la kaŭzoj de ĝia
kreiĝo kaj aperado, la efikoj, kiujn ĝi kreas, la cirkonstancoj en kiuj
ĝi malkaŝiĝas aŭ estas al ĝi malfacile aperi. Pensu ankaŭ kiel forigi
ĝin (se temas pri malvirto) aŭ konstrui en la karakteron (se temas pri
virto). Via menso cirkulu ĉirkaŭ la objekto de la meditado. Tiam
vi povos veni al neatenditaj konkludoj, vi povas malkaŝi ion antaŭe
nekonatan de vi — tio ofte helpos al via laboro. Super ĉio
la meditado influos pozitive al la efikoj de via laboro koncerne vin
mem.
Ankoraŭ sciu pri unu metodo de seniĝado je la malvirtoj, oni
nomas ĝin metodo de observanto.
Se vi havas amikon, kiu same kiel vi volas prilabori sian
karakteron, tiam vi ambaŭ interkonsentu helpi vin reciproke en la
laboro, Kiam iu el vi rimarkos ion malĝustan en konduto de la alia,
tiam diru pri tio tuj (kiam vi estas solaj) aŭ poste (kiam vi ne estas
solaj). Rimarkigu vin reciproke pri la eraroj, sed faru tion kun amo kaj
komprenemo, neniam malice. Foje trovu tempon por priparoli viajn
virtojn kaj malvirtojn. Tiam ambaŭ provu trovi iliajn kaŭzojn kaj
efikojn, kaj ankaŭ novajn labormetodojn.
Fariĝu spirita paro, tiam estos al vi pli facile iri kaj atingadi
perfektecon.
Povas okazi ke situacio ne estos ĝusta por rimarkigi pri eraro.
Ekzemple: iu el vi koleros, aŭ gajegos — tiam tenu la rimarkon ĝis
venos konforma momento por tio. Atentigi iun havas sencon, kiam
oni faras tion en ĝustaj loko kaj momento.
Por la laboro pri via karaktero apliku ankaŭ sugeston; la metodo
estas facila kaj, se farata sisteme, donas bonajn rezultojn.
Imagu vin - en diversaj situacioj - kiel tiu, kiu estas sen malvirtoj
kaj havas nur virtojn. En tiu kazo imagu viajn aspekton kaj agadon.
Mi donis al vi kelkajn metodojn koncerne al la procedo kaj
mi pensas, ke la aliajn vi mem trovos.
Ne akceptu ion ajn el tio, kion vi tralegos, sed pripensu ĉion
profunde kaj tiam via konscienco decidos mem.
Ĉiuj estaĵoj iras al la perfekteco, la proceso de ili estas granda kaj
etendiĝanta. En malproksima estonteco ĉiuj ĉi estaĵoj renkontiĝos
en sama, fina celo kaj kreiĝos unueco.
En ĉiu estaĵo estas ero de la perfekteco — dia fajrero, kiu estas
la kaŭzo de nia senĉesa evoluo. Ĝi estas nia vera Mio kaj
ĝi kondukas nin al unueco kun la aliuloj en la perfekteco. Jen estas
simile al guto, kiu revenas en oceanon, el kiu gi estis eligita.
Ĉiu el ni iras sur alia viva vojeto kaj ne estas du homoj irantaj sur
sama vojeto.
La vojetojn oni povas dividi laŭ du specoj, iun de nekonscia
evoluo kaj tiun de konscia memperfektiĝo, disvolviĝo.
En tiu libro vi havas tian ekzemplan principaron, ĝi povos helpi
al vi, sed tamen ne akceptu ĝin sen profunda prikonsidero. Pripensu
ĝin profunde kaj poste flksu por vi mem principaron, kiu estos deviga
por vi - ĝin obeŭ. La principoj kaj ilia signifosfero ŝanĝiĝos samtempe
kun via spiritevoluado. Estas konsilinde prilabori novan principaron
de tempo al tempo, tio signifas, renovigi la aktualan. Vi ĉiam
evoluas, do la principaro devas esti konformigata al viaj nivelo kaj
bezonoj.
Ĉiu iranto sur la vojo de konscia disvolviĝo povas fiksi por si pli
aŭ malpli da principoj, sed se ĉiuflanke rigardi iln, oni povas konkludi,
ke ilin enhavas la signifosfero de tri grandaj bazaj principoj, kiujn oni
povas esprimi per la tri frazoj:
La perfektigado de la karaktero estas la unua paŝo sur la vojo
de konscia evoluo. Ĉi tiu libro plejgrandparte estas dediĉita al tiu
paŝo.
Ĉiu homo havas multajn problemojn, ĉiu volus multe scii kaj povi
fari, ĉiu havas dubojn kaj malfacilaĵojn. Tial la homo serĉas solvojn,
rimedojn, ekzemplojn, ĝenerale ĉiuspecan helpon. Ĝuste la vojo
de konscia disvolviĝo estas tiu 'kuracilo por ĉio', sed neniu tion
spertos antaŭ la spertiĝo.
Nun imagu altegan monton, sur kies pinto estas nia ekstrema
celo, la perfekteco. Ĉirkaŭ la monto kondukas longa, iomete klinita,
vojo supren ĝis la pinto. Sur la vojo oni povas iri ne laciĝante, sed ĝis
la pinto oni paŝos ege longe. De la vojo, en diversaj ĝiaj lokoj,
komenciĝas pli aŭ malpli krutaj kaj mallarĝaj vojetoj supren, ankaŭ
ĝis la pinto. Iri sur la vojetoj estas danĝere kaj la laciĝo ĝenas, sed
la celon oni atingas pli rapide. La larĝa vojo estas la vojo
de nekonscia evoluo, sur kiu iras plejparto de la homaro. La vojetoj
estas vojoj de konscia disvolvo, sur kiu klopodas iri malmultaj homoj.
En la ekzemplo vi vidas diferencon inter la vojo de nekonscia
evoluo kaj la vojo de konscia disvolvo — la elekto apartenas al vi.
Kiel mi jam menciis, en ĉiu estaĵo estas perfektero, tiu dia fajrero.
Estontece ili ĉiuj estos unuiĝo. Tial ĉiuj estaĵoj estas gefratoj, nur
la eksteraĵo diferencigas iun de la alia pro manko de scio kaj saĝo.
1. Savasano
Jen estas ekzerco, kiu donas psikokorpan malstreĉiĝon. Kiel fari
ĝin?
2. Meditado
Trovinte liberan momenton, plej bone en silento kaj trankvilo,
provu direkti viajn pensojn al spiritotemoj. Provu enprofundigi vin
en pensadon pri io, kio koncernas spiritevoluon.
Estas multe da temoj por meditado, klopodu elekti tiujn, kiuj donos
al vi scion bezonatan en via memperfektigado. Ekzemple: vi sidas
vespere ĉe fenestro hejme aŭ dum varma vespero vi kuŝas sur
herbejo rigardante la ĉielon kaj vi pensas. Tie malproksime estas
steloj, estas ega distanco ĝis ili de tiu ĉi loko. Malantaŭ ili estas
ankoraŭ aliaj astroj kaj senlima, senfina spaco. La universo estas
ega, neimageble granda kaj en ĝi ekzistas iu polveto - la Tero. Se la
Tero malaperus, ĉesus ekzisti, ĉu la universo multon perdus? Ŝajnas
ke neniom. Tamen la Tero ekzistas kaj sur ĝi la homoj kaj aliaj
estaĵoj. Malgraŭ tio, ke ĉiu estaĵo estas polveto, kompare kun
la potenco de la universo, ĉiu estas ero de la potenca tuto. Ĉiu el ni
havas celon kaj ĝi estas tiu sama por ĉiu el ni kaj por la universo
potencega. En la universo ĉio estas perfekte subordigita al idealaj
leĝoj kaj nenio mankas. Ankaŭ mi estas ero, kiu estas bezonata kaj
grava - malgraŭ malaj ŝajnoj. Kial? Jen demando por mi, mi deziras
serĉi la respondon. Kial mi ekzistas? De kie mi venis? Kien mi iras?
Simile ekzistas la aliaj estaĵoj - kial?
Hieraŭ mi vidis, kiel pene laboris homo. Li estis sola kaj ĝenis lin
la somera vannego, li laboris senripoze. Li faris tion, kion oni ordonis
al li, sindone, kun peno, venkante la malhelpajn obstaklojn, eble
perdante iom da sano, li elproduktis substancon. La substancon
li donis al sia ĉefo, kiu prenis ĝin kaj flanken metis. La substanco
kuŝis ĝis ĝi ekputris, tiam oni forĵetis ĝin. Jen ekzemplo kiel
senpense oni aprezis la laboron de la homo. La ĉefo ne pensis
eĉ dum momento, kiom da peno donis la laboristo por elprodukti
la substancon. Por la ĉefo la peno signifis nenion, ĉar ne li sentis ĝin.
Mi pensas, ke la tri ekzemploj sufiĉas por vi. Memoru — estas plej
grave, ke vi meditadu kaj konkludu, fine enkondukadu la konkludojn
en vian vivon ĉiutagan. Ĉiu meditado povas doni al vi saĝeron.
Kolektu la trezoron, ĝi estas bonega helpo por vi dum la tuta vivo.
Rimarku tion praktikante meditadon pri diversaj inspiraj temoj.
'Substrekinde estas, ke ĉiu malavantaĝo sama kiel avantaĝo de la
karaktero estas bona temo por meditado.
3. Sugesto
Ĉu vi scias, kiom grave influas vin sugesto?
Sugesto povas influi malrapide, sed sian eflkon ĝi atingas (kiel
akvoguto boras rokon), por tion ĉi konsciu.
Sugesto povas ankaŭ tuj efiki; pri tia uzado de ĝi estontece
vi mem povos konvinkiĝi, do mi ne skribas pri tio. Tie ĉi precipe
temas pri memsugesto, do pri sugesto kiun mem kreŭ por vi mem.
Memoru - vi estas tia, kia vi imagas vin kaj kiel pensas pri vi.
Ne permesu al negativaj sugestoj eniri vian imagon, kreŭ tie nur
la pozitivajn.
4. Memkuracado
La kuracadon lasu al kuracistoj - tiu ĉi ekzerco povas helpi al vi
nuligi etajn suferojn de la organismo.
Malstreĉu vin tute (laŭ savasano) kaj pensu pri via sufero. Imagu
ke ĉirkaŭ la malsana loko amasiĝas saniga energio. Nun la energio
efikas la lokon, vi sentas ĝian trafluon, vi sekve sentas la mildigon,
kiun vi ricevas. Sugestu forte al vi, ke sekvas pliboniĝo, ke estas
ĉiam pli bone kaj fine, ke la sufero malaperas, ke vi saniĝos baldaŭ.
Ĉion imagu klare. Poste estu konvinkita, ke okazos la pliboniĝo, eble
negranda, sed ĝi sekvos. Pensu: ankoraŭ kelkafoje mi faros
la ekzercon kaj la sufero estos tute malaperinta, ĉar post ĉiu ekzerco
mi pli bone fartas.
Aldone. Jen ĉi tie vi havas bonan metodon de fama kuracisto, kiu
per sugesto elkuracis multajn, tiel nomatajn, nekuraceblajn
malsanulojn. Jen resumo de la metodo de E. Coue: Ĉiumatene
vekiĝinte kaj ĉuvespere kuŝiginte sin oni fermu la okulojn kaj
ne penante fiksi sian atenton al tio, kion oni diras, elparolu per
la lipoj, en sufiĉe alta voĉo (por aŭdi sian parolon) kaj kalkulante sur
ŝnuro kun dudek nodoj, la sekvantan frazon: "Ĉiutage ĉiurilate
mi progresas pli kaj pli". La vorto ĉiurilate rilatas al ĉio kaj oni
ne bezonas apartajn sugestojn.
Faru tiun sugeston tiom simple, kiom infane kaj aŭtomate, kiom
estas eble do sen ia penado. Unuvorte, ripetu la formulon per la tono
uzata por diri litaniojn. Uzu dum la tuta vivo tiun metodon, kiu estas
samtempe profilakta kaj kuraca.
Provu apliki la metodon de E. Coue, ĉar li asertas pri ĝia
boneflkeco ĉe multaj (preskaŭ ĉiuj) homoj. Kredo faras miraklojn —
utiligu tion helpante al la korpo.
Dum la manĝado ne trinku por ne moligi la manĝaĵojn kaj
samtempe ne perturbi la nutran procezon de miksiĝo inter la nutraĵo
kaj la salivo. La procezo estas nepra, por ke la organismo bone
digestu kaj asimilu la nutrajn substancojn. Ne parolu kaj ne rapidu
dum la manĝado (tiukaze pli bone estas ne manĝi), manĝu
en relativa silento kaj trankvilo, ĉiam je difinita horo, kiun ne ŝanĝu
(ĉu vi memoras pri la ritmado de via vivo?).
Konsilojn vi povas ricevi, sed plej bone helpi al vi povas nur
vi mem.
La konscienco estas tio por la homo, kio estas la reflektoroj por
la aŭto en la nokto.
Heleco kaj malheleco — ĉu estas ankoraŭ io tiom tre kontraŭa?
Jes, saĝeco kaj stulteco.
Unue la amo estas fajrero, poste flameto kaj fine ĝi fariĝas
fajrego, kiu ĉirkaŭe ĉiujn same varmigas.
Tiaj estas la vizaĝsulkoj, tiaj la movoj kaj kondutoj, kiaj estas
la pensaro konservata en la imago.
Vivi signifas strebi, strebi signifas kulturi sin, kulturi sin signifas
perfektiĝi - jen vojo por la homo.
Inter homoj oni vidas la saĝulon plej malmulte paroli kaj plej multe
aŭskulti.
Ne nur en la psiko fariĝas ŝanĝoj, ankaŭ en la fizika korpo (kiu
kun la psiko estas nedisigeble ligita) ili sekvas. Danke al la
perfektigado de la karaktero la ŝanĝoj estas pozitivaj, multfoje ili
helpas al ni vivi kaj fari la vivon pli senĉava.
Via laboro donos al vi grandan profiton malgraŭ tio, ke vin ofte
proksimuloj ne komprenos aŭ eĉ lasos. Tamen iru kaj perfektigu vin,
por ke vi poste, estontece, povu helpi al la aliaj, fari la samon. Irante
ne rigardu profitojn, laŭdojn, honorojn, ĉar ili ne helpos al vi, sed
povos nur ĝeni.
Sciu, post la tralego, ke mi skribis ĉi tie ne ĉion, kio koncernas
perfektigadon de la karaktero, mi nur atentigis vin pri kelkaj gravaj
aferoj. En via plua kondutado la konscienco gvidu vin tiel, ke vi
ne restu en kadro de la scio el ĉi tiu libro — pli evoluigu vin. Kiel paŝi
plu — akirinte la nivelon skizititan en la libro, aŭ eĉ pli frue, tion
vi mem trovos.
Memoru, ke vi profitos preskaŭ nenion pro nura tralego de la libro,
se vi ne pripensados la aferojn, kiujn ĝi tuŝas. La libro estu instigo
por vi, ĉar esence nenio alia ĝi estas.
Post la tralego vi eble konstatos, ke tio estas neatingebla,
nerealigebla. Se vi pensos tiel, estu certa ke tiel okazos. Ĝis
vi ekkredos pri realeco de la vojo, vi ne iros sur ĝi.
Eble multajn el la principoj vi opinios ekstremo aŭ troigo - ili
ne estas tio. La homaro ankoraŭ ne maturiĝis por voli plene
kompreni ilin, sed ekzistas unuopuloj por kiuj la principoj jam
ne sufiĉas. Ju pli perfekta vi estos des pli bone vi tion komprenos.
Estas aferoj de spiritevoluo pri kiuj mi ne skribis. Kiam vi estos
trovinta ion bona kaj bezonata - faru tion, ĉiam laŭ la konsciencvoĉo.
Estas plej grave, ke vi volu — tion mi deziras al vi — volu iri, iru
kaj vi atingos la celon.