Professional Documents
Culture Documents
net/publication/318636618
CITATIONS READS
0 41
All content following this page was uploaded by Javier Alcalde on 22 July 2017.
Redaktis: Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos
La soleco
de lingvojusteca verkisto
de Javier Alcalde 111
kuraĝis pritrakti en siaj verkoj aliajn temojn Linguistic Justice for Europe and
for the World, de Philippe Van
krom siaj ĉefaj interesoj. Tamen, unu faris
Parijs, eld. Oxford University
tion elstare, dum la alia ne kapablis proponi Press, New York, 2011, 320 p.,
analizon tiel detalan kaj solidan kiel en sia ISBN 9780199208876.1
normala fako.
Van Parijs estas sendube unu el la plej gravaj politikaj filozofoj de la
nuntempo, interalie konata kiel proponanto de la ideo de baza enspezo por
atingi pli justan socion. Aliflanke, laŭdata kiel majstro de la romanarto, kaj
de kritikistoj, kaj de la ĝenerala publiko, Murakami menciiĝas kiam oni
priparolas eblajn gajnontojn de la Nobel-premio pri literaturo.1
La unua verkis ankaŭ pri lingva justeco, sugestante “demokratiigon” de la
angla, tiel ke ĝi iĝu ĉiam pli la sola mondlingvo. Dume, la dua skribis intiman
eseon pri kurado, kiu restas inter la plej ŝatataj libroj de multaj sportemuloj.
Fakte, kiam ni amatoraj kurantoj (sed ankaŭ profesiaj kuristoj) legas la
pensojn de Murakami, ni memoras pri niaj propraj pensoj dum ni kuras, kaj ni
sentas nin proksimaj al tiaj ideoj. Malsame, kiam ni Esperantistoj legas pri nia
lingvo en la verko de la belga filozofo, ni ne rekonas niajn proprajn spertojn,
sentojn kaj pripensojn. La kialo verŝajne kuŝas en tio, ke la japano verkis sen
antaŭjuĝoj pri afero kiun li konas persone, dum la belgo povis alproksimiĝi al
sia studobjekto nur el teoria vidpunkto.
1 Vidu recenzon de Rubén Fernández Asensio en BA21, p. 123 – Red.
Javier Alcalde