DENOVE RENKONTIĜIS ESPERANTISTOJ EN LA PARAÍBA-VALO
Paulo S. Viana
Post paŭzo pro la kronvirusa pandemio, rekomenciĝis la tradiciaj ĉeestaj
Renkontoj de Esperantistoj en la Paraiba-Vlo, en Brazilo. Je la 19-a de novembro 2022, ĝi okazis en la bela urbo Volta Redonda, en ŝtato Rio-de-Ĵanejro, kun la temo “Esperanto kaj la Celoj de Daŭripova Evoluo”. La sidejo de la renkonto estis vasta, komforta salono de la Klubo de Emeritoj de Volta Redonda, kiu de longa tempo apogas la lokan Esperanto-movadon. Ĉeestis dudeko da gesamideanoj el ok urboj por agrabla kunestado. En la programo, oni aŭdis prelegon pri la ĉefa temo (Allan Argolo, prezidanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro), prelegon pri la vivo de la karmemora Esperantisto Alberto Flores (Vicente Werneck), prezenton pri la librokatalogo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (Paulo S. Viana), kooperativan ludon (Sílvio C. Bruno)), prelegon pri la japana hajko (Luiz A. Coelho), Guton da Gramatiko (Paulo S. Viana), proponon pri “Perfektigo de Esperanto per Studo de la Sanktaj Libroj (Cláudio Stehling) kaj sinprezenton de Esperanto-asocioj. Finis la programon deklamo de poemoj (Paulo Nascentes) kaj kanto (Vicente Werneck). Dum la tuta evento oni proponis etan libroservon. La Paraiba Valo estas vasta regiono inter la urboj Rio kaj San-Paŭlo, kie viciĝas malgrandaj kaj mezgrandaj urboj. En pluraj el ĉi tiuj urboj ekzistas grupetoj da Esperantistoj. La regionaj renkontoj celas kunigi ilin por praktikado de nia lingvo. De jardekoj ili okazas alterne, en urboj de ambaŭ ŝtatoj. Oni planas la proksiman, en 2023, en la urbo Lorena, ŝtato San-Paŭlo.