You are on page 1of 1

Arĥeologio 

aŭ arkeologio (el la greka αρχαίος, malnova kaj λόγος, scienco, do scienco pri malnovaĵoj)


tradicie estas parto de la historia scienco, kiu sin bazas sur homaj restaĵoj, enkadre
de monumentoj kaj artoj de la antikva epoko. Laŭ alia vidpunkto, arĥeologio estas parto de antropologio, kiu
studas restaĵojn de materia kulturo. En 1948, Walter Taylor deklaris ke arĥeologio ne apartenas
al historio kaj eĉ ne al antropologio, sed estas memstara scienco. Hodiaŭ, tiuj tri vidpunktoj havas
subtenantojn.
Arĥeologio temas ekskluzive pri homoj, de la epoko de unuaj ŝtonaj iloj (antaŭ ĉirkaŭ 2,5 milionoj da jaroj)
ĝis la moderna epoko. Nuance, paleontologio estas historia esploro rekte de animalaj (inkluzive homaj) kaj
vegetalaj restaĵoj, rigardataj kiel kapablaj signi pri la pasinta praa vivo, dum arĥeologio okupiĝas pri faraĵoj.
Ekzemple, arĥeologio esploras konstruaĵojn de la antikva homo, dum paleontologio homajn ostojn tie
restintajn.
Tiu, kiu studas aŭ praktikas arĥeologion, estas arĥeologo.
Laŭmaterie, la informoj pri pasinteco povas esti la plej diversaj temoj –
pri ekonomio, arto, civilizo, antropologio ktp. – per kiuj fariĝas la materia divido de la arĥeologio en plurajn
apartajn dividojn, aŭ specojn.
Historio specife kiel scienco okupiĝas pri iu ajn pasinteco. Tamen semantike oni nomas
historion striktasence nur tion, kio estas farata surbaze de dokumentoj. Tiusence, la historia tempo
komencis, nur ekde kiam aperis skribitaj informoj.
Laŭ la vidpunkto de la komenciĝo de la historia epoko, arĥeologio dividiĝas en prahistorian
arĥeologion kaj historian arĥeologion. Tiu lasta miksiĝas ofte kun la historio en strikta senco, ĉar la
arĥeologiaj restaĵoj informas pri la sama afero kiel la skribitaj dokumentoj, kaj kompletigas unu la alian.

Rozeta ŝtono

Foje arĥeologiaj informoj kontraŭdiras asertojn de la skribita historio; tiam ordinare devas esti preferataj la
arĥeologiaj informoj. Pro tio pluraj informoj de la semidaj rakontoj pri la unuaj tempoj de la homaro, antaŭe
konsiderataj historiaj, estas nur reduktataj al mito. Foje nur arĥeologio ebligas aliron al nekonataj
skribsistemoj aŭ al ilia kompreno (ekzemple la Rozeta ŝtono).
Kulture gravaj estis la arĥeologiaj malkovroj dum la 19-a jarcento en Mezopotamio de bibliotekoj, per kies
briktabuletoj oni ricevis pli bonajn informojn pri la origino de la okcidentaj religiaj doktrinoj, kaj per kiuj oni
povis taksi plurajn el antikvaj legendoj kaj rakontoj.
Ekde 1947 okazis gravaj malkovroj en Kumran, ĉe la Morta Maro, pri malnovaj skribaĵoj de la esenoj, kiuj
jam antaŭe praktikis ritojn poste heredotajn al kristanoj.

You might also like